La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() PAŜOJ AL PLENA POSEDOAŭtoro: William Auld |
©2025 Geo |
La Enhavo |
ALARMO: signalvoko.
ASEKURI: kontrakti kontraŭ eventuala perdo.
AUDIENCO: oficiala akcepto.
BANDO: araĉo.
BOMBO: eksplodaĵo.
BOVO: kampara besto, kies ino donas lakton.
DEMONO: diablo.
EKSTERMI: tute detrui, neniigi.
ELEFANTO: plej granda landbesto.
FLOKO: malpeza peceto.
FOJNO: sekigita herbo.
FORMIKO: speco de insekto,tre laborema.
GAJNI: akiri profite.
GRENO: kreskaĵo, el kiu oni faras panon.
GURDO: muzikilo, kiun oni funkciigas per turnilo.
INCENDIO: brulego.
INDULGI: trakti pardoneme.
KAĈO: manĝaĵo el faruno, kun lakto aŭ akvo.
KAPRO: barbhava kampara besto.
KOMFORTO: ĉio, kio agrabligas la vivon.
LAKTO: blanka fluaĵo de bovino.
LAMENTI: plendadi ĝemante.
MUŜO: fluginsekto.
PLEDI: prezenti sian aferon antaŭ juĝisto.
LOTI: decidi ion laŭ hazardo.
LINO: kreskaĵo, el kiu oni faras tolon.
PORKO: besto, kiun oni grasigas por manĝi.
PROFESIO: okupo, per kiu oni vivtenas sin.
PROVIANTO: provizoj de manĝaĵo.
PRUNO: speco de frukto.
PULO: parazita sudinsekto.
SAKO: ujo el maldelikata ŝtofo.
SEKALO: speco de greno.
SEMI: disĵeti grajnojn sur la teron.
STALO: bestloĝejo.
STERKO: io uzata por plifekundigi la teron.
SVARMI: amase kunestadi kaj moviĝi.
SVATI: sin proponi al iu kiel edz(in)on.
TABAKO: sekigitaj folioj, kiujn oni fumas.
TASKO: difinita laboro.
TERNI: brue kaj subite elspiri tra la nazo.
(BRIKSEN = ekzilloko de la aŭtoro.)
(Parolas Peruno, dio de la antikvaj slavoj:)
“Vi sensperte vivas certe, neestinte dio. False ŝajnas, ke mi gajnas en la profesio! Mi matene devas pene Noktfantomojn kaj demonojn Ĉies buŝo: birdo, muŝo, La ekstaro de 1' homaro, Nur se pikoj de formikoj Preĝoj svarmas kaj alarmas, Ĉu kalkuli la postulojn? Doni sanon kaj infanon, ‘Gardu grenon kaj ĝardenon!' La vetero estu varma Pluvu! Iu semis linon, Ve, ke estis virinaĉoj Tondro ilin...! Jam eĉ dio Ĉiu vivus ne per zorgoj, Akvon, sekon, kampan sterkon Ŝi min tedas, de mi pledas, Kiu volas loton gajni, Ho, se mi ne tro indulgus Li enspiris naztabakon, Kredu, frato! Ne amuzas |
Karel Havliček Borovský |
64. Leginte la supran poemon, respondu jenajn demandojn:
65. En la sekvantaj propoziciojn enmetu korekte jenajn prepoziciojn:
1. _________ la tuta tago li laboris
_________ mi, tiel ke ni restis ĉiam kune.
2. ___________ la tagmezo, tre proksimume, ni iris _________ la domo
kaj laboris __________ pluraj horoj __________ dome.
3. ___________ la bovino mi ekhavis iom ___________ lakto, kaj mi
trinkis tion __________ akvo.
4. Baldaŭ ni trovis nin __________ danĝero, kaj ne plu timis la
vojon _________ ni.
5. La steloj eklumis __________ la klara ĉielo sen eĉ ombro
_________ nubo.
6. __________ fojno li havis multe, kiun li amasigis _________ la
stalo.
7. Mi sopiras __________ mia hejmo, kie zorgojn oni povas restigi
__________ la domo.
8. La akuzito pledis _________ la juĝistaro, dirante, ke alia devus
stari tie _____________ li.
9. ___________ la amaso, kiu staris _________ li, li kriis, ke li
estas amiko _________ la popolo.
10. La __________ starantoj _________ brakis lin, tuj kiam li
promesis ________i sian amikon.
66. Klarigu la sencan diferencon inter jenaj propozicioj:
67. Uzu jenajn vortojn korekte en propozicioj:
68. Verku konversacion inter dio kaj diablo (aŭ demono). Aŭ traktaton por aŭ kontraŭ la sinteno de Peruno. Aŭ mallongan versaĵon, per kiu la homoj riproĉas Perunon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.