La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7: La monŝranko de sinjorino Imbert

Je la tria matene, estis ankoraŭ ses veturiloj antaŭ unu el la malgrandaj pentristaj hoteloj, kiuj konsistigas la unikan flankon de la bulvardo Berthier. La pordo de tiu hotelo malfermiĝis. Grupo da invititoj, viroj kaj virinoj, eliris. Kvar veturiloj foriris ien-tien kaj restis sur la avenuo nur du sinjoroj, kiuj disiĝis ĉe la angulo de la strato Courcelles, kie loĝis unu el ili. La alia decidis rehejmeniĝi piede ĝis la pordo Maillot.

Li do trairi la avenuon Villiers kaj daŭrigis sian vojon sur la trotuaro kontraŭe al la fortikaĵoj. Dum tiu bela vintra nokto, pura kaj malvarma, li plezuris marŝi. Oni bone spiris. La paŝbruoj gaje resonis.

Sed post kelkaj minutoj, li havis la malagrablan impreson, ke oni lin sekvas. Efektive, turniĝinte, li ekvidis ombron de viro, kiu ŝteliris inter la arboj. Li tute ne estis timema; tamen li akcelis la paŝadon por alveni plejeble rapide al la urbakcizejo de Ternes. Sed la viro ekkuris. Iom malkvieta, li taksis pli singarde alfronti lin kaj eligi sian revolveron.

Li ne havis la tempon, la viro sturmis lin violente, kaj lukto tuj komenciĝis sur la senhoma bulvardo, vigla lukto kie li rapide sentis, ke li havas malavantaĝon. Li vokis helpon, baraktis, kaj estis renversita kontraŭ ŝtonetamason, ĉirkaŭpremite ĉe la gorĝo, buŝoŝtopilite de poŝtuko, kiun lia kontraŭulo enprofundigis en lian buŝon. Liaj okuloj malfermiĝis, liaj oreloj zumis, kaj li estis svenonta, kiam subite la premo malstreĉiĝis, kaj la viro kiu sufokis lin per sia pezo restariĝis por sin defendi siavice kontraŭ neatendita atako.

Bastonbaton sur la manartikon, botbaton sur la piedartikon… La viro eligis du graŭlojn pro doloro kaj forfuĝis lamante kaj sakrante.

Ne degnante postkuri lin, la novalveninto kliniĝis kaj diris:

– Ĉu vi estas vundita, sinjoro?

Li ne estis vundita, sed ege vertiĝanta kaj nekapabla stari.

Feliĉe, unu el la urbakcizejaj dungitoj, altirite de la krioj, alkuris. Veturilo estis petita. La sinjoro enlokiĝis, akompanite de sia savinto, kaj oni lin kondukis al lia hotelo de la avenuo Grande-Armée.

Antaŭ la pordo, tute resaniĝinte, li korelverŝis dankojn.

– Mi ŝuldas al vi la vivon, sinjoro, bonvolu kredi, ke mi ne forgesos tion. Mi ne volas timigi mian edzinon ĉi-momente, sed mi ja deziras ke ŝi mem esprimu, tuj de hodiaŭ, mian tutan dankemon.

Li petis al li veni por tagmanĝi kaj diris al li sian nomon:

Ludoviko Imbert, aldonante:

– Ĉu mi povas scii kun kiu mi havas la honoron…

– Certe, diris la alia.

Kaj li prezentis sin:

– Arsène Lupin.

Arsène Lupin tiam ne havis tiun famon, kiun havigis al li la afero Kahorno, lia eskapo el La Sano, kaj tiom da tondraj heroaĵoj. Li eĉ ne nomiĝis Arsène Lupin. Tiu nomo, al kiu la estonteco destinis tian prestiĝon, estis speciale imagita por almontri la savinton de S-ro Imbert, kaj oni povas diri, ke ja en tiu afero li ricevis sian fajrobapton. Preta por batalo, armita de kapo ĝis piedoj, estas vere, sed sen rimedoj, sen la aŭtoritato kiun donas sukceso, Arsène Lupin estis nur lernanto en profesio kie li baldaŭ fariĝos majstro.

Tial, kian tremeton de ĝojo je sia vekiĝo kiam li rememoris la inviton de la nokto! Fine li alvenis al la celo! Fine li entreprenis verkon indan je siaj fortoj kaj talento! La milionoj de la familio Imbert, kia belega predo por apetito kiel lia.

Li surmetis specialan tualeton, raspitan redingoton, eluzitan pantalonon, ĉapelon el silko iom ruĝaĉa, disfadeniĝantajn falsan kolumon kaj manumojn; la tuto estis tre pura, sed odoris mizeron. Kiel kravaton, nigran rubandon alpinglitan de diamanto el surprizo-nukso. Kaj tiel vestite, li malsupreniris la ŝtuparon de la loĝejo, kiun li okupis en Montmartre. Ĉe la tria etaĝo, sen halti, li frapis per la pomelo de sia bastono sur klapegon de fermita pordo. Ekstere, li atingis la ĉirkaŭurbajn bulvardojn. Tramo pasis. Li instalis sin en ĝi, kaj iu, kiu marŝis malantaŭ li, la luanto de la tria etaĝo, eksidis apud li.

Post momento, tiu viro diris al li:

– Nu, estro?

– Nu! farite.

– Kiel?

– Mi tagmanĝos tie.

– Vi tagmanĝos tie!

– Vi ne volus, espereble, ke mi senpage estu endanĝeriginta tagojn tiel valorajn kiel la miaj? Mi forŝiris S-ron Ludoviko Imbert de certa morto, kiun vi rezervis al li. S-ro Ludoviko Imbert estas denature dankema. Li invitas min por tagmanĝo.

Estis silento, kaj la alia riskis:

– Do, vi ne rezignas tion, ĉu?

– Etulo mia, diris Arsène, se mi kombinis la ĉi-noktan agreseton, se mi penis, je la tria matene, laŭ la fortikaĵoj, doni al vi bastonbaton sur la pojnon kaj piedbaton sur la tibion, tiel riskante difekti mian unikan amikon, tio ne estas por nun rezigni la profiton de savado tiel lerte organizita.

– Sed la onidiroj, kiuj cirkulas pri la riĉaĵo…

– Lasu ilin cirkuli. De ses monatoj mi sekvas la aferon, de ses monatoj mi informiĝas, mi studas, mi starigas miajn retojn, mi pridemandas la servistojn, la alpruntistojn kaj la mandatitojn, de ses monatoj mi vivas en la ombro de la edzo kaj la edzino. Tial, mi scias kion pensi pri tio. Ĉu la riĉaĵo devenas de la maljuna Brawford, kiel ili pretendas, aŭ de alia fonto, mi asertas, ke ĝi ekzistas. Kaj ĉar ĝi ekzistas, ĝi estas mia.

– Diable, cent milionoj!

– Ĉu dek, aŭ eĉ ĉu kvin, ne gravas! Estas amasegoj da biloj en la monŝranko. Ja estus mirige se, iun tagon aŭ alian, mi ne trafus la ŝlosilon.

La tramo haltis ĉe placo de l'Étoile. La viro flustris:

– Do, nunmomente?

– Nunmomente, nenio farendas. Mi avertos vin. Ni havas la tempon.

Kvin minutojn poste, Arsène Lupin supreniris la luksan ŝtuparon de la hotelo Imbert, kaj Ludoviko prezentis lin al sia edzino. Gervaise estis bona virineto, tute ronda, tre babilema. Ŝi plej bone bonvenigis Lupin'on.

– Mi volis, ke ni estu solaj por festi nian savinton, ŝi diris.

Kaj dekomence oni traktis “nian savinton” kiel malnovan amikon. Dum la deserto la intimeco estis kompleta, kaj la konfidencoj sin sekvis rapide. Arsène rakontis sian vivon, la vivon de sia patro, honesta magistrato, la malfeliĉaĵojn de sia infaneco, la malfacilaĵojn de la nuna tempo. Gervaise, siavice, diris pri sia junaĝo, sia edziniĝo, la bonkoraĵoj de la maljuna Brawford, la cent milionoj kiujn ŝi heredis, la obstakloj kiuj malfruigis la ekproprecon, la depruntoj kiujn ŝi devis kontrakti kun altegaj interezoj, siaj senfinaj konfliktoj kun la nevoj de Brawford, kaj la vendorajtoj kaj la sekvestroj! finfine ĉio!

– Pensu do, sinjoro Lupin, la biloj estas tie, apude en la skriboĉambro de mia edzo, kaj se ni deŝiras nur unu kuponon el ili, ni ĉion perdas! Ili estas tie, en nia monŝranko, kaj ni ne povas ilin tuŝi.

Ektremeto skuis S-ron Lupin pensante pri tiu najbaraĵo.

Kaj li havis la tre netan sentaĵon, ke S-ro Lupin neniam havus sufiĉe da anima grandeco por sperti la samajn skrupulojn kiel la bona virino.

– Ha! ili estas tie, li murmuris, kun seka gorĝo.

– Ili estas tie.

Interrilatoj tiel bonaŭgure komencitaj povis nur formi pli streĉitajn nodojn. Delikate pridemandite, Arsène Lupin konfesis sian miseron, sian malesperon. Tujtuje, la malfeliĉa knabo estis nomumita privata sekretario de la geedzoj, kun salajro de cent kvindek frankoj ĉiumonate. Li daŭre loĝos ĉe sia hejmo, sed li venos ĉiutage preni la laborordonojn kaj, por pli da facileco, oni disponigis al li, kiel laborkabineton, unu el la dormoĉambroj de la dua etago.

Li elektis. Per kiu bonega hazardo ĝi troviĝis super la skriboĉambro de Ludoviko?

Arsène post nelonge ekkomprenis, ke lia sekretaria posteno ege similas al sinekuro. En du monatoj, nur kvar bagatelajn leterojn li devis rekopii, kaj nur unufoje li estis vokita en la skriboĉabron de sia estro, kio ebligis al li nur unufoje oficiale kontempli la monŝrankon. Krome, li notis ke la responsulo pri tiu sinekuro kredeble ne estas taksata inda figuri apud la deputito Anquety, aŭ de la advokatestro Grouvel, ĉar oni forgesis inviti lin al la famaj mondumaj kunvenoj.

Li ne plendis pri tio, multe pli preferante konservi sian modestan loketon ombre, kaj li tenis sin aparte, feliĉa kaj libera.

Cetere, li ne malŝparis sian tempon. Li unue faris kelkajn kaŝajn vizitojn al la skriboĉambro de Ludoviko, kaj prezentis siajn respektoplenajn salutojn al la monŝranko, kiu tamen restis ne malpli hermetike fermita. Ĝi estis grandega bloko da giso kaj ŝtalo, kun malagrabla aspekto, kaj kontraŭ kiu povis triumfi nek fajliloj, nek boriloj, nek levstangoj.

Arsène Lupin ne estis obstina.

– Kie forto fiaskas, ruzo sukcesas, li pensis. La ĉefa afero estas havi okulon kaj orelon en la taŭga loko.

Li do prenis la bezonajn mezurojn, kaj post zorgaj kaj penigaj sondoj tra la pargeto de sia ĉambro, li enkondukis plumban tubon, kiu alvenis al la plafono de la skriboĉambro inter du modluroj de la kornico. Tra tiu tubo, per akustika tubeto kaj pligrandiganta lorno, li esperis vidi kaj aŭdi.

De tiam, li vivis surventre sur la pargeto. Kaj efektive li ofte vidis la du Imbert en babilado antaŭ la monŝranko, foliumantaj registrolibrojn kaj manipulantaj dosierojn. Kiam ili turnis laŭvice la kvar butonojn kiuj komandis la seruron, li provis, por scii la ĉifron, kapti la nombron da klikbruoj kiuj pasis. Li gvatis iliajn gestojn, li spionis iliajn parolojn. Kie ili lasis la ŝlosilon?

Ĉu ili kaŝis ĝin?

Tagon, li haste malsupreniris, vidinte ilin elirantaj el la ĉambro sen refermi la monŝrankon. Kaj li eniris decideme. Ili jam estis revenintaj.

– Ho! senkulpigu min, li diris, mi eraris pri la pordo.

Sed Gervaise impetis, kaj altirante lin:

– Eniru do, sinjoro Lupin, eniru do, ĉu vi ne estas hejme tie? Vi donos al ni konsilon. Kiujn bilojn ni vendu? Ĉu de l'Extérieure aŭ ĉu de la Rente?

– Sed pri la vendorajto? obĵetis Lupin, tute mirigite.

– Ho! ĝi ne trafas ĉiujn bilojn.

Ŝi dispuŝis la klapegon. Sur la bretoj amasiĝis paperujoj zonitaj per rimenoj. Ŝi ekkaptis unu el ili. Sed ŝia edzo protestis.

– Ne, ne Gervaise, estus frenezaĵo vendi bilojn de l'Extérieure. Ĝi baldaŭ kreskos… Dum la Rente estas plej altnivela. Kion vi pensas pri tio, kara amiko mia?

La kara amiko havis neniun opinion, tamen li konsilis la foroferon de la Rente. Tiam ŝi prenis alian paperstakon, kaj, en tiu paperstako, hazarde, unu paperon. Ĝi estis bilo de 3% de 1374 frankoj. Ludoviko enpoŝigis ĝin. Dum la posttagmezo, akompanite de sia sekretario, tiun bilon li vendigis de kambiagento kaj enspezis 46 000 frankojn.

Kion ajn diris Gervaise, Arsène Lupin ne sentis sin hejme.

Tute male, lia situacio en la hotelo Imbert plenigis lin je surprizo. En diversaj okazoj, li povis konstati ke la servistoj ne sciis lian nomon. Ili nomis lin sinjoro. Ludoviko ĉiam parolis pri li tiel: “Vi avertos sinjoron… Ĉu sinjoro alvenis?” Kial tiu enigma nomado?

Cetere, post la entuziasmo de la komenco, la Imbert apenaŭ alparolis lin, kaj traktante lin kun la konsideroj ŝulditaj al bonfaranto, samtempe ili neniam zorgis pri li! Ŝajne oni konsideris lin kiel originalulon, kiu ne ŝatas ke oni lin maloportunas, kaj oni respektis lian izolecon, kvazaŭ tiu izoleco estus regulo postulita de li, kaprico de lia flanko. Unu fojon, kiam li pasis en la vestiblo, li aŭdis Gervaise kiu diris al du sinjoroj: “Li estas tia sovaĝulo!

Bone, li pensis, mi estas sovaĝulo. Kaj rezignante klarigi al si la bizaraĵojn de tiuj homoj, li daŭrigis la efektivigon de sia plano. Li nun certis, ke li ne kalkulu je la hazardo nek je malatentaĵo de Gervaise, kiun la ŝlosilo de la monŝranko neniam forlasis, kaj kiu, krome, neniam estus forportinta tiun ŝlosilon sen antaŭa mikso de la seruraj leteroj. Tiel li do agu.

Okazaĵo akcelis la aferojn, la akra kampanjo kondukita de iuj ĵurnaloj kontraŭ la Imbert. Oni ilin akuzis pri trompado.

Arsène Lupin ĉeestis la peripetiojn de la dramo, la agitiĝojn de la paro, kaj li komprenis ke plu atendante, li estis perdonta ĉion.

Kvin sinsekvajn tagojn, anstataŭ foriri je la sesa kiel kutime, li enfermiĝis en la ĉambro. Oni supozis lin elirinta. Siaflanke, li sternis sin sur la pargeto kaj gvatis la skriboĉambro de Ludoviko.

Dum la kvin tagoj, ĉar la favora cirkonstanco kiun li atendis ne okazis, li foriris meze de la nokto, tra la eta pordo kiu kondukis al la korto. Li posedis ĝian ŝlosilon.

Sed la sesan tagon, li eksciis ke la Imbert, responde al la fiaj aludoj de siaj malamikoj, proponis ke oni malfermu la monŝrankon kaj ke oni inventaru ĝin.

Tio okazos ĉi-vespere, pensis Lupin.

Kaj efektive, post la vespermanĝo, Ludoviko instaliĝis en sian skriboĉambron. Gervaise kuniĝis kun li. Ili ekfoliumis la registrojn de la monŝranko.

Unu horo pasis, kaj alia. Li aŭdis la servistojn kiuj enlitiĝis.

Nun neniu plu estis en la unua etaĝo. Noktomezo. La Imbert daŭrigis sian laboron.

– Ek, flustris Lupin.

Li malfermis sian fenestron. Ĝi rigardis al la korto, kaj la spaco, dum nokto sen luno kaj sen stelo, estis malluma. Li tiris el sia ŝranko nodŝnuron, kiun li alkroĉis al la balkona apogrelo, transpaŝis kaj senbrue lasis sin degliti, helpante sin per defluilo, ĝis la fenestro situanta malsupre de la sia. Ĝi estis tiu de la skriboĉambro, kaj la dika vualo de la remburitaj kurtenoj maskis la enon. Starante sur la balkono, li restis momenton senmova, kun atentema orelo kaj gvatema okulo.

Trankviligite de la silento, li delikate puŝis ambaŭ fenestroklapojn. Se neniu ilin estus kontrolinta, ili devus cedi sub la premo, ĉar dum la posttagmezo, li estis turninta ilian espanjoleton tiel ke ĝi ne plu eniĝu en la riglilingojn.

La fenestroklapoj cedis. Tiam, kun senfinaj zorgoj, li duonmalfermis ilin pli. Tuj kiam li povis enŝovi la kapon, li haltis. Iom da lumo filtriĝis inter la du mise kunigitaj kurtenoj; li ekvidis Gervaise kaj Ludovikon sidantaj apud la monŝranko.

Ili interŝanĝis nur parolojn malmultajn kaj mallaŭtajn, absorbite de sia laboro. Arsène kalkulis la distancon kiu disigis lin de ili, antaŭpensis la ekzaktajn movojn kiujn li devus fari por neŭtraligi ilin unu post la alia, antaŭ ol ili havus la tempon voki helpon, kaj li estis impetonta kiam Gervaise diris:

– Kiom la ĉambro malvarmiĝis de momento! Mi tuj enlitiĝos. Kaj vi?

– Mi dezirus fini.

– Fini! Sed tio daŭros la tutan nokton.

– Tute ne, unu horon maksimume.

Ŝi retiriĝis. Dudek minutoj, tridek minutoj pasis. Arsène puŝis la fenestron iom pli. La kurtenoj ektremetis. Li plu puŝis.

Ludoviko turnis sin, kaj, vidante la kurtenojn ŝveligitaj de la vento, ekstaris por fermi la fenestron…

Ne estis unu krio, eĉ ne ŝajno de lukto. Per kelkaj precizaj gestoj, kaj sen fari al li la plej etan vundon, Arsène svenigis lin, envolvis lian kapon per la kurteno, ĉirkaŭligis lin, tiel ke Ludoviko eĉ ne distingis la vizaĝon de sia agresinto.

Poste, rapide, li iris al la monŝranko, ekkaptis du paperujojn kiujn li metis subbrake, eliris la skriboĉambron, malsupreniris la ŝtuparon, trairis la korton, kaj malfermis la servistan pordon. Veturilo parkadiĝis en la strato.

– Prenu tion unue, li diris al la koĉero kaj sekvu min.

Li reiris ĝis la skriboĉambro. Per du iroj-reiroj ili malplenigis la monŝrankon. Poste Arsène supreniris en sian ĉambron, demetis la ŝnuron, forviŝis ĉiun spuron de sia paso.

Estis finite.

Kelkajn horojn poste, Arsène Lupin, helpate de sia kunulo, ekzamenis la enhavon de la paperujoj. Li spertis neniun desapontiĝon, kiel prognozite, konstatante ke la riĉeco de la Imbert ne havas la egecon kiun oni atribuas al ĝi. La milionoj kalkuliĝis ne centope, eĉ ne dekope. Sed fine, la tuto ankoraŭ formis tre respektindan sumon, kaj ili estis bonegaj valoroj, obligacioj de fervojkompanioj, akcioj Urbo-Parizo, ŝtataj fondusoj, Suezo, minoj de Nord, ktp.

Li deklaris sin kontenta.

– Certe, li diris, estos akra rubo kiam alvenos la tempo negoci. Oni kolizios al vendorajtoj, kaj necesos pli ol unufoje forvendi por aĉa prezo. Ne gravas, kun tiu unua profito, mi ja intencas vivi kiel mi volas… kaj realigi kelkajn revojn, kiuj kore valoras al mi.

– Kaj la cetero?

– Vi povas bruligi ĝin, etulo mia. Tiuj paperamasoj estis vantaĵo en la monŝranko. Por ni, ili estas senutilaj. Koncerne la bilojn, ni tute trankvile enfermos ilin en la murŝrankon, kaj ni atendos la oportunan momenton.

La morgaŭon, Arsène pensis ke nenia kialo malhelpas lin reiri al la hotelo Imbert. Sed la legado de la gazetoj rivelis al li tiun neatenditan novaĵon: Ludoviko kaj Germaine malaperis.

La inventaro de la monŝranko okazis tre solene. La magistratoj trovis tie, kion Arsène Lupin lasis… malmulton.

Tiaj estas la faktoj, kaj tia estas la klarigo, kiun donas por kelkaj el ili la interveno de Arsène Lupin. Mi aŭdis tiun rakonton el li mem, tagon kiam li estis konfidencema.

Tiun tagon, li promenis tien kaj reen, en mia laborkabineto, kaj liaj okuloj havis etan febron, kiun mi ne konis al ili.

– Finfine, mi diris al li, tio estas via plej bela ago, ĉu?

Sen rekte respondi, li daŭrigis:

– Estas en tiu afero nepenetreblaj sekretoj. Tiel, eĉ post la klarigo, kiun mi ĵus donis al vi, kiom da mallumoj ankoraŭ! Kial tiu fuĝo? Kial ili ne profitis la helpon kiun mi alportis al ili nevole? Estis simple diri: “La cent milionoj troviĝis en la monŝranko, ili ne plu estas tie ĉar oni ŝtelis ilin.

– Ili freneziĝis.

– Jes, ĝuste, ili freneziĝis… Aliflanke, estas vere…

– Estas vere?…

– Ne, nenion.

Kion signifis tiu deteniĝo? Li ne ĉion diris, estis videble, kaj kion li ne diris, tion li malemis diri. Mi estis scivoligita. Necesis, ke la afero estu grava por estigi heziton ĉe tia viro.

Mi starigis al li hazardajn demandojn.

– Ĉu vi ne revidis ilin?

– Ne.

– Kaj ĉu vi neniam sentis, rilate tiujn du kompatinduloj, ian kompaton?

– Mi! li bojis eksaltante.

Lia ribelo mirigis min. Ĉu mi ĝuste trafis? Mi insistis:

– Evidente. Sen vi, ili eble estus povintaj fronti la danĝeron… aŭ almenaŭ foriri kun plenigitaj poŝoj.

– Rimorsojn, ja tion vi atribuas al mi, ĉu ne?

– Damne!

Li violente frapis sur mian tablon.

– Tiel, laŭ vi, mi devus havi rimorsojn, ĉu?

– Nomu tion rimorsoj aŭ bedaŭroj, alivorte iun senton…

– Iun senton por homoj…

– Por homoj, al kiuj vi ŝtelis monriĉaĵon.

– Kiun monriĉaĵon?

– Tamen… tiujn du aŭ tri stakojn da biloj…

– Tiujn du aŭ tri stakojn da biloj! Mi ŝtelis al ili amasojn da biloj, ĉu ne? parton de ilia heredaĵo? Jen mia kulpo? jen mia krimo?

« Sed fulmotondro, kara mia, ĉu vi ne do divenis, ke tiuj biloj estas falsaj?… ĉu vi aŭdas?

« ILI ESTIS FALSAJ!

Mi rigardis lin, konsternite.

– Ĉu falsaj, la kvar aŭ kvin milionoj?

– Falsaj, li ekkriis furioze, falsegaj! Falsaj, la obligacioj, la Urboj-Parizoj, la ŝtataj fondusoj, papero, nur papero! Ne unu groŝon, mi eltiris ne unu groŝon el la tuta bloko! Kaj vi petas al mi, ke mi havu rimorsojn, ĉu? Sed ja ili havu rimorsojn! Ili superruzis min kiel vulgaran naivulon! Ili prirabis min kiel la lastan dupon, kaj la plej stultan!

Lin agitis reala kolero, farita el rankoro kaj vundita memdigno.

– Sed, dekomence ĝisfine, mi havis la malavantaĝon tuj de la unua horo! Ĉu vi scias la rolon kiun mi ludis en tiu afero, aŭ pliĝuste la rolon kiun ili ludigis al mi? Tiun de André Brawford!

Jes, kara mia, kaj mi nenion vidis!

« Nur poste, per la gazetoj, kaj rilatigante kelkajn detalojn, mi ekkomprenis tion. Dum mi ŝajnigis la bonfaranton, la sinjoron kiu riskis sian vivon por eltiri onin el la grifo de la apaĉoj, siaflanke, ili prezentis min kvazaŭ unu el la Brawford!

« Ĉu tio ne estas admirinda? Tiu originalulo kiu havis sian ĉambron en la dua etaĝo, tiu sovaĝulo kiun oni montris de for, li estis Brawford, kaj Brawford, li estis mi! Kaj danke al mi, danke al la fido, kiun mi sugestis sub la nomo Brawford, la bankistoj pruntedonis, kaj la notarioj instigis siajn klientojn pruntedoni!

Kia lernejo por komencanto, ĉu ne? Ha! mi ĵuras al vi, ke la leciono utilis al mi!

Li abrupte haltis, ekkaptis mian brakon, kaj diris al mi per incitegita tono, en kiu, tamen, oni facile sentis nuancojn da ironio kaj admiro, li diris al mi tiun nekredeblan frazon:

– Kara mia, nuntempe, Gervaise Imbert ŝuldas al mi mil kvincent frankojn!

Tujtuj, mi ne povis malhelpi min ridi. Tio vere estis elstara bufonaĵo. Kaj li mem sincere ekgajis.

– Jes, kara mia, mil kvincent frankojn! Mi ne nur ne enspezis la unuan centimon de mia salajro, sed ankaŭ ŝi depruntis de mi mil kvincent frankojn! Ĉiujn miajn monŝparojn de junulo! Kaj ĉu vi scias kial? Mi defias vin diveni… por siaj malriĉuloj! Tiel kiel mi diras al vi! por laŭdiraj malfeliĉuloj, kiujn ŝi helpis kaŝe de Ludoviko!

« Kaj mi partoprenis tion! Estas relative komike, ĉu?

Arsène Lupin prifriponita je mil kvincent frankoj, kaj prifriponita de la bona virino al kiu li ŝtelis kvar milionojn da falsaj biloj! Kaj kiom da kombinoj, klopodoj kaj geniaj ruzoj mi bezonis por alveni al tiu bela rezulto!

« Jen la sola fojo, ke mi estis superruzita en mia vivo. Sed diable! tia mi ja estis tiun fojon, kaj se tiel diri, grandpreze!…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.