|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SOMERMEZEAŭtoro: Paul Kuusberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Mi ellasas la kradojn kaj saltas malsupren. Homoj kolektiĝas ĉirkaŭ mi, ĉiuj estas ekscititaj, ĉiuj demandas ion. Mi klarigas, kion mi vidis tra la fenestro, sed la pensoj okupiĝas pri nia ĉefinĝeniero Elias.
Kiam mi rekonis Elias, tio forte efikis je mi. Tio ombras ĉion alian. Kaj tion, ke mi estas malliberulo, kaj same la ekstere aŭdeblajn pafojn, kiuj promesas liberiĝon.
Mi diras al mi, ke Elias estas tia sama bandito kiel la grandegulo, kiu mortigis la leutenanton. Tia sama, kiel la maljunulo kun la akra rigardo, kiu kriis al mi. Tio signifas, ke pravas ne Ruutholm, sed Niidas. Tamen Niidas. Kvankam ankaŭ mi dividis la opinion de Niidas, ke per sia kaŝiĝo Elias kondamnis sin mem, mi volonte estus preta konfesi mian eraron. Nun mi komprenas tion. Sed momente estas jam nenia dubo. Ĉio estas klara. Elias estas nia malamiko. Malamiko de Ruutholm, Niidas kaj mi.
Plej terure estas trompiĝi en homo, kiun vi estimis.
Mi opiniis, ke Elias estas brava homo. La laboristoj ŝatis lin. Li estis tre postulema, sed ne riproĉis vane. Laŭ mia, kaj ne nur laŭ mia opinio li estis sincera homo, kiu parolis tion, kion li pensis. Li ŝatis diri, ke la soveta reĝimo bezonas ne bonajn parolojn, sed bonan laboron. Tiuj vortoj terure plaĉis al mi. Tamen montriĝis malamiko ĝuste Eiias, sed ne tiuj, kiuj rikanis, ke nuntempe plej gravaj estas hosana-kantado kaj promesoj.
Ial mi ankaŭ nun ne volas starigi Elias sur sama ŝtupo kun la ĉi-tiea komunumestro aŭ kun la kapitano, kiu tenis inter la manoj minacantan mortigilon.
Ne, mi devas rigardi al la vero en la vizaĝon. Ĉefinĝeniero Elias estas malamiko. Li ne estas pli bona ol kiu ajn alia, kiu nun malantaŭ la bosko batalas kontraŭ milicistoj aŭ anoj de eksterma bataliono.
Mi diras mallaŭte al Niidas:
"Nia inĝeniero estas bandito."
Niidas komprenas nenion.
"Mi ĵus vidis inĝenieron Elias. Li iris kune kun la aliaj. Li havis pafilon. Vi pravis."
"Ĉu vi ne eraris?"
"Ne. Mi tuj rekonis lin."
"Tion mi ne estus kredinta, ke li iros ĝis tia konsekvenco. Oni devas diri, ke li scipovis elekti la ĝustan partion."
Nun mi miavice ne komprenas Niidas. Kion li opiniis per sia lasta frazo? Ĉu tio estis moko je la adreso de Elias, aŭ ĉu li vere envias lin? Verŝajne tio estis moko.
Ni ne havas tempon por pli detale paroli pri la inĝeniero. Ree kaj ree oni demandas min, kio okazas ekstere.
Ankaŭ mi mem volus scii pli multe.
La pafado fariĝadas pli ofta kaj ni ekscitiĝas pli kaj pli. Ie en proksimeco okazas interpafado inter la banditoj, kiuj nin malliberigis, kaj iu alia forto.
Ruutholm stariĝis kaj venis apud min. Apogante sin al mi li staras sufiĉe firme sur la piedoj. Sed al li mi ne parolas pri Elias. Tion estos eble fari ankaŭ pli poste. Kial lin eksciti nun?
"La banditoj devas esti diable multaj, ĉar ili kuraĝas rezisti."
La politruko kvazaŭ pensas laŭte.
"Aŭ la banditoj estas multaj aŭ la milicistoj malmultaj," diras Niidas.
La pafoj proksimiĝas.
Mi ne havas plu paciencon trankvile atendi la evoluon de la okazantaĵoj. Mi denove salte ekpendiĝas je la kradoj. Komence mi vidas nenion. Sur la ŝoseo troviĝas neniu. Ĝuste tiam, kiam miaj manoj eklaciĝas kaj mi decidas malsupreniĝi, elkuras el la arbaro du-tri viroj. Unu el ili stumblas transsaltante la fosaĵon de la ŝoseo kaj lia pafilo falas en ĝin. Li ne havas tempon por levi la armilon kaj postkuras la aliajn. Baldaŭ ili malaperas el mia vido.
"Ili fuĝas!" mi ĝojkrias kvazaŭ freneza. "Ili fuĝas!"
Mia forto kvazaŭ multobliĝas. Mi serĉas en murkavetoj apogon por miaj piedfingroj kaj kvazaŭ gluiĝas al la muro.
La milicisto bategas per la pugnoj al la pordotabuloj.
"Malfermu, Gustav!" li krias al la gardisto.
"Ĉu ili vere forkuras?" demandas min la virino, kiu bandaĝis la kapon de Ruutholm kaj en kies mamoj finiĝis lakto.
"Jes!" mi vokas al ŝi.
La virino ekploras.
"Gustav, aŭdu, kion mi parolas," krias Vahtramae. "Ni konsideros tion kaj vi facile elturniĝos!"
El la arbaro aperas ankoraŭ viroj. Ne rerigardante ili per longaj paŝoj kuras trans la ŝoseon kaj malaperas en diversaj direktoj. Ankaŭ la gardisto postkuras la aliajn.
"Gustav, vi bedaŭros, se..."
Mi ne lasas la miliciston fini.
"Gustav jam forkuris!" mi vokas al li de la fenestro sub la plafono.
Aŭ post kvin aŭ dek minutoj – mi perdis koncepton pri la tempo – venas el la arbaro kelkdeko da viroj. Subite la tuta ŝoseo eksvarmas de ili. Ili ne kuras, sed kvazaŭ pripensante ekhaltas. Ili ĉirkaŭrigardas atente kun pafpretaj fusiloj. Ne, ili ne estas niaj hieraŭaj kaptintoj, sed batalantoj de eksterma bataliono.
Mi frakasas tra la kradoj la fenestrovitron kaj krias tiom forte, kiom permesas la voĉo:
"Malfermu al ni la pordon!"
Komence ili ne komprenas, de kie venas la voĉo.
"Ni estas fermitaj en la tenejo!"
Nun unu el ili montras per la mano al mi kaj ion vigle parolas. Pro ĉielo, tio estas ja Koplimae! Vere, Ilmar! Mi ne aŭdas liajn vortojn. Supozeble li diras ion pri mi, ĉar multaj rigardas supren.
"Ilmar, ni estas ĉi tie!" mi krias al la amiko. Pro dio, ankaŭ mi preskaŭ ekploris pro ĝojo.
Ne estas facile malfermi la pordon. Longan tempon oni klopodas, rompas kaj penadas per diversaj iloj, ĝis la seruro cedas.
Koplimae strabas al ni, kvazaŭ ni estus revekiĝintaj el morto.
"Vin ne rekonus nun eĉ via fianĉino," li diras ŝerce.
Mi travidas lin. Li ŝercas por kaŝi sian ektimon. Sed ĉe Ruutholm li ne plu sukcesas simuli.
"Brutoj!" li diras kolere kaj demandas: "Kie estas la leutenanto?"
Ni longe serĉas la kadavron de la leutenanto. Ni traserĉas la tutan ĉirkaŭaĵon de la komunuma domo. Ni komencas de la rubamaso, kien li estis trenita, kaj iom post iom plimalproksimiĝas. Ni demandas ankaŭ la kaptitajn banditojn, sed ili asertas, ke ili scias nenion. Nek pri ni nek pri la mortigo de la leutenanto. Mi povas ĵuri, ke ili mensogas, sed ni sukcesas nenion elprerai el ili.
Mi volas nepre trovi la kadavron de la leutenanto kaj enterigi ĝin kiel decas. Sed la murdistoj trenis ĝin en tian lokon, kien ni ne scias rigardi. La kadavro de la prezidanto de la plenum-komitato estis trovita en paŝtejo malantaŭ la komunuma domo, sed la kadavro de la leutenanto restas netrovebla. Eble ili enfosis lin kvazaŭ hundon ?
Mi denove iras al la malliberigitaj viroj, kiujn ĝuste pridemandas la estro de la taĉmento de l' eksterma bataliono.
"Kiomope vi estis?"
"Kelkaj ĉiuokaze estis." – "Mi kun ili ne estis." – La tria, altkreska, iom ĝiba, nerazita viro silentas.
"Kiu estis via gvidanto?"
"Iu fremda altkreska viro." – "Mi ne scias." – La tria daŭre silentas.
"De kie vi ricevis la pafilojn?"
"Mi ne memoras, kiu donis." – "Mi ne havis pafilon, mi hazarde trafis ĉi tien." – La tria ankaŭ nun ne diras eĉ unu vorton.
En mi vekiĝas intereso al la obstina silentanto, kiu kvazaŭ evitante miajn okulojn strabas antaŭ siajn piedojn. Ankaŭ mia rigardo falas al liaj piedoj kaj mi ektremas pro surprizo. Li portas juftajn botojn kun dikaj plandoj. En mia imago aperas bildo pri piedo en peza krurboto, kiu svingas sin kaj donas unu baton post alva al la ventro de kuŝanta homo, ne povanta sin plu defendi. Subite kaptas min ĝis nun nekonata kolero, momente mi estus kapabla sen ia konsciencriproĉo mortpafi tiun viron.
Mi paŝas rekte al li kaj krias al li en la vizaĝon:
"Murdisto!"
Mia voĉo estas fremda, raŭka kaj tremetas iom.
Li ektimiĝas, rigardas supren kaj niaj okuloj renkontiĝas. Ne, ne, ne! Mi ne eraras. Li estas unu el tiuj, kiuj nin kaptis kaj preskaŭ mortbatis. Li devas scii, kie ili kaŝis la kadavron de la leutenanto.
Tiu altkreska, iom ĝiba bandito volas min flankenpuŝi kaj forkuri, ne vane li kliniĝas kaj levas sian manon. Mi rapide resaltas unu paŝon kaj per la tuta forto batas al li en la vizaĝon. Kien mia pugno trafis, mi ne scias, ĉar antaŭ miaj okuloj nigriĝis, sed li ŝanceliĝas sur la piedoj kaj falas kaŭre sub arbon.
Batalantoj de la eksterma bataliono fortiras min de li.
Post tio la du vilaĝanoj fariĝas pli parolemaj. La barbulo silentas ankaŭ nun.
La restantan tempon, ĝis daŭras la kaptado de la makisanoj, mi sidas apud la ŝoseo ĉe arbarrando. Mi ne havas forton por partopreni la pelĉason. Ankaŭ Ruutholm ripozas ĉi tie. La alveno de la roto de la Parnua eksterma bataliono, la dispelado de la banditoj kaj nia liberigo bone efikis je li. Ni kune serĉis la kadavron de la leutenanto, li eĉ partoprenis en la traserĉo de la plej proksima bieno, sed baldaŭ laciĝis.
Niidas kaj Koplimae persekutas la fuĝintajn kulakojn kaj iliajn kunulojn. Mi ne kredas, ke krom la tri, kiuj estis kaptitaj en la komenco, oni ankoraŭ trovos iun. Mi opinias, ke la loka aktivo, la milicisto kaj aliaj ne havos facilajn tagojn. Tion diris ankaŭ Vahtramae mem, antaŭ ol li adiaŭis min. Se mi estus sur lia loko, diablo scias, ĉu mi entute kuraĝus vivi plu ĉi tie.
Antaŭ ni haltas du ŝarĝaŭtomobiloj. .
Mi havas nekontraŭstareblan emon rigardi en spegulo de kamiono, kio okazis al mia vizaĝo, ĉar ĉiuj, kiuj vidas min, kondutas nenormale. Ili aŭ oĥas aŭ aĥas stulte aŭ kaŝas sian miron. Mi batalas kun mi, insultas min afektema knabino, fine mi tamen grimpas sur la ŝtupon de la kamiono kaj rigardas en la spegulon.
Ili min treege beligis. La dekstraj vizaĝflanko, vango kaj brovo estas forte ŝvelintaj, ĉirkaŭ la okulo violas kaj bluas, larĝa ruĝa strio etendiĝas de la tempio ĝis la makzelo.
Mi residiĝas sur la rando de la fosaĵo kaj rezonas por mi mem: se la vangosto ne rompiĝis, post unu semajno mi devus denove havi aspekton de homo. Alveninte al Tallinn mi ne rajtos antaŭ tio iri hejrnen: la patrino teruriĝos.
La virino, kiu bandaĝis la kapon de Ruutholm, alportas al ni panon, lakton kaj ŝinkon. Mi manĝas kun bona apetito. Eĉ la politruko prenas kelkajn buŝplenojn.
"Mi kun la infano foriros de ĉi tie," diras la virino. "Jam hodiaŭ vespere. La eksterma bataliono reveturos al Parnu. Vahtramae sola estas senpova kontraŭ Harjas kaj Oidekopp. Duan fojon mi ne volas trafi en iliajn ungojn."
Mi volus ŝin konsoli, diri al ŝi, ke finiĝis la ludo de Harjas'oj kaj Oidekopp'oj, sed mi ne povas paroli tion, kion mi mem ne kredas.
Iom poste mi aŭdas mallongan abruptan ekkrakon de pafoj. Koplimae venas kaj diras, ke ili mortpafis du banditojn. Unu el la banditoj estis tiu, kiun mi batis. La voĉo de Kopliniae sonas fremde, lia vizaĝo estas pala kaj li preterrigardas min.
Koplimae montras per la mano al la komunuma domo. Li ĉiam ankoraŭ evitas mian rigardon.
"Ĉu vi..."
Koplimae interrompas min.
"Ne!" li ekkrias. "Ne!"
Ruutholm diras malrapide:
"Al blanka teroro oni devas respondi per ruĝa teroro."
"Mi ne estus devinta iri tien," bedaŭras Ilmar kaj rigardas min per okuloj de timigita infano.
Mi stariĝas.
"Ne iru," retenas min Ruutholm.
Mi ne iras.
"Alimaniere ne estas eble, sed..."
Koplimae ne finas, svingas per la mano kaj eksidas apud mi.
Je la kvara posttagmeze ni forveturas. Ruutholm, Niidas kaj mi grimpas sur ŝarĝaŭtomobilon, ĉar ni veturilon ne havas. Kvankam Niidas traserĉis la proksimajn fojnejojn, draŝejojn kaj tenejojn, li ne trovis nian "Opel".
Du kaptitaj banditoj estas kunprenataj al Parnu.
Ankaŭ la kvara, kiun oni hazarde trovis en fojnostako, ne estis inĝeniero Elias. Mi ne volus stari kun li vizaĝo kontraŭ vizaĝo.
El Parnu Ruutholm kun Koplimae tuj daŭrigas la vojaĝon. Mi ja penas reteni la politrukon, ĉar li vere bezonas trankvilan ripozon dum unu nokto, sed li tamen sidiĝas sur la motorciklo. Kiel Ruutholm eltenos la duhoran skuadon? Li ja ŝanceliĝas sur la piedoj. Tiom li tamen obeas, ke li lasas dece bandaĝi sian kapon. Ankaŭ tio estas bona.
Pri Elias mi ne sukcesis paroli al li.
Estas domaĝe disiĝi de ili, sed por kvar viroj ne sufiĉas loko sur motorciklo sen flankĉaro. Vole-nevole mi kaj Niidas devas ekpensi pri noktejo, ĉar la trajno al Tallinn jam forveturis.
Mi preferus preni ĉambron en iu hotelo, sed Niidas malaprobas mian ideon.
"En la nuna tempo estas pli saĝe troviĝi en proksimeco de gvidantaj centroj, en por tiel diri rekta kontakto kun ili. Ĉu vl memoras, kion oni parolis en Vali? Makisanoj atendis la germanojn jam dum kelkaj tagoj. Ankaŭ ĉi tie ĉiuj estas ekscititaj."
La homoj efektive rakontas diversajn famojn. Mi aŭdis per mia propra orelo, kiel unu el lokaj funkciuloj demandis alian samspecan, kiam ilia institucio intencas evakuiĝi. Laŭ ilia parolo mi konkludis, ke unu el ili laboras en la plenumkomitato, la alia aŭ en banko aŭ en ŝparkaso. Tiel la lasta penis ekscii la planojn de la plenumkomitato. Laŭ mia opinio mankas kaŭzo por paniko. Viroj de la eksterma bataliono, kiu nin liberigis, veturis hieraŭ vespere al la latva limo por kapti banditojn, tie estis aŭdebla nenio pri trupoj de Hitler. La gvidantaj organoj de Valga forrapidis antaŭtempe kaj kio fariĝis! Mi bone imagas, kiel malfacile por ili estas nun restarigi ordon en la urbo. Ankaŭ la militaj trupoj tro haste retiriĝis. Ni kvazaŭ mem malfermas antaŭ la germanoj la pordegojn de niaj urboj kaj vilaĝoj – bonvolu enveturi. Laŭ la sciigoj de la Informoficejo okazas streĉaj bataloj en multaj lokoj. Retreto kun bataloj ne estas honto, sed neeviteblaĵo, kvankam deprima, sed tamen komprenebla. Tion, ke oni sen batalo forlasas urbojn, mi ne komprenas. Mi esperas, ke Valga oni tamen ne cedos tiel simple.
Koncerne nian noktejon Niidas atingas, kion li volis. Mi ne tre kontraŭstaras al li. Finfine estas ja egale, kie iom dormeti, ĉu en hotelo aŭ en iu alia loko.
Niidas aranĝas la aferon tiel, ke ni tranoktas en la ejo de la partia komitato, en iu ĉambro de instruktoroj, kie troviĝas unu divano. El apuda kabineto ni portas tien ankoraŭ sofon kun alta dorsapogilo kaj tiel ni ambaŭ havas agrablan kuŝejon. Tamen. ni estus devintaj trovi por ni pli trankvilan dormejon.
Eĉ noktomeze ĉi tie ne ĉesas agado. Telefonoj senĉese sonoras, pordoj estas brue fermataj, en la koridoro eĥas la tutan tempon paŝoj, malantaŭ la muro aŭdiĝas parolmurmuro, kiu de tempo al tempo fariĝas laŭtvoĉa disputo. Plurfoje oni venas en nian ĉambron, serĉas funkciulojn de la plenumkomitato, kiujn ni ne konas. La dormo estas maltrankvila, mi vekiĝas ofte. La voĉoj, aŭdiĝantaj el apudaj ĉambroj, ankoraŭ pli ia interna streĉo malhelpas la dormon. La impresoj de la pasintaj tagoj estas ankoraŭ tro akraj. Krome kun mi estas tiel, ke mi neniel povas ekdormi, kiam mi estas tro laca.
Unu aŭ du fojojn Niidas iras ien. Li fariĝis nervoza. Antaŭ la kuŝiĝo li insultis, ke ĉi tie estas same kiel en Tallinn – neniu scias, kiom proksime estas la germanoj. Niidas, kiu tre bone scipovas proksimiĝi al la homoj, alparolis eĉ la unuan sekretarion de la partia komitato kaj poste miris: "Partia gvidanto devus esti informita pri la situacio almenaŭ en la limoj de sia distrikto, sed ni scias pli multe." Kion li volis diri per tio, restis por mi tute malklara. Kiujn aferojn li aranĝas nokte, pri tio li ne parolas al mi kaj ankaŭ mi mem ne demandas. Li faru, kion li volas. Eble li simple ne povas ekdormi kaj iras en la koridoron por fumi.
La sekvantan tagon oni sciigas, ke ni estas aligitaj al la eksterma bataliono de Parnu, kaj tial la veturo al Tallinn ne okazos. Ankaŭ al mi estas domaĝe, ke oni disigis nin de niaj kunuloj, sed Niidas forte koleriĝas. Malkaŝe li tion ne montras, sed malantaŭ la dorso insultas la funkciulojn de Parnu.
"Senskrupulaj arbitruloj, por kiuj la homo nenion signifas. Mi ne parolas pri mi mem, por mi estas finfine tute egale, kie mi plenumas mian civitanan devon, ĉu en Tallinn aŭ en Parnu. Sed vi, Olev, meritas tute alian traktadon. Vin, grave kripligitan homon, oni devus sendi al Tallinn por kuracado, sed ili... Terura provinceco."
Kompreneble, mia ŝvelinta kapo zumas kaj forte doloras, sed nomante min grave kripligita hotno Niidas troigas.
"Estas domaĝe pri Ruutholm kaj Koplimae," diras mi por forturni la temon de mi. Mi ne bone toleras, kiam oni parolas pri mi. Precipe kiam oni faras tion tiel, kiel ĵus Niidas.
Niidas malŝate kurbigas siajn lipojn.
"Koplimae gardas sian haŭton. Antaŭhieraŭ li veturis rekte al Parnu, ne farinte eĉ plej malgrandan provon por helpi nin. Kaj ĉu ankaŭ la politruko pro nura devkonscio tuj grimpis sur la motorciklon!"
Ekzistas homoj, kiuj ĉiam plej malbone pensas pri la aliaj. Ĉu ankaŭ Niidas apartenas al ili?
"Koplimae agis saĝe, ke li ne malŝparis tempon, sed tuj venigis helpon el Parnu," mi diras penante resti trankvila. "Ruutholm kaj la leutenanto savis min."
Mi estus povinta diri al Niidas, ke ankaŭ lin oni povus kulpigi pri gardado de sia haŭto, ĉar li ja lasis sen ia kontraŭstaro sin malliberigi, sed mi bridas min. Eĉ se mi tute certe scius, ke li pro nura malkuraĝeco ne rezistis, mi ĝenus min diri al li la neagrablan vorton rekte en la vizaĝon. Mi komprenas, ke tio ne atestas pri volforto, sed pri malforteco de la karaktero, sed ŝanĝi sian konduton estas malfacile.
La eksterma bataliono de Parnu lokiĝas en la ĉefa strato de la urbo, en longa duetaĝa domo el ruĝaj brikoj. Oni klarigas al mi, ke tio estas domo de la antaŭa lerneja societo kaj la ejo laste apartenis al la naŭa elementa lernejo. Mi diras al la parnuanoj, ke ankaŭ la ekstermaj batalionoj de Tallinn lokiĝas en lernejoj.
Komence oni volas min tuj enlitigi, ili havas tie propran malgrandan hospitalon. Kun granda peno mi sukcesas klarigi al la komisaro, ke mi kiel malnova boksisto kutimiĝis al draŝita vizaĝo kaj ŝvelintaj vangoj. Mi iom fanfaronas, ĉar boksopilkon mi batas nur la trian jaron kaj en konkursrondo mi estis apenaŭ dekduon da fojoj. Sub litkovrilon oni min perforte ne ŝovas, sed al ekspedicio tamen ne kunprenas.
Ĉio estas ĉi tie same kiel en Tailinn. La plotonoj konsistas el junaj kaj mezaĝaj viroj. Juĝante laŭ la parolmaniero, konduto kaj manoj ili estas laboristoj, kamparanoj kaj loka aktivo. Tiaj,. kiuj venis el kamparo, estas ĉi tie pli muitaj ol en Tallinn. Ĉar mi trafoliumis preskaŭ ĉiujn broŝurojn, aperintajn dum la lasta jaro, mi sen longa rezonado kvalifikis la kamparanojn al malriĉuloj, t. e. novteruloj, antaŭaj hubuloj kaj kamplaboristoj. Sed evidentiĝas, ke inter ili troviĝas ankaŭ posedantoj de mezriĉaj bienoj, kio min vere surprizas. Du plotonoj konsistas ĉefe el knaboj de la lastaj klasoj de la mezlernejo, kio tre plaĉas al mi.
La armilaro de la bataliono konsistas el fusiloj, leĝeraj mitraloj kaj du-tri pezaj maŝinpafiloj "Maxim". Ŝajnas, ke por ĉiuj batalantoj ne sufiĉas armiloj. Niidas, kiu atentigas min pri tio, diras:
"Ni intencis frakasi la malamikon en lia propra lando, sed nun oni sendas kontraŭ faŝistoj senarmilajn homojn."
Niidas komencas lastatempe paroli diable akre. Se mi lin ne konus, mi batus lin en la vizaĝon. La uzado de strata ĵargono ne estas bela, sed Niidas kolerigas min. Konstante li nur pikas en la plej doloran lokon. Ĉu do mi mem ne vidas, ke la Ruĝa Armeo retiriĝas, ke inter la pli fruaj propagandaj paroiadoj kaj la fakta evoluo de la milito oscedas abismo, plilarĝiĝanta kun ĉiu tago? Mi vidas, sed plendado kaj tordado de la manoj ne plibonigas la situacion. Mi ne toleras memturmentadon, sed la mokvortoj de Niidas estas ja nenio alia.
Mi diras:
"Ili havas tanketojn."
Tio sonas naive, sed mi ne povas ja silenti.
Jes, la parnuanoj havas kvin tanketojn. Tute veraj tanketoj ili ne estas, pli ĝuste estus nomi ilin raŭpveturiloj, sed la vorto "tanketo" sonas pli fiere. Ruĝarmea taĉmento, veturinta al la fronto, onidire postlasis ie en kazerna korto malnovajn, je la antaŭa parto kirasitajn kanonveturigilojn, konsideratajn netaŭgaj, laboristoj de la uzino Seiler renovigis ilin nun kaj kvar kiras-veturiloj estas jam uzataj.
Niidas ridetas:
"Kvin vrakoj kompreneble faros decidan ŝanĝon en la evoluo de la milito."
"Ne kvin vrakoj, sed per miloj da tankoj kaj aviadiloj ekipitaj ĉefaj fortoj de la Ruĝa Armeo, kiuj iros.an la batalon."
"La ĉefaj fortoj de la Ruĝa Armeo estas jam frakasitaj. Germanaj tankokojnoj baldaŭ alvenos al Leningrado kaj Moskvo."
"Mi ne opinias, ke la faŝista armeo estas nevenkebla."
Niidas ridetas denove.
"Vi zorge legis la lastajn gazetojn. Mi pli kredas miajn okulojn ol paperon kun kies ajn subskribo."
Diskutante kun Niidas mi ĉiam devas cedi. Min kolerigas lia pesimismo, sed mi tamen admiras lian racion kun memstara analizkapablo.
Jam dum la unua tago mi ekkomprenas, ke la ĉi-tiea eksterma bataliono havas multe pli da laboro ol ni en Tallinn. Pogrupe kaj -rote oni elveturas al operacioj kaj revenas de razioj. La viroj rakontas, ke tiaj historioj kiel en Vali okazas ankaŭ en aliaj lokoj. En Kilingi-Nomme ili havis veran batalon. La unuan fojon ili devis eĉ retiriĝi. Ili elveturis per kamionoj, kun du motorciklistoj antaŭ ili. Tiujn la makisanoj tralasis, sed al ili neatendite oni forte ekpafis el la apuda pinaro. Kelkajn virojn kugloj trafis tuj en la komenco. Malgraŭ tio ili estus purigintaj la urbon de la banditoj, sed al la lastaj venis helpo. Limgardistoj el Moisakula, kies estro agitis sian viraron, atakis ilin de la dorsflanko. Nur pli poste ili dispelis en kunlaboro kun iu ruĝarmea trupo la makisanojn kaj liberigis el iu kelo kelkdekon da enŝlositaj homoj.
Ĉi tie oni rakontas, ke en la arbaroj de Parnumaa[19] banditoj kolektiĝis jam frue. Ĉiuj, kiuj timis represaliojn, kaŝiĝis en arbar-densejoj, kaj kiam komenciĝis la milito, ili ekmontris siajn dentojn. Inter la viroj estiĝas eĉ disputado. Unuj asertas, ke per la deportado ni mem donis atutojn al la kontraŭuloj. Al la grand-bienuloj kaj antaŭaj gravuloj estas nun facile konfuzi la kapojn de la homoj. Aliaj certigas, ke la landon estis necese purigi de la kvina kolono. En arbarvilaĝoj fusiloj estus ekpafintaj ankaŭ tiam, se al neniu malnova gravulo estus kurbigita eĉ hareto. Aŭskultante la disputantojn mi ekmemoras la vortojn de Ruutholm kaj diras, ke ni estus devintaj publike informi la popolon, kial estis necese ekzili malamikojn de la soveta reĝimo. Multaj konsentas kun mi. Per fremda saĝo estas kelkfoje bone brili.
La viroj parolas, ke la grandbienuloj kaj siatempaj estroj de la Defenda Ligo estas multe pli ruzaj ol niaj gvidantoj: ili donas pafilon ankaŭ al kamplaboristo, sed ni esploras antaŭe de dek flankoj eĉ laboriston, kiu deziras aliĝi al eksterma bataliono. Ĉu lin fidi aŭ ne, kiuj rekomendas kaj respondecas, ke li ne forkuros kun la pafilo. En la bataliono estas nun tricent kvardek viroj, sed povus esti duoble pli multaj, se ne plena milo. La vilaĝan aktivon estis necese tuj provizi per armiloj. Se en ĉiu komunumo estus almenaŭ dudek armitaj viroj, oni ne bezonus nun rapidi de unu distriktrando al alia. Tiam la makisanoj ne kuraĝus tiom facile elŝovi sian nazon el la densejo. Sed nun la klasmalamiko transprenas plenumkomitatojn kaj mortigas aktivulojn, restigitajn sen armiloj.
Ankaŭ la milicisto de Vali plendis pri manko de armiloj. Nun mi demandas, kial do oni ne armis la aktivulojn de la komunumoj. Neniu scias doni certan respondon. Unuj diras, ke komence simple ne sufiĉis armiloj kaj eĉ nun ne estas tro multe da pafiloj kaj mitraloj. Aliaj asertas, ke la partia komitato estis por formado de armitaj defendgrupoj en komunumoj, sed militistoj estis kontraŭ tio. Ili timis, ke tiamaniere la pafiloj trafos eble en la manojn de la malamiko. luj kamparanoj eble ektimos aŭ transiros al la banditoj, per neatendita atako makisanoj povos eble forpreni la armilojn de malmultnombra grupo, kaj tiel plu.
Mi pensas, ke se Niidas aŭdus tiujn parolojn, li denove havus ion, ĉe kio demonstri la akrecon de sia lango. Feliĉe li forestas, li decidis ankoraŭfoje viziti la partian komitaton. Eĉ mi per mia malgranda intelekto ne komprenas, kial oni estas tiom singarda pri laboruloj, niaj propraj homoj, sed simile al Niidas ĉe tiaj aferoj mokparoli mi ankaŭ ne volas.
Vespere la komisaro faras al ni paroladon. Li estas iom pli ol mezkreska, kalva kaj parolas flue. Komence mi atente aŭskultis, sed poste la intereso plimalgrandiĝis. Li parolas, kial ĉiuj sovetianoj devas defendi sian hejmlandon. Tute ĝuste, sed mi jam scias tion. Se la komisaro klarigus tion, kial la Ruĝa Armeo la tutan tempon retiriĝas, se li analizus la estiĝintan situacion en Parnumaa, kie en ĉiu dua aŭ tria komunumo pafadas fusiloj, oni mortigas komunistojn kaj agitas la homojn kontraŭ la soveta reĝimo, mi englutus ĉiun vorton, kiu venas el lia buŝo. Mi dezirus scii, kial nia aktivularo ĝustatempe ne estis armata, kial de homoj, kiuj volas aliĝi al eksterma bataliono, estas postulataj rekomendoj kaj diablo scias, kio ankoraŭ. Atikaŭ tion, kial la sciigoj de la Informoĥcejo estas tiom nebulaj, ke eĉ ĉe plej zorga esplorado nenio estas konkludebla el ili, kaj tiel plu. Tiajn aferojn la komisaro, simpatia kaj evidente ankaŭ saĝa viro, ne tuŝas. Pro tio mia intereso malfortiĝas, mi ne plu aŭskultas lin atente, mi pensas pri Ruutholm, Koplimae, Tumme kaj flegistino Helgi, pri miaj kamaradoj en Tallinn, kiujn mi verŝajne renkontos ne tre baldaŭ. Plue mi rezonas por mi mem, ke estus bone, se miaj patrino kaj fratinoj tamen evakuiĝus, kaj mi desidas skribi al ili leteron antaŭ la ekdormo. Ankaŭ al Ruutholm mi devus skribi, kio okazis al ni. Al Helgi verŝajne ne decas sendi poŝtkarton. Aŭ tamen? Definitivan decidon mi ne sukcesas fari.
Honeste dirite, mi volonte dezirus revidi Helgi.
La sekvantan tagon oni tamen kunprenas min. Estis sufiĉe da klopodoj, sed fine mi ricevis pafilon kaj saltis en kamionan ŝarĝkeston. Ĉi-foje ni direktiĝas al Vandra, kie onidire makisanoj noktomeze atakis sovetajn instituciojn, mortigis la prezidanton de la agrarkomisiono kaj plurajn aliajn homojn kaj transprenis la regadon. La lokaj aktivuloj kontraŭbatalis, sed tamen malvenkis. Denove oni parolas, ke en centroj oni ĝustatempe ne formis armitajn defendgrupojn. Iu scias, ke la komsomola sekretario de la komunumo Vandra, tre fervora junulo, estis plurajn fojojn en Parnu por akiri armilojn, sed la militkomisaro diris, ke ili prenu ilin de la kulakoj. Antaŭhieraŭ oni denove vidis lin en la urbo. Ĉi-foje li verŝajne ricevis kelkajn fusilojn.
Mi klare imagas, kiel aĉe mi sentus min kiel junkomunisto de Kilingi-Nomme, Vandra aŭ Vali, al kiu oni ne donis fusilon aŭ pro nesufiĉeco de armiloj aŭ pro tio, ke iuj nefavore rigardas al miaspeculoj. Kiel mi defendus min kun nudaj manoj? Ne parolante pri bridado de kontraŭuloj, similaj al la komunumestro de Vali kaj la kapitano. En la animo aperas malbona sento.
En Vandra ni enveturas kun plena rapideco. Al mi plaĉas la braveco de la lokaj anoj de la eksterma bataliono.
La unua, kion ni rimarkas, estas blua-nigra-blanka flago. Mi fariĝas atenta. Malpli efikas tio al miaj novaj batalkunuloj.
La urbeto estas kvieta, homoj ne estas videblaj. Mi atendas, ke tuj ekfajfos kugloj super niaj kapoj, sed neniu provas malhelpi nian veturadon. Nur ĉe la alia fino de la urbeto, de kie la vojo kondukas al Viljandi, ni estas atakataj. Post mallonga interpafado la banditoj diskuras en arbaron.
La kolizio okazis tiel rapide, ke mi ne sukcesis pafi eĉ unu fojon. Mi sentas min tre malkapabla. Por miaspeca mallertulo estus pli prudente sekvontfoje resti hejme. Mi admiras la mitraliston, blondan knabon, kiu fulmrapide ekpafis el "Maxim", fiksitan al la kajuto de la kamiono. Interalie, la mitralisto eĉ ne estis tre juna – li povis esti tri-kvar jarojn pli aĝa ol mi –, sed mi havas enradikiĝintan kutimon nomi knaboj ĉiujn plenkreskajn virojn, kiuj ne havas flirtantan grizan barbon. La pafaroj de tiu bravulo, tiu bonega knabo, ja pelis la banditojn en la arbaron.
Kune kun la baldaŭ alveninta grupo de eksterma bataliono el Viljandi ni trakombas la urbeton kaj la arbaron de la ĉirkaŭaĵo. Ni trovas dekon da suspektindaj viroj. Pri la plejmulto mi ne kuraĝas diri, ĉu ili estas makisanoj aŭ pacaj civitanoj. Nur pri tri-kvar mi ne dubas. Ili havas sur la kapo ĉapon de la Defenda Ligo kaj per sia aĉa barboza vizaĝo kaj konduto tre memorigas la ulojn de Vali.
"Kiuj estas viaj gvidantoj?" demandas la kaptitojn la estro de nia grupo, modesta viro kun senpretenda eksteraĵo, kies nomon mi aŭdis, sed forgesis.
Kompreneble neniu respondas al li.
"Kiu mortigis la direktoron de la linfabriko?"
Silento.
La direktoro de la linfabriko estis mortpafita de malantaŭ la dorso. Ni trovis lian kadavron en iu korto malantaŭ barilo. La direktoro kuŝis surventre, kun disetenditaj brakoj, la fingroj kroĉiĝintaj al herbo. Sur la barilon la murdistoj estis skribintaj per grandaj negraciaj literoj: "Kiu volas paroli kun la direktoro, iru malantaŭ la barilon."
Mi rigardas la kaptitojn kaj penas diveni, kiu el ili dum la sunleviĝo tenis kreton en la mano. Aŭ eble la murdisto nun kaŝe observas ie ĉe arbarrando, por post nia forveturo kune kun sia bando ree enŝteliĝi en la urbeton.
La situacio estas ĉi tie entute komplika.
Laboristoj, liberigitaj el la kelo de iu longa malalta konstruaĵo, rakontis, ke foje la makisanoj jam estis forpelitaj el la urbeto. Tion faris malgranda taĉmento de la Ruĝa Armeo, kiu antaŭ ni hazarde traveturis ĉi tie. La ruĝarmeanoj liberigis ankaŭ plejparton de la pli frue arestitaj homoj. Post foriro de la taĉmento la banditoj kaŝe alvenis al Vandra. Kvankam ili ne havis plu la antaŭan firmecon de la sinteno, ili tamen esplore ĉirkaŭiris en la urbeto, serĉis la sekretarion de la komsomolo kaj la vicprezidanton de la plenumkomitato kaj arestis plurajn laboristojn. Pozicion ili okupis ĉe la ŝoseo al Viljandi, de kie ni dispelis ilin.
Laŭ rakonto de lokaj loĝantoj la banditoj komencis jam antaŭ kelkaj tagoj kolektiĝi en arbaroj proksimaj al la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Sume kreskis la nombro de la makisanoj, kiuj venis ĉi tien eĉ el Jarvamaa kaj la distrikto de Viljandi, ĝis cent kvindek. Noktomeze inter vendredo kaj sabato ili komencis la atakon. Du aŭ tri horojn daŭris intensa interpafado ĉe la entrepreno de la miksa industrio, kie troviĝis kvardekvira defendgrupo de la laboristoj kaj loka aktivo. Pro malmulteco de armiloj kaj municio – la laboristoj havis nur dek fusilojn, kies municio rapide konsumiĝis – la defendantoj ne sukcesis rebati la atakantojn. Por ne trafi en malliberecon ĉe la banditoj, ili trarompis la ringon de la sieĝantoj kaj retiriĝis en la arbaron malantaŭ la linfabriko. De tie unu el la gvidantoj de la defenda grupo veturis per motorciklo rekognoski en la urbeto, kie la banditoj mortigis lin. Gvidantoj de la makisanoj estis estroj de la Defenda Ligo, unu el ili posedanto de granda bieno. La nomojn mi ne memoras. Oni parolas plue pri siatempa juĝisto kaj aliaj antaŭaj aŭtoritatoj.
Antaŭ la forveturo tri banditoj estas mortpafataj, la aliaj estas kunprenataj al Parnu. Parto de la kunprenitoj estas lokigita en nia aŭto. La arestitoj strabas antaŭ siajn piedojn, ne dirante eĉ unu vorton. Evidente ili estas tre nervozaj. Kiam ĉe iu vilaĝo oni pafas al ni, mi atente observas ilin: subite ili provos forkuri. Sed ili estas tro timigitaj por fari fuĝplanojn. Aŭdante pafojn ili kuntiriĝas kaj ektremas. Ĉe la unua pafo ankaŭ mian korpon trakuras tremo, ĉe la sekvantaj mi sukcesas min iamaniere regi. Nia aŭtomobilo veturas ne malpliigante, sed ankaŭ ne pliigante la rapidecon, la post ni veturanta kamiono ekhaltas. Mi vidas, kiel la batalionanoj desaltas kaj kuregas en arbaron, poste la ŝoseo turniĝas maldekstren kaj densa arbetaĵaro kaŝas ilin de mia rigardo.
En Parnu ni kondukas la malliberulojn al la fako de ŝtata sekureco.
Vespere Niidas sciigas al mi, ke ni estas disponigitaj al la partia komitato. Li parolas pri tio kun tia mieno, kvazaŭ li anoncus ion tre ĝojigan. Sed mi sentas nenian ĝojon. Al mi ne plaĉas la transirado de unu loko al alia. Mi neniel volus forlasi la knabojn, kun kiuj mi tute bone harmonias. Poste mi eĉ bedaŭras, ke mi lasis min gvidi de Niidas. Pro tio, ke mi vidis kaj aŭdis tro multe. Mi aŭdis panikajn parolojn kaj vidis nedecidemon. Se miaspeculoj trafas en panikon, ne estas grave. Iu klarigas al ni la situacion, ordonas, kion fari, kaj baldaŭ la afero estas en ordo. Sed multe pli malbone, kiam homoj, kies tasko estas gvidi aliajn, mem perdas la kapon. Laŭ mia opinio ĝuste tiel okazis en Parnu.
Dum la vespero de la sepa de julio ĉio estis ankoraŭ normala. Mi rigardis tra la fenestro de la partia komitato la iom dekstre starantan teatrodomon "Endla" kun la rondetaj linioj kaj formoj, la ĝardenon antaŭ ĝi kaj la fontanon, videblan tra la arboj. En la ĉefa strato iradis homoj, iu diketa onklino nutris kolombojn.
En la ejo de la partia komitato estis kutima vigla klopodado. Mi nenion havis por fari kaj sentis min tute superflua inter la agemaj kaj per multaj taskoj ŝarĝitaj homoj. Sed Niidas estis kvazaŭ fiŝo en akvo, ageme ĉirkaŭkuris, egale senĝene alparolante kaj instruktorojn kaj sekretariojn. Kiel mi antaŭe jam diris, li havas mirindan kapablon amikiĝi kun fremdaj homoj kaj gajni ilian fidon. Sed min Niidas pli kaj pli mirigas.
Antaŭ la noktiĝo oni sendis roton da ekstermbatalionanoj kaj aŭtomobilplenon da milicistoj al Haademeeste. Mia humoro ankoraŭ pli malboniĝis: anstataŭ bridi makisanojn, mi nun gardu, ke hazardaj homoj ne trafu en la domon de la partia komitato.
Nokte venis granda grupo da latvoj en la partian komitaton. Iliaj reprezentantoj vizitis la unuan sekretarion. Niidas parolis kun la latvoj kaj diris al mi, ke la tuta teritorio de Latvio estas jam okupita de la germanoj, kaj se la afero progresos kun tia rapideco, oni povas diri, ke ĉio estas jam decidita. Mi sendis lin al diablo. Vere kolerigas, kiam iu senĉese kvazaŭ boras la animon.
Frumatene Niidas vekis min kaj sciigis, ke germanoj proksimiĝas al Parnu. Li aŭdis per sia propra orelo, kiel la unua sekretario informis pri tio per telefono la Centran Komitaton.
Lia diraĵo ekscitis min kaj mi demandis abrupte:
"Kion oni respondis el Tallinn?"
"Oni ne volas kredi tion."
"Ankaŭ mi ne kredas."
Mi denove kuŝiĝis sur la divano en la ĉambro de instruktoroj, ĝis la deĵoro restis duonhoro da tempo. Niidas estis surprizita pri mia konduto kaj lasis min trankvila. Poste mi pensis, kiel Niidas scias la reagon de la Centra Komitato, apenaŭ iu diris tion al li. Supozeble li aŭ hazarde subaŭskultis la telefonparolon aŭ li mem trafe-netrafe konjektas. Neniu scias. Niidas lerte "alnaĝis" al la ĉi-tieaj gvidantaj funkciuloj, eble iu efektive elbabilis al li la enhavon de la oflciala interparolado.
En la komenco de la labortago venadis komunistoj en la partian komitaton por demandi, ĉu estas vere, ke la germanaj trupoj, kiuj transiris la limon de Estonio, baldaŭ alvenos al Parnu, kaj kion ili nun do faru, ĉu ili daŭrigu la laboradon aŭ preparu sin por evakuiĝo. Kiel mi komprenis, oni trankviligis ilin kaj rekomendis daŭrigi sian laboron. Oni ĝustatempe jam informos ilin, se okazos io eksterordinara.
Ju pli da tempo pasis, des malpli mi komprenis. En la komitato oni komencis paki la aĵojn kaj difekti la telefonaparatojn, kvankam antaŭ iom da tempo oni rekomendis al la demandantoj trankvile daŭrigi sian laboron kaj atendi ordonojn!
Niidas vokis min en la korton kaj diris:
"Aŭskultu!"
De la sudo aŭdiĝis pafaroj de mitraloj.
"Germanoj."
Iu diris:
"Banditoj."
Denove oni sciis nenion precizan. Kelkiu asertis, ke oni sendis grupon da mitralistoj de la eksterma bataliono renkonte al la germanoj kaj ke la pafado signifas tion, ke batalo kun la germanoj jam komenciĝis. Sed multaj ne kredis tiajn parolojn.
Niidas diris senespere:
"Per tia defend-organizo ni neniam haltigos la avancadon de la germanaj divizioj. Ĉe ni kaoso, senkonsileco, la kunlaboro de trupoj lamas je ambaŭ piedoj, ĉe ili plej granda precizeco, organiza pripensado ĝis la lasta grado. Tute nature, ke ni nur retiriĝas."
Mi reiris rapide en la domon, por ne aŭdi la paroladon de Niidas. Plej malbone efikis tio, ke en multo li pravis. Eĉ homoj de la urba komitato plendis, ke en Parnu mankas kunlaboro inter la armetrupoj, eksterma bataliono kaj milico. La urbo ne havas garnizonestron, la militkomisaro kalkulas kun neniu. Pri la vera situacio de la fronto neniu en Parnu havas objektivan bildon. Kvankam mi ne volus kredi tiajn parolojn, ili verŝajne respondas al la realeco. Ne estas do mirinde, ke la homoj fariĝas nervozaj kaj ne scias, kion entrepreni. Ankaŭ la unua sekretario ŝajnis esti ne certa. Pri la dua sekretario mi havis la impreson, ke li estas multe pli trankvilanima homo.
Ne, ne, ne! Kaoson kaj senpripensecon oni povas kompreni, sed ne pravigi. En mia kapo naskiĝis diversaj pensoj, kontraŭaj unu al la alia. Ĉu tio estas komenco de paniko? La humoro fariĝis pli kaj pli amara.
Ĉirkaŭ la tagmezo oni ordonis al mi porti la pakitajn objektojn en ŝarĝaŭton. Ili ne estas multaj: kelkaj kestoj, du-tri skribmaŝinoj kaj alia bagatelaĵo. Mi komprenis, ke ĉiuminute oni povos ekveturi.
Ĉiufoje, kiam mi kun nova portaĵo venis en la korton, mi aŭskultis atente, ĉu aŭdiĝas monotona bruo de mitraloj aŭ ekkrako de bomboj. Miaj avidaj oreloj kaptis nur bruon de aŭtomobilaj motoroj, kalkanumklakadon de preterpasantoj, fraz-fragmentojn, krietojn de infanoj, fajfon de trajno kaj aliajn ordinarajn sonojn de urbo.
Oni sendis min en la kabineton de la unua sekretario por preni iun pakaĵon.
Mi frapis kaj eniris.
La sekretario staris sola ĉe la fenestro kaj elrigardis.
En la sama momento eksonoris telefono.
La sekretario prenis la aŭdilon, aŭskultis iom kaj kriis:
"Lasu min do finfine trankvila!"
Li metis la aŭskultilon kolere sur la forkon, pensis iom kaj poste ĵetis la telefonaparaton sur la plankon.
Mi prenis de apud la skribotablo pakaĵon, volvitan en dikan paperon, kaj foriris silente. Li verŝajne eĉ ne plu rimarkis min. Aŭ se li rimarkis, li tuj forgesis mian ĉeeston.
Antaŭ la forveturo ni ordigis la ejojn, eĉ glatigis la tapiŝojn. Ĉio krom la difektitaj kaj frakasitaj telefonaparatoj estis kiel decas. La domo de la partia komitato restis post ni en plena ordo. Tio plaĉis al mi.
Mi ne atingis plu la aŭtomobilon, la kolono jam moviĝis, kiam mi dum veturo saltis sur la lastan kamionon. Mi estis maltrankvila pro Niidas. Oni trankviligis min, ke la alia viro el Tallinn sidas en la unua aŭto.
Transveturinte la ponton de la rivero Parnu ni baldaŭ haltis. Kelkaj diris, ke ni eĉ ne veturos pli malproksimen. La partia komitato kaj la plenumkomitato lokiĝos en la lernejo de Raama, kie oni instalis aldonajn telefonliniojn kaj faris ankaŭ aliajn antaŭpreparojn. Mi ekĝojis, elŝercis Niidas kaj vokis al li, ke ĉe la rivero Parnu la germanoj estos haltigataj kaj pluen ni eĉ ne veturos. Niidas ne descendis de la aŭtomobilo, nur kliniĝis trans la randon kaj admonis min:
"Vi estas ankoraŭ granda infano."
Mia tuta ĝojo malaperis. Malrapide mi iris al mia aŭto.
En la proksimeco de nia kamiono disputis pluraj homoj. El ili mi rekonis ambaŭ sekretariojn de la partia komitato kaj la komisaron de la eksterma bataliono, la ceteraj estis por mi fremdaj. Unu el tiuj, kiujn mi ne konis, postulis, ke oni disponigu al li por kvaronhoro leĝeran aŭtomobilon, li veturos por venigi sian edzinon.
"Kial ŝi restis?" demandis la unua sekretario severe.
"Vi mem diris al ŝi je la deka matene, ke la paroloj pri evakuiĝo estas paniko. Vi konsilis ankaŭ al mi iri al la laboro."
La sekretario ekkoleris:
"Ne ŝovu ĉion sur mian nukon."
Li deturniĝis de la viro.
La postulanto de la veturilo ne foriris, sed insistis, ke li devas ricevi aŭtomobilon je kiu ajn prezo, ke lia edzino estas komunisto kaj ne devas trafi en la manojn de faŝistoj.
La komisaro de la eksterma bataliono penis lin trankviligi:
"Nenio estas plu farebla. Aŭ eble ankaŭ vi mem volas kuri al hitleranoj en la buŝon?"
La viro laŭvice rigardis al la superuloj kaj poste per longaj paŝoj ekreiris al la ponto.
"Estus necese haltigi lin!" ekkoleris la unua sekretario.
La dua sekretario diris:
"Ni tamen povus doni al li aŭtomobilon."
"Ne," svingis la unua sekretario la manon. "Malfrue."
La viro malproksimiĝis pli kaj pli rapide. Li preskaŭ kuris.
La unua sekretario fariĝis por mi preskaŭ antipatia.
Post dek minutoj aŭdiĝis pafoj trans la rivero. La parnuanoj asertis, ke oni pafas en la proksimeco de la elektrostacio.
Iu demandis, ĉu en la naftobazo oni ellasis la benzinon el la cisternoj aŭ oni restigis ĝin por la germanoj. Ĉirkaŭe oni morne levetis la ŝultrojn.
La interpafado finiĝis rapide.
5
Niidas pravis denove – ni baldaŭ daŭrigis la veturadon. En la tranĉeoj, fositaj sur la bordo de la rivero Parnu, establis sin eĉ ne unu ruĝarmeano nek ekstermbatalionano.
Mi ne estas lerninta la militan aferon, sed ĉu ni ne estus povintaj haltigi la germanan armeon ĉe la rivero Parnu kelkajn tagojn, eble eĉ unu aŭ du semajnojn? Vere, en Parnu ne troviĝis multaj trupoj de la Ruĝa Armeo. Nur defendo de la aerodromo kaj eble ankoraŭ iu malgranda taĉmento. En kiu direkto nia armeo retiriĝis de Riga, restas por mi enigmo. Ŝajne la anoj de la latva eksterma bataliono pravis, ke la ĉefaj fortoj de la Ruĝa Armeo retiriĝis ne al nordo, sed orienten. Ĉiuokaze neniuj grandaj retiriĝantaj trupoj moviĝis tra Parnu antaŭ la alveno de la germanoj. Mi ĝis nun ne komprenas, kial oni lasis por la malamiko la vojon al la nordo tiel malfermita. Evidente mia cerbo ne konceptas la komplikan arton de strategio kaj taktiko. Ne estas bone esprimi sin tiel moke, sed ankoraŭ pli preme estas konsenti kun la asertoj de Niidas, ke plejparto de niaj divizioj estas jam aŭ ekstermita aŭ trafinta en kaptitecon kaj ke fakte eĉ ne ekzistas plu trupoj, kiuj povus defendi la teritorion de Estonio. Mi ne kredas nek volas kredi Niidas. La forlaso de la urbo Parnu sen batalo ŝajnas al mi terura miskompreno.
Kaŭrante deprimite en la ŝarĝkesto de la kamiono, kiu rapide veturas al Tallinn, mi rezonas por mi mem, ke se la tuta milita forto, troviĝanta en Parnu aŭ en ĝia proksimeco – malgrandaj trupoj de la Ruĝa Armeo, limgardistaj taĉmentoj, milico kaj eksterma bataliono – estus okupinta defensivan pozicion sur la norda bordo de la rivero, ni certe estus sukcesintaj haltigi la avancadon de la malamiko. Almenaŭ por unu tago. Krome oni ĝenerale parolas, ke la germanaj trupoj eĉ ne estas multnombraj. Temas pri aŭ sepcent-okcentvira desanta trupo aŭ avangrupo kun rekognoska karaktero.
Kial oni ne eksplodigis la grandan ponton de Parnu ?
Kial oni fosis tranĉeojn en la parko de Raama, se oni nun ilin ne uzas ?
Kial ni ne volas rezisti al la.germanqj?
En la kapo naskiĝas novaj kaj novaj demandoj, al kiuj nek mi nek verŝajne eĉ iu alia el miaj kunuloj scipovas respondi. Mia sinsento estas pli ol aĉa. Ankaŭ la aliaj ne jubilas. Mi povus veti, ke ĉiujn mordas la samaj animpremaj demandoj.
Post deko da kilometroj ni haltas denove. Mi demandas, kiu loko tio estas. Oni respondas al mi, ke la ponto de Nurme. Mi eĉ ne rimarkis la riveron kaj la ponton, kiun ni transveturis. Tiom multe mi okupiĝas pri miaj propraj pensoj.
Subite oni ekparolas, ke ĉi tie okazos batalo kun la germanoj. Mi rigardas la malprofundan kaj mallarĝan rivereton kaj ĉio konfuziĝas en mia kapo. La larĝan kaj profundan riveron Parnu kun pretaj tranĉeoj oni forlasas sen iu pafo, eĉ la ponton oni ne eksplodigas, sed ĉe tiu ĉi rojo oni decidas akcepti batalon... Kion tio signifas ?
"Prefere malfrue ol neniam."
Kiu diras tiel ?
Egale kiu. Mi denove desaltas de la aŭtomobilo.
Nian kolonon rapide preterveturas armeaj aŭtoj.
Laŭlonge de la haltinta vico de la kamionoj venas la sekretarioj kaj tri-kvar oficiroj de la Ruĝa Armeo.
Mi aŭdas la nervozan voĉon de la unua sekretario:
"Tio estas hontinda fuĝado kaj nenio pli."
Poste li turnas sin al majoro kun aviadistaj distingiloj kaj diras ion en la rusa lingvo.
Ili malproksimiĝas kaj haltas ĉe la ponto. La valoro de la sekretario denove plialtiĝis en miaj okuloj.
Parto el la ekstermbatalionanoj komencas efektive okupi pozicion sur la bordo de la rivereto.
Ĉe la ponto estiĝas vigla tumulto. Baldaŭ mi komprenas, ke la oficiroj, kiuj parolis kun la sekretario, penas haltigi la rapide preterveturantajn armeajn aŭtomobilojn. Mi kuras tien, kvazaŭ tio dependus de mi, ĉu la aŭtomobiloj haltas aŭ ne.
Ju pli proksimen mi venas al la ponto, des pli klare mi aŭdas ekscititajn kaj kolerajn voĉojn, insultvortojn, ordonojn, blasfemon. La aerarmea majoro staras meze de la ŝoseo, gestas per la manoj kaj krias. Lin preskaŭ surveturis peza kamiono. La bruegante proksimiĝantaj aŭtoj tute ne atentas lin. Kvankam kelkaj aŭtomobiloj malpliigas la rapidecon, eĉ haltas, ili tamen tuj pluveturas. La vizaĝo de la majoro ruĝas pro ekscito, li estas furioza, kolera kaj samtempe malesperanta. Al mi estas domaĝe pri tiu oficiro, kiu en la retiriĝa kaoso vane penas organizi reziston. Ne pripensante ankaŭ mi saltas en la mezon de la ŝoseo, same kiel li svingadas per la manoj kaj kriegas al la ŝoforoj: "Stoj! Stoj!" [20] Mi ardiĝas kaj saltas sur ŝtupon de iu preterveturanta aŭto, de kie oni forpuŝas min. Mi ŝanceliĝas sur la piedoj kaj eble estus falinta sub la radojn, sed iu detiras min de la ŝoseo. La fortirinto estas rusa oficiro kun distingiloj de kapitano, li estas same kolera kaj malfeliĉa kiel la majoro.
"Ĉiuj rapidas antaŭen!"
Tiel diras amare la dua sekretario.
La militistoj, ne povantaj haltigi la aŭtomobilojn, gestadas per la manoj. Unu el ili blasfemas per tre fortaj vortoj.
Ĉi tie oni batalon al la germanoj ne proponis. La preterveturantaj aŭtomobiloj ne submetiĝas al la ordonoj de la fremdaj oficiroj kaj sendas la ĝenantojn al diablo.
Ĉu tio estas paniko ?
La plua vojiro al Tallinn fiksiĝis en mia memoro kiel ununura freneza hastado. Ni haltas ankoraŭ en Parnu-Jaagupi kaj Marjamaa, sed baldaŭ ni denove rapidegas pluen. La eksterma bataliono restas en Parnu-Jaagupi. Oni rakontas, ke ĝi tie kune kun iu trupo de la Ruĝa Armeo efektive ekstaris defensive, sed mi estas tiom depremita, ke mi tute ne reagas al tio. En Marjamaa enmemoriĝis al mi lamentantaj virinoj, kiuj postulis de la unua sekretario senprokrastan daŭrigon de la veturado, kaj iu milicisto, insultanta ĉiujn per grasaj vortoj. Ie atakas nin aeroplanoj, ni kuŝas dudekon da minutoj surventre ambaŭflanke de la ŝoseo kaj je la unua ebleco daŭrigas la veturadon. Mi trafas en ian apatian humoron. Ĉe la disforkiĝo de la vojoj al Parnu kaj Haapsalu iu ruĝarmea taĉmento veturas per kamionoj renkonte al ni, sed mi preskaŭ ne rimarkas tion.
Al Tallinn ni alvenas en la komenco de la mallumiĝo.
La aŭtokolono kun la aktivo de Parnu veturas rekte al Lasnamagi kaj nur tie oni ekbivakas. Oni diras, ke frumatene la veturado estos daŭrigota en la direkto al Narva.
Mi kaj Niidas forŝteliĝas. Alimaniere eĉ ne estus eble nomi nian foriron. Ni diras al neniu eĉ vorteton, ni simple ekstaras kaj foriras.
"Se ni ne estus disponigitaj al la partia komitato, diablo scias, kio estus okazinta kun ni," diras Niidas, kiam ni iras tra Kadriorg. "La roto de la eksterma bataliono, sendita al Haademeeste, ne revenis. La germanoj tratranĉis ilian returnan vojon."
Al mi ŝajnas, ke li estas kontenta pri si.
"Mi hontas," mi konfesas honeste.
"La ludo estas finita."
Ĉu Niidas vere opinias, ke la sorto de la milito estas jam decidita ?
Ni ŝteliras kvazaŭ batitaj hundoj tra la stratoj de Tallinn.
Subite estiĝas en mia kapo terura demando: kio okazos, se la germanoj alvenos morgaŭ al Tallinn?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.