La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAŜOJ AL PLENA POSEDO

Aŭtoro: William Auld

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PAŜO DEKKVINA

VORTARO

ABRUPTA: malagrable subita.
ABSURDA: kontraŭa al la saĝo.
ANALOGIO: io, kio estas parte simila.
ASTRONOMO: homo, kiu studas la ĉielajn fenomenojn.
ASTRONOMIO: studo de la ĉielaj fenomenoj.
EFEKTO: forta impreso.
EKSPANSIO: plietendiĝo.
ENERGIO: laborkapabla forto.
FIZIOLOGIO: scienco pri la funkcioj de vivantaj estaĵoj.
FREKVENCO: nombro de periodoj en unu sekundo.
GALAKSIO: stelamasego.
GASO: aersimila fluidaĵo.
GRAVITO: reciproka altiro de la korpoj.
HEROLDO: diskoniganto.
HIPOTEZO: provizore akceptata supozo.
KEMIO: scienco pri la konsisto de materiaĵoj.
KOMPETENTA: kapabla plenumi ion.
KONSTELACIO: grupo da steloj.
KOSMO: la tutaĵo de tio, kio ekzistas.
LENSO: speciala vitrajo tra kiu oni pasigas la lumradiojn.
MIKROSKOPO: instrumento por vidigi malgrandegaĵojn.
MILIARDO: mil milionoj.
NUDA: tute senvesta, nekovrita.
PLANEDO: terbulo ĉirkaŭanta sunon.
PRISMO: vitraĵo uzata por analizi lumkonsiston.
REGISTRI: note enskribi.
RELO: longa metalaĵo, sur kiu ruliĝas lokomotivoj ks.
SPACO: senfinaĵo, en kiu moviĝas ĉiuj objektoj.
SPEKTRO: vico da diversaj koloraj lumradioj.
STABILA: neŝanĝiĝema, firma.
ŜOVI: puŝe delokigi.
TELESKOPO: instrumento por observi malproksimajn objektojn.
TOTALA: ĉioma.
UNIVERSO: la tuto de ĉio, kio ekzistas.
VIBRI: moviĝi tien-reen rapide.

LEGAĴO

LA UNIVERSO - EKSPLODANTA?

Ĉu la Universo estas senfina aŭ ne — estas demando, kiun oni ofte aŭdas. Grandaj distancoj, miriadoj da steloj kaj stelmondoj malebligas al ni havi superrigardon al la Kosmo en ĝia totaleco. La steloj nokte videblaj sur la ĉielo apartenas al la giganta stelsistemo kiun astronomo nomis “galaksio”. “Lakta vojo” estas nur la plej densa parto de la galaksio al kiu apartenas ankaŭ nia Suno kun la planedoj. Por trapasi galaksion de unu ekstremo al la alia la plej rapida heroldo de 1' Universo, la lumo, devas vojaĝi ĉirkaŭ 100 000 jarojn! Ĝi entenas proksimume 200 miliardojn da stelo-sunoj (ĉiuj steloj estas sunoj!). Krom la steloj en ĝi estas nebuloj formitaj el la interstela gaso. Ili estas tre interesaj objektoj en la teleskopo. Sed ne ĉiuj nebulecaj objektoj en la ĉielo apartenas al nia Lakta vojo. Kelkaj estas tre malproksime ekster ĝi kaj konsistas en realo el la steloj kiel nia galaksio. Ili ja estas aliaj galaksioj kiuj etendiĝas ĝis la limo de la videbla Universo. Samtiel kiel la galaksioj konsistas el la steloj, la Universo, ĝis nun konata, konsistas el multego da galaksioj.

Kiamaniere esplori tiun egan kosmo-mondon?

Peniga estis la laboro de la astronomoj ĝis kiam ili sukcesis elmezuri la distancojn ĝis la plej proksimaj galaksioj. La galaksio en la konstelacio de Andromedo (sola kiun oni ankoraŭ iel povas vidi nudokule) estas pli ol du milionojn da lumjaroj malproksime de ni. Homo ankoraŭ ne ekzistis sur la tero kiam la ĵus alvenanta lumradio forlasis tiun ĉi galaksion. La aliaj galaksioj estas eĉ nekompareble pli malproksimegaj.

La astronomo Edwin Hubble, studante la galaksiojn per siatempe

plej granda teleskopo de la mondo, malkovris en la jaro 1929a tre in

teresan kaj surprizan fenomenon — la galaksioj diskuregas (fuĝas) ĉiuflanken — for de la Lakta Vojo kvazaŭ ĝi estus la centro de la Universo!

Por kompreni kiamaniere oni eltrovis tion ni revenu al unu el la fundamentaj metodoj de astronomia esplorado — la spektra analizo.

Ĝis antad nelonge la nura heroldo, kiu venadis ĝis ni el la mondo

de steloj, estis la lumo. Do, la tuta scio pri la stela mondo devis baziĝi

sur esplorado de ilia lumo. Jam de la tempo de Newton oni scias ke la “blanka” lumo konsistas el sep bazaj spektrokoloroj. La koloro mem

estas fiziologia efekto en nia okulo. Kian koloron ni vidos, dependas

de la ondolongo de la lumo (t.e. de ĝia frekvenco). Se dum unu sekundo, ekzemple, nia okulo ricevas pli da “ondfaloj”, ni vidos bluan

koloron, se ĝi ricevas malpli, ni vidos la ruĝan. La lumo el la Suno kaj

el aliaj steloj estas miksaĵo de ĉiuj spektraj koloroj (ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua, viola). Per vitra prismo ni povas apartigi diversajn ondolongojn (kolorojn) unu disde la alia. Tion ni nomas “la spektro”. En la spektro de iu stelo ni vidas multajn nigrajn liniojn. Ili restas ĉiam sur la sama loko en la spektro kaj karakterizas ĉeeston de iu konata kemia elemento en la atmosfero de la stelo. Tiamaniere astronomoj sukcesis esplori kemian konsiston de malproksimegaj steloj sendepende al ilia distanco de ni. Sed ne nur tion! La spektra analizo ebligas eĉ konstati ĉu iu stelo alproksimiĝas al ni, aŭ kontraŭe, ĉu ĝi malproksimiĝas de ni!

Kiamaniere?

Helpu al ni simpla ekzemplo el la ĉiutaga vivo: imagu ni nin starantaj apud trajnreloj. Alvenas fajfante lokomotivo kaj pasas rapide preter ni. Dum la lokomotivo estas alvenanta, la sono de la fajfado estas alta. Kiam la lokomotivo pasas preter ni kaj komencas malproksimiĝadi de ni, la sono abrupte malplialtiĝas! La kaŭzo?

La alto de la sono dependas de ĝia frekvenco (la nombro de vibroj en unu sekundo), same kiel la koloro en la lumo dependas de la vibroj de elektromagnetaj ondoj. Ju pli multe da sonfrapoj en nia orelo, des pli alta la sono. Kompreneble, se la sonfonto alproksimiĝas al ni, nia orelo akceptas pli da ondfrapoj en unu sekundo, la frekvenco estas pli granda kaj la sono pli alta! Kontraŭe estas se la sonfonto malproksimiĝas de ni. Ĉi tiu interesa kaj grava fenomeno ricevis nomon “la Doppler-principo” laŭ ĝia eltrovinto, fizikisto Kristian Doppler.

La sama efekto montriĝas ne nur de la sono, sed ankaŭ de la lumo. Se la lumfonto (ekzemple, iu stelo) alproksimiĝas al ni, la nigraj linioj en ĝia spektro (kiuj estas ĉiam sur precize difinita ondolongo) estas ŝovataj al blua parto de la spektro. El la diferenco de la fakta kaj normale atendata pozicio de linioj oni tote simple povas elkalkuli la rapidon de la lumfonto (t.e. la rapidon per kiu iu stelo alproksimiĝas al ni aŭ malproksimiĝas de ni!).

Dum oni esploris tiamaniere stelojn el nia galaksio ĉio estis en ordo. Iuj steloj alproksimiĝadis, la aliaj fuĝadis de ni.

Sed aplikante la Doppler-principon al la mondo de galaksioj oni konstatis emocian surprizegon — ĉiuj galaksioj malproksimiĝas de ni!! Eĉ pli! Hubble konstatis ke ju pli malproksime estas iu galaksio des pli rapide ĝi forkuregas de ni! Tio ne signifas ke ni estas la centro de la Universo, kaj ke ĉiuj galaksioj fuĝas de ni. Tute ne! Al observanto sur iu ajn galaksio montrigus la sama efekto — ĉiuj estus fuĝantaj de li!

Tio signifas ke ĉiuj galaksioj malproksimiĝas unu de la alia — do, la Universo estas en la stato de eksplodo!? La astronomo Lemaltre supozis eĉ ke en la prakomenco de la Kosmo ekzistis nur unu granda praatomo entenanta tutan kosman materion kaj energion. Ĝi eksplodis kaj tial hodiaŭ la tuta Universo ekspansiiĝas.

Sed aliaj astronomoj provis alimaniere klarigi tiun ĉi preskaŭ enigman problemon, ĉar dum lastaj jaroj novaj malkovroj multe komplikis la aferon. Nome, en la jaro 1959a la astronomo Minkowski malkovris per la plej granda teleskopo de la mondo (sur la Monto Paloma) la grupon de galaksioj je distanco de 6 miliardoj da lumjaroj (!) fuĝantaj de ni per la rapido de 138 500 kilometroj en sekundo, kio signifas preskaŭ duonon de la rapido de la lumo (300 000 km/sek).

Sed laŭ la teorio de relativeco de Einstein neniu materia korpo povas atingi la lumrapidon. Estas certe ke per pli fortaj teleskopoj oni malkovros eĉ pli rapddfuĝantajn galaksiojn, sed tio kondukus — al la absurdo.

Iutage oni verŝajne trovos galaksion malproksimiĝantan pli rapide ol la lumo mem! — la afero neebla laŭ la nuntempaj konceptoj de la teorio de relativeco.

Kaj kio estos tiam???

La konata franca astronomo Paul Couderc provis tre sprite klarigi tiun ĉi estontan absurd-problemon. Jen la klarigo de la problemo kiel ĝin priskribis Couderc: se ni, ekzemple, observas iun objekton per mikroskopo kaj rimarkas ke la objekto, rigardata en la mikroskopo, subite ekmalproksimiĝas — ni povas tiun ĉi okazaĵon klarigi laŭ du manieroj — aŭ la objekto fakte malproksimiĝas, aŭ la objekto restas sur sia loko, sed (pro iu ajn kaŭzo) la lenso (vitro) de la mikroskopo mallarĝiĝis! Do, la malproksimiĝo povas esti aŭ fakta, aŭ nur laŭŝajna (pro la ŝanĝo en la aparato mem). Couderc nun aplikas ĉi tiun analogion al la kosmaj okazaĵoj : faktan fuĝadon de la galaksioj la Doppler-principo povas registri, sed, se la kosmospaco plilarĝigas, la fuĝado de la galaksioj estas nur laŭŝajna, ĉar ni ne havas garantion ke la Doppler-principo estas kompetenta registri la plivastiĝon de la tuta kosmospaco...

Ĉar la eventuala eksplodo de la Kosmo ja ne estas sensignifa etaĵo, multaj astronomoj dum lastaj jaroj cerbumas por klarigi tiun ĉi emocian problemon.

Estas jam sufiĉa aro da spritaj klarigoj kiuj klopodas almenaŭ iel (sed, ho ve! — ne kontentige) respondi al la famaj demandoj: “Kial, do, la lumo venanta de la galaksioj estas sortgrave ŝovata laŭ la ruĝa flanko de la spektro?” “Ĉu la Kosmo, do, vere eksplodas?”

Iuj astronomoj, ekzemple, provas respondi al ĉi-demando ankaŭ sekve: ne estas la ekspansio kaŭzo de la “ruĝiĝo” de la lumo, sed ĝi estas la “laciĝo” de la lumo dum tre longa kosma vojaĝo. Nome, la ruĝa lumo havas malpli grandan energion ol la blua — do se la blua perdas la energion pro la vojaĝo tra fortegaj gravitaj kampoj, la lumo devige transformiĝas al flava aŭ ruĝa lumo (la nigraj linioj sekve flankiĝas a1 ruĝa parto de la spektro).

Sed al tiuj ĉi hipotezoj — same kiel al la similaj — mankas ankoraŭ multaj faktoj. Nia tuta koncepto pri la mondo en kiu ni vivas povas travivi ankoraŭ grandajn ŝanĝojn. Hodiaŭ ekestis demandoj neimageblaj en la klasika evolustadio de la fiziko kaj astronomio. Ĉu la gravito de Newton estas konstanta en la tempo? Per kiu rapido ĝi etendiĝas!? (Aŭ ĉu ĝi eĉ enprincipe etendiĝas?) Ĉu la Universo eĉ enprincipe eksplodas aŭ ĝi estas senfina kaj stabila? Ĉu ĝi eble nur pulsas?

Konataj astronomoj opinias ke ankoraŭ multa tempo pasos antaŭ ol ni scios la respondojn al tiuj kaj similaj gravegaj demandoj.

Sed tio ja ne malkuraĝigas nin. Bele diris Lessing: “Se iu per la dekstra mano donus al mi tutan veron, kaj per la maldekstra nur strebon al la vero, mi prenus la maldekstran!”

Toni Breider
(el “Homo kaj Kosmo”)


EKZERCOJ

80. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:

1. Kio estas la “Lakta Vojo”?
2. Kia analogio estas trovebla inter nia galaksio kaj la Universo?
3. Kiu estas la sola galaksio, kiun ni povas vidi sen teleskopo?
4. Ĉu ni vidas tiun galaksion tia, kia ĝi nun estas?
5. Kiun fenomenon malkovris Edwin Hubble?
6. “Ĝis antaŭnelonge la nura heroldo, kiu venadis ĝis ni el la mondo de steloj, estis la lumo.” Ĉu vi povas konjekti, ke estas nun dua heroldo tia?
7. Kio determinas la diversajn kolorojn, kiujn ni vidas?
8. Kio estas la “Doppler-principo”?
9. Kiun surprizan fenomenon evidentigas aplikado de la Doppler-principo al la galaksioj?
10. Kio estas la teorio de Lemaitre?
11. Kial malkovro de eĉ pli rapide fuĝantaj galaksioj kondukus al absurdo?
12. Kiel la teorio de Couderc nuligus la atestaĵon de la Doppler-principo rilate la galaksiojn?

81. Uzu korekte en propozicioj la subajn prepoziciajn frazojn:

PREPARE AL; PROPORCIE AL; RENKONTE AL; RESPONDE AL; FLANKE DE; FOR DE; FUNDE DE; HELPE DE; KONTRASTE KUN; KUNE KUN.

82. Flugas flugANTO, flugas ankaŭ BIRDO. NE uzante la sufikson -ant-, respondu: Kiu aŭ kio kuras? naĝas? vagas? boras? drivas? fluas? glitas? grimpas? gutas? inundas? manovras? marŝas? plandas? raketas? rampas? saltas? velas? vojaĝas? zigzagas? dancas?

83. Ĉiu el la subaj vortoj havas sinonimon konsistantan el prepozicio plus la vorto IRI. Trovu la sinonimojn. Ekzemple: Akompani = kuniri.

ATINGI VENKIĜI LEVIĜI PASI SEKVI TURNIĜI PENETRI PROGRESI.

84. Kiun adjektivon vi uzus por priskribi:

1. Homon, kiu havas aŭtoritaton por pritrakti vian aferon?
2. Hornon, kiun la vivo traktis malbone, kaj kiu pro tio seniluziiĝis?
3. Homon, kiu tro facile emociiĝas?
4. Teorion tre zorge ellaboritan kaj tre konvinkan?
5. Homojn, kiuj sendiskute subtenadas unu alian?
6. Opinion ridinde kaj evidente stultan?
7. Virinon tre alloge maldikan?
8. Novaĵon, kiu tuŝas vian nunan situacion?
9. Ideon, kiu kondukas al novaj horizontoj?
10. Prijuĝon, kiu prenis en konsideron ĉiujn flankojn de la problemo?

85. “Jurij Gagarin estis la Kristoforo Kolumbo de nia jarcento.” Diskutu.

86. Kio, laŭ via opinio, estas la plej grava eltrovaĵo de la dudeka jarcento? Pravigu vian elekton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.