La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIL NAŬCENT OKDEK KVAR

Aŭtoro: George Orwell

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO DU

7

Winston vekiĝis kun la okuloj plenaj de larmoj. Julia ruliĝis dormeme kontraŭ lin, murmurante ion, kio eble deĉifriĝus kiel “Kio estas?” “Mi sonĝis – ” li komencis, kaj ekhaltis. Estis tro komplekse por envortigo. Ekzistis la sonĝo mem, kaj ekzistis memoro ligita al ĝi, kiu renaĝis en lian menson kelkajn sekundojn post la vekiĝo. Li kuŝis surdorse, kun la okuloj fermitaj, ankoraŭ trempita en la etoso de la sonĝo. Ĝi estis vasta, lumoplena sonĝo, en kiu lia tuta vivo ŝajnis etendiĝi antaŭ li kvazaŭ pejzaĝo, dum somera vespero post pluvo. Ĉio okazis interne de la vitra paperpezilo, sed la surfaco de la vitro estis la ĉielkupolo, kaj interne de la kupolo ĉio estis iluminata de klara milda lumo, per kiu oni povas vidi senlime distancen. La sonĝo ankaŭ ampleksis –  efektive, iusence konsistis el  – geston faritan per la brako de lia patrino, kaj denove farita post tridek jaroj, de la juda virino kiun li vidis sur la informfilmo, dum ŝi penis ŝirmi la knabeton kontraŭ la kugloj, antaŭ ol la helikoptero per eksplodo dispecigis ilin.

Ĉu vi scias,” li diris, “ke ĝis la nuna momento mi kredis ke mi murdis mian patrinon?”

“Kial vi murdis ŝin?” diris Julia, preskaŭ endorme.

“Mi ne murdis ŝin, ne korpe.” En la sonĝo li memoris sian lastan ekvidon de la patrino; kaj kelkajn momentojn post lia vekiĝo, rememoriĝis la grupo da malgrandaj eventoj kiuj ĉirkaŭis ĝin. Temis pri memoro kiun li evidente intence forpuŝis el sia konscio dum multaj jaroj. Li ne certis pri la dato, sed li nepre ne estis malpli ol dekjaraĝa, eble dekdujaraĝa, kiam ĝi okazis. Lia patro jam antaŭ iom da tempo malaperis, kiom pli frue, li ne povis memori.

Li pli bone memoris la bruplenajn malkvietajn cirkonstancojn de la epoko: la periodaj panikoj pri aeratakoj, kaj la sinŝirmado en la stacioj de la subtera fervojo, la amasoj da rubo ĉie, la nekompreneblaj proklamoj afiŝe starigitaj ĉe la stratanguloj, la bandoj da junuloj vestitaj per identaj unukoloraj ĉemizoj, la enormaj vicoj ekster la bakejoj, la intermita mitralado distanca –  kaj ĉefe, la fakto ke neniam haveblis sufiĉe da manĝaĵoj. Li memoris longajn posttagmezojn pasigitajn kun aliaj knaboj per serĉado ĉe rubujoj kaj rubamasoj, dum ili elprenis la ripojn de brasikfolioj, terpomŝelerojn, eĉ kelkfoje pecetojn da malfreŝaj pankrustoj, de kiuj ili zorgoplene deskrapis la cindrojn; kaj ankaŭ dum ili atendadis la preterpason de kamionoj, kiuj veturadis laŭ certa itinero kaj kiuj, oni sciis, portis brutnutraĵojn, kaj kiuj, kiam ili ŝanceliĝis pro la malbonaj vojflikaĵoj, kelkfoje elĵetis kelkajn fragmentojn da olebulkaĵo.

Kiam lia patro malaperis, lia patrino ne montris surpriziĝon aŭ violentan malĝojon, sed subita ŝanĝo trafis ŝin. Ŝi ŝajnis ekiĝi tute senspirita. Estis evidente eĉ al Winston ke ŝi atendas ion kiu, kiel ŝi sciis, neeviteble okazos. Ŝi faris ĉion bezonatan –  kuiradis, lavadis, flikadis, ordigadis la liton, balaadis la plankon, senpolvigadis la kamenbreton –  ĉiam tre malrapide, kaj kun kurioza manko de superflua moviĝo, kvazaŭ desegnaĵo farita de artisto moviĝas per si mem. Ŝia granda gracia korpo ŝajnis nature refali en senmovecon. Dum horoplenaj periodoj ŝi sidadis preskaŭ senmove sur la lito, vartante lian pli junan fratinon, kiu estis eta, malsanema, tre silenta infano nur du- aŭ trijaraĝa, kun vizaĝo simiaspektigita de maldikeco. Nur neofte ŝi prenis Winstonon en siajn brakojn, kaj premis lin kontraŭ sin dum longa tempo, tute sen diri ion ajn. Li konsciis, malgraŭ siaj juneco kaj egoismo, ke iel tio estis kunligita kun la neniam menciita evento okazonta.

Li memoris la ĉambron en kiu ili loĝis, ĉambro senluma, sen eleksteraj odoroj, kiu ŝajnis duone plenigita per lito kun blanka kovrilo. Estis gasflamingo antaŭ la kameno, kaj breto sur kiu manĝaĵoj estis gardataj, kaj sur la libera planko ekstere estis bruna ceramika lavujo uzata de pluraj apartamentoj. Li memoris la statuecan korpon de sia patrino klinitan super la gasflamingo por kirli ion en kuirpoto. Pleje li memoris sian konstantan malsaton, kaj la ferocajn sordidajn batalojn je la manĝotempoj. Li ripete kaj konstante ĉagrenis sian patrinon per demandoj pri kial ne estas pli da manĝaĵo, li kriadis fortege al ŝi (li eĉ memoris la tonojn de sia voĉo, kiu komencis sporade maturiĝi kaj kelkfoje muĝis strange), aŭ li provis ploraĉeman patosan tonon, penante havigi al si pli ol sian porcion. Ŝi akceptis ke estas normale ke li, “la knabo”, havu la plej grandan porcion; sed negrave kiom ŝi donis al li, neeviteble li postulis pli. Je ĉiu manĝo ŝi petegis ke li ne estu egoisma, kaj ke li memoru ke lia fratineto estas malsana, kaj ankaŭ bezonas manĝaĵojn, sed ne utilis. Li furioze kriis kiam ŝi ĉesis ĉerpi, li penis perforte preni de ŝiaj manoj la kuirpoton kaj kuleron, li prenadis pecojn el la telero de sia fratino. Li sciis ke li malsatigas la aliajn du, sed li ne povis malhelpi sin; li eĉ sentis ke li rajtas fari tion. La viglega malsano en lia stomako ŝajnis pravigi lin. Inter la manĝoj, se lia patrino ne gardis, li konstante ŝtelis partojn de la mizera stoketo da manĝaĵoj sur la breto.

Unu tagon oni distribuis ĉokoladporciojn. Estis nenia tia distribuo dum la pasintaj semajnoj aŭ monatoj. Li tute klare memoris tiun valoregan ereton da ĉokolado. Ĝi estis du-unca (Proks. 60 gramoj.) peco (oni ankoraŭ mezuris per uncoj dum tiu epoko) dividenda inter la tri personoj. Estis evidente ke decus dividi ĝin en tri egalajn partojn. Subite, kvazaŭ aŭskultante alian personon, Winston aŭdis sin postuli per laŭta muĝa voĉo ke al li estu donita la tuta peco. Lia patrino ordonis ke li ne estu avida. Sekvis longa, ripetoplena kverelo kiu ĉirkaŭiris sin senfine, kun krioj, ploraĉado, larmoj, avertoj, marĉandado. Lia fratineto, kroĉanta sin al sia patrino per ambaŭ manoj, precize kiel simieto, sidis rigardante lin transŝultre per grandaj, mornaj okuloj. Fine lia patrino derompis tri kvaronojn de la ĉokolado kaj donis tion al Winston, kaj donis la alian kvaronon al lia fratino. La knabineto prenis ĝin kaj rigardis ĝin neentuziasme, eble ne sciante kio ĝi estas. Winston staris rigardante ŝin dum momento. Poste, per subita rapida salto li ekprenis la ĉokoladeron el la mano de sia fratino kaj kuris porden.

“Winston, Winston!” lia patrino kriis al li, “Revenu! Redonu al via fratino ŝian ĉokoladon!”

Li haltis, sed ne revenis. La angoraj okuloj de lia patrino fikse rigardadis lian vizaĝon. Eĉ nun, pensante pri la afero, li ne sciis kio estis tuj okazonta. Lia fratino, konsciante ke io estis ŝtelita for de ŝi, komencis feble krii. Lia patrino ĉirkaŭbrakis la infanon kaj premis ĝian vizaĝon kontraŭ sian bruston. Iel tiu gesto informis lin ke lia fratino mortas. Li turnis sin kaj kuris malsupren laŭ la ŝtuparo, kun la ĉokolado moliĝanta en la mano.

Li neniam revidis sian patrinon. Vorinte la ĉokoladon li iomete hontis pri si kaj restis en la stratoj dum pluraj horoj, ĝis malsato pelis lin hejmen. Kiam li revenis, lia patrino jam estis malaperinta. Tio jam komencis fariĝi normala tiutempe. Nenio mankis en la ĉambro, escepte de liaj patrino kaj fratino. Ili ne estis forprenintaj vestojn, eĉ ne la dikan mantelon de lia patrino. Ankoraŭ nun li ne plencerte scias ke lia patrino mortis. Estas tute eble ke ŝi nur estis sendita al gulago. Kaj rilate al lia fratino, eble oni forprenis ŝin, same kiel Winstonon mem, al unu el la kolonioj por senhejmaj infanoj (oni nomis ilin “Centroj por Reutiligado”) kiuj ekestiĝis rezulte de la intercivitana milito, aŭ eble ŝi estis sendita al la gulago kun lia patrino, aŭ simple lasita ie por ke ŝi mortu.

La sonĝo ankoraŭ estis klarega en lia menso, precipe la ĉirkaŭanta protekta gesto de la brako, kiu ŝajnis ampleksi ĝian tutan signifon. Lia menso turnis sin al alia sonĝo de antaŭ du monatoj. Ekzakte kiel lia patrino sidis sur la blanke kovrita litaĉo, kun la infano kroĉiĝinta al ŝi, same ŝi sidis en la subakviĝinta ŝipo, longe sub li, konstante pli profunde dronante, tamen ankoraŭ suprenrigardante al li tra la malheliĝanta akvo.

Li rakontis al Julia pri la malapero de lia patrino. Sen malfermi siajn okulojn ŝi ruliĝis kaj plikomfortigis sian pozicion.

“Verŝajne vi estis fiaĉuleto dum tiuj tagoj,” ŝi diris malklare. “Ĉiuj infanoj estas fiaĉuletoj.”

“Jes. Sed la vera celo de la rakonto – ”

Per ŝia spirado evidentiĝis ke ŝi denove endormiĝas. Li volonte plu parolus pri sia patrino. Li ne supozis, laŭ sia memoro pri ŝi, ke ŝi estis nekutima virino, ŝi estis nepre ne inteligentulino; tamen ŝi posedis ian noblecon, ian purecon, simple ĉar la normoj kiujn ŝi obeis estis privataj normoj. Ŝi havis proprajn sentojn, kiujn ekstera instanco ne povus ŝanĝi. Neniel ŝi ekpensus ke ago senefika estas tial sensignifa. Kiam oni amas personon, oni amas lin, kaj kiam nenio plia restas donebla, oni tamen donas al li amon. Kiam la lastaj eroj de la ĉokolado estis for, lia patrino tenis la infanon en siaj brakoj. La ago estis senutila, ĝi ŝanĝis nenion, ĝi ne evitigis la morton de la infano nek ŝian propran morton; sed ŝajnis nature al ŝi, agi tiel. La fuĝinta virino en la boato ankaŭ kovris la knabeton per sia brako, kio ne defendis lin pli bone ol paperfolio, kontraŭ la kugloj. La fiega ago de la Partio estis ĝia konvinkigo ke nuraj impulsoj, nuraj sentoj, estas senvaloraj, dum samtempe ĝi forŝtelis ĉian regon je la materia mondo. Kiam oni estis kaptita de la Partio, tute vere ne gravis kion oni sentis aŭ ne sentis, faris aŭ ne faris. Negrave kio okazis, oni malaperas, kaj nek oni nek oniaj agoj estas denove memorataj. Oni estas forprenita tute plene el la historio. Tamen, al la homoj antaŭ nur du generacioj, tio ne ŝajnus gravega, ĉar ili ne strebis ŝanĝi la historion. Ilin regis privata lojaleco kiun ili ne dubis. Kio gravis estis individuaj rilatoj, kaj plene senhelpa gesto, ĉirkaŭpremo, larmo, vorto parolita al mortanto, povus havi propran valoron. La proloj, li subite ekpensis, restas tiaj. Ili ne estas lojalaj al partio aŭ lando aŭ ideo, ili estas lojalaj unu al la alia. La unuan fojon en sia vivo li ne malestimis la prolojn nek imagis ilin senaga forto kiu iam ekvigliĝos kaj revivigos la mondon. La proloj restis homaj. Ili ne malmoliĝis interne. Ili konservas la primitivajn emociojn kiujn li mem devis reakiri per konscia strebado. Kaj pensante tion li ekmemoris, sen klara kialo, ke antaŭ kelkaj semajnoj li vidis detranĉitan manon kuŝantan sur la pavimo kaj li piedbatis ĝin en la defluilon kvazaŭ brasiktigon.

“La proloj estas homoj,” li diris pervoĉe. “Ni ne estas homoj.”

“Kial ne?” diris Julia, kiu revekiĝis.

Li pensis dum kelkaj momentoj. “Ĉu vi iam ekpensis,” li diris, “ke plej bone por ni estus simple marŝi el ĉi tie antaŭ ol estos tro malfrue, kaj neniam denove renkonti unu la alian?”

“Jes, karulo, mi pensis tion, plurfoje. Malgraŭe, mi ne agos tiel.”

“Ni estis bonfortunaj,” li diris, “sed tio ne povos longe daŭri. Vi estas juna. Vi aspektas normala kaj senkulpa. Se vi evitos homojn similajn al mi, vi eble povos vivi ankoraŭ kvindek jarojn.”

“Ne. Mi trapensis ĉion. Kion vi faros, tion mi faros. Kaj ne estu tro senespera. Mi estas relative sukcesa kiam temas pri transvivado.”

“Ni eble kunestos dum ses monatoj pli –  jaro –  ne eblas scii. Fine ni neeviteble apartiĝos. Ĉu vi konscias kiom nekompreneble solecaj ni estos? Kiam ili estos kaptintaj nin, nenion, plentute nenion, unu el ni povos fari por la alia. Se mi konfesos, ili mortpafos vin, kaj se mi rifuzos konfesi, malgraŭ tio ili mortpafos vin. Nenio farita aŭ dirita de mi, aŭ nedirita de mi, prokrastigos vian morton je eĉ kvin minutoj. Neniu el ni eĉ scios ĉu la alia plu vivas, aŭ jam mortis. Sole gravas ke ni ne perfidu unu la alia, kvankam eĉ tio estos tute senefika.”

“Se vi parolas pri konfesado,” ŝi diris, “nepre ni faros tion. Ĉiuj ĉiam konfesas. Ne eblas eviti tion. Ili torturas.”

“Mi ne parolas pri konfeso. Konfeso ne estas perfido. Ne gravas kion oni diras aŭ faras: nur gravas la sentoj. Se ili povus devigi min ne plu ami vin –  tio estus vera perfido.”

Ŝi pripensis tion. “Ili ne povus fari tion,” ŝi fine diris. “Nur tion ili ne kapablas fari. Ili povas devigi ke oni diru ion ajn –  ion ajn –  sed ili ne povas devigi ke oni kredu ĝin. Ili ne povas eniri onin.”

“Ne,” li diris, iomete pli espere, “ne; estas tute vere.Ili ne povas eniri onin. Se oni povas senti ke valoras resti homa, eĉ kiam tio ne povas havi ian ajn rezulton, oni venkis ilin.”

Li pensis pri la teleekrano, kun ĝia neniamdormanta orelo. Ili povas spioni nokte kaj tage, sed se oni restas senpanika, oni povas malgraŭ tio trompi ilin. Malgraŭ sia lertego, ili neniam sukcesis trovi kion alia homo pensas. Eble tio estas malpli vera, kiam oni efektive estas en iliaj manoj. Oni ne scias kio okazas interne de la Ministrejo de la Amo, sed eblas diveni: torturoj, drogoj, delikataj instrumentoj, kiuj registras oniajn nervreagojn, iom-post-ioma malkaŝigo pere de sendormigado kaj soligado kaj senĉesa demandado. Faktoj, certe, ne estas sukcese kaŝeblaj. Ili povas trovi ilin per demandado, ili povas enlumigi ilin per torturado. Sed se onia celo ne estas resti vivanta, sed resti homa, kiel finfine gravas? Ili ne povas ŝanĝi oniajn sentojn: efektive, oni ne povas mem ŝanĝi ilin, eĉ se oni volas. Ili povus enlumigi plej detale ĉion kion oni faris aŭ diris aŭ pensis; sed la interna koro, kies agado estas mistera eĉ por oni mem, restas nevenkebla.

Ili faris la agon, ili finfine faris la agon!

La ĉambro en kiu ili staris estis longa kaj softe lumigata. La teleekrano estis mallaŭtigita ĝis milda murmurado; la riĉa koloro de la malhelblua tapiŝo faris la impreson ke oni tretadas sur veluro. Ĉe ekstremo de la ĉambro, O’Brien sidis ĉe tablo sub verde kovrita lampo, kun amaso da folioj ambaŭflanke de si. Li eĉ ne suprenrigardetis, kiam la servisto gvidis al li Julian kaj Winstonon.

La koro de Winston bategadis tiel forte, ke li dubis ĉu li povos paroli. Ili faris la agon, ili finfine faris la agon; nur tion li povis pensi. Veni ĉi tien, en si mem, estis malsaĝa ago, kaj estis malsaĝege veni kune; kvankam estis vere ke ili venis laŭ malsamaj vojoj, kaj renkontiĝis nur antaŭ la pordo de O’Brien. Sed necesis iom da aŭdaco por eĉ marŝi en tian lokon. Nur maloftege oni vidis la internon de la loĝejoj de la Interna Partio, aŭ eĉ penetris la kvartalon kie ili loĝas. La tuta etoso de la giganta apartamentaro, la riĉo kaj vasto de ĉio, la nekutimaj odoroj de bonaj manĝaĵoj kaj bona tabako, la silentaj kaj nekredeble rapidaj liftoj, kiuj glitis supren kaj malsupren, la blankjakaj servistoj rapidantaj tien kaj reen –  ĉio estis timiga. Kvankam li havis bonan pretekston por veni ĉi tien, lin hantis ĉiupaŝe timo ke nigre uniformita gardisto ekaperos de ĉirkaŭ angulo, postulos liajn identigilojn, kaj ordonos ke li foriru. Tamen la servisto de O’Brien enlasis ilin ambaŭ, tute sen hezito. Li estis negranda nigrehara viro en blanka jako, kun diamantoforma, plene senesprima vizaĝo, kiu povus esti de Ĉino. La koridoro laŭ kiu li kondukis ilin estis moltapiŝita, kun kremkolore tegitaj muroj kaj blankaj paneloj, ĉio estis purega. Ankaŭ tio timigis. Winston ne povis memori iam esti vidinta koridoron kies muroj ne estis malpuraĉaj pro kunkontaktado kun homaj korpoj.

O’Brien tenis paperfolieton inter siaj fingroj kaj laŭaspekte studadis ĝin intense. Lia malmilda vizaĝo, klinita tiel ke oni povis vidi la linion de la nazo, aspektis kaj timiga kaj inteligenta. Dum eble dudek sekundoj li sidis senmove. Post tio li altiris la parolskribilon al si, kaj eldiris mesaĝon per la hibrida ĵargono de la Ministrejoj.

“Punktoj unu komo kvin komo sep aprobitaj plene halto sugeston enhavata ero ses duobleplus ridindan preskaŭ krimpenson nuligu halto malpluagu konstrue antaŭe akiri plusplenajn taksojn maŝinkostajn halto mesaĝfino.”

Li nerapide leviĝis el sia seĝo kaj venis direkte al ili trans la sensonan tapiŝon. Iom el la oficiala etoso ŝajne forfalis de li kun la Novparolaj vortoj, sed lia mieno estis malpli afabla ol kutime, kvazaŭ al li ne plaĉas esti ĝenata. La teroron jam sentatan de Winston subite trapafis ordinara embaraso. Ŝajnis al li ke tute eble li nur faris stultan eraron. Ĉar kian pruvon li havis efektive ke O’Brien estas ia politika kunkonspiranto? Nur ekbrilon de la okuloj, kaj unusolan neklaran komenton. Li eĉ ne povus pardonigi sin per pretendo ke li venis pruntepreni la vortaron, ĉar tiuokaze la ĉeesto de Julia estus maleksplikebla. Dum O’Brien pasis la teleekranon, ekpenso ŝajne trafis lin. Li haltis, turnis sin kaj premis ŝaltilon sur la muro. Aŭdiĝis abrupta klako. La voĉo ekĉesis.

Julia ellasis malgrandan sonon, ian surprizkrieton. Eĉ meze de sia paniko, Winston estis tro surprizita por povi silenti.

“Vi povas malŝalti ĝin!” li diris.

“Jes,” diris O’Brien, “ni povas malŝalti ĝin. Ni havas tiun privilegion.”

Li estis tuj antaŭ ili, nun. Lia solida formo turis super ili, kaj la esprimo sur lia vizaĝo ankoraŭ estis nedeĉifrebla. Li atendadis, iom severe, por ke Winston parolu, sed pri kio? Eĉ nun estis plene koncepteble ke li estas nur multe okupata viro, kiu demandas al si iritite kial oni interrompis lin. Neniu parolis. Post la eksilentiĝo de la teleekrano, la ĉambro ŝajnis morte silenta. La sekundoj pretermarŝadis, enormaj. Malfacile Winston plu fiksadis siajn okulojn sur tiujn de O’Brien. Subite la severa vizaĝo aperigis tion kio povus esti la komnenco de rideto. Per sia karakteriza gesto O’Brien reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo.

“Ĉu mi diru, aŭ ĉu vi?” li diris.

“Mi diros,” respondis Winston tuj. “Tiu aparato vere estas malŝaltita?”

“Jes, ĉio estas malŝaltita. Ni estas solaj.”

“Ni venis ĉi tien ĉar – ”

Li paŭzis, la unuan fojon komprenante la svagecon de liaj propraj motivoj. Ĉar li ne efektive sciis kian helpon anticipi de O’Brien, ne estis facile diri kial li venis ĉi tien. Li plu parolis, konsciante ke tio, kion li diras, neeviteble sonas kaj febla kaj aroganta.

“Ni kredas ke ekzistas ia konspirado, ia sekreta organizo laboranta kontraŭ la Partio, kaj ke vi partoprenas en ĝi. Ni volas membriĝi en ĝi, kaj labori por ĝi. Ni estas malamikoj de la Partio. Ni malkredas la principojn de Angsoco. Ni estas penskrimuloj. Ni ankaŭ estas adultantoj. Mi diras ĉi tion al vi, ĉar ni volas peti vian kompaton. Se vi volas ke ni kulpigu nin per iu alia maniero, ni pretas.”

Li ĉesis, kaj rigardetis trans sian ŝultron, sentante ke la pordo malfermiĝis. Vere, la negranda flavvizaĝa servisto estis enveninta, sen frapi sur la pordon. Winston vidis ke li portas pleton, sur kiu estas karafo kaj glasoj.

“Martino estas el nia grupo,” diris O’Brien senemocie. “Alportu la trinkaĵojn ĉi tien, Martino. Metu ili sur la rondan tablon. Ĉu estas sufiĉe de seĝoj? Do ni sidiĝu, kaj parolu komforte. Altiru seĝon por vi mem, Martino. Ni serioze interparolos. Vi rajtas ĉesi agi kiel servisto, dum la sekvaj dek minutoj.”

La negrandulo sidiĝis tute komforta, tamen ankoraŭ kun servisteca mieno, la mieno de valeto ĝuanta privilegion. Winston rigardis lin el okulangulo. Ekeniris lian menson ke la tuta vivo de tiu viro konsistas el rolado, kaj ke li sentas ke estas danĝere forlasi sian rolpersonecon eĉ dummomente. O’Brien prenis la karafon per ĝia kolo, kaj plenigis la glasojn per malhelruĝa likvo. Tio memorigis iom neklare al Winston ion viditan antaŭ longe sur muro aŭ reklampanelo –  vastan botelon konsistantan el elektraj lampetoj, kiu ŝajnas supreniradi kaj malsupreniradi kaj verŝi sian enhavon en glason. Vidate desupre la likvo aspektis preskaŭ nigra, sed en la karafo ĝi scintilis kiel rubeno. Ĝi havis amar-dolĉan odoron. Li vidis Julian prei sian glason kaj flari ĝin, klare kurioza.

“Oni nomas ĝin vino,” diris O’Brien iomete ridetante. “Sendube vi legis pri ĝi en libroj. Malmulte da ĝi atingas la Eksteran Partion, mi timas.” Lia vizaĝo denove serioziĝis, kaj li levis sian glason: “Mi kredas ke konvenas komenci per tosto. Al nia Gvidanto: al Emmanuel Goldstein.”

Winston iom fervore prenis sian glason. Vino estis io pri kiu li legis kaj revis. Simile al la vitra paperpezilo, aŭ la duone memorataj rimaĵoj de S-ro Charrington, ĝi apartenis al la malaperinta romantika estinteco, la antikva epoko, kiel li emis nomi ĝin en siaj sekretaj pensoj. Ial li ĉiam supozis ke vino havas intense dolĉan guston, similan al tiu de rubusa konfitaĵo, kaj tujan ebriigan efikon. Efektive, kiam li gustumis ĝin, la trinkaĵo estis tre seniluziiga. La vero estis ke post jaroj da ĝinodrinkado, li apenaŭ sentis ĝian guston. Li remetis la malplenigitan glason.

“Ĉu vere ekzistas tiu homo Goldstein?” li diris.

“Jes, li vere ekzistas, kaj li vivas. Mi ne scias kie.”

“Kaj la konspirado –  la organizo? Ĉu ĝi estas reala? Ĝi ne estas simple elpensaĵo de la Penspolico?”

“Ne, ĝi estas reala. Ni nomas ĝin La Frataro. Vi neniam scios multe pli pri la Frataro, ol ke ĝi ekzistas, kaj ke vi apartenas al ĝi. Mi revenos al tiu temo post nelonge.” Li rigardis sian brakhorloĝon. “Estas malsaĝe, eĉ por membroj de la Interna Partio, lasi la teleekranon malŝaltita dum pli ol duonhoro. Vi devus ne esti venintaj kune, kaj vi devos aparte foriri. Vi, kamarado” –  li klinis sian kapon al Julia –  “foriros la unua. Ni disponas proksimume dudek minutojn. Komprenu ke mi devas komenci per certaj demandoj al vi. Ĝenerale, kion vi pretas fari?”

“Ĉion kion ni kapablas,” diris Winston.

O’Brien estis turninta sin iomete en sia seĝo, tiel ke li rigardis rekte al Winston. Li preskaŭ ignoris Julian, ŝajne li antaŭsupozis ke Winston rajtas paroli por ŝi. Dum momento la palpebroj malleviĝis sur liajn okulojn. Li komencis demandadi per nelaŭta, senesprima voĉo, kvazaŭ temus pri rutinaĵo, ia kateĥismo, por kiu li jam sciis la plej multajn respondojn.

“Vi pretas oferi viajn vivojn?”

“Jes.”

“Vi pretas murdi?”

“Jes.”

“Fari sabotadon kiu eble kaŭzos la morton de centoj da senkulpuloj?”

“Jes.”

“Perfidi vian landon al fremdaj potencoj?”

“Jes.”

“Vi pretas trompi, falsi, ĉantaĝi, korupti la mensojn de infanoj, distribuadi manikaŭzajn drogojn, kuraĝigi putinadon, disvastigi venereajn malsanojn –  fari kion ajn por kaŭzi malkuraĝiĝon, kaj malfortigi la potencon de la Partio?”

“Jes.”

“Se ekzemple, iel servus nin ke vi ĵetu sulfuracidon en la vizaĝon de infano –  ĉu vi pretas fari tion?”

“Jes.”

“Vi pretas perdi vian identecon, kaj vivi la ceteron de via vivo kiel kelnero aŭ stivisto?”

“Jes.”

“Vi pretas mortigi vin, se kaj kiam ni ordonos ke vi faru tion?”

“Jes.”

“Vi pretas, vi ambaŭ pretas, apartiĝi kaj neniam revidi unu la alian?”

“Ne!” interrompis Julia.

Ŝajnis al Winston ke pasis longa tempo antaŭ ol li respondis. Dum momento, al li ŝajne eĉ mankis la kapablo paroli. Lia lango funkciis sensone, formante la komencajn silabojn unue de unu vorto, poste de alia, ree kaj ree kaj ree. Ĝis diri ĝin, li ne sciis kiun vorton li diros. “Ne,” li fine diris.

“Estas bone ke vi informis min,” diris O’Brien. “Necesas ke ni sciu ĉion.”

Li turnis sin direkte al Julia, kaj pludiris per voĉo en kiu estis iom pli da esprimo:

“Ĉu vi komprenas ke eĉ se li transvivos, eble li estos malsama? Ni eble devos doni al li novan identon. Lia vizaĝo, lia moviĝado, la formo de liaj manoj, la koloro de lia hararo –  eĉ lia voĉo estus diferenca. Kaj vi mem eble fariĝus alia persono. Niaj kirurgoj kapablas ŝanĝi homojn tiel ke ili ne plu rekoneblas. Kelkfoje necesas. Kelkfoje ni eĉ fortranĉas membron.”

Winston ne povis ne rigardeti flanken al la Mongola vizaĝo de Martino. Neniuj cikatroj estis videblaj. Julia fariĝis pli pala, tiel ke ŝiaj efelidoj videblis, sed ŝi frontis O’Brienon kuraĝe. Ŝi murmuris ion, kio ŝajnis esti jesa.

“Bone. Do tio estas decidita.”

Estis arĝenta cigaredujo sur la tablo. Kun iom senpripensa mieno, O’Brien puŝis ilin direkte al la aliaj, mem prenis cigaredon, poste stariĝis, kaj komencis paŝadi tien kaj reen, kvazaŭ li pli bone pensas kiam starante. Ili estis tre bonaj cigaredoj, tre dikaj, kaj bone pakitaj, kun nefamiliara silkeco en la papero. O’Brien denove rigardis sian brakhorloĝon.

“Plej bone estos ke vi reiru al via Proviantejo, Martino,” li diris. “Mi reŝaltos post kvarono da horo. Atente rigardu la vizaĝojn de ĉi tiuj kamaradoj, antaŭ ol foriri. Vi revidos ilin. Mi mem, eble ne.”

Ekzakte kiel ĉe la antaŭa pordo, la malhelaj okuloj de la negranda viro trarigardis iliajn vizaĝojn. Nenia spuro de amikeco montriĝis en lia maniero. Li parkerigis ilian aspekton, sed li sentis nenian interesiĝon pri ili, aŭ tiel ŝajnis. Winston ekspensis ke sintezita vizaĝo eble ne kapablas ŝanĝi sian mienon. Sen paroli aŭ iel ajn adiaŭi, Martino eliris, fermante la pordon silente post si. O’Brien paŝadis tien kaj reen, kun unu mano en poŝo de sia nigra kombineo, en la alia estis lia cigaredo.

“Komprenu,” li diris, “ke vi ĉiam batalados en mallumo. Vi ĉiam estos en mallumo. Vi ricevos ordonojn, kaj vi obeos ilin sen scii la kialon. Poste mi sendos al vi libron, per kiu vi informiĝos pri la vera naturo de la socio en kiu ni vivas. Leginte la libron, vi estos plenaj membroj de la Frataro. Sed inter la ĝeneralaj celoj por kiuj ni batalas kaj la tujaj taskoj, vi neniam scios ion ajn. Mi povas diri al vi ke la Frataro ekzistas, sed mi ne povas diri al vi ĉu en ĝi estas cent membroj, aŭ dek milionoj. Per via propra scio, vi neniam povos diri ke en ĝi estas eĉ dek du. Vi havos tri aŭ kvar kontaktojn, kiuj anstataŭiĝos post sia malapero. Ĉar ĉi tiu estas via unua kontakto, ĝi daŭros. Kiam vi ricevos ordonojn, ili venos de mi. Se necesos ke ni komuniku kun vi, estos per Martino. Kiam fine vi estos kaptitaj, vi konfesos. Tio estas neevitebla. Sed vi povos konfesi malmultegon, apenaŭ pli ol viajn proprajn agojn. Vi ne povos perfidi pli ol manplenon da malgravuloj. Verŝajne vi eĉ ne perfidos min. Mi mem eble estos jam mortinta, aŭ mi estos jam fariĝinta alia persono, kun alia vizaĝo.”

Li moviĝadis tien kaj reen sur la mola tapiŝo. Malgraŭ la granda amplekso de lia korpo, estis rimarkinda gracio en lia moviĝado. Ĝi montriĝis eĉ en la gesto per kiu li ĵetis manon en sian poŝon, aŭ manipulis cigaredon. Eĉ pli ol forton, lia impreso konigis konfidon kaj komprenon kun nuanco de ironio. Negrave kiom serioza li estis, en li estis neniom de la unupenseco kiu apartenas al fanatikulo. Kiam li parolis pri murdo, sinmortigo, venerea malsano, detranĉitaj membroj, kaj ŝanĝitaj vizaĝoj, estis kun neklara babila kvalito. “Estas neeviteble,” lia voĉo ŝajne diris; “jen kion ni nepre devas fari, senhezite. Sed ĉi tio ne estas tio kion ni farados, kiam la vivo denove estos vivinda.” Ondo da admiro, preskaŭ da adoro, fluis el Winston cele O’Brienon. Dum momento li forgesis la ombran figuron Goldstein. Kiam oni rigardis la potencajn ŝultrojn de O’Brien kaj lian malmolaspektan vizaĝon, tiel malbelan tamen tiel civilizitan, estis neeble kredi ke li estas konkerebla. Ne ekzistis ruzo kiu povus trompi lin, neniu danĝero kiun li ne povus antaŭvidi. Eĉ Julia aspektis impresita. Ŝi lasis sian cigaredon estingiĝi, kaj aŭskultadis intense. O’Brien parolis plu:

“Vi ja aŭdis onidirojn pri la ekzisto de la Frataro. Sendube vi faris bildon por vi mem pri ĝi. Vi imagis, verŝajne, gradegan subteran movadon de konspirantoj, kunvenantaj sekrete en keloj, skribetantaj mesaĝojn sur murojn, rekonantaj unu la alian per kodvortoj aŭ per specialaj mangestoj. Nenio tia ekzistas. La membroj de la Frataro havas tute neniun metodon rekoni unu la alian, kaj estas maleble ke unu membro sciiĝus pri la idento de pli ol kelketo da aliaj. Goldstein mem, se li falus en la manojn de la Penspolico, ne povus doni al ili kompletan liston de membroj, nek ian informon kiu gvidus ilin al plena listo. Tia listo ne ekzistas. La Frataro ne estas nuligebla, ĉar ĝi ne estas organizo, laŭ la kutima senco de tiu vorto. Nenio kunligas ĝin, escepte de nedetruebla ideo. Vi neniam havos ion kapablan subteni vin, escepte de la ideo. Vi ne ricevos kamaradecon, nek kuraĝigon. Kiam vi estos fine kaptitaj, vi ricevos nenian helpon. Ni neniam helpas niajn membrojn. Pleje, kiam estas absolute necese ke iu silentu, ni kelkfoje sukcesas kaŝe meti razklingon en la ĉelon de kaptito. Vi devos kutimiĝi al vivado sen rezultoj kaj sen espero. Vi laboros dum kelka tempo, kaj post tio vi mortos. Nur tiujn rezultojn vi iam vidos. Tute ne ekzistas ebleco ke perceptebla ŝanĝo okazos dum ni vivos. Ni estas la mortuloj. Nia sola vera vivo estos en la estonteco. Ni partoprenos en ĝi kiel manplenoj da polvo kaj eretoj da osto. Sed kiom for estos tiu estonteco, ne eblas scii. Eble mil jaroj. Nuntempe nenio eblas, escepte de iom-post-ioma plivastigo de malfrenezo. Ni ne povas agi grupe. Ni povas disvastigi nian scion nur kiel individuoj al individuoj, generacon post generacio. Fronte al la Penspolico, ne ekzistas alia metodo.”

Li ekĉesis paroli, kaj triafoje rigardis sian brakhorloĝon.

“Preskaŭ venis la momento por via foriro, kamarado,” li diris al Julia. “Atendu. La karafo ankoraŭ estas duone plena.”

Li plenigis la glasojn, kaj levis sian propran glason per ĝia tigo.

“Kian toston ĉifoje?” li diris, ankoraŭ kun sama malklara ironieco.

“Al la konfuziĝo de la Penspolico? Al la morto de Granda Frato? Al la homaro? Al la estonteco?”

“Al la estinteco,” diris Winston.

“La estinteco ja estas pli grava,” konsentis O’Brien tre serioze.

Ili malplenigis siajn glasojn, kaj post momento Julia stariĝis por foriri. O’Brien prenis malgrandan skatolon de la supro de ŝranko, kaj transdonis al ŝi platan blankan tablojdon, kiun li ordonis meti sur la langon. Estas grave, li diris, ne eliri odorante pro vino: la liftoservistoj estas tre perceptemaj. Tuj kiam la pordo fermiĝis post ŝi, li ŝajnis forgesi ŝian ekziston. Li denove paŝis unu-du-foje, kaj ekhaltis.

“Detaloj estas decidendaj,” li diris. “Mi supozas ke vi havas ian kaŝejon?”

Winston klarigis pri la ĉambro super la butiko de S-ro Charrington.

“Tio sufiĉos provizore. Poste ni aranĝos ion alian por vi. Estas grave ofte ŝanĝi onian kaŝejon. Intertempe mi sendos al vi ekempleron de la libro” –  eĉ O’Brien, rimarkis Winston, ŝajnis prononci la vortojn kvazaŭ kursivigitajn –  “la libron de Goldstein, komprenu, tuj kiam eble. Eble pasos pluraj tagoj, antaŭ ol mi povos akiri ekzempleron. Ne multaj ekzistas, kiel vi povas imagi. La Penspolico elspuras kaj detruas ilin, preskaŭ tiel rapide kiel ni produktas ilin. Malmulte gravas. La libro ne estas detruebla. Se la lasta ekzemplero perdiĝus, ni povus reprodukti ĝin preskaŭ laŭvorte. Ĉu vi kunportas tekon al via laboro?” li pludiris.

“Kutime, jes.”

“Kia ĝi estas?”

“Nigra, tre maleleganta. Kun du rimenoj.”

“Nigra, du rimenoj, tre maleleganta –  bone. Unu tagon, relative nelonge post nun –  mi ne povas precizigi la daton –  unu el la mesaĝoj inter viaj laboraĵoj por la mateno enhavos miskompostitan vorton, kaj vi devos peti ripetitan sendon. La sekvan tagon vi iros al via laboro sen via teko. Iam dum la tago, viro tuŝos vian brakon kaj diros ‘Mi kredas ke vi faligis vian tekon’. La teko kiun li donos al vi enhavos ekzempleron de la libro de Goldstein. Vi redonos ĝin ĝis dek kvar tagoj.”

Ili silentis dum momento.

“Restas kelkaj minutoj, antaŭ ol vi devos foriri,” diris O’Brien. “Ni rerenkontiĝos –  se efektive ni rerenkontiĝos – ”

Winston suprenrigardis al li. “En la loko kie ne estas mallumo?” li diris heziteme.

O’Brien kapjesis sen videbla surpriziĝo. “En la loko kie ne estas mallumo,” li diris, kvazaŭ rekonante la aludon. “Kaj intertempe, ĉu vi deziras diri ion, antaŭ ol foriri? Ian mesaĝon? Ian demandon?”

Winston pensis. Ne ŝajnis resti plia demando kiun li volas demandi: des malpli li sentis impulson deklami solensonajn ĝeneralaĵojn. Anstataŭ io rekte ligita al O’Brien aŭ la Frataro, eniris lian menson ia kunmetita bildo pri la senluma litĉambro, kie lia patrino loĝis dum siaj lastaj tagoj, kaj la ĉambreto super la butiko de S-ro Charringon, kaj la vitra paperpezilo, kaj la ŝtala gravuraĵo en sia rozligna kadro. Preskaŭ senelekte li diris:

“Ĉu hazarde vi iam aŭdis malnovan rimaĵon, kies unuaj vortoj estas ‘Oranĝoj, Citronoj, el Klemento sonoras’?”

Denove O’Brien kapjesis. Kun ia solena ĝentileco li kompletigis la strofon:

“Oranĝoj, Citronoj”, el Klemento sonoras,

“Vi ŝuldas pencerojn” el Marteno sonoras,

“Kiam vi pagos?” el Bejlio sonoras,

“Kiam mi riĉos,” sonoras Ŝordiĉo.

“Vi konas la lastan linion!” diris Winston.

“Jes, mi konas la lastan linion. Kaj nun, mi timas, estas la momento por via foriro. Sed atendu. Lasu min doni al vi tablojdon.”

Dum Winston stariĝis, O’Brien etendis manon. Lia forta premo dolorigis la ostojn en la polmo de Winston. Ĉe la pordo Winston retrorigardis, sed ŝajne O’Brien jam formetas lin el sia menso. Li atendas kun mano sur la ŝaltilo de la teleekrano. Preter li, vidis Winston, estas la skribotablo kun sia verde ŝirmita lampo, kaj la parolskribilo, kaj la drataj korboj plenplenaj de folioj. La incidento jam finiĝis. Antaŭ la plupaso de tridek sekundoj, li ekpensis, O’Brien denove faros sian interrompitan kaj gravan laboron por la Partio.

Winston estis gelatena pro laco. Gelatena, jen la ĝusta vorto. Ĝi spontane eniris lian kapon. Lia korpo ŝajnis havi ne nur la feblecon de gelatenaĵo, sed ankaŭ ĝian preskaŭtravideblan kvaliton. Li sentis ke se li supren tenus manon, li povus vidi la lumon tra ĝi. La tutaj sango kaj limfo estis elfluigitaj el li de enorma orgio da laborado, tiel ke restis nur febla strukturo de nervoj, ostoj, kaj haŭto. Ĉiuj sentoj ŝajnis pligrandigitaj. Lia kombineo frotis liajn ŝultrojn, la pavimo tiklis liajn piedojn, eĉ malfermado kaj fermado de mano estis tasko kiu krakigis liajn artikojn.

Li laboris pli ol naŭdek horojn en kvin tagoj. Same ĉiu alia en la Ministrejo. Nun ĉio estis farita, kaj li vere havis nenion plian farendan, tute nenian Partilaboron, ĝis la mateno morgaŭ. Li povos elspezi ses horojn en la kaŝejo, kaj naŭ horojn pli en sia propra lito. Nerapide, en milda posttagmeza sunbrilo, li marŝis laŭ maleleganta strato, direkte al la butiko de S-ro Charrington, atente observante por vidi patrolojn, sed kontraŭracie konvinkite ke ne estas danĝero ke iu malhelpos lin. La peza teko kiun li portas frapis lian genuon je ĉiu paŝo, sendante piketan senton tra la haŭton de lia kruro. En ĝi estis la libro, kiun li posedis jam de ses tagoj kaj tamen ankoraŭ ne malfermis, eĉ ne rigardis.

La sesan tagon de la Semajno da Malamo, post la paradoj, la prelegoj, la kriado, la kantado, la standardoj, la afiŝoj, la vaksfiguroj, la muĝado de tamburoj kaj la kriĉado de trumpetoj, la pezega marŝsono de piedoj, la grincado de la rulbendoj de la tankoj, la bruego de amasigitaj aviadiloj, la sonegado de pafiloj –  post ses tagoj da tio, kiam la granda orgasmo proksimiĝis al sia klimakso, kaj la ĝenerala malamo kontraŭ Eŭrazio bolegis ĝis tia deliro, ke se la homamaso povus atingi la 2000 Eŭraziajn militkrimulojn kiuj estos publike pendumitaj dum la lasta tago de la festo, ili senmanke disŝirus ilin –  je precize tiu momento, estis anoncite ke efektive Oceanio ne militas kontraŭ Eŭrazio. Oceanio militas kontraŭ Orientazio. Eŭrazio estas aliancano.

Kompreneble mankis ĉia agnosko ke ŝanĝo okazis. Nur dissciiĝis, ekstremsubite kaj ĉie samtempe, ke Orientazio estas la malamiko, ne Eŭrazio. Winston estis partoprenanta en demonstracio, en iu el la centraj placoj de Londono, dum la momento kiam tio okazis. Estis nokte, kaj la blankaj vizaĝoj kaj la skarlataj standardoj estis sensacie lumigataj. La placo estis plenplenega de plurmil homoj, inkluzive de grupo da ĉirkaŭ mil lernejinfanoj vestitaj per la uniformo de la Spionoj.

Sur sklarlate drapirita podio oratoro de la Interna Partio, negranda nedika viro kun neproporcie longaj brakoj kaj granda kalva kranio, super kiu kelkaj maldikaj haroj rampetis, paroladegis al la homamaso. Malgranda Rumpelstilcskina (Rumpelstilckino estis fifea malgranda virrolanto, tre malbela, en fabelo porinfana. –  Trad.) figuro, tordite de malamego, li tenegis la kolon de la mikrofono per unu mano dum la alia, enorma ĉe la finaĵo de osteca brako, minace ungadis la aeron super lia kapo. Lia voĉo, al kiu la plilaŭtigiloj donis metalan sonon, kriegis senfinan katalogon da fiagoj, masakroj, elpeloj, amasŝteladoj, seksperfortadoj, torturado je kaptitoj, bombado je civitanoj, mensogoplena propagandado, maljustaj agresoj, rompitaj traktatoj. Estis preskaŭ neeble aŭskulti lin sen unue konvinkiĝi kaj poste furioziĝi. Je intervaloj de kelkaj momento,j la furiozo de la homamaso bolegis, kaj la voĉo de la preleganto dronis sub sovaĝa bruteca muĝado, kiu leviĝis neregeble el miloj da gorĝoj. La plejplej sovaĝaj krioj venis de la lernejinfanoj. La prelego jam daŭris eble dudek minutojn, kiam mesaĝisto rapidis sur la podion kaj paperfolieto estis puŝita en la manon de la preleganto. Li malrulis kaj legis ĝin, sen paŭzi dum sia parolado. Nenio ŝanĝiĝis en lia voĉo aŭ lia mieno, nek en la enhavo de tio kion li diris, sed subite la nomoj estis aliaj. Sen parolitaj vortoj, ondo da kompreno trafluis la homamason. Oceanio militas kontraŭ Orientazio! La sekvan minuton estiĝis giganta malkvieto. La standardoj kaj afiŝoj per kiuj la placo estis ornamita ĉiuj eraris! Plena duono da ili surhavis malĝustajn vizaĝojn! La agentoj de Goldstein estis agintaj! Okazis tumultoplena interludo dum afiŝoj estis forŝirataj elsur la muroj, standardoj estis disŝirataj kaj subpiede surtretataj. La Spionoj nekredeble vigle agis, rampante trans la tegmentojn kaj detranĉante la rubandojn kiuj flirtadis de la kamentuboj. Sed post du aŭ tri minutoj, la kaoso jam estis finiĝinta. La oratoro, ankoraŭ tenegante la kolon de la mikrofono, kun siaj ŝultroj antaŭen klinitaj, kun sia libera mano unganta la aeron, senpaŭze estis daŭriganta sian paroladon. Post unu plia minuto, la sovaĝaj furiozegaj krioj denove flagradis el la homamaso. La Malamo daŭris ekzakte kiel antaŭe, estis ŝanĝiĝinta nur la celo.

Kio impresis Winstonon, kiam li rekonsideradis, estis ke la parolanto transiris de unu vidpunkto al la alia efektive en la mezo de frazo, ne nur sen paŭzo, sed eĉ sen interrompi la sintakson. Sed dum la momento mem, lin okupis aliaj aferoj. Dum la momento da senordo, dum la afiŝoj estis deŝirataj, viro kies vizaĝon li ne vidis frapetis lian ŝultron kaj diris, “Pardonu, mi kredas ke vi faligis vian tekon.” Li prenis la tekon senatente, sen paroli. Li sciis ke pasos tagoj ĝis li havos oportunon rigardi ĝian enhavon. Tuj kiam la demonstrato estis finita, li iris rekte al la Ministrejo de la Vero, kvankam jam estis preskaŭ la dudektria horo. La tuta stabo de la Ministrejo same agis. La ordonoj jam fluantaj el la teleekrano, revokante ilin al iliaj postenoj, estis apenaŭ necesaj.

Oceanio militas kontraŭ Orientazio: Oceanio de ĉiam militas kontraŭ Orientazio. Granda parto de la politika literaturo de kvin jaroj nun estas plene malaktuala. Ĉiaj raportoj kaj registraĵoj, ĵurnaloj, libroj, pamfletoj, filmoj, filmsonbendoj, fotoj –  ĉiuj estas fulmrapide korektendaj. Kvankam ordono neniam estis iam diskonigita, oni sciis ke la ĉefoj de la Departemento intencas ke post unu semajno ne plu ekzistu ie ajn ia ajn mencio pri la milito kontraŭ Eŭrazio; nek pri la alianco kun Orientazio. La laboro estis enorma, despli ĉar la necesaj procedoj ne estis nomeblaj per siaj veraj nomoj. Ĉiuj en la Departemento de Registroj laboris dek ok horojn en la dudek kvar, kun du trihoraj periodetoj da dormo. Matracoj estis alportitaj el la keloj kaj sternitaj en ĉiuj koridoroj: manĝoj konsistis el sandviĉoj kaj Kafo por la Venko, distribuate sur radtabloj de servistoj el la kantino. Ĉiufoje kiam Winston paŭzis por unu el siaj dormoperiodetoj, li penis lasi sian labortablon malplena de laboraĵoj; kaj ĉiufoje kiam li rerampis dormemokule kaj doloroplene, li trovis ke nova pluvaĵo da papercilindroj kovris lian tablon kvazaŭ neĝdrivaĵo, duone kovrante la parolskribilon kaj superfluante sur la plankon –  tiel ke la unua tasko ĉiam estis stakigi ilin en sufiĉe ordan stakon, por lasi al li spacon por laboro. Kio estis plej malbona estis ke la laboro estis neniel mekanika. Ofte sufiĉis nur anstataŭigi unu nomon per alia, sed ĉia detala raporto pri eventoj postulis zorgon kaj imagemon. Eĉ la geografia scio necesa por transmeti la militon el unu parto de la mondo al alia estis tre granda.

Jam la trian tagon, liaj okuloj doloradis netolereble, kaj liaj okulvitroj bezonis esti viŝataj je nur kelkminutaj intervaloj. Estis kvazaŭ oni baraktas kontraŭ ia premega fizika tasko, io kion oni rajtas rifuzi, kaj kion oni tamen neŭroze fervoras plenumi. Dum la malmultaj momentoj kiam li havis sufiĉan tempon por memori, lin tute ne ĝenis ke ĉiu vorto murmurata de li en la parolskribilon, ĉiu streko de lia inkkrajono, estas konscia mensogaĵo. Li fervoris tiom, kiom ĉiu alia en la Departemento, ke la falsado estu perfekta. La matenon de la sesa tago la alfluo de cilindroj malrapidiĝis. Dum eĉ duona horo nenio venis el la tubo; sekvis unu plia cilindro; sekvis nenio. Ĉie, proksimume samtempe, la laboro fariĝadis malpli urĝa. Profunda kaj kvazaŭ sekreta suspiro trairis la Departementon. Grandioza ago, kiu devos esti neniam menciita, estis plenumita. Nun estis maleble ke iu ajn homo povus pruvi per dokumentaĵo ke iam okazis milito kontraŭ Eŭrazio. Je la dekducenta horo estis senanticipe anoncite ke ĉiuj laboristoj en la Ministrejo estas liberaj ĝis la mateno morgaŭ. Winston, ankoraŭ portante la tekon en kiu estis la libro, kiu estis restinta inter liaj piedoj dum li laboris kaj sub lia korpo dum li dormis, hejmeniris, razis sin, kaj preskaŭ ekdormis en sia bano, kvankam la akvo estis apenaŭ varmeta. Kun ia volupta krakado en la artikoj, li grimpis la ŝtuparon super la butiko de S-ro Charrington. Li estis laca, sed li ne dormis pli. Li malfermis la fenestron, flamigis la malpuran oleforneton, kaj surmetis kaldroneton da akvo por kafo. Julia venos baldaŭ: intertempe estas la libro. Li sidiĝis en la malfirma fotelo kaj malligis la rimenojn de la teko.

Peza nigra volumo, diletante bindita, sen nomo kaj sen titolo sur la kovrilo. La presliteroj ankaŭ aspektis iomete neregulaj. La randoj de la paĝoj estis ĉifitaj kaj fragmentiĝis facile, kvazaŭ la libro jam trairis multajn manojn. La teksto sur la titolpaĝo legiĝis:

LA TEORIO KAJ PRAKTIKADO DE

OLIGARTKIA KOLEKTIVISMO

de

Emmanuel Goldstein

Winston komencis legi:

Ĉapitro I

Senscio estas forto

Tra la tuta registrita tempo, kaj verŝajne de la fino de la Neolitika Epoko, ekzistas tri specoj de homoj en la mondo: la Altaj, la Mezaj, kaj la Malaltaj. Ili estas subdividitaj multmaniere, ili havis sennombran kvanton da nomoj, kaj iliaj relativaj ampleksoj, kiel ankaŭ iliaj interrilatoj, varias de epoko al epoko: sed la esenca strukturo de la socio neniam ŝanĝiĝis. Eĉ post enormaj kaosoj kaj ŝajne neinversigeblaj ŝanĝoj, unu sola strukturo ĉiam reviviĝis, same kiel giroskopo ĉiam revenas al ekvilibro, negrave kiom foren ĝi estas puŝita laŭ unu aŭ alia direkto.

La celoj de ĉi tiuj grupoj estas plene nekunagordigeblaj.

Winston ĉesis legadi, ĉefe por aprezi la fakton ke li ja legis, komforte kaj sekure. Li estis sola: neniu teleekrano, neniu orelo ĉe la ŝlosiltruo, neniu nervoza impulso transrigardeti sian ŝultron aŭ kovri la paĝon per sia mano. La dolĉa somera aero ludis ĉe lia vango. El ie tre for alflosis apenaŭ aŭdebla kriado de infanoj: en la ĉambro mem estis neniu sono escepte de la insekta voĉo de la horloĝo. Li komfortigis sin en la profundo de la fotelo kaj apogis siajn piedojn sur la fendro. Estis paradize, estis eterne. Subite, kiel oni kelkfoje faras pri libro pri kiu oni scias ke oni finfine legos kaj relegos ĉiun vorton, li malfermis ĝin ĉe alia paĝo kaj trovis sin ĉe Ĉapitro III. Li plu legis:

Ĉapitro III

Milito estas paco

La dispartigo de la mondo en tri grandajn superŝtatojn estis evento kiu povis esti kaj efektive ja estis antaŭvidita antaŭ la mezo de la dudeka jarcento. Pro la ensorbiĝo de Eŭrope fare de Rusio kaj de la Brita Imperio fare de Usono, du el la tri ekzistantaj potencoj, Eŭrazio kaj Oceanio, jam en la praktiko ekzistis. La tria, Orientazio, aperis kiel sendependa unuaĵo nur post plia jardeko da konfuzita batalado. La limoj inter la tri superŝtatoj estas kelkloke arbitraj, kaj en aliaj lokoj ili fluktuas laŭ la militeventoj, sed ĝenerale ili sekvas geografiajn liniojn. Eŭrazio konsistas el la tuta norda parto de la Eŭropa kaj Azia tereno, de Portugalio al la Markolo Beringa. Oceanio konsistas el la Amerikoj, la Atlantikaj insuloj inkluzive de la Britaj Insuloj, Aŭstralazio, kaj la suda parto de Afriko. Orientazio, malpli granda ol la aliaj kaj kun malpli difinita okcidenta limo, konsistas el Ĉinio kaj la landoj sude de tiu, la Japanaj insuloj kaj granda sed fluktuanta parto de Manĉurio, Mongolio, kaj Tibeto.

Kombinite unuforme aŭ alie, tiuj tri superŝtatoj estas por ĉiam militantaj inter si, kaj tiel estas jam de dudek kvin jaroj. La militado, tamen, ne plu estas la senespera, nuliga baraktado kia ĝi estis en la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento. Ĝi estas militado kun limigitaj celoj inter batalantoj kiuj ne kapablas detrui unu la alian, havas nenian materian kaŭzon por sia batalado, kaj ne estas dividitaj per vere ideologia diferenco. Tio ne signifas ke aŭ la milita konduto, aŭ la reganta vidpunkto pri ĝi, fariĝis malpli sangonsoifa aŭ pli ĝentila. Male, milithisterio estas senĉesa kaj universala en ĉiuj landoj, kaj tiaj agoj kiaj seksperfortado, amasŝtelado, mortigado de infanoj, sklavigo de tutaj popoloj, kaj venĝagado kontraŭ kaptitoj, konsistanta eĉ el boligado kaj enterigado dum ili vivas, estas opiniataj normalaj, kaj, kiam ilin faras onia propra lando kaj ne la malamiko, laŭdindaj. Sed fizike la militado ampleksas tre malgrandajn nombrojn da homoj, plejparte multtrejnitajn specialistojn, kaj estigas relative malmulte da viktimoj. La batalado, kiam ĝi ja estiĝas, okazas ĉe la svagaj landlimoj kies pozicion povas nur malklare diveni la averaĝa homo, aŭ ĉirkaŭ la Flosantaj Fortikaĵoj kiuj gardas strategie gravajn lokojn sur la marvojoj. En la centroj de la civilizacio la milito signifas nenion pli ol senĉesan malmulton de konsumeblaj varoj, kaj sporadan kraŝon de raketbombo kiu pleje kaŭzas kelkdek mortojn. Efektive la militado ŝanĝis sian karakteron. Pli precize, la kialoj pro kiuj oni faras militadon ŝanĝis sian ordon de graveco. Motivoj kiuj jam ekzistis iomete en la grandaj militoj de la frua dudeka jarcento nun fariĝis ĉefaj kaj estas konscie rekonataj kaj plenumataj.

Por kompreni la naturon de la aktuala milito –  ĉar malgraŭ la regrupiĝado kiu okazas je kelkjaraj intervaloj, ĉiam temas pri unusama milito –  oni devas unue kompreni ke ĝi malpovas fariĝi finita. Neniu el la tri superŝtatoj povus esti definitive konkerita eĉ de kombinaĵo de la aliaj du. Ili estas tro egale fortaj, kaj iliaj naturaj defendaĵoj estas tro fortikaj. Eŭrazion protektas ĝiaj vastaj terspacoj. Oceanion la larĝo de la Atlantiko kaj la Pacifiko. Orientazion la fekundo kaj laboremo de ĝiaj loĝantoj. Due, ne plu ekzistas, materie, io pribatalinda. Post la establiĝo de memsufiĉaj ekonomioj, en kiuj la produktado kaj la konsumado kongruas unu kun la alia, la penado akiri merkatojn, kio estis ĉefcelo de antaŭaj militoj, finiĝis; kaj la konkuro por akiri bazajn materialojn ne plu estas afero de vivo kaj morto. Ĉiuokaze, ĉiu el la tri superŝtatoj estas tiel vasta, ke ĝi povas akiri preskaŭ ĉiujn bezonatajn materialojn inter siaj propraj landlimoj. Rilate al militado pro rekte ekonomia celo: temas pri milito por laborantaro. Inter la landlimoj de la superŝtatoj, kaj ne daŭre posedata de iu el ili, kuŝas proksimuma kvarlateraĵo kun anguloj ĉe Tanĝero, Brazavilo, Darvino, kaj Hongkong. En ĝi estas proks. kvinono de la loĝantaro de la mondo. Por posedi tiujn dense loĝatajn regionojn, kaj la nordan glaciaron, la tri potencoj konstante baraktadas. Praktike, neniu potenco sola iam regas la tutan pridisputatan regionon. Partoj de ĝi konstante iras el unu paro da manoj en alian, kaj oportunoj ekkapti tiun aŭ alian fragmenton per subita perfidago diktas la senfinajn ŝanĝiĝojn de aliancoj.

Ĉiuj pridisputataj teritorioj enhavas valorajn mineralojn, kaj kelkaj el ili disponigas gravaj vegetaĵajn produktojn; ekz. kaŭĉukon, kiun en pli malvarmaj klimatoj necesas sintezi per relative multekostaj metodoj. Sed plejgrave, ili enhavas senfundan rezervon da malmulte kosta laborantaro. Tiu potenco kiu regas ekvatoran Afrikon, aŭ la landojn de la Mezoriento, aŭ Sudhindion, aŭ la Indonezian Insularon, disponas ankaŭ pri la korpoj de dudekoj aŭ centoj da milionoj da malmultepagataj kaj fortelaborantaj servutuloj. La loĝantoj de tiuj regionoj, pli-malpli malkaŝe sklavigitaj, daŭre transiras de unu konkerinto al alia konikerinto, kaj estas eluzataj kvazaŭ tiom da karbo aŭ petrolo en la konkuro produkti pli da armiloj, por kapti pli da teritorio, por regi pli da laborantoj, por produkti pli da armiloj, por kapti pli da teritorio, por regi pli da laborantoj ktp. senfine. Oni notu ke la batalado neniam moviĝas preter la limojn de la pridisputataj regionoj. La landlimoj de Eŭrazio fluas tien kaj reen inter la baseno de Kongo kaj la norda bordo de Mediteraneo; la insulojn de Hinda Oceano konstante kaptas kaj rekaptas Oceanio aŭ Orientazio; en Mongolio la dividlinio inter Eŭrazio kaj Orientazio estas neniam stabila; ĉirkaŭ la Poluso ĉiuj tri potencoj pretendas enormajn teritoriojn kiuj efektive estas plejparte neloĝataj kaj neesploritaj: sed la ekvilibro de potenco ĉiam restas proksimume senŝancela, kaj la teritorio kiu konsistas la ĉefteron de ĉiu superŝtato ĉiam restas neminacita. Krome, la laboro de la ekspluataj popoloj ĉirkaŭ la Ekvatoro ne estas vere necesa por la ekonomio de la mondo. Ili aldonas neniom al la riĉo de la mondo, ĉar ĉio kion ili produktas estas uzata por militaj celoj, kaj la celo de militado estas ĉiam esti pli bone preparita por fari novan militon. Per sia laborado la sklavaj popoloj permesas ke la tempoj de senĉesa militado rapidiĝu. Sed se ili ne ekzistus, la strukturo de la monda socio, kaj la procedoj per kiuj ĝi konservas sin, ne estus esence malsama.

La ĉefa celo de la moderna militado (konforme al la principoj de duoblapenso, tiun celon samtempe agnoskas kaj malagnoskas la direktantaj cerboj de la Interna Partio) estas eluzi la produktaĵojn de la maŝino sen plialtigi la ĝeneralan vivnivelon. Ekde la fino de la deknaŭa jarcento, ekzistas latenta problemo en la industriigita socio, pri kion fari per la surpluso da konsumvaroj. Nuntempe, kiam malmultaj homoj eĉ havas sufiĉon por manĝi, tiu problemo evidente ne urĝas, kaj povas esti ke ĝi ne fariĝus urĝa, eĉ se neniuj artefaritaj procedoj de detruado efikadis. La hodiaŭa mondo estas nuda malsata ĉifita loko kompare kun la mondo ekzistinta antaŭ 1914; des pli se komparate kun la imagata futuro kiun antaŭvidis la popolo de tiu periodo. En la frua dudeka jarcento, la antaŭvido al estonta socio nekredeble riĉa, ripozoplena, orda, kaj multefika –  scintilanta kontraŭsepsa mondo el vitro kaj ŝtalo kaj neĝe blanka betono –  estis parto de la konscio de preskaŭ ĉiu malanalfabetulo. La scienco kaj la teknologio evoluadis nekredeble rapide, kaj ŝajnis nature supozi ke ili por ĉiam evoluados. Tio ne okazis, parte pro la malriĉigo kaŭzita de longa serio da militoj kaj revolucioj, parte ĉar la scienca kaj teknologia progreso dependas de empiria pensado, kiu ne povas transvivi en plene organizita socio. Vidate kiel unuaĵo, la mondo estas pli primitiva hodiaŭ ol antaŭ kvindek jaroj. Certaj subevoluintaj regionoj ja progresis, kaj diversaj instrumentoj, ĉiam iel konektitaj kun militado kaj polica spionado, estiĝis, sed eksperimentado kaj inventado plejparte ĉesis, kaj la ruinaĵoj kaŭzitaj de la atoma milito en la milnaŭcentkvindekoj estas neniam plene riparitaj. Tamen la danĝeroj kiuj ekzistas nature en la maŝino ankoraŭ restas. De la momento kiam la maŝino unue aperis, fariĝis klare al ĉiuj pensemuloj ke la bezono je homa laboregado, kaj tial grandkvante la bezono je malegaleco de homoj, malaperis. Se oni utiligus la maŝinon intence por tiu celo, la malsato, la trolaboregado, la malpuro, la analfabeteco, kaj la malsanaro povus nuliĝi dum la paso de nur kelkaj generacioj. Kaj efektive, sen utiliĝi por ia celo tia, sed kvazaŭ aŭtomate –  per la produktado de riĉo kiu kelkfoje neeviteble distribuiĝis –  la maŝino ja multe altigis la vivnivelon de la averaĝa homo dum proksimume kvindekjara periodo je la fino de la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcentoj.

Sed ankaŭ estis klare ke ĝenerala pligrandiĝo de la riĉo minacas okazigi la detruon –  efektive, kelksence mem estas la detruo –  de la hierarkia socio. En mondo en kiu ĉiuj laboras nelongajn horperiodojn, havas sufiĉe por manĝi, loĝas en domo kie estas banĉambro kaj fridujo, kaj posedas aŭtomobilon aŭ eĉ aviadilon, la plej videbla kaj eble eĉ plej grava formo de malegaleco jam estus malaperinta. Jam fariĝinte ĝenerala, la riĉo ne distingus. Estis eble, sendube, imagi socion en kiu la riĉo, kio signifas personajn posedaĵojn kaj lukson, estus egale distribuita, dum la regpovo restus en la manoj de malgranda privilegia kasto. Sed en la praktiko tia socio ne restus longe stabila. Ĉar se la liberan tempon kaj la sekurecon ĝuus ĉiuj homoj egale, la granda amaso da homoj kiuj normale estas stultigitaj de malriĉo fariĝus malanalfabeta kaj komencus pensi por si mem; kaj farinte tion, ili pli-malpli frue konsciiĝus ke la privilegia minoritato ne plu havas funkcion, kaj ili forbalaus ĝin. Por ekzisti longatempe, hierarkia socio eblus nur surbaze de malriĉo kaj senscio. Reiri al la agrikultura pasinteco, kiel revis kelkaj pensuloj ĉirkaŭ la komenco de la dudeka jarcento, ne estis praktika solvo. Ĝi konfliktis kun la tendenco celanta mekanizadon, kiu jam fariĝis preskaŭ insinkta tra preskaŭ la tuta mondo; kaj krome, ĉiu lando kiu restus industrie malavangarda estus milite senhelpa kaj neeviteble estus dominata, rekte aŭ nerekte, de siaj pli progresintaj rivaloj.

Nek estis kontentiga solvo, ke oni daŭrigadus la malriĉecon de la homamasoj per limigo de la produktado de varoj. Tio okazis grandparte dum la fina fazo de la kapitalismo, proksimume inter 1920 kaj 1940. Oni permesis ke la ekonomio de multaj landoj stagniĝu, multaj agroj ne plu estis kultivataj, oni ne pliigis la kvanton da kapital-ekipaĵoj, oni malebligis la laboradon de grandaj amasoj de la popolo kaj ebligis duonvivadon por ili per Ŝtata filantropio. Sed ankaŭ tio sekvigis malforton militistan, kaj ĉar la mankoj kiujn ĝi devigis estis evidente nenecesaj, ĝi neevitebligis opozicion. La problemo estis: kiel daŭrigi la ruliĝadon de la radoj de la industrio sen pligrandi la realan riĉon de la mondo. Varoj estas produktendaj, sed necesas ke ili ne estu distribuataj. Kaj en la praktiko la sola metodo efektivigi tion estis per senĉesa militado.

La esenco de militado estas detruado, ne nepre la detruado de homoj, sed de la produktoj de la homa laborado. La militado estas metodo disfrakasi, aŭ vaporigi en la stratosferon, aŭ subakvigi en la profundon de la maro, materialojn kiuj alie estus utiligeblaj por tro komfortigi la homamasojn, kaj sekve, dum la paso de la tempo, trointeligentigi ilin. Eĉ kiam la militiloj ne estas efektive detruataj, ilia fabrikiĝo restas oportuna metodo uzadi laboradon sen produkti ion konsumeblan. Flosanta Fortikaĵo, ekzemple, necesigis laboron kiu povus konstrui plurcent kargoŝipojn. Finfine ĝi estas detruita ĉar eksmoda, sen iam venigi al iu ajn materialan valoron, kaj per pli da enorma laborado nova Flosanta Fortikaĵo estas konstruata. Principe, la subteno de la militado estas ĉiam planita tiel ke ĝi konsumas ĉiun ekscesaĵon kiu povus ekzisti post la plenumiĝo de la plej elementaj bezonoj de la loĝantaro. En la praktiko oni ĉiam nesufiĉe antaŭtaksas la bezonojn de la popolo, kaj rezulte estas konstanta nesufiĉo de la vivnecesaĵoj, sed oni opinias tion avantaĝo. Oni intence planas ke eĉ la favorataj grupoj restu proksime al mankhavo, ĉar ĝenerala mankostato pligrandigas la gravecon de malgrandaj privilegioj kaj tiel pligrandigas la distingojn inter la grupoj. Laŭ la normoj de la frua dudeka jarcento, eĉ membro de la Interna Partio vivas preskaŭ mankhavan, laboroplenan specon de vivo. Tamen, la malmultaj luksaĵoj kiujn li ja ricevas: lia granda bone meblita aprtamento, la pli fajna karaktero de liaj vestaĵoj, la pli bona kvalito de liaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj tabako, liaj du aŭ tri servistoj, lia privata aŭtomobilo aŭ helikoptero –  metas lin en alian mondon ol tiu de membro de la Ekstera Partio, kaj la membroj de la Ekstera Partio havas similan avantaĝon kompare kun la subpremataj amasoj kiujn ni nomas “la proloj”. La etoso de la socio estas tiu de sieĝata civito, kie posedi pecon da ĉevalviandaĵo distingas inter riĉo kaj malriĉo. Kaj samtempe, la konscio ke oni militadas, kaj tial ekzistas danĝero, ŝajnigas ke transdoni la tutan potencon al malgranda kasto estas natura, neevitebla kondiĉo por transvivi.

Kiel oni vidas, la militado efektivigas la necesan detruadon, sed efektivigas ĝin laŭ psikologie akceptebla maniero. Principe, estus tute simple malŝpari la superfluan laboron de la mondo per la konstruado de temploj kaj piramidoj, per fosado de truoj kaj ilia replenigado, aŭ eĉ per produktado de vastaj kvantoj da varoj kaj poste ilia bruligado. Sed tio provizus nur la ekonomian kaj ne la emocian bazon por hierarkia socio. Kio gravas ĉirilate ne estas la sentoj de la homamasoj, kies vidpunkto estas malgrava, kondiĉe ke ili plu regule laboradas, sed la sentoj de la Partio mem. Eĉ la plej humila Partiano devas esti kompetenta, laborema, eĉ (mallarĝe) inteligenta, sed ankaŭ necesas ke li estu kredema kaj senscia fanatikulo kies ĉefaj humoroj estas timo, malamo, adorado, kaj orgieca triumfo. Alivorte, necesas ke li havu menson konvenan por stato de militado. Ne gravas ĉu la militado efektive okazas, kaj, ĉar neniu definitiva venko eblas, ne gravas ĉu la militado progresas bone aŭ malbone. Necesas nur ke ekzistu stato de militado. La dispartigo de la inteligento, kiun la Partio postulas de siaj membroj, kaj kiu estas pli facile efektivigata en milita medio, estas nun preskaŭ universala, sed ju pli alten en la hierarkio oni iras, des pli intensa ĝi fariĝas. Ĝuste en la Interna Partio la milithisterio kaj malamo je la malamiko estas plej fortaj. Kiel administraciisto, ofte necesas ke membro de la Interna Partio sciu ke tiu aŭ alia ero da militinformo estas malvera, kaj li ofte konscias ke la tuta milito estas falsa kaj aŭ ne okazas, aŭ efektiviĝas por celoj tute malaj al la deklaritaj celoj: sed tia scio estas facile neŭtraligata per la tekniko de duoblapenso. Intertempe, neniu membro de la Interna Partio lasas ŝanceliĝi eĉ dum momento sian mistikan kredon ke la milito vere estas reala, kaj ke ĝi nepre finiĝos per venko, kun Oceanio sendispute rekonata kiel la mastro de la tuta mondo.

Ĉiuj membroj de la Interna Partio dogmeme kredas tiun estontan venkon. Ĝi estos efektivigebla aŭ per iom-post-ioma akirado de pli kaj pli da teritorio, tiel ke la potenco fariĝas plejsupera, aŭ per la eltrovo de ia nova kaj nekontraŭebla armilo. La serĉado je novaj armiloj daŭras senĉese, kaj estas unu el la tre malmultaj restantaj agadoj en kiuj la inventema aŭ imagema menso povas trovi lokon. En Oceanio nuntempe, la Scienco, laŭ la malnova signifo, preskaŭ ĉesis ekzisti. En la Novparolo ne ekzistas vorto por “Scienco”. La empiria pensmetodo, sur kiu la tuta scienca sukceso de la pasinteco estis bazita, estas kontraŭa al la plej fundamentaj principoj de Engsoco. Kaj eĉ la teknologia progreso okazas nur kiam ĝiaj produktoj estas iel utilaj por malpliigi la liberecon de la homoj. Rilate al ĉiuj utilaj artoj, la mondo aŭ stagnas aŭ malprogresas. La kampoj estas kultivataj per ĉevaltirataj plugiloj, dum la librojn verkas maŝinoj. Sed rilate al absolute gravaj aferoj –  tio estas, en la praktiko, la militado kaj policspionado –  la empiria vidpunkto estas ankoraŭ kuraĝigata, aŭ almenaŭ tolerata. La du celoj de la Partio estas konkeri la tutan surfacon de la tero kaj estingi unufoje por ĉiam la eblon sendepende pensi. Tial ekzistas du grandaj problemoj kiujn la Partio strebas solvi. Unu estis trovi, kontraŭ lia volo, kion pensas alia homo; kaj la alia estas kiel mortigi plurcent milionojn da homoj dum nur kelkaj sekundoj sen ke ili estus antaŭe avertitaj. Se scienca reserĉado plu ekzistas, jen ĝia temo. La aktuala sciencisto estas aŭ mikso de psikologo kaj inkvizitoro, kiu studas plej reale ĝisfunde la signifojn de vizaĝmienoj, gestoj, kaj voĉtonoj, kaj provas la veron produktantaj efektoj de drogoj, ŝokterapio, hipnoto, kaj fizika torturo; aŭ li estas kemiisto, fizikisto, aŭ biologo kiun interesas nur tiuj partoj de lia speciala fako kiuj koncernas la mortigadon. En la vastaj laboratorioj de la Ministrejo de la Paco, kaj en la eksperimentostacioj kaŝitaj en la Brazilaj arbaroj, aŭ en la Aŭstralia dezerto, la teamoj de ekspertoj nelacigeble laboradas. Kelkaj sin okupas simple per planado de la logistikoj de estontaj militoj; aliaj elpensas ĉiam pli grandajn raketbombojn; ĉiam pli potencajn eksplodilojn, kaj ĉiam pli nepenetreblajn protektokovraĵojn; aliaj serĉas novajn kaj pli mortigajn gasojn, aŭ solveblajn venenojn kapablajn produktiĝi tiomkvante ke ili povas detrui la vegetaĵaron de tutaj kontinentoj, aŭ specojn de malsanoĝermoj imunaj kontraŭ ĉiaj eblaj antibiotikaĵoj; aliaj strebas produkti veturilon kiu povos bori vojon sub la tero kvazaŭ submara ŝipo sub la akvo, aŭ aviadilon tiel sendependan de sia bazo kiel velŝipo; aliaj esploras eĉ malpli verŝajnajn eblojn, ekzemple fokusi la sunradiojn tra lensoj pendigitaj milojn da kilometroj for en la spaco, aŭ produkti artefaritajn tertremojn kaj cunamojn per utiligado de la varmego de la centro de la tero.

Sed neniu el tiuj projektoj iam ajn eĉ proksimiĝas al efektiviĝo, kaj neniu el la tri superŝtatoj iam grave antaŭeniras pli ol la aliaj. Pli rimarkinde estas ke ĉiuj tri posedas atombombojn, kiuj estas armilo multe pli potenca ol kiu ajn trovebla per la aktuala reserĉado. Kvankam la Partio, laŭ sia kutimo, pretendas mem esti inventinta ĝin, atombomboj unue aperis jam en la milnaŭcenkvardekaj jaroj, kaj estis uzitaj grandskale proksimume dek jarojn poste. Tiam plurcent bomboj estis faligitaj sur industricentrojn, precipe en Eŭropa Rusio, Okcidenta Eŭropo, kaj Norda Ameriko. La efekto konvinkis la regantajn grupojn en ĉiuj landoj ke kelkaj pliaj atombomboj okazigus la finon de la organizita socio, kaj tiel la finon de ilia propra regado. Post tiam, kvankam oni neniam faris formalan interkonsenton nek eĉ sugestis tion, neniuj bomboj pli estis faligitaj. Ĉiuj tri potencoj nur plu produktadas atombombojn kaj konservas ilin por decida oportuno kiu, laŭ la kredo de ĉiuj, venos pli-malpli frue. Kaj intertempe la arto militi restas preskaŭ senŝanĝa de tridek aŭ kvardek jaroj. Helikopteroj estas pli uzataj ol antaŭe, bombaviadilojn anstataŭas sinpelantaj projektiloj, kaj la fragila movebla batalŝipo anstataŭiĝis per la preskaŭ nesubakvigebla Flosanta Fortikaĵo; sed alie estis malmulta evoluo. La tanko, la submara ŝipo, la torpedo, la mitralo, eĉ la mitraleto kaj la grenado estas plu uzataj. Kaj malgraŭ la senfinaj buĉadoj raportataj de la ĵurnaloj kaj per la teleekranoj, la senesperaj bataloj de pli fruaj militoj, kiam centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj estis mortigitaj dum nur manpleno da semajnoj, neniam ripetiĝis.

Neniu el la tri superŝtatoj eĉ provas manovron kiu riskas seriozan malvenkon. Kiam granda operacio estas entreprenata, kutime temas pri surprizatako kontraŭ aliancano. La strategio uzata de ĉiuj tri potencoj, aŭ kiun ili al si mem kredigas esti uzata, estas sama. La plano estas, per kombinaĵo de batalado, marĉandado, kaj ĝustatempaj perfidaj agoj, akiri ringon de bazoj tute ĉirkaŭantan unu el la rivalaj ŝtatoj, kaj poste subskribi packontrakton kun tiu rivalo kaj resti pacema dum tiom da jaroj ke ĉia suspekto ekdormos. Dum tiu periodo raketoj ŝarĝitaj per atombomboj estas pretigeblaj ĉe ĉiuj strategiaj lokoj; fine ili ĉiuj estos samtempe elsenditaj, kun efektoj tiel detruaj ke ĉia kontraŭbatalo estos neebla. Tiam estos la ĝusta tempo por subskribi amikectraktaton kun la restanta mondpotenco, prepare por plia atako. Apenaŭ necesas diri ke tiu plano estas nur revo, neniel realigebla. Krome, neniom da batalado okazas iam ajn, escepte de en la pridisputataj regionoj ĉirkaŭ la Ekvatoro kaj la Poluso: oni neniam entreprenas invadi la teritorion de malamiko. Tio klarigas la fakton ke en kelkaj lokoj la limoj inter la superŝtatoj estas arbitraj. Ekzemple, Eŭrazio povus facile konkeri la Britajn Insulojn, kiuj geografie estas parto de Eŭropo; aŭ, aliflanke, estus eble ke Oceanio povus puŝi sian limon ĝis la Rejno aŭ eĉ la Vistulo. Sed tio malrespektus la principon, akceptatan de ĉiuj partioj kvankam neniam formale, de kultura integreco. Se Oceanio konkerus la regionojn iam konatajn kiel Francio kaj Germanio, necesus aŭ ekstermi la loĝantojn, fizike tre malfacila tasko, aŭ asmili proksimume cent milionojn da loĝantoj kiuj, rilate al teknologia evoluo, estas proksimume samnivelaj kiel Oceanio. La problemo samas por ĉiuj tri superŝtatoj. Estas absolute necese por ilia strukturo, ke estu nenia kontakto kun alilanduloj, escepte de, tre limigite, militkaptitoj kaj negraj sklavoj. Eĉ la oficiala aliancano de la nuna momento estas ĉiam rigardata suspektoplene. Escepte de militkaptitoj, la averaĝa civitano de Oceanio neniam vidas civitanon de aŭ Eŭrazio aŭ Orientazio, kaj estas al li malpermesate povoscii fremdajn lingvojn. Se kontakto kun fremduloj estus permesata, li ektrovus ke ili estas uloj similaj al li mem, kaj ke la plejparto de tio kio estis dirita al li estas mensogoj. La sigelita mondo en kiu li loĝas estus rompita, kaj la timo, malamo, kaj sinpravigo, de kiuj dependas lia emocia stato, povus forvaporiĝi. Tial estas komprenate ĉiuflanke ke negrave kiom ofte Persio, Egiptio, aŭ Javo, aŭ Cejlono, refariĝos posedaĵoj de aliaj manoj, neniam io krom bomboj transiru la ĉefajn landlimojn.

Sub tio kuŝas fakto neniam voĉigata, sed silente komprenata kaj utiligata: nome, ke la vivkondiĉoj en ĉiuj tri superŝtatoj estas efektive tre similaj. En Oceanio oni nomas la aktualan filozofion “Engsoco”, en Eŭrazio oni nomas ĝin “Novbolŝevismo”, kaj en Orientazio oni uzas Ĉinan nomon kutime tradukatan “Mortonadoro”, sed eble pli ĝuste tradukata “Memon-nuligo”. Al la Oceaniano ne estas permesate scii ion ajn el la kredoj de la aliaj du filozofioj, sed li estas instruata malestimi ilin kiel barbarajn atencojn kontraŭ la moraleco kaj la prudento. Efektive, la tri filozofioj estas apenaŭ distingeblaj, kaj la sociaj sistemoj kiujn ili subtenas estas tute ne distingeblaj. Ĉie estas sama piramida strukturo, sama adorado je duondia estro, sama ekonomio ekzistanta apud kaj por senĉesa militado. Estas klare ke la tri superŝtatoj ne nur ne povas konkuri unu la alian, sed estus neniel avantaĝe por ili fari tion. Tute male, dum ili interkonfliktadas, ili subtenas unu la alian, samkiel tri maizspikoj. Kaj, kiel kutime, la regantaroj de ĉiuj tri potencoj samtempe konscias kaj ne konscias kion ili faras. Iliaj vivoj estas dediĉataj al mondkonkero, sed ili ankaŭ scias ke necesas ke la milito daŭru por ĉiam kaj sen venko. Intertempe la fakto ke konkero ne eblas ebligas la neadon al la realo, kio estas la speciala karaktero de Engsoco kaj ĝiaj rivalaj penssistemoj. Ĉi tie necesas ripeti tion kio jam estis dirita: ke fariĝinte daŭra, la militado fundamente ŝanĝis sian karakteron.

Dum antaŭaj epokoj, milito, preskaŭ laŭdifine, estis io kio plimalpli frue finiĝis, kutime per neneebla venko aŭ malvenko. Ankaŭ dum la pasinteco, la milito estis unu el la ĉefaj instrumentoj per kiuj la homaj socioj estis daŭre kontaktigataj kun la fizika realo. Ĉiuj regantoj en ĉiuj epokoj penis trudi falsan komprenon pri la mondo al siaj sekvantoj, sed ili ne povis toleri ian iluzion kiu malfaciligus militadan efikecon. Dum malvenko signifis perdi sendependecon, aŭ alian rezulton kutime opiniatan nedezirinda, la defendoj kontraŭ venkiĝo devis esti seriozaj. Fizikaj faktoj ne estis ignoreblaj. En filozofio, aŭ religio, aŭ etiko, aŭ politiko, povas esti ke du plus du egalas al kvin, sed kiam oni planas pafilon aŭ aviadilon ili devas egali al kvar. Senefikaj naciaj ĉiam estis pli-malpli frue konkeritaj. Krome, por esti efika necesis povi lerni de la pasinteco, kio signifis posedi plejparte ĝustan scion pri kio okazis dum la pasinteco. La ĵurnaloj kaj historilibroj estis, kompreneble, ĉiam unuvidaj kaj tendencaj, sed falsado tia kia okazas nuntempe estus neebla. La militado estis fidinda protekto por malfrenezo, kaj koncerne la regantajn klasojn, ĝi estis verŝajne la plej grava protekto. Kiam militoj povas sukcesi aŭ malsukcesi, neniu reganta klaso povus esti plene senrespondeca. Sed kiam la militato fariĝas vere senfina, ĝi ankaŭ ĉesas esti danĝera. La teknika progreso povas ĉesi kaj la plej palpeblaj faktoj povas esti neataj aŭ ignorataj. Kiel ni vidis, reserĉadoj kiujn oni povus nomi sciencaj plu ekzistas cele al militado, sed ili estas esence speco de revado, kaj ilia malsukceso doni rezultojn estas negrava. Nenio estas kompetenta en Oceanio escepte de la Penspolico. Ĉar ĉiu el la tri superŝtatoj estas nekonkerebla, ĉiu el ili en la praktiko estas aparta universo en kiu preskaŭ ĉia misformita pensado estas sekure efektivigata. La realeco nur sentigas sian premon per la ĉiutagaj bezonaĵoj –  la bezono manĝi kaj trinki, esti ŝirmata kaj vestata, eviti engluton de veneno aŭ paŝadon el altegetaĝaj fenestroj, k.s. Inter la vivo kaj la morto, kaj inter korpa plezuro kaj korpa doloro, ankoraŭ ekzistas distingo, sed nenio plia. Detranĉite for de kontakto kun la ekstera mondo, kaj kun la pasinteco, la civitano de Oceanio estas kiel homo en la interstela spaco, kiu tute ne povas scii kiu direkto iras supren kaj kiu malsupren. La regantoj de tia ŝtato estas absolutaj, malsimile al la Faraonoj aŭ la Cezaroj. Por ili estas necese malebligi tiomgrandan mortadon de la civitanoj pro malsato kiom estus ĝena, kaj ankaŭ necesas ke ili restu sur la sama malalta nivelo de militada tekniko kiel iliaj rivaloj; sed atinginte tiun minimumon, ili povas tordi la realon laŭ kiu ajn dezirata formo.

La milito, sekve, se ni taksas ĝin laŭ la normoj de antaŭaj militoj, estas nur falsaĵo. Ĝi similas al la bataloj inter certaj paŝtobestoj kies kornoj estas je tia angulo ke ili ne kapablas vundi unu la alian. Sed kvankam ĝi estas malreala, ĝi ne estas sensignifa. Ĝi neniigas la superfluon de konsumvaroj, kaj ĝi helpas konservi la specialan mensan etoson bezonatan de hierarkia socio. La milito, kiel estas kompreneble, estas nuntempe nur interna afero. Dum la pasinteco, la regantaj grupoj de ĉiuj landoj, kvankam ili eble rekonis sian komunan intereson kaj tial limigis la militodetruadon, vere batalis unu kontraŭ alia, kaj la venkinto ĉiam disrabis la venkiton. En nia propra epoko ili tute ne batalas inter si. La militon ĉiu reganta grupo okazigas kontraŭ siaj propraj regatoj, kaj la celo de la milito ne estas konkeri aŭ nekonkerigi teritorion, sed restigi senŝanĝa la strukturon de la socio. La vorto “milito” mem, sekve, fariĝis miskompreniga. Verŝajne estus ĝuste diri ke fariĝinte senfina la militado ĉesis ekzisti. La speciala premo kiun ĝi havis sur homojn inter la Neolitika Epoko kaj la frua dudeka jarcento malaperis kaj anstataŭiĝis per io tute diferenca. La efekto estus pli-malpli sama se la tri superŝtatoj, anstataŭ militi unu kontraŭ alia, akceptus vivi en senĉesa paco, ĉiu izolita en siaj propraj landlimoj. Ĉar tiuokaze ĉiu ankoraŭ estus memsufiĉa universo, por ĉiam libera de la sobriga influo de ekstera danĝero. Paco kiu estus vere senfina estus sama kiel senfina milito. Tio –  kvankam la grandega plejparto de Partianoj komprenas ĝin nur malpli profunde –  estas la interna senco de la Partia slogano: Milito estas Paco.

Winston ĉesis legi dum momento. Ie tre for raketbombo tondris. La paradiza sento ke li estas sola kun la malpermesita libro, en ĉambro sen teleekrano, ankoraŭ daŭris. Soleco kaj seklureco estis korpaj sentoj, iel miksitaj kun la laco de lia korpo, la moleco de la seĝo, la tuŝo de la febla venteto el la fenestro kiu trafis lian vangon. La libro fascinis lin, aŭ, pli ĝuste, ĝi repacigis lin. Unusence, ĝi diris al li nenion novan, sed parte tial ĝi estis alloga. Ĝi diris kion li dirus, se li kapablus ordigi siajn senorganizajn pensojn. Ĝi estis produktaĵo de menso simila al lia, sed enorme pli forta, pli sistema, malpli timoplena. La plej bonaj libroj, li perceptis, estas tiuj kiuj diras al vi tion kion vi jam scias. Li estis ĵus reirinta al Ĉapitro I kiam li aŭdis la paŝojn de Julia sur la ŝtuparo kaj ekstaris el sia seĝo por renkonti ŝin. Ŝi faligis sian brunan instrumentosakon sur la plankon kaj ĵetis sin en liajn brakojn. Jam de pli ol semajno ili ne vidis unu la alian.

“Mi havas la libron,” li diris dum ili disapartigis sin.

“Ho, vi havas ĝin? Bone,” ŝi diris sen multa interesiĝo, kaj preskaŭ tuj surgenuiĝis apud la oleforno por prepari kafon.

Ili ne parolis denove pri la temo ĝis kiam ili jam estis en la lito duonan horon. La vespero estis ĝuste sufiĉe malvarmeta por agrabligi la surtiron de la kovraĵo. El sube venis la familiara sono de kantado kaj de la skrapado de botoj sur la pavimŝtonoj. La forta ruĝbraka virino kiun Winston vidis tie dum sia unua vizito estis preskaŭ meblo en la korto. Ŝajne ne ekzistis horo da taglumo dum kiu ŝi ne marŝadis tien kaj reen inter la lavkuvo kaj la sekigoŝnuro, alterne plenigante la buŝon per vestopinĉiloj kaj ekkantante plenforte. Julia jam komfortigis sin sur sia flanko kaj aspektis jam esti tuj dormonta. Li etendis manon por la libro, kiu kuŝis sur la planko, kaj sidiĝis kontraŭ la litobreto.

“Ni devas legi ĝin,” li diris. “Vi ankaŭ. Ĉiuj membroj de la Frataro devas legi ĝin.”

“Vi legu ĝin,” ŝi diris, kun la okuloj fermitaj. “Laŭtlegu ĝin. Estas plej bone tiel. Tiel vi povos ekspliki ĝin al mi, dum vi legos.”

La indikiloj de la horloĝo montris al ses, t.e. dekok. Restis tri-kvar horoj por ili. Li apogis la libron per siaj genuoj kaj komencis legi:

Ĉapitro I

Senscio estas forto

Tra la tuta registrita tempo, kaj verŝajne de la fino de la Neolitika Epoko, ekzistas tri specoj de homoj en la mondo: la Altaj, la Mezaj, kaj la Malaltaj. Ili estas subdividitaj multmaniere, ili havis sennombran kvanton da nomoj, kaj iliaj relativaj ampleksoj, kiel ankaŭ iliaj interrilatoj, varias de epoko al epoko: sed la esenca strukturo de la socio neniam ŝanĝiĝis. Eĉ post enormaj kaosoj kaj ŝajne neinversigeblaj ŝanĝoj, unu sola strukturo ĉiam reviviĝis, same kiel giroskopo ĉiam revenas al ekvilibro, negrave kiom foren ĝi estas puŝita laŭ unu aŭ alia direkto.

“Julia, ĉu vi estas veka?” diris Winston.

“Jes, karulo, mi aŭskultas. Plulegu. Estas mirinde.”

La celoj de ĉi tiuj grupoj estas plene nekunagordigeblaj. La celo de la Alta estas resti kie ĝi estas. La celo de la Meza estas interŝanĝi sian pozicion kun la Alta. La celo de la Malalta, kiam ĝi havas celon –  ĉar ĉiame karakterizas la Malaltulojn ke ili estas tiom premataj de laboregado ke ili apenaŭ pli ol intermite konscias pri io ekster la ĉiutaga vivo –  estas abolicii ĉiujn distingojn kaj krei socion en kiu ĉiuj homoj estas egalaj. Tiel, tra la tuta historio okazas baraktado kiu estas senŝanĝa rilate al sia ĉefa karaktero, kaj kiu reokazas ĉiam denove. Dum longaj periodoj ŝajnas ke la Alta estas sekure plenpotenca, sed plimalpli frue ĉiam venas momento kiam ili aŭ perdas sian sinfidon aŭ sian kapablon efike regi, aŭ ambaŭ. Tiam ilin faligas la Meza, kiu aliancigas la Malaltan pretekstante al ili ke ili batalas por libereco kaj justeco. Tuj kiam ili atingas sian celon, la Meza reĵetas la Malaltan en ĝian antaŭan servutulan pozicion, kaj mem fariĝas la Alta. Baldaŭ nova Meza grupo apartiĝas de unu el la aliaj grupoj, aŭ de ambaŭ, kaj la baraktado rekomenciĝas. El la tri grupoj, nur la Malalta neniam eĉ provizore atingas sian celon. Estus troige se oni dirus ke dum la tuta historio tute ne estis materia progreso. Eĉ nuntempe, dum periodo de malprogreso, la averaĝa homo estas korpe pli bonstanta ol antaŭ kelkaj jarcentoj. Sed neniu progreso rilate al riĉo, neniu mildiĝo de la moroj, neniu reformo aŭ revolucio iam pliproksimigis je eĉ unu milimetro la egalecon de la homaro. Laŭ la vidpunkto de la Malalta, neniu historia ŝanĝo iam signifis pli ol ŝanĝon de la nomo de la mastroj.

En la malfrua parto de la deknaŭa jarcento la reokazado de ĉi tiu fenomeno fariĝis evidenta al multaj observantoj. Ekaperis skoloj de pensuloj kiuj interpretis la historion kiel ciklan procedon kaj pretendis montri ke malegaleco estas neŝanĝebla leĝo de la homa vivo. Tiu doktrino, kompreneble, ĉiam havis kredantojn, sed en la maniero per kiu oni nun aperigis ĝin estis grava ŝanĝo. Antaŭe, la bezono je hierarkia formo de la socio estis doktrino precipe de la Alta. Ĝin predikis reĝoj kaj aristokratoj kaj la pastroj, juristoj, kaj aliaj kiuj estis parazitoj de tiuj, kaj kutime oni mildigis ĝin per promesoj pri kompensoj en la imagata posttomba mondo. La Meza, dum ĝi strebis potenciĝi, ĉiam utiligadis tiajn terminojn kiaj libereco, justeco, kaj frateco. Nun, tamen, la koncepton pri la interhoma frateco komencis atenci personoj kiuj ankoraŭ ne estis regantoj sed nur esperis ekregi post nelonge. Antaŭe, la Meza revoluciadis sub la standardo de egaleco, kaj poste establis novan tiranion tuj kiam la malnova estis nuligita. La novaj Mezaj grupoj, en la praktiko, jam antaŭanoncis sian tiranion. La Socialismo, teorio aperinta en la frua parto de la deknaŭa jarcento, kaj kiu estis la lasta ero en pensoĉeno kiu etendiĝis malantaŭen ĝis la sklavribeloj antikvaj, ankoraŭ estis infektita de la Utopiismo de antaŭaj epokoj. Sed en ĉiu varianto de Socialismo kiu aperis ekde ĉirkaŭ 1900, la celo establi liberecon kaj egalecon konstante estis pli malkaŝe forlasita. La novaj movadoj aperintaj en la mezaj jaroj de la jarcento, Engsoco en Oceanio, Novbolŝevismo en Eŭrazio, Mortonadoro, kiel oni kutime nomas ĝin, en Orientazio, havis konscian celon daŭrigi malliberecon kaj malegalecon. Tiuj novaj movadoj, kompreneble, originis en la malnovaj kaj kutimis konservi iliajn nomojn kaj pretendis akcepti ilian ideologion. Sed la celo de ili ĉiuj estis haltigi la progreson kaj glaciigi la historion je elektita momento. La familiara balanciĝo de la pendolo devus unu fojon pli okazi, kaj tiam ekhalti. Kiel kutime, la Altan devos forigi la Meza, kiu tiam fariĝos la Alta; sed ĉifoje, per konscia strategio, la Alta kapablos por ĉiam gardi sian pozicion.

La novaj doktrinoj aperis parte pro la akumuliĝo de scio pri la historio, kaj la kresko de sento pri historio, kiu apenaŭ ekzistis antaŭ la deknaŭa jarcento. La cikla moviĝo de la historio estis nun komprenebla, aŭ tiel ŝajnis; kaj se ĝi estas komprenebla, sekve ĝi estas ŝanĝebla. Sed la ĉefa subkuŝanta kaŭzo estis ke, jam en la komenco de la dudeka jarcento, la egaleco de homoj fariĝis teknike ebla. Ankoraŭ restis vere ke la homoj ne estas egalaj rilate al siaj naturaj talentoj, kaj ke funkcioj devis esti specialigataj laŭ manieroj kiuj favoras kelkajn individuojn kontraŭ aliaj; sed ne plu ekzistis vera bezono je klasdistingoj aŭ je grandaj diferencoj de riĉeco. Malegaleco estis la prezo de civiliziĝo. Tamen, kiam evoluis maŝinproduktato, la afero ŝanĝiĝis. Eĉ kvankam ankoraŭ necesis ke homoj faru diversajn specojn de laboro, ne plu necesis ke ili vivu laŭ diversaj sociaj aŭ ekonomiaj niveloj. Tial, laŭ la vidpunkto de la grupoj kiuj estis tuj ekprenontaj potencon, la homa egaleco ne plu estas alstrebenda celo, sed danĝero evitenda. En pli primitivaj epokoj, kiam justa kaj paca socio estis efektive malebla, estis relative facile kredi ĝin. La koncepto pri tera paradizo, en kiu oni kunvivos sen laboregado, hantis la homan imagon dum miloj da jaroj. Kaj tia koncepto sukcesis iom regi eĉ en grupoj kiuj efektive profitis per ĉiu historia ŝanĝo. La heredintoj de la Franca, Angla, kaj Usona revolucioj parte kredis siajn proprajn frazojn pri la rajtoj de la homo, libera parolado, egaleco antaŭ la leĝo, k.s., kaj eĉ permesis sian konduton esti iom influata de ili. Sed jam en la kvara jardeko de la dudeka jarcento ĉiuj ĉeffluoj de la politika pensado estis aŭtoritatismaj. La tera paradizo perdis kredeblecon precize en la momento kiam ĝi fariĝis realigebla. Ĉiu nova politika teorio, negrave kiun nomon ĝi donis al si, rekondukis al hierarkio kaj perforta ordigado. Kaj en la ĝenerala rigidiĝo de vidpunkto kiu komenciĝis ĉirkaŭ 1930, agadoj kiuj estis jam delonge nuligitaj, kelkokaze jam de centoj da jaroj –  enkarcerigo sen juĝo, utiligado de sklavigitaj militkaptitoj, publikaj ekzekutoj, torturado por devigi konfesojn, uzadon de ostaĝoj, kaj elpelo de tutaj popoloj –  ne nur rekutimiĝis, sed estis tolerataj kaj eĉ defendataj de personoj kiuj opiniis sin edukitaj kaj progresemaj. Nur post jardeko da naciaj militoj, internaj militoj, revolucioj, kaj kontraŭrevolucioj, Engsoco kaj ĝiaj rivaloj enlumiĝis kiel plene ellaboritaj politikaj teorioj. Sed ili estis anticipitaj en la diversaj sistemoj, kutime nomataj totalismaj, kiuj aperis pli frue en la jarcento, kaj la ĝenerala aspekto de la mondo kiu rezultos el la aktuala kaoso jam delonge estis evidenta. Ankaŭ estis egale evidente kiaj personoj regos tiun mondon. La nova aristokrataro konsistis plejparte el burokratoj, sciencistoj, teknikistoj, organizantoj de sindikatoj, ekspertoj pri publikigado, sociologoj, instruistoj, ĵurnalistoj, kaj profesiaj politikistoj. Tiuj personoj, kies originoj troviĝis en la salajrata meza klaso kaj la supraj niveloj de la laborista klaso, estis formitaj kaj kunigitaj de la malfekunda mondo de monopolaj industrioj kaj centrigita regado. Kompare kun la respektivaj oficistoj en la pasintaj epokoj, ili estis malpli avaraj, malpli tentataj de lukso, pli volantaj maldiluitan potencon, kaj, plejĉefe, pli konsciaj pri kion ili faras kaj pli fervoraj subpremi opozicion. Ĉi lasta diferenco estis gravega. Kompare kun la nun ekzistantaj, ĉiuj tiranioj en la pasinteco estis nur duonfervoraj kaj senefikaj. La regantajn grupojn ĉiam infektis almenaŭ iomete liberalaj ideoj, kaj ne ĝenis ilin ke ili lasas nesolvitajn erojn ĉie, ilin kontentigis atenti nur evidentajn agojn kaj havi nenian intereson pri kion pensas la regatoj. Eĉ la Katolika Eklezio de la Mezepoko estis pli tolerema laŭ nuntempaj normoj. Parto de la kaŭzo de tio estis ke dum la pasinteco neniu regantaro kapablis konstante kontroli siajn civitanojn. La inventiĝo de presado, tamen, plifaciligis manipuladon de la opinioj de la publiko, kaj la filmo kaj la radio progresigis tiun agadon. Pro la eltroviĝo de televizio, kaj la teknika kapablo kiu ebligis ricevi kaj dissendi samtempe per unusama instrumento, privata vivado atingis sian finon. Ĉiu civitano, almenaŭ ĉiu civitano sufiĉe grava por meriti observadon, povus esti tenata dudek kvar horojn ĉiutage sub la okuloj de la polico kaj en la sonado de oficiala propagando, kaj ĉiuj aliaj komunikiloj ne ekzistus. La eblo devigi ne nur plenan obeon al la volo de la Ŝtato, sed ankaŭ plenan unuformecon de opinioj pri ĉiuj temoj, nun unuafoje ekzistis.

Post la revolucia periodo de la kvindekoj kaj sesdekoj, la socio regrupigis sin, kiel ĉiam, en Altan, Mezan, kaj Malaltan. Sed la nova Alta grupo, malsimile al siaj antaŭuloj, ne agis per instinktoj sed sciis kio estas necesa por protekti sian pozicion. De longe estis komprenate ke la sola sekura bazo por oligarkio estas kolektivismo. Riĉo kaj privilegio estas plej facile defendataj kiam ili estas kune posedataj. La tiel nomita “aboliciiĝo de privataj posedaĵoj”, kiu okazis dum la mezaj jaroj de la jarcento, signifis en la praktiko la kungrupiĝon de posedaĵoj en multe malpli da manoj ol antaŭe: kun ĉi tiu diferenco, ke la novaj posedantoj estas grupo anstataŭ amaso da individuoj. Individue, neniu Partiano posedas ion ajn, escepte de malgravaj personaĵoj. Grupe la Partio posedas ĉion en Oceanio, ĉar ĝi regas ĉion, kaj disponas pri la produktaĵoj laŭ sia bontrovo. Dum la jaroj post la Revolucio ĝi povis paŝi en tiun regan pozicion preskaŭ sen opozicio, ĉar la tuta procedo estis pretendata esti kolektivigado. Oni ĉiam supozis ke se la kapitalista klaso perdos siajn posedaĵojn, Socialismo neeviteble sekvos: kaj ekzistis nenia dubo ke la kapitalistoj perdis siajn posedaĵojn. Fabrikoj, minoj, tero, domoj, transporto –  ĉio estis forprenita for de ili: kaj ĉar tiuj aferoj ne plu estis private posedataj, sekve ili sendube estas posedataj de la publiko. Engsoco, kiu kreskis el la pli frua Socialista movado kaj heredis ĝian frazeologion, efektive plenumis la ĉeftemon de la Socialista programo; kun la rezulto, antaŭvidita kaj intencita, ke ekonomia malegaleco fariĝis permanenta.

Sed la problemoj eternigi hierarkian socion havas pli profundajn radikojn. Ekzistas nur kvar manieroj laŭ kiuj reganta grupo povas perdi sian potencon. Aŭ ĝi estas konkerita de eksteruloj, aŭ ĝi regas tiom malkompetente ke la amasoj incitiĝas ribeli, aŭ ĝi permesas la ekekzistiĝon de forta kaj malkontenta Meza grupo, aŭ ĝi perdas sian propran sinfidon kaj deziron regi. Tiuj kaŭzoj ne agas unuope, kaj kutime ĉiuj kvar kunekzistas iugrade. Reganta klaso kiu povus gardi sin kontraŭ ili ĉiuj restus reganta permanente. Finfine la decida faktoro estas la mensa vidpunkto de la reganta klaso mem.

Post la mezo de la nuna jarcento, la unua danĝero efektive malaperis. Ĉiu el la tri potencoj kiuj nun dividas la mondon estas en la praktiko nekonkerebla, kaj povus fariĝi konkerebla nur per malrapidaj demografiaj ŝanĝoj kiujn registaro kun vastaj povoj kapablas facile eviti. La dua danĝero ankaŭ estas nur teoria. La amasoj neniam ribelas propraage, kaj ili neniam ribelas nur pro subpremiĝo. Vere, dum oni ne lasas ke ili havu la eblon kompari, ili eĉ neniam konsciiĝas ke ili estas subpremataj. La ripetataj ekonomiaj krizoj de pasintaj epokoj estis tute nenecesaj kaj oni nun ne permesas ilian okaziĝon, sed aliaj kaj egale grandaj krizoj povas okazi kaj efektive okazas, sed sen politikaj rezultoj, ĉar ekzistas neniu metodo per kiu eblas voĉigi malkontenton. Koncerne la problemon de troproduktado, kiu estas latenta en nia socio ekde la evoluiĝo de maŝinteknikologio, ĝi estas solvita per la rimedo de senfina militado (vidu Ĉapitron III), kiu ankaŭ estas utila por sufiĉe vigligi la entuziasmon de la publiko. Laŭ la vidpunkto de niaj aktualaj regantoj, do, la solaj veraj danĝeroj estas la apartiĝo de nova grupo de kapablaj, nesufiĉe okupataj, potencavidaj homoj, kaj la kresko de liberalismo kaj skeptikismo en la propra anaro. Tio signifas ke la problemo estas eduka. La problemo estas daŭre formi la konscion kaj de la direktanta grupo kaj de la pli granda ekzekutiva grupo kiu kuŝas tuj malsuper ĝi. La konscion de la amasoj nur necesas influi negative.

Laŭ tiu fono, oni povus dedukti, se oni ne jam scius, la ĝeneralan strukturon de la Oceania socio. Ĉe la apekso de la piramido staras Granda Frato. Granda Frato estas neeraripova kaj plenpotenca. Oni proklamas ke ĉiu sukceso, ĉiu atingo, ĉiu venko, ĉiu scienca trovaĵo, ĉiu scio, ĉiu saĝo, ĉiu feliĉo, ĉiu virto, rezultas rekte el liaj estrado kaj inspirado. Neniu iam vidis Grandan Fraton. Li estas vizaĝo sur la afiŝegoj, voĉo sur la teleekrano. Ni povas esti sufiĉe certaj ke li neniam mortos, kaj jam ekzistas multa necerto pri kiam li naskiĝis. Granda Frato estas la masko per kiu la Partio elektas montri sin al la mondo. Lia funkcio estas agi kiel fokuso por amo, timo, kaj respektego, emocioj kiujn oni multe pli facile sentas pri individuo ol pri organizo. Sub Granda Frato estas la Interna Partio. Ĝia amplekso estas limigita al ses milionoj, t.e. iomete malpli ol 2% de la loĝantaro de Oceanio. Sub la Interna Partio estas la Ekstera Partio, kiu, se oni povas priskribi la Internan Partion kiel la cerbon de la Ŝtato, estas pravigeble similigata al la manoj. Sub tio estas la silentaj amasoj, kiujn ni kutimas nomi “la proloj”, ampleksantaj ĉ. 85% de la loĝantaro. Laŭ la terminoj en nia pli frua klasigado, la proloj estas la Malalta: ĉar la sklavaj popoloj de la ekvatoraj landoj, kiuj transiras konstante de unu konkerinto al alia konkerinto, ne estas permanenta aŭ necesa parto de la strukturo.

Principe, membreco en tiuj tri grupoj ne estas heredebla. La infano de gepatroj Internpartiaj ne estas, laŭteorie, denaske en la Interna Partio. Aniĝo en ĉiu el la du branĉoj de la Partio estas per ekzameno, kiun oni trasuferas kiam deksesjaraĝa. Nek estas rasdiskriminacio, nek atentinta dominado de unu regiono fare de alia. Judoj, Negroj, Sudamerikanoj pure Indiandevenaj, troveblas en la plejaltaj rangoj de la Partio, kaj la administrantoj de ĉiu regiono ĉiam konsistas el loĝantoj de tiu regiono. En neniu parto de Oceanio la loĝantoj sentas ke ili estas loĝantoj de kolonio regata de fora ĉefurbo. Oceanio ne havas ĉefurbon, kaj ĝia laŭtitola ĉefo estas persono kies lokon neniu konas. Escepte de ke la Angla estas ĝia ĉefa interlingvo kaj Novparolo ĝia oficiala lingvo, ĝi estas neniel centrigita. Ĝiajn regantojn ne kunligas sangoparenceco, sed akcepto de komuna doktrino. Estas vere ke nia socio enhavas nivelojn, tre rigidajn nivelojn, laŭ kio unuavide aspektas hereda sistemo. Estas multe malpli da transiro inter la diversaj grupoj ol dum la kapitalismo aŭ eĉ dum la antaŭindustria epoko. Inter la du branĉoj de la Partio ja estas malgranda kvanto da interŝanĝo, sed nur tiom kiom certigas ke febluloj estas ekskluditaj el la Interna Partio kaj ke ambiciaj membroj de la Ekstera Partio estas sendanĝerigataj per permeso ke ili plialtniveliĝu. Proletoj, en la praktiko, ne estas permesataj alteniri en la Partion. La plej talentaj el ili, kiuj povus eble fariĝi la nukleo de malkontento, estas simple trovataj de la Penspolico kaj eksterminataj. Sed tiu sistemo ne estas nepre permanenta, nek ĝi estas principa. La Partio ne estas klaso laŭ la malnova senco. Ĝi ne celas sendevie transdoni la potencon al siaj propraj infanoj; kaj se ekzistus neniu alia maniero restigi la plej kapablajn personojn ĉe la supro, ĝi plene akceptus rekrutigi tute novan generacion el la proletaro. Dum la decidaj jaroj, la fakto ke la Partio ne estas hereda grupo multe gravis por nuligi opozicion. La malnova speco de Socialisto, kiu estis trejnita kontraŭbatali ion nomatan “klasprivilegio”, supozis ke tio kio ne estas hereda ne povas esti permanenta. Li ne komprenis ke la daŭro de oligarkio ne bezonas esti fizika, nek li paŭzis por konsideri ke heredaj aristokratioj ĉiam estis mallongedaŭraj, dum adoptemaj organizoj, kia la Katolika Eklezio, kelkfoje daŭris centojn aŭ milojn da jaroj. La esenco de oligarkia regado ne estas heredigo fare de patro al filo, sed la daŭro de certa mondkoncepto kaj certa vivmaniero, truditaj de la mortintoj al la vivantoj. Reganta grupo restas reganta grupo kiam ĝi povas nomumi siajn posteulojn. La Partio ne okupas sin per daŭrigado de sia sango sed kun sindaŭrigado. Ne gravas kiu havas potencon, kondiĉe ke la hierarkia strukturo ĉiam restas neŝanĝita.

Ĉiuj kredoj, kutimoj, gustoj, emocioj, mensaj vidpunktoj, kiuj karakterizas nian epokon estas efektive formulitaj por subteni la mistikon de la Partio kaj malebligi ke oni perceptos la veran naturon de la nuntempa socio. Fizika ribelo, aŭ ia preparo celanta ribelon, nuntempe estas malebla. De la proletaro nenio estas timinda. Lasitaj al si mem, ili daŭros de generacio al generacio kaj de jarcento al jarcento, laborante, naskante, kaj mortante, ne nur tute sen impulso ribeli, sed sen kapablo kompreni ke la mondo povus esti alia ol nun. Ili povus fariĝi danĝeraj nur se la progreso de la industritekniko necesigus pli profunde eduki ilin; sed, ĉar la milita kaj komerca rivaladoj ne plu gravas, la nivelo de la edukiĝo de la publiko efektive malaltiĝas. Oni tute indiferentas pri tio, kion opinias, aŭ ne opinias, la amasoj. Oni povas lasi intelektan liberecon al ili, ĉar ili ja ne havas intelekton. En Partiano, aliflanke, eĉ ne la plej eta opinidevio pri la plej malgrava temo estas tolerebla.

Partiano vivas de naskiĝo ĝis morto sub la okuloj de la Penspolico. Eĉ kiam li estas sola, li neniam povas esti certa ke li estas sola. Kie ajn li estas, ĉu dormante, ĉu vekiĝinte, ĉu laborante, ĉu ripozante, en sia bankuvo aŭ en sia lito, li povas esti senaverte kontrolata sen scii ke li estas kontrolata. Nenio farata de li estas indiferenta. Liaj amikecoj, liaj rilatoj, lia konduto rilate al siaj edzino kaj infanoj, la mieno sur lia vizaĝo kiam li estas sola, la vortoj kiujn li murmuras dum dormo, eĉ la karakterizaj moviĝoj de lia korpo, estas ĉiuj detale observataj. Ne nur ĉiu vera misago, sed ĉia ekscentreco, negrave kiom eta, ĉiu ŝanĝo de kutimoj, ĉiu nervoza ageto kiu povus eble esti simptomo de interna necerto, estas neeviteble detektata. Li havas tute nenian liberon elekti pri io ajn. Aliflanke, liajn agojn ne direktas leĝoj aŭ ia klare esprimita kondutoformulo. En Oceanio ne ekzistas leĝoj. La pensoj kaj agoj kiuj, detektite, sekvigas neeviteblan morton, ne estas formale malpermesitaj, kaj la senfinaj purigoj, arestoj, torturoj, enkarcerigoj, kaj vaporigoj, ne estas farataj pune pro krimoj efektive faritaj, sed estas nur la nuligo de personoj kiuj eble iam estontece faros krimon. Partiano devas nepre havi ne nur la ĝustajn opiniojn, sed la ĝustajn instinktojn. Multaj el la kredoj kaj vidpunktoj kiujn oni postulas de li estas neniam klare deklaritaj, kaj ne eblus deklari ilin sen malkaŝi la kontraŭdirojn kiuj ekzistas en la fundamento de Engsoco. Se li estas persono nature ortodoksa (en Novparolo: bonpensanto), li ĉiucirkonstance scias, sen pripensi, kio estas la vera kredo aŭ la dezirata emocio. Sed ĉiukaze, detalega mensa trejnado, kiun oni ricevas dum la infaneco kaj kiu grupigas ĉirkaŭ si la Novparolajn vortojn krimhalto, nigroblanko, kaj duoblapenso, malvoligas lin kaj malkapabligas lin tro profunde pensi pri iu ajn temo. Partiano devas havi neniujn privatajn emociojn kaj neniujn ĉesojn de entuziasmo. Li devas vivi kun senpaŭza fervorego de malamo kontraŭ fremdaj malamikoj kaj internaj prefiduloj, triumfado pro venkoj, kaj sinsubmeto al la potenco kaj saĝo de la Partio. La malkontentoj produktataj de lia senenhava, senkontentiĝa vivo estas intence eksterenigataj kaj diluataj per tiaj rimedoj kia la Du Minutoj da Malamo; kaj la konjektadon kiu povus eble okazigi skeptikan aŭ ribelan vidpunkton antaŭmortigas lia frue akirita interna disciplino. La unua kaj plejsimpla etapo en la disciplino, kiu estas instruebla eĉ al junaj infanoj, nomiĝas, en Novparolo, krimhalto. Krimhalto signifas la kapablon ekhalti, kvazaŭ instinkte, ĉe la sojlo de kiu ajn danĝera penso. Ĝi inkluzivas la kapablon ne kompreni analogiojn, ne percepti logikajn erarojn, miskompreni eĉ la plej simplajn argumentojn se ili estas malamikaj al Engsoco, kaj enui aŭ senti naŭzon pro kia ajn pensdirekto kiu kondukus herezen. Krimhalto, mallonge, signifas sinprotektan stultecon. Sed ne sufiĉas stulteco. Male, ortodokseco plenasence postulas regiĝon de oniaj mensaj procedoj tiel kompletan kiel tiu de la korpo de sintordisto. La Oceania socio baziĝas, funde, sur la kredo ke Granda Frato estas ĉiompotenca kaj ke la Partio estas neeraripova. Sed ĉar efektive Granda Frato ne estas ĉiompotenca kaj la Partio ne estas neeraripova, necesas ke estu senlaca, momenton-al-momenta fleksebleco rilate al faktoj. La ŝlosilvorto pri tio estas nigroblanko. Kiel tiom da Novparolaj vortoj, tiu vorto havas du sinkontraŭdirajn signifojn. Uzate pri malamiko, ĝi signifas la kutimon impertinente pretendi ke nigro estas blanko, kontraŭe al la evidentaj faktoj. Uzate pri Partiano, ĝi signifas lojalan preton diri ke nigro estas blanko kiam tion postulas la Partia disciplino. Sed ĝi ankaŭ signifas la kapablon kredi ke nigro estas blanko, kaj, eĉ pli, scii ke nigro estas blanko, kaj forgesi ke oni iam kredis la malon. Tio postulas daŭran ŝanĝadon de la pasinteco, ebligatan de la pensosistemo kiu efektive inkluzivas la aliajn, kaj kiu en la Novparolo nomiĝas duoblapenso.

La ŝanĝado de la pasinteco necesas pro du kialoj, el kiuj unu estas sekundara kaj, pli-malpli, antaŭprotekta. La sekundara kialo estas ke la Partiano, kiel la proleto, toleras la aktualajn kondiĉojn parte ĉar li havas nenion kun kiu li povas kompari ilin. Li devas esti detranĉita for de la pasinteco, same kiel li devas esti detranĉita for de fremdaj landoj, precize ĉar necesas ke li kredu sin pli bonstata ol la prapatroj, kaj ke la averaĝa nivelo de materiala komforto konstante altiĝas. Sed multe pli grava kialo por la reĝustigo de la pasinteco estas la bezono gardi la neeraripovon de la Partio. Ne nur ke prelegoj, statistikoj, kaj registroj ĉiuspecaj devas esti konstante ĝisdatigataj por montri ke la antaŭdiroj de la Partio estis senescepte ĝustaj. Ankaŭ ĉar neniu ŝanĝo en la doktrino aŭ politika alianco estas agnoskebla. Ĉar ŝanĝi onian opinion, aŭ eĉ onian politikon, signifas konfesi malforton. Se, ekzemple, Eŭrazio aŭ Orientazio (kiu ajn aktuale estas) estas la malamiko nuntempe, sekve tiu lando devas esti de ĉiam la malamiko. Kaj se la faktoj diras ion alian, do la faktoj devas esti ŝanĝitaj. Tial la historio estas konstante reverkata. Tiu tagon-post-taga falsado de la pasinteco, farata de la Ministrejo de la Vero, estas egale necesa por la stabileco de la reĝimo kiel la subpremado kaj spionado farataj de la Ministrejo de la Amo.

La ŝanĝebleco de la pasinteco estas la centra kredo de Engsoco. La pasintaj eventoj, oni argumentas, havas nenian objektivan ekziston, ili plu ekzistas nur en skribitaj registroj kaj en la memoro de homoj. La pasinteco estas kion ajn kune diras la registroj kaj la memoroj. Kaj ĉar la Partio plene regas ĉiujn registrojn kaj egale plene regas la mensojn de siaj membroj, estas evidente ke la pasinteco estas kion ajn la Partio decidas. Ankaŭ evidentas ke kvankam la pasinteco estas ŝanĝebla, ĝi neniam estas ŝanĝita rilate al iu ajn specifa afero. Ĉar kiam ĝi estas rekreita en kiu ajn formo necesas en la nuna momento, tiam tiu nova versio ja estas la pasinteco, kaj sekve neniu diferenca pasinteco povus esti ekzistinta. Tio validas eĉ kiam, kiel ofte okazas, la sama evento estas nerekoneble ŝanĝenda plurfoje dum unusama jaro. Ĉiam la Partio posedas la absolutan veron, kaj evidente la absoluto neniam povas diferenci de tio kio ĝi nun estas. Estas klare ke regi la pasintecon dependas plejfundamente de la trejnado de la memoro. Certigi ke ĉiuj skribitaj registroj akordas kun la aktuala ortodokso estas nur mekanika ago. Sed ankaŭ necesas memori ke la eventoj okazis laŭ la dezirata formo. Kaj se necesas rearanĝi oniajn memorojn aŭ falsi skribitajn registrojn, do necesas forgesi ke oni faris tion. La metodo fari tion estas lernebla same kiel ĉiu alia menstekniko. Ĝin lernas la plejparto de la Partianoj, kaj certe ĉiuj kiuj estas same inteligentaj kiel ortodoksaj. En la Oldparolo oni nomis tion, tute malkaŝe, “realonrego”. En la Novparolo ĝi nomiĝas duoblapenso, kvankam duoblapenso inkluzivas ankaŭ multon pli.

Duoblapenso signifas la kapablon havi du sinkontraŭantajn kredojn en la menso samtempe, kaj akcepti ilin ambaŭ. La Partia intelektulo scias laŭ kiu direkto ŝanĝi siajn memorojn; konsekvence, li scias ke li manipulas la realon; sed per utiligado de duoblapenso li ankaŭ pruvas al si ke la realo ne estas ŝanĝita. La procedo devas esti konscia, alie ĝi ne estus sufiĉe precize efektivigata, sed ĝi ankaŭ devas esti nekonscia, alie ĝi kunportus senton de falsado kaj tial de kulpo. Duoblapenso kuŝas ĉe la koro mem de Engsoco, ĉar la esenca ago de la Partio estas uzi konscian trompadon dum ĝi konservas firman celadon kiu necesigas honeston. Intence diri mensogojn kaj samtempe tute plene kredi ilin, forgesi ĉiun neoportunan fakton, kaj poste, kiam ĝi refariĝas bezonata, retiri ĝin el la forgeso dum precize la daŭro de tiu bezono, nei la ekziston de la objektiva realo kaj tutdume atenti la realon kiun oni neas – ĉio ĉi estas nepre necesa. Eĉ kiam oni uzas la vorton duoblapenso necesas uzi duoblapenson. Ĉar uzante la vorton oni konfesas ke oni falsas la realon; per nova duoblapensago oni nuligas tiun scion; kaj tiel plu senfine, kun la mensogo ĉiam unu salteton antaŭ la vero. Finfine per la duoblapenso la Partio sukcesis –  kaj eble, ĉar ni ne povas scii, plu sukcesos dum miloj da jaroj –  haltigi la fluon de la historio.

Ĉiuj estintaj oligarkioj perdis sian potencon aŭ pro rigidiĝo aŭ pro moliĝo. Aŭ ili fariĝis stultaj kaj arogantaj, malsukcesis adapti sin al ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, kaj estis konkeritaj; aŭ ili fariĝis liberalaj kaj senkuraĝaj, cedis kiam ili devus perforti, kaj ankaŭ estis konkeritaj. Ili estis konkeritaj, do, aŭ pro konscio aŭ pro nekonscio. La granda ago de la Partio estis produkti pensosistemon en kiu ambaŭ statoj povas samtempe ekzisti. Kaj sur neniu alia intelekta fundamento povus la regado fare de la Partio fariĝi permanenta. Por regi, kaj ĉiam regi, oni devas elartikigi la senton de realo. Ĉar la sekreto de regado estas la kombinado de kredo pri la propra neeraripovo kun la kapablo lerni per faritaj eraroj.

Apenaŭ necesas diri ke la plej subtilaj praktikantoj de la duoblapenso estas la inventintoj de la duoblapenso, kiuj scias ke ĝi estas vasta sistemo de menstrompado. En nia socio, tiuj kiuj plej bone scias kio okazas estas samtempe tiuj kiuj plej erare vidas la veran mondon. Ĝenerale, ju pli granda la kompreno, des pli granda la iluziiĝo; ju pli inteligenta, des malpli malfreneza. Unu klara ilustraĵo pri tio estas la fakto ke la milithisterio pliintensiĝas dum oni alteniras en la socia rangaro. La personoj kies vidpunkto pri la milito estas plej preskaŭracia estas la subpremataj popoloj de la pridisputataj teritorioj. Por tiuj homoj la milito estas simple senfina katastrofo kiu ondas tien kaj reen super iliaj korpoj kvazaŭ cunamo. Kiu partio venkas, estas tute indiferente por ili. Ili konscias ke ŝanĝo de regantoj signifas nur ke ili same laboros kiel antaŭe, por novaj mastroj kiuj traktas ilin same kiel la malnovaj. La iomete pli favorataj laboristoj kiujn ni nomas “la proloj” estas nur intermite konsciaj pri la milito. Kiam necesas ili povas esti instigataj al freneza fervoro de timo kaj malamo, sed lasitaj al si mem ili kapablas longperiode forgesi ke la milito okazas. Nur en la rangoj de la Partio, kaj ĉefe en la Interna Partio, troviĝas la vera militentuziasmo. Mondkonkeron kredas plej firme la personoj kiuj scias ke ĝi estas malebla. Tiu kurioza kunligo de kontraŭoj –  scio kun nescio, cinikismo kun fanatikismo –  estas unu el la ĉefaj distingaj signoj de la Oceania socio. La oficiala ideologio abunde enhavas kontraŭojn eĉ kiam ne ekzistas praktika kialo por tio. Sekve, la Partio malakceptas kaj fikulpigas ĉiun principon kiun origine subtenis la Socialista movado, kaj ĝi volas fari tion en la nomo de Socialismo. Ĝi predikas malestimon pri la laborista klaso, kian oni ne povas trovi jam de jarcentoj, kaj ĝi vestigas siajn membrojn per uniformo kiu iam estis propraĵo de la manlaboristoj kaj estis adoptita pro tio. Ĝi sisteme subfosas la solidarecon de la familio, kaj nomas sian estron per nomo kiu estas rekta veksignalo por la sentimento de familia lojaleco. Eĉ la nomoj de la kvar Ministrejoj per kiuj ni estas regataj montras ian impudencon per sia intenca inversigo de la faktoj. La Ministrejo de la Paco okupas sin per milito, la Ministrejo de la Vero per mensogoj, la Ministrejo de la Amo per torturado, kaj la Ministrejo de la Abundo per malsatigado. Tiuj kontraŭdiroj ne estas akcidentaj, nek ili rezultas el ordinara hipokriteco; ili estas intencaj aplikoj de duoblapenso. Ĉar nur per kunakordigo de kontraŭdiroj povas la regpotenco esti senfine gardata. Laŭ neniu alia maniero eblus rompi la antikvan ciklon. Por malokazigi la egalecon de homoj por ĉiam –  por ke la Alta, kiel ni nomis ilin, gardu sian pozicion permanente –  la ĉefa mensa stato devas esti moderigata frenezo.

Sed restas unu demando kiun ĝis nun ni preskaŭ ignoris. Nome: kial malebligi la egalecon de homoj? Se ni supozas ke la mekaniko de la procedo estas ĝuste priskribita, kiun motivon havas tiu giganta, precize planita peno glaciigi la historion je specifa momento?

Ĉi tie ni atingas la centran sekreton. Kiel ni vidis, la mistiko de la Partio, kaj super ĉio de la Interna Partio, dependas de duoblapenso. Sed pli profunde ol tio kuŝas la origina motivo, la neniam dubata instinkto kiu unue instigis la alprenon de potenco kaj ekzistigis la duoblapenson, la Penspolicon, la senĉesan militadon, kaj ĉiujn aliajn necesajn ilojn. Tiu motivo efektive konsistas…

Winston konsciiĝis pri silento, samkiel oni konsciiĝas pri nova sono. Ŝajnis al li ke Julia jam de multa tempo estas tre kvieta. Ŝi kuŝas sur sia flanko, nuda supre de la talio, kun la vango apogata de mano kaj unu malhela harfasketo falinta trans ŝiajn okulojn. Ŝia brusto leviĝas kaj malleviĝas nerapide kaj regule.

“Julia.”

Neniu respondo.

“Julia, ĉu vi estas veka?”

Neniu respondo. Ŝi dormas. Li fermis la libron, metis ĝin zorge sur la plankon, kuŝiĝis, kaj tiris la kovrotukon super kaj sin kaj ŝin.

Li ankoraŭ, li pensis, ne lernis la ĉefsekreton. Li komprenas la kielon; li ne komprenas la kialon. Ĉapitro I, samkiel Ĉapitro III, efektive ne diris al li ion ne jam sciatan de li; ĝi nur sisteme prezentis scion kiun li jam havis. Sed leginte ĝin li sciis pli bone ol antaŭe ke li ne frenezas. Esti en minoritato, eĉ minoritato konsistanta el nur unu, ne signifas frenezon. Ekzistas vero kaj ekzistas malvero, kaj se oni kroĉiĝas al la vero eĉ kontraŭ la tuta mondo, oni ne frenezas. Flava radio el la malsupreniranta suno oblikve venis tra la fenestro kaj falis trans la kusenon. Li fermis siajn okulojn. La sunbrilo sur lia vizaĝo kaj la tuŝsento de la glata korpo de la knabino donis al li fortan, dormeman, sekurecan senton. Li estas sekura, ĉio estas en ordo. Li endormiĝis murmurante “Malfrenezo ne estas statistikaĵo”, sentante ke tiu komento enhavas profundan saĝon. Kiam li vekiĝis, li sentis ke li longe dormis, sed rigardeto al la malnovmoda horloĝo informis lin ke estas nur la dudeka kaj tridek. Li kuŝis dormetante dum kelka tempo; post tio la kutima profundapulma kantado eksonis el la suba korto:

“Nur senespera deziraĵo.
Forglitema kiel tag’ aprila,
Kun ekvido, ekdiro, revinspiro,
Kunforiris koro mia!”

Tiu rimaĉa kanto ŝajne konservis sian popularecon. Oni aŭdadis ĝin ĉie. Ĝi transvivis la Malamokanton. Julia vekiĝis pro la sono, malkuntiris sin lukse, kaj ellitiĝis.

“Mi malsatas,” ŝi diris. “Ni pretigu pli da kafo. Damne! La forno estingiĝis kaj la akvo malvarmas.” Ŝi prenis la fornon kaj skuis ĝin.

“Mankas oleo en ĝi.”

“Ni povos akiri iom de olda Charrington, supozeble.”

“Kurioze; mi certis ke ĝi estas plena. Mi surmetos vestojn,” ŝi pludiris. “Ŝajnas ke pli malvarmiĝis.”

Winston ankau ellitiĝis kaj vestis sin. La senlaca voĉo ankoraŭ kantadis:

“Laŭdire la tempo kuracas,
Laŭdire forgeso do venos; nu
Ankoraŭ ridetoj kaj larmoj tra l’ jaroj,
Ja tordas la korŝnurojn plu!”

Dum li ligis la zonon de sia kombineo li paŝis al la fenestro. Sendube la suno jam malsupreniris malantaŭ la domojn; la suno ne plu brilas en la korton. La pavimŝtonoj estis malsekaj, kvazaŭ ĵus lavitaj, kaj li sentis ke ankaŭ la ĉielo estis lavita, ĉar tiom freŝa kaj pala estis la bluo inter la kamentuboĉapeloj. Senlace la virino marŝis tien kaj reen, korkante kaj malkorkante sin, kantante kaj eksilentante, pendigante pli da vindaĵoj, kaj ankoraŭ pli, kaj eĉ ankoraŭ pli. Li demandis al si ĉu ŝi perlaboras la vivon per lavado de vestoj, aŭ nur estas la sklavo de dudek aŭ tridek genepoj. Julia transvenis apud lin; kune ili rigardis kvazaŭ fascinate de la fortika figuro suba. Dum li rigardis la virinon en ŝia karakteriza pozo, kun siaj dikaj brakoj etenditaj al la ŝnuro, kaj siaj fortaj ĉevalinecaj gluteoj emfazitaj, li la unuan fojon ekpensis ke ŝi estas bela. Antaŭ tiam li neniam supozis ke la korpo de kvindekjaraĝa virino, monstrigita pro multa naskado, poste malmoligita, malglatigita de laborado ĝis ĝi estis malglata kiel tromatura napo, povus esti bela. Sed tiel estas, kaj, li pensis, kial ja ne? La solida senkontura korpo, kvazaŭ granita bloko, kaj la raspa ruĝa haŭto, same rilatis al la korpo de knabino kiel la rozbero al rozo. Kial la frukto estu malpli valora ol la floro?

“Ŝi estas bela,” li murmuris.

“Ŝiaj koksoj nepre estas metron larĝaj, tamen,” diris Julia.

“Jen ŝia speco de belo,” diris Winston.

Li tenis la suplan talion, kiun facile ĉirkaŭis lia brako. De la kokso ĝis la genuo ŝia flanko estis apud lia. El iliaj korpoj neniam venos infano. Nur tion ili ne povis fari. Nur perparole, intermense, ili povos transdoni la sekreton. La virino suba ne havis menson, ŝi havis nur fortajn brakojn, varman koron, kaj fekundan ventron. Li demandis al si kiom da infanoj ŝi naskis. Verŝajne almenaŭ dek kvin. Ŝi spertis sian efemeran floradon, jaron, eble, da sovaĝroza belo, kaj poste ŝi subite ekŝvelis kvazaŭ fekundigita frukto kaj fariĝis malmola kaj ruĝa kaj malglata, kaj post tio ŝia vivo konsistis el vestolavado, frotlavado, fadenflikado, kuirado, balaado, polurado, flikado, frotlavado, vestolavado, unue por infanoj, poste por genepoj, dum tri senpaŭzaj jaroj. Kaj post ĉio ĉi ŝi ankoraŭ kantadas. La mistika respektego kiun li sentis pri ŝi estis iel miksita kun la aspekto de la pala, sennuba ĉielo, etendiĝanta malantaŭ la kamentuboĉapeloj en senfinan distancon. Estis kurioze, pensi ke la ĉielo estas sama por ĉiuj, en Eŭrazio aŭ Orientazio same kiel ĉi tie. Kaj la homoj sub la ĉielo ankaŭ estis treege similaj –  ĉie, en la tuta mondo, centoj da miloj da milionoj da homoj tute similaj al ĉi tiu, homoj kiuj ne sciis pri la ekzisto de la aliaj homoj, apartigitaj de muroj da malamo kaj mensogoj, tamen preskaŭ precize samaj –  homoj kiuj neniam lernis pensi sed kiuj stokas en siaj koroj kaj ventroj kaj muskoloj la potencon kiu unu tagon renversos la mondon. Se ekzistas espero, ĝi troviĝas inter la proloj! Sen esti ĝisfine leginta la libron, li sciis ke tio devas esti la lasta mesaĝo de Goldstein.La estonteco apartenas al la proloj. Kaj ĉu li povas esti certa ke kiam venos ilia vico, la mondo konstruota de ili ne estos egale fremda por li, Winston Smith, kiel la mondo de la Partio? Jes, ĉar almenaŭ ĝi estos malfreneza mondo. Kie estas egaleco, tie povas esti malfrenezo. Plimalpli frue tio okazos, forto fariĝos konscio. La proloj estas senmortaj, ne eblas dubi tion kiam oni rigardas tiun bravan personon en la korto. Fine ilia vekiĝo okazos. Kaj ĝis tio okazos, kvankam eble estos mil jaroj, ili restos vivantaj malgraŭ ĉio, kvazaŭ birdoj, pasigante de korpo al korpo la vivkvaliton kiun ne havas la Partio kaj kiun ĝi ne povas nuligi.

“Ĉu vi memoras,” li diris, “la turdon kiu kantis al ni, tiun unuan tagon, ĉe la rando de la arbareto?”

“Li ne kantis al ni,” diris Julia. “Li kantis por plaĉi sin. Eĉ ne tion. Li nur kantis.”

La birdoj kantas, la proloj kantas. La Partio ne kantas. Ĉie en la mondo, en Londono kaj Novjorko, en Afriko kaj Brazilo, kaj en la misteraj, malpermesitaj landoj preter la limoj, en la stratoj de Parizo kaj Berlino, en la vilaĝoj de la senfina Rusa stepo, en la bazaroj de Ĉinio kaj Japanio –  ĉie staras la sama solida nekonkerebla figuro, monstrigita de laborado kaj naskado, laboreganta de naskiĝo ĝis morto sed ankoraŭ kantanta. El tiuj fortikaj lumboj raso de konsciuloj nepre venos. Vi estas la mortuloj, ilia estas la estonteco. Sed vi povos partopreni en tiu estonteco se vi pluvivigos la menson kiel ili pluvivigas la korpon, kaj transdonadas la scion ke du plus du egalas al kvar.

“Ni estas la mortuloj,” li diris.

“Ni estas la mortuloj,” eĥis Julia lojale.

“Vi estas la mortuloj,” diris fera voĉo malantaŭ ili.

Ili eksaltis aparten. La intestoj de Winston ŝajnis glaciiĝi. Li povis vidi la blankon kiu tute ĉirkaŭas la iridojn de la okuloj de Julia. Ŝia vizaĝo estis lakte flaviĝinta. La streko da ruĝego kiu ankoraŭ estis sur ĉiu vangosto staris akre, preskaŭ kvazaŭ nekonektite al la suba haŭto.

“Vi estas la mortuloj,” ripetis la fera voĉo.

“Ĝi estis malantaŭ la bildo,” spiris Julia.

“Ĝi estis malantaŭ la bildo,” diris la voĉo. “Restu precize kie vi estas. Neniom moviĝu antaŭ ol ordono estos donita.”

Komenciĝis, finfine komenciĝis! Ili povis fari nenion escepte de stari rigardante en la okulojn unu de la alia. Fuĝi por savi la vivon, eliri el la domo antaŭ ol estos tro malfrue –  neniu tia penso pensiĝis en ili. Estus nekoncepteble, malobei la feran voĉon el la muro. Estis krako kvazaŭ hoko estis turnita, kaj kraŝo de rompiĝanta vitro. La bildo estis falinta sur la plankon, malkovrante la teleekranon malantaŭ si.

“Nun ili povas vidi nin,” diris Julia.

“Nun ni povas vidi vin,” diris la voĉo. “Staru en la mezo de la ĉambro. Staru dors’-al-dorse. Kunmetu viajn manojn malantaŭ viaj kapoj. Ne tuŝu unu la alian.”

Ili ne tuŝis unu la alian, sed ŝajnis al li ke li povas senti la tremadon de la korpo de Julia. Aŭ eble nur estis la tremado de lia propra korpo. Li ja sukcesis ĉesigi la kunklakadon de liaj dentoj, sed liaj genuoj ne estis regeblaj. Sonis la paŝegado de botoj sube, interne de kaj ekster la domo.

La korto ŝajnis plena de homoj. Io estis trenata trans la ŝtonojn. La kantado de la virino ekĉesis abrupte. Aŭdiĝis longa, ruliĝanta sonaro, kvazaŭ la lavkuvo estis ĵetita trans la korton, kaj sekvis konfuzita sonaro de koleraj krioj, finiĝinta per kriego pro doloro.

“La domo estas ĉirkaŭata,” diris Winston.

“La domo estas ĉirkaŭata,” diris la voĉo.

Li aŭdis Julian kunpuŝi la dentojn. “Mi supozas ke ni devus adiaŭi,” ŝi diris.

“Vi devus adiaŭi,” diris la voĉo. Kaj post tio tute alia voĉo, maldika, kultivita voĉo kiun, laŭ la sento de Winston, li aŭdis iam antaŭe, komenciĝis: “Kaj krome, dum ni parolas pri tio, ‘Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.’!”

Io kraŝis sur la liton malantaŭ la dorso de Winston. La supro de eskalo estis ĵetita tra la fenestron kaj rompis la kadron. Iu grimpadis tra la fenestron. Okazis kurado de botoj sur la ŝtuparo. La ĉambro pleniĝis de solidaj viroj en nigraj uniformoj, kun ferkovritaj botoj sur la piedoj kaj batiloj en la manoj.

Winston ne plu tremadis. Eĉ liaj okuloj apenaŭ moviĝis. Nur unu afero gravis; resti senmova, resti senmova, ne donu al ili kialon vin bati! Viro kun glata vizaĝo de boksisto, en kiu la buŝo estis nur fendeto, haltis kontraŭ li balancante sian bastonon mediteme inter siaj dikfingro kaj montrofingro. Winston renkontis liajn okulojn. La sento de nudeco, kun la manoj malantaŭ la kapo kaj la vizaĝo kaj korpo tute neprotektataj, estis preskaŭ netolerebla. La viro elpuŝis la pinton de blanka lango, lekis la lokon kie devus esti liaj lipoj, kaj poste preterpaŝis. Sekvis nova kraŝo. Iu estis preninta la vitran paperpremilon de la tablo kaj disfrakasis ĝin sur la kamenŝtono.

La fragmento de koralo, eta ĉifaĵo palruĝa simila al sukera rozburĝoneto de kuko, ruligis trans la maton. Kiel malgranda, pensis Winston, kiel malgranda ĝi ĉiam estis! Sekvis enspirego kaj batsono malantaŭ li, kaj li ricevis violentan piedbaton sur la maleolo kio preskaŭ faligis lin. Unu el la viroj estis puŝeginta sian pugnon en la sunplekson de Julia, tiel faldante ŝin kvazaŭ poŝliniilon. Ŝi baraktadis sur la planko, strebegante spiri. Winston ne aŭdacis turni sian kapon eĉ milimetron, sed kelkfoje ŝia livida anhelanta vizaĝo venis en lian vidangulon. Eĉ en teroro estis kvazaŭ li povas senti ŝian doloron en sia propra korpo, la mortigan doloron kiu tamen estas malpli urĝa ol ŝia baraktado reakiri sian spirpovon. Li sciis kia estas tio; la terura, agoniiga doloro kiu restas konstante sed ankoraŭ ne estas plene suferebla ĉar antaŭ ĉio necesas povi spiri. Post tio du el la viroj levis ŝin per la genuoj kaj ŝultroj, kaj portis ŝin el la ĉambro kvazaŭ sakon. Winston ekvidetis ŝian vizaĝon, renversitan, flavan kaj torditan, kun la okuloj fermitaj, kaj ankoraŭ kun la strio da ruĝeto sur ĉiu vango; kaj li ne revidis ŝin.

Li staris senmove kvazaŭ morte. Ankoraŭ neniu estis batinta lin. Pensoj kiuj venis propravole, sed kiuj ŝajnis tute seninteresaj, komencis traflugi lian menson. Li demandis al si ĉu ili kaptis S-ron Charringtonon. Li demandis al si kion ili estis farintaj al la virino en la korto. Li rimarkis ke li volegas urini, kaj sentis feblan surprizon, ĉar li jam urinis antaŭ nur du-tri horoj. Li rimarkis ke la horloĝo sur la kamenbreto indikas naŭ, kio signifas dudek unu. Sed la lumo ŝajnis tro forta. Ĉu la lumo ne estus fadanta je la dudekunua horo en aŭgusta vespero? Li demandis al si ĉu efektive kaj li kaj Julia miskomprenis la tempon –  estis dormintaj dum plena horloĝ-cirklo, kaj kredis ke estas la dudektria, kiam efektive estas nul-ok-tridek la sekvan matenon. Sed li ne daŭrigis la penson. Ĝi ne interesis.

Sekvis alia, malpli peza paŝo en la koridoro. S-ro Charrington eniris la ĉambron. La mieno de la nigre uniformitaj viroj subite ekfebletiĝis. Io estis ankaŭ ŝanĝiĝinta en la aspekto de S-ro Charrington. Lia vido trafis la fragmentojn de la vitra paperpezilo.

“Prenu tiujn pecojn,” li diris severe.

Viro klinis sin por obei. La londonkvartala akĉento estis malaperinta. Winston subite rekonis kies voĉon li aŭdis antaŭ kelkaj momentoj per la teleekrano. S-ro Charrington ankoraŭ surhavis sian malnovan veluran jakon, sed lia hararo, kiu antaŭe estis preskaŭ blanka, estis fariĝinta nigra. Ankaŭ li ne surhavis siajn okulvitrojn. Li unufoje ekrigardetis Winstonon penetre, kvazaŭ por certigi lian identecon, kaj poste ne plu atentis lin. Li estis ankoraŭ rekonebla, sed li ne plu estis la sama persono. Lia korpo estis rektiĝinta, kaj ŝajnis esti pligrandiĝinta. Lian vizaĝon estis trafinta nur ŝanĝetoj, kiuj tamen efektigis plenan transformon. La nigraj okulobrovoj estis malpli arbustaj, la faldetoj estis malaperintaj, la tuta formo de la vizaĝo ŝajnis esti aliiĝinta; eĉ la nazo aspektis malpli longa. Nun ĝi estis la atentoplena, malvarma vizaĝo de viro ĉ. tridekkvinjaraĝa. Winston ekpensis ke nun, la unuan fojon en sia vivo, li konscias rigardi membron de la Penspolico. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.