Al la Elementa Kurso
Leciono: 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

25. DUDEKKVINA LECIONO

A. GRAMATIKO

(Laŭ Seppik – La tuta Esperanto)

Mallonga sintakso

Ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon, same kiel ĉiu parto de la aŭtomobilo. Tiu parto de gramatiko, kiu pritraktas la konstruon kaj konsiston de la frazoj, estas nomata sintakso.

Predikato

La plej gravan rolon en la frazo ludas la verbo, kiu indikas, kion tiu faras, pri kiu ni parolas. Tia verbo estas nomata predikato kaj povas havi finaĵojn: -as, -is, -os, -us, -u, sed neniam -i.

Subjekto

La subjekto indikas tiun, kiu plenumas la agon de la predikato. La subjekto neniam povas havi la finaĵon -n!

Kiel subiekto povas servi:

  1. Substantivo: Johano parolas. Birdoj flugas.
  2. Pronomo: Ŝi venas. Ili vojaĝas.
  3. Infinitivo de verbo: Vojaĝi estas interese.

Objekto

La rekta objekto de la verbo indikas tiun aŭ tion, kiu estas la celo de la ago, al kiu la ago estas direktita. Se ekz. knabo batas hundon, la knabo estas la aganto (subjekto) kaj la hundo estas la celo de la ago (objekto). La rekta objekto devas ĉiam havi la akuzativan finaĵon -n: Li ne faris multajn erarojn.

La akuzativ-objekto estas rekta komplemento de transitiva verbo. La netransitivaj verboj kutime ne povas havi akuzativ-objekton.

Kiel objekto povas servi:

  1. Substantivo: Kato trinkas lakton.
  2. Pronomo: Ĉu vi vidis ilin?
  3. Infinitivo de verbo: Diligenta homo ŝatas labori.
  4. Adjektivo en kelkaj maloftaj okazoj: Ili amas unu la alian.

Epiteto

La predikato, subjekto kaj objekto estas la ĉefaj partoj de la frazo, ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj.

La epiteto estas komplemento de substantivo.

Kiel epiteto povas servi:

  1. Adjektivo: Bona patrino. Mia libro. La apuda ĉambro. La hieraŭa tago. La adjektivo devas nombre kaj kaze akordi kun sia ĉefvorto.
  2. Substantivo, malofte ankaŭ pronomo, kun prepozicio: La domo de la patro. Mono por libro. Skatolo el ligno.
  3. Anstataŭ substantivo kun prepozicio oni povas ofte havi kunmetitan vorton, ĉe kio la ĉefvorto ĉiam en la fino kaj la epiteto antaŭ ĝi: patrodomo. Oni povas ankaŭ tute simple adjektivigi la epiteton: patra domo.
  4. La difina artikolo: La ĉambro.
  5. La vortoj: kia, tia, ia, ĉia, nenia kaj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu.

Predikata suplemento

Predikata suplemento (predikativo) kompletigas la predikaton kaj rilatas samtempe al ĝi kaj al la subjekto. Neniam ĝi povas havi la finaĵon -n, sed nombre ĝi akordiĝas kun la subjekto.

Predikata suplemento povas esti:

  1. Substantivo: Varsovio estas ĉefurbo. Parizo kaj Londono estas ankaŭ ĉefurboj.
  2. Adjektivo: La ĉambro estas varma.
  3. Adverbo (kiam la frazo ne havas subjekton aŭ la subjekto estas infinitivo aŭ tuta frazo): Lerni Esperanton estas facile.

Adverbialo

El ĉiuj frazpartoj la plej ampleksa estas tiu kategorio, kiun ni nomas adverbialo, ĉar ĉio, kio ne estas predikato, subjekto, objekto, epiteto aŭ predikata suplemento, estas adverbialo. Jam la nomo aludas, ke temas pri komplemento de verbo, sed ĝi povas esti ankaŭ komplemento de adjektivo kaj adverbo. Adverbialo estas kutime adverbo kaj substantivo aŭ pronomo kun prepozicio.

Oni povas dividi adverbialojn je diversaj subklasoj:

  1. Adverbialo de loko: Mi estas hejme.
  2. Adverbialo de direkto: Mi iras hejmen.
  3. Nerekta aŭ dativ-objekto: Donu al mi panon.
  4. Adverbialo de tempo: Mi skribas dum longa tempo.
  5. Adverbialo de maniero: Mi fartas bone.
  6. Adverbialo de kaŭzo: Mi ruĝiĝis pro kolero.

Krom tio: deveno, materialo, celo, rimedo, kvanto k.t.p.

B. VORTOJ

sintakso – składnia, budowa zdań
predikato – orzeczenie
subjekto – podmiot
rekta objekto – podmiot bliższy
komplimento – komplement, grzeczne słówko    
komplemento, suplemento – dopełnienie
epiteto – przydawka, określenie
predikativo – orzeczenie imienne
adverbialo – określenie przysłówkowe
rimedo – środek zaradczy, sposób
bonveno – powitanie
distribuo – wydzielenie
piano – fortepian
tribuno – mównica
nivelo – poziom
aplaŭdo – aplauz
sentenco – sentencja, myśl
idealo – ideał
bajoneto – bagnet
kanono – armata, działo
posteno – stanowisko
limo – granica
progreso – postęp
tamburo – bęben
trumpeto – trąba
baro – przeszkoda, zapora
signalo – sygnał
spiko – kłos
kuglo – kula (karabinowa)
kadavro – trup, zwłoki
kruco – krzyż
kruĉo – dzban
sago – strzała
aŭroro – zorza poranna, jutrzenka
tremolo – osika, osina
kampanolo – dzwonek (kwiat)
virgino – dziewica
miraklo – cud
poligeno – gryka
trifolio – koniczyna
rubando – wstążka, wstęga
pirarbo – grusza
rando – brzeg, skraj
ĉapitro – rozdział
grandioza – okazały, wspaniały, wzniosły
interna – wewnętrzny
pia – pobożny
lazura – błękitny
virga – dziewiczy
akordi – zgadzać się, harmonizować
agordi – nastrajać, stroić
aludi – wzmiankować
bonvenigi – witać
interrompi – przerywać
fondi – zakładać
rustiĝi – rdzewieć
forĝi – kuć
planti – sadzić rośliny
sterni – słać, posłać, zrobić posłanie
flirti – trzepotać, flirtować
knari – skrzypieć
pentri – malować
flami – płonąć
zoni – opasać
impone – imponująco

C. EKZERCOJ

obrazek

Somerferia kurso de Esperanto

(La 16-a ĉapitro el la libro de Adi "La forto de l'vero")

Julio venis, kaj kun ĝi la tago kiam alvenis la partoprenontoj al la somera feria kurso en Elsinoro (Danujo).

Belega vetero, la suno brilas bonvenige. En la belan korton de la internacia altlernejo enveturas aŭtomobilo post aŭtomobilo portante la gastojn de la fervoja stacio al ilia celo.

Ĉiujn gastojn akceptas kaj bonvenigas per afablaj vortoj la kursestro. Multaj faris longan vojaĝon de tre malproksimaj landoj. Feliĉe ili radias, kiam ili fine alvenas kaj denove komprenas. Tuj de la komenco ili sentas sin hejme, kvankam en fremda lando.

Aliaj kursanoj ne lernintaj multe, survoje preparis kelkajn frazojn por diri ĉe sia alveno. Sed en tiu momento, post kiam haltis la aŭtomobilo, kaj post kiam la kursestro sin prezentis, ili povas diri nenion aŭ nur kelkajn vortojn balbute, ĉar ili ankoraŭ ne havas ian parolekzercon. Sed, en la daŭro de nur du ĝis tri tagoj – ili vigle parolas Esperante.

La simpatia inspektoro de la altlernejo aranĝas la distribuon de la kursanoj al la multaj ĉambroj. Nur malmultaj el ili ekhavas unupersonan ĉambron. La aliaj loĝas du-, tri-, aŭ kvarope.

Samnaciaj kursanoj ne loĝu en la samaj ĉambroj. Tiamaniere ono devigas ĉiujn paroli nur Esperanton dum la kurstempo.

Junaj helpemaj viroj helpas la alvenintojn pri la transporto de la valizoj al la diversaj ĉambroj. La samĉambranoj interkonatiĝas, demandas sin reciproke pri cirkonstancoj ktp. en sia lando, interamikiĝas. Tiu amikeco plej ofte restas dumviva.

En la unua vespero okazas la solena malfermo en la granda prelegejo. Alvenis nun ĉiuj, 150 gesamideanoj el 14 diversaj landoj. Viglan interbabilon tra la tuta granda prelegejo interrompas la sonorilo de la kursestro. En la sama momento ĉiuj eksilentas. La unuaj pianaj tonoj de la Esperanta himno aŭdiĝas. Ĉiuj ekstaras. Entuziasme oni kantas la konatajn vortojn:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko....

Grandioza estas tiu momento, kaj solenaj sentoj plenigas ĉies brustojn. Ĉiuj sentas sin kiel "unu granda rondo familia".

Finiĝis la himno. Oni eksidas. La okuloj de multaj pro kortuŝo brilas solene. Impone efikas la posta silento.

Jen staras sur la tribuno la kursestro. Feliĉa li aspektas, ĉar ankaŭ nun lia laboro sukcesas. Li ekparolas laŭte, klare, per facilaj vortoj, por ke ĉiuj komprenu. Sincere li bonvenigas ĉiujn, parolas pri la neceso de alta lingva nivelo por ĉiuj esperantistoj, pri la neceso de nia lingvo por ĉiuj praktikaj fakoj, pri la neceso de altkvalita geinstruistaro Esperanta, deziras, ke la interna ideo de nia lingvo regu inter ĉiuj, kaj deziras al la kursanaro kiel eble plej bonan sukceson en la laboro.

Poste la diversaj geinstruistoj de la kurso parolas al la ĉeestantaro. Aplaŭdo vigla sekvas post ĉiu parolinto. En multaj koroj ekestas la deziro paroli nian lingvon same elegante kaj bonstile.

Granda salono kun longaj ornamitaj tabloj atendas ĉiujn kursanoj post la kursmalfermo. Dum la komuna kafotrinkado oni kantas, aŭskultas salutojn de diversaj landoj, ridas longe pro la gajaj historioj de rumana redaktoro kaj aliaj bonhumoruloj, kaj denove kantas.

En la salono regas vera internacia harmonia atmosfero.

Elirinte el la salono, oni vidas la brilantan lunon. Kvieta somera nokto. Neniu ŝatas jam enlitiĝi. Sub la stelplena ĉielo oni promenas kaj kantas. La voĉoj de la esperantistoj alvokis aliajn kursanojn ne-esperantistojn de la internacia altlernejo, kiuj tie studas fremdajn naciajn lingvojn. Kortuŝite ankaŭ ili ekkentas en dana, itala kaj en multaj aliaj lingvoj.

Ankaŭ ili estas idealistoj, kiuj ŝatas internacian ideon, sed ili ankoraŭ ne scias la vojon, kiu gvidas al interkompreno kaj harmonio inter la homoj diversnaciaj. Ili ankoraŭ ne komprenas, ke nia lingvo estas tiu mirega rimedo.

 

Oraj pensoj de JULIO BAGHY

(el "La verda koro")

Julio Baghy estas unu el niaj plej grandaj esparantlingvaj verkistoj. Li estas hungaro. Li verkis multe da poemoj, noveloj, romanoj ktp. La titoloj de kelkaj el ili estas: Preter la vivo, Pilgrimo, La vagabondo kantas, Viktimoj, Hura, Sur sanga tero, Printempo en auxtuno, Verdaj Donkiĥotoj, Dancu marionetoj, La verda koro.

*****

Kulturo estas homa kompreno.

La homoj estas malegalaj en la koloroj, sed en la koraj sentoj ili estas egalaj.

La belaj sentoj, bonaj pensoj estas gravaj en la mondo.

La mondo estas patrolando de la tuta homa familio.

Esperanto estas ne nur lingvo, sed ĝi estas ankaŭ ŝlosilo de la homa koro kaj la koro estas la bona kaj grava parto de la tuta homo.

Esperanto estas ne nur lingvo, sed idealo, kiu portas pacon al la koro kaj kulturon al la kapo.

Ankaŭ la malamiko havas koron, se la homaj sentoj parolas...

Sen bajonetoj, sen kanonoj la homoj estas fratoj; kun bajonetoj, kun kanonoj ili ne estas homoj.

 

*****

 

AL NIA LINGVO

Vi, bela lingvo, Esperanto,
en mi la penso jam ne mutas;
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas.

Ho, kie estas via lando?–
demandas homoj. La respondo:
La lingvoland' de Esperanto
jam estas nia tuta mondo!

Al tuta mond' vi apartenas,
al alto levas vi la Homon
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.

En homan mondon venas Amo
per Nova Sento, kormuziko;
vi faras pacon el malamo
kaj fraton el la malamiko.

Vi donas al mi, Esperanto,
kulturon novan kaj laboron...
Sed kion donu mi, lernanto?–
Akceptu mian tutan koron!

(Julio Baghy)

 

Alvoko al nova esperantist(in)o

Kara Samidean(in)o!

Mi ne scias "kiu" kaj "kio" estas vi, ankaŭ "kie" vi loĝas kaj "kiomaĝa" vi estas: ĉu vi ankoraŭ vizitas lernejon, aŭ vi estas jam plenkreskul(in)o kaj okupas ian gravan postenon en nia socio. Malgraŭ tio mi turnas min al vi, ĉar vi fariĝis jam esperantist(in)o kaj apartenas de nun al la plej granda samideana familio en la tuta mondo – mi turnas min al vi kaj elkore salutas vin!

Kvankam vi trastudis mian lernolibron, kvankam vi ekposedis la belsonantan lingvon, kiu malfermis al vi la pordon al la tuta mondo, tamen via laboro sur ĉi tiu kampo ne estas ankoraŭ finita. Vi devas nun uzi la lingvon por viaj praktikaj bezonoj, por faciligi la internacijajn rilatojn. Mi volas ĉi tie doni al vi kelkajn konsilojn, por ke vi povi daŭrige perfektiĝi en nia kara lingvo.

Tri vojoj kondukas al la perfektiĝo en la lingvo: legado, korespondado kaj konversacio. Legi kaj korespondi vi povas bone hejme, sed paroli nur en Esperanta societo, al kiu vi devas tuj aliĝi, se ĝi nur ekzistas en via urbo aŭ ĉe via lernejo. Se en via urbo aŭ lernejo ne estas tia societo, fondu ĝin kaj propagandu nian lingvon inter viaj konatoj aŭ samaĝuloj.

Vi volas certe scii, ĉu ekzistas Esperanta literaturo. Jes, ĝi ekzistas kaj estas tre riĉa. En Vieno troviĝas "Internacia Esperanto-Muzeo", kiu kolektiĝas ĉiuj presitajn esperantaĵojn. Aperas ankaŭ multaj Esperantaj gazetoj en diversaj landoj. Antaŭ cio mi konsilas al vi ekaboni iun bonan gazeton pere de lokaj Esperantaj organizaĵoj, por ke vi povu ĝin diligente legi ĉiutage. En ili estas adresoj de multaj samideanoj, kiuj deziras korespondi kun diverslandanoj je malsamaj temoj. Elserĉu al vi konvenan samideanon aŭ samideaninon, skribu leteron elegante kaj legeble kaj sendu ĝin al eksterlando (en la XXI-a jarcento pli bone estas serĉi geamikojn enrete – probu lernu.net kaj Skype komunikilon). Korespondante perletere kun spertaj esperantistoj, vi bonege perfektiĝos en la lingvo. Same per ĉiutaga laŭta legado de bonaj Esperantaj lingvoj vi atingos la celon kaj via vortprovizo ĉiam pligrandiĝos. Se vi havas hejme radioricevilon, aŭskultu diligente Esperantajn paroladojn de polaj (jam ne estas ebla, ĉar bedaŭrinde la Pola Radio POLONIA ne volas plu sendi disaŭdigojn perradie – nur interrete vi povas aŭkulti la Esperantaj novaĵojn) kaj eksterlandaj sendstacioj kaj danku poste per simpla poŝtkarto al Direkcio de Radio por la interesa disaŭdigo.

Kara Samidean(in)o! Jen miaj kelkaj konsiloj rilate al ĉi tiu afero el lingva vidpunkto. Pluajn vi trovos en Esperantaj gazetoj. Memoru krom tio, ke Esperanto ne estas nur la lingva problemo, sed ankaŭ la potenca socia faktoro kaj simbolo de l'tutmonda solidareco. Ne forgesu la belegajn vortojn de nia plej granda nuntempa poeto kaj verkisto JULIO BAGHY, ke "Esperanto estas kvazaŭ fabela ŝlosilo: en komenco ĝi ŝajnas esti farita el fero, facile rustiĝebla, sed ju pli ofte vi uzos ĝin, des pli evidentiĝos, ke tiu ŝlosilo estas forĝita el altvalora metalo kaj ĝi malŝlosas antaŭ vi ne sole la landmilojn, sed ankaŭ la homan koron".

Konsciu do pri la granda kultura misio de ESPERANTO! Estu sincera ano de ĉi tiu alta idealo, kiu kaŝas sin en ESPERANTO! Estu feliĉa kaj fiera, ke vi estas homo de l'progreso, kiu plantas kulturon kaj laboras por pli bona estonteco! Ĉi tiu konscio donu al vi la forton, ne nur resti fidele ĉe ESPERANTO, sed ankaŭ oferi por ĝi tempon kaj monon!

Salutas vin kaj manpremas via
prof. Mieczysław Sygnarski

MODELOJ DE ESPERANTA POEZIO

LA POLUJO NE PEREIS

(nacia himno)

La Polujo ne pereis,
Dum ni vive spiros,
Kion fremda forto prenis,
Ni per fort' akiros.

Marŝu, marŝ', Dąbrowski
El itala lando;
Al Patruj' nin gvidos
Via ĉefkomando.

Iros ni trans Vislo, Varto,
Estos pollandanoj,
Kiel venki, Bonaparto
Montris al kampanoj.

Marŝu, marŝ', Dąbrowski
(ripetiĝas)

Kiel ĉef' Czarniecki granda
Kontraŭ la svedaro,
Tiel ni por savo landa,
Ĵetos nin trans maro.

Marŝu, marŝ', Dąbrowski...

Patro al filino sia
Ĝoj-plorante diras:
"Aŭdu, bravularo nia,
Kun tambur' marŝ-iras".

Marŝu, marŝ', Dąbrowski

 

"LA ESPERO"

Internacio himno Esperantista de D-ro L.L.Zamenhof

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion;
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l'espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l'homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

 

El "Sinjoro Tadeo" de A. Mickiewicz

(tradukis Antoni Grabowski)

Litvo! Patrujo mia! simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin'! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon!
Kiel Vi al infano redonis la sanon –
(Kiam mi, de l'patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri),
Tiel vi nin mirakle portos hejman limon!..
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik' oritaj,
Kiujn la neĝe-blanka poligon' ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.

 

El "Himno dum subiro de l'suno sur maro" de J. Słowacki

Mi malĝojas, Sinjoro! Por mi okcidente
Vi etendis arkaĵon kolore brilantan,
Kaj estingas en akvo lazura silente
Vian stelon flamantan.
Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

 

"STAĤ" de Maria Konopnicka

Kiam iris reĝ' militon,
Ludis trumpetar' eksciton.
Ludis trumpetar' el oro
Por la venko, por fervoro!

Kiam iris Staĥ batalon,
Bruis fontoj vek-signalon,
Bruis de la spikoj spiro
Por malbona sort' sopiro...

Kugloj tranĉas la aeron,
Per kadavroj sternas teron;
Reĝoj brave jen batalas –
Viliĝanoj dense falas!

Flirtas vente reĝa flago
Knaras ie kruco voja...
Staĥon vundis morta sago,
Reĝo – hejmrevenas ĝoja.

Reĝon en pordego ora
Eksalutis bril' aŭrora;
Sonoriloj eksonoris,
La venkinton laŭte gloris.

Kiam Staĥon tero prenis,
En la kampo vent' orgenis,
Plende kantis la tremoloj,
Sonoretis – kampanoloj.


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.