La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4: La mistera vojaĝanto

La antaŭan tagon, mi sendis mian aŭtomobilon al Rueno laŭ la ŝoseo. Mi devis rekuniĝi kun ĝi pertrajne, kaj, de tie, viziti amikojn kiuj loĝas ĉe la bordoj de Sejno.

Nu, en Parizo, kelkajn minutojn antaŭ la foriro, sep sinjoroj invadis mian kupeon; kvin el ili fumis. Kiel ajn mallonga estas la veturado per rapidtrajno, la perspektivo ĝin fari kun tia akompanantaro estis malagrabla al mi, des pli ke la vagono, de malnova modelo, ne havis koridoron. Mi do prenis mian surtuton, miajn gazetojn, mian indikilon, kaj rifuĝis en unu el la apudaj kupeoj.

Sinjorino tie troviĝis. Ekvidante min, ŝi faris geston de ĉagreno, kiun mi ne pretervidis, kaj ŝi kliniĝis al sinjoro staranta sur la ŝtupareto, sia edzo kredeble, kiu estis akompaninta ŝin al la stacidomo. La sinjoro observis min, kaj la ekzameno probable finiĝis avantaĝe al mi, ĉar li mallaŭte parolis al sia edzino, ridetante, kun mieno per kiu oni trankviligas timantan infanon. Ŝi ridetis siavice, kaj alrigardis min amike, kvazaŭ ŝi subite komprenus, ke mi estas unu el tiuj galantuloj, kun kiuj virino povas resti enfermita dum du horoj, en eta skatolo ses kvadratfutojn granda, sen io ajn timinda.

Lia edzo diris al ŝi:

– Ne rankoru kontraŭ mi, karulino mia, sed mi havas urĝan rendevuon, kaj mi ne povas atendi.

Li kisis ŝin tenere, kaj foriris. Lia edzino sendis al li tra la fenesto diskretajn kisetojn, kaj svingis sian poŝtukon.

Tiam sonoris fajfilo. La trajno ekmoviĝis.

Je tiu preciza momento, kaj malgraŭ la protestoj de la trajnlaboristoj, la pordo malfermiĝis kaj viro subite eniris en nian kupeon. Mia kunulino, kiu tiam staris kaj ordigis siajn aferojn laŭlonge de la reto, ekkriis pro teruro kaj falis sur la benkon.

Mi ne estas timema, tute male, sed mi konfesas, ke tiuj lastmomentaj entrudiĝoj estas ĉiam tedaj. Ili ŝajnas ambiguaj, malmulte naturaj. Kredeble teksiĝas io suspektinda, se ne…

Tamen, la aspekto kaj la sinteno de la ĵus alveninto pli volonte moderigus la malbonan impreson kaŭzitan de ŝia ago.

Dececon, preskaŭ elegantecon, bongustan kravaton, purajn gantojn, energian vizaĝon… Sed, cetere, kie diable mi vidis tiun vizaĝon? Ĉar neniu dubo eblis, mi jam vidis lin. Almenaŭ, pli ekzakte, mi retrovis en mi tian rememoron, kian lasas la vido de portretro plurfoje ekvidita, kaj kies originalon oni neniam kontemplis. Kaj, samtempe, mi sentis la senutilecon de ĉiu memora klopodo, tiom senenhava kaj neklara estis tiu rememoro.

Sed, devove direktinte mian atenton al la virino, mi estis konsternita pro ŝia paleco kaj la ŝangiĝo de ŝiaj trajtoj. Ŝi rigardis sian najbaron – ili sidis ĉe la sama flanko – kun vizaĝesprimo de vera timego, kaj mi konstatis, ke unu el ŝiaj manoj, tute tremanta, alglitis al eta vojaĝsako kuŝanta surbenke dudek centimetrojn for de ŝiaj genuoj. Ŝi fine ekkaptis ĝin kaj nervoze premis ĝin kontraŭ si.

Niaj okuloj renkontiĝis, kaj mi legis en ŝiaj tiom da ĝenateco kaj anksio, ke mi ne povis malhelpi min diri al ŝi:

– Ĉu vi estas suferanta, sinjorino?… Ĉu mi malfermu tiun fenestron?

Ne respondante, ŝi almontri al mi la ulon per timema gesto.

Mi ridetis, kiel faris ŝia edzino, ŝultrolevis kaj klarigis al ŝi per signoj, ke ŝi nenion timu, ke mi estas tie, kaj cetere ke tiu sinjoro ŝajnas ja sendanĝera.

Tiumomente, li turniĝis al ni unu post la alia, konsideris nin de piedoj ĝis kapo, poste reprofundiĝis en sia angulo kaj ne plu moviĝis.

Estis silento, sed la virino, kvazaŭ ŝi estus kolektinta sian tutan energion por plenumi senesperan agon, diris al mi per apenaŭ komprenebla voĉo:

– Ĉu vi scias, ke li estas en nia trajno?

– Kiu?

– Sed li… li… mi certigas al vi.

– Kiu, li?

– Arsène Lupin!

Ŝi ne deturnis la rigardon de la vojaĝanto, kaj al li prefere al mi ŝi ĵetis la silabojn de tiu malkvietiga nomo.

Li mallevis sian ĉapelon sur sian nazon. Ĉu tio estis por maski sian perturbon, aŭ simple, ĉu li prepariĝis al dormo?

Mi obĵetis tion:

– Arsène Lupin estis kondamnita hieraŭ, kontumace, al dudek jaroj da devigata laboro. Do malmulte probablas, ke li hodiaŭ nesingarde aperus publike. Krome, ĉu la ĝazetoj ne raportis lian ĉeeston en Turkio, tiun vintron, de lia fama eskapo el La Sano?

– Li troviĝas en tiu trajno, ripetis la virino, kun la pli kaj pli forta intenco esti aŭdita de nia kunulo. Mia edzo estas vicdirektoro de la malliberejaj servoj, kaj la stacidoma komisaro mem diris al ni, ke oni serĉas Arsène'on Lupin'on.

– Tio ne estas kialo…

– Oni renkontis lin en la centra halo. Li prenis unuaklasan bileton al Rueno – Estis facile kapti lin.

– Li malaperis. La kontrolisto, ĉe la enirejo de la atendejoj, ne vidis lin, sed oni supozis, ke li pasis tra la antaŭurbaj kajoj, kaj ke li eniris la ekspreson, kiu foriris dek minutojn post ni.

– Tiukaze, tie oni lin estos kaptinta.

– Kaj se, lastmomente, li saltis el tiu ekspreso por veni tien, en nian trajnon… kiel probable… kiel certe, ĉu?

– Tiukaze, tie li estos kaptita. Ĉar la dungitoj kaj la agentoj senmanke estos vidintaj tiun pason de trajno al alia, kaj, kiam ni alvenos en Ruenon, oni kaptos lin tute nete.

– Lin, neniam! Li trovos rimedon por denove eskapi.

– Tiukaze, mi deziras al li bonan vojaĝon.

– Sed ĝis tiam, ĉio kion li povas fari…

– Kion?

– Mi ne scias. Oni ĉion atendu de li.

Ŝi estis tre agitata, kaj verdire la situacio pravigis ĝis certa grado tiun nervosan ekscitiĝon.

Preskaŭ malgraŭ mi, mi diris al ŝi:

– Estas efektive kuriozaj koincidoj… Sed tranviliĝu. Se eventuale Arsène Lupin estas en unu el tiuj vagonoj, li diskrete restos tie, kaj, prefere ol altiri al si novajn malagrablaĵojn, li nur deziros eviti la danĝeron kiu minacas lin.

Miaj paroloj tute ne trankviligis ŝin. Tamen ŝi silentis, verŝajne timante esti sentakta.

Miaflanke, mi malfaldis miajn gazetojn kaj legis la raportojn pri la proceso de Arsène Lupin. Ĉar ili enhavis nenion, kion oni jam sciis, ili nur mezaĉe interesis min. Krome, mi estis laca, mi malbone estis dorminta, mi sentis miajn palpebrojn peziĝi kaj mian kapon kliniĝi.

– Sed, sinjoro, vi ja ne dormos.

La virino eltiris miajn gazetojn kaj rigardis min indigne.

– Evidente ne, mi respondis, mi tute ne emas.

– Tio estus pleje malsaĝa, ŝi diris al mi.

– Pleje, mi ripetis.

Kaj mi energie luktis, alkroĉiĝante al la pejzaĝo, al la nuboj kiuj striis la ĉielon. Kaj baldaŭ ĉio tio malklariĝis en la spaco, la bildo de la agitata sinjorino kaj de la dormanta sinjoro forvelkis en mia spirito, kaj ekestis en mi la granda, la profunda silento de dormo.

Aeraj kaj malpezaj sonĝoj baldaŭ beligis ĝin. Estulo, kiu ludis la rolon kaj havis la nomon Arsène Lupin, okupis iun partoprenon en ĝi. Li moviĝis ĉe la horizonto, kun la dorso ŝarĝita per grandvaloraj objektoj, trapasis murojn kaj malmeblis kastelojn.

Sed la silueto de tiu estulo, kiu cetere ne plu estis Arsène Lupin, preciziĝis. Li venis al mi, iĝis pli kaj pli granda, saltis en la vagonon kun nekredebla lerteco, kaj falis plenmeze de mia brusto.

Akra doloro… ŝira krio. Mi vekiĝis. La viro, la vojaĝanto, kun genuo sur mia brusto, premis mian gorĝon.

Mi vidis tion tre malklare, ĉar miaj okuloj sange ruĝis. Mi ankaŭ vidis la virinon, kiu konvulsiis en angulo trafite de nerva kolapso. Mi eĉ ne provis rezisti. Cetere, mi ne estus havinta sufiĉan forton: miaj tempioj zumis, mi sufokiĝis… mi stertoris…

Ankoraŭ unu minuton… kaj estis asfiksio.

La viro kredeble sentis tion. Li malstriktigis sian premon.

Ne flankenirante, per la dekstra mano, li streĉis ŝnuron ĉe kiu li estis preparinta glitnodon, kaj, per seka gesto, li ligis al mi ambaŭ pojnojn. Fulmorapide, mi estis ŝnurita, buŝoŝtopilita, senmovigita.

Kaj li plenumis tiun laboron plej nature, kun facileco en kiu montriĝis la scio de majstro, de profesiulo pri ŝtelo kaj krimo.

Ne unu vorton, ne unu febran movon. Memregadon kaj aŭdacon. Kaj mi estis tie, sur la benko, ĉirkaŭligita kiel mumio, mi, Arsène Lupin!

Verdire, estis ridinde. Kaj, malgraŭ la gravecon de la cirkonstancoj, mi ne estis sen aprezi ĉion ironian kaj frandan, kion la situacio enhavis. Arsène Lupin trompita kiel novulo! prirabita kiel la unua alveninto – ĉar, kompreneble, la bandito malpezigis min je miaj monujo kaj paperujo! Arsène Lupin, siavice viktimo, priruzita, venkita… Kia aventuro!

Restis la virino. Li eĉ ne atentis ŝin. Li nur prenis la saketon, kiu kuŝis sur la tapiŝo kaj eltiris el ĝi la juvelojn, monujon, orajn kaj arĝentajn objektojn, kiujn ĝi enhavis. La virino malfermis okulon, ektremis pro hororo, demetis siajn ringojn kaj prezentis ilin al la viro kvazaŭ ŝi volus ŝparigi al li ĉiun senutilan klopodon. Li prenis la ringojn kaj rigardis ŝin: ŝi svenis.

Tiam, daŭre silenta kaj trankvila, ne plu zorgante pri ni, li reiris al sia sidloko, ekbruligis cigaredon kaj komencis fundan ekzamenon de la trezoroj kiujn li konkeris, ekzamenon kiu ŝajnis plene kontentigi lin.

Mi estis multe malpli kontenta. Mi ne parolas pri la dek du mil frankoj kiujn oni maljuste priŝtelis al mi: tio estis damaĝo kiun mi nur provizore akceptis kaj mi ja intencis, ke tiuj dek du mil frankoj revenu en mian posedaĵon plejeble rapide, samkiel la ege gravaj dokumentoj kiujn entenis mia paperujo: projektoj, prezoproponoj, adresoj, listoj da korespondantoj, kompromitaj leteroj. Sed, en la nuna momento, pli tuja kaj pli serioza zorgo min maltrankviligis:

Kio okazos?

Kiel oni ja pensas, la agitadon kaŭzitan de mia paso tra la stacidomo Saint-Lazare mi ne preteratentis. Invitite ĉe amikoj, kiujn mi frekventis sub la nomo Vilhelmo Berlat, kaj por kiuj mia simileco kun Arsène Lupin estis temo de teneraj ŝercoj, mi ne povis min ŝminki laŭvole, kaj mia ĉeesto estis sciigita.

Krome, oni vidis viron impetantan el la ekspreso al la rapidtrajno. Kiu estis tiu viro, se ne Arsène Lupin? Do, neeviteble, fatale, la polica komisaro de Rueno, avertite per telegramo, kaj helpate de respektinda nombro da agentoj, troviĝus ĉe la alveno de la trajno, pridemandus la suspektindajn vojaĝantojn, kaj procedus pri detala inspektado de la vagonoj.

Ĉion tion mi antaŭvidis, kaj mi ne multe emociis pri tio, certa ke la polico de Rueno ne estus pli sagaca ol tiu de Parizo, kaj ke mi ja scius resti nerimarkita – ĉu ne sufiĉus al mi, je la eliro, neglekteme montri mian karton de deputito, danke al kiu mi jam inspiris plenan fidon al la kontrolisto de Saint-Lazare?

Sed kiom la aferoj ŝanĝis! Mi ne plu estis libera. Neeblis provi unu el miaj kutimaj agoj. En unu el la vagonoj, la komisaro malkovrus la sinjoron Arsène Lupin, kiun favora hazardo sendis al li kun piedoj kaj pojnoj ligitaj, obeeman kiel ŝafido, pakitan, tute pretigitan. Li nur prenu la liveraĵon, kiel oni ricevas poŝtaĵon adresitan en stacidomo, keston da ĉasaĵo aŭ korbon da fruktoj kaj legomoj.

Kaj por eviti tiun malplezurigan elnodiĝon, kion mi povis, ĉirkaŭŝpinite en miaj ŝnuretoj?

Kaj la rapidtrajno galopis al Rueno, unika kaj venonta stacio, fulme trairante Vernon, Saint-Pierre.

Scivoligis min alia problemo, kiu malpli rekte koncernis min, sed kies solvo vekis mian profesiulan interesiĝon. Kiaj estis la intencoj de mia kunulo?

Se mi estus sola, li havus la tempon, en Rueno, eltrajniĝi tute trankvile. Sed pri la virino? Apenaŭ la pordo estos malfermita, la virino nuntempe tiel kvieta kal humila, krios, baraktos, vokos helpon!

Kaj pro tio mi miris! Kial li ne reduktis ŝin al la sama senpoveco kiel mi, kio donus al li la tempon por malaperi antaŭ ol oni ekrimarkus lian duoblan krimon?

Li plu fumis, kun okuloj fiksitaj al la loko, kiun hezitema pluvo ekstriis per grandaj oblikvaj linioj. Unu fojon tamen li sin deturnis, ekprenis mian indikilon kaj konsultis ĝin.

La virino, siaflanke, klopodis resti sveninta, por trankviligi sian malamikon. Sed tusatakoj kaŭzitaj de la fumo malkonfirmis tiun svenon.

Koncerne min, mi estis tre malkomforta, kaj havis fortajn muskoldolorojn. Kaj mi pripensis… mi kombinis…

Pont-de-l’Arche, Oissel... La rapidtrajno hastis, ĝoja, ebria pro rapideco.

Saint-Étienne... Je tiu momento, la viro ekstaris, kaj faris du paŝojn al ni, al kio la virino tuj respondis per nova krio kaj per nesimulita sveno.

Sed kiu estis lia celo? Li mallevis la glacon je nia flanko. La pluvo nun falis kolere, kaj lia gesto signis la embarason, kiun li sentis havante nek pluvombrelon nek surtuton. Li ĵetis rigardon al la reto: la manĝeto de la virino tie troviĝis. Li prenis ĝin. Li ankaŭ prenis mian surtuton kaj surmetis ĝin.

Ni estis transirantaj Sejnon. Li kuspis la malsupron de sia pantalono, poste kliniĝante, li levis la eksteran klinkon.

Ĉu li sin ĵetos sur la vojon? Je tiu rapideco, tio estus certa morto. Ni eniĝis en la tunelon boritan sub la monteto Sainte-

Catherine. La viro malfermetis la pordon kaj, per la piedo, palpis la unuan ŝtupon. Kia frenezo! Mallumo, fumo, bruego, ĉio ĉi donis al tia provo fantastan ŝajnon. Sed, subite, la trajno malakcelis, la bremsoj Westinghouse kontraŭis la forton de la radoj. En unu minuto la rapido normaliĝis, kaj plue malpliiĝis.

Sendube firmigadaj laboroj estis projektitaj en tiu parto de la tunelo, kiuj necesos malrapidan pason de la trajnoj, eble ekde kelkaj tagoj, kaj la viro tion sciis.

Li do bezonis nur meti la alian piedon sur la ŝtupon, malsupreniri sur la duan kaj pace foriri, ja antaŭe repuŝinte la klinkon kaj referminte la pordon.

Apenaŭ li malaperis, taglumo heligis la pli blankan fumon.

Ni alvenis en valon. Ankoraŭ unu tunelo kaj ni estis en Rueno.

La virino tuj rekonsciiĝis kaj ŝia unua zorgo estis lamenti pri la perdo de siaj juveloj. Mi petegis ŝin per la okuloj. Ŝi komprenis kaj liberigis min el la buŝoŝtopilo kiu sufokis min. Ŝi ankaŭ volis malnodi mian ligilojn, sed mi malhelpis ŝin.

– Ne, ne, necesas ke la polico vidu la aferoj tiel. Mi deziras, ke ĝi estu sciigita pri tiu kanajlo.

– Kaj se mi sonorigus la alarmilon?

– Tro malfrue, necesis pensi pri tio dum li atakis min.

– Sed li estus mortiginta min! Ha! sinjoro, mi ja diris al vi, ke li vojaĝas en tiu trajno! Mi tuj rekonis lin, laŭ lia portreto.

Kaj jen li foriris kun miaj juveloj.

– Oni retrovos lin, ne timu.

– Retrovi Arsène'on Lupin'on! Neniam.

– Tio dependas de vi, sinjorino. Aŭskultu. Tuj de la alveno, estu ĉe la pordo, kaj voku, faru bruon. Agentoj kaj dungitoj alvenos. Tiam rakontu, kion vi vidis, per kelkaj vortoj la agreson, kies viktimo mi estis, kaj la fuĝo de Arsène Lupin, donu lian priskribon, molfeltan ĉapelon, pluvombrelon – la vian – grizan surtuton kun talio.

– La vian, ŝi diris.

– Kiel do la mian? Ne, ne, la lian. Mi ne havis.

– Ŝajnis al mi, ke ankaŭ li ne havis kiam li entrajniĝis.

– Jes, jes… krom se ĝi estas vestaĵo forgesita en la reto.

Ĉiuokaze, li surhavis ĝin kiam li eltrajniĝis, kaj tio estas la ĉefa afero… grizan surtuton, kun talio, memoru… Ha! mi forgesis… diru vian nomon, tuj de komenco. La ofico de via edzo spronos la diligentecon de ĉiuj tiuj homoj.

Ni alvenis. Ŝi jam kliniĝis el la pordo. Mi daŭrigis per iom laŭta voĉo, preskaŭ ordonema, por ke miaj paroloj bone gravuriĝu en ŝia cerbo:

– Ankaŭ diru mian nomon, Vilhelmo Berlat. Laŭbezone, diru ke vi konas min… Tio ŝparigos al ni tempon… Necesas, ke oni plej rapide malembarasiĝu je la antaŭenketon… La plej grava afero estas la postĉasado de Arsène Lupin… viaj juveloj… Ne estas eraro, ĉu ne? Vilhelmo Berlat, amiko de via edzo.

– Konsentite… Vilhelmo Berlat.

Si jam vokis kaj gestadis. La trajno ankoraŭ ne estis haltinta, kiam sinjoro envagoniĝis, sekvate de pluraj viroj. Batis la kriza horo.

Anhelante, la virino ekkriis:

– Arsène Lupin… li atakis nin… li ŝtelis miajn juvelojn…

Mi estas sinjorino Renaud… mia edzo estas vicdirektoro de la malliberejaj servoj… Ha! jen ĝuste mia frato, Georgo Ardelle, direktoro de Crédit Rouennais… vi devas scii…

Ŝi brakumis junulon, kiu ĵus kuniĝis al ni, kaj kiun la komisaro salutis, kaj ŝi daŭrigis, plorante:

– Jes, Arsène Lupin… dum sinjoro dormis, li ĵetiĝis al lia gorĝo… Sinjoro Berlat, amiko de mia edzo.

La komisaro demandis:

– Sed kie li estas, Arsène Lupin?

– Li saltis el la trajno sub la tunelo, post Sejno.

– Ĉu vi certas, ke temis pri li?

– Se mi certas! Mi perfekte rekonis lin. Cetere oni lin vidis en la stacidomo Saint-Lazare. Li surhavis molfeltan ĉapelon…

– Ne… ĉapelon el malmola felto, kiel tiun ĉi, korektis la komisaro montrante mian ĉapelon.

– Molfeltan ĉapelon, mi asertas tion, ripetis S-ino Renaud, kaj grizan surtuton kun talio.

– Efektive, flustris la komisaro, la telegramo raportis tiun grizan surtuton kun talio kaj kolumo el nigra veluro.

– Kun kolumo el nigra veluro, ĝuste, ekkriis S-ino Renaud triumfe.

Mi malpeziĝe elspiris. Ha! kian komplezan, bonegan amikinon mi havis tie!

La agentoj tamen senigis min je miaj malhelpaĵoj. Mi violente mordis al mi la lipojn, sango elfluis. Fleksiĝinte, kun poŝtuko sur la buso, kiel farus homo, kiu longe restis en nekomforta pozicio, kaj kiu havas ĉevizage la sangan postsignon de la buŝoŝtopilo, mi diris al la komisaro, per malfortiĝinta voĉo:

– Sinjoro, li estis Arsène Lupin, estas sendube…

Diligentante oni reatingos lin… Mi kredas, ke mi povas iel utili al vi…

La vagono, kiu devis servi al la konstatoj de la justico, estis disligita. La trajno plu veturis al Havro. Oni kondukis nin al la oficejo de la staciestro, tra amaso da scivolemuloj, kiu obstrukcis la kajon.

Tiumomente, trafis min hezito. Pro ajna preteksto, mi povis malproksimiĝi, retrovi mian aŭtomobilon kaj forŝteliri. Atendi estis danĝere. Se incidento okazus, se depeŝo ekvenus el Parizo, tiam mi estus perdita.

Jes, sed pri mia ŝtelisto? Forlasite je miaj propraj rimedoj, en regiono kiun mi ne tre bone konis, mi ne esperu reatingi lin.

Ba! provu tion, mi pensis, kaj restu. La partio estas malfacile gajnebla, sed tiom amuze ludinda! Kaj la veto valoras la penon.

Kaj ĉar oni petis de ni provizore renovigi niajn depoziciojn, mi ekkriis:

– Sinjoro komisaro, nuntempe Arsène Lupin preterdistancas nin. Mia aŭtomobilo atendas min en la korto. Se vi bonvolas fari al mi la komplezon eniri ĝin, ni provus…

La komisaro ridetis kun idiota mieno:

– La ideo ne estas malbona… eĉ tiom malmulte malbona, ke ĝi estas ekzekuciota.

– Ha!

– Jes, sinjoro, du el miaj agentoj foriris bicikle… jam de kelka tempo.

– Sed kie?

– Je la eliro mem de la tunelo. Tie, ili kolektos la indicojn, la atestojn, kaj sekvos la spuron de Arsène Lupin.

Mi ne povis malhelpi min ŝultrolevi.

– Viaj du agentoj kolektoj nek indicon nek ateston.

– Ĉu vere?

– Arsène Lupin estos manovrinta, por ke neniu vidu lin eliri la tunelon. Li estos atinginta la unuan vojon kaj, de tie…

– Kaj de tie, al Rueno, kie ni kaptos lin.

– Li ne iros al Rueno.

– Tiam, li restos en la ĉirkaŭaĵo kie ni ankoraŭ pli certas…

– Li ne restos en la ĉirkaŭaĵo.

– Ho! ho! Kaj kie do li sin kaŝos?

Mi elpoŝigis mian horloĝon.

– Je la nuna horo, Arsène Lupin vagaĉas ĉirkaŭ la stacidomo de Darnétal. Je la deka kaj kvindek, tio estas post dudek du minutoj, li prenos la trajnon kondukontan de Rueno, ĉe la Norda stacidomo, al Amiens.

– Ĉu vi kredas? Kaj kiel vi scias tion?

– Ho! tio ja estas simpla. En la kupeo, Arsène Lupin konsultis mian indikilon. Pro kiu kialo? Ĉu estis, ne malproksime de la loko kie li malaperis, alia linio, stacidomo sur tiu linio, kaj trajno haltanta en tiu stacidomo? Miavice mi ĵus konsultis la indikilon. Ĝi informis min.

– Verdire, sinjoro, diris la komisaro, tio estas mirinde deduktita. Kia kompetenteco!

Forportite de mia konvinko, mi agis mallerte montrante tiom da spriteco. Li rigardis min kun miro, kaj mi preskaŭ sentis, ke suspekto ekĝermis en li. – Ho! apenaŭ, ĉar la fotografaĵoj senditaj ĉiuflanken de la prokuroraro estis tro neperfektaj, prezentis ian Arsène'on Lupin'on tro malsaman ol tiu, kiu staris antaŭ li, por ke li povu rekoni min. Sed, malgraŭe, li estis konfuzita, nebule malkvieta.

Okazis momento da silento. Io ambigua kaj malcerta haltigis niajn parolojn. Min mem skuis ektremo pro ĝeno. Ĉu fortuno baldaŭ ŝanĝiĝos kontraŭ mi? Regante min, mi ekridis.

– Dio mia, nenio pli komprenigas aferojn ol la perdo de monpaperujo kaj la deziro retrovi ĝin. Kaj ŝajnas al mi, ke se vi bonvulus doni al mi du el viaj agentoj, ili kaj mi, ni povus eble…

– Ho! mi petegas, sinjoro komisaro, ekkriis S-ino Renaud, aŭskultu S-ron Berlat.

La intermeto de mia bonega amikino estis decida.

Elparolite de ŝi, la edzino de influa persono, tiu nomo Berlat reale iĝis la mia kaj donis al mi identecon, kiun neniu suspekto povis atingi. La komisaro ekstaris:

– Mi estus tiel feliĉa sinjoro Berlat, ja kredu tion, vidi vin sukcesi. Kiom vi mi deziras la areston de Arsène Lupin.

Li kondukis min ĝis la aŭtomobilo. Du el liaj agentoj, kiujn li prezentis al mi, Honoré Massol kaj Gaston Delivet, eksidis en ĝi. Mi instalis min ĉe la stirilo. Mia mekanikisto faris la krankoturnon. Kelkajn sekundojn poste, ni forlasis la stacidomon. Mi estis savita.

Ha! mi konfesas, ke veturante sur la bulvardoj kiuj ĉirkaŭas la malnovan normandan civiton, je la potenca rapideco de mia tridek-kvin-ĉevalpova Moreau-Lepton, mi ne estis sen sperti ian orgojlon. La motoro ronkis harmonie. Dekstre kaj maldekstre, la arboj forfuĝis malantaŭ ni. Kaj libera, eksterdanĝera, nun mi nur enordigu miajn personajn aferetojn, kun la helpo de la du honestaj reprezentantoj de la publika forto. Arsène Lupin iris serĉi Arsène'on Lupin'on!

Modestaj subtenoj de la socia ordo, Delivet Gaston kaj Massol Honoré, kiom via asistado estis valora al mi! Kion mi estus farinta sen vi? Sen vi, kiomfoje, ĉe la vojkruciĝoj, mi estus elektinta la malĝustan vojon? Sen vi, Arsène Lupin eraris, kaj la alia eskapis!

Sed ĉio ne finiĝis. Tute male. Restis al mi unue reatingi la ulon kaj poste mem repreni la paperojn kiujn li ŝtelis al mi.

Neniapreze, miaj du kunuloj ŝovu la nazon en tiujn dokumentojn, des malpli ili ekkaptu ilin. Manipuli ilin kaj agi ekster ili, jen kion mi volis kaj kio ne facilis.

En Darnétal, ni alvenis tri minutojn post la paso de la trajno. Efektive, mi konsoliĝis eksciante, ke individuo en griza surtuto, kun talio, kun kolumo el nigra veluro, eniris en duaklasan kupeon, havante bileton por Amiens. Videble, miaj debutoj kiel policisto estis promesplenaj.

Delivet diris al mi:

– La trajno estas ekspresa kaj ne plu haltos ĝis Montérolier-

Buchy, post dek naŭ minutoj. Se ni ne estos tie antaŭ Arsène Lupin, li povos daŭrigi al Amiens, kiel devojiĝi al Clères, kaj de tie atingi Dieppe aŭ Parizon.

– Montérolier, kiom for?

– Dudek tri kilometrojn.

– Dudek tri kilometrojn en dek naŭ minutoj… Ni estos tie antaŭ li.

Kia pasiiga veturo! Neniam mia fidela Moreau-Lepton respondis al mia malpacienco kun pli da ardo kaj reguleco.

Ŝajnis al mi, ke mi komunikas al ĝi mian volon rekte, senpere de la levieroj kaj de la kontroliloj. Ĝi havis la samajn dezirojn kiel mi. Ĝi aprobis mian obstinon. Ĝi komprenis mian malsimpation kontraŭ tiu kanajla Arsène Lupin. Kia mallojalulo! kia perfidulo! Ĉu mi venkos lin? Ĉu li plian fojon mokos la aŭtoritaton, tiun aŭtoritaton, kies enkorpiĝo mi estis?

– Dekstren, kriis Delivet!… Maldekstren!… Rekten!…

Ni glitis super la grundo. La mejloŝtonoj aspektis kvazaŭ timemaj bestetoj, kiuj svenis je nia alproksimiĝo.

Kaj subite, post vojturniĝo, fumokirlo, la Norda ekpreso.

Dum unu kilometro, tio estis lukto, flankon ĉe flanko, neegala lukto, kies fino estis certa. Je la alveno, ni venkis ĝin per dudek longoj.

En tri sekundoj, ni estis sur la kajo, antaŭ la duaj klasoj. La pordoj malfermiĝis. Kelkaj personoj eltraniĝis. Mia ŝtelisto ne.

Ni inspektis la kupeojn. Neniu Arsène Lupin.

Skorzonero! mi ekkriis, li verŝajne rekonis min en la aŭto dum ni veturis unu apud la alia, kaj li estos elsaltinta.

La trajnestro konfirmis tiun supozon. Li vidis viron rulfalantan laŭlonge de la terplenigo, ducent metrojn antaŭ la stacidomo.

– Jen, tie… tiu kiu trairas la traknivelan pasejon.

Mi impetis, sekvate de miaj du kunuloj, aŭ pliĝuste sekvate de unu el ili, ĉar la alia, Massol, fakte estis escepta kuranto, havanta tiom da eltenpovo kiom da rapideco. Post mallonga tempo, la interspaco kiu apartigis lin de la fuĝanto konsiderinde malpliiĝis. La viro ekvidis tion, transsaltis heĝon kaj rapide forkuris al taluso, kiun li suprengrimpis. Ni vidis lin ankoraŭ pli fora: li eniris en arbareton.

Kiam ni atingis la arbareton, Massol jam atendis nin tie. Li taksis senutile aŭdaci pluen, pro la timo perdi nin.

– Kaj mi gratulas vin, mian karan amikon, mi diris. Post tia kurado, nia ulo certe spirmankas. Ni tenas lin.

Mi ekzamenis la ĉirkaŭaĵon, pripensante pri kiel aresti sola la fuĝanton, por mem fari reprenojn, kiujn la justico kredeble estus tolerinta nur post multaj malagrablaj enketoj. Poste, mi revenis al miaj kunuloj.

– Jen, tio estas facila. Vi, Massol, postenu maldektre. Vi,

Delivet, dekstre. De tie, vi gvatos la tutan malantaŭan limon de la bosko, kaj li povos eliri ĝin, ne vidite de vi, nur laŭ tiu pado, kie mi postenas. Se li ne eliros, mi eniros, kaj nepre, mi elpelos lin al unu aŭ la alia. Vi do nur atendu. Ha! mi forgesis: okaze de alarmo, pafon.

Massol kaj Delivet malproksimiĝis ĉiu siaflanken. Tuj kiam ili malaperis, mi penetris en la arbareton, plej singarde, por ne esti vidita nek aŭdita. Estis dikaj densaĵoj, aranĝitaj por ĉasado, kaj tranĉitaj de tre mallarĝaj padoj, kie eblis marŝi nur kliniĝinte kiel en vegetaĵaj subteraĵoj.

Unu el ili finiĝis al maldensejo, kie la malseka herbo prezentis piedsignojn. Mi sekvis ilin zorge kaŝirante tra la arbetaĵoj. Ilin kondukis min ĉe la piedo de malgranda monteto, kiun ĉirkaŭis domaĉo el gipsaĵoj, duondetruita.

Li devas esti tie, mi pensis. La observejo estas bone elektita.

Mi rampis proksimen al la konstruaĵo. Mallaŭta bruo avertis min pri lia ĉeesto, kaj efektive, tra aperturo, mi ekvidis lin turnantan al mi la dorson.

Dusalte mi estis sur li. Li provis direkti la enmanan revolveron. Mi ne lasis al li la tempon, kaj kuntrenis lin teren, tiel ke ambaŭ liaj brakoj estis blokitaj sub li, torditaj, kaj ke mi pezis per mia genuo sur lian bruston.

– Aŭskultu, etulo mia, mi diris liaorelen, mi estas Arsène Lupin. Vi redonos al mi tujtuje kaj bonvole mian paperujon kaj la mansakon de la virino… kontraŭ kio mi malembarasas vin je la polico, kaj mi dungas vin en miajn amikojn. Nur unu vorton: jes aŭ ne?

– Jes, li flustris.

– Des pli bone. Via afero, ĉi-matene, estis bele elturnita. Ni kunakordos.

Mi restariĝis. Li traserĉis sian poŝon, eligis larĝan tranĉilon kaj volis min frapi per ĝi.

– Stultulo! mi ekkriis.

Per unu mano, mi baris la atakon. Per la alia, mi forte frapis lin sur la karotidan arterion, kio nomiĝas “hoko je karotido”. Li falis svenigite.

En mia paperujo, mi retrovis miajn dokumentojn kaj miajn monbiletojn. Pro scivolemo, mi prenis lian. Sur koverto adresita al li, mi legis lian nomon: Pierre Onfrey.

Mi ektremis. Pierre Onfrey, la murdinto de la strato Lafontaine, en Auteuil! Pierre Onfrey, tiu kiu buĉis S-inon Delbois kaj ŝiajn du filinojn. Mi kliniĝis super lin. Jes, li estis tiu vizaĝo, kiu en la kupeo, vekis en mi la rememoron pri trajtoj jam kontemplitaj.

Sed la tempo pasis. Mi metis en koverton du centfrankajn biletojn, karton kaj tiujn vortojn: “Arsène Lupin al siaj bonaj kolegoj Honoré Massol kaj Gaston Delivet, kiel ateston de sia dankemo.

Mi metis tion videble meze de la ĉambro. Apude, la mansakon de S-ino Renaud. Ĉu mi povis ne redoni ĝin al la bonega amikino, kiu sukuris min?

Mi konfesas tamen, ke mi antaŭe detiris de ĝi ĉion, kio prezentis ian intereson, lasante nur kombilon el testudŝelo, kaj malplenan monujon. Diable! Negoco estas negoco. Kaj poste, vere, lia edzo praktikis metion tiom malmulte honorindan!…

Restis la viro. Li ekmoviĝis. Kion mi faru? Mi havis neniun kompetentecon por lin savi, nek por lin kondamni.

Mi deprenis liajn armilojn kaj revolvere pafis aeren.

– La du aliaj baldaŭ alvenos, mi pensis, li elturniĝu! La aferoj plenumiĝos laŭ lia destino.

Kaj mi malproksimiĝis kurante al la unua pado.

Dudek minutojn poste, ŝparvojo, kiun mi rimarkis dum nia postkurado, rekondukis min ĉe mian aŭtomobilon.

Je la kvara, mi telegrafis al miaj amikoj el Rueno, ke neantaŭvidita incidento devigas min prokrasti mian viziton.

Inter ni dirite, mi ja timas, pro kion ili verŝajne scias nun, ke mi devas senfine prokrasti ĝin. Kruela seniluziigo por ili!

Je la sesa, mi revenis al Parizo tra l’Isle-Adam, Enghien kaj la pordo Bineau.

La vesperaj gazetoj sciigis al mi, ke oni fine sukcesis kapti Pierre Onfrey.

La morgaŭon – ni ne malestimu la avantaĝojn de sagaca reklamo – Écho de France publikigis tiun sensacian artikoleton: “Hieraŭ, en la ĉirkaŭaĵo de Buchy, post multaj incidentoj,

Arsène Lupin plenumis la areston de Pierre Onfrey. La murdinto de la strato Lafontaine ĵus priŝtelis, sur la linio de Parizo al Havro, S-inon Renaud, la edzinon de la vicdirektoro de la malliberejaj servoj. Arsène Lupin redonis al S-ino Renaud la mansakon, kiu enhavis ŝiajn juvelojn, kaj malavare rekompencis la du Sekurecajn agentojn, kiuj helpis lin dum tiu drama aresto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.