|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SOMERMEZEAŭtoro: Paul Kuusberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Soveta Estonio, same kiel la aliaj Baltaj ŝtatoj, apartenas al la plej junaj. respublikoj ds Sovet-Unio; ĝi estas akceptita en la konsiston de ia Unio en aŭgusto 1940, post la socialisma reĝimŝanĝo en Estonio. La impete komencitan kreadon de la fundamento de socialismo en la juna Soveta Estonio interrompis la milito, kiu komenciĝis en la sekvanta jaro. Ĝuste pri tiuj malfacilaj kaj samtempe komplikaj unuaj tagoj de la Granda Patruja Milito en Estonio en 1941 temas en tiu ĉi libro.
"Somermeze" estas militromano, sed ŝamtempe kaj samgrade ĝi estas verko pri formiĝo kaj maturiĝo de la mondkoncepto de la ĉef-rolanto. Oni povus aldoni, ke ĝi estas grandparte bazita sur travivaĵoj de la aŭtoro mem, do multrilate ankaŭ aŭtobiografia romano, same kiel diversgrade plimulto el la verkoj de P. Kuusberg.
Naskiĝinta (en 1916) en la familio de konstrulaboristo, ankaŭ Paŭl Kuusberg mem laboris en la burĝa Estonio kiel konstrulaboristo. Same li aliĝis en tiuj jaroj al la sindikata agado. Pro tio estis nature, ke en la unua soveta jaro li komence fariĝis sekretario de la Sindikato de la Estonaj Konstru-laboristoj kaj poste ĝia prezidanto. Kiam komenciĝis la milito, li fariĝis batalanto de la Popola Armeo, samkiel multaj personoj en tiu ĉi romano. De la sekvanta jaro li apartenis al la vicoj de la Estona Fusilista Korpuso, organizita en la postfronto de Sovet-Unio. Pri la militaj jaroj li estas dirinta, ke tiu severa tempo formis tre rimarkeble lian rilaton al la vivo.
La Grandan Patrujan Militon kontraŭ faŝismo li finis kiel frontĵumalisto kaj ankaŭ post la demobilizo li daŭrigis.la ĵurnalistan profesion.
Jam antaŭ la milito P. Kuusberg komencis skribi pli grandan prozaĵon pri la konata al li medio de konstrulaboristoj. La duone preta manuskripto perdiĝis dum la militiroj. Li revenis al beletristiko kaj al la sama materialo nur post tio, kiam li en la fino de la 40-aj kaj komenco de la 50-aj jaroj jam fariĝis konata per sia verkado ĉefe kiel literaturkritikisto. Intertempe plivastiĝis liaj vivospertoj kaj homkono, kaj en 1957 aperis libroforme lia unua romano "Muroj". Poste sekvis la romanoj "La du mi de Enn Kalm" (1961), "Evento de Andres Lapeteus" (1963), "Somermeze" (1966), "Bulvardo de Libereco" (1971), "Unu nokto" (1972) kaj "Pluvgutoj" (1976), la novelaro "Rideto" (1971), kaj la rakonto "Iom nenormala" (1977).
P. Kuusberg apartenas do al la generacio, kiun la tempo plurfoje starigis antaŭ seriozaj malfacilaĵoj, inkluzive la malfacilaĵoj ĉe elekto de la ĝusta vojo, kaj neeviteble devigis fari principajn sociajn decidojn. Antaŭ ĉio li preferas prezenti en la proza verkado la formiĝon kaj suferojn de tiu sama generacio. Ĉe tio estas karakteriza al liaj verkoj, ke li eĉ por momento ne prezentas siajn ideajn vojkunulojn kiel ŝtoniĝintajn, sed ili senĉese evoluas, serĉas, lernas per spertoj. El tio devenas ankaŭ la centra temaro de liaj libroj: ofte eĉ en tre komplikajn situaciojn trafinta soveta homo, liaj moralaj suferoji kaj konstanteco rilate la sociajn idealojn.
Tion ni vidas ankaŭ en la rornano "Somermeze". Al la centra mi-heroo ja mankas vivsaĝo kaj spertoj, liaj opinioj, pri la ĉirkaŭa realeco ankoraŭ ne kristaliĝis, krome laŭ sia karaktero li estas malpacienca kaj temperamenta. Ĉion tion li ripete konfesas ankaŭ al si mem. Samtempe ni ne rajtas forgesi, ke en la romano oni vivas en la tempo de grandaj socialaj ŝanĝoj kaj transformoj. Nur antaŭ unu jaro lin kaj liajn batalkunulojn ĉirkaŭis spirita atmosfero de la burĝa Estonio. Malgraŭ tio la dudekjara Olev Sookask ne perdas la apogpunkton de siaj konvinkoj, ankaŭ ne tiam, kiam li suferas, stumblas, eĉ eraras.
Kiel ekvilibriga modelo kaj apogo por Olev estas Aksel Ruutholm, viro, kiu jam dum la burĝa tempo partoprenis en la laborista movado kaj post la socialisma reĝimŝanĝo fariĝis direktoro de ilia uzino. Nun ili estas kune en eksterma bataliono. Ĉe la disiĝo kun la legantoj Olev havas nur du dezirojn: ke li havu forton ĝis la flno kaj ke Aksel ne pensu malbone pri li. Tiom esenca estas por li la opinio de Aksel Ruutholm.
Multe pli firme la evoluvojo kaj elprovado de la juna Olev Sookask estas ligitaj kun la sorto de inĝeniero Endel Elias. Kiel la kritiko pri la verko tute prave notis, ne estas simpla hazardo, ke la maturiĝon de la mi-aganto de la unuaj paĝoj preskaŭ ĝis la fino traplektas la penado kompreni la vivon kaj sorton de Elias. La tragika sorto de la inĝeniero en tiuj ekscitplenaj kaj ofte eĉ konfliktriĉaj semajnoj havas por Olev instruan enhavon. Ĝuste pere de tiuj du personoj fariĝas komprenebla, kiom komplikaj estis la rilatoj inter la homoj kaj entute la situacio somermeze de 1941.
Kvankam "Somermeze" estas plenplena de interna movado kaj streĉo, ĝi samtempe tamen baziĝas ne tiom sur agado, kiom sur memanalizo de la ĉefaj personoj. Kaj unuavice laŭ tio formiĝas la vidpunkto, de kiu la aŭtoro taksas siajn heroojn. Speciale li aprezas la kapablon de la homo superi sin mem. En la romano, same kiel en ĉiuj liaj verkoj, lia atento apartenas al reala homo, kiu aktive partoprenas en la evoluado de la socio kaj formiĝado de si mem, kiu ne ĉiam estas idealo por ni, sed kiu de tago al tago sentas bezonon superi sin mem, kiun eĉ por momento ne forlasas zorgoplena malkontenteco pri la pliperfektiĝo de la socio kaj si mem. ĉuste pro tio la aŭtoron el la personoj de tiu ĉi romano pleje altiras Olev Sookask, sed ankaŭ Endel Elias, kaj ĝuste pro tio lia simpatio ne povas aparteni al laborejestro Endel Niidas. Unu el la personoj en lia pli posta verkaro, daŭriganta la saman temon, venas eĉ al konkludo, ke "la homo estas homo nur tiom longe, kiom li starigas al si novajn celojn".
"Somermeze" estas ja por la nuntempa leganto ankaŭ romano kun historia signifo, des pli, ke parto de la cirkonstancoj de antaŭ jam preskaŭ kvardek jaroj estas rekonstruita kelkloke kun tute dokumenta precizeco. Tamen ne temas pri romano, en kies interesfokuso estas nur pasinteco, sed pri verko, kiu samgrade vivas en niaj tagoj. En la prezentmaniero de la aŭtoro, en kiu intereson vekanta flua rakontado estas kunigita kun vigla publicismo kaj filozofiado, ĝi iĝas meditado pri la kontraŭdiroj de la homaj sociaj idealoj kaj persona rnalperfekteco en pli vasta kaj eĉ ĝenerala senco.
Kun rimarkebla kontinueco kaj majstreco P. Kuusberg daŭrigas, kio estas karakteriza por lia verkado, kunigite trakti la personan respondecon de la homo kaj la socian evoluon en siaj lastaj romanoj "Unu nokto" kaj "Pluvgutoj". Povante kun egala intenseco prezenti kiel siajn personojn, tiel ankaŭ la tempon, kiel tion prave notas la kritiko, li estas per sia proza verkado prezentinta karakterizan sintezon de la plej bona parto de la estona soveta literaturo, kie la homo kaj socio, karaktero kaj problemoj prezentiĝas en memkomprenebla egalrajteco. Kaj tio konatigis liajn verkojn ankaŭ ekster la limoj de la estona lingvo. Antaŭ tiu ĉi traduko "Somermeze" aperis jam en la rusa kaj hungara, germana kaj slovaka lingvoj, liaj aliaj romanoj ankaŭ en la latva kaj litova, uzbeka kaj armena, ukraina kaj moldava, bulgara, finna kaj hispana lingvoj.
En 1976 la VII kongreso de la Verkista Asocio de la Estona SSR elektis la popolan verkiston de la Estona SSR prezidanto de la respublika verkista organizaĵo.
Endel Mallene
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.