La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MIL NAŬCENT OKDEK KVAR

Aŭtoro: George Orwell

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Antaŭvorto
PART UNU
1 2 3 4 5 6 7 8
PART DU
1 2 3 4 5 6 7
PART TRI
1
Apendico

ANTAŬVORTO DE LA TRADUKINTO

“George Orwell” estis pseŭdonimo de Eric Arthur Blair (n.1903, Motihari, Bengalo, Hindio – m.Jan. 21, 1950). Lia romano 1984 unue aperis, en la Angla lingvo, en 1949. Tiu epoko estis tuj post la fino de la Dua Mondmilito, kaj 1949 estis tuj antaŭ la komenciĝo de la Korea Milito, en kiu Usono kaj Soviet-Unio unue rekontis unu la alian (kvankam neoficiale) kiel militantoj. Estis vaste kredate, almenaŭ en la “okcidenta mondo”, ke la komunisma sistemo de Sovet-Unio baldaŭ venkos almenaŭ la plejparton de Eŭropo, kaj ke ĝi baldaŭ ankaŭ venkos la tutan Azion –  unue per sia venko en Ĉinio, poste en la proksimaj landoj. En tiu ideologia fono la romano 1984 estis verkita.

En la “okcidento” oni malmulton sciis pri la detaloj de la komunisma sistemo Sovet-Unia, kvankam disvastiĝadis multaj onidiroj. Tiutempe la t.n. komunistoj en la “okcidentaj” landoj insistis ke la onidiroj estas nur propagandaĉo disvastigata de Usono. Post kelkaj jardekoj, kiam en Sovet-Unio mem publikiĝis la vero pri la reĝimo de Stalin, montriĝis ke la onidiroj estis efektive mildaj, relative al la historia vero.

Tamen, klarvidantaj personoj eĉ en tiu periodo tuj post la Dua Mondmilito jam komencis pripensadi, ke la sociaj tendencoj en Usono moviĝas, nerapide sed certe, en la direkto de la socia sistemo de Sovet-

Unio. Sekvante tiun premison, en 1984 ni trovas la tutan mondon dividita en tri supernaciojn, konstante militantajn inter si; la sociaj sistemoj en ĉiuj tri estas identaj, kvankam kun malsamaj nomoj.

Kial la jaro 1984? Nu, la aŭtoro diris ke li pripensis diversajn jarojn, sed 1984 –  45 jarojn post la jaro en kiu li verkis la romanon – ŝajnis egale taŭga kiel iu ajn alia jaro en la (tiame malproksima) estonteco.

La mondo en 1984 estis utopia laŭ unu vidpunkto, kaj malutopia laŭ alia. Ni, la legantoj en la jaro 2001 verŝajne ĝojas ke la antaŭvidita mondo de 1984 ne realiĝis. Ĉu tamen ĝi realiĝos jam antaŭ la jaro 2084?

Interesa demando, pri kiu indas multe pripensadi.

Donald Broadribb
Okcidenta Aŭstralio
Julio 2001


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.