La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIL NAŬCENT OKDEK KVAR

Aŭtoro: George Orwell

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO UNU

6

Winston skribadis en sia taglibro.

Estis antaŭ tri jaroj. Dum malluma vespero, en sagforma flankstrato, proksime al unu el la grandaj fervojstacioj. Ŝi staris apud pordejo en la muro, sub stratlampo kiu apenaŭ lumigis. Ŝi havis junan vizaĝon, tre dike farbitan. Efektive la farbo logis min, ĝia blankeco, kvazaŭ masko, kaj la brilantaj ruĝaj lipoj. Partianinoj neniam farbas siajn vizaĝojn. Neniu alia estis en la strato, kaj mankis teleekranoj. Ŝi diris “Du dolarojn”. Mi –

Dummomente estis tro malfacile daŭrigi. Li fermis siajn okulojn kaj premis siajn fingrojn kontraŭ ilin, penante elpremi la vidaĵon kiu konstante revenis. Li sentis preskaŭ nesupereblan tenton krii aron da fivortoj plejlaŭte. Aŭ bategadi sian kapon kontraŭ la muron, piedbate renversi la tablon, kaj ĵetegi la inkujon tra la fenestron – fari ian ajn violentan aŭ bruegan aŭ doloregan agon kiu povus malaperigi la memoron kiu torturas lin.

Onia plej danĝera malamiko, li pensadis, estas onia propra nervosistemo. Je kiu ajn momento la tensio interna povus subite transformi sin en videblan simptomon. Li pensis pri viro kiun li pasis en la strato antaŭ kelkaj semajnoj; tre ordinaraspekta viro, Partiano, tridekkvin- ĝis kvardekjaraĝa, iom alta kaj nedika, portanta valizeton. Ilin apartigis nur kelkaj metroj kiam la maldekstra flanko de la vizaĝo de la viro subite tordiĝis pro ia spasmo. Tio ripetiĝis ĝuste kiam ili pasis unu la alian: nur tordeto, tremeto, rapida kiel la klako de obturilo de fotilo, sed evidente kutimiĝinta. Li memoris esti pensinta tiutempe: “Tiu povrulo pereos.” Kaj kio timigis estis ke tiu ago tre eble estis nekonscia. La plej granda mortiga danĝero estis paroli dum la dormo. Neniel eblis eviti tion, laŭ lia kompreno.

Li profunde spiris kaj plu skribis:

Mi akompanis ŝin tra la pordejon, kaj trans malantaŭan korton en kelkuirejon. Estis lito apud la muro, kaj lampo sur la tablo, tre pale lumante. Ŝi –

Liaj dentoj agaciĝis. Li deziris kraĉi. Samtempe kiel pri la virino en la kelkuirejo, li pensis pri Katharine, lia edzino. Winston estis edzo – iam edziĝis, certe: verŝajne plu estis edzo, li ja ne sciis ĉu lia edzino mortis. Li ŝajnis denove spiradi la varman sufokan odoron de la kelkuirejo, odoron kiu konsistis el kombinaĵo de cimoj kaj malpuraj vestoj kaj aĉe malmultekosta parfuno, tamen malgraŭ tio ĝi estis alloga, ĉar neniu Partianino iam uzas parfumon, ne eblus imagi tion. Nur la proloj uzas parfumon. En lia menso, flari ĝin neeviteble kunmiksiĝis kun amoro.

Kiam li akompanis tiun virinon, estis lia unua malobeo en du jaroj, proksimume. Amori kun putinoj estis malpermesite, kompreneble, sed oni povis fojfoje kuraĝigi sin rompi tiun regulon. Estis danĝere, sed ne temis pri vivi-aŭ-morti. Troviĝi kun putino eble sekvigus kvin jarojn en gulago: nenion pli, se oni ne faris alian malobeon. Kaj estis sufiĉe facile, kondiĉe ke oni sukcesas eviti oficialan rekonon. En la malriĉaj kvartaloj svarmis virinoj pretaj vendi sin. Kelkajn oni povus eĉ aĉeti per botelo da ĝino, kiun laŭordone la proloj ne rajtas trinki. Kaŝe la Partio eĉ emis kuraĝigi putinadon, kiel plenumilon por instinktoj kiujn oni ne povas plene subpremi. Nura diboĉado ne multe gravis, kondiĉe ke ĝi estas kaŝa, kaj senĝua, kaj ĝin partoprenas nur la virinoj el suba kaj malestimata klaso. La nepardonebla krimo estis malĉastado inter Partianoj. Sed – kvankam tio estis krimo kiun neeviteble konfesis akuzitoj en la grandaj Purigoj – estis malfacile imagi ke tia afero vere okazas.

La celo de la Partio ne estis nur malebligi ke la viroj kaj virinoj fariĝos lojalaj paroj, kiujn ĝi eble ne povos regi. Ĝia vera, nedeklarita, celo estis forpreni ĉian plezuron el seksagado. Ne tiom amo kiom erotikeco estis la malamiko, interne de geedzeco kiel ankaŭ ekster ĝi. Ĉiujn geedziĝojn inter Partianoj devis aprobi komitato nomumita por tio, kaj – kvankam la principo neniam estis klare deklarita – oni ĉiam rifuzis permeson kiam la koncerna paro iel indikis mutualan fizikan allogon. La sola rekonita celo de geedzeco estis naski infanojn por servi la Partion. Koiton oni devis rigardi kiel iom naŭzan agon, simile kiel klisteron. Ankaŭ tion oni neniam klare esprimis pervorte, sed nedirekte ĝi estis ŝovita en ĉiun Partianon ekde infaneco. Eĉ ekzistis organizoj kiaj la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, kiuj propagandis plenan seksabstinon por ambaŭ seksoj. Ĉiuj infanoj estu naskigitaj per artefarita gravedigo (artgravo oni nomis ĝin en Novparolo) kaj prizorgataj en publikaj institucioj. Tion, kiel konsciis Winston, oni ne plenserioze proponis, sed iel ĝi konformis al la ĝenerala ideologio de la Partio. La Partio penis mortigi la seksinstinkton, aŭ, se ĝi ne estas mortigebla, do distordi kaj fiigi ĝin. Li ne sciis ĝuste kial estas tiel, sed ŝajnis nature ke tiel estas. Kaj koncerne la virinojn, la penoj de la Partio grandaparte sukcesis.

Denove li pensis pri Katharine. Estas almenaŭ naŭ, dek – preskaŭ dek unu jaroj post ilia disiro. Kurioze estis, kiel malofte li pensas pri ŝi. Eĉ plurtagope li kapablis forgesi ke iam li estis edzo. Ili kunestis nur ĉirkaŭ dek kvin monatojn. La Partio ne permesis eksgeedziĝon, sed ĝi iom kuraĝigis ekskuniĝon, kiam ne estis infanoj. 

Katharine estis alta, helhara knabino, tre rekta, kun belega moviĝo. Ŝia vizaĝo estis klara, agleca, vizaĝo kiun oni eble nomus nobla, ĝis kiam oni rimarkis ke estas preskaŭ kiel eble plej malmulte malantaŭ ĝi. Tre frue dum ŝia edzineco li decidis – kvankam eble nur ĉar li konis ŝin pli intime ol la plej mutajn homojn – ke ŝi havas la senescepte plej stultan, vulgaran, senenhavan menson kiun iam li renkontis. En ŝia kapo ne ekzistis penso kiu ne estis slogano, kaj ne ekzistis malraciaĵo, absolute neniu, kiun ŝi ne kapablis akcepti, kiam la Partio donis ĝin al ŝi. “La homa sonstreko” li moknomis ŝin en sia propra menso. Tamen li povus toleri kunloĝadon kun ŝi se ne nur ne problemus unu afero – sekso.

Tuj kiam li tuŝis ŝin, ŝi ŝajnis kuntiriĝi kaj rigidiĝi. Ĉirkaŭbraki ŝin estis kvazaŭ ĉirkaŭbraki artikigitan lignan skulptaĵon. Kaj strange estis ke, eĉ dum ŝi premis lin kontraŭ sin, li sentis ke iel ŝi samtempe forpuŝas lin kiel eble plej forte. La rigideco de ŝiaj muskoloj sukcesis doni tiun senton. Ŝi kuŝis kun la okuloj fermitaj, nek rezistante, nek kunpartoprenante, sed cedante. Estis eksterordinare embarase, kaj, post kelka tempo, terure. Sed eĉ tiam li povus toleri kunloĝi kun ŝi, se ili interkonsentus resti seksabstinaj. Sed, tre kurioze, Katharine rifuzis tion. Ili devas, laŭ ŝi, produkti infanon, se eble. Do la seksago plu okazadis, unufoje en ĉiu semajno, tre regule, kiam ne estis maleble. Ŝi eĉ kutimis memorigi lin pri ĝi dum la mateno, ke ĝi estos farenda tiuvespere, kaj ĝin ili nepre ne forgesu. Ŝi uzis du nomojn por ĝi. Unu estis “bebfabriki”, kaj la alia estis “nia devo por la Partio” (jes, ŝi vere uzis tiun frazon). Tre baldaŭ li komencis senti fortan timegon, kiam ajn alvenis la koncerna tago. Sed bonfortune neniu infano ekaperis, kaj fine ŝi akceptis ne plu provi, kaj nelonge post tio ili disiris, unu de la alia.

Winston suspiris neaŭdeble. Li denove prenis sian plumon kaj skribis:

Ŝi ĵetis sin sur la liton, kaj tuj, tute sen iaj preparagoj, plejeble krude kaj naŭze, suprentiris sian jupon. Mi –

Li vidis sin stari tie en la nehela lamplumo, kun la odoro de cimoj kaj malmultekosta parfumo en sia nazo, kaj en sia koro sento de malvenko kaj rankoro, kiu eĉ en tiu momento estis kunmiksita kun pensoj pri la blanka korpo de Katharine, poreterne frostigita de la hipnotiga povo de la Partio. Kial ĉiam devis esti tiel? Kial li ne povus havi propran inon, anstataŭ tiujn fiaventuretojn je plurjaraj intervaloj?

Sed vera amaventuro estis preskaŭ nekonceptebla evento. La Partianinoj estis ĉiuj similaj. Ĉastado estis tiel profunde firmigita en ili, kiel lojaleco al la Partio. Per zorga frua kutimigado, per ludoj kaj malvarmega akvo, per la rubaj kredoj puŝitaj en ilin en la lernejo kaj en la Spionoj kaj la Junulara Ligo, per prelegoj, paradoj, kantoj, sloganoj, kaj militmuziko, la natura sento estis forpelita el ili. Lia rezonado diris al li ke devas ekzisti esceptoj, sed lia koro ne kredis tion. Ili estis senescepte nevenkeblaj, ĝuste kiel la Partio intencis. Kaj tio kion li volis, eĉ pli ol esti amata, estis detrui tiun muron da virto, eĉ se nur unufoje dum sia tuta vivo. Amoro, sukcese farita, signifis ribelon. Seksdeziro estis penskrimo. Eĉ seksveki Katharinen, se li sukcesus fari tion, estus kiel delogo, malgraŭ ke ŝi estas lia edzino.

Sed la cetero de la rakonto estis skribenda. Li skribis:

Mi plibriligis la lampon. Kiam mi vidis ŝin en la lumo –

Post la senlumeco la febla lumo de la parafinlampo ŝajnis brilega. Unuafoje li povis klare vidi la virinon. Li paŝis direkte al ŝi, plene de amordeziro kaj timego. Li ĝisdolore konsciis pri la risko kiun li okazigas per sia alveno. Estis plene eble ke la patroloj kaptos lin, kiam li eliros: efektive, ili eĉ eble atendas ekster la pordo nunmomente. Se li foriros sen eĉ fari tion por kio li venis –!

Ĝi estis skribenda, ĝi estis konfesenda. Tio kion li subite vidis per la lamplumo estis ke la virino maljunas. La farbo estis tiom densa sur ŝia vizaĝo, ke aspektis ke ĝi eble krevus kvazaŭ kartona masko. Estis blankaj strioj en ŝia hararo; sed la vere terura detalo estis ke ŝia buŝo estis iomete malfermiĝinta, montrante nur kavernan nigrecon. Al ŝi tute mankis dentoj.

Li skribis haste, per malnetaĉa skribo:

Kiam mi vidis ŝin en la lumo, ŝi estis tre maljuna virino, almenaŭ kvindekjaraĝa. Sed mi ne hezitis, mi malgraŭe agis.

Denove li premis siajn fingrojn kontraŭ siajn okulojn. Fine ĝi estis skribita, sed nenio grava rezultis. La terapio fiaskis. La urĝo kriegi fivortojn kiel eble plej laŭte estis same forta kiel antaŭe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.