La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6: La kera sepo

Staras demando kaj ĝi ofte estis starigita al mi: “Kiel mi konis Arsène'on Lupin'on?”

Neniu dubas, ke mi konas lin. La detaloj kiujn mi akumulas pri tiu surpriza viro, la nerefuteblaj faktoj kiujn mi eksponas, la novaj pruvoj kiujn mi alportas, la interpreto kiun mi donas pri kelkaj agoj kies eksterajn manifestaĵojn sole oni vidis sen penetri iliajn sekretajn kialojn nek ilian nevideblan mekanismon, ĉio tio ja pruvas, krom intimecon kiun la ekzisto mem de Lupin neebligis, almenaŭ amikajn rilatojn kaj daŭrajn konfidencojn.

Sed kiel mi konis lin? De kie venas mia favoro esti lia historiografo? Kial mi kaj ne alia?

La respondo estas facila: nur hazardo prezidis elekton, kie mia merito neniel partoprenis. Hazardo lokis min sur lian vojon. Hazarde mi estis enmiksita en unu el liaj plej strangaj kaj misteraj aventuroj, hazarde fine mi estis aktoro en dramo, kies mirinda enscenigisto li estis, malluma kaj kompleksa dramo, trafita de tiaj peripetioj, ke mi sentas ian embarason komencante ĝian rakonton.

La unua akto okazas dum tiu fama nokto de la 22-a al la 23- a de junio, pri kiu oni tiom parolis. Kaj miaflanke, tion ni tuj diru, mi atribuas la iom nenormalan konduton, kiun mi havis tiuokaze, al la tre aparta spiritostato en kiu mi estis reirante hejmen. Ni vespermanĝis inter amikoj en la restoracio de la Kaskado, kaj, la tutan vesperon, dum ni fumis kaj la cigana orkestro ludis melankoliajn valsojn, ni parolis nur pri krimoj kaj ŝteloj, pri timigaj kaj mallumaj intrigoj. Tio ĉiam estas malbona preparo al dormo.

La Saint-Martin foriris aŭte, Jean Daspry – tiu ĉarma kaj facilanima Daspry, kiu ses monatojn poste estos tiel tragike mortigita ĉe la Maroka landlimo – Jean Daspry kaj mi revenis piede en la malhela kaj varma nokto. Kiam ni alvenis antaŭ la etan hotelon, en kiu mi loĝis de unu jaro en Neuilly, sur la bulvardo Maillot, li diris al mi:

– Ĉu vi neniam timas?

– Kia ideo!

– Damne, tiu pavilono estas tiel izolita! neniuj najbaroj… forlasitaj terenoj… Vere, mi ne estas poltrono, kaj tamen…

– Nu! gaja vi estas!

– Ho! mi diras tion kiel mi dirus alion. La Saint-Martin impresis min per siaj historioj pri rabistoj.

Preminte mian manon, li malproksimiĝis. Mi prenis mian ŝlosilon kaj malfermis.

– Pa! mi flustris. Antonio forgesis lumigi kandelon.

Kaj subite mi rememoris: Antonio forestis, mi forpermesis lin.

Tuj, la ombro kaj la silento iĝis malagrablaj al mi. Mi supreniris ĝis mia ĉambro, palpe, plejeble rapide, kaj senprokraste, male de mia kutimo, mi turnis la ŝlosilon kaj puŝis la riglilon. Poste mi eklumigis.

La kandela flamo reakirigis al mi la memregadon. Tamen mi singardeme detiris el ĝia ingo mian revolveron, longpafdistancan dikan revolveron, kaj mi metis ĝin apud mian liton. Tiu zorgo fintrankviligis min. Mi enlitiĝis kaj, kiel ordinare, por endormiĝi, mi prenis sur la noktotablo la libron, kiu tie atendis min ĉiuvespere.

Mi estis tre mirigita. Anstataŭ la papertranĉilo, per kiu mi markis ĝin la hieraŭon, troviĝis koverto, sigelita de kvin sigeloj el ruĝa vakso. Mi vigle ekkaptis ĝin. Ĝi surhavis kiel adreson miajn nomon kaj antaŭnomon, akompanitajn de tiu mencio: “Urĝa.”

Letero! letero je mia nomo! Kiu povis meti ĝin ĉi-loken?

Iom nervoza, mi ŝiris la koverton kaj legis: “De la momento kiam vi estos malferminta tiun leteron, kio ajn okazos, kion ajn vi aŭdos, ne plu moviĝu, ne faru geston, ne ekĵetu krion. Se ne, vi estas perdita.

Ankaŭ mi ne estas poltrono, kaj, tiel bone kiel aliulo, mi scias min teni antaŭ reala danĝero, aŭ rideti pro ĥimeraj riskoj, per kiuj teruriĝas nia imago. Sed mi ripetas, mi estis en nenormala spiritostato, pli facile impresebla, ege nervoza. Kaj cetere, ĉu ne estis en ĉio ĉi io konfuziva kaj neklarigebla, kiu emociigus la animon de la plej maltima?

Miaj fingroj febre premis la paperan folion, kaj miaj okuloj relegis senĉese la minacajn frazojn… “Ne faru geston… ne ekĵetu krion… se ne vi estas perdita…” Nu do! mi pensis, tio estas iu ŝerco, sulta farso.

Mi estis ridonta, mi eĉ volis laŭte ridi. Kiu malhelpos min?

Kiu sendecida timo stringis al mi la gorĝon?

Almenaŭ mi blovestingos la kandelon. Ne, mi ne povis ĝin blovestingi. “Neniun geston, aŭ vi estas perdita”, estis skribite.

Sed kial lukti kontraŭ tiaj memsugestoj ofte pli nerezisteblaj ol la plej precizaj faktoj? Necesis nur fermi la okulojn. Mi fermis la okulojn.

Samtempe, mallaŭta bruo pasis en la silento, poste krakoj.

Kaj tio devenis, ŝajnis al mi, de apuda ĉambrego, kie mi instalis mian laboran kabineton, kaj el kiu mi estis disigita nur de la antaŭĉambro.

La alprokimiĝo de reala danĝero ekscitegis min, kaj mi havis la impreson ke mi tuj ekstaros, ekprenos mian revolveron, impetos en la ĉambregon. Sed mi ne ekstaris: fronte al mi, unu el la kurtenoj de la maldekstra fenestro estis moviĝinta.

Dubo neeblis: ĝi estis moviĝinta. Ĝi moviĝis ankoraŭ! Kaj mi vidis – ho! mi vidis tion klare – ke estas inter la kurtenoj kaj la fenestro, en tiu tro mallarĝa spaco, homan formon, kies dikeco malpermesis al la ŝtofo rekte fali.

Kaj la estulo ankaŭ vidis min, certe li vidis min tra la tre larĝaj maŝoj de la ŝtofo. Tiam mi ĉion komprenis. Dum la aliaj forportis sian stelaĵon, lia misio estis reteni min. Ĉu ekstari? Ĉu ekpreni revolveron? Neeble… Li estis tie! Je la plej eta gesto, je la plej eta krio, mi estis perdita.

Forta frapo skuis la domon, sekvata de frapetoj duope aŭ triope grupigitaj, kiel tiuj de martelo kiu batas najlojn kaj resaltas. Aŭ almenaŭ jen kion mi imagis, en la konfuzo de mia cerbo. Kaj aliaj bruoj interkruciĝis, vera frakaso kiu pruvis ke oni ne ĝenas sin, kaj ke oni agas tute sekure.

Oni pravis: mi ne moviĝis. Ĉu tio estis malkuraĝo? Ne, pliĝuste neniiĝo, kompleta nekapablo movi nur unu membron.

Saĝo ankaŭ, ĉar fine, kial lukti? Malantaŭ tiu viro estis dek aliaj, kiuj venus je lia voko. Ĉu mi riskos mian vivon por savi kelkajn tapiŝojn kaj kelkajn bagatelajn ornamaĵojn?

Kaj la tutan nokton tiu torturo daŭris. Netolerebla torturo, terura angoro! La bruo interrompiĝis, sed mi ne ĉesigis atendi, ke li rekomencus. Kaj la viro! la viro kiu gvatis min, armon enmane! Mia timigita rigardo ne forlasis lin. Kaj mia koro batis, kaj ŝvito rojis el mia frunto kaj el mia tuta korpo!

Kaj subite neeldirebla feliĉo invadis min: laktista aŭto, kies veturan bruon mi bone konis, pasis sur la bulvardo, kaj mi samtempe havis la impreson, ke aŭroro enŝoviĝis inter la fermitaj persienoj, kaj ke iom da taglumo ekstere miksiĝis al ombro.

Kaj la taglumo enriis la ĉambron. Kaj aliaj aŭtoj pasis. Kaj ĉiuj noktaj fantomoj svenis.

Tiam mi alŝovis brakon al la tablo, malrapide, inside.

Kontraŭe nenio moviĝis. Mi markis per la okuloj la kurtenan faldon, la precizan lokon kie necesis celi, mi ekzakte kalkulis la movojn kiujn mi devis fari, kaj, rapide, mi mankaptis mian revolveron kaj pafis.

Mi saltis el la lito kun liberiĝa krio, kaj mi impetis al la kurteno. La ŝtofo estis tratruita, la vitro estis tratruita.

Koncerne la viron, mi ne povis trafi lin… pro tiu bona kialo, ke estis neniu.

Neniu! Tiel, la tutan nokton, mi estis hipnotigita de faldo de la kurteno! Kaj dumtempe, latronoj… Furioze, per strebo kiun nenio povus halti, mi turnis la ŝlosilon en la seruro, malfermis la pordon, trairis la antaŭĉambron, malfermis alian pordon, kaj alkuris en la ĉambregon.

Sed stuporo alnajlis min sur la sojlo, anhelantan, konsternitan, ankoraŭ pli mirigitan ol mi estis pro la neesto de la viro: nenio estis malaperinta. Ĉiuj aferoj, kiujn mi supozis forprenitaj: mebloj, pentraĵoj, malnovaj veluroj kaj malnovaj silkoj, ĉiuj tiuj aferoj estis en sia loko!

Nekomprenebla spektaklo! Mi ne povis kredi miajn okulojn! Tamen tiu frakaso, tiuj transloĝigaj bruoj? Mi rondiris tra la ĉambro, mi inspektis la murojn, mi starigis la inventaron de ĉiuj tiuj objektoj, kiujn mi tiel bone konis. Nenio malestis!

Kaj kio plej konsternis min, tio estis ke ankaŭ nenio rivelas la pason de la rabistoj, neniu indico, neniu delokita seĝo, neniu piedsigno.

Nu, nu, mi pensis, prenante mian kapon ambaŭmane, mi ne tamen estas frenezulo! Mi ja aŭdis!…

Centimetron post centimetro, per la plej detalaj esploraj procedoj, mi ekzamenis la ĉambregon. Tio estis vana. Aŭ pliĝuste… sed ĉu mi povis konsideri tion kiel malkovron? Sub eta persa tapiŝo ĵetita sur la plankon, mi plukis karton, ludkarton. Ĝi estis kera sepo, sama kiel ĉiuj keraj sepoj de la francaj ludkartaroj, sed kiu altiris mian atenton pro iom kurioza detalo. La ekstrema pinto de ĉiu el la sep ruĝaj korformaj markoj, estis borita de truo, la ronda kaj regula truo kiun estus farinta la ekstremaĵo de grifelo.

Jen ĉio. Unu karto kaj unu letero trovita en libro. Krom tio, nenio. Ĉu tio estis sufiĉa por aserti, ke mi ne estis viktimo de sonĝo?

La tutan tagon, mi daŭrigis miajn esplorojn en la salono. Ĝi estis granda ĉambro misproporcia kun la malvasteco de la hotelo, kaj kies ornamado atestis la bizaran guston de tiu, kiu ĝin konceptis. La planko estis farita el mozaiko da buntaj ŝtonetoj, formante larĝajn simetriajn desegnojn. La sama mozaiko tegis la murojn, aranĝite laŭ paneloj: pompejaj alegorioj, bizancaj komponaĵoj, mezepokaj freskoj. Iu Bakĥo rajdis barelon. Imperiestro ore kronita, kun blanka barbo, tenis glavon en la dekstra mano.

Tute supre, iom kiel ateliero, malfermiĝis la unika kaj vasta fenestro. Ĉar tiu fenestro estis ĉiam malfermita dumnokte, estis probable ke la homoj pasis tra tie, helpe de ŝtupetaro. Sed, ankoraŭ tiukaze, neniu certeco. La ŝtupetaraj fostoj estus devintaj lasi spurojn sur la argilera grundo de la korto: tute ne estis. La herbo de la forlasita tereno, kiu ĉirkaŭis la hotelon, kredeble estintus freŝe tretita: tia ĝi ne estis.

Mi konfesas, ke mi ne intencis turni min al la polico, tiel senenhavaj kaj absurdaj estis la faktoj, kiujn mi devus eksponi.

Oni primokus min. Sed la postmorgaŭon, okazis mia tago de kroniko en Gil Blas, kie mi tiam skribis. Obsedite de mia aventuro, mi komplete rakontis ĝin.

La artikolo ne restis nerimarkita, sed mi ja vidis, ke oni ne multe taksas ĝin serioza, kaj ke oni pli volonte konsideras ĝin kiel fantazion ol realan historion. La Saint-Martin ŝercis pri mi.

Daspry, tamen, kiu ne malhavis ian kompetentecon pri tiuj fakoj, venis al mi, sciiĝis pri la afero kaj studis ĝin… sen pli da suceso cetere.

Nu, dum unu el la sekvantaj matenoj, la sonorilo de la kradopordo tintis, kaj Antonio venis averti min, ke sinjoro deziras paroli al mi. Li ne volis doni sian nomon. Mi petis de li supreniri.

Li estis viro proksimume kvardekjara, malhelhara, kun vigla vizaĝo, kaj kies vestaĵoj, puraj sed eluzitaj, signis elegantecan zorgon, kiu kontrastis kun liaj iom vulgaraj manieroj.

Senpere, li diris al mi – per raŭka voĉo, kun akĉentoj kiuj konfirmis al mi la socian situacion de la ulo:

– Sinjoro, dumvojaĝe, en kafejo, Gil Blas hazarde trafis miajn okulojn. Mi legis vian artikolon. Ĝi interesis min… multe.

– Mi dankas vin.

– Kaj mi revenis.

– Ha!

– Jes, por paroli al vi. Ĉu ĉiuj faktoj, kiujn vi rakontis, estas ekzaktaj?

– Absolute ekzaktaj.

– Ĉu ne estas unu sola, kiu estas el via imago?

– Ne unu sola.

– Tiukaze, mi eble havus sciigojn por liveri al vi.

– Mi aŭdas vin.

– Ne.

– Kiel, ne?

– Antaŭ ol paroli, necesas ke mi kontrolu ĉu ili estas ĝustaj.

– Kaj por ilin kontroli?

– Necesas ke mi restu sola en tiu ĉambro.

Mi rigardis lin kun surprizo.

– Mi ne bone vidas…

– Tio estas ideo, kiun mi havis legante vian artikolon.

Kelkaj detaloj elmontras vere eksterordinaran koincidon kun alia aventuro, kiun hazardo rivelis al mi. Se mi eraris, estas preferinde ke mi restu silenta. Kaj la unika rimedo por tion scii, estas resti sola…

Kio estis malantaŭ tiu propono? Poste mi rememoris, ke formulante ĝin la viro havas malkvietan mienon, esprimon de anksia fizionomio. Sed, en la nuna momento, kvankam iom surprizite, mi trovis nenion precipe nenormala en lia peto. Kaj plie, tia scivolo spronis min!

Mi respondis:

– Konsentite. Kiom da tempo vi bezonas?

– Ho! tri minutojn, ne pli. Post tri minutoj, mi revenos al vi.

Mi eliris la ĉambron. Malsupre, mi elpoŝigis mian horloĝon.

Unu minuto pasis. Du minutoj… Kial do mi sentis min korpremita? Kial tiuj momentoj ŝajnis al mi pli solenaj ol aliaj?

Du minutoj kaj duono… Du minutoj kaj tri kvaronoj… Kaj subite pafo tondris.

En kelkaj saltoj mi suprengrimpis la ŝtupojn kaj mi eniris.

Horora ekkrio eliĝis el mi.

Meze de la ĉambro la viro sterniĝis, senmova, kuŝanta sur la maldekstra flanko. Sango fluis el lia kranio, miksita kun cerbaj ŝirpecoj. Apud lia pugno, revolvero tute fumanta.

Konvulsio ekskuis lin, kaj ĉio finiĝis.

Sed ankoraŭ pli ol tiu terura spektaklo, io frapis min, io pro kio mi ne tuj vokis helpon, kaj pro kio mi ne ekgenuis por vidi ĉu la viro spiras. Du paŝojn apud li, surplanke, estis kera sepo!

Mi plukis ĝin. La sep ekstremaĵoj de la sep ruĝaj markoj, estis boritaj de truo…

Duonhoron poste, la polica komisaro de Neuilly alvenis, kaj tiam la jurmedicinisto, kaj tiam la Sekureca estro, S-ro Dudouis. Mi ja detenis min tuŝi la kadavron. Nenio povis falsi la unuajn konstatojn.

Ili estis mallongaj, des pli mallongaj, ke unue oni malkovris nenion, aŭ malmulton. En la poŝoj de la mortinto, neniun legitimaĵon, sur lia tolaĵo neniun nomon, sur lia vesto neniun inicialon. Entute, ne unu indicon ebligantan determini lian identecon. Kaj en la ĉambro, la sama ordo kiel antaŭe. La mebloj ne estis movitaj, kaj la objektoj konservis sian antaŭan pozicion. Tamen tiu viro ne venis al mia hejmo kun la unika intenco sin mortigi, kaj ĉar li taksis mian domon pli taŭga ol iu alia, por lia suicido! Necesis, ke motivo decidigu lin al tiu malespera ago, kaj ke tiu motivo mem rezultu el nova fakto, konstatita de li dum la tri minutoj, kiujn li pasigis sola.

Kiu fakto? Kion li vidis? Kion li eltrovis? Kiun teruran sekreton li penetris? Nenia supozo eblis.

Sed lastmomente, okazis incidento, kiu ŝajnis al ni konsiderinde interesa. Kiam du agentoj malleviĝis por preni la kadavron kaj forporti ĝin sur brankardo, ili ekrimarkis ke la maldekstra mano, ĝis tiam fermita kaj rigida, malstreĉiĝis, kaj ke vizitkarto, tute ĉifita, eliĝis el ĝi.

Tiu karto surhavis: Georgo Andermatt, 37 strato Berri.

Kion tio signifis? Georgo Andermatt estis grava bankestro en Parizo, fondinto kaj prezidanto de tiu Kontoro de la Metaloj, kiu donis tian impulson al la franciaj metalurgiaj industrioj. Li ĝuis luksan vivon, posedis kaleŝon, aŭtomobilon, vetkuran ĉevalejon. Liaj kunsidoj estis tre frekventitaj kaj oni citis S-inon Andermatt pro ŝia gracieco kaj ŝia beleco.

– Ĉu tio estus la nomo de la mortinto? mi murmuris.

La Sekureca estro sin klinis:

– Tio ne estas li. S-ro Andermatt estas viro pala kaj iom grizhara.

– Sed tiam, kial tiu karto?

– Ĉu vi havas telefonon, sinjoro?

– Jes, en la vestiblo. Se vi bonvolas akompani min.

Li serĉis en la adresaro kaj petis la 415-21.

– Ĉu S-ro Andermatt estas hejme? Bonvolu diri al li, ke S-ro Dudouis petas lin plej haste ĉe 102 bulvardo Maillot. Tio urĝas.

Dudek minutojn poste, S-ro Andermatt eliĝis el sia aŭtomobilo. Oni eksponis al li la kialojn, kiuj necesis lian intervenon, poste oni kondukis lin antaŭ la kadavron.

Li havis sekundon da emocio, kiu kuntiris lian vizaĝon, kaj eldiris mallaŭte, kvazaŭ li parolus kontraŭvole:

– Stefano Varin.

– Ĉu vi konas lin?

– Ne… aŭ almenaŭ jes… sed nur laŭvide. Lia frato…

– Ĉu li havas fraton?

– Jes, Alfredo Varin… Lia frato iam venis peti min… mi ne plu scias pri kio…

– Kie li loĝas?

– La du fratoj loĝis kune… ĉe la strato de Provenco, mi kredas.

– Kaj vi ne suspektas la kialon, pro kiu ĉi tiu sin mortigis?

– Tute ne.

– Tamen tiu karto, kiun li tenis enmane?… Via karto kun via adreso!

– Mi komprenas nenion. Tio videble estas nur hazardo, kiun la enketo klarigos.

Hazardo ĉiukaze ja kurioza, mi pensis, kaj mi sentis ke ni ĉiuj spertas la saman impreson.

Tiun impreson mi retrovis en la morgaŭaj gazetoj, kaj ĉe ĉiuj el miaj amikoj kun kiuj mi interparolis pri la aventuro.

Meze de la misteroj kiuj komplikis ĝin, post la duobla malkovro, tiel konsterna, de tiu kera sepo sepfoje truita, post la du eventoj, tiel enigmaj unu kiel la alia, kies okazejo mia domo estis, tiu karto ŝajnis fine promesi iom da lumo. Danke al ĝi oni alvenus al la vero.

Sed, male de la prognozoj, S-ro Andermatt donis nenian indikaĵon.

– Mi diris kion mi sciis, li ripetis. Kion plian oni volas? Mi estas la unua mirigita, ke tiu karto estis trovita tie, kaj mi atendas kiel ĉiuj, ke tiu punkto estu klarigita.

Ĝi ne estis tia. La enketo elmontris, ke la fratoj Varin, svisdevenaj, havis sub malsamaj nomoj tre tumultan vivon, frekventante drinkejaĉojn, en kontakto kun tuta bando da fremduloj, pri kiu la polico zorgis, kaj kiu disiĝis post serio da rompŝteladoj, en kiuj lia partopreno estis demonstrita nur poste. Ĉe la numero 24 de la strato de Provenco, kie la fratoj Varin efektive loĝis ses jarojn antaŭe, oni ne sciis, kio li fariĝis.

Mi konfesas miaflanke, ke tiu afero ŝajnis tiel implikita, ke mi ne multe kredis je la eblo de solvo, kaj mi klopodis ne plu pensi pri ĝi. Sed Jean Daspry, male, kiun mi multe vidis tiuepoke, ĉiutage pli pasiiĝis.

Li estis tiu, kiu sciigis al mi tiun eĥon de fremda ĵurnalo, kiun la tuta gazetaro ripetis kaj komentis: “Oni baldaŭ okazigos, en la ĉeesto de la Imperiestro, kaj en loko kiun oni tenos sekreta ĝis la lasta minuto, la unuajn provojn de submarŝipo, kiu devas revoluciigi la estontajn kondiĉojn de la mara milito. Maldiskretaĵo rivelis al ni ĝian nomon: ĝi nomiĝas la Kera Sepo.

La Kera Sepo? Ĉu tio estis hazarda koincido? Aŭ ĉu oni starigu rilaton inter la nomo de tiu submarŝipo kaj la incidentoj pri kiuj ni parolis? Sed kian rilaton? Kio okazis ĉi tie neniel povis rilati al kio okazis tie for.

– Kion vi scias prie? diris Daspry al mi. La plej malsamaj efikoj ofte devenas de unika kaŭzo.

La postmorgaŭon, alia eĥo alvenis al ni: “Oni pretendas, ke la planoj de la Kera Sepo, la submarŝipo kies elprovoj tre baldaŭ okazos, estis plenumitaj de francaj inĝenieroj. Tiuj inĝenieroj, vane petinte la subtenon de siaj samlandanoj, estus turnintaj sin poste, sen pli da sukceso, al la angla Admiralitato. Ni sciigas tiujn novaĵojn sen garantio.

Mi ne aŭdacas insisti pri faktoj denature plej tiklaj, kaj kiuj kaŭzis, oni ankoraŭ memoras, tiel konsiderindan emocion.

Tamen, ĉar ĉiu danĝero de komplikiĝo estas flankenmetita, mi ja parolu pri la artikolo de Écho de France, kiu tiam estigis multan bruon, kaj kiu ĵetis sur la aferon de la Kera Sepo, kiel oni nomis ĝin, kelkajn klarigojn… nebulajn.

Jen ĝi, tia kia ĝi aperis sub la subskribo Salvatoro:

LA AFERO DE LA “KERA SEPO”

ANGULO DE LA VUALO LEVITA.

“Ni estos mallongaj. Antaŭ dek jaroj, juna industria inĝeniero, Ludoviko Lacombe, deziranta dediĉi siajn tempon kaj riĉon al la studoj kiujn li daŭrigis, demisiis kaj luis, ĉe la numero 102 de la bulvardo Maillot, etan hotelon kiun itala grafo antaŭ nelonge konstruigis kaj ornamigis. Pere de du uloj, la fratoj Varin, el Laŭzano, el kiuj unu asistis lin kiel pretigisto dum liaj eksperiencoj, kaj la alia serĉis al li komanditantojn, li interrilatis kun S-ro Georgo Andermatt, kiu ĵus fondis la Kontoron de la Metaloj.

Post pluraj interparoloj, li sukcesis interesi lin al projekto de submarŝipo pri kio li laboris, kaj estis konsentite, ke tuj de la definitiva elfaro de la inventaĵo, S-ro Andermatt uzos sian influon por obteni el la Mararmea ministrejo serion da provoj.

Dum du jaroj, Ludoviko Lacombe asidue frekventis la hotelon Andermatt kaj submetis al la bankestro la perfektigojn, kiujn li alportis al sia projekto, ĝis la tago kiam, mem kontenta pri sia laboro, trovinte la definitivan formulon kiun li serĉis, li petis al S-ro Andermatt ekigi la demarŝojn.

Tiun tagon, Ludoviko Lacombe vespermanĝis ĉe la familio Andermatt. Li foriris, vespere, ĉirkaŭ la dek unua kaj duono.

De tiam, oni ne plu revidis lin.

Relegante la tiamajn gazetojn, oni vidus ke la familio de la junulo alvokis la justicon kaj la prokuroraro malkvietiĝis. Sed oni atingis neniun certon, kaj estis ĝenerale koncedite ke Ludoviko Lacombe, konsiderata kiel originala kaj lunatika fraŭlo, forvojaĝis sen averti iun ajn.

Ni agnosku tiun hipotezon… neverŝajnan. Sed staras demando, plej grava por nia lando: kio fariĝis la planoj de la submarŝipo? Ĉu Ludoviko Lacombe forportis ilin? Ĉu ili estas detruitaj?

El la tre serioza enketo kiun ni kondukis, rezultas ke tiuj planoj ekzistas. La fratoj Varin havis ilin en la manoj. Kiel? Ni ne ankoraŭ povis tion demonstri, samkiel ni ne scias kial ili ne prefere provis ilin vendi. Ĉu ili timis, ke oni demandos al ili, kiel ili ekposedis ilin? Ĉiuokaze, tiu timo ne daŭris, kaj ni povas tutcerte aserti tion: la planoj de Ludoviko Lacombe estas la propraĵo de fremda potenco, kaj ni povas publikigi la korespondon interŝanĝitan tiurilate inter la fratoj Varin kaj la reprezentanto de tiu potenco. Nuntempe la Kera Sepo imagita de Ludoviko Lacombe estas realigata de niaj najbaroj.

Ĉu la realo respondos al la optimismaj prognozoj de tiuj, kiuj estis enmiksitaj en tiun perfidon? Ni havas, por esperi la malon, kialojn kiujn la okazontaĵo, ni dezirus tion kredi, ne trompos.”

Kaj postskribo aldonis:

Lastminute. – Ni prave esperis. Niaj privataj informoj ebligas nin anonci, ke la elprovoj de la Kera Sepo ne estis kontentigaj. Iom probablas, ke al la planoj liveritaj de la fratoj Varin, mankis la lasta dokumento alportita de Ludoviko Lacombe al S-ro Andermatt la vesperon de lia malapero, dokumento nepre necesa al la tuta kompreno de la projekto, ia resumo kie oni trovas la definitivajn konkludojn, la taksadojn kaj la mezurojn enhavitajn en la aliaj paperoj. Sen tiu dokumento, la planoj estas nekompletaj; samkiel sen la planoj, la dokumento estas senutila.

Do ankoraŭ estas la tempo agi kaj repreni, kio apartenas al ni. Por tiu malfacilega tasko, ni multe kalkulas je la helpo de S-ro Andermatt. Li bonvole klarigos la nekompreneblan konduton, kiun li havis dekomence. Li diros ne nur kial li ne rakontis, kion li sciis je la momento de la suicido de Stefano Varin, sed ankaŭ kial li neniam rivelis la malaperon de la paperoj, kiujn li jam konis. Li diros kial, de ses jaroj, li gvatigas la fratojn Varin de agentoj je sia servo.

Ni atendas de li, ne parolojn, sed agojn. Se ne…

La minaco estis abrupta. Sed en kio ĝi konsistis? Kiun preman rimedon Salvatoro, la aŭtoro… anonima de la artikolo, havis sur Andermatt?

Svarmo da raportistoj sturmis la bankestron, kaj, dek intervjuoj esprimis la malestimon, kun kiu li respondis al tiu truda voko. Post kio, la gazetisto de Écho de France rebatis per tiuj tri linioj: “Vole nevole, S-ro Andermatt estas, ekde nun, nia kunlaboranto en la tasko, kiun ni entreprenas.

La tagon kiam aperis tiu repliko, Daspry kaj mi vespermanĝis kune. Dum la vespero, kun la gazetoj sternitaj sur mia tablo, ni pridiskutis la aferon kaj ekzamenis ĉiujn ĝiajn aspektojn kun tia inciteco, kian oni spertus senfine marŝante en mallumo kaj ĉiam koliziante kontraŭ la samaj obstakloj.

Kaj subite, sen ke mia servisto avertis min, sen ke la sonorilo tintis, la pordo malfermiĝis, kaj virino eniris, kovrite de dika vualo.

Mi tuj ekstaris kaj antaŭeniris. Ŝi diris al mi:

– Ĉu vi, sinjoro, loĝas tie?

– Jes, sinjorino, sed mi konfesas al vi…

– La kradopordo sur la bulvardo ne estis fermita, ŝi klarigis.

– Sed pri la pordo de la vestiblo?

Ŝi ne respondis, kaj mi pensis, ke ŝi kredeble ĉirkaŭiris per la servista ŝtuparo. Ĉu ŝi do konis la vojon?

Ekestis silento iom embarasa. Ŝi rigardis Daspry.

Kontraŭvole, kiel mi estus farinta en salono, mi prezentis lin.

Poste mi petis al ŝi eksidi kaj eksponi al mi la celon de sia vizito.

Ŝi demetis sian vualon kaj mi vidis, ke ŝi estas brunhara, kun harmonia vizaĝo, kaj, krom tre bela, kun senfina ĉarmo kiu ĉefe devenis de ŝiaj okuloj, gravaj kaj doloraj okuloj.

Ŝi simple diris:

– Mi estas sinjorino Andermatt.

– Sinjorino Andermatt! mi ripetis, pli kaj pli mirigite.

Nova silento, kaj ŝi daŭrigis per kvieta voĉo, kaj kun mieno plej trankvila:

– Mi venas pro tiu afero… kiun vi scias. Mi pensis, ke mi eble povos ricevi ĉe vi kelkajn informojn…

– Dio mia, sinjorino, mi konas pri ĝi ne pli ol kion diris la gazetoj. Bonvolu precizigi kiel mi povas utili al vi.

– Mi ne scias… Mi ne scias…

Nur tiam mi havis la intuicion, ke ŝia kvieto estas falsa, kaj ke, malantaŭ tiu mieno de perfekta sekureco, sin kaŝis granda konfuzo. Kaj ni silentis, tiel ĝenataj unu kiel la alia.

Sed Daspry, kiu ne ĉesigis observi ŝin, alproksimiĝis kaj diris al ŝi:

– Ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi starigu al vi kelkajn demandojn?

– Ho! jes, ŝi ekkriis, tiel mi parolos.

– Vi parolos… kiuj ajn estas tiuj demandoj?

– Kiuj ajn ili estas.

Li pripensis kaj eldiris:

– Ĉu vi konas Ludovikon Lacombe?

– Jes, pere de mia edzo.

– Kiam vi vidis lin lastfoje?

– La vesperon, kiam li vespemanĝis en nia hejmo.

– Tiun vesperon, ĉu nenio pensigis al vi, ke vi ne plu revidos lin?

– Ne. Li ja aludis vojaĝon en Rusio, sed tiel svage!

– Vi do planis revidi lin, ĉu?

– La postmorgaŭon, por vespermanĝi.

– Kaj kiel vi klarigas tiun malaperon?

– Mi ne klarigas ĝin.

– Kaj S-ro Andermatt?

– Tion mi ne scias.

– Tamen…

– Ne demandu al mi pri tio.

– La artikolo de Écho de France ŝajnas diri…

– Kion li ŝajnas diri, estas ke la fratoj Varin ne estas fremdaj al tiu malapero.

– Ĉu tio estas via opinio?

– Jes.

– Sur kio baziĝas via konvinko?

– Forlasante nin, Ludoviko Lacombe portis tekon, kiu enhavis ĉiujn paperojn rilatajn al lia projekto. Du tagojn poste, estis inter mia edzo kaj unu el la fratoj Varin, tiu vivanta, interparolo dum kiu mia edzo akiris la pruvon, ke tiuj paperoj estas en la manoj de la du fratoj.

– Kaj li ne denuncis ilin?

– Ne.

– Kial?

– Ĉar, en la teko, troviĝis io alia ol la paperoj de Ludoviko Lacombe.

– Kio?

Ŝi hezitis, estis respondonta, sed fine plu silentis. Daspry daŭrigis:

– Jen do la kialo pro kiu via edzo, sen averti la policon, gvatigis la du fratojn. Li esperis samtempe rekapti la paperojn kaj tiun aferon… kompromitan per kiu la du fratoj iel ĉantaĝis lin.

– Lin… kaj min.

– Ha! ĉu ankaŭ vin?

– Ĉefe min.

Ŝi artikulaciis tiujn du vortojn per obtuza voĉo. Daspry observis ŝin, faris kelkajn paŝojn, kaj revenante al ŝi:

– Ĉu vi skribis al Ludoviko Lacombe?

– Certe… mia edzo rilatis...

– Ekster la oficialaj leteroj, ĉu vi ne skribis al Ludoviko Lacombe… aliajn leterojn? Pardonu mian insiston, sed nepras ke mi sciu la tutan veron. Ĉu vi skribis aliajn leterojn?

Tute ruĝiĝante, ŝi murmuris:

– Jes.

– Kaj tiujn leterojn posedis la fratoj Varin?

– Jes.

– Ĉu do S-ro Andermatt scias tion?

– Li ne vidis ilin, sed Alfredo Varin rivelis al li ilian ekziston, minacante publikigi ilin se mia edzo agus kontraŭ ili.

Mia edzo timis… li cedis antaŭ la skandalo.

– Tamen li faris ĉion eblan por eltiri tiujn leterojn el ili.

– Li faris ĉion eblan… almenaŭ mi supozas tion, ĉar, de tiu lasta interparolo kun Alfredo Varin, kaj post la kelkaj tre violentaj vortoj per kiuj li priskribis ĝin al mi, ne plu estis inter mia edzo kaj mi iu intimeco, iu kunfido. Ni vivas kiel du fremduloj.

– Tiukaze, se vi havas nenion por perdi, kion vi timas?

– Kiom ajn indiferenta mi fariĝis por li, mi estas tiu kiun li amis, tiu kiun li estus povinta ankoraŭ ami – ho! pri tio mi certas, ŝi murmuris per arda voĉo, li ankoraŭ estus aminta min, se li ne ekkaptis tiujn damnindajn leterojn…

– Kion! li sukcesis… Sed la du fratoj estis suspektemaj, ĉu?

– Jes, kaj ili eĉ fanfaronis, laŭdire, ke ili havas sekuran kaŝejon.

– Tiam?...

– Mi havas bonajn kialojn kredi, ke mia edzo malkovris tiun kaŝejon!

– Nu do! kie ĝi estis?

– Tie.

Mi eksaltis.

– Tie?

– Jes, kaj mi ĉiam suspektis tion. Ludoviko Lacombe, tre inĝenia, pasia ŝatanto pri mekaniko, amuziĝis, dum sia libertempo, elfarante sekurŝrankojn kaj serurojn. La fratoj Varin kredeble ekvidis kaj, poste, uzis unu el tiuj kaŝejoj por malmontri la leterojn… kaj ankaŭ aliajn aferojn verŝajne.

– Sed ili ne loĝis tie, mi ekkriis.

– Ĝis via alveno, antaŭ kvar monatoj, tiu pavilono restis neokupata. Do estas probable, ke ili revenis tien, kaj ili krome pensis ke via ĉeesto ne ĝenos ilin, la tagon kiam ili bezonos maldeponi ĉiujn siajn paperojn. Sed ili kalkulis sen mia edzo kiu, dum la nokto de la 22-a al la 23-a de junio, perfortis la sekurŝrankon, prenis… kion li serĉis, kaj lasis sian karton por bone montri al la du fratoj, ke li ne plu timu ilin, kaj ke la roloj ŝanĝiĝis. Du tagojn poste, avertite de la artikolo de Gil Blas,

Stefano Varin sin prezentis ĉe vi hastege, restis sola en tiu salono, trovis la sekurŝrankon malplena, kaj sin mortigis.

Post momento, Daspry demandis:

– Tio estas simpla supozo, ĉu ne? Ĉu S-ro Andermatt nenion diris al vi?

– Ne.

– Ĉu lia sinteno rilate vin ne ŝanĝiĝis? Ĉu li ne ŝajnis al vi pli malluma, pli maltrankvila?

– Ne.

– Kaj vi kredas, ke estus tiel se li estus trovinta la leterojn!

Miaopinie, li ne havas ilin. Miaopinie, li ne eniris tien.

– Sed kiu tiukaze?

– La mistera persono, kiu kondukas tiun aferon, kiu kontrolas ĝian tutan mekanismon, kaj kiu direktas ĝin al celo kiun ni nur ekvidas tra tiom da komplikaĵoj, la mistera persono, kies videblan kaj ĉiopovan agon oni sentas de la unua horo.

Estas li kaj liaj amikoj kiuj eniris tiun hotelon la 22-a de junio, estas li kiu malkovris la kaŝejon, estas li kiu lasis la karton de Sro Andermatt, estas li kiu havas la korespondaĵon kaj la pruvojn de la perfido de la fratoj Varin.

– Kiu, li? mi interrompis, ne sen malpacienco.

– La gazetisto de Écho de France, je Dio, tiu Salvatoro! Ĉu tio ne estas blindiga evidenteco? Ĉu li ne donas en sia artikolo detalojn, kiujn nur la homo penetrinta la sekretojn de la du fratoj povas koni?

– Tiukaze, balbutis S-ino Andermatt, kun teruro, li havas ankaŭ miajn leterojn, kaj siavice li minacas mian edzon! Kion fari, Dio mia!

– Skribi al li, nete deklaris Daspry, konfidi sin al li senpere, rakonti al li ĉion, kion vi scias kaj ĉion, kion vi povas sciigi.

– Kion vi diras!

– Via interesiĝo estas la sama kiel lia. Estas sendube, ke li agas kontraŭ la postvivanto el la du fratoj. Ne kontraŭ S-ro Andermatt li volas batali, sed kontraŭ Alfredo Varin. Helpu lin.

– Kiel?

– Ĉu via edzo havas tiun dokumenton kiu kompletigas kaj kiu ebligas uzi la planojn de Ludoviko Lacombe?

– Jes.

– Avertu Salvatoron pri tio. Laŭbezone, provu havigi al li tiun dokumenton. Resume, ekkorespondu kun li. Kion vi riskas?

La konsilo estis aŭdaca, eĉ dangera unuavide; sed S-ino Andermatt ne havis multajn alternativojn. Ĉiuokaze, kiel diris Daspry, kion ŝi riskus? Se la nekonato estus malamiko, tiu ago ne pligravigus la situacion. Se li estus fremdulo kiu strebas precizan celon, li devus konsideri tiujn leterojn nur kun duaranga graveco.

Ĉiel ajn, tie estis ideo, kaj S-ino Andermatt, en sia konfuzo, estis tiom feliĉa aliĝi al ĝi. Ŝi korelverŝe dankis nin, kaj promesis teni nin informitaj.

La postmorgaŭon, efektive, ŝi sendis al ni tiun mesaĝon, kiun ŝi ricevis responde:

La leteroj ne troviĝis tie. Sed mi havos ilin, estu trankvila.

Mi atentas pri ĉio. S.

Mi prenis la paperon. Estis la manskribo de la bileto, kiun oni enŝovis en mian litkapan libron, dum la vespero de la 22-a de junio.

Daspry do pravis, Salvatoro ja estis la granda organizanto de tiu afero.

Verdire, ni komencis distingi iujn briletojn tra la tenebro kiu ĉirkaŭis nin, kaj kelkaj punktoj klariĝis per neatendita lumo. Sed kiom aliaj restis malhelaj, kiel la malkovro de la du keraj sepoj! Miaflanke, mi ĉiam revenis tien, eble pli scivoligita ol necese de tiuj du kartoj, kies sep truataj figuretoj trafis miajn okulojn dum tiel konfuzivaj cirkonstancoj. Kiun rolon ili ludis en tiu dramo? Kian gravecon oni atribuu al ili? Kiujn konkludojn oni tiru el tio, ke la submarŝipo konstruita laŭ la planoj de Ludoviko Lacombe nomiĝas Kera Sepo?

Daspry, siaflanke, ne multe zorgis pri la du kartoj, plene studante alian problemon, kies solvo ŝajnis al li pli urĝa: li senlace serĉis la faman kaŝejon.

– Kaj kiu scias, li diris, ĉu mi ne trovus la leterojn, kiujn Salvatoro tie ne trovis… eble senintence. Tiom malmulte kredeblas, ke la fratoj Varin forprenis de loko, kiun ili supozis neatingebla, la armilon kies netakseblan valoron ili sciis.

Kaj li serĉis. Ĉar la ĉambrego baldaŭ ne plu havis sekretojn por li, li disvastigis siajn esplorojn al ĉiuj aliaj ĉambroj de la pavilono: li traserĉis la internon kaj la eksteron, li ekzamenis la ŝtonojn kaj la brikojn de la muregoj, li levis la ardezojn de la tegmento.

Tagon, li alvenis kun pioĉo kaj ŝovelilo, donis al mi la ŝovelilon, konservis la pioĉon kaj, montrante la forlasitan terenon:

– Antaŭen.

Mi sekvis lin sen entuziasmo. Li dividis la terenon en plurajn sekciojn, kiujn li inspektis laŭvice. Sed, en malvasta loko, ĉe la angulo kiun formis la muroj de la du apudaj bienoj, amaso da konstruŝtonoj kaj ŝtonetoj kovritaj de rubusoj kaj herboj altiris lian atenton. Li ekfosis.

Mi devis helpi lin. Dum unu horo, sub plena suno, ni senutile penis. Sed kiam, sub la disŝovelitaj ŝtonoj, ni atingis la grundon mem kaj entranĉis ĝin, la pioĉo de Daspry nudigis ostaĵojn, skeletan restaĵon ĉirkaŭ kiu ankoraŭ disfadeniĝis kelkaj pecoj da vestoj.

Kaj subite mi sentis min paliĝi. Mi ekvidis, enprofundigitan en la tero, etan ferplaton, ortangulforme tranĉitan, kaj kie mi ŝajne distingis ruĝajn makulojn. Mi kliniĝis. Ja estis tio: la plato havis la dimensiojn de ludkarto, kaj la ruĝaj makuloj, el minia ruĝo ie-tie korodita, estis sepopaj, aranĝitaj kiel la sep punktoj de kera sepo, kaj boritaj de truo ĉe ĉiuj sep ekstremaĵoj.

– Aŭskultu, Daspry, mi tediĝas pro ĉiuj tiuj historioj. Des pli bone por vi se ili interesas vin. Miaflanke, mi forlasas vin.

Ĉu tio estis la emocio? Ĉu la laceco pro laboro farita sub tro akra suno? Ajnkiale, mi ŝanceliĝis forirante, kaj mi devis iri en la liton, kie mi restis kvardek ok horojn, febra kaj varmega, obsedite de skeletoj kiuj dancis ĉirkaŭ mi kaj ĵetis unu al la alia siajn sangoplenajn korojn.

Daspry estis fidela al mi. Ĉiutage, li konsentis al mi tri aŭ kvar horojn, kiujn li pasigis, verdire, en la ĉambrego, traserĉante, perkutante, kaj frapetante.

– La leteroj estas tie, en tiu ĉambro, li venis diri al mi tempaltempe, ili estas tie. Mi pretus veti.

– Lasu min en paco! mi respondis, incitegita.

La matenon de la tria tago, mi ellitiĝis, ankoraŭ iom malforta, sed bonfarta. Abunda matenmanĝo revigligis min.

Sed pneŭmatika telegramo, kiun mi ricevis ĉirkaŭ la kvina, kontribuis pli ol ĉio al mia plena resaniĝo, tiom mia scivolemo, denove kaj malgraŭe, estis spronita.

La telegramo enhavis tiujn vortojn:

Sinjoro,

La dramo, kies unua akto okazis dum la nokto de la 22-a al la 23-a de junio baldaŭ elnodiĝos. Ĉar la aferoj mem postulas, ke mi frontigu unu kontraŭ la alia ambaŭ ĉefrolulojn de tiu dramo, kaj ke tiu konfronto okazu ĉe via hejmo, mi estus senfine danka al vi se vi pruntus al mi vian domon por la hodiaŭa vespero. Estus bone ke, de la naŭa ĝis la dek unua, via servisto forestu, kaj preferinde ke vi mem komplezege bonvolu liberigi la lokon al la kontraŭuloj. Vi povis konstati, dum la nokto de la 22-a al la 23-a de junio, ke mi plej skrupule respektis ĉion el via posedaĵo. Miaflanke, mi kredus insulti vin se mi dubus nur momenteton pri via absoluta diskretemo rilate la subskribanto.

Via sindediĉanto,

SALVATORO.”

Estis en tiu letero tono de ĝentila ironio, kaj, en la peto eksprimita, tiel bela fantazio, ke mi delektiĝis. Estis ĉarma facilanimeco, kaj mia korespondanto ŝajnis tiom certa pri mia konsento! Kontraŭ nenio en la mondo, mi volis desaponti lin aŭ respondi al lia fido per sendankeco.

Je la oka, mia servisto, al kiu mi donacis teatran sidlokon, ĵus eliris, kiam Daspry alvenis. Mi montris al li la telegramon.

– Nu? li diris al mi.

– Nu! mi lasas la ĝardenan kradopordon malfermita, por ke oni povu eniri.

– Kaj vi foriras?

– Certe ne!

– Sed ĉar oni petas de vi…

– Oni petas de mi diskretemon. Mi estos diskreta. Sed mi furioze deziras vidi, kio okazos.

Daspry ekridis.

– Nu, vi pravas, kaj mi ankaŭ restas. Mi imagas, ke ni ne enuos.

Ektinto de sonorilo interrompis lin.

– Ĉu jam ili? li murmuris, kaj dudek minutojn antaŭtempe!

Neeble.

El la vestiblo, mi tiris la kordonon, kiu malfermis la kradon.

Virina silueto trairis la ĝardenon: S-ino Andermatt.

Ŝi ŝajnis emociskuita, kaj sufokiĝante ŝi balbutis:

– Mia edzo… li venas… li havas rendevuon… oni devas doni al li la leterojn…

– Kiel vi scias tion? mi diris.

– Hazardo. Mesaĝo kiun mia edzo ricevis dum la vespermanĝo.

– Ĉu pneŭmatika telegramo?

– Telefona mesaĝo. La servisto donis ĝin al mi erare. Mia edzo tuj prenis ĝin, sed estis tro malfrue… mi jam legis.

– Vi jam legis…

– Proksimume tion: “Je la naŭa, ĉi-vespere, estu ĉe la bulvardo Maillot kun la dokumentoj rilataj al la afero. Interŝanĝe, la leterojn.” Post la vespermanĝo mi reiris supren en mian ĉambron kaj mi eliris.

– Kaŝe de S-ro Andermatt?

– Jes.

Daspry rigardis min.

– Kion vi pensas pri tio?

– Mi pensas, kion vi pensas, ke S-ro Andermatt estas unu el la alvokitaj kontraŭuloj.

– De kiu? kaj kiucele?

– Ĝuste tion ni baldaŭ scios.

Mi kondukis ilin en la ĉambregon.

Ni povis, eventuale, teniĝi ĉiuj tri sub la kamenkapuĉo, kaj kaŝiĝi malantaŭ la velura tapiŝo. Ni instaliĝis. S-ino Andermatt eksidis inter ni ambaŭ. Tra la kurtenaj fendoj la tuta ĉambro videblis.

La naŭa sonoris. Kelkajn minutojn poste la ĝardena kradopordo grincis sur siaj hokoj.

Mi konfesas, ke mi ne estis sen senti ian angoron, kaj ke nova febro min ekscitegis. Mi estis scionta la solvon de la enigmo! La konsterna aventuro, kies peripetioj disvolviĝis antaŭ mi de semajnoj, finfine estis klariĝonta, kaj antaŭ miaj okuloj la batalo estis komenĉiĝonta.

Daspry ekprenis la manon de S-ino Andermatt kaj flustris:

– Ĉefe, ne unu moviĝon! Kion ajn vi aŭdos aŭ vidos, restu stoika.

Iu eniris. Kaj mi tuj rekonis, laŭ lia granda simileco kun Stefano Varin, lian fraton Alfredo. Saman pezan paŝmanieron, saman grizan vizaĝon invaditan de barbo.

Li eniris kun la malkvieta mieno de viro, kiu kutimas timi insidaĵojn ĉirkaŭ li, kiu antaŭflaras ilin kaj evitas ilin. En unu ekrigardo li ĉirkaŭvidis la tutan ĉambron kaj mi havis la impreson, ke tiu kameno maskita de velura pordo estas malagrabla al li. Li faris tri paŝojn al ni. Sed ideo, sendube pli imperativa, deturnis lin, ĉar li oblikvis al la muro, haltis antaŭ la maljuna reĝo en mozaiko, kun blanka barbo, kun flama glavo, kaj ekzamenis lin longe, grimpante sur seĝon, sekvante per la fingro la konturon de la ŝultroj kaj de la vizaĝo, kaj palpante iujn partojn de la bildo.

Sed subite li saltis el sia seĝo kaj malprokimiĝis de la muro.

Paŝbruo laŭtis. Sur la sojlo aperis S-ro Andermatt.

La bankesto eligis krion pro surprizo.

– Vi! Vi! Ĉu estas vi, kiu vokis min?

– Ĉu mi? sed tute ne, protestis Varin per raŭka voĉo kiu rememorigis al mi tiun de la frato, estas via letero kiu revenigis min.

– Mia letero!

– Letero subskibita de vi, kie vi proponas al mi…

– Mi ne skribis al vi.

– Ĉu vi ne skribis al mi?

Instinkte, Varin ekiĝis suspektema, ne kontraŭ la bankestro, sed kontraŭ la nekonata malamiko kiu altiris lin en tiun kaptilon. Duafoje, liaj okuloj turniĝis al nia flanko, kaj, rapide, li direktiĝis al la pordo.

S-ro Andermatt baris al li la vojon.

– Kion vi do faras, Varin?

– Estas malantaŭ tio maĥinacioj, kiuj ne plaĉas al mi. Mi foriras. Bonan vesperon.

– Momenton!

– Nu, sinjoro Andermat, ne insistu, ni ne plu havas ion por diri.

– Ni havas multon por diri kaj la okazo estas tro bona…

– Lasu min pasi.

– Ne, ne, ne, vi ne pasos.

Varin retropaŝis, timidigite de la decidema sinteno de la bankestro, kaj li grumblis:

– Ek, rapide, ni babilu, kaj tio finiĝu!

Afero mirigis min, kaj mi ne dubis, ke miaj du kunuloj spertas la saman desapontiĝon. Kiel povis, ke Salvatoro ne estas tie? Ĉu li ne projektis interveni? Kaj ĉu la nura konfronto de la bankestro kaj Varin ŝajnis al li sufiĉa? Mi estis profunde konfuzita. Pro lia foresto, tiu duelo, kombinita de li, volita de li, prenis la tragedian aspekton de la okazaĵoj, kiujn komandas la rigora ordo de destino, kaj la forto koliziiganta unu kontraŭ la alian tiujn du homoj des pli imponis, ke ĝi troviĝis ekster ili.

Post momento, S-ro Andermatt proksimiĝis al Varin, kaj, tuj kontraŭ li, vizaĝalvizaĝe:

– Ĉar nun la jaroj pasis, kaj vi ne plu havas ion timindan, sincere respondu al mi, Varin. Kion vi faris el Ludoviko Lacombe?

– Jen stranga demando! Kvazaŭ mi povus scii, kion li fariĝis!

– Vi scias tion! vi scias tion! Via frato kaj vi, vi estis ligitaj al li, vi vivis preskaŭ ĉe lia hejmo, en la domo mem kie ni ĉeestas.

Vi estis informitaj pri ĉiuj liaj laboroj, pri ĉiuj liaj projektoj. Kaj la lastan vesperon, Varin, kiam mi rekondukis Ludovikon Lacombe ĝis mia pordo, mi vidis du siluetojn kiuj forŝteliris en la ombro. Tion mi pretas ĵuri.

– Kaj tiam, kiam vi estos ĵurinta?

– Tio estis via frato kaj vi, Varin.

– Pruvu tion.

– Sed la plej bona pruvo estas, ke du tagojn poste, vi mem montris al mi la paperojn kaj la planojn kiujn vi plukis en la teko de Lacombe, kaj ke vi proponis ilin vendi al mi. Kiel tiuj paperoj estis via posedaĵo?

– Tion mi jam diris al vi, sinjoro Andermatt, ni trovis ilin sur la tablo mem de Ludiviko Lacombe, la morgaŭan matenon, post lia malapero.

– Tio ne veras.

– Pruvu tion.

– La justico estus povinta tion pruvi.

– Kial vi ne turnis vin al la justico?

– Kial? Ha! kial…

Li eksilentis, gravmiene. Kaj la alia daŭrigis:

– Sciu, sinjoro Andermatt, ke se vi havintus la plej malgrandan certecon, la minaceto, kiun ni faris al vi, ne estus malhepinta…

– Kiu minaco? Ĉu tiuj leteroj? Ĉu vi imagas, ke mi iam kredis nur momenton?…

– Se vi ne kredis je tiuj leteroj, kial vi proponis al mi monriĉegojn por reakiri ilin? Kaj kial, de tiam, vi postĉasigis nin kvazaŭ bestojn, mian fraton kaj min?

– Por repreni la planojn, kiujn mi deziris.

– Nu do! tio estis pro la leteroj. Reakirinte ilin, vi estos denuncinta nin… pli rapide ol mi estus foriginta ilin!

Ekestis rideksplodo, kiu interrompis lin subite.

– Sufiĉas nun. Kiom ajn ni ripetos la samajn parolojn, ni ne estos pli progresintaj. Konsekvence, ni ĉesigu la diskuton.

– Ni ne ĉesigu ĝin, diris la bankestro, kaj ĉar vi parolis pri la leteroj, vi ne eliros el ĉi tie antaŭ ol vi redonos ilin al mi.

– Mi eliros.

– Ne, ne.

– Aŭskultu, sinjoro Andermatt, mi konsilas al vi…

– Vi ne eliros.

– Tion ni vidos, diris Varin kun tiel furioza akcento ke S-ino Andermatt dampis mallaŭtan krion.

Li ŝajne aŭdis ĝin, ĉar li volis perforte pasi. S-ro Andermatt violente repuŝis lin. Tiam mi vidis lin ŝovanta la manon en la poŝon de sia jako.

– Lastfoje!

– La leterojn unue.

Varin eligis revolveron kaj, celante S-ron Andermatt:

– Jes aŭ ne?

La bankestro abrupte klinis sin.

Pafo eksplodis. La armilo falis.

Mi estis stupora. Tute apud mi la pafo eksplodis! Kaj estis Daspry kiu, per pistola kuglo, faligis la armilon el la mano de Alfredo Varin!

Kaj subite starante inter ambaŭ kontraŭuloj, fronte al Varin, li rikanis:

– Vi havas bonŝancon, amiko mia, maloftan bonŝancon. La manon mi celis, kaj la revolveron mi trafis.

Ambaŭ kontemplis lin, senmovaj kaj konfuzitaj. Li diris al la bankestro:

– Vi senkulpigos min, sinjoro, ke mi ŝovas la nazon en fremdan vazon. Sed vi vere ludas vian partion kun tro da mallerteco. Permesu, ke mi tenu la kartojn.

Turniĝante al la alia:

– Niavice, kamarado. Kaj rapide, mi petas. La atuto estas kero, kaj mi ludas la sepon.

Kaj, je tri coloj de lia nazo, li antaŭmetis la ferplaton, kie la sep ruĝaj punktoj estis markitaj.

Neniam mi povis vidi tian situacian renverson. Livida, kun okuloj larĝe malfermitaj kaj trajtoj torditaj pro angoro, la viro ŝajnis hipnotigita de la bildo, kiu prezentiĝis antaŭ li.

– Kiu vi estas? li balbutis.

– Mi jam diris, sinjoro kiu ŝovas la nazon en fremdan vazon… sed kiu ŝovas ĝin ĝisfunde.

– Kion vi volas?

– Ĉion, kion vi alportis.

– Mi nenion alportis.

– Jes ja, alie vi ne estus veninta. Vi ricevis hodiaŭ matene mesaĝon kunvokantan vin ĉi tie por la naŭa, kaj ordonantan al vi alporti ĉiujn paperojn kiujn vi havas. Nu jen vi. Kie estas la paperojn?

Estis en la voĉo de Daspry, estis en lia sinteno, estreco kiu min konsternis, agmaniero tute nova ĉe tiu viro relative maldiligenta kutime kaj milda. Absolute subpremite, Varin almontris unu el siaj poŝoj.

– La paperoj estas tie.

– Ĉu ili ĉiuj estas tie?

– Jes.

– Ĉu ĉiuj, kiujn vi trovis en la teko de Ludoviko Lacombe, kaj kiujn vi vendis al la majoro von Lieben?

– Jes.

– Ĉu ili estas kopio aŭ la originalo?

– La originalo.

– Kiom vi volas por ili?

– Cent mil.

Daspry ekridegis.

– Vi estas freneza. La majoro donis al vi nur dudek mil por ili. Dudek mil fuŝe malŝparitaj, ĉar la provoj fiaskis.

– Oni ne scipovis uzi la planojn.

– La planoj estas nekompletaj.

– Tiukaze, kial vi petas ilin de mi?

– Mi bezonas ilin. Mi proponas al vi kvin mil frankojn por ili. Ne plian centimon.

– Dek min. Ne malplian centimon.

– Konsentite.

Daspry revenis al S-ro Andermatt.

– Bonvolu subskribi ĉekon, sinjoro.

– Sed mi ne havas…

– Ĉu vian ĉekaron? Jen ĝi.

Surprizegite, S-ro Andermatt palpis la ĉekaron, kiun Daspry antaŭmetis al li.

– Ĝi ja estas mia… Kiel tio eblas?

– Ne vanajn parolojn, mi petas, kara sinjoro, vi nur subskribu.

La bankestro eligis sian skribilon kaj subskribis. Varin etendis la manon.

– La manojn for, diris Daspry, ĉio ne finiĝis.

Kaj alparolante al la bankestro:

– Ankaŭ temis pri leteroj kiujn vi postulis, ĉu?

– Jes, stako da leteroj.

– Kie ili estas, Varin?

– Mi ne havas ilin.

– Kie ili estas, Varin?

– Mi ne scias. Mia frato zorgis pri tio.

– Ili estas kaŝitaj tie, en tiu ĉambro.

– Tiukaze, vi scias kie ili estas.

– Kiel mi scius tion?

– Diable, ĉu ne vi kiu vizitis la kaŝejon? Vi ŝajnas same bone informita kiel Salvatoro.

– La leteroj ne estas en la kaŝejo.

– Ili estas tie.

– Malfermu ĝin.

Varin havis suspekteman rigardon. Ĉu Daspry kaj Salvatoro reale estis nur unu, kiel ĉio supozigis? Se jes, li nenion riskis montrante jam konatan kaŝejon. Se ne, tio senutilis…

– Malfermu ĝin, ripetis Daspry.

– Mi ne havas keran sepon.

– Jes, ĉi tiun, diris Daspry, antaŭtenante la ferplaton.

Varin retropaŝis terurite:

– Ne… ne… mi ne volas…

– Ne gravas…

Daspry direktiĝis al la maljuna blankbarba monarko, grimpis sur seĝon, kaj almetis la keran sepon ĉe la malsupron de la glavo, apud la tenilo, kaj tiel ke la randoj de la plato kovru ambaŭ randojn de la spado. Poste, per grifelo kiun li enigis vicalvice en ĉiun el la sep truoj, boritaj ĉe la ekstremaĵo de la sep keroj, li premis sur sep ŝtonetoj de la mozaiko. Je la sepa ŝtoneto enpuŝita, estiĝis ekklako, kaj la tuta busto de la reĝo pivotis, senmaskigante larĝan aperturon, aranĝitan kiel monŝranko, kun feraj kovraĵoj kaj du bretoj el brila ŝtalo.

– Vi ja vidas, Varin, la monŝranko estas malplena.

– Efektive… Tiukaze mia frato estus detirinta la leterojn.

Daspry revenis al la viro kaj diris al li:

– Ne ludu la plej ruzan ulon kun mi. Estas alia kaŝejo. Kie ĝi estas?

– Ne estas alia.

– Ĉu monon vi volas? Kiom?

– Dek mil.

– Sinjoro Andermatt, ĉu tiuj leteroj valoras dek mil frankojn por vi?

– Jes, diris la bankestro per laŭta voĉo.

Varin malfermis la monŝrankon, prenis la keran sepon, ne sen videbla abomeno, kaj almetis ĝin sur la glavon, apud la tenilo, ekzakte en la saman lokon. Laŭvice, li enpuŝis la grifelon en la ekstremaĵon de la sep keroj. Estiĝis dua ekklako, sed ĉifoje, neatendite, nur parto de la monŝranko pivotis, senmaskigante etan monŝrankon elfaritan en la diko mem de la pordo kiu fermis la pli grandan.

La stako da leteroj estis tie, ligita per ŝnureto kaj sigelita.

Varin transdonis ĝin al Daspry. Tiu ĉi demandis:

– Ĉu la ĉeko pretas, sinjoro Andermatt?

– Jes.

– Kaj ĉu vi ankaŭ havas la lastan dokumenton, kiun vi ricevis de Ludoviko Lacombe, kaj kiu kompletigas la planojn de la submerŝipo?

– Jes.

La interŝanĝo okazis. Daspry enpoŝigis la dokumenton kaj la ĉekon kaj donacis la stakon al S-ro Andermatt.

– Jen kion vi deziris, sinjoro.

La bankestro hezitis momenton, kvazaŭ li timus tuŝi tiujn damnindajn paĝojn, kiujn li tiom avide serĉis. Poste, per nervoza gesto, li ekkaptis ilin.

Apud mi, mi aŭdis ĝemon. Mi ekprenis la manon de S-ino Andermatt: ĝi estis malvarmega.

Kaj Daspry diris al la bankestro:

– Mi kredas, sinjoro, ke nia konversacio finiĝis. Ho! neniun dankon, mi petegas. Nur hazardo volis, ke mi povu utili al vi.

S-ro Andermatt retiriĝis. Li forprenis la leterojn de sia edzino al Ludoviko Lacombe.

– Mirinde, ekkriis Daspry kun ravita mieno, ĉio plej bone solviĝas. Ni nur finu nian aferon, kamarado. Ĉu vi havas la paperojn?

– Jen ili ĉiuj.

Daspry tralegis ilin, atente ekzamenis ilin, kaj enŝovis ilin en sian poŝon.

– Perfekte, vi tenis vian promeson.

– Sed…

– Sed kion?

– La du ĉekojn?… la monon?…

– Nu! vi estas aplomba, ulo mia. Kiel vi aŭdacas reklamacii!

– Mi reklamacias, kio estas ŝuldata al mi.

– Ĉu do oni ŝuldas al vi ion por la paperoj, kiujn vi ŝtelis?

Sed la viro ŝajnis furioza. Li tremis pro kolero, kun okuloj sange ruĝaj.

– La monon… la dudek mil… li balbutis.

– Neeble… ĝi jam utilas al mi.

– La monon!…

– Nu, estu saĝa, kaj lasu do vian ponardon trankvila.

Li ekkaptis lian brakon tiel malmide, ke la alia hurlis pro doloro, kaj li aldonis:

– Foriru, kamarado, la aero faros al vi bonon. Ĉu vi volas, ke mi rekonduku vin? Ni iros laŭ la forlasita tereno, kaj mi montros al vi ŝtonamason sub kiu…

– Tio ne veras! Tio ne veras!

– Jes ja, tio veras. Tiu eta ferplato kun sep ruĝaj punktoj devenas de tie. Ĝi neniam forlasis Ludovikon Lacombe, ĉu vi memoras? Via frato kaj vi enterigis ĝin kun la kadavro… kaj aliaj aferoj kiuj ege interesos la justicon.

Varin kovris al si la vizaĝon per siaj kolerplenaj pugnoj.

Poste li eldiris:

– Bone. Mi estas superruzita. Ni ne plu parolu pri tio.

Tamen unu vorton… nur unu vorton, mi volus scii…

– Mi aŭdas.

– En tiu monŝranko, en la pli granda el la du, estis kaseto, ĉu?

– Jes.

– Kiam vi venis ĉi tien, dum la nokto de la 22-a al la 23-a de junio, ĉu ĝi estis tie?

– Jes.

– Kion ĝi enhavis?

– Ĉion, kion la fratoj Varin enfermis en ĝi, iom belan kolekton da juveloj, diamantojn kaj perlojn, kaptitajn ie-tie de la tiel nomataj fratoj.

– Kaj ĉu vi prenis ĝin?

– Diable! Imagu vin en mia situacio!

– Tiam… konstatante la malaperon de la kaseto, mia frato mortigis sin, ĉu?

– Probable. La malapero de via korespondado kun la majoro von Lieben ne estus sufiĉinta. Sed la malapero de la kaseto… Ĉu tio estas ĉio, kion vi volis demandi al mi?

– Ankoraŭ tio: via nomo?

– Vi diras tion kvazaŭ vi intencus venĝi.

– Je Dio! La sorto ŝanĝiĝas. Hodiaŭ vi estas la pli forta.

Morgaŭ…

– Estos vi.

– Ja tion mi celas. Via nomo?

– Arsène Lupin.

– Arsène Lupin!

La viro ŝanceliĝis, kvazaŭ svenigite de klabobato. Aspektis, ke tiuj du vortoj forprenis al li ĉian esperon. Daspry ekridis.

– Ha! ĉu vi imagis, ke iu banala sinjoro estus povinta starigi tiun tutan belan aferon? Nu do, necesis almenaŭ iu Arsène Lupin. Kaj estante informita nun, etulo mia, iru pretigi vian revanĉon, Arsène Lupin atendas vin.

Kaj li forpelis lin eksteren, sen plian vorton.

– Daspry, Daspry! mi ekkriis, donante al li, ankoraŭ kaj malgraŭ mi, la nomon sub kiu mi konis lin.

Mi dispuŝis la veluran kurtenon.

Li alkuris.

– Kio okazas?

– S-ino Andermatt estas suferanta.

Li diligentis, spirigis al ŝi flarsalon, kaj, dum li flegis ŝin, li pridemandis al mi:

– Nu! kio do okazis?

– La leteroj, mi diris al li… la leteroj de Ludoviko Lacombe, kiujn vi donis al ŝia edzo!

Li frapis sian frunton.

– Ŝi kredis, ke mi faris tion… Sed kompreneble, ŝi ja povis tion kredi. Kia stultulo mi estas!

S-ino Andermatt, rekonsciiĝinte, avide aŭskultis lin. Li eltiris el sia paperujo staketon, tute similan al tiu, kiun forprenis S-ro Andermatt.

– Jen viaj leteroj, sinjorino, la veraj.

– Sed… la aliaj?

– La aliaj estas la samaj kiel tiuj ĉi, sed kopiitaj de mi, ĉinokte, kaj zorge aranĝitaj. Via edzo estos des pli feliĉa ilin legi, ke li ne suspektos la substituon, ĉar ĉio okazis antaŭ liaj okuloj…

– La manskribo…

– Ne estas manskribo, kiun oni ne povas imiti.

Ŝi dankis lin, kun la samaj respektaj paroloj, kiujn ŝi estus adresinta al viro de sia mondo, kaj mi ja vidis, ke ŝi kredeble ne aŭdis la lastajn frazojn interŝanĝitajn inter Varin kaj Arsène Lupin.

Miaflanke, mi rigardis lin ne sen embaraso, ne tro sciante kion diri al tiu malnova amiko, kiu riveliĝis al mi el tiel neatendita lumo. Lupin! Li estis Lupin! mia rondokamarado estis neniu alia ol Lupin! Mi ne povis kredi tion. Sed li, tre komforte:

– Vi povas adiaŭi al Jean Daspry.

– Ha!

– Jes, Jean Daspry ekvojaĝas. Mi sendas lin al Maroko. Tre probable li trovos tie vivfinon indan je si. Mi eĉ konfesas, ke tio estas lia intenco.

– Sed ĉu Arsène Luperno restas ĉe ni?

– Ho! pli ol iam. Arsène Lupin estas nur en la komenco de sia kariero, kaj li ja intencas…

Movo de nerezistebla scivolemo ĵetis min al li. Kaj kuntrenante lin iom for de S-ino Andermatt:

– Vi do fine malkovris la duan kaŝejon, tiun kie troviĝis la stako da leteroj, ĉu?

– Mi sufiĉe penis! Tio okazis nur hieraŭ, posttagmeze, dum vi kuŝis. Kaj tamen, Dio scias kiom facila tio estis! Sed la plej simplaj aferoj estas tiuj pri kiuj oni laste pensas.

Kaj montrante al mi la keran sepon:

– Mi ja divenis, ke por malfermi la grandan monŝrankon, necesis premteni tiun karton ĉe la glavo de la mozaikulo…

– Kiel vi tion divenis?

– Facile. Danke al privataj informoj, mi sciis, venante ĉi tien, la 22-an de junio vespere…

– Forlasinte min…

– Jes, kaj metinte vin per elektitaj konversacioj en spiritostaton tian, ke nervozulo kaj emociemulo kiel vi, devos fatale lasi min agi laŭ mia plaĉo, sen eliĝi el sia lito.

– La rezonado estis ĝusta.

– Mi do sciis, venante ĉi tien, ke estas kaseto kaŝita en monŝranko kun sekreta seruro, kaj ke la kera sepo estas la ŝlosilo, la solvo de tiu seruro. Temis nur pri almeti tiun keran sepon en lokon, kiu estis videble destinita al ĝi. Unu horo da ekzameno sufiĉis.

– Unu horo!

– Observu la mozaikulon.

– Ĉu la maljunan imperiestron?

– Tiu maljuna imperiestro estas la ekzakta bildigo de la kera reĝo de ĉiuj kartludoj, Karolo la Granda.

– Efektive… Sed kial la kera sepo malfermas jen la grandan monŝrankon, jen la malgrandan? Kaj kial vi unue malfermis nur la grandan monŝrankon?

– Kial? ĉar mi obstine ĉiam almetis la keran sepon kun la sama orientiĝo. Nur hieraŭ mi ekkomprenis, ke inversigante ĝin, tio estas metante la sepan keron, tiu en la mezo, supren anstataŭ malsupren, la dispozicio de la sep truoj ŝanĝiĝis.

– Je Dio!

– Evidente, je Dio, sed ja necesis pensi pri tio.

– Alia afero: vi ne sciis la historion pri la leteroj antaŭ ol sinjorino Andermatt…

– Parolis pri ĝi antaŭ mi? Jes. Mi malkovris en la monŝranko, krom la kaseton, nur la korespondadon de la du fratoj, korespondadon kiu metis min sur la vojon de lia perfido.

– Finfine, hazarde vi estis kondukita unue restarigi la historion de la du fratoj, kaj poste serĉi la planojn kaj la dokumentojn de la submarŝipo, ĉu?

– Hazarde.

– Sed kiucele vi serĉis ilin?…

Daspry interrompis min ridante:

– Dio mia! kiel tiu afero interesas vin!

– Ĝi pasiigas min.

– Nu! post nelonge, kiam mi estos rekondukinta sinjorinon Andermatt kaj estos portiginta al Écho de France la vorton, kiun mi tuj skribos, mi revenos kaj ni eniros en la detalojn.

Li eksidis kaj skribis unu el tiuj koncizaj notetoj, kie distriĝas la fantazio de la persono. Kiu ne memoras la bruon, kiun tiu ĉi estigis en la tuta mondo?

Arsène Lupin solvis la problemon, kiun Salvatoro starigis lastatempe. Posedante ĉiujn originalajn dokumentojn kaj planojn de la inĝeniero Ludoviko Lacombe, li sendis ilin en la manojn de la Mararmea ministro. Tiuokaze li estigas monkolekton por donaci al la Ŝtato la unuan submarŝipon konstruitan laŭ tiuj planoj. Kaj li mem eĉ enskribiĝas supre en tiu monkolekto per monsumo de dudek mil frankoj.

– Ĉu la dudek mil frankoj de la ĉekoj de sinjoro Andermatt? mi diris, kiam li donis al mi la paperon por legi.

– Precize. Estas juste, ke Varin parte elaĉetu sian perfidon.

Kaj jen kiel mi konis Arsène'on Lupin'on. Jen kiel mi sciis, ke Jean Daspry, rondokamarado, monduma kunulo, estas neniu alia ol Arsène Lupin, ĝentlemano-ŝtelisto. Jen kiel mi ligis tre agrablajn amikecajn rilatojn kun nia granda viro, kaj kiel iom post iom, danke al la konfido per kiu li bonvole honoras min, mi fariĝis lia tre humila, tre fidela kaj tre dankema historiografo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.