La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI, LA TRIA

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2026 Geo

La Enhavo

XIII

Malgraŭ mia tuta amikeco al Eva, mi ne vidis ŝin jam de longe; do ekvidinte min, ŝi tre ĝojis, kvankam ŝi havis ian strangan mienon, kiun mi ne povis guste kompreni.

– Kiel vi fartas, Vladjo, – ŝi diris – mi vin ja vidas.

Mi estis kontenta, ke mi ŝin trovis hejme.

Ŝi estis vestita en turkan matenrobon kun ruĝaj makuloj sur kremkolora fono, kun larĝa vieil or borderaĵo kaj distranĉitaj manikoj. Precipe la borderaĵo kontrastis belege kun ŝia pala haŭtkoloro kaj la violkoloraj okuloj. Tion mi diris al ŝi, kaj ŝi estis tre kontenta, do mi tuj komencis paroli pri la afero.

– Mia ora diva! mi diras, ci konas sinjorinon Kolĉanovska, la mirindan ukrainaninon?

– Mi konas, ŝi estas mia kolegino.

– Konduku min al ŝi…

Eva komencas balanci la kapeton.

– Mia ora, mia bona, se ci min ŝatas!

– Ne Vladjo! mi cin ne kondukos.

– Rigardu, kiel vi estas malbona, kaj mi foje preskaŭ ekamis vin!

Kia mimozo estas Eva!

Aŭdinte tion, ŝi ruĝetiĝas, apogas la kubutojn sur la tablo (mirinde belaj estas tiuj kubutoj), ŝi metas la manojn sur sian palan vizagon kaj demandas:

– Kiam tio-ĉi okazis?

Urĝas min paroli pri Hela, sed ĉar efektive mi preskaŭ foje enamigis je Eva, kaj ĉar nun mi volas ŝin bonhumorigi, do mi komencas rakonti.

– Estis tiel… Ni iris foje post la teatra prezentado en la botanikan ĝardenon. Vi memoras, kiel mirinde bela estis la nokto! Ni sidis sur benketo apud la baseno – vi diris, ke vi volas aŭskulti la najtingalon. Mi estis iom malgaja, mi deprenis la ĉapelon, ĉar mia kapo doloris, kaj vi iris al la baseno, trempis la poŝ-tukon en akvon kaj metis ĝin kune kun via mano sur mian frunton. Vi ŝajnis al mi esti tiam tiel bona kiel anĝelo kaj mi ekpensis: se mi prenos tiun-ĉi manon kaj metos sur ĝin la buŝon – tiam ĉio estos perdita! tiam mi enamigos en vin gismorte…

– Kaj plu? demandas Eva mallaŭte.

– Subite vi tiel rapide formoviĝis, kvazaŭ vi ion divenus.

Eva sidas dum kelka tempo enpensigante, poste ŝi vekigas el tiu meditado kaj diras nerve-rapide:

– Ne parolu ni pri tio, mi petas…

– Bone, ni ne parolu pri tio… Vi scias, Eva, mi ŝatas vin tro, por povi iam enamiĝi en vin. Unu afero esceptas la alian. De la tempo, kiam mi vin ekkonis, mi havas por vi veran kaj sinceran sindonemon.

– Sed jen! – diras Eva, – kvazaŭ sekvante la vojon de propraj pensoj, ĉu estas vere, ke vi fianĉigis?

– Vere.

– Kial vi ne diris al mi tion?

– Ĉar tio disigis kaj rebonigis antaŭ mallonga tempo! Sed, se vi intencas diri al mi, ke kiel fianĉo mi ne devas interkonigi kun Sinjorino Hela, mi respondas al vi antaŭe: mi estis pli frue pentristo ol fianĉo. Vi ne timas ja pri ŝi?

– Ne imagu tion al vi. Mi ne kondukos vin al ŝi, ĉar mi ne volas, ke la malbonaj langoj ŝin kalomniu. Oni diras, ke de kelke da semajnoj la duono da Varsovio enamigis en vin; oni rakontas ne kredeblajn aferojn pri viaj sukcesoj. Nur hieraŭ mi aŭdis spritaĵon, ke el la dek diaj ordonoj vi faris por vi unu solan – Vi scias kian?

– Kian?

– „Vi ne deziru edzinon de via proksimulo… Vane…“

– Dio, Vi vidas mian mizeron! sed la spritaĵo estas bona.

– Kaj certe trafa?

– Aŭskultu, Eveto, ĉu vi deziras scii la tutan veraĵon? Mi estis ĉiam timema, mallerta, mi ne havis kaj ne havas sukceson ĉe virinoj. La homoj imagas al si multegon, kaj dume vi eĉ ne konjektas, kiom da vero estis en la ekkrio: Dio, Vi vidas mian mizeron!

Povero maëstro!

– Lasu la italaĵon… ĉu vi enkondukos min al sinjorino Kolĉanovska?

– Mia Vladeto, mi ne povas… ju pli ĝenerale

Vi estas opiniata Don-Ĵuano, des malpli konvenas, ke mi, aktorino, enkonduku vin al virino sol-estanta kaj tiel turnanta sur sin ĉies atenton, kiel Hela.

– Kial do vi akceptas min?

Koncerne al mi, la afero estas tute alia! Mi estas aktorino kaj mi povas apliki al mi la vortojn de Ŝekspir: „Se vi estus eĉ pli pura ol larmo, pli blanka ol nego, vi ne evitos la kalumnion”.

– Vere, oni povas frenezigi. Do ĉiu povas ŝin koni, povas ŝin viziti, povas ŝin rigardi, nur mi ne povas! Kaj kial? Ĉar mi pentris bonan bildon kaj akiris ian famon.

– El via vidpunkto vi estas prava, – diras Eva ridetante. Vi eĉ ne supozas, ke mi antaŭe sciis, pro kio vi min vizitis. Estis tie-ĉi Ostŝinski kaj persvadis min, ke mi faros „pli bone“, se mi ne enkondukos vin al Hela.

– Ha, mi komprenas! kaj vi promesis al li?

– Mi ne promesis, eĉ mi kolerigis… Mi tamen opinias, ke „pli bone“ estos ne enkonduki vin. Ni parolu nun pri via pentrajo!

– Lasu min trankvile kaj ne parolu pri la pentraĵo kaj Ia pentrarto. Sed, se vi ne konsentas enkonduki min, do bone! Jen mi antaŭanoncas al vi, ke en la daŭro de tri tagoj mi interkoniĝos kun sinjorino Kolĉanovska, eĉ se mi devus iri al ŝi en alivestiĝo.

– Alivestu vin kiel ĝardenisto kaj alportu al ŝi bukedon – de Ostŝinski.

Sed mi ekpensas en tiu-ĉi momento pri nova koncepto, kiu ŝajnas al mi esti tiel bonega, ke mi ekbatas per mano mian frunton, ke mi forgesas la koleron, la ofendeton, kiun mi antaŭ momento sentis kontraŭ Eva, kaj ke mi ekkrias:

– Donu vian vorton, ke vi min ne perfidos!

– Mi donas! – diras Eva sciemigite.

– Eksciu do, ke mi alivestigos kiel ukraina did-liristo (maljunulo, almozulo). La tutan kostumon kaj la liron mi havas, en Ukraino mi estis multfoje, la ukrainajn kantojn mi scipovas kanti… Sinjorino Kolĉanovska estas ukrainanino,. sekve ŝi min akceptos certe, – vi komprenas nun?…

– Kiel originala koncepto! – diras Eva.

Sed ŝi estas tro artistino, por ke mia ideo al ŝi ne plaĉu; cetere, ŝi donis la vorton, ke ŝi ne perfidos – kaj ŝi nenion riproĉas.

– Kiel originala koncepto! – ŝi ripetas. Hela tiel amas sian Ukrainon, ke ŝi kredeble ekploros pro kortuŝo, kiam ŝi tie-ĉi, en Varsovio, ekvidos liriston… Sed kion vi diros al ŝi? Kiel vi klarigos al ŝi, kiamaniere vi trovigis tie-ĉi, apud Vistulo?

Malgraŭvole mia entuziasmo komunikigas al Eva.

Post kelka tempo ni sidigas kaj komencas komploti…

Ni interkonsentigas, ke mi karakterizos min kiel liristo, kaj Eva alveturos al mi kaj kunprenos min en la kaleŝon, por ke mi ne tro altiru la sciemon de gapemuloj; sinjorino Helena devas scii pri nenio, antaŭ ol Eva, post kelka tempo, perfidos la sekreton.

Ambaŭ kun Eva ni amuzas nin bonege per nia projekto, poste mi komencas kisi ŝiajn manojn, poste ŝi retenas min al matenmango.

La vesperon mi pasigas ĉe Suslovski’j.

Kazja estas iom malserena, ke mi ne venis matene, kaj mi toleras tute trankvile ŝian malbonhumoreton, kaj pensas dume pri la morgaŭa militiro kaj… pri Hela.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.