Al la Elementa Kurso
Leciono: 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

24. DUDEKKVARA LECIONO

A. GRAMATIKO

(Laŭ Seppik, Glück kaj Willems)

Pri la difina artikolo "la"

Nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. Volante speciale akcenti nedefinitecon, oni uzas la nedefinan vorton "iu": En iu gazeto mi legis tion.

La difina artikolo estas uzata:

  1. Kiam temas pri io konata, difinita, por diferencigi ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco: Li legas libron; la libro (= tiu libro, kiun mi legas) estas interesa.
  2. Kiam parolante pri io aŭ iu oni ĝeneraligas, t.e. pensas pri ĉiuj el la sama speco: La homo (= ĉiu homo) havas du manojn. Oni diras, ke la vero (= ĉiu vero) ĉiam venkas. La birdoj havas du flugilojn.
  3. Kiam oni celas tuton de io: Donu al mi la kafon (= la tutan, la priparolitan aŭ la montratan kafon)! Sed kiam temas pri parto de io, artikolo ne estas uzata: Donu al mi kafon (= iom da kafo)! Sur la strato iras homoj (nedefinita nombra da homoj).
  4. Kutime antaŭ "plej" plus adjektivo: Li estas la plej bona knabo.

Artikolo ne estas uzata:

  1. Antaŭ propraj nomoj. Ankaŭ tiam, kiam antaŭ la propra nomo troviĝas iu titolo aŭ alia vorto, indikanta rangon aŭ profesion (sinjoro, fraŭlino, doktoro k.t.p.) Ekz: Ĉu vi konas sinjoron pastron Cseh? Sed kiam antaŭ la propra nomo staras adjektivo, oni devas uzi artikolon: La fama Julio Baghy. La facila Esperanto. La urbo Parizo. La Balta Maro k.t.p.
  2. Antaŭ la nomoj de la monatoj kaj tagoj: La 6-an de novembro. Dimanĉo estas la plej bona tago de la semajno.
  3. Kiam oni ĝenerale parolas pri la substancoj kaj sezonoj: Ŝtalo estas fleksebla. Vitro estas rompebla kaj travidebla.
  4. Kiam iu alia difina vorto (tiu, mia, via k.t.p.) estas uzata: Tiu ĉambro estas bela. Via libro estas tre interesa.

La artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝo estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tutan alian sencon.

Pri la prepozicioj

Ĉiuj prepozicioj (al, kun, pri k.t.p.) per si mem regas ĉiam nominativon. Kelkfoje kun la prepozicioj estas uzata ankaŭ akuzativo, sed tio ne dependas de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj, kaj en tiaj okazoj akuzativo estas uzata ankaŭ sen prepozicio.

Al senakuzativaj prepozicioj apartenas: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ.

La verba sistemo

En Esperanto estas por ĉiuj verboj nur unu konjugacio.

En la Esperanta verbsistemo montriĝas:

  1. kvar modoj (tryby), nome:
  2. tri tempoj, nome:
  3. du formoj (strony), nome:

Verboj povas esti:

  1. transitivaj (przechodnie): havi, trinki, skribi, paroli k.t.p.
  2. netransitivaj: esti, sidi, iri, stari, dormi, kreski, erari k.t.p.

Nur malgranda parto de la verboj estas netransitivaj, dum la plej multaj estas transitivaj kaj ili havas rektan objekton. La rekta objekto de la transitivaj verboj havas la finaĵon "n". La subjekto havas ĝin neniam.

B. VORTOJ

artikolo – przedimek, artykuł
speco – gatunek, rodzaj
rango – ranga, stopień, godność
substanco – substancja
ŝtalo – stal
balasto – balast, obciążenie
slavo – słowianin
senco – sens, znaczenie
sistemo – system, układ planowy
popolamaso – tłum
reputacio – reputacja, dobra sława 
deveno – pochodzenie
fabelo – baśń
Homero – Homer
paŝtisto – pasterz
ŝafaro – trzoda owiec
deklivo – stok, pochyłość
saĝulo – mędrzec
lingvaĉo – gwara, żargon
barbaro – barbarzyńca
miksaĵo – mieszanina
interfrakaso – gmatwanina
bakterio – bakteria
skarlatino – szkarlatyna, płonica
morbilo – odra
tifo – tyfus
tuberkulozo – gruźlica
organismo – organizm
veneno – trucizna
vinbero – winogrono
rizo – ryż
terpomo – ziemniak
kampofrukto – płód rolny
efiko – skutek
malliberejo, kaptitejo – więzienie
krimfaro – czyn zbrodniczy
sekvo – następstwo
frenezo – obłąkanie
agrikulturo – rolnictwo
faruno – mąka
ebriulo – pijak
specialeco – specjalność
kaliko – kielich
ĝermo – zarodek
mensogo – kłamstwo
konsumado – spożywanie
sobreco – trzeźwość
ebireco – pijaństwo
ministro – minister
koto – błoto
antikva – starożytny
herboriĉa – żyzny
rava – czarowny
melodia – melodyjny
respektinda
 – czcigodny
serioza – poważny
sovaĝa – dziki
sennombra – niezliczony
venera – weneryczny
bongusta – smaczny
malriĉiĝinta – zubożały
idiotiĝinta – zidiociały
diabla – diabelski
trompa – oszukańczy, złudny
modera – umiarkowany
honesta – uczciwy
histeria – histeryczny
fia – podły
balta
 – bałtycki
rompebla – łamliwy
travidebla – przeźroczysty
superflua – zbyteczny, nadmierny 
temi pri – mieć za temat
diferenci – różnić się
diferencigi – rozróżniać
mezuri – mierzyć
traiĝi – przedostać się
bori – świdrować, wiercić otwór
sufiĉi – wystarczać
persisti – nalegać, wytrwać
mediti – rozmyślać
toleri – znosić, tolerować
triumfi – triumfować
ĉesigi – przerwać, powstrzymywać
mutigi – kazać milczeć
enŝprucigi – zastrzyknąć
konvulsi – dostać konwulsji
alkutimiĝi – przyzwyczaić się
transdoni – przekazywać
tremi – trząść się
balbuti – bełkotać
|ebriiĝi – upijać się
ruinigi – ruinować
inciti – podniecać
plivigligi – ożywiać
stimuli – podniecać
beni – błogosławić
detrui – zburzyć
infekti – zarażać
senĉese – nieustannie
venke – zwycięsko
plejgrandparte – po największej części
fikse – stale
iom post iom – stopniowo, powoli, po trochu
ĉu do – czyż
ja – przecież
konscie – świadomie

 

C. EKZERCOJ

obrazek

La stranga pordo

Viro iutage mezuris la pordon de la vilagxa drinkejo. Li mezuris kaj kalkulis, mezuris denove kaj denove kalkulis. Dume popolamaso kolektigxis kaj rigardis la viron kaj liajn mezuradojn. Li ne estis nekonata viro, sed la plej malbona drinkulo de la loko. Fine li diris al si mem:"Kia stranga pordo! Ĝi estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa. Mi iam havis belegan hejmon, belajn grenkampojn kaj herbejojn, ili iris la saman vojon. Kaj tamen la pordo estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa! Ĉio, kion mi posedis iam: bonstato, reputacio, honoro, saneco – ĉio traiĝis tra ĉi tiu pordo. Estas nur mi, kiu jam ne povas eniri tra ĝi, ĉar mi ne havas plu monon".

 

obrazek

Stefano Żeromski pri alkoholismo

Stefano Żeromski, unu el niaj plej grandaj romanverkistoj, esprimis en sia romano "Rozo" tian opinion pri alkoholismo:

"Unu mi konsilas al vi: neniam prenu brandon en vian buŝon. Ĉio, kion faras la nobla homo, devas elflui el sobreco de penso kaj el neincitita sento. Kio ajn estiĝas ĉe helpo de brando estas malhonesta, malnobla, malproduktema, malcela, malspirita, histeria kaj plej ofte fia!"

 

obrazek

La deveno de l'arta muziko

(greka fabelo)

En antikvaj tempoj, longe antaŭ Homero, vivis juna paŝtisto, kiu paŝtis sian ŝafaron sur la herboriĉaj deklivoj de Parnaso. Iun tagon li tranĉis kanon, boris en ĝi truetojn kaj eltiris el ĝi sonojn de rava dolĉeco. Ĝoje li invitis siajn amikojn, ke ili faru la samon. Sed ili mokis lin:"Ĉu ne sufiĉas la kanto de l'birdoj kaj la melodia voĉo de l'junulinoj? Por kio ni bezonas novan muzikon?" Sed la paŝtisteto persistis kaj la junaj paŝtistoj el Parnaso iris por demandi la saĝulojn de Grekujo."Ho, respektindaj saĝuloj", ili diris,"ĉu ebla estas arta muziko?" Kaj la respektindaj saĝuloj post longa medito, karesante siajn blankajn barbojn, respondis fine per serioza voĉo:"Ne, paŝtistoj, tia muziko estas neebla, ĉar ĝi neniam ekzistis, kaj eĉ, se ĝi estus ebla, ĝi estus kiel la lingvaĉo de l'barbaroj – nur sovaĝa miksaĵo, interfrakso de sonoj, netolerebla por ĉiu delikata orelo".

Triumfante revenis la paŝtistetoj al sia ŝafaro kaj denove mokis sian tro genian kamaradon. Sed obstina li restis. Senhalte li tranĉis kanojn kaj senĉese invitadis al ludo siajn kunulojn. Fine ili konsentis kaj el la boritaj kanoj ankaŭ siavice eligis sonojn de rava dolĉeco...

Tiel naskiĝis la arta muziko. Ĝi ne ĉesigis la kanton de l'birdoj, ĝi ne mutigis la melodian voĉon de l'junulinoj. Ĝi vivas, saĝuloj de Grekujo, kaj tiel longe ĝi vivos, kiel longe ekzistos homoj.

Simile ankaŭ nia Esperanto ne detruos niajn naciajn lingvojn kaj tamen ĝi vivos por la bono de l'homaro. Tian opinion esprimis prof. Theophile CART, la prezidanto de la Esperantista Akademio en Parizo.

D. POR ESPERANTIGO


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.