|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ŜI, LA TRIAAŭtoro: Henryk Sienkiewicz |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vespere mi estas ĉe Suslovskij.
Ni lokis nin ambaŭ kun Kazja en la saloneto, en la niĉo, kie staras kanapeto.
Sinjorino Suslovska sidas apud tablo, lumigata per lampo, kaj kudras ion por la dotprovizo de Kazja, sinjoro Suslovski legas grave, apud la sama tablo, numeron de la „Fluganto“.
Mi fartas iomete nebone – mi deziras distri tiun-ĉi malbonan humoron, alŝoviĝante tre proksime al Kazja.
En la saloneto regas silento; interrompas ĝin nur la flustro de Kazja, kiun mi provas ĉirkaŭpreni* kaj kiu respondas:
– Vladjo, paĉjo ekvidos.
Subite la „paĉjo“ ekparolas, komencante legi:
„La pentraĵon de la konata artisto Svjatecki, s. t. „La lasta renkonto“ aĉetis hodiaŭ doktoro Bjalkovski por 1500 rubloj.“
– Jes, mi diras, Svjatecki vendis ĝin hodiaŭ matene.
Ĉe tio mi penas ree ĉirkaŭpreni Kazjon kaj ree mi aŭdas la flustron:
– Paĉjo ekvidos…
Malgraŭvole miaj okuloj turnigas al sinjoro Suslovski.
Subite mi vidas, ke lia vizago kolorŝanĝas; li kovras la okulojn per mano kaj klinigas super la „Fluganto“.
Kion, je koboldo, li estas tie trovinta?
– Patro, kio okazis al vi – demandas sinjorino Suslovska.
Li starigas, faras du paŝojn proksimigante al mi, poste li haltas, traigas min per sia rigardo, interplektas la manojn kaj komencas balanci la kapon.
– Kio okazis al vi?
– Jen kiel falseco kaj krimo ĉiam fine malkovriĝas, respondas patose Suslovski: mia sinjoro, legu, se la honto permesos al vi legi ĝis fino.
Tion dirinte, li faras movon, kvazaŭ li envolvus sin en roman togon, kaj li transdonas al mi la „Fluganton“. Mi prenas la numeron kaj mia rigardo falas sur la sciigon titolitan: „Ukraina liristo“. Mi konfuzigas iom kaj komencas rapide legi la jenon:
„Antaŭ kelke da tagoj alvenis en nian ĉefurbon malofta gasto en persono de agokaduka liristo, kiu rondiras logantajn ĉe ni ukrainajn familiojn, petante pri almozo kaj donante interŝanĝe siajn kantojn. Oni diras, ke pri la maljuna bardo okupigis precipe nia konata kaj simpatia artistino E. A., kun kiu, antaŭ ne pli longe, ol hodiaŭ matene, oni vidis lin en kaleŝo. En la unuaj tagoj de apero de tiu malproksima gasto naskigis la stranga famo, ke sub la vilaĝana kitelo de ia liristo kaŝiĝas unu el niaj plej eminentaj pentr-artistoj, kiu tiamaniere, ne turnante sur sin la atenton de edzoj kaj zorgantoj, trovas facile eniron en la buduarojn. Ni estas certaj, ke tiu-ĉi famo estas neniel argumentita, eĉ pro tiu simpla motivo, ke nia diva ne konsentigus plifaciligi tiaspecajn entreprenojn. La maljunulo, laŭ niaj informoj, almigris rekte el Ukraino. Li havas inteligentecon iom malfortigitan, sed perfektan memoron…“
Infero!
Suslovski estas tiei indignigita, ke li ne povas eligi ia voĉon, tamen fine li elĵetas el si la troaĵon de indigno.
– Kian novan falsaĵon, kian artifikon vi trovos por pravigi vian konduton? Ĉu ne vin ni vidis hodiaŭ en tiu-ĉi hontinda alivestigo? Kiu estas tiu almozulo?
– Mi estas tiu almozulo – mi respondas – sed mi ne komprenas la motivon, kial vi opinias tiun alivestigon hontinda.
En tiu-ĉi momento Kazja eltiras el mia mano la „Fluganton“ kaj komencas legi, Suslovski envolviĝas ankoraŭ pli hermetike en la togon de sia indigno kaj diras plu:
– Do apenaŭ vi trapaŝis la sojlon de honesta domo, vi jam enportas kun vi la demoralizon; ne estante ankoraŭ la edzo de tiu-ĉi malfeliĉa infano, vi jam perfidas ĝin en kompanio kun virinoj de facilanima karaktero, vi jam tredas piede ĝian kaj nian konfidon, vi jam rompas la ĵure donitan vorton… Kaj por kiu? Por teatra hetero?!
Nun mi kolerigas ekstreme…
– Mia sinjoro, mi diras, sufiĉe da tiuj banalaj frazoj! Tiu hetero valoras pli ol dek tiaj falsaj morjuĝistoj kiel vi… Vi estas por mi ankoraŭ nenio, kaj sciu, ke vi min enuigas. Vi tedas min jam, kune kun via patoso, via…
Tie-ĉi mankas al mi vortoj, sed cetere mi ilin ne bezonas plu, ĉar Suslovski malfermas subite la veŝton, kvazaŭ li volus diri:
– Ekbatu! ne indulgu–jen mia brusto…
Sed mi tute ne intencas ekbati, mi nur deklaras, ke mi foriras, timante, ke mi ne diru al sinjoro Suslovski ankoraŭ ion pli…
Kaj efektive mi foriras, ne adiaŭante iun…
Freŝa ekblovo iom malvarmigas mian varmegan kapon.
Estas la naŭa horo vespere kaj la nokto tre serena.
Mi bezonas iom promeni, por fine kvietigi, do mi iras rapide en la Belvederajn aleojn.
La fenestroj en la villo de Hela estas mallumaj. Evidente ŝi ne estas hejme. Mi mem ne scias, kial tio kaŭzas al mi grandegan malagrablon…
Se mi ekvidus almenaŭ ŝian ombron sur la fenestrovitraĵo, mi kvietigus, kaj nun mi kolerigas denove…
Kion mi faros al tiu Ostŝinski ĉe nia unua renkonto – mi ne scias…
Feliĉe li ne estas homo, kiu forigus de respondeco.
Nur, vere dirante, pro kio mi lin ekatakos? La artikolo estas skribita infere lerte. Ostŝinski ja neas, ke la almozulo estas alivestita pentristo, li farigas kvazaŭ defendanto de Eva, kaj samtempe Ii perfidas la tutan sekreton antaŭ Helena, evidente penas kompromiti Evon en la opinio de Hela, kaj li venĝas je mi pro Kazja, kaj krom tio li faras min ridinda.
Se li almenaŭ ne estus skribinta, ke mi havas inteligentecon malfortigitan! Farigis… En la okuloj de Hela mi estas ridindigita. Ŝi legas ja la „Fluganton“.
Ha! Kia konfuzo kaj kia ĉagreno por Eva! Kiel triumfas nun Ostŝinski! Mi devas nepre ion entrepreni, sed se mi scias kion, mi fariĝu raportisto de la „Fluganto“.
Mi ekpensas interkonsiliĝi kun Eva. Ŝi ludas hodiaŭ… Mi kuros en la teatron kaj ekvidos ŝin post la fino de la teatraĵo.
Estas ankoraŭ tempo…
Post duonhoro mi estas en ŝia vestejo.
Eva baldaŭ finos, dume mi ĉirkaŭrigardas…
Niaj teatroj ne distingiĝas, kiel oni scias, per lukso de la aranĝoj. Kamero kun blankigitaj muroj, du gasflametoj flagretantaj de trablovo, spegulo, laviĝejo, kelko da segoj, en unu angulo apogsofeto, estanta verŝajne la privata propraĵo de la diva, jen ŝia vestejo… Antaŭ la spegulo estas multo da tualetaj iloj, taso da ne tute eltrinkita nigra kafo, lanugaĵoj kun ruĝigilo kaj blankigilo, krajonoj por brovoj, kelkaj paroj da gantoj, konservantaj ankoraŭ la formon de mano, inter ili du artefaritaj harligoj; sur la flanka muro fasko da roboj blankaj, rozkoloraj, malhelaj, pezaj kaj malpezaj; sur la planko staras du korboj, plenaj de diversaj virinaj uzaĵoj. La ĉambro estas plenigita per odoro de riza pudro. Kia diverskoloreco regas ĉie, kiel ĉio estas rapideme disĵetita, kiom da koloroj, kiom da rebriloj, kiom da ombro, kiom da lumludo pro ŝanceliĝado de gasflamoj.
Tio estas bildo siaspeca, en tio estas karaktero… Cetere, tie-ĉi estas ja nenio pli, ol en kutima virina tualetejo, kaj tamen ekzistas io, kio kaŭzas, ke tiu-ĉi ĉambro ne faras la impreson de tualetejo, sed de ia tabernaklo; estas ia ĉarmo, sorĉo… Super tiu senordo, diverskoloreco, rapidemo, inter tiuj gratitaj muroj levigas la spiro de l' arto.
Aŭdigas tondro da aplaŭdoj. Ha! finigis… Tra la muroj atingas miajn orelojn la kriegoj: „Adami! Adami!" Forpasas kvaronhoro kaj tie oni krias ankoraŭ.
Fine enkuras Eva en la figuro de „Teodora“…
Ŝi havas kronon sur Ia kapo, okulojn malsupre nigrigitajn, sur la vangoj ruĝecon de surmetita ruĝigilo. Ŝiaj malligitaj haroj malsupren-falas ventege sur la nudigitan kolon kaj la ŝultrojn. Ŝi estas tiel febre incitita kaj konsumita, ke ŝi parolas al mi per apenaŭ aŭdebla flustro: „kiel vi fartas, Vladjo!“ kaj, depreninte rapideme la kronon, ŝi ĵetiĝas en sia regina robo sur la apogseĝon. Ŝi videble ne povas ekparoli vorton, ĉar ŝi rigardas min silente, kiel lacigita birdo… Mi sidigas apud ŝi, metas la manon sur ŝian kapon kaj pensas pri nenio alia, krom pri ŝi…
Mi vidas en tiuj malsupre nigrigitaj okuloj la ankoraŭ ne estingiĝintan flamon de ekstazo, mi vidas sur tiu frunto la veran stigmon de l' arto, mi vidas, kiel tiu junulino oferas sur la altaro de la teatra Moloĥo la sanon, la sangon, la vivon, kiel jen mankas spiro ĉi-momente en ŝia brusto kaj ekregas min tia kompato, tia bedaŭro, tia kunsento, ke mi ne scias, kion mi mem devas fari…
Ni sidas tiel kelkan tempon silente; fine Eva montras per mano numeron de la „Fluganto“, kiu kuŝas sur la tualeto kaj ŝi flustras:
– Kia malagrablaĵo, kia malagrablaĵo!…
Subite ŝi ekploras nerve kaj komencas tremi kiel folio…
Mi scias bone, ke ŝi ploras de lacigo, ne pro Ia „Fluganto“, ke tiu artikolo estas bagatelo, pri kiu morgaŭ ĉiuj forgesos, ke la tuta Ostŝinski ne valoras unu larmon de Eva, tamen mia koro kunpremigas tiom pli. Mi kaptas ŝiajn manojn kaj kovras ilin per kisoj, karesas ilin, premas al mia brusto. Mia koro komencas bati ĉiain pli forte, okazas kun mi io stranga. Mi genufleksas, mem ne sciante, kion mi faras, apud la genuoj de Eva, nubeto vualas miajn okulojn, subite mi kaptas ŝin, perdinte la konscion, en la brakojn.
– Vladjo! Vladjo, kompatu! – flustras Eva.
Sed mi premas ŝin al la ekscitita brusto; mi scias jam pri nenio, mi furiozigis! mi kisas ŝian frunton, la okulojn, la buŝon kaj scias elparoli nur unu vorton:
– Mi amas vin! mi amas.
Subite la kapeto de Eva klinigas malantaŭen, ŝiaj manoj ĉirkaŭplektas febroarde mian kolon kaj mi aŭdas la flustron:
– Mi vin delonge amas!…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.