|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ŜI, LA TRIAAŭtoro: Henryk Sienkiewicz |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Savu! aŭ mi mortos de rido…
El Parizo alveturis gesinjoroj Svjatecki. Ŝi alprenas pozojn kiel edzino de artisto el la „ora ciganaro“; li portas silkajn ĉemizojn, egale tonditan fruntharaĵon kaj barbon kojnforman… Ĉion mi komprenas! mi komprenas, ke ŝi povis ordigi liajn kutimojn, la karakteron, sed kiamaniere ŝi ordigis lian distaŭzitan kapbaraĵon, tio restos por mi eterna enigmo.
Svjatecki ne ĉesis fari „kadavrulojn<‘, sed li pentras ankaŭ bildojn idiliajn. Li havas multe da sukceso. Li faras ankaŭ portretojn, sed tiuj ĉi malpli prosperas al li, ĉar ilia haŭtkoloreco rememorigas ĉiam la „kadavrulojn“.
Mi demandis lin kiel malnova amiko, ĉu li estas feliĉa kun sia edzino. Li diris al mi, ke li neniam revis pri simila feliĉo. Mi konfesas, ke Kazja montrigis, en bona senco, alia ol mi esperis.
Ankaŭ mi estus tute feliĉa, se ne estus tio, ke Eva bedaŭrinde komencas malsaneti kaj krom tio estas ofte tre incitita. Mi aŭdis foje nokte, kiel ŝi ploris. Mi scias la kaŭzon! Ŝi sopiras al teatro. Ŝi silentas, sed sopiras…
Mi komencis la portreton de sinjorino Ostŝinska. Simple dirante, nekomparebla virino! La konsidero je Ostŝinski ne detenus min ja… Kaj se ne estus la cirkonstanco, ke mi ĝis nun treege amas Kazjon, tiam mi ne scius…
Sed mi treege amas Evon – treege!
FINO.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.