|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ŜI, LA TRIAAŭtoro: Henryk Sienkiewicz |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La laborejo, en kiu ni kune logis kaj pentris kun Svjatecki, estis nepagita, unue pro tio, ke ni ambaŭ havis kune ĉirkaŭ kvin rublojn, kaj due, ĉar ni sentis tute sinceran abomenon al loĝej-pagado.
Nin pentristojn oni nomas malŝparuloj, sed mi, ekzemple, preferas fordrinki la monon, ol forĵeti ĝin pagante la mastron.
Kio koncernas nian mastron, li ne estis malbona homo, kaj, krom tio, ni trovis kontraŭ li rimedon.
Kiam, kutime matene, li venis memorigi la luopagon, tiam Svjatecki, kiu dormis sur planko, sur pajla matraco, kaj kovris sin per turka kurteno, uzata de ni kiel fono al portretoj, levigis duone kaj parolis per tomba voĉo:
– Bone, ke mi vin vidas, ĉar mi sonĝis, ke vi estas mortinta.
La mastro, kiu estis superstiĉa kaj videble timis la morton, tuj konfuziĝis eksterordinare. Tiam Svjatecki ĵetiĝis dorse sur Ia pajlsakon, etendis la krurojn, kunmetis la manojn sur Ia brusto, kaj parolis plu:
– Tiel mi vin vidis, kiel nun: vi havis blankajn gantojn, kun tro longaj fingrujoj, kaj lak-gamaŝojn; cetere vi ne estis tre ŝanĝita.
Tiam mi aldonadis miavice:
– Ja foje tiaj sonĝoj ne efektiviĝas.
Ŝajnas, ke tiu „iafoje“ malesperigis nian mastron. Ĉiam finigis tiel, ke li, kolerigite, brufermis la pordon, kaj ni poste aŭdis, kiel li malsupreniris po kvar ŝtupoj je unu fojo, malbenante la tutan mondon. La honesta animo ne volis tamen sendi al ni la jugan ekzekuciiston.
Laŭvere ne multo estis forprenebla; verŝajne la mastro konkludis, ke en tiun-ĉi laborejon kaj la apudan kuirejeton translogigos aliaj pentristoj, kaj estos same, aŭ pli malbone.
Sed la akraĵo de nia rimedo malakrigis post kelka tempo. La mastro alkutimigis al la penso pri la morto. Svjatecki intencis guste tiam pentri tri bildojn laŭ maniero de Würtz, s. t. „Morto“, „Entombigo“ kaj „Vekigo el letargio“. Kompreneble en ĉiuj pentraĵoj estis prezentota nia dom-posedanto.
Tiaj tombaj aferoj estas la specialo de Svjatecki, kiu, laŭ sia propra esprimo, pentras: „kadavrulojn“, „kadavrinojn“ kaj „kadavridojn“. Kredeble pro tio neniu volas aĉeti liajn bildojn, ĉar cetere li havas talenton. Li ĵus sendis en la parizan Salonon du „kadavrulojn“, kaj ĉar ankaŭ mi sendis miajn „Judojn apud Vistulo″, kiujn en la katalogo de l'Salono oni baptis „Hebreoj super riveroj de Babilono", do ni atendis senpacience la verdikton de la jury (juĝantaro).
Nature Svjatecki antaŭvidis, ke ĉio estos plej malbona, ke la jury konsistas el efektivaj idiotoj, kaj, se ĝi eĉ ne konsistus el idiotoj, mi estas idioto, niaj pentrajoj estas idiotaj, kaj ilia premiado estus la plejsupro de idioteco.
Kiom da sango tiu simio malbonigis al mi dum la du jaroj, kiam ni loĝis kune, tion mi ne scias priskribi.
La tuta ambicio de Svjatecki estis tio, ke oni lin opiniu morala „kadavrulo“. Li ŝajniĝas interalie drinkulo, kiu li ne estas. Li enverŝas en sin du aŭ tri kaliketojn da brando kaj rigardas, ĉu ni vidas tion, kaj se li ne estas certa, li puŝas iun el ni per kubuto, kaj rigardante malserene, demandas per voĉo kvazaŭ subtera:
– Jen, kiel malalten mi jam falis… jes?… ĉu ne vere?
Ni al li respondas, ke li estas malsaga. Tiam li furiozigas, kaj per nenio oni povas lin malbonhumorigi pli, ol kiam oni montras malfidon je lia morala falo. Cetere li estas bubo honesta ĝis la ostoj.
Foje ni perdis la vojon en la montaro, en Salzkammergut, ĉirkaŭ Zell am See.
Ĉar noktigis kaj estis facile rompi la kolon, do Svjatecki diris al mi:
– Aŭskultu, Vladek, vi havas pli grandan talenton, do estus pli granda domaĝo, se vi pereus. Mi iros antaŭe… Se mi malsuprenfalos, vi sidos sur via loko ĝis la mateno, kaj matene vi jam iel helpos al vi.
– Vi ne iros antaŭe, – mi respondas, – sed mi iros antaŭe, ĉar mi havas pli bonajn okulojn.
Tiam diras Svjatecki:
– Se mi ne rompos la kolon hodiaŭ, mi malgraŭ tio trovos mian finon en ia kanalo… estas por mi tute egale.
Ni komencas disputi.
Dume farigas malhele, kiel en kelo. Fine ni interkonsentas, ke ni tiros lotojn. Ni lotas.
Svjatecki eltiras la nodon kaj marŝas antaŭen.
Ni iras sur monta dorso. Komence ĝi estas sufiĉe larĝa, poste ĉiam pli mallarĝa. Kiom ni povas konjekti, dekstre kaj maldekstre estas abismoj, certe senfundaj.
La dorso farigas ankoraŭ pli mallarĝa, kaj, kio estas pli grava, pecetoj de putrintaj rokoj forŝoviĝas el sub niaj piedoj.
– Mi iras kvarpiede, ĉar alie ne estas eble! – diras Svjatecki.
Efektive, alie ne estis eble, do ni malsuprenigas sur la manojn kaj iras plu, kiel du ĉimpanzoj.
Sed baldaŭ montrigas, ke ankaŭ tio taŭgas nenion. La roka dorso farigas ne pli larĝa ol dorso de ĉevalo. Svjatecki sidigas rajde, mi malantaŭ li, kaj, apogante nin per manoj, ni ŝoviĝas antaŭen, kio eksterordinare malutilas al niaj vestaĵoj.
Post kelka tempo mi aŭdas la voĉon de Svjatecki:
– Vladek?
– Kion do?
– La dorso finiĝis.
– Kio sekvas?
– Malpleno… certe abismo!
– Prenu do ŝtonon kaj ĵetu… ni aŭskultos, ĉu ĝi falas longe.
En la mallumo mi aŭdas, kiel Svjatecki palpas per la manoj por trovi peceton da putrinta roko, kaj poste diras:
– Mi ĵetas… aŭskultu!
Ni ambaŭ streĉas la orelojn.
Mallaŭto!
– Vi aŭdis nenion?
– Nenion!
– Jen ni aranĝis nin bele! devas esti ĉirkaŭ cent klaftoj.
– Ĵetu ankoraŭ unu fojon!
Svjatecki trovas pli grandan rok-peceton kaj ĵetas.
Nenia resono.
– Ĉu tie estas nenia fundo? – diras Svjatecki,
– Nenio helpos! ni sidos ĝis mateno.
Kaj ni sidas. Svjatecki ĵetas ankoraŭ kelke da ŝtonoj; ĉio estas vana. Pasas unu horo, la dua, fine mi aŭdas la voĉon de Svjatecki:
– Vladek, vi ne ekdormetu… ĉu vi ne havas cigaredon?
Montriĝas, ke cigaredojn mi havas, sed la alumetojn foruzis ni ambaŭ. Malespero! Povas esti la unua horo nokte, aŭ iom malpli.
Komencas pluveti. Ĉirkaŭe estas nepenetrebla mallumo. Mi konvinkigas, ke vivante inter homoj, en urbo aŭ en vilaĝo, ni havas nenian ideon pri tio, kio estas mallaŭto. La mallaŭto, kiu nin ĉirkaŭas, eĉ zumas en la oreloj.
Mi aŭdas preskaŭ, kiel la sango rondiras en miaj vejnoj, kaj la batadon de la propra koro mi aŭdas bonege.
Komence nia situacio interesas min.
Sidi dum silenta nokto sur roka dorso, kiel sur ĉevalo, guste super nesondebla abismo, tio ne okazas ja facile al iu ĉefurbano; sed baldaŭ farigas malvarme, kaj krom tio Svjatecki komencas filozofi:
– Kio estas la vivo? la vivo estas simple porkeco. Oni diras: la arto, la arto! Min kune kun la arto… Simia imitado de la naturo kaj krom tio malnoblaĵo… Mi vidis ja dufoje la Salonon. Oni alsendis tiom da bildoj, ke el tiu tolo oni povus fari sufiĉe da matracoj por ĉiuj judoj en la mondo, kaj kio estis tie? La plej malnobla flatado al gustoj de butikistoj, ĉio prikalkulita por komerco aŭ por plenŝtopi ventrojn. Prostitucio de arto, nenio pli! Se tie estus arto, tiam la paralizo ĝin fulmetrafus; feliĉe, vera arto ne ekzistas en la mondo… estas nur la naturo. Povas esti, ke la naturo estas ankaŭ porkeco… Plej bone estus salti jen tien… kaj fari la finon. Mi farus tion, se mi havus brandon, sed ĉar mi ne havas brandon, mi sekve tion ne faros, ĉar mi ĵuris al mi, ke sobre mi ne finos.
Mi alkutimigis al la babilado de Svjatecki, tamen, meze de tiu-ĉi mallaŭto kaj devojigo, en malvarmo, en mallumo, super abismo, liaj vortoj agordis ankaŭ min malserene. Feliĉe, ke babilinte sufiĉe, li ĉesis. Li ĵetis ankoraŭ kelke da ŝtonoj, ripetis ankoraŭ kelkfoje: „Eĉ ne aŭdigas!"–kaj poste ni silentis dum ĉirkaŭ tri horoj.
Ŝajnis al mi, ke baldaŭ jam tagigos, kiam subite ni ekaŭdis super niaj kapoj grakadon kaj bruon de flugiloj.
Estis ankoraŭ mallume, kaj mi nenion povis ekvidi, sed mi estis certa, ke jen agloj komencas rond-flugi super la abismo: „gra! gra!“ aŭdiĝis ĉiam pli forte, supre en la malhelo. Mirigis min tio, ke aŭdigis tiom da voĉoj, kvazaŭ transflugus tutaj legionoj da agloj. Ĉiuokaze ili antaŭanoncis la tagon.
Efektive, post kelka tempo mi ekvidis miajn manojn, apogitajn sur la roka bordo; poste montrigis al mi la konturoj de la dorso de Svjatecki, tute kiel nigra silueto sur iom malpli nigra fono. Tiu fono paligis ĉiumomente. Poste belega, pal-agenta nuanco komencis tralumi sur la roko, sur la dorso de Svjatecki kaj ĝi saturis ĉiam pli la malhelon; tute same, kvazaŭ iu alverŝadus al ĝi arĝent-koloran fluidaĵon, kiu ensorbiĝadis en ĝin, miksis sin kun gi, faris ĝin el nigra – griza, el griza – perlkolora. En tio estis samtempe ia krudeco kaj humideco; ne nur la roko, sed ankaŭ la aero ŝajnis esti malseka.
Ĉiumomente farigas pli lumplene.
Mi rigardas, penas fiksi en mia memoro tiujn ŝanĝojn de la nuanco, kaj iomete mi pentras en la animo, kiam subite mi aŭdas la ekkrion de Svjatecki:
– Fi! idiotoj!
Kaj lia dorso malaperas el miaj okuloj.
– Svjatecki! – mi krias – kion vi faras!
– Ne kriaĉu! rigardu!
Mi klinigas, rigardas – kio montrigas? Jen, mi sidas sur roka dehakaĵo, eniganta en herbejon, kiu kuŝas eble unu metron pli malsupre. La muskoj mallaŭtigis la resonon de ŝtonoj, ĉar cetere la herbejo estas tute ebena; malproksime estas videbla la vojo, sur ĝi la kornikoj, kiujn mi opiniis agloj. Ni bezonis nur malsuprenlasi la piedojn for de la roko, por iri tute trankvile hejmen.
Anstataŭ tio ni estis sidantaj sur Ia roka dehakaĵo kaj ni klakis per dentoj dum la tuta nokto.
Mi ne scias pro kio, jen nun, kiam ni en la laborejo atendis kun Svjatecki la alvenon de la mastro, tiu aventuro, de post kiu pasis jam ĉirkaŭ unu jaro kaj duono, rememorigis al mi tiel, kvazaŭ ĝi estus okazinta hieraŭ.
Tiu rememoro plenigis min per stranga espero kaj kuraĝo, do mi diris tuj al Svjatecki:
– Vi memoras, Antek, kiel ni pensis, ke ni sidas super abismo, kaj montrigis, ke antaŭ ni estis ebena vojo. Tiel povas esti ankaŭ nun. Jen ni estas malriĉaj, kiel ratoj en preĝejo, la mastro volas nin forekspedi el nia Iaborejo, dume ĉio povas aliigi. Eble nun malfermigos ia kluzo kun gloro kaj mono?
Svjatecki sidis guste tiam sur sia matraco kaj surmetis boton, murmurante ĉe tio, ke la vivo konsistas el surmetado de botoj matene kaj el ilia vespera fortirado, kaj ke nur tiu estas prudenta, kiu havas la kuraĝon pendigi sin, kion li, Svjatecki, ĝis nun ne faris ekskluzive pro tio, ĉar li estas ne nur plej granda malsagulo, sed krom tio malnobla senkuraĝulo.
La eksplodo de mia optimismo interrompis lian meditadon, do li levis sur min siajn fiŝ-okulojn kaj diris:
– Vi precipe havas motivon por goji; antaŭhieraŭ Suslovski forekspedis vin el sia domo kaj el la koro de sia filino, kaj hodiaŭ la mastro elĵetos vin el la Iaborejo.
Domaĝe! Svjatecki diris la veron. Ankoraŭ antaŭ tri tagoj mi estis la fianĉo de fraŭlino Kazimira Suslovska, kaj jen mardon matene… jes! mardon! mi ricevis de ŝia patro la sekvantan leteron:
„Amata Sinjoro!
Nia filino, subigante al persvado de la gepatroj, konsentas rompi la ligon, kiu por ŝi estus malfeliĉo. Si povus ĉiam trovi rifuĝon sur la sino de la patrino kaj sub la tegmento de la patro, sed estis guste la devo de ni gepatroj malebligi tiun-ĉi ekstremon. Ne tiom via pozicio materiala, kiom via facilanima karaktero, kiun vi, malgraŭ ĉiuj penoj, kaŝi ne povis, inklinigas nin kaj nian filinon, redoni al vi la parolon kaj interrompi pluajn rilatojn kun vi, kio cetere ne ŝanĝos nian por vi favorecon.
Kun respekto
Heliodor Suslovski.
e. (stinta) ĉefo en e. trezorkomisio de P. R.“
Jen la teksto de la letero…
Ke el mia materiala pozicio oni povus kudri botojn por hundo, tion mi plimalpli konsentas, sed kion tiu patetika gorilo riproĉas al mia karaktero, tion mi vere ne komprenas.
La kapo de Kazja rememorigas la tipojn el la direktoriato, kaj belege estus, se ŝi volus frizi sin ne laŭ la modo hodiaŭa, sed laŭ la tiama. Mi provis eĉ peti pri tio, cetere vane, ĉar ŝi ne komprenas tiujn aferojn. Sed la koloreco de ŝia vizago estas tiel varma, kvazaŭ Fortuni ŝin estus pentrinta.
Jam por tio sola mi amis ŝin sincere, kaj la unuan tagon post la ricevo de la letero de Suslovski mi havis la humoron de venenito. Nur la duan tagon, vespere, mi sentis min iom pli bone, ĉar mi estis dirinta al mi: se ne, do ne! Toleri mian sortobaton helpis al mi plej multe la cirkonstanco, ke mi havis la kapon okupitan per la penso pri la Salono kaj miaj „Judoj“. Mi havis la konvinkon, ke mia bildo estas tute bona, kvankam Svjatecki profetis, ke oni ĝin elĵetos eĉ el la antaŭvestiblo de l' Salono.
Mi komencis ĝin pentri ankoraŭ antaŭ unu jaro:
Estis tiel:
Mi iras vespere apud la Vistulo kaj rigardas: jen rompigis riverŝipeto, ŝarĝita per pomoj. La strataj buboj elkaptas la pomojn el la akvo, kaj apud la bordo de l' rivero sidas tuta juda familio, en tia malespero, ke ili eĉ ne lamentas, sed interplektis la manojn kaj rigardas la akvon kiel statuoj.
Estas maljuna judo, patriarko-mizerulo, maljuna judino, juna judo, koloso kiel Maĥabeo, junulino, iom lentuga, sed kun granda karaktero en la desegno de la nazo kaj buŝo, fine du judidoj.
Vesperigas; la rivero havas kuprokolorajn rebrilojn – vere mirindajn. La arboj sur la Saksa Insuleto staras tute en la ĉielruĝo, plue sur la Insuleto brilas la larĝe disverŝita akvo kun nuancoj rugaj, nuancoj de ultramaro, nuancoj preskaŭ ŝtalkoloraj, aŭ transirantaj en purpuron aŭ violkoloron. La aera perspektivo – volupto! La transiro de unuj nuancoj al aliaj estas tiel nekaptebla kaj tiel mirinde bela, ke la animo ekstazigas – ĉirkaŭe estas mallaŭte, lumplene, trankvile. Tia melankolio estas super ĉio, ke oni povus hurli – kaj jen tiu grupo malĝoja, sidanta tiel, kvazaŭ ili ĉiuj de la infana ago pozadus en pentristaj laborejoj…
Tuj lumigis en mia kapo: jen mia bildo!
Mi havis ĉe mi skatoleton kaj kolorilojn, ĉar sen ili mi ne eliras el domo, kaj senprokraste mi komencis skizi, ankoraŭ antaŭe dirinte al la judoj:
– Sidu tiel, eĉ ne moviĝu! – rublon al ĉiu antaŭ ol krepuskiĝos.
Miaj judoj tuj komprenis la aferon kaj sidis, kvazaŭ enkreskinte en la teron. Mi skizas, skizas! La buboj eliris el la akvo kaj baldaŭ mi aŭdis malantaŭ mi:
– Pentristo! pentristo! li diras, ke li trovis, kaj li estas ŝtelisto!
Sed mi ekparolis al ili en ilia strat-buba lingvo kaj mi akiris tuj ilian favoron; ili eĉ ĉesis ĵetadi pecetojn da ligno sur la judojn, por ne difekti mian laboron.
Dume, en mia grupo ekregis neatendite bona humoro.
– Judoj! – mi krias: – malĝoju! – Kaj la maljunulino respondas:
– Pardonpetante la sinjoron pentriston, pro kio ni devas malĝoji, kiam la sinjoro promesis al ĉiu el ni po unu rublo? Tiu malĝoju, kiu profiton ne havas!
Mi devis minaci al ili, ke mi ne pagos.
Mi tamen skizis dum du vesperoj, poste ili pozis al mi ankoraŭ du monatojn en la laborejo. Svjatecki diru, kion li volas, sed la pentrajo estas bona, ĉar tute ne malvarma; en ĝi estas sincera vero kaj multege da naturo. Mi lasis eĉ la lentugojn al la juna judino. La vizagoj povus esti pli belaj, sed ne povas esti pli veraj kaj havi pli da karaktero.
Mi tiel multe pensis pri tiu bildo, ke mi pli facile toleris la perdon de Kazja. Do, kiam Svjatecki rememorigis ŝin al mi, ŝajnis al mi, ke tio okazis jam antaŭ tre longa tempo. Dume Svjatecki surmetadis la duan boton kaj mi komencis prepari la samovaron.
Venis kun bulkoj la maljuna Antonedzino, al kiu Svjatecki de unu jaro vane konsilas, ke ŝi pendigu sin – kaj ni komencis trinki la teon.
– Pro kio vi estas hodiaŭ tiel kontenta? – demandas min Svjatecki malafable.
– Ĉu mi scias! Vi vidos, ke okazos al ni io eksterordinara.
En tiu-ĉi momento ni aŭdas la kraketadon de la ŝtuparo, kiu kondukas al la laborejo.
– La mastro! jen via eksterordinaraĵo! – diras Svjatecki.
Tion dirinte, li eltrinkas sian teon, tiel varmegan, ke eĉ larmoj aperas en liaj okuloj; li forsaltas el sia sego, kaj ĉar nia kuirejeto havas transirejon, do li kaŝas sin en la laborejo malantaŭ la kostumoj kaj vokas spiregante el sia rifuĝejo:
– Mia karulo! li vin amas treege, parolu kun Ii!…
– Li ne scipovas vivi sen vi! – respondas mi, kurante al la kostumoj – parolu do vi!
Subite malfermiĝas Ia pordo kaj eniras – kiu? Ne Ia mastro, sed la gardisto de la domo, en kiu logas gesinjoroj Suslovski.
Ni elkuras el malantaŭ la kostumoj.
– Mi alportis por la sinjoro leteron – diras la gardisto.
Mi prenas la leteron… Je Hermes! – de Kazja! – Mi disŝiras la koverton kaj mi legas, kio sekvas:
„Mi estas certa, ke la gepatroj pardonos al ni.
Venu tuj, malgraŭ la frua horo. Ni jus revenis el la Saksa ĝardeno, kie ni trinkis la akvon. K.“
Mi ne estas vere certa pri tio, kion nome la gepatroj volas al mi pardoni, sed mi ankaŭ ne havas la tempon pensi pri tio, ĉar mi estas treege mirigita…
Nur post momento mi transdonas la leteron al Svjatecki, kaj mi diras al la gardisto:
– Amiko! diru al la fraŭlino, ke mi tuj venos… Atendu… Mi ne havas etan monon, sed jen vi prenu tri rublojn (la lastajn!), ŝanĝu ilin, retenu al vi unu rublon, kaj al mi alportu la reston.
Dirante paranteze, mi konstatas, ke la monstro, preninte la tri rublojn, ne revenis plu. La fripono sciis, ke mi ne faros skandalon en la domo de Suslovski’j, kaj li trouzis la situacion senhonte. Sed tiam mi eĉ ne atentis tion.
– Nu, kion vi diros? – mi demandis Svjatecki’n.
– Nenion! ĉiu bovido trovos sian buĉiston.
Rapidigante mian envestiĝon, mi eĉ ne povis trovi por Svjatecki konvenan kaj gustan insulton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.