La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Arsène Lupin
La Ĝentelmano-Ŝtelisto

Aŭtoro: Aŭtoro: Maurice Leblanc

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3: La eskapo de Arsène Lupin

Kiam Arsène Lupin, finmanĝinte, elpoŝigis belan cigaron ore ringitan kaj ekzamenis ĝin kun kontenteco, la pordo de lia karcero malfermiĝis. Li havis nur la tempon ĵeti ĝin en la tirkeston kaj malproksimiĝi de la tablo. La gardisto eniris, estis la promena horo.

– Mi atendis vin, kara amiko mia, ekkriis Lupin, plu bonhumora.

Ili eliris. Apenaŭ ili malaperis ĉe la koridora angulo, du homoj siavice eniris la ĉelon kaj komencis detale esplori ĝin.

Unu estis la inspektoro Dieuzy, la alia la inspektoro Folenfant.

Oni volis ĉesigi la aferon. Ne estis iu dubo: Arsène Lupin konservis interrilatojn kun la ekstero, kaj komunikis kun siaj bandanoj. La hieraŭon ankoraŭ, Grand Journal publikigis tiujn liniojn adresitajn al sia jura kunlaboranto:

Sinjoro,

En lastatempe aperinta artikolo, vi esprimis vin pri mi per terminoj, kiujn nenio povus pravigi. Kelkajn tagojn antaŭ la komenco de mia proceso, mi postulos al vi konton.

Respektoplenajn salutojn,

Arsène Lupin.

La manskribo ja estis tiu de Arsène Lupin. Do, li sendis leterojn. Do li ricevis iujn. Do estis certe, ke li preparas tiun eskapon tiel arogante anoncitan de li.

La situacio fariĝis netolerebla. Konsente kun la enketa juĝisto, la Sekureca estro, S-ro Dudouis, mem iris al La Sano por eksponi al la mallibereja estro la aplikindajn rimedojn. Kaj, tuj de sia alveno, li sendis du virojn en la ĉelon de la kaptito.

Ili levis ĉiun slabon, malmuntis la liton, faris ĉion kutiman en tia okazaĵo, kaj fine nenion malkovris. Ili estis rezignontaj siajn esploradojn, kiam la gardisto hastege alkuris kaj diris al ili:

– La tirkeston… rigardu la tirkeston de la tablo. Kiam mi eniris, ŝajnis al mi, ke li ĝin repuŝas.

Ili enrigardis, kaj Dieuzy ekkriis:

– Je Dio, ĉi-foje la klienton ni tenas.

Folenfant kontraŭbaris lin.

– Haltu, etulo mia, la ĉefo mem inventaros.

– Tamen, tiu luksa cigaro…

– Lasu la Havanon kaj ni avertu la ĉefon.

Du minutojn poste, S-ro Dudouis esploris la tirkeston. Li trovis unue stakon da gazetaj artikoloj detranĉitaj fare de Argus de la Presse, kaj kiuj koncernis Arsène'on Lupin'on, poste tabakujon, pipon, paperon nomatan cepa ŝelo, kaj fine du librojn.

Li rigardis ties titolon. Estis Kulto de la herooj, de Carlyle, angla eldono, kaj ĉarma elzeviro, kun malnovstila bindaĵo,

Manlibro de Epikteto, germana traduko eldonita en Lejdeno en 1634. Ilin foliuminte, li konstatis, ke ĉiuj paĝoj estas difektitaj, substrekitaj, prinotitaj. Ĉu tio estis ĉifro, aŭ tiaj markoj montrantaj la fervoron, kiun oni havas por libro?

– Ni detale vidos tion, diris S-ro Dudouis.

Li esplori la tabakujon, la pipon. Poste, ekprenante la faman ore ringitan cigaron:

– Diable, li ne ĝenas sin, nia amiko, li ekkris, unu Henri Clay !

Per maŝina gesto de fumanto, li almovis ĝin ĉe sian orelon kaj kraketigis ĝin. Kaj tuj ekkrio eliĝis el li. La cigaro moliĝis sub la premo de liaj fingroj. Li ekzamenis ĝin pli atente kaj baldaŭ distingis ion blankan inter la tabakaj folioj. Kaj delikate, pere de pinglo, li altiris rulon da tre maldika papero, apenaŭ tiel larĝan kiel dentopikilo. Ĝi estis bileto. Li malvolvis ĝin kaj legis tiujn vortojn, skribitajn per virina eta manskribo:

La korbo anstataŭis la alian. Ok el dek estas preparitaj.

Kiam oni premas per la ekstera piedo, la plato leviĝas desupre malsupren. De la dek-dua ĝis la dek-sesa ĉiutage, H-P atendos. Sed kie? Tujan respondon. Estu trankvila, via amikino prigardas vin.

S-ro Dudouis pripensis momenteton kaj diris:

– Tio estas sufiĉe klara… la korbo… la ok fakoj… de la dekdua ĝis la dek-sesa, tio estas de tagmezo ĝis la kvara horo…

– Sed pri tiu H-P, kiu atendos?

– H-P ĉi-kaze, devas signifi aŭtomobilon, H-P, horse power, ĉu ne tiel oni indikas la forton de motoro en la sporta faklingvo?

Unu dudek kvar H-P, tio estas dudek-kvar-ĉevalpova aŭtomobilo.

Li ekstaris kaj demandis:

– Ĉu la kaptito estis finanta la tagmanĝon?

– Jes.

– Kaj ĉar li ne ankoraŭ legis tiun mesaĝon, kiel pruvas la stato de la cigaro, probable li ĵus ricevis ĝin.

– Kiel?

– En siaj manĝaĵoj, meze de sia pano aŭ de terpomo, mi ne scias.

– Neeble, oni permesis al li venigi sian nutraĵon nur por lin faligi kaptilen, kaj ni nenion trovis.

– Ĉi-vespere ni serĉos la respondon de Lupin.

Nunmomente, retenu lin ekster lia karcero. Mi tuj alportos tion al sinjoro enketa juĝisto. Se li samopinias kiel mi, ni tuj fotigos la leteron, kaj post unu horo vi povos remeti en la tirkeston, krom tiujn objektojn, identan cigaron, enhavantan la originalan mesaĝon mem. Necesas, ke la kaptito ne suspektu ion ajn.

Ne sen ia scivolo, S-ro Dudouis vespere revenis al la aktejo de La Sano kune kun la inspektoro Dieuzy. En angulo, sur la hejtoforno, tri teleroj sterniĝis.

– Ĉu li manĝis?

– Jes, respondis la direktoro.

– Dieuzy, bonvolu distranĉi en tre maldikajn pecojn tiujn kelkajn erojn da makaronioj kaj malfermi tiun buleton da pano… Ĉu nenio?

– Ne, ĉefo.

S-ro Dudouis ekzamenis la telerojn, la forkon, la kuleron, fine la tranĉilon, regulan tranĉilon kun ronda klingo. Li turnis ĝian tenilon maldekstren, poste dekstren. Dekstren la tenilo cedis kaj malŝraŭbiĝis. La tranĉilo estis kava kaj servis kiel ujo al paperfolio.

– Pa! li diris, tio ne estas tre ruza por tia viro, kia Arsène.

Sed ni ne malŝparu tempon. Vi, Dieuzy, iru do enketi en tiun restoracion.

Poste li legis: “Mi konfidas min al vi, H-P sekvos de malproksime, ĉiutage. Mi iros antaŭen. Ĝis baldaŭ, kara kaj admirinda amikino.

– Fine, ekkriis S-ro Dudouis frotante al si la manojn, mi kredas ke la afero estas sur la bona vojo. Helpeto de ni, kaj la eskapo sukcesos… almenaŭ sufiĉe por ebligi, ke ni kaptu la komplicojn.

– Kaj se Arsène Lupin tamen forfuĝas? obĵetis la direktoro.

– Ni uzos la sufiĉan kvanton da viroj. Se tamen li tro lertus… nu, des pli malbone por li! Koncerne la bandon, ĉar la ĉefo rifuzas paroli, la aliaj parolos.

Kaj, fakte, li ne multe parolis, Arsène Lupin. De monatoj,

S-ro Jules Bouvier, la enketa juĝisto, vane klopodis tiucele. La pridemandadoj estis nur senutilaj kolokvoj inter la juĝisto kaj la advokato, majstro Danval, unu el la princoj de la advokataro, kiu cetere sciis pri la kulpigito proksimume tiom, kiom la unua alveninto.

Tempaltempe, pro ĝentileco, Arsène Lupin ellasis:

– Jes ja, sinjoro Juĝisto, ni interkonsentas: la ŝtelo de Crédit Lyonnais, la ŝtelo de la strato Babylone, la emisio de falsaj monbiletoj, la afero de la asekurkontraktoj, la prirabo de la kasteloj Armesnil, Gouret, Imblevain, Groselliers, Malaquis, ĉio tio estas de via servanto.

– Tiam, ĉu vi povus klarigi…

– Senutile, mi ĉion konfesas, entute, kaj eĉ dekoble pli ol vi supozas.

Laca pro batalado, la juĝisto estis interrompinta tiujn enuigajn pridemandadojn. Sed li rekomencis ilin, eksciinte pri la du interkaptitaj biletoj. Kaj regule, je tagmezo, Arsène Lupin estis kondukita de La Sano al la Deponejo, en mallibereja veturilo, kun kelke da kaptitoj. Ili foriris reen ĉirkaŭ la tria aŭ la kvara horo.

Nu, tagmezon, tiu reiro okazis en apartaj kondiĉoj. Ĉar la aliaj kaptitoj de La Sano ne ankoraŭ estis pridemanditaj, oni decidis rekonduki unue Arsène'on Lupin'on. Li do eniris sola en la veturilon.

Tiaj malliberejaj veturiloj, vulgare nomataj “salatkorboj”, estas dividitaj, laŭ la longo, de centra korodoro, al kiu malfermiĝas dek fakoj: kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Ĉiu el tiuj fakoj estas aranĝita tiamaniere, ke oni ene restu sidanta, kaj ke la kvin malliberuloj, krom tio ke ili disponas po nur tre mallarĝan lokon, estas disigitaj unu disde la aliaj de paralelaj vandoj. Municipa gardisto, postenigita ĉe la ekstremaĵo, pririgardas la koridoron.

Arsène estis enkondukita en la trian dekstran ĉelon, kaj la peza veturilo ekmoviĝis. Li ekkonsciis, ke ili forlasas la kajon de la Horloĝo, kaj ke ili preterpasas la Justican Palacon. Tiam, ĉirkaŭ la mezo de la ponto Saint-Michel, li premis per la dekstra piedo, kiel li faris ĉiufoje, la ladan platon kiu fermis lian ĉelon.

Tuj, io ekagis, la lada plato nepercepteble disiĝis. Li povis konstati, ke li trovas ĝuste inter la du radoj.

Li atendis, atenteme. La veturilo malrapide supreniris la bulvardon Saint-Michel. Ĉe la vojkruciĝo Saint-Germain, ĝi haltis.

La ĉevalo de ŝarĝoveturilo kolapsis. Ĉar la trafiko estis interrompita, tre rapide, ekestis ŝtopiĝo de fiakroj kaj omnibusoj.

Arsène Lupin eksterigis la kapon. Alia mallibereja veturilo estis parkita laŭ tiu, kiun li okupis. Li pli levis la kapon, metis piedon sur unu el la spokoj de la granda rado kaj saltis surgrunden.

Koĉero vidis lin, ekridegis, poste volis voki. Sed lia voĉo perdiĝis en la bruego de la veturiloj, kiuj denove fluis. Cetere,

Arsène Lupin jam estis for.

Li faris kelkajn paŝojn kurante, kaj, sur la maldekstra trotuaro, li turnis sin, ĉirkaŭrigardis, ŝajnis serĉanta la taŭgan vojon, kiel iu ne ankoraŭ scianta, kiun direkton li sekvos. Tiam, decidema, li enigis la manojn en siajn poŝojn, kaj kun senzorga mieno de vaganta promenanto, li daŭre supreniris la bulvardon.

La vetero estis milda, feliĉa kaj leĝera vetero de aŭtuno. La kafejoj estis plenaj. Li sidiĝis ĉe la teraso de unu el ili.

Li mendis bierglasegon kaj cigaredpaketon. Li malplenis sian glason per malgrandaj glutoj, trankvile fumis cigaredon, ekbruligis duan. Fine, stariĝinte, li petis al la kelneron venigi la estron.

La estro venis, kaj Arsène Lupin diris al li, sufiĉe laŭte por esti aŭdita de ĉiuj; – Mi bedaŭras, sinjoro, mi forgesis mian monujon. Eble mia nomo estas sufiĉe konata de vi, por ke vi konsentu al mi kelktagan krediton: Arsène Lupin.

La estro rigardis lin, kredante pri ŝerco. Sed Arsène ripetis:

– Lupin, kaptita en La Sano, nuntempe en stato de eskapo. Mi ja esperas, ke tiu nomo inspiras al vi plenan fidon.

Kaj li malproksimiĝis, meze de la ridoj, sen ke la alia intencis postuli ion ajn.

Li oblikve transiris la straton Soufflot kaj prenis la straton Saint-Jacques. Li pace laŭiris ĝin, haltante ĉe la vitrinoj kaj fumante cigaredojn. En la bulvardo Port-Royal, li orientiĝis, informiĝis, kaj marŝis rekten al la stato de La Sano. La altaj malgajaj muroj de la malliberejo baldaŭ stariĝis. Laŭirinte ilin, li alvenis proksime al la municipa gardisto, kiu vaĉis, kaj, demetante sian ĉapeloj diris:

– Ĉu ja estas ĉi tie la malliberejo de La Sano?

– Jes.

– Mi dezirus reiri en mian karceron. La veturilo lasis min survoje, kaj mi ne volus troi...

La viro grumblis…

– Ej vi, cirkulu, laŭ vojo via, rapide!

– Pardonon, pardonon! Tio estas, ke mia vojo pasas tra tiu pordo. Kaj se vi malhelpus Arsène'on Lupin'on transiri ĝin, tio povus multe kosti al vi, amiko mia!

– Arsène'on Lupin'on! Kion vi rakontas al mi?

– Mi bedaŭras, ke mi ne havas mian vizitkarton, diris Arsène, ŝajnigante traserĉi siajn poŝojn.

La gardisto observis lin de piedoj ĝis kapo, konsternite.

Poste, senvorte, kvazaŭ kontraŭvole, li tiris sonorilon. La fera pordo duonmalfermiĝis.

Kelkajn minutojn poste, la direktoro alkuris ĝis la aktejo, gestadante kaj afektante furiozan koleron. Arsène ridetis:

– Nu, sinjoro Direktoro, ne ludu kun mi je kiu estos la plej sprita. Kiel do! Oni zorge atentas rekonduki min sola en la veturilo, oni pretigas bonan ŝtopiĝon, kaj oni imagas, ke mi forleporos por rekuniĝi kun miaj amikoj! Nu! Kaj pri la dudek Sekurecaj agentoj, kiuj eskortis nin piede, fiakre kaj bicikle? Ne, ili tiom favorus min! Mi tiam ne elirus el ĝi viva. Ej, sinjoro Direktoro, oni eble kalkulis pri tio, ĉu?

Li ŝultrolevis kaj aldonis:

– Mi petegas, sinjoro Direktoro, oni ne okupiĝu pri mi. La tagon, kiam mi deziros eskapi, mi bezonos neniun.

La postmorgaŭon, Écho de France, kiu finfine iĝis la oficiala vitrino de la heroaĵoj de Arsène Lupin – onidire li estis unu el ĝiaj ĉefaj komanditantoj – Écho de France publikigis la plej kompletajn detalojn pri tiu eskapa provo. Eĉ la teksto de la biletoj interŝanĝitaj inter la kaptito kaj lia mistera amikino, la uzitaj rimedoj por tiu korespondo, la kompliceco de la polico, la promenado sur la bulvardo Saint-Michel, la incidento ĉe la kafejo Soufflot, ĉio estis senvualigita. Oni sciis, ke la esploroj de la inspektoro Dieuzy ĉe la restoraciaj kelneroj neniom rezultigis. Kaj oni eksciis, krome, tiun konsternantan aferon, kiu montris la senliman diversecon de la kapabloj, kiujn tiu viro havis: la mallibereja veturilo, en kiu oni transportis lin, estis tute falsita veturilo, kiun lia bando substituis al unu el la ses kutimaj veturiloj, kiuj konsistigas la malliberejan servon.

La venonta eskapo de Arsène Lupin ne plu dubigis iun ajn. Li mem, cetere, anoncis ĝin per kategoriaj terminoj, kiel pruvis lia respondo al S-ro Bouvier, la tagon post la incidento.

Ĉar la juĝisto primokis lian fiaskon, li rigardis lin kaj malvarme diris:

– Atente aŭskultu tion, sinjoro, kaj kredu min laŭparole: tiu eskapa provo estis parto de mia eskapa plano.

– Mi ne komprenas, rikanis la juĝisto.

– Estas senutile, ke vi komprenu.

Kaj ĉar la juĝisto, dum tiu pridemandado, kiu plene aperis en la paĝoj de Écho de France, ĉar la juĝisto revenis al sia enketo, li ekkris, kun laceca mieno.

– Dio mia, Dio mia, kiautile! ĉiuj tiuj demandoj havas nenian gravecon.

– Kiel do, nenian gravecon?

– Tute ne, ĉar mi ne ĉeestos mian proceson.

– Vi ne ĉeestos...

– Ne, tio estas fiksa ideo, definitiva decido. Nenio povos kompromisigi min.

Tia aplombo, la neklarigeblaj maldiskretaĵoj, kiuj okazis ĉiutage, incitis kaj konsternis la justicon. Tie estis sekretoj, kiujn nur Arsène Lupin konis, kaj kies malkaŝo, konsekvence, povis deveni nur de li. Sed kiucele li senvualigis ilin? Kaj kiel?

Oni translokis Arsène'on Lupin'on en alian ĉelon. Iun vesperon, li malsupreniris al la malsupra etaĝo. Siaflanke, la juĝisto fermis sian enketon kaj transdonis la aferon al la Akuzoĉambro.

Estiĝis silento. Ĝi daŭris du monatojn. Arsène pasigis ilin sternite sur sia lito, kun la vizaĝo preskaŭ ĉiam turnita al la muro. Ŝajnis, ke tiu ŝanĝo de karcero senkuraĝigis lin. Li rifuzis akcepti sian advokaton. Li apenaŭ interŝanĝis kelkajn vortojn kun siaj gardistoj.

Dum la du semajnoj antaŭ lia proceso, li ŝajnis revigliĝanta.

Li plendis pro aermanko. Oni eligis lin en la korton, frumatene, flankitan de du viroj.

La publika scivolo, tamen ne malfortiĝis. Ĉiutage oni atendis la novaĵon de lia eskapo. Oni preskaŭ deziris ĝin, tiom la persono plaĉis al la homamaso kun sia vervo, sia gajeco, sia diverseco, sia genia inventemo kaj la mistero de sia vivo. Arsène Lupin sin eskapu. Tio estis neevitebla, nepra. Oni eĉ miris, ke tio tiom longe malfruas. Ĉiumatene, la polica Prefekto demandis al sia sekretario:

– Nu! ĉu li ne ankoraŭ foriris?

– Ne, sinjoro Prefekto.

– Tio do okazos morgaŭ.

Kaj, la tagon antaŭ la proceso, iu sinjoro sin prezentis en la oficejoj de Grand Journal, petis la juran kunlaboranton, ĵetis sian vizitkarton al lia vizaĝo, kaj rapide forkuris. Sur la karto, tiuj vortoj estis skribitaj: “Arsène Lupin ĉiam plenumas siajn promesojn.

En tiaj kondiĉoj komenciĝis la debatoj.

Grandega homamaso alfluis. Neniu, kiu ne volis vidi la faman Lupin'on kaj ne antaŭĝuis la kielon, per kiu li mistifikus la prezidanton. Advokatoj kaj juĝistoj, kronikistoj kaj mondumanoj, artistoj kaj altrangulinoj, ĉiuj parizaj gravuloj premiĝis sur la benkoj de la aŭdienco.

Pluvis, ekstere la tago estis malhela, oni malbone vidis Arsène'on Lupin'on, kiam la gardistoj lin enkondukis. Tamen lia peza sinteno, la maniero per kiu li lasis sin fali sur sian sidlokon, lia indiferenta kaj pasiva senmoveco ne antaŭfavoris lin. Plurfoje lia advokato – unu el la sekretarioj de M-ro Danval, ĉar tiu lasta taksis malinda je si la rolon, al kiu li estis reduktita – plurfoje lia advokato alparolis lin. Li kapjesis kaj silentis.

La aktisto legis la akuzakton, poste la prezidanto eldiris:

– Akuzito, ekstaru. Vian nomon, antaŭnomon, aĝon kaj profesion?

Ne ricevante respondon, li ripetis:

– Vian nomon? Mi petas al vi vian nomon.

Dika kaj laca voĉo artikulaciis:

– Baudru, Désiré.

Ekestis murmuroj. Sed la prezidanto daŭrigis:

– Baudru, Désiré, ĉu? Ha! bone, nova avataro! Ĉar ĝi estas proksimume la oka nomo, kiun vi pretendas, kaj kiu kredeble estas tiel imaga kiel la aliaj, ni nin limigos, se vi bonvolas, je tiu de Arsène Lupin, sub kiu vi estas pli avantaĝe konata.

La prezidanto konsultis siajn notojn kaj plu diris:

– Ĉar, malgraŭ ĉiuj esploroj, estis neeble rekrei vian identecon. Vi prezentas tiun kazon iom originalan en nia moderna socio, ke vi ne havas pasintecon. Ni ne scias, kiu vi estas, de kie vi venas, kie pasis via infanaĝo, resume, nenion. Vi subite aperas, antaŭ tri jaroj, oni ne ekzakte scias el kiu medio, por subite riveliĝi kiel Arsène Lupin, tio estas bizara kombinaĵo de inteligenteco kaj perverseco, de malmoraleco kaj malavareco. La donitaĵoj, kiujn ni havas pri vi antaŭ tiu epoko, pliĝuste estas supozoj. Estas probable, ke la nomito Rostat, kiu laboris, antaŭ ok jaroj, kun la prestidigitisto Dickson estis neniu alia ol Arsène Lupin. Estas probable, ke la rusa studento, kiu frekventis antaŭ ses jaroj la laboratorion de doktoro Altier, en la hospitalo Saint-Louis, kaj kiu ofte surprizis la majstron pro la inĝenio de siaj hipotezoj pri bakteriologio kaj la aŭdaco de siaj eksperimentoj pri haŭtmalsanoj, estis neniu alia ol Arsène Lupin. Arsène Lupin, ankaŭ, la instruisto pri japana lukto, kiu instaliĝis en Parizo longe antaŭ ol oni ekparolis pri ĵuĵicuo.

Arsène Lupin, ni kredas, la konkursobiciklisto, kiu gajnis la Grandan Premion de la Ekspozicio, ricevis siajn dek mil frankojn kaj neniam plu reaperis. Arsène Lupin eble ankaŭ tiu, kiu savis tiom da homoj tra la luko de la Bazaro de la Karitato… kaj poste prirabis ilin.

Kaj, post paŭzo, la prezidanto konkludis:

– Tia estas tiu epoko, kiu ŝajne estis nur zorga preparado por la lukto, kiun vi entreprenis kontraŭ la socio, metoda lernado kie vi plej alten alportis vian forton, vian energion kaj vian lertecon. Ĉu vi agnoskas la verecon de tiuj faktoj?

Dum tiu parolado, la akuzito balanciĝis de unu kruro al la alia, kun ronda dorso kaj inertaj brakoj. Sub pli viva lumo, oni rimarkis lian ekstreman maldikecon, liajn kavajn vangojn, liajn strange elstarajn vangostojn, lian terkoloran vizaĝon, marmorumitan de ruĝaj makuletoj, kaj ĉirkaŭitan de malofta kaj neegala barbo. La malliberejo konsiderinde maljunigis kaj velkigis lin. Oni ne plu rekonis la elegantan figuron kaj la junan vizaĝon, kies simpatian portreton la gazetoj tiel ofte publikigis.

Li aspektis, kvazaŭ li ne aŭdus la demandon, kiun oni starigis al li. Dufoje ĝi estis ripetita al li. Tiam li levis la okulojn, ŝajnis pripensanta, poste, forte penante, murmuris:

– Baudru, Désiré.

La prezidanto ekridis.

– Mi ne bone komprenas la defendan sistemon, kiun vi adoptis, Arsène Lupin. Se ĝi estas ludi stultulojn kaj senrespondeculojn, laŭplace. Koncerne min, mi iros rekte al la celo sen zorgi pri viaj fantaziaĵoj.

Kaj li ekdetalis la ŝtelojn, friponaĵojn kaj trompojn riproĉitajn al Lupin. Foje li pridemandis la akuziton. Tiu ĉi eligis grumblon aŭ ne respondis.

La defilado de la atestantoj komenciĝis. Estis pluraj sensignifaj depozicioj, aliaj pli seriozaj, kiuj ĉiuj havis tiun komunan karakteron, ke ili kontraŭdiris unu la alian.

Konfuzanta mallumo ĉirkaŭvolvis la debatojn, sed la ĉefinspektoro Ganimardo estis enkondukita, kaj la intereso vekiĝis.

Tuj de la komenco, tamen, la maljuna policisto estigis ian seniluziigon. Li aspektis, ne timidigita – li ja spertis aliaĵojn – sed malkvieta, embarasita. Plurfoje, li alrigardis la akuziton kun videbla ĝeno. Malgraŭe, ambaŭ manojn apogitajn sur la pledbarilo, li rakontis la incidentojn, en kiuj li estis kompromitita, sian persekutadon tra Eŭropo, sian alvenon en Usonon. Kaj oni aŭskultis lin kun avido, kvazaŭ oni aŭskultus la priskribon de la plej pasiigaj aventuroj. Sed, ĉirkaŭ la fino, aludinte siajn interparolojn kun Arsène Lupin, dufoje li haltis, distriĝema, sendecida.

Estis klare, ke alia penso obsedas lin. La prezidanto diris al li:

– Se vi malsanas, vu prefere interrompu vian ateston.

– Ne, ne, mi nur…

Li eksilentis, rigardis la akuziton longe, profunde, poste li diris:

– Mi petas la permeson pli proksime ekzameni la akuziton, tie estas mistero, kiun mi klarigu.

Li alproksimiĝis, konsideris lin ankoraŭ pli longe, per sia tuta koncentrita atento, poste li revenis al la pledbarilo. Kaj tiam, per iom solena tono li eldiris:

– Sinjoro Prezidanto, mi asertas, ke la viro estanta ĉi-tie, fronte al mi, ne estas Arsène Lupin.

Silentegon estigis tiuj paroloj. La prezidanto, konsternite, unue, ekkriis:

– Ha! kion vi diras? Vi estas freneza!

La inspectoro kviete asertis:

– Unuavide, oni povas esti trompita de ia simileco, kiu fakte ekzistas, tion mi konfesas, sed unu sekundo da atento sufiĉas.

La nazo, la buŝo, la haroj, la haŭtkoloro… resume: li ne estas Arsène Lupin. Kaj la okuloj do! Ĉu li iam havis tiujn drinkulajn okulojn?

– Nu, nu, klarigu. Kion vi pretendas, atestanto?

– Mi ne scias! Li estus lokinta anstataŭ si kondamnotan kompatindulon. Krom se li estas komplico.

Krioj, ridoj, eksklamacioj disiris ĉiuflanken, en la ĉambro agitata de tiu neatenditaĵo. La prezidanto vokis la enketan juĝiston, la direktoron de La Sano, la gardistojn, kaj interrompis la aŭdiencon.

Je la rekomenco, S-ro Bouvier kaj la direktoro, ĉeeste de la akuzito, deklaris, ke estis inter Arsène Lupin kaj tiu viro nur tre malpreciza simileco de trajtoj.

– Sed tiam, ekkriis la prezidanto, kiu estas tiu viro? De kie li venas? Kiel li troviĝas en la manoj de la justico?

Oni enkondukis ambaŭ gardistojn de La Sano. Miriga kontraŭdiro, ili rekonis la kaptiton, kiun ili laŭvice vaĉis!

La prezidanto malpeziĝe ekspiris.

Sed unu el la gardistoj aldonis:

– Jes, jes, mi kredas, ke li estas tiu.

– Kiel do, vi kredas?

– Damne! mi apenaŭ vidis lin. Oni lin liveris al mi vespere, kaj, de du monatoj, li ĉiam restas kuŝanta kontraŭ la muro.

– Sed antaŭ tiuj du monatoj?

– Ha! antaŭe, li ne okupis la ĉelon 24.

La malliberejestro precizigis tiun punkton:

– Ni transĉeligis la kaptiton post lia eskapa provo.

– Sed vi, sinjoro direktoro, ĉu vi vidis lin de du monatoj?

– Mi ne havis la okazon vidi lin… li tenis sin trankvila.

– Kaj ĉu tiu viro ne estas la kaptito, kiu estis konfidita al vi?

– Ne.

– Tiam, kiu li estas?

– Mi ne povus diri.

– Ni do ĉeestas substituon, kiu efektiviĝis antaŭ du monatoj. Kiel vi klarigas ĝin?

– Tio neeblas.

– Do?

Sen alternativa solvo, la prezidanto turnis sin al la akuzito, kaj, per afabla voĉo:

– Nu, akuzito, ĉu vi povus klarigi al mi kiel kaj de kiam vi estas en la manoj de la justico?

Ŝajnis, ke tiu kompatema tono malarmis la malfidon aŭ stimulis la komprenon de la viro. Li provis respondi. Fine, lerte kaj milde pridemandite, li sukcesis arigi kelkajn frazojn, el kiuj rezultiĝis tio ĉi: du monatojn antaŭe, li estis kondukita al la Deponejo. Li pasigis tie unu nokton kaj unu matenon.

Posedinte sumon de sepdek kvin centimoj, li estis liberigita.

Sed, ĉar li trairis la korton, du gardistoj prenis lin je la brako, kaj kondukis lin ĝis la mallibereja veturilo. De tiam, li vivis en la ĉelo dudek kvar, ne malfeliĉa… tie oni bone manĝas… oni ne malbone dormas… Tial li ne protestis...

Ĉio tio aspektis verŝajna. Meze de ridoj kaj de granda efervesko, la prezidanto forsendis la aferon al alia sesio por enketa suplemento.

La enketo, unue, starigis tiun fakton enskribitan en la malliberiga registrolibro: ok semajnojn antaŭe, nomato Baudru Désiré tranoktis en la Deponejo. Liberigite la morgaŭon, li forlasis la Deponejon je la dua posttagmeze. Nu, tiun tagon, je la dua, pridemandite por la lasta fojo, Arsène Lupin eliris el la enketado kaj denove foriris per mallibereja veturilo.

Ĉu la gardistoj faris eraron? Ĉu, trompite de la simileco, ili mem, pro momento da senatento, substituis tiun viron al sia kaptito? Ili vere estu montrintaj komplezon, kiun liajn servadajn etatojn ne ebligis supozi.

Ĉu la substituo estis antaŭplanita? Krom tio, ke la loka aranĝo igis la aferon preskaŭ nerealigebla, estis necese tiukaze, ke Baudru estu komplico, kaj ke li estu arestita kun la preciza celo anstataŭi Arsène'on Lupin'on. Sed tiam, per kiu miraklo tia plano, fondita nur sur serio da neverŝajnaj ŝancoj, da hazardaj renkontiĝoj kaj da fabelaj eraroj, povis sukcesi?

Oni pasigis Désiré Baudru en la antropometria sekcio: ne estis informa slipo kongruanta kun lia priskribo. Cetere oni facile trovis liajn spurojn. En Courbevoie, en Asnières, en Levallois, li estis konata. Li vivis de almozoj kaj dormis en unu el tiuj ĉifonistaj kabanoj, kiuj amasiĝas apud la pordo de la kvartalo de Ternes. De unu jaro, tamen, li malaperis.

Ĉu li estis dungita de Arsène Lupin? Nenio permesis tion kredi. Kaj malgraŭe, oni ne scius pli pri la fuĝo de la malliberulo. La admirindaĵo restis sama. El la dudek hipotezoj, kiuj provis ĝin klarigi, neniu estis kontentiga. La eskapo sola estis eksterduba, kaj eskapo nekomprenebla, impona, en kiu la publiko, samkiel la justico, sentis la klopodon de longa preparado, aron da agoj interplektitaj unu en la alia, kaj kies elnodiĝo pravigis la orgojlan antaŭdiron de Arsène Lupin: “Mi ne ĉeestos mian proceson.

Post unu monato da zorgaj priserĉoj, la enigmo sin prezentis kun la same malĉifrebla karaktero. Tamen oni ne povis senfine gardi tiun kompatindan Baudru. Lia proceso estus ridinda: kiajn ŝarĝojn oni havis kontraŭ li? Lia liberigo estis subskribita de la enketa juĝisto. Sed la Sekureca estro decidis starigi ĉirkaŭ li aktivan inspektadon.

La ideo devenis de Ganimardo. Laŭ lia vidpunkto, estis nek kompliceco, nek hazardo. Baudru estis instrumento, per kiu Arsène Lupin ludis kun sia eksterordinara lerteco. Kiam Baudru estos libera, per li oni reiros ĝis Arsène Lupin aŭ almenaŭ ĝis iu el lia bando.

Oni aldonis al Ganimardo ambaŭ inspektorojn Folenfant kaj Dieuzy, kaj, dum januara mateno, sub nebuleta vetero, la malliberejaj pordoj malfermiĝis antaŭ Baudru Désiré.

Li unue estis embarasita, kaj marŝis kiel viro, kiu ne havas tre precizajn ideojn pri sia tempouzo. Li laŭiris la straton de La Sano kaj la straton Saint-Jacques. Antaŭ la butiko de vestisto, li demetis siajn jakon kaj veŝton, vendis sian veŝton kontraŭ kelkaj moneroj, kaj, remetante sian jakon, foriris.

Li transiris Sejnon. Ĉe Châtelet, omnibuso preterpasis lin.

Li volis eniri en ĝin. Ne plu estis libera loko. Ĉar la kontrolisto konsilis al li preni numeron, li eniris la atendejon.

Tiam, Ganimardo vokis siajn du agentojn apud li, kaj, ĉiam gvatante la oficejon, li diris al ili haste:

– Haltigu unu veturilon… ne, du, estas pli singarde. Mi iros kun unu el vi kaj ni sekvos lin.

La agentoj obeis. Baudru tamen ne aperis. Ganimardo antaŭeniris: estis neniu en la atendejo.

– Stultulo mi estas, li flustris, mi forgesis la duan elirejon.

Efektive, la oficejo interkomunikas, per interna koridoro, kun tiu de la strato Saint-Martin. Ganimardo impetis. Li alvenis lastmomente por ekvidi Baudru sur la imperialo de la omnibuso Batignolles-Jardin des Plantes, kiu turniĝis ĉe la angulo de la strato Rivoli. Li kuris kaj reatingis la omnibuson. Sed li estis perdinta siajn du agentojn. Li estis sola por daŭrigi la postkuron.

En sia furiozo, li estis kaptonta lin ĉe la kolumo sen plia formalaĵo. Ĉu ne antaŭpensinte kaj per inĝenia ruzo, tiu laŭdira idioto estis disiginta lin disde liaj helpantoj?

Li rigardis Baudru. Li dormetis sur la benko kaj lia kapo balanciĝis dekstren kaj maldekstren. Kun buŝo iomete malfermita, lia vizaĝo havis nekredeblan esprimon de stulteco.

Ne, li ja ne estis kontraŭulo kapabla superruzi la maljunan Ganimardon. Hazardo helpis lin, jen ĉio.

Ĉe la vojkruciĝo de la Galerioj Lafayette la viro saltis el la omnibuso en la tramon de Muette. Li sekvis la bulvardon Haussmann, la avenuon Viktoro Hugo. Baudru eltramiĝis nur antaŭ la stacio de Muette. Kaj maldiligentpaŝe, li profundiĝis en la arbaron de Bulonjo.

Li pasis de aleo al alia, paŝis returne, malproksimiĝis. Kion li serĉis? Ĉu li havis celon?

Post unu horo da tiu intrigo, li ŝajnis elĉerpita pro laceco.

Tial, vidinte benkon, li eksidis. La loko, situanta proksime al Auteuil, rande de eta lago kaŝita inter arboj, estis absolute senhoma. Duonhoro pasis. Senpacienca, Ganimardo decidis ekkonversacii.

Li do alproksimiĝis kaj instaliĝis apud Baudru. Li ekbruligis cigaredon, desegnis rondojn sur la sablo per la fino de sia lambastono, kaj diris:

– Ne estas varme.

Silento. Kaj subite, en tiu silento, ekridego eksplodis, sed rido ĝoja, feliĉa, rido de infano trafita de nekontrolata ridego, kaj kiu ne povas malhelpi sin ridi. Klare, reale, Ganimardo sentis siajn harojn hirtiĝi sur la haŭto suprenlevita de lia kranio. Tiu rido, tiu infera rido, kiun li tiom bone konis!…

Per abrupta gesto, li ekkaptis la viron ĉe la ornamaĵoj de lia jako kaj rigardis lin, profunde, furioze, eĉ pli bone ol li rigardis lin en la juĝejo, kaj verdire li ne plu estis la viro, kiun li vidis. Li estis la viro, sed samtempe li estis la alia, la vera.

Helpata de komplica volo, li retrovis la ardan vivon de liaj okuloj, li kompletigis la malgrasigitan maskon, li ekvidis la realan karnon sub la difektita epidermo, la realan buŝon tra la grimaco, kiu misformis ĝin. Kaj tio estis la okuloj de la alia, la buŝo de la alia, tio estis ĉefe lia vizaĝesprimo sagaca, viva, moka, sprita, tiom klara kaj tiom juna.

– Arsène Lupin, Arsène Lupin, li balbutis.

Kaj subite, frapite de furiozo, ĉirkaŭpremante al li la gorĝon, li provis renversi lin. Malgraŭ siaj kvindek jaroj, li estis ankoraŭ neordinare vigla, dum lia kontraŭulo ŝajnis iom malbonfarta. Kaj poste, kia majstropafo se li sukcesus rekonduki lin!

La lukto estis mallonga. Arsène Lupin apenaŭ defendis sin, kaj, tiel rapide kiel li estis atakinta, Ganimardo kapitulacis.

Lia brako pendis, senmova, rigidiĝinta.

– Se oni lernus al vi ĵuĵicuon ĉe la kajo de Orfèvres, deklaris Lupin, vi scius, ke tiu tekniko nomiĝas ude-hiŝigi en la japana.

Kaj li aldonis malvarme:

– Unu plian sekundon, mi rompus vian brakon, kaj vi trafus nur tion, kion vi meritas. Kiel, vi, malnova amiko kiun mi estimas, antaŭ kiu mi spontanee senvualigas mian inkognitecon, vi trouzas mian fidon! Tio estas malbona… Nu! kio do okazas al vi?

Ganimard silentis. Rilate tiu eskapo, pri kiu li taksis sin kulpa, ĉu ne li, kiu per sia sensacia depozicio, erarigis la justicon? Tiu eskapo ŝajnis al li la honto de lia kariero. Larmo rulfalis al lia griza liphararo.

– He! Dio mia, Ganimardo, ne maltrankviliĝu: se vi ne estus parolinta, mi estus manovrinta por ke aliulo parolu. Nu, ĉu mi povis akcepti, ke oni kondamnas Baudru Désiré?

– Do, murmuris Ganimardo, estis vi, kiu estis tie! Estas vi, kiu estas ĉi tie!

– Mi, ĉiam mi, nur mi.

– Ĉu tio eblas?

– Ho! Ne necesas esti sorĉisto. Sufiĉas, kiel diris tiu brava prezidanto, sin prepari dum jardeko por esti preta je ĉiuj eventualaĵoj.

– Sed via vizaĝo? Viaj okuloj?

– Vi ja komprenas, ke se mi laboris dek ok monatojn en Saint-Louis kun doktoro Altier, tio ne estas pro amo de la arto.

Mi pensis, ke tiu kiu iam havus la honoron nomiĝi Arsène Lupin devus liberiĝi de la ordinaraj leĝoj pri aspekto kaj identeco. Aspekto? Sed oni modifas ĝin laŭvole. Tia hipoderma injekto de parafino ŝveligas al vi la haŭton, ĝuste en la elektita loko. Pirogajlolo transformas vin en Ruĝhaŭtulon. La suko de kelidonio ornamas vin per plej efikaj dartroj kaj tumoroj. Tia kemia procedo agas sur la kreskadon de via barbo kaj viaj haroj, tia alia sur la sonon de via voĉo. Ni aldonu al tio du monatojn da dieto en la ĉelo 24, milfoje ripetitajn ekzercojn por malfermi mian buŝon laŭ tiu ridgrimaco, por teni mian kapon laŭ tiu klinangulo kaj mian dorson laŭ tiu kurbo. Fine kvin gutoj da atropino en la okulojn por igi ilin konfuzaj kaj evitemaj, kaj la afero pretas.

– Mi ne povas imagi, ke la gardistoj…

– La metamorfozo estis grada. Ili ne povis rimarki la ĉiutagan evoluon.

– Sed Baudru Désiré?

– Baudru ekzistas. Li estas kompatinda senkulpulo, kiun mi renkontis la pasintan jaron, kaj kiu ja prezentas iun trajtan similecon kun mi. Anticipe al aresto ĉiam ebla, mi metis lin en sekuran lokon, kaj mi diligentis por unue distingi la malsimilecajn punktojn, kiuj apartigis nin, por plejeble malpliigi ilin en mi. Miaj amikoj tranoktigis lin en la Deponejo, tiel ke li eliru proksimume je la sama horo kiel mi, kaj ke la koincido estu facile konstatebla. Ĉar, notu tion, necesis ke oni trovu la spuron de lia paso, alie la justico estus demandinta sin, kiu mi estas. Danke al la ofero de tiu bonega Baudru, estis neeviteble, vi aŭdas, neeviteble, ke ĝi eksaltus sur lin, kaj ke malgraŭ la nesupereblaj malfacilaĵoj de substituo, ĝi preferus kredi pri substituo ol konfesi sian nescion.

– Jes, jes, efektive, flustris Ganimardo.

– Kaj poste, ekkriis Arsène Lupin, mi havis en la manoj mirindan atuton, karton konceptitan de mi dekomence: la atento de mia eskapo, en kiu ĉiuj estis. Kaj jen la ĉefa eraro, kien vi enfalis, vi kaj la aliaj, en tiu pasiiga partio, kiun la justico kaj mi komencis, kaj kies veto estis mia libereco: vi supozis ankoraŭfoje, ke mi agas pro fanfaronado, ke mi estas ekzaltita de miaj sukcesoj kiel flavbekulo. Mi, Arsène Lupin, tian malfortaĵon! Kaj ne pli ol en la afero Kahorno vi pensis: “Se Arsène Lupin distrumpetas ke li eskapos, tio signifas ke li havas kialojn por tion trumpeti.” Sed, fulmotondro, komprenu do, ke por ke mi eskapu… sen eskapi, necesus ke oni antaŭkredu pri tiu eskapo, ke tio estu firma fido, absoluta konvinko, vero klara kiel la suno. Kaj tio estiĝis, laŭ mia volo.

Arsène Lupin eskapos, Arsène Lupin ne ĉeestos sian proceson. Kaj kiam vi ekstaris por diri: “Tiu viro ne estas Arsène Lupin”, estus supernature ke ĉiuj ne tuj kredus ke mi ne estas Arsène Lupin. Se nur unu persono estus dubinta, nur unu estus eldirinta tiun simplan rimarkon: “Kaj se li estus Arsène Lupin?”, ĝuste tiam mi estintus perdita. Oni nur kliniĝus al mi, ne kun la ideo ke mi ne estus Arsène Lupin, kiel vi kaj la aliaj faris, sed kun la ideo ke mi povus esti Arsène Lupin, kaj malgraŭ ĉiuj miaj singardoj, oni rekonus min. Sed mi estis trankvila. Logike, psikologie, neniu povus havi tiun simplan etan ideon.

Li subite kaptis la manon de Ganimardo.

– Nu, Ganimardo, konfesu, ke ok tagojn post nia interparolo en la malliberejo La Sano, vi atendis min je la kvara, ĉe vi, kiel mi petis al vi.

– Kaj via mallibereja veturilo? diris Ganimardo evitante respondi.

– Blufo! Miaj amikoj modifis kaj substituis tiun malnovan nefunkciantan veturilon, kaj ili volis provi ion. Sed mi sciis tiun planon neefektivigebla sen escepta cirkonstancaro. Tamen, mi trovis utile fajli tiun eskapan provon kaj doni al ĝi la plej grandan reklamon. Unua eskapo aŭdace konceptita donos al la dua la valoron de anticipe realigita eskapo.

– Tial la cigaro…

– Kavigita de mi, samkiel la tranĉilo.

– Kaj la biletoj?

– Skribitaj de mi.

– Kaj la mistero korespondantino?

– Ŝi kaj mi estas nur unu persono. Mi scipovas ĉiajn manskribojn laŭvole.

Ganimardo pripensis dum momento kaj obĵetis:

– Kiel eblas, ke en la antropometria sekcio, kiam oni prenis la slipon de Baudru, oni ne eksciis, ke ĝi kongruis kun tiu de Arsène Lupin?

– La slipo de Arsène Lupin ne ekzistas.

– Nu do!

– Aŭ almenaŭ ĝi estas falsa. Tiun punkton mi multe studis.

La sistemo Bertillon enhavas unue la vidan informon – kaj vi vidas, ke ĝi ne estas senerara – kaj poste, la mezuran informon, mezurojn de la kapo, de la fingroj, de la oreloj, ktp. Tie, kontraŭe, nenio fareblas.

– Do?

– Do, necesis pagi. Eĉ antaŭ mia reveno de Usono, unu el la servaj dungitoj akceptis tiom por enskribi falsan mezuron je la komenco de mia mezurado. Tio sufiĉas, por ke la tuta sistemo devojiĝu, kaj ke slipo direktiĝu al fako tute kontraŭa al tiu celita. La slipo Baudru do ne devis kongrui kun tiu de Arsène Lupin.

Ankoraŭ estis silento, poste Ganimardo demandis:

– Kaj nun, kion vi faros?

– Nun, ekkriis Lupin, mi ripozos, sekvos supernutran dieton kaj iom post iom reiĝos mi. Estis interesege esti Baudru au tiu alia, ŝanĝi sian personecon kiel ĉemizon kaj elekti sian aspekton, sian voĉon, sian rigardon, sian skribon. Sed okazas, ke oni ne plu rekonas sin en ĉio ĉi, kaj tio estas ege malgaja.

Nuntempe, mi sentas tion, kion devis senti la viro, kiu perdis sian ombron. Mi serĉos min… kaj retrovos min.

Li promenis tien kaj reen. Iom da mallumo miksiĝis kun la taglumo. Li haltis antaŭ Ganimardo.

– Mi pensas, ke ni havas nenion plian por interparoli, ĉu?

– Jes, respondis la inspektoro, mi dezirus scii ĉu vi rivelos la veron pri via eskapo… La eraron, kiun mi faris…

– Ho! neniu iam scios, ke estas Arsène Lupin, kiu estis liberigita. Mi havas tro da intereso akumuli ĉirkaŭ mi la plej misterajn mallumojn por ne lasi al tiu eskapo ĝian karakteron preskaŭ miraklan. Tial, nenion timu, mia bona amiko, kaj adiaŭ. Hodiaŭ, mi vespermanĝos enurbe, kaj mi havas tempon nur por vesti min.

– Mi kredis vin tiel avida pri ripozo!

– Ve! estas mondumaj devigoj, kiujn oni ne povas eviti. La ripozo komenciĝos morgaŭ.

– Kaj kie do vi vespermanĝos?

– En la anglia ambasadejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.