La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI, LA TRIA

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2026 Geo

La Enhavo

VI

Ili kaŭzos tion, ke mi iun fojon brufermos la pordon.

Kia komedio! De la tempo, kiam mi havas gloron kaj monon, Suslovski, spite al miaj propraj antaŭsupozoj, traktas min preskaŭ malestime. Li, lia edzino, ĉiuj parencoj kaj parencinoj de Kazja, kondutas rilate al mi glacie malvarme.

La unuan vesperon Suslovski deklaris, ke se mi opinias, ke mia nova pozicio influis ilian agon, aŭ, se mi supozas – kion cetere mi vidigas – ke mi faras al ili favoron, tiam, kvankam ili estas pretaj oferi multe por la feliĉo de la infano, tamen eĉ tiu-ĉi unika infano ne povas postuli de ili, ke ili oferu sian homan dignon. La patrino aldonis, ke la infano scius, kie serĉi tiuokaze rifuĝon. La bonkora Kazja provas min defendi, iafoje tre malafable, sed ili insidas ĉiun mian vorton.

Apenaŭ mi malfermas la buŝon, kiam Suslovski mordetas la lipojn, ekrigardas la edzinon kaj balancas la kapon, kvazaŭ li volus diri: „Mi sciis, ke tia estos la fino!“

Tiamaniere ili turmentas min ĉiutage, de mateno ĝis vespero.

Kaj oni imagu al si, ke ĉio-ĉi estas hipokriteco, ke tio havas guste la celon, reteni min en la retoj, ke funde de l' koro ili aspiras miajn dekkvin-mil frankojn, kaj ke la afero estas urĝa por ili, same kiel por mi, kvankam niaj motivoj estas diferencaj.

Estas tempo fari finon.

Ili kaŭzis tion, ke ŝajnas al mi, ke efektive mi faris ion malnoblan, ricevinte la oran medalon kaj dekkvin-mil frankojn por la bildo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.