La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIL NAŬCENT OKDEK KVAR

Aŭtoro: George Orwell

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Antaŭvorto
PART UNU
1 2 3 4 5 6 7 8
PART DU
1 2 3 4 5 6 7
PART TRI
1
Apendico

APENDICO

La principoj de Novparolo

Novparolo estis la oficiala lingvo de Oceanio, kaj estis pretigita por plenumi la ideologiajn bezonojn de Engsoco, t.e. Angla Socialismo. En la jaro 1984, ankoraŭ neniu uzis Novparolon kiel sian solan komunikometodon, parole aŭ skribe. La ĉefartikoloj en La Tempoj estis verkitaj en ĝi, sed tio estis tour de force kiun povas fari nur specialisto. Oni anticipis ke Novparolo estos fine anstataŭinta Oldparolon (kion ni nomas la norma Angla) je proksimume la jaro 2050. Intertempe, ĝi konstante progresis, ĉiuj Partianoj pli kaj poli emis uzi Novparolajn vortojn kaj gramatikaĵojn en sia ĉiutaga parolado. La versio uzata en 1984, kaj kompilita en la Naŭa kaj Deka Eldonoj de la Novparola Vortaro, estis provizora, kaj enhavis multajn superfluajn vortojn kaj arkaikajn formojn, kiuj estos poste subpremitaj. Ni okupas nin pri la fina, perfektigita versio, kompilita en la Dekunua Eldono de la Vortaro.

La celo de Novparolo estis ne nur provizi esprimmetodon por la mondkoncepto, kaj mensaj kutimoj, taŭgaj por la disĉiploj de Engsoco, sed ankaŭ malebligi ĉiun alian pensmetodon. Oni intencis ke post la definitiva fina adoptiĝo de Novparolo, kaj la forgesiĝo de Oldparolo, hereza penso –  t.e., penso nekongrua kun la principoj de Engosoco –  estos tutvere nepensebla, almenaŭ tiom, kion la penso dependas de vortoj. Ĝia vortaro estis tiel konstruita, ke ĝi donis ekzaktan, kaj ofte tre subtilan, esprimon por ĉiu signifo kiun Partiano povus konvene voli esprimi, kaj samtempe ĝi malebligis ĉiujn aliajn signifojn, kaj ankaŭ la eblon atingi ilin per nerektaj metodoj. Tio estis efektivigita parte per la inventado de novaj vortoj, sed ĉefe per la eliminado de nedezirindaj vortoj, kaj per forpreno de neortodoksaj signifoj de la ceteraj vortoj, kaj laŭeble de ĉiuj duarangaj signifoj entute. Kiel unu ekzemplo: la vorto “libera” ankoraŭ ekzistis en Novparolo, sed ĝi estis uzebla nur en tiaj diraĵoj kia “Ĉi tiu hundo estas libera de pedikoj” aŭ “Ĉi tiu kampo estas libera de fiherboj”. Ĝi ne estis uzebla kun sia malnova senco “politike libera” aŭ “intelekte libera”, ĉar la politika kaj intelekta liberecoj ne plu ekzistis, eĉ kiel konceptoj, kaj tial estis neeviteble sennomaj. Tute aparte de la subpremiĝo de klare herezaj vortoj, reduktado de la vortaro estis opiniata esti celo en si mem, kaj neniu ne nepre necesa vorto estis permesata transvivi. Novparolo estis pretigita ne por plivastigi, sed por malvastigi, la pensokampon, kaj tiu celo estis nerekte helpata per minimumigo de la nombro da vortoj.

Novparolo estis fondita sur la Angla lingvo, kiel ni nun konas ĝin, kvankam multaj Novparolaj frazoj, eĉ kiam ili ne enhavis nove kreitajn vortojn, estus apenaŭ komprenataj de Anglalingva parolanto niatempa.

Novparolaj vortoj estis dividitaj en tri apartajn klasojn, konatajn kiel la A-, B-, kaj C- vortojn. Estos pli simple diskuti ĉiun klason aparte, sed la gramatikaj propraĵoj de la lingvo estos diskutitaj en la sekcio dediĉita al la A-vortoj, ĉar la samaj reguloj validis por ĉiuj tri kategorioj.

La A-vortoj

La A-grupo de vortoj konsistis el la vortoj necesaj por la ĉiutaga vivo –  ekz. manĝado, trinkado, laborado, vestado, supreniro kaj malsupreniro de ŝtupoj, veturado, prizorgado de ĝardenoj, kuirado, k.s. Ĉi tiu kategorio konsistis preskaŭ nur el vortoj kiujn ni jam posedas, kiaj bati, kuri, hundo, arbo, sukero, domo, kampo –  sed kompare kun la nuntempa Angla vortaro, ilia nombro estis malgrandega, kaj iliaj signifoj estis multe pli rigide difinitaj. Ĉiuj ambiguoj kaj signifomodifoj estis forprenitaj el ili. Laŭeble, Novparola vorto de ĉi tiu klaso estis simple stakata sono esprimanta unusolan klare komprenatan koncepton. Estus tute neeble uzi la A-vortaron por literaturaj celoj, aŭ por politika aŭ filozofia diskuto. Ĝi estis intencita nur por esprimi simplajn celplenajn pensojn, kiuj kutime temas pri konkretaj objektoj aŭ fizikaj agoj.

La gramatiko de Novparolo havis du elstarajn propraĵojn: La unua el ili estis la preskaŭ plena interŝanĝebleco de la diversaj partoj de la parolo. Ĉiu vorto en la lingvo (principe tio estis aplikebla eĉ al tre abstraktaj vortoj kiaj “kvazaŭ” aŭ “kiam”) estis uzebla aŭ kiel verbo, substantivo, adjektivo, aŭ adverbo. Inter la verba kaj la substantiva formoj, kiam ili havis komunan radikon, neniam estis vario, kaj tiu regulo mem necesigis detrui multajn arkaikajn vortformojn (Ĉar en klasika Esperanto la principo adoptita de Novparolo estas kutima, estas malfacile traduki ĉi tiun sekcion. Ĝenerale, mi citas la nuntempajn Anglalingvajn vortojn per kursivoj, kaj penas laŭeble doni la celatan sencon inter citosignoj “ ”. –   Trad.). La vorto “penso” [Angle: thought], ekzemple, ne ekzistis en Novparolo. Ĝian lokon prenis “pens” [think], kiu servis kaj kiel substantivo kaj kiel verbo. Neniu etimologia principo estis observata tiurilate: kelkfoje la origina substantivo estis elektita, alifoje la verb. Eĉ kiam substantivo kaj verbo kun parenca signifo ne estis etimologie konektitaj, unu aŭ la alia el ili estis ofte subpremita. Ekzemple, ne estis vorto cut [tranĉI], ĝian signifon sufiĉe esprimis la substantiv-verba knife [= “tranĉil”]. Adjektivoj estis formataj per la sufikso -ful (Ofte uzata en la nuna Angla lingvo por esprimi “(em)a”, ekz. thoughtful = “pensema”. – Trad.) aldonita al la substantivverbo, kaj adverboj per la aldono de -wise. Tiel, ekzemple, speedful signifis “rapida” kaj speedwise signifis “rapide”. Certaj el niaj nuntempaj adjektivaj, kiaj good [“bona”], strong [“forta”], big [“granda”], black [“nigra”], soft [“mola”] estis konservataj, sed ilia nombro estis tre malgranda. Oni havis malmultan bezonon uzi ilin, ĉar preskaŭ ĉiu adjektiva signifo estis akirebla per aldono de -ful al substantiv-verbo. Neniu el la nun ekzistantaj adverboj estis konservata, escepte de tre malmultaj kiuj jam finiĝas per -wise (Ofte uzata en la ĉiutaga Angla lingvo nuntempa, por formi adverbojn. Ekzemple, thoughtwise = “rilate al pensado”. –  Trad.): la finaĵo -wise estis senvaria. La vorto well [bone], ekzemple, estis anstataŭigata per goodwise.

Aldone, ĉiu vorto – ankaŭ ĉi tio estis principe aplikebla al ĉiu vorto en la lingvo –  estis negativebla per aldono de la afikso un- [“mal-], aŭ estis plifortigebla per la afikso plus [“pli”] aŭ, por ankoraŭ pli da emfazo, duobleplus [“duoble pli” t.e. “-eg-”]. Tiel, ekzemple, uncold signifis “varma” [cold = “malvarma”], kaj pluscold kaj doublepluscold signifis, respektive, “tre malvarma” kaj “malvarmega”. Ankaŭ eblis, kiel en la nuntempa Angla, modifi la signifon de preskaŭ ĉiu vorto per prepoziciaj afiksoj kiaj anti- [“kontraŭ-”], post- [“post-”], up- [“supra/e-”], down- [“malsupra/e-”], ktp. Per tiaj metodoj troviĝis eble enorme malgrandigi la vortaron. Havante, ekzemple, la vorton good [“bona”], ne necesis vorto kia bad [“mava”], ĉar la bezonata signifo estis egale bone –  efektive, plibone –  esprimita per ungood [“malbona”]. Nur necesis, rilate al ĉiu kazo kiam du vortoj formas naturan paron da kontraŭoj, decidi kiun el ili subpremi. Dark [“obskuro”], ekzemple, estas anstataŭigebla per unlight [“mallumo”], aŭ light [“lumo”] per undark [“malobskuro”], laŭ onia prefero.

La dua distinga signo de Novparola gramatiko estis ĝia reguleco. Kun kelkaj esceptoj ĉisube menciotaj, ĉiuj fleksioj observis unu regularon. Tiel, en ĉiuj verboj la preterito kaj la pasinta participo estis samaj kaj finiĝis per -ed [“-is/ita”]. La preterito de steal [“stelas”] estis stealed [“ŝtelis/ŝtelita”], la preterito de think [“pensas”] estis thinked [“pensis/pensita”], ktp tra la lingvo; ĉiuj formoj kiaj swam [“naĝis/naĝita”], gave, brought, spoke, taken (Neregulaj formoj de la verboj swim [naĝi], give [doni], speak [paroli], take [preni]. –  Trad.), estis abolitaj. Ĉiuj pluraloj estis farataj per aldono de -s aŭ -es laŭbezone (-s estas kutime uzata por pluraligi singularon kiu finiĝas per vokalo, kaj -es singularon kiu finiĝas per konsonanto, kun multaj esceptoj. –  Trad.). La pluraloj de man [“viro”], ox [“okso”], life (“viro/homo, okso, vivo” – Trad.) [“vivo”] estis mans, oxes, lifes (En la norma Angla lingvo: men, oxen, lives –  Trad.). Komparo de adjektivoj estis senvarie farata per aldono de -er, -est, (good, gooder, goodest (“Bona, pli bona, plej bona”, kiuj en la Angla lingvo havas tre neregulan formon: good, better, best; multaj adjektivoj en la norma Angla lingvo ne permesas la kutimajn -er, kaj -est kaj postulas la uzon de helpa vorto: more (pli), most (plej). –  Trad.), neregulaj formoj kaj la more/most-formoj estis malpermesataj.

La solaj klasoj de vortoj kiuj ankoraŭ estis permesataj inflektiĝi neregule estis la pronomoj, la korelativoj (the relatives: klaso de vortoj kiuj ĝenerale, sed ne tute, sekvas skemon similan al tiu de la Esperantaj korelativoj.), la demonstraj adjektivoj, kaj la helpverboj. Ĉiuj ĉi sekvis sian antikvan uzadon, escepte ke whom ( “kiun”, estas plejofte anstataŭigata per senkaza uzo de la vorto who (“kiu”) en la konversacia norma Angla.) estis forlasita kiel nenecesa, kaj la shall, should [arkaikaj futur- kaj kondicional-formantaj vortoj] verbformoj estis forlasitaj, kaj ĉiujn iliajn uziĝojn anstataŭis will kaj would (“-os” kaj “-us” ĝenerale. La verbformoj kun shall kaj should plejparte estas arkaikaj en la Norma Angla, almenaŭ en neformala uzado.). Ankaŭ estis certaj neregulaĵoj en la vortformado, kiuj aperis pro la bezono rapide kaj facile paroli. Vorto malfacile prononcebla, aŭ facile misaŭdata estis opiniata, pro tio, esti malbona vorto: kelkfoje, tial, por eŭfonio, ekstraj vortoj estis enmetitaj en vorton aŭ arkaika formo estis konservata. Sed tiu bezono sentiĝis plejparte rilate al la B-vortoj. Kial oni opiniis prononcfacilecon tiom grava estos klarigite poste en ĉi tiu eseo.

La B-Vortoj

La B-grupo de vortoj konsistis el vortoj kiuj estis intence konstruitaj por politikaj celoj: vortoj, t.e., kiuj ne nur ĉiam havis politikan rilaton, sed estis intencitaj trudi dezirindan mensan staton al la persono uzanta ilin. Sen plena kompreno de la principoj de Angsoco, estis malfacile uzi tiujn vortojn korekte. Kelkfoje ili estis tradukeblaj en Oldparolon, aŭ eĉ per vortoj prenitaj el la A-vortgrupo, sed kutime tio necesigis longan parafrazon kaj ĉiam sekvigis la perdon de certaj supertonoj. La B-vortoj estis ia verba stenografio, ofte pakanta grandajn idekompleksojn en malmultajn silabojn, kaj samtempe pli precize kaj forta ol kutima lingvaĵo.

La B-vortoj estis senesecepte kunmetitaj vortoj.

Ili konsistis el du aŭ pli da vortoj, aŭ vortopartoj, kunfiksitaj en facile prononcata formo. La rezulta kunaĵo estis ĉiam substantiv-verbo, kaj inflektata laŭ la kutimaj reguloj. Ekzemple: la vorto goodthink (El “bona” kaj “penso/pensi” –  Red.), signifanta, tre proksimume, “ortodoksio”, aŭ, se oni deziris rigardi ĝin kiel verbon, “pensi ortodokse”. La inflektoj estis: substantiv-verbo, goodthink; preterito kaj pasiva participo: goodthinked; aktiva participo, goodthinking; adjektivo, goodthinkful; adverbo, goodthinkwise; verba substantivo, goodthinker.

La B-vortoj ne estis konstruitaj laŭ iu etimologia plano. La vortoj el kiuj ili konsistis povus esti iujn ajn parolpartoj, kaj estis ordigeblaj kiel ajn, kaj distorditaj laŭ kiu ajn metodo, kiu faris ilin facile prononceblaj dum ankoraŭ la deriviĝo restis klara. En la vorto crimethink (pensokrimo), ekzemple, la “pens” estis en la dua loko; kvankam en thinkpol (penspolico) ĝi estis en la dua loko, kaj en ĉi tiu vorto la vorto police [“polico”] perdis sian duan silabon. Pro la granda malfacileco atingi eŭfonion, neregulaj formoj estis pli oftaj en la B-vortgrupo ol en la A-vortgrupo. Ekzemple, la adjektivaj formoj de Minitrue, Minipax, kaj Miniluv [“Minivero, Minipaco, Miniamo”] estis, respektive, Minitruthful, Minipeaceful, kaj Minilovely, simple ĉar trueful, paxful, kaj loveful estis iomete nefacile prononcataj. Principe, tamen, ĉiuj B-vortoj povis inflektiĝi, kaj ili ĉiuj inflektiĝis precize sammaniere.

Kelkaj el la B-vortoj havis tre subtiligitajn signifojn, apenaŭ komprenatajn de persono kiu ne mastris la tutan lingvon. Konsideru, kiel ekzemplon, tipan frazon el la frontartikolo de The Times kia Oldthinkers unbellyfeel Ingsoc (Laŭmorfologie: “Oldpensantoj neventrosentas Angsocon”). La plej mallonga traduko de tio, farebla en Oldparolo, estus: Those whose ideas were formed before the Revolution cannot have a full emotional understanding of the principles of English Socialism [“tiuj kies ideoj estis formitaj antaŭ la Revolucio ne povas havi plenan emocian komprenon de la principoj de Angla Socialismo”]. Sed tiu traduko ne estas adekvata. Unue, por kompreni la plenan signifon de la Novparola frazo citita ĉisupre, oni devus havi klaran ideon pri kion signifas Angsoco. Kaj aldone, nur persono kies fundamento estis plene en Angsoco povus aprezi la plenan forton de la vorto bellyfeel [“ventrosento/i”], kiu kunligas blindan, entuziasman akcepton, kian oni malfacile povus imagi nuntempe; aŭ de la vorto oldthink [“oldpenso/I], kiu estis nedisigebla de la ideo de fieco kaj dekadenco. Sed la speciala funkcio de certaj Novparolaj vortoj, el kiuj unu estis oldthink, ne tiom estis esprimi signifojn, kiom detrui ilin. Tiuj vortoj, neeviteble malmultaj, havis signifojn etenditajn ĝis ili enhavis tutajn grupojn da vortoj kiuj, ĉar ili estis sufiĉe esprimataj per unusola ĝenerala termino, estis sekve forlaseblaj kaj forgeseblaj. La plej granda malfacilo renkontata de la kompilantoj de la Novparola Vortaro ne estis inventi novajn vortojn, sed, inventinte ilin, certigi ilian signifon: t.e., certigi kiujn vortgrupojn ili nuligis per sia ekzisto.

Kunmetitaj vortj kiaj speakwrite [“parolskribilo”] estis, kompreneble, troveblaj en la A-vortgrupo, sed ili estis nur utilaj mallongigoj kaj ne havis specialan ideologian koloron.

Kiel ni jam vidis rilate al la vorto “libera”, vortoj kiuj iam portis herezan signifon kelkfoje estis konservataj pro sia utileco, sed nur post la elpelo de la nedezirataj signifoj. Sennombraj aliaj vortoj, kiaj “honoro”, “justeco”, “moraleco”, “internaciismo”, “demokratio”, “scienco” kaj “religio” simple ĉesis ekzisti. Manpleno da ĉionkovraj vortoj kovris ilin, kaj, kovrante ilin, abolis ilin. Ĉiuj vortoj grupiĝintaj ĉirkaŭ la konceptoj “libereco” kaj “egaleco”, ekzemple, estis enhavataj en la unusola vorto “penskrimo”, dum ĉiuj vortoj grupiĝintaj ĉirkaŭu la konceptoj “objektiveco” kaj “raciismo” estis entenataj en la unusola vorto “oldpenso”. Pli granda precizo estus danĝera. Kio necesis por Partiano estis vidpunkto simila al tiu de la antikva Hebreo, kiu sciis, sen multon alian scii, ke ĉiuj naciaj aliaj ol lia propra adoras “falsajn diojn”. Li ne bezonis scii ke tiujn diojn oni nomas Baalo, Oziriso, Moloĥo, Aŝtaroto, ks.: verŝajne ju malpli li sciis pri ili, des pli bone estis por lia ortodokseco. Li konis “Javeon” kaj la ordonojn de “Javeo”: li sciis, sekve, ke ĉiuj dioj kun aliaj nomoj aŭ aliaj atributoj estas falsaj dioj. Iom simile, la Partiano sciis el kio konsistas ĝusta konduto, kaj laŭ ege svagaj, ĝeneralaj terminoj, li sciis kiaj malobservoj de ĝi estas eblaj. Lia seksa vivo, ekzemple, estis plene regata de la du Novparolaj vortoj “sekskrimo” (seksa malmoraleco) kaj “bonsekso” (ĉasteco). Sekskrimo signifis ĉiujn ajn seksajn misagojn. Ĝi inkluzivis malĉastecon, adultadon, samseksamon, aliseksamon, kaj aliajn perversojn, kaj, aldone, normalan koiton faratan por si mem. Ne necesis nomi ilin aparte, ĉar ili estis egale kulpigaj, kaj, principe, puneblaj per morto. En la C-vortgrupo, kiu konsistis el sciencaj kaj teknikaj vortoj, eble necesis doni specialajn nomojn al certaj seksaberacioj, sed la ordinara civitano ne bezonis ilin. Li sciis kion signifas “bonsekso” –  t.e. norma koito inter edzo kaj lia edzino, sole por naskigi infanojn, kaj sen korpa plezuro por la virino: ĉio alia estis sekskrimo. En Novparolo estis malofte eble sekvi herezan penson pli ol percepti ke ĝi estas hereza: post tiu punkto, ne ekzistis la necesaj vortoj.

Neniu vorto en la B-vortgrfupo estis ideologie neŭtrala. Tre multaj estis eŭfemismoj. Vortoj kiaj, ekzemple, “ĝojkampo” (gulago), aŭ Minipaco (Ministrejo de Paco, t.e. Ministrejo de Milito) signifis preskaŭ la precizan malon de ilia laŭaspekta signifo. Kelkaj vortoj, aliflanke, montris malkaŝan kaj mokan komprenon pri la vera naturo de la Oceania socio. Ekzemplo estis “prolmanĝo”, kio signifis la rubaĵan distraĵaron kaj falsajn informojn kiujn la Partio disdonis al la homamasoj. Ankaŭ, kelkaj vortoj estis ambivalentaj, ili havis la nuancon “bona” aplikate al la Partio, kaj la nuancon “malbona” aplikate al ĝiaj malamikoj. Sed ankaŭ estis grandaj nombroj da vortoj kiuj unuavide aspektis nur mallongigoj, kaj kiuj akiris sian ideologian koloron ne per sia signifo sed per sia strukturo.

Laŭeble, ĉio kio havis, aŭ povus havi, ajnan politikan signifon estis metita en la B-vortgrupon. La nomo de ĉiu organizo, aŭ homgrupo, aŭ doktrino, aŭ lando, aŭ institucio, aŭ publika konstruaĵo, estis senvarie tranĉita por ricevi sian familiaran formon; t.e. por esti unusola facile prononcata vorto kun la plej malgranda nombro da silaboj kiu tamen konservas la originan derivon. En la Ministrejo de Vero, ekzemple, la Departemento de Registroj, en kiu laborisWinston Smith, estis nomata Regdepo; la Departemento de Fikcio estis nomata Fikdepo’ la Programo de Teleprogramoj estis nomata Teledepo, ktp. Oni faris tio ne nur por ŝpari tempon. Eĉ en la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento, teleskopigitaj vortoj kaj frazoj estis unu el la karakterizaĵoj de la politika lingvuzo; kaj oni rimarkis ke la emo uzi tiajn mallongigojn estis plej forta en la totalismaj landoj kaj totalismaj organizoj. Ekzemploj estis vortoj kiaj Nazio, Gestapo, Kominterno, Inprekoro, Agitpropo. Komence tiu kutimo estis adoptita kvazaŭ instinkte, sed en Novparolo ĝi havis konscian celon. Estis perceptite ke per tia mallongigo de nomo oni mallarĝigis kaj subtile ŝanĝis ĝian signifon, eltranĉante la plej multajn aludojn kiuj alie kroĉiĝus al ĝi. Ekzemple, la vortoj Komunista Internacio elvokis kunmetitan bildon de universala homa gefrateco, ruĝaj standardoj, barikadoj, Karlo Markso, kaj la Pariza Komuno. La vorto Kominterno, aliflanke, sugestas nur strikte organizitan grupon kaj bone difinitan doktrinaron. Ĝi aludas al io preskaŭ tiel facile rekonata, kaj kun celo egale limigita, kiel seĝo aŭ tablo. Kominterno estas vorto direbla preskaŭ sen pripenso, sed Komunista Internacio estas frazo kiu devigas ke oni paŭzu, almenaŭ momente. Same, la aludoj elvokitaj de vorto kia Minivero estas malpli multaj kaj pli regeblaj ol tiuj elvokitaj de Ministrejo de Vero. Pro tio estiĝis la kutimo ne nur mallongigi kiam ajn eble, sed ankaŭ fari preskaŭ enorman zorgon ke ĉiu vorto estu facile prononcebla.

En Novparolo, eŭfonio superpezis ĉiun alian konsideraĵon, escepte de ekzakteco de la signifoj. Gramatika reguleco estis ĉiam oferata al ĝi, kiam tio ŝajnis necesa. Kaj tute prave, ĉar kio necesis, plejgrave por politikaj celoj, estis kurtaj neplenaj vortoj kun nemiskompreneblaj signifoj, kiuj estas rapide direblaj, kaj kiuj vekas minimumon da eĥoj en la menso de la parolanto. La vortoj de la B-grupo eĉ plifortiĝis per la fakto ke preskaŭ ĉiuj el ili estis tre similaj. Preskaŭ senvarie tiuj vortoj –  bonpenso, Minipaco, prolmanĝo, sekskrimo, ĝojkampo, Engsoco, ventropleno, penspolo, kaj sennombraj aliaj –  estis vortoj kun du aŭ tri silaboj (Temas pri la Anglaj vortoj: goodthink, Minipax, prolefeed, sexcrime, joycamp, Ingsoc, bellyfeel, thinkpol –  prononcataj proksimume: gúdtínk, mínipáks, prólf íd, sékskrájm, ĝójkámp, íngsók, bélifl, tínkpól. –  Trad.), kun la emfazo distribuata egale inter la unua kaj la lasta silaboj. Ilia utiliĝo instigis babilecan paroladon, samtempe stakatan kaj monotonan. Kaj ĝuste tio estis la celo. La intenco estis estigi la paroladon, precipe la paroladon pri ĉiu temo ne ideologie neŭtrala, laŭeble plej sendependa de la konscio. Por la ĉiutaga vivo estis sendube necese, aŭ kelkfoje necese, pripensi antaŭ ol paroli; sed Partiano petita fari politikan aŭ etikan juĝon devus kapabli elpafadi la korektajn opiniojn tiel aŭtomate kiel mitralo elpafanta kuglojn. Lia trejnado kapabligis lin fari tion, la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon.

Ankaŭ la fakto ke oni havis tre malmulte da vortoj uzeblaj. Relative al nia propra, la Novparola vortaro estis eta, kaj novaj metodoj redukti ĝin estis konstante elpensataj. Novparolo, efektive, diferencis de preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj, per tio ke ĝia vortaro ĉiujare malgrandiĝis anstataŭ pligrandiĝi. Ĉiu redukto estis gajno, ĉar ju malpli granda la kvanto da elektoj, des malpli granda la tento pensi. Oni esperis fine devigi komunikan paroladon fonti el la laringo tute sen partoprenigi la pli altajn cerbocentrojn. Tiu celo estis malkaŝe agnoskita en la Novparola vorto anasparoli, kio signifis “kvaki kiel anaso”. Same kiel diversaj aliaj vortoj en la B-grupo, anasparolo estis signife ambivalenta. Kondiĉe ke la opinioj elkvakitaj estis ordoksaj, ĝi indikis nur laŭdon, kaj kiam La Tempoj paroli pri unu el la Partiaj oratoroj kiel duobleplusbona anasparolanto ĝi varme kaj altestime laŭdis lin.

La C-vortoj

La C-Vortaro estis suplementa al la aliaj, kaj konsistis ekskluzive el sciencaj kaj teknikaj terminoj. Tiuj similis la aktuale uzatajn sciencajn terminojn, kaj estis konstruitaj el la samaj radikoj, sed oni, kiel kutime, zorgis ke ili estu rigide difinitaj, kaj ke al ili manku nedezirataj signifoj. Ili uzis la samajn gramatikajn regulojn, kiel la vortoj en la aliaj du vortgrupoj. Tre malmultaj el la C-vortoj estis familiaraj aŭ en la ĉiutaga aŭ en la politika paroloj. Ĉiu sciencolaboristo aŭ teknikisto povis trovi ĉiujn bezonatajn vortojn en la listo dediĉita al lia propra fako, sed li malofte konis pli ol manpleneton de la vortoj troviĝantaj en la aliaj listoj. Nur tre malmultaj vortoj estis komunaj al ĉiuj listoj, kaj ne ekzistis vortaro esprimanta la sciencan funkcion kiel mensfunkcion, aŭ kiel pensmetodon, ĝeneralan kaj ne specife fakan. Efektive estis neniu vorto por “Scienco”. Ĉiu signifo, kiun ĝi povus iel havi, jam estis sufiĉe esprimita per la vorto Engsoco.

Per la ĉiantaŭa priskribo videblas ke en Novparolo la esprimado de neortodoksaj opinioj, super tre malalta nivelo, estis praktike neebla. Kompreneble oni povis diri herezaĵojn tre krudajn, specon de blasfemado. Estus eble, ekzemple, diri ke Granda Frato estas malbona. Sed tiu deklaro, kiu al ortodoksa orelo nur esprimis memevidentan absurdaĵon, ne estus subtenebla per rezonata argumento, ĉar la necesaj vortoj ne haveblis. Ideoj malamikaj al Engsoco estis esprimeblaj nur per svaga senvorta formo, kaj estis nomeblaj nur per tre ĝeneralaj terminoj kiuj kunigis kaj kondamnis tutajn grupojn da herezaĵoj sen difini ilin. Efektive, oni povis nur uzi Novparolon por neortodoksaj celoj, se oni mallegitime retradukis kelkajn el la vortoj en Oldparolon. Ekzemple, Ĉiuj homoj estas egalaj estis ebla Novparola frazo, sed nur samsence kiel Ĉiuj homoj estas ruĝharaj estas ebla Oldparola frazo. Ne enestis gramatika eraro, sed ĝi esprimis palpeblan malveron –  t.e. ke ĉiuj homoj havas egalan dimension, pezon, aŭ forton. La koncepto pri politika egaleco ne plu ekzistis, kaj tiu sekundara signifo estis konsekvence elpelita el la vorto egala. En 1984, kiam Oldparolo ankoraŭ estis la norma komunika metodo, la danĝero laŭteorie ekzistis ke uzante Novparolajn vortojn oni eble memorus iliajn originajn signifojn. En la praktiko ne estis malfacile por persono bone trejnita je duoblapenso eviti tion, sed post iometo da generacioj eĉ la ebleco de tia eraro estus malaperinta. Persono kreskinta kun Novparolo kiel la sola lingvo ne scius ke egala iam havis la sekundaran signifon “politike egala”, aŭ ke libera iam signifis “intelekte libera”, pli ol persono neniam aŭdinta pri la ŝako konscius pri la sekundaraj signifoj de damo kaj turo. Estus multaj krimoj kaj eraroj kiujn li malkapablus fari, simple ĉar ili estis nenomeblaj kaj tial neimageblaj. Kaj estis antaŭvideble ke, pro la pasado de la tempo, la distingaj karakterizaĵoj de Novparolo fariĝos pli kaj pli emfazataj –  dum ĝiaj vortoj fariĝos pli kaj pli malmultaj, iliaj signifoj pli kaj pli rigidaj, kaj la eblo misuzi ilin konstante malpliiĝos.

Kiam Oldparolo estos unufoje por ĉiam antikvigita, la lasta ligo kun la pasinteco estos tranĉita. La historio jam estis reverkita, sed fragmentoj de la pasinta literaturo plu vivis tie kaj tie, nesufiĉe cenzurite, kaj dum oni konservis scipovon je Oldparolo, eblis legi ilin. Estonte, tiaj fragmentoj, eĉ se hazarde ili pluvivos, estos nekompreneblaj kaj netradukeblaj. Estis neeble traduki tekston Oldparolan en Novparolon krom se ĝi temis pri iu teknika procedo aŭ pri iu tre simpla ĉiutaga ago, aŭ jam estis ortodoksa (bonpensa estus la Novparola esprimo). Praktike, tio signifis ke neniu libro verkita antaŭ proks. 1960 estus plene tradukebla. La antaŭrevolucia literaturo estis neeviteble ideologie tradukita –  t.e. ŝanĝita sence kiel ankaŭ lingve. Prenu kiel ekzemplon la bone konatan tekston el la [Usona] Deklaracio de Sendependeco:

Ni proklamas ke ĉi tiuj veroj estas memevidentaj: ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj, ke ilia kreinto donis al ili certajn neŝanĝeblajn rajtojn, ke inter ĉi tiuj estas la vivo, la libero, kaj la peno esti feliĉa. Ke, por certigi tiujn rajtojn, Registaroj estis starigitaj inter la homoj, ricevante siajn povojn laŭ la konsento de la regatoj. Ke kiam iu ajn formo de Regado emas detrui tiujn celojn, la Popolo rajtas ŝanĝi aŭ abolicii ĝin, kaj starigi novan Registaron.”

Estus tute maleble traduki tion en Novparolon konservante la sencon de la originalo. Plejproksime al tia traduko estus sumigi la tutan tekston per la unusola vorto krimpenso. Plena traduko nur povus esti ideologia traduko, per kiu la vortoj de Jefferson estus ŝanĝitaj en panegiron pri absolutisma regado.

Granda parto de la pasinta literaturo jam estis, efektive, transformita tiel. Prestiĝo dezirindigis la konservadon de memoro pri certaj historiaj personoj, sed samtempe necesis akordigi iliajn agojn kun la filozofio de Engsoco. Diversaj verkistoj, kiaj Ŝekspiro, Miltono, Svifto, Birono, Dikenso, kaj kelkaj aliaj, estis tial tradukataj: kiam la tasko estos finita, iliaj originaj verkoj, kun ĉio alia kio restis el la literaturo de la pasinteco, estos detruitaj. Tiuj tradukoj estis malrapida kaj malfacila afero, kaj oni ne anticipis ke ili estos finitaj ĝis la unua aŭ dua jardeko de la dudekunua jarcento. Ankaŭ estis vastaj kvantoj da simple utila literaturo –  nemalhaveblaj manlibroj, ks. –  kiuj estis traktendaj sammaniere. Ĉefe por lasi sufiĉan tempon por la prepara laboro de tradukado, la fina adoptiĝo de Novparolo estis fiksita por dato eble eĉ tiel malfrua kiel 2050.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.