PAŜO DUDEKSESA

VORTARO

AKVARIO: vitra akvujo en kiu estas fiŝoj.
ANIMALO: vivanta estaĵo, sed ne vegetaĵo.
AROGANTA: impertinenta, fieraĉa.
BALAI: forpuŝi polvon aŭ malpuraĵon.
BROSO: speciala ilo uzata por forigi malpuraĵon.
DESERTO: lasta parto de manĝo.
DISKO: metala ronda plataĵo uzata en ĵetludoj.
DOTO: geedziĝa havaĵo.
EKVILIBRO: egalpezeco.
FALDI: refleksi ion maldikan, tiel ke unu parto kuŝas sur alia.
FAZO: evolustadio.
GAMBO: kruro.
GRINCI: eligi malagrablan frotsonon.
KADUKA: ruiniga.
KARAMBOLI: kolizii.
KASKO: soldata aŭ oficista kapŝirmilo.
KLASIFIKI: aranĝi laŭ klasoj aŭ gradoj.
KRISTO: laŭ la kristanoj, la Filo de Dio.
KUGLO: konusforma metalaĵo, kiun oni ĵetas per pafilo.
KULMINO: la plej alta punkto, la ekstremo.
KVITANCO: ricevatesto.
LEPORO: longorela besteto simila al kuniklo.
LIKVORO: alkoholaĵo.
MANIKO: parto de vesto, kiu kovras la brakon.
MESO: katolika diservo.
MOTOCIKLO: biciklo kun motoro.
NOKAŬTI: senkonsciiĝi per bato.
OPOZICIO: kontraŭstaro.
PISTI: batpecetigi.
PROCEDO: difinita agmaniero.
PROKLAMI: oficiale kaj publike anonci.
RIMENO: longa mallarĝa leda strio.
STABO: armeestraro.
STANGO: longa peco de ligno aŭ metalo.
SUPO: manĝaĵo el akvo, en kiu oni kuiris viandon kaj legomojn.
ŜOFORO: kondukisto de aŭtomobilo.
ŜRANKO: meblo, en kiu oni pendigas vestojn aŭ konservas manĝaĵojn.
TAĈMENTO: aro da homoj senditaj por speciala celo.
TINTI: seke resoni.
TRIBUNALO: juĝistaro.
TROTUARO: apudvoja irejo por piedirantoj.

LEGAĴO

KIEL NI MORTIGADIS LEPORON POR LA ANTAŬKRISTNASKA VESPERAMANĜO

Pasintjare je Kristnasko ricevis la patro de iu sia kolego en la oficejo vivan leporon. Ĉi tiun pliriĉigon de la antaŭkristnaska manĝokarto kvitancis la tuta familio kun dankemo kompreneble, krom la avineto, kiu ĉiam opoziciis. Sed ec ŝi, vidante, ke ŝi estis de la familia konsilantaro voĉdone superita, eĉ ŝi submetis sin al ĉi tiu decido, kaj kiel persono sperta ŝi prenis sur sin la taskon organizi la tutan preparon de la leporo por la antaŭkristnaska vespermanĝo. Poste la avineto elserĉis en “La hejma konsilanto” la devizon “Leporo”, kie estis skribite (paĝo 824): “Mortigado de la leporo — vidu la samon sub la devizo ‘Kuniklo’.” Ĉi tiu saĝa libro poste konsilis, ke “kuniklon, same kiel leporon, ni ekprenos je malantaŭaj kruroj kaj mortigos per bato inter la orelojn” (paĝo 381). Post ĉi tiu grava konstato estis la taskoj dividitaj jene: la patro — mortigo de la leporo, la patrino — ĝia prilaboro. La frato Fabiano estis tenonta la leporon je kruroj. La avineto — kontrolo de la tuta procedo. La aveto estis destinita kiel unua, mi kiel dua rezervulo.

Poste do la afero komenciĝis. La patro suprenfaldis al si la manikojn, elprenis la leporon el kesteto kaj transdonis ĝin al la frato Fabiano, kiu — laŭ la konsilo — ekprenis ĝin je malantaŭaj kruroj. La patro dismetis la gambojn, trifoje profunde ekspiris kaj levis la manon, por doni al la leporo mortigan baton; sed subite la animalo ekkomprenis, ke la afero fariĝas grava — ĝi ekskuiĝis, kaj Fabiano kontraŭvole ĝin liberlasis. Anstataŭ la leporo ricevis la baton Fabiano; por la plua batalo li estis tiamaniere perdita.

La avineto (kaj samtempe estro de nia familio) kiel unua ekkomprenis la situacion kaj ekkuregis kontraŭ la leporo, kiu en senpripensa fuĝo zigzage kuregis tra la ĉambro. Bedaŭrinde, ŝia fulmorapida ago restis senefika, ĉar la leporo enkuris malantaŭ la ŝrankon — kaj evidente ĉi tiu loko al ĝi ekplaĉis, ĉar ĝi ne montris multe da emo ĉi lokon forlasi. Intertempe rekonsciiĝis kaj organizis sin pluaj taĉmentoj, kaj post pli longa proklamo de la avineto, ke ŝi kontraŭstaris kaj avertis, kaj post mallonga familia interkonsento estis decidite la leporon elpeli kun helpo de balailo. Ĉi tiu ideo estis tuj realigita. La atendata rezulto ne venis, ĉar la leporo forkuradis antaŭ la balailo, sed ne forlasadis la lokon malantaŭ la ŝranko. La patrino alkuris kun brosbalailo, por helpi elpeli ĝin de la alia flanko. Ne vidante alian eblon, la leporo subrampis la ŝrankon, kaj ree komencis senpripense kuregi zigzage tra la ĉambro. En la batalon intermetis sin la patro; li ĵetegadis post la leporon kuirtranĉilojn — sed li sukcesis nur frakasi la vitron en la fenestro, unu tranĉilon rompi kaj unu enigi en la pordon tiel profunden, ke ne estis eble ĝin eltiri. En ĉi tiu fazo de la batalo mi rangaltiĝis je unua rezervulo, ĉar mi nokaŭtis la aveton per viandpistilo.

*** *** ***

Post plua horo de la batalo estis mallonga ripozo, kiun uzis ankaŭ la leporo. Ĝi estis en angulo, moke vidigis la dentojn kaj starsidis. Tion mi ne povis toleri, kaj tial mi ĵetegis post ĝin denove la viandpistilon; ĉi-tiufoje detruiĝis nur vitro de la librosŝranko. La batalo denove komenciĝis kun ankoraŭ pli granda rapideco kaj vervo, sed montriĝis, ke ĉiuj disponeblaj bataliloj, t.e. balailo, brosbalailo, resto da kuirtranĉiloj kaj viandpistilo, ke ĉiuj tiuj rimedoj ne sufiĉas. Subite venis al mi savoporta ideo: mi enkuris la loĝejĉambron kaj alportis al la patro kuglopafilon, por ke li mortigu la leporon tiumaniere. La patro ekcelis, sed poste li ŝanĝis sian decidon kaj donis al mi kapofrapon; kaj kiam li ekvidis, ke la leporo intertempe enkuris la loĝejĉambron, ĉar mi lasis la pordon malfermita, mi ricevis ankoraŭ unu kapofrapon. Jes, tiel la mondo rekompencas!

La batalo transportiĝis en la loĝejĉambron, kio estis granda avantaĝo — por la leporo, kompreneble. Ĉi tie ĝi trovis multe pli da ebloj por defendo, kaj estas necese aldoni, ke ĝi uzis ilin rimarkinde. De tempo al tempo ĝi haltis kaj starigis la orelojn — sed tuj ĝi denove daŭrigis la vojon, ne permesante al ni respiri. La situacio estis senespera; la tempo senkompate pasis — estis jam la naŭa vespere, kaj ni ankoraŭ senĉese ĉaspeladis la leporon, kiu kontraŭstaris al sia fatalo kaj estis kuranta de unu angulo al la alia, entute malatentante, ke ĝi estas destinita al la antaŭkristnaska vespermanĝo. La patro intertempe rompis ĉiujn restantajn tranĉilojn, kaj komencis do ĵetegadi post la leporon diversajn aĵojn, ekzemple paperpezilojn, cindrujojn, ŝuojn kaj inkujojn; kelkajn el tiuj aĵoj li sukcesis detrui komplete, aliajn nur parte.

La persekutado denove ĉesis, ĉar estis necese solidigi la fortojn por plua, eble jam fine decidiga fazo de la batalo. La ĝisnuna stato de la batalo estis jena:

A. La leporo:

viva kaj sana, perdoj neniaj.

B. Nia familio:

1. hom-perdoj:

a. la frato Fabiano intertempe rekonsciiĝis - sed vidante, ke la batalo furiozas sur alia fronto (en la loĝejĉambro), li uzis la okazon kaj eltrinkis al la patro duonon da botelo kun sorpa likvoro. Post malebriiĝo li estos transdonita al la milita

tribunalo. Por plua batalo - malkapabla.

b. la aveto ĝis nun ne rekonsciiĝis.

2. material-perdoj:

a. du fenestroj kaj vitro de la libroŝranko frakasitaj, kvin kuir-tranĉiloj rompitaj, entute aŭ parte detruitaj kvar cindrujoj, du paperpeziloj, unu seĝo, unu brosbalailo, unu fajrostango.

b. pluaj perdoj: ĝenerala stato de ambaŭ ĉambroj: kaduka. Estas necese alvoki la ĉambropentriston, lakiston, tapetiston kaj mebliston.

Post rekomenco de la batalo plenumiĝis la sorto de dekduo da desert-teleroj, kiujn la avineto ĵetegadis post la leporon kiel diskon, plue detruiĝis la edziniĝ-dotaĵo de teleroj kaj supujoj de mia patrino (mi piedpuŝetis — ĝis nun mi ne scias, kion — kaj detiris la tablotukon de sur la manĝopreparita tablo). La patrino faligis la kristnaskan arbeton, kiu brulneniiĝis. La batalo venis al sia kulmino. Laŭ ordono de estro de la ĉefa stabo (= la avineto) mi malfermis la pordon en la kuirejon. La leporo ne antaŭvidis ruzon kaj denove enkuris la manĝajpreparejon — sed ho ve! La afero finiĝis tute alie, ol ni atendis. Nome, subite iu ekfrapetis sur la pordon, kaj antaŭ ol ni povis iel reagi, la pordo malfermiĝis kaj malkaŝis al niaj surprizitaj okuloj nian najbarinon, sinjorinon Novackova. “Bonan vesperon, feliĉan kaj gajan Kristnaskon — kaj sanon, ĉefe la sanon, ĝi estas la plej grava”, babilaĉis la najbarino el la pordo, eĉ iomete ne zorgante pri tio, ke la patro superŝutas ŝin per koleregaj rigardoj. Ni ĉiuj estis tiom surprizitaj per ŝia subita ekapero, ke ni ne estis kapablaj ekprotesti. Ankaŭ la leporo atenteme aŭskultis, sed vidante, ke ĉi tie ĝi ekscios nenion novan, ĝi uzis la okazon, ke la pordo restis malfermita, kaj definitive entombigis niajn esperojn pri sengrasa lepora rostaĵo. La patro terure ekmalbenis, enfalis en la dialogon de la najbarino per ia stranga preĝo, ‘Dio mia, pardonu al mi, ke mi ekbategos ĉi virinaĉon — sed forprenu de mi iom da forto, por ke mi ne ekbategu ŝin tro, ĉar alie oni povus min malliberigi’, kaj poste ĵetiĝis kontraŭ sinjorino Novackova; sed ŝi antaŭvidis la danĝeron kaj fuĝis. Iam mi aŭdis, ke malkontentigita kolerego povas malbone efiki je la sano; tial la patro — por eviti la eblajn sekvojn — donis al mi du kapofrapojn, ĉiujn ceterajn ekinsultis kaj foriris en restoracion, por tie vespermanĝi.

Jen, kiel ununura animalo povas detrui la trankvilon de la tuta familio! La patro forestas, la patrino ploras en la kuirejo, kaj la avineto prelegas al la kvar nudaj muroj pri tio, ke ŝi konsilis bone — sed neniu pri tio zorgis.

Intertempe rekonsciiĝis la aveto kaj la frato Fabiano — sed tro malfrue; tiel ili fariĝis nur atestantoj de la malglora fino de la batalo. Volante helpi mildigi la pezan familian atmosferon, Fabiano komencis elakvigadi malgrandajn fiŝetojn el la akvario de la patro — laŭdire por la solena vespermanĝo. Pro ĉi tiu neaŭdita kaj malpia ago kondamnis lin la aveto juĝisto al batpuno. Fabiano kronis sian pledparolon per vortoj, ke li agis sub influo de alkoholo kaj pro la juneca senpripenseco — sed la aveto estis senindulga. Vortoj de la verdikto plenumiĝis, pro kio la avino pridonacis la plenumanton per la nomo “la maljuna kanajlo”— ĉar kulpas ne la bubo, sed la malbona edukmaniero. Malŝarĝinte sian koron, la avineto foriris al noktmeza meso, la aveto — en gastejon.

Ĉiuj foriris — kaj mi restu hejme? Ankaŭ mi forlasis la naskigdomon, por partopreni en nia ŝatata antaŭkristnaska ludo. Sciu, estis ĉe ni unu germandevena mokinda policano; li nomiĝis Frederiko Fric, sed ni principe kaj senescepte nomis lin “Zweimal Fric”*. Je kio li estis pli ridinda, je tio li volis esti pli severa. Precipe li zorgis pri nokta trankvilo; li paŝis tra la stratoj, ĉiuvespere post la deka horo, antaŭkristnaske post la noktomezo, kaj atentis, ke neniu bruu kaj ke ĉiuj iru en ordo hejmen. Ni elpensis jenan ludon: ni diskuris tra la ĉefplaco, kaj subite unu el ni forte ekfajfis tra la fingroj. Zweimal Fric tuj kuris al li kaj serĉis la fajfilon (kiun, kompreneble, li trovis neniam); la akuzito malkonfesadis, mi ne fajfis — kaj subite aŭdiĝis fajfado el la kontraŭa flanko. Li do kuris tien, sed fajfsonoj senĉese antaŭ li forkuris. Konkludinte, ke ni pellacigis lin sufiĉe, ni kuniris sur antaŭe interkonsentita loko, per la tuta forto ekkriegis: “Zweimal Fric!”, kaj poste ni disiris hejmen.

Mi do ĝojis, kiel Zweimal Fric ree estos kuranta tra la stratoj, sed ĉi jare la ludo ne okazis — kaj mi tuj diros al vi, kial. Mi elkuris el la domo — kaj kion mi vidas? Zweimal Fric pelas tra la strato nian leporon! Renversita mondo! Leporoj kuras tra la stratoj — ĉu li, la ŝtata oficisto, povas tion toleri? Li devas ĝin elpeli el la urbo. Kion dirus al li alie liaj superuloj?

La leporo kuras sur la trotuaron, zigzagas, nun estas sur la ŝoseo — sed la policano ne laciĝas kaj sekvas ĝin kaptoproksime. Sed — kapti ĝin? Sensencaĵo! De maldekstre ruliĝas ŝarĝ-aŭtomobilo, de dekstre ankaŭ: la haltigiloj ekgrincas, tintas vitro, ekkrio — sed la leporo elkuras viva kaj sana, kaj post ĝi — Zweimal Fric. Dank' al Dio, okazis nenio, ankaŭ ambaw ŝoforoj ĝustatempe elsaltis, sed la aŭtomobilojn riparos neniu plu.

La leporo daŭrigas, Zweimal Fric ĝin postsekvas. Kontraŭ ili paŝas avo kun bastono en la mano. La leporo enkuras al li sub la piedojn, la maljunulo perdas la ekvilibron, falas kaj en instinkto de memsavo eksvingas la bastonon, kiu trovas kiel celon la polican kaskon kaj surkapigas ĝin al Zweimal Fric ĝis la oreloj. La persekutado finiĝas — la leporo venkas kaj fuĝas, senĉese fuĝas for el la urbo. Ankoraŭfoje ĝi kaŭzas karambolon — ĉi-tiufoje de kvar aŭtomobiloj kaj unu motociklo — sed fine ĝi atingas la sopiratan arbar-randon kaj malaperas.

Zweimal Fric versimile vidis, ke la leporo elkuris el nia domo, kaj nia najbarino certe volonte al li sciigis, al kiu la leporo apartenis; alie mi ne scias klarigi al mi la fakton, kial la sekvantan tagon ekfrapis du policistoj senhezite ĝuste sur nian pordon. La patro ilin elĵetis, ekinsultis la najbarinon kaj eltrinkis reston da sorpa likvoro. Poste lia rimeno ekdancis sur certa korpoparto de la frato Fabiano, por ke li memoru ke alkoholaĵo ne estas taŭga trinkaĵo por infanoj — kaj kvankam mi eltrinkis nenion, ankaŭ mi havis la okazon gajni spertojn, ĉu la batregaligo per rimeno estas agrabla.

Necesas aldoni, ke la patron oni juĝos pro ofendo de ŝtata oficisto kaj ke li devas aĉeti al la policano Zweimal Fric novan kaskon. La patrino senĉese ploras. La avineto forloĝiĝis, la aveto pasigas la tutajn tagojn en gastejo. La frato Fabiano forkuris el la hejmo, kaj mi malsukcesos en naturscienco. Krome oni klasifikos miajn morojn kiel “ankorŭ malkontentigajn”, ĉar mi estas aroganta. Diris al mi tion la instruisto, ĉar al lia demando, kion mi scias pri leporo, mi respondis “nenion”, kaj poste mi rakontis al li ĉi tiun historieton.

* germana vorto “Zweimal” signifas en esp. traduko “duoble”.

Vladimir Varia
(el ‘Esperanto’)


EKZERCOJ

149. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Al la komikeco de la supra rakonto kontribuas ankaŭ la stilo. Ekzemple, la aŭtoro ofte troigas detalojn per pompa, eĉ bombasta, frazelekto. Trovu en la rakonto plurajn ekzemplojn de tia troigo.
2. Inverse, la aŭtoro utiligas ankaŭ maltroigon komikefekte. Trovu ekzemplojn de tio.
3. Citu ekzemplojn, kie la uzo de -eg kaj -ad aldonas al la komikeco de la rakonto (komencu jam ĉe la titolo!).
4. Kia person estas la patro? la patrino? la avino? Fabiano? la aŭtoro?
5. Donu sinonimojn de tiumaniere kaj haltigiloj.
6. Estis decidite. Reskribu aktive tiun pasivan frazon.
7. Kiu frazo en la sesa alineo pruvas la eternan optimismon de la homa raso?
8. Donu sinonimon de malebriiĝo.
9. Donu sinonimon de kuirejo.
10. Kritiku la propozicion: “Je kio li estis pli ridinda, je tio li volis esti pli severa”.

150. Ĉiu el la subaj propozicioj enhavas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:

a) Tiel estis la lernejo.
b) En la festvespero oni prezentis teatraĵeton, verkita de la prezidanto.
c) La ĉeestantoj, larĝe malfermis iliajn monujojn por kunhelpi en la starigo de la monumento.
d) Ni legu tiun libron, ĉar ĝi estas grave koni la opinion de la aŭtoro.
e) Ili konsideris Esperanton kiel ekzotika aspiro.
f) la nova kurso komencos post du semajnoj.
g) Ni tre ĝojus, kiam vi povus plenumi nian peton.
h) La aliĝoj estos akceptitaj nur ĝis la fino de junio.
i) Ni forigu la malsaton en la neevoluiĝintaj landoj!
j) La homa socio estas daŭre ŝanĝanta.

151. Skribu propoziciojn por distingi inter la diversaj vortoj en ĉiu grupo:

PIMPA, POMPA, PUMPA; STALO, ŜTALO, STELO, ŜTELO, STILO; HORO, ĤORO.

152. Kreu nemiskompreneblajn difinojn de la subaj vortoj:

KUIRI; APLOMBO; DEKLIVO; JUSTA; GIĈETO; ĈERPI; ĈIFI; DIVENI; BLONDA.

153. Verku propoziciojn, kiuj ilustras jenajn figurojn:

metaforo, similigo, personigo, troigo, maltroigo, antonomazio, kalemburo.

154. Klarigu la signifon de la subaj proverboj:

a) De semo putra venas frukto ne nutra.
b) Pasero sperta estas lerta.
c) De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
d) Melki kaproviron.
e) Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.

155. Rakontu historion pri unu el la subaj temoj:

a) Kiel mi apenaŭ ne eskapis la geedzecon.
b) Kiel mi sukcesis vendi mian aŭtomobilon.
c) Kiel mi postulis salajraltigon.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo