PAŜO DUA

VORTARO

BINDO: eksteraĵo de libro.
ĈIFI: malglatigi.
DIO: supernatura reganta estaĵo.
DIVERSA: malsameca.
ESENCO: la ĉefa, plej necesa parto de io.
FALSA: malvera.
FRAPI: bateti.
GLATA: priskribas ion, sur kiu mano facile glitas.
INSTRUI: lernigi.
KADRO: tio, per kiu oni ĉirkaŭigas, ekzemple fotografaĵon.
KLARA: malkonfuza.
KLASO: aro de lernantoj, kiuj lernas kune.
LITERO: alfabeta signo.
LUDI: fari ion por nura plezuro.
MATURA: plenkreskinta, plenpova.
ONKLO: frato de la patro aŭ patrino.
PARDONI: malsevere trakti iun.
PLEKTI: regule interkunigi laŭ longe, ekzemple harojn.
PROBLEM: malfacila demando.
PSALMO: speciala religia kanto.
RELIGIO: kredo pri supernaturaj aferoj.
ROBO: longa virina vesto.
SERIOZA: zorge atent(ind)a.
SPEGULO: glata, brila aĵo, per kiu oni povas vidi sin.
ŜLOSI: fermi, ekzemple pordon, per speciala ilo.
ŜPARI: atente reteni, ekzemple monon.
TRUO: malplenaĵo en io.
VIZITADI: ĉeesti; regule aliradi.
ZONO: io, kion oni metas ĉirkaŭ la korpomezon.

LEGAĴO

LA PSALMARO

Kiam Anna-Klara en sia sepa jaro vizitadis la unuan klason, iun tagon ŝi petis de mi psalmlibro .

“Kial?” mi demandis.

“Ĉar ankaŭ Gustavo havas.”

“Povas esti,” mi respondis, “sed mi neniam aŭdis, ke tiel etaj knabinoj havus psalmaron.”

“Sed ankaŭ Gustavo havas.”

Kion fari, mi iris aĉeti psalmaron.

Mi trovis multe da diversaj psalmlibroj, malgrandajn, belajn librojn kun mola bindo, orkadraj paĝoj kaj ankaŭ grandajn librojn kun belaj, simplaj literoj. Mi aĉetis, kiu estis la malplej kosta, por ke la infano bontempe lernu la ŝparemon, precipe en tiaj seriozaj aferoj.

Mi skribis la nomon de Anna-Kiara en la libron kaj posttagmeze transdonis ĝin al ŝi. Ŝi ege ekĝojis, prenis la libron kaj diris:

“Ĝi estas ĝuste tia, kia tiu de Gustavo.”

Mi eksidis kaj iomete meditadis pri la okazintaĵoj, kaj poste — la dioj pardonu min — mi iris al la pordo kaj enokulumis tra la ŝlosiltruo.

Anna-Kiara staris meze de la ĉambro, antaŭ la granda spegulo. Kun la malfermita psalmaro ŝi kantis falsvoĉe. De tempo al tempo ŝi rigardis al la spegulo, ĉu ŝia zono bone kuŝas? Kelkfoje ŝi ordigis sian harplekton, kelkfoje glatigis ĉifon sur la robo, kiu ne estis bonorde sur ŝia ŝultro.

Subite mi surprizis sin per pordmalfermo kaj eniris:

“Kara Anna-Kiara,” mi diris, “psalmaro estas io multe pli serioza, ol vi imagas. Oni ne staru antaŭ spegulo por kanti el psalmaro. La psalmolibro ne estas por ludi per ĝi. Kiam vi estos pli aĝa, la instruist-onklino klarigos al vi, kio estas esence psalmaro.”

Anna-Kiara sidis serioza kaj silenta. Ŝi rigardis sincere al mi kaj decidvoĉe diris:

“Mi volas diri al vi nur unu aferon : Oni ne eniras ĉambron antaŭ ol frapi.”

Mi ne kredas, ke Anna-Kiara estas jam matura por religiaj problemoj.

Hasse Z.
el la sveda: A ndreo Gauder
(el "LiteraturaMondo" )


EKZERCOJ

7. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kial Anna-Kiara deziris ricevi psalmlibron?
2. Kiajn psalmlibrojn trovis s-ro Z., kiam Ii iris aĉeti?
3. Kiun libron Ii aĉetis?
4. Kial Ii elektis ĝuste tiun?
5. Ĉu Anna-Klara estis kontenta pri la libro? Kiel vi scias?
6. Pro kio s-ro Z. petas, ke la dioj pardonu lin?
7. Kion faris Anna-Klara en la ĉambro?
8. Por kiu celo s-ro Z. interrompis ŝin?
9. Ĉu li sukcesis pri tiu celo?
10. Kiel Anna-Klara sukcesis malpravigi s-ron Z.?

8. Jen estas kelkaj respondoj. Skribu la faritajn demandojn:

1. Sepjara.
2. La unuan.
3. Gustavo.
4. La nomon de Anna-Klara.
5. Posttagmeze.
6. Tra la ŝlosiltruo.
7. Falsvoĉe.
8. Por vidi, ĉu ŝia zono bone kuŝas.
9. Kio estas esence psalmlibro.
10. Oni frapas.

9. Per la akuzativa finaĵo -N korekru jenajn propoziciojn, tiel ke ili havu signifon:

1. Anna-Klara malfermis la psalmlibro.
2. Ŝi ekkantis per laŭta veto psalmo.
3. La unua klaso vizitadis Anna-Klara.
4. Psalmlibro havis ankaŭ Gustavo.
5. Posedis psalmlibroj Gustavo kaj Anna-Klara.
6. Ĉio pri la afero klarigos la instruistino.
7. Multaj aferoj la knabino sciis, kaj multaj ne sciis.
8. Pri la problemo ekzistas diversaj solvoj, kiuj oni devas pripensi.
9. Aferoj interesaj kaj strangaj oni trovas se oni legas tiu libro.
10. Komprenas la problemo nek li nek mi.

10. Ĉiu el la subaj propozicioj povas alpreni po du signifojn, depende de la akuzativo. Uzante la finaĵon -N, skribu ambaŭ signifojn de ĉiu:

1. La instruisto alparolis la lemanto.
2. Vizitis la onklo la modesta knabino.
3. Li multfoje pardonis la frato, sed li neniam pliboniĝis.
4. La iama amiko li ne rigardis.
5. Kaptis ni la timata malamiko.

11. La suba propozicio povas alpreni eĉ kvar diversajn signifojn, depende de la akuzativo. Uzante-N, skribu la kvar propoziciojn:

Rigardis vagulo malsata hundo.

12. Sube estas dek substantivoj. Adjektivigu ilin, kaj uzu ĉiun korekte en propozicio:

TRUO DIO ESENCO ROBO PROBLEMO LUDO KLASO ONKLO SPEGULO FERIO

(Ekzemple: METROPOLO > metropola = La metropola bruego unue timigis lin.).

13. MI ENOKULUMIS TRA LA ŜLOSILTRUO. Uzu korekte jenajn vortojn kun -UM:

PROKSIMUME SAĜUMI AKVUMI ORUMO MONDUMO MONDUMECA PLENUMI AMINDUMI.

14. Skribu konversacion, kiu povis okazi inter s-ro Z. kaj la librovendisto, kiam Z. iris por aĉeti al Anna-Klara psalmlibron.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo