La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]()
Arsène Lupin
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Du aŭ tri fojojn jare, okaze de gravaj solenaĵoj, kiel la baloj de la aŭstria ambasadejo aŭ la amuzvesperoj de S-ino Billingstone, la grafino de Dreux-Soubise metis sur siajn blankajn ŝultrojn “la Kolieron de la Reĝino”.
Ĝi ja estis la fama koliero, la legenda koliero kiun Böhmer kaj Bassenge, juvelistoj de la krono, destinis al la grafino du Barry, kiun la kardinalo Rohan-Soubise kredis donaci al Marie-
Antoinette, francia reĝino, kaj kiun la aventuristino Jeanne de Valois, grafino de La Motte, dispecigis dum vespero de februaro 1785, helpe de sia edzo kaj de ilia komplico Rétaux de Villette.
Verdire, nur la muntumo estis aŭtentika. Rétaux de Villette konservis ĝin, dum la sinjoro de La Motte kaj lia edzino disigis ien-tien la gemojn krude malmuntitajn, la admirindajn gemojn tiel zorge elektitajn de Böhmer. Poste, en Italio, li vendis ĝin al Gaston de Dreux-Soubise, nevo kaj heredonto de la kardinalo, savita de li kontraŭ ruiniĝo dum la tondra bankroto de Rohan-
Guéménée, kaj kiu memore al sia onklo, reaĉetis la kelkajn diamantojn kiujn la angla juvelisto Jefferys ankoraŭ posedis, kompletigis ilin per aliaj multe malpli altvaloraj, sed samdimensiaj, kaj sukcese rekreis la mirindan “kolieron de sklaveco”, tian kia ĝi eliĝis el la manoj de Böhmer kaj Bassenge.
Pri tiu historia juvelo, dum preskaŭ unu jarcento, la familio Dreux-Soubise orgojlis. Kvankam diversaj cirkonstancoj nepreterinde malpliigis ilian riĉaĵon, ili preferis malaltigi sian vivmanieron ol forcedi la reĝan kaj altvaloran relikvon. Precipe la nuna grafo estis korligita al ĝi kiel oni estas korligita al la domo de la prapatroj. Pro singardo, li luis monŝrankon en la banko Crédit Lyonnais por ĝin deponi. Li mem iris preni ĝin dum la posttagmezo kiam lia edzino volis ĝin surmeti, kaj mem reportis ĝin la morgaŭon.
Tiun vesperon, en la balo de la Kastilia Palaco – la aventuro datiĝas de la komenco de la jarcento – la grafino rikoltis ĉies admiron, kaj la reĝo Kristiano, honore al kiu la festo estis organizita, rimarkis ŝian belegecon. La juvelŝtonoj rojis ĉirkaŭ la gracia kolo. La mil diamantaj facetoj brilis kaj flagris kvazaŭ flamoj en la heleco de la lumoj. Neniu alia ol ŝi, ŝajne, povis surhavi kun tiom da facileco kaj nobeleco la ŝarĝon de tia ornamaĵo.
Tio estis duobla triumfo, kiun la grafo de Dreux profunde gustumis, kaj pri kiu li gratulis sin, kiam ili revenis en la ĉambro de sia malnova hotelo de la antaŭurbo Saint-Germain.
Li fieris pri sia edzino kaj eble tiom pri la juvelo, kiu de kvar generacioj ilustris lian domon. Kaj lia edzino tiris el ĝi vantecon iom infanecan, sed kiu ja estis la signo de ŝia malmodesta karaktero.
Ne sen bedaŭro, ŝi malligis la kolieron el siaj ŝultroj kaj transdonis ĝin al sia edzo, kiu admire ekzamenis ĝin, kvazaŭ li tute ne konus ĝin. Poste, remetinte ĝin en ĝian juvelujon el ruĝa ledo ornamitan de la blazono de la Kardinalo, li pasis en apudan kabineton, pliĝuste ian alkovon, kiun oni plene izolis de la dormoĉambro, kaj kies solsola enirejo troviĝis piede de ilia lito. Kiel la aliaj fojoj, li kaŝis ĝin sur iom alta tabulo, inter ĉapelskatoloj kaj stakoj da tolaĵo. Li fermis la pordon kaj senvestiĝis.
La morgaŭan matenon, li ellitiĝis ĉirkaŭ la naŭa, kun la intenco iri, antaŭ la matenmanĝo, ĝis Crédit Lyonnais. Li sin vestis, trinkis tason da kafo kaj malsupreniris al la ĉevalejo. Tie, li disdonis ordonojn. Unu el la ĉevaloj maltrankviligis lin. Li paŝigis kaj trotigis ĝin antaŭ si en la korto. Poste li reiris al sia edzino.
Ŝi ne elĉambriĝis, kaj sin kombis, helpate de sia servistino.
Ŝi diris al li:
– Ĉu vi eliras?
– Jes… por tiu afero…
– Ha! efektive… estas pli prudente…
Li penetris en la kabineton. Sed, post kelkaj sekundoj, li demandis, sen ajna miro cetere:
– Ĉu vi prenis ĝin, kara?
Ŝi replikis:
– Kiel do? Ne ne, mi nenion prenis.
– Ĉu vi metis ĝin aliloken?
– Tute ne… mi eĉ ne malfermis tiun pordon.
Li ŝajnis diseriĝinta, kaj li balbutis, kun apenaŭ aŭdebla voĉo:
– Vi ne… Ne estas vi… Do…
Ŝi alkuris, kaj ili febre serĉis, ĵetante la kartonkestojn surplanken kaj faligante la tolaĵajn stakojn. Kaj la grafo ripetadis:
– Senutila… ĉio, kion ni faras estas senutila… Ĉi tien, ĝuste tien, sur tiun tabulon, mi metis ĝin.
– Vi povis erari.
– Ĉi tien, ĝuste tien, sur tiun tabulon, kaj ne sur alian.
Ili ekbruligis kandelon, ĉar la ĉambro estis iom malluma, kaj ili formetis la tutan tolaĵon kaj ĉiujn objektojn kiuj ĝin embarasis. Kaj kiam ne plu estis ion ajn en la kabineto, ili devis koncedi kun malespero, ke la fama koliero, “la Koliero de sklaveco de la Reĝino”, malaperis.
Nature decidema, la grafino, sen malŝpari tempon pro vanaj lamentoj, avertigis la komisaron, S-ron Valorbe, kies sagacan spiriton kaj klarvidecon ili jam havis la okazon aprezi.
Oni detale informis lin, kaj li tuj demandis:
– Ĉu vi certas, sinjoro grafo, ke neniu povis trairi vian dormoĉambron nokte?
– Absolute certa. Mi dormas tre malpeze. Eĉ pli bone: la pordo de tiu ĉambro estis fermita per riglilo. Mi devis ĝin tiri ĉimatene kiam mia edzino sonorigis al la servistino.
– Kaj ĉu ekzistas alia pasejo, kiu ebligus eniĝi en la kabineton?
– Neniu.
– Ĉu ne fenestro?
– Jes, sed ĝi estas ŝtopita.
– Mi dezirus mem konstati…
Oni ekbruligis kandelojn, kaj S-ro Valorbe tuj rimarkigis, ke la fenestro estas ŝtopita nur duonalte, de kofro, kiu krome ne ekzakte tuŝas la fenestroframon.
– Ĝi tuŝas ĝin sufiĉe, rebatis S-ro de Dreux, por ke neeblu ĝin movi sen fari multe da bruo.
– Kaj al kio rigardas tiu fenestro?
– Al interna korteto.
– Kaj ĉu vi havas plian etaĝon super tiu ĉi?
– Du pliajn, sed ĉe tiu de la servistoj, la korteto estas ŝirmata de etmaŝa krado. Tial ni havas tiom malmulte da taglumo.
Cetere, forŝovinte la kofron, oni konstatis ke la fenestro estas fermita, kio ne okazus, se iu estus penetrinta elekstere.
– Krom, notis la grafo, se tiu iu eliris tra nia dormoĉambro.
– Tiuokaze, vi ne estus trovinta ties riglilon puŝita.
La komisaro pripensis momenton, poste turniĝante al la grafino:
– Ĉu oni sciis en via ĉirkaŭantaro, sinjorino, ke vi devos surhavis tiun kolieron hieraŭ vespere?
– Certe, tion mi ne kaŝis. Sed neniu sciis, ke ni enfermas ĝin en tiu kabineto.
– Ĉu neniu?
– Neniu… Krom se…
– Mi petas, sinjorino, precizigu. Tio ja estas unu el la plej ĉefaj punktoj.
Ŝi diris al sia edzo:
– Mi pensis pri Henrieto.
– Ĉu Henrieto? Ŝi ne scias tiun detalon kiel la aliaj.
– Ĉu vi certas?
– Kiu estas tiu virino? demandis S-ro Valorbe.
– Konventa amikino, kiu konfliktis kun sia familio por edziniĝi al ia laboristo. Ĉe la morto de ŝia edzo, mi akceptis ŝin kun ŝia filo kaj meblis al ili apartamenton en tiu hotelo.
Kaj ŝi aldonis embarase:
– Ŝi plenumas kelkajn servojn por mi. Ŝi estas tre lerta per siaj manoj.
– En kiu etaĝo ŝi loĝas?
– En la nia, cetere ne malproksime… ĉe la fino de tiu koridoro… Kaj, mi pensas pri tio… la fenestro de ŝia kuirejo…
– Rigardas al tiu korteto, ĉu ne?
– Jes, tuj fronte al la nia.
Malpeza silento sekvis tiun deklaron.
Poste S-ro Valorbe petis, ke oni lin konduku al Henrieto.
Ili trovis ŝin kudranta, dum ŝia filo Raulo, ses aŭ sepjara knabeto, legis apud ŝi. Iom surprizita vidante la mizeran apartamenton, kiun oni meblis por ŝi, kaj kiu entute konsistis el senkamena ĉambro kaj kamero uzata kiel kuirejo, la komisaro ŝin pridemandis. Ŝi aspektis emociegita eksciante pri la plenumita ŝtelo. La hieraŭan vesperon, ŝi mem vestis la grafinon kaj ligis la kolieron ĉirkaŭ ŝia kolo.
– Dio mia! ŝi ekkriis, kiu estus povinta imagi tion?
– Kaj vi havas nenian ideon? eĉ ne plej etan dubon? Eblas, ke la ŝtelisto pasis tra via ĉambro.
Ŝi plenkore ridis, sen eĉ imagi, ke oni povus eksuspekti ŝin:
– Sed mian ĉambron mi ne forlasis! Mi neniam eliras. Kaj poste, ĉu vi do ne vidis?
Ŝi malfermis la fenestron de la kamero.
– Vidu, ja estas tri metroj ĝis la kontraŭa rando.
– Kiu diris al vi, ke ni hipotezas ŝtelon plenumitan tra tie?
– Sed… ĉu la koliero ne estis en la kabineto?
– Kiel vi tion scias?
– Damne! mi ĉiam sciis, ke oni metas ĝin tien dumnokte… oni parolis pri tio antaŭ mi…
Ŝia vizago, ankoraŭ juna, sed kiun ĉagrenoj estis velkigintaj, signis grandan mildecon kaj rezignemon. Tamen ŝi subite havis, en la silento, angoran esprimon, kvazaŭ danĝero minacus ŝin.
Ŝi altiris sian filon kontraŭ sin. La infano prenis ŝian manon kan tenere ĉirkaŭbrakis ŝin.
– Mi ne supozas, diris S-ro de Dreux al la komisaro, kiam ili estis solaj, – mi ne supozas, ke vi suspektis ŝin? Mi respondecas pri ŝi. Ŝi estas honesteco mem.
– Ho! mi tute samopinias kiel vi, asertis S-ro Valorbe. Mi apenaŭ pensis pri pretervola kompliceco. Sed mi agnoskas, ke tiu klarigo estu forlasita, des pli ke ĝi tute ne solvas la problemon, kontraŭ kiu ni kolizias.
La komisaro ne daŭrigis pluen tiun enketon, kiun la enketa juĝisto postprenis kaj kompletigis dum la sekvantaj tagoj. Oni pridemandis la servistojn, oni kontrolis la staton de la riglilo, oni testis la fermon kaj la malfermon de la kabineta fenestro, oni esploris la korteton desupre malsupren… Ĉio estis senutila.
La riglilo estis sendifekta. La fenestro ne povis malfermiĝi aŭ fermiĝi elekstere.
Pli speciale, la traserĉoj celis Henrieton, ĉar, malgraŭe, oni ĉiam revenis al tiu flanko. Oni zorge esploris ŝian vivon, kaj oni konstatis, ke de tri jaroj, ŝi eliris nur kvar fojojn el la hotelo, kaj tiujn kvar fojojn por aĉetoj, kiujn oni povis determini. Fakte, ŝi servis kiel ĉambristino kaj kudristino al S-ino de Dreux, kiu montris kontraŭ ŝi rigoron, kiujn ĉiuj servistoj konfidence atestis.
– Cetere, diris la enketa juĝisto, kiu, post semajno, trafis la samajn konkludojn kiel la komisaro, supozante ke ni konus la kulpulon, kaj ni ne atingis tion, ni ne pli scius pri la maniero kiel la ŝtelo estis plenumita. Ni estas baritaj ambaŭflanke de du obstakloj: unu pordo kaj unu fenesto fermitaj. La mistero estas duobla! Kiel oni povis eniĝi, kaj kiel, kio estis multe pli malfacila, oni povis eskapi lasante malantaŭ si riglitan pordon kaj fermitan fenestron?
Post kvar monatoj da enketo, la sekreta ideo de la juĝisto estis jena: S-ro kaj S-ino de Dreux, urĝitaj de monaj bezonoj, vendis la Kolieron de la Reĝino. Li fermis la aferon.
La ŝtelo de la valora juvelo donis al la Dreux-Soubise baton, kies postsignon ili longe konservis. Ilia kredito ne plu estante subtenita de la kvazaŭ-garantio, kiun konsistigis tia trezoro, ili frontis pli postulemajn kreditorojn kaj malpli favorajn alpruntistojn. Ili devis senigi sin, forcedi, hipoteki. Resume, ili ja estus ruinigitaj se du grandaj heredaĵoj de malproksimaj parencoj ne estus savintaj ilin.
Ili ankaŭ suferis en sia orgojlo, kvazaŭ ili estus perdintaj parton de nobeleco. Kaj, stranga afero, sian malnovan amikinon de pensionato la grafino riproĉis. Ŝi sentis kontraŭ ŝi veran rankoron kaj akuzis ŝin malkaŝe. Unue oni relegaciis ŝin en la etaĝon de la servistoj, poste oni maldungis ŝin abrupte.
Kaj la vivo iradis, sen notinda okazaĵo. Ili multe vojaĝis.
Nur unu fakto rimarkendas dum tiu epoko. Kelkajn monatojn post la foriro de Henrieto, la grafino ricevis de ŝi leteron, kiu plenigis ŝin je miro:
“Sinjorino,
Mi ne scias kiel danki vin. Ĉar ja estas vi, ĉu ne, kiu sendis tion al mi? Povas esti nur vi. Neniu alia konas mian retiriĝejon funde de tiu vilaĝeto. Se mi eraras, senkulpigu min kaj memoru almenaŭ la esprimon de mia dankemo pro viaj pasintaj bonfaroj…”
Kion ŝi volis diri? La nunaj aŭ pasintaj bonfaroj de la grafino al ŝi reduktiĝis al multe da maljustaĵoj. Kion signifis tiuj dankoj?
Ordonite ke ŝi ekspliku sin, ŝi respondis ke ŝi poŝte ricevis, en letero nek registrita nek deklarita, du milfrankajn biletojn.
La koverto, kiun ŝi kunsendis al sia respondo, estis poŝtmarkita de Parizo, kaj surhavis nur ŝian adreson, skribitan per videble maskita manskribo.
El kie devenis tiuj du mil frankoj? Kiu sendis ilin? La justico informiĝis. Sed kiun vojon oni povis spuri en tiu mallumo?
Kaj la sama fakto reokazis dekdu monatojn poste. Kaj trian fojon; kaj kvaran fojon; kaj ĉiun jaron dum ses jaroj, kun tiu malsameco, ke la kvinan kaj la sesan jaron, la monsumo duobliĝis, kio ebligis al Henrieto, subite malsaniĝinte, taŭge sin kuraci.
Alia malsameco: kiam la poŝta administracio kaptis unu el la leteroj pretekste, ke ĝi ne estas deklarita, la du lastaj leteroj estis senditaj laŭ la regularo, la unua estis stampita el Saint-
Germain, la alia el Suresnes. La sendinto unue subskribis Anquety, poste Péchard. La adresoj, kiujn li donis, estis falsaj.
Post ses jaroj, Henrieto mortis. La enigmo restis plena.
Ĉiuj tiuj okazintaĵoj estas konataj de la publiko. La afero estis unu el tiuj, kiuj pasiigis la ĝeneralan opinion, kaj strangan destinon havis tiun kolieron, kiu, emocieginte Francion je la fino de la 18-a jarcento, kaŭzis ankoraŭ tiom da ekscitiĝo cent dudek jarojn poste. Sed kion mi tuj diros estas nekonata de ĉiuj, escepte de la ĉefaj koncernatoj kaj de kelkaj personoj, al kiuj la grafo petis absolutan sekreton. Ĉar estas probable, ke iam aŭ tiam ili malfidelos al sia promeso, mi havas, miaflanke, neniun skrupulon forŝiri la vualon kaj oni tiel scios, samtempe kiel la enigman solvon, la klarigon de la letero publikigita de la gazetoj de la antaŭhieraŭ mateno, eksterordinara letero kiu ankoraŭ aldonis, se tio eblus, iom da ombro kaj mistero al la mallumoj de tiu dramo.
Tio okazis antaŭ kvin tagoj. Inter la invititoj, kiuj tagmanĝis ĉe S-ro de Dreux-Soubise, troviĝis liaj du nevinoj kaj lia kuzino, kaj, kiel viroj, la prezidanto de Essaville, la deputito Bochas, la kavaliro Floriani, kiun la grafo konis en Sicilio, kaj la generalo markizo de Rouzières, malnova rondokamarado.
Post la manĝo, tiuj damoj surtabligis la kafon kaj la viroj havis la permeson por cigaredo, kondiĉe ke ili ne forlasu la salonon. Oni babilis. Unu el la junulinoj amuziĝis kartaŭgurante kaj antaŭdirante la sorton. Poste oni ekparolis pri famaj krimoj. Kaj tiurilate, S-ro de Rouzières, kiu neniam maltrafis okazon moketi la grafon, rememorigis la aventuron de la koliero, konversacia temo kiun S-ro de Dreux abomenis.
Ĉiu tuj ekdonis sian opinion. Ĉiu rekomencis la enketon siamaniere. Kaj, kompreneble, ĉiuj hipotezoj kontraŭdiris unu la alian, ĉiuj ankaŭ neakcepteblaj.
– Kaj vi, sinjoro, demandis la grafino al la kavaliro Floriani, kion vi opinias?
– Ho! mi ne havas opinion, sinjorino.
Oni kriprotestis. Precize, la kavaliro ĵus rakontis brilege diversajn aventurojn, en kiujn li estis enmiksita kun sia patro, magistrato en Palermo, kaj per kiuj evidentiĝis lia prijuĝo kaj lia gusto por tiuj aferoj.
– Mi konfesas, li diris, ke okazis al mi sukcesi dum aliaj pli lertaj rezignis. Sed trous konsideri min kiel ian Ŝerlokon Holmson… Kaj poste, mi apenaŭ scias pri kio temas.
Oni sin turnis al la dommastro. Kontraŭvole, li devis resumi la faktojn. La kavaliro aŭskultis, pripensis, starigis kelkajn demandojn, kaj murmuris:
– Tio estas amuza… unuavide ne ŝajnas al mi, ke la afero estas tiel malfacile divenebla.
La grafo ŝultrolevis. Sed la aliaj personoj diligentis ĉirkaŭ la kavaliro, kaj li daŭrigis kun tono iom dogma:
– Ĝenerale, por reiri ĝis la aŭtoro de krimo aŭ ŝtelo, necesas determini kiel tiu krimo aŭ tiu ŝtelo estis plenumitaj. En la nuna kazo, nenio pli simpla, laŭ mi, ĉar ni frontas, ne al pluraj hipotezoj, sed al certo, ununura certo, rigora, kaj kiu formuliĝas tiel: la individuo povis eniri nur tra la pordo de la ĉambro aŭ tra la fenestro de la kabineto. Nu, oni ne malfermas, elekstere, riglitan pordon. Do li eniris tra la fenestro.
– Ĝi estis malfermita, kaj oni retrovis ĝin fermita, deklaris S-ro de Dreux.
– Tiucele, daŭrigis Floriani, ne rimarkigante la interrompon, li bezonis nur estigi ponton, tabulo aŭ ŝtupetaro, inter la balkono de la kuirejo kaj la rando de la fenestro, kaj tuj kiam la juvelujo...
– Sed mi ripetas al vi, ke la fenestro estis fermita! senpacience ekkriis la grafo.
Ĉi-foje Floriani devis respondi. Li faris tion kun la plej granda trankvileco, kiel viro kiun tiel sensignifa obĵeto tute ne konfuzas.
– Mi ja kredas, ke tia ĝi estis, sed ĉu ne estas vazistaso?
– Kiel vi scias tion?
– Unue tio estas preskaŭ regulo, en la tiuepokaj hoteloj. Kaj poste, ja necesas ke estu tiel, ĉar, alie, la ŝtelo estus neklarigebla.
– Efektive, estas unu, sed ĝi estas fermita, kiel la fenestro.
Oni eĉ ne atentis ĝin.
– Tio estas eraro. Ĉar se oni estus atentinta, oni estus vidinta memkompreneble, ke ĝi estis malfermita.
– Kaj kiel?
– Mi supozas, ke samkiel ĉiuj aliaj, ĝi malfermiĝas per plektita ferdrato, kun ringon ĉe sia malsupra ekstremaĵo?
– Jes.
– Kaj tiu ringo pendis inter la fenestroframo kaj la kofro?
– Jes, sed mi ne komprenas…
– Jen. Tra fendo farita en la vitro, oni povis, per ia ilo, ni supozu feran vergon provizitan per kroĉilo, ekkapti la ringon, premi kaj malfermi.
La grafo ridaĉis:
– Perfekte! perfekte! Vi senpene aranĝas ĉion ĉi, tamen vi forgesas aferon, kara sinjoro, ne estis fendo farita en la vitro.
– Estis fendo.
– Nu do, oni estus vidinta ĝin.
– Por vidi, necesas rigardi, kaj oni ne rigardis. La fendo ekzistas, kaj materiale neeblas, ke ĝi ne ekzistas, laŭlonge de la vitro, apud la mastiko… vertikale, kompreneble.
La grafo ekstaris. Li ŝajnis ege ekscitita. Li nervoze trapaŝis la salonon du aŭ tri fojojn, kaj, proksimiĝante al Floriani:
– Nenio ŝanĝiĝis tie supre de tiu tago… neniu metis piedon en la kabineto.
– Tiukaze, sinjoro, tute eblas al vi certiĝi, ĉu mia klarigo kongruas kun realeco.
– Ĝi kongruas kun neniu el la faktoj, kiun la justico konstatis. Vi nenion vidis, vi nenion scias, kaj vi kontraŭas ĉion kion ni vidis kaj ĉion kion ni scias.
Floriani ne ŝajnis rimarki la iriton de la grafo, kaj diris al li ridetante:
– Dio mia, sinjoro, mi provas klarvidi, jen ĉio. Se mi eraras, pruvu al mi mian eraron.
– Sen plu prokrasti… Mi konfesas, ke finfine via certeco…
S-ro de Dreux grumble respondis ankoraŭ kelkajn parolojn, poste, subite, direktiĝis al la pordo kaj eliris.
Neniu vorto estis elparolita. Oni anksie atendis, kvazaŭ, vere, peceto de la vero estus aperonta. Kaj la silento havis ekstreman gravecon.
Fine, la grafo aperis en la embrazuro de la pordo. Li estis pala kaj neordinare agitata. Li diris al siaj amikoj, per tremanta voĉo:
– Mi pardonpetas… la rivelaĵoj de sinjoro estas tiel neantaŭviditaj… mi neniam estus imaginta...
Lia edzino pridemandis lin avide:
– Parolu… mi petegas… kio okazas?
Li balbutis:
– La fendo ekzistas… en la indikita loko mem… laŭlonge de la vitro…
Li abrupte ekkaptis la brakon de la kavaliro kaj diris al li per ordonema tono:
– Kaj nun, sinjoro, daŭrigu… mi agnoskas, ke vi pravas ĝis nun; sed ĉio ne estas finita… respondu… kio okazis, laŭ vi?
Floriani liberigis sin malrapide kaj post momento eldiris:
– Nu, laŭ mi, jen kio okazis. La ulo, sciante ke S-ino de Dreux iris al la balo kun la koliero, ĵetis sian pastabulon dum via foresto. Tra la fenestro, li gvatis vin kaj vidis vin kaŝi la juvelon. Tuj kiam vi foriris, li tranĉis la vitron kaj tiris la ringon.
– Bone, sed la distanco estas tro granda, por ke li povis, tra la vazistaso, atingi la manilon de la fenestro.
– Se li ne povis ĝin malfermi, tio estas ke li eniris tra la vazistaso mem.
– Neeble; ne estas viro sufiĉe maldika por eniri tra tie.
– Tiam li ne estas viro.
– Kion?
– Certe. Se la pasejo estas tro mallarĝa por viro, ja necesas ke li estu infano.
– Infano!
– Ĉu vi ne diris al mi, ke via amikino Henrieto havas filon?
– Efektive… filon, kiu nomiĝas Raulo.
– Estas ege probable, ke tiu Raulo plenumis la ŝtelon.
– Kiun pruvon vi havas?
– Kiun pruvon?… ne mankas pruvoj… Jen, ekzemple…
Li eksilentis kaj pripensis kelkajn sekundojn. Poste li daŭrigis:
– Jen, ekzemple, pri tiu pastabulo, verŝajnas ke la infano ĝin alportis elekstere kaj reportis reen nerimarkite. Li probable uzis tion, kio estis je lia dispono. En la kamero, kie Henrieto kuiradis, estis tabuletoj alkroĉitaj al la muro, kien oni metis kaserolojn, ĉu ne?
– Du tabuletoj, laŭ mia memoro.
– Necesus certiĝi, ĉu tiuj tabuloj estas efektive fiksitaj al la lignaj trabetoj, kiuj ilin subportas. En la mala kazo, ni rajtus pensi, ke la infano malnajlis ilin, kaj ligis ilin unu al la alia. Eble ankaŭ, ĉar estis fornelo, oni trovus la fornelan kroĉilon, kiun li kredeble uzis por malfermi la vazistason.
Senvorte la grafo eliris, kaj ĉi-foje, la ĉeestantoj eĉ ne sentis la etan anksion de nekonataĵo, kiun li spertis la unuan fojon. Li sciis, li nepre sciis, ke la antaŭdiroj de Floriani estas ĝustaj.
Emanis el tiu viro impreso de certeco tiel rigora, ke oni aŭskultis lin ne kvazaŭ li deduktus faktojn unu el la alia, sed kvazaŭ li rakontus okazaĵojn, kies aŭtenteco estis iom post iom facile mezurebla.
Kaj neniu miris kiam siavice la grafo deklaris:
– Ja estas la infano, ja estas li, ĉio atestas tion.
– Ĉu vi vidis la tabulojn… la kroĉilon?
– Mi vidis… la tabuloj estis malnajlitaj… la kroĉilo estas ankoraŭ tie.
S-ino de Dreux-Soubise ekkriis:
– Estas li… Vi pliĝuste intencas diri, ke estas lia patrino.
Henrieto estas la sola kulpulo. Ŝi devigis sian filon…
– Ne, asertis la kavaliro, la patrino neniel kulpas.
– Nu do! ili loĝis la saman kameron, la infano ne estus povinta agi kaŝe de Henrieto.
– Ili loĝis la saman kameron, sed ĉio okazis en la apuda ĉambro, nokte, dum la patrino dormis.
Kaj la kolieron? diris la grafo, oni estus trovinta ĝin en la aferoj de la infano.
– Pardonon! li eliris. La matenon mem, kiam vi surprizis lin antaŭ lia taskotablo, li venis el la lernejo, kaj eble la justico, anstataŭ elĉerpi siajn rimedojn kontraŭ la senkulpa patrino, pli bone atingus traserĉinte tie, en la pupitro de la infano, inter liaj klaslibroj.
– Konsentite, sed pri tiuj du mil frankoj kiujn Henrieto ricevis ĉiujare, ĉu tio ne estis la plej bona pruvo de ŝia kompliceco?
– Se komplica, ĉu ŝi estus dankinta vin pro tiu mono? Kaj poste, ĉu oni ne priatentis ŝin? Dum siaflanke la infano estis libera, li facile povis kuri ĝis la apuda urbo por akordiĝi kun iu pluvendisto kaj cedi al li kontraŭ aĉa prezo unu diamanton, du diamantojn, laŭ la kazo… sub la sola kondiĉo, ke la monsendo estu realigita de Parizo, kontraŭ kio oni rekomencos la venontan jaron.
Nedifinebla ĝeno korpremis la du Dreux-Soubise kaj iliajn gastojn. Vere estis en la tono, en la sinteno de Floriani, alia afero ol tiu certeco, kiu dekomence tiel forte incitis la grafon.
Estis ia ironio, kaj ironio kiu ŝajnis pli rankorema ol simpatia kaj amika, kiel tio estus konvena.
La grafo afektis ekridon.
– Ĉio ĉi estas rave inĝenia! Miajn komplimentojn! Kia brila imago!
– Ne, ne, ekkriis Floriani kun pli da graveco, mi ne imagas, mi aludas cirkonstancojn, kiuj estis neeviteblaj, kiajn mi montras.
– Kion vi scias pri tio?
– Kion vi mem diris al mi. Mi bildigas al mi la vivon de la patrino kaj de la infano, tie for, funde de la provinco, la patrinon kiu malsaniĝas, la ruzaĵojn kaj la inventaĵojn de la etulo por vendi la juvelŝtonojn kaj savi la patrinon aŭ almenaŭ mildigi ŝiajn lastajn momentojn. Malbono venkas. Ŝi mortas.
Jaroj pasas. La infano kreskas, fariĝas viro. Kaj tiam – kaj ĉifoje, mi bonvolas koncedi, ke mia imago libere sin esprimas – ni supozu, ke tiu viro sentas la bezonon reveni en la lokojn, kie li travivis sian infanaĝon, ke li revidas ilin, ke li retrovas tiujn kiuj suspektis, akuzis lian patrinon… ĉu vi pensas pri la emociega intereso de tia interparolo en la malnova domo, kie disvolviĝis la peripetioj de la dramo?
Liaj paroloj sonoris dum kelkaj sekundoj en la malkvieta silento, kaj sur la vizaĝo de S-ro kaj S-ino de Dreux, legeblis senkonsila klopodo por kompreni, kaj samtempe la timo, la angoro kompreni. La grafo murmuris:
– Kiu do vi estas, sinjoro?
– Ĉu mi? sed la kavaliro Floriani, kiun vi renkontis en Palermo, kaj kiun vi tiel afable invitis ĉe vi jam plurfoje.
– Tiam, kion signifas tiu historio?
– Ho! sed tute nenion! Tio estas nura ludo de mi. Mi provas imagi la ĝojon, kiun la filo de Henrieto, se li ankoraŭ ekzistus, sentus dirante al vi, ke li estis la sola kulpulo, kaj ke li estis tiu ĉar lia patrino estis malfeliĉa, perdonta la oficon de… servistino, per kiu ŝi vivtenis sin, kaj ĉar la infano suferis vidi sian patrinon malfeliĉa.
Li esprimis sin kun retenita emocio, duonstarante kaj kliniĝinte al la grafino. Neniu dubo povis resti. La kavaliro Floriani estis neniu alia ol la filo de Henrieto. Ĉio, en lia sinteno, en liaj paroloj, tion proklamis. Cetere ĉu tio ne estis lia evidenta intenco, lia volo mem esti rekonita tiele?
La grafo hezitis. Kian konduton li havu al la aŭdaca persono? Sonorigi? Estigi skandalon? Senmaskigi tiun, kiu iam prirabis lin? Sed tio estis antaŭ tiom longe! Kaj kiu povus agnoski tiun absurdan historion pri kulpa infano? Ne, prefere li akceptu tiun situacion, afektante ne kompreni la veran sencon.
Kaj la grafo, proksimiĝante al Floriani, gaje ekkriis:
– Tre amuza, tre kurioza, via romano. Mi ĵuras al vi, ke ĝi pasiigas min. Sed, laŭ vi, kio li fariĝis, tiu bona junulo, tiu fila modelo? Mi esperas, ke li ne haltis sur tiel bela vojo.
– Ho! certe ne.
– Ĉu ne! Post tia komenco! Forpreni la kolieron de la Reĝino sesjaraĝante, la faman kolieron, kiun avidis Marie-
Antoinette!
– Kaj forpreni ĝin, rimarkigis Floriani enirante la ludon de la grafo, forpreni ĝin sen suferi la plej etan malagrablaĵon, sen ke iu havis la ideon ekzameni la staton de la vitroj, aŭ rimarki ke la fenestra rando estas tro pura, tiu rando kiun li viŝis por malaperigi la spurojn de sia paso sur la dika polvo… Koncedu, ke estis kialoj por malsaĝigi tiuaĝan bubon. Ĉu do tio tiel facilas? Oni do nur volu kaj etendu la manon?… Nu, li volis…
– Kaj li etendis la manon.
– Ambaŭ manojn, daŭrigis la kavaliro ridetante.
Estis tremeto. Kian misteron kaŝis la vivo de tiu laŭdira Floriani? Kiom eksterordinara devis esti la ekzistado de tiu aventuristo, genia ŝtelisto sesjara, kaj kiu, hodiaŭ, pro rafiniteco de emociiĝema diletanto, aŭ maksimume por kontentigi rankoran senton, venis spiti sian viktimon en ĝia hejmo, aŭdace, freneze, kaj tamen kun la tuta deco de vizitanta galantulo!
Li ekstaris kaj proksimiĝis al la grafino por adiaŭi. Ŝi retenis retroiran moviĝon. Li ridetis.
– Ho! sinjorino, vi timas! Ĉu do mi troigis mian etan komedion de salona sorĉisto?
Ŝi regis sin kaj respondis kun la sama senĝeneco iom moka:
– Neniom, sinjoro. La legendo de tiu bona filo male multe interesis min, kaj mi feliĉas, ke mia koliero estis la okazo de tiel brila destino. Sed ĉu vi ne kredas, ke la filo de tiu… virino, de tiu Henrieto, ĉefe obeis al sia alvokiĝo?
Li ektremis, sentante la pikon, kaj rebatis:
– Pri tio mi certas, kaj eĉ necesis ke tiu alvokiĝo estu serioza por ke la infano ne senkuraĝiĝu.
– Kaj kiel do?
– Jes, vi ja scias, la plej multaj gemoj estis falsaj. Estis veraj nur la kelkaj diamantoj reaĉetitaj al la angla juvelisto, la aliaj estis venditaj unu post la alia laŭ la malmildaj necesaĵoj de la vivo.
– Ĝi plu estis la Koliero de la Reĝino, sinjoro, malhumile diris la grafino, kaj jen, ŝajnas al mi, kion la filo de Henrieto ne povis kompreni.
– Li verŝajne komprenis, sinjorino, ke falsa aŭ vera, la koliero estas ĉefe paradaĵo, ŝildo.
S-ro de Dreux faris geston. Lia edzino tuj haltigis lin.
– Sinjoro, ŝi diris, se la viro kiun vi aludas havas la plej etan decon…
Ŝi interrompiĝis, timidigite de la kvieta rigardo de Floriani.
Li repetis:
– Se tiu viro havas la plej etan decon…?
Ŝi sentis, ke ŝi nenion gajnos tiel parolante al li, kaj malgraŭ si, malgraŭ sia kolero kaj sia indigno tute tremetanta pro humiligita orgojlo, ŝi diris al li preskaŭ ĝentile:
– Sinjoro, la legendo diras, ke Rétaux de Villette, kiam li havis la Kolieron de la Reĝino en la manoj kaj detirinte el ĝi ĉiujn diamantojn kun Jeanne de Valois, ne aŭdacis difekti la muntumon. Li komprenis, ke la diamantoj estas nur ornamaĵo, akcesoraĵo, sed ke la muntumo estas la ĉefa verko, la kreaĵo mem de la artisto, kaj li respektis ĝin. Ĉu vi pensas, ke tiu viro ankaŭ komprenis?
– Mi ne dubas, ke la muntumo ekzistas. La infano respektis ĝin.
– Nu! sinjoro, se okazas al vi renkonti lin, vi diros al li, ke li maljuste gardas unu el tiuj relikvoj, kiuj estas la propraĵo kaj la gloro de kelkaj familioj, kaj ke li povis fortiri el ĝi la gemojn sen ke la Koliero de la Reĝino ĉesigis aparteni al la domo de Dreux-
Soubise. Ĝi apartenas al ni kiel nia nomo, kiel nia honoro.
La kavaliro simple respondis:
– Mi diros al li, sinjorino.
Li kliniĝis antaŭ ŝi, salutis la grafon, salutis unu post la alia ĉiujn ĉeestantojn kaj eliris.
Kvar tagojn poste, S-ino de Dreux trovis sur la tablo de sia ĉambro ruĝan juvelujon ornamitan de la blazono de la Kardinalo. Ŝi malfermis ĝin. Tio estis la Koliero de sklaveco de la Reĝino.
Sed ĉar ĉiuj aferoj devas, en la vivo de viro zorga pri unueco kaj logikeco, konverĝi al la sama celo – kaj ĉar iom da reklamo neniam malutilas – la morgaŭon, Écho de France publikigis tiun sensaciajn liniojn:
“La Koliero de la Reĝino, la fama juvelo iam ŝtelita al la familio de Dreux-Soubise estis retrovita de Arsène Lupin.
Arsène Lupin rapidis por redoni ĝin al ĝiaj legitimaj posedantoj. Oni povas nur aplaŭdi tiun delikatan kaj kavalirecan konduton.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.