Al la Elementa Kurso
Leciono: 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

19. DEKNAŬA LECIONO

A. GRAMATIKO

Schemat czasów złożonych czasownika

La skemo pri la kunmetitaj tempoj de la verbo

Se mi trinkas kafon ĉiutage je la 8-a matene, sekve

ĉiutageje la 7-a
je la 8-a
je la 9-a
mi mi mi estas
estas
estas
trinkonta
trinkanta
trinkinta
kafon
kafon
kafon
hieraŭ je la 7-a
je la 8-a
je la 9-a
mi mi mi estis
estis
estis
trinkonta
trinkanta
trinkinta
kafon
kafon
kafon
morgaŭje la 7-a
je la 8-a
je la 9-a
mi mi mi estos
estos
estos
trinkonta
trinkanta
trinkinta
kafon
kafon
kafon

(laŭ Seppik – La tuta Esperanto)

Tryb przypuszczający (warunkowy)

B. VORTOJ

herbo – trawa
herbejo – łąka
pluvo – deszcz
sopiro – tęsknota
panoramo – krajobraz, panorama
sako – worek, torba, sakwa
botelo – butelka, flaszka
provizaĵo – prowiant, zapas żywności 
limonado – lemoniada
fajfilo – gwizdek
bukedo – bukiet
fiŝkaptisto – rybak
fiŝhoko, hokfiŝkaptilo – wędka
hoketo – haczyk
vermo – robak
fiŝkaptila korko – pławik
ponto – most
imago – wyobrażenie, pojęcie
ago – czyn
kreitaĵo – stworzenie
suferado – cierpienie
flanko – strona, bok
turmento – męczarnia
skemo – schemat
ora – złoty
arĝenta – srebrny
pasia – namiętny
brava – dzielny
scivola – ciekawy
bedaŭrinda – godny pożałowania
kompatinda – godny litości, biedny
anonci – ogłaszać, oznajmiać
forporti – unieś hen
fortiri – odciągać, wyciągać
forkuri – uciekać
foresti – być nieobecnym
blovi – dąć, wiać, dmuchać
reteni – zatrzymywać, powstrzymywać
sukcesi – udawać się
permesi – pozwalać
deflankiĝi – zbaczać
halti – zatrzymywać się
supreniri – iść do góry, wchodzić na górę
suprentiri – wyciągać do góry
eltiri – wyciągać
elŝiri sin – wyrwać się
elpaki – wypakować
admiri – podziwiać
ĉesi – przestać
eviti – unikać
ordigi – uporządkować
kunvoki – zwołać
subakviĝi – zanurzyć się w wodzie
rimarki – zauważyć
prokrasti – zwlekać, odkładać na później
trudi – narzucać coś komuś
plenumi – wykonać
ĉagreni – martwić
ĉargreniĝi – martwić się
koleri – gniewać się
buĉi – zabijać na mięso
fervore – gorliwie
subite – nagle
prudente – roztropnie
antaŭ ol – zanim
ĉiufoje – za każdym razem
pli kaj pli – coraz więcej
multe pli – o wiele więcej
sekve – więc
ekster – poza

 

C. EKZERCOJ

obrazek

Kiam alvenis bela printempo...

Kiam la vintro finiĝis, alvenis la ĝojiga printempo, anoncita de modestaj kampfloroj kaj birdoj, kiuj revenis al ni el varmaj landoj. La tagoj estas jam multe pli longaj kaj la oraj sunradioj agrable varmigas la teron. Fortaj ventoj kaj pluvoj forportis jam lastajn restojn de la neĝo. Nun ili silentas kaj nur mildaj ventetoj blovas tra la kampoj. La arboj ankoraŭ ne surmetis sian vardan ornamon, sed sur la herbejoj kaj en la arbaroj la delikataj unuaj floroj jam salutas la sunon. La tero elspiras fortan odoron. El ĉiu arbo aŭdiĝas la gajaj voĉoj de la kantbirdoj. Ni tre volonte forkuras el la hejmo por pilkludi sur la ludejoj, sur vastaj placoj kaj kampoj ekster la urbo. Forta sopiro fortiras nin ankaŭ el la lernejo. Nun ni pli ŝatas ludi en la sunradioj ol sidi en la klasoĉambro, ĉar la printempo estas la plej ĉarma sezono kaj ni volas ĝin plene ĝui. Sed niaj taskoj nin retenas: ni devas lerni diligente kaj fervore por esti iam taŭgaj kaj bravaj civitanoj. Sinjoro instruisto promesis al ni aranĝi komunan printempan ekskurson al la plej proksima ĉirkaŭaĵo. Ni tre ĝojas kaj malpacience atendas tiun tagon.

 

La printempa ekskurso

Sabaton, la 15-an de majo, ni ĉiuj kolektiĝis je la 8-a antaŭ la lernejo. Estis belega, ĉarma mateno, neniu nubo sur la ĉielo. Ĉiuj alvenis por partopreni en la printempa ekskurso. Ni tuj ekmarŝis kaj post unu horo ni atingis belan vilaĝon, kie ni faris mallongan halton por iom ripozi. Post kelka tempo ni deflankiĝis kaj supreniris la monteton, de kie ni povis admiri la vastan panoramon. Ĉi tie ni devis restadi du horojn por manĝi kaj ludi. Ĉiu el ni elpakis el sia sako la provizaĵon kaj ekmanĝis. Ĉar ni havis en sakoj botelojn kun limonado, ni povis tuj trankviligi nian soifon. Poste ni ĉesis manĝi, ni ordigis niajn sakojn kaj ni iris amuziĝi per diversaj pilkludoj. Unuj el ni, kiuj estis pasiaj piedpilkludantoj, forkuris kun sia pilko sur la vastan herbejon, aliaj ludis per manpilko, kiu estas ankaŭ amuza pilkludo. Post la 14-a horo la instruisto kunvokis nin ĉiujn per fajfilo kaj kontrolis la nombron de ni. Feliĉe neniu forestis. Je la 17-a ni revenis hejmen, tre lacaj kun sunbrunigitaj vizaĝoj, sed ege kontentaj. Al la patrinjo mi alportis malgrandan bukedon de freŝaj kampfloroj, ĉar ŝi tre ŝatas ilin.

 

D. POR ESPERANTIGO


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.