|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ŜI, LA TRIAAŭtoro: Henryk Sienkiewicz |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Morgaŭ matene, jam je la deka horo, mi volas kuri al Eva, sed estas neeble, ĉar mi havas gastojn.
Venas barono Kartofler kaj mendas duplikaton de miaj „Judoj“. Li proponas mil kvincent rublojn, mi postulas dumil. Li konsentas.
Post lia foriro mi ricevas mendon je du portretoj de Tanzenberg. Svjatecki, kiu estas antisemito, insultas min, nomante min juda pentristo, sed mi volus scii, kiu ĉe ni aĉetas artoverkojn, se ne la „financoj". Sed se la „financoj“ timas la kadavrulojn de Svjatecki, tio ne estas mia kulpo.
Ĉe Eva mi estas nur je la unua horo; mi transdonas al ŝi la ringon kaj mi antaŭanoncas, ke post la edziĝo ni veturos Romon.
Enjo ĝoje konsentas kaj – kiom ni hieraŭ ambaŭ silentis, tiom hodiaŭ ni babilas unu tra la alia…
Mi rakontas al ŝi pri la mendoj, kiujn mi ricevis kaj ni ĝojas komune. La portretojn mi devas fini antaŭ la forveturo kaj la „Judojn“ por Kartofler mi pentros en Romo. Poste ni revenos Varsovion, mi aranĝos la laborejon kaj ni vivos kiel en ĉielo…
Farante tiujn projektojn, mi antaŭanoncas al Eva, ke dum la tuta vivo ni solenos feste la daton de la hieraŭa tago.
Sed ŝi kaŝas la kapeton sur mia ŝultro kaj petas, ke ni pri tio ne parolu. Poste ŝi ĉirkaŭvolvas mian kolon per la distranĉitaj manikoj de sia matenrobo kaj nomas min sia granda homo… Ŝi estas pli pala, ol kutime, ŝiaj okuloj estas pli violkoloraj ol kutime, sed ŝi radias de ĝojo.
Ah! Kia azeno mi estis, kiam, havante apud mi tian virinon, mi serĉis feliĉon aliloke, en sfero, en kiu mi estis tute fremda, kaj kiu estis fremda por mi… . Kian artistan naturon havas Eveto! ŝi estas mia fianĉino, do ŝi entuziasmigas tuj por tiu rolo kaj malgraŭvole iom ludas la rolon de juna kaj feliĉa fianĉino. Sed mi tute ne riproĉas tion al la amata estaĵo, kiu tiom da jaroj estis en teatro.
Post tagmango ni veturas al Hela Kolĉanovska.
De la momento, kiam Eva prezentis min kiel sian fianĉon, la artifiko kun la maljuna almozulo farigas senkulpa kaj ne povas kaŭzi malkonsenton inter ambaŭ sinjorinoj. Kaj efektive Hela, sciiginte pri tio, akceptas nin korsente kaj estas feliĉigita per la feliĉo de Eva. Ni ridas kiel trio da frenezuloj pri la „did“, pri tio, kion la „did“ devis aŭskulti pri la pentristo Magorski. Hieraŭ mi volis mortpiki Ostŝinski’n, hodiaŭ mi admiras lian spritecon…
Hela ridas tiel, ke ŝiaj klaraj okuloj eĉ kovriĝas per larmoj. Dirante paranteze, ŝi estas belega. Kiam en fino de l' vizito ŝi flanken klinas la kapeton, mi ne povas deturni de ŝi la okulojn kaj Eva mem estas ĝis tia grado sub influo de ŝia ĉarmo, ke poste, dum la tago, senkonscie ŝi imitas tiun kapoklinon kaj tiun rigardon…
Ni interkonsentigas, ke post la reveno el eksterlando mi pentros la portreton de Hela, sed antaŭe, en Romo, mi portretos mian Eveton, se mi nur scipovos transdoni tiujn trajtojn, tiel delikatajn, ke eĉ preskaŭ trorafinitajn, kaj tiun vizagon tiel senteman, ke ĉiu impreso respegulas sin en ĝi, kiel nubeto en klara akvo.
Sed mi scipovos, kial do mi ne scipovus?
La vespera „Fluganto“ anoncas nekredeblajn historiojn pri la mendoj, kiujn mi ricevis.
Miaj enspezoj estas kalkulataj laŭ miloj.
Eble tio estas iom la kaŭzo, ke la sekvantan tagon mi ricevas de Kazja leteron, dirantan, ke ŝi resendis al mi la ringon sub influo de kolero kaj ĵaluzo, sed se mi venos kaj se ni falos al piedoj de la gepatroj, la gepatroj permesos ankoraŭ elpetegi sian pardonon.
Mi havas jam sufiĉe de tiu alpied-falado kaj de tiuj pardonoj. Mi tute ne respondas. Falu al iliaj piedoj iu alia, kaj Kazja edzigu Ostŝinski’n: mi havas mian Evon!
Tamen mia silentado evidente alarmas la familion de Suslovski’j, ĉar post kelke da tagoj la sama sendito venas kun letero de Kazja, sed tiufoje al Svjatecki.
Svjatecki montras al mi la Ieteron… Kazja petas lin, ke li venu interparoli momenton pri afero, de kiu dependas ŝia tuta estonteco, do ŝi fidas lian koron, lian honestecon, kiun ŝi divenis en li de la unua ekrigardo, kaj ŝi esperas, ke li ne rifuzos la peton de malfeliĉa virino. Svjatecki malbenas, murmuras ion mallaŭte pri malnoblaj filistroj, pri la neceseco, pendigi ilin ĉiujn kune kun la idaro, ĉe unua okazo, sed li iras…
Mi konjektas, ke ili volas per li influi min…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.