|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIL NAŬCENT OKDEK KVARAŭtoro: George Orwell |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Winston ĉirkaŭrigardis en la maleleganta ĉambreto, super la butiko de S-ro Charrington. Apud la fenestro, la enorma lito estis pretigita, per ĉifaj lankovriloj kaj nekovrita cilindra kuseno. La malnovmoda horloĝo kun la dekdu-hora faco tiktakadis sur la kamenbreto. En la angulo, sur la klaphava tablo, la vitra paperpezilo, kiun li aĉetis dum sia antaŭa vizito, scintilis softe el la duonsenlumo.
Super la kaminejo estis ĉifita stana oleforno, kuirpoto, kaj du tasoj, provizitaj de S-ro Charrington. Winston bruligis la flamingon, kaj surmetis poton da akvo por boligi ĝin. Li estis kunportinta koverton da Kafo por la Venko, kaj kelkajn sakarintablojdojn. La horloĝindikiloj diris deksep-dudek: efektive estis deknaŭ-dudek. Ŝi venos je la deknaŭtrideka.
“Malsaĝe, malsaĝe,” ripetadis lia koro al li: “konscia, nebezona, sinmortiga malsaĝo”. El ĉiuj krimoj kiujn Partiano povus okazigi, estis plej neeble kaŝi ĉi tiun. Efektive, la ideo unue flosis en lian kapon en la formo de vizio, de la vitra paperpezilo reflektata de la surfaco de la klaphava tablo. Kiel li antaŭvidis, S-ro Charrington tute ne obĵetis ludoni la ĉambron. Li evidente ĝojis pro la kelkaj dolaroj, kiujn tio venigos al li. Nek li aspektis ŝokita, nek ofende komprenema, kiam klariĝis ke Winston deziras la ĉambron cele al amorado. Anstataŭe, li rigardis la mezdistancon, kaj parolis per ĝeneralaj komentoj, kun tiel delikata mieno, ke li impresis kvazaŭ parte nevidebliĝinte. “Privateco,” li diris, “estas tre valora. Ĉiu deziras lokon kie li povas kelkfoje esti sola. Kaj kiam iu havas tian lokon, ja estas simpla ĝentileco ke kiu ajn alia scias pri ĝi silentu pri sia scio.” Li ankaŭ, ŝajnante preskaŭ fadi el ekzisto, pludiris ke estas du enirejoj por la domo, unu el ili estas ĉe la malantaŭa korto, kaj kondukas el mallarĝa vojeto.
Sub la fenestro iu kantadis. Winston elrigardetis, sekure protektate de la muslina kurteno. La junia suno ankoraŭ estis alte en la ĉielo, kaj en la suba sunlumplena korto, enorma virino, solida kiel Normana (Laŭ francdevena arkitektura stilo, familiara ĉe imponaj konstruaĵoj, ekz. katedraloj.) kolono, kun fortaj ruĝaj antaŭbrakoj kaj sakŝtofa antaŭvesto, movadis sin tien kaj reen inter lavkuvo kaj sekigŝnuro, alligante aron da kvadrataj blankaĵoj, kiujn Winston rekonis esti vindotukoj por bebo.
Kiam ajn ŝia buŝo ne estis korkita per vestopinĉiloj, ŝi kantis per potenca kontralta voĉo:
Nur senespera deziraĵo.
Forglitema kiel tag’ aprila,
Kun ekvido, ekdiro, rev-inspiro,
Kunforiris koro mia!
La kanto jam hantadis Londonon de multaj ĵusaj semajnoj. Ĝi estis unu el sennombraj similaj kantoj, eldonitaj de subsekcio de la Departemento de Muziko, por la proloj. La vortoj de tiuj kantoj estis verkitaj, tute sen prilaborado fare de homoj, per maŝino nomata versigilo. Sed la virino kantis tiel melodie, ke la absurda rubo preskaŭ fariĝis plaĉa sono. Li povis aŭdi la virinon kanti, kaj la ŝoviĝadon de ŝiaj ŝuoj sur la pavimblokoj, kaj la kriojn de la infanoj en la strato, kaj el ie tre for malfortan bruon de la trafiko, tamen la ĉambro ŝajnis kurioze silenta, pro la manko de teleekrano.
“Malsaĝe, malsaĝe, malsaĝe!” li pensis denove. Estis malkredeble ke ili povus frekventi ĉi tiun lokon dum pli ol kelkaj semajnoj, sen esti kaptitaj. Sed la tento havi kaŝejon kiu vere apartenas al ili, endome kaj proksime, estis tro granda por ili ambaŭ. Dum longa periodo post ilia vizito al la sonorilturo de la preĝejo, estis neeble aranĝi renkontiĝojn. La laborhoroj estis draste plimultigitaj, prepare por la Semajno da Malamo. Tiu estos post pli ol monato, sed la enormaj kompleksaj preparoj necesaj postulis ekstran laboron de ĉiuj personoj. Fine ili ambaŭ sukcesis akiri liberan posttagmezon dum unusama tago. Ili interakordis reiri al la libera spaco en la arbaro. La antaŭan vesperon ili renkontiĝis nelonge en la strato. Kiel kutime, Winston apenaŭ rigardis Julian dum ili proksimiĝis unu al la alia en la homamaso, sed per la kurta rigardeto kiun li faris direkte al ŝi, ŝajnis al li ke ŝi estas pli pala ol kutime.
“Ne eblos,” ŝi murmuris, tuj kiam ŝi decidis ke estas sekure paroli.
“Morgaŭ, mi volas diri.”
“Kion?”
“Morgaŭ posttagmeze. Mi ne povos veni.”
“Kial?”
“Ho, la kutima kialo. Ĝi komenciĝis frue ĉifoje.”
Dummomente li estis violente kolera. Dum la monato de lia konatiĝo kun ŝi, la naturo de lia deziro al ŝi ŝanĝiĝis. Komence estis malmulta vera sentemo. Ilia unua amoro estis nur ago estigita de la volo. Sed post la dua fojo, estis malsame. La odoro de ŝia hararo, la gusto de ŝia buŝo, la sento de ŝia haŭto, ŝajnis interniĝi en lin, aŭ en la ĉirkaŭantan aeron. Ŝi fariĝis korpa necesaĵo, io kion li ne nur volas sed al kio, laŭ lia sento, li rajtas. Kiam ŝi diris ke ŝi ne povos veni, lin trafis penso ke ŝi malfidelas al li. Sed ĝuste tiumomente, la homamaso kunen premis ilin, kaj iliaj manoj akcidente renkontiĝis. Ŝi rapide premetis la pintojn de liaj fingroj, ago kiu ŝajnis alvoki ne deziron sed amon. Trafis lin la ideo ke kiam oni loĝas kun virino, tiu esperperfido sendube estas normala ripetiĝanta evento; kaj profunda tenero, kian li ne antaŭe sentis pri ŝi, subite ekkaptis lin. Li deziregis ke ili estu geedzoj jam de dek jaroj. Li deziregis esti marŝanta tra la stratoj kun ŝi, tute same kiel nun, sed malkaŝe kaj sentime, diskutante trivialaĵojn, kaj aĉetante diversajn erojn por la loĝejo. Li pleje deziris ke ili povu posedi lokon kie ili povos esti solaj, unu kun la alia, sen senti devon amori kiam ajn ili renkontiĝas. Efektive ne je precize tiu momento, sed iam dum la sekva tago, trafis lin la ideo lui la ĉambron de S-ro Charrington. Kiam li proponis tion al Julia, ŝi akceptis neanticipite rapide. Ili ambaŭ sciis ke estas pura frenezeco. Estis kvazaŭ ili intence paŝas pli proksimen al la tombo. Dum li sidis atendante sur la rando de la lito, li denove pensis pri la keloj de la Ministrejo de la Amo. Estis kurioze kiel tiu antaŭdestinita teruro en- kaj el-iris onian konscion. Jen ĝi, fiksita en la estonteco, venonta tuj antaŭ la morto same certe kiel 99 venas tuj antaŭ 100. Oni ne povas eviti ĝin, sed eble oni povas prokrasti ĝin: tamen, anstataŭe, fojfoje, per konscia, intenca ago, oni elektas malgrandigi la intervalon antaŭ ĝia okazo.
Tiumomente estis rapida paŝado sur la ŝtuparo. Julia ekkuris en la ĉambron. Ŝi portis sakon da instrumentoj, el kruda bruna kanvaso, kian li kelkfoje vidis ŝin porti tien kaj reen en la Ministrejo. Li antaŭenpaŝis por preni ŝin inter siajn brakojn, sed ŝi liberigis sin iom rapide, parte ĉar ŝi ankoraŭ tenis la sakon da instrumentoj.
“Atendu momenteton,” ŝi diris. “Lasu min montri al vi kion mi alportis. Ĉu vi kunportis iom da tiu fiaĉa Kafo por la Venko? Mi supozis ke tiel estos. Forĵetu ĝin, ĉar ni ne bezonos ĝin. Rigardu…”
Ŝi surgenuiĝis, ekmalfermis la sakon, kaj elfalis kelkaj ŝraŭbŝlosiloj kaj malŝraŭbilo, kiuj estis plenigintaj ĝian supran parton. Sube estis kvanto da bonordaj paperpaketoj. La unua paketo kiun ŝi transdonis al Winston sentiĝis strangam tamen iel familiara. Ĝi estis plena de ia peza, sableca aĵo kiu cedis al onia tuŝo.
“Ĉu ja sukero?” li diris.
“Vera sukero. Ne sakarino, sukero. Kaj jen panbulko, vera blanka pano, ne nia panaĉaĵo – kaj malgranda poto da konfitaĵo. Kaj jen ladskatolo da lakto – sed rigardu! Pri ĉi tio mi vere fieras. Mi devis volvi iom da sako ĉirkaŭ ĝin, ĉar – ”
Sed ŝi ne bezonis diri al li kial ŝi ĉirkaŭvolvis ĝin. La odoro jam plenigis la ĉambron, riĉa, varmega odoro, kiu similis al io veninta el lia frua infaneco, sed kiun oni efektive renkontas fojfoje, bloviĝantan en koridoro antaŭ ol pordo brufermiĝas, aŭ disvastigantan sin mistere en homplena strato, flaratan nur momente kaj poste malaperantan.
“Kafo,” li murmuris, “vera kafo”.
“Kafo de la Interna Partio. Mi havas plenan kilogramon, ĉi tie.”
“Kiel vi ruzis akiri ĉion ci?”
“Ĉi ĉio estas de la Interna Partio. Nenion malhavas tiuj porkaĉoj, nenion. Sed kompreneble manĝoservistoj kaj aliaj helpistoj kaj homoj ŝtelas, kaj – rigardu, mi havas paketon da teo ankaŭ.”
Winston jam ekkaŭris apud ŝi. Li ŝire malfermis angulon de la paketo.
“Vera teo. Ne rubusfolioj.”
“Estas multa teo, lastatempe. Ili kaptis Hindion, aŭ ion,” ŝi diris sendetale. “Sed aŭskultu karulo. Mi volas ke vi turnu vian dorson al mi dum tri minutoj. Iru sidi sur la alia flanko de la lito. Ne tro proksimiĝu al la fenestro. Kaj ne turnu vin antaŭ ol mi permesos.”
Winston rigardadis senpripense tra la muslinan kurtenon. Sube, en la korto, la ruĝbraka virino ankoraŭ marŝadis tien kaj reen inter la lavkuvo kaj la sekigoŝnuro. Ŝi prenis du pliajn pinĉilojn el sia buŝo kaj kantis profundasente:
Laŭdire la tempo kuracas,
Laŭdire forgeso do venos; nu
Ankoraŭ ridetoj kaj larmoj tra l’ jaroj,
Ja tordas la korŝnurojn plu!
Ŝi parkeris la tutan rimaĉaron, ŝajne. Ŝia voĉo flosis supren kun la dolĉa someraero, tre melodie, plene de ia feliĉa melankolio. Oni sentis ke ŝi estus tute kontenta, se la junia vespero estus senfina, kaj la kvanto da vestoj neelĉerpebla, resti tie dum mil jaroj, pendigante vindotukojn kaj kantante rimaĉojn. Li ekpensis ke estas kurioze ke li neniam aŭdis Partianon kanti sola kaj spontane. Eĉ ŝajnus iomete neordotokse, danĝere ekscentre, same kiel paroladi al si mem. Eble nur kiam oni estas proksime al mortmalsato, oni povas senkaŭze kantadi.
“Vi rajtas turni vin nun,” diris Julia.
Li turnis sin, kaj dum sekundo li preskaŭ ne rekonis ŝin. Efektive, li anticipis vidi ŝin nuda. Sed ŝi ne estis nuda. La transformiĝo okazinta estis multe pli surpriza. Ŝi estis kolorinta la vizaĝon.
Sendube ŝi estis kaŝe enirinta iun butikon en la prola kvartalo, kaj aĉetis por si kompleton da ŝminkaĵoj. Ŝiaj lipoj estis dense ruĝigitaj, ŝiaj vangoj ruĝetigitaj, ŝia nazo pudrita: eĉ estis iometo sub la okuloj por plibriligi ilin. Ne estis tre lerte farite, sed la spertoj de Winston ne instruis al li altan normon. Li neniam antaŭe vidis nek imagis Partianinon kun ŝminko sur la vizaĝo. La plibonigo de ŝia aspekto estis miriga. Per nur kelkaj koloraĵetoj ĝustaloke metitaj, ŝi fariĝis ne nur multe pli bela, sed, plej grave, pli ineca. Ŝiaj mallonga hararo kaj knabeca kombineo nur intensigis la efekton. Dum li prenis ŝin inter siajn brakojn ondo da sintezaj violetoj inundis lian nazon. Li memoris la duonmallumon de kela kuirejo, kaj la kavernan buŝon de virino. Estis la sama parfumo kiun uzis ŝi; sed tiumomente ŝajnis ne esti grave.
“Ĉu ankaŭ parfumo?” li diris.
“Jes, karulo, ankaŭ parfumo. Kaj ĉu vi scias kion mi sekve faros? Mi akiros veran virinan robon el ie, kaj surhavos ĝin anstataŭ ĉi merdan pantalonon. Mi surhavos silkajn ŝtrumpojn, kaj altakalkanumajn ŝuojn! En ĉi tiu ĉambro mi estos virino, ne Partia kamarado.”
Ili deĵetis siajn vestojn, kaj engrimpis la gigantan mahagonan liton. Nun la unuan fojon li plene nudigis sin antaŭ ŝi. Ĝis nun li multe tro hontis pro sia pala kaj magra korpo, kun la varikaj vejnoj elstaraj sur liaj suroj, kaj la miskoloraĵo sur lia maleolo. Mankis tolaĵo, sed la lankovrilo, sur kiu ili kuŝis, estis multuzita kaj glata, kaj la dimensio kaj resaltemeco de la lito mirigis ilin ambaŭ. “Sendube ĝi plenas per cimoj, sed ĉu ja gravas?” diris Julia. Oni neniam vidis dupersonan liton nuntempe, escepte de en la hejmoj de la proloj. Winston kelkfoje dormis en tia dum sia infaneco: Julia neniam antaŭe estis en tia lito, laŭ ŝia memoro.
Baldaŭ ili ekdormis dum kelka tempo. Kiam Winston vekiĝis, la indikiloj de la horloĝo indikis preskaŭ la naŭan horon. Li ne movis sin, ĉar Julia dormis kun la kapo en la angulo de lia brako. La plejparto de ŝia ŝminko estis transirinta al lia propra vizaĝo aŭ la kuseno, sed pala ruĝa koloro ankoraŭ beligis ŝian vangoston. Flava radio de la malsupreniranta suno trafis la ekstremon de la lito, kaj lumigis la kamenon, kie la akvo en la poto rapide boladis. Sube en la korto, la virino ne plu kantis, sed la mallaŭtaj krioj de infanoj enflosis el la strato. Li demandis al s,i neklare, ĉu dum la nuligita pasinteco estis normala sperto kuŝi en ĉi tia lito, en la malvarmeto de somera vespero – senvestaj viro kaj virino, amorante kiam ajn ili volas, parolante pri kion ajn ili volas, ne sentante devon ellitiĝi, nur kuŝante kaj aŭskultante la pacajn sonojn eleksterajn. Nepre neniam estis epoko kiam tio estis normala, ĉu?
Julia vekiĝis, frotis siajn okulojn, kaj levis sin surkubuten por rigardi la olefornon.
“Duono de la akvo forbolis,” ŝi diris. “Mi leviĝos kaj preparos kafon post momento. Restas al ni horo. Je kioma horo oni malŝaltas la lumilojn ĉe via apartamentaro?”
“La dudektria tridek.”
“Je la dudektria en la gastejo. Sed necesas ĉeesti pli frue, ĉar – Hej! For, fibrutaĉo!”
Ŝi ekturnis sin en la lito, kaptis ŝuon de la planko, kaj ĵetis ĝin en la angulon per knabeca brakflekso, precize kiel li vidis ŝin ĵeti la vortaron kontraŭ Goldsteinon, tiun matenon dum la Du Minutoj da Malamo.
“Kio estis?” li diris surprizite.
“Rato. Mi vidis ĝin puŝi sian nazaĉon el la panelaĵo. Estas truo tie. Mi forte timigis ĝin, ĉiukaze.”
“Ratoj!” murmuris Winston. “En ĉi tiu ĉambro!”
“Ili estas ĉie,” diris Julia, sen interesiĝo, dum ŝi rekuŝiĝis. “Ni eĉ havas ilin en la kuirĉambro de la gastejo. Kelkaj partoj de Londono svarmplenas de ili. Ĉu vi scias ke ili atakas infanojn? Jes ja. En kelkaj el tiuj stratoj, virino ne kuraĝas lasi bebon sola dum du minutoj. La grandaj gigantaj ratoj faras tion. Kaj plej aĉe estas ke la brutoj ĉiam – ”
“Ne daŭrigu!” diris Winston, kun la okuloj firme fermitaj.
“Karulego! Vi tute paliĝis. Kio ĝenas? Ĉu malsanigas vin aŭdi pri ili?”
“El ĉiuj aĉaĵoj en la mondo – rato!”
Ŝi premis sin kontraŭ lin, kaj volvis siajn membrojn ĉirkaŭ lin, kvazaŭ penante rekuraĝigi lin per la varmo de sia korpo. Li ne tuj remalfermis siajn okulojn. Dum pluraj momentoj li sentis denove esti en koŝmaro kiu revenis al li fojfoje dum lia tuta vivo. Ĝi ĉiam estis plimapli sama. Li staras antaŭ muro da mallumo, kaj aliflanke de ĝi estas io netolerebla, io tro aĉa por esti frontata. En la sonĝo lia plej profunda sento estis de sintrompo, ĉar li efektive ja sciis kio estas malantaŭ la muro da mallumo. Per mortiga strebo, kvazaŭ elŝirante pecon el la propra cerbo, li eĉ povus tiri la aĵon en la lumon. Li ĉiam vekiĝis sen trovi kio ĝi estas, sed iel ĝi estis ligita al io kion diradis Julia, kiam li haltigis ŝian paroladon.
“Mi bedaŭras,” li diris, “estas nenio. Nur estas ke mi malŝatas ratojn.”
“Ne genu vin, karulo, ni ne lasos la brutaĉojn eniri ĉi tien. Mi plenigos la truon per sakŝtofo antaŭ ol ni foriros. Kaj kiam ni revenos ĉi tien, mi kunportos gipson kaj ŝtopos ĝin ĝuste.”
Jam la nigra panikmomento estis duone forgesita. Sentante iom da honto pri si, li sidiĝis kontraŭ la murflankan breton de la lito. Julia ellitiĝis, surtiris sian kombineon, kaj preparis la kafon. La odoro leviĝanta el la kuirpoto estis tiom forta kaj ekscita, ke ili fermis la fenestron, por ke neniu ekstera rimarku ĝin, kaj fariĝu scivolema. Kio estis eĉ pli bona ol la gusto de la kafo, estis la silka kvalito donita al ĝi de la sukero, aĵo pri kiu Winston estis preskaŭ forgesinta, post jaroj da sakarino. Kun unu mano en la poŝo, kaj peco da pano kun konfitaĵo en la alia, Julia vagis ĉirkaŭe en la ĉambro, rigardante neinteresate la libroŝrankon, atentigante pri la plej bona metodo ripari la klaphavan tablon, faligante sin en la ĉifitan fotelon por trovi ĉu ĝi estas komforta, kaj ekzamenante la absurdan dekduhoran horloĝon kun ia tolerema amuziĝo. Ŝi portis la vitran paperpezilon al la lito, por ke li povu rigardi ĝin en pli bona lumo. Li prenis ĝin el ŝia mano, fascinate, kiel ĉiam, de la mola, pluvakva aspekto de la vitro.
“Kio ĝi estas, laŭ via supozo?” diris Julia.
“Mi kredas ke ĝi estas nenio – mi volas diri, mi kredas ke oni neniam utiligadis ĝin. Ĝuste tio plaĉas al mi. Ĝi estas ereto da historio kiun ili forgesis ŝanĝi. Ĝi estas mesaĝo el antaŭ cent jaroj, se nur oni povoscius legi ĝin.”
“Kaj la bildo tie” – ŝi kapgestis al la gravuraĵo sur la kontraŭa muro – “ĉu tio aĝas cent jarojn?”
“Pli. Ducent, verŝajne. Ne eblas scii. Ne eblas trovi la aĝon de io ajn, nuntempe.”
Ŝi transpaŝis por ekzameni ĝin. “Ĉi tie tiu fibesto elpuŝis sian nazon,” ŝi diris, piedbatante la panelaĵon tuj sub la bildo. “Kio estas tiu loko? Mi jam vidis ĝin ie.”
“Ĝi estas preĝejo, pli ĝuste, estis. Ĝia nomo estis Sankta Klemento Danes.” La rimfragmento, kiun S-ro Charrington instruis al li, rememorigis sin en lia kapo, kaj li pludiris iom nostalgie:
“Oranĝoj, Citronoj”, el Klemento sonoras,
Mirige al li, ŝi sekvigis la verson:
“Vi ŝuldas pencerojn” el Marteno sonoras –
“Kiam vi pagos?” el Bejlio (Tribunalejo en Londono.) sonoras –
Mi ne memoras la sekvajn versojn. Negrave; mi memoras ke la finaĵo tekstas: ‘Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.’”
Estis kvazaŭ la du partoj de kromsubskribo. Sed nepre alia verso devas sekvi “el Bejlio sonoras”. Eble ĝi estus elfosebla el la memoro de Sro Charrington, se li estus konvene instigita.
“Kiu instruis al vi tion?” li diris.
“Mia avo. Li ofte diris gin al mi, kiam mi estis knabineto. Li estis vaporigita kiam mi estis okjaraĝa – nu, ĉiukaze, li malaperis. Mi ne scias kio estis citrono,” ŝi pludiris aliteme. “Mi ja vidis oranĝojn. Ili estas rondaj flavaj frukto,j kun dika ŝelo.”
“Mi memoras citronojn,” diris Winston. “Ili estis tre kutimaj dum la kvindekaj jaroj. Ili estis tiom maldolĉa,j ke agacis la dentojn kiam oni eĉ nur flaris ilin.”
“Mi certas ke estas cimoj malantaŭ tiu bildo,” diris Julia. “Mi deprenos ĝin kaj bone lavos ĝin, iam. Mi supozas ke ni tre baldaŭ devos foriri. Mi devos komenci forlavi ĉi tiun koloraĵon. Kiom tede! Mi delavos la lipkoloraĵon de via vizaĝo, poste.”
Winston dum pluraj pliaj minutoj ne ellitiĝis. La ĉambro komencis senlumiĝi. Li turnis sin cele la lumon, kaj kuŝis rigardante la vitran paperpezilon. Ĝia plej neelĉerpebla kvalito ne estis la korala fragmento, sed la interno de la vitro mem. Ĝi havis tioman profundon, tamen ĝi estis preskaŭ travidebla kiel la aero. Estis kvazaŭ la surfaco de la vitro estas la ĉielvolbo, ĉirkaŭanta mondeton kun tuta atmosfero. Li havis senton ke li povus eniri ĝin, ke efektive li ja estas interne de ĝi, kune kun la mahagona lito kaj la klaphava tablo, kaj la horloĝo kaj la ŝtala gravuraĵo kaj la paperpezilo mem. La paperpezilo estas la ĉambro en kiu li troviĝas, kaj la koralo estas la vivo kaj de Julia kaj de li mem, fiksitaj en ia eterneco ĉe la koro de la kristalo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.