La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIL NAŬCENT OKDEK KVAR

Aŭtoro: George Orwell

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO UNU

4

Kun profunda, nekonscia suspiro, kiun ne povis evitigi eĉ la proksimeco de la teleekrano, kiam la laboro de la tago komenciĝis, Winston altiris la parolskribilon, forblovis la polvon de ĝia buŝparto, kaj metis siajn okulvitrojn sur sin. Post tio li malrulis kaj kunvinktis kvar malgrandajn paperajn cilindrojn, kiuj jam falis el la pneŭmata tubo sur la dekstran parton de lia skribotablo.

En la muroj de la ĉelo estis tri aperturoj. Dekstre de la parolskribilo estis malgranda pneŭmata tubo por skribitaj mesaĝoj; maldekstre, estis pli granda, por ĵurnaloj; kaj en la flankmuro, facile atingebla de la brako de Winston, estis granda oblonga truo protektatan de dratkrado. Tio ĉi estis por elĵeti rubopaperon. Similaj truoj ekzistis miloble kaj dekmiloble tra la tuta konstruaĵo, ne nur en ĉiu ĉambro, sed je nelongaj intervaloj en ĉiu koridoro. Ial oni ŝerce nomis ilin “memorotruoj”. Kiam oni sciis ke iu dokumento estas detruota, aŭ eĉ kiam oni vidis eron da senutila papero ie kuŝantan, estis aŭtomata ago levi la kovrilon de la plej proksima memorotruo kaj enfaligi ĝin, post tio ĝi estis forblovita de fluo de varma aero en la enormajn fornojn, kiuj estis kaŝitaj ie en la forforejoj de la konstruaĵo.

Winston ekzamenis la kvar paperslipojn kiujn li estis malrulintaj.

Ĉiu surhavis mesaĝon nur unu-du liniojn longan, verkitan per la mallongiga ĵargono –  ne vera Novparolo, sed konsistanta plejparte el Novparolaj vortoj – uzata en la Ministrejo por internaj komunikaĵoj. Ili diris:

tempo 17.3.84 gf prelego misraportita afriko ĝustigu
tempo 19.12.83 antaŭdiroj 3 jp 4a kvarono 83 preseraroj ĝustigu aktuala eldono
tempo 14.2.84 minibundo miscitita ĉokolado ĝustigu
tempo 8.12.83 raporto gf tagordono duobleplusmalbona ref malpersonojn reverku plene sorsub antaŭarkivigo

Kun neforta sento de kontento, Winston apudenmetis la kvaran mesaĝon. Ĝi estis detaloplena kaj gravega tasko, kaj estos plej bone trakti ĝin laste. La aliaj tri estas rutinaĵoj, kvankam la dua verŝajne necesigos iom da teda traserĉo de listoj de kalkuloj.

Winston ciferumis “antaŭaj numeroj” sur la teleekrano, kaj petis la koncernajn numerojn de La Tempoj, kiuj glitis el la pneŭmata tubo post nur kelkaj minutoj da atendado. La mesaĝoj kiujn li estis ricevinta temis pri artikoloj aŭ novaĵraportoj, en kiuj oni ial opiniis ke necesas fari ŝanĝojn, aŭ, laŭ la oficiala frazo, “ĝustigon”. Ekzemple, laŭ La Tempoj de la deksepa de marto, Granda Frato, en sia prelego dum la antaŭa tago, antaŭdiris ke la Sudhindia fronto restos kvieta, sed ke Eŭrazia ofensivo baldaŭ komenciĝos en Norda Afriko. Tamen, efektive, la Eŭrazia Ĉefkomandantaro komencis sian ofensivon en Suda Hindio, kaj ne tuŝis Nordan Afrikon. Tial, necesis reverki alineon en la prelego de Granda Frato, tiel ke montriĝos ke li antaŭdiris la efektivan eventon. Ankaŭe, La Tempoj de la deknaŭa de decembro publikigis la oficialajn prognozojn pri la produktado de diversaj specoj de konsumeblaj varoj dum la kvara kvarono de 1983, kiu ankaŭ estis la sesa kvarono de la Naŭa Trijara Plano. La numero hodiaŭa enhavis raporton pri la efektiva produktado, per kio montriĝis ke ĉiu el la prognozoj estis grave erara. La tasko de Winston estis ĝustigi la originalajn kalkulojn, tiel ke ili identas kun la postaj. Rilate al la tra mesaĝo, ĝi temis pri tre simpla eraro ĝustigebla per nur kelkaj minutoj da laboro. Antaŭ tre mallonge, en februaro, la Ministrejo de la Abundo promesis (“neŝanĝeble certigas” diris la oficialaj vortoj) ke ne okazos reduktiĝo de la ĉokoladoporciumo dum 1984. Efektive, kiel sciis Winston, la ĉokoladoporciumo reduktiĝos de tridek gramoj ĝis dudek, je la fino de la aktuala semajno. Nur necesis anstataŭigi la originalan promeson per averto ke, verŝajne, necesos redukti la porciumon iam en aprilo.

Tuj post sia pritrakto de ĉiu el tiuj mesaĝoj, Winston vinktis siajn parolskribitajn korektojn al la koncerna numero de La Tempoj, kaj puŝis ilin en la pneŭmatan tubon. Post tio, per moviĝo kiu estis kiel eble plej nekonscia, li ĉifis la originalan mesaĝon, kaj ĉiujn notojn kiujn li mem estis farinta, kaj faligis ilin en la memorotruon por ke la flamoj voru ilin.

Li ne sciis detale kio okazis en la nevidata labirinto, al kiu kondukis la pneŭmataj tuboj, sed li ja sciis ĝenerale. Tuj post la kolektado kaj ordigado de ĉiuj korektoj necesaj por iu specifa numero de La Tempoj, tiu numero estis represita; la originala ekzemplero estis detruita, kaj oni enarkivigis la korektitan numeron, por anstataŭi ĝin. Tiu procedo de konstanta ŝanĝado estis aplikata ne nur al ĵurnaloj, sed al libroj, periodaĵoj, pamfletoj, afiŝoj, flugfolioj, filmoj, sonbendoj, ŝercbildoj, fotoj –  al ĉiu speco de literaturo aŭ dokumento kiu povus iel havi ian politikan aŭ ideologian gravon. Tagon post tago, kaj preskaŭ minuton post minuto, la pasinteco estis ĝisdatigata. Tiel ĉiu antaŭdiro farita de la Partio estas, per dokumentoj, pruveble ĝusta, kaj neniu novaĵinformeto, nek opiniesprimo, kiu konfliktis kun la aktualaj bezonoj, iam estis permesata resti registrita. La tuta historio estis palimpsesto, pergrate purigata kaj reskribata precize tiel ofte kiel necesis. Neniukaze estus eble, post tiu ago, pruvi ke oni falsis ĝin. La plej granda fako de la Departemento de Arkivoj, multe pli granda ol tiu en kiu laboris Winston, konsistis nure el personoj kies tasko estis trovi kaj kolektadi ĉiujn ekzemplerojn de libroj, ĵurnaloj, kaj aliaj dokumentoj, kiuj estis anstataŭigitaj kaj do detruendaj. Numero de La Tempoj kiu estis, pro ŝanĝiĝoj en la politika alianciĝo, aŭ pro eraraj antaŭdiroj deklaritaj de Granda Frato, reverkita dekduon da fotoj, ankoraŭ havis en la Arkivoj la originalan daton, kaj neniu alia ekzemplero ekzistis por kontraŭdiri ĝin. Libroj, ankaŭ, estis reprenitaj kaj reverkitaj fojon post fojo, kaj ili estis neeviteble reeldonitaj tute sen konfeso ke iu ajn ŝanĝo estis farita. Eĉ la skribitaj instrukcioj kiujn Winston ricevis, kaj kiujn li senvarie detruigis tuj post la pritrakto, neniam deklaris aŭ suspektigis ke falsado estas farenda: ĉiam temis pri fuŝoj, eraroj, miskompostaĵoj, aŭ miscitoj, kiujn necesas ĝustigi por gardi la veron.

Sed, efektive, li pensis dum li reverkis la kalkulojn de la Ministrejo de la Abundo, ja ne estis eĉ falsado. Temis nur pri la anstataŭigo de unu sensencaĵo per alia. La plejparto de la tekstoj pri kiuj oni traktas, tute ne rilatas al io ajn en la reala mondo, eĉ ne tia rilato kiu ekzistas en klara mensogo. La statistikaĵoj estis egale fantaziaj en sia originala versio, kiel en la ĝustigita versio. Tre ofte estis postulate ke oni mem elpensu ilin. Ekzemple, la antaŭdiro de la Ministrejo de la Abundo taksis la produktadon de botoj dum la jarkvarono kiel cent-kaj-kvardekkvin-milionojn da paroj. Oni deklaris ke la vera produktado estis sesdek du milionoj. Tamen Winston, reverkante la antaŭdiron, reduktis la nombron al kvindek sep milionoj, por ke oni povu, kiel kutime, pretendi ke la kvoto estis superplenumita. Ĉiukaze, sesdek du milionoj ne estis pli proksima al la vero ol kvindek sep milionoj, nek ol cent-kajkvardek-kvin-milionoj. Tre verŝajne neniom da botoj estis produktitaj. Eĉ pli verŝajne, neniu sciis kiom estis produktitaj, kaj al neniu gravis. Oni sciis nur ke dum ĉiu jarkvarono astronomiaj nombroj da botoj estis produktitaj, surpapere, kvankam eble duono de la loĝantaro de Oceanio devis resti nudpieda. Kaj same estis pri ĉiu speco de registrita fakto, granda aŭ malgranda. Ĉio fadis en ombromondon, en kiu, fine, eĉ la jardato fariĝis necerta.

Winston ekrigardis trans la koridoron. En la kontraŭa ĉelo aliflanke, malgranda, precizaspekta, malhelmentona viro nomata Tillotson senpaŭze laboradis, tenante falditan ĵurnalon sur sia genuo, kaj sian buŝon tre proksima al la parolilo de la parolskribilo. Li mienis kiel persono penanta teni sian paroladon sekreta inter li kaj la teleekrano. Li suprenrigardis, kaj liaj okulvitroj malamikeme ekfulmis direkte al Winston.

Winston apenaŭ konis Tillotsonon, kaj tute ne sciis kian laboron li faras. Homoj en la Departemento de Arkivoj ne vere diskutis siajn taskojn. En la longa, senfenestra halo, kun ĝia duobla vico de ĉeloj kaj ĝia senfina susurado de folioj kaj zumado de voĉoj murmurantaj en parolskribilojn, estis plena dekduo da homoj kies nomojn Winston eĉ ne sciis, kvankam li ĉiutage vidis ilin hastadi tien kaj reen en la koridoroj, aŭ gestadi dum la Du Minutoj da Malamo. Li sciis ke en la ĉelo apud la lia, la malgranda virino kun la sablokolora hararo laboradis tagon post tago, simple trovante kaj eliminante el la presaĵaro la nomojn de personoj kiuj estis vaporigitaj, kaj tial oficiale estis neniam ekzistintaj. Tiu tasko estis iomete konvena, ĉar ŝia propra edzo estis vaporigita antaŭ kelketo da jaroj. Kaj nemultajn ĉelojn for, milda, senefika, revemulo nomata Ampleforth, kun tre haroplenaj oreloj, kaj miriga talento prilabori rimojn kaj metrikon, estis okupata per la produktado de misvortigitaj versioj –  “definitivaj tekstoj”, oficiale –  de poemoj kiuj estis fariĝintaj ideologie ofendaj, sed ial ajn devis resti en la antologioj. Kaj ĉio ĉi, kun sia kvindek-umo da laboristoj, estis nur unu subsekcio, kvazaŭ unusola ĉelo, en la giganta kompleksaĵo nomata la Departmento de Arkivoj.

Pretere, supre, malsupre, estis aliaj svarmoj da laboristoj okupataj pri neimageble multaj taskoj. Estis la gigantaj presejoj kun siaj subredaktoroj, siaj tipografiekspertoj, kaj siaj komplike ekipitaj studioj por falsi fotojn. Estis la teleprogramo-sekcio kun siaj inĝenieroj, siaj produktistoj, kaj siaj teamoj de aktoroj speciale elektitaj pro sia lerto imiti voĉojn. Estis la armeoj da referenc-laboristoj, kies tasko simple estis fari listojn de libroj kaj periodaĵoj kiujn necesas rekolekti. Estis la vastaj tenejoj kie oni gardas la korektitajn dokumentojn, kaj la kaŝitaj fornoj kie la originalaj ekzempleroj estas detruataj. Kaj ie, tute anomime, estis la direktantaj cerboj kiuj kunordigas la tutan laboron, kaj deklaras la politikon kiu necesigas ke tiu fragmento de la pasinteco estu konservata, alia fragmento falsita, kaj ankoraŭ alia malekzistigita.

Kaj la Departemento de Arkivoj ja estis mem nur unu branĉo de la Ministrejo de la Vero, kies ĉefa tasko ne estis rekonstrui la pasintecon, sed provizi al la civitanoj de Oceanio ĵurnalojn, filmojn, lernolibrojn, teleekranajn programojn, dramojn, romanojn –  kun ĉia konceptebla speco de informo, instruo, aŭ distro, de statuo ĝis slogano, de lirika poemo ĝis biologia traktato, kaj de porinfana instrulibro pri literumado ĝis vortaro de Novparolo. Kaj la Ministrejo devis ne nur provizi la multaspecajn bezonaĵojn de la Partio, sed ankaŭ ripeti la tutan procedon je malpli alta nivelo por la tuta proletaro. Estis granda ĉeno da apartaj departementoj respondecaj pri proletaj literaturo, muziko, dramo, kaj ĝenerala distrado. Tie produktiĝis rubnivelaj ĵurnaloj, en kiuj estis preskaŭ nenio pli ol sportoj, krimoj kaj astrologio; sensaciaj kvincendaj romanetoj; filmoj plenplenaj de amorado; kaj sentimentalaj kantoj tute komponataj mekanike per speciala speco de kalejdoskopo nomata versigilo. Eĉ estis tuta subsekcio –  Pornoseko estis ĝia Novparola titolo –  kiu okupis sin per la produktado de la plej malalta speco de pornografio, dissendata en sigelitaj pakaĵoj, kaj kiun rajtas spekti neniu Partiano, escepte de la prilaborantoj de la verko.

Tri mesaĝoj estis glitintaj el la pneŭmata tubo, dum Winston laboris, sed ili estis simplaĵoj, kaj li finprilaboris ilin antaŭ ol lin interrompis la Du Minutoj da Malamo. Kiam la Malamo estis finita, li reiris al sia ĉelo, prenis la Vortaron de Novparolo de la breto, flankenŝovis la parolskribilon, purigis siajn okulvitrojn, kaj dediĉis sin al la ĉefa tasko de la mateno.

La plej granda plezuro en la vivo de Winston estis lia laboro. Plejparte ĝi estis tede rutina, sed inkluzivitaj en ĝi estis ankaŭ taskoj tiom malfacilaj kaj detaloplenaj, ke oni povus perdi sin en ili, kiom en la profundaĵoj de matematika problemo –  delikataj falsadoj, por kiuj gvidas la laboranton nur ĉi ties scio pri la principoj de Angsoco, kaj kompreno pri kion volas aperigi la Partio. Winston estis tre lerta pri tia laborado. Kelkfoje eĉ estis konfidata al li la ĝustigo de la ĉefartikoloj de La Tempoj, kiuj estis verkitaj tute en Novparolo. Li malrulis la mesaĝon kiun li pli frue flankenmetis. Ĝi diris:

tempo 8.12.83 raporto gf tagordono duobleplusmalbona ref malpersonojn reverku plene sorsub antaŭarkivigo

En Oldparolo (t.e. norma Angla lingvo) tio estus tradukebla:

La raporto pri la Tagordono donita de Granda Frato, en La Tempoj de la 3a de decembro 1982, estas ege malkontentiga kaj mencias neekzistantajn personojn. Plene reverku ĝin, kaj sendu vian malneton al pli alta aŭtoritatulo, por kontrolo antaŭ ol enarkivigi ĝin.

Winston tralegis la ofendan artikolon. Ŝajnis ke la Tagordono de Granda Frato estis plejparte dediĉita al laŭdado pri la laboro de organizo nomata FFCC, kiu provizis cigaredojn kaj aliajn komfortilojn al la velistoj en la Flosantaj Fortikaĵoj. Certa Kamarado Withers, elstara ano de la Interna Patio, estis aparte specife menciita, kaj al li estis donita honoro, la Ordeno de Elstara Merito, Dua Klaso.

Tri monatojn poste, FFCC estis subite nuligita, sen eksplikoj. Oni povis supozi ke Withers kaj liaj kunuloj nun estas malfavorataj, sed estis neniu raporto pri la afero en la ĵurnalaro, nek sur la teleekrano. Tio estis natura, ĉar estis malkutime fari tribunalan proceson kontraŭ politikaj ofendintoj, nek eĉ publikan malaprobon. La grandaj Purigoj, kiuj rilatis al miloj da homoj, kun publikaj tribunalprocesoj kontraŭ perfiduloj kaj penskrimuloj, kiuj humile konfesis siajn krimojn kaj poste estis ekzekutitaj, estis specialaj spektakloj okazantaj ne pli ofte ol unufoje dum kelkaj jaroj. Pli kutime, personoj kiujn trafis la malplezuro de la Partio simple malaperis, kaj oni neniam denove aŭdis pri ili. Oni neniam eĉ scietis pri kio fariĝis el ili. Kelkokaze ili eble eĉ ne estis mortintaj. Eble tridek personoj persone konataj de Winston, plus liaj gepatroj, malaperis iam.

Winston frotis sian nazon milde per paperligilo. En la transkoridora ĉelo Kamarado Tillotson ankoraŭ klinis sin super sia parolskribilo. Li levis la kapon dum momento: denove la malama ekbrilo de okulvitroj. Winston demandis al si ĉu Kamarado Tillitson ankaŭ prilaboras precize la saman taskon. Estis tute eble. Tiel delikata tasko neniam estus konfidita al nur unusola persono: aliflanke, doni ĝin al komitato signifus malkaŝe konfesi ke oni falsas ion.Verŝajne, ĝis dek du personoj nun prilaboradas rivalajn versiojn de kion vere diris Granda Frato. Kaj baldaŭ iu mastrocerbulo en la Interna Partio selektos iun version aŭ alian, reredaktos ĝin, kaj ekkomencos la necesan kompleksan procedon interreferencadi ĝin, kaj post tio la elektita mensogo eniros la porĉiaman registron, kaj fariĝos la vero.

Winston ne sciis kial Withers malfavoriĝis. Eble pro korupteco aŭ pro malkompetento. Eble Granda Frato simple mankigis al si tro popularan subulon. Eble oni suspektis herezajn tendencojn en Withers, aŭ en iu proksima al li. Aŭ eble –  efektive, plej verŝajne –  la evento okazis simple ĉar purigoj kaj vaporigoj estas necesa parto de la mekanismo de regado. La sola vera spuro estis la vortoj “ref malpersonojn”, kiuj indikis ke Withers jam estas morta. Oni ne povus ĉiam tutcerte supozi tion, post la arestiĝo de homoj. Kelkfoje ili estis liberigitaj, kaj permesitaj resti liberaj dum eĉ unu aŭ du jaroj, antaŭ ekzekutiĝo. Tre neofte iu persono, kiun oni supozis jam de longe morta, fantome ekreaperis ĉe iu publika procedo, kie li kulpigis centojn da aliaj personoj per sia atestado, antaŭ ol ekremalaperi, ĉifoje por ĉiam. Tamen, Withers jam estis malpersono. Li ne ekzistis: li neniam ekzistis. Winston decidis ke ne sufiĉus simple inversigi la tendencon de la prelego de Granda Frato. Estus pli bone doni al ĝi temon tute sen rilato al ĝia origina temo.

Li povus ŝanĝi la prelegon en la kutiman kondamnon je perfiduloj kaj penskrimuloj, sed tio estus iomete tro travidebla. Kaj inventi venkon ĉe la fronto, aŭ iun triumfan superproduktadon dum la Naŭa Trijara Plano, eble tro komplikigus la registrojn. Bezona estis io pure fantazia. Subite eniris lian menson, kvazaŭ tutpreta, la bildo de certa Kamarado Ogilvy, kiu mortis dum batalo, antaŭ nelonge, en heroaj cirkonstancoj. Kelkfoje Granda Frato dediĉis sian Tagordonon al memorigo pri iu humila ordinara Partiano, kies vivon kaj morton li substrekis kiel ekzemplon sekvindan. Kompreneble Kamarado Ogilvy ne ekzistis, sed kelkaj presitaj linioj kaj kelkaj falsitaj fotoj baldaŭ ekzistigus lin.

Winston pensis dum momento, kaj poste altiris la parolskribilon, kaj komencis dikti laŭ la familiara stilo de Granda Frato: stilo samtempe militista kaj pedanta, kaj, pro emo fari demandojn kaj tuj respondi ilin (“Kiujn lecionojn ni lernas per ĉi tiu fakto, kamaradoj? La lecionon –  kiu estas ankaŭ unu el la fundamentaj principoj de Engsoco –  ke…” ktp., ktp.), facile imitebla.

Kiam trijaraĝa, Kamarado Ogilvy malakceptis ĉiujn ludilojn, escepte de tamburo, mitraleto, kaj modelo de helikoptero. Sesjaraĝa –  frua je unu jaro, pro specifa modifo de la reguloj –  li membriĝis en la Spionoj; naŭjaraĝa, li fariĝis trupestro. Dekunujaraĝa, li denuncis sian onklon al la Penspolico, subaŭskultinte konversacion, kiu al li ŝajnis havi krimulajn tendencojn. Deksepjaraĝa, li fariĝis distrikta organizanto de la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo. Deknaŭjaraĝa, li planis mangrenadon, kiun ekutiligis la Ministrejo de la Paco, kaj kiu, je la unua provo, mortigis tridek unu Eŭraziajn kaptitojn per unusola eksplodo. Dudektrijaraĝa, li peresis batalante. Persekutate de jetaviadiloj de la malamiko, dum li flugis super la Hinda Oceano kun gravaj mesaĝoj, li pezigis sian korpon per sia mitralo, kaj saltis el la helikoptero en profundan akvon, kun la mesaĝoj –  fino, diris Granda Frato, kiun ne eblas kontempli sen senti envion. Granda Frato aldonis kelkajn komentojn pri la pureco kaj solcelemo de la vivo de Kamarado Ovilgy. Li estis kontraŭalkoholisto kaj nefumanto, distris sin per nenio escepte de horo ĉiutage en gimnastikejo, kaj votis seksabstinon, ĉar li kredis ke edziĝo kaj prizorgo je familio estas nekombineblaj kun sindediĉo al servo dum dudek kvar horoj ĉiutage. Lia sola konversacitemo estis la principoj de Engsoco, lia sola vivcelo estis konkeri la Eŭrazian malamikon kaj malkaŝigi spionojn, sabotistojn, penskrimulojn, kaj ĉiajn perfidulojn.

Winston debatis en si ĉu doni al Kamarado Ogilvy la Ordenon de Elstara Merito: fine, li decidis kontraŭ tio, pro la multa interreferencado kiun ĝi necesigus.

Denove li rigardetis al sia rivalo en la kontraŭa ĉelo. Iel, en si, li sentis ke tutcerte Tillotson okupas sin per precize tiu sama tasko. Ne eblis scii kies laboron oni fine akceptos, sed li sentis profundan konvinkon ke ĝi estos tiu de li mem. Kamarado Ogilvy, tute neimagita antaŭ horo, nun estis fakto. Li ekpensis ke estas kurioze, ke oni povas krei mortintojn, sed ne vivantojn. Kamarado Ogilvy, kiu neniam ekzistis dum la nuntempo, nun ekzistis dum la pasinta tempo, kaj post la forgesiĝo de la falsado, li ekzistos tute tiel aŭtentike, kaj laŭ la samaj pruvoj, kiel Karolo la Granda aŭ Julio Cezaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.