La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2: Arsène Lupin en malliberejo

Ne ekzistas inda turisto, kiu ne konas la bordojn de Sejno, kaj kiu ne rimarkis, irante de la ruinoj de Jumièges al la ruinoj de Saint-Wandrille, la strangan feŭdan kasteleton Malaquis, tiel fiere postenantan sur sia roko, plenmeze de rivero. Arkaĵo de ponto ligas ĝin al la ŝoseo. La bazo de ĝiaj malhelaj turetoj konfuziĝas kun la granito kiu subportas ĝin, grandega bloko defalinta oni ne scias el kiu monto kaj tien ĵetita de ia mirinda konvulsio. Ĉirkaŭe, la kvieta akvo de la granda riverego ludas inter la kanoj, kaj motaciloj tremas sur la malseketa kresto de la ŝtonetoj.

La historio de Malaquis estas kruda kiel ĝia nomo, aspra kiel ĝia silueto. Nur estis bataloj, sieĝoj, sturmoj, priraboj kaj masakroj. Dum la vesperoj de la lando Caux, oni elvokas tremetante la tieajn krimojn. Oni rakontas misterajn legendojn.

Oni parolas pri la fama subteraĵo, kiu iam alkondukis al la abatejo de Jumièges kaj al la kasteleto de Agnès Sorel, la reĝamatino de Karlo la 7-a.

En tiu malnova rifuĝejo de herooj kaj rabistoj, loĝas la barono Natano Kahorno, la barono Satano, kiel oni lin iam nomis en la Borso, kie li riĉiĝis iomete tro abrupte. La senjoroj de Malaquis, ruinigite, devis vendi al li, kontraŭ bagatela prezo, la domon de siaj prauloj. Tie li instalis siajn admirindajn kolektojn da mebloj kaj pentraĵoj, da fajencaĵoj kaj skulptitaj lignaĵoj. Li vivas sola, kun tri maljunaj servistoj. Neniu tien eniĝas. Neniu iam kontemplis en la dekoracio de tiuj antikvaj ĉambroj la tri Rubens, kiujn li posedas, liajn du Watteau, lian katedron de Jean Goujon, kaj tiom da aliaj mirindaĵoj elŝiritaj per monbiletoj al la plej riĉaj kutimantoj de la publikaj vendoj.

La barono Satano timas. Li timas ne pri li, sed pri la trezoroj amasigitaj kun ege obstina pasio kaj la sagaceco de amatoro, kiun la plej ruzaj komercistoj ne povus erarigi. Li amas ilin. Li akre amas ilin, kiel avarulo; ĵaluze, kiel amanto.

Ĉiutage, je sunsubiro, la kvar ferkirasaj pordoj, kiuj komandas ambaŭ ekstremaĵojn de la ponto kaj la enirejon de la honora korto, estas fermitaj kaj riglitaj. Pro la plej eta tremo, elektraj sonoriloj vibrus en la silento. Ĉe la Sejna flanko, nenio timindas: la roko tie krute staras.

Tamen, dum septembra vendredo, la poŝtisto alvenis kiel kutime antaŭ la ponto. Kaj, laŭ la ĉiutaga regulo, la barono mem malfermetis la pezan klapegon.

Li pririgardis la viron tiel detale, kiel se li ne jam konus, de jaroj, tiun bonan ĝojan vizaĝon kaj tiujn mokajn okulojn de kamparano, kaj la viro diris ridante:

– Plu estas mi, sinjoro barono. Mi ne estas aliulo, kiu estus preninta mian bluzon kaj mian kaskedon.

– Kiu scias? flustris Kahorno.

La poŝtisto transdonis al li stakon da ĵurnaloj. Poste li aldonis:

– Kaj nun, sinjoro barono, estas io nova.

– Ĉu io nova?

– Letero… kaj plie, registrita.

Izolita, sen iu amiko kaj iu, kiu interesiĝis pri li, la barono neniam ricevis leteron, kaj tio tuj ŝajnis al li malbonaŭgura okazaĵo, pri kiu oni maltrankviliĝu. Kiu estis tiu mistera korespondanto, kiu venis ĝeni lin en lia retiriĝejo?

– Vi devas subskribi, sinjoro barono.

Li subskribis grumblante. Poste li prenis la leteron, atendis ke la poŝtisto malaperos ĉe la vojturno, kaj iomete paŝinte tien kaj reen, li apogis sin kontraŭ la ponta parapeto kaj ŝiris la koverton. Ĝi enhavis folion da kvadratita papero kun tiu manskribita paĝokapo: Malliberejo de La Sano, Parizo. Li rigardis la subskribon: Arsène Lupin. Konsternite, li legis:

Sinjoro barono,

Estas, en la galerio kiu kunligas viajn du salonojn, pentraĵo de Philippe de Champaigne de bonega fasono, kaj kiu treege plaĉas al mi. Viaj Rubens ankaŭ aspektas laŭ mia gusto, samkiel via plej malgranda Watteau. En la dekstra salono, mi notas la kredencon en stilo Ludoviko la 13-a, la tapiŝojn de Beauvais, la Empiran tableton subskribitan de Jacob kaj la Renesanco-stilan kofron. En tiu maldekstre, la tutan vitrinon de juveloj kaj miniaturoj.

Ĉi-foje, mi kontentiĝos per tiuj objektoj, kius estos, mi kredas, facile forvendeblaj. Mi do petas al vi, ke vi konvene enpakigu ilin, kaj ke vi ekspedu ilin al mia nomo (pagita transporto), en la stacidomo de Les Batignolles, antaŭ ok tagoj… se ne, mi mem procedigos ilian translokadon, dum la nokto de merkredo la 27-a al jaŭdo la 28-a de septembro. Kaj kompreneble, mi ne kontentiĝos per la ĉi-supre indikitaj objektoj.

Bonvolu pardoni la etan estigitan ĝenon, kaj akcepti la esprimon de miaj sentoj de respektoplena konsidero.

Arsène Lupin.

PS: Nepre ne sendu al mi la plej grandan Watteau.

Kvankam vi pagis por ĝi tridek mil frankojn en la Aŭkciodomo, ĝi estas nur kopio, ĉar la originalo estis bruligita de Barras, dum la Direktorio, orgian vesperon. Konsultu la Originalajn Memoraĵojn de Garat.

Mi ankaŭ ne deziras la kastelaninan ornamaĵon en la stilo de Ludoviko la 15-a, kies aŭtentikeco ŝajnas al mi dubinda.

Tiu letero forte emociis la baronon Kahorno. Subskribita de iu alia, ĝi jam konsiderinde estus alarminta lin, sed subskribita de Arsène Lupin!

Kiel diligenta leganto de ĵurnaloj, informita pri ĉio, kio okazis en la mondo rilate ŝteladon kaj krimadon, li ĉion sciis pri la heroaĵoj de la infera ŝtelisto. Certe, li sciis ke Lupin, arestita en Usono de sia malamiko Ganimardo, ja estas enkarcerigita, ke oni pretigas lian proceson – kun kia peno! Sed li ankaŭ sciis, ke oni ĉion povas atendi de li. Cetere, tiu ekzakta kono pri la kastelo, pri la aranĝo de la pentraĵoj kaj la mebloj, estis plej timinda indico. Kiu informis lin pri aferoj kiujn neniu vidis?

La barono rigardis supren kaj kontemplis la minacan silueton de Malaquis, ĝian krutan piedestalon, la profundan akvon kiu ĉirkaŭas ĝin, kaj ŝultrolevis. Ne, tutcerte, estis nenia danĝero. Neniu en la mondo povus penetri ĝis la neprofanebla sanktejo de liaj kolektoj.

Neniu, jes, sed ĉu Arsène Lupin? Por Arsène Lupin, ĉu ekzistas pordoj, levpontoj, muregoj? Al kio utilas la plej bone imagitaj obstakloj, la plej lertaj antaŭzorgoj, se Arsène Lupin decidis atingi la celon?

Tuj de la vespero, li skribis al la respublika prokuroro de Rueno. Li sendis la minacan leteron kaj postulis helpon kaj protekton.

La respondo alvenis post nelonge: la nomato Arsène Lupin estas nun malliberigita en La Sano, atente observate, kaj ne povas skribi; la leteron do verkis nur mistifikanto. Ĉio pruvis tion, la logiko kaj la prudento, kiel la realeco de la faktoj.

Tamen, kaj pro troa singardo, oni nomumis ekspertiziston por ekzameni la manskribon, kaj la spertulo deklaris, ke malgraŭ iuj analogecoj, tiu manskribo ne estis tiu de la kaptito.

“Malgraŭ iuj analogecoj”, la barono memoris nur tiujn tri terurajn vortojn, en kiuj li vidis la konfeson de dubo, kiu sole estus sufiĉa por ke la justico intervenu. Liaj timoj ekflamis. Li senĉese relegis la leteron.

Mi mem procedigos ilian translokadon.” Kaj tiu preciza dato: la nokton de merkredo la 27-a al jaŭdo la 28-a de septembro!…

Suspektema kaj silentema, li ne aŭdacis sin konfidi al siaj servistoj, kies sindono ne ŝajnis al li absolute fidinda. Tamen, por la unua fojo de post jaroj, li sentis la bezonon paroli, peti konsilon. Forlasita de la justico de sia lando, li ne plu esperis sin defendi per siaj propraj rimedoj, kaj li estis ironta ĝis Parizo por petegi la helpon de iu malnova policisto.

Du tagoj pasis. La trian, legante siajn ĵurnalojn, li ektremis pro ĝojo. Le Réveil de Caudebec publikigis tiun artikoleton: “Ni havas la plezuron gastigi en niaj muroj, de baldaŭ tri semajnoj, la ĉefinspektoron Ganimardo, unu el la veteranoj de la Sekureca servo. S-ro Ganimardo, al kiu la aresto de Arsène Lupin, lia lasta heroaĵo, havigis eŭropan reputacion, ripozas de siaj longaj lacecoj, fiŝhokante gobion kaj alburnon.

Ganimardo! Tia ja estis la helpanto, kiun serĉis la barono Kahorno! Kiu pli bone ol la ruza kaj pacienca Ganimardo scius malsukcesigi la projektojn de Lupin?

La barono ne hezitis. Ses kilometroj apartigas la kastelon disde la eta urbo Caudebec. Li transpasis ilin gaje, kiel viro kiun espero de savo ekscitegas.

Post pluraj malsukcesaj provoj por scii la adreson de la ĉefa inspektoro, li direktiĝis al la oficejoj de Le Réveil, situantaj meze de la kajo. Li tie trovis la redaktinton de la artikoleto, kiu, proksimiĝante al la fenestro, ekkriis:

– Ĉu Ganimardon? Vi certe renkontos lin laŭ la kajo, kun hokfadeno enmane. Tie ni interkonatiĝis, kaj mi legis hazarde lian nomon gravuritan sur lia fiŝkano. Vidu, jen li, la maljunulo tie, sub la arboj de la promenejo.

– Ĉu kun redingoto kaj pajla ĉapelo?

– Ĝuste! Ha! strangulo ne babilema kaj relative kruda.

Kvin minutojn poste, la barono aliris la faman Ganimardon, prezentis sin kaj provis ekkonversacii. Ne sukcesinte, li malkaŝe ekparolis pri la temo kaj eksponis sian kazon.

La alia aŭskultis, senmova, ne deturnante la okulojn de la fiŝo kiun li gvatis, poste li rigardis al li, observis lin de piedoj ĝis kapo kun mieno de profunda kompato, kaj eldiris:

– Sinjoro, estas nekutime averti la homojn, kiujn oni volas priŝteli. Arsène Lupin, precipe, ne faras tiajn mallertaĵojn.

– Tamen…

– Sinjoro, se mi havus ajnan dubon, ja kredu ke la plezuro ankoraŭ enmeti tiun karan Lupin'on, venkus ĉiun alian konsideron. Malfeliĉe, tiu junulo estas enkarcerigita.

– Se li eskapas?…

– Oni ne eskapas el La Sano.

– Sed li…

– Li ne pli ol alia.

– Tamen…

– Nu, se li eskapas, des pli bone, mi rekaptos lin.

Atendante, dormu trankvile, kaj ne fortimigu tiun alburnon pli longe.

La konversacio estis finita. La barono reiris hejmen, iom trankviligite de la senzorgeco de Ganimardo. Li kontrolis la serurojn, spionis la servistojn, kaj kvardek ok horoj pasis, dum kiuj li preskaŭ sukcesis persvadi sin ke, sume, liaj timoj estas ĥimeraj. Ne, finfine, kiel diris Ganimardo, oni ne avertas la homojn, kiujn oni volas priŝteli.

La dato alproksimiĝis. Mardon matene, la tagon antaŭ la 27-a, nenio aparta. Sed je la tria, bubo sonorigis. Li alportis depeŝon.

Neniu pakaĵo en stacidomo Batignolles. Ĉion pretigu por morgaŭ vespere. Arsène.

Denove, ekestis panikiĝo, tiel ke li demandis al si ĉu li ne cedus al la postuloj de Arsène Lupin.

Li kuris al Caudebec. Ganimardo fiŝkaptis je la sama loko, sidante sur faldebla seĝo. Senvorte, li antaŭmetis al li la telegramon.

– Kaj poste? diris la inspektoro.

– Poste? sed tio estas por morgaŭ!

– Kio?

– La rompoŝtelo! la prirabo de miaj kolektoj!

Ganimardo delasis sian fiŝkanon, turnis sin al li, kaj, kun ambaŭ brakoj krucitaj ĉebruste, ekkris per senpacienca tono:

– Ha, tio! Ĉu vi imagas, ke mi okupiĝos pri tiel stulta historio?!

– Kiun monkompenson vi petas por pasigi al la kastelo la nokton de la 27-a al la 28-a de septembro?

– Eĉ ne unu groŝon, lasu min trankvila.

– Fiksu vian prezon, mi estas riĉa, ekstreme riĉa.

La abrupteco de la propono konsternis Ganimardon, kiu daŭrigis, pli kvieta:

– Mi estas tie en ferioj kaj mi ne rajtas miksi min en…

– Neniu tion scios. Mi min devontigas silenti, kio ajn okazos.

– Ho! Nenio okazos.

– Nu, ĉu tri mil frankoj sufiĉos?

La inspektoro ensorbis en sian nazon spiron de tabako, pripensis, kaj rezignis:

– Konsentite. Tamen, mi devas lojale deklari al vi, ke tio ja estas mona malŝparego.

– Tio egalas al mi.

– Tiukaze… Kaj poste, finfine, oni neniam scias, kun tiu diabla Lupin! Li kredeble havas sub sia komando tutan bandon… Ĉu vi certas pri viaj servistoj?

– Nu...

– Tiam, ni ne kalkulu je ili. Mi tuj avertos per depeŝo du ulegojn el miaj amikoj, kiuj estos pli sekuraj… Kaj nun, forpafiĝu, oni ne vidu nin kune. Ĝis morgaŭ, ĉirkaŭ la naŭa.

La morgaŭon, la daton fiksitan de Arsène Lupin, la barono Kahorno dekroĉis sian panoplion, frotpurigis siajn armilojn, kaj promenis en la ĉirkaŭaĵo de Malaquis. Nenio suspektinda trafis lin.

La vesperon, je la oka kaj duono, li eksigis la servistojn. Ili loĝis en alo fronte al la strato, sed iom distance, kaj fine de la kastelo. Iĝinte sola, li mallaŭte malfermis la kvar pordojn. Post momento, li aŭdis paŝojn, kiuj alproksimiĝis.

Ganimardo prezentis siajn du helpantojn, grandajn fortikulojn kun virbova kolo kaj potencaj manoj, poste petis kelkajn klarigojn. Konstatinte la lokajn aranĝojn, li zorge fermis kaj barikadis ĉiujn vojojn, per kiuj oni povis eniri la minacatajn ĉambrojn. Li ekzamenis la murojn, levis la tapiŝojn, kaj fine li postenigis siajn agentojn en la centra galerio.

– Nenian stultaĵon, ĉu? Ni ne estas ĉi tie por dormi. Je la plej eta alarmo, malfermu la kortajn fenestrojn kaj voku min.

Ankaŭ atentu la riveran flankon. Dek metroj da kruta klifo ne timigas tiajn diablojn.

Li enfermis ilin, kunprenis la ŝlosilojn, kaj diris al la barono:

– Kaj nun, al nia posteno.

Li elektis, por tranokti, etan ĉambron elkonstruitan en la diko de la remparzonaj muregoj, inter la du ĉefaj pordoj, kaj kiu estis, iam, la kamero de la vaĉisto. Luketo rigardis al la ponto, alia al la korto. En angulo oni ekvidis kvazaŭ aperturon de puto.

– Vi ja diris al mi, sinjoro barono, ke tiu puto estas la ununura enirejo de la subteraĵoj, kaj ke, laŭ homa memoro, ĝi estas ŝtopita, ĉu?

– Jes.

– Do, krom se ekzistas alia enirvojo nekonata de ĉiuj, escepte de Arsène Lupin, kio ŝajnas iom problema, ni estas trankvilaj.

Li vicigis tri seĝojn, etendis sin komforte, ekbruligis sian pipon kaj suspiris:

– Vere, sinjoro barono, necesas ke mi ege deziru aldoni etaĝon al la dometo kie mi devas fini mian vivon, por akcepti tiel elementan laboron. Mi rakontos la historion al la amiko Lupin, li ridos ĝis tordiĝo.

La barono ne ridis. Atente aŭskultante, li pridemandis la silenton kun kreskanta maltrankvilo. Tempaltempe li kliniĝis super la puton kaj enĵetis anksian okulon en la faŭkantan truon.

La dek-unua, noktomezo, la unua sonoris.

Subite, li ekkaptis la brakon de Ganimardo, kiu vekiĝis eksalte.

– Ĉu vi aŭdas?

– Jes.

– Kio estas tio?

– Ronkas mi.

– Ne, aŭskultu…

– Ha! perfekte, tio estas aŭtokorno.

– Nu?

– Nu! malmulte probablas, ke Lupin uzas aŭtomobilon kiel ramon por malkonstrui vian kastelon. Tial, sinjoro barono, se mi estus vi, mi dormus… kiel mi tuj havos la honoron denove fari. Bonan vesperon.

Tio estis la sola alarmo. Ganimardo povis daŭrigi sian interrompitan dormon, kaj la barono nur aŭdis lian sonoran kaj regulan ronkadon.

Ĉe tagiĝo, ili eliris el sia ĉelo. Granda serena paco, la matena paco rande de freŝa akvo, envolvis la kastelon. Kahorno ĝojradia, kaj Ganimardo plu pacema, supreniris la ŝtuparon.

Neniu bruo. Nenio suspektinda.

– Kion mi diris al vi, sinjoro barono? Finfine, mi ne estus devinta akcepti… Mi hontas...

Li prenis la ŝlosilojn kaj eniris la galerion.

Sur du seĝoj, kurbiĝante, kun pendantaj brakoj, la du agentoj dormis.

– Fulmotondro! graŭlis la inspektoro.

Sammomente, la barono eligis krion:

– La pentraĵoj!… la kredenco!…

Li balbutis, sufokiĝis, manon etenditan al la malplenaj lokoj, al la nudigitaj muroj, kie pintis la najloj, kie pendis la senutilaj ŝnuroj. La Watteau, malaperinta! La Rubens, formetitaj! La tapiŝoj, malkroĉitaj! La vitrinoj, senigitaj je siaj juveloj!

– Kaj miaj kandelabroj en stilo Ludoviko la 16-a!… kaj la Regento-stila kandelingo, kaj mia Virgulino de la 12-a jarcento!...

Li kuris de unu loko al alia, hororigite, malesperinte. Li rememoris la aĉetajn prezojn, adiciis la suferitajn malprofitojn, akumulis ciferojn, ĉio ĉi senorde, en malklaraj vortoj, en nefinitaj frazoj. Li stamfis, konvulsiis, furioza pro kolero kaj doloro. Li ŝajnis kvazaŭ ruinigita viro, kiu nur bruligu al si la cerbon.

Se io povus konsoli lin, tio estus vidi la stuporon de Ganimardo. Male al la barono, la inspektoro, siaflanke, ne moviĝis. Li ŝajnis ŝtoniĝinta, kaj per neklara rigardo, li ekzamenis la aferojn. La fenestroj? fermitaj. La seruroj de la pordoj? nedamaĝitaj. Neniu breĉo ĉeplafone. Neniu truo ĉeplanke. La ordo estis perfekta. Ĉio tio kredeble okazis metodeme, laŭ senindulga kaj logika plano.

– Arsène Lupin… Arsène Lupin, li flustris, konsternite.

Subite, li eksaltis sur la du agentojn, kvazaŭ kolero fine skuus lin, kaj li furioze puŝis ilin kaj insultis ilin. Ili ne vekiĝis!

– Diable, li diris, ĉu hazarde…?

Li kliniĝis super ilin, kaj, laŭvice, atente observis ilin: ili dormis, sed nenature.

Li diris al la barono:

– Oni endormigis ilin.

– Sed kiu?

– He! li, evidente!… aŭ lia bando, sed regita de li. Tio estas ago laŭ lia maniero. Lia distingilo ja ĉeestas.

– Tiukaze, mi estas senespera, estas nenio farebla.

– Nenio fareblas.

– Sed tio estas abomena, tio estas monstra.

– Metu plendon.

– Kiautile?

– Damne! provu malgraŭe… La justico havas rimedojn…

– La justico! sed vi mem ja konstatas… Jen, ĉi-momente, vi povus serĉi indicon, malkovri ion, vi eĉ ne moviĝas.

– Malkovri ion, kun Arsène Lupin! Sed, kara sinjoro mia,

Arsène Lupin neniam lasas ion ajn malantaŭ si! Ne estas hazardo kun Arsène Lupin! Nun mi demandas al mi, ĉu ne intence li iĝis arestita de mi, en Usono!

– Tiam mi rezignu pri miaj pentraĵoj, pri ĉio! Sed la perlojn de mia kolekto li forŝtelis de mi. Mi donus riĉegaĵon por ilin retrovi. Se oni nenion povas kontraŭ li, li diru sian prezon!

Ganimardo fikse rigardis lin.

– Saĝa parolo, tio estas. Ĉu vi ne retiras ĝin?

– Ne, ne, ne. Sed kial?

– Nur ideo kiun mi havas.

– Kiun ideon?

– Ni reparolos pri tio se la enketo nenion konkludos…

Tamen, eĉ ne unu vorton pri mi, se vi volas, ke mi sukcesu.

Li aldonis tra la dentoj:

– Kaj poste, verdire, mi ne indas fanfaroni.

La du agentoj iom post iom rekonsciiĝis, kun tiu hebeta mieno de tiuj, kiuj eliras hipnotan dormon. Ili malfermis mirajn okulojn, ili provis kompreni. Kiam Ganimardo pridemandis ilin, ili ne memoris ion ajn.

– Tamen, vi verŝajne vidis iun, ĉu?

– Ne.

– Rememoru!

– Ne, ne.

– Kaj ĉu vi ne trinkis?

Ili pripensis, kaj unu el ili respondis:

– Jes, mi trinkis iom da akvo.

– Ĉu akvon el tiu karafo?

– Jes.

– Ankaŭ mi, deklaris la dua.

Ganimardo flaris ĝin, gustumis ĝin. Ĝi havis nenian apartan guston, nenian odoron.

– Nu, li diris, ni malŝparas nian tempon. Ne en kvin minutoj oni solvas la problemojn starigitajn de Arsène Lupin.

Sed fulmotondro, mi ja ĵuras, ke mi rekaptos lin. Li gajnas la duan ludpartion. La revanĉo estos por mi!

La saman tagon, plendo pro pligravigita ŝtelo estis depoziciita de la barono Kahorno, kontraŭ Arsène Lupin, enkarcerigita en La Sano!

Tiun plendon la barono ofte bedaŭris, kiam li vidis la kastelon Malaquis liverita al la ĝendarmoj, al la prokuroro, al la enketa juĝisto, al la ĵurnalistoj, al ĉiuj scivolemuloj, kiuj enŝoviĝas ĉien kie ili ne devus esti.

La afero jam pasiigis la publikopinion. Ĝi okazis en tiel neordinaraj cirkonstancoj, la nomo de Arsène Lupin tiom ekscitis la imagojn, ke la plej fantaziaj historioj plenigis la ĵurnalajn kolumnojn kaj estis kredataj de la publiko.

Sed la una letero de Arsène Lupin, kiun publikigis Écho de France (kaj neniu iam sciis, kiu sciigis ĝian tekston), tiu letero, per kiu la barono Kahorno estis impertinente avertita pri kio minacis lin, kaŭzis konsiderindan emocion. Fabelaj klarigoj tuj estis proponitaj. Oni rememorigis la ekziston de la famaj subteraĵoj. Kaj la prokuroraro, influite, petis pliajn esplorojn tiudirekten.

Oni zorge traserĉis la tutan kastelon. Oni inspektis ĉiun ŝtonon. Oni esploris la lignaĵojn kaj la kamenojn, la kadrojn de la speguloj kaj la plafonajn trabojn. Ĉe torĉobrilo oni ekzamenis la grandegajn kelojn, kien la senjoroj de Malaquis iam amasigis siajn municiojn kaj proviantojn. Oni sondis la internaĵon de la roko. Tio estis vana. Oni ne malkovri eĉ la plej etan vestiĝon de subteraĵo. Tute ne ekzistis sekreta pasejo.

En ordo, oni respondis ĉiuflanke, sed mebloj kaj pentraĵoj ne forsvenas kiel fantomoj. Ili foriĝas tra pordojn kaj fenestrojn, kaj la homoj, kiuj ilin ekkaptas, eniĝas kaj eliĝas ankaŭ tra pordojn kaj fenestrojn. Kiaj estas tiuj homoj? Kiel ili eniris? Kaj kiel ili foriris?

La prokuroraro de Rueno, konvinkite pri sia senpovo, petis la helpon de parizaj agentoj. S-ro Dudouis, la Sekureca estro, sendis siajn plej bonajn detektivojn el la speciala brigado. Li mem pasigis kvardek-ok-horan restadon en Malaquis. Li ne pli sukcesis.

Tiam li alvokis la inspektoron Ganimardo, kies servojn li tiel ofte aprezis.

Ganimardo silente aŭskultis la instrukciojn de sia superulo, poste, kapskuante, li eldiris:

– Mi kredas, ke ni vojeraras obstine traserĉante la kastelon.

La solvo estas aliloke.

– Kaj kie do?

– Ĉe Arsène Lupin.

– Ĉe Arsène Lupin! Tion supozi estas agnoski lian intervenon.

– Tion mi koncedas. Eĉ pli, mi konsideras ĝin certa.

– Nu, Ganimardo, estas stulte. Arsène Lupin estas en malliberejo.

– Arsène Lupin estas en malliberejo, prave. Li estas pririgardita, mi konsentas. Sed se li havus katenojn ĉe la piedoj, ŝnurojn ĉe la manartikoj kaj buŝoŝtopilon surbuŝe, mi ne ŝanĝus mian opinion.

– Kaj kial tiu obstino?

– Ĉar nur Arsène Lupin kapablas kombini tiel ampleksan maĥinacion, kaj kombini ĝin tiel, ke ĝi sukcesu… kiel ĝi sukcesis.

– Nur vortoj, Ganimardo!

– Kiuj estas realaĵoj. Sed jen, oni ne serĉu subteraĵon, ŝtonojn turniĝantajn sur pivoto, kaj aliajn stultaĵojn tiajn. Nia ulo ne uzas rimedojn tiel eksmodajn. Li estas nuntempa, aŭ pliĝuste morgaŭa.

– Kaj kion vi konkludas?

– Mi konkludas ja petante de vi la permeson pasigi unu horon kun li.

– En lia karcero?

– Jes. Revenante el Usono ni bonege interrilatis, dum la traveturado, kaj mi eĉ dirus, ke li havas ian simpation por tiu, kiu scipovis aresti lin. Se li povas informi min sen kompromiti sin, li ne hezitos evitigi al mi senutilan vojaĝon.

Estis iom pli ol tagmezo, kiam Ganimardo estis enkondukita en la ĉelon de Arsène Lupin. Tiu ĉi, sternite sur sia lito, levis la kapon kaj ekkris pro ĝojo.

– Ha! Tio ja estas vera surprizo. Tiu kara Ganimardo, tie!

– Li mem.

– Multajn aferojn mi deziris en la retiriĝejo, kiun mi elektis… sed neniun pli pasie ol gastigi vin.

– Tro afabla.

– Ne, ne, mi esprimas pri vi la plej altan estimon.

– Pri tio mi fieras.

– Mi ĉiam asertis tion: Ganimardo estas nia plej bona detektivo. Li preskaŭ egalas – vi vidas, ke mi estas sincera – li preskaŭ egalas Ŝerlokon Holmson. Sed, verdire, mi bedaŭras, ke mi povas proponi al vi nur tiun ŝtupareton. Kaj eĉ ne unu refreŝigaĵon! neniun glason da biero! Pardonu min, mi estas tie nur provizore.

Ganimardo sidiĝis ridetante, kaj la malliberulo daŭrigis, ĝoja pro parolado:

– Dio mia, mi tiel feliĉas revidi la vizaĝon de honestulo!

Min tedas ĉiuj tiuj spionaj kaj stukaĉaj kapoj, kiuj po dek fojojn tage inspektas miajn poŝojn kaj mian modestan ĉelon, por certiĝi, ĉu mi ne preparas eskapon. Diable, kiom amas min la registaro!…

– Ĝi pravas.

– Tute ne! Mi tiel feliĉus, se oni lasus min vivi trankvila!

– Per la rentoj de la aliaj.

– Ĉu ne? Tio estus tiel simpla! Sed mi babilas, mi diras stultaĵojn, kaj vi eble hastas. Ni parolu rekte pri la fakto,

Ganimardo! Kial vi honoras min per vizito?

– Pro la afero Kahorno, senpere deklaris Ganimardo.

– Halt! momenteton… Tio estas, ke tiom da aferoj mi havas! Mi unue trovu en mia cerbo la dosieron de la afero Kahorno… Ha! jen ĝi estas. Afero Kahorno, kastelo Malaquis,

Malsupra-Sejno… Du Rubens, unu Watteau, kaj kelkaj bagateloj.

– Bagateloj!

– Ho! nu, ĉio tio mezaĉe gravas. Oni trovus pli bone. Sed sufiĉas, ke la afero interesas vin… Parolu do, Ganimard.

– Ĉu mi klarigu, kie ni estas pri la enketo?

– Senutile. Mi legis la ĉi-matenajn gazetojn. Mi eĉ permesos al mi diri, ke vi ne rapide antaŭeniras.

– Jen ĝuste la kialo, pro kiu mi min turnas al via komplezo.

– Tute laŭ viaj ordonoj.

– Unue ĉi tio: ĉu la afero estis kondukita ja de vi?

– De A ĝis Z.

– La aviza letero? la telegramo?

– Estas de via servisto. Mi eĉ devas havi iliajn kvitancojn ie.

Arsène malfermis la tirkeston de tableto el blanka ligno, kiu konsistigis, kun la lito kaj la stupareto, la tutan meblaron de la ĉelo, prenis el ĝi du paperajn ĉifonojn kaj ilin antaŭtenis al Ganimardo.

– Ha! ĉi tiu ekkriis, sed mi kredis vin pririgardita kaj priserĉita por iu ajn bagatela kialo. Tamen, vi legas la gazetojn, vi kolektas la poŝtajn kvitancojn…

– Ba! tiuj homoj estas tiom stultaj! Ili malkudras la subŝtofon de mia jako, ili esploras la plandumojn de miaj botetoj, ili aŭskultumas la murojn de tiu ĉambro, sed ne unu havus la ideon, ke Arsène Lupin estus sufiĉe naiva por elekti tiel facilan kaŝejon. Ja pri tio mi kalkulis.

Ganimardo, amuzite, ekkriis:

– Kia stranga knabo! Vi konsternas min. Ek, rakontu al mi la aventuron.

– Ho! ho! Vi tro rapidas! Inici vin pri ĉiuj miaj sekretoj… senvualigi al vi miajn, etajn trukojn… Tio ja estas grava.

– Ĉu mi malpravis kalkulante pri via komplezo?

– Ne, Ganimardo, kaj ĉar vi insistas…

Arsène Lupin trapaŝis la ĉambron du aŭ tri fojojn, kaj haltante diris:

– Kion vi pensas pri mia letero al la barono?

– Mi pensas, ke vi volis distri vin, kaj iom fanfaroni.

– Ha! jen, fanfaroni! Nu, mi certigas al vi, Ganimardo, ke mi kredis vin pli forta. Ĉu mi, Arsène Lupin, malŝparas tempon per tiuj infanaĵoj? Ĉu mi estus skribinta tiun leteron, se mi estus povinta priŝtelis la baronon sen skribi al li? Sed komprenu do, vi kaj la aliaj, ke tiu letero estas la nepra komencopunkto, la risorto kiu ekmovigis la tutan maĥinacion.

Nu, ni orde procedu, kaj ni kune preparu, se vi volas, la ŝteladon de Malaquis.

– Mi aŭskultas vin.

– Do, ni supozu kastelon rigore ŝlositan, barikaditan, kiel estis tiu de la barono Kahorno. Ĉu mi forlasos la partion kaj rezignos trezorojn kiujn mi avidas, pretekste ke la kastelo kiu enhavas ilin estas neatingebla?

– Evidente ne.

– Ĉu mi provos sturmon kiel malnovtempe, estrante trupon da aventuristoj?

– Infane!

– Ĉu mi inside enŝteliros?

– Neeble.

– Restas rimedo, la ununura miaopinie, tiu estas, ke mi iĝu invitita de la proprietulo de la koncerna kastelo.

– La rimedo estas originala.

– Kaj kiom facila! Ni supozu, ke tagon, la koncerna proprietulo ricevus leteron, avertantan lin, pri tio kion teksas kontraŭ li ulo nomata Arsène Lupin, fama ŝtelisto. Kion li faros?

– Li sendos la leteron al la prokuroro.

– Kiu mokos lin, ĉar la koncerna Lupin estas nun malliberigita. Do, panikiĝo de la ulo, kiu plene pretas peti helpon de kiu ajn, ĉu ne vere?

– Tio estas eksterduba.

– Kaj se li okaze legas en gazetaĉo, ke fama policisto ferias en najbara urbeto…

– Li iros alparoli tiun policiston.

– Vi prave parolis. Sed aliflanke, ni imagu, ke antaŭvidinte tiun neeviteblan demarŝon, Arsène Lupin invitis unu el siaj plej lertaj amikoj instaliĝi en Caudebec, poste interilatiĝi kun redaktisto de Le Réveil, gazeto abonita de la barono, kaj aludi ke tiu fama policisto estas tiu viro, kio okazos?

– Okazos, ke la redaktisto anoncos en Le Réveil la ĉeeston de la koncerna policisto en Caudebec.

– Perfekte, poste du ebloj: aŭ la fiŝo – mi celas Kahornon – ne buŝkaptas la hokon, kaj tiam nenio okazos. Aŭ, kaj tio estas la plej verŝajna hipotezo, li alkuras, svingante la voston. Kaj jen do mia Kahorno petegante kontraŭ mi la helpon de unu el miaj amikoj.

– Pli kaj pli originale.

– Kompreneble, la pseŭdo-policisto unue rifuzas sian subtenon. Tiam, depeŝo de Arsène Lupin. Teruro de la barono, kiu petegas denove mian amikon, kaj proponas al li tiom por sekurigi lian savon. La koncerna amiko akceptas, kunvenigas du ulegojn el nia bando, kiuj, nokte, dum Kahorno estas gvatita de sia protektanto, translokas tra la fenestron iujn objektojn kaj lasas ilin degliti, per ŝnuroj, en bonan ŝalupeton taŭge menditan. Tio simplas kiel Lupin.

– Kaj tio tute simple mirindas, ekkriis Ganimardo, kaj mi ne povus tro laŭdi la aŭdacon de la elpensado kaj la spritecon pri la detaloj. Sed mi ne vidas sufiĉe faman policiston, por ke lia nomo povu tiom logi kaj influi la baronon.

– Estas unu, kaj estas nur unu.

– Kiu?

– Tiu de la plej glora, de la persona malamiko de Arsène Lupin, resume, de la inspektoro Ganimardo.

– Mi!

– Vi mem, Ganimardo. Kaj jen kio estas delica: se vi iros tien kaj la barono decidiĝos pri babili, vi fine malkovros, ke via devo estas aresti vin mem, kiel vi arestis min en Usono. La revanĉo estas komika, ĉu? Mi arestigas Ganimardon de Ganimardo!

Arsène Lupin plenkore ridis. La inspektoro, iom ofendite, mordis al si la lipojn. La ŝerco ne ŝajnis al li inda je tiaj eksplodoj de ĝojo.

La alveno de gardisto permesis al li rekvietiĝi. La viro alportis la manĝon, kiun Arsène Lupin, pro speciala favoro, venigis de la najbara restoracio. Surtabliginte la pleton, li retiriĝis. Arsène instaliĝis, rompis sian panon, manĝis el ĝi du aŭ tri mordaĵojn kaj daŭrigis:

– Sed estu trankvila, mia kara Ganimardo, vi ne iros tien.

Mi tuj malkaŝos al vi ion, kiu konsternos vin: la afero Kahorno estas fermota.

– Kion?

– Ĝi estas fermota, mi diras al vi.

– Certe ne, mi ĵus forlasis la Sekurecan estron.

– Kaj poste? Ĉu S-ro Dudouis scias pli ol mi, pri kio koncernas min? Vi ekscios, ke Ganimardo – pardonu – ke la pseŭdo-Ganimardo plu havas bonegajn rilatojn kun la barono.

Tiu ĉi, kaj tio estas la ĉefa kialo pro kiu li nenion konfesis, taskis al li la tre delikatan mision prinegoci kun mi transakcion, kaj ĉimomente, kontraŭ iu monsumo, la barono probable reakiris siajn karajn kolektaĵojn. Kompense, li forigos sian plendon. Do, neniu ŝtelo plu. Do, ja necesos que la prokuroraro forlasu…

Ganimardo rigardis la kaptiton kun stupora mieno.

– Kaj kiel vi scias ĉion ĉi?

– Mi ĵus ricevis la depeŝon, kiun mi atendis.

– Vi ĵus ricevis depeŝon, ĉu?

– Ĝuste nun, kara amiko. Pro ĝentileco, mi ne volis legi ĝin en via ĉeesto. Sed se vi permesas al mi…

– Vi priridas min, Lupin.

– Bonvolu, kara amiko mia, milde senkapigi tiun duonboligitan ovon. Vi mem konstatos, ke mi ne mokridas vin.

Maŝine, Ganimardo obeis, kaj rompis la ovon per tranĉila klingo. Li eligis krion pro surprizo. La malplena ŝelo enhavis folion el blua papero. Laŭ la peto de Arsène, li malfaldis ĝin. Ĝi estis telegramo, aŭ pliĝuste parto de telegramo, el kiu oni deŝiris la poŝtajn indikaĵojn. Li legis: “Interkonsento konkludita. Cent mil monumoj liveritaj. Ĉio glatas.

– Cent mil monumoj? li diris.

– Jes, cent mil frankoj! Tio estas malmulto, sed fine, la tempoj estas malfacilaj… Kaj mi havas tiom pezajn ĝeneralajn elspezojn! Se vi scius mian buĝeton… buĝeton de granda urbo!

Ganimardo ekstaris. Lia malbona humoro jam disiĝis. Li cerbumis kelkajn sekundojn, pripensis rapide la tutan aferon, provante malkovri ĝian malfortan punkton. Poste li eldiris per tono, tra kiu li malkaŝe lasis sian spertulan admiron traflui:

– Feliĉe, ne ekzistas dekoj kiel vi, alie ni nur rezignu la metion.

Arsène Lupin alprenis modestan mieneton kaj respondis:

– Ba! ja necesis distriĝi, okupi la libertempon… des pli ke la afero povis sukcesi nur se mi estus en malliberejo.

– Kion! ekkris Ganimardo, via proceso, via defendo, la enketo, ĉu ĉio tio ne do sufiĉas al vi por vin distri?

– Ne, ĉar mi decidis, ke mi ne ĉeestos mian proceson.

– Ho! ho!

Arsène Lupin kviete ripetis:

– Mi ne ĉeestos mian proceson.

– Verdire!

– Ha, mia kara, ĉu vi imagas, ke mi putros sur la malseketa pajlo? Vi ofendas min. Arsène Lupin restas en malliberejo nur dum la tempo kiu plaĉas al li, kaj ne unu plian minuton.

– Eble estis pli prudente unue ne eniri tien, obĵetis la inspektoro per ironia tono.

– Ha! sinjoro mokas? sinjoro memoras, ke li havis la honoron aresti min? Eksciu, respektinda amiko mia, ke neniu, ne pli vi ol alia, estus povinta kapti min, se multe pli konsiderinda intereso ne estus loginta min je tiu preciza momento.

– Ĉu?

– Virino estis rigardanta min, Ganimardo, kaj mi amis ŝin.

Ĉu vi komprenas ĉion, kion enhavas la fakto esti rigardata de virino, kiun oni amas? La cetero ne gravis al mi, tion mi ĵuras.

Kaj tial mi estas tie.

– Jam delonge, permesu ke mi rimarkigu tion.

– Mi volis unue forgesi. Ne ridu: la aventuro estis ĉarma, kaj mi plu konservas kortuŝan memoron pri ĝi… Kaj poste, mi estas iom neŭrastenia! La vivo estas tiel febra, nuntempe! Oni decidu, laŭnecese, fari tielnomatan izolan kuracadon. Tiu loko estas efikega por tiaj reĝimoj. Oni praktikas tie la kuracadon de La Sano en ĝia tuta rigoreco.

– Arsène Lupin, rimarkis Ganimardo, vi primokas min.

– Ganimardo, asertis Lupin, hodiaŭ estas vendredo. La venontan merkredon, mi iros fumi mian cigaron en via domo, ĉe la strato Pergolèse, je la kvara posttagmeze.

– Arsène Lupin, mi atendas vin.

Ili manpremis, kiel du bonaj amikoj kiuj estimas unu la alian laŭ sia ĝusta valoro, kaj la maljuna policisto direktiĝis al la pordo.

– Ganimardo!

Tiu ĉi sin turnis.

– Kio okazas?

– Ganimardo, vi forgesas vian poŝhorloĝon.

– Mian poŝhorloĝon?

– Jes, ĝi perdiĝis en mia poŝo.

Li redonis ĝin ekskuzante sin.

– Pardonu min… malbona kutimo… Sed tio, ke ili prenis la mian, ne estas sufiĉa kialo, por ke mi senigu vin je la via. Des pli ke mi havas tie kronometron, pri kiu mi ne plendu kaj kiu plene kontentigas miajn bezonojn.

Li eligis el la tirkesto larĝan poŝhorloĝon el oro, dikan kaj komfortan, ornamitan de peza ĉeno.

– Kaj tiu ĉi, el kiu poŝo ĝi devenas? demandis Ganimardo.

Arsène Lupin malzorge ekzamenis la inicialojn.

– J. B… Kiu diable li ja povus esti?… Ha! jes, mi rememoras, Jules Bouvier, mia enketa juĝisto, ĉarma viro…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.