La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI, LA TRIA

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2026 Geo

La Enhavo

XI

Mi vidis veran mirindaĵon!

Nur nun mi komprenas, kial homo havas okulojn.

Corpo di Baccho! Kia beleco!

Ni iras kun Ostŝinski. Subite mi vidas, ĉe angulo de strato Vjeĵbova, preterpasas nin virino. Mi estas fulme-trafita, fiksita al tero, mi ŝtonigas, malfermas okulojn, perdas konscion, kaptas senscie Ostŝinski’n je la kravato, malligas al Ostŝinski la kravaton – kaj – savu, mi pereas!

Nenion signifas, ke ŝi havas perfektajn trajtojn… Nenio grava Ia trajtoj! – sed tio estas vere artista koncepto! ĉefverko kiel desegno, ĉefverko kiel koloreco, ĉefverko kiel sento. Greuze revivigus ĉe ŝia vido, kaj poste pendigus sin malespere, ke li pentris tiajn birdotimigilojn.

Mi rigardas, rigardas… Si iras sola – tute ne! Kun ŝi iras poezio, iras muziko, iras printempo, iras volupto kaj amado. Mi ne scias, ĉu mi volus pentri ŝin tuj, ĉar mi preferus genufleksi antaŭ ŝi, kaj kisi ŝiajn piedojn, danke por tio, ke ŝi venis tia en Ia mondon. Cetere ĉu mi scias, kion mi volus!…

Ŝi preterpasas nin tiel serena kiel somera tago. Ostŝinski salutas ŝin, sed ŝi ne vidas lin… Mi vekiĝas el raviteco kaj mi krias:

– Ni sekvu ŝin!

– Ne, diras Ostŝinski, ĉu vi frenezigis? Mi devas kunligi mian kravaton! Lasu min trankvile! Ŝi estas mia konatino.

– Via konatino? prezentu min!

– Tio ne okazos… gardu vian fianĉinon.

Mi ekmalbenas Ostŝinski’n kaj lian posteularon ĝis la naŭa generacio, poste mi volas mem postkuri la nekonatinon.

Malfeliĉe ŝi sidiĝis en fiakron.

De malproksime mi vidas nur ŝian rizopajlan ĉapelon kaj la ruĝan sunombrelon.

– Ĉu vi konas ŝin vere? mi demandas Ostŝinski’n.

– Mi konas ĉiujn.

– Kiu ŝi estas?

Sinjorino Helena Kolĉanovska, naskita Turno, alie, tiel nomata virga vidvino.

– Kial virga vidvino?

– Ĉar ŝia edzo mortis ĉe la t. n. sukeraĵa vespermango. Se vi jam kvietigis, mi al vi rakontos ŝian bistorion.

Estis tre riĉa, seninfana fraŭlo Kolĉanovski de Kolĉanovo, nobelo el Ukraino. Li havis treege estimindan familion, kiu esperis heredi post lia morto – kaj li havis treege mallongan lcolon, kiu pligrandigis ankoraŭ la fidon de la heredontoj. La heredontojn mi ne konis. Ili estis esence tute decaj homoj, sed kion vi volas! la plej decaj, la malplej profitemaj el ili ne povis deteni sin, por ne rigardi de tempo al tempo la kolon de Kolĉanovski. Tio fine tiel tedis la maljunulon, ke, spite al la familio, li faris aman deklaron al filino de najbaro, faris edzigan kontrakton, testamentis. al ŝi la tutan sian posedaĵon, poste edzigis; post la edziga soleno estis edziga festeno, ĉe gia fino la tiel nomata sukeraĵa vespermango, kaj ĉe la fino de la sukeraĵa vespermango la apopleksio mortigis lin ĉi-loke… Tiamaniere sinjorino Helena restis virga vidvino – vi komprenas?

– Antaŭ kiom da tempo tio okazis?

Antaŭ tri jaroj. Si estis tiam dudekdu-jara… De post tiu tempo ŝi povis edzinigi dudekdu-foje, sed ŝi ne volas… Oni supozis, ke ŝi atendas princon. Montrigis, ke ankaŭ ne, ĉar antaŭ nelonge ŝi rifuzis princon. Cetere mi scias bone, ke ŝi ne estas pretendema, kion pruvas plej bone Ia cirkonstanco, ke sinjorino Kolĉanovska vivas ĝis nun en intima amikeco kun nia konatino, la simpatia, talenta k. t. p. Eva Adami, kies lerneja kolegino ŝi estis iam en la edukejo.

Aŭdinte tion, mi supren-saltis pro ĝojo.

Se la afero estas tia, mi ne bezonas Ostŝinski’n. Mia amata, honesta Eveto faciligos al mi la interkonigon kun Helena Kolĉanovska.

– Aŭskultu, do vi ne enkondukos min al ŝi? – mi demandas Ostŝinski’n.

– Cetere, se iu volas en la urbo interkonigi kun iu alia, li interkonigos – respondas Ostŝinski – sed ĉar vi min forigis de Kazja, do mi ne volas, ke ĉi-tiufoje oni diru, ke mi kunagis… Fine, ĉu mi scias?… Adiaŭ!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.