La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8: La nigra perlo

Akra sonorila ektinto vekis la pordistinon ĉe la numero 9 de la avenuo Hoche. Ŝi tiris la kordonon grumblante:

– Mi kredis ĉiujn rehejmeniĝintaj. Estas almenaŭ la tria!

Ŝia edzo plendaĉis:

– Eble tio estas por la kuracisto.

Efektive, voĉo demandis:

– La doktoro Harel… kiu etaĝo?

– La tria maldekstre. Sed la doktoro ne deĵoras nokte.

– Ja necesos, ke li deĵoru.

La sinjoro eniris la vestiblon, supreniris unu etaĝon, du etaĝojn, kaj, eĉ ne haltante ĉe la nivelo de la doktoro Harel, daŭrigis ĝis la kvina etaĝo. Tie, li provis du ŝlosilojn. Unu funkciigis la seruron, la alia la sekurecan riglilon.

– Mirinde, li murmuris, la tasko estas konsiderinde simpligita. Sed antaŭ ol agi, necesas asekuri la retreton. Nu… ĉu mi logike havis la tempon sonorigi ĉe la kuracisto, kaj esti forpelita de li?

« Ne ankoraŭ… iom da pacienco…

Post deko da minutoj, li malsupreniris kaj frapis la vitron de la loĝio grumblante kontraŭ la kuracisto. Oni malfermis al li, kaj li klakigis la pordon post si. Tamen, tiu pordo ne fermiĝis, ĉar la viro almetis ferpecon sur la riglilingon por ke la riglilo ne povu ŝoviĝi en ĝin.

Li do eniris, senbrue, kaŝe de la gepordistoj. Kaze de alarmo, lia retreto estis sekura.

Trankvile, li resupreniris la kvin etaĝojn. En la antaŭĉambro, en la lumo de elektra lanterno, li delasis sian surtuton kaj sian ĉapelon sur unu seĝon, eksidis sur alian, kaj volvis siajn botetojn per dikaj feltaj piedvestoj.

– Uf! jen farite… Kaj kiom facile! Mi iom demandas al mi kial ĉiuj ne elektas la komfortan metion de ŝtelisto? Kun iom da lerteco kaj pripenso, ne estas iu pli ĉarma. Metio tute trankvila… metio de familia patro… eĉ tro facila… tio fariĝas enuiga.

Li malfaldis detalan planon de la apartamento.

– Mi unue orientiĝu. Tie mi ekvidas la vestiblan ortangulon kie mi estas. Flanke de la strato, la salono, la buduaro kaj la manĝoĉambro. Senutilas malŝpari tempon tie, laŭdire la grafino havas plorindan guston… ne unu valoraĵo!… Do, rekte al la celo… Ha! jen la desegno de koridoro, de la koridoro kiu kondukas al la dormoĉambroj. Je tri metroj, mi renkontu la pordon de la robtenejo kiu komunikiĝas kun la dormoĉambro de la grafino.

Li refaldis la planon, malŝaltis la lanternon, kaj eniĝis en la koridoron kalkulante:

– Unu metron… du metrojn… tri metrojn… Jen la pordo…

Kiel ĉio enordiĝas, Dio mia! Simpla riglilo, eta riglilo, disigas min de la dormoĉambro, kaj plie, mi scias ke tiu riglilo troviĝas je unu metro kaj kvardek tri de la planko… Tiel ke, danke al malgranda tranĉo kiun mi faros ĉirkaŭe, mi malembarasos min je ĝi…

Li elpoŝigis la necesajn instrumentojn, sed ideo haltigis lin.

– Kaj se, hazarde, tiu riglilo ne estus puŝita? Mi tamen provu… Tio kostas nenion!

Li turnis la seruran butonon. La pordo malfermiĝis.

– Bona Lupin mia, nekontesteble bonsorto favoras vin.

Kion vi bezonas nun? Vi scias la lokan topografion kie vi agos; vi scias la ejon kie la grafino kaŝas la nigran perlon…

Konsekvence, por ke la nigra perlo estu via, temas tute stulte pri esti pli silenta ol la silento, pli nevidebla ol la nokto.

Arsène Lupin uzis minimume duonhoron por malfermi la duan pordon, vitran pordon kiu kondukis al la dormoĉambro.

Sed li faris tion kun tiom da zorgoj, ke eĉ se la grafino ne dormus, neniu ambigua grinco povus maltrankviligi ŝin.

Laŭ la indikoj de sia plano, li nur sekvu la konturon de longseĝo. Tio kondukus lin al fotelo, poste al tableto situanta apud la lito. Sur la tablo, estis skatolo da leterpapero, kaj, tute simple enfermita en tiu skatolo, la nigra perlo.

Li sternis sin sur la tapiŝo kaj sekvis la konturojn de la longseĝo. Sed ĉe la ekstremaĵo li haltis por subpremi siajn korbatojn. Kvankam neniu timo agitis lin, li ne povis venki tian nervozan angoron, kian oni spertas en tro granda silento. Kaj li miris pro tio, ĉar, fine, li senemocie estis travivinta pli solenajn minutojn. Neniu danĝero minacis lin. Kial do lia koro batis kvazaŭ panikata sonorilo? Ĉu lin impresis tiu dormanta virino, tiu vivo tiel proksima al la lia?

Li aŭskultis kaj kredis percepti la ritmon de spirado. Li estis trankviligita kvazaŭ de amika ĉeesto.

Li serĉis la fotelon, poste, per nerimarkeblaj gestetoj, rampis al la tableto, palpante la ombron per sia etendita brako.

Lia dekstra mano renkontis unu el la piedoj de la tablo.

Finfine! restis al li nur ekstari, preni la perlon kaj foriri.

Feliĉe! ĉar lia koro denove eksaltis en lia brusto kvazaŭ terurita besto, kaj kun tia bruo, ke ŝajnis al li neeble ke la grafino ne vekiĝas.

Li pacigis ĝin per mirinda strebo de volo, sed, kiam li provis restariĝi, lia maldekstra mano frapis sur la tapiŝo objekton, kiun li tuj rekonis kiel kandelingon, falintan kandelingon; kaj tiam, alia objekto sin prezentis, horloĝo, unu el tiuj vojaĝaj horloĝetoj kiuj estas tegitaj de leda ingo.

Kio estas? Kio okazis? Li ne komprenis. Tiu kandelingo… tiu horloĝo… kial tiuj objektoj ne estis en sia kutima loko? Ha! kio okazis en la timiga ombro?

Kaj subite, li ellasis krion. Li tuŝis… ho! kian stangan aĵon, abomenindan! Ne, ne, la timo konfuzis lian cerbon. Dudek sekundojn, tridek sekundojn, li restis senmova, terurite, ŝviton ĉe la tempioj. Kaj liaj fingroj konservis la sensaĵon de tiu kontakto.

Per nefleksebla fortostreĉo, li denove etendis la brakon. Lia mano, denove, tuŝetis la aĵon, la stangan aĵon, abomenindan. Li ĝin palpis. Li postulis, ke lia mano ĝin palpu kaj ekkonsciis. Tio estis hararo, vizaĝo… kaj tiu vizaĝo estis malvarma, preskaŭ frosta.

Kiom ajn terura estas la realeco, viro kiel Arsène Lupin regas ĝin, tuj kiam li ekscias ĝin. Rapide, li puŝis la risorton de sia lanterno. Virino kuŝis antaŭ li, sangokovrite. Hidaj vundoj traŝiris ŝian kolon kaj ŝiajn ŝultrojn. Li kliniĝis kaj ekzamenis ŝin. Ŝi estis mortinta.

– Mortinta, mortinta, li ripetis stupore.

Kaj li rigardis tiujn fiksajn okulojn, la ridgrimacon de tiu buŝo, tiun lividan karnon, tiun sangon, tiun tutan sangon kiu fluis sur la tapiŝon kaj nun koaguliĝis, viskozan kaj nigran.

Restariĝinte, li turnis la lumŝaltilon, la ĉambro pleniĝis per lumo, kaj li povis vidi ĉiujn signojn de intensa lukto. La lito estis tute malaranĝita, la kovriloj kaj la litotukoj elŝiritaj.

Surplanke, la kandelingo, kaj la horloĝo – la montriloj indikis la dek unua kaj dudek – poste, pli fore, renversita seĝo, kaj ĉie sango, flakoj da sango.

– Kaj la nigra perlo? li murmuris.

La skatolo da leterpapero estis en sia loko. Li malfermis ĝin vigle. Ĝi enhavis la juvelujon. Sed la juvelujo estis malplena.

– Diable! li pensis, vi fanfaronis iom frue pri via bonŝanco, mia amiko Arsène Lupin… La grafino murdita, la nigra perlo malaperinta… la situacio ne brilas! Ni forpafiĝu, alie vi tutcerte riskas pezajn respondecojn.

Li tamen ne moviĝis.

– Ĉu forpafiĝi? Jes, aliulo forpafiĝus. Sed ĉu Arsène Lupin? Ĉu ne estas pli bona farendaĵo? Nu, ni orde procedu.

Fine, via konscienco estas trankvila… Supozu, ke vi estas polica komisaro kaj ke vi enketu… Jes, sed tiucele necesus havi pli klaran cerbon. Kaj la mia estas en tia stato!

Li falis sur la fotelon, kun la pugnoj kunpremitaj ĉe la varmega frunto.

La afero de la avenuo Hoche estas unu el tiuj, kiuj plej vigle scivoligis nin lastatempe, kaj mi certe ne estus rakontinta ĝin se la partopreno de Arsène Lupin ne lumigus ĝin per tute speciala vidpunkto. Tiu partopreno, malmultaj suspektas ĝin.

Ĉiukaze neniu scias la ekzaktan kaj kuriozan veron.

Kiu ne konis, renkontite ŝin en la Bosko, Leontinon Zalti, la malnovan kantistinon, edzinon kaj vidvinon de la grafo d'Andillot, la Zalti kies lukso mirigis Parizon antaŭ kelkaj dudek jaroj, la grafinon d'Andillot, al kiu ŝiaj diamantaj kaj perlaj ornamaĵoj havigis eŭropean famon? Oni diris pri ŝi, ke ŝi surhavas sur siaj ŝultroj la monŝrankon de pluraj bankoj kaj la orminojn de pluraj aŭstraliaj kompanioj. La grandaj juvelistoj laboris por Zalti, kiel oni iam laboris por la reĝoj kaj la reĝinoj.

Kaj kiu ne memoras la katastrofon, kiam ĉiuj tiuj riĉaĵoj estis englutitaj? Bankojn kaj orminojn, la abismo ĉion voris. El la mirinda kolekto, disigita de la aŭkciisto, restis nur la fama nigra perlo. La nigra perlo! tio estas monriĉaĵo, se ŝi volus forvendi ĝin.

Tion ŝi ne volis. Ŝi preferis limigi sin, vivi en simpla apartamento, kun sia helpantino, sia kuiristino kaj unu servisto, prefere ol vendi tiun netakseblan juvelon. Pri tio estis kialo, kiun ŝi ne timis konfesi: la nigra perlo estis donaco de imperiestro! Kaj preskaŭ ruinigite, reduktite al la plej mallaŭdinda ekzistado, ŝi restis fidela al sia memoraĵo pri la belaj tagoj.

– Mi vivanta, ŝi diris, mi ne forlasos ĝin.

Dematene ĝisvespere, ŝi surhavis ĝin ĉe la kolo. Nokte, ŝi metis ĝin en lokon konatan nur de ŝi sola.

Ĉiuj tiuj faktoj rememorigitaj de la ĵurnaloj spronis scivolemon, kaj, stranga afero, sed facile komprenebla por tiuj kiuj konas la solvon de la enigmo, precize la aresto de la laŭsupoza murdinto komplikis la misteron kaj plidaŭrigis la emocion. La postmorgaŭon, efektive, la gazetoj publikigis la jenan novelon:

Oni anoncas al ni la areston de Viktoro Danègre, la servisto de la grafino d'Andillot. La akuzoj registritaj kontraŭ li estas premegantaj. Sur la maniko el kalandrita ŝtofo de lia livrea veŝto, kiun S-ro Dudouis, la Sekureca estro, trovis en lia mansardo, inter la somiero kaj la matraco, oni konstatis sangomakulojn. Krome, mankis al tiu veŝto butono tegita de ŝtofo. Nu tiu butono, tuj de la komenco de la traserĉadoj, estis trovita sub la lito mem de la viktimo.

Estas problable, ke post la vespermanĝo, Danègre, anstataŭ reiri al sia mansardo, estos enŝteliĝinta en la robtenejo, kaj ke, tra la vitra pordo, li vidis la grafinon kaŝi la nigran perlon.

Ni diru, ke ĝis tiam, neniu pruvo alkonfirmis tiun supozon.

Ĉiukaze, alia punkto restas malklara. Je la sepa matene,

Danègre iris al la tabakvendejo de la bulvardo Courcelles: la pordistino unue, kaj poste la tabakisto atestis prie. Aliflanke, la kuiristino de la grafino kaj ties helpantino, kiuj ambaŭ kuŝas ĉe la fino de la koridoro, asertas ke je la oka, kiam ili ellitiĝis, la antaŭĉambra pordo kaj la kuirejo pordo estis duturne ŝlositaj. De dudek jaroj je la servo de la grafino, tiuj du personoj estas nesuspektindaj. Oni do demandas sin kiel Danègre povis eliri el la apartamento. Ĉu li fabrikigis alian ŝlosilon? La enketo klarigos tiujn malsamajn punktojn.

La enketo klarigis absolute nenion, male. Oni eksciis, ke Viktoro Danègre estas danĝera jam konata krimulo, drinkulo kaj diboĉulo, kiun tranĉila frapo ne timigis. Sed la afero mem ŝajnis, laŭgrade kiam oni studis ĝin, envolviĝi per pli dikaj mallumoj kaj per pli neklarigeblaj kontraŭaĵoj.

Unue fraŭlino de Sinclèves, kuzino kaj unika heredontino de la viktimo, deklaris ke la grafino, unu monaton antaŭ sia morto, konfidis al ŝi en unu el siaj leteroj la manieron per kiu ŝi kaŝis la nigran perlon. La morgaŭon de la tago kiam ŝi recevis la leteron, ŝi konstatis ties malaperon. Kiu ŝtelis ĝin?

Siaflanke, la gepordistoj rakontis ke ili malfermis la pordon al ulo, kiu supreniris ĉe la doktoro Harel. Oni vokis la doktoron.

Neniu sonorigis ĉe li. Do kiu estis tiu ulo? Ĉu komplico?

Tiu hipotezo pri komplico estis adoptita de la gazetaro kaj de la publiko. Ganimardo, la maljuna ĉefinspektoro, defendis ĝin, ne sen kialo.

– Estas Lupenaĵo malantaŭ tio, li diris al la juĝisto.

– Ba! rebatis ĉi tiu, vian Lupin'on ĉie vi vidas.

– Mi vidas lin ĉie, ĉar li estas ĉie.

– Pliĝuste diru, ke vi vidas lin ĉiufoje kiam io ŝajnas al vi ne tre klara. Cetere, en tiu kazo, rimarku tion: la krimo estis plenumita je la dek unua kaj dudek vespere, kiel atestas la horloĝo, kaj la nokta vizito, denuncita de la gepordistoj, okazis nur je la tria matene.

La justico ofte obeas tiujn movojn de konvinkoj, pro kiuj oni devigas la okazintaĵojn konformiĝi al la unua klarigo, kiun oni donis pri ili. La plorindaj antaŭaĵoj de Viktoro Danègre, plurfoja krimulo, drinkulo kaj diboĉulo, influis la juĝiston, kaj kvankam neniu nova cirkonstanco konfirmis la du aŭ tri indicojn komence malkovritajn, nenio povis lin ŝanceli. Li fermis sian enketon. Kelkajn semajnojn poste, la debatoj komenciĝis.

Ili estis embarasaj kaj malviglaj. La prezidanto estris ilin sen ardo. La prokuroraro mole atakis. En tiuj kondiĉoj, la advokato de Danègre estis en favora situacio. Li montris la mankojn kaj la neeblaĵojn de la akuzo. Neniu materia pruvo ekzistis. Kiu forĝis la ŝlosilon, la nemalhaveblan ŝlosilon sen kiu Danègre, post sia foriro, ne estus povinta duturne refermi la pordon de la apartamento? Kiu vidis ĝin, tiun ŝlosilon, kaj kio ĝi fariĝis? Kiu vidis la tranĉilon de la murdinto, kaj kio ĝi fariĝis?

– Kaj, ĉiukaze, konkludis la advokato, pruvu ke mia kliento mortigis. Pruvu ke la aŭtoro de la ŝtelo kaj de la krimo ne estas tiu mistera persono kiu penetris en la domon je la tria matene.

La horloĝo indikis la dek unua, ĉu vi diros al mi? Kaj poste? Ĉu oni ne povas meti la montrilojn de horloĝo je la horo, kiu taŭgas al si?

Viktoro Danègre estis malkondamnita.

Li eliris la malliberejon iun vendredon je la sunsubiĝo, maldikigite, deprimite de ses monatoj en carcero. La enketo, la soleco, la debatoj, la ĵuriaj pridiskutadoj, ĉio tio plenigis lin je malsaniga timo. Nokte, hidaj inkubsonĝoj, vizioj pri eŝafodo hantis lin. Li tremis pro febro kaj teruro.

Sub la nomo Anatolo Dufour, li luis ĉambreton sur la altaĵoj de Montmartre, kaj li vivis laŭ hazardo de la okupoj, laboretante ie-tie.

Kia kompatinda vivo! Trifoje dungite de tri malsamaj labordonantoj, li estis rekonita kaj tuj forpelita.

Ofte li rimarkis, aŭ kredis rimarki, ke viroj sekvas lin, viroj el la polico, li ne dubis pri tio, kiu ne rezignis faligi lin en iun insidon. Kaj li antaŭsentis la premon de la kruda mano, kiu ekkaptos lin.

Iun vesperon, dum li manĝis ĉe kvartala restoraciisto, iu instaliĝis fronte al li. Li estis kvardekjarulo, vestita per nigra redingoto, de dubinda pureco. Li mendis supon, legomojn kaj unu litron da vino.

Kaj kiam li finmanĝis la supon, li alrigardis al Danègre kaj observis lin longe.

Danègre paliĝis. Tutcerte tiu ulo estis unu el tiuj, kiuj sekvis lin de semajnoj. Kion li volis de li? Danègre provis ekstari. Tion li ne povis. Liaj gamboj ŝanceliĝis sub li.

La viro verŝis al si glason da vino kaj plenigis la glason de Danègre.

– Ĉu ni trinku, kamarado?

Viktoro balbutis:

– Jes… jes… je via sano, kamarado.

– Je via sano, Viktoro Danègre.

La alia eksaltis:

– Mi!… mi!… tute ne… mi ĵuras al vi…

– Kion vi ĵuras al mi? ke vi ne estas vi? la servisto de la grafino?

– Kiu servisto? Mi nomiĝas Dufour. Demandu al la estro.

– Dufour, Anatolo, jes, por la estro, sed Danègre por la justico, Viktoro Danègre.

– Malvere! Malvere! oni mensogis al vi.

La novalveninto elpoŝigis karton kaj etendis ĝin. Viktoro legis: “Grimaudan, eks-inspektoro de la Sekureco. Konfidencaj informoj.” Li ektremis.

– Vi estas el la polico?

– Nun ne plu, sed la metio plaĉis al mi, kaj mi daŭrigas per maniero pli… lukra. Oni elfosas tempaltempe orajn aferojn… kiel la vian, ĉu?

– La mian?

– Jes, la vian, ĝi estas escepta afero, se tamen vi bonvole montras iom da komplezo.

– Kaj se tion mi ne montras?

– Ja necesos. Vi estas en situacio, kie vi povas nenion rifuzi al mi.

Malklara timo invadis Viktoron Danègre. Li demandis:

– Kio estas?… parolu.

– Bone, respondis la alia, ni finu kun tio. Unuvorte, jen: mi estas sendata de F-ino de Sinclèves.

– Ĉu Sinclèves?

– La heredontino de la grafino d'Andillot.

– Nu?

– Nu, F-ino de Sinclèves min komisias peti al vi la nigran perlon?

– Ĉu la nigran perlon?

– Tiun, kiun vi ŝtelis.

– Sed mi ne havas ĝin!

– Vi havas ĝin.

– Se mi havus ĝin, mi estus la murdinto.

– Vi estas la murdinto.

Danègre devigis al si ridi.

– Feliĉe, bona sinjoro mia, la kortumo ne havis la saman opinion. Ĉiuj ĵurianoj, vi ja aŭdas, deklaris min senkulpa. Kaj kiam oni havas trankvilan konsciencon kaj la estimon de dek du bravuloj…

La eks-inspektoro ekkaptis lian brakon:

– Ne babilu, etulo mia. Aŭskultu min tre atente kaj pesu miajn parolojn, ili valoras la penon. Danègre, tri semajnojn antaŭ la krimo, vi ŝtelis al la kuiristino la ŝlosilon kiu malfermas la servistan pordon, kaj vi farigis similan ŝlosilon ĉe Outard, seruristo, en la n-ro 244 de la strato Oberkampf.

– Malvere, malvere, tondris Viktoro, neniu vidis tiun ŝlosilon… ĝi ne ekzistas.

– Jen ĝi.

Post silento, Grimaudan daŭrigis:

– Vi mortigis la grafinon per ringotranĉilo aĉetita al la bazaro de la République, la tagon mem kiam vi mendis vian ŝlosilon. La klingo estas triangula kaj enstrekita de kanelo.

– Ŝerco, ĉio tio, vi parolas hazarde. Neniu vidis la tranĉilon.

– Jen ĝi.

Viktoro Danègre havis retroan geston. La eks-inspektoro daŭrigis:

– Estas sur ĝi makuloj el rusto. Ĉu vi bezonas klarigon pri ilia deveno?

– Kaj poste?… vi havas ŝlosilon kaj tranĉilon… Kiu povas aserti, ke ili apartenis al mi?

– La seruristo unue, kaj poste la dungito al kiu vi aĉetis la tranĉilon. Mi jam refreŝigis ilian memoron. Fronte al vi, ili senmanke rekonos vin.

Li parolis seke kaj malmilde, kun terura precizeco. Danègre konvulsiis pro timo. Nek la juĝisto, nek la tribunala prezidanto, nek la prokuroro premis lin de tiel proksime, vidis tiel klare en la aferoj, kiujn li mem ne plu tre nete distingis.

Tamen, li provis ankoraŭ ludi indiferentecon.

– Se nur tio estas ĉiuj viaj pruvoj!

– Restas al mi tiun ĉi. Vi foriris, post la krimo, laŭ la sama vojo. Sed, meze de la robtenejo, trafite de timego, vi kredeble apogiĝis kontraŭ la muro por konservi la ekvilibron.

– Kiel vi scias tion? balbutis Viktoro… neniu povas scii tion.

– La justico, ne, neniu el tiuj sinjoroj de la prokuroraro povis havi la ideon eklumigi kandelon kaj ekzameni la murojn.

Sed se tion oni farus, oni vidus sur la blanka gipso tre delikatan ruĝan markon, tamen sufiĉe netan por ke oni rekonu la spuron de la antaŭa faco de via dikfingro, de via dikfingro tute malseka pro sango, kaj kiun vi metis sur la muron. Nu vi ja scias ke en antropometrio, tio estas unu el la ĉefaj identigaj rimedoj.

Viktoro Danègre estis palega. Gutoj da ŝvito fluis el lia frunto. Li rigardegis kun frenezulaj okuloj tiun strangan viron, kiu elvokis lian krimon kvazaŭ li estus ĝian nevidebla atestinto.

Li mallevis la kapon, venkita, senpova. De monatoj li luktis kontraŭ ĉiuj. Kontraŭ tiu viro, li havis la impreson, ke estas nenio farenda.

– Se mi redonas al vi la perlon, li balbutis, kiom vi donos al mi?

– Nenion.

– Kion! vi mokas! Mi donus al vi aferon, kiu valoras milojn kaj centojn da miloj, kaj mi havus nenion, ĉu?

– Jes, la vivon.

La fiulo tremetis. Grimaudan aldonis, per tono preskaŭ milda:

– Pripensu, Danègre, tiu perlo havas neniun valoron por vi.

Vi ne povos vendi ĝin. Kial do konservi ĝin?

– Estas kaŝvendistoj… kaj tagon aŭ alian, ajnakoste…

– Tagon aŭ alian estos tro malfrue.

– Kial?

– Kial? sed ĉar la justico estos kaptinta vin, kaj, ĉi-foje, kun la pruvoj kiujn mi provizos al ĝi, la tranĉilo, la ŝlosilo, la indiko pri via dikfingro, vi estas perdita, ulo mia. Viktoro ĉirkaŭpremis sian kapon per ambaŭ manoj kaj pripensis. Li sentis sin perdita, efektive, neŝanĝeble perdita, kaj, samtempe, granda laceco invadis lin, grandega bezono de repozo kaj sinallaso. Li murmuris:

– Kiam vi bezonas ĝin?

– Ĉi-vespere, antaŭ unu horo.

– Se ne?

– Se ne, mi enpoŝtigas tiun leteron, kie S-ino de Sinclèves denuncas vin al la respublika prokuroro.

Danègre verŝis al si du glasojn da vino, kiujn li sinsekve trinkis, poste ekstarante:

– Pagu la kalkulon, kaj ni iru… Min tedas tiu malbenita afero.

Noktiĝis. La du viroj laŭiris la straton Lepic kaj sekvis la eksterajn bulvardojn direktiĝante al l'Étoile. Ili marŝis silente,

Viktoro, tre laca kaj kun dorso arka.

Ĉe la parko Monceau, li diris:

– Tio estas al la domo…

– Je Dio! vi eliris ĝin, antaŭ via aresto, nur por iri al la tabakvendejo.

– Jen ni alvenis, diris Danègre, per obtuza voĉo.

Ili paŝis laŭ la ĝardena krado, kaj trairis straton, ĉe kies angulo la tabakvendejo estis. Danègre haltis kelkajn paŝojn poste. Liaj gamboj ŝanceliĝis. Li falis sur benkon.

– Nu? demandis lia kunulo.

– Ĝi estas tie.

– Ĝi estas tie? Kion vi rakontas al mi?

– Jes tie, antaŭ ni.

– Antaŭ ni! Ej, Danègre, vi ja ne…

– Mi ripetas al vi, ke ĝi estas tie…

– Kie?

– Inter du pavimeroj.

– Kiuj?

– Serĉu.

– Kiuj? ripetis Grimaudan.

Viktoro ne respondis.

– Ha! perfekte, vi volas atendigi min, ulo mia.

– Ne… sed… restos al mi nur mizero.

– Kaj do, ĉu vi hezitas? Nu, mi estos indulgema. Kiom vi bezonas?

– Iom sufiĉa por preni interferdekan bileton por Ameriko.

– Konsentite.

– Kaj centfrankan bileton por la unuaj elspezoj.

– Vi havos du. Parolu.

– Kalkulu la pavimeroj, dekstre de la kloako. Ĝi estas inter la dekdua kaj la dektria.

– Ĉu en la defluilo?

– Jes, malsupre de la trotuaro.

Grimaudan rigardis ĉirkaŭ li. Tramoj pasis, homoj pasis.

Sed ba! kiu povus suspekti?…

Li disfaldis sian poŝtranĉilon kaj enpuŝis ĝin inter la dekduan kaj la dektrian pavimeron.

– Kaj se ĝi ne estas tie?

– Se neniu vidis min kliniĝi kaj enprofundigi ĝin, ĝi ankoraŭ estas tie.

Ĉu ĝi povus esti tie? La nigra perlo ĵetita en la koton de defluilo, je la dispono de ĉiu ajn! La nigra perlo… monriĉaĵo!

– Je kiu profundo?

– Ĝi estas je dek centimetroj, proksimume.

Li fosis la malsekan sablon. La pinto de lia poŝtrancilo tuŝis ion. Per la fingroj, li plilarĝigis la truon.

Li ekvidis la nigran perlon.

– Prenu, jen viaj ducent frankoj. Mi sendos al vi vian bileton por Ameriko.

La morgaŭon, Écho de France publikigis tiun artikoleton, kiu estis reproduktita de la gazetoj el la tuta mondo.

De hieraŭ, la fama nigra perlo estas en la manoj de Arsène Lupin, kiu kaptis ĝin el la murdinto de la grafino d'Andillot. Post nelonge, faksimiloj de tiu altvalora juvelo estos ekspoziciitaj en Londono, Sankt-Peterburgo, Kalkato, Bonaero kaj Novjorko.

Arsène Lupin atendas la proponojn, kiujn bonvolos fari al li liaj korespondantoj.

– Kaj jen kiel krimo ĉiam estas punita kaj virto rekompencita, konkludis Arsène Lupin, kiam li revelaciis al mi la malantaŭaĵojn de la afero.

– Kaj jen kiel, sub la nomo Grimaudan, eks-inspektoro de la Sekureco, vi estis elektita de la destino por forpreni de la krimulo la profiton de lia misfaro.

– Ĝuste. Kaj mi konfesas, ke tio estas unu el la aventuroj pri kiuj mi plej fieras. La kvardek minutoj, kiujn mi pasigis en la apartamento de la grafino, konstatinte ŝian morton, estas inter la plej mirigaj kaj la plej profundaj el mia vivo. Dum kvardek minutoj, implikite en la plej nesolvebla situacio, mi restarigis la krimon, mi akiris la certecon, helpe de kelkaj indicoj, ke la kulpulo povas esti nur servisto de la grafino. Fine, mi komprenis ke, por havi la perlon, tiu servisto estu arestita – kaj mi lasis la veŝtan butonon – sed ke oni ne kolektu kontraŭ li nekontesteblajn pruvojn pri lia kulpeco – kaj mi plukis la tranĉilon forgesitan sur la tapiŝo, forprenis la ŝlosilon forgesitan en la seruro, duturne fermis la pordon, kaj forviŝis la fingrajn spurojn sur la gipso de la robtenejo. Miaopinie, tio estis unu el la fulmideoj…

– De geniulo, mi interrompis.

– De geniulo, se vi volas, sed kiu ne estus klariginta la cerbon de ĉiu ajn. Diveni en unu sekundo ambaŭ flankojn de la problemo – areston kaj malkondamnon – uzi la mirindan sistemon de la justico por perturbi mian viron, por konfuzi lin, resume, por meti lin en tian spiritostaton, ke liberigite, li neeviteble, fatale, falu en la iom krudan kaptilon, kiun mi starigis al li!…

– Iom? diru multe, ĉar li kuris en neniun danĝeron.

– Ho! eĉ ne la plej malgrandan, ĉar ĉiu malkondamno estas definitiva afero.

– La kompatindulo…

– La kompatindulo… Viktoro Danègre! ĉu vi ne pensas, ke li estas murdinto? Tio estintus la lasta malmoralaĵo ke la perlo restu al li. Li vivas, pensu do, Danègre vivas!

– Kaj la nigra perlo estas via.

Li eligis ĝin el sekreta poŝo de sia paperujo, ekzamenis ĝin, karesis ĝin per la fingroj kaj la okuloj, kaj li suspiris:

– Kiu bojaro, kiu stulta kaj vanta raĝo posedis tiun trezoron? Al kiu usona miliardulo destiniĝas la malgranda peco da beleco kaj lukso, kiu ornamis la blankajn ŝultrojn de Leontino Zalti, grafino d'Andillot?…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.