La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1: La aresto de Arsène Lupin*

Kia stranga vojaĝo! Ĝi tamen tiel bone komenciĝis!

Miaflanke, mi neniam faris unu, kiu sin prezentis pli bonaŭgure. La Provenco estas rapida transatlantika ŝipo, komforta, komandata de la plej afabla viro. Tie, la plej elektita societo kuniĝadis. Interrilatoj teksiĝis, distraĵoj organiziĝis. Ni havis tian delican impreson, kvazaŭ ni estus apartigitaj disde la mondo, reduktitaj al ni mem sur nekonata insulo, sekve devigitaj proksimiĝi unu al la alia.

Kaj ni interproksimiĝis…

Ĉu vi iam pensis pri kio originala kaj neantaŭvidebla estas en tiu aro da estuloj, kiuj la antaŭtagon ankoraŭ ne interkoniĝis, kaj kiuj dum kelkaj tagoj, inter la senfina ĉielo kaj la vastega maro, plej intime kunvivos, spitos kune la kolerojn de la oceano, la teruran sturmon de la ondoj kaj la insidan kvieton de la dormanta akvo?

Fine, tio estas la vivo mem, travivita kvazaŭ ia tragedia mallongigo, kun ĝiaj fulmotondroj kaj grandiozecoj, ĝiaj unutoneco kaj diverseco, kaj jen kial, eble, oni gustumas kun febra hasto kaj tiom pli intensa volupto tiun mallongan vojaĝon, kies finon oni ekvidas en la momento mem kiam ĝi komenciĝas.

Sed, de pluraj jaroj, okazas io, kiu neordinare pliigas la emociojn de la traveturado. La flosanta insuleto ankoraŭ dependas de tiu mondo, el kiu oni sin kredis forliberigita.

Postvivas ligo, kiu elnodiĝas nur iom post iom, meze de la oceano, kaj iom post iom, meze de la oceano, renodiĝas. La sendrata telegrafo! Vokoj de alia universo, el kiu oni ricevis novaĵojn per la plejeble mistera maniero! Imago ne plu havas la eblon elvoki ferajn dratojn, en kies kavo glitas la nevidebla mesaĝo. La mistero estas ankoraŭ pli nesondebla, pli poezia ankaŭ, kaj per la flugiloj de la vento oni sin helpu por klarigi tiun novan miraklon.

Tiel, la unuajn horojn, ni sentis nin sekvataj, eskortataj, eĉ antaŭataj de tiu malproksima voĉo, kiu tempaltempe flustris al unu el ni iujn tieajn parolojn. Du amikoj parolis al mi. Dek aliaj, dudek aliaj sendis al ni ĉiuj, tra spaco, siajn ĉagrenajn aŭ ĝojajn adiaŭojn.

Nu, la duan tagon, je kvincent mejloj for de la francaj marbordoj, dum fulmotondra posttagmezo, la sendrata telegrafo transdonis al ni depeŝon, kies enhavo estis jena: “Arsène Lupin sur via ŝipo, unua klaso, blondajn harojn, vundon ĉe dekstra antaŭbrako, vojaĝas sola, sub la nomo R…

Je tiu preciza momento, akra ektondro eksplodis en la malhela ĉielo. La elektraj ondoj estis interrompitaj. La cetero de la depeŝo ne atingis nin. Pri la nomo, sub kiu sin kaŝis Arsène Lupin, nur la inicialon ni sciis.

Se temus pri iu alia novaĵo, mi ne dubas, ke la sekreto estus konscience konservita de la telegrafaj oficistoj, samkiel de la ŝipkomisaro kaj de la kapitano. Sed estas tiaj eventoj, kiaj ŝajnas altrudi la plej rigoran diskretecon. Tiun saman tagon, ne povinte diri kiel la afero malsekretiĝis, ni ĉiuj sciis, ke la fama Arsène Lupin sin kaŝas inter ni.

Arsène Lupin inter ni! La nekaptebla ŝtelisto, kies prodaĵojn en ĉiuj gazetoj oni rakontis de monatoj! La enigma famulo, kun kiu la maljuna Ganimardo, nia plej bona policisto, komencis tiun ĝismortan duelon, kies peripetioj disvolviĝis tiel pitoreske! Arsène Lupin, la fantazia ĝentlemano, kiu agas nur en kasteloj kaj salonoj, kaj kiu, iun nokton, penetrinte ĉe la barono Schormann, foriris kun malplenaj manoj kaj lasis sian karton, ornamitan per tiu formulo: “Arsène Lupin, ĝentlemano-ŝtelisto, revenos kiam la mebloj estos aŭtentikaj.

Arsène Lupin, la viro kun mil maskovestoj: laŭvice ŝoforo, tenoro, vetperisto, bonfamilia filo, adoleskanto, kadukulo, marsejla vojaĝkomizo, rusa kuracisto, hispana toreadoro!

Oni ja ekkonsciu pri tio: Arsène Lupin irante tien kaj reen en la relative malvasta kadro de transatlantika ŝipo, kion mi diras! en tiu eta angulo de la unuaj klasoj, kie oni kuniĝis ĉiumomente, en tiu manĝoĉambro, en tiu salono, en tiu fumejo!

Arsène Lupin eble estis tiu ĉi viro… aŭ tiu… mia manĝotabla najbaro… mia kajuta kunulo…

– Kaj tio daŭros ankoraŭ kvin oble dudek kvar horojn! ekkriis la morgaŭon F-ino Nelly Underdown, sed tio estas netolerebla! Mi ja esperas, ke oni lin baldaŭ arestu.

Kaj alparolante min:

– Nu, vi, S-ro d'Andrésy, kiu jam plej bone rilatas kun la kapitano, ĉu vi nenion scias?

Mi ja estus volinta scii ion por plaĉi al F-ino Nelly! Ŝi estis unu el tiuj belegaj kreitaĵoj, kiuj ĉie ajn ili estas, tuj okupas la plej enviindan lokon. Ilia beleco samkiel ilia fortuno blindumas.

Ili havas kortegon, fervorulojn, entuziasmulojn.

Edukita en Parizo de franca patrino, ŝi aliris al sia patro, la riĉega Underdown, el Ĉikago. Unu el ŝiaj amikinoj, S-ino Jerland, akompanis ŝin.

Tuj de la unua horo, mi kandidatiĝis al amindumo. Sed en la rapida intimeco de la vojaĝo, ŝia ĉarmo tuj konfuzis min, kaj mi sentis min iom tro emociita por amindumo, kiam ŝiaj grandaj nigraj okuloj renkontis la miajn. Tamen, ŝi akceptis miajn galantaĵojn kun ia favoro. Ŝi degnis ridi je miaj spritaĵoj kaj interesiĝi pri miaj anekdotoj. Ioma simpatio ŝajnis respondi al la diligenteco, kiun mi montris al ŝi.

Nur unu rivalo eble maltrankviligis min, iom bela junulo, eleganta, sindetenema, kies silenteman humoron ŝi kelkfoje ŝajnis preferi ol miajn pli “eksterajn” manierojn de parizano.

Li ĝuste enestis la grupon da admirantoj, kiu ĉirkaŭis Finon Nelly, kiam ŝi pridemandis min. Ni estis sur la ferdeko, agrable instalitaj sur balancoseĝoj. La hieraŭa oraĝo heligis la ĉielon. La horo estis delica.

– Nenion specialan mi scias, fraŭlino, mi respondis al ŝi, sed ĉu ne eblas, ke ni mem kondukus nian enketon, tiel bone kiel farus la maljuna Ganimardo, la persona malamiko de Arsène Lupin?

– Ho, ho! vi multe aŭdacas!

– Kial do? Ĉu la problemo estas tiom komplika?

– Tre komplika.

– Tio estas, ke vi forgesas la elementojn, kiujn ni havas por ĝin solvi.

– Kiujn elementojn?

– 1. Lupin sin nomigas sinjoro R…

– Iom malpreciza priskribo.

– 2. Li vojaĝas sola.

– Se tiu detalo sufiĉas al vi.

– 3. Li estas blondhara.

– Kaj do?

– Do ni nur konsultu la liston de la pasaĝeroj kaj elimine procedu.

Mi havis tiun liston en mia poŝo. Ĝin mi prenis kaj tralegis.

– Mi unue notas, ke estas nur dek tri personoj, kies inicialo nin atentigas.

– Nur dek tri, ĉu?

– En la unua klaso, jes. El tiuj dek tri sinjoroj R…, kiel vi mem povas certiĝi, naŭ estas akompanataj de edzinoj, infanoj aŭ servistoj. Restas kvar personoj solaj: la markizo de Raverdan...

– Sekretario de ambasadejo, interrompis F-ino Nelly, mi konas lin.

– La majoro Rawson...

– Li estas mia onklo, diris iu.

– S-ro Rivolta...

– Ĉi tie, ekkriis unu el ni, italo, kies vizaĝo malaperis sub barbo plej bele nigra.

F-ino Nelly ekridegis.

– Sinjoro ne precize estas blonda.

– Do, mi daŭrigis, ni konkludu, ke la kulpulo estas la lasta de la listo.

– Tio estas…?

– Tio estas S-ro Rozeno. Ĉu iu konas S-ron Rozeno?

Oni eksilentis. Sed F-ino Nelly, alparolante la silenteman junulon kies asidueco apud ŝi turmentis min, diris al li:

– Nu, sinjoro Rozeno, vi ne respondas?

Oni turnis la okulojn al li. Li estis blondulo.

Mi konfesu, ke mi sentis kvazaŭ ŝoketon funde de mi. Kaj la ĝena silento, kiu pezis sur nin, indikis al mi, ke la aliaj ĉeestantoj ankaŭ spertas tian sufokon. Cetere tio estis absurda, ĉar fine nenio en la aspektoj de tiu sinjoro ebligis, ke oni lin suspektu.

– Kial mi ne respondas? li diris, ĉar pro mia nomo, mia eco de vojaĝanto sola kaj la koloro de miaj haroj, mi jam plenumis analogan enketon kaj mi atingis la saman rezulton. Do mi opinias, ke oni min arestu.

Li havis strangan mienon, eldirante tiujn parolojn. Liaj lipoj maldikaj kvazaŭ du neflekseblaj strekoj plue maldikiĝis kaj paliĝis. Sangofluetoj striis liajn okulojn.

Li ja ŝercis. Tamen lia fizionomio, lia sinteno imponis nin.

Naive, F-ino Nelly demandis:

– Sed vi ne havas vundon, ĉu?

– Estas vere, li diris, la vundo mankas.

Per nervoza gesto li levis sian manikon kaj malkovris la brakon. Sed ideo tuj frapis min. Miaj okuloj kruciĝis kun tiuj de F-ino Nelly: li montris la maldekstran brakon.

Kaj nu, mi tion estis klare rimarkigonta, kiam incidento deturnis nian atenton. S-ino Jerland, la amikino de F-ino Nelly, alvenis kurante.

Ŝi estis tute skuita. Oni diligentis ĉirkaŭ ŝi, kaj nur post multaj penoj ŝi sukcesis balbuti:

– Miajn juvelojn, miajn perlojn!… oni ĉion forprenis!…

Ne, oni ne ĉion forprenis, kiel ni eksciis poste; afero multe pli kurioza: oni elektis!

De la diamanta stelo, de la pendjuvelo el rubenaj kapoloj, de la disrompitaj kolieroj kaj braceletoj, oni detiris ne la plej dikajn gemojn, sed la plej fajnajn, la plej grandvalorajn, tiujn, kiuj ŝajne plej valoris okupante plejeble malmultan spacon. La muntumoj kuŝis tie, sur la tablo. Mi vidis ilin, ni ĉiuj vidis ilin, senjuveligitajn kvazaŭ florojn, kies belajn petalojn brilajn kaj kolorajn oni estus elŝirinta.

Kaj por efektivigi tiun laboron, dum la horo kiam S-ino Jerland trinkis teon, plenmeze de tago, kaj en frekventita koridoro, necesis rompi la kajutan pordon, trovi saketon intence kaŝitan funde de ĉapelskatolo, malfermi ĝin kaj elekti!

Estis nur unu krio inter ni. Estis nur unu opinio inter ĉiuj pasaĝeroj, kiam la ŝtelo estis sciita: tio estas Arsène Lupin.

Kaj efektive, tio ja estis lia komplika agmaniero, mistera, neimagebla… kaj tamen logika, ĉar, se estas malfacile enkaŝi la embarasan kvanton de tuta juvelaro, kiom malpli ampleksaj estas etaj aferoj sendependaj unu de la aliaj, perloj, smeraldoj kaj safiroj!

Kaj dum la vespermanĝo, okazis la jeno: dekstre kaj maldekstre de Rozeno, ambaŭ sidlokoj restis neokupitaj. Kaj la vesperon oni sciis, ke li estis kunvokita de la kapitano.

Lia aresto, pri kiu neniu dubis, estigis veran malpeziĝon.

Oni fine malstreĉiĝis. Ĉi-vespere oni sin distris per ludetoj. Oni dancis. F-ino Nelly, ĉefe, montris kapturnan gajecon, kiu vidigis ke se la galantaĵoj de Rozeno eble plaĉis al ŝi unue, tion ŝi nun ne multe memoras. Ŝia gracieco finkonkeris min. Ĉirkaŭ noktomezo, sub serena lunlumo, mi asertis al ŝi mian sindonemon kun emocio, kiu ne ŝajnis malplaĉi al ŝi.

Sed la morgaŭon, je la ĝenerala stuporo, oni eksciis, ke la akuzoj registritaj kontraŭ li ne estas sufiĉaj, Rozeno estis libera.

Filo de konsiderinda negocisto el Bordozo, li elmontris perfekte validajn legitimaĵojn. Krome, liaj brakoj prezentis nenian ajn vundon.

– Legitimaĵojn! aktojn de naskiĝo! ekkriis la malamikoj de Rozeno, sed Arsène Lupin havigos al vi tiom, kiom vi volos!

Rilate la vundon, li do ne ricevis iun ajn… aŭ li malaperigis ĝian spuron!

Oni obĵetis al ili, ke je la ŝtela horo, Rozeno – tio estis pruvita – promenis sur la ferdeko. Al kio ili rebatis:

– Ĉu viro samesenca kiel Arsène Lupin bezonas ĉeesti la ŝtelon, kiun li plenumas?

Kaj plie, ĉiu fremda konsidero flanklasita, estis punkto pri kiu la plej skeptikaj ne povis kontraŭargumenti. Kiu, escepte de Rozeno, vojaĝis sola, estis blondhara, kaj havis nomon komenciĝantan per R? Kiun la telegramo almontris, krom Rozenon?

Kaj kiam Rozeno, kelkajn minutojn antaŭ la tagmanĝo, aŭdace direkti sin al nia grupo, F-ino Nelly kaj S-ino Jerland ekstaris kaj foriris.

Tio ja estis timo.

Unu horon poste, manskribita cirkulero pasis de mano al mano inter la ŝiplaboristoj, la matrosoj, la vojaĝantoj el ĉiuj klasoj: S-ro Louis Rozeno promesis monsumon de dek mil frankoj por tiu, kiu senmaskigus Arsène'on Lupin'on, aŭ trovus la posedanton de la ŝtelitaj gemoj.

– Kaj se neniu helpas min kontraŭ tiu bandito, deklaris Rozeno al la kapitano, mi mem prizorgos lin.

Rozeno kontraŭ Arsène Lupin, aŭ pliĝuste, laŭ la cirkulinta onidiro, Arsène Lupin mem kontraŭ Arsène Lupin, la lukto ne malhavis intereson!

Ĝi plidaŭris dum du tagoj.

Oni vidis Rozenon vagi tie kaj ĉi tie, enmiksiĝi en la laboristaron, pridemandi, priserĉi. Oni ekvidis lian ombron ĉirkaŭvagi dumnokte.

Siaflanke, la kapitano elmontris plej aktivan energion. De supro ĝis malsupro, en ĉiuj anguloj, La Provenco estis inspektita. Oni traserĉis en ĉiujn kajutojn, senescepte, kun la forta preteksto, ke la objektoj estis kaŝitaj en ĉiu ajn loko, krom en la kajuto de la kulpulo.

– Oni ja finfine eltrovos ion, ĉu ne? demandis al mi F-ino Nelly. Kia ajn magiisto li estas, li ne povas nevidebligi diamantojn kaj perlojn.

– Jes ja, mi respondis, aŭ tiam necesus esplori la fundon de niaj ĉapeloj, la subŝtofon de niaj jakoj, kaj ĉion, kion ni surhavas.

Kaj montrante al ŝi mian Kodakon, unu 9 x 12 mm fotilon, per kiu mi senlace fotis ŝin en la plej diversaj teniĝoj:

– Nur en fotilo ne pli granda ol tiu, ĉu vi ne pensas, ke estus sufiĉan lokon por ĉiuj gemoj de S-ino Jerland? Oni ŝajnigas kliŝi kaj jen la afero plenumita.

– Sed tamen, laŭdire ne estas ŝtelisto kiu ne lasas malantaŭ si iun ajn indicon.

– Estas unu: Arsène Lupin.

– Kial?

– Kial? Ĉar li pensas ne nur pri la plenumata ŝtelo, sed ankaŭ pri ĉiuj cirkonstancoj, kiuj povus lin denunci.

– Komence, vi estis pli fidema.

– Sed de tiam, mi vidis lin en plena ago.

– Kaj do, laŭ vi?

– Laŭ mi, tio estas tempoperdo.

Kaj efektive, la enketo donis nenian rezulton, aŭ almenaŭ, tiu, kiun ĝi donis, ne kongruis kun la ĝenerala klopodo: la poŝhorloĝo de la kapitano estis rabita.

Furioza, li pliigis la strebadon kaj ankoraŭ pli atente pririgardis Rozenon, kun kiu li plurfoje interparolis. La morgaŭon, ĉarma ironio, oni retrovis la poŝhorloĝon inter la falsaj kolumoj de la vickapitano.

Ĉio ĉi aspektis kvazaŭ mirindaĵo, kaj ja rivelis la humuran manieron de Arsène Lupin, ŝtelisto, prave, sed ankaŭ diletanto. Li laboris ŝate kaj alvokiĝe, ja, sed ankaŭ amuziĝe. Li donis impreson de sinjoro distriĝanta dum la teatraĵo kiun li ludigas, kaj kiu el la kuliso, plengorĝe ridas pri siaj spritaĵoj, kaj pri la situacioj kiujn li imagas.

Finfine, li estis siaspeca artisto, kaj kiam mi observis Rozenon, tenebran kaj persisteman, kaj mi pensis pri la duobla rolo kiun kredeble ludis tiu kurioza persono, mi ne povis paroli pri tio sen ia admiro.

Nu, la antaŭlastan nokton, la ferdekoficiro aŭdis ĝemojn el la plej malluma loko de la ferdeko. Li alproksimiĝis. Viro kuŝis, kun la kapo ĉirkaŭkovrita en dikega griza skarpo, la manartikojn kunligitajn per maldika ŝnureto.

Oni liberigis lin el liaj ligoj. Oni restarigis lin, flegadojn li ricevis.

Tiu viro, estis Rozeno.

Estis Rozeno, sturmita dum unu el siaj ekspedicioj, teren ĵetita kaj prirabita. Vizitkarto fiksita de pinglo sur lian vestaĵon portis tiujn vortojn: “Arsène Lupin dankeme akceptas la dek mil frankojn de S-ro Rozeno.

Fakte, la ŝtelita biletujo enhavis dudek milfrankajn biletojn.

Kompreneble, oni akuzis la kompatindulon, ke li ŝajnigis tiun atakon kontraŭ si mem. Sed, krom tio, ke estis neeble sin ligi tiumaniere, estis demonstrite, ke la manskribo de la karto estis tute malsama ol la manskribo de Rozeno, kaj male, perfekte similis al tiu de Arsène Lupin, tia, kian reproduktis malnova gazeto trovita surŝipe.

Tiel do, Rozeno ne plu estis Arsène Lupin. Rozeno estis Rozeno, filo de Bordoza negocisto! Kaj la ĉeesto de Arsène Lupin denove pruviĝis, kaj per kia timinda ago!

Ekestis teruro. Oni ne plu aŭdacis resti sola en sia kajuto, nek sin riski sola en tro izolitaj lokoj. Oni singarde grupiĝis inter homoj reciproke fidindaj. Kaj malgraŭe, instinkta malfido dividis la plej intimajn. Tio estas, ke la minaco ne venis el izolita individuo, kaj tial malpli danĝera. Arsène Lupin nun estis… estis ĉiuj ajn. Nia ekzaltita imago atribuis al li miraklan kaj senliman povon. Oni supozis lin kapabla preni la plej neatenditajn maskovestojn, esti laŭvice la respektinda majoro Rawson aŭ la nobla markizo de Raverdan, aŭ eĉ, ĉar oni ne plu haltis je la akuzanta inicialo, eĉ tiu aŭ tiu persono konata de ĉiuj, havanta edzinon, infanojn, servistojn.

La unuaj sendrataj depeŝoj alportis neniun novaĵon.

Almenaŭ, la kapitano neniel sciigis nin pri tio, kaj tia silento ne emis nin trankviligi.

Tial, la lasta tago ŝajnis senfina. Oni vivis atendante anksie malfeliĉaĵon. Tiun fojon, ne okazus ŝtelo, nek simpla agreso, okazus krimo, murdo. Oni ne imagis, ke Arsène Lupin sin tenos je tiuj du bagatelaj ŝteletoj. Absoluta mastro de la ŝipo, kun la aŭtoritatoj reduktitaj al senpoveco, li nur volu, ĉio estis permesita al li, li disponis la havaĵojn kaj la ekzistojn.

Delicaj horoj por mi, mi konfesas, ĉar ili havigis al mi la fidon de S-ino Nelly. Impresite de tiom da okazaĵoj, kun naturo jam malkvieta, ŝi spontanee serĉis apud mi protekton, sekurecon, kiujn mi feliĉe ofertis al ŝi.

Iel, mi benis Arsène'on Lupin'on. Ĉu ne li, kiu nin kunigis?

Ĉu ne li, danke al kiu mi rajtis fordoniĝi al la plej belaj revoj?

Amaj revoj kaj malpli ĥimeraj revoj, kial ne tion konfesi? La Andrésy estas bona puatua familio, sed ilia blazono estas iom senorigita, kaj ne ŝajnas al mi malinde je ĝentlemano pensi redoni al ĝia nomo la perditan brilon.

Kaj tiuj revoj, tion mi sentis, ne ofendis Nelly. Ŝiaj ridetantaj okuloj permesis al mi fari tion. La mildeco de ŝia voĉo diris al mi, ke mi esperu.

Kaj ĝis la lasta momento, kubutapogite al la ferdeka balustrado, ni restis unu apud la alia, dum la linio de la amerikaj marbordoj flosis antaŭ ni.

Oni estis interrompinta la traserĉadojn. Oni atendis. De la unuaj klasoj ĝis la interferdeko kie svarmis la emigrantoj, oni atendis la ekstreman momenton, kiam finfine klariĝus la nesolvebla enigmo. Kiu estis Arsène Lupin? Sub kiel nomo, sub kiel masko sin kaŝis la fama Arsène Lupin?

Kaj tiu ekstrema momento alvenis. Eĉ se mi vivu dum cent jaroj, mi ne forgesos el ĝi la plej malgrandan detalon.

– Kiel pala vi estas, F-ino Nelly, mi diris al mia kunulino, kiu sin apogis, tute ŝanceliĝanta, al mia brako.

– Kaj vi! ŝi respondis al mi. Ha! vi tiom ŝanĝiĝis!

– Pensu do! Tiu minuto estas pasiiga, kaj mi feliĉas travivi ĝin apud vi, F-ino Nelly. Ŝajnas al mi, ke rememoro pri vi postiros kelkfoje…

Anhelanta kaj febra, ŝi ne aŭskultis. La ponteto falis. Sed antaŭ ol ni povis transpasi ĝin, homoj aliris surŝipen, doganistoj, viroj en uniformo, poŝtistoj.

F-ino Nelly balbutis:

– Se oni konstatus, ke Arsène Lupin forfuĝis dum la traveturado, tion ne surprizus min.

– Li eble preferis morton ol senhonoriĝon, kaj plonĝis en Atlantikon prefere ol esti arestita.

– Ne ridu, ŝi diris, agacite.

Subite, mi ektremis, kaj, ĉar ŝi pridemandis min, mi respondis al ŝi:

– Vidu tiun maljunan etulon starantan ĉe la ekstremaĵo de la ponteto…

– Ĉu kun pluvombrelo kaj olivoverda redingoto?

– Li estas Ganimardo.

– Ganimardo?

– Jes, la fama policisto, tiu kiu ĵuris, ke Arsène Lupin estos arestita de li propramane. Ha! mi komprenas kial oni ne ricevis informojn el tiu flanko de la oceano. Ganimardo estis tie.

Li ŝatas, ke neniu zorgas pri liaj aferetoj.

– Do Arsène Lupin certe estos kaptita?

– Kiu scias? Laŭdire, Ganimardo ĉiam vidis lin nur ŝminkita kaj maskovestita. Krom se li konas lian kaŝnomon…

– Ha! ŝi diris, kun tia iom kruela scivolo de virino, se mi povus spekti la areston!

– Ni paciencu. Certe Arsène Lupin jam rimarkis la ĉeeston de sia malamiko. Li preferos eliri inter la lastaj, kiam la okulo de la maljunulo estos laca.

La elŝipiĝo komenciĝis. Apogite sur sia pluvombrelo, kun indiferenta mieno, Ganimardo ne ŝajnis atenti la homamason, kiu sin premis inter la du balustradoj. Mi notis ke ŝipoficiro, postenanta malantaŭ li, fojfoje informis lin.

La markizo de Raverdan, la majoro Rawson, la italo Rivolta defilis, kaj aliaj, multaj aliaj… Kaj mi ekvidis Rozenon, kiu alproksimiĝis.

Kompatinda Rozeno! Li ŝajne ankoraŭ ne resaniĝis de siaj misaventuroj!

– Eble estas li malgraŭe, diris al mi F-ino Nelly… Kion vi pensas pri tio?

– Mi pensas, ke estus ja interese havi sur sama fotografaĵo Ganimardon kaj Rozenon. Prenu do mian fotilon, mi estas tiom ŝarĝita.

Mi ĝin donis al ŝi, sed tro malfrue por ke ŝi uzu ĝin. Rozeno estis pasanta. La oficiro sin klinis al la orelo de Ganimardo, tiu ĉi iomete ŝultrolevis, kaj Rozeno pasis.

Sed ĉi-okaze, Dio mia, kiu estis Arsène Lupin?

– Jes, ŝi diris laŭte, kiu li estas?

Restis nur dudeko da homoj. Ŝi observis ilin laŭvice kun la konfuza timo, ke li ne enestis tiun dudekon.

Mi diris al ŝi:

– Ni ne povas atendi pli longe.

Ŝi antaŭeniris. Mi sekvis ŝin. Sed ni ne faris dek paŝojn, kiam Ganimardo baris al ni la vojon.

– Nu, kio? mi ekkriis.

– Momenton, sinjoro, kiu urĝas vin?

– Mi akompanas la fraŭlinon.

– Momenton, li ripetis per pli ordona voĉo.

Li profunde rigardegis min, kaj poste li diris al mi, vizaĝalvizaĝe:

– Arsène Lupin, ĉu ne?

Mi ekridis.

– Ne, Bernard d’Andrésy, tutsimple.

– Bernard d’Andrésy mortis antaŭ tri jaroj en Makedonio.

– Se Bernard d’Andrésy estus mortinta, mi ne plu estus ĉimonda.

Kaj ne estas tiel. Jen miaj legitimaĵoj.

– Tiuj estas liaj. Kiel vi akiris ilin, tion mi plezure klarigos al vi.

– Sed vi estas freneza! Arsène Lupin enŝipiĝis sub la nomo R.

– Jes, ankoraŭ spritaĵo el vi, malĝusta vojo sur kiun vi enkondukis ilin, tie for! Ha! vi estas bele forta, ulaĉo mia. Sed ĉi-foje, la fortuno deturnis sin de vi. Ek, Lupin, sciu lojale perdi.

Mi hezitis sekundon. Per abrupta ekbato li frapis min sur la dekstran antaŭbrakon. Mi ekkriis pro doloro. Li estis frapinta ĉe la ankoraŭ ne cikatriĝintan vundon, kiun indikis la telegramo.

Nu, necesis rezignacii. Mi turnis min al F-ino Nelly. Ŝi aŭskultis, livida, ŝanceliĝanta.

Ŝia rigardo renkontis la mian, kaj poste malleviĝis sur la Kodakon, kiun mi transdonis al ŝi. Ŝi faris abruptan geston, kaj mi havis la impreson, mi havis la certecon, ke ŝi subite komprenas. Jes, estis tie, inter la maldikaj vandoj el nigra grajnoledo, ene de la objekteto, kiun mi antaŭzorge deponis en ŝiajn manojn antaŭ ol Ganimardo arestos min, ja estis tie, ke troviĝas la dudek mil frankoj de Rozeno, la perloj kaj la diamantoj de S-ino Jerland.

Ha! tion mi ĵuras, je tiu solena momento, dum Ganimardo kaj liaj du akolitoj ĉirkaŭis min, ĉio indiferentis al mi, mia aresto, la malamikeco de la homoj, ĉio, krom tio ĉi: la decido, kiun baldaŭ faros F-ino Nelly, pri kion mi konfidis al ŝi.

Ke oni havus kontraŭ mi tiun konkretan kaj decidan pruvon, mi eĉ ne pensis tion timi, sed ĉu tiun pruvon F-ino Nelly decidus liveri?

Ĉu mi estus perfidita de ŝi? perdita de ŝi? Ĉu ŝi agus kiel malamiko, kiu ne pardonas, aŭ kiel virino kiu memoras kaj kies malestimo mildiĝas per iomete da indulgo, iomete da nevola simpatio?

Ŝi preterpasis min. Mi salutis ŝin tre respekte, senvorte.

Miksate kun la aliaj vojaĝantoj, ŝi direktiĝis al la ponteto, mian Kodakon enmane.

Kredeble, mi pensis, ŝi ne aŭdacas publike. Post unu horo, post momento, ŝi donos ĝin.

Sed alveninte meze de la ponteto, per ŝajnige mallerta movo, ŝi lasis ĝin fali en la akvon, inter la kaja muro kaj la ŝipa flanko.

Poste, mi vidis ŝin malproksimiĝi.

Ŝia bela silueto perdiĝis en la homamaso, denove aperis al mi kaj malaperis. Tio estis finita, porĉiame finita.

Momenton, mi restis senmova, samtempe malgaja kaj penetrita de milda kortuŝiĝo, kaj tiam, mi suspiris, je la mirego de Ganimardo:

– Estas tamen domaĝe, ne esti honesta viro…

Jen kiel, dum vintra vespero, Arsène Lupin rakontis al mi la historion pri sia arestado. La hazardo de okazaĵoj, kies rakonton mi verkos iun tagon, ligis inter ni rilatojn… mi dirus amikecajn? Jes, mi ja esperas, ke Arsène Lupin honoras min per ia amikeco, kaj ke pro amikeco li foje alvenas ĉe min neatendite, kunportante, en la silenton de mia laborkabineto, sian junecan gajon, la disradiadon de sia arda vivo, sian belan humoron de viro por kiu destino nur havas favorojn kaj ridetojn.

Lian portreton? Kiel mi povus ĝin fari? Dudek fojojn mi vidis Arsène'on Lupin'on, kaj dudek fojojn malsama estaĵo aperis al mi… aŭ pliĝuste, la sama estaĵo, kies samkvantajn distorditajn bildojn dudek speguloj estus reflektintaj al mi, ĉiun kun siaspecaj okuloj, sia aparta visaĝoformo, sia propra gesto, sia silueto kaj karaktero.

– Mi mem, li diris al mi, ne plu klare scias, kiu mi estas. En spegulo, mi ne plu rekonas min.

Ja ŝerco, kaj paradokso, sed vero por tiuj, kiuj renkontas lin kaj kiuj ne scias liajn senfinajn kapablojn, lian paciencon, lian arton pri ŝminkado, lian mirindegan talenton por transformi eĉ la proporciojn de sia visaĝo, kaj aliigi la rilatojn de siaj trajtoj inter ili.

– Kial, li diris ankaŭ, mi havus difinitan aspekton? Kial ne eviti tiun danĝeron de ĉiam sama personeco? Miaj agoj sufiĉe almontras min.

Kaj li aldonis, kun iom da orgojlo:

– Des pli bone se oni neniam povas diri tutcerte: “Jen Arsène Lupin”. La ĉefa afero estas, ke oni diras sen timo pro eraro: “Arsène Lupin faris tion”.

Kelkajn el tiuj agoj, kelkajn el tiuj aventuroj mi provas rekomponi, laŭ la konfidencoj, kiujn li favore malkaŝis al mi, dum iuj vintraj vesperoj, en la silento de mia laborkabineto…

* Arsène Lupin - legu kiel "Arsen Lipen"


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.