La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI, LA TRIA

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2026 Geo

La Enhavo

II

Kvaronhoron pli malfrue mi sonoretas al Suslovski’j.

Malfermas al mi Kazja mem. Ŝi estas belega… Ŝi havas en si ankoraŭ la varmecon de l' dormo kaj la maten-freŝecon, kiun ŝi alportis el la ĝardeno en la faldoj de sia katuna, helblukolora vestaĵo. La ĉapelo, kiun ŝi deprenis, senordigis iom ŝiajn harojn. Ŝia vizaĝo ridas, la okuloj ridas, la humida buŝo ridas… Vera mateno! Mi kaptas ŝin je la manoj kaj komencas kisi ilin ĝis la kubutoj; ŝi klinas sin al mia orelo kaj demandas:

– Kiu amas do pli bone?

– Poste ŝi kondukas min je la mano antaŭ la vizagon de la gepatroj. La maljuna Suslovski havas la mienon de Romano, oferanta al morto pro patria la ununaskitan infanon; la patrino gutigas larmojn en la kafon, ĉar ambaŭ sidas ĉe la kafo. Sed ili starigas vidante nin, kaj paĉjo Suslovski ekparolas:

– La prudento kaj la devo ordonus al mi diri: ne! sed la koro de naskinto havas siajn rajtojn – se tio estas malforteco, Dio jugu min pro gi.

En tiu-ĉi momento li levas la okulojn por pruvo, ke !i estas preta respondi en okazo, se la ĉiela tribunalo komencos tuj skribi la protokolon. Mi ne vidis en mia vivo ion pli roman, krom la salami kaj la makaronoj, vendataj sur la Corso. La momento estas tiel solena, ke hipopotamo krevus pro kortuŝiteco. La solenecon pligrandigas ankoraŭ sinjorino Suslovska, dismetante la brakojn kaj parolante per plorema voĉo:

– Miaj infanoj! se al vi estos iam malbone en la mondo, rifuĝu tien-ĉi – tien-ĉi!

Tion dirante ŝi montras la sinon.

Mi ne estas tiel malsaga! Ne min oni logu en la rifuĝejon, tien, tien!… Se Kazja al mi proponus tie azilon, estus io alia. Malgraŭ ĉio mirigas min la honesteco de Suslovski’j kaj mia koro estas troplenigita de dankemo.

Pro kortuŝiteco mi eltrinkas tiom da glasoj da kafo, ke eĉ Suslovski komencas maltrankvile rigardi la kafomaŝineton kaj la kremujon. Kazja alverŝas al mi senhalte kaj mi penas samtempe ekpremi ŝian piedeton sub la tablotuko. Sed ŝi retiras ĝin ĉiam, skuante ĉe tio nerimarkeble la kapon kaj ridetante tiel fripone, ke mi ne scias, kiel mi povis sidi tiel trakvile.

Mi sidas dum ĉirkaŭ unu horo kaj duono, sed fine mi devas forkuri, ĉar en la laborejo atendas min Bobĉjo, kiu prenas ĉe mi lecionojn de desegnado kaj ĉiufoje lasas al mi bileton kun blazona sigelaĵo; cetere, plej ofte mi perdas tiujn biletojn. Kazja kaj la patrino akompanas min en la antaŭĉambron, kio min kolerigas, ĉar mi volis, ke Kazja akompanu min sola. Kian buŝon ŝi havas!

Mi devas iri tra la Saksa ĝardeno. Homoj, trinkinte tie la mineralan akvon, revenas ankoraŭ amase… Envoje mi rimarkas, ke ĉiuj haltas je mia vido. Mi aŭdas ĉirkaŭe la flustrojn: „Magorski! Magorski! jen li…!“ La fraŭlinoj, vestitaj en ĉiu-nuancajn katunojn, sub kiuj mirinde desegnigas iliaj formoj, ekrigardas min tiel, kvazaŭ ili volus paroli: „eniru, la tabernaklo estas preta! “ Kio estas, pro diablo? ĉu mi estas tiel fama! – nenion mi komprenas.

Mi iras plu – ĉiam Ia samo… En la vestiblo, ĉe la ŝtuparo, mi trafas la mastron, kiel ŝipo rokon. Ve! luopago!

Sed la mastro proksimigas kaj diras:

– Mia sinjoro! Kvankam iafoje mi altrudas min, tamen kredu al mi, ke por vi mi havas tiom da… jen, permesu nur!

Tion dirinte, li kaptas min je la kolo kaj alpremas al sia brusto. Nu, mi komprenas. Kredeble Svjatecki diris al li, ke mi edzigas, kaj li pensas, ke de nun mi regule pagos la loĝejon. Li pensu…

Mi kuras supren. Envoje mi jam aŭdas bruan paroladon ĉe ni. Mi enkuras. En la laborejo estas malhele pro fumo. Estas Julek Jisinski, Vacek Poterkjeviĉ, Franek Cepkovski, la maljuna Sludecki, Karminski, Vojtek Milialak, ĉiuj amuzigas transsendante al si poŝtolude la elegantan Bobĉjon, sed ekvidinte min, ili lasas lin apenaŭ vivan en la mezo de la laborejo kaj komencas kriegi:

– Ni gratulas! gratulas! gratulas!

– Ni levu lin!

En la sama momento mi estas kaptita sur la brakojn kaj kelkan tempon ili ĵetadas min supren, kriegante kiel aro da hurl-simioj; fine mi trovigas sur la planko, dankas al ili, kiel mi povas, kaj mi anoncas, ke ĉiuj devas ĉeesti mian edziĝon, precipe Svjatecki, kiun mi jam antaŭe invitas, ke li estu mia fianĉ-amiko…

Sed Svjatecki levas la manojn kaj diras:

– Tiu-ĉi stultulo pensas, ke ni gratulas lin pro lia edzigo.

Kaj pro kio vi gratulas?

– Kiel do? vi scias nenion?–demandas ĉiuj voĉoj.

– Mi scias nenion; do kion vi volas, pro ĉiuj diabloj?

– Donu al li la „Fluganton“! matenan numeron de la „Fluganto“ – krias Vacek Poterkjeviĉ.

Ili donas al mi la matenan numeron de la „Fluganto“, superkriante unu la alian: „rigardu la depeŝojn!“

Mi rigardas la depeŝojn kaj legas, kio sekvas:

„Propra telegramo de la „Fluganto“. La pentraĵo de Magorski: „Hebreoj super riveroj de Babilono“, ricevis la grandan oran medalon en la ĉi-tiu-jara Salono. La kritiko ne trovas sufiĉe da laŭdaj vortoj por la genio de la majstro. Albert Wolff nomis la bildon „rivelaĵo“ (malkaŝo). Baron Hirŝ proponas 15.000 frankojn.

Mi svenas! savu! Mi stultiĝas tiel, ke mi ne scipovas ekparoli unu vorton. Mi sciis, ke mia bildo estis bona, sed pri tia sukceso mi eĉ ne revis.

La numero de la „Fluganto“ elfalas el miaj manoj.

Oni levas ĝin kaj legas al mi ankoraŭ el la lastaj sciigoj la sekvantajn komentariojn al la depeŝo.

Sciigo Ia. Ni informiĝas el la propra buŝo de la majstro, ke li intencas eksponi sian pentraĵon en nia siren-blazona ĉefurbo.

Sciigo Ila. Je la demando de l' vicprezidanto de l' komitato de Ia Societo por Akcelado de Belartoj, direktita al nia majstro, ĉu li intencas eksponi sian ĉefverkon en Varsovio, la majstro respondis: „mi preferus ne vendi ĝin en Parizo, ol ne eksponi en Varsovio!" Ni esperas, ke tiujn-ĉi vortojn niaj posteuloj legos (Dio donu eble plej malfrue) sur la tombo de la majstro.

Sciigo Illa. La patrino de nia majstro, post ricevo de la depeŝo el Parizo, grave malsanigis pro kortuŝo.

Sciigo IVa. Ni informiĝis en la momento, kiam la numeron de Ia gazeto ni transdonis al la presmaŝino, ke la patrino de nia majstro fartas pli bone.

Sciigo Va. Nia majstro ricevis la inviton, eksponi la pentraĵon, el ĉiuj ĉefurboj de Eŭropo.

La supermezuro de tiuj monstraj mensogoj rekonsciigas min iom. Ostŝinski, la redaktoro de la „Fluganto“, kaj kune eks-svatiganto al Kazja, kredeble frenezigis, ĉar tio superas jam ĉian mezuron. Kompreneble, la bildon mi eksponos antaŭ ĉio en Varsovio, sed Ie pri tio mi parolis ankoraŭ al neniu; IIe la Vicprezidanto de la Societo por Akcelado de Belartoj demandis min pri nenio; Ille mi respondis al li nenion; IVe mia patrino mortis antaŭ naŭ jaroj; Ve mi ricevis el nenie la inviton pri ekspono de la bildo.

Kio estas pli malbona: momente mi ekpensas, ke, se la depeŝo estas tiel vera, kiel la kvin sciigoj tiam adiaŭ… Ostŝinski, kiu antaŭ duonjaro, kvankam la gepatroj favoris lin, ricevis de Kazja rifuzon, eble intence volas min mistifiki, sed tiam „li pagos al mi per kapo sia, aŭ per simila io alia!“ kiel diras la teksto de iu opero. Tamen la kolegoj trankviligas min, ke la sciigojn Ostŝinski povis fabriki mem, sed la depeŝo devas esti vera.

Samtempe alvenas ankaŭ Staĥ Klosoviĉ kun la matena numero de la „Kuranto“. La depeŝo estas ankaŭ en la „Kuranto“. Mi ekspiras libere.

Nun komencigas la apartaj gratuloj.

La maljuna Sludecki, homo tre falsa kaj dolĉa kiel siropo, skuas mian manon kaj diras:

– Dio amata! mi kredis ĉiam je la genio de la kolego, kaj ĉiam mi defendis la kolegon… (mi scias, ke li nomis min azeno…) sed… Dio amata… eble la kolego ne deziras, ke tia fa-presto, kiel mi, nomu la kolegon kolego, tiam la kolego pardonu la malnovan kutimon, Dio amata…

Mi deziras al li en mia animo, ke li pendigu, sed mi ne povas respondi al li, ĉar en la sama momento Karminski fortiras min flanken kaj diras, mallaŭte, sed tiel, ke li estu aŭdata:

– Eble la kolego bezonas monon, tiam la kolego diru, kaj mi tiam…

Kaminski estas konata inter ni pro sia komplezemo. De tempo al tempo li diras al iu el ni: se la kolego bezonas helpon, tiam Ia kolego diru, kaj tiam – ĝis revido!“ Kaj vere li havas monon. Mi respondas al li, ke, se mi ne trovos aliloke, tiam mi turnos min al li. Dume venas aliaj, sinceraj buboj, kiel . oro, kaj ili ĉirkaŭpremas min, ke miaj flankoj doloras.

Fine proksimigas Svjatecki; mi vidas ke li estas kortuŝita, sed li kaŝas tion kaj diras malafable:

– Kvankam mi vidas, ke vi judigos, tamen mi vin gratulas.

– Kvankam mi vidas, ke vi idiotigas, tamen mi vin dankas – mi respondas al li, kaj ni ĉirkaŭprenas nin tutforte. Vaĥ Poterkjeviĉ memorigas, ke en lia gorĝo malsekiĝis. Mi ne havas eĉ unu groŝon, sed Svjatecki havas du rublojn, aliaj havas ankaŭ. Oni faras monkolekton kaj punĉon… Oni trinkas je mia sano, ĵetas min ree supren, kaj ĉar mi al ili diras, ke kun Suslovski’j la afero estas riparita, do oni trinkas ankaŭ je la sano de Kazja. Subite proksimigas al mi Svjatecki kaj diras:

– Ĉu vi, juna idioto, pensas, ke ili ne legis la depeŝon antaŭ ol la fraŭlino al vi skribis?

– Ho, frapo! Kvazaŭ iu ekbatus mian kapon per bastonego. Unuflanke la horizonto plilumigas, aliflanke ĝi diable malheligas. De Suslovski’j oni povas atendi ĉion, sed mi ne supozis, ke Kazja estus kapabla al tia profitema kalkulado.

Tamen estas tre versimile, ke matene ĉe la mineral-akvoj ili tralegis la depeŝon kaj min alvokis tuj.

En la unua momento mi volas kuri al Suslovski’j kaj starigi antaŭ iliaj okuloj.

Sed mi ne povas forlasi la societon… Krom tio alvenas Ostŝinski, eleganta, malvarma, memfida, gantumita kiel kutime. La sagaco helradias el lia vizago, ĉar li estas konata ruzulo.

Jam sur la sojlo li komencas svingi protekte la bastonon kaj diras:

Mi gratulas, majstro, ankaŭ mi gratulas.

Tiun ,,mia li elparolas kun tia akcento, kvazaŭ lia gratulo signifus pli, ol la gratulo de iu alia.

Cetere povas esti, ke li estas prava…

– Kion vi elpensis! – mi vokas – Vere, kiel vi min vidas tie-ĉi, nur unue el la „Fluganto“ mi sciigis pri ĉio.

Tio estas por mi indiferenta – diras Ostŝinski.

– Pri la ekspono de la bildo mi ankaŭ nenion parolis.

– Sed nun vi parolas – diras flegme Ostŝinski.

– Kaj li ne havas patrinon kaj lia patrino ne malsanigis! – Vokas Vojtek Mitialak.

Tio interesas min malmulte, – ripetas grave Ostŝinski, deprenante la duan ganton.

– Sed la depeŝo estas vera.

– Vera.

Tiu-ĉi certigo trankviligas min tute. Dankeme mi enverŝas por li punĉon. Li almetas la buŝon al la rando de l' glaso, eltrinkas gluton, kaj poste li diras:

– Antaŭe vian sanon, kaj la duan gluton mi trinkos, vi scias je kies sano?… Mi gratulas al vi duoble.

– El kie vi scias?

Ostŝinski movas la ŝultrojn.

– Ĉar Suslovski estis ja hodiaŭ antaŭ la oka horo en la redakcio.

Svjatecki komencas ion murmuri pri homoj malnoblaj ĝenerale, mi ne povas pli longe teni min kaj mi kaptas la ĉapelon. Ostŝinski eliras kun mi, sed mi forlasas lin envoje kaj post kelke da minutoj mi sonoretas la duan fojon al Suslovski’j. Malfermas al mi Kazja, la gepatroj ne estas hejme.

– Kazja! – mi diras severe – Vi sciis pri la depeŝo?

– Mi sciis – respondas ŝi trankvile.

– Ha, – Kazja!

– Kion vi volas, mia kara? Ne miru je la gepatroj… Ili ja devas havi ian prudentan motivon, pro kiu ili konsentas je vi.

– Sed vi, Kazja?

– Kaj mi uzis la unuan okazon… Ĉu vi tion mallaŭdas, Vladek?

En miaj okuloj klarigas kaj ŝajnas al mi, ke Kazja estas tute prava. Guste dirante, kial mi, alkuris tien-ĉi kiel frenezulo? Dume Kazja proksimigas kaj apogas la kapeton sur mian ŝultron; mi ĉirkaŭprenas ŝin; ŝi klinas la vizaĝeton flanken de mia ŝultro, fermas la okulojn, elŝovas sian rozkoloran beketon kaj flustras:

– Ne, ne Vladek!… ne nun… post la edzigo… mi petas vin!

Sekve de tiu-ĉi peto mi alpremas per mia buŝo ŝian beketon kaj ni restas tiel, ĝis kiam la spirado al ni tion permesas. La okuloj de Kazja farigas svenintaj… Fine ŝi kovras ilin kaj diras:

– Mi vin petis ja tiel, ke vi ne…

La riproĉo kaj la rigardo el sub la kovranta ĝin maneto kortuŝas min tiel, ke mi kisas ŝin la duan fojon. Kiam oni amas iun, oni havas nature pli grandan inklinon kisi lin, ol ekzemple bati… kaj mi amas Kazja’n senmezure kaj ĝis memforgeso, dum la vivo ĝis la morto, post la morto! Ŝi, aŭ neniu, jen mia lasta vorto!

Kazja esprimas per spireganta voĉo la timon, ke mi ĉesos ŝin estimi. Plej kara kreaĵo! Kian sensencaĵon ŝi babilas. Mi trankviligas ŝin, kiel mi povas, kaj ni komencas paroli prudente.

Ni interkonsentigas, ke, se gesinjoroj Suslovski ŝajnigos, ke pri la depeŝo ili sciigis pli malfrue, mi ne komprenigos ilin, ke mi scias, kiel okazis la afero – poste mi adiaŭas Kazjon, promesinte al ŝi, ke ini venos vespere.

Mi devas kuri al la kancelario de la Societo por akcelado de belartoj; per ĝi mi povos plej facile interkompreniĝi kun la sekretariejo de la Salono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.