La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIL NAŬCENT OKDEK KVAR

Aŭtoro: George Orwell

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO DU

3

“Ni povos reveni ĉi tien unufoje,” diris Julia. “Kutime estas sendanĝere uzi kaŝejon dufoje. Sed ne ĝis post unu-du monatoj, kompreneble.”

Tuj kiam ŝi vekiĝis, sia konduto ŝanĝiĝis. Ŝi fariĝis vigla kaj praktika, surmetis siajn vestojn, ligis la sklarlatan balteon ĉirkaŭ sian talion, kaj komencis aranĝi la detalojn de la retroiro hejmen. Ŝajnis nature, lasi ke ŝi faru tion. Ŝi evidente posedis praktikan ruzemon kiu mankis al Winston, kaj ŝi ankaŭ ŝajnis posedi kompletan scion pri la pejzaĝo ĉirkaŭ Londono, enmemorigitan per nenombreblaj komunumaj ekskursoj. La itinero kiun ŝi asignis al li estis tute malsimila al tiu laŭ kiu li venis, kaj ellasos lin ĉe alia fervojostacio. “Neniam reiru hejmen laŭ la sama itinero, laŭ kiu vi venis,” ŝi diris, kvazaŭ deklarante gravan ĝeneralan principon. Ŝi la unua foriros, kaj Winston atendu dum duono de horo, antaŭ ol sekvi ŝin.

Ŝi nomumis lokon kie ili povos postlabore renkontiĝi, post kvar vesperoj. Ĝi estis strato en unu el la malriĉaj kvartaloj, kie estis eksterdoma bazaro, kiu estis kutime hom- kaj bruplena. Ŝi vagados inter la standoj, ŝajnigante serĉi ŝuŝnurojn, aŭ kudrofadenon. Se ŝi decidos ke estas sekure, ŝi mungos kiam li proksimiĝos; se ne, do li preterpaŝu sen rekoni ŝin. Sed se estos bonfortune, en la mezo de homamaso, estos sendanĝere konversaciadi dum kvarono de horo, aŭ aranĝi alian renkontiĝon.

“Kaj nun mi devas foriri,” ŝi diris, tuj kiam li enmemorigis la instrukciojn. “Mi devos reesti je la deknaŭa tridek. Mi devos dediĉi du horojn al la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, disdonante faldfoliojn, aŭ iel. Merde, ĉu ne? Brosu min, bonvolu. Ĉu estas tigoj en mia hararo? Ĉu vi certas? Do ĝis, amato, ĝis!”

Ŝi ĵetis sin en liajn brakojn, kisis lin preskaŭ violente, kaj post momento puŝis sin tra la arbidojn, kaj malaperis en la arbaron, farante tre malmultan bruon. Eĉ nun li ankoraŭ ne sciiĝis pri ŝia familia nomo, nek ŝia adreso. Tamen, ja ne gravis, ĉar estis nekredeble ke iam ili povos renkontiĝi endome, aŭ interŝanĝi ian ajn skribitan komunikaĵon.

Efektive, ili neniam reiris al la libera spaco en la arbaro. Dum la monato majo, nur unu fojon pli ili sukcesis amori. Tio okazis en alia kaŝejo konata de Julia, la sonorilejo de ruino preĝeja en preskaŭdizertita kamparo kien atombombo falis antaŭ tridek jaroj. Ĝi estis bona kaŝejo, kiam oni atingis ĝin, sed atingi ĝin estis tre danĝere. Cetere ili povis renkontiĝi nur en la stratoj, ĉiun vesperon en alia loko, kaj neniam por pli ol duono de horo. En la strato, kutime eblis pli-malpli konversacii. Dum ili promenis laŭ la homoplenaj pavimaĵoj, ne tute duope, kaj neniam rigardante unu la alian, ili estigis kuriozan intermitan interparoladon kiu ekflagris kaj ekĉesis kiel la lumoj el lumturo, eksilentigitan pro la proksimiĝo de Partia uniformo, aŭ la promsimeco de teleekrano, rekomencitan minutojn poste, en la mezo de frazo, poste abrupte haltigitan kiam ili apartiĝis ĉe la interkonsentita loko, poste daŭrigitan preskaŭ sen salutoj la sekvan tagon. Julia evidente estis tre sperta pri tia konversaciado, kiun ŝi nomis “felietona interparolado”. Ŝi estis ankaŭ mirinde lerta pri parolado sen lipmoviĝo. Nur unufoje en preskaŭ monato da ĉiunoktaj renkontiĝoj, ili sukcesis interŝanĝi kison. Ili silente paŝadis laŭ flankstrato (Julia neniam parolis kiam ili estis for de la ĉefstratoj), kiam okazis surdiga bruego, la tero saltis, kaj la aero senlumiĝis, kaj Winston trovis sin kuŝanta sur sia flanko, kontuzita kaj terurita. Raketbombo evidente estis falinta tre proksimen. Subite li ekkonsciis pri la vizaĝo de Julia, kelkajn centimetrojn de lia propra vizaĝo, morte blanka, krete blanka. Eĉ ŝiaj lipoj estis blankaj. Ŝi mortis! Li premis ŝin al si, kaj trovis ke li kisas vivantan varman vizaĝon. Sed ia pulvoraĵo blokis liajn lipojn. Ambaŭ iliaj vizaĝoj estis dike kovritaj de gipso.

Okazis vesperoj kiam ili atingis sian renkontiĝejon, sed devis preterpasi unu la alian, sen signo de rekono, ĉar patrolo ĵus venis ĉirkaŭ la angulon, aŭ helikoptero ŝvebis superkape. Eĉ se estus malpli danĝere, estus tamen malfacile trovi sufiĉan tempon por renkontiĝi. La laborsemajno de Winston daŭris sesdek horojn. Tiu de Julia daŭris eĉ pli longe, kaj iliaj liberaj tagoj variis laŭ la premo de laboro, kaj ne ofte koincidis. Julia, ĉiukaze, malofte havis tute liberan vesperon. Ŝi pasigis mirinde grandan kvanton da tempo, ĉeestante prelegojn, kaj partoprenante en demonstracioj, distribuante literaturon por la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, preparante standardojn por la Semajno da Malamo, kolektante monon por la ŝparado-kampanjo, kaj tiaj agoj. Tiel oni gajnas, ŝi diris, ĝi estas kamuflo. Se oni obeas la malgrandajn regulojn, oni povas malobei la grandajn. Ŝi eĉ instigis Winstonon dediĉi eĉ plian el siaj vespero,j per sinanonco por la parttempa municilaboro, kiun volontule faras zelotaj Partianoj. Do unu vesperon ĉiusemajne, Winston pasigis kvar horojn da paraliza tediĝo, kunŝraŭbante pecetojn de metalo, kiuj verŝajne estis partoj de bombofuzeoj, en ventoplena, malbone iluminata laborĉambro, kie la batado de marteloj kunmiksiĝis enuige kun la muziko el la teleekranoj.

Kiam ili renkontiĝis en la turo de la preĝejo, la paŭzoj en iliaj fragmentaj konversacioj estis plenigitaj. Estis varmega posttagmezo. La aero en la malgranda kvadrata ĉambro super la sonoriloj estis varmega kaj stagna, kaj naŭzege odoris pro kolomba feko. Ili sidis parolante dum horoj, sur la polvokovrita, tigkovrita planko, dum unu aŭ alia el ili fojfoje stariĝis, por rigardeti tra la sagtruoj, por certigi ke neniu venas.

Julia estis dudeksesjaraĝa.Ŝi loĝis en gastejo kun tridek aliaj knabinoj (“Ĉiam en la fetoro de virinoj! Mi malamegas virinojn!” ŝi diris parenteze), kaj ŝi prilaboris, kiel li divenis, la romanverkajn maŝinojn en la Departemento de Fikcio. Ŝi ĝuis sian laboron, kiu konsistis ĉefe el funkciigado kaj riparado de potenca sed nefidebla elektra motoro. Ŝi estis “nelerta”, sed ŝi amis uzi siajn manojn kaj sentis familiarecon kun maŝinoj. Ŝi povis priparoli la tutan procedon verki romanon, komence per la ĝenerala ordono farita de la Komitato por Planado, ĝis la lasta revizio farita de la Reverka Teamo. Ŝed ŝin ne interesis la fina produktaĵo. Ŝi “ne multe amas legi”, ŝi diris. Libroj estas nur varo produktenda, same kiel konfitaĵo aŭ ŝuŝnuroj.

Ŝia memoro ne etendiĝis ĝis antaŭ la fruaj sesdekaj jaroj, kaj la nura persono kiun ŝi iam konis, kiu ofte parolis pri la tagoj antaŭ la Revolucio, estis avo kiu malaperis kiam ŝi estis okjaraĝa. En la lernejo ŝi estis la kapitano de la hoketeamo, kaj gajnis la trofeon por gimnastiko dum du sinsekvaj jaroj. Ŝi estis trupestro en la Spionoj, kaj branĉosekretario en la Junulara Ligo, antaŭ ol aniĝi en la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo. Ŝi ĉiam ricevis raportojn pri bona karaktero. Ŝi eĉ estis selektita por labori en Pornoseko (neeraripova signo de bona reputacio), la subsekcio de la Departemento de Fikcio kiu produktadis malmultekostan pornografion distribuotan inter la proloj. Ĝi estis moknomata “Fekdomo”, de la homoj laborantaj en ĝi, ŝi komentis. Tie ŝi restis dum jaro, helpante produkti libretojn en fermitaj pakaĵoj, kun titoloj kiaj Gluteonbataj rakontoj aŭ Unu nokto en lernejo por knabinoj, kiujn kaŝeme aĉetos proletaj junuloj, kiuj erare supozas ke ili aĉetas kontraŭleĝaĵon.

“Kiaj estas tiuj libroj?” diris Winston scivoleme.

“Ho, terura rubo. Ili estas vere tedaj. Ili havas nur ses intrigojn, sed ili intermiksiĝas iom. Kompreneble mi ne pritraktis la kalejdoskopojn. Mi neniam estis en la Reverka Teamo. Mi ne estas literaturema, karulo –  eĉ ne sufiĉe por tio.”

Li informiĝis, mirigate, ke ĉiuj laborantoj en Pornoseko, escepte de la departementestroj, estas knabinoj. La teorio estis ke viroj, kies seksinstinktoj estas malpli facile regeblaj ol tiuj de virinoj, estas pli minacataj de koruptiĝo pro la fiaĵoj, pri kiuj ili okupas sin.

“Ili eĉ ne volas ke edzinoj estu tie,” ŝi pludiris. “Ili supozas ke knabinoj estas ĉiam tre puraj. Nu, tamen, jen knabino kiu ne estas tia.”

Ŝi unue amoris kiam ŝi estis deksesjaraĝa, kun sesdekjaraĝa Partiano, kiu poste mortigis sin por eviti arestiĝon. “Kaj ja tio estis bona,” diris Julia, “ĉar alie ili akirus mian nomon el li, kiam li konfesis.” De tiam estas diversaj aliaj. La vivo kia ŝi konceptis ĝin estis tre simpla. Oni volas ĝui la vivon; “ili”, t.e. la Partio, volas malebligi tion; oni malobeas la regulojn laŭeble. Ŝi ŝajne opiniis ke estas egale nature ke “ili” volas forpreni de oni oniajn plezurojn, kiel ke oni volas ne esti kaptita. Ŝi malamis la Partion, kaj diris tion per krudegaj vortoj, sed ŝi ne ĝenerale kritikis ĝin. Escepte de kiam ĝi tuŝis ŝian propran vivon, tute ne interesis ŝin la Partiaj doktrinoj. Li rimarkis ke ŝi neniam uzas Novparolajn vortojn, escepte de tiuj, kiuj jam fariĝis ĉiutagaĵoj. Ŝi neniam aŭdis pri la Frataro, kaj rifuzas kredi ke ĝi ekzistas. Ĉia organizita ribelo kontraŭ la Partio, kio tutcerte fiaskus, ŝajnis al ŝi esti stulta. Lerteco ebligis malobei la regulojn kaj tamen resti vivanta. Li demandis al si malklare, kiom da aliaj similaj jungeneraciaj homoj similas al ŝi, homoj kreskintaj en la mondo de la Revolucio, kiuj konas nenion alian, kiuj akceptas la Partion kiel neŝanĝeblaĵon, same kiel la ĉielon, kaj ne ribelas kontraŭ ĝia aŭtoritato, sed simple evitas ĝin, same kiel kuniklo evitas hundon.

Ili ne diskutis eblon geedziĝi. Tio estis tro malpraktika por meriti pripenson. Neniu imagebla komitato aprobus tian geedziĝon, eĉ se Katharine, la edzino de Winston, iel estus forigebla. Ĝi estis senespera, eĉ kiel revo.

“Kia ŝi estis, via edzino?” diris Julia.

“Ŝi estis –  ĉu vi konas la Novparolan vorton ‘bonpensplena’?

Kompreneble tio signifas ortodoksa, nekapabla havi malbonan penson?”

“Ne, mi ne konis tiun vorton, sed mi certe konas tian specon de persono.”

Li komencis rakonti al ŝi la historion de sia vivo kiel edzo, sed, kurioze, ŝi ŝajne jam konis la esencajn partojn de ĝi. Ŝi priparolis al li, preskaŭ kvazaŭ vidinte aŭ sentinte, la rigidiĝon de la korpo de Katharine, tuj kiam li tuŝis ĝin, la manieron per kiu ŝi ankoraŭ ŝajnis forpuŝi lin plenforte, eĉ kiam ŝiaj brakoj estis strikte premitaj ĉirkaŭ lin. Kun Julia li sentis nenian malfacilon diskuti tiajn aferojn: Katharine, ĉiukaze, jam antaŭ longe ĉesis esti doloriga memoraĵo, kaj fariĝis nur malbongustaĵo.

“Tamen mi povus toleri ĝin, se ne okazus unu afero,” li diris. Li rakontis al ŝi pri la malerotika ceremonieto, kiun Katharine trudis al li dum la sama nokto ĉiun semajnon. “Ŝi abomenis ĝin, sed nenio povus devigi ŝin ne fari ĝin. Ŝi kutimis nomi ĝin –  sed vi neniam divenus.”

“Nia devo por la Partio,” diris Julia tuj.

“Kiel vi sciis tion?”

“Ankaŭ mi studis en lernejo, karulo. Seksprelegoj unufoje en ĉiu monato, por la superdeksesjaruloj. Kaj en la Junulara Movado. Ili encerbigas ĝin multejarlonge. Sed kompreneble, ne estas antaŭscieble; la homoj estas tiom hipokritaj.”

Ŝi komencis plidetale paroli pri la temo. Kiam temis pri Julia, ĉio revenigis ŝin al ŝia propra seksemo. Tuj kiam tio estis iel aludita, ŝi kapablis tre akute diagnozi. Malkiel Winston, ŝi komprenis la internan ideon de la sekspuritanismo de la Partio. Ne nur ke la seksinstinkto kreas propran mondon ekster la regpovo de la Partio, kaj tial, kiel eble plej detruendan. Pli grave estas, ke mankigo de seksspertoj instigas histerion, kio estas dezirata, ĉar ĝi estas transformebla en militamon, kaj en adoradon al estro. Tiel ŝi esprimis ĝin:

“Kiam oni amoras, oni eluzas energion, kaj poste oni feliĉas, kaj oni fervoriĝas pri nenio. Ili ne povas toleri tian senton. Ili volas ke oni estu konstante energiplenega. La tutaj paradado, kaj kriado, kaj standardflirtigado, estas nur putrinta sekso. Se oni estas interne feliĉa, kial oni ekscitiĝus pri Granda Frato, kaj la Tri-Jaraj Planoj, kaj la Du Minutoj da Malamo, kaj la tuta cetera merdegaĵo?”

“Ja estas vere,” li pensis. Estis rekta intima ligo inter ĉasto kaj politika ortodokseco. Kiel eblus sufiĉe ardigi la timon, la malamon, kaj la frenezan kredemon, kiujn la Partio bezonas en siaj membroj, se ĝi ne subpremus potencan instinkton, kaj uzus ĝin kiel motoron? La seksimpulso estis danĝera por la Partio, kaj la Partio utiligis ĝin. Ili same ruzis pri la gepatrema instinkto. Ne eblus tute abolicii la familion, kaj, efektive, la homoj estis urĝataj ami siajn infanojn, preskaŭ laŭ la malnova maniero. La infanoj, aliflanke, estis sisteme instigataj kontraŭi siajn gepatrojn, kaj estis instruataj spionadi ilin, kaj raporti iliajn deviojn. La familio, laŭ la efekto de tio, fariĝis branĉo de la Penspolico. Ĝi estis metodo per kiu ĉiu persono estas ĉirkaŭata tage kaj nokte de informantoj kiuj intime konas lin.

Abrupte lia menso reiris al Katharine. Katherine sendube denuncus lin al la Penspolico, se ŝi, bonŝance, ne estus tro stulta por detekti la malortodoksecon de liaj opinioj. Sed kio vere memorigis lin pri ŝi ĉimomente estis la sufoka varmego de la posttagmezo, kiu aperigis ŝviton el lia frunto. Li komencis rakonti al Julia ion okazintan, aŭ, pli ekzakte, neokazintan, dum alia trovarmega somera posttagmezo antaŭ dek unu jaroj.

Okazis tri aŭ kvar monatojn post ilia geedziĝo. Ili perdis la vojon dum komunuma ekskurso ie en Kent (Distrikto en Anglio, ĉe la sudorienta ekstremo de la insulo. – Trad.). Ili postrestis la aliajn nur per kelkaj minutoj, sed ili erare turnis sin, kaj baldaŭ trovis sin haltigitaj de la rando de malnova kretmino. Ĝi estis dek-dudek metrojn profunda, kun rokegoj ĉe la fundo. Neniu ĉeestis por ke ili demandu pri la ĝusta vojo. Tuj kiam ŝi ekkonsciis ke ili perdiĝis, Katherine fariĝis tre maltrankvila. Esti for de la bruema amaso da ekskursantoj, eĉ dum momento, sentigis al ŝi ke ŝi misagas. Ŝi volis hasti retroen laŭ la vojo sur kiu ili venis, kaj komenci serĉi alidirekte. Sed je tiu momento, Winston rimarkis kelkajn florojn kreskantajn en la krevoj de la klifo sub ili. Unu florspeco estis dukolora, fuksina kaj brikruĝa, ambaŭ koloroj kreskis sur unusola radiko. Li neniam antaŭe vidis tiaĵon, kaj li vokis al Katharine, ke ŝi venu rigardi ĝin.

“Rigardu, Katharine! Rigardu tiujn florojn. Tiun grupon preskaŭ ĉe la fundo. Ĉu vi vidas ke ili havas du apartajn kolorojn?”

Ŝi jam estis turninta sin por foriri, sed ŝi malgraŭ tio iom malkviete revenis dum momento. Ŝi eĉ klinis sin trans la randon de la klifo, por vidi al kio li gestas. Li staris iomete malantaŭ ŝi, kaj li metis manon sur ŝian talion, por malŝanceli ŝin. Je tiu momento, li ekpensis ke ili estas tute solaj. Estis neniu homo proksima, neniu folio moviĝis, eĉ neniu birdo estis veka. En ĉi tia loko, apenaŭ estis danĝero ke estas kaŝita mikrofono, kaj eĉ se estus mikrofono, ĝi kaptus nur sonojn. Estis la plej varmega, plej dormiga horo de la posttagmezo. La suno brulige trafis ilin, ŝvito tiklis lian vizaĝon. Kaj li ekpensis…

“Kial vi ne regalis ŝin per forta puŝo?” diris Julia. “Tion mi farus.”

“Jes, kara, tion vi farus. Mi farus, se mi estus tiam persono kia mi nun estas. Aŭ eble mi  – mi ne certas.”

“Ĉu vi bedaŭras ke vi ne puŝis ŝin?”

“Jes. Ĉion konsiderante, mi bedaŭras tion.”

Ili sids flank-al-flanke sur la polvokovrita planko. Li tiris ŝin pli proksimen al si. Ŝia kapo apogiĝis per lia ŝultro, la plaĉa odoro de ŝia hararo konkeris la kolombofekon. “Ŝi estas tre juna,” li pensis, “ŝi ankoraŭ anticipas ricevi ion el la vivo, ŝi ne komprenas ke puŝi ĝenan personon trans klifon, solvas nenion.”

“Verdire, ŝovi ŝin ŝanĝus nenion.”

“Do kial vi bedaŭras ne esti puŝinta ŝin.”

“Nur ĉar mi preferas pozitivon anstataŭ negativon. En la ludo kiun ni ludas, ni ne povas sukcesi. Kelkaj specoj de malgajno estas pli bonaj ol aliaj, jen kiel estas.”

Li sentis ŝiajn ŝultrojn moviĝeti neante. Ŝi ĉiam kontraŭdiris lin, kiam li diris ion tian. Ŝi rifuzis akcepti kiel naturan leĝon, ke la individuo estas ĉiam venkata. Parte ŝi komprenis ke ŝi mem estas destinita venkiĝi, ke pli-malpli frue la Penspolico kaptos ŝin, kaj mortigos ŝin, sed alia parto de ŝia menso kredis ke iel eblas konstrui sekretan mondon, en kiu oni povas vivi laŭvole. Oni bezonas nur bonfortunon, lerton, kaj aŭdacon. Ŝi ne komprenis ke tute ne ne ekzistas feliĉo, ke la sola venko venos nur en la tre fora estonteco, longe post onia morto, ke jam de la momento kiam oni proklamas militon kontraŭ la Partio, estas pli bone opinii sin kadavro.

“Ni estas la mortuloj,” li diris.

“Ni ankoraŭ ne mortis,” diris Julia konkreteme.

“Korpe, ne. Post ses monatoj, jaro –  kvin jaroj, kredeble. Mi timas la morton. Vi estas juna, do verŝajne vi timas ĝin pli ol mi. Evidente ni forpuŝos ĝin laŭeble plej longe. Sed malmulte gravas. Dum homoj restas homoj, la morto kaj la vivo estas unusola afero.”

“Absurdaĵo! Kun kiu vi preverus amori, mi aŭ skeleto? Ĉu vi ne ĝuas la vivadon? Ĉu ne plaĉas al vi la sento: Jen mi, jen mia mano, jen mia kruro, mi estas reala, mi estas solida, mi vivas! Ĉu tio ne plaĉas al vi?”

Ŝi torde tiris sin por fronti lin, kaj premis sian bruston kontraŭ lin. Li povis senti ŝiajn mamojn, maturajn tamen firmajn, tra ŝia kombineo. Ŝia korpo ŝajnis verŝi iom da siaj juno kaj viglo en lian.

“Jes, tio plaĉas al mi,” li diris.

“Do ĉesu paroli pri la morto. Kaj nun aŭskultu, karulo, ni devas aranĝi pri nia posta renkontiĝo. Estos bone ke ni reiru al la loko en la arbaro. Ni bone ripozigis ĝin. Sed vi devos iri tien laŭ alia vojo, ĉifoje. Mi jam planis ĉiujn detalojn. Veturu per la trajno –  sed, jen, mi desegnos la vojon por vi.”

Kaj laŭ sia praktika maniero, ŝi kunpuŝis malgrandan kvadraton da polvo, kaj per tigo el kolombonesto ŝi komencis desegni mapon sur la planko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.