La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOMERMEZE

Aŭtoro: Paul Kuusberg

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto: 1 2 3
Dua Parto: 4 5
Tria Parto: 6
Postparolo
Vortklarigoj
Notoj

Kvina ĉapitro

1

Post la interpafado en la pinaro de Vali oni ekparolis pri Elias kiel pri inĝeniero, kiu ne timas morton.

"Dekon da viaspecaj viroj, kaj ni estus repelintaj la ruĝajn al Parnu," laŭdis lin Oidekopp kaj klarigis al la kunuloj, kiel li perforte kunvenigis la inĝenieron. "Ulo estis tute freneza kaj ankaŭ Elias estis tute freneza. Vanajn viktimojn ni ne bezonas."

Konstablo Aorand esprimis sian rekonon al Elias per unu vorto:

"Vera batalulo."

Elias ne sentis ĝojon pro la tre laŭdaj vortoj, diritaj pri li. Male, ili eĉ ekscitis lin. Li fumis silente, dirante al neniu eĉ vorteton. Li bedaŭris Ulo, kiu restis senviva sub la pinoj. Kelkfoje li ekhavis la penson, ke eble estus pli bone, se ankaŭ li estus restinta tie. Sed li ne havis sufiĉe da braveco por elteni ĝis la fino kiel Ulo. Se li nun devas iun malbeni, do nur sin mem.

Ili kaŝis sin en arbara bieno aliflanke de la marĉo. Elias ne memoris la vojon, laŭ kiu ili fuĝis ĉi tien. Li entute ne havis tiam okulojn por la ĉirkaŭaĵo. Egale kien li rigardis, ĉie li vidis la mortpalan vizaĝon de Ulo kaj aŭdis lian voĉon: "Mi mensogis al la homoj..." Elias memoris ĉiujn frazojn, kiujn Ulo diris antaŭ la morto, sed ĝuste tiuj kvar vortoj resonis en liaj oreloj. Jes, tra la marĉo Elias venis kvazaŭ kun fermitaj okuloj. Oide-Jcopp iris antaŭe, li marŝis post li, same kiel li lastatempe ĉiam iretis laŭ vojo, montrita de aliaj.

Komence ili estis ĉi tie duope, poste alvenis Aorand kaj la alia barbulo. Aorand malbenis la vilaĝanojn, kiujn jam la unuaj pafoj timigis, kaj bedaŭris iun Martin, kiu pro sia stulteco trafis en ungojn de la eksterma bataliono. Elias pensis, ke Martin estis verŝajne la tria barbulo.

Baldaŭ alvenis du-tri bienposedantoj, kiuj la tutan tempon ekscitite rigardis al la vilaĝo kaj duonvoĉe flustris inter si.

Ĵus antaŭ la mallumiĝo venis la komunumestro. Li spiregis kaj tuj ekriproĉis Oidekopp.

"Kie estas viaj germanoj?" li kriis jam de fore. "Ili devis ja hieraŭ vespere enmarŝi! Kion ni nun entreprenu?"

Lin subtenis la aliaj bienmastroj.

"Anstataŭ germanoj alveturis eksterma bataliono."

"Kial ni bezonis tiel rapidi ?"

"Nun ni sidas en peĉo."

La dika kolo de Oidekopp ruĝiĝis.

"Vi ĉiuj volas nur ricevi, neniu volas pagi. La libereco ne venas kun la manoj en la pantalonpoŝoj: estu bonaj homoj, akceptu miajn donaĵojn. Milito estas milito, en milito oni atakas kaj retretas. Kiu devigis vin perforte transpreni la komunuman domon? Kio koncernas la germanojn, do laŭ la sciigoj de la finna radio kaj laŭ aliaj konsideroj ili efektive devus jam esti ĉi tie."

"Mi kraĉas sur viajn konsiderojn," daŭrigis Harjas la kulpigadon de Oidekopp. "Por vi estas bone – vi malaperos simple en veprejo. Post vi restos ĉi tie nek bieno kaj familio, nek brutoj kaj havaĵo."

Oidekopp kriis siavice:

"Kiu instigis la tutan tempon – al la komunuma domo, al la komunuma domo, al la komunuma domo! Ĉu tio ne estis vi! Vi ĉiam esperas, ke por vi mem ĉio bone finiĝos! Vi instigas aliajn, sed mem kaŝiĝas. Kie vi kaŭris dum la batalo?"

"Vi trompis nin!" ankoraŭ pli altigis la ekskomunumestro sian voĉon. Montrante per sia dika, malpinta fingro laŭvice al Oidekopp, Aorand, al la fremda barbulo kaj Elias li ripetis umi kaj saman vorton: "Vi! Vi! Vi kaj vi!"

Denove subtenis lin la bienmastroj:

"Vi vere mistifikis nin!"

"Ni iris fosi kavon por la ruĝaj kaj mem enfalis."

"Plej terure estos, se ili ekbruligos la domojn."

Elias observis silente la disputantojn.

Aorand murmuris:

"Kiu vin trompis? Morgaŭ aŭ postmorgaŭ la germanoj estos ĉiuokaze ĉi tie."

La komunumestro iom trankviliĝis.

"Ĉi tie kompreneble, sed se la ruĝaj forbruligos la domojn? Nu?"

"Vi konstruos novajn, vi scipovas tion," rikanis Oidekopp kolere. Harjas definitive indignigis lin. Li turnis sin al la aliaj bienuloj: "Ni ne elpiku antaŭtempe unu al alia la okulojn. Se ni volas ion ricevi de la germanoj, se ni volas, ke Hitler almenaŭ iom konsideru la estonan ŝtaton kaj popolon, ni devas ion ankaŭ fari. La eksterma bataliono estas nun en granda embaraso, apenaŭ ĝi sukcesos komenci bruligi la bienojn."

El la direkto de la vilaĝo aŭdiĝis krakado de fusilpafoj, kiu tuj finiĝis.

"Ili verŝajne mortpafis Martin kaj la aliajn, "diris Aorand tre mallaŭte.

"Murdistoj," rnurmuris Ia alia barbulo.

Elias notis:

"Ni mortigas ilin, ili nin."

La komunumestro neatendite ekrikanis. Elias rigardis kun abomeno la ridaĉantan maljunulon. Evidente tiu rido estis malagrabla al ĉiuj.

"IIi arestis ankaŭ Sass el Altpere."

Elias ekmemoris la malgrasan kamparanon, kiu penis reteni aliajn. Kial ili lin malliberigis?

"Sass restis hejme," klarigis Harjas. "Ĉiuj aliaj bienmastroj fuĝis en arbaron, ankaŭ tiuj, kiuj nek hieraŭ nek hodiaŭ ion faris. Verŝajne li opiniis, ke senkulpulon neniu tuŝos. Certe li nun bedaŭras, se lia buŝo jam ne estas plena de tero."

La barbulo, kies nomon Eiias ĝis nun ne sciis, diris:

"Maljuna homo, sed malsaĝa kiel bovido."

"Influite de Sass pluraj viroj detenis sin," aldonis Aorand. "Eble nun malfermiĝos eĉ la okuloj de nekredemaj Tomasoj."

La nokton ili pasigis en la sama bieno. La mastrino kuiris por ili grandan kaldronplenon da terpomoj kaj fritis tre salan porkan viandon. De ie aperis ankaŭ brandbotelo. Oni trinkis malmulte, verŝajne la zorgo retenis la virojn. Ankaŭ hodiaŭ Elias estus ebriiginta sin por saviĝi de la turmentaj pensoj, sed sola li ne volis ebriiĝi.

Kiel Elias komprenis, nek Oidekopp, nek Aorand timis, ke milico aŭ eksterma bataliono povus trovi ilin. Aorand kun siaj du kunuloj onidire jam dum longa tempo kaŝis sin ĉi tie. Deĵoradon oni tamen aranĝis.

Elias enviis la nervojn de Oidekopp kaj Aorand, kiuj tuj ekdormis, post kiam ili kuŝiĝis sur la fojno en la ĉevalstala subtegmento. Sed liaj propraj okuloj neniel volis fermiĝi. Fine li falis en malklaran staton inter dormo kaj maldormo. Li sonĝis kaj samtempe komprenis, ke ĉio okazas en sonĝo, sed. maigraŭ tio li ne povis liberiĝi de la viziaj bildoj.

En la halucinaciaj sonĝoj dominis unu kaj sama motivo.

Li fuĝas. Ĉirkaŭe vastiĝas senfunda marĉo. La persekutantojn li ne vidas. Li nur scias, ke oni persekutas lin, kaj se li ne sukcesos foriĝi de la persekutantoj, ili mortpafos lin. Liaj piedoj eniĝas en dikan muskon, al li estas malfacile kuri. Lia forto malgrandiĝas, li preskaŭ sufokiĝas. Li devigas sin ŝanceliri antaŭen. Li falas surventren, pene levas sin kaj daŭrigas ŝanceliĝante la iradon. Fine li ne havas plu forton por stariĝi. Li penas savi sin rampante, sed ankaŭ rampi estas terure malfacile. Subite ŝajnas al li, ke komunumestro Harjas kun malica ĝojo observas, kiel li pene trenas sin antaŭen. Li fermas la palpebrojn, por ne vidi la malafablajn okulojn kaj la malŝate kurbiĝintan buŝon de la komunumestro. Tamen kiel antaŭe moviĝas antaŭ li la vizaĝo de Harjas, kiu nun krias ion. Kion nome, tion Elias ne komprenas. Fine li ekkomprenas, ke la komunumestro vokas la persekutantojn, kiuj ĉiumomente devus atingi lin. Plu li ne kapablas movi sin de la loko. Lin ekokupas terura, sufokanta timo, li mordas siajn pugnojn, por ne ekkrii.

Subite li estas ĉe Irja, kiu trankviligas lin, ke li bezonas timi neniun. Irja kisas lin, sed li aŭskultas, ĉu ie ne aŭdiĝas paŝoj de la persekutantoj. Irja kovras per siaj manplatoj liajn orelojn, sed li forpuŝas ŝiajn manojn. "Neniu scias serĉi vin ĉe mi," diras Irja. "Ili vidis, ke mi kuris ĉi tien," pravigas sin Elias. "Ne, neniu vidis. Vi nur imagas, ke oni vidis vin. Vi entute ne estas persekutata." Irja rigardas lin tenere. Subite li sentas sin feliĉa. La sento de danĝero malaperis. Li ridas ĝoje kaj ĉirkaŭprenas Irja, kiu ridetas al li. Irja malaperas el inter liaj brakoj, li estas denove en arbaro kaj en lia proksimeco la komunumestro vokas liajn persekutantojn. Elias salte leviĝas, li denove kapablas kuri kaj baldaŭ li ne aŭdas piu la kriojn de Harjas. Li persiste iras antaŭen, penetras tra densejo, saltas trans rivereton, sinkas en molan koton, elbaraktas el ĝi kaj trovas sin en granda urbo. Komence ĉio estas fremda, poste fariĝas pli konata. Li venas al malnova domo kun dikaj kalkŝtonaj muroj kaj eniras. Li komprenas, ke li troviĝas en sia laborejo. Ĉirkaŭ li kolektiĝas la laboristoj, ĉiuj strange rigardas lin. Inter la aliaj li vidas Irja, kiu surhavas per oleo ŝmiritan laborkombineon, kaj ankaŭ Irja observas lin per la sama stranga rigardo. Elias volas ion diri, sed el lia buŝo ne venas voĉo. Aŭdiĝas nur raŭka sono, pri khi ĉiuj ekrikanas. Ankaŭ Irja ridas. Ili falas sur lin, premas kaj premadas, kvazaŭ ili volus sufoki lin. "Li mem kondamnis sin, kial li venis ankoraŭ ĉi tien?" krias la homoj. Ankaŭ Irja krias kune kun la aliaj, neniu kompatas lin.

Tiaj bildoj ripetiĝis, interplektiĝis. Elias streĉis sian tutan volon por forpeli ilin. Fine li ne plu komprenis, ĉu li vere maldormante penas deŝiri sin de la koŝmaroj aŭ li sonĝas ankaŭ tion. Ĉio fariĝis pli kaj pli malklara kaj kaosa, konfuzo de halucinaj bildoj, kies inkubo lin plene kovris.

2

La sekvantan matenon ili reiris en la vilaĝon. Elias ne komprenis bone, de kiu flanko ili proksimiĝas al la centro de Vali. Nur ĉe la konata fojnejo li komprenis, ke Oidekopp kondukis ilin al la herbejo de Poompuu.

Elias antaŭsentis, ke okazos renkontiĝo kun la bofrato, kio ne kaŭzis al li specialan ĝojon. Post tio, kiam Roland devigis lin preni fusilon, ili ne renkontiĝis. Apenaŭ ili denove ekhavos bonajn interrilatojn. Li vidis tro proksime la veran esencon de Roland Poompuu, indiferenta kaj ruza kalkulanto, por kiu alia homo signifas nenion.

Kvazaŭ laŭ interkonsento aperis baldaŭ ankaŭ Poompuu kun rastiio surŝultre, kvazaŭ li intencus kolekti fojnon.

Sen ia enkonduko li komencis klarigi la situacion, regantan en la vilaĝo.

"En la plenumkomitato de la komunumo estas nun Vahtramae," li rakontis aferece. "Li kaj ankoraŭ ses-sep ruĝuloj havas nun fusilojn. Keikaj diras, ke por helpo al Vahtramae oni restigis ankaŭ virojn el la eksterma bataliono, sed mi opinias, ke tio estas pli babilaĵo de virinoj. Min ili..."

La komunumestro ne lasis lin daŭrigi:

"Ĉu bienojn oni bruligis?" li demandis ekscitite.

Aorand pikis:

"Vi pensas nur pri via havaĵo! Se oni estus bruliginta, la brilo estus videbla trans la marĉo."

"Ili ne havis tempon eĉ por dece traserĉi la bienojn, des malpli por bruligi ilin," notis Poompuu. "En la ĉirkaŭaĵo de la komunuma domo ili serĉis, en pli forajn lokojn ili siajn nazojn ne ŝovis. Ĉe ni ili ne estis. Min..."

Denove la ekskomunumestro interrompis lin:

"Do mia hubulo havas nun fusilon!"

"Atendu, lasu Poompuu paroli," kvietigis lin Oidekopp.

"Min ili multe plu ne fidas," sukcesis nun Poompuu eldiri tion, kio lin evidente forte maltrankviligis. "Ili ne donis al mi armilon nek invitas min plu en la plenumkomitaton."

Oidekopp demandis:

"Ĉu pri Sackbaŭm vi scias ion?"

"Pri la pastro? Ne, li mem ne estis ĉe ni kaj ankaŭ ne telefonis."

Elias sekvis ilian interparoladon. Fremdaj nomoj preterflugis la orelojn, du restis en la konscio. Vahtramae estis supozeble la milicisto, kiu estis intertempe sub aresto en la grenejo. Pastro Sackbaŭm verŝajne sidis dum la drinkvespero apud li kaj penis konvinki lin pri io. Li ne memoris piu la vortojn de la pastro, sed en la mernoro restis la longaj blankaj pianistfingroj de ia diservanto.

"Sackbaŭm intencis per aŭtomobilo de la Taliinnaj komunistoj veturi al Latvio," klarigis Oidekopp. "Starigo de senpera kontakto kun la germana armeo estas nepre necesa."

"Mi ne kredas, ke li sukcesis fari tion," opiniis Aorand. "Per aŭtomobilo estas entute riske. Ĉiutage oni ŝanĝas la paspermesilojn kaj pasvortojn. Kiun oni kaptis kaj mortpafis?"

"Vian kunulon," respondis Poompuu al li. "Vian kunulon kaj Joeruut. Sass el Altpere kaj Viilberg oni transportis al Parnu."

Same kiel hieraŭ vespere la dika kaj malaltkreska barbulo murmuris ankaŭ nun:

"Murdistoj!"

Ĉi-foje Elias diris nenion. Fakte li eĉ ne aŭskultis atente la interparoladon de la aliaj. Jam plurfoje li pensis, ke Helene devus disiĝi de sia edzo. La fratino kaj Roland havas nenion komunan. Ju pli longe ili kune vivos, des pli malfacile fariĝos por Helene. La fratino estas ankoraŭ juna, ne estas eĉ tridek-jara, ŝi povus vivi multe pli feliĉe ol nun. Li ne opiniis plu, ke la kvereloj inter la fratino kaj ŝia edzo estas ordinaraj geedzaj disputoj. Helene komencas pli kaj pli travidi Roland, kaj Roland siavice ĉiam pli senskrupule altrudi al ŝi sian volon. Se la fratino restos ĉe sia edzo, ŝi finfine estos plene premata al la tero. Sed subpremitecon, perdon de sia digno Helene ne eltenos. Nun la disiĝo estus multe pli sendolora, pli poste ĉio povos finiĝi per katastrofo.

"La kadavro de Ulo estas en la draŝejo de ilia propra bieno," sciigis Poompuu. "La vetero estas varma, la enterigon oni ne devus longe prokrasti. En la pinaro oni trovis neniun plu."

Aorand rikanis malŝate:

"Kiun vi tie povis trovi? Post la unuaj pafoj duono de la viroj diskuris."

"Domaĝe pri Ulo," diris Oidekopp. "Diable domaĝe."

Elias decidis iri rigardi Ulo.

"Vahtramae estas kuraĝa viro, se li ne kunveturis kun la eksterma bataliono," ŝanĝis Oidekopp la temon. "Longe lia regado tamen plu ne daŭros."

Harjas ekboiis:

"La miliciston estas necese bone atenti, por ke li ne povu forkuri."

Elias ne kapablis bridi sin.

"Vi estas terure sangavida!"

Se Oidekopp ne estus interveninta, ili estus ekkverelintaj.

Poste Elias restis sola en la fojnejo. Oidekopp, Aorand kun sia kunulo, la dika kaj malaitkreska barbulo, kaj la ekskomunumestro Harjas ien iris – kien, tion Elias ne demandis. La bien-posedantoj disiris jam proksimiĝante al la vilaĝo. Oidekopp rekomendis al Elias havi la okulojn malfermitaj, ĉar Vahtramae ja ne dormas en la komunuma domo. Poompuu jam estas suspektata, pro tio estas pli prudente ie aliloke atendi la evoluon de la eventoj. La avertanto povis milfoje pravi, sed Elias estus tamen aginta laŭ sia bontrovo.

Helene alportis al li manĝaĵon. Elias nenion petis de sia bofrato, li preskaŭ ne parolis kun Roland, pro tio la apero de la fratino surprizis lin.

Helene ne kaŝis sian ĝojon.

"Mi timis jam la plej malbonan," ŝi ekparolis vigle. "Komence mi opiniis, ke vi perdis la vivon en la pinaro. Poste oni diris, ke la falinto estas Ulo kaj neniun alian oni trovis tie. Al mi ekestis pli facile. Ankaŭ pro Roland mi timis, sed pro vi mi tremis pli multe. Roland tenas sin flanke, dum la batalo li estis en la vendejo, sed vi ĉirkaŭiradas kun pafilo."

Elias pripensis momenton kaj diris:

"La pafilon donis al mi via edzo."

Helene ektimis:

"De kie li prenis ĝin? Vi ŝercas?"

"Via kara edzo eĉ ne tenas sin tre flanke, sed ludas duoblan ludon. Li forte insultis min, kiam mi ne tuj akceptis de li la armilon."

La fratino kvazaŭ ne volis kompreni lin. Ŝi rigardis lin silente, kun timo en la okuloj. Elias ekkomprenis, ke la fratino estas forte enamiĝinta en sian edzon, kaj al li estis malagrable pro siaj cinikaj vortoj.

"Ne," skuis Helene la kapon, "vi eraras, Endel. Li ne ludas duoblan ludon, li simple ne volas tiri sur sin la koleron de neniu el la partioj."

Elias sentis, ke li tamen ne rajtas plu pro la fratino mem retiriĝi.

"En tiu vespero, kiam vi plendis, ke vi ne plu kuraĝas demandi de Roland, kien li iras, li sciigis al Oidekopp kaj la aliaj, kion la plenumkomitato intencas entrepreni. Ankaŭ li estis invitita al la komunuma domo, sed li perfidis siajn kamaradojn."

La fratino silentis denove. Fine ŝi flustris:

"Kial vi tion parolas? Vi estas stranga homo, Endel. Li donis al vi rifuĝejon, sed vi parolas pri li tiamaniere. Ne akuzu lin, sed vin mem. Kial vi akceptis de li la pafilon? Eble li vere perfidis siajn kamaradojn, sed ĉu vi ne estas perfidulo? Vi ambaŭ estas egalaj. Ne, Roland estas pli bona. Roland ordonis alporti al vi manĝaĵon, sed vi kalumnias lin."

La vortoj de la fratino trafis Elias tre peze. Li perdis sian certecon. Li pensis, aŭ li komprenas plu nenion aŭ la fratino vidas la aferojn el sia propra vidpunkto, kiun li ne komprenas. Sed unu aferon li perceptis per senerara klareco – li ne kapablas tiom influi la fratinon, ke ŝi foriros de sia edzo. Per siaj vortoj li faris ilian komunan vivon por Helene ankoraŭ pli korprema.

Nun al Elias estis malfacile eĉ alrigardi la fratinon. Kiam li fine levis siajn okulojn, li vidis, ke la fratino sidas apud li kun tre malfeliĉa mieno.

Io en la koro devigis Elias diri:

"Ni foriru de ĉi tie."

La fratino malespere rigardis al li.

"Kien mi iru en tia stato?"

Nur nun Elias rimarkis, ke la fratino estas graveda.

"Mi portas lian infanon sub la koro. Mi ne havas plu eblecon foriri de ĉi tie."

"Vi povos ankaŭ sola eduki vian filon aŭ filinon."

La fratino ekploris.

3

Malfrue vespere la sepan de julio venis germanoj.

Elias ne vidis ilin. Li aŭdis pri la traveturo de la germana avangardo de aliaj homoj. Ankaŭ tion li aŭdis, ke kapitano Oidekopp – nun oni nomis lin sinjoro kapitano – parolis kun la adjutanto de la germana trupestro. Oidekopp volis prezenti sin al la trupestro, sed tiu estis tre okupita pri solvado de operativaj taskoj kaj ne povis akcepti lin.

La informo pri la alveno de la germana armeo lasis Elias indiferenta. Kvankam li diris al si, ke nun la sinkaŝado estas finita, li denove povas ĉie iradi kun levita kapo, ne bezonante timi persekutantojn, tamen tio tute ne pligajigis lin. Li eĉ mem ne komprenis, kial li nun ne ĝojas. Post unu aŭ du semajnoj ankaŭ la vojo al Tallinn estos libera kaj lia vivo returnos sin sur normalajn relojn. Kiu scias, eble li trovos ankaŭ Irja, eble ŝi foriris nenien. Kial Irja ne komprenu lin, ne pardonu al li? Ĉu li libervole fuĝis el la ĉefurbo aŭ agis simple tiel, kiel estus aginta ĉiu alia homo? Sed la optimismon de Elias malserenigis malklara antaŭsento, ke ĉio ne okazos laŭ liaj deziroj. La invado de la germanoj povos siavice kunporti ion tian, kio estas por li tute neakceptebla.

Elias ne rapidis serĉi Oidekopp nek iun alian por festi venkofeston. La du lastajn tagojn li estis kuŝinta en la fojnejo, ne serĉante homan societon. Same kiel antaŭe la fratino alportis al li manĝaĵon, sed ili preskaŭ ne interparolis.

Nur unu fojon li foriris el la fojnejo. Tio estis neevitebla, ĉar li devis vidi en la ĉerko kuŝantan Ulo. Li staris ĉe la piedparto de la ĉerko kaj longe rigardis la junulon, kies lastaj vortoj ne ĉesis soni en liaj oreloj. Kial la najbara mastrido devis morti? Por kio li oferis sin? Ĉu iu entute bezonis tian oferon? Ulo mem sentis, ke li trompis la hornojn, kaj volis kompensi sian kulpon – kion alian povis signifi liaj lastaj vortoj? Ankaŭ lin mem oni trompis. Laŭ opinio de Ulo trompis lin radio de fremda lando, sed ĉu efektive estis tiel? Ĉu ne ekzistas pli multaj trompantoj ol la anoncistoj, kiuj legas antaŭskribitan tekston? Ĉu la homoj entute ne trompas unu la alian influite de iuj teruraj preskriboj? Ĉu ni ĉiutage ne trompas nin mem? Kredante, ke ni agas plej bone, plej noble, ni ekstermas unu la alian pli sovaĝe ol kiu ajn kvarpieda rabobesto.

Nek starante ĉe la ĉerko de Ulo nek poste turniĝante sur la fojno de flanko al flanko Elias kapablis daŭrigi siajn pensojn. Same kiel Ulo li konsideris sin samtempe kaj trompito kaj trompanto. Li vidis neniun eliron el la terura ĉeno, kie ĉiu estas trompata kaj kie ĉiu trompas la aliajn. La invado de la germana armeo ŝanĝos nenion. Ankaŭ tiam, kiam la milito estos finita, daŭros la eterna rondiro de reciproka trompado. Tiom longe, kiom unu grupo de homoj prenos al si la rajton paroli en la nomo de la tuta nacio aŭ de la tuta homaro, nenio ŝanĝiĝos sub la suno. Linkoj kaj lupoj aŭ kiuj ajn rabobestoj ne disŝiras unu la alian pro tio, ke neniu el ili proklamas sin profeto de vero super sia genro.

Tiajn pensojn elvokis ĉe Elias la adiaŭo kun Ulo. Li tre bedaŭris la junulon, kiun li verŝajne sola komprenis inter tiuj homoj, kiuj en la lasta tempo ĉirkaŭis lin.

Elias rezonis, ke li devus iri al Parnu. Li atendus en Parnu unu aŭ du semajnojn, ĝis prezentiĝos ebleco veturi al Tallinn. Ĉi tie ĉiu nova tago fariĝas por li pli prema ol la antaŭa. La pensoj turniĝas en malvasta, fermita rondo, troviĝas verdire neniu, kun kiu paroli. La fratino kvazaŭ fermis sian animon por li, li kaj Roland komencis eviti unu la alian. Por la fratino kaj ŝia familio ii fariĝis nur peza ŝarĝo. Sed la aliaj homoj en Vali estas por li tute fremdaj. Sendube Elias komprenis, ke ankaŭ en Parnu ne atendas lin gajaj tagoj, ankaŭ tie li ne saviĝos el la ungoj de siaj pensoj, sed eble tie tamen estos iom pli vaste. Almenaŭ li ne bezonos senti, ke oni nutras lin pro kompato. Eble pasos ankaŭ la deprimo, kiu minacas lin sufoki. Li volis denove fariĝi homo, kiu faras nur tion, kion li opinias ĝusta.

Antaŭ ol li sukcesis ekrealigi sian decidon, li ricevis la sciigon, ke li kunprenu la fusilon kaj venu rapide al la komunuma domo. Li ne iris. Nur tiam, kiam oni la duan fojon venis por inviti lin, li promesis iri.

Por iri al la komunuma domo li elektis la saman padon, laŭ kiu ii kun Ulo iris en tiu mateno. Ankaŭ nun li ne paŝis kun facila koro. Kiel tiam, tiel ankaŭ hodiaŭ ĝenis lin la fusilo. La armilo en lia mano sentiĝis pli peza ol en la mateno de la transpreno de la komunuma domo. Denove li faris al si riproĉojn, ke li lasis sin komandi, kvazaŭ li rekrute servus en la kompanio de Oidekopp.

Li estis irinta jam duonon de la vojo, kiam li aŭdis senordan salvon. Li komprenis, ke la krako aŭdiĝis de paŝtejo malantaŭ la komunuma domo. Li rapidigis la paŝojn ne komprenante, kio okazis.

Al la rando de la paŝtejo li venis dum. la dua salvo.

Plej unue li vidis vicon da viroj. La viroj staris dorse al li kaj klakadis per la fusilĉanoj. Post momento ilia vico disiĝis. Parto el ili paŝis antaŭen kaj gapis teren, kelkaj turnis sin kaj ekvenis en lian direkton. La agadon de la fusilportantoj observis kvar aŭ kvin senarmilaj homoj. Ankaŭ ili kolektiĝis ĉirkaŭ io, kion Elias ne vidis, sed jam konjektis. La subite estiĝinta antaŭsento estis tiom terura, ke la menso malobeis ĝin akcepti.

Elias ekkuris.

De la unua viro, kun kiu li renkontiĝis, li demandis:

"Kion vi... faris?"

La demandito ne respondis eĉ vorteton, pli bone ordigis sian fusilon per rimeno al la ŝultro kaj preterpasis lin, gapante antaŭ siajn piedojn.

Elias ankoraŭ pli rapidigis siajn paŝojn.

Ŝovinte sin inter la starantojn kaj teren gapantojn li ŝtoniĝis.

Antaŭ li kuŝis kadavroj de mortpafitaj homoj. Kvin aŭ ses, eble ankaŭ pli multaj. Ili kuŝis tiel, kiel ili estis falintaj, kiu konvulsie kurbiĝinta, kiu falinta sur aliajn. Li aŭdis mortstertoron, vidis manon, kies fingroj ankoraŭ moviĝis. Sango vaporis ankoraŭ.

Elias sentis sin subite murdisto.

Li aŭdis, kiel iu diris:

"Jen, vidu, Koljat el Kassi ankoraŭ moviĝas, regalu lin ankoraŭ foje."

Fusilriglilo klakis.

Ies piedoj en pezaj krurbotoj el jufto paŝis inter la kadavroj, fusiltubo proksimiĝis al la kapo, en kies okuloj ankoraŭ tremetis vivo. Aŭdiĝis krako, el la kapo restis nur sanga bulo.

"Tiel, nun ĉio estas en ordo."

Tio estis la voĉo de la komunumestro.

Elias flankenpuŝis la homojn kaj staris nun antaŭ la komunumestro. Li ekkaptis la lastan je la brustparto de la jako, levis la maljunulon preskaŭ en aeron kaj diris raŭke:

"Kial vi tion faris?"

La buŝo de la komunumestro movis sin, sed voĉo ne aŭdiĝis.

Elias forpuŝis lin kaj per grandaj paŝoj ekiris tra la paŝtejo.

Lin postkuris konstablo Aorand:

"La popolo decidis..."

Elias ne lasis lin fini:

"Vi kaj la komunumestro kaj Oidekopp decidis!"

Elias rigardis al Aorand kun tia mieno, ke tiu ne trovis plu vortojn.

Li donis sian fusilon al la konstablo, retroiris kvar-kvin paŝojn kaj diris:

"Mortigu ankaŭ min!"

Aorand gapis lin konsternite.

"Pafu!"

La voĉo de Elias, lia tuta konduto embarasis la konstablon.

Tiamaniere ili staris sufiĉe longan tempon en kelkpaŝa distanco unu de la alia.

"Vi ne kuraĝas," ekkriis Elias en malespero kaj per unu salto estis denove ĉe Aorand. "Donu la pafilon, mi mem faros al mi finon,"

Li kroĉiĝis al la armilo, sed Aorand tenis ĝin per sia tuta forto. Kelkaj viroj kuris por helpi, fortiris Elias de la konstablo kaj ne liberigis lin.

Veninte al Aorand komumimestro Harjas diris duonvoĉe:

"Oni vere povus lin... regali per plumbo."

La konstablo bruske flankenpuŝis la anhelantan maljunulon.

Elias ŝajnis trankviliĝi, kaj oni liberigis lin. Li kvazaŭ interkonsiliĝis kun si kaj fine ekpaŝis al la arbaro. Oni ne malhelpis lin. Li ne aŭdis, kiel la konstablo diris: "Tiu viro valoras oron. Li trankviliĝos kaj estos denove kun ni. Alian elekton li ne havas." Kaj se li eĉ estus aŭdinta, tiuj vortoj estus nek retenintaj nek stimulintaj lin. Li estis tiom skuita, ke li mem ne komprenis, kion li faras.

Li vagis en la arbaro ĝis mallumiĝo. La tutan tempon li vidis antaŭ siaj okuloj la stertorantajn figurojn de la murditoj, la grandajn ĉasistajn krurbotojn, kiuj faris por si vojon inter la kadavroj, la finaĵon de la pafiltubo, kiu proksimiĝis al la larĝe malfermitaj okuloj, kaj la sangan bulon, restintan de la kapo.

En liaj oreloj sonis la suka baritono de Oidekopp:

"Teni nin kune – tio estas en la nuna momento la plej granda ordono al la estona popolo. La tempo postulas de ni, de ĉiu estono, ke ni enterigu kaj principan kaj personan antagonismon kaj penu realigi la rajton resti liberaj interne, resti memstara popolo, konservi nian ekzistadon.

Tia estas la nacia testamento de Konstantin Pats[29] kaj Jaan Tonisson[30]. Kaj se ni povus la invadantan germanan armeon eluzi en la plenumado de tiu testamento, estas necese senhezite tion fari."

Li aŭdis samtempe la paroladon kaj la salvojn de fusiloj. Li vidis samtempe Oidekopp kaj la kadavrojn de la murditoj.

Tiuj horoj estis por Elias la plej malfacilaj en lia vivo.

Dum la mallumiĝo li iris al sia fratino.

Longan tempon li rigardis la fratinon kaj poste diris:

"Ni estas murdistoj."

En la okuloj de la fratino aperis larmoj.

"Vi ne estas murdisto," diris la fratino rapide. "Mi scias, kio okazis sur la paŝtejo malantaŭ la komunuma domo. Ĉiuj parolas, ke vi pravas, ke ne estus necese tiamaniere mortigi. Sed tio nun pasis kaj..."

Elias interrompis la fratinon:

"Donu al mi pecon da pano, mi devas ekiri."

La fratino portis al li rapide panon, ŝinkon kaj buteron. Elias enpakis kelkajn pantranĉaĵojn kaj ŝinkpecojn en paperon kaj ŝovis en la poŝon.

"Adiaŭ."

La fratino ĉirkaŭprenis lin:

"Mi ne plu vidos vin."

Elias delikate liberigis sin el inter la brakoj de la fratino. Tenante ŝiajn manojn, li diris mallaŭte:

"Ne permesu vin piedpremi. Vi sukcesos ankaŭ sola eduki vian infanon."

La fratino akompanis lin ĝis la korta pordego. Ŝia vizaĝo estis malseka pro larmoj.

Kiam Elias rerigardis de la arbarrando, la fratino ankoraŭ staris ĉe la korta pordego.

4

En la vespero de la sekvanta tago Elias atingis Parnu. Li estis irinta piede la tutan vojon. Plejparte laŭ la granda ŝoseo, atentante nenion kaj neniun. Forlasante la fratinon li eĉ mem verdire ne sciis, kien iri. Komence li paŝadis sencele dekon da kilometroj aŭ eĉ pli. Lin pelis ia interna sento, li kvazaŭ fuĝis de la aliaj homoj kaj ankaŭ de si mem.

Rapidante sensence kaj sencele antaŭen, li sentis, ke li trafis en pli seneliran staton ol antaŭ unu monato en Tallinn. Tiam mordis lin duboj kaj konjektoj, sed li esperis ankoraŭ je io. En pli optimismaj minutoj li sugestis al si, ke ĉio klariĝos kaj li povos trankvile reiri al Tallinn. Tio estis kompreneble naiva espero, sed tamen io. Tiom deprimita kiel nun li eĉ ne unu tagon sentis sin dum la tempo, kiam li kaŝis sin.

Kelkajn horojn pli poste, kiam li kapablis jam pli trankvile pensi, li penis konvinki sin, ke okazis neniu katastrofo. El la vidpunkto de lia persona sekureco kaj bonfarto la situacio devus de nun fariĝi eĉ pli bona.

Probable la germanoj konkeros Tallinn post unu semajno.

Ĝis tio estas simple necese ie atendi la evoluon de la eventoj. Plu li ne rajtas ligi sin kun fremdaj homoj. Nuntempe, kaj precipe en tiu ĉi momento, estas necese vivi sola kiel lupo, kun okuloj kaj oreloj fermitaj por ĉio, kio restas ekster la rondo de la persona vivo.

Kiel ajn li penis trankviligi sin, en la fundo de lia animo brulis la kompreno, ke li trompas sin. Same kiel ĝis nun li sentis sin partopreninto en la murdo, okazinta sur la paŝtejo. Kvankam li mem homojn ne mortpafis, li tamen ne havas rajton lavi siajn manojn. Ĉiuj, kiuj tenis pafilon en la mano, portas respondecon pri la masakro. Ankaŭ li.

Li turnis siajn pensojn en diversajn direktojn, sed sukcesis veni al neniu certa vidpunkto. Iam li estis fiera pri sia kritika spirito kaj sobra analizkapablo, sed nun la cerbo ne obeis lin. De post la foriro el Tallinn li ne estis plu mastro de siaj pensoj kaj sentoj.

Jam plurajn fojojn dum la lasta tagnokto li denove kaptis sin ĉe la penso, ke li ne estus devinta fuĝi el Tallinn. Eble li tamen estus sukcesinta pruvi, ke li estas kulpa en nenio. Intertempe li ne plu dubis, ke tio, ke li venis en kamparon, estis la sola vera paŝo. Li ekkredis la vortojn de Oidekopp, ke la decido pri lia ekzilo estas nur plia pruvo pri la aziecaj planoj de komunismo disĵeti kaj ekstermi la estonan popolon, nerompeblan en sia strebado al sendependeco kaj kun ĝia rase individualisma mentaleco. Nun li vidis la agadon de Oidekopp en tute nova lumo. Al komunurnestro Harjas kaj konstablo Aorand li jam pli frue rilatis kun kelka antaŭjuĝo, sed Oidekopp estis laŭ lia opinio homo, kiu vere volas defendi la interesojn de la nacio. Nun li ne kredis ankaŭ je tiu homo.

Nun li kredis jam je nenio. Al li ŝajnis, ke pravis nur Ulo. "La ĉiama malfeliĉo de nia popolo – neniam oni sukcesas kolekti ĉiujn sub unu ĉapelo." Efektive, ĉu tio ne estas malesperiga: en Vali falis jam deko aŭ pli da homoj, sed neniu el ili estas viktimo de la milito en la rekta senco de tiu vorto. Ili ne mortis sur la fronto, sed en sia korto, en sia vilaĝo, pere de najbaro aŭ de samspeca estono, veninta de iom pli fore.

De tempo al tempo li demandis sin, kiel Irja rilatus al li nun? Se ŝi scius ĉion pri li. Ĉion. Verŝajne ŝi ekmalŝatus lin. Ju pli da tagoj pasas, des pli malproksimen li puŝas de si Irja, la homon, sen kiu lia vivo perdas ĉian sencon.

Ĉu ŝi vivas kiel antaŭe en Tallinn aŭ ŝi veturis en Ruslandon? El rakontoj de la bofrato kaj Oidekopp li eksciis, ke la soveta aktivularo evakuiĝas orienten. Irja ja ne apartenis al homoj, kiujn oni nomas aktivuloj, sed ŝi ja senkaŝe aprobis la sovetan reĝimon. Pro tio li timis, ke li ne trovos Irja plu en Tallinn.

Kia estas entute nun la situacio en Tallinn? Onidire la gvidantoj de la ruĝuloj estas en paniko. Tiel asertis Oidekopp. Elias ne plu prenis la vortojn de Oidekopp por pura oro, sed ĉi-okaze la kapitano povis pravi. Certe la koiministoj kaj iliaj samideanoj estas nun ekscititaj. Supozeble ankaŭ multaj aliaj, precipe laboristoj, legas la militajn informojn kun konfuzo kaj subpremita timo. Kompreneble, en Tallinn ne mankas ankaŭ tiuj, kiuj atendas la germanojn. Doktoro Hormand verŝajne ĝojas nun. Sed Irja, male, certe estas nervoza kaj malfeliĉa.

Kvankam li penis sugesti al si, ke Irja veturos nenien, li ne estis tute certa pri tio. Sed eĉ se Irja restos en Tallinn, tio ne signifas, ke ĉio fariĝos kiel antaŭe. Irja povos konsideri lin malamiko, povos lin malami kaj malŝati. Ĉu li kapablos denove akiri ŝian fidon? Ĉu ne estus pli prudente tute ne ixiri al Tallinn? Ĉar se Irja ne plu komprenas lin, se Irja efektive ekmalŝatis kaj ekmalamis lin, estus pli bone, ke ili neniam plu renkontiĝu.

Ne, ne, ne! Li devas vidi Irja, okazu kio ajn! Malgraŭ ĉio, ne atentante tion, kion Irja opinias pri li.

"Kion vi konfesus al ŝi?" li mokis sin sarkasme. "Tion, ke vi ne nur ligis vin kun ŝiaj malamikoj, sed ankaŭ dormis kun la unua hazarda virino."

Al li kaŭzis grandan, netolereblan turmenton la ĉiam plifortiĝanta konvinko, ke li mem estas kulpa pri multo. Ĝis la lastaj horoj li pravigis sin, nun li plu ne kapablis tion fari. "Kion mi diros al Irja, se ŝi demandos, kie mi estis kaj kion mi faris? Kaŝis min de la kaptantoj en arbaro de Parnumaa. Sed mi ja ne nur kaŝis min. Mi agis kune kun Oidekopp kaj la aliaj. Mi partoprenis mortpafadon de homoj. Ne, mi mem mortigis eĉ ne unu viron aŭ virinon, sed mi kunhelpis al la mortigantoj. Mi ne rajtas silenti pri tio antaŭ Irja. Mi ne kapablus mensogi. Kaj se mi diros al ŝi la veron, tiam rompiĝos eĉ la lasta spliteto de nia amo, kiu eble ankoraŭ konserviĝis en ŝia koro. Viron, kiu pro cirkonstancoj estis devigata kaŝi sin de persekutantoj, Irja povos finfine eble kompreni, sed banditon, kiu kun pafilo en la mano embuskis homojn, neniam."

Antaŭ la mateno Elias ŝovis sin en fojnostakon kaj penis iom dormi. Denove lia dormo restis duone maldormo, la animon premanta kaoso de sonĝoj kaj viziaj fantazibildoj.

Je la sesa li denove leviĝis, purigis sian veston de fojneroj, razis sin per akvo, prenita el rivereto ĉe rando de arbetaro, kaj ekiris al Parnu. De si mem neniu povas forkuri, eĉ ne tiam, kiam li eterne vagas en veprejoj.

Du fojojn oni haltigis lin survoje. La unuan fojon interesiĝis pri lia persono civile vestitaj viroj kun fusiloj, kiuj havis blankan rubandon ĉirkaŭ la maniko. Ui demandis, kiu li estas, esploris lian pasporton kaj tion, de kie li venas kaj kien intencas iri. Elias parolis la veron. Li diris, ke li estas inĝeniero, kaŝis sin ĉe parencoj en la komunumo Vali kaj iras nun al Parnu. Komence ili rigardis lin malamike, nur tiam, kiam li diris la nomojn de Oidekopp kaj Harjas, ili ekkredis lin.

Malaltkreska kaj magra vireto, kiu estis lia ĉefa demandanto, klarigis nun, ke parto de la rabistoj de la Parnua eksterma bataliono diskuris antaŭhieraŭ en arbaron. La germanoj tratranĉis al la eksterma bataliono, aganta ĉe Haademeeste, la vojon de retiriĝo al Parnu. Komence la ekstermbatalionanoj furioze rezistis, neniu kapitulacis, sed kontraŭ la germana armeo ne estas ja eble ion fari. Parto de la ruĝuloj remis per boatoj al la maro kaj penis saviĝi laŭ la akvovojo, la alia parto disiris en arbaron. Kelkaj ŝteliradas ankoraŭ nun en marĉoj. Deko da fuĝintoj estas kaptita kaj ankaŭ lin oni opiniis komunista ekstermisto.

La alian fojon kontrolis lin preskaŭ ĉe la urba limo germana militista patrolo. Dank' al lia bona germana lingvo oni ne longe ekzamenis lin.

Laŭ la unua impreso ŝajnis al li, ke en Parnu nenio ŝanĝiĝis. Eble nur tio, ke sur multaj domoj pendis blua-nigra-blankaj flagoj. Sur la stratoj estis iom malpli da homoj aŭ eble tio nur ŝajnis al li. Germanajn soldatojn li vidis malofte. Li renkontis ankaŭ civile vestitajn pafilportantojn, kiuj havis blankan aŭ blua-nigra-blankan rubandojn ĉirkaŭ la brako. La kelkdek-kilometra marŝado estis laciginta lin, li reagis inerte al ĉio. Kaj al la flagoj, germanaj soldatoj kaj ankaŭ la estonaj armilportantoj. Li diris al si, ke ĉio ĉi ne koncernas lin, sed tamen restis dorno en la animo.

Li havis multe da klopodoj por havigi al si noktejon. La plej grandaj hoteloj ne laboris aŭ estis okupitaj por germanaj militistoj. En kelkaj lokoj oni traktis lin kun nekaŝita malfido. Li trovis ĉambron en domo proksime al la marbordo, kien direktis lin la pordisto de unu hotelo, kiu verŝajne konis la posedanton de la malgranda pensiono. Ke temis pri iama pensiono, tion atestis la divido de la ĉambroj kaj la instalaĵo. Momente tie aliaj pensionanoj ne troviĝis. Tra la kapo fluginta penso pri aliaj gastoj devigis eĉ lin mem rideti. Nun, kiam la fronto moviĝas tra Estonio, neniu havas ja paciencon ludi somerumanton ĉe marbordo.

"Manĝi vi tamen devos aliloke, sinjoro inĝeniero," klarigis la mastrino, diketa virino kun afablaj okuloj kaj grizaj haroj. "Se vi estus someruminta ĉe ni en la pasinta sezono, vi havus neniun zorgon. Ni estus liverintaj al vi tagmanĝojn, maten- kaj vesper-manĝojn, ĉion. Nun la vendejoj estas malplenaj, eĉ panon oni ne alportis hodiaŭ al la butikoj. Vi devas pardoni al ni, sinjoro inĝeniero, sed la situacio estas jam tia."

Kvankam li sentis malsaton, li decidis ne eliri, Unue, li estis tre laca, la longa vojirado forte sentigis sin. Due, en la urbo verŝajne estas enkondukita nokta elirmalpermeso kaj li ne havis emon ankoraŭ foje renkontiĝi kun patroloj.

5

Matene Elias vekiĝis ne plene ripozinte. Kvankam li estis esperinta, ke almenaŭ en tiu ĉi nokto li ripozos bone, tamen la refreŝiga dormo ne venis. Li ja dormis iom pli profunde ol ordinare, sed tamen vekiĝis kvar aŭ kvin fojojn kaj ne liberiĝis de inkubaj sonĝoj.

La mastrino tamen proponis al li kafon.

Li trinkis du tasojn da kafo, manĝis kelkajn tre maldikajn tranĉaĵojn de blanka pano kaj aŭskultis la rakontadon de la mastrino.

"Iu estona oficiro parolis al sinjorino Kriistal, ke la germanoj okupis jam Marjamaa kaj senhalte proksimiĝas al Tallinn. Sinjorino Kriistal estas la edzino de la bakisto de nia strato. Ŝi rakontis ankaŭ tion, ke ŝia edzo denove komencas baki bulkojn kaj kukojn. Antaŭe ili havis tre bongustajn vienajn bulkojn kaj aleksandrajn kukojn. Ni ĉiam aĉetis de ili kaj ĉiuj niaj somerumantoj laŭdis. Mi nur ne komprenas, de kie ili prenas la farunon. Kion vi opinias, ĉu la germana armeo vendas farunon al civilaj personoj? Dum la antaŭa milito geedzoj Kriistal ekprosperis ĝuste spekulante per armea provianto.

Ke la milito rapide ruliĝu tra nia lando! Ĉiuj timis, ke en Parnu okazos grandaj bataloj, sed ne okazis. Unu horon oni pafadis en Raekula, iom ankaŭ ĉe la rivero, kaj tio estis ĉio. La forto de la rusoj jam finiĝas, se ili tiom grandan urbon kiel Parnu tiel facile fordonas. Por ni estis kompreneble pli bone, la urbo suferis pli malmulte.

Onidire la domo de la Defenda Ligo svarmas kvazaŭ formikejo. Ankaŭ la edzo de sinjorino Kriistal iris tien. Mia edzo tenas sin flanke de politiko. Nun estas kaosa tempo, pli bone estas atendi, kio fine venos. Kun Kriistal estas alia afero, ŝia edzo iradas pro faruno. Ni ne havas bakejon, ni ne bezonas senpripense kuri en la urbocentron."

La mastrino parolis preskaŭ senhalte. Elias ne interrompis ŝin.

"Neniu scias, kiu mono restos. Ĉu rubloj, markoj aŭ revenos cendoj kaj kronoj. Mia edzo opinias, ke la antaŭa mono denove ne ekvalidos. Al la germanaj markoj la homoj ne havas bonan fidon. Rubloj verŝajne ne tre baldaŭ nuliĝos.

Onidire hodiaŭ nokte oni denove mortpafis homojn. Sinjorino Kriistal scias bone tiujn aferojn. Ĉi tie la pafado ne estis aŭdebla, evidente oni faris tion pli fore. En la pasinta nokto oni ekzekutis adeptojn de la ruĝuloj sur la sablodunoj malantaŭ Raekiila. Nun oni mortigas tiom multe, ke teruro kaptas la koron.

Sinjorino Kriistal demandis de mi, kion vi, sinjoro inĝeniero, faros en Parnu? Ĉu vi restos ĉi tie aŭ nur travojaĝas?

Se kun vi ĉio ne estas en ordo, ne restu en Parnu. La homoj estas nuntempe tute frenezaj."

Elias sentis ekvibron de simpatio al la parolema mastrino. Li komprenis, ke ŝia tuta ĝisnuna babilado estis nur antaŭpreparo por la averto.

"Mi dankas vin," li diris pli varme ol oni ordinare diras tiujn vortojn. "Mi havas nenion sur la konscienco, por ke mi timu la germanojn."

"Ne nur la germanojn. Tute subite aperis multaj niaj propraj pafilportantoj. Ĝuste ili serĉas komunistojn."

"Mi ne estas komunisto."

"Nun neniu konfesas plu, ke li estas bolŝeviko."

"Pro mi estu vere senzorga."

"Tion mi asertis ankaŭ al sinjorino Kriistal... Vespere vi povos ricevi teon, koncerne tagmanĝon restos tiel, kiel ni interkonsentis."

"Mi kore dankas vin, sinjorino..."

"Feldman. Mia nomo estas Feidman."

"Ankoraŭfoje multan dankon, sinjorino Feldman. Diru al sinjorino Kriistal, se ŝi ankoraŭ interesiĝos pri mi, ke je la unua ebleco mi veturos al Tallinn. Sed ĝis tio mi loĝos ĉi tie."

La konduto de la mastrino montris, ke ŝi havas ankoraŭ ion. sur la koro.

"Vi dormas tre maltrankvile, sinjoro inĝeniero. Vi ĝemis en dorrno. Nuntempe neniu el ni povas senzorge ripozi."

Pro la konduto de la mastrino Elias havis fine tamen la impreson, ke oni ne prenas lin por tiu, kiel kiu li sin prezentis. Sed apenaŭ li sukcesos per vortoj forigi la estiĝintajn suspektojn. Eĉ tio estas bona, se oni ne tuj forpelos lin.

Li petis de la mastrino gladilon kaj gladis sian pantalonon.. Ankaŭ la refaldaĵojn kaj manikojn de la jako li glatigis tiom bone, kiom li kapablis. Nur tiam, kiam li estis sin zorge ordiginta, li foriris el la domo.

Parnu ne estis por li fremda urbo. Jam antaŭe li estis ĉi tie kaj pro oficaj aferoj kaj dum feriaj tagoj. Sed tiel sencele kiel nun li ankoraŭ neniam vagis sur la stratoj de tiu urbo.

Komence li intencis turni sin al iu centra oficejo de la urbo, por sciigi, kiu li estas, kaj serĉi iun laboron. Sen laboro kaj enspezoj al li ne estas eble longe atendi la evoluon de la militaj eventoj. La rubloj, kunprenitaj el Tallinn, komencis finiĝi, krom tio oni povos deklari la sovetan monon nevaiida. Li estis en la urbodomo, sed neniu urba administracio ankoraŭ funkciis. Iu sinjoro kun fermita kaj malhumila mieno, kiun li tie renkontis, rekomendis al li iri en la domon de la Defenda Ligo, kie troviĝas la stabo de la Sindefendo, kiu plenumas nun ankaŭ civilajn funkciojn. Li eĉ iris tien, sed ne supreniris la ŝtuparon. Li rigardis la altajn arkformajn fenestrojn de la granda duetaĝa domo, la. samforman pordon, tra kiu en- kaj eliradis kaj armitaj kaj ankaŭ nearmitaj viroj, kaj paŝis pluen. Io malplaĉis al li.

Jes, ju pli proksimen li venis al la domo de la Defenda Ligo, des pli akre rememoriĝis al li tio, kio okazis en Vali, kaj en li vekiĝis antipatio kontraŭ institucio, kie li certe renkontos personojn, kiuj ne diferencas de Oidekopp, Aorand aŭ Harjas. Eble ili estas nur pli rafinitaj ol Harjas, pli kleraj ol Aorand kaj pli bone kaŝas siajn faktajn aspirojn ol Oidekopp. Kun tiaj homoj li ne volis plu ligi sin. Jen kial li preterpasis la domkoloson.

Sur anoncfosto estis gluita alvoko de la loka komandanto, en kiu la loĝantaro estis atentigata pri tio, ke ĉiuspeca helpo kaj subteno al ruĝarrneanoj kaj komunistoj estos laŭ militleĝo punata plej severe. Li tralegis ankaŭ alian alvokon, ĉi-foje tiun de la komandanto de la germana armeo. En la proklamacio de la germana armeo oni sciigis, ke la germana popolo havas nenion kontraŭ la estona popolo, ke la germana popolo sendas sian armeon al la estona popolo por liberigi la estonojn el sub la soveta reĝimo. Al la estonaj terkulturistoj oni sciigis, ke ili ree fariĝos mastroj de siaj antaŭaj tero kaj havaĵo, kaj al la estonaj intelektuloj kaj metiistoj oni asertis, ke ili restos plenaj posedantoj de sia hejmlando. Plue estis skribite, ke la okcidenta kulturo revenos al la estona popolo. La afiŝo finiĝis per solena certigo pri reciproka kompreno de la germana kaj estona popoloj.

La tralegitaj alvokoj ŝajnis al li kontraŭdiraj. Li rigardis la blua-nigra-blankajn flagojn, fiirtantajn sur multaj domoj, kaj pensis, ke ankaŭ Harjas pendigis sur la flagstango de la komunuma plenumkomitato trikoloran flagon. Se li ne estus aŭdinta la salvojn sur la paŝtejo de Vali kaj ne vidinta la kadavrojn, li estus rigardinta la flagojn per aliaj okuloj, nun ili kaŭzis al li nenian pliboniĝon de la humoro.

Subite memoriĝis al li, ke ĉe unu ĉi-tiea konstruado devus labori kiel inĝeniero lia universitata kunstudinto, kaj li ekserĉis lin. La konstruadlokon li trovis, sed oni ne laboris tie. Inter la trabaro iradis kelkaj laboristoj, sed ili sciis nenion pri inĝeniero Haljand. Ili diris nur, ke la laboro ĉesis en la komenco de la milito, ĉiuj estis sendataj al la fortikigaj laboroj, kaj kio okazos poste, pri tio oni parolas tre diverse. Fruprintempe inĝeniero Haljand gvidis la ĉi-tieajn laborojn, sed poste li estis translokigita al iu alia laboro. Se la adres-oficejo ne estus fermita, Elias serĉus sian studkamaradon en lia hejmo.

Li trafis ankaŭ sur la marbordon. Li surpriziĝis, kiam li vidis sur la plaĝo sunbruniĝantajn kaj sin banantajn homojn. Ili ne estis multaj, la strando ne svarmis kiel formikejo, kiel li memoris tion el pli fruaj tempoj, sed eĉ la kelkdeko da somerumantoj mirigis lin. Kiuj estas tiuj senzorgaj homoj? Aŭ politikaj ŝanĝoj simple preterpasas multajn? Elias enviis la virojn kaj virinojn, kiuj kuŝis en la suno aŭ ludis pilkon gaje ridante kaj petolante, kvazaŭ nenio estus okazinta. Al li ŝajnis, ke nur tiuj homoj, kiuj kapablas izoli sin de tio, kion oni nomas socia vivo, kiuj ligas sin kun neniu politika forto, povas en la nuna tempo vivi tiel, kiel devus vivi ĉiuj homoj. Individuo kaj socio fariĝis malamikoj rilate unu la alian, same kiel regas nesuperebla antagonismo inter popolo kaj unuopa membro de la sama popolo. Tiuj periodoj, kiam oni plej laŭte parolas pri popolo kaj socio, estas por la homoj la plej malfacilaj.

Vespere Elias, tedita de la vagado sur la stratoj, reiris en sian provizoran loĝejon. Matene li estis sufiĉe esperplene elirinta, nun lia humoro estis tuta griza. Li konsolis sin per tio, ke la institucioj kaj entreprenoj de la urbo ankoraŭ ne komencis sian agadon kaj li simple devas pacience atendi.

Kvankam li komprenis, ke lia persona stato dependas grandparte de la rapideco de la ofensivo de la germana armeo, tamen li ne ĝojis pri la marŝado de la soidatoj en grizverdaj uniformoj sur la stratoj de Parnu. Male, tio ĝenis lin. Li observis la fremdajn militistpjn suspekteme, eĉ malamike. Antaŭ la komenco de la milito li diris al Oidekopp, ke se lia malliberigo evitigus militon, li tuj irus al Tallinn kaj lasus sendi sin en Siberion. Nun, kiam bataloj ruliĝis tra Estonio, li sentis sin keikfoje kiel parazito, kiu je la konto de miloj da suferantoj esperas regajni sian personan bonstaton. Hodiaŭ tiu sento ankoraŭ pli fortiĝis en li. Lia. abomeno kontraŭ si pligrandiĝis.

La unuan fojon aperis en li sento de abomeno kontraŭ si post tio, kiam li fuĝante el Tallinn en la stacio Saku eniris en stretŝpuran trajnon. Jes, tiufoje lia timo estis tiom granda, ke li ne kuraĝis aĉeti bileton en Tallinn. Li timis, ke en la stacioj oni observas la pasaĝerojn kaj oni povas malliberigi lin. Li veturis per taksio al Saku kaj nur tie li kuraĝis iri en la vagonaron. Jen tiam vekiĝis en li abomeno kontraŭ si mem pro tio, ke li montriĝis tiom malkuraĝa.

Post tio li multfoje riproĉis sin. De tempo al tempo la impeto de sinakuzoj elvokis fortegan deprimatakon, kiu malesperigis lin. Sed fine li tamen trovis pravigon al sia konduto. Eĉ al tio, ke li akceptis de la bofrato la pafilon. Nun li ne plu kapablus fari tion.

6

En la sekvanta nokto Eiias vekiĝis pro laŭtaj voĉoj. Post plurhora sendorma turniĝado en la lito li apenaŭ estis endormiĝinta.

Komence li ne komprenis, kio okazas en la koridoro. Nur tiam, kiam ies pezaj fingroostoj frapis al lia pordo, traflugis lian kapon, ke eble oni venis aresti lin. Pro kio li pensis ĝuste tiel, tion li mem ne estus povinta klarigi, sed tiel tio estis. t Li absolute ne sentis timon, male, la incidento preskaŭ amuzis lin. Li surtiris la pantalonon kaj malfermis la pordon. La pordo ne estis ŝlosita kaj la frapantoj estus povintaj senpere eniri. Ial ili ne provis tion fari. Li ridetis por si mem – la neinvititaj gastoj estas pli ekscititaj ol li. En la oblonga koridorforma antaŭĉambro staris kvar fremdaj viroj, du el ili tenis la fusilojn pafpretaj. Nun ĉiuj venis brue en lian ĉambron.

"Via nomo?"

Tiel demandis lin tre dikventra viro, kies vizaĝhaŭto estis eksterordinare blanka, preskaŭ kiel lakto.

"Pri kio temas?" Elias restis ankoraŭ trankvila. "Kiuj vi estas kaj kun kia rajto vi rompas la noktan trankvilon?"

La memcerteco de Elias kolerigis tiun, kiu tenis la fusilon pafpreta. Tiu estis pro sunbruliĝado malhelbruna fortŝultra viro, havanta mallongan ledan jakon, kian kutime portas ŝoforoj aŭ buĉistoj, kaj krurbotojn.

"Silentu!" kriaĉis la ledjakulo bruske. "Respondu, se vi ne volas, ke ni tuj ĉi tie faru finon al vi?"

La viro kun la blanka vizaĝhaŭto diris al la ledjakulo:

"Insulti ne estas necese." Post tio li turnis sin al Elias kaj demandis denove:

"Via nomo, loĝloko kaj profesio?"

Elias koleriĝis:

"Mi postulas klarigon!"

Nun ekparolis samtempe kelkaj enpenetrintoj:

"Ni postuias klarigon de vi."

"Respondu, kiam oni vin demandas."

"Diable fieraĉa ankoraŭ!"

"Ne valoras longe ludaĉi. Surmetu la jakon kaj venu kun ni."

Elias ne movis sin. Li penis resti trankvila. Li pensis, ke tiuj viroj estas pretaj por ĉio. Krome traflugis lian kapon la demando, kiu el ili estas la bakisto? Sinjoro Kriistal, kiu jam de la komenco sentis specialan intereson pri li. Aŭ eble la bakisto tute ne estas inter ili ?

"Sinjoro Kriistal, la nomo de mia somerumanto estas Elias. Li estas inĝeniero, kiu atendas eblecon reiri al Tallinn," aŭdiĝis malantaŭ la viroj malfeliĉa voĉo de la mastrino. "Mi ja diris al vi. Sinjoro Elias estas honesta, fidinda homo."

"Vi, sinjorino Feldman, ne malhelpu nin," diris la dika sinjoro kun la kalkblanka vizaĝo. "Trankvile!" li admonis siajn kunulojn kaj post tio postulis de Elias:

"Bonvolu montri al ni vian legitimilon."

Elias pripensis, kiel agi. Ĉu submetiĝi al perforto aŭ protesti? Fine li prenis el la interna poŝo de la jako, pendanta sur dorsapogilo de seĝo, la pasporton kaj etendis ĝin al la demandinto. Supozeble tiu estis sinjoro bakisto Kriistal. Kompreneble, la mastrino ja tiel alparolis lin.

Ĉiuj kvar kliniĝis super la pasporto. Elias observis ilin kurt kreskanta ekscito.

"Elias, Endel, filo de Juri," legis Kriistal laŭte.

La ledjakulo konsilis:

"Ni rigardu, kie li estas registrita."

lom da tempo regis silento.

"Aha, en Tallinn. La afero estas tute klara."

Ree ĉiuj turniĝis al Elias.

"Vi estas arestita," deklaris la bakisto triumfe.

"Vi ne havas leĝan rajton aresti min," ekflamis Elias.

"Jen nia leĝo!"

La ledjakulo skuis sian grandan pugnon antaŭ la nazo de Elias.

Kriistal trankviligis lin kaj diris al Elias:

"Konforme al la germana milita leĝo kaj decido de la estona Sindefendo ĉiuj batalantoj de la komunistoj kaj ekstermaj batalionoj devas esti esplorataj. Vestu vin, vi venos kun ni."

Elias ekscitiĝis ankoraŭ pli.

"Mi ne estas komunisto nek batalanto de eksterma bataliono. Mi..."

"Silentu!" kriaĉis la ledjakulo.

"Eĉ ne provu malkonfesi kaj artifiki," avertis la bakisto. "Vi estas unu el la komunistoj, kiuj estis senditaj el Tallinn al Parnu. Ne prokrastu plu. Vestu vin rapide."

Elias ekridis.

"Bone, mi estas devigita submetiĝi al perforto. Sed notu al vi, ke mi akuzos vin pri arbitra ago."

Nun la ledjakulo plenvoĉe ekrikanis.

Plej volonte Elias estus batinta lin per pugno en la vizaĝon. sed li sukcesis regi sin. Krome li komprenis, ke en la nuna situacio li ne kapablus refuti la absurdajn suspektojn. Apenaŭ ankaŭ tio helpus nun, se li parolus pri siaj agoj en Vali. Neniu el la kvaro kredus lin. Li estas en iliaj okuloj bolŝeviko, kaj tio decidas ĉion. Supozeble malantaŭ la tuta arestfarso staras sinjoro Kriistal, kiu jam anticipe opinias lin suspektinda persono. Matene la afero certe klariĝos. Se necese, ili kontrolu en Vali, kiu li estas kaj kion li tie faris.

Li vestis sin. Preterirante la mastrinon li riverencis kaj petis ne fordoni la ĉambron, ĉar li baldaŭ revenos.

Je tio la ledjakulo ree ekrikanis. Lia kruda rido sufokis la vortojn de sinjorino Feldman. Elias ne aŭdis, kion la mastrino diris al li.

Oni kondukis lin en la urban arestejon. Tiu domo almenaŭ ŝajnis al li arestejo aŭ loka malliberejo. Tion li supozis laŭ la kraditaj fenestroj kaj ferumitaj pordoj.

La ejo, kien oni duone puŝis lin, ne estis granda. Eble dudek aŭ dudek kvin kvadratajn metrojn, ne pli. Sed homoj estis ĉi tie multaj. Plejparto kuŝis, dense premite unu apud la alia sur la nuda cementplanko, kelkaj kaŭris ĉe la muro. Elias apenaŭ trovis por si lokon inter la aliaj.

Antaŭ sunleviĝo oni laŭnome elvokis duonon de la malliberigitoj kaj kondukis ien. El interparolado de la restintoj Elias komprenis, ke al mortpafado. Li avide rigardis ĉirkaŭ si, ĉu iu ne asertas ion alian, sed tio ne okazis. Ĉiuj samopiniis.

"Nia vico venos morgaŭ."

Tiuj vortoj aŭdiĝis el angulo de la ĉambro, kie la vizaĝoj de kaŭrantaj ĉe la muro homoj fandiĝis pro duonlumo kvazaŭ je unusola neklara strio. Elias ne povis inter la aliaj distingi la parolanton.

Ankaŭ al tiu, kun tre ordinara tono dirita penso neniu kontraŭparolis.

Ĝis nun ĉio ŝajnis al Elias nur idiota incidento, kiu matene klariĝos. Lin estis ekscitinta la stulta konvinko de la arestantoj, ke li estas komunisto kaj ano de eksterma bataliono, kiu ne povis fuĝi el Parnu, kaj li estis konvinkita, ke la suspektoj estas facile refuteblaj. Nun li komprenis, ke la stulta farso povos fariĝi io multe pli serioza. Plue li ne volis pensi. Lin ekkaptis deprima kaj naŭza sento, kiu plene subpremis lin. Ĉu tio estis mortotimo?

Li penis konduti same kiel la aliaj. Li aŭdis nek ĝemojn nek veadon, neniu plendis aŭ kriis, neniu blasfemis aŭ malbenis. Kiaj homoj tiuj estas, kiuj rilatas al tio, kio ilin atendas, kiel al io ĉiutaga? Ĉu tio estas apatio, submetiĝo al sia sorto aŭ, male, interna forto, braveco, eĉ heroeco?

Dum la sekvantaj horoj li aŭdis kaj lamentadon kaj ĝemadon,. kaj histerian viran ploradon kaj koleran insultadon. Altkreska, malgrasa viro batis per siaj grandaj ostecaj pugnoj al la pordo kaj postulis, ke oni konduku lin al ia superuloj, ĉar li estas pro miskompreno venigita ĉi tien. Li estas nenia ruĝulo, sed honesta patrioto, kiu volas fidele servi ankaŭ la novan reĝimon.

Post tio por Elias estis malfacile postuli, ke oni enketu lin, sed li ne povis ne fari tion. Ankaŭ li batadis la pordon per la pugnoj, ankaŭ li klarigis al la kolera gardisto, ke temas pri miskompreno kaj ke oni senprokraste konduku lin al la esploristoj aŭ superuloj, kiuj restarigos la justecon. Liaj vortoj restis same neatentitaj kiel la plendoj de la malgrasa, sinregadon perdinta viro. La gardisto nur minacis tani lin, se li ne ĉesos rompi la pordon kaj kriadi.

Kiam Elias, kies furiozo fine malfortiĝis, residiĝis ĉe la muro, oni diris al li:

"Ĉi tie juĝado ne estas konata. Kiu estas venigita ĉi tien, ties kulpo estas jam anticipe difinita."

La voĉo apartenis al la sama homo, kiu nokte asertis: "Nia. vico venos morgaŭ."

"Tio estas ja rikanado pri la plej elementaj normoj de justeco."

Antaŭ ol Elias mem tion konsciis, li estis elpuŝinta el si tiujn vortojn.

"Nun validas nur unu justeco – la murdista justeco de la. faŝistoj."

Elias silentis.

Li faris ankoraŭ plurfoje provon, forte bategis la pordon per la manoj kaj piedoj, ĝis kiam insultante alvenis la gardisto, kaj postulis unu kaj saman aferon – sian enketadon. Sed nek lin nek iun alian oni enketis.

"Mi ne scias, kiu vi estas," diris al li la sama viro, kiu nun eksidis apud li, "kaj tio eĉ ne gravas plu. Mi estas jam la duan fojon en iliaj ungoj kaj scias, ke nuntempe ili fajfas pri laŭleĝa esplorado. Miaj karaj samnacianoj, de kiuj la popolo forprenis la teron kaj domojn, havaĵon kaj fabrikojn, estas nun ebriaj de venĝemo. Ili estas pii sangavidaj ol Hitler mem."

Elias maikovris laŭ sia opinio logikan eraron en la vortoj de la parolanto kaj alkroĉiĝis al tio:

"Unu fojon oni tamen jam liberigis vin."

La viro rigardis de flanke kaj klarigis:

"Kulakoj de Vali volis mortpafi min, sed la Parnua eksterma bataliono alvenis pli frue."

Tio estis por Eiias kvazaŭ bato en la vizaĝon. Ĉio en li rigidiĝis, eĉ la penskapablo. Nur poste, kiam li iom trankviliĝis, li diris al si, ke li sidas apud homo, kiiui Oidekopp kaj Harjas enŝlosigis en la grenejo. Apenaŭ tiu viro parolus kun li tiel amike, se li scius, ke ankaŭ li, Elias, partoprenis en la prirabado de ia komunuma domo en Vali. Tiu homo havas nun rajton moke priridi lin, kraĉi en lian vizaĝon. Li, Elias, ne havas moralan kaŭzon starigi sin pli alte de tiuj, kiuj nun en Parnu ĉasas homojn, ilin kaptadas kaj mortpafas. Kaj se en ĉi tiu arestejo troviĝas eĉ unu homo, kiu meritis la plej altan punon, do tiu estas li, Endel Elias. Ĝuste li kaj neniu alia.

Plu li ne frapis al la pordo nek postulis, ke oni konduku lin al la superuloj. Li ne nervumis plu, fariĝis silentema kaj fermiĝis en si mem, kvazaŭ li konsentus pri ĉio.

7

La sekvantan tagon antaŭ la lumiĝo oni enŝovis lin kune kun deko da aliaj en fermitan kamionon kaj veturigis for el la urbo. Kien, tion Elias ne komprenis nek havis specialan intereson pri tio. Estas ja tute egale, kie tio okazos. Elias penis ne pensi pri tio, kio lin atendas, ĉar li timis, ke la nervoj ne eltenos. Subite li rimarkis, ke li estis trafinta en la kamiono apud la miliciston de Vali – li sciis nun, ke tio estas la milicisto de Vali, ĉar li mem diris tion al li –, kaj ĝojis pri tio.

Ĉe malalta pinaro la aŭtomobilo haltis kaj oni ordonis al ili eliri. "Malbonkreskaj arboj," konstatis Elias, kvazaŭ la kvalito de la arbaro havus nun iun specialan gravecon. Plue li rimarkis, ke ilin ĉirkaŭas granda grupo da civile vestitaj viroj kun pafiloj. Inter ili estis ankaŭ kelkaj en uniformoj de la malnova armeo kaj Defenda Ligo. Sed preskaŭ ĉiuj havis sur la kapo uniformajn ĉapojn, plejparte tiujn de la Defenda Ligo.

Iu insultis per laŭta raŭka voĉo, ke ili malfruis, ke mankas ĉia ordo. La voĉo ŝajnis al Elias konata. Li ne eraris – ne malproksime de ili staris konstablo Aorand kun dismetitaj piedoj. Li rapide deturnis sian vizaĝon, por ke li ne estu rekonata. Tra la kapo ja flugis la penso, ke se li donus al Aorand signon pri si, li estus savita. Sed tio restis nura penso.

Kriaĉante oni pelis ilin ien. Baldaŭ Elias trovis sin sur la rando de longa malprofunda kavo. "Gruza tero," li ree konstatis aŭtomate. En la matena krepusko klare vidiĝis sur la fundo de la fosaĵo tiel grandaj kiel pugno kaj pli grandaj ŝtonoj. La sablo estis grajneca kaj preskaŭ bruna.

"Tombo. Komuna tombo."

Ankaŭ tion li konstatis duone aŭtomate. Strange, ke tia malkovro ne elvokis en li timon. Kvazaŭ oni prepariĝus mortpafi iun alian, ne lin.

Unu el liaj kunuloj falis surventren. Aŭ li stumblis je io aŭ la nervoj ne plu eltenis. La milicisto helpis lin leviĝi.

"Aranĝu vin en unu vico," kriis al ili malgrasa viro en uni-formo de la Defenda Ligo.

"En unu linio," ripetis iu eĥe.

Kaj ili viciĝis sur la rando de la kavo.

Al Elias tio ŝajnis nekomprenebla, ke ĉiuj penis plenumi la ordonon. Ankaŭ li mem faris obeeme tion, kion oni postulis.

Nun ili estis vicigitaj sur la rando de la kavo. La viroj kun pafiloj retiriĝis de ili. Proksimume en la distanco de dek paŝoj ankaŭ ili formis rektan linion.

"Trupo, atenton!"

Elias denove rekonis la voĉon de Aorand. Ree traflugis lian kapon la.penso, ke li devus voki al la konstablo, ke li estas Elias, la batalulo, kiu estas venigita ĉi tien pro stulta miskompreno. Ankaŭ ĉi-foje li subpremis tiun penson.

Aorand estis sin iel streĉinta, klinis la kapon maiantaŭen kaj ordonis:

"Ŝargu!"

La ŝargiloj de la pafiloj klakis.

En la sama momento timo ekkaptis Elias. Li gapis per larĝe malfermitaj okuloj la virojn, kiuj ŝargis la pafilojn, kaj ekprenis je la brako de la viro staranta apud li.

"Pafpretiĝu!"

Nun Elias bavis nur unu penson – ke li eltenu kaj ne falu senforte. Plu li ne serĉis apogon de la najbaro. Liaj manoj pendis inerte ĉe la flankoj.

"Ĉesu!"

Kion tio signifas? Kial la pafiloj malleviĝis? Kio okazis?

Ilia vico ŝanceliĝis. La viroj ekpuŝiĝis, kelkaj faris necertan paŝon antaŭen. Ankaŭ Elias ŝanceliĝis iom, sed sukcesis resti sur la piedoj.

Konstablo Aorand, kiu starante iom dekstre de la pafontoj ĝis nun komandis, venis nun per grandaj paŝoj al ili. Elias rimarkis .sur si lian konsternitan rigardon.

Elias sukcesis nenion pensi, jam staris Aorand antaŭ li.

"Inĝeniero Elias?"

Elias forte kunpremis la dentojn.

"Elias, vi?"

Ankaŭ nun Elias silentis.

Konstablo Aorand atente rigardis lin dum kelka tempo, kaj demandis ankoraŭ la trian fojon, ĉu li vere estas inĝeniero Elias. La koro de Elias batis, iu kvazaŭ kunpremis lian gorĝon, la manoj tremis. Sed li ne diris eĉ unu vorton.

Aorand reiris, vokis al si du senokupe starantajn virojn kaj diris ion al ili. La viroj ekvenis al Elias.

Veninte al Elias, ili ekkaptis lin je la brako kaj eltiris el la vico de la mortpafotoj. Elias penis sin liberigi de ili, sed ilia forto superis la lian.

Ili trenis lin al la kamiono kaj ĵetis en ĝin. Duone senkonscie li falis surventre sur la plankon de la aŭtomobilo.

Li ne aŭdis, kiel brue fermiĝis la kamionpordo kaj klake falis la riglilo. Kvazaŭ de tre malproksime kaj mallaŭtigite sonis komandoj.

Subite krakis salvo.

Proksimume post duonhoro aŭ unu horo ekbruis la motoro de la aŭtomobilo. Komence la kamiono forte ŝanceliĝis, poste la veturado fariĝis pli trankvila.

Elias pensis pri nenio, sentis nenion krom sufoka malespero. La trostreĉitaj nervoj ja akceptis la eksterajn impresojn, sed en lian konscion ili kvazaŭ ne plu penetris.

Li troviĝis en iu privata loĝejo, kiu estis bone instalita, sed iel en malordo. Tra la malfermita fenestro enblovis malforta mara vento, la kurtenoj moviĝis. Ili plenbloviĝis kvazaŭ veloj kaj refalis.

Kvazaŭ en dormo memoriĝis al li, ke Aorand longe parolis kun li, sed li ne respondis eĉ unu vorton. Kion la konstablo parolis, tio estis kvazaŭ forvaporiĝinta el la kapo. Verŝajne li ion demandis, poste penis lin persvadi. Sed li sidis pasive, nenion komprenante. Fine Aorand lasis lin sola.

Sed nun li eĉ tion ne memoris, ĉu li intertempe dormis aŭ ĉiujn tiujn horojn simple kuŝaĉis en la apogseĝo. Kvankam li nenion manĝis dum du tagoj – en la arestejo oni donis al ili nur akvon –, li ne sentis malsaton. Plene mankis intereso al si kaj al la ĉirkaŭaĵo.

Li fikse gapis antaŭ sin kaj pensis inerte, ke li devus ekiri. Sed tuj li forgesis tiun intencon kaj longan tempon observis la. ŝvebadon de la kurteno.

Fine li stariĝis kaj iris en la apudan ĉambron. Ankaŭ tie troviĝis neniu. La tuta triĉambra loĝejo estis malplena, krom li absolute neniu. Kvankam la ekstera pordo estis ŝlosita, por malŝlosi la aŭtomatan seruron necesus nur unu movo de la mano.

Ne, li ne estis gardata. Li povis aŭ resti aŭ foriri.

Subite li maltrankviliĝis. Al li ŝajnis, ke oni ne simple sen ia kialo metis lin en tian situacion, kie li povas fari, kion li volas. Ĉio ĉi devus havi iun kaŝitan kaŭzon.

"Nervoŝoko."

Kiu diris tiel?

Supozeble iu diris tiun vorton malantaŭ la ekstera pordo. Certe, ĉar nun aŭdiĝis klaketo de la aŭtomata seruro kaj iu eniris tra la ekstera pordo.

Eiias retiriĝis al la fenestro.

La pordo malfermiĝis kaj sur la sojlo staris Oidekopp kaj Aorand.

"Saluton!" diris Oidekopp kaj proksimiĝis al li.

Elias observis lin tre atente. Subite li ekkriis:

"Kion vi volas de mi?"

8

"Ni volas.de vi nenion, Endel. Agu, kiel vi mem bontrovas, vivu ĉi tie aŭ iru kien ajn. Mi venis ĝuste por tion diri al vi. Kaj ankaŭ tion, ke al tiuj, kiuj venigis vin en la arestejon, oni faris oficialan riproĉon. La gardiston, kiu ne atentis viajn protestojn, ni sendis al diablo. Tiajn tipojn ni ne bezonas. Dum reĝimŝanĝo ĉiam leviĝas al la surfaco reprezentantoj de fundaj tavoloj, kiuj estigas kaoson kaj miskomprenojn."

Oidekopp parolis la samon plurajn fojojn. La vortoj kaj frazoj variis, sed la senco restis la sama.

Elias kaj Oidekopp sidis duope ĉe la tablo, Aorand estis tuj foririnta. Antaŭ ili staris teleroj kun almanĝaĵoj kaj brando-glasoj. Unu botelo estis jam malplenigita kaj Oidekopp ĵus malfermis la duan.

La tutan tempon parolis nur Oidekopp, alie ili silente strabus unu al la alia. Sed ĉi-foje demandis Eiias:

"Kiuj vi estas?"

Oidekopp rigardis lin demande. Evidente li ne tuj komprenis, jcion Elias pensis per siaj vortoj.

Elias klarigis:

"Vi parolas la tutan terapon "ni, ni, ni". Kiuj estas viaj "ni"?"

Oidekopp rapide ekparolis:

"La reprezentantoj de la ankoraŭ restlntaj sanaj kaj viv-kapablaj tavoloj de nia popolo. Por tiel diri la koro kaj cerbo de la estoneco. Tiuj, kiujn la ruĝa orienta bacilo ne sukcesis infekti. Homoj, kiujn unuigas la penado reveki al vivo la estonan ŝtaton sur bazo de la konstitucio. Daŭrigi la aranĝadon de nia komuna vivo de tie, kie tio interrompiĝis en junio de la kvardeka jaro. Ni havas ankoraŭ nenion certan kaj ni ne scias eĉ tion, ĉu la germana estraro entute kaikulos kun ni."

"Kun kia rajto vi do arestas kaj mortigas hornojn?"

Elias nun atente observis Oidekopp.

"Vi uzas nekonvenajn vortojn, Endel. Mi komprenas vin, viaj nervoj estas tro streĉitaj. Aŭskultu trankvile kaj penu kompreni min. Mi ne venis al vi kiel malamiko, sed kiel amiko, via samsortano. Ni estas samsortanoj, Endel. Same kiel vi tiel ankaŭ mi havis antaŭ unu monato nur unu perspektivon – aŭ ekzilo aŭ punlaboro en Siberio. Vi devas kompreni, ke batalante kontraŭ la rusa bolŝevismo ni batalas ankaŭ por nia persona bonstato. Kiel biologiaj estaĵoj ni simple plenumas nian primaran devon ekzisti. Jes, jes, en la nomo de nia ekzistado ni devas nun esti severaj. Se la estona popolo volas daŭre ekzisti ankaŭ en estonteco, en ĝia animo ne devas nun troviĝi loko por sentimentaleco. La neevitebleco devigas esti senindulga.

Neniam forgesu, Endel, ke la estona popolo estas malgranda popolo. Inter grandajn ŝtatojn premita pigmea ŝtateto. Ni ne kapablas en tio ŝanĝi ion. Tio estas por tiel diri objektiva neevitebleco. Tiel, amiko... Kion mi volis diri al vi? Ho jes. Aŭskultu! Malgranda popolo povas nur tiam daŭre ekzisti, se ĝi estas interne forta. Mia patro estis ĝardenisto kaj mi scias bone, ke tiu, kiu deziras ricevi rikolton en sia ĝardeno, devas zorge elsarki de la bedoj fiherbon. En la nomo de la estonteco de nia popolo estas nun necese elradikigi la bacilportantojn de la ruĝa pesto. Ĉar por nia unueco ne ekzistas pli danĝera ĝismorta malamiko ol komunismo.

Havu ankoraŭ paciencon, inĝeniero. Kvankam mi estas militisto, en kies profesio kuniĝas sango kaj morto, ankaŭ mi sentas. naŭzon al tio, kion mi nun devas fari. Sed mi komprenas ankaŭ tion, ke mi amus malbone mian naskiĝlandon, se mi nuntempe ne malmoligus mian koron. Tre malbone, kara amiko."

Li boris sian rigardon en la okulojn de Elias kaj aldonis:

"Alia eliro ne ekzistas. Komunistojn estas necese ekstermi, ankaŭ iliajn simpatiantojn ni ne rajtas indulgi."

Elias ne estis ankoraŭ plena mastro de siaj pensoj. La atento kaj streĉo, kiujn elvokis la apero de Oidekopp kaj Aorand, iom ja malgrandiĝis, sed li tute ne sentis sin libere. Eĉ per unu vorto li ne dankis Aorand, kiu ordonis eltiri lin el la vico de la mortpafotoj. Li ne povis rigardi al Aorand kiel al sia savinto, kvankam la intelekto diris, ke nur dank' al Aorand li restis viva. En liaj okuloj Aorand restis murdisto, rilatu la konstablo al li kiel ajn bone. Aorand ne indulgis lin kiel homon, sed kiel batalulon, kiel samspecan murdiston kiel li mem. De tiu sento Elias ne liberiĝis kaj tio premis lin kiel peza ŝarĝo.

"Vi silentas, Endel. Silentu! Pripensu miajn vortojn."

Oidekopp verŝis brandon en la glasojn kaj instigis lin trinki. Elias malplenigis ankaŭ tiun glason, same kiel li estis ĝis la lasta guto eltrinkinta ĉiujn antaŭajn, esperante almenaŭ por momento forgesi la matenajn teruraĵojn, sed la alkoholo mildigis nenion. Male, antaŭ liaj okuloj aperis pli ofte bildoj pri malalta pinaro, malprofunda tombo, sur kies fundo vidiĝis pugnograndaj ŝtonoj kaj malsubtila grajneca sablo. Same kiel antaŭe eĥis en la oreloj kvazaŭ tra nebulo sonantaj komandoj de Aorand kaj obtuza, mallaŭta pafkrako... Li sentis sur siaj ŝultroj kaj manoj tuŝojn de la korpoj de la kunuloj, kaj ĉio tio sufokpremis lian gorĝon.

Subite li rigardis al Oidekopp kaj diris:

"Vi estas... murdistoj. Kaj ankaŭ mi estas murdisto." Elias vidis, kiel sur la frunto de Oidekopp ekŝvelis ]a vejnoj.

"Vi ne scias, kion vi parolas."

La voĉo de Oidekopp sonis raŭke, kun peno li regis sin.

"Malfermu do fine viajn okulojn," daŭrigis Oidekopp kun subpremita ekscito. "Vi neniom komprenas pri la reala stato de la aferoj kaj cirkonstancoj. Sendanĝerigo de dudeko da ruĝaj rabistoj elreligis vin."

Evidente li intencis diri multe pii malbone, sed retenis ankoraŭ la vortojn.

"En via senforta ŝanceliĝado jen tien, jen ĉi tien vi estas nia ordinara inteligentulo," daŭrigis Oidekopp trankvile. "Vi lamentas, ĝemas kaj akuzas vin mem kaj viajn batalkunulojn. Gapu min, kiom vi volas – jes, ni estas kaj restos kunbatalantoj! Kion vi opinias – ĉu Aorand estis enamiĝinta en viajn okulojn kaj pro tio eltiris vin same bone kiel el tombo? Vi, nobla animo, eĉ ne dankis lin pro tio... Atendu, parolu tiam, kiam mi finos! Nuntempe ĉiu estono refoje staras sur vojdisiĝo: elektu, kun kiu forto vi kuniros. Al la interna spirito de nia popolo milfoje pli proksima estas la europa, grandan personecon respektanta germana kulturo ol la azia predikado pri amaŝomo. Memoru eterne ankaŭ tion, ke la praa estona rasa sento severe venĝos al tiu, kiu etendis sian manon al lia posedaĵo. Vi ploru aŭ malbenu, sed vi estas kaj restos vergo en la mano de via granda diaĵo – popolo – ĉe ekstermado de ĝia plej grava malamiko."

Elias volis plurfoje interrompi Oidekopp, sed la lasta ne donis eblecon por tio. La kolere diritaj vortoj de Oidekopp, pro kio Aorand eltiris lin el la tombo, trafis Elias tre peze. Li mem komprenis tion, sed aŭdi tion el la buŝo de alia homo estis milfoje pli terure. Li atendis senpacience, ĝis Oidekopp finos, por rekte diri al li ĉion, kion li nun opinias pri li kaj liaj kunbatalantoj. Sed kiam la kapitano silentiĝis, li diris eĉ por si mem neatendite tute mallaŭte kaj nur unusolan vorton:

"Faŝisto."

9

Endel Elias atendis, kiam oni denove arestos lin. Sed tagoj pasis, kaj oni lin ne ĝenis. Li loĝis ree ĉe sinjorino Feldman. Nun oni regalis lin per tagmanĝoj kaj ne plu parolis pri malbona tempo. Al liaj vortoj, ke li baldaŭ nenion havos, per kio pagi por la loĝado, la mastrino respondis, ke la afero ne urĝas. En estonteco li certe ordigos ĉion – tiam, kiam la vivo fariĝos iom pli normala. Kaj krom tio li manĝas tre malmulte.

Vidante lin, sinjoro Kriistal jam malproksime deprenis la ĉapelon. Elias pensis, ke tiom longe, kiom la bakisto salutas lin, liaj aferoj ne estas ankoraŭ plej malbonaj. Tiaj sinjoroj kiel Kriistal jam antaŭflaras la oscilojn de barometro. En la bakejo de Kriistal estis nun diligente bakataj bulkoj kaj kukoj, faruno ŝajnis ne manki. De kie li akiris la farunon, ĉu aĉetis ĝin en kamparo aŭ ŝakris kun proviantistqj de la armeo, tion eĉ sinjorino Feldman ne sciis.

De tempo al tempo Elias rezonadis por si mem, ĉu ne estus pli prudente ŝanĝi loĝlokon. La viroj de la Sindefendo tre facile trovos lin ĉi tie, se estas decidite definitive kvitiĝi kun li. Sed la admonojn de la racio li ne atentis.

Li estis preta renkonti eĉ la plej malbonan. La ĉiama fuĝado jam tedis lin. Kaj kien li entute iru? Returne al la fratino? Ĉiutage vidi la farisean vizaĝon de Roland, paroli kun li, vivi apud tia homo? Nura penso pri tio naŭzis lin. Ankoraŭ malpli li volis renkonti Harjas. Certe la lasta estas nun potenculo en Vali, aganta laŭ sia bontrovo. Ne, reiri al Vali ne estas eble. Li ne havas plu ion komunan kun Roland kaj Harjas, same kiel kun Oidekopp aŭ Aorand.

Kial Oidekopp ne sendis al li kaptantojn, tio restis por Elias enigmo. Tiun vesperon ili akre malpaciĝis. La vorto "faŝisto" furiozigis Oidekopp. La vejnoj sur lia frunto iĝis kiel dikaj fingroj. En la unua momento li volis ekpreni la revolveron, sed li tamen ne eltiris ĝin el la ujo. Ial li retenis sin. Li kolere stariĝis kaj elpremis tra la dentoj, ke kun postkuranto de komunistoj ĉe unu tablo li ne sidos. Plie li aldonis, ke la homoj, kiuj volis lin, Elias, mortpafi, pravis. Li ne plu esperu, ke ankoraŭ iu defendos lin. La sola loko por perfidantoj de la patrujo estas tombo, li memoru tion por ĉiam.

Li diris al Oidekopp nenion plu. Per tiu unusola vorto li estis eldirinta ĉion. Ion mildigi li ne volis, penson pri retiriĝo li eĉ ne ekhavis. En tiu momento inĝeniero Endel Elias estis malproksime de ĉia sobra pripensado. Li agis kun indiferenteco de malesperigita homo. Eble Oidekopp indulgis lin pro tio, ke li vidis, en kia konfuzo li estis tiun vesperon?

Post la konflikto li ne estis renkontinta Oidekopp. Ankaŭ li estis stariĝinta kaj eliris ne dirinte eĉ unu vorton. Oidekopp ne provis reteni lin. Ne demandis, kien li iras kaj kion li intencas entrepreni. Nur akompanis lin per malama rigardo.

Ankaŭ poste, kiam Elias jam rekonsciiĝis kaj povis pli trankvile pensi pri tio, kio okazis, li ne bedaŭris, ke li estis koleriginta Oidekopp. Konsideru Oidekopp lin sia malamiko. Li estis ekrilatinta al sia persona bonfarto kun fatala indiferenteco.

Nun, kiam inter li kaj Oidekopp estis estiĝinta abismo, li sentis, kvazaŭ li estus liberiĝinta de io tia, kio ĝis nun ligis lin je la manoj kaj piedoj.

Li malofte eliris. Li estis forlasinta la planojn kontaktiĝi kun la urbestraro aŭ iu alia civila institucio. Li timis, ke li denove renkontos personojn, simiiajn al Oidekopp, kiuj povos uzi lin por li ne scias kiuj celoj. Sed plej verŝajne oni entute ne fidos lin. Kaj kiu en Parnu lin kiel provizoran laboranton eĉ bezonas? Li ja ne restos ĉi tie por longa tempo. Li foriros tuj, kiam la vojo al Tallinn estos libera.

La eksteran aspekton de la vivo en Parnu la invado de la germanoj ne multe ŝanĝis. La bildo de la stratoj malmulte ŝanĝiĝis de tio, ĉu oni nokte arestas homojn aŭ ne. Ĉe sinjorino Feldman aperis iu somerumanto, rondfigura juna vidvino, kiu senĉese babilis pri bonegaj kavaliraj ecoj de la germanaj oficiroj. Siajn vesperojn ŝi ŝajnis pasigi gaje, plej ofte ŝi revenis hejmen post noktomezo.

Elias evitis restoraciojn kaj la plaĝon. Unue li ne havis monon kaj due lia humoro estis tre premita.

Agadon li serĉis en la ĝardeno de la gemastroj. Li proponis sian helpon ĉe sarkado, akvumado kaj aliaj laboroj. Komence ili malakceptis lin, sed poste donis al li laboron. Evidentiĝis, ke sinjoro Feldman estas ekstreme neparolema homo, plejparte pasis horoj en preskaŭ plena silento.

Pri la eksteraj okazaĵoj informadis lin la mastrino. Ŝi rakontis, kiom malproksime de Tallinn troviĝas la germana armeo kaj kio okazas en la domo de la Defenda Ligo. En la urbo daŭras arestado. La malliberejo, la kelo de Sĉmidt kaj la vartenejo de Peti estas plenplenaj de arestitaj homoj. Sinjorino Feldman rakontis ankaŭ pri iu kolonelo, kiu proklamis sin reprezentanto de la prezidanto de la respubliko. Sed sinjoro Kriistal plendas, ke la germanoj ne multe konsideras la reprezentanton de la prezidanto.

Plej multe Elias interesiĝis pri la moviĝado de la frontlinio.

Sed en tio la informiteco de la mastrino kun ĉiu tago pli kaj pli malgrandiĝis. Onidire la germanoj ĉiam ankoraŭ ne sukcesis pluiri de Marjamaa, pli multe ŝi ne sciis. Kompreneble, tio estas certa kiel amen en preĝejo, ke ankaŭ Viljandi kaj Tartu estas en la manoj de la germanoj, sed pri tio, ke Paide kaj Turi falis, neniu parolas eĉ unu vorton. Elias pensis, ke sekve la Norda Estonio ne estas ankoraŭ okupita.

Ŝajnis, kvazaŭ la avancada impeto de la germanoj en la estona frontsektoro malfortiĝis. Elias eĉ mem ne komprenis, ĉu tio lin ĝojigas aŭ male. Verŝajne pli ĝojigis, kvankam lia persona sorto multe dependis de tio, ĉu la tuta teritorio de Estonio estas okupita.

Pli kaj pli ofte Elias kaptis sin ĉe la penso, ke li vane dorlotas sin per esperoj, kvazaŭ ĉiuj liaj mizeroj finiĝus, kiam li alvenos al Tallinn. La milito renversas la vivon kaj interrilatojn de la homoj ankaŭ en Tallinn. La deziroj kaj strebadoj de unuopa persono signifas kaj difinas dum milito nenion. Ĉu homo entute havas nun rajton revi pri persona feliĉo? Nun, kiara la sorto de multaj popoloj estas en danĝero. Almenaŭ la estonteco de la estona popolo.

Komunistoj arestis siajn kontraŭulojn kaj sendis plurajn milojn da homoj en Siberion al ekziio. Nun la germanoj kaj tiaj funkciuloj kiel Oidekopp kaptadas bolŝevikojn kaj tiujn, kiujn ili opinias ruĝaj, kaj are mortpafas ilin aŭ trenas en malliberejon. La fronto postulas siajn viktimojn. Kio restos el la estona popolo, se tio longe tiel daŭros? Denove Elias pensis, ke en la nomo de neniu ideo neniu havas rajton mortigi siajn kontraŭulojn. Kompreneble, kontraŭ invadantoj ĉiu popolo havas rajton defendi sian liberecon. Sed kiu de la vidpunkto de la estona popolo estas invadanto, konkeranto, malamiko ? La makisanoj aspiras aliancon kun la armeo de Hitler, la eksterma bataliono batalas kune kun la Ruĝa Armeo. Kiu el ili reprezentas la popolon? Aŭ la nocioj popolo kaj interesoj de la popolo estas entute senenhavaj, ekzistas nur diferencaj sociaj klasoj kaj tavoloj, kies interesoj estas kvazaŭ fajro kaj akvo? Ĉu do la popolo, ĉu do la nacio ne havas ion komunan, ion tian, en kies nomo oni povus repacigi kaj unuigi la diferencajn klasojn? Oidekopp parolas en la nomo de la nacio kaj mortpafas siajn samnacianojn. Ankaŭ komunistoj arestas kaj ekzekutas en la nomo de la popolo siajn kontraŭulojn. Kie estas eliro kaj ĉu eliro entute ekzistas?

Sed samtempe tiuj rezonadoj ŝajnis al Elias stultaĵoj. Oidekopp pravas, nomante lin senforta ŝanceliĝanto. La malfeliĉo de li, Endel Elias, ne estas tio, ke por eviti ekzilon el Estonio li estis devigita fuĝi en veprejon de Parnumaa, sed ke li efektive ne kapablas elekti, al kiu aliĝi. Antaŭ kelkaj monatoj li estus senhezite irinta kun komunistoj. Eble eĉ aliĝinta al eksterma bataliono. Sed nun...

Tion finpensi Elias ne sukcesis.

Ankaŭ nun, kiam li havis sufiĉe da tempo por mediti pri ĉio, li venis en sia pensado nenien. Vojo al vero kvazaŭ tute ne ekzistis. Lin estis forpuŝintaj de si la ruĝaj kaj ankaŭ la blankaj. Ambaŭ partioj vidis en li malamikon kaj li mem malfidis kiel komunistojn, tiel ankaŭ faŝistojn, similajn al Oidekopp.

Dum noktoj krakadis en liaj oreloj obtuzaj salvoj kaj li premis la manojn sur la orelojn, por ne aŭdi ilin. Kvazaŭ li ĵus estus puŝita en la kamionon kaj la pordo brue fermita post li.

Ĉu la vero de murdistoj povas esti vero de la popolo ?

10

Ĉiam pli kaj pli multe Elias pensis pri Irja. Ŝi kvazaŭ revenis en lian vivon. Estis momentoj, kiam al li ŝajnis, kvazaŭ Irja estus en lia proksimeco. Kvazaŭ sidus ĉe li kaj parolus kun li. Li aŭdis la profundan voĉon de Irja, vidis ŝiajn seriozajn okulojn, kaj se li estus kuraĝinta tuŝi ŝin, eble li estus ankaŭ sentinta la varmon, radiantan el ŝi. Tiom forta estis la imagbildo pri Irja.

Irja estas vestita tiel, kiel ŝi ŝatis iradi al la laboro – en malhelkolora kostumrobo, kiu donis al ŝi iom severan aspekton. Ŝi sidas trankvile, dum la manoj kun la longaj fingroj tenas la retikulon, apogitan sur la genuoj. Ŝia apero ekscitas lin, li timas, ke ŝi povos ĉiumomente denove malaperi, kaj pro tio li estas tre maltrankvila. Li havas multon sur la koro, li volas, ke Irja aŭskultu lin ĝis fino, komprenu lin kaj pardonu al li. Tio, kion Irja pensas pri li, estas por li ekstreme grava, la plej esenca.

Irja: Kiel vi nun fartas?

Li: Mi tre volus vidi vin.

Irja: Kial vi ne respondas al mi?

Li: Demandu de mi nenion. Por mi estas tre malfacile respondi al vi. Penu min kompreni.

Irja: Kial vi forveturis el Tallinn?

Li: Ĉiu via demando pli kaj pli embarasas min. Mi timas konfesi al vi la veron. Se vi ĉion ekscios, vi ekmalŝatos min.

Irja: Plej malmulte mi ŝatas malkuraĝulojn.

Li: Mi estas malkuraĝulo, Irja. Timo, panika timo pelis min. Mi eĉ ne kuraĝis envagoniĝi en Tallinn.

Irja: Vi diris, ke vi amas min. Ĉu vi mensogis?

Li: Ne, kara, ne. Mi amas vin. Mi amas vin pli ol iam antaŭe. Kredu min.

Irja: Mi ne povas kredi vin, eĉ se mi volus. Se vi amus min, vi estus nenion kaŝinta de mi.

Li: Mi ne volis perdi vin.

Irja: Malfido estas pli malbona ol kiu ajn vero.

Li: Mi esperis, ke ĉio solviĝos rapide.

Irja: Kiel tio povis solviĝi rapide, se vi mem fuĝis el Tallinn? Kiu devis klopodi anstataŭ vi ? Aŭ eble iu amiko promesis ordigi viajn aferojn?

Li: Ĉio okazis nedireble stulte.

Irja: Mi estis terure malfeliĉa, aŭdinte, kio okazis kun vi. Plej multe kaŭzis al mi doloron via hipokriteco. Ĉu vi memoras, vi mensogis al mi, ke vi havos por kelka tempo oficvojaĝon, kies daŭro dependos de cirkonstancoj, kiariĝontaj surloke. Vi mensogis tre pripensite. Mi eĉ momenton ne dubis pri viaj vortoj. Tiun matenon mi estis blinda pro feliĉo. Vi profitis tion.

Li: Mi vidis, ke vi estas feliĉa. Mi ne volis detrui vian feliĉon.

Irja: Vi mensogas ree. Ankaŭ en tiu okazo vi ne estus dirinta al mi eĉ unu vorton, se mi estus vekiĝinta en malbona humoro.

Li: Vi pravas. Komence mi entute ne intencis plu veni al vi, sed mi ne kapablis forlasi Tallinn, ne vidinte vin, kaj terura antaŭsento, ke ni neniam plu vidos unu la alian, volis sufoki min.

Irja: Eble mi estus veturinta kune kun vi ?

Li: Nun mensogas vi, Irja.

Irja: Mi estus milfoje pli feliĉa, se vi estus dividinta vian zorgon kun mi. Ankaŭ por vi mem estus pli facile.

Li: Ĉu mi nenion plu povas rebonigi ?

Irja: Mi estas pro vi tro multe plorinta, por ĉion forgesi. Okaze de via deporto al Siberio mi estus atendinta vin aŭ eĉ veturinta kun vi. Tiam mi kredis je vi. Neniel volis enkapiĝi al mi, ke vi estas malamiko. Aŭ vi simulis ĉion? Parolis, kion vi ne opiniis vero, ripetis miajn vortojn. Simple por dormi kun mi.

Li: Vi estas senindulga, Irja.

Irja: Senindulga? Ne. Mi nur ne scias plu, kiam vi estis sincera, kiam malvarmsanga trompulo.

Li: Nun mi komprenas, kial vi ne respondis al mia invito.

Irja: Tiam mi sciis pri vi jam tro multe, por rapidi al Parnu. Kaj ĉion mi devis aŭdi el la buŝo de aliaj homoj. Ĉu vi opinias, ke tio estis facila? Vi ridindigis min, Endel. Oni demandis min ironie, ĉu mi nenion scias pri vi. Poste oni klarigis kompate, ke vi kaŝas vin. Ĉiumatene mi kun timo iris al la laboro. Mi deziris vin defendi, sed mem devis gluti larmojn. Vi kaŭzis al mi multajn malfacilajn momentojn.

Li: Nur poste, kaŝante min en la fojnejo de mia bofrato, mi ekkomprenis, kion mi faris al vi kaj al mi mem.

Irja: Ni ambaŭ estus povintaj havi apogon de nia amo, vi transformis nian forton je malforto. Nun ni verŝajne ĉion diris unu al la alia.

Li: Vi ekamos min denove, mi estas tia sama kiel antaŭe.

Irja: Vi ne estas plu kiel antaŭe. Ne trompu vin mem kaj min.

Li: Vi verŝajne ree pravas. Sed malgraŭ ĉio mi volas vidi vin. Ne forpuŝu min definitive. Mi venos al Tallinn, kaj se vi ne forveturis...

Irja: La milito disigas nin pli kaj pli. Ĉu ankaŭ vi kun blanka rubando ĉirkaŭ la brako iradas kapti homojn?

Li: Ili perforte enmanigis al mi la armilon.

Irja: Mi ne volas plu aŭskulti vin.

Li: Mi havas nenion komunan plu kun ili.

Irja: Kial vi jam fine ne lasas min en trankvilo?

Li: Mi devas ĉion konfesi al vi. Vi estas mia sola juĝanto. Mi mem ne kapablas plu taksi miajn agojn. La milito faris al mi nenian ĝojon. Mi diris al Oidekopp – ĉi tie troviĝas unu tia oficiro –, ke se mia malliberigo evitigus militon, mi mem petus aresti min kaj sendi en Siberion. Ili volis mortpaii min. Mi liberigis min de ili.

Irja: Ĉiu juĝu mem pri si.

Li: Se vi ne komprenas min, neniu komprenos niin.

Irja: Kiom valoras mia kompreno aŭ nekompreno? Se vi mem ne komprenas vin, neniu povas vin helpi.

Li: Miaspecaj tien kaj reen ŝanceliĝantoj ekzistas nun miloj. Ĉu mi libervole forlasis Tallinn? Mi estis devigita iri. Kiu feliĉo atendus min en Siberio? Se vi nun min ne komprenas, vi ankaŭ tiam ne estus kompreninta min.

Irja: Mi komprenas ĉion, escepte tion, ke vi akceptis de ili la armilon. Tio estis perfido, perfido kontraŭ mi kaj aliaj miaspecaj. Jes, ankaŭ periido kontraŭ mi.

Li: Min kvazaŭ komandas la tutan tempon iuj fremdaj fortoj. Mi trafis en situacion, kie mia propra volo signifis plu nenion. Finfine mi ne sciis plu, kion voli aŭ fari.

Irja: Vi montriĝis pli malforta ol mi supozis.

Li: Se ankaŭ vi kondamnas min, al mi estas tute sensence vivi plu.

Irja: Mi bedaŭras vin, Endel. Bedaŭras vin kiel homon, bedaŭras kiel viron, kiun mi amis. Mi bedaŭras nian amon, kiu apenaŭ sukcesis ekflori. Mi ne deziras al vi malbonon, sed pravigi vian konduton mi ne povas. Ne serĉu min. Eĉ se ni iam vere ankoraŭ renkontiĝus, vi aŭdus de mi nenion alian.

Li: Mi sopiras je vi, Irja. Malgraŭ ĉio serĉos vin. Mi venos al vi, okazu kio ajn. Alimaniere mi ne povas.

Tiel parolis Elias kun Irja dum horoj. Kelkfoje ili ne diskutis, sed komprenis unu la alian. Sed plej ofte Irja akuzis lin. Preskaŭ ĉiam finiĝis tiuj viziaj konversacioj kun pasia konfeso de Elias, ke li sopiras vidi Irja, kaj kun malgaja certigo, ke li elserĉos ŝin.

Ankaŭ en alia tempo, ne nur en la halucinaciaj momentoj, Elias sentis doloran sopiron je proksimeco de Irja. En li ekĝermis la penso ne plu atendi la falon de Tallinn, sed iri tra la fronto kaj alveni tien pli frue.

11

La sciigo, ke la germanoj estas repelitaj de Marjamaa, plifortigis en Elias la konvinkon, ke li devus. realigi sian planon. De Parnu al Tallinn ne estas pli ol cent tridek kilometroj, ĉe uzado de flankaj vojetoj la vojo povos plilongiĝi ankoraŭ je kelkdeko da kilometroj. Dum tri aŭ kvar tagoj li trairos tian distancon. Ripozos en fojnejoj aŭ fojnostakoj, la zorgo pri noktejo certe ne estos obstaklo. En bienoj aŭ vendejoj li aĉetos manĝaĵon, kelkaj rubloj restis ankoraŭ.

La plej komplika estos supozeble la trairo de la fronto. Elias ne bone imagis al si la fronton. Apenaŭ inter la germana kaj soveta armeoj ekzistas ia kontinua, seninterrompa frontlinio. Supozeble la afero estas tia, ke trupoj de ambaŭ partioj lokiĝas en urboj kaj ĉe pli grandaj urbetoj, en fervojaj nodstacioj kaj sur kruciĝoj de landvojoj. Laŭ la vortoj de sinjorino Feldman la germanoj retiriĝis de Marjamaa ĝis Parnu-Jaagupi, kio koincidis kun la imago de Elias pri la situacio.

Kompreneble, la vojirado ne estos tute sendanĝera. Oni povos kapti lin kiel ĉi-flanke tiel ankaŭ aliflanke de la fronto. Por la viroj de la Sindefendo plenorda pasporto signifas nenion, tion li spertis jam sur sia propra haŭto. Apenaŭ ankaŭ la germanoj, precipe se li trafos en iliajn manojn en proksimeco de la fronto, tute simple lasos lin iri sian vojon. Ĉiuj ne bezonas rigardi al la aferoj tiel, kiel la patrolo, kiu kontrolis lin ĉe la alveno al Parnu. Certe ankaŭ en la alia flanko oni interesiĝas pri solecaj vojirantoj. La agado de la makisanoj supozeble faris la ruĝarmeanojn kaj soldatojn de la ekstermaj batalionoj tre singardaj kaj malfidemaj. En unu flanko oni povos lin malliberigi kaj ankaŭ mortpafi kiel komuniston kaj batalanton de eksterma bataliono, en alia flanko kiel adepton de faŝistoj kaj banditoj, kaj en ambaŭ flankoj kiel spionon. Sed ĉu li do nepre devos kuri en la brakojn de patroloj kaj gardostarantoj! Neniu kapablas observi ĉiujn flankajn vojojn kaj arbarajn padojn. La ĉefaj magistraloj estas sendube gardataj, en aliaj lokoj unuopa vojiranto nerimarkeble traglitos. Kaj ankaŭ en tiu okazo, se li eĉ renkontos kontrolantojn, la afero ja ne tuj bezonos turni sin al la plej malbona direkto. Ĉefe, ke li atingu Tallinn. Poste, post renkontiĝo kun Irja, venu, kio venos. Oni arestu lin aŭ faru kion ajn.

Elias rezonadis kaj pripensadis tiel, sed tagoj pasis kaj li entreprenis nenion praktikan.

Subite en Parnu fariĝis tre maltrankvile.

Sinjorino Feldman rakontis, ke la ruĝaj kun grandaj fortoj marŝas al Parnu. Sinjoro Kriistal plendis al ŝi, ke laŭ la ŝoseoj de Marjamaa kaj de Lihula proksimiĝas ruĝaj divizioj, ne parolante pri ekstermaj batalionoj.

En la sekvanta mateno atingis la urbon batalbruo – eksplodadoj de obusoj kaj krakado de pafoj. Sinjorino Feldman asertis, ke en la loka komandanturo oni pakas kaj ke aŭtomobiloj estas pretaj por forveturo. Sinjoro bakisto Kriistal estas tre nervoza kaj serĉas aŭtomobilon aŭ alian veturilon, per kiu fuĝi, kiam la Ruĝa Armeo trarompos. Ĉe Aŭdru okazas granda batalo. La germanoj sendis tien ĉiujn siajn soldatojn. De la Sindefendo oni postulis, ke ankaŭ ĝi sendu siajn virojn renkonte al la komunistaj trupoj. La antaŭan tagon oni sukcesis ĉe Are haltigi la ofensivon de la rusoj, sed de Lihula atakas tuta armeo. Oni venis ankaŭ al Kriistal por kunvenigi lin, sed ne trovis lin hejme. Kiel oni povus trovi hejme sinjoron bakiston, kiu serĉis veturilojn! Krome Kriistal ne estas viro, kiu ŝatas ŝovi sian kapon en fajron. Se en Aŭdru oni povus por malalta prezo aĉeti farunon, Kriistal la unua estus tie. Sed kial li nun iru tien?

Ankaŭ Endel Elias estis nervoza. Li aŭskultis la pafojn kaj eksplodojn, kiuj aŭdiĝis malantaŭ la rivero, kaj decidis, ke li restos en Parnu ankaŭ en tiu okazo, se trupoj de la Ruĝa Armeo efektive invados la urbon. Li restos ĉi tie kaj je la unua ebleco entreprenos la vojaĝon al Tallinn.

Vespere sinjoro Kriistal vizitis gesinjorojn Feldman kaj gratulis ilin okaze de la venko.

"La germanaj armiloj ankoraŭ foje pruvis sian superecon," diris la bakisto kontente. "La brava germana armeo, kiun subtenis nia kuraĝa Sindefendo, frakasis la bolŝevikojn. Malĝojiga estas nur tio, ke falis la kolonelo."

"Ĉu kolonelo Toern mortfalis?" demandis sinjoiino Feidman.

"Jes, li. Tio estas tre forta bato por ni ĉiuj," klarigis sinjorino Kriistal kun vervo kaj ardo. "La kolonelo estis viro kun agla rigardo. Matene oni invitis lin al la loka komandanturo, al la nova komandanto. Lin kaj nian policestron kaj verŝajne ankaŭ la urbestron. Ĉiuokaze Toern iris tien, ĉu ankaŭ la aliaj, pri tio mi ne povas ĵuri. Oni parolas diversmaniere. Certe ni poste aŭdos pli precize. La nova komandanto diris al la kolonelo jene: Wehrmacht[31] ne povas toleri, ke apud ĝi agas iu alia plej alta potenco, egale, ĉu tio estas registaro de amika popolo aŭ ties plenrajta emisaro. Guste tiel onidire la komandanto oficiale sciigis. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Tio signifas, ke al ni estos allasata neniu propra povo nek registaro. Tia estas la afero. Neoficiale la komandanto onidire ankoraŭ aldonis, ke li komprenas kaj alte taksas la fidelecon de la kolonelo al sia popolo, sed ankaŭ li devas lojale plenumi siajn taskojn. Reveninte el la komandanturo la kolonelo diris, ke ni trafis per la postaĵo en fekon. Jes, sinjorino Feldman, precize tiel li diris, ne ofendiĝu pro la maldeca esprimo, mi diris tiel nur en intereso de la vero. Li tuj veturis batali, kvazaŭ por serĉi morton. Ĉu vi ne trovas, ke tio estas tragika? Ĉiuj opinias tiel."

Antaŭ la foriro sinjoro Kriistal aldonis flustre:

"Oni parolas ankaŭ tion, ke germanoj mortpafis Toern de malantaŭ la dorso, sed kelkaj diras eĉ, ke tion faris niaj propraj oficiroj. Mi tion tamen ne kredas. Bonan nokton! Hodiaŭ ni povos trankvile ripozi, la danĝero por tiu ĉi fojo pasis."

Endel Elias aŭdis la rakontadon de la bakisto en la apuda ĉambro, sed multo el tio restis por li malklara. Nur tiom li komprenis, ke la sovetaj trupoj estas rebatitaj. Ĉio alia eĉ ne interesis lin. Ne koncernas lin, ĉu iu potencavida kolonelo pereas sur fronto aŭ konkurantoj mortpafas lin. Ĉiam ekzistas homoj, aspirantaj kaj penantaj ekposedi potencon. Nur unu aferon li vere estus volinta ekscii. Nome tion, kie lokiĝas nun la germanaj kaj kie la rusaj trupoj. Estus bone, se li rilate tion ekhavus klarecon. Sed pri tiaj aferoj sinjoro Kriistal ne parolis.

Elias pensis, ke li atendos ankoraŭ la morgaŭan kaj eble postmorgaŭan tagon, penos akiri almenaŭ iom da informoj pri la frontlinio kaj post tio ekiros. Pli longe li ne rajtas prokrasti.

Ankaŭ la vizito de Oidekopp pruvis al li, ke li devas rapidi.

Jes, kapitano Oidekopp elserĉis lin.

Oidekopp venis la sekvantan tagon antaŭtagmeze, li aspektis impona en sia bone prizorgita uniformo de la estona armeo. Elias, klu ĝuste fosis teron, observis lin atente.

Oidekopp kondutis tiel, kvazaŭ inter ili okazis nenio. Li parolis senĝene, eĉ amike. Elias ne komprenis, ĉu li simulis aŭ estis sincera. Kiu scias, subite Oidekopp estas homo, kiu longe ne koleras ?

Oidekopp ne malŝparis multan tempon per vortoj de ĝentileco.

"Ni bezonas vin," li diris baldaŭ transirante al la afero. "Vi ripozis kelkajn tagojn, nun estas tempo denove ekagi."

Elias rigardis al Oidekopp kun subpremita ekscito. Plej volonte li estus sendinta la gaston al diablo, estu Oidekopp kiel homo kiom ajn komprenema kaj sincera. Sed nun, kiam la plano de ekiro al Tallinn estis fariĝinta jam firma decido, li trovis, ke estas pli prudente ne akrigi la rilatojn.

"Ni bezonas inteligentajn homojn, kiuj posedas la germanan lingvon," daŭrigis Oidekopp. "Estu al vi dirite, ke la dentoj de la rastilo de NKVD montriĝis tre densaj. Estonio estas preskaŭ tute senigita de nacie pensanta agadkapabla inteligentularo. Unuarangaj viroj, gvidantoj en kalibro de generalo kaj ministro estas apenaŭ troveblaj. Preskaŭ neniu restis. Almenaŭ en la Suda Estonio. Apenaŭ atendas nin pli bona bildo ankaŭ norde. La situacio estas en multaj rilatoj pli ol malĝojiga."

Elias notis refuteme:

"Ankaŭ mi ne estas ja ministro, des malpli generalo."

Oidekopp ridetis:

"Dume al vi ministra seĝo eĉ ne estas proponata. En la stabo ni havas mankon de homoj."

"Mi ne estas militisto, sed inĝeniero."

La lastajn vortojn Elias diris sufiĉe akre kaj rezolute. Li kaptis esploran rigardon de Oidekopp, pensis, ke li devus pli multe regi sin, sed sentis, ke li ne kapablas verŝajne ankaŭ hodiaŭ sin bridi.

Oidekopp denove ridetis.

"Kompreneble vi estas inĝeniero, ni scias kaj konsideras tion. Sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke en la nuna tempo ĉiu estona viro, kiu kapablas porti pafilon, devas antaŭ ĉio esti soldato?"

Elias skuis la kapon.

"Ĉiu vera estono devas nun zorgi pri tio, ke nia popolo ne pereu en la nuna masakro, sed ne ĉasadi siajn samnacianojn."

Oidekopp ekscitiĝis. Elias rimarkis tion.

"Ĝuste en la intereso de daŭra ekzistado de nia popolo estas necese batali kontraŭ la malamiko," diris Oidekopp abrupte.

Elias respondis same firme:

"Al la Sindefendo mi ne aliĝos."

Unu momenton Oidekopp estis kvazaŭ senkonsila. Tiel almenaŭ ŝajnis al Elias.

Dum iom da tempo regis silento.

"Ni pensas multe pli vaste, la nuna kaptado de ruĝuloj estas nur parto de tio," daŭrigis Oidekopp fine neklare.

Elias pikis:

"Onidire la germana komandanto rilatas al vi ne tre respekte."

"Kiu tion diras?"

Elias disetendis la manojn:

"La homoj."

Kapitano Oidekopp embarasiĝis denove. Li kvazaŭ trafis en senelirejon.

La unuan fojon Elias sentis sin egala al Oidekopp. Ĝis nun la lasta uzis rilate lin ĉiam pozon kaj tonon de homo, kiu scias pli multe.

"Ni konfesas, niaj rilatoj kun la germanaj militaj instancoj tute ne estas klaraj," diris fine Oidekopp. "Dum daŭras bataloj sur la teritorio de Estonio, estas naive tion eĉ esperi. Sed ni ne rajtas pasive atendi, ĝis oni ion proponos ai ni. M planas sufiĉe grandskalajn aferojn, sed estas ankoraŭ frue paroli pri tio. Ni esperas, ke vi ne restos pasiva rigardanto. Venu postmorgaŭ matene je la dekunua en la stabon de Sindefendo, tie ni parolos pli detale."

Elias restis firma al si:

"Por mi estas sensence veni tien. Mi akcentas ankoraŭ foje – en la servon de Sindefendo mi ne venos."

"Ni perforte altrudas al vi neniun oficon," diris Oidekopp. "Mi volis konatigi vin ankaŭ kun kolonelo Toern, sed nun estas jam malfrue. Li falis hieraŭ en la batalo ĉe Aŭdru. Interalie, hieraŭ estis tre kriza tago. La ruĝaj preskaŭ invadis Parnu."

Elias demandis:

"Pardonu, kio estis via kolonelo?"

"Kiel la plej altranga estona militisto li reprezentis, laŭ la spirito de nia konstitucio, en la eksterordinaraj militaj kondiĉoj ankaŭ la plej superan ŝtatan potencon. Ni rilatis al li kiel al rajtigito de la prezidanto de la respubliko."

"Laŭ mia opinio la germanoj konsideras apud si neniun alian potencon," diris Elias. "Nek nun nek en estonteco."

Oidekopp ĵetis al li atentan rigardon.

"Mi ripetas, ke en ĉiuj aferoj ne estas ankoraŭ plena klareco. Tamen tiom, ke la germana milita estraro ne malhelpas la agadon de la Sindefendo nek maipermesas ankaŭ al ni mem plenumi certajn civilajn funkciojn."

"Ĉu la Sindefendo okupiĝas ankaŭ pri civilaj aferoj?"

"Ĉi-momente la Sindefendo estas la plej grava estona centro en Parnu."

"Permesu al mi pripensi."

"Kiel al ni, tiei ankaŭ al vi estus pli utile, se vi decidus pozitive."

Ĉe foriro Oidekopp premis forte la manon de Elias kaj Eiias reciprokis per forta manpremo. Pro tiu manpremo li sentis sin preskaŭ kiel Judaso. Al li estis abomene ludi duoblan ludon.

12

Endel Elias forlasis Parnu la trian tagon matene. Ne tro frue, por ne veki atenton, sed je la naŭa. Li ne sciis precize, pli supozis, ke nokte kaj frumatene oni eble kontrolas la transirantojn de la granda ponto. Ankaŭ nun li renkontis sur la ponto germanan patrolon kaj ĉe la fino de la ponto staris tri sindefendanoj, sed nek la germanoj nek blankrubanduloj postulis de iu dokumentojn. Ĉu tio estis hazardo aŭ oni ne gardis la ponton, tio restis por Elias malklara. Li interesiĝis nur pri tio, ke li mem sukcesu transiri la riveron.

Transirinte la ponton Elias turniĝis dekstren. Iri laŭ la ŝoseo de Tallinn li ne kuraĝis, timante esti embarasata de iu gardoposteno. Ankaŭ la ŝoseon de Lihula li opiniis danĝera. Germanaj trupoj povis moviĝi ĝuste laŭ tiuj ŝoseoj. Li elektis tute flankan vojon, kiu kondukis a! Rapla. Sur tiu vojo kelkloke certe estos grandaj kurbiĝoj, sed la ebleco por trapenetri la fronton estos pli granda.

Li sukcesis eliri el la limoj de la urbo sen iaj rnalfacilaĵoj. Je la dekunua, kiam oni atendis lin en la stabo de la Sindefendo, li estis jam dekon da kilometroj for de Parnu. Li penis konjekti, kion Oidekopp entreprenos, se li ne venos tien. Ĉu sendos fusilistojn por venigi lin aŭ indiferente rezignos lin. Ĉio dependas de la taskoj, kiujn oni intencis doni al li, kaj kiel ili entute rilatas al li. Antaŭhieraŭ Oidekopp traktis lin kiel amikon kaj samideanon. Elias ne estis certa, ĉu Oidekopp simulis aŭ estis sincera. Li ne tre rompis sian kapon, sed pensis pli pri tio, kio atendos Jin ĉe la sekvanta kilometro, malantaŭ la sekvanta bosko, en la sekvanta urbeto.

Al gesinjoroj Feldman Elias klarigis, ke li iros al Vali al sia fratino. Estis maloportune mensogi al homoj, kiuj tre bone zorgis pri li, sed tion postulis la elementa singardemo. Ankoraŭ pli malfacile estis por li adiaŭi la gemastrojn pro tio, ke li restis al ili ŝulda pro la loĝejo kaj nutrado. Ne, la afero ne estis en mono. Sen favoro de sinjorino Feidman kaj ŝia neparolema edzo, ilia helpo kaj subteno li ne estus tiom rapide retrovinta sin. Kion li estus farinta, se ili ne estus disponigintaj al li rifuĝejon? La gemastroj helpis lin en la plej malfacilaj horoj. Evidente ili kunsentis al li ne nur kiel al homo, sed ankaŭ kiel al unu viktimo de la nova reĝimo. Li eĉ unu fojon ne parolis kun ili rekte pri politiko, sed li ne dubis, ke kaj la parolema mastrino kaj ŝia. silentema edzo rilatas kun antaŭjuĝo al la germanoj kaj la Sindefendo.

"Al mi estas ekstreme malagrable, ke mi ne povas pagi por via zorgo, la loĝejo kaj nutrado," diris Elias ĉe la adiaŭo. "Je la. unua ebleco mi penos kompensi tion."

Sinjorino Feldman rapide refutis:

"Vi nenion ŝuldas al ni."

Elias daŭrigis:

"Mi estos eterne dankema al vi. Mi deziras al vi ĉion bonan kaj precipe tion, ke vi poste ne havu pro mi malagrablaĵqjn."

Nun ankaŭ la neparolema ĝardenisto malfermis sian buŝon:

"Se la homo ne kuraĝus plu helpi alian homon, tiam estus plena infero sur la tero."

Rapidante antaŭen ]aŭ la arbara vojo, en kiu veturilradoj estis lasintaj profundajn sulkojn, Elias sentis sin kontenta, ke li ne iris en la grandan domon kun altaj fenestroj, kien Oidekopp rekomendis al li iri. La unuan fojon post longa tempo li sentis sin libera, kiel homo, kiu faras tion, kion li opinias ĝusta. Pli ol unu monaton li nur fuĝis kaj kaŝis sin aŭ agis laŭ volo de aliaj. Ĉiam difinis lian konduton la situacio, en kiun li estis trafmta. Sed ĉi tie li diris al si, ke tio ne estas vero. Kiam Roland proponis al li la pafilon, li estus povinta ja ne akcepti ĝin. Eble li sentis nun internan kontentecon ĝuste pro tio, ke li ne plu lasis sin direkti de aliaj homoj. Ke li havis la persiston mem elekti kaj decidi.

Tia leviĝo de la humoro ne daŭris Ionge. Subite li ekkomprenis, ke li dorlotas sin per vanaj esperoj. Bonŝance li ja povos finfine atingi Tallinn, eble NKVD eĉ ne arestos lin, sed kio okazos poste? Unu semajnon pli aŭ malpli frue la germanoj konkeros Tallinn, kaj tiam li apenaŭ povos plu libere elekti kaj decidi. Tiam li tamen devos eklabori kun homoj, similaj al Oidekopp, Ĉar tuj, kiam germana armeo enmarŝos en Tallinn, aperos tie tiaspeculoj kiel Oidekopp kaj Harjas.

Li penis forpeli la pensojn, kiuj denove komencis malbonigi lian humoron. Kial li nepre ligu sin kun personoj, pensantaj kiel Oidekopp? Li ne estas politikisto kaj ne militisto, li estas inĝeniero kaj daŭrigos labori kiel inĝeniero. Lin koncernas nek faŝismo nek komunismo, li nur faros sian laboron kaj vivos sian vivon. Nuntempe la homo povas esti feliĉa nur en tia grado, en kia li kapablas izoli sin de politiko. Unuopa individuo ne povas mem elekti la socian ordon, en kiu li vivas, tio ne dependas de lia volo. Sed siajn interrilatojn kun la koncerna reĝimo li povas ĝis certa grado mem formi.

La interarbara vojo unuiĝis kun mallarĝa kaj polva landvojo. Li ne orientiĝis bone, ĉu li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren. Li pripensis kaj turniĝis dekstren. Li ne sukcesis ankoraŭ supreniri el inter arbustoj al la rando de la ŝoseo, kiam li ekaŭdis plifortiĝantan motorbruon. Li retiriĝis malantaŭ arbojn. Baldaŭ lin rapide preterveturis tri germanaj kamionoj, kiuj trenis post si longajn maldiktubajn kanonojn. La kamionoj venis de dekstre, de tie, kien li intencis iri.

Li atendis ankoraŭ. La unuan baterion povos sekvi dua. Li sidiĝis en ombro de arbusto kaj ekfumis. Pliaj aŭtomobiloj ne preterveturis. Li leviĝis kaj ekiris. Li ne iris al la ŝoseo, sed ekpaŝis laŭ piedvojo, kondukanta laŭlonge de marĉorando.

13

Al Tallinn Endel Elias alvenis sen incidentoj. Oni kontrolis lin nek ĉi-flanke nek aliflanke de la fronto. Li bone eĉ ne komprenis, kiam li transiris de unu flanko al la alia. Nur tiam, kiam kamionaro de la Ruĝa Armeo veturis al li renkonte, li ekkomprenis, ke la fronto restis malantaŭ li.

Nun li sentis sin iom pli trankvila. Kial, tion li ne scipovis klarigi al si. Plu li ne evitis gratidajn landvojojn. Kvankam li komence intencis preteriri Rapla, nun li direktiĝis rekte tra la urbeto. La manĝejo funkciis kaj kun plezuro li manĝis varman supon. Post la pago de la kalkulo al li restis ankoraŭ dudek sep rubloj.

En Rapla iradis multaj militistoj. Ĉe du kamionoj klopodis armitaj viroj en malhele bluaj laborvestoj. Li pensis, ke verŝajne ili estas ekstermbatalionanoj. Por ĉiu okazo li turnis sin flanken antaŭ la kamionoj, ĉirkaŭiris ilin kaj post tio revenis al la ĉef-vojo.

Ju pli proksimen li venis al Tallinn, des pli maltrankvila li fariĝis. Li pripensis, ĉe kiu serĉi restadejon. Li decidis antaŭ ĉio iri al Irja. Li rajtas nenie perdi kaj malŝpari tempon, ĉar li nepre devas vidi Irja, antaŭ ol io okazos.

Volonte li tute ne estus ripozinta en la lasta nokto antaŭ la alveno al Tallinn. Malgraŭ tio, ke li havis jam almenaŭ cent kvindek kilometrojn post si, ke li estis irinta tri tagojn seninterrompe, li estus irinta ankaŭ la lastan nokton. La racio retenis lin. Nokta vojiranto vekas suspekton, kaj fiaski pro malpacienco nun, kiam li estis tiel proksime al sia celo, li deziris por neniu prezo.

En mallumiĝo li serĉis por si en kaŝita loko fojnostakon kaj ŝoviĝis en ĝin. Tiamaniere li estis aginta ankaŭ en la antaŭaj vesperoj. En angulo de arbara herbejo li sentis sin pli sekura ol ie sub tegmento. Kial peti noktejon de malfidemaj bienposedantoj, se estas eble tranokti neniun ĝenante?

Ĉu kaŭzis tion la longa migrado aŭ io alia, sed la lastajn noktojn li dorinis multe pli trankvile. Ankaŭ ĉi-foje li ekdormis sufiĉe rapide. Lin ne ĝenis hunda bojado, kiu aŭdiĝis de la alia flanko de la arbetaro, motorbruo sur la ŝoseo kaj ankaŭ homaj voĉoj, kiujn vento portis en liajn orelojn. Nenion atentante li ekdormis.

Je la sepa matene li daŭrigis sian vojon. Pli frue li ne volis. ekiri. Kiel ĉiam pro la sama singardemo, por ne vane veki atenton. Ĉe la unua rivero li faris pli longan halton, lavis sin zorge, razis sin, purigis la jakon kaj forigis de la pantalono ĉiujn fojnerojn. Kelkajn horojn pli poste en ĉeurba pinaro li ankoraŭ foje kontrolis sian eksteraĵon, senpolvigis per muskotufo siajn ŝuojn. En la urbo li eniris tramon kaj je la sepa vespere frapis al la pordo de la loĝejo de Irja Liive.

Neniu venis malfermi.

Duonon antaŭ la naŭa li denove estis tie. Ankaŭ nun la pordo restis fermita.

Li pripensis momenton, ĉu ne turni sin al la loĝantoj de la apudaj loĝejoj, sed tamen ne faris tion.

Nun li rapidis al arkitekto Kulmet. Tie la afero ne estis pli bona. Kvazaŭ ĉiuj homoj estus interkonsentintaj kaj forkurintaj de li.

La humoro malboniĝis. Li sentis sin soleca kaj fremda en sia. hejmurbo. De optimismo eĉ spuro ne restis. Subite la reveno al Tallinn ŝajnis al li senpripensa. Sinsekva erarpaŝo de ekvilibron perdinta homo.

Kion entrepreni? Kien iri?

Li havis en Tallinn multajn konatulojn. Ĉu ekiri laŭvice de la pordo de unu amiko al tiu de alia? Por tio li ne havis plu tempon. Nokta irado sur la stratoj estis malpermesita. Ĉu denove rapidi for el la urbo kaj ree ŝoviĝi en hm fojnostakon? Kaj poste,. kio okazos plue?

Li decidis iri hejmen.

Ĉu li entute havas plu hejmon en Tallinn ?

Apenaŭ. En lia loĝejo certe loĝas fremdaj homoj. La havaĵo estas rekviziita kaj la loĝejo disponigita al aliaj.

Kvankam li pensis tiamaniere, li tamen ekpaŝis al sia loĝloko. Ien li ja devis iri.

La maltrankvilecon, kiu dum la longa vojirado la tutan tempon instigis lin, anstataŭis nun indiferenteco. Li estis preta por ĉio. La pensoj malkoncentriĝis. La konscio registris mekanike la impresojn, venantajn de ekstere. Proksimume tiajn, ke sur la fenestroj estas gluitaj paperstrioj kaj nenie vidiĝas lumo. Aŭ ke en la urbo troviĝas eĉ ne unu detruita domo, ke sur la placoj estas fositaj rifuĝejoj kaj tiel plu. La momentaj konstatoj aperis kaj disfalis tuj, tuŝante nur la supraĵon de lia konscio, ne penetrante pli profunden, kie ĉio estis kvazaŭ rigidiĝinta.

Li alvenis en sia strato. Li palpis per rigardo la trietaĝan ŝtonan domon, kie li loĝis dum la lastaj jaroj. Ankaŭ ĉi tie la fenestroj estis zigzage surgluitaj per paperstrioj kaj same mallumaj kiel ĉie,

Siajn fenestrojn Elias ne vidis, ili estis kortflanke. Ĉu iri en la korton de la apuda domo kaj rigardi de tie? Se ankaŭ la fenestroj de lia loĝejo estas dekoritaj per paperstrioj, ne valoras supreniri. Tiam en lia loĝejo loĝas novaj gemastroj.

Li tamen ne iris en la korton de la najbara domo por kaŝe esplori. Li malfermis la eksteran pordon kaj eniris en la ŝtuparejon. Tie estis malvarmete kaj odoris je kalko. Ĉu en iu loĝejo okazas renovigo ?

En la domo regis silento. Kvazaŭ tie vivus neniu. Antaŭe en la maldekstra loĝejo de la unua etaĝo ĉiam tre laŭte bruis radio. Li tuj ekmemoris, ke radio-aparatoj estas forprenitaj de la loĝantaro.

Poste, du aŭ tri ŝtupojn antaŭ sia pordo, li ree ekpensis pri Irja. Kie ŝi estas? Ĉu ŝi simple ne estis hejme aŭ veturis ien malproksimen ? Eble eĉ evakuiĝis ?

Li serĉis en la poŝo la ŝlosilon de la patentseruro. Trovis ĝin. Li pripensis ankoraŭ iom, ĉu ne estus pli prudente frapi. Li aŭskultis. Silento. En la banĉambro de doktoro Hormand akvo fluis el krano. Krom tio estis tute silente. Malantaŭ la pordo aŭdiĝis nenio. Nek parolsonoj, nek paŝoj, absolute nenio.

La konstato, ke la seruro estas la antaŭa, forte efikis je li. Li liberiĝis de la rigidiĝo. Fariĝis tuj ekscitita kaj ĝoja. Kion tio signifas? Ĉu...?

Li ne havis paciencon pensi ĝis la fino, malŝlosis la seruron kaj premis sur la anson. La pordo malfermiĝis.

La pordo malfermiĝis.

La nazo eksentis mucidan, polvan aeron.

Li fermis post si la pordon kaj haltis en la antaŭĉambro.

Tiel li staris dum pluraj minutoj. La okuloj avide englutis ĉiun plej etan detalon.

Ĉio estis tiel, kiel tio restis post li. Sur la vesthokaro de la antaŭĉambro pendis lia printempa mantelo, kiun li estis intencinta meti en la ŝrankon, sed tamen forgesis ĉi tie. La iom kotaj nigraj ŝuoj kaj galoŝoj. La ĉapelo, kiun li volis doni por purigo kaj formado. Ĵurnaloj kaj la vestbroso sur la spegultableto. La malgranda valizo sur la seĝo. La pantofloj. Tra la iom malfermita kuireja pordo vidiĝis la rapide ordigita tablo, sur kiu estis restintaj la kafujo kaj sukerujo.

Li mallaŭte malfermis la pordon de la familia ĉambro.

Ankaŭ tie nenio ŝanĝiĝis. Sur la divantableto, kovrita per dika polvotavolo, kuŝis gazetoj kaj libroj. La cindrujo estis plena de deformitaj cigaredstumpoj.

La mucida aero, polvo, malordo – ĉio tio vere kortuŝis lin. Post lia foriro ĉi tie sekve estis neniu fremda homo. La loĝejon estis vizitintaj nek milicistoj nek viroj de la ŝtata sekureco. Ĉu oni do tute ne serĉis lin? Ĉu oni do ne deklaris lian loĝejon posedaĵo de malamiko de la popolo? Kion ĉio tio signifas?

14

Estis eble jam la dekunua horo, kiam eksonoris la porda sonorilo.

Elias flankenmetis la vestbroson, per kiu li ĝuste surgluis novan paperstrion, viŝis per tuko la manojn kaj malfermis la pordon. Kiam li iris tra la antaŭĉambro, tra lia kapo flugis diversaj konjektoj. Kiu vizitas lin tiel malfrue? Arestantoj? Apenaŭ? Irja? Stultaĵo, Irja ne scias serĉi lin. Irja neniam estis ĉe li. Malantaŭ la pordo estas supozeble doktoro Hormand, neniu alia.

Li ne eraris. En la malbone lumigita koridoro – la koridora lampo estis kolorigita per malhelblua farbo – staris la kuracisto, kun brakpleno de ĵurnaloj, gazetoj kaj leteroj.

Elias malfermis por la malfrua vizitanto larĝe la pordon.

"Saluton, kamarado doktoro. Bonvolu eniri."

"Saluton, saluton! Mi ĝojas vidi vin, tre ĝojas. Pardonu min, ke mi tiel malfrue... Jen via poŝto."

Doktoro Hormand metis sian portaĵon sur la tableton de la antaŭĉarnbro.

Elias premis forte lian manon.

Iom da tempo ili staris silentante.

"Pardonu, ke mi senpermese iom okupiĝis pri via poŝtkesto," ekparolis doktoro Hormand la unua, "sed ĝi estis plenplena."

"Mi dankas vin," diris Elias varme. La maljuna kuracisto ŝajnis al li nun simpatia.

"Vi mirinde sunbruniĝis," diris doktoro Hormand.

Elias, al kiu ŝajnis, ke la lastaj vortoj de la vizitanto enhavas iun kaŝitan aludon, diris:

"Mi sunbruniĝas rapide."

La kuracisto kapjesis.

"Signo de forta sano. Mi estis ĉiam konvinkita, ke vi havas bonan sanon. Cetere, kara inĝeniero, mi ne esperis vidi vin tiel frue."

Doktoro Hormand ree aludis al io, kaj nun Elias ne dubis plu, kion la doktoro volis komprenigi al li. Ĉu vere Hormand konjektas aŭ eble eĉ scias, kie li estis?

"Tute egale, ĉu li konjektas aŭ scias precize," pensis Eiias. "Tio havas nenian gravecon. Grave estas, ke mia loĝejo estas netuŝita."

Li ekridis.

"Kie mi do devis resti?"

La gasto kvazaŭ konfuziĝis.

"Se mi ne estus konvinkita, ke vi revenos, ĉu mi tiam estus kolektinta kaj konservinta vian poŝton? Ne, kara najbaro. Mi ne dubis, ke vi revenos. Mi nur pensis, ke iom pli poste."

Doktoro Hormand parolis ĉiam tiel, ke estis malfacile kapti lin je la vortoj. Liaj vortoj estis vualitaj, li aludis, sed restigis i sen punkto. Ĉiam li havis liberan vojon por retiriĝi, ĉiufoje li povis diri, ke ĝuste tiel mi ja pensis.

Elias diris:

"Pli ĝuste mi malfruiĝis ol alvenis tro frue."

Li observis la maljunan kuraciston per ĉiam ankoraŭ ridantaj okuloj. Tiel facile kaj gaje li ne estis jam longan tempon sentinta sin.

"Kial do vi entute forveturis, se vi nun opinias, ke vi malfruiĝis?" demandis Hormand sarkasme. "Ne, vi ne malfruiĝis,. sed alvenis tro frue, kredu min."

Tio, ke la kuracisto obstine restis ĉe siaj vortoj, amuzis Elias.

"Mi ne komprenas vin," li konfesis sincere.

"Ankaŭ mi ne komprenas vin," diris doktoro Hormand.

Elias konvinkiĝis, ke lia gasto ne ekparolos pli klare. Li eraris, ĉar la kuracisto fariĝis tuj sincera:

"Vi estus aginta multe pli prudente, se vi estus atendinta foriron de la rusoj."

Tiel unusence doktoro Hormand ne estis parolinta kun li dum la lasta jaro. Li demandis:

"Oni volis vin ja ekzili."

"Se oni vere volis malliberigi min, mi ne estus nun ĉi tie, en mia malnova loĝejo. Tiam loĝus ĉi tie tute aliaj homoj. Estis certe eraro, kamarado doktoro."

Hormand ridetis ironie:

"Ankaŭ la dekkvaran de junio vi parolis pri eraro, sed tamen malaperis... tute senspure. Kaj vi agis saĝe. La kaptantoj serĉis vin la sekvantan tagon."

"Oni serĉis min? Kiam?"

"Post via forveturo. La samaj viroj, kiuj jam la unuan nokton estis ĉi tie, venis denove."

"Ĉu tio estas... vero?"

"Vero. Kial mi mensogu? Mi avertis vin tiam kaj avertas ankaŭ nun. Vi vane rapidis reveni."

Kvankam la facila kaj eĉ gaja humoro de Elias komencis pro la vortoj de doktoro Hormand malaperi, li penis konservi la lastajn restaĵojn de optimismo.

"Mi dankas vin pro la averto kaj bonaj deziroj," li diris tiom trankvile kaj senzorge, kiom li kapablis. Poste li komencis trarigardi la gazetojn kaj leterojn, kiujn la kuracisto portis al li. Por ŝanĝi la temon, li aldonis: "Vi alportis al mi multe da legaĵo."

Doktoro Hormand observis lin kelkan tempon silente kaj poste diris preskaŭ flustre:

"Vi trovos inter via poŝto invitilon por mobiliziĝo. Jes, jes, estas proklamita por tiel diri totala mobilizado. Junaj viroj estas jam delonge senditaj al Ruslando, la rekrutojn sekvis rezerv-oficiroj kaj nun estas la vico de ĉiuj aliaj. La mobilizo koncernas ankaŭ vin. Oni vokas vin en la armeon, ĉu vi komprenas, kion tio signifas?"

Elias diris:

"Dum milita tempo oni ĉiam mobilizas virojn."

Doktoro Hormand ekscitiĝis.

"Kompreneble mobilizas. Mi jam estas mobilizita. Jes, ne miru. Kiel kuracisto kaj rezerv-oficiro mi estas jam postenigita. Laŭ speciala dekreto oni restigis min en Tallinn, mi operacias vunditojn. En niaj malsanulejoj loko por civiluloj plu ne sufiĉas, ili estas plenaj de vunditaj ruĝarmeanoj... Mi timas, ke forlasante Tallinn oni kunprenos ankaŭ min. Tio estus terura."

En la okuloj de Elias doktoro Hormand ekhavis siajn ordinarajn kolorojn. Lia insista flustrado, timo antaŭ la reĝimo, neklaraj aludoj, timo, ke io okazos – ĉio tio estis konata al Elias.

La kuracisto daŭrigis, ankoraŭ pli mallaŭtigante la voĉon:

"Sovet-Unio jam perdis la militon. El dronanta ŝipo fuĝas eĉ ratoj. Vi venis tro frue, tro frue."

Elias eksentis, ke se Hormand ankoraŭ ripetos, ke li, Elias, venis tro frue, tiam li ne plu povos regi sin. En li vekiĝis kolero kontraŭ la kuracisto, kiu ripetadis unu kaj saman aferon, ree kaj ree memorigante pri danĝeroj, kiuj embuskas lin. Post longa tempo Elias estis sentinta sin bone, sed venis la kuracisto kaj difektis ĉion. Li diris glacie:

"Doktoro, homoj ne estas ratoj."

"Mi volonte invitus vin al mi por trinki teon, sed vi verŝajne ne havas tempon. Vi surgluas paperojn al la fenestroj. Ĉu vl efektive intencas resti en Tallinn?"

"Dankon pro la invito, sed mi ĵus trinkis kafon," diris Elias. "Vi ĝuste rimarkis, mi vere estas okupita per surgluado de paper-strioj al la fenestroj. Iam, kiam mi havos pli multe da tempo, mi volonte parolus kun vi ĉe taso da kafo. Bonan nokton, doktoro."

La rigardo de la kuracisto glitis preter Elias.

"Mi deziras ankaŭ al vi trankvilan dormon, Cetere, se vi nuntempe povas dormi trankvile, vi havas ŝtalajn dratojn anstataŭ nervoj." Hormand ree ĵetis al Elias esploran rigardon, ekridis mallaŭte kaj diris balancante la kapon: "Ĉu ne estas strange, sinjoro Elias? Antaŭ nelonge ni vivis feliĉe sub la suno de Stalin, nun nia tuta granda kaj potenca hejmlando skuiĝas kaj ŝanceliĝas. La nigra reakcio potence premas la avangardajn fortojn, en la serena domo de socialismo krakas ĉiuj murligiloj. He-he-he! Bonan nokton! Por ĉiu okazo, mi ne estis ĉi tie, vi komprenas min."

Kun rideto sur la lipoj doktoro Hormand volis foriri.

Elias haltigis lin por momento kaj demandis, ĉu li ne havas dormigilon ĉemane.

"Miaj nervoj ja tute ne estas el ŝtalo. Donu al mi ion forte efikantan kaj ne nur por unu nokto."

Doktoro Hormand alportis al li dormigilon.

Elias daŭrigis kun malklaraj impresoj la gluadon de la paper-strioj al la fenestrovitroj. Li faris tion duone palpe, ĉar en la ĉambro. kie li nun komencis la gluadon, li ne povis enŝalti elektron – la lumo estus ekstere videbla. Li pensis, ke entute estis stulte ekokupi sin pri la fenestroj. Sed antaŭ unu horo li kun rekte knabeca fervoro kuiris gluaĵon kaj tranĉis paperstriojn. Por ke la fenestroj de lia loĝejo aspektu same kiel tiuj de la aliaj. Ĉar ankaŭ li mem estas tia sama kiel ĉiuj aliaj. Se doktoro Hormand ne estus sciiginta, ke oni serĉis lin duan fojon, li estus pensinta tiel ankaŭ nun. Ĉar la loĝejoj de malamikoj de la popolo ne estis ja konservataj netuŝite. Ilia meblaro kaj alia havaĵo estis vendataj, kaj la loĝejoj donataj al novaj luantoj. Sed en liaj ĉambroj estis irinta neniu fremda homo. Ankaŭ nun, post tio, kion li aŭdis el la buŝo de Hormand, li ne povis plene kompreni, kial milico ne penetris en lian loĝejon. Ĉu vere la plenumantoj de la leĝo simple preterrigardis lian loĝejon? Aŭ la milito malhelpis la aparaton de NKVD, kaj tio estas la sola kaŭzo ?

Kompreneble, la afero povis vere esti tia. Ne tio estis eraro, ke oni volis lin aresti. Eraro estis tio, ke oni forgesis lian loĝejon. Aŭ la afero estas tamen inversa ?

Li ne atingis plenan klarecon. La racio ja diris al li, ke doktoro Hormand pravas, sed tamen en la animo konserviĝis iom da espero, ke la decido pri lia ekzilo tamen estis nuligita.

"Bone," li diris al si, "ni supozu, ke la afero vere estas tia, kiel mi volas ĝin vidi. Ni supozu, ke la decido pri mia ekzilo estas nuligita. Kion tio ŝanĝas? En Tallinn mi estis lojala civitano, en Vali mi fariĝis aktiva kontraŭulo de la soveta reĝimo. Ne forgesu tion. Se oni ekscios pri tio, ĉio estos decidita. Tre eble, ke Sookask rekonis min."

Ju pli longe li pensis pri sia stato, des pli klare li komprenis, ke li ne rajtas en Tallinn vane malŝpari eĉ unu minuton. Antaŭ ol liaj spuroj estos trovitaj, li devas renkontiĝi kun Irja. Li intencis tuj frumatene ankoraŭ foje iri al Irja, kaj se li ankaŭ tiam ne trovos ŝin, iri al la popola komisariato. Nur poste, kiam rilate al Irja ĉio estos klara, li decidos, kion entrepreni.

Pri la mobiliza ordono, laŭ kiu li devis aperi al la hipodromo kun provianto por kvin tagoj, kruĉo, kulero, mantuko, du ŝanĝoj da tolaĵo, bonordaj ŝuoj kaj vestaĵo, li tute ne pensis. Li kvazaŭ forgesis tion.

En tiu nokto li denove ne povis longe ekdormi. Sed dormigilon li ne uzis.

15

Matene li iris al Irja, sed ree sen rezulto. Ankaŭ nun li ne trovis ŝin hejme. Neniu malfermis al li la pordon. Li agis tiel, kiel li planis vespere – iris al la popola komisariato.

Survoje tien li pensis, ke li kondutas nesingarde. Ĉu ne estus pli prudente havigi informojn pri tio, kie Irja povas troviĝi, de ŝiaj najbaroj? En malgrandaj duetaĝaj lignaj domoj la loĝantoj bone konas unu la alian, li certe ĉion ekscius. Krome, havigi informojn pri ŝi de la loĝantoj de la domo estas por li sendanĝere. En la popola komisariato povos ĉio okazi. Kvankam sobra pripensado parolis kontraŭ tio, ke li iru al la popola komisariato, li tamen ne returnis sin.

En la popola komisariato, kie ĉiam troviĝis multe da homoj, kie propraj oficistoj de la komisariato kaj gvidantoj de sub-entreprenoj, direktoroj, provizistoj kaj okupantoj de dekoj da aliaj oficoj senĉese en- kaj eliradis, kie ĉiam aŭdiĝis sonorado de telefonoj, klakado de skribmaŝinoj, rumoro kaj dekoj da aliaj sonoj, regis nekutima silento. Li iris en la planfakon, interne tre streĉita, preta toleri ĉiajn rigardojn kaj vortojn egale de kiu, ankaŭ de Irja, sed li ne povis eniri. La pordo de la planfako estis ŝlosita.

Li fariĝis hezitema kaj ne povis decidi, al kiu turni sin. Li provis malfermi ankoraŭ kelkajn pordojn, sed ankaŭ ili estis ŝlositaj aŭ li trovis en la ĉambroj tute fremdajn homojn.

En la antaŭĉambro de la kabineto de la popola komisaro aŭdiĝis voĉoj kaj li eniris tien. Iu al li fremda mezaĝa virino parolis per telefono.

Li atendis, ĝis la telefonparolado finiĝis, kaj demandis tiam, kiel li povus renkontiĝi kun oficistoj de la planfako.

"Plejparto de niaj homoj estas okupita ĉe fortikigaj laboroj, kamarado Elias," klarigis la deĵoranta oficistino aŭ sekretariino de la popola komisaro.

Elias pensis iom kaj demandis:

"Ĉu ankaŭ kamaradino Liive?"

"Kamaradino Liive evakuiĝos. Aŭ eble jam forveturis."

Elias eĉ ne rimarkis, ke ŝi nomis lin laŭ la nomo. Pli ĝuste, li rimarkis tion, eĉ miris iom, sed tuj forgesis. Tio, kion li aŭdis pri Irja, ombris ĉion alian.

"Ĉu vi scias tion certe?"

"Tute certe. Antaŭ tri tagoj kamaradino Liive kvitiĝis. Mi mem ordigis tion."

"Mi dankas."

"Bonvolu, kamarado Elias."

"Ankoraŭ foje multan dankon al vi. Ĝis revido."

"Ĉion bonan, kamarado Elias."

Al Eiias, kies sensoj estis fariĝintaj tre sentemaj, ŝajnis nun, ke la sekretario de la popola komisaro tro akcentante uzis lian nomon. Sed ankaŭ nun li ne turmentis pro tio sian kapon. Li simple konstatis kaj jam pensis pri alia afero. Pri tio, ke li tamen malfruiĝis.

Irja forveturis, jen kial ŝia pordo restis fermita antaŭ li. Sekve li vane venis al Tallinn. Kion fari nun ?

Li diris al si, ke li devas rapidi al la stacio. Eble la trajno de Irja staras ankoraŭ tie.

Rapidante al la Balta stacio li sentis, ke la vizito de la popola komisariato forte efikis je li. Vere, tie okazis ja nenio, la tro ĝentila oficistino alparolis lin evidente laŭ sia kutima maniero, sed li estis preta por la plej malbona. Li estis preparinta sin ankaŭ por tio, se oni intencas lin malliberigi. Li ne provus fuĝi, ne, tion ne. Li estis sugestinta al si, ke li devas resti trankvila en ĉiu situacio, okazu kio ajn.

Plej multe li timis la okulojn de Irja. Tiujn okulojn, kiujn li el la tuta koro volis vidi. Li timis kaj tamen esperis. Esperis, ke Irja malgraŭ ĉio ne plene kondamnis lin.

En la stacio li eksciis, ke la vagonaroj de evakuiĝantoj ne elveturos de ĉi tie, sed de la stacio Ulemiste. Li rapidis tien.

Nun li antaŭpreparis sin por nenio. Li ne plu pensis pri sia digno kaj io simila. Por li estis grava nur unu afero – ke li atingu Ulemiste antaŭ ol la vagonaro forlasis la stacion.

Li samtempe esperis kaj timis. Esperis, ke li trovos Irja en vagonaro, staranta en la stacio Ulemiste, kaj samtempe timis, ke li malfruiĝis. Li esperis, ke Irja komprenos lin, kaj timis, ke ŝi ne havas plu eĉ kompaton por li. Esperis, ke ankoraŭ ĉio povos reboniĝi, kaj timis, ke la lasta apogo, kiu tenas lin sur la surfaco, diseriĝos inter liaj fingroj.

Jam de fore li vidis sur la dua relparo longan pasaĝeran vagonaron, ĉe kiuj staris interparolantaj homoj.

Li plirapidigis siajn paŝojn.

Li atingis la vagonaron kaj demandis, ĉu per ĝi forveturos evakuiĝantoj. Oni respondis al li, ke tio efektive estas vagonaro de evakuiĝantoj. Li komencis trairi la vagonojn, demandante, ĉu inter la veturontoj ne troviĝas kamaradino Liive. Oni direktis lin al la estro de la vagonaro. Tiu montriĝis kompleza homo, kiu sufiĉe longe esploris la nomaron de la veturontoj en la speciala vagonaro kaj poste skuis la kapon.

Elias petis, ke li donu la nomaron al li, kaj ankaŭ liaj okuloj trakuris la plurajn centojn da nomoj.

"Mi dankas," li diris redonante la plenskribitajn paperfoliojn al la vagonarestro. "Pardonu, ke mi ĝenis vin."

"Vagonaroj elveturas ĉiutage," konsolis lin la nejuna viro, aspektanta kiel instruisto.

Malgaje Elias ekreiris laŭlonge de la vagonaro. Estis nenia dubo, ke Irja forveturis jatn hieraŭ aŭ eĉ antaŭhieraŭ.

Preterirante iun vagonfenestron ŝajnis al li, kvazaŭ li vidis Irja. Ke Irja sidis en la vagono dorse al li kaj interparolis kun iu. Li haltis, reiris rapide al la sama fenestro kaj enrigardis. Nun li ne plu vidis ŝin. Li maltrankviliĝis kaj eniris la vagonon, senceremonie farante al si vojon inter la homoj.

Ne, li eraris. En la vagono Irja ne troviĝis.

Sed li kunpuŝiĝis kun homo, kiun li bone konis. Kun la teknikisto de ilia trusto – Endel Niidas.

16

"Saluton," diris Niidas, etendante al li la manon. "Kia ĝojo vidi vin post longa tempo!"

"Saluton," respondis Elias, premante la etenditan al li manon. La neatendita renkontiĝo kun laborkunulo iom konfuzis lin. Li ne tuj trovis, kion diri al la teknikisto, sentis sin malagrable, penis rideti, sed nur kurbigis la lipojn.

"Ŝajnas, ke vi serĉas iun," diris Niidas, kiu kondutis senĝene, kvazaŭ intertempe nenio okazis.

"Bedaŭrinde mi malfruiĝis," murmuris Elias, ĉiam ankoraŭ ne povante regi sin.

"Nun, kiam la normala vivo estas tute renversita, neniu scias, kiam li malfruiĝas, kiam ne," ridetis Niidas amike. "Kiun vi tiel volonte volas trovi, se tio ne estas sekreto? Eble mi povas helpi vin?"

Elias rigardis al Niidas, kiu ridetis per la tuta vizaĝo, kaj konfesis kun sincereco, neatendita eĉ por li mem:

"Mi venis akompani kamaradinon Liive. Sed ŝia vagonaro jam. forveturis."

Niidas demandis:

"Ĉu ŝi do ne diris al vi, kiam ilia trajno elveturos?"

"Mi eksciis pri la evakuiĝo de kamaradino Liive de aliaj homoj," respondis Elias kaj penis ŝerci: "Pli bone malfrue ol neniam."

Niidas ridetis ree amike kaj diris:

"Mi estas preta transdoni al ŝi viajn salutojn, se vi min rajtigos. Kompreneble en okazo, se ni renkontiĝos en la soveta postfronto."

Al Elias ŝajnis, ke li ne rajtas rifuzi la proponon.

"Mi estus al vi tre dankema. Eble vi veturos al la sama loko?"

"Kien kamaradino Liive estis veturonta?"

Eiias restis ankaŭ nun sincera:

"Bedaŭrinde mi ne scias tion. Mi eksciis tro malfrue, ke ŝi evakuiĝos."

"Mi veturos en malproksiman orienton," daŭrigis Niidas la konversacion. "Rekte al Uralo. Mi estas ofice sendata tien. Kie vi agadis en la lasta tempo? Pri vi oni disvastigis diversajn famojn, mi ilin ne kredis."

Elias diris al Niidas pri la lastaj vortoj nenion. Li preterrigardis lin kaj sentis sin ankoraŭ pli malagrable. Fine li demandis:

"Kion do oni parolis pri mi?"

Niidas rezigne svingis la manon.

"Honeste dirite, mi ne volas per ripetado de ĉio ĉi difekti vian humoron." Li faris paŭzon kaj daŭrigis kvazaŭ kontraŭvole: "Oni parolis, ke oni kvazaŭ intencis proskripcii vin al Siberio. Sed ke vi sukcesis forkuri. Ridinde, pro dio, ridinde. Poste la onidiroj fariĝis ankoraŭ pli sovaĝaj. Oni asertis, ke vi fariĝis bandito. Domaĝe, ke la klaĉantoj kaj iliaj facilanimaj kredantoj ne estas nun ĉi tie. Ili povus per propraj okuloj konvinkiĝi, ke ili kredis kaj babilis sensencaĵojn."

Niidas parolis faciie, duonŝerce, kun pardonon petanta mieno. Elias sentis sin pli kaj pli malagrable. Lin ne suprizis tio, ke oni opiniis lin fuĝanto. Ne, tio estis natura, kaj venante al Tallinn li kalkulis kun la ebleco, ke li aŭdos proksimume tiajn vortojn, kiajn parolis la estro de la laborejo. Unu afero estas antaŭkalkuli, sed tute alia afero estas aŭdi, kion oni opinias pri vi, kiu vi estas konsiderata. Ankoraŭ pli korpreme estis konvinkiĝi, ke oni scias ankaŭ pri liaj agoj en Vali. Ke tion, ke li apartenis al makisanoj, scias ne nur unu aŭ du homoj, sed ke tio fariĝis publika sekreto, ĝenerala paroltemo. Kaj se ĉiuj en ilia uzino parolas pri tio, do tion aŭdis ankaŭ Irja.

Elias intencis nenion kaŝi de Irja. Ne, li volis ĉion konfesi al ŝi. Irja sciu ĉion. Sciu kaj decidu. Sed evidentiĝis, ke Irja jam sciis. Sciis kaj kondamnis lin, certe kondamnis.

Pri la vortoj de Niidas li diris nenion. Silentis, preterrigardis la teknikiston kaj pensis, ke ĉio estas finita. Plene kaj tute finita.

"Jen, mi jam difektis vian humoron," interrompis Niidas la silenton. "Ne prenu mian babiladon al la koro."

Elias diris mallaŭte:

"Se vi okaze renkontos kamaradinon Liive, salutu ŝin de mi kaj diru, ke mi deziras al ŝi ĉion plej bonan."

"Pardonu min, kamarado Eiias, sed mi scias vian korinklinon al kamaradino Liive." Niidas fariĝis tre kunsentema, lia voĉo insista. "Pro tio permesu, ke mi ion rekomendas al vi. Ne restu en Tallinn. Veturu al soveta postfronto. Serĉu mem kamaradinon Liive. Por tiel diri, dividu kun ŝi la malfacilaĵojn de la milito. Prenu miajn vortojn kiel konsilon de malnova amiko... Oriente, en Uralo, Siberio kaj en aliaj lokoj estas nun granda manko de bonaj inĝenieroj. Turnu vin al nia popola komisariato, kiu aranĝas la formalaĵojn de la evakuiĝo."

Niidas rigardis al Elias, sed tuj retiriĝis, murmuris: "Pardonu!" kaj ridetis kun kulpa mieno kiel kutime homo, kiu en tre delikata demando donas konsilon al alia.

Elias sentis dankemon al la teknikisto, kun kiu li antaŭe neniam bone harmoniis. Li diris:

"Koran dankon. Por mi estas malfrue evakuiĝi."

"Vi mem scias tion kompreneble pli bone. Tamen pensu pri evakuiĝebleco. Kio koncernas la oficialan flankon, tio estos aranĝata dum tri aŭ kvar tagoj."

"Bedaŭrinde mi tamen ne povas forveturi."

"Domaĝe. Sed viajn salutojn al kamaradino Liive mi certe transdonos."

Elias diris subite:

"Vi menciis, ke vi scias mian korinklinon al kamaradino Liive. Transdonu al ŝi, ke mi amas ŝin same kiel antaŭe."

En la sekvanta momento Elias hontis pri tiuj vortoj, kiuj per si mem, malgraŭ lia volo elŝprucis el lia interno pro premo de io pezega. Li ŝajnis al si mem histeriulo, kiu ne kapablas bridi sin, vanta vireto, kiu trumpetas al la mondo tion, kion oni kiel la plej grandan valorajon devas porti en si, homo, kiu anstataŭ agoj faras nur vortojn, vortojn kaj ankoraŭfoje vortojn.

Niidas asertis:

"Mi nepre faros tion."

"Grandan dankon. Bonan vojaĝon al vi."

"Dankon pro la bonaj deziroj. Ĝis revido."

"Adiaŭ."

"Ĉion bonan al vi."

Elias forlasis la stacion Ulemiste kiel definitive deprimita homo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.