PAŜO DUDEKKVINA

VORTARO

ABIO: konifera arbo.
ACERO: speco de arbo.
AGRIMONIO: speco do herbo.
AKTIVA: agema.
ALISMO (PLANTAGA): speco de herbeca marĉoplanto.
ASIGNI: destini, disponigi.
ASPERULO: speoo de floro.
BALZAMINO: speco de planto.
BERO: frukto de diversaj plantoj.
BETULO: blankligna arbo.
BLUZO: vesto por la supra korpo parto.
CITIZO: arbo kun flavaj floroj.
ĈERIZO: ruĝkolora bongusta frukto.
EKSKREMENTO: tiu parto de la nutraĵo, kiun oni poste eligas el la korpo.
EMBUSKO: sinkaŝo por surprize ataki malamikon.
ERIKO: arbeto kun rozaj aŭ blankaj floroj.
FAKTORO: kaŭzo de fenomeno.
FRAGILA: tiel delikata ke ĝi facile rompiĝus.
FRAGMITO: speco de fortika herbo.
FRAKCIO: ono.
FRAKSENO: arbo kun fleksebla ligno.
FURAĜO: manĝajo por bestoj.
GALIO: speco de planto.
GRAJNO: malgranda semo.
ĜEMELO: dunaskito.
ĜERMO: komenca formo de estonta vegetaĵo aŭ besto
HAKI: battranĉi.
HEKTARO: unuo do termezurado.
HOKO: pinta ferkurbaĵo.
HORTIKULTURO: la metio kulturi plantojn.
HUMO: nigrebruna tern uzata kiel sterko.
INFLORESKO: la aranĝo de floroj sur tigo.
INVADI: perforte eniri kaj okupi.
KAMECIPARIDO: konifera arbo.
KAMENO: fajrujo.
KONFETOJ: karnavalaj paperpecetoj.
KAPSULO: skatoletforma ujo.
KONIKO: duaorda kurbo.
KUKO: franda bakaĵo.
LANUGO: delikata plumaro aŭ hararo.
LAPO: speco de planto.
MANAO: ĉiela nutraĵo.
MEJLO: mezuro de distanco.
METRO: mezuro por linioj.
MIGRI: translokiĝi de loko al loko.
MIRTELO: speco de arbeto.
NUKSO: frukto en malmola ŝelo.
ODISEO: heroo de greka poem, kiu dek jarojn vagadis tra la mondo.
OMBRELO: kontraŭpluva ŝirmilo.
OVO: maturiĝonta bestĝermo en ŝelo.
PARAŜUTO: aparato por malrapide fali tra la aero.
PARKO: publika plezurkampo.
PASERO: birdspeco.
PELTO: speciale preparita felo.
PICEO: konifera arbo.
PINO: konifera arbo.
PIRO: bongusta frukto.
PLANTAGO: ofta plurjara herbo.
PLUGI: tranĉi la teron per speciala kulturilo.
PLUKI: deŝiri floron.
POTO: speco de vazo.
PRIMOLO: printempa floro.
RADIKO: subtera parto de vegetaĵo, per kiu ĝi alsuĉas nutraĵon.
RETRO-: sufikso, kiu signifas “dorseniri”.
RINGO: cirkloformaĵo.
SKALO: dimensioj de desegnaĵo rilate al la reala objekto.
SORPO: arbo, kies fruktojn oni manĝas tromaturajn.
STURNO: speco de birdo.
TAŬZI: ĉifante malordigi.
TERENO: difinita terspaco.
TIFAO: speco de marĉherbo.
TIGO: flortrunketo.
TORFO: spongeca substanco, per kiu oni povas hejti.
TRIKI: teksi per vergetoj.
TROPIKO: paralelo je 23°de la ekvatoro.
TRUPO: soldataro.
TUBO: long kava cilindro.
TUJO: konifera arbo.
ULMO: speco de fortika arbo.
URSO: speco de granda rabobesto.
VITAMINO: helpa nutrofaktoro necesa por la sano.

LEGAĴO

FLUGANTAJ SEMOJ

Antaŭ trideko da jaroj mia patro aĉetis kamparan domon kun terpeco de du-tri hektaroj, plejparte herbokampo kaj iama torfejo. La herbo de nia kampo donis furaĝon por unu ĉevalo, kaj ni sentis nin kiel veraj kamparanoj. Sed dise ni plantis piceojn kaj pinojn, kelkajn betulojn kaj fraksenojn kaj citizojn kaj apud la domo pli delikatajn arbojn kiel tujon, kameciparidon kaj noblan abion.

Nun disvolviĝas sur nia grundo peco da sovaga naturo. Tiuj arboj, kiujn ni plantis, kiam mi estis knabo, fariĝis grandaj, sed tie kaj ĉi tie, en la plej diversaj lokoj, je longa distanco de la grandaj arboj, ekaperas nun amaso da malgrandaj arbetoj, tute surprize, ĉar oni povas konstati, ke ili estas infanoj de la gepatroj, kiuj kreskas malproksime de tiuj lokoj, kie sukcesis enradikiĝi tiuj ĉi novalvenintoj.

En fora angulo staras granda acero. Ankad ĝi ekhavis nun idojn je longa distanco de sia loko. Ĝia globa nukso portas grandan flugilon, duope la nuksoj formas perfektan ŝvebaviadilon — ĝemeloj kiel ĉiam estas tiuj fruktoj. En kvieta vetero la semo ronde turniĝas, kiam ĝi malleviĝas tra la aero, sed kiam la vento forte blovas, la flugilo helpas al la semo longe forflugi. Neniel, tamen, komparebla kun la betulo, kiu vere nin turmentas sur la grundo.

Kiel trudherbo la betulo ekaperas ĉie, la fruktetoj estas tre malpezaj kaj krome ĉirkaŭitaj de papere maldika, korforma portilo, por ke la vento povu ilin disen kirli. Sekve fariĝas tro multaj el tiuj belaj, blankŝelaj arboj ĉi tie, kaj nun ni devas haki kaj multe peni por forigi llin, tiomgrade la etaj, flugantaj konfetoj komencas transpreni la potencon.

Eĉ nun montriĝis kelkaj ulmoj, kaj ilin tamen ni ĝis nun evitis sur la tereno. Ni malkovris, ke ili sendube devenas de la komunuma vojo, situanta je distanco de kvinminuta promeno de tie ĉi. Forta vento supozeble portis aere la flugilhavajn ulmofruktojn, kaj nun ili desupre falis al ni kvazaŭ manao el la ĉielo, sed malpli bonvenaj ol la manao de la Biblio, al kiu asignis la popola kredo ja i.a. ankaŭ la ulmofruktojn. Kiam mi estis knabo, miaj kamaradoj kaj mi kolektis manaon en la strato antaŭ nia lernejo, de granda parko, kaj ni gustumis la nukseton, kiu sidas en la mezo de la flugilo. Ni imagis al ni la situacion dum la dezerta migrado, tutaj neĝamasoj da tiuj ĉi fruktoj abundis, malavaro de la naturo. Kaj ni imagis al ni la amatan parkon, al si mem tute lasitan, iom post iom transformita al unu grandega arbaro plena de ventokirlita manao.

Preta, la naturo embuskas ĉie de niaj ĝardenoj kaj kampoj. Se nur malmultajn jarojn ni lasas la bridon, jam transformiĝas tiu tero, kiu antaŭe estis sub plugilo aŭ forkego, kaj fariĝas el ĝi sovaĝa naturo, kreita el senĉesa luktado inter tiuj plantoj, kiuj sin trudas en la regionon de la senbridigita socio de plantoj. Pratempa dana pejzago reaperas, certe ne tre diferenca de tiu mondo, en kiu vivis niaj malproksimaj prapatroj antaŭ du-tri jarmiloj.

La granda movoforto malantaŭ tiu ĉi proceso de transformiĝo estas la semdisvastiĝo. Kaj antaŭ ĉio la disvastiĝo per la vento portis sian parton al la ŝanĝiĝo de la grandaj, malfermitaj, herbokovritaj ebenaĵoj inter tiuj arboj, kiujn ni plantis, kiam mi estis knabo, al la nuna, fekunda arbara kaj arbetara pejzaĝo, tiel varia kaj rida de sovaĝaj floroj.

Ĉe la vojeto apud la domo staras miloj da leondentoj — eble la plej potenca floro de nia sovaĝa floraro, potenca, ĉar ĉien ĝi povas penetri, kaj ĉar ĝi per sia fortika pivotradiko solide povas persisti. Estas la perventa disvastigado, kiu ĉeestigas ĝin ĉie ĉe niaj vojoj, en niaj kampoj, en niaj ĝardenoj.

La leondento estas la unua kaj plej bela floro de nia infaneco. Kun mia knabineto mi eliris por studi ĝin. Singarde ni plukis unu el la finflorintaj kapoj kaj rigardis la malgrandan, iomete volbitan tabureton, kiu estas dense okupita de areto da lanugaj ombreloj, ĉiu portanta unu grajnon. Kaj tiam, per unuigitaj fortoj, ni faris blovan veteran, kaj leviĝis nubeto da paraŝutoj el la malgranda startejo sur la kava flortigo, alte aeren turniĝis la nubeto kaj disflugis en ĉiujn direktojn, disportita de aerfluoj kaj ventetoj, multaj el ĝiaj eroj baldaŭ malaperis el nia vidpovo, for de la patrina planto.

Ĉe nia kampara domo ni posedas lageton, dense ĉirkaŭitan de fragmito kaj tifao sur preskaŭ sia tuta bordo. Tia granda, grasa tifao konsistas el miloj da grajnoj. Per la ungoj ni povas distaŭzi ilin, kaj la dense kunpremita pelto malfiksiĝas en sennombrajn floketojn, kiujn la vento alten forportas. Ĉe la lago, kie gi kreskas, ĉio ja estas okupita. La flokoj bezonas amasflugi super la ĉirkaŭanta pejzaĝo, estas necese, ke ili neĝu de supre al la tuta regiono, por ke iu floko povu ĝermi sur la bordo de alia lageto kun pli da spaco ol ĉe la nia.

Dise inter la fragmitoj de la lago kaj pli malproksime en la akvo kreskas planto kun belaj konikoj el helruĝaj floroj kaj kun freŝe verdaj folioj. Estas la plantaga alismo — ĝiaj folioj rememorigas pri plantago.

Alismo forsendas siajn grajnojn en la mondon laŭ la akva vojo. Ĝiaj malgrandaj frukteroj estas nete aranĝitaj en ringo. Se oni dismanipulas la ringon kaj faligas la grajnojn en la akvon, ili restas flosantaj. La vando, kiu ĉirkaŭas la semon, konsistas el grandaj, aerplenaj ĉeloj. La semo portas naĝozonon, flosante sur la akvo ĝi povas fari longan vojaĝon, malproksimen for de la gepatra planto.

Kiam ĝi estas flosinta dum iom da tempo, la akvo penetras en la naĝozonon, la semo pezigas, la vojaĝo finiĝis, la semo malsupreniĝas al la fundo, kaj ekĝermas. Tiel komencas sian vivon multaj akvoplantoj.

Ankaŭ ĝis la kamentubo de nia domo disvastiĝis la naturo. Granda urtiko enradikiĝis ĉe ĝia bazo, kaj unu-du metrojn de tie, en la malnova, muskokovrita parto de nia pajlotegmento, ekdisvolviĝis malgranda sorpo. Tiun ĉi lastan praarbaran ĝermon ni facile povas devenigi el vico de sorpoj, kiuj staras apenaŭ cent metrojn disde la domo, kaj kiom koncernas la urtikon, ho ve, tro da ill abundas sur la tereno. Sed de tie ĝis la dorso de la domo, jen tamen salto. Estas bestoj, supozeble birdoj, kiuj prizorgas la transporton tien. Disvastigado de semo per bestoj okazas grandskale. La etaj, malgrandaj urtikgrajnoj facile povas alfiksiĝi sur la plumaro de birdo, kaj la interesiĝo de la birdoj al la sorpaj beroj estas perfekta faktoro en la disvastiĝbiologio de la arbo: la ruĝaj beroj logas la birdojn al kunlaboro.

La sturnoj atakas niajn ĉerizojn — la vivo estas vigla en la arboj, kaj tio estas pli je la profito de la arboj ol de ni. Grajnoj el multaj plantoj estas manĝataj tutaj kun la dika, ŝirma ŝelo, kaj eble ili finas la vojaĝon, perditaj en la ekskrementoj de birdo aŭ pli granda besto, en iu malproksima loko, kie la kondiĉoj por ĝermado estas favoraj. En bovina kuko aŭ en ĉevala piro, perdita ie en la erikejo, elĝermas plantetoj nekonataj tie, kie regas eriko kaj mirtelo.

La lapon kun ĝia densa ekipaĵo de hokoj oni apenaŭ povas forŝiri el trikita bluzo. La solidaj hoketoj efektive prizorgas, ke la infloreskoj de la lapo kiel kaŝpasaĝeroj estu longe forportataj sur la felo de besto, for al lokoj, kie estas pli da ŝancoj, por ke la semo ĝermu, ol en densa kreskaĵaro de larĝfoliaj lapoj. Ankaŭ asperulo, hundolango, galio, agrimonio jam longe antaŭ Odiseo konis la avantaĝon esti ŝtelportata de besta felo.

Grandaj bestoj kaj malgrandaj bestoj agas kiel semistoj. Ursoj, paseroj kaj formikoj. Sur nia tereno ni havas du-tri konsiderindajn formikejojn de la rando de abiaro. Iliaj etaj loĝantoj urĝe portadas siajn blankajn, ovosimilajn pupojn, sed ankaŭ aliaj objektoj estas transportindaj, i.a. grajnoj — pli ol cent metrojn ili pene povas forporti ilin. Grajnoj de violo kaj primolo kaj multaj aliaj plantoj surhavas oleoriĉan kaj vitaminhavan alpendaĵon, kiun la formikoj ŝatas manĝi, kaj kiu instigas ilin forporti la grajnojn. En la tropikoj la formikoj portas grajnojn kaj fruktojn supren al la arboj kaj aranĝas milojn da pendantaj ĝardenetoj, mejlojn vaste en la kunplektitaj branĉoj de la praarbaro.

Sed aliaj plantoj disvolvas en siaj ŝajne tiel delikataj ĉelaroj sufiĉe da energio por povi mem dissendi en la mondon siajn grajnojn per forta puŝo. En nia vilaĝo estas ĝardenisto, kiu travivis invadon de balzamino sur sia tero. Antaw kvar-kvin jaroj li ricevis ĉaron da arbara humo por siaj potplantoj. La humamaso kuŝis iom da tempo de la rando de la hortikulturejo. La postan someron aperis la unuaj balzaminoj, kaj jaro post jaro ili disvastiĝis kaj nun atingis de unu fino de la entrepreno ĝis la alia kaj ankoraŭ eĉ konsiderindan distancon en la ĝardenon de la najbaro. Tra tiuj jaroj oni povis observi la progresantan fronton de la balzaminaj trupoj, ĝis fine ili nun okupadis la tutan hortikulturejon.

La balzamino kun sia fragila sukstreĉo estas ĉarma planto. Ĝi havas fajroruĝan tigon, freŝe verdajn foliojn, flavajn kun ruĝaj punktoj, ĝia longa frukto estas kapsulo kun multaj grajnoj. La frukto estas la pafilo de la planto. Se oni tuŝas per fingro ĝian pinton, ĝi krakete eksplodas, kaj grajnoj dissaltas en ĉiujn direktojn. En frakcio de sekundo la diskrevinta frukto retroruliĝas kaj finas sian ekziston falante al la tero kiel taŭzita fadenaro, dum la grajnetoj rapidegas for de la gepatra planto. Aktiva, drama memdisvastigo de semo.

Paul Neergaard
(el “La Vivo de la Plantoj”)


EKZERCOJ

144. Leginte la supran eltiraĵon, respondu jenajn demandojn:

1. Supre oni trovas multajn nomojn de arboj, plantoj, birdoj kaj bestoj. Laŭeble identigu ilin, ne nur laŭ iliaj nacilingvaj nomoj, sed ankaŭ per birdoj aŭ eĉ specimenoj.
2. En la supra ĉapitro, kaj tra la tuta libro, la awtoro uzas, apud sciencaj nomoj, ankaŭ popolajn nomojn por iuj floroj. Sube ni listigas, maldekstre, plurajn popolajn nomojn, kaj dekstre la sciencajn nomojn, de iuj floroj kaj plantoj. Ĉu en via nacilingvo ili havas nomojn popolajn, kaj ĉu ili estas similaj al la esperantaj?

ezokfaŭko - linario
herbo de Sankta Johano - sedo
hundolango - Cynoglossum officinale
kaskofloro - akonito
kavalirsprono - delfinio
leondento - leontodo
neforgesumino - miozoto
neĝborulo - galanto
nudaj virgulinoj - kolĉiko aŭtuna
orpluvo - laburno
terpiro - tubera helianto
vergo d'oro - solidago

3. “Bovina kuko” kaj “ĉevala piro” estas evidente uzitaj figure. Klarigu.
4. Distingu inter “trideko da jaroj” kaj “tridek jaroj”.
5. “En fora angulo.” Donu sinonimon de “fora”.
6. “La betulo, kiu vere nin turmentas.” Klarigu tiun personigon de la betulo.
7. “Tiomgrade.” Reskribu tiun vorton kiel trivortan frazon samsignifan.
8. “... portis aere la flugilhavajn ulmofruktojn.” Reskribu la vorton aere kiel trivortan frazon samsignifan.
9. Klarigu la diferencon inter “gustis” kaj “gustumis”.
10. “Kaj ni imagis al ni la amatan parkon, al si mem tute lasitan, iom post iom transformita al unu grandega arbaro ...” Klarigu, kial la vorto transformita estas nominativa.
11. En la sesa alineo trovu po unu ekzemplo de personigo kaj metaforo.
12. Analizu ĉiujn vortojn el la naŭa alineo, kiuj estas formitaj per afiksoj.
13. “La solidaj hoketoj efektive prizorgas, ke la infloreskoj de la lapo kiel kaŝpasaĝeroj estu longe forportataj sur la felo de besto, for al lokoj, kie estas pli da ŝancoj, por ke la semo ĝermu, ol en densa kreskaĵaro de larĝfoliaj lapoj.” Klarigu la du uzojn de la u-finaĵo de la verbo.
14. ODISEO: “... estis virsafoj bonnutritaj kaj denslanaj, belaj kaj grandaj, kun violkolora lano; senbrue mi tiujn kunligis per flekseblaj branĉetoj, sur kiuj kutimis dormi la Kiklopo, la monstrulo, inklina al maljustaĵoj, kaj ĉiufoje mi prenis tri virŝafojn kune; ĉiu meza portis viron, kaj ambaŭ aliaj iris ambaŭflanke por ŝirmprotekti la kunulojn. Tiel do ĉiufoje tri virŝafoj portis unu viron; sed mi — ĉar estis unu virŝafo multsupere plej granda inter ĉiuj ŝafoj — ĉirkaŭprenis ties dorson kaj sub lia harkovrita ventro kurbigante min, mi tiel restis pendanta; kaj envolvinte la manojn en la densegan lanon mi tenadis min konstante al ĝi kun persistema animo... Ilia mastro, turmentata de teruraj doloroj, palpadis la dorsojn de ĉiuj virŝafoj rekte starantaj; sed tion ne rimarkis la stultulo, ke miaj kunuloj estis ligitaj sub la brustoj de la lankovritaj virŝafoj. Laste el ĉiuj iris eksteren mia virŝafo, ŝarĝite per sia lano kaj per mi kun miaj inteligentaj pensoj... Kiam ni estis venintaj je malgranda distanco de la kaverno kaj la barilo, tiam unue mi malligis min mem de sub la virŝafo kaj tiam mi liberigis miajn kunulojn.” (“Odusseias de Homeros”, tradukita de W. J. T. Manders.)
Cu vi konas, aŭ povas eltrovi, aliajn aventurojn de Odiseo?
15. “Tra tiuj jaroj oni povis observi la progresantan fronton de la balzaminaj trupoj, ĝis fine ili nun okupadis la tutan hortikulturejon.” Kiel nomiĝas tiu figuro? Klarigu ĝin.

145. En la subaj alineetoj, pluraj verboj, kursive presitaj, estas aktivaj. Reskribu la propoziciojn tiel, ke tiuj verboj estu pasivaj.

(a) Sed se ekzistos la plej alta institucio, kiun la tuta esperantistaro elektis, tiam miaj manoj liberiĝos, kaj ĉion, kion mi trovos utila, mi povos kuraĝe proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉion, kion tiu institucio decidos, oni povos kuraĝe fari, kaj neniu havos la rajton protesti aŭ disputi.
(b) Oni mortigis multe da personoj. Kompreneble oni atingis nenian rezultaton, ĉar la bone armita kaj senkompata soldataro montriĝis multe pli forta ol la malfeliĉa tute senarma popola amaso.
(c) Oni devas diri, ke, kiam la firmo ĉesos pagadi al mi la minimumon, tiam la kontrakto perdas sian leĝan valoron kaj mi fariĝas tute libera kaj mi povas eldonadi mem ĉiujn miajn verkojn, ne sole kiujn mi faros sed ankaŭ kiujn mi faris.
(d) Se mi bezonos presi iajn artikolojn pri Esperanto, mi penos ĉiam fari tion ĉi en tiuj gazetoj, kiujn Hachette eldonos.
(e) Persono, kiu iam ellernis Esperanton, devas havi plenan certecon, ke neniu vorto, kiun li ellernis, iam perdos sian valoron kaj ke lin neniam malkomprenos aliaj esperantistoj.

146. En ĉiun suban propozicion enmetu korekte po unu el jenaj radikoj:

ASIGN; ATRIBU; DEDIĈ; DESTIN; DETERMIN; DIFIN; DISPON.

a) La registaro _________is grandan sumon por la batalo kontraŭ la tuberkulozo.
b) La patro _________is lin por komerca kariero.
c) La sindikato ________igis ĉambron al nia societo.
d) Niaj infanjaroj ofte _________as nian estontan vivon.
e) Mi ________is multajn jarojn al la lernado de lingvoj.
f) La juĝantoj ________is al li la unuan premion.
g) La policanoj klopodis _________i la kaŭzon de la akcidento.

147. Skribu ĉiujn bestnomojn, kiujn vi konas en Esperanto.

148. Listigu ĉiujn nomojn de floroj aŭ birdoj, kiujn vi konas en via nacilingvo. Trovu la esperantajn nomojn kaj lernu ilin. Elektu unu el la floroj aŭ birdoj, kaj skribu pri ĝi 250 vortojn.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo