|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIL NAŬCENT OKDEK KVARAŭtoro: George Orwell |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
En la ĉambro super la butiko de S-ro Charrington, kiam ili povis atingi ĝin, Julia kaj Winston kuŝis flank’-al-flanke sur senkovra lito sub la malfermita fenestro, nudaj por senvarmegigi sin. La rato neniam revenis, sed la cimoj multobliĝis aĉe en la varmego. Ŝajnis ne esti grave. Ĉu malpura, ĉu pura, la ĉambro estis paradiza. Tuj post sia alveno, ili ŝutis ĉion per pipro aĉetita sur la nigra merkato, detiris siajn vestojn, kaj amoris per ŝvitantaj korpoj, endormiĝis, kaj vekiĝis, kaj trovis ke la cimoj estis amasiĝintaj kaj preparantaj sin por reataki.
Kvar-, kvin-, ses-foje ili renkontiĝis dum la monato junio. Winston ĉesigis sian kutimon drinki ĝinon dum ĉiuj horoj. Ŝajne li ne plu bezonis ĝin. Li plidikiĝis, lia varika ulvero fadis, lasante nur brunan makulon sur la haŭto super lia maleolo, liaj matenaj tuskonvulsioj ĉesis. La vivprocedo ĉesis esti netolerebla, li ne plu sentis impulson fimieni al la teleekrano, aŭ krii damnojn plenvoĉe. Nun, kiam ili havis sekuran kaŝejon, preskaŭ hejmon, eĉ ne ŝajnis peza ŝarĝo ke ili povas renkontiĝi nur neofte, kaj nur dum kelkaj horoj ĉiufoje. Kio gravis estis ke la ĉambro super la fatrasbutiko ekzistas. Scii ke ĝi troviĝas tie, neprofanite, preskaŭ egalis al esti en ĝi. La ĉambro estis mondo, niĉo el la pasinteco, kie ekstermiĝintaj bestoj povas marŝadi. S-ro Charrington, laŭ penso de Winston, estis alia ekstermiĝinta besto. Li kutime haltis por konversacii kun S-ro Charringtom dum kelkaj momentoj, antaŭ ol supreniri. Ŝajnis ke la maljunulo malofte aŭ neniam eliris, kaj, aliflanke, havis preskaŭ neniujn klientojn. Li preskaŭ fantome ekzistis inter la eta senluma butiko, kaj la ankoraŭ pli eta malantaŭa kuirejo, kie li preparadis siajn manĝojn kaj kiu enhavis, i.a., nekredeble antikvan gramofonon kun enorma korno. Li ŝajnis ĝoji pro oportuno paroli. Ĉirkaŭvagante inter siaj senvaloraj stokaĵoj, kun siaj longa nazo kaj dikaj okulvitroj, kaj siaj kliniĝintaj ŝultroj en la velura jako, li ĉiam kvazaŭ aspektis pli kiel kolektisto, ol kiel komercisto. Kun ia fadinta entuziasmo, li fingrumadis iun aŭ alian ruberon – ceramikan botelŝtopilon, farbitan klapon de rompita flartabakujo, pseŭdo-oran medalionon, en kiu estis haro de bebo antaŭlonge mortinta – neniam petante ke Winston aĉetu ĝin, nur ke li admiru ĝin. Kiam oni parolis kun li, estis kiel aŭskulti la tintadon de eluzita muzikoskatolo. Li tiris el la anguloj de sia memoro kelkajn pliajn framentojn de forgesitaj rimaĵoj. Unu temis pri kvar-kaj-dudek merloj, alia pri bovino kun ĉifita korno, kaj alia pri la morto de kompatinda Virrubekolo. “Mi nur ekpensis ke eble interesus vin,” li kutimis diri, kun sinmallaŭda kurta rido. kiam ajn li aŭdigis novan fragmenton.
Ili ambaŭ sciis – verdire, neniam mankis en iliaj mensoj – ke kio okazas nun ne povos longe daŭri. Kelkfoje la fakto ke la morto baldaŭ venos, ŝajnis egale palpebla kiel la lito sur kiu ili kuŝas, kaj ili kroĉis sin unu al la alia, kun ia senespera voluptemo, kiel kondamnito teneganta sian lastan plezuraĵeton, kiam la horloĝo post malpli ol kvin minutoj sonorigos. Sed ankaŭ alifoje ilin posedis iluzio, ne nur de sekureco, sed ankaŭ de ĉiameco. Dum ili vere estos en ĉi tiu ĉambro, ili ambaŭ sentis, nenia damaĝo povos trafi ilin. Atingi la ĉambron estis malfacile kaj danĝere, sed la ĉambro mem estis sekura rifuĝejo. Estis kiel kiam Winston rigardis en la koron de la paperpezilo, sentante ke eblus eniri tiun vitran mondon, kaj ke kiam li estus en ĝi, la tempo estus haltigebla. Ofte ili fordonis sin al revoj pri eskapo. Ilia bonfortuno daŭros senfine, kaj ili plu intrigados, same kiel nun, dum la cetero de siaj naturaj vivoj. Aŭ Katharine mortos, kaj per subtilaj manovradoj Winston kaj Julia sukcesos geedziĝi. Aŭ ili kune mortigos sin. Aŭ ili malaperos, nerekoneble ŝanĝos sin, lernos paroli kiel proloj, trovos laboron en fabriko, kaj elvivos siajn vivojn netrovite, en malĉefa strato. Estis tute absurde, ili ambaŭ sciis tion. Envere, ne eblis eskapi. Eĉ la solan fareblan planon, sinmortigon, ili neniel intencis plenumi. Malgraŭ ĉio daŭri tagon post tago, kaj semajnon post semajno, longigante estantecon al kiu mankas estonteco, ŝajnis nekonkerebla instinkto, same kiel oniaj pulmoj ĉiam spiras, dum restas aero spirebla.
Kelkfoje, ankaŭ, ili diskutis aktivan ribeladon kontraŭ la Partio, sed kun nenia koncepto pri kiel fari la unuan paŝon. Eĉ se la fabela Frataro estas realaĵo, restas la malfacilo trovi eniron en ĝin. Li rakontis al ŝi pri la stranga intimeco kiu ekzistas, aŭ ŝajne ekzistas, inter li mem kaj O’Brien, kaj pri la impulso kiun li kelkfoje sentas, simple marŝi antaŭ O’Brienon, anonci sin malamiko de la Partio, kaj postuli ke li helpu. Tre kurioze, tio ne ŝajnis al ŝi neeble malprudenta ago. Ŝi kutimiĝis taksi homojn laŭ la vizaĝoj, kaj al ŝi ŝajnis nature ke Winston kredas O’Brienon fidinda, surbaze de unusola okulekbrilo. Krome, ŝi opiniis ke estas evidente ke ĉiu, aŭ preskaŭ ĉiu, sekrete malamas la Partion, kaj malobeus la regulojn se li kredus tion sendanĝera. Sed ŝi rifuzis kredi ke disvastigita organizita opozicio ekzistas, aŭ povus ekzisti. La rakontoj pri Goldstein, kaj lia subtera armeo, ŝi diris, estas nur absurdaĵaro inventita de la Partio por propraj celoj, kaj kiun oni estas devigata ŝajnige kredi. Nekalkuleble ofte ŝi kriis plenvoĉe, postulante la ekzekutiĝon de personoj kies nomojn ŝi neniam aŭdis, kaj pri kies supozataj krimoj ŝi neniom kredis. Kiam publikaj procesoj okazis, ŝi partoprenis en la delegacioj de la Junulara Ligo kiuj ĉirkaŭis la tribunalejojn de la mateno ĝis la nokto, ĉantante je regulaj intervaloj “Morton al la Perfiduloj!”. Dum la Du Minutoj da Malamo, ŝi ĉiam superis ĉiujn aliajn personojn per kriataj insultoj kontraŭ Goldstein. Tamen ŝi nur tre malklare konceptis kiu estas Goldstein, kaj kiajn doktrinojn li laŭraporte reprezentis. Ŝi plenkreskiĝis post la Revolucio, kaj estis tro juna por memori la ideologiajn batalojn de la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj. Ŝi tute ne kapablis imagi ke povus ekzisti sendependa politika movado: kaj malgraŭ ĉio, la Partio ja estas nekonkerebla. Ĝi ĉiam ekzistos, kaj ĝi ĉiam estos sama. Oni povas ribeli kontraŭ ĝi nur per sekreta malobeado aŭ, plejekstreme, per izolaj violentaj agoj, kiaj estas mortigo aŭ eksplodigo.
Kelkrilate ŝi estis multe pli akremensa ol Winston, kaj multe malpli influebla per la Partia propagandado. Unufoje, kiam li hazarde, rilate al iu temo, menciis la militon kontraŭ Eŭrazio, ŝi ŝokmirigis lin per simpla komento ke, laŭ ŝia opinio, la milito ne okazas. La raketbombojn, kiuj falas ĉiutage sur Londonon, verŝajne faligas la Registaro de Oceanio mem, nur por plutimigadi la popolon. Tia koncepto tute vere neniam estis pensita de lia menso. Ŝi ankaŭ iom kaŭzis envion en li, per informo ke dum la Du Minutoj da Malamo. ŝi trovis grandan malfacilon ne ekridi laŭte. Sed ŝi dubis la instruojn de la Partio, nur kiam ili iel tuŝis ŝian propran vivon. Ofte ŝi pretis akcepti la oficialan mitologion, simple ĉar la distingo inter vero kaj malvero al ŝi ne ŝajnis grava. Ŝi kredis, ekzemple, ĉar tiel oni instruis al ŝi en la lernejo, ke la Partio inventis aviadilojn. (Dum la propraj lernojaroj, memoris Winston, dum la lasta parto de la kvindekaj jaroj, la Partio pretendis esti inventinta nur la helikopteron; dekdu jarojn poste, dum Julia studis en lernejo, ĝi jam pretendis la aviadilon; post plia generacio, ĝi verŝajne pretendos esti inventinta la vapormotoron.) Kaj kiam li diris al ŝi ke aviadiloj ekzistis antaŭ ol li naskiĝis, kaj longe antaŭ la Revolucio, tiu fakto tute malinteresis ŝin. Ja vere, kiel gravas kiu inventis aviadilojn? Iom pli ŝokis lin, kiam li trovis, per iu hazarda komento, ke ŝi ne memoris ke Oceanio, antaŭ kvar jaroj, militis kontraŭ Orientazio, kaj estis aliancano de Eŭrazio. Nu jes, ŝi kredis ke la tuta milito estas malrealaĵo: sed ŝajne ŝi eĉ ne rimarkis ke la nomo de la malamiko ŝanĝiĝis. “Mi supozis ke ni ĉiam militadis kontraŭ Eŭrazio,” ŝi komentis seninteresiĝe. Tio iomete timigis lin. La inventiĝo de aviadiloj okazis longe antaŭ ŝia naskiĝo, sed la inversigo de la milito okazis antaŭ nur kvar jaroj, longe post ŝia adoltiĝo. Li arde diskutis kun ŝi pri la afero, dum eble kvarono da horo. Fine li sukcesis retromemorigi ŝin, ĝis ŝi efektive neklare memoris ke iam Orientazio, ne Eŭrazio, estis la malamiko. Sed la aferon ŝi ankoraŭ opiniis malgrava. “Kiel gravas?” ŝi diris senpacience. “Estas ĉiam nur unu merda milito post alia, kaj oni scias ke la Informoj estas ĉiam nur mensogaĵoj.”
Kelkfoje li parolis al ŝi pri la Departemento de Registroj, kaj la aŭdacaj falsadoj kiujn li faras tie. Tiaĵoj ŝajne ne hororigis ŝin. Ŝi ne sentis abismon malfermiĝi sub ŝiaj piedoj, pro konsciiĝo ke mensogoj fariĝas veraĵoj. Li rakontis al ŝi pri Jones, Aaronson, kaj Rutherford, kaj la epokfara paperpeco kiun li iam tenis inter siaj fingroj. Ĝi ne multe impresis ŝin. Unue, verdire, ŝi malsukcesis kompreni la celon de lia rakonto.
“Ĉu ili estis viaj amikoj?” ŝi diris.
“Ne, mi neniam konis ilin. Ili estis anoj de la Interna Partio. Krome, ili estis multe pli maljunaj ol mi. Ili apartenis al la malnova epoko, antaŭ la Revolucio. Mi apenaŭ konis ilin pervide.
“Do kial ĝenis vin? Homoj estas mortigataj konstante, ĉu ne?”
Li penis komprenigi ŝin. “Ĉi tio estis gravega kazo. Ne temis nur pri la fakto ke iu estis mortigita. Ĉu vi komprenas ke la pasinteco, ekde hieraŭ, efektive estas aboliciita? Se ĝi pluekzistas ie, ĝi estas en nur kelkaj solidaj objektoj, al kiuj vortoj ne estas ligitaj, kia tiu vitraĵo tie. Ni jam scias preskaŭ laŭvorte nenion pri la Revolucio kaj la jaroj antaŭ la Revolucio. Ĉiu registro estas destruita aŭ falsita, ĉiu libro estas reverkita, ĉiu bildo estas repentrita, ĉiu statuo kaj strato kaj konstruaĵo estas renomita, ĉiu dato estas ŝanĝita. Kaj tiu procedo daŭras tagon post tago, kaj minuton post minuto. La historio ekĉesis. Nenio ekzistas ekster senfina estanteco, en kiu la Partio ĉiam pravas. Mi scias, kompreneble, ke la pasinteco estas falsita, sed neniam mi kapablus pruvi tion, eĉ kvankam mi mem falsis ĝin. Post la falsado, neniam restas pruvo. La sola pruvo estas en mia propra menso, kaj mi ne plencerte scias ke iu alia homo ankaŭ same memoras. Nur dum tiu unusola evento, en mia tuta vivo, mi posedis veran konkretan postan pruvon – jarojn poste.”
“Kiel kiel valoris tio?”
“Neniom valoris, ĉar mi forĵetis ĝin post kelkaj minutoj. Sed se samo okazus nun, mi konservus ĝin.”
“Nu, mi ne!” diris Julia. “Mi volonte akceptas riskojn, sed nur por io valora, ne por eroj da malnova ĵurnalo. Kion vi povus fari per ĝi, eĉ se vi ja estus konservinta ĝin?”
“Ne multon, eble. Sed ĝi estis pruvo. Ĝi eble estigus kelkajn dubojn tie kaj tie, se ni supozus ke eble mi kuraĝus montri ĝin al iu. Mi ne supozas ke ni povos ŝanĝi la situacion dum nia propra vivo. Sed oni povas imagi malgrandajn arojn da rezistantoj estiĝontaj tie kaj tie – malgrandajn grupetojn da homoj kiuj kungrupiĝos, kaj iom post iom kreskos, kaj eĉ postlasos kelkajn registrojn, tiel ke la sekvaj generacioj povos daŭrigi post nia ĉeso.”
“Ne interesas min la sekva generacio, karulo. Min interesas ni.”
“Vi ribelas nur malsupre de la talio,” li diris al ŝi.
Ŝi opiniis tion belege sprita, kaj plenĝoje ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lin.
Pri la subtilaĵoj de la Partia doktrino, ŝi neniom interesiĝis. Kiam ajn li komencis paroli pri la principoj de Engsoco, duoblapenso, la ŝanĝebleco de la estinteco, kaj la neado pri la objektiva realeco, kaj uzi Novparolajn vortojn, ŝi tediĝis kaj konfuziĝis, kaj diris ke ŝi neniam atentas tiaĵon. Oni jam scias ke temas pri absurdaĵoj, do kial ĉagreniĝi pro ĝi? Ŝi scias kiam hurai kaj kiam malhurai, kaj nur tion oni bezonas.
Se li persiste parolis pri tiaj temoj, ŝi konsterne emis ekdormi. Ŝi estis unu el la speco de homoj, kiuj kapablas endormiĝi je kiu ajn horo, kaj en kiu ajn pozicio. Parolante al ŝi, li ekkomprenis kiel facile estas aspekti ortodoksa, kvankam neniom komprenante la signifon de ortodokseco. Verdire, la mondkoncepto de la Partio trudis sin plej sukcese al homoj nekapablaj kompreni ĝin. Eblis devigi ilin akcepti la plej evidentajn malrealaĵojn, ĉar ili neniam plene komprenis la enormecon de tio, kion oni postulas de ili, kaj ili ne sufiĉe interesiĝis pri publikaj eventoj por rimarki kio okazas. Per manko de komprenado ili restis malfrenezaj. Ili simple englutis ĉion, kaj tio, kion ili glutis, ne damaĝis ilin, ĉar ĝi postlasis nenion, same kiel tritika grajno trairas nedigestite la korpon de birdo.
Fine okazis. La anticipita mesaĝo venis. Dum la tuta vivo, tiel ŝajnis al li, li atendadis ke tio okazu.
Dum li marŝis laŭ la longa koridoro en la Ministrejo, kaj estis preskaŭ ĉe la loko kie Julia kaŝe metis la noton en lian manon, li konsciiĝis ke iu pli granda ol li mem marŝas tuj malantaŭ li. La persono, kiu ajn estis, tusetis, evidente kiel preludo por parolo. Winston ekhaltis kaj turnis sin. Estis O’Brien.
Fine ili estis vizaĝ-al-vizaĝe, kaj ŝajnis ke lia nura impulso estis forkuri. Lia koro bategis violente. Li tute ne kapablus paroli. Tamen, O’Brien pluiris antaŭen, laŭ sia jama moviĝado, kaj metis amikan manon momente sur brakon de Winston, tiel ke la paro marŝadis flank-al-flanke. Li komencis paroli kun la kurioza solena ĝentileco kiu diferencigis lin de la plejparto de la membroj de la Interna Partio.
“Mi esperis ke estos oportuno paroli kun vi,” li diris. “Mi legis unu el viaj Novparolaj artikoloj en La Tempoj, antaŭ kelkaj tagoj. Vi havas kleran interesiĝon pri Novparolo, ĉu ne?”
Winston jam reakiris parton da sia memrego. “Apenaŭ kleran,” li diris. “Mi estas nur diletanto. Ĝi ne estas mia fako. Mi neniam rilatis al la efektiva konstruado de la lingvo.”
“Sed vi verkis ĝin tre elegante,” diris O’Brien. “Ne nur mi opinias tiel. Mi konversaciis antaŭ nelonge kun amiko via, kiu nepre estas eksperto. Dummomente lia nomo ne eniras mian memoron.”
Denove la koro de Winston moviĝis dolorige. Estis nekredeble ke povus temi pri iu alia ol Syme. Sed Syme ne nur estis morta, li estis nuligita, malpersono. Ĉia identigebla aludo al li estus mortige danĝera. La komento de O’Brien evidente estis intencita kiel signalo, kodvorto. Per sia partoprenigo en malgranda penskrima ago, li faris kunkrimulojn el ili ambaŭ. Ili plu paŝadis nerapide laŭ la koridoro, sed nun O’Brien haltis. Kun la kurioza, senpanikiga amikeco, kiun li ĉiam sukcesis doni al la gesto, li reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo. Post tio li pludiris:
“Kion mi vere intencis diris, estas ke mi rimarkis ke en via artikolo vi uzis du vortojn kiuj jam arkaikiĝis. Sed ili nur fariĝis tiaj tre lastatempe. Ĉu vi vidis la dekan eldonon de la Vortaro de Novparolo?
“Ne,” diris Winston. “Mi kredis ĝin ankoraŭ neeldonita. Ni ankoraŭ uzas la naŭan en la Departmento de Registroj.”
“La deka eldono devos, laŭplane, aperi post pluraj monatoj, mi kredas. Sed kelkaj fruekzempleroj estas disdonitaj. Mi mem havas ekzempleron. Eble vin interesus rigardi ĝin, ĉu?”
“Tre multe,” diris Winston, tuj komprenante kien la parolo de O’Brien celas.
“Kelkaj el la novaj enhavaĵoj estas tre ingeniaj. La redukto de la nombro da verboj – jen la punkto kiu plej interesos vin, mi kredas. Mi pensu, ĉu mi sendu mesaĝiston kun la vortaro? Sed mi timas ke mi senvarie ĉiam forgesas tiaĵojn. Eble vi povus preni ĝin ĉe mia apartamento, je tempo oportuna por vi? Atendu. Mi donu al vi mian adreson.”
Ili staris antaŭ teleekrano. Iom senpense, O’Brien palpis du el siaj poŝoj, kaj poste elprenis malgrandan ledkovritan notlibron, kaj oran inkkrajonon. Tuj sub la teleekrano, en tia pozicio ke ĉiu rigardanto ĉe la alia finaĵo de la aparato povus legi kion li skribas, li skribaĉis adreson, elŝiris la paĝon kaj donis ĝin alWinston. “Mi kutime estas ĉehejme dum la vesperoj,” li diris. “Se ne, mia servisto donos al vi la vortaron.”
Li foriris, lasante Winstonon tenanta la paperpecon, kiun ne necesis kaŝi, ĉifoje. Malgraŭ tio, li zorge parkerigis la skribaĵon sur ĝi, kaj kelkajn horojn poste li faligis ĝin en la memorotruon, kune kun amaso da aliaj folioj. Ili estis konversaciintaj dum maksimume du minutoj. La epizodo povus havi nur unu signifon. Ĝi estis ruze aranĝita, por sciigi al Winston la adreson de O’Brien. Tio estis necesa, ĉar sen rekta demando, neniam eblis trovi kie loĝas iu ajn. Neniaj adreslistoj ekzistis. “Se iam vi volos viziti min, jen kie vi povos trovi min,” jen kion diris al li O’Brien. Eble eĉ estos mesaĝo kaŝita ie en la vortaro. Sed ĉiukaze, unu afero estis certa. La konspiro pri kiu li revis ja ekzistas, kaj li atingis ĝian eksteran randon.
Li sciis ke pli-malpli frue li obeos la alvokon de O’Brien. Eble morgaŭ, eble nur post longe – li ne certis. Kio okazas estis nur la disvolviĝo de procedo komenciĝinta antaŭ jaroj. La unua paŝo estis sekreta, neintencita penso; la dua estis malfermi la taglibron. Li transiris de pensoj al vortoj, kaj nun de vortoj al ago. La lasta paŝo estas io okazonta en la Ministrejo de la Amo. Li akceptis ĝin. La fino troviĝas jam en la komenco. Sed estis timige: aŭ, pli precize, ĝi estis kvazaŭ antaŭgusto de la morto, kvazaŭ li estas iomete malpli viva. Eĉ dum li parolis kun O’Brien, kiam la signifo de la vortoj enpenetris lin, malvarma skusento ekregis lian korpon. Li sentis kvazaŭ marŝante en la malseketon de tombo, kaj ne estis multe pli bone, ĉar li ĉiam sciis ke la tombro jam deantaŭe pretas kaj atendas lin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.