Ekzerco 126
a) La gepatroj de Jozefo tre ĉagreniĝis...
La verbo ĉagreni estas transitiva (= ĉagreni iun),
sekve kiam mankas objekto oni bezonas la sufikson -iĝ.
b) Homo plene vivas nur tiam, kiam li havas krean ĝojon en sia
ĉiutaga laboro. La propra laboro kaŭzas la krean ĝojon, ne la laboro
de alia persono, sekve oni devas uzi la refleksivon, resendante al
“li”,
c) En tiu tempo oni ne vidis tiom da novaj konstruaĵoj, kiel nun.
Post la prepozicio da neniam povas esti akuzativo.
d) Boteloj plenaj de akvo (aŭ plenaj je akvo).
“Plena” ja ne estas vera mezuro de kvanto.
e) La ministro enoficigis tiun pastron kiel anstataŭantan episkopon.
Se la frazo estus nominativa, ĝi signifus, ke la ministro estis la
anstataŭanta episkopo.
f) Kiam vi bruligas fajron, tre gravas, kian lignon vi surmetas.
“Kion lignon” signifas nenion — ĝi estas duobla substantiva objekto.
g) Post la temanĝo (aŭ) Preninte la
temanĝon, ni veturis hejmen. En la donita frazo, “La temanĝo
prenita” estas substantive frazo tute ne ligita al io ajn alia en la
propozicio.
h) Mi ne scias, ĉu tiu poŝtmarko... Se estas kondiĉa.
i) La kongreso okazos de la 20-a gis la 27-a de majo. Post la
prepozicioj de kaj ĝis ne povas esti akuzativo.
j) Tiun beston oni nomas talpo. Nominativo predikativa.
Ekzerco 131
a) La kongreso komenciĝis la 3-an de
aŭgusto. Akuzativo montras ellason de preprozicio.
b) En la akceptejo regis vigla atmosfero. Nominativo, ĉar temas pri
la subjekto de “regis”.
c) Ĉar mi estas abonanto de via gazeto, bonvolu publikigi mian
anonceton. La frazo kun “kiel” signifis, ke la redaktoro estas
abonanto de sia gazeto!
d) Li faris decidon, kiu mutigis lian edzinon pro mirego. La
refleksivo sian signifis, ke temas pri la edzino de “kiu” = la
decido!
e) ... kiujn li skribis dum sia libertempo ... “Lia” signifis la
libertempon de iu alia persono.
f) La sekretario elparolis vortojn jam de longe atenditajn
(adjektivo priskribanta la “vortojn”, do
akordiganta laŭ nombro kaj kazo).
g) Ĉesigu vian petoladon! La verbo “ĉesi” estas netransitiva
(ne haves objekton), tial necesas la
sufikso -ig.
h) Niaj gastoj ankoraŭ ne alvenis. La vorto “ne” aplikiĝas al la
verbo “alvenis”, do staras rekte antaŭ ĝi.
i) Mia amiko montris al mi graven dokumenton. Duobla akuzativo
(unu rekta objekto, unu montranta ellasitan
prepozicion) kaŭzas konfuzon kaj malkomprenon.
j) Multaj ribelintoj estas en la karceroj. Karcero estas jam loko,
do ne necesas la sufikso -ej.
Ekzerco 150
a) Tia estis la lernejo. “Tiel” montras
manieron, do estas adverba; tia priskribas la lernejon, do estas
adjektiva.
b) ... teatraĵeton, verkitan de la prezidanto. Adjektivo akordiĝas
kun sia substantivo.
c) ... malfermis siajn monujojn ... Ili ja ne malfermis la monujojn
de aliaj personoj!
d) ... ĉar estas grave koni la opinion ... La “ĝi” estas erara, ĉar
ĝi aludas al neniu substantivo;temas ĉi tie pri senpersona verbo.
e) Ili konsideris Esperanton kiel ekzotikan aspiron. Akuzativo, ĉar
la frazo post “kiel” rilatas al “Esperanton”, kaj ne al ili.
f) La nova kurso komenciĝos post du semajnoj. la verbo “komenci”
estas transitive kaj postulas objekton, sekve oni netransitivigas
ĝin per la sufikso -iĝ.
g) Ni tre ĝojus, se vi povus plenumi nian peton. Temas pri kondiĉo,
ne pri tempo.
h) La aliĝoj estos akceptataj nur ĝis la fino de junio. Temas pri
daŭra periodo, dum kiu la akceptado senĉese okazados. “Akceptitaj”
signifus, ke dum la koncerna periodo la akcepto jam pli frue o1 tio
okazis.
i) ... en la neevoluintaj landoj! La verbo "evolui" estas jam
netransitiva.
j) ... estas daŭre ŝanĝiĝanta. La verbo “ŝanĝi” estas transitiva kaj
postulas objekton; sekve oni netransitivigas ĝin per la sufikso -iĝ.
Ekzerco 157
a) “Tiel grandan kunvenon ni ankoraŭ ne
vidis!”
b) Svislandon reprezentis nur unu delegito. La vorto “nur” ĉiam
staras senpere antaŭ la vorto al kiu ĝi rilatas.
c) La ekspozicio estis malfermata dum la tuta tago. “Malfermata”
signifus, ke la malferma ago daŭrus la tutan tagon, dum efektive ĝi
daŭris evidente nur momenton, post kiu la ekspozicio estis jam
“malfermita”.
d) ... altiras ĉiujare multajn milojn da turistoj. Objekto de
“altiras”, do akuzativa.
e) Ni vizitis la monaĥejon, kiun la popolo konstruis antaŭ multaj
jarcentoj. Ĉiam oni uzu simplan verbon, kiam tio estas ebla. Ĉi tie
eĉ pli ĝi necesas, ĉar “Estas konstruinta” estas ankaŭ erara: ĝi
signifas, ke la popolo nun vivanta konstruis antaŭ multaj jarcentoj!
f) ... de internaciaj konferencoj. Nominative post prepozicio.
g) Tiu packonferenco en 1919 faris grandan maljustajon. Tio, kion ĝi
faris, estis konkreta, ne abstrakta.
h) ... mendojn ĝis nun ricevitajn. Akordiĝo de adjektivo kun ĝia
substantivo.
i) Vi devas pagi nur la sendkostojn. “Nur” senpere antaŭ la vorto(j),
al kiu(j) ĝi rilatas.
j) ... kostos al vi ducent dolarojn. Evitu duoblan akuzativon.
Ekzerco 166
a) ... estos prezentata dum la kongreso.
La kongreso daŭros kelkan tempon, kaj la filmon oni plurfoje
prezentos. “Prezentita” signifus, ke jam pli frue ol dum la kongeso
la prezento jam okazis.
b) ... samideanoj ne bedaŭris sian partoprenon. Temas pri la propra
partopreno de la samideanoj, kaj ne de iuj aliaj personoj.
c) Ni esperas, ke vi havos ... (aŭ) Ni
deziras, ke vi havu ...
d) Tiun konstruaĵon oni uzos kiel la centron ... Akordiĝo de du
substantivoj kiuj rilatiĝas unu al la alia.
e) Tiu prelego estis tre amuza kaj lerniga (=
instrua). La prelego mem ja ne havis emon lerni!
f)... miksi nin en la disputo. Sen akuzativo, ni estas jam en la
disputo!
g)... ke la homoj mortu kaj mortigu... Infinitivo -i ne eblas post
“ke”.
h) La ministro kaj liaj kunuloj ... “Sia(j)”
neniam povas esti subjekto de verbo.
Ekzerco 171
a) Estas notinde, ke, sekve de la multa
pruvmaterialo, kiun nia samideano povis disponigi, la eldonejo
akceptis Esperanton... La libera vortordo ne rajtigas kalumnii niajn
samideanojn!
b) ... forigi la infanojn kaj la kokojn kaj ceterajn dombestojn...
Ĉe ni, la infanojn oni ne kalkulas inter la dombestoj!
c) Prelegis nia aminda instruistino. Tiel atakemaj niaj lernantoj ne
estas!
d) La morgaŭon (aŭ) La postan tagon, la
metiistoj rapide pakis ... Estas neeble, ke morgaŭ
(do future) oni jam -is (pasinte).
e) ... la patro de Aleksandro estis mortigita kaj sekve Aleksandro
(aŭ) tiu lasta surtroniĝis. Oni ne
surtronigas mortintojn!
f)... kun grasa ventro kaj kun peruko(?).
Eĉ per Esperanto oni povas konstrui vortojn sen klara signifo!
g)... naski la Majstron. Kutime estas la viroj, kiuj naskigas
virinojn, kaj ne inverse!
h) Montoj surkreskitaj de abioj kaj piceoj, kaj belegaj sunaj valoj,
estas la vidindaĵoj... Kia diferenco okazas per la malĝusta lokigo
de unu komo!
i) Malgraŭ landlimaj bariloj... Barelojn oni kutime uzas por pli
agrablaj celoj! j) ... estas tre malsamaj. Ĉien penetras tiuj
pruduloj!
Ekzerco 176
a) ... ho postulema virino?
(aŭ) ... ho postulemulino?
(aŭ) ... ho postulantino? Postulino
estus ja virino, kiu ... venas poste.
b) ... sendante al li mesaĝon sur tiu ĉi poŝtkarto. Letero kaj
poŝtkarto estas fizike malsamaj aferoj, kiel anekdoto kaj romano.
c) Porkomencanta kurso... Ni evitu porkojn en niaj komencantaj
kursoj!
d) ... de ĝenerala senarmigo. Tamen senarmigo de la generaloj estus
bona komenca paŝo ...
e) ... serpentumante inter la arboj. Oni vindas kutime nur tre
malgrandajn infanojn, nekapablajn grimpi kaj marŝi ...
f) ... diversspecaj diplomatoj... Oni ne dishaku la kompatindajn
diplomatojn!
g) La kamparano haltis... En la plimultaj socioj, virino ne rajtas
edziniĝi samtempe al tuta kampanaro.
h) ... migris tra la arbaro... Ŝajnas, ke nur lignomanĝantaj
insektoj migras tra arbo.
i) ... lernantoj de ambaŭ seksoj. Tro malmultaj homoj estas samtempe
viraj kaj inaj; ne valorus starigi apartajn kursojn por tiaj
stranguloj!
j) ... estis kunligita. Kutime nur librojn oni bindas.