Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

13. DEKTRIA LECIONO

A. GRAMATIKO

Dalsze przysłówki pytające i wskazujące:

KIOM?– ile?TIOM– tyle
KIAM?– kiedy?TIAM– wtedy

Przyrostek -foj- łączy się z liczebnikami lub przysłówkami, np. fojo – raz, foje – pewnego razu, unufoje – jednorazowo, dufoje – dwukrotnie, unuafoje – po raz pierwszy, duafoje – za drugim razem, multfoje – wielokrotnie, ankoraŭfoje – jeszcze raz, ponownie, itd.

Przyrostek -ebl- oznacza bierną możliwość, nadawanie się do danej czynności, np. ebla – możliwy, eble – możliwie, może, legebla – czytelny, komprenebla – zrozumiały.

Biernika używamy:

  1. po czasownikach czynnych przechodnich, np. mi skribas leteron, mi legis belegan libron;
  2. po czasownikach nieprzechodnich lub nijakich, gdy to nie powoduje dwuznaczności, np. obei la patron – słuchać ojca, helpi la patrinon – pomagać matce, plori perdon – płakać z powodu zguby; mi ridas lian naivecon (pri lia naiveco, albo je lia naiveco)– śmieję się z jego naiwności; pardoni malamikon – wybaczyć nieprzyjacielowi jego winę;
  3. na oznaczenie daty: lundon, la 26-an de majo – w poniedziałek, 26-ego maja;
  4. na oznaczenie trwania czynności: mi restas en la lernejo kvin horojn – pozostaję w szkole przez pięć godzin;
  5. na oznaczenie miary, ceny, wagi: la patrino aĉetis unu kilogramon da butero – matka kupiła kilogram masła, la libro kostas dek zlotojn – książka kosztuje dziesięć złotych;
  6. na oznaczenie kierunku lub celu ruchu: kien vi iras?– dokąd idziesz? mi iras lernejon – idę do szkoły; mi eniras la ĉambron – wchodzę do pokoju;
  7. w wielu wypadkach wątpliwych: mi malsanas okulojn – choruję na oczy; mi ĉeestas la kunvenon – uczestniczę w spotkaniu.

 

Tryb przypuszczający (warunkowy) czasu teraźniejszego tworzy się przy pomocy końcówki -us, np. se mi havus tempon, mi venus volonte al vi – gdybym miał czas, chętnie przyszedłbym do ciebie; se mi povus, mi certe farus ĉi tion por vi – gdybym mógł, na pewno zrobiłbym to dla ciebie.

 

B. VORTOJ

sezono – pora roku, sezon
printempo – wiosna
somero – lato
aŭtuno – jesień
vintro – zima
verdaĵo – zieleń
neĝo – śnieg
frosto – mróz
rivero
 – rzeka
lago – jezioro
maro – morze
oceano – ocean
Vistulo – Wisła
aero – powietrze
birdo – ptak
flugmaŝino, aeroplano – samolot     
fervojisto – kolejarz
rabato – rabat, zniżka
vojaĝbileto – bilet jazdy
kreskaĵo – roślina
tramveturilo – tramwaj
noktomezo – północ
enhavo – treść, zawartość
ciferplato – tarcza zegara
montrilo – wskazówka
kulpo – wina
kunveno – zebranie
suno – słońce
adreso – adres
samideano – współideowiec
ideo – idea
rilato – stosunek
bonstila – w dobrym stylu
pasinta – przeszły
estimata – szanowny
ĉeĥa – czeski
perfekta – doskonały
afabla
 – uprzejmy
kora – serdeczny
profunda – głęboki
naiva – naiwny
nomiĝi – nazywać się
sekvi – następować
kovri – pokrywać, przykrywać
kreski – rosnąć
krei – stwarzać
translokiĝi – przenosić się z miejsca na miejsce
naĝi – pływać
scipovi – umieć, potrafić
bani sin, baniĝi – kąpać się
droni – tonąć
flugi – latać
veturi – jechać
naskiĝi – rodzić się
morti – umierać
ellitiĝi – wyjść z łóżka
laŭdi – chwalić
okazi – zdarzać się, odbywać się
obei – być posłusznym, słuchać
ĉeesti – być obecnym
ekposedi – opanować
decidi – postanowić
interkonatiĝi – zaznajomić się
sunbruniĝi – opalać się na słońcu
ligi – łączyć
prezenti – przedstawiać, prezentować
interŝanĝi – wymieniać
ŝirmi – chronić
senpage – bezpłatnie
kiomfoje?– ile razy?
kiam?– kiedy?
komplete – zupełnie

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

Dum la lasta leciono ni diris, ke la jaro konsistas el tagoj, semajnoj kaj monatoj. La plej malgranda parto de la jaro estas la tago, la plej granda estas la sezono. Tri monatoj formas unu sezonon. En la jaro estas kvar sezonoj kaj ili nomiĝas: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. La plej ĉarma kaj bela sezono estas la printempo. Ĝi estas la tempo de la verdaĵo kaj de la floroj. Post printempo sekvas somero – ĝi estas varma sezono. Aŭtuno estas malgaja sezono kaj vintro malvarma aŭ blanka sezono, se estas neĝo. La malvarma neĝo kovras la teron kaj donas al kreskaĵoj varmon. Ĝi ŝirmas ilin kontraŭ frosto.

Dum la bela somera vetero la gejunularo perdas multan tempon pro diversaj sportludoj. Gelernantoj ne ŝatas sidi en la lernejo , sed ili forlasas hejmon kaj urbon kaj pasigas la tempon sur la grandaj placoj, en arbaroj, parkoj aŭ ĉe la akvo. Granda akvo formas riveron, malgranda formas rivereton, tre granda – lagon kaj grandega formas maron aŭ oceanon.

Ĉu Vistulo estas rivereto?Ne, Vistulo ne estas rivereto, sed ĝi estas la plej granda rivero en Polujo.
Ĉu vi scias, kiuj bestoj sen piedoj vivas en la akvo?Jes, ni scias: en la akvo vivas fiŝoj.
Fiŝoj ne havas piedojn, sed ili translokiĝas tre rapide. Ili naĝas per naĝiloj. Homoj povas ankaŭ naĝi per manoj kaj piedoj. Naĝado estas tre utila sporto por nia sano.
Ĉu vi scipovas naĝi?Jes, ni scipovas naĝi.
Somere multaj homoj baniĝas en la suno, t.e. sunbruniĝas kaj banas sin en riveroj kaj lagoj. Danĝero minacas al homoj, kiuj ne scipovas naĝi. Tamen eĉ lerta naĝisto povas ekdorni en la profunda akvo, se li ne havas fortan kaj sanan koron.

En la akvo vivas fiŝoj kaj en la aero vivas birdoj. Birdoj flugas per flugiloj. Homoj ankaŭ flugas per flugmaŝinoj aŭ aeroplanoj. La vojaĝo per flugmaŝino estas malpli danĝera ol la vojaĝo per vagonaro. Fervojistoj ne veturas (vojaĝas) tute senpage, sed ili havas pli grandan rabaton ĉe aĉetado de vojaĝbiletoj. Ni veturas senpage nur dum la sonĝo, kiam ni dormas. En nia urbo estas aŭtobusoj kaj tram veturiloj. La lastaj veturas sufiĉe rapide. Kiam mi venis en la mondon, t.e. kiam mi naskiĝis, ne estis ankoraŭ en Krakovo elektraj, sed nur ĉevalaj tramveturiloj. Mi naskiĝis la 30-an de novembro de la jaro 1889-a. Homoj naskiĝas, vivas kaj mortas. Grandaj homoj, geniuloj, estas senmortaj – ili vivas en la memoro de la homaro.

Nokto kaj tago formas noktotagon. La noktotago havas 24 horojn.

Kiam ni havas soifon, ni plenigas la glason per la malvarma akvo kaj ni trinkas la enhavon de la glaso.

Kiom da akvo vi povas eltrinki, se vi havas grandan soifon?Se mi havas grandan soifon, mi povas eltrinki du glasojn da akvo.
Nun mi diros al vi, el kio konsistas la hotloĝo. Ĝi konsistas el ciferplato kaj du montriloj. La longa montrilo montras minutojn, la malpli longa montras horojn.

Mi mallevas min en la liton (mi enlitiĝas) je la dudekdua horo. Sed ofte mi laboras ĝis la noktomezo. Mi levas min el la lito (mi ellitiĝas) je la sesa matene.

Ĉu vi povas diri al mi, kioma horo estas nun sur via poŝhorloĝo?Jes! Sur mia poŝhorloĝo estas nun la oka kaj dek tri minutoj, aŭ dek tri minutoj post la oka.
En lernejo ni kolektiĝas kelkajn minutojn antaŭ la oka.

 

Demandoj por respondo:

  1. Kiomfoje dum la tago vi lavas vin?
  2. Kiam vi naskiĝis?
  3. Kia sezono estas printempo?
  4. Ĉu vi scipovas naĝi en la profunda akvo?
  5. Kiu monato sekvas post majo?
  6. Ĉu hitleranoj mortigis nur gekulpulojn?
  7. En kiuj tagojn de la semajno okazas niaj Esperantaj lecionoj?
  8. Je kioma horo ili komenciĝas?
  9. Kial vi lernas Esperantan lingvon?
  10. Kiel ofte vi vizitas teatron?
  11. Ĉu miaj demandoj estas kompreneblaj por vi?
  12. Ĉu kreskaĵoj floras?

 

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.