La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9: Ŝerloko Holmso alvenas tro malfrue

– Estas strange, kiom vi similas al Arsène Lupin, Velmont!

– Vi konas lin!

– Ho! kiel ĉiuj, per liaj fotografaĵoj, el kiuj neniu estas sama al la aliaj, sed el kiuj ĉiu lasas la impreson de egala fisionomio… kiu ja estas la via.

Horacio Velmont ŝajnis iom ofendita.

– Ĉu ne, mia kara Devanne? Kaj vi ne estas la unua, kiu rimarkigas tion al mi, kredu tion.

– Tiom estas, insistis Devanne, ke se vi ne estus rekomendita de mia kuzo de Estevan, kaj se vi ne estus la fama pentristo kies belajn marpentraĵojn mi admiras, mi demandas al mi ĉu mi ne estus avertinta la policon pri via ĉeesto en Dieppe.

La ŝerco estis ricevita de ĝenerala rido. Tie estis, en la granda manĝoĉambro de la kastelo de Thibermesnil, krom Velmont: la abato Gélis, paroĥestro de la vilaĝo, kaj dekduo da oficiroj, kies regimentoj manovris en la ĉirkaŭaĵoj, kaj kiuj respondis al la invito de la bankestro Georgo Devanne kaj lia patrino. Unu el ili ekkriis:

– Sed prie, ĉu Arsène Lupin ne estis signalita ĉe la marbordo, post sia fama ago de la rapidtrajno de Parizo al Havro?

– Tute prave, antaŭ tri monatoj, kaj la sekvantan semajnon mi konatiĝis en la kazino kun nia bonega Velmont kiu, de tiam, bonvole honoris min per kelkaj vizitoj – agrabla enkonduko al pli serioza hejmvizito, kiun li reciprokos al mi en unu el la venontaj tagoj… aŭ pliĝuste noktoj!

Oni ridis denove kaj oni pasis en la malnovan ĉambron de la gardistoj, vastan ĉambron, tre altan, kiu okupas la tutan malsupran parton de la turo Vilhelmo, kaj kie Georgo Devanne kunigis la senegalajn riĉaĵojn amasigitajn tra la jarcentoj fare de la senjoroj de Thibermesnil. Kofroj kaj kredencoj, ŝtipoportiloj kaj kandelingoj ornamas ĝin. Belegaj tapiŝoj pendas sur la ŝtonaj muroj. La embrazuroj de la kvar fenestroj estas profundaj, garnitaj per benkoj, kaj finiĝas per ogivaj fenestroframoj kun plumbe kadritaj vitraloj. Inter la pordo kaj la maldekstra fenestro, staras monumenta Renesanco-stila libroŝranko, sur kies frontono oni legas, en orliteroj: “Thibermesnil” kaj sube, la fieran devizon de la familio “Faru kion vi volas.

Kaj ĉar oni lumigis cigarojn, Devanne daŭrigis:

– Tamen, rapidu, Velmont, tio estas la lasta nokto restanta al vi.

– Kaj kial? diris la pentristo kiu, finfine, prenis la aferon ŝerce.

Devanne estis respondonta kiam lia patrino signis al li. Sed la eksciteco de la vespermanĝo, kaj la deziro interesi siajn gastojn venkis.

– Ba! li murmuris, mi povas paroli nun. Maldiskretaĵo ne plu timindas.

Oni eksidis ĉirkaŭ li kun vigla scivolo, kaj li deklaris, per la kontenta mieno de iu kiu anoncas gravan novaĵon:

– Morgaŭ, je la kvara vespere, Ŝerloko Holmso, la granda brita policisto por kiu ne ekzistas iu mistero, Ŝerloko Holmso, la plej eksterordinara malĉifranto de enigmoj kiun oni iam vidis, la mirindega persono kiu ŝajnas komplete elforĝita de la imago de romanisto, Ŝerloko Holmso estos mia gasto.

Oni ekkriis. Ĉu Ŝerloko Holmso en Thibermesnil? Ĉu do tio estis serioza? Ĉu Arsène Lupin vere troviĝis en la regiono?

– Arsène Lupin kaj lia bando ne estas malproksime. Sen enkalkuli la aferon de la barono Kahorno, al kiu atribui la ŝteladon de Montigny, de Gruchet, de Crasville, krom al nia nacia ŝtelisto? Hodiaŭ, estas mia vico.

– Kaj ĉu vi estas avertita, kiel estis la barono Kahorono?

– La sama ruzo ne sukcesas dufoje.

– Kaj do?

– Kaj do?… jen do.

Li ekstaris, kaj fingre montrante, sur unu el la bretoj de la libroŝranko, malplenan loketon inter du grandegaj foliantoj:

– Estis libro tie, libro de la 16-a jarcento, titolita la Kroniko de Thibermesnil, kaj kiu estis la historio de la kastelo ekde sia konstruo de la duko Rollon sur la situo de feŭda fortreso. Ĝi enhavis tri gravuritajn tabulojn. Unu prezentis rajdan vidaĵon de la ĝenerala bieno, la dua la planon de la konstruaĵoj, kaj la tria – mi atentigas vin pri tio – la mapon de subteraĵo de kiu unu eliro malfermiĝas je la ekstero de la unua linio de remparoj, kaj la alia kondukas ĉi tien, jes, en la ĉambron mem kie ni staras. Nu tio libro malaperis de la pasinta monato.

– Diable, diris Velmont, tio estas malbonaŭgura. Tamen tio ne sufiĉas por motivi la intervenon de Ŝerloko Holmso.

– Certes, tio ne sufiĉus se ne estus okazinta alia fakto, kiu donas al tiu, kiun mi ĵus rakontis, ĝian tutan signifon. Ekzistis en la Nacia Biblioteko dua ekzemplero de tiu Kroniko, kaj tiuj du ekzempleroj malsamis laŭ kelkaj detaloj koncerne la subteraĵon, kiel la aldono de profilo kaj skalo, kaj diversaj prinotoj, ne presitaj, sed manskribitaj per inko kaj pli-malpli malaperintaj. Mi sciis tiujn apartaĵojn, kaj mi sciis ke la definitiva vojplano povas esti restarigita nur per zorga konfrontado de ambaŭ mapoj. Nu, la tagon post la malapero de mia ekzemplero, tiu de la Nacia Biblioteko estis petita de leganto kiu forportis ĝin, sen ke eblis determini la kondiĉojn per kiuj la ŝtelo estis plenumita.

Eksklamaciojn estigis tiuj paroloj.

– Ĉi-foje, la afero iĝas serioza.

– Tial, ĉi-foje, diris Devanne, la polico emociiĝis kaj okazis duobla enketo, kiu, cetere, donis nenian rezulton.

– Kiel ĉiuj, kiuj rilatas al Arsène Lupin.

– Precize. Tiam mi ekpensis peti helpon al Ŝerloko Holmso, kiu respondis al mi ke li plej deziras kontaktiĝi kun Arsène Lupin.

– Kia gloro por Arsène Lupin! diris Velmont. Sed se nia nacia ŝtelisto, kiel vi nomas lin, preparas neniun projekton pri Thibermesnil, Ŝerloko Holmso estos veninta por nenio, ĉu?

– Estas alia afero, kaj kiu vigle interesos lin, la malkovro de la subteraĵo.

– Kiel do? vi diris al ni, ke unu el la enirejoj malfermiĝis al la kamparo, kaj la alia en tiu salono mem!

– Kie? En kiu loko de tiu salono? La linio kiu bildigas la subteraĵon sur la mapoj ja kondukas unuflanke al eta cirklo kun tiuj du majuskloj: “T.V.”, kio signifas Turon Vilhelmo. Sed la turo estas ronda, kaj kiu povus determini je kiu loko de la rondo komenciĝas la vojplano de la desegno?

Devanne ekbruligis duan cigaron kaj verŝis al si glason da Benediktino. Oni premis lin per demandoj. Li ridetis, feliĉa pro la estigita intereso. Fine, li eldiris:

– La sekreto estas perdita. Neniu en la mondo konas ĝin.

De patro al filo, laŭ la legendo, la potencaj senjoroj transdiris ĝin unu al la alia sur la mortolito, ĝis la tago kiam Ĝofredo, la lastenaskita, havis la kapon tranĉita sur la eŝafodo, la 7-an de termidoro de la jaro 2, dum sia dek-naŭa jaro.

– Sed de unu jarcento, oni verŝajne serĉis, ĉu?

– Oni serĉis, sed vane. Mi mem, kiam mi aĉetis la kastelon el la pra-pra-nevo de la Konvenciano Leribourg, mi farigis prifosadojn. Kiautile? Pensu ke tiu turo, ĉirkaŭita de akvo, estas kunligita al la kastelo nur per unu punkto, kaj ke necesas, konsekvence, ke la subteraĵo pasu sub la malnovaj foskavoj. La plano de la Nacia Biblioteko cetere montras sekvon da kvar ŝtuparoj havantaj kvardek ok ŝtupojn, kio supozigas profundon de pli ol dek metroj. Kaj la skalo, aneksita al la alia plano, determinas la distancon al ducent metroj. Fakte, la tuta problemo estas ĉi tie, inter tiu planko, tiu plafono kaj tiuj muroj. Verdire, mi konfesas, ke mi hezitas ilin malkonstrui.

– Kaj ĉu oni havas neniun indicon?

– Neniun.

La abato Gélis obĵetis:

– Sinjoro Devanne, ni menciu du citaĵojn.

– Ho! ekkriis Devanne ridante, sinjoro paroĥestro estas traserĉanto de arkivoj, granda leganto de memoraĵoj, kaj ĉio rilata al Thibermesnil pasiigas lin. Sed la klarigo, pri kiu li parolas, utilas nur por impliki la aferojn.

– Sed ankaŭ?

– Ĉu vi vere volas scii?

– Ege.

– Vi do scios, ke rezultas el liaj legadoj, ke du Franciaj reĝoj konis la solvon de la enigmo.

– Du Franciaj reĝoj!

– Henriko la 4-a kaj Ludoviko la 16-a.

– Ili ne estas kiuj ajn reĝoj. Kaj kiel sinjoro abato scias tion?…

– Ho! ja estas simple, daŭrigis Devanne. La antaŭhieraŭon de la batalo de Arques, la reĝo Henriko la 4-a venis vespermanĝi kaj tranokti en tiun kastelon. Je la dek-unua vespere, Ludovikino de Tancarville, la plej bela damo el Normandio, estis enkondukita ĉe li per la subteraĵo kun la kompliceco de la duko Edgard, kiu, ĉi-okaze, malkaŝis la familian sekreton. Tiun sekreton Henriko la 4-a poste konfidis al sia ministro Sully, kiu rakontas la anekdoton en siaj Reĝaj Ekonomioj de Ŝtato sen akompani ĝin per alia komento ol tiu nekomprenebla frazo: “La hakilo kirliĝas en la aero kiu tremetas, sed la flugilo malfermiĝas kaj oni iras ĝis Dio.

Ekestis silento, kaj Velmont rikanis:

– Tio ne estas blindige klara.

– Ĉu ne? Sinjoro paroĥestro asertas, ke Sully notis tiel la solvon de la enigmo, sen perfidi la sekreton de la skribistoj al kiuj li diktis siajn memoraĵojn.

– La hipotezo estas inĝenia.

– Mi koncedas tion, sed kio estas la kirliĝanta hakilo, kaj la ekfluganta birdo?

– Kaj kio iras ĝis Dio?

– Mistero!

Velmont daŭrigis:

– Kaj pri tiu bona Ludoviko la 16-a, ĉu ankaŭ por ricevi la viziton de damo, ke li malfermigis la subteraĵon?

– Tion mi ne scias. Oni rajtas diri, nur ke Ludoviko la 16-a restadis en 1784 en Thibermesnil, kaj ke la fama fera ŝranko, malkovrita en la Luvra palaco laŭ la denunco de Gamain, entenis paperon kun tiuj vortoj skribitaj de li: “Thibermesnil: 2-6-12.”

Horacio Velmont ekridegis:

– Venkon! mallumoj pli kaj pli disiĝas. Du oble ses faras dek du.

– Laŭplace ridu, sinjoro, diris la abato, tiuj du citaĵoj tamen enhavas la solvon, kaj iam aŭ tiam venos iu, kiu scios interpreti ilin.

– Ŝerloko Holmso unue, diris Devanne… Krom se Arsène Lupin antaŭas lin. Kion vi pensas pri tio, Velmont?

Velmont ekstaris, metis la manon sur la ŝultron de Devanne, kaj deklaris:

– Mi pensas, ke al la donitaĵoj havigitaj de via libro kaj de tiu de la Biblioteko, mankis plej grava informo, kaj ke vi afable donacis ĝin al mi. Mi dankas vin pro tio.

– Tiel ke?…

– Tiel ke nun, ĉar la hakilo kirliĝis, la birdo forfuĝis, kaj du oble ses faras dek du, mi nur ekigu la taskon.

– Sen perdi unu minuton.

– Sen perdi unu sekundon! Ĉu mi ne priŝtelu vian kastelon, ĉi-nokte, tio estas antaŭ la alveno de Ŝerloko Holmso?

– Vi efektive havas nur malmultan tempon. Ĉu vi volas, ke mi rekonduku vin?

– Ĝis Dieppe?

– Ĝis Dieppe. Mi profitos la okazon por mem alkonduki sinjoro kaj sinjorino d'Androl kaj juna filino de iliaj amikoj, kiuj alvenas per la noktomeza trajno.

Kaj alparolante al la oficiroj, Devanne aldonis:

– Cetere, ni ĉiuj rekuniĝos tie morgaŭ por tagmanĝo, ĉu ne, sinjoroj? Mi ja kalkulas je vi, ĉar tiu kastelo devas esti sieĝata de viaj regimentoj kaj sturmata je la dek unua.

La invito estis akceptita, oni disiĝis kaj momenton poste, unu 20-30 Orstelo kunportis Devanne kaj Velmont sur la vojo al Dieppe. Devanne delasis la pentriston antaŭ la kazino, kaj iris al la stacidomo.

Je noktomezo, liaj amikoj eltrajniĝis. Je noktomezo kaj duono, la aŭtomobilo transpasis la pordojn de Thibermesnil. Je la unua, post malpeza vespermanĝo surtabligita en la salono, ĉiu retiriĝis. Iom post iom, la lumoj estingiĝis. La granda silento de la nokto ĉirkaŭvolvis la kastelon.

Sed la luno dispelis la nubojn, kiuj vualis ĝin, kaj, tra du el la fenestroj, plenigis la salonon per blanka heleco. Tio daŭris nur momenton. Tre rapide la luno sin kaŝis malantaŭ la kurtenon de la montetoj. Kaj ekkestis mallumo. La silento pliiĝis per la pli dika ombro. Apenaŭ, tempaltempe, meblaj krakoj perturbis ĝin, aŭ la susurado de la kanoj sur la lageto kiu banas la malnovajn murojn per siaj verdaj akvoj.

La horloĝo trapreĝis la senfinan rozarion de la sekundoj. Ĝi sonis la duan. Poste, denove, la sekundoj falis hastaj kaj monotonaj en la peza paco de la nokto. Poste la tria tintis.

Kaj subite io klakis, kiel faras, ĉe la paso de trajno, la disko de signalo kiu malfermiĝas kaj refaldiĝas. Kaj maldika radio da lumo trapasis la salonon de unu flanko al la alia, kvazaŭ sago lasus post si flagrantan strion. Ĝi ŝprucis el la centra kanelo de pilastro, kie apogas, dekstre, la frontono de la libroŝranko. Ĝi unue haltis sur la kontraŭa panelo en brila cirklo, poste ĝi promenis ĉiuflanken kvazaŭ malkvieta rigardo kiu sondas la ombron, poste ĝi svenis por denove ŝpruci, dum tuta parto de la libroŝranko turniĝis ĉirkaŭ si mem kaj senmaskigis larĝan volboforman aperturon.

Eniris viro, tenanta elektran lanternon enmane. Ekaperis alia viro kaj tria, portantaj rulaĵon da ŝnuroj kaj malsamajn instrumentojn. La unua inspektis la ĉambron, aŭskultis kaj diris:

– Voku la kamaradojn.

El tiuj kamaradoj, venis ok el la subteraĵo, fortikaj ulegoj, kun energia vizaĝo. La transloĝigo komenciĝis.

Tio estis rapida. Arsène Lupin pasis de meblo al alia, ekzamenis ĝin kaj, laŭ la dimensioj aŭ la arta valoro, indulgis ĝin aŭ ordonis:

– Forprenu!

Kaj la objekto estis forprenita, glutita de la faŭkanta buŝego de la tunelo, ekspedita en la intestaron de la tero.

Kaj tiel estis forĵonglitaj ses foteloj kaj ses seĝoj en stilo Ludoviko la 15-a, kaj tapiŝoj de Aubusson, kaj kandelingoj subskribitaj de Gouthière, kaj du Fragonard, kaj unu Nattier, kaj unu busto de Houdon, kaj statuetoj. Kelkfoje Lupin malrapidis antaŭ belega kofro aŭ superba pentraĵo kaj suspiris:

– Tro peza, tiu ĉi… tro granda… kiel domaĝe!

Kaj li daŭrigis sian ekspertizon.

En kvardek minutoj, la salono estis “malembarasita”, laŭ la esprimo de Arsène. Kaj ĉio tio estis plenumita laŭ admirinda ordo, sen iu bruo, kvazaŭ ĉiuj objektoj, kiujn manipulis tiuj viroj, estus garnitaj per dika vato.

Tiam li diris al la lasta el ili, kiu foriris portante horloĝon subskribitan de Boulle:

– Senutilas reveni. Estas konsentite, ĉu ne, ke tuj kiam la kamiono estos ŝarĝita, vi rapidos ĝis la garbejo de Roquefort.

– Sed vi, ĉefo?

– Oni lasu al mi la motorciklon.

Kiam la viro estis foririnta, li repuŝis, ĝisfunde, la moveblan klapegon de la libroŝranko, poste, malaperiginte la spurojn de la transloĝigo, forviŝinte la piedsignojn, li levis porteton kaj penetris en galerion, kiu servis kiel komunikilo inter la turo kaj la kastelo. Meze, estis vitrino, kaj pro tiu vitrino Arsène Lupin daŭrigis siajn esplorojn.

Ĝi enhavis mirindaĵojn, unikan kolekton da poŝhorloĝoj, da tabakujoj, da ringoj, da kastelaninaj ornamaĵoj, da miniaturoj el la plej bela laboro. Per pinĉilo li cedigis la seruron, kaj tio estis por li neeldirebla plezuro ekprenante tiujn orajn kaj arĝentajn juvelojn, tiujn malgrandajn verkojn el tiel altvalora kaj delikata arto.

Li surmetis trabruste ĉirkaŭ la kolo larĝan tolan sakon speciale pretigitan por tiuj bonŝancaj okazoj. Li plenigis ĝin. Kaj li plenigis ankaŭ la poŝoj de sia jako, pantalono kaj veŝto. Kaj li fermis sian maldekstran brakon sur stako da tiuj retikuloj el perloj tiel aprezitaj de niaj prauloj, kaj kiujn la nuna modo tiel pasie elserĉas… kiam mallaŭta bruo trafis lian orelon.

Li aŭskultis: li ne eraris, la bruo preciziĝis.

Kaj subite li rememoris: ĉe la ekstremaĵo de la galerio, interna ŝtuparo kondukis al apartamento ĝis nun neokupata, sed kiu estis, de tiun vesperon, rezervita al tiu junulino kiun Devanne iris serĉi al Dieppe kun siaj amikoj d'Androl.

Per rapida gesto, li premis la risorton de sia lanterno : ĝi estingiĝis. Li apenaŭ atingis la embrazuron de fenestro, kiam supre de la ŝtuparo la pordo estis malfermita kaj malforta lumo heligis la galerion.

Li havis la impreson – ĉar, duonkaŝite de kurteno, li ne vidis – ke persono singarde malsupreniras la unuajn ŝtupojn. Li esperis, ke ĝi ne iros pli foren. Ĝi tamen malsupreniris kaj plurpaŝe antaŭeniris en la ĉambron. Sed ĝi eligis krion.

Verŝajne ĝi ekvidis la rompitan vitrinon, tri-kvarone malplenan.

Laŭ la parfumo, li rekonis la ĉeeston de virino. Ŝiaj vestoj preskaŭ tuŝis la kurtenon kiuj kaŝis lin, kaj ŝajnis al li ke li aŭdas la koron de tiu virino bati, kaj ke ankaŭ ŝi divenas la ĉeeston de alia estulo, malantaŭ ŝi, en la ombro, je manatingo…

Li pensis: “Ŝi timas… ŝi tuj foriros… neeblas ke ŝi ne foriros.” Ŝi ne foriris. La kandelo kiu tremis en sia mano firmiĝis. Ŝi turnis sin, hezitis momenton, ŝajnis aŭskulti la timigan silenton, poste, abrupte, dispuŝis la kurtenon.

Ili vidis unu la alian.

Arsène murmuris, emociegite:

– Vi… vi… fraŭlino!

Ŝi estis F-ino Nelly.

F-ino Nelly! la pasaĝerino de la transatlantika ŝipo, tiu kiu miksis siajn revojn al la revoj de la junulo dum tiu neforgesebla traveturado, tiu kiu ĉeestis lian areston, kaj kiu, prefere ol lin perfidi, havis tiun belan geston ĵetante en la maron la Kodakon kie li kaŝis la juvelojn kaj la monbiletojn… F-ino Nelly! la kara kaj ridetanta kreaĵo, kies bildo tiel ofte malgajigis aŭ ĝojigis liajn longajn horojn en karcero!

La hazardo estis tiel mirindega, kunigante ilin en tiu kastelo kaj je tiu nokta horo, ke ili ne moviĝis kaj ne eldiris parolon, konsternite, kvazaŭ hipnotigite de la nekredebla aperaĵo kia ili estis unu por la alia.

Ŝanceliĝante, emociskuite, F-ino Nelly devis eksidi.

Li restis staranta antaŭ ŝi. Kaj iom post iom, dum la senfinaj sekundoj kiuj pasis, li ekkonsciis pri la impreso kiun li videble faris ĉi-momente, kun la brakoj ŝarĝitaj per luksaĵetoj, la poŝoj ŝveliĝantaj, kaj sia sako ĝiskreve plenplena. Granda konfuzo invadis lin, kaj li ruĝiĝis pro sia nuna ĉeesto, en tiu malbela situacio de ŝtelisto kaptita ĉe la freŝa faro. Por ŝi, ekde nun, kion ajn alvenos, li estis la ŝtelisto, tiu kiu metas la manon en aliulajn poŝojn, tiu kiu enrompas pordojn kaj kaŝe enŝoviĝas.

Unu el la poŝhorloĝoj rulfalis sur la tapiŝon, ankaŭ dua. Kaj ankaŭ aliaĵoj estis defalontaj el liaj brakoj, kiujn li ne sciis kiel reteni. Tiam, subite decidiĝante, li lasis fali sur la fotelon parton de la objektoj, malplenigis siajn poŝojn kaj demetis sian sakon.

Li sentis sin pli komforta antaŭ Nelly, li faris paŝon al ŝi kun la intenco alparoli ŝin. Sed ŝi havis retroiran geston, poste vive ekstaris, kvazaŭ trafite de timego, kaj impetis al la salono. La pordo malfermiĝis post ŝi, li rekuniĝis al ŝi. Ŝi estis tie, paralizita, tremanta, kaj ŝiaj okuloj kontemplis kun teruro la grandegan ĥaosigitan ĉambron.

Li tuj diris al ŝi:

– Je la tria, morgaŭ, ĉio estos remetita sialoken… La mebloj estos realportitaj…

Ŝi ne respondis, kaj li ripetis:

– Morgaŭ, je la tria, al tio mi devontigas min… Nenio en la mondo povos malhelpi min teni mian promeson… Morgaŭ, je la tria…

Longa silento pezis sur ili. Li ne kuraĝis rompi ĝin kaj la emocio de la junulino kaŭzis al li veran suferon. Delikate, senvorte, li malproksimiĝis el ŝi.

Kaj li pensis: “Ŝi foriru!… Ŝi sentu sin libera foriri… Ŝi ne timu min!…

Sed subite ŝi ektremis kaj balbutis:

– Aŭskultu… paŝojn… mi aŭdas iun marŝi…

Li mire rigardis ŝin. Ŝi ŝajnis emociegita, samkiel pro alproksimiĝo de dangero.

– Mi aŭdas nenion, li diris, kaj malgraŭe...

– Kion! sed necesas fuĝi… rapide, fuĝu…

– Fuĝi… kial?

– Necesas… necesas… Ha! ne restu…

Ŝi tuj kuris ĝis la lokon de la galerio kaj aŭskultis atente.

Ne, estis neniu. Eble la bruo venis elekstere?… Ŝi atendis sekundon, poste, trankviligite, turnis sin.

Arsène Lupin estis malaperinta.

Je la momento mem kiam Devanne konstatis la prirabon de sia kastelo, li pensis: “Ja Velmont faris la fiagon, kaj Velmont estas neniu alia ol Arsène Lupin.” Ĉio klariĝis tiel, kaj nenio klariĝis alie. Tamen, tiu ideo nur ekĝermis en li, ĉar estis tiom neverŝajne ke Velmont ne estas Velmont, nome la fama pentristo, la rondokamarado de lia kuzo de Estevan. Kaj kiam la ĝendarma brigadisto, tuj avertite, sin prezentis, Devanne eĉ ne sonĝis komuniki al li tiun absurdan supozon.

La tutan matenon, okazis, en Thibermesnil, nepriskriblebla iro-reiro. La ĝendarmoj, la kampara gardisto, la polica komisaro de Dieppe, la loĝantoj de la vilaĝo, ili ĉiuj tumultis en la koridoroj, aŭ en la parko, aŭ ĉirkaŭ la kastelo. La alproksimiĝo de la manovrantaj trupoj, la kraketado de la fusiloj pliigis la pitoreskon de la sceno.

La unuaj priserĉoj ne havigis iun indicon. Ĉar la fenestroj ne estis rompitaj, nek la pordoj difektitaj, sendube la translokado okazis tra la sekreta elirejo. Tamen, sur la tapiŝo, neniu piedsigno, sur la muroj, neniu neordinara marko.

Nur unu afero, neatendita, kaj kiu ja karakterizis la fantazion de Arsène Lupin: la fama Kroniko de la 16-a jarcento estis repreninta sian antaŭan lokon, kaj, apude, troviĝis simila libro, kiu precize estis la ekzemplero ŝtelita en la Nacia Biblioteko.

Je la dek unua la oficiroj alvenis. Devanne gaje bonvenigis ilin – kiu ajn malagrablaĵo estis kaŭzita de la perdo de tiaj belartaĵoj, lia riĉeco ebligis al li elteni ĝin sen malbonhumoro.

Liaj amikoj de Androl kaj Nelly malsupreniris.

Post la prezentadoj, oni ekrimarkis ke mankas gasto.

Horacio Velmont. Ĉu li ne venos?

Lia foresto estus vekinta la suspektojn de Georgo Devanne.

Sed je tagmezo akurate, li eniris. Devanne ekkriis:

– Ha fine! Jen vi!

– Ĉu mi ne estas akurata?

– Jes, sed tia vi estus povinta ne esti… post nokto tiel agitita! ĉar vi scias la novaĵon, ĉu?

– Kiun novaĵon?

– Vi prirabis la kastelon.

– Nu do!

– Ĝuste kiel mi diras al vi. Sed unue ofertu vian brakon al F-ino Underdown, kaj ni altabliĝu… Fraŭlino, permesu al mi…

Li interrompiĝis, mirigite de la konfuzo de la junulino.

Poste, subite, rememorante:

– Estas vere, pri tio, vi iam vojaĝis kun Arsène Lupin… antaŭ lia aresto… La simileco surprizas vin, ĉu ne?

Ŝi ne respondis. Antaŭ ŝi, Velmont ridetis. Li kliniĝis, ŝi prenis lian brakon. Li kondukis ŝin al ŝia sidloko kaj eksidis fronte al ŝi.

Dum la tagmanĝo oni parolis nur pri Arsène Lupin, pri la mebloj forprenitaj, pri la subteraĵo, pri Ŝerloko Holmso. Sole je la fino de la manĝo, ĉar oni ektraktis aliajn temojn, Velmont miksiĝis en la konversacion. Li estis laŭvice amuza kaj serioza, elokventa kaj sprita. Kaj ĉion, kion li diris, li ŝajnis diri nur por interesi la junulinon. Tre absorbite, ŝi ne aspektis aŭdi lin.

Oni surtabligis la kafon ĉe la teraso kiu superas la honoran korton kaj la ĝardenon flanke de la ĉefa fasado. Meze de la gazono, la muziko de la regimento ekludis, kaj la homamaso da kamparanoj kaj soldatoj disiĝis en la parkajn aleojn.

Tamen Nelly rememoris la promeson de Arsène Lupin: “Je la tria ĉio estos tie, al tio mi devontigas min.

Je la tria! kaj la montriloj de la granda horloĝo, kiu ornamis la dekstran alon, indikis la duan kaj kvardek. Ŝi rigardis ilin malgraŭ si ĉiumomente. Kaj ŝi rigardis ankaŭ Velmont kiu sin lulis pace en komforta balancoseĝo.

La dua kaj kvindek… la dua kaj kvindek kvin… ia senpacienco, miksita kun angoro, premis la junulinon. Ĉu eblis, ke la miraklo plenumiĝos, kaj ke ĝi plenumiĝos je la antaŭfiksita minuto, dum la kastelo, la korto, la kamparo estis plenaj de homoj, kaj en tiu momento mem la respublika prokuroro kaj la enketa juĝisto daŭrigis siajn esplorojn?

Kaj tamen… tamen Arsène Lupin promesis kun tia soleneco! Tio estos kiel li diris, ŝi pensis impresita de la tuta energio, aŭtoritato kaj certeco, kiuj estis en tiu viro. Kaj tio ne ŝajnis al ŝi miraklo, sed natura evento kiu devis fatale okazi.

Dum sekundo, iliaj rigardoj renkontiĝis. Ŝi ruĝiĝis kaj forturnis la kapon.

La tria horo… La unua bato sonoris, la dua, la tria… Horacio Velmont detiris sian poŝhorloĝon, levis la okulojn al la horloĝo, poste remetis ĝin en sian poŝon. Kelkaj sekundoj pasis. Kaj jen la homaso disflankiĝis, ĉirkaŭ la gazono, allasante du veturilojn, kiuj ĵus transiris la parkan kradon, ambaŭ jungitajn per du ĉevaloj. Ili estis ŝarĝveturiloj, kiuj postiras la regimentojn, kaj kiuj portas la kofrojn de la oficiroj kaj la sakojn de la soldatoj.

Ili haltis antaŭ la perono. Furiero saltis el unu seĝo kaj petis Sron Devanne.

Devanne alkuris kaj malsupreniris la ŝtupojn. Sub la baŝoj, li vidis, zorge aranĝitajn, bone ĉirkaŭvolvitajn, siajn meblojn, siajn pentraĵojn, siajn artaĵojn.

Al la starigitaj demandoj, la furiero respondis elmontrante la ordonon, kiun li ricevis de la deĵoranta adjudanto, kaj kiun tiu adjudanto prenis, la matenon, je la raporto. Laŭ tiu ordono, la dua roto de la kvara bataliono devis taskiĝi, por ke la meblaro deponita ĉe la vojkruciĝo de Halleux, en la arbaro de Arques, estu portita je la tria al S-ro Georgo Devanne, proprietulo de la kastelo de Thibermesnil. Subskribinto: la kolonelo Beauvel.

– Ĉe la vojkruciĝo, aldonis la furiero, ĉio estis preta, vicigite sur la gazono, kaj sur la gardo de… la pasantoj. Tio ŝajnis al mi stranga, sed kion! la ordono estis kategoria.

Unu el la oficiroj ekzamenis la subskribon: ĝi estis perfekte imitita, sed falsa.

La muziko ĉesis, oni malplenigis la ŝarĝveturilojn, oni reenigis la meblojn.

Meze de tiu agitiĝo, Nelly restis sola ĉe la ekstremaĵo de la teraso. Ŝi estis gravmiena kaj maltrankvila, agitate de konfuzaj pensoj, kiujn ŝi ne provis vortigi. Subite, ŝi ekvidis Velmont alproksimiĝantan. Ŝi intencis eviti lin, sed la angulo de la balustrado, kiu portas la terason, ĉirkaŭis ŝin ambaŭflanke, kaj linio da arbustaj kestegoj, oranĝarboj, oleandroj kaj bambuoj, lasis al ŝi neniun alian elirejon ol la vojon laŭ kiu alpaŝis la junulo. Ŝi ne moviĝis. Sunradio tremis sur ŝiaj oraj haroj, agitate de la gracilaj folioj de bambuo. Iu eldiris tre mallaŭte:

– Mi plenumis mian ĉi-noktan promeson.

Arsène Lupin estis apud ŝi, kaj ĉirkaŭ ili estis neniu.

Li ripetis, kun hezita sinteno kaj timida voĉo:

– Mi plenumis mian ĉi-noktan promeson.

Li atendis dankan vorton, almenaŭ geston kiu pruvus ŝian interesiĝon pri tiu ago. Ŝi silentis.

Tiu ignoro incitis Arsène'on Lupin'on, kaj, samtempe, li havis la profundan senton pri ĉio, kio disigis lin de Nelly, nun ke ŝi sciis la veron. Li volis senkulpigi sin, serĉi ekskuzojn, montri sian vivon laŭ ĝiaj aŭdacaj kaj grandaj aspektoj. Sed, anticipe, la paroloj ofendetis lin, kaj li sentis la stultecon kaj la impertinentecon de ĉia klarigo. Tiam li malĝoje murmuris, invadite de fluo da rememoroj:

– Kiel la pasinteco foras! Ĉu vi memoras la longajn horojn sur la ferdeko de La Provenco? Ha! jen… vi havis, kiel hodiaŭ, rozon enmane, palan rozon kiel tiun ĉi… Mi petis ĝin de vi… vi ŝajne ne aŭdis… Tamen, post via foriro, mi trovis la rozon… forgesitan kredeble… Mi konservis ĝin…

Ŝi ankoraŭ ne respondis. Ŝi ŝajnis tre malproksime de li. Li daŭrigis:

– Memore al tiuj horoj, ne pensu pri kio vi scias. La pasinteco ligiĝu kun la nuneco! Mi ne estu tiu, kiun vi vidis ĉinokte, sed tiu iam renkontita, kaj viaj okuloj rigardu min, eĉ nur sekundon, kiel ili rigardis min… Mi petegas… Ĉu mi ne estas la sama?

Ŝi levis la okulojn, kiel li petis, kaj rigardis lin. Poste, senvorte, ŝi metis sian fingron sur ringon, kiun li surhavis ĉe la montrofingro. Oni povis vidi nur la cirklon, sed la juvelo, transturnita enen, konsistis en mirinda rubeno.

Arsène Lupin ruĝiĝis. Tiu ringo apartenis al Georgo Devanne.

Li ridetis amare.

– Vi pravas. Kio estis ĉiam estos. Arsène Lupin estas kaj povas estis nur Arsène Lupin, kaj inter vi kaj li, eĉ rememoro ne eblas… Pardonu al mi… Mi estus devinta kompreni, ke mia nura ĉeesto apud vi estas ofendego…

Li retiriĝis laŭlonge de la balustrado, kun la ĉapelo enmane.

Nelly preterpasis lin. Li emis reteni ŝin, petegi ŝin. Li malhavis aŭdacon, kaj sekvis ŝin perokule, kiel dum fora tago kiam ŝi trapasis la ponteton sur la kajo de Novjorko. Ŝi supreniris la nivelojn kiuj kondukas al la pordo. Ankoraŭ dum momento ŝia svelta silueto desegniĝis inter la marmoroj de la vestiblo. Li ne plu vidis ŝin.

Nubo malheligis la ĉielon. Arsène Lupin observis, senmova, la spuron de la etaj paŝoj postlasitaj en la sablo.

Subite, li ektremis: sur la bambua seĝo, kontraŭ kiu Nelly estis apoginta sin, kuŝis la rozo, la pala rozo kiun li ne aŭdacis peti de ŝi… Kredeble, ankaŭ ĝi forgesita, ĉu? Sed ĉu forgesita intence aŭ senatente?

Li arde ekkaptis ĝin. Petaloj dekroĉiĝis. Li kolektis ilin unu post la alia kvazaŭ relikvojn…

– Nu, li pensis, mi ne plu havas ion farendan ĉi tie. Des pli ke se Ŝerloko Holmso enmiksiĝas, tio povos malboniĝi.

La parko estis senhoma. Tamen, proksime al la pavilono kiu estras la enirejon, staris grupo da ĝendarmoj. Li enprofundiĝis en la densejon, suprengrimpis la remparzonan muron kaj prenis, por iri ĝis la plej proksima stacidomo, padon kiu serpentumis inter la kampoj. Li apenaŭ marŝis dum dek minutoj kiam la vojo mallarĝiĝis, ĉirkaŭpremita inter du talusoj, kaj kiel tio okazis en tiu stretvojo, iu aliris tie, venante en la kontraŭa direkto.

Li estis viro ĉirkaŭ kvindek-jara eble, iom dika, kun razita vizaĝo, kaj kies kostumo precizigis fremdan devenon. Li tenis enmane pezan marŝobastonon, kaj ledsako pendis el lia kolo.

Ili kruciĝis. La fremdulo diris, kun brita akĉento apenaŭ perceptebla:

– Pardonu min, sinjoro… ĉu ĉi tie ja estas la vojo al la kastelo?

– Rekte antaŭen, sinjoro, kaj maldekstren tuj kiam vi estos ĉe la piedo de la muro. Oni atendas vin senpacience.

– Ha!

– Jes, mia amiko Devanne anoncis al ni vian viziton jam de hieraŭ vespere.

– Des malpli bone por sinjoro Devanne se li tro parolis.

– Kaj mi feliĉas pro esti la unua salutanta vin. Ŝerloko Holmso ne havas pli fervoran admiranton ol min.

Estis en lia voĉo preskaŭ nerimarkebla nuanco da ironio kiun li tuj bedaŭris, ĉar Ŝerloko Holmso konsideris lin dekape ĝispiede, kaj per okulo samtempe tiel penetranta kaj tiel akra, ke Arsène Lupin havis la impreson, ke li estas ekkaptita, malliberigita, registrita de tiu rigardo, pli ekzakte kaj pli esence ol li iam estis de kiu ajn fotilo.

La kliŝo estas fotita, li pensis. Ne plu valoras maskovesti min kun tiu ulo. Tamen… ĉu li rekonis min?

Ili salutis unu la alian. Sed bruo de paŝoj eĥiĝis, bruo de ĉevaloj karakolantaj en ŝtala kliktintado. Tio estis la ĝendarmoj.

La du viroj devis alpremiĝi kontraŭ la taluson, en la alta herbo, por ne esti renversitaj. La ĝendarmoj preterpasis, kaj ĉar ili sin sekvis distance, tio daŭris iom longe. Kaj Lupin pensis: “Ĉio dependas de tiu demando: ĉu li rekonis min? Se jes, li tre verŝajne profitos la situacion. La problemo estas angoriga.

Post kiam la lasta rajdanto preteriris ilin, Ŝerloko Holmso restariĝis kaj, senvorte, brosis sian vestaĵon malpuran pro polvo. La rimeno de lia sako implikiĝis en dorna branĉo. Arsène Lupin impetis. Dum ankoraŭ sekundo ili ekzamenis unu la alian. Kaj, se iu povus ekvidi ilin ĉi-momente, tio estus emocia spektaklo pri la unua renkonto de tiuj du viroj tiel potence armitaj, ambaŭ vere superaj kaj fatale destinitaj laŭ siaj neordinaraj kapabloj al kolizio, kiel du egalaj fortoj, kiun naturo pelas unu kontraŭ la alian tra spaco.

Poste la brito diris:

– Mi dankas vin, sinjoro.

– Plene je via servo, respondis Lupin.

Ili disiĝis. Lupin direktiĝis al la stacio. Ŝerloko holmso al la kastelo.

La enketa juĝisto kaj la prokuroro foriris post vanaj priserĉoj kaj oni atendis Ŝerloko Holmso kun scivolo kiun pravigis lia granda reputacio. Oni estis iom desapontita de lia aspekto de granda burĝo, tiom profunde malsimila al la bildo, kiun oni imagis pri li. Li havis nenion el la romana heroo, el la enigma kaj diabla persono, kiun elvokas en ni la ideo pri Ŝerloko Holmso. Devanne, tamen, ekkriis, plena de ekzaltiĝo:

– Fine, Majstro, jen vi! Kia feliĉo! De tiom longe mi esperis… Mi preskaŭ ĝojas pro ĉio okazinta, ĉar tio havigas al mi la plezuron vidi vin. Sed prie, kiel vi venis?

– Trajne.

– Kia domaĝo! Mi tamen sendis al vi mian aŭtomobilon al la elŝipejo.

– Oficiala alveno, ĉu ne? kun tamburo kaj muziko. Bonega rimedo por faciligi al mi la taskon, grumblis la brito.

Tiu malmulte alloga tono konfuzis Devanne kiu, klopodante ŝerci, daŭrigis:

– La tasko, feliĉe, estas pli facila ol kion mi skribis al vi.

– Kaj kial?

– Ĉar la ŝtelo okazis tiun nokton.

– Se vi ne estus anoncinta mian viziton, sinjoro, probablas ke la ŝtelo ne estus okazinta tiun nokton.

– Kaj kiam do?

– Morgaŭ, aŭ alian tagon.

– Kaj tiukaze?

– Lupin estintus kaptita.

– Kaj pri miaj mebloj?

– Ili ne estintus forprenitaj.

– Miaj mebloj estas ĉi tie.

– Ĉu ĉi tie?

– Ili estis reportitaj je la tria.

– De Lupin?

– De du militistaj ŝarĝveturiloj.

Ŝerloko Holmso kolere premis sian ĉapelon sur la kapo kaj rearanĝis sian sakon; sed Devanne ekkriis:

– Kion vi faras?

– Mi foriras.

– Kaj kial?

– Viaj mebloj estas ĉi tie, Arsène Lupin estas for. Mia rolo finiĝis.

– Sed mi nepre bezonas vian helpon, kara sinjoro. Kio okazis hieraŭ povos ripetiĝi morgaŭ, ĉar ni ne scias la plej gravan aferon: kiel Arsène Lupin eniris, kiel li eliris, kaj kial, kelkajn horojn poste, li faris redonon.

– Ha! vi ne scias…

La ideo de malkovrenda sekreto mildigis Ŝerlokon Holmson.

– Bone, ni serĉu. Sed rapide, ĉu ne? kaj, laŭeble, solaj.

La frazo klare almontris la asistantojn. Devanne komprenis kaj enkondukis la briton en la salonon. Per seka tono, en frazoj kiuj ŝajnis antaŭkalkulitaj, kaj kiel ŝpareme! Holmso starigis al li demandojn pri la antaŭtaga vespero, pri la gastoj ĉeestintaj, pri la kutimuloj de la kastelo. Poste li ekzamenis la du volumojn de la Kroniko, komparis la mapojn de la subteraĵo, ripetigis al si la citaĵojn rivelitajn de la abato Gélis, kaj demandis:

– Ĉu ja hieraŭ, por la unua fojo, vi parolis pri la du citaĵoj?

– Hieraŭ.

– Vi neniam antaŭe komunikis ilin al S-ro Horacio Velmont, ĉu?

– Neniam.

– Bone. Petu vian aŭtomobilon. Mi foriros post unu horo.

– Post unu horo!

– Arsène Lupin ne bezonis pli por solvi la problemon, kiun vi starigis al li.

– Mi!… mi starigis al li…

– Jes ja! Arsène Lupin kaj Velmont, tio estas la samo.

– Tion mi suspektis… ha! la kanajlo!

– Nu, hieraŭ vespere, je la deka, vi havigis al Lupin la elementoj de vero, kiuj mankis al li kaj kiujn li serĉis de semajnoj. Kaj, dumnokte, Lupin trovis la tempon por kompreni, kunigi sian bandon kaj prirabi vin. Mi pretendas esti tiel rapide solvema.

Li promenis de unu flanko de la ĉambro al la alia, pripensante, poste eksidis, krucis siajn longajn krurojn, kaj fermis la okulojn.

Devanne atendis, iom embarasita.

Ĉu li dormas? Ĉu li pripensas?

Iel hazarde, li eliris por doni ordonojn. Kiam li revenis, li ekvidis lin malsupre de la galeria ŝtuparo, surgenue, kaj esplorrigardante la tapiŝon.

– Kio do okazas?

– Rigardu… tie… tiujn makulojn de kandelo…

– Jen, efektive… kaj tute freŝaj…

– Kaj vi povas observi iom da ili sur la supro de la ŝtuparo, kaj ankoraŭ pli ĉirkaŭ tiu vitrino, kiun Arsène Lupin rompis, kaj kies ornamaĵojn li forprenis por ilin meti sur tiun fotelon.

– Kaj kion vi konkludas el tio?

– Nenion. Ĉiuj tiuj faktoj sendube klarigus la plenumitan redonon. Sed tio estas flanko de la demando, kiun mi ne havas tempon ektrakti. La ĉefaĵo estas la vojplano de la subteraĵo.

– Vi plu esperas…

– Mi ne esperas, mi scias. Ekzistas, ĉu ne, kapelo je du aŭ tricent metroj for de la kastelo?

– Ruina kapelo, kie troviĝas la tombo de la duko Rollon.

– Diru al via ŝoforo, ke li atendu nin apud tiu kapelo.

– Mia ŝoforo ankoraŭ ne revenis… Oni devas averti min…

Sed, laŭ kion mi vidas, vi opinias ke la subteraĵo kondukas al la kapelo. Laŭ kiu indico…

Ŝerloko Holmso interrompis lin:

– Mi petas, sinjoro, ke vi havigu al mi ŝtupetaron kaj lanternon.

– Ha! vi bezonas ŝtupetaron kaj lanternon, ĉu?

– Laŭŝajne, ĉar mi petas ilin de vi.

Devanne, iom surprizita, sonorigis. Ambaŭ objektoj estis alportitaj.

La ordonoj tiam sinsekvis kun la rigoreco kaj la precizeco de la militaj komandoj.

– Alpogu tiun ŝtupetaron al la libroŝranko, maldekstre de la vorto Thibermesnil…

Devanne starigis la ŝtupetaron kaj la brito daŭrigis:

– Pli maldekstren… dekstren… Halt! Supreniru… Bone…

Ĉiuj literoj de tiu vorto estas reliefaj, ĉu ne?

– Jes.

– Ni zorgu pri la litero H. Ĉu ĝi turniĝas en unu direkto aŭ alia?

Devanne ekprenis la literon H, kaj ekkriis:

– Tute prave, ĝi turniĝas! al la dekstro, kaj kvaroncirkle!

Kiu do rivelis al vi?...

Ne respondante, Ŝerloko Holmso daŭrigis:

– Ĉu vi povas, el kie vi estas, atingi la literon R? Jes… skuu ĝin plurfoje, kiel vi farus kun riglilo, kiun oni puŝas kaj retiras.

Devanne skuis la literon R. Je lia granda miro, estiĝis interna ekklako.

– Perfekte, diris Ŝerloko Holmso. Restas al ni nur ŝovi vian ŝtupetaron al la alia ekstremaĵo, tio estas ĉe la fino de la vorto Thibermesnil… Bone… Kaj nun, se mi ne eraris, se la aferoj plenumiĝas kiel ili devas, la litero L malfermiĝos, kaj ankaŭ giĉeto.

Kun ia soleneco, Devanne ekkaptis la literon L. La litero L malfermiĝis, sed Devanne rulfalis el sia ŝtupetaro, ĉar la tuta parto de la libroŝranko situanta inter la unua kaj la lasta litero de la vorto, pivotis ĉirkaŭ si mem kaj malkovris la aperturon de la subteraĵo.

Ŝerloko Holmso eldiris, flegma:

– Ĉu vi ne estas vundita?

– Ne, ne, diris Devanne restariĝante, ne vundita, sed tute mirigita, tion mi koncedas… tiuj svingiĝantaj literoj… tiu faŭkanta subteraĵo…

– Kaj poste? Ĉu tio ne ekzakte konformas al la citaĵo de Sully?

– Je Dio, laŭ kio?

– Damne! En la franca, la litero H estas prononcata kiel la vorto hakilo, la litero R kiel aero, kaj la litero L kiel flugilo. Do, la H kirliĝas, la R tremetas kaj la L malfermiĝas… kaj tio ebligis al Henriko la 4-a akcepti F-inon de Tancarville je nekutima horo.

– Sed pri Ludoviko la 16-a? demandis Devanne, konsternate.

– Ludoviko la 16-a estis granda forĝisto kaj lerta seruristo.

Mi legis Traktaĵon pri kombinaj seruroj, kiun oni atribuas al li.

Por Thibermesnil, montri al sia majstro tiun mekanikan ĉefverkon estis konduto de bona kortegano. Memorcele, la reĝo skribis: 2-6-12, tio estas H. R. L., la dua, la sesa kaj la dek-dua litero de la nomo.

– Ha! perfekte, mi ekkomprenas… Tamen, jen… Se mi klarigas al mi kiel oni eliras tiun ĉambron, mi ne eksplikas kiel Lupin povis eniri ĝin. Ĉar, ja rimarku tion, li venis elekstere.

Ŝerloko Holmso eklumigis la lanternon kaj kelkpaŝe antaŭeniris en la subteraĵon.

– Jen, la tuta mekanismo videblas ĉi tie kiel la risortoj de horloĝo, kaj ĉiuj literoj ĉeestas inverse. Lupin do nur bezonis movi ilin ĉi-flanke de la vando.

– Kiun pruvon?

– Kiun pruvon? Vidu tiun olean flakon. Lupin eĉ antaŭpensis ke la dentradoj bezonus lubrikon, diris Ŝerloko Holmso ne sen admiro.

– Sed tiukaze li konis la alian elirejon, ĉu?

– Kiel mi konas ĝin. Sekvu min.

– Ĉu en la subteraĵon?

– Ĉu vi timas?

– Ne, sed ĉu vi certas ke vi orientos vin?

– Kun fermitaj okuloj.

Ili unue malsupreniris dek du ŝtupojn, poste dek du aliajn, kaj ankoraŭ dufoje dek du aliajn. Poste ili laŭiris longan koridoron, kies brikaj muroj montris markojn de sinsekvaj restaŭradoj kaj kiuj ie-tie ŝvitis. La grundo estis malseketa.

– Ni pasas sub la lageto, rimarkis Devanne, tute ne trankviligita.

La koridoro kondukis al ŝtuparo da dek du ŝtupoj, sekvata de tri aliaj ŝtuparoj da dek du ŝtupoj, kiujn ili pene supreniris, kaj ili alvenis en etan kavon enfositan en la roko mem. La vojo ne iris pluen.

– Diable, murmuris Ŝerloko Holmso, nur nudaj muroj, tio iĝas embarasa.

– Ĉu ni reiru? murmuris Devanne. Ĉar, finfine, mi neniel vidas la neceson scii pli. Mi estas sufiĉe informita.

Sed, levinte la kapon, la brito eligis suspiron pro malpeziĝo.

Super ili ripetiĝis la sama mekanismo kiel ĉe la enirejo. Li nur bezonis funkciigi la tri literojn. Granita bloko baskulis. Transe, estis la tomboŝtono de la duko Rollon, gravita de la dek du reliefaj literoj “Thibermesnil”. Kaj ili troviĝis en la ruina kapelo, kiun la brito indikis.

– Kaj oni iras ĝis Dio, tio estas ĝis la kapelo, li diris, raportante la finon de la citaĵo.

– Ĉu eblas, ekkriis Devanne, konfuzate de la klarvido kaj la sagaco de Ŝerloko Holmso, ĉu eblas ke tiu nura indiko sufiĉis al vi?

– Ba! diris la brito, ĝi eĉ estis senutila. Sur la ekzemplero de la Nacia Biblioteko, la streko finiĝas maldekstre, tio vi scias, per cirklo, kaj dekstre, tion vi pretervidis, per eta kruco, sed tiel malaperinta, ke oni povas vidi ĝin nur lupee. Tiu kruco evidente signifas la kapelon kie ni staras.

La kompatinda Devanne ne kredis al siaj oreloj.

– Tio estas mirinda, mirakla, kaj tamen, infane simpla! Kiel neniu iam malimplikis tiun misteron?

– Ĉar neniu iam kunigis la tri aŭ kvar necesajn elementojn, alivorte ambaŭ librojn kaj la citaĵojn… Neniu, krom Arsène Lupin kaj mi.

– Sed, ankaŭ mi, obĵetis Devanne, kaj la abato Gélis… Ni ambaŭ sciis tiom kiom vi, kaj malgraŭe…

Holmso ridetis.

– Sinjoro Devanne, ne ĉiuj kapablas malĉifri enigmojn.

– Sed jam de dek jaroj mi serĉas. Kaj viaflanke, en dek minutoj…

– Ba! kutimo…

Ili eliris el la kapelo, kaj la brito ekkriis:

– Vidu, aŭtomobilo atendanta!

– Sed ĝi estas mia!

– Via? sed mi kredis, ke la ŝoforo ne estis reveninta.

– Efektive… kaj mi demandas al mi…

Ili alpaŝis ĝis la aŭto, kaj Devanne, alvokante la ŝoforon:

– Eduardo, kiu ordonis al vi veni ĉi tien?

– Sed, respondis la viro, tiu estas S-ro Velmont.

– Ĉu S-ro Velmont? Ĉu vi renkontis lin?

– Apud la stacidomo, kaj li diris al mi, ke mi iru al la kapelo.

– Ke vi iru al la kapelo! sed kial?

– Por atendi Sinjoron… kaj la amikon de Sinjoro…

Devanne kaj Ŝerloko Holmso rigardis unu la alian. Devanne diris:

– Li komprenis, ke la enigmo estos ludo por vi. La omaĝo estas delikata.

Kontenteca rideto sulkis la maldikajn lipojn de la detektivo.

La omaĝo plaĉis al li. Li eldiris, kapjesante:

– Li estas viro. Nur vidante lin, cetere, mi taksis lin.

– Vi do vidis lin, ĉu?

– Ni renkontiĝis antaŭ nelonge.

– Kaj ĉu vi sciis ke li estas Horacio Velmont, alinome Arsène Lupin?

– Ne, sed mi baldaŭ komprenis tion… pro ia ironio lia.

– Kaj vi lasis lin eskapi, ĉu?

– Nu, jes… kvankam mi ja estis avantaĝa… kvin ĝendarmoj pasis.

– Sed fulmotondro! tio estis la nepra okazo por profiti…

– Ĝuste, sinjoro, fiere diris la brito, kiam temas pri kontraŭulo kiel Arsène Lupin, Ŝerloko Holmso ne profitas la okazojn… li naskas ilin…

Sed la horo urĝis kaj, ĉar Lupin havis la ĉarman komplezon sendi la aŭtomobilon, necesis profiti tion senprokraste. Devanne kaj Ŝerloko Holmso instaliĝis funde de la komforta limuzino. Eduardo faris la krankoturnon kaj oni foriris. Kampoj, aroj da arboj sinsekvis. La molaj ondiĝoj de la lando Caux ebeniĝis antaŭ ili. Subite la okuloj de Devanne estis altiritaj de paketo metita en unu el la elpoŝigujoj.

– Ej, kio estas tio? Paketo! Kaj por kiu do? Sed estas por vi.

– Ĉu por mi?

– Legu: “S-ro Ŝerloko Holmso, el Arsène Lupin.

La brito ekprenis la paketon, malŝnuris ĝin, forigis la du paperfoliojn kiuj ĉirkaŭis ĝin. Ĝi estis poŝhorloĝo.

– Ho! li diris, aldonante al tiu ekkrio koleran geston…

– Poŝhorloĝo, diris Devanne, ĉu hazarde?…

La brito ne respondis.

– Kiel! Ĝi estas via! Arsène Lupin resendas al vi vian poŝhorloĝon! Sed se li resendas ĝin al vi, tio signifas ke li prenis ĝin… Li prenis vian poŝhorloĝon! Ha! tiu ŝerco ja bonas, la poŝhorloĝo de Ŝerloko Holmso ŝtelita de Arsène Lupin! Dio, kiom tio estas komika! Ne, ver… vi senkulpigos min… sed tio superas min.

Kaj post kiam li bone ridis, li asertis per konvinkita tono:

– Ho! li ja estas viro, efektive.

La brito restis senvorta. Ĝis Dieppe, li ne eldiris unu parolon, kun la okuloj fiksitaj sur la fuĝanta horizonto. Lia silentado estis terura, nesondebla, pli violenta ol la plej vigla furiozo. Ĉe la elŝipejo, li simple diris, sen kolero ĉi-foje, sen per tono en kiu oni sentis la tutan volon kaj la tutan energion de la persono:

– Jes, li estas viro, kaj viro sur kies ŝultron mi plezuros meti tiun manon kiun mi etendas al vi, sinjoro Devanne. Kaj sciu, mi opinias ke Arsène Lupin kaj Ŝerloko Holmso denove renkontiĝos tagon aŭ alian… Jes, la mondo estas tro malgranda por ke ili ne renkontiĝu… kaj ĉi-tage…


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.