La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
PAŜOJ AL PLENA POSEDOAŭtoro: William Auld |
©2024 Geo |
La Enhavo |
ADRIA MARO: la maro kuŝanta inter
Italujo kaj Jugoslavio.
AŬTOMATO: io funkcianta sen homa direktado.
BOATO: ŝipeto.
BRAVA: preta sentime fari sian devon.
ĈAPO: plata kapvesto.
ĈEMIZO: subvesto.
DALMATIO: regiono de Jugoslavio.
DANCI: ritme movigi laŭ muzika takto.
EĤO: ripetiĝo de sono.
EKSTREMA: plej malproksima.
ETENDI: plilongigi ĉiudirekten.
FADENO: longa maldika ŝnureto.
FAJFI: krei sonon blovante tra la lipoj.
FANTOMO: spirito de mortinto; reaperanto.
FATALA: malfeliĉiga, grava, ne evitebla.
FEBRO: forta eksciteco.
FIRMA: neŝancelebla.
FULMO: granda rapidpasanta ĉiela fajro.
FURIO: furioza virino.
HORIZONTO: limo de la vidkapablo.
HURLI: bleki sovaĝe.
INFERO: loko, kie mortintaj animoj suferegas.
INSTINKTO: aŭtomata aktivigo, plejofte de bestoj.
KALO: malmolaĵo de la haŭto.
KANDIDATO: aspiranto al ofico.
KAPRICO: subita, neantaŭvidebla emo.
KARBO: nigra substanco, uzata por hejti.
KNARI: eligi akran bruon skrapan aŭ frotan.
KRAKI: eligi sekan bruon elŝirado aŭ rompado.
LARĜA: multampleksa.
LAZURO: blua koloro de la ĉielo.
LEĜERA: malpeza.
LULI: balanceti.
LUPO: sovaĝa hundsimila besto.
MANOVRI: fari laŭcelajn iradojn.
MOKI: priridi iun.
MUSKOLO: fibraĵo, kiu movas la membrojn de korpo.
NEPRA: neevitebla, deviga.
PALPI: tuŝesplori per la mano.
PALPEBRO: membrano kovranta la okulon.
PENI: energie streĉi siajn fortojn.
PEPI: birdokrieti.
PETOLI: amuziĝi infanece.
PIPO: aparato, per kiu oni fumas tabakon.
POŬPO: sipmalantaŭo.
PRUO: ŝipantaŭo.
PUPO: ludila figureto.
RAMPI: antaŭeniri malfacile, foje surventre.
REGIONO: speciala land- aŭ marspaco.
REVI: imagi tion, kion oni forte deziras.
REZONI: logike tiri konkludon el argumentoj.
RIGIDA: nefleksebla.
SALO: blanka substanco, uzata por gustigi manĝaĵojn.
SAPO: substanco uzata por lavpurigi.
SILKO: delikata teksaĵo.
SIMIO: homosimila besto.
SINO: homa brusto.
SIRENO: marvirino kun fiŝa vosto.
SOJLO: ŝtono aŭ trabo de enireja fundo.
SOPIRI: ĝeme elspiri.
SULKO: kavaĵeto.
SVINGI: moveti ion rapide ĉiudirekten.
ŜAŬMO: blankaĵo sur akvo aŭ alia fluaĵo.
ŜELO: malmola ekstera krusto.
TEMPESTO: ŝtormo.
TRAJTO: karakterizaĵo.
TUKO: peco de teksaĵo.
VASTA: granddimensia.
VELO: granda tuko fiksita por kapti la venton.
VEZIKO: globeto.
Neniam ŝi vidis la sunon. Nur la karesojn de ĝiaj varmaj radioj ŝi sentis sur sia juna vizaĝo. Neniam ŝi vidis la lazuran bluon de la Adria Maro, nur ĝojplezuresi ĝuis lulata per ĝiaj ondoj. Nek sian patrinon nek 1a patron ŝi vidis, nur palpkarese ŝi ekkonis iliajn kaloplenajn manojn kaj vizaĝojn, sur kiuj ŝi tiel bone konis ĉiun sulkon... Nenion ŝi iam ajn vidis, ĉar ŝi estis de la naskiĝo blinda...
Jarojn longe ŝi vivis en la lernejoj por blinduloj kaj nur somere ŝi revenadis pasigi la ferion apud siaj karaj. Nun, ŝi denove troviĝas en sia fiŝistvilaĝo sur fora insuleto perdiĝinta en la marovasto. Feliĉa ŝi estis forlasi por ioma tempo bruegon de la grandurbo en kiu ŝi vizitadas lernejon. Tamen, sidante sur la pruo de leĝera velboato kiu petole saltetis sur la ŝaŭmantaj ondoj, kaj karesante la harojn de sia sepjara fratineto, ŝi pensis pri tiu grandurbo kien ŝi revenos post la ferio por fini sian lastan studjaron kaj kie ŝi, dank' al siaj lertaj manoj, ricevos postenon. Ho, kiel ŝi revadis pri sia unua salajro! Pri tiio kion ŝi aĉetos per ĝi. En ŝia imago jam ĉiu monero estas fikselspezota! Al la patrino ŝi aĉetos kaptukon el belega pura silko... Ridetante ŝi imagas kiel la vilaĝaninoj rigardos ŝian patrinon, kiam ŝi kun tiu kaptuko aperos dimanĉe inter ili. Ĉiuj ekdeziros ĝin tuŝi por prijuĝi la kvaliton, kaj la patrino fiereme rakontos al ili ke ŝia Zlatica aĉetis ĝin. Jes, Zlatica kiu nun laboras en la grandurbo kaj perlaboras tiom, ke ŝi eĉ povas de
tempo al tempo helpi al i1i... Kaj, al la patro?... Al li ŝi aĉetos novan pipon el rozoligno ĉar la malnovan forglutis la maro, kiam pasintan printempon tempesto surprizis lin, dum li estis ĵetanta reton en la maron. Ĝojos la patro pro tiu donaco... Al la frato? Oh, li jam fariĝis edziĝkandidato kiu eĉ rajtas malkaŝe fumi. Al li ŝi aĉetos belegan arĝentan cigaredujon, kaj kiam li elpoŝigos ĝin, ĉiuj junulinoj el la vilaĝo admire rigardos!... Al la fratineto Mare, nepre ŝi aĉetos tiun grandan pupon kiu palpebrumas kaj pepas: “Panjo, panjo”! Ho, kiel ŝiaj karbonigraj okuletoj mire gapos!
Subite, iu granda ondo frapis la boatpruon kaj amaso da akveroj ŝprucmalsekigis ŝian korpon. Ŝi tremskuiĝis kaj la revaĵo disrompiĝis kvazaŭ sapveziko... Instinkte ŝi antaŭsentis tion, ŝia frato senzorge sidanta ĉe la poŭpo ne rimarkis: iom troe ili malproksimiĝis de la bordo. Laŭ timkrioj de la mevoj li sentis alvenon de tempesto, kvankam la sunradioj ankoraŭ varme brilis.
— Mario, ni iru returnen. Ĉu vi rimarkas la tempestalvenon?
Mario nur memfide ekridetis kaj per sia sonora voĉo iom mokeme respondis: “Ne zorgu vi, grandurba sinjorino, kaj ne saligu al mi la cerbon!”
Ŝi eksilentis, sed ĉiuj ŝiaj sentoj streĉiĝis. Ne, ŝi ne eraras. Ne plu blovas la agrabla venteto. La veloj de la boato ne plu gaje kraketas sed knarkrakas sub ĉiam pli forta ventpremo. Sur la ondoj, la leĝera velboato ĉiam pli kaj pli supreniĝas kvazaŭ iu ĉevalo transsaltanta barojn.
— Mario, ni iru returnen! Fine... ni ne estas solaj, Mare povas ektimi de la ondoj.
— Mare ja estas fiŝista filino. Ĉu ne, Mare? Ni ne timas de la maro kiel tiu nia fratino, kiu tute urbaniĝis... ĉu ne, Mare?
La knabineto nenion respondis, nur pli forte sin premis al la fratino. Mario, tenante la poŭpon per siaj fortaj manoj, gaje fajfetis kaj videble ĝuis sian lertan manovradon. Ankaŭ li estis rimarkinta la malboniĝon de la vetero kaj rapidan plialtiĝon de la ondoj sed pro sia vireca fiero li ne volis obei al la “ina saĝo”... Subite, malaperis la rideto de sur lia vizaĝo. Jen, tie malantaŭ la fora horizonto, aperis ia verdnigra nubo kiu fulmrapide pligandiĝadis kaj ĝiaj brakosimilaj ekstremoj minace disvastiĝadis. Fulmobriloj trakuris la ĉielon kaj perdiĝadis ien en la vasto. Eĥis timigaj tondrobruoj...
— Al diablo! ni eĉ malsekiĝos! — grumblis Mario por si mem kaj manovris por direkti la velboaton al la bordo. Sed jam estis iom malfrue. Li konsciiĝis pri tio. Kontraŭ la vento la leĝera velboato pene luktis por alproksimiĝi al la bordo kiu apenaŭ videbletis. Dume la tempesto rapide alproksimiĝis... La suno tute malaperis malantaŭ la nigra nubkurteno. Malheliĝis. La vento fantome ekhurlis kaj la ondoj furie ekdancis kvazaŭ la maro estus bolanta... La tempesto atakis per sia tuta sovaĝa forto.
Portata per la ondegoj kvazaŭ juglandselo, post iu nova ventatako la velboato renversiĝis...
— Mario-o! — ekkriegis malgranda Mare, — sed en la sama momento fortaj brakoj kaptis ŝin kaj konata voĉo trankviligis la infanon:
— Mare, ne timu... Mare, via frato portos vin... ne timu! Luktante kontraŭ la ondoj, kun la fratineto en la manoj, li plenforte kriis al la fratino kiun li fojfoje vidis inter la ondoj.
— Zlatica-a-a, naĝu laŭ mia voĉo. Ne timu pri Mare, mi portos ŝin.
— Je-e-e-s! Eĥis ŝia respondo. Ekscio ke Mare estas en la manoj de la frato trankviliĝis Zlatican kaj ŝi eknaĝis per fortaj membrosvingoj, gvidata per la voĉo de Mario. Ŝi naĝis kuraĝe, sentime, kvankam la ondoj fojfoje superiris ŝian kapon. Ŝi ja estas infano de la maro... De tempo al tempo la frato vokkriis al ŝi kaj ŝi respondkriis. Tranĉante la ondojn ŝi naĝis kvazaŭ sireno... Post ioma tempo, ŝajnis al ŝi ke ĉiam malpli ofte ŝi aŭdas la voĉon de la frato... kaj ke ĝi malproksimiĝas, dume la hurlo de la vento superas la ondofrakason...
— Mario, Ma-ri-o-o! — krivokis ŝi, sed la voĉo de Mario ne aŭdiĝis plu. Sola ŝi estis. Sola... en tiu infero de la elementoj kaj sen gvidvoĉo de la frato. Tamen ŝi ne cedis al la teruro. Ŝi naĝis, naĝis en la direkton el kiu ŝi lastfoje aŭdis la voĉon de Mario. Sed vane... Ne estis eble gardi la direkton en la maro kiu infere bolis...
La tempo pasadis. Ŝi jam sentis lacon kaj por ŝpari la forton ŝi forlasis sin al la ondoj... — Mario certe atingos la bordon, — pensis ŝi, — kaj ili venos min trovi. Ili scias ke mi naĝas kiel fiŝo. Kaj, se mi forlasas min al la ondoj ili alproksimigos min al la bordo, — ŝi rezonis. Sed krom la ventofajfado kaj ondomugoj nenian bruon ŝi estis aŭdanta. Tamen ŝi esperis... De tempo al tempo por memkuraĝigo ŝi vokkriis: — Mario, Ma-ri-o!
Ree minutoj fariĝis horoj. Kiom longe ŝi jam solas portata per la ondoj? Nur ne perdi kuraĝon, ne pensi pri ebla droniĝo! Vivi ŝi volas... kaj pense ŝi ekvagis tra sia vivo rememorante siajn geamikojn. Laŭ iliaj voĉoj ŝi ĉiam rekonadis ilin: “Pala voĉo”, “Nigra voĉo”, “Verda voĉo”... El ŝia brusto kelkfoje eliĝis la nomo kvazaŭ voksopiro. Laca, tro laca ŝi ja estas. Tiu ĉi maro... kiu estis ŝia unua lulilo... ne povas sin nun malamike forrabi... el la vivo...
** ** **
En la vilaĝa ŝtondometo, okupita per sia hejmlaboro, la patrino ne rimarkis la veterŝanĝon. La patro, kiu pasigis du lastajn noktojn en fiskaptado kun la aliaj fiŝistoj el la vilaĝo, nun ripozis en la apuda ĉambro. La ventatako kunfrapis la larĝe malfermitan fenestron kaj la patro vekiĝinta ekvidis la nuboplenan ĉielon.
— Tempesto alvenas, ĉi-nokte ni ne povos fiŝkaptadi! — grumblis li por si mem. Li aliris la fenestron kaj alrigardis la marovaston kiu etendiĝis antaŭ liaj okuloj. La malheliĝintan horizonton tranĉadis fulmoj kaj sur la bordorokojn disrompiĝis ondoj. La vizaĝo de la maljuna fiŝisto malsereniĝis. Forlasante la fenestron li rapidpaŝe eniris la kuirejon, kie lia edzino okupiĝis pri lavado.
— La infanoj jam revenis, ĉu ne? — demandis li.
— Verŝajne... Mi ne scias! — respondis ŝi.
— Tempesto alvenas, al diablo, kaj mi ŝatus vidi ilin hejme, — rediris la patro kaj prenante sian veston kaj ĉapon li rapide eliris.
En la malgranda insulhaveno la fiŝistoj okupiĝis pri plifirmigo de la boatoj kaj ŝipetoj. Rigarde esploris la patro la havenon sed lia velboato ne troviĝis ligita al la bordo.
— Amikoj, ĉu iu vidis Marion kaj nian velboaton?
— Marion? Ne, neniu vidis lin! — respondis iuj.
— Ĉu li eble per velboato...? ekdemandis iu junulo.
— Jes, tuj post la tagmanĝo li elveturis kun Zlatica kaj Mare... kaj ili ankoraŭ ne revenis! — lia vizaĝo streĉiĝis zorgoplene.
— Al diablo! Certe li malproksimen elveturis kaj la tempesto jam alvenis sur la maron! — diris iu mezaĝa viro.
— Eh, infanoj, infanoj! neniam ili estas prudentaj! — sopiris iu maljunulo.
— Mi timas ke la velboato ne povos rezisti al tia ĉi tempesto, malgraŭ la lerteco de Mario.
— Li estas sperta fiŝisto kaj certe li revenus ĝis nun se tio estus ebla, des pli ĉar la fratinoj estas kun li, — aldonis iu alia fiŝisto.
— Ni ne perdu la tempon, — diris iu altstatura viro. Jen, mia motorboato kies forton vi konas, per ĝi ni facile kontraŭstaros al la ondegoj. Venu ni kelkaj kaj iru serĉi ilin.
Ĉe tiuj vortoj jam kelkaj fiŝistoj ensaltis la motorboaton; inter la unuaj estis la zorgoplena patro. Dume, alkuris la patrino sekvata de la malmultnombraj loĝantoj de la vilaĝeto.
Timoplenaj okuloj esploradis la maron sur kiu ne videblis io ajn alia krom la jam tre alten leviĝintaj ondoj.
** ** **
Jam unu horon per motorboato la bravaj fiŝistoj esploradis la bordoproksimajn regionojn. Neniun ili trovis. Iom okcidente troviĝas ia rokinsuleto kaj ili decidis tien direktiĝi. Malgraŭ la ventego ili senĉese vokkriis kaj daŭre esploradis la maron.
Kaj jen, sur unu rokpinto, svingante per sia ĉemizo, sidis Mario premante al sia brusto la sepjaran fratineton Mare. Danĝere estus iom pli proksimiĝi, ĉar la ondoj furioze frapadis sur la rokojn. Tamen lertaj manoj sukcese alĵetis al la junulo ferfadenŝnuregon, kiun li firme ligis al la rokpinto kaj per alia ŝnuro ligis al si la fratineton. Simiosimile li glitrampis laŭ la ŝnurego kaj helpe de la sindonaj amikoj, post pena streĉiĝo, li atingis la motorboaton.
— Ĉu... ĉu vi trovis Zlatican?! — estis lia unua demando. Post nea respondo, liaj okuloj pleniĝis de larmoj. Per kelkaj vortoj li klarigis kio okazis al ili kaj kiel li kun Mare surdorse, pli dank' al la feliĉo ol al siaj muskoloj, atingis la rokinsuleton. Sed, Zlatica... ŝin li luktanta kontraŭ la ondegoj ne plu vidis, nek aŭdis delonge jam. Ĉiuj mutis. La patro, karesante la malsekajn harojn de Mare kiu silente ploris en lia sino, kun larmoplenaj okuloj rigardis la larĝon de la maro... Ŝi, lia malfeliĉa filino... ŝi... Sed, ne! Li ne povis, ne volis ŝin kredi pereinta.
Li kuŝigis la knabineton sur la boatfundon kaj kun petoplena rigardo ekkriis:
— Serĉu ni plue! — Ĉiuj jese kapsvingis.
— Mario, kie vi ŝin lastfoje vidis? — demandis iu maljuna marlupo. Mario revigliĝis. Montrante per tremanta mano la okcidentan direkton li streĉe observis la marosurfacon.
La motorboato ree ekveturis.
** ** **
Tri horojn ili serĉis senrezulte. La okuloj jam laciĝis pro streĉa observado. Iom post iom la maro trankviliĝis...
Dume, ne havante plu forton por naĝi, Zlatica kuŝis surdorse forlasante sin al la kaprica danco de la ondoj. Ŝiaj membroj jam rigidiĝis. Laca ŝi estis, tiom laca. — “Estus eble pli bone se mi ne scipovus naĝi, ol tiu malrapida droniĝo”, — pensis ŝi amare. Tamen, de tempo al tempo preskaŭ aŭtomate ŝi vokkriis: — Mario! Ma-ri-ooo!
— He-ej! He-e-ej! eĥe alvenis ŝin raŭkaj voĉoj. Ŝi ektremis ne kredante al sia aŭdsento.
— Zla-ti-ca! He-e-ej! Aŭdiĝis vokoj jam pli proksime.
— Mario! Paĉjo! — ĝojkrie ŝi respondis kaj sentante novan forton eknaĝis al la direkto el kiu ŝi estis aŭdanta la vokojn...
La ĉielo ankoraŭ estis kovrita per nuboj sed jam kelkaj sunradioj trapenetris ilin falante sur la amason kiu mute staris de la marbordo. La motorboato enhaveniĝis... Retenante spiron ĉiuj febre atendis. Malrapide surbordiĝis la maljuna fiŝisto apogante sian filinon. Mario portis la fratineton Mare kiu dormis sur lia ŝultro. Ĉiuj eliris el la motorboato.
— Savitaj ili estas! — ekis ĝojkrioj. La patrino, kies vizaĝon malsekiĝis larmoj alkuris ilin balbutante: — Infanoj miaj... infanoj! — Ĉiu deziris ion demandi, ekscii kie kaj kiel oni trovis ilin...
— Lasu ilin unue ripozi! — grumblis iu el la savantoj. — Ni ĉiuj tion nepre bezonas. Poste vi povas babiladi kiom ajn vi volas. Nur ion mi nun deziras diri al vi. Rigardu Zlatican! Nian Zlatican, pri kiu vi fojfoje mokeme diradis “grandurba sinjorino”... Sciu, ke ŝi luktis tri horojn sola sur la marondegoj ! Ŝi pruvis al ni ke ŝi restis vera fiŝista filino... Filino de la maro. Fieru pri ŝi!
La tuta amaso silente akompanis la savitojn kaj iliajn gepatrojn ĝis la domo. Mute ekstaris la patro ĉe la sojlo. Nur per forta manpremo li dankis al siaj amikoj-fiŝistoj.
La suno reaperis salutkaresante la insuleton perdiĝintan en la marovasto.
** ** **
Neniam ŝi vidos kiom ŝia patrino maljuniĝis, kiom la haroj de la patro griziĝis dum tiu fatala posttagmezo. Nur palpkaresante iliajn vizaĝojn ŝi malkovros novajn sulkojn kiujn ŝi antaŭe ne konis.
Srdj Arandjelovic
(el
“Monda Kulturo”)
58. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
59. Reskribu ĉiufoje la tri propoziciojn en formo de unu korekta kaj eleganta propozicio, ne uzante la vorton KAJ:
60. Kiom da radikoj vi povas skribi, uzante nur la literojn de la vortoj TEMPESTO SUR MARO?
61. Konstruu propoziciojn, uzante la subajn radikojn unue substantive, poste adjektive, adverbe kaj verbe:
62. Skribu rakonton, en kiu blindulo savas la vivon de vidanto. Aŭ pri sireno. Aŭ en kiu homa fiereco kaŭzas katastrofon.
63. “Junuloj neniam estas prudentaj”. Diskutu.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.