PAŜO OKA

VORTARO

ADRESO: loko, kie iu loĝas.
AKIRI: havigi al si.
AMARA: maldolĉa.
AMPLEKSO: grandeco.
ANONIMA: sennoma.
APLOMBO: granda memfido.
BLONDA: helkolora.
BRIDO: kaprimeno por ĉevalo.
BRIDI (metafore): kvietigi, malhelpi.
CENTRO: meza punkto aŭ parto.
CINDRO: brulrestaĵo.
ĈESI: ne plu fari ion.
DENSA: tre proksime metitaj.
DENTO: elstaranta buŝosto.
DESEGNI: per plumo aŭ krajono montri la trajtojn de io aŭ iu.
DIABLO: malbona spirito.
DUBI: esti malcerta.
ERUDICIO: granda klero.
FAKO: aparta dividaĵo aŭ branĉo.
FANFARONI: sin mem laŭdi.
FILOLOGO: sciencisto pri lingvoj.
FINALO: fina parto.
FLAGRI: intermite ekflami.
FLAMO: hela brulanta fajrgaso.
FORMALA: laŭregula, 1aŭleĝa.
FORNO: fajrujo por hejti kaj kuiri.
FUMO: vaporo de brulaĵo.
GRADO: mezuro de io.
ĜENTILA: bonmaniere afabla.
|HUMORO: animstato.
INĜENIERO: sciencmetoda teĥnikisto.
INSPEKTI: kontroli ies agadon.
ĴURI: solene atesti.
ĴURNALO: ĉiutaga gazeto.
KANALO: artefarita rivero.
KINO: teatro, kie oni montras filmojn.
KOMO: interpunkcia signo (,).
KOMPAKTA: densa kaj nedisiĝema.
KOMUNIKI: diskonigi.
KONCERNI: esti la afero de iu.
KONFESI: deklari ion malbonan pri si mem.
KONFIDI: plenkrede transdoni.
KONJUNKTURO: cirkonstancaro.
KONKURSO: konkuro por premio.
KONTINUA: seninterrompa.
KOVERTO: kovrilo por letero.
KREPUSKO: duonlumo matena aŭ vespera.
KRITIKI: montri la mankojn de iu aŭ io.
KRURO: korpoparto, per kiu oni marŝas.
KUIRI: prepari mangaĵon.
KURBA: malrekta.
LOGARITMO: nombro de aritmetika progresio respondanta al alia nombro de geometria progresio.
MANIERO: metodo de agado.
MODULI: variigi la tonojn.
MUŜO: doma insekto.
NERVO: korpoparto, kiu transdonas impresojn al la cerbo.
NOBLA: havanta altajn moralajn kvalitojn.
NOMBRO: nedifinita kvanto.
NOTI: skribi resumon.
NUMERO: cifero.
PASIO: arda deziro.
PAVIMO: ŝtona tegaĵo de strato.
PERSISTI: energie daŭri aŭ daŭrigi.
PLACO: libera spaco en urbo.
PLAĈI: kontentigi.
PLANDO: suba parto de piedo.
POEMO: versaĵo.
POETO: versaĵisto.
POLVO: sekaj eretoj de tero.
PRECIZA: klare determinita.
PREMIO: donaco al konkursgajninto.
PROMESI: certigi, ke oni faros ion.
PROPORCIO: rilato de partoj inter si.
RAŬKA: sonanta skrape kaj malklare.
REDAKTORO: persono, kiu estras gazeton.
RENVERSI: faligi ion aŭ iun.
RETO: truplena fadenplektaĵo.
REZIGNI: definitive forlasi ion.
ROMANO: longa proza f1kciaĵo.
ROMANTIKO: literatura doktrino, kiu preferas fantazion al racio.
RUZA: lerte trompa.
SENCO. komprenebleco.
SERVICO: manĝilaro.
SEZONO: jarkvarono, laŭ vidpunkto de la normala vetero.
SOMNAMBULO: persono, kiu marŝas dormante.
SONĜO: dumdorma mensbildo.
SORĈI: ĉarmegi.
STATURO: korpalteco.
STUMPO: mallonga restaĵo de io.
SUĈI: alspiri al si.
SABLONO: modelo, laŭ kiu oni eltranĉas objekton; (metafore): banalaĵo.
ŜERCI: paroli neserioze, ridige.
TERMINO: speciala vorto aŭ esprimo.
TRAGEDIO: dramo kun malĝoja fino.
TURNI: ĉirkaŭmovi ion.
UNIVERSITATO: centro de supera studado.
VETI: riski sumon en ludo.
VETERO: stato de la atmosfero.
ZIGZAGO: linio, iranta alterne laŭ kontraŭaj direktoj.
HAPPY END(anglaĵo) = feliĉa fino.

LEGAĴO

SIMPLA KONFESO

Ĉu vi konas N, tiun ĉi urbeton en la orienta landparto? Se ne, vi perdis nenion. Ĉi urbetoj terure similas unu la alian kaj certe vi jam vidis tiaspecan vilaĝegon, kun unusola pavimita ĉefstrato, koto aŭ polvo sur la aliaj ĝisgenue, laŭ la sezono; tri preĝejoj sur la urbocentra placo kaj trifoje tri drinkejoj; kino, aro da grizaj, seninteresaj homoj, enuo... enuo...

Jarojn mi vivis tie — sed vi ja ne konas min, vi eĉ ne povus imagi, kiel mi suferis en tiu urbado. Sed ne temas pri mi kaj estas superflue plendi. Jam delonge mi forlasis ĝin. Nun temos pri la sola homo, kiun mi renkontis en tiu kotujo kaj kiun mi ankoraŭ ne forgesis. Tuj vi aŭdos, kial.

Li estis inĝeniero, la nomo ne gravas. Ni amikiĝis rapide kaj sen ia ajn signifa okazo. Cetere mi amikiĝas tre malfacile. Mi havas nur du-tri amikojn; ĉiuj miaspecaj, neplibonigeblaj maljunaj fraŭloj, kiuj opinias la geedziĝon eltrovo de la diablo kaj ofte ili fanfaronas, per kiaj ruzaĵoj ili evitis la reton de la ina gento. La ideala kunvivo de la inĝenier-familio tamen kortuŝis eĉ min kaj foje-foje mi pripensadis, ĉu mi ne faris stultaĵon, kiam mi — antaŭ 30 jaroj — tiu knabino — eh, negrave! Egale jam... kaj mi promesis rakonti pri la inĝeniero, ne pri mi.

La inĝeniero gvidis la konstruon de la kanalo kaj — ĉar ankaŭ la prizorgadon kaj inspekton de la kanalo oni konfidis al li — ekloĝis en la urbo. Laŭ sia ekstero li estis ĉiutaga, griza hometo, mezastatura, 35-40-jara, kun okulvitroj, kaj hararo jam iom maldensa, sed ne griziĝinta. Li havis superkritike grandan kaj ampleksan scion, ne nur en sia fako, sed ankaŭ krome li estis surprize erudicia, tamen modesta kaj ĝentila; mallonge tia, kiun oni nomis iam “ĝisplanda sinjoro”. Mi nomas lin simple: homo.

Ni ambaŭ ege malŝatis la t.n. “sociajn formalajojn”. Ni renkontiĝis ie, paroladis kaj — ĉar ankaŭ mi vidis ion el la mondo — bonege komprenis unu la alian. Ofte mi vizitis ilin preskaŭ ĉiutage kaj tie mi ekkonis “hejmon” en citiloj, pri kiu kantas la poetoj. La inĝeniero, lia edzino, preskaŭ dek jarojn pli juna blonda virineto, kaj la du filinoj formis kompletan unuon. La domon plenigis la paco, harmonio, trankvilo kaj kompreno. Estis vere resanigo por mi ŝanĝi mian solecon por unu-vespera restado de ili kaj vidi la feliĉon regantan en tiu familio.

Mi povas diri: mi estis ilia amiko. Intima amiko mi tamen ne estis. Neniam ni intime interparolis, krom unu fojon, ankaŭ tiam nevole kaj ĝuste tion mi intencas rakonti.

Estis komenco de printempo, la lastaj tagoj de aprilo, bela, varmeta vetero. Eble pro tio ni estis iom pli komunikemaj?

Mi vespermanĝis kun ili. Post la manĝo ni restadis iomete ankoraŭ ĉirkaŭ la tablo, ni babiladis, ŝercadis, kiel kutime. La edzino poste formetis la servicon kaj akompanate de la helpemaj filinoj malaperis en la kuirejo.

Mi restis duope kun la inĝeniero.

En la forno brulis ankoraŭ la fajro kaj en la densiĝanta malhelo la flagranta lumo de la flamoj kreis ian ankoraŭ ne sentitan romantikan humoron.

Dum minutoj ni admiris senvorte la flamludon. Miaj pensoj zigzagis en la estinto kaj estanto, ĝis foje — mi mem ne scias, kiel — vortoj ekverŝiĝis el mi. Mi rakontis la tragedion de mia vivo, kiu ja nur por dudekjarulo estis tragedio; nun, post pli of tridek jaroj, ĝi estas nur memoro, eĉ ne dolora. Ĉu aŭskultas min iu, aŭ ne, mi ne pripensis. Mi rakontis kvazaŭ al mi mem la historion malnovan, ŝablonan, tamen belan por mi, ĉar ĝi estas la mia. Vi ja ĉiuj konas la temon milfoje vivitan kaj skribitan: nobla, riĉa familio... bela knabino... bela knabino... malriĉa knabo. Renkontoj sekretaj... rapidaj kisoj... malvolo de gepatroj... adiaŭo... ĵuroj: ĉiam, neniam! ... kaj poste... nenio.

“Mi do restis fraŭlo — mi finis — kaj mi ne bedaŭras! — mi almetis kun iom falsaplomba gesto. — Sed de kiam mi konas vin...”

Mi ĉesis. Li eble pensus, ke mi envias ilian feliĉon. Estis ja nur la restaĵo de la juneca romantiko, revekita de nekutima situacio.

Silento regis dum momento.

La inĝeniero dum la tuta tempo fiksrigardis la fajron kaj lia lipo apenaŭ moviĝis ekparolante:

“Nin...?”

La vorto sonis strange, tre strange! Min frapis io ne atendita, kvazaŭ la vorto enhavus amaron kaj malfeliĉon. Mi ne povis diri ion. Ni silentis longe, poste la inĝeniero subite, kvazaŭ vekita el sorĉa sonĝo ekĝemis, prenis cigaredon, ekfumis kaj komence balbute, poste pli kaj pli flue konfesis jene:

“Vi do kredas, ke mia vivo estas plena de belo, seninterrompa feliĉo?... Do, vi eble pravas... kion ni konsideras feliĉo? Mi amas mian familion, ankaŭ mia laboro plaĉas al mi... kun la homoj mi vivas harmonie... jes, feliĉo... Sed iam...”

Jam fluis la vortoj el li:

“Vi scias, iam, kiam mi estis ankoraŭ studento, mi estis tre enamiĝinta. Tre enamiĝinta — tio ja estas sensencaĵo! Oni amas aŭ ne amas; mi ne povas gradigi la amon. Sed oni ne filozofadu! Mi estis studento de inĝeniera fako, ŝi estis filologino. Du jarojn pli juna ol mi. Ni konatiĝis... mi ne scias kiel kaj kie. Inter studentoj okazas facile la interkonatiĝo... kaj mi ekamis ŝin.”

“Ne,”ŝi ne estis bela. Malalta ŝi estis, kun iom kurbaj kruroj... ŝia nazeto estis stumpeta... Miaj kolegoj ofte ŝercis pri mia amo. Sed en ĝi troviĝis ia stranga beleco, ia interna koreco, aŭ altirpovo... mi ne povas esprimi, eĉ tiam mi ne povis, kvankam tiutempe mi preferis la precizajn terminojn.”

Iom li ekridetis.

“Mi estis inĝeniero estonta! Do mallonge: mi enamiĝis al ŝi kaj mi ne estis la sola: la duono de la klaso estis miaj samsortanoj. Kaj ŝi elektis min, kvankam jam en tiu tempo mi ne estis belulo.”

“Multfoje ni kunestis... ni promenadis kune, paroladis kaj... jes, ni ankaŭ kisadis. Mi estis feliĉa kaj fiera, ne nur, ĉar ŝi amas min, sed — laŭ vere vira maniero — ĉefe ĉar ŝi min amas kaj ne iun, kiu estas pli bela, pli saĝa ol mi, kiun ŝi ankau estus povinta elekti.”

“La afero daŭris du jarojn, escepte nature la libertempojn, kiam ni forlasis la urbon kaj ni ambaŭ — almenaŭ mi certe — nombris la tagojn ĝis la nova studsezono.”

“Kiel min konfuzis ĉi tiu sento! Juĝu vi mem, vi konas min kaj ankaŭ tiam mi estis la sama: mi verkis poemojn! Aĉajn poemojn. Sed ili plaĉis al ŝi kaj krom ŝi neniu sciis pri ili. Niaj kolegoj, ankaŭ inĝenieroj, trovis iom ridinda jam ankaŭ mian amon en la mondo de la logaritmoj kaj kompakt-moduloj. Mi verkis, notis, laŭtlegis la poemojn, donis ilin al ŝi, ĉar ŝi petis kaj mi ne bezonis ilin. Ŝi promesis, ke ŝi montros ilin al neniu.” “Ili koncernas nur nin, samkiel niaj kisoj”— ŝi diris.”

“Tiel ni vivis dum niaj universitataj jaroj. Poste mi finis la studadon, mi forlasis la urbon kaj vetkuregis por la ĉiutaga pano. Honte, sed vere: ni devas antaŭe manĝi kaj nur poste ni povas ami.”

“Ni priparolis nenion, interkonsentis pri nenio plua. Eĉ unu vorto ne estis pri geedziĝo, miaopinie tio estis natura, alie ne povas okazi, se unu amas la alian. Mi devas trovi postenon kaj ni devas atendi, ke ankaŭ ŝi finu la studadon. Ŝian adreson — en la universitata urbo — mi konis kaj foje mi skribis al ŝi. Tiutempe mi vagadis en Francujo, do ŝi ne povis respondi.”

“Oni diras, la amo malpliiĝas proporcie al la distanco kaj tempopaso. Eble, sed mi estas esceptulo. Eĉ unu komon mia sento ne aliiĝis, mi amis ŝin same, kiel antaŭe, kiel iam ajn, nur mi kutimiĝis al tiu ĉi amo. Ĝi apartenis al mia vivo, iĝis parto de mia mio, same kiel — se estas permesate uzi tian komparon — la ĉiutaga lego de la ĵurnalo. Ĝi iĝis kontinua sento, jam ne sentata. Se oni havus dentdoloron ekde sia naskiĝo, neniu kredus, ke dento povas ne dolori, aŭ la mankon de la doloro oni rigardus malsano. Strange, ĉu ne?”

Li gestis kvazaŭ forigante muŝon.

“Denove mi filozofadas. Kion mi rakontis? Jes! Pasis la jaroj. Mi laboris, pensadis pri ŝi kaj mi sentis certege, ke ankaŭ ŝi faras la samon.”

“Poste alvenis la konjunkturo, vi scias, la “ora epoko”. Mi akiris sufiĉe bonan kaj ĉefe konstantan postenon en la hejmolando. Mia unua sento estis: ŝi. Nur nun mi konstatis, kiel malmulton mi scias pri ŝi! La vizaĝon — jes, tion mi povus desegni precize, se mi scius desegni, sed ŝian adreson, nu, la adreson de ŝiaj gepatroj mi ne sciis. Nur la nomon de la urbeto — en la orienta landparto. Mi skribis leteron adresitan sen strato kaj numero: nek respondo venis, nek la letero revenis. Mi havis nek tempon por esplori, nek monon por esplorigi kaj mi jam rezignis. Mi ja estas tia: tre facile mi rezignas anstataŭ batali.”

“Kaj unu tagon en la ĵurnalo mi legis pri konkurso por printempaj amversaĵoj. La plej sukcesaj aperis en la ĵurnalo kaj mi — vi scias — kiel pasia leganto, legis ankaŭ tiujn. La tria aŭ kvara, je mia plej granda surprizo, estis unu el miaj faraĵoj! Eraro neebla, nenia dubo: mi ja konas la proprajn poemojn. Kaj ĝi, la “Simpla Konfeso”, estis mia plej kara ido.”

“Nepre mi devis konstati, kiu sendis la poemon? Se ŝi estas tiu, mi trovos ŝin. Se ne... do ankaŭ tiam mi scios kion fari.”

“La versaĵoj aperis anonime. Mi skribis al la redaktoro, poste mi persone vizitis lin: li rifuzis doni klarigon antaŭ la fermo de la konkurso. Ses monatoj ankoraŭ! La premio estas dumonata somerumo de Mediteraneo por du personoj, sufiĉe granda sumo, mi komprenu...”

“Mi komprenis. Post longa kaj persista petado li promesis peri leteron al la ensendinto. Tuj mi skribis: la amaj sentoj ariĝintaj dum jaroj nun ŝvebis, plenigis la paĝojn: konfeso, peto, riproĉoj kaj denove konfeso...”

“.... la letero ekiris. Dum la sekvantaj semajnoj mi estis kvazaŭ somnambulo. Mi atendis la respondon kaj samtempe mi tremis... Ĉu ne ĉio estis superflua? Mia vivo jam preskaŭ enordiĝis... eble, verŝajne ankaw la ŝia... kaj nun... se ĉio renversiĝos?... ĉu inde?...”

"... sed la letero jam ekiris..."

Li ekhaltis momenton, kvazaŭ serĉante la rememorojn. Li fumsuĉis la cigaredon, kiu estis jam preskaŭ elbrulinta, elspiris la fumon kaj longe postrigardis ĝin. Mi atendis la daŭrigon nervostrede, preskaŭ mi ekkriis: "Do? Estis ŝi?” — sed mi bridis mian senton.

Post iom da tempo li parolis plu.

"Pasis preskaŭ du monatoj, ĝis respondo venis. Mi kredis, ke mia koro krevos, kiam mi rigardis la literojn konatajn sur la koverto. Eble horojn mi sidis apud la tablo, antaŭ mi la letero, ĝis mi ekhavis kuraĝon malfermi ĝin."

"Jes, li estis. Ŝi, ŝi. Ŝi sendis la poemon, ŝi ne dons ĝin al aliulo, ankaŭ nun ŝi gardas ĝin kune kun la aliaj, kun niaj memoroj. Ŝi ne forgesis min, neniam ŝi forgesos, ŝi atendis min, eĉ nun ŝi atendas, ŝi amas min, ĉu mi volas iri al ŝi..."

Fine do! mi ĝemis profunde. Nu, stultaĵo, mi ja estus povinta imagi la finon, nature "happy end", mi ja vidis la finalon, ĉi tiun feliĉan familion.

"Vi povas desi, amiko. Vera romano! Do, tiel vi retrovis vian amatinon, vian edzinon. Vi ja estas feliĉulo, maljunulo..."

La inĝeniero nun alrigardis min unuafoje dum la rakontado. Forte li fumsuĉis la cigaredon kaj returnis siajn okulojn al la fajro jam cindriĝanta. Dume la krepusko kovris la ĉambron per malhelo. Lia vizaĝo apenaŭ estis videbla kaj min ekregis ia stranga, malcerta sento. Miaj vortoj gaje ekestintaj stumpe pendis en la densiĝinta mallumo. Mi ne kuraĝis daŭrigi, kvankam mia amiko ne faris eĉ moveton.

Ni sidis tiel, senvorte, dum longaj minutoj kaj mi jam sciis, ke okazos io neatendita.

La inĝenero fine moviĝis, la cigaredrestaĵon ĵetis en la fajron kaj ekparolis per strange raŭka voĉo:

"La letero... tiu letero... alvenis hieraŭ..."

Lászlő Böti
(el "Norda Prismo”)


EKZERCOJ

44. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kia homo estis la aŭtoro?
2. Kiel li amikiĝis kun la inĝeniero?
3. Kio okazis al la aŭtoro antaŭ tridek jaroj?
4. Kial la inĝeniero ekloĝis en tiu urbeto?
5. Kiom aĝa estis la edzino de la inĝeniero?
6. Kial oni “ne povas gradigi la amon”?
7. Sur kiu fakto ĉefe baziĝis la fiero de la inĝeniero pri sia amo?
8. Kion faris la inĝeniero, kiam li finis sian universitatan studadon?
9. Kiamaniere modifiĝis la amo de la inĝeniero kun la tempopaso?
10. Kion vi opinias pri tio, ke la inĝeniero ne sciis la hejman adreson de sia amatino?
11. Kial la redaktoro ne volis tuj transdoni la adreson de la konkursinto?
12. Kiajn dubojn spertis la inĝeniero post enpoŝtigo de sia letero al la konkursinto?
13. Kion respondis la konkursinto al la inĝeniero?
14. Kion supozis la aŭtoro pri la historio de la inĝeniero ĝis tiu punkto?
15. Kiel la sinteno de la inĝeniero maltrankviligis la aŭtoron post la supozata “happy end”?

45. ADVERBOJ PARTICIPAJ rilatas adverbe al la ĉefa verbo de la propozicio, kaj sekve la agado aŭ estado, kiun ili esprimas, estas agado de aŭ al la subjekto de la ĉefa verbo, aŭ estado de tiu subjekto. Ili ne povas havi rilaton kun aliaj substantivoj ol la subjekto en la propozicio. Ekz-e: Legante la ĵurnalon, la inĝeniero trovis sian junaĝan poemon. La inĝeniero verkis poemojn inspirite de la amo. En ambaŭ ekzemploj temas pri la inĝeniero, kiu ja legis kaj estis inspirita. “Legante” sciigas, kiam la inĝeniero trovis; “inspirite” sciigas, kiel aŭ kial li verkis.

Kompletigu la sekvantajn propoziciojn:

1. Ŝercante _________________________________________.
2. Renversinte sian kontradŭlon, __________________________.
3. Ekfumonte cigaredon, ________________________________.
4. Komunikite per ĉiuj ĵurnaloj, ___________________________.
5. Sorĉate de la bela ĉirkaŭaĵo, ___________________________.
6. Alparolote, ________________________________________.
7. Kuironte la vespermanĝon, ____________________________.
8. Kritikinte la mankojn de ĉiuj aliaj, ________________________.
9. Tiel fanfaroninte pri siaj kapabloj, _______________________.
10. Turnite de la forta vento, _____________________________.

46. Skribu propoziciojn por klare montri la diferencon de signifo inter la du vortoj en ĉiu paro da vortoj:

KUIRISTO-KUIRANTO, ĜENTILECO-ĜENTILEMO, FLAMO-FLAMADO, PLANDO-PLANDUMO, PERSISTEMO-PERSISTADO, FANFARONULO-FANFARONINTO, ROMANO-RAKONTO, RENVERSITE-RENVERSATE, ĈESI-ĈESIGI, DUBEBLA-DUBINDA.

47. La inĝeniero en la “Simpla Konfeso” decidas viziti sian iaman amatinon antaŭ ol findecidi pri la estonteco. Prlskribu la renkontiĝon de la geamantoj, kaj kia estis la rezulto de tiu renkontigo — kiel li solvis sian problemon?

48. En la unua alineo de la rakonto, la aŭtoro priskribas sian urbeton. Uzante ne pli of 65 vortojn, karakterizu vian loĝlokon.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo