La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOMERMEZE

Aŭtoro: Paul Kuusberg

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto: 1 2 3
Dua Parto: 4 5
Tria Parto: 6
Postparolo
Vortklarigoj
Notoj

DUA PARTO

Kvara ĉapitro

1

La vespero estas varma. Lokustoj ĉirpas.

Mi kuŝas surdorse, kun la manoj sub la kapo, kaj observas unuopajn nubopecojn, kiuj la tutan tempon ŝanĝas sian koloron. Komence ili estis blankaj, kvazaŭ gigantaj pufaj kaj krispaj vatotufoj. Poste iliaj randoj iom malheliĝis kaj samtempe delikate ekruĝiĝis. La suno jam delonge sinkis malantaŭ la arbaron, kiu kreskas sur la kalkŝtona deklivo. Ĉe nia alveno ĝi ankoraŭ brilis trans la arbosuproj.

Iom maloportune estas kuŝi. Herbostoploj pikas, sed mi ne emas movi min. Mi estas ankoraŭ terure laca. Ĉu ne estas strange: mi ne eltenas kelkajn pli dikajn trunketojn, dum en Hindio fakiroj dormas sur feraj najloj.

La aero odoras je freŝe falĉita herbo.

Iu diras: "La sekeco daŭras."

Tio estas Vilaĝano. Pense mi nomas vilaĝano la altan fortstaturan viron, kiu intertempe aliĝis al la roto. Ĉiuj diras, ke Vilaĝano devenas el kamparo. Oni parolas ankoraŭ, ke kulakoj murdis lian familion. Ili penetris en krepusko en la domon, mortpafis la edzinon kaj infanojn. Kelkaj asertas, ke li havis tri infanojn, unu filinon kaj du filojn, aliaj certigas, ke nur du: knabon kaj knabinon. Ekzistas eĉ tiaj stultuloj, kiuj ne kredas, ke oni mortigas virinojn kaj infanojn. Se ili estus partoprenintaj nian ekspedicion, ili ne levetus dube siajn ŝultrojn.

Vilaĝano iom memorigas al mi Julius Vahtramae, la miliciston en Vali. Mi tre volus scii, kian sorton havis tiu homo. Se li restis surloke, oni certe mortpafis lin. La burĝaro povas nun en Parnumaa fari, kion ĝi volas.

"Bona vetero por fojnrikolto."

Tiel diras Ruutholm. Nia direktoro estas vere eltenema kaj persista homo. Li eĉ unu tagon ne kuŝis en lito. Mi en lia loko estus irinta en malsanulejon, sed Ruutholm verŝajne ne estis eĉ en polikliniko. Tiaspecaj homoj ĝis la lasta spiro ne indulgas sin. Dank' al li mi nun scias la nomon de la mararmea leutenanto, kiu por min savi oferis sin. Tuj en la sama vespero, kiam ni alvenis al Tallinn, Ruutholm iris en la stabon de la limgardistoj, raportis, kion ni vidis en Valga kaj kio okazis en Parnumaa kaj eksciis, ke la nomo de nia kunulo estis Sergej Arĥipoviĉ Denissov.

Sergej Arĥipoviĉ Denissov. Tiun nomon mi neniam forgesos.

Mi deŝiras mian rigardon de la nuboj kaj rigardas tien, de kie aŭdiĝas voĉoj. Dudekon da metroj fore de mi sidas nia direktoro-politruko, Vilaĝano kaj aliaj. Eĉ ĝis nun mi ne konas ĉiujn virojn. Ne estas mirinde, ĉar ni forestis tutan semajnon kaj nur antaŭhieraŭ nokte revenis. En la roton alvenis novaj viroj kaj kelkaj aliaj foriris.

Strange, kiom klare estas aŭdeblaj ĉi tie la vortoj, kiujn oni diras ĉe la fojnostako. Verŝajne pro tio, ke estas silente.

Tute silente tamen ne estas. La tuta herbejo estas plena de ĉirpado de lokustoj. Lokustoj? Ĉu lokusto kaj akrido kaj grilo kaj libelo estas identaj? Aŭ ĉiu el ili estas alispeca insekto? Mi kreskis en urbo kaj ne kapablas decidi pri tio. En kamparo mi vivis preskaŭ neniam. Iam antaŭ jaroj mi restadis dum lerneja ferio unu monaton ĉe mia onklo, kiu havis same malgrandan bieneton, kian onidire havis Vilaĝano. Ne, la bieno de Vilaĝano estas pli granda, li ricevis aldonan teron. Li estis ano de la agrar-komisiono de la komunumo, disdonis teron al aliaj kaj prenis ankaŭ por si. Pro tio ja la kulakoj volis lin mortigi. Eble oni altranĉis ankaŭ al la onklo kelkajn hektarojn de ie? Kaj eble oni faris finon ankaŭ al lia vivo ?

Kvankam mi estas urba junulo, al mi plaĉas en kamparo. Plaĉas eĉ nun, nur en vira aĝo mi ne havis okazon restadi en kamparo. Biciklado laŭ ŝoseo ne estas vivado en vilaĝo. Mia lastatempa plej bela rememoro pri kamparo devenas el Merivalja. La pasintan printempon ni instalis akvon en iu vilao. Ni ne emis ĉiuvespere veturi en la urbon, ni tranoktis en la laborloko. Tuj la unuan matenon mi vekiĝis pro kantado de najtingaloj. Malantaŭ la domo komenciĝis malalta arbaro, pli ĝuste arbetaro, kie kreskis multaj padusoj, kaj tie la najtingaloj triladis. Ion similan miaj oreloj pli frue ne aŭdis. La trilado de la najtingaloj treege plaĉis al mi. Mi eliris sur la ŝtuparon por aŭdi pli bone. Mi povis ja dormi ankoraŭ, la suno nur leviĝis, sed estis domaĝe. Tiel bele trilis, fajfis, kantis kaj jubilis la birdoj.

Sed ĉu Merivalja entute estas vera kamparo? Verŝajne ne. Same kiel ne estas vera kamparo la herbejo en Harku, tra kiu estas fosita profunda kontraŭtanka tranĉeo kaj kie nia bataliono ekokupis defensivan pozicion. Simpla urborando, je distanco de ŝtonĵeto al Nomme, Lillekula aŭ Pelgulinn. Se mi nun stariĝus kaj rigardus malantaŭen, de ĉi tie estus klare videblaj la zigzaga kresto de Toompea, la turoj de la preĝejo Kaarli, fumtuboj de fabrikoj kaj tegmentoj de la periferiaj domoj.

Nia eksterma bataliono tamen haltas ĉi tie kaj atendas la germanojn.

Kiom proksime estas la faŝistoj ?

Antaŭ du tagoj mi vidis ilin en Parnu. Ne, mi mensogas. Mi ne vidis eĉ unu germanon. Parnu falis en la manojn de la soldatoj de Hitler kvazaŭ matura bero. Eĉ sur la linio de la rivero Parnu oni ne provis ilin haltigi. Poste mi aŭdis, ke ĉe Parnu-Jaagupi oni penis haltigi la avancadon de la germanoj, sed post unu- aŭ duhora batalo oni tamen devis retiriĝi.

Mi ne volas pensi pri ĉio ĉi. Ĉiufoje, kiam mi ekrezonas por mi mem, la gorĝo kvazaŭ ŝtopiĝas. Prefere mi rigardas nubojn kaj rememoras la lernejan tempon. Mi faras kion ajn, nur por forpeli la animsufokajn demandojn.

La viroj, kiuj scias, ke ni venis el Parnu, insistas, ke mi rakontu, kia la situacio tie fakte estis. Ĉu estas vero, ke atakante el la direkto de Riga la germanoj jam konkeris Parnu kaj Marjamaa kaj hodiaŭ nokte povos veni al Tallinn?

Estas terure malagrable konfesi, ke Parnu estas en la manoj de la malamiko. Sed mi ne povas mensogi. Vero estas centoble pli bona ol la plej nobla mensogo. Mia kapo ne komprenas, kial niaj militinformoj same kiel antaŭe estas tiel malklaraj, ke oni nenion ekscias. Ĉiufoje, kiam mi hazarde ricevas gazeton, mi trastudas la militsciigojn de linio al linio, sed tute ne fariĝas pli saĝa. Pri falo de Parnu oni eĉ vorteton ne skribis ankoraŭ en la gazetoj. Nu jes, Parnu estas konkerita nur antaŭ nelonge, la fronto estas longega, kiu sukcesas noti ĉiun forlasitan urbon kaj urbeton. Sed neinformiteco nervozigas la homojn. Por disvastiĝo de famoj nescio estas bonega grundo. Cirkulas jam diversaj tiaj famoj.

Plej multe mordas mian animon la onidiroj, ke la ĉefaj fortoj de la Ruĝa Armeo estas frakasitaj. Ke tankokojnoj de la germanoj dispartigis niajn armeojn, la ĉefa gvidado estas paralizita, la tutan tempon divizioj kaj tutaj armeoj trafas en kaptitecon. Tio, kiam la faŝistoj atingos Moskvon, ne dependas plu de nia rezistkapablo, sed sole de la rapideco, per kiu la germanaj batal-pugnoj avancos. Mi ne kredas nek volas kredi tiajn parolojn, sed Niidas asertas, ke tio estas pura vero. "Ĉu vi do ne vidis per propraj okuloj, kio okazis en Valga kaj Parnu? Vaiga oni ne defendis kaj Parnu oni forlasis sen iom serioza batalo. Kiom da taĉmentoj de ia Ruĝa Armeo ni vidis, retiriĝantajn el la direkto de Riga? Niaj armeoj estas tiom demoralizitaj, ke ili ne estas plu plenvaloraj batalunuoj."

Kompreneble mi vidis ĉion ĉi. Malgraŭ tio mi ne kredas nek volas kredi la asertojn, ke la rezistkapablo de la Ruĝa Armeo estas rompita. Mi esperas la malon. Same kiel antaŭe mi atendas la komencon de nia kontraŭofensivo, moku min Niidas aŭ kiu ajn, ke mi estas trafita de mallumo.

2

Mi rakontis al Ruutholm pri inĝeniero Elias.

"Ĉu vi ne eraris? Ĉu vi estas konvinkita, ke tiu viro vere estis nia ĉefinĝeniero?"

Ruutholm pridemandis min kvazaŭ infanon. Klariĝis, ke Niidas anticipis min, sed evidente Ruutholm ne prenis liajn vortojn por pura oro.

Mi restis firma al mi. Mi rimarkis, ke tio forte efikis je Ruutholm. Tio, ke mi rekonis Elias, ja ne ĝojigis min, sed por Ruutholm tio estis multe pli granda bato. Fine li riproĉis min, kial mi ne tuj parolis al li pri Elias. En Vali mi povis ja kelkion ekscii pri li. Mi murmuris ion kaj ekparolis pri la okazintaĵoj en Parnu.

Por mi estis malfacile eĉ al Ruutholm paroli pri la panika forlaso de Parnu. Ankaŭ pri tio Niidas jam estis rakontinta al li, sed ankaŭ pri tio Ruutholm dubis.

Subite mi eksentis grandan deziron saltleviĝi kaj krii al ĉiuj, ke tiamaniere atendi la germanojn estas stultaĵo kaj perfido de la laboristaro. Ne ĉi tie, ĉe la sojlo de Tallinn, ni devus embuski la malamikon, sed estas necese iri renkonte al la faŝistoj. Mia flamiĝo tuj ĉesas, en la animo restas nur malkontenteco pri ĉio. Pri tio, ke nia armeo retiriĝas, ke nia bataliono pasive atendas la malamikon, ke la afero ne evoluas tiel, kiel mi volus, kaj ke mi la tutan tempon vane saĝumas. Ĉu mi aliĝis al la eksterma bataliono por kuŝi inter fojnostakoj? La plej turmenta estas la subkonscia timo, ke eble ankaŭ en Tallinn okazos la sama afero kiel en Parnu. Kiam la germanoj alvenos, ni eĉ ne ekdefendos la urbon, sed rapide ekfuĝos en la direkto al Narva.

Niidas estis matene en la urbo kaj nun kvazaŭ senprudentiĝis. Li rakontas, ke la ĉefstabo de la mararmeo jam translokiĝis de la tero al ŝipo. La partiaj komitatoj kaj popolkomisariatoj jam forlasis Tallinn aŭ forlasas en la nuna momento. Li vidis per propraj okuloj, kiel aŭtomobiloj rapidege veturis orienten laŭ la Narva ŝoseo. Lia rakonto tiel terure memorigis pri Parnu, ke mi diris morde:

"Vi povis ja resti en la urbo kaj klopodi disponigi vin al iu popolkomisariato."

Li rigardaĉis min kvazaŭ frenezulon.

"Pli mallaŭte, frateto. Dank' al mi vi povis viva forlasi Parnu. Mi ne estas pli malbona soveta patrioto ol vi, sed feliĉe mi ne suferas je kokina blindeco."

Ju pli profunde mi ekkonas Niidas, des malpli tni toleras lin. Verŝajne ni baldaŭ definitive malpaciĝos.

"Ili mem forkuras, sed nin restigas viktimoj de la germanoj."

Senĉese li grumblas kaj grumblas.

La parolo de Niidas ekscitas ankaŭ Tumme. Nia librotenisto estas kompreneble pli ĝentila kaj ne permesas al si eĉ unu akran vorton pri nia laborejestro.

Rigardado de nuboj ne savas min el la ungoj de turmentaj pensoj. Ili venas per si mem, mi ne kapablas kontraŭstari ilin.

Mi movas min iom kaj denove diras al mi, ke estus bone, se mi havus sub mi brakplenon da fojno. Krome mi pensas, ke tiel kuŝi kaj gapadi al nuboj estas ja idiote. Sed kion do mi faru? Nia tasko estas atendi la malamikon, kaj ĉu ne estas egale, kiamaniere ni atendante pasigas la tempon – starante, sidante aŭ kuŝante.

Mi fariĝis tute kaprica.

Mi turnas la kapon kaj vidas antaŭ mi piedojn. Du nudajn krurojn, genukavojn kaj randon de robo. La knabinece sveltaj kaj brunaj kruroj estas tiel proksime, ke mi povus ilin tuŝi, se mi volus. Mi ne kuraĝas nek volas tion fari. Mi eĉ ektimas, subite fariĝas varmege al mi. Tuj mi komprenas, ke mi ne estas rimarkita, kaj retenas la spiron, por ne altiri la atenton de la knabino. Feliĉe la piedoj ekmoviĝas kaj mi denove povas spiri tiom profunde, kiom mi bezonas. Mi entiras aeron en la pulmojn, sed singarde, por ke Helgi ne rerigardu. Mi ne volas kaŭzi al ŝi embarason.

Strange, mi ankoraŭ ardas. Mi observas la malproksimiĝantan flegistinon, kaj subite mi bedaŭras, ke okazis tiel. Ke Helgi ne rimarkis min kaj ke mi ne kuraĝis spiri aŭdeble. Mi volonte estus iom parolinta kun ŝi. Ni povus ja paroli almenaŭ pri la nuboj, kiuj la tutan tempon ŝanĝas sian koloron kaj formon, se neniu pli prudenta ideo venus. Aŭ pri germanoj, kiuj ĉiuhore povas alveni ĉi tien. Ne, pri la milito kaj pri tio, kio atendas nin, mi ne volus paroli, sed pri io alia, pli bela. Pri io tia, kio ne premas la animon, pri kio estus bone kaj facile paroli. Supozeble mi tamen estus dirinta ion tute bagatelan kaj ĉiutagan. Ĉar en ĉeesto de virinoj mi fariĝas ĉiam neparolema, movas la lipojn kvazaŭ fiŝo ekster akvo. Sed el la buŝo de Niidas, male, la vortoj ĝuste tiam fluas, kvazaŭ liberigitaj de malantaŭ iu digo.

Se mi havus homan aspekton, eble mi estus ŝin vokinta, sed rigardado de mia vizaĝo faras nun al neniu plezuron. La vango kaj brovo estas blu-viol-flavmakulaj, tiel ke eĉ mi mem ne kuraĝas proksimiĝi al spegulo. Helgi kompatas min – Ruutholm perforte tiris min al la kuracisto de la bataliono kaj tiam Helgi diris, ke ŝi bedaŭras min. Ŝi diris eĉ tion, ke ni kondutis tre brave. Mi ne sciis, kie pro embaraso kaŝi la okulojn. Bone, ke ŝi ne uzis la vorton "heroe", tio estus min tute konsterninta. Diablo scias, kiajn fantaziaĵojn Niidas rakontis al ŝi. Se por fariĝi heroo necesas nenio krom elteno de deca batado, tiam ĉiu dua pantalonportanto estus vera Kalevido[21].

Helgi iras dekstren, kie Tumme kaj Niidas kuŝas unu apud la alia. Ŝi serĉas kompreneble Niidas. Mi ne komprenas min, sed mi ne volus, ke ŝi iras al Niidas. Dio scias, apenaŭ mi estus rigardinta al iu alia pli afable. Ju pli aĝa mi fariĝas, des pli bone mi ekkomprenas, ke la homo estas neimageble komplika estaĵo. Malofte li mem scias, kion li volas, ankoraŭ pli malofte li kondutas tiel, kiel estus necese.

Veninte al Tumme kaj Niidas, Helgi sidiĝas apud ili. Laŭ maniero de lernantino ŝi ŝovas la piedojn sub sin kaj tiras la rob-randon sur la genuojn.

Mi aŭdas, kion ili parolas. La konantoj de bona tono ja malpermesas subaŭskulti interparoladon de aliaj homoj, sed kion oni faru, kiam la vortoj per si mem penetras en la orelojn? Mi ne neas ankaŭ tion, ke por ĉion kompreni mi kelkfoje devas forte streĉi min.

Tumme diras zorgeme:

"Gardu vin, ne malvarmumu."

Tumme parolas kun Helgi kvazaŭ patro. Ne kiel Niidas, el kies voĉo gutas mielo.

"Mi ne timas malvarmon," diras la knabino. Strange, en miaj okuloj ŝi estas knabino, ne juna virino. "Hodiaŭ estas varma vespero."

"Baldaŭ estos pli malvarme, el la valo leviĝas jam nebulo."

Tiel diras Tumme.

Ial Niidas hodiaŭ ne rapidas paroli. Li silentas. Ĉu li intencas limiĝi nur per multsignifaj rigardoj? Mi rilatas al Niidas malice, sed nenio estas farebla.

"Nebulo efektive leviĝas."

Tio estas voĉo de Niidas.

Helgi: "Mi ekenuis. Oni igis nin sidi tie (ŝi montras per la mano al la urbo), mi tediĝis."

Niidas: "Ankaŭ ni ne scias, kion entrepreni (tiujn vortojn mi apenaŭ aŭdis). Ĉi tie neniu scias ion. Vi ne scias, Taavet ne scias, mi ne scias (lia voĉo fariĝas pli kaj pli mallaŭta). La rotestro ne scias – mi antaŭe parolis kun li – kaj ankaŭ la batalionestro ne scias. Vere, kun la lasta mi ankoraŭ ne konversaciis (dio mia, kiajn elegantajn vortojn li uzas!), sed se li scius, scius ankaŭ ni."

Helgi: "Ĉu vi opinias, ke la germanoj estas jam proksime?"

Niidas: "Ili povos morgaŭ atingi Tallinn."

Helgi: "Ĉu tio estas vero?"

Niidas: "Bedaŭrinde jes."

Tumme: "Ne kredu lin."

Helgi: "Vi tute ektimigis min."

Mi elŝiras nefalĉitan herbotigon el la tero kaj kolere ekmordas ĝin.

Niidas: "Vi devas alkutimiĝi. Post tio, kion mi spertis en Parnu, min absolute nenio timigas kaj surprizas plu."

Li estas porko, vere. Kun neniu oni rajtus tiel paroli. Plej malmulte kun Helgi, kiu atendas kvazaŭ iun miraklon.

Tumme: "Mi miras. Pri vi."

Nia librotenisto estas bravulo. Kaj mi opiniis lin neutrala inteligentulo! Kiam mi do lernos travidi la homojn ?

Helgi ekridas. Brava knabino! Estu la situacio ĉe la fronto kiom ajn malbona, oni ĉiam tenu la kapon levita. Mi ne ŝatas patoson, sed kelkfoje oni videble tre bezonas ĝin.

Kion Niidas faris, tion mi nek vidis nek aŭdis.

Tuj eksonas lia voĉo: "Bonvolu, prenu mian jakon. Vidu, mi surhavas sveteron."

Ankaŭ mi vidas lian helan sveteron. Aŭdu kaj atentu: "svetero". Niidas portas aŭ sveteron, ĵerzon aŭ puloveron, sed neniam kamizolon. Tia vorto verŝajne haltus malantaŭ liaj dentoj.

Helgi: "Ne, dankon."

Brava knabino, ke vi ne akceptas la jakon.

Ŝi stariĝas kaj pretiĝas por foriri.

Ankaŭ Niidas malrapide leviĝas.

"Mi venas kun vi," li diras tiom mallaŭte, ke mi ne respondas pri preciza transdono de liaj vortoj. Li tamen metas sian jakon sur la ŝultrojn de Helgi kaj ili foriras.

Ilia foriro malgajigas min.

Mi rimarkas, ke Taavet Tumme postrigardas ilin. Mi povas ĵuri, ke ankaŭ al li ne plaĉis, ke Niidas algluis sin al Helgi. Sed li ne povis ja diri: kara homo, ne altrudu vin al la knabino.

Mi demandas min, ĉu koncernas min la interrilato de Helgi kaj Niidas. Moki kaj ironii pri si oni ja povas, sed mi estas malgaja, ke Helgi ne scipovas kaŝi, kiel al ŝi plaĉis, ke Niidas iris kun ŝi.

Mi leviĝas kaj malrapide paŝas al Tumme. Ni ekfumas kaj parolas pri bagatelaĵoj. Pri tio, ke la vetero estas bona kaj la falĉita fojno odoras dolĉe, ke lokustoj estas fortaj muzikistoj, ĉar la tuta herbejo sonoras pro ilia ĉirpado, kaj pri aliaj similaĵoj. Tumme ŝajnas detale koni lokustojn, ĉar li klarigas al mi, kiel ili faras sian segantan sonon. Ili kunfrotas siajn malantaŭajn krurojn kvazaŭ arĉojn kaj tiamaniere violonas.

Neatendite Tumme ekparolas pri Niidas.

"Li ensorbas en sin diversajn famojn kvazaŭ spongo kaj eĉ mem ne scias plu, kion kredi, kion ne. Li sugestas al si diversajn stultaĵojn kaj difektas ankaŭ la humoron de la aliaj."

Al Taavet Tumme io okazis. Aŭ ankaŭ liaj nervoj estas tro streĉitaj aŭ Niidas per siaj paroloj elĉerpis lian toleremon. Tumme ne rakontas pli detale, pri kio Niidas babilis. Sed al mi Niidas diris hodiaŭ kvazaŭ interalie, ke kojno de la germanoj malantaŭ Peipsi baldaŭ atingos Leningradon kaj ni ĉi tie en Estonio estos kvazaŭ en sako.

Krepuskiĝas. Apud arbusto malklare brilas la pafiltubo de Niidas. Li mem ĉiam ankoraŭ ne revenis.

Neniu el ni intencas dormeti. Ni sidas kvazaŭ du gardistoj kaj fumas cigaredon post cigaredo. Se Niidas estus reveninta, ni jam delonge ronkus. Nun ni gapas kvazaŭ lupoj en la nokton.

Je la unua horo aperas la plotonestro kaj ordonas al Tumme iri kun Niidas al deĵoro sur la granda ŝoseo. Tumme klarigas, ke Niidas forestas, Niidas verŝajne parolas ie kun viroj de la alia roto. La plotonestro insultas la rompanton de disciplino.

Mi proponas min anstataŭ Niidas kaj ni patrolas du horojn sur la ŝoseo.

Reveninte ni ne trovas Niidas. La pafilo kuŝas kiel antaŭe sub la arbusto.

Tumme murmuras ion por si mem. Mi komprenas nur unu vorton: "Kanajlo."

Li estas samtempe kaj kolera kaj malĝoja.

Ankaŭ mi sentas min malbone.

3

Niidas ne revenas eĉ matene.

Tumme proponas al mi serĉi Helgi kaj paroli kun ŝi. Mi ne konsentas. Mi ne imagas, kion paroli kun Helgi. Ĉu demandi la knabinon: "Kie restis kamarado Niidas?" Ne, tion mi ne kuraĝus. En neniu okazo mi volus ofendi nian junan flegistinon. Taavet Tumme iru sola. Ŝi kaj Tumme loĝas en la sama domo, laŭ la aĝo Tumme povus esti ŝia patro kaj Helgi eĉ rilatas al nia librotenisto kvazaŭ al zorgema onklo. Demandoj de Tumme ofendus ŝin konsiderinde malpli. Kompreneble, la humoron ili eble difektus, sed mia ĉeesto farus la aferon pli malfacila. Tian senton mi almenaŭ havas.

Taavet Tumme parolas kun Helgi, revenas kaj diras:

"Aĉulo."

Tiu vorto koncernas Niidas.

Kiel delikata homo li ne rakontas detale pri sia interparolado kun Helgi. Li diras mallonge, ke Niidas ja estis sufiĉe longan tempon kun Helgi – ĉu unu aŭ eĉ du horojn, tion la junulino ne povis precize indiki –, sed poste ili disiĝis. Niidas adiaŭis kaj Helgi opiniis, ke li rerapidas en sian roton.

Kion fari? Ni interkonsiliĝas kaj fine decidas tamen sciigi al la politruko, kiu finfine estas ja nia propra kunulo. Ruutholm rekomendas prokrasti oficialan raporton – eble Niidas provizore forŝteliĝis. Strange estas ja pensi, ke plenkreskuloj, libervole aliĝintaj al la eksterma bataliono, sekrete iras en la urbon, sed bedaŭrinde tio okazas. Maigraŭ tio, ke oni al neniu malpermesas iri aŭ hejmen, al la laborloko aŭ egale kien, se la cirkonstancoj tion postulas. Oni simple ne emas submetiĝi al la ordo.

En la okuloj de Tumme mi legas, ke li ne multe kredas je reveno de Niidas. Mi ne estas tute certa.

Ĉirkaŭ tagmezo venas Helgi en nian roton. Ŝi serĉas Tumme kaj fine turnas sin al mi. Ŝi ne afektas, sed demandas rekte, ĉu kamarado Niidas revenis. Mi devas nei.

Subite ekbrilas larmoj en la okulanguloj de Helgi.

"Li estas mensogulo, mensogulo, mensogulo!"

Tiuj vortoj rekte elŝprucas el inter la lipoj de la flegistino. Mi penas trankviligi ŝin, sed en tiaj aferoj mi estas terure mallerta. Se mi scius, kie trovi Niidas, mi irus kaj perforte revenigus lin.

Vespere ni triope konstatas (kelkfoje venas modernaj vortoj ankaŭ en mian buŝon!), ke Niidas dizertis. Alimaniere oni lian arbitran foriron el la eksterma bataliono ne povas ja nomi.

Ruutholm, Tumme kaj mi sentas nin tre malagrable. Li kvazaŭ kraĉis sur nin ĉiujn.

La sekvantan matenon mi demandas Tumme, ĉu li scias, kie Niidas loĝas. Tumme respondas jese.

"Ni iru tien. Ni diru al li rekte en la vizaĝon, ke veraj viroj tiel ne agas. Unu tagon li aliĝas al la eksterma bataliono, alian tagon malaperas kvazaŭ plumbo en cindro. Ni penu prudentigi lin."

"Apenaŭ li atendas nin hejme."

"Ni tamen povus iri," mi restas ĉe mia intenco. "Se li ne estas kompleta fiulo, eble li revenos."

"Niidas ne venos. Mi konas lin tro bone."

Mi estas obstina homo. Se mi prenis ion en la kapon, ne estas facile min ŝanceli.

"Ni iru tamen. Mi almenaŭ dece insultos lin."

"Ankaŭ mi insultus lin," diras Tumme kaj fariĝas subite neatendite parolema, "sed mi ne volas lin renkonti. Pardonu min, sed momente mi pensas pri Niidas plej malbone. Hieraŭ ni disputis kun li kaj ĵetis unu al la alia akrajn vortojn en la vizaĝon. Mi diris al li, ke li estas homo, por kiu estas grava nur lia propra haŭto. Homo, kiu pro timo, ke aliaj travidas lin, ĉirkaŭas sin per kiraso de grandaj kaj komplikaj vortoj, elkovas supozojn, pravigojn kaj teoriojn, rikanas pri ĉio, kritikas, grumblas kaj vinzas. Kio estas pli ĝusta, ĉu nur plendi pri la nemoderna armilaro de la Ruĝa Armeo, pri la organiza malforteco de la soveta socio, pri tio, ke en praktiko socialismo estas io tute alia ol en propagandaj paroladoj, kaj restigi la rezistadon al la malamiko por aliaj, aŭ ankaŭ mem fari ion, kio almenaŭ je unu milimetro haltigus la avancadon de la germanoj ? Saĝuma filozofado ne valoras eĉ kopekon."

Tumme eksilentas kaj aldonas senkulpige:

"Pardonu, mi ekscitiĝis ankaŭ nun."

Antaŭ ol mi sukcesas ion diri, li aldonas ankoraŭ:

"Ni ne reedukos lin."

Mi observas Taavet Tumme kaj pensas, ĉu tiu homo vere estas nia librotenisto.

Tamen mi daŭrigas agiti Tumme. Ankaŭ mi ne plu ŝatas Niidas. Mi komprenas, ke viro, kiu tiamaniere forkuras el la bataliono, ne valoras eĉ groŝon. Nun, poste, ankaŭ lia konduto en Parnumaa aspektas kiel gardado de sia haŭto. Li ne faris eĉ provon rezisti al la banditoj, sed iris kun ili kiel kvieta ŝafido. Sed ni lasu tion. Kiu scias, kiel mi mem estus aginta en lia loko. Se la komunumestro, la kolera maljunulaĉo ne ordonus al mi remeti la flagon en ĝian antaŭan lokon, se li ne levus sian manon kontraŭ mi, apenaŭ ankaŭ ni tiam rezistus. Ne pro Niidas mem, sed pro Helgi mi volas paroli kun li. Nia flegistino estas nun tre malfeliĉa. Ŝi, stultulineto, havas pro plorado ruĝajn okulojn. En ŝiaj okuloj eĉ rideto ne brilas plu. Se Helgi kun la antaŭa senzorgeco gaje ridus, mi ne penus persvadi Tumme.

Mi ne lasas Tumme en trankvilo, ĝis li konsentas. La politruko ne kredas je nia misio, sed ne malpermesas iri en la urbon.

La supozo de Tumme montriĝis prava – ni ne trovas Niidas hejme. Lia patrino diras, ke Endel ricevis gravan specialan taskon. Kvankam ŝi penas klarigi al ni, en kio konsistas la respondecaj devoj de la filo, ĉio restas malklara. Mi komprenas nur unu aferon, nome tion, ke Niidas estas ien forkomandita. Ni kompreneble ne komencis babili al la patrino, ke ŝia filo perfidis siajn kamaradojn. Kial difekti al humoron de la maljunulino? Jam sen tio ŝi havas pli ol sufiĉe da zorgoj. Mi malŝatas la terure principajn tipojn, kiuj en taŭzado de l' animoj de aliaj homoj vidas sian noblan taskon.

"Li mensogis al la patrino," mi diras al Tumme veninte sur la straton.

Tumme ne havas humoron por babili. Kelkan tempon ni iras silente.

En mi vekiĝas deziro por momento iri en la ĉefkontoron. Estus pli bone, se mi tiun intencon ne estus ekhavinta. Mi forgesis mian blumakulan vizaĝon. Nur tiam, kiam la kontoristinoj ĉirkaŭ mi aĥas kaj oĥas, mi ekkomprenas, kian kaĉon mi mem kuiris por mi. Ho, la kontorfraŭlinoj! Kamaradoj kancelariaj oficistoj ja ne demandus, kie do, dio gardu, vi interbatiĝis! Tumme savas min. "Nia juna majstro (diablo prenu, ankaŭ li mokaĉas min!) trafis en kaptitecon ĉe faŝistoj," li sciigas per tre serioza voĉo. "Jes, li kverelis, sed ne por sia plezuro en iu drinkejo, sed havis batalon kun banditoj." La virinoj fariĝas kompatemaj kaj scivolaj, mi ne scipovas bridi ilin alimaniere ol diri ŝerce, ke mi boksis kun Hitler mem. Ili koleriĝas kaj al mi estas pli facile.

Vespere la saman tagon serĉas min en la eksterma bataliono Irja Liive. Tio plene konsternas min. Tiom mi tamen rimarkas, ke ŝi estas senkonsila kaj ne scias, kiel komenci interparoladon.

"Ĉu en Parnumaa vi trafis... en iliajn manojn?" ŝi komencas hezitante.

Mi kapjesas.

"Ĉu inter ili estis inĝeniero Elias?"

En ŝiaj grandaj okuloj estas tiom da malespero kaj doloro, ke mi silentas.

"Respondu al mi honeste."

Mi ĉiam ankoraŭ ne malfermas mian buŝon.

"Oni parolas, ke vi vidis lin."

Estas malfacile forpreni de homo la lastan esperon. Mi ne povas tion.

Mi skuas la kapon, kvazaŭ mi estus mutulo, kiu nur per gestoj povas komprenigi sin.

"Mi petas, ne kaŝu."

Mi ekmemoras subite la esplorajn demandojn de Ruutholm, "Ĉu vi ne eraris? Ĉu vi estas certa, ke tiu viro estis nia inĝeniero?" El la tuta koro mi volus nun, ke mi estu erarinta. Eble mi vere eraris?

"Mi ne vidis tie... la ĉefinĝenieron."

Je mia honoro, en tiu momento ŝajnis al mi, ke mi eraris en Vali.

La rigardo de Irja Liive ŝanĝiĝas. Kvazaŭ vivo revenas en ŝiajn okulojn.

"Ĉu tio estas vero?"

"Kiu diris al vi, ke mi vidis Elias?"

Ŝi ne respondas. Mi povas veti, ke tio estis Niidas. Niidas ja parolis, ke li estis en la popola komisariato. Certe li renkontis tie la fianĉinon de Elias kaj elbabilis ĉion.

"Vi do ne renkontis... Elias ?"

"Ne."

Tion dirinte mi sentas, ke se ŝi demandos ankoraŭ trian fojon, mi verŝajne konfesos la veron.

Nun, kiam mi denove kuŝas ĉe la fojnostako kaj observas la kumulusojn, mi ne estas konvinkita, ĉu mi agis ĝuste aŭ ne. Eble mi tamen devis diri la veron?

4

La tagoj, pasigitaj en la bataliono, trankviligas min iom. Unue, la germanoj ne venis al Tallinn, ilia avancado estas haltigita ĉe Marjamaa. Due, en nia bataliono regas vigla humoro. Ĉiaspecaj famoj ĝenas min nun pli malmulte. Mi preskaŭ ne aŭdas ilin plu, ĉar Niidas vere ne revenis.

Cetere, la batalantoj de la eksterma bataliono de Parnu tute ne estis pesimistaj ploremuloj. Ne, ili estis bravaj buboj, kiuj ne timis eĉ diablon. Mi estas absolute certa, ke la roto, kiu en proksimeco de Haademeeste trafis en la ungojn de la germanoj, ne levis siajn manojn, sed batalis kuraĝe ĝis la fino. Paniko kaptis ne ekstermbatalionanojn, sed superulojn. Ne nur en Parnu. Niaj knaboj ridaĉas nun pri la funkciuloj de la popolaj komisariatoj en Tallinn, kiuj dum la krizaj tagoj onidire en paniko fuĝis al Narva – tiom Niidas tamen pravis –, de kie la plejparton el ili oni resendis.

Tiujn, kiuj estigas panikon kaj subiĝas al paniko, oni ektraktis tre severe. Oni antaŭlegis al ni dekreton de Voroŝilov, en kiu oni minacis plej rigore puni trupestrojn, kies taĉmentoj facilanime retiriĝas, kaj ĉiun ruĝarmeanon, kiu sen ordono forlasas sian pozicion. Mi aŭskultis la antaŭlegadon de la dekreto de l' ĉefkomandanto de la nord-okcidenta fronto kun duspecaj sentoj. De unu flanko plaĉas al mi, ke oni penas per rigoraj rimedoj fari finon al la malordo en retiriĝado, sed samtempe io ĝenas min. Ĝenas tio, ke tiaj aferoj entute okazis kaj okazas. En la estona frontparto la bataloj havus lokon ne ie ĉe Marjamaa, sed almenaŭ sur la linio de la rivero Parnu, se niaj armeoj ne estus post la falo de Riga sen pli serioza rezisto forlasintaj unu vilaĝon kaj urbeton post alia.

Mi ne scias, kien la germanoj alvenis en la direkto de Tartu kaj Viljandi. Laŭdire Tartu kaj Viljandi jam falis. En la sciigoj de la Soveta Informoficejo urbnomoj de Estonio ne estas ankoraŭ notitaj, ankaŭ la gazetoj de nia respubliko ne skribas pri bataloj en Estonio. Nur en unu ĉefartikolo de la gazeto "Kommunist" estas aludo pri tio, ke faŝistaj rabistoj invadis ankaŭ en Sovetan Estonion. Tia kaŝludo kolerigas.

Iom pli multe mi scias nun, kio okazis en la sektoro Parnu– Tallinn. Pli proksimen al Marjamaa la germanoj ĝis nun ne sukcesis veni. Laŭ ĉiuj simptomoj ili renkontis tie fortan reziston de trupoj de la Ruĝa Armeo. Kvankam nia eksterma bataliono staras kiel antaŭe defensive en la regiono inter la lago Harku kaj Mustamae, tamen konkreta danĝero la urbon verŝajne plu ne minacas. Eble la situacio fariĝos post kelkaj semajnoj aŭ eĉ post kelkaj tagoj denove kriza, sed momente la streĉo estas konsiderinde malaltiĝinta.

Mi estas interne kontenta, ke estas decidite defendi Tallinn ĝis la fino. Niidas kompreneble ridaĉus pri la sloganoj aperigataj en la gazetoj, ke oni volas fari Tallinn nevenkebla fortikaĵo, sed mian humoron tio plibonigas. Ĉiuokaze oni facile Tallinn ne cedos. Mi kredas preskaŭ centprocente, ke la ĉefurbo de nia respubliko efektive restos nekonkerita.

Kvankam la situacio en la frontparto de Estonio stabiliĝas, miaj patrino kaj fratinoj evakuiĝos en la plej proksima tempo. Ili vivu kelkajn monatojn ie ĉe Volga, kaj kiam la hitleranoj estos forpelitaj el Estonio kaj el la tuta Sovet-Unio, ili revenu. Espereble ili tie iamaniere aranĝos sin. Kompreneble ne estas facile eĉ por mallonga tempo forlasi sian hejmon, sed perdi la vivon pro hazarda aviadila bombo estas ankoraŭ pli stulte. Mi verŝajne menciis, ke la patrino intencis jam pli frue veturi al la Soveta postfronto, sed ĝis nun mi kontraŭstaris tion. La patrino ĉiam kalkulas kun mi, kvazaŭ mi estus la patro.

En nia familio ĉiuj malŝatas la hitleranojn.

Mi kredas, ke mia patro estis aŭ komunisto aŭ almenaŭ socialisto. Kompreneble ne sinjorsociaiisto, sed honesta socialdemokrato, aganta kontraŭ la burĝa reĝimo. Parenteze rni jam notis, ke iam nia loĝejo estis traserĉata. Nenio suspektinda estis trovita, la poiicistoj kaj civile vestitaj detektivoj foriris kun longa nazo. Laŭdire la fratinoj tre timis la malafablajn onklojn, kiuj malordigis ĉiujn ŝrankojn kaj tirkestojn de la tabloj, sed mi kolere strabis al la reprezentantoj de la leĝo. Poste, kiam mi jam havis viran saĝecon, la patrino rakontis, ke tiam oni serĉis malpermesitan literaturon. Oni suspektis, ke mia patro kunportas el eksterlandaj havenoj ruĝajn librojn kaj gazetojn. La patro vere faris tion, sed hejme la suspektindaĵojn ne havis – li portis ilin, kien necese.

Mi vizitis ankaŭ la domposedanton kaj petis, ke en okazo de evakuiĝo de miaj patrino kaj fratinoj li ne fordonu la loĝejon. Mi restos en Estonio kaj daŭrigos pagi la lupagon; se al mi io okazos, reveninte el Ruslando la patrino ordigos ĉion necesan. La mastro promesis ne nur konservi la loĝejon, sed ankaŭ observi, ke nenio el la restigita havaĵo perdiĝu. Li parolis tion ne por simple ion diri, certe li plenumos la promeson. La mastro estas fariĝinta iel silentema kaj ne emas diskuti kun mi. Li nur plendas, ke certe oni mobilizos lian filon, kaj nur anĝeloj en ĉielo scias, kio tiam fariĝos kun li. Mi demandis, kie Hugo estas nun. Li respondis, ke li eklaboris ĉe la fervojo. Ial mi notis, ke evitantojn de mobilizo oni traktas diable severe. La mastro observis min esplore kaj diris, ke nek li nek Hugo intencas malobei leĝon. Ilia familio ĉiam plenumis la ordonojn de la registaro, alia afero estas, se por Hugo aŭ pro la sanstato, laborloko aŭ pro io alia la militservo estos prokrastata, aŭ entute... Fine li fariĝis iom pli parolema kaj rekomendis al mi esti singarda, ne ŝoviĝi ĉien kiel la unua. En Parnumaa ĉio pasis feliĉe, sed eble sekvontan fojon ne tiel bone finiĝos. Kiel li scias, kio okazis en Parnumaa? Ŝajne la fratinoj tro multe babilis. Ili aŭdis, pri kio mi parolis kun la patrino, kaj nun babilas al aliaj. Virinoj jam estas tiaj, egale, ĉu ili estas maljunulinoj aŭ lernantinoj. Aŭ eble ili fieris, jen kian fraton ili havas? Estus necese iom "instrui" ilin, eble tiam ili lernos bridi sian langon.

Kvankam mi pensas pri "instruado", mi tamen neniun el ili tiris dece eĉ je la harplektaĵoj. Mi tro dorlotas miajn fratinojn.

La knaboj de nia ĉirkaŭaĵo jam frue lernis kalkuli kun mi kiel kun frato de Riina kaj Ellen. Plurfoje mi iom malvarmigis la ardon de tro fervoraj adorantoj de miaj fratinoj. Kelkminuta plia trejnado antaŭ la enlitiĝo estas iufoje tre utila. Lastatempe mia patrona rolo plu ne plaĉis al la fratinoj. Knabinoj estas strangaj: ili ne toleras, ke la frato admonas al ordo iun ulon kun tro libera konduto. Ili diras, ke mi fortimigas iliajn danc-partnerojn! Jen, du stultulinetoj, ili dancu kun knaboj, kiuj tuj la unuan vesperon ne ekvolas kisi malantaŭ la pordego. Mi donos al ili liberajn manojn, kiam ili fariĝos deksesjaraj, ne pli frue. Riina estos jam baldaŭ deksesjara. Ellen devas iom pli longe elporti mian patronecon.

Cetere, mi troigas. Unue, miaj fratinoj estas ankoraŭ neniaj amindumantoj, kaj due, mi intermiksiĝas nur tiam, kiam ili petas min liberigi ilin de tro tedaj virinemuloj.

Honeste dirite mi bedaŭras, ke ili forveturos. Kvankam ili estas kokete ridemaj, ventkapaj, kapricaj, rikanemaj, neobeemaj, obstinaj kaj kiu scias, kiaj netolereblaj junaj virinetoj, sed mi treege alkutimiĝis al ili. Ili estas miaj fratinoj kaj kiu prizorgos ilin en Ruslando? La patrino kompreneble, sed ĉu ŝi sola kapablos venki ĉiujn malfacilaĵojn?

5

Dum nia politika konversacio estiĝis disputo. Al nia politruko plaĉas, se la knaboj ne simple aprobas liajn vortojn, sed diras ankaŭ sian propran opinion. En li troviĝas neniom da superulo. Li ne ŝatas ordoni nek tro multe instrui. Ruutholm diris al mi ankoraŭ hieraŭ sub kvar okuloj – ni ofte konversacias dum liberaj minutoj –, ke li kiel politika laboranto sentas sin ĉi tie tute superflua. "Kion mi klarigu al vi, se vi mem komprenas la aferojn same bone kiel mi? Se vi ilin ne komprenus, vi ne estus aliĝintaj al la eksterma bataliono." Kompreneble, Ruutholm iom troigas – nedisputeble li estas politike la plej kompetenta en nia roto. Li ŝajnas esti englutinta multege da diversaj saĝaj libroj, pri imperialismo li parolas tiel, kvazaŭ li mem estus prezidanto de iu internacia sindikato. Ĉe tio li frekventis lemejon ne pli, sed malpli multe ol mi. De kie muntisto de centra hejtado kiel Ruutholm akiris siajn sciojn? Li ne sukcesis ja lerni ĉion dum la jaro de sia direktoreco. Li fariĝas en miaj okuloj ĉiam pli kaj pli interesa homo. Sed sufiĉas paroli pri Ruutholm, mi tro deflankiĝas.

La disputon komencis mi. Mi diris nome, ke en Estonio okazas civitana milito. Mi estas multe pensinta pri tiu afero. Min rekte turmentas, ke en Parnumaa estis tiom multaj makisanoj, ke ili agis tiom provoke. Ĝis la veturo por pienumi la specialan taskon min ne tre ĝenis la rakontoj pri banditoj. Mi opiniis, ke unu-du stultuloj ie en arbustaro signifas nenion. Sed en Vaii mi spertis, ke la afero tute ne estas tiom simpla. Ĉio vidita en Vandra certigis, ke la makisanoj prezentas multe pli seriozan forton. Nun kvazaŭ fulmo el klara ĉielo venis la penso, ĉu ĉe ni en Estonio ne temas pri klasmilito? Pri tia sama civitana milito kiel en Ruslando post la Oktobra revolucio, pri kiu oni skribas en la mallonga kurso de la historio de la partio. Kompreneble ne en tia skalo, kompreneble ne kun tiom klare elformiĝintaj frontoj, sed en sia esenco tamen io simila.

Mi atendis kun intereso, kion diros Ruutholm.

La politruko ne konsentis kun mi. Laŭ lia opinio mi trograndigis la gravecon de la banditismo. En la formo de makisanoj ne temas pri organizita milita forto de la burĝaro, sed pri jen tie, jen ĉi tie kaose agantaj grupetoj. Civitana milito estas io tute alia ol dispelado de bandita bandeto, kiu transprenis iun postarbaran komunuman domon. Ankaŭ el la vidpunkto de la estona popolo la nuna granda batalo estas tutpopola milito kontraŭ la faŝisma Germanio. Sabotaĵ-aktoj de makisanoj ne ŝanĝas ankoraŭ la karakteron de la milito.

Tuj komenciĝis ĝenerala disputado. Al mi treege plaĉas, ke Ruutholm ne rilatas al ni kiel al neplenaĝuloj, kies tasko estas nur aŭskulti, memori kaj parkere lerni tion, kion li kiel edukisto, destinita por tiu tasko, instruas al ni. Min furiozigas propagandistoj kaj aliaj oratoroj, kiuj parplas ĉe pupitro kun tia aplombo, kvazaŭ en iliaj kapoj estus kolektita la saĝeco de la tuta mondo kaj la aŭskultantaro konsistus el estaĵoj sen memstara penskapablo. Bone, ke nia politruko ne estas tia.

Min subtenis Vilaĝano. Li rakontis, ke grandbienuloj-defendliganoj en la kvardeka jaro fosis en la teron aŭ kaŝis alimaniere pafilojn, kartoĉojn, eĉ mitralojn. Pri la komenciĝo de la milito ili sentis nekaŝeblan ĝojon, kaj ju pli malproksimen la Ruĝa Armeo retiriĝis, des pli arogantaj ili fariĝis. Ili publike minacis la novterulojn, kaj kiam disvastiĝis onidiroj, ke la germana armeo konkeris jam Riga, proksimiĝas al la limo de Estonio, ekaŭdiĝis pafado en vilaĝoj kaj sur landvojoj. Eble en urboj estas, kiel oni nun diras, tutpopola milito, sed en kamparo la homoj klare dividiĝas en du partiojn. Parto el ili sanceliĝas – hodiaŭ ili pensas tiel, morgaŭ alimaniere. Multaj pro timo ne kuraĝas subteni la sovetan reĝimon. Ili timas, kio okazos al ili morgaŭ, kiam la germanoj enmarŝos. La retiriĝado de la Ruĝa Armeo faris la homojn singardemaj. Al kamparano, kiu per dek ŝnuregoj estas ligita al sia terpeco, ne estas facile forlasi sian hejmon. Sed se vi nun publike stariĝas kontraŭ la banditoj, ĉe alveno de la germanoj vi ne havos plu viveblecon: kulakoj kaj estroj de la Defenda Ligo persekutos aŭ tuj mortigos vin.

Mi flamiĝis kaj amasigis diversajn aferojn. Nun Ruutholm povas motivite nomi min babilemulo. Eĉ pri tio mi parolis, ke mi mem interbatalis kun banditoj kaj apenaŭ saviĝis el iliaj ungoj; pro tiaj fanfaronaj vortoj mi nun hontas. Mi diris ankaŭ tion, ke Vali estas efektive de arbaroj ĉirkaŭita ursangulo, sed Kilingi-Nomme aŭ Vandra, kie banditoj ekflirtigis blua-nigra-blankajn flagojn, estas sufiĉe grandaj urbetoj. Entute makisanoj ne estas tiom malmultaj, kiel ni opinias. Kelkaj restintaj funkciuloj de la malnova reĝimo jam antaŭ la milito kaŝis sin en arbarvilaĝoj, sed nun agitas siajn samopiniantojn, kelkfoje eĉ konfuzas la. kapojn de laboruloj. Kaj tiel plu. Mi havas stultan karakteron, kelkfoje mi parolas ion tute alian ol mi pensas. Nun mi ne povas nek volas kompreni, ke nia popolo atendas la germanojn, sed mi parolis tiel, kvazaŭ ĉiu dua estono aprobus la invadantajn faŝistojn. Mi kvazaŭ instigas aliajn homojn disputi kun mi, refuti miajn vidpunktojn, forviŝi la antaŭtimojn, kiuj estiĝas en la profundo de mia animo. Estus bonege, se la kamaradoj dirus al mi: Olev, ne parolu sensencaĵojn, vi vane timas. Nia popolo estas kvazaŭ monolita siliko, kiu ĵetos fajron kontraŭ la germanoj. Ion similan oni ankaŭ certigis al mi, sed plene oni min ne konvinkis.

Ju pli mi nun poste pensas pri tiu disputo, des pli ŝajnas al mi, ke ni ĉiuj havis ja saman opinion. Ni rompis lancojn nur pri tio, kiel nomi la sangajn agojn de la klasmalamikoj. Ĉu "klasmilito", kiel diris mi, aŭ "elpaŝoj de kontraŭsovetaj elementoj", "banditismo", kiel opiniis la politruko. Sed io restis ronĝi en ia fundo de mia animo. Kelkfoje mi havas tian senton, ke ni ne volas nomi la aferojn per iliaj veraj nomoj. Ni kvazaŭ timas rigardi al la vero en la vizaĝon.

6

Hodiaŭ vespere ni havos kapt-operacion. Ruutholm diras al mi, ke ni devas domon post domo kontroli kelkajn kvartalojn. Laŭ lia parolo mi scias, ke oni komisiis al nia eksterma bataliono priesplori tutan grandan regionon. La knaboj de nia bataliono kelkfoje patrolas sur la stratoj de tiu urboparto kaj de tempo al tempo trakombas iun kvartalon. Ĝis nun en la urbo, almenaŭ en nia sektoro okazis nenio eksterordinara. La noktaj kontroliroj-traserĉoj plaĉas al neniu, sed mi komprenas, ke singardo ne estas superflua. En Vali mi spertis sur mia propra haŭto, kion signifas perdo de atentemo. Certe ankaŭ en la urbo ĉirkaŭvagas suspektindaj personoj, kiuj nur atendas oportunan okazon, por pafi al iu miaspeca de malantaŭ la dorso kuglon en la nukon. Antaŭ la ekiro rotestro Murkmaa kunvokas la virojn kaj frapas al nia devosento.

"Havu la okulojn malfermitaj," li diras en sia abrupta kaj senceremonia maniero. "Haltigu ĉiun suspektindan personon. Se iu volas forkuri, ankaŭ lin kaptu. Kiu rezistas, tiun ne karesu. Se necese, uzu la armilon."

Ruutholm precizigas:

"Armilon uzu nur tiam, kiam oni atakas vin kaj vi alimaniere ne povas vin defendi."

Murkmaa estas homo, kiu volas, ke lia vorto restu la lasta, kaj li finas jene:

"Kiu provas forkuri kaj laŭ via ordono ne haltas, tiun vi devas pafi. Ĉiu bandito, kiun vi lasas forkuri, signifas esence helpon al la faŝistoj."

Nia rotestro havas, unue, strangan, maloftan nomon[22] kaj due, li tuj vekas atenton. Tiu larĝaŝultra viro havas, mi dirus, veran militistan eksteraĵon. Li havas abruptan, eĉ provoke severan sintenon. Akran rigardon, mallarĝan buŝon, abruptan, fortan mentonon. Li estas unu el la plej aĝaj en la roto, evidente kvardek-kvardekkvinjara. Supozeble Murkmaa estas obstina homo, honeste dirite, mi ne sentas min agrable en la ĉeesto de tiaj tipoj. Ili kvazaŭ tro altrudas sian volon al aliaj.

Mi ĝojas, ke al mia roto ne trafis ĝuste tiu strato, kies multajn loĝantojn mi konas. Estas pli facile frapi al la pordoj de fremdaj homoj kaj postuli, ke oni vin enlasu. Ni estas avertitaj, ke ni kondutu ĝentile, nur kontrolu la pasportojn de la ĉeestantoj, kaj se nenio suspektinda trafas en la okulojn, ni foriru sen troa ĝeno. Sed ankaŭ ĉe la plej delikata konduto estas tamen malagrable rigardi en la okulojn al homoj, kies noktan trankvilon vi difektis. Precipe, se vi konas iun el ili.

Mi preferas deĵori surstrate. Tio estas ial pli oportuna. Se iu provos forkuri, mi kompreneble ne postrigardus lin kun malfermita buŝo. En vidatingo estas alia viro, duope ni scius, kiel aranĝi la aferojn eĉ kun dresita diversanto.

Iu iomete ebria vireto amuzas min. Jam de fore mi komprenas, ke li ne havas noktan paspermeson.

"Viajn dokumentojn, civitano," mi demandas tre oficiale. Estas enue, pro tio mi serĉas eblecon por distriĝo.

"Mi loĝas tuj ĉi tie, malantaŭ la angulo, en la strato Kannu naŭ, loĝejo kvin," diras la viro kaj palpebrumas al mi.

"Pasporton! Noktan paspermeson!" mi postulas severe.

"La pasporto restis hejme. Mi ja ne estas iu diversanto aŭ alia suspektinda elemento."

"Ni havas la ordonon aresti ĉiujn, kiuj ne havas dokumentojn."

La paĉjo pensas iom kaj demandas:

"Junulo, kiom aĝa vi estas?"

"Dek kvar."

"Kiom?"

"Dek kvar. De hieraŭ."

"Ne prenu min por ansero."

"Dokumentojn vi do ne havas?"

Li tretas de piedo al piedo kaj subite etendas al mi sian kurbigitan fingron.

"Rektigu ĝin!"

Mi konas tiajn ruzulojn, pro tio mi diras:

"Unue montru, ĉu ĝi entute rektiĝas."

Li rektigas sian fingron antaŭ miaj okuloj kaj kurbigas ĝin denove.

Kelkan tempon ni penas reciproke rektigi niajn hokigitajn fingrojn. La fingro de la maljunulo estas kvazaŭ fera kroĉilo, neniel volas cedi. Ankaŭ li ne sukcesas rektigi la mian.

"Nenies venko," mi diras al la paĉjo.

Li demandas:

"Kiun laboron vi faras?"

"Mi estas muntisto de centra hejtado."

Mi iom fanfaronas – kia muntisto mi estas? Lernanto, en bona okazo komencanta laboristo, sed ne sperta tubisto.

"Ni estas do preskaŭ kolegoj. Ankaŭ mi estas ferlaboristo. Aŭtomobilmekanikisto. Ĉu vi ne hontas ĝeni samspeculon?"

Kompreneble al mi estas iom honte. Pro tio mi decidas lasi lin foriri.

"Bonan vojon, ekiru nun prudente."

"Vi havas fortan fingron," li konfesas nun. "La edzino insultos min... Onidire Ja germanoj estas jam en Marjamaa? Ĉu vi fumas?"

"Alian fojon, se vi malfruiĝos, kunprenu dokumentojn."

"Dankon pro ia instruo, fileto. Kiu vin tiel bele prilaboris?"

Duono de mia vizaĝo estas ankoraŭ makula, li rimarkis tion.

"Tute senkaŭze. Okazas."

"Ankaŭ mi interbatiĝis dum mia rekruta aĝo. Pro knabinoj kaj ankaŭ senkaŭze. Tio estas bona distraĵo."

"La superuloj venas, malaperu nun."

"Mi timas nek viajn superulojn nek subulojn."

"Vi faras malbonon al mi, vi ne havas ja pasporton nek noktan paspermeson."

"Se tiel, mi povas ja iri. Kian aĝon vi fakte havas?"

"Dudek jam pleniĝis."

"En la aĝo de dudek jaroj ankaŭ mi aspektis tre juneca. Fartu bone!"

"Bonan nokton!"

"Ne lasu la faŝistojn al Tallinn."

"Kompreneble ne lasos, sed se ili venos perforte..."

"Tiam estos tre malbone. Ĝis la!"

"Ĝis la!"

La ŝerca interparolado kun la gaja maljunulo plibonigas mian humorpn. Mi mallaŭte fajfas la "Muĝantan arbaron" kaj pensas por mi mem, ke tiaj maljunaj veteranoj estas tre fortaj en fingrotirado. Nun oni boksas, okupas sin pri leĝera atletiko, piedpilkas, ludas korbo- kaj retpilkon, tiam oni konkuris en baston-tirado, penis reciproke rektigi la fingrojn, levis ŝtonojn kaj luktis. Junuloj kvazaŭ ne povas vivi sen konkurado. Bela amuzo! Kvereli mi ne ŝatas, sed boksgantojn mi volonte surmetas.

Tiel mi rezonas kaj atente observas la straton.

De malantaŭ angulo venas tri viroj. Du niaj kaj iu tria. Ŝajne iu suspektinda tipo estas jam kaptita. Kiu tio povas esti? Ĉu tia malfruiĝinta homo, kiel la maljunulo, kun kiu mi ŝercis, aŭ vera bandito ?

Ili proksimiĝas kaj mi rekonas en la kaptito la maljunulon, kun kiu mi penis reciproke rektigi la fingrojn.

Venante al mi la oldulo ŝerce levas la ĉapon kaj diras:

"Saluton, baptofilo. Jen, mi estas forkondukata."

"Saluton, baptopatro. Kial oni vin forkondukas ?"

"Ili diras, ke mi estas diversanto."

"Kiam oni en Germanio instruis vin pri tio?"

La viroj observas nin. Unu el ili demandas:

"Ĉu vi konas lin?"

"Kompreneble. Dumviva aŭtomobilmekanikisto. Loĝas en la strato Kannu, domo numero naŭ."

"Murkmaa ordonis forkonduki lin. Li ne havas dokumentojn."

"Ĉu tio ne sufiĉas, ke mi lin konas?"

"Eble sufiĉas," opinias unu el la viroj.

"Sed eble Murkmaa ekkoleros," dubas la alia.

"Lasu ĉion por mia respondeco," diras mi. "Ni ekiru, baptopatro."

La knaboj liberigas la maljunulon, mi akompanas lin hejmen.

"Via superulo havas malmolan koron," indignas la paĉjo.

"Ĉie troviĝas banditoj," mi defendas la rotestron.

"Miaspeculo estas nenia bandito. Mi eĉ sobriĝis."

"Vi ja diris, ke vi timas nek superulojn nek subulojn."

"Mi ne parolas pri tio. Kiel mi klarigu poste al la edzino, kie mi nokte vagaĉis?"

"Tute vere."

"Ĉu vi ne volus eniri? Mi konatigus mian savinton al la edzineto. Eble ŝi trovos ion en ŝrankangulo."

"Nun mi ne havas tempon. Ĝis revido!"

"Kio estas via nomo?"

"Olev. Mi ne havas plu tempon. Fartu bone!"

"Adiaŭ, baptofilo."

Mi rerapidas al mia posteno.

Baldaŭ ni interŝanĝas la rolojn. Tumme restas patroli ekstere kaj mi kun alia viro ekiras el domo en domon.

Mi ne havas bonŝancon. Jam en la unua loĝejo vivas homo, kiu ne estas fremda al mi.

7

Mi konas ŝin kaj ŝi verŝajne ankaŭ min. Ĉiuokaze ŝi rigardas min tiel, kvazaŭ ni estus malnovaj konatuloj.

Ŝi estas la posedanto de la frizejo, kiu troviĝas en nia proksimeco, tre korpulenta sinjorino. Vere terure dika. Se en Tallinn ekzistus klubo de dikaj virinoj, kiel en Anglio, ŝi povus esti ĝia prezidantino. La viroj iam disputis, kiom proksimume pezas tia plenkarna sinjorino. Fine oni interkonsentis pri ok pudoj kaj duono. Ili verŝajne troigis.

Ŝi tute ne estas maljuna. Eble ĉirkaŭ kvardek. Ŝi iras facilmove kaj eĉ balancas la koksojn. Ŝi estas moderne vestita, beligas sin kvazaŭ pavo. Ĉirkaŭ ŝi ĉiam ŝvebas nubo de dolĉaj odoroj.

Ŝia frizejo ne estis granda. Tie troviĝis nur du seĝoj. Ĉe unu laboris ŝi mem, ĉe la alia ŝia helpantino. Ankaŭ nun ŝi laboras samloke, supozeble ŝi apartenas nun al iu artelo.

La sama dika kaj ronda sinjorino razis mian unuan barbon.

Ial mi decidis, ke mian unuan barbon razu profesia majstro. Kelkfoje mi ekhavas strangajn kapricojn.

Mia unua barbo estis kiel ĉiam la unua barbo. Mola, silka lanugokampo. Mi lasis kreski ĝin sufiĉe longa, esperis, ke ĝi fariĝos pli forta. Sed la mentonkreskaĵo iĝis nek pli forta nek pli densa, nur la haroj krispiĝis. Pli longe atendi estis stulte, amikoj jam mokis min.

Mi kuraĝigis min kaj iris en la plej proksiman frizejon. Hazarde ĝi estis la salono de tiu tro abundforma sinjorino.

De mi nenion demandinte la mastrino sternis blankan tukon sur miajn ŝultrojn kaj komencis tondi la harojn. Mi opiniis, ke la haroj vere bezonas ioman tondadon, kaj anime pretiĝis por la sekvanta proceduro. Mi esperis sekrete, ke ŝi mem rimarkos, kia abunda harkovraĵo kreskas sur la mentono de la viro, kaj demandos, ĉu ankaŭ la barbon? Tiam estus por mi tre facile respondi: jes, bonvolu.

Ŝi ne rimarkis aŭ ne volis rimarki. Fininte la tondadon ŝi forprenis de miaj ŝultroj la tukon, deskuis la harojn sur la plankon kaj diris:

"Dudek cendojn, bonvolu."

"Ankaŭ la barbon."

Mi penis diri tion tiel memkompreneble kiel mi nur povis.

Ŝi rigardis atente mian mentonon kaj demandis:

"Ĉu per aŭ sen sapo?"

Ŝi demandis tion tro laŭte. En la spegulo mi vidis, kiel la maljunuloj, atendantaj sian vicon, malice ridetis. Eble ili eĉ ne rikanis por si mem, eble la frizistino parolis per sia ordinara voĉo, sed por miaj oreloj kaj okuloj ŝajnis tiel. Ĉiuokaze miaj nervoj estis streĉitaj, al mi estis strange kaj honte, ĝene kaj malagrable, kaj diablo scias, kion mi ankoraŭ sentis. Verŝajne eĉ spitemon, ĉar mi diris per plena voĉo:

"Per sapo."

Prefere silenti, se vi jam estas ridindigita. Ĉiuokaze la solena momento, atendita kun ekscito, fariĝis malfacila turmento.

Plue ĉio pasis normale. La bone odoranta karnomonto sapumis mian mentonon, pliakrigis la razilon, kio iom plibonigis mian memsenton, kaj la brilanta klingo glitis laŭ mia vango. Mi grimacis kaj ŝi demandis surprizite:

"Ĉu estas dolore?"

"Ho, bagatelo!"

Ĉi-foje mi trompis ŝin kaj la dikulino denove akrigis la razilon. Mi sentis ĝojon pro la sukcesa venĝo. Nur poste mi komprenis, ke ŝi tamen ne kun plena seriozeco rilatis al mia vira honoro. Kutime oni sapumas kaj razas du fojojn, en tiu grava horo ŝi limiĝis per nur unu fojo.

Proksimume en la sama tempo disvastiĝis onidiroj, ke ŝi prenis al si longan maldikulon, kiu estis dek kvin jarojn pli juna ol ŝi mem. Ŝi ne edziniĝis al la drinkema longulo, kiu estis senhava kiel pantalonbutono, sed simple vivis kun li kiel amatino. Virinoj indignis, viroj ridaĉis, ni, knaboj, diris maldecaĵojn.

Nun mi do postulas de la sama frizistino pasporton. Ŝi estas same dika kaj ronda kiel antaŭe, odoras same forte kiel antaŭe kaj ankaŭ la balancadon de siaj dikaj koksoj ŝi ne forgesis.

Etendante al mi sian pasporton ŝi penas kokete rigardi en miajn okulojn. Por koncentriĝi mi profundiĝas pli ol necese en la dokumenton, redonas ĝin kaj ĵetas rigardon tra la ĉambro. Mola divano kaj molaj apogseĝoj, per avelligna plakaĵo kovrita ronda manĝotablo, samspeca bufeda ŝranko. En angulo malplena tablo por radio-aparato. La pordo de la apuda ĉambro estas fermita. Supozeble staras tie larĝa lito kun avelligna rando, triporda vestoŝranko kaj granda spegulo. Mi pripensas, ĉu rigardi en la alian ĉambron aŭ ne.

"Vi estas mia malnova kliento."

La voĉo de la frizistino sonas dolĉe.

Mia kunulo demandas:

"Ĉu neniu alia loĝas ĉi tie?"

"Ne, karaj junuloj."

"Ni ekiru!" pretiĝas mia kamarado por foriro.

Mi malfermas la fermitan pordon.

La apuda ĉambro estas malluma. Tamen mi ekhavas la senton, ke tie iu troviĝas. Mi palpe serĉas elektran ŝaltilon apud la pordo, trovas ĝin kaj premas. En milda lumo de ruĝa abaĵuro staras ŝirmite de vestoŝranko viro. Tiu ekpaŝas al mi, etendas la manon kaj diras senĝene:

"Saluton, Olev."

Antaŭ mi estas Endel Niidas.

8

Jes, tio estas li. Li surhavas someran tagĉemizon kun malfermita kolumo kaj hejmajn pantoflojn.

"Vi estas amikoj," aĥas malantaŭ mi la karnamaso. "Kiel bone!"

Mi ne scias, kion fari. Mi estas konsternita kaj konfuzita.

"Mi ne havas noktan paspermeson kaj ne volis malobei la ordon," klarigas Niidas. Kvankam li penas konduti tre trankvile, li forte nervozas.

Mia kunulo enŝovas sian kapon tra la pordo. Li estas novulo en la eksterma bataliono kaj ne konas Niidas.

Montrante per la okuloj al Niidas, li demandas:

"Konatulo?"

Mi kapjesas. Mi ne povas ja nei, ke mi konas Niidas.

La kamarado turnas sin ĝentile al la mastrino.

"Se vi permesas, mi fumos, dum ili interparolas."

"Bonvolu, bonvolu," tuj konsentas la mastrino.

Ĉiu ilia vorto estas eksterordinare klare aŭdebla. Sed mi ne scias, de kio komenci. Niidas mem ekparolas:

"Tiufoje okazis stulte. Mi estis interkonsentinta en la popola komisariato – vi memoras, mi parolis al vi, ke mi estis tie. Ili havis mankon de fidindaj homoj, kiuj organizus evakuadon de uzinoj kaj instalaĵoj. Mi konsentis kondiĉe, ke ili oficialigu mian transiron el la eksterma bataliono."

Li mensogas. Sed mi miras, kun kia lerteco li faras tion. Niidas scipovas persvadi la homojn. Li ne serĉas vortojn nek forturnas sian rigardon. Kvankam la popola saĝo asertas, ke homoj kun malpura konscienco evitas rigardi en la okulojn, sed bedaŭrinde ankaŭ tiu regulo havas esceptojn. Grandaj simulantoj kaj friponoj celas rekte en viajn okulojn, kun anĝela aspekto aroge mensogas al vi.

"Ĉu vi kunhavas pasporton?"

Mi ne volas aŭskulti lian parolfluon kaj ion pli saĝan mi tiel subite ne trovas. Eĉ al la plej granda sentaŭgulo estas malfacile senceremonie diri, ke li estas kanajlo.

"Kompreneble. Sed, Olev, kial mi prezentu al vi legitimilon. Vi ja bone konas min. Vere, vi estas ŝercemulo. Vi havas tian kaŝitan humuron."

El la apuda ĉambro aŭdiĝas tintado de glasoj. Mi aŭdas, kiel virina voĉo demandas: "Eble vi havas iom da tempo?"

Verŝajne en mia mieno estas io eksterordinara, ĉar Niidas malgraŭ ĉio iras al la vestoŝranko, malfermas la pordon kaj ekserĉas en la poŝo de sia jako.

"Ĉu vi loĝas nun ĉi tie?"

Li turniĝas al mi, grimacas malŝate kaj diras flustre:

"Simple preterpasanta aventuro."

Ankaŭ tion li mensogas. Evidente Niidas ne kuraĝas noktumi hejme. Aŭ pro ni aŭ diablo scias, pro kio.

"Ĉu... ĉu ankaŭ Helgi estis por vi preterpasanta aventuro?"

Mi ne devus tiel demandi. Aŭ devus fari tion tute malvarme, superece, kun akra malaprobo. Mi ja volis diri tiamaniere, sed en mia voĉo sonis kompatemo kaj tio sufiĉis por li.

"Ho, Olev, vi estas ankoraŭ tute verda. Kaj ĵaluza, frateto. Vi povas esti trankvila, inter ni estas okazinta nenio. Ŝi estis eble iom enamiĝinta je mi, sed, Olev, mi ne estas porko. Helgi estas..."

Li preskaŭ embarasis min. Mi sentas, kiel mia vizaĝo ekardas, ankoraŭ momento – kaj mi estus lasinta lin en trankvilo. Mi fariĝas senarmila eĉ antaŭ la plej granda fripono, se oni komprenigas al mi, ke mi faras ion pro egoismaj motivoj. Ekzistas ja tia nocio – egoisma motivo. La ŝajne modesta, sed fakte ekstreme cinika fanfarono de Niidas, ke Ĥelgi ne estis indiferenta al li, helpas min venki la ordinaran senfortecon. Mi akre diras al li:

"Ankoraŭ unu vorteton pri la flegistino – kaj mi disbatos vian vizaĝon."

"Se mi vin ofendis per io, mi serioze petas pardonon."

Mi sentas, ke Niidas denove elglitas el miaj manoj. Plej senhelpa mi estas en interrilatoj kun tro ĝentilaj kaj tro poluritaj homoj. Ili volvas vin kvazaŭ en ian glueman paston de sia volo kaj ili formas tiun paston laŭ sia deziro.

"Ĉu vi scias, ke en la eksterma bataliono vi estas konsiderata dizertinto?"

Mi ne scias, kiel memoriĝis al mi la malnova esprimo "dizertinto", sed ankaŭ nun Niidas ne perdas sian ekvilibron. Kun malfeliĉa mieno li klarigas:

"Tio ne estas mia kulpo, sed kulpo de la personara fako de la popola komisariato. Ili devis prizorgi la aranĝon de ĉiuj formalaĵoj, ligitaj kun mi. Bone, ke mi eksciis de vi, ke tio ne estas ankoraŭ farita. Dankon pro tio, Olev."

Iu frapas al la pordo. Nur nun mi rimarkas, ke Niidas fermis la interĉambran pordon. Li estas ekstreme antaŭvidema. Sur la sojlo aperas kun ardanta vizaĝo la loĝejmastrino.

"Kamaradoj, mi iom ĝenas vin. Mi proponus al vi ĉiuj tason da kafo. Tiom da tempo viaj amikoj eble havas?"

"Olev, ne forgesu, ke ni rapidas!"

Tiel vokas mia kamarado el la alia ĉambro. Laŭ la voĉo oni povas kompreni, ke li manĝas ion.

Niidas signas per la okuloj, kaj tuj ŝi denove fermas la pordon.

"Ni serĉis vin en via hejmo. Ni parolis kun via patrino," mi diras nun.

Niidas ektimiĝas. Ĉu vere eĉ li havas senteman lokon en la animo ?

"Kion... kion vi parolis al ŝi?"

"Ne zorgu," mi diras malŝate. Mia malŝato fariĝas kolero kaj subite mi trovas vortojn. "Ni ne diris al via patrino, ke ŝia. filo estas perfidulo. Jes, vi estas perfidulo! Vi tremas pro via animo, poltrono. Mi ne dubas, se la germanoj konkeros Tallinn, vi perfidos ĉiun honestan laboriston por akiri ilian favoron. Vi estas dekoble pli malbona ol Elias, li ne simulas kaj ne lakeas."

Daŭrigante en la sama tono, mi dece insultas lin. Fine mi ordonas:

"Vestu vin, vi venos kun ni. En la stabo de la bataliono klariĝos, kion vi mensogas kaj kio estas vero."

Neniam antaŭe mi vidis tiom deprimitan kaj teruritan homon. La lipoj de Niidas tremas, li ne povas diri eĉ unu vorton plu. Subite mi ekkompatas lin.

"Bone," mi finas trankviliĝinte, "hodiaŭ ni ne kunprenos vin. Se vi estas viro, vi mem venos morgaŭ, se ĉifono, iru al diablo."

Mi restigas lin tie, diras kolere al la frizistino, kiu invitas min al la tablo, ke ŝi zorgu pri sia pensionano, kaj foriras.

Mi havas tian senton, kvazaŭ mi liberiĝis de io tre malpura kaj abomena. Mi antaŭsentas, ke Niidas ne revenos al la eksterma bataliono, kaj mi plu ne bedaŭras tion. Nun, kiam Niidas staris antaŭ mi en sia plena mizera vanteco, mi komprenas, ke liaspeca homo neniam feliĉigus Helgi. Por mia honto mi devas konfesi, ke mi eĉ ĝojas, ke mi venis al tia rekono.

"Kiu estis tiu tipo?" demandas poste ekstere mia kunulo.

Mi respondas al li ion nedifineblan. Mi ne volas konfesi, ke temas pri viro, kiu fuĝis el la eksterma bataliono.

Mi rakontas al neniu, ke mi vidis Niidas. Nek al Tumme, nek eĉ al Ruutholm. Ankaŭ ĉe Helgi mi tenas mian langon malantaŭ la dentoj.

9

Poste mi pensis, ke nia flegistino devus vidi Niidas tia, kia mi vidis lin. Tiam ŝi komprenus, ke tia ĉifono ne estas priplorinda.

Helgi estas ĉiam ankoraŭ malgaja. Vere, kelkiam ŝi jam ridetas, kaj tiam ankaŭ mi ĝojas. Sed ŝi ne estas plu tiom fidema kiel antaŭe. Eĉ min ŝi verŝajne iom timas.

Kelkfoje mi tre maltrankviliĝas pro Helgi. Ŝi estas ekstreme impulsema. Artifiki ŝi tute ne scipovas – kion ŝi pensas, tion ŝi senhezite esprimas. Ŝi diris tute rekte al Murkmaa, ke li estas senkora homo. Pro tio, ke nia rotestro intencis sendi viron, kiu havis febron, al kontroliro.

"Via loko estas en infanĝardeno, ne en eksterma bataliono," kriis Murkmaa malŝate al Helgi.

Helgi respondis batalprete:

"Viaspecajn homojn mi ne lasus esti eĉ gardistoj de malliberuloj."

Al mi rakontis pri la konflikto inter Helgi kaj Murkmaa Koplimae. Mi ne dubas pri tio, ili ambaŭ povis diri tiamaniere. Murkmaa ŝatas diri akraĵojn kaj Helgi ne bridas sin. Kiun ŝi kredas, tiun ŝi fidas senlime, kiun ŝi ne ŝatas, tiun malŝatas senkaŝe.

Tumme diras pri Helgi, ke la knabino estas tro flamiĝema. Li verŝajne pravas.

La hipokrita Niidas misuzis la karakteron de Helgi. Kion paroli pri Helgi – li trompis nin ĉiujn. Krom eble nur Ruutholm, kiun la vortfluo de Niidas ne impresis. Kelkfoje mi ekhavas tian penson, ke se ne la milito, Niidas baldaŭ sidus sur alta posteno en la popola komisariato. Nia grandioza soveta reĝimo havas unu mankon: parolemuloj povas kelkiam facile atingi sukceson. Kiu verve parolas pri revolucio, tiu baldaŭ estos grava persono. La lasta argumento ne estas mia saĝo, mi simple ripetas la vortojn de Ruutholm. Same kiel mi, ankaŭ Ruutholm rilatas al ĉiu elokventulo kun instinkta antaŭjuĝo. Lia malsimpatio estas ankoraŭ pli akra. Ruutholm ne facile lasas sin trompi.

Helgi kunsentas al ĉiu suferanto. Ĉiam ŝi kontrolas mian vizaĝon. Se mi mem ne iras en la sukurejon, ŝi serĉas min en la roto. Komprenante tion, mi dum la matenoj akurate iras al la kuracisto por montri min. Kial vane kaŭzi klopodojn al Helgi ?

Per helpo de la kuracisto la flegistino atingis tion, ke en polikliniko estis farata rentgena foto de mia vangosto. Kompreneble evidentiĝis, ke la osto ne estas rompita. Helgi ĝojis, mi penis ŝerci, sed tio ne tre bone sukcesis. Helgi eĉ indignis pri mi, kial mi estas tiel sensenta kaj indiferenta.

Al mi estas agrable en ĉeesto de la flegistino. Bedaŭrinde ni renkontiĝas nur en matenoj, kaj kiam la lastaj makuloj malaperas de mia vizaĝo, eĉ tiun eblecon mi plu ne havas. Ĉu vere rni denove lasu la banditojn bati mian kapon, por ke ĝi ŝvelu! Senkaŭze mi ne volas turniĝi ĉirkaŭ la sukurejo.

Dio scias, kio okazis kun mi. Mi rigardas strabe al viroj, kun kiuj Helgi parolas. Ĉu vere Niidas pravas kaj mi ĵaluzas miajn batalkunulojn?

Stulteco! Unue oni devas ami, nur tiam ĵaluzi. Tio ne estas ĵaluzo, kion mi sentas, sed simple ĉagreno pri kamaradoj, kiuj ne donas trankvilon al la knabino.

Antaŭ unu jaro mi vere enamiĝis. Kvazaŭ stulta mi ĉirkaŭvagadis. Mia elektito estis edzino. Ŝia edzo havis skiplaboron, kaj kiam li vespere ne estis hejme, mi trotis post lia juna edzino kvazaŭ hundido. Eĉ patrino rimarkis, ke al mi io okazis, kaj demandis, kio mankas al mi. La fratinoj, kiuj aŭdis tion, ridaĉis kvazaŭ frenezaj. Poste ili ion flustris al patrino, kaj mi sentis emon forkuri el la hejmo. Mi ne scias, kiel la afero estus finiĝinta, ĉar la virino lasis sin kisi, plendis, ke ŝia edzo ne komprenas ŝin, kaj fine mi trovis min en lito inter ŝiaj brakoj. Ŝi estis bela, nenio krom ŝiaj karesoj estis por mi jam grava en la mondo. Feliĉe aŭ malfeliĉe ili transloĝiĝis al Kivioli, kie ŝia edzo ricevis pli bonan laboron.

Al Helgi mi sentas nenion similan. Ŝi estas simple simpatia knabino, kiun mi ekkompatis. Mi rilatas al Helgi kiel al miaj fratinoj. Eble ĝuste pro la fratinoj la malgajeco de Helgi tiom influis min. Mi rakontis ankaŭ al ŝi pri miaj fratinoj kaj pri tio, ke ili kune kun patrino evakuiĝos.

"Sole estas malfacile," diris Helgi.

"Mi ankoraŭ neniam estis tute sola," mi konfesis.

"Ankaŭ mi ne kredis pli frue, ke esti sola estas kelkfoje tre malĝoje."

"Tumme estas bona homo, vi ja konas lin."

"Jes, ni loĝas en la sama domo. Sed al li ne estas eble paroli ĉion, kio premas la koron."

"Patrinon kaj patron anstataŭas neniu."

"Vi havas du fratinojn?"

"Jes."

"Kio estas iliaj nomoj?"

"Riina kaj Ellen."

"Kio estas ilia aĝo ?"

"Dek kvin kaj dek kvar, Riina fariĝos baldaŭ deksesjara. Ŝi ne aspektas pli juna ol vi."

"Mi havas liek fratojn nek fratinojn."

"Vi konvenus por mi kiel fratino. Kelkfoje mi eĉ havas tian senton, ke vi estas mia tria fratino."

Helgi konfuziĝis. Ŝi rigardis al mi kaj ruĝiĝis. Ankaŭ mi sentis, ke mia vizaĝo ekardas. Volonte mi estus repreninta miajn lastajn vortojn.

Subite ŝi gaje ekridis:

"Bone. Konsideru do min via tria fratino."

"Gefratoj devas diri "ci" unu al la alia."

"Kion la fratinoj ankoraŭ devas fari?"

"La pli juna devas obei la pli aĝan. Miaj veraj fratinoj obeas min."

"Ĉu vi estas severa frato?"

"Tiom severa, kiom pli aĝa frato devas esti en familio, kie mankas patro."

"Mi havas patron."

"Mi ja ne estas por vi vera frato."

"Vi eĉ ne povas esti tre severa frato."

Mi ne memoras, ĉu ni interkonsentis aŭ ne, ke ni rilatu unu al la alia kiel frato kaj fratino. Sed se iu ankoraŭ simile al Niidas ĉagrenos ŝin, dio gardu tiun kanajlon.

Ankaŭ Tumme zorgas pri Helgi. Same kiel mi li ne rigardas favore al knaboj, kiuj babilas kun Helgi. Ankaŭ pri mi li verŝajne opinias, ke mi altrudas min al Helgi. Alie li ne dirus al mi, ke Helgi estas infanece sincera knabino, kiu estas tre facile ofendebla. La aludo de Tumme surprizas min. Suspekti min, kiu deziras al Helgi ĉion plej bonan! Mi volas esti por Helgi nur bona frato kaj nenio pli. Mi jam intencas certigi al Tumme, ke pro mi li ne timu, mi estas la lasta, kiu kaŭzos doloron al Helgi. Mi tamen rezignas pri tiu penso. Li ne komprenus min. Kian impreson vi havus pri homo, kiu subite asertas, ke li deziras nenion malbonan al via filino aŭ al la filino de via bona konatulo? Vi konsiderus lin aŭ stultulo aŭ ruzulo. Sed en la okuloj de Taavet Tumme mi deziras esti neniu el ili.

Vespere oni ekparolas, ke ni ricevos veran bataltaskon. Verŝajne ni veturos al la fronto.

10

Ni rapidege veturas tra la urbo.

Al mi ŝajnas, ke sur la stratoj de Tallinn moviĝas konsiderinde malpli multe da homoj kaj aŭtomobiloj ol antaŭe. Plejparto de la laboristoj kaj ankaŭ oficistoj fosas en la proksimeco de la urbo kontraŭtankajn defendkavojn kaj tranĉeojn. En la urbocentro iradas pli multe da homoj, sed la antaŭa tumulto kaj homabundo mankas ankaŭ ĉi tie. Rigardante de Tonismagi laŭlonge de la Parnua ŝoseo mi vidas eĉ ne unu aŭtomobilon aŭ alian veturilon, eĉ ne ratlantan tramon. Nur piedirantoj rapidas sur la trotuaroj.

Kiel mi dezirus, ke la stratoj svarmu je veturiloj kaj homoj, kiuj venas renkonte! Ke ĉio estu same kiel antaŭ unu monato. Ke la milito ankoraŭ ne sukcesis premi sian stampon sur mian hejmurbon.

Ni hastas. Ni devas atingi la du plotonojn de nia roto, kiuj antaŭ kelkaj horoj per aŭtobusoj elveturis en la direkto de Parnu. Ni, tio signifas Koplimae kaj mi, postrestis. Ni devus .por sekurigo veturi kiel la unuaj, sed apenaŭ ni atingos ilin antaŭ proksimume unu horo kaj duono.

En tio, ke ni postrestis, estas kulpa stulta incidento.

Unu horon antaŭ la komenco de la elveturo rotestro Miirkmaa sendis min kun iuj paperoj al la stabo de la bataliono kaj ordonis reveni por ĝusta tempo. Bone konante Koplimae kaj lian veturkapablon, mi ne dubis, ke ni sukcesos ĉion aranĝi dum la disponigita tempo. De tie, kie nia roto staras nun defensive, ne estas ĝis la urbo dekoj da kilometroj, kaj se doni al Kopiimae permeson, li veturas rapidege kvazaŭ frenezulo.

Tamen ĉio okazis alimaniere.

En la strato Koidu haltigis nin marista patrolo. Kiam la motorciklo haltis, unu el la matrosoj saltis tuj al Koplimae kaj deŝiris de liaj ŝultroj la epoletojn. Sammaniere, ne dirante eĉ unu vorton, oni fortiris de sur la dorso de Koplimae kaj de sur miaj genuoj la karabenojn kaj nur poste oni demandis, kiuj ni estas.

Denove estis en tio la malfeliĉo, ke mi ne scipovas la rusan lingvon kaj ankaŭ Koplimae ne estas pli saĝa en tiu rilato. Kion fari, kiam ni frekventis lernejon, tiam la rusa lingvo ne estis instruata. Ni tamen komprenis, kion ili volis ekscii, kaj mi respondis provoke: "Istrebitelnyj bataljon"[23]. Honorvorte, kun ĉiu sekundo mi pli kaj pli koleriĝis. Por kiuj ili, aĉuloj, nin prenas? Poste mi ekmemoris pri Sergej Arĥipoviĉ kaj mi bridis min. Eĉ ion varman mi eksentis al la tro gardemaj maristoj kaj mi ridetis al ili amike.

"Pasvorto?"

"Rusalka."

"Dokumentoj?"

Koplimae, kiu konstante ĉirkaŭveturadas per la motorciklo, prezentis certigilon, kie nigre sur blanko estas skribite en la estona kaj rusa lingvoj, ke motorciklo kun jena numero apartenas al la eksterma bataliono kaj ĝin gvidas ano de la eksterma bataliono kamarado Ilmar Koplimae, fiio de Kaarel. Mi etendis mian komsomolan membrokarton.

La maristoj per poŝlampo lumigis niajn paperojn, diskutis inter si kaj post tio unu el ili sidiĝis malantaŭ Koplimae kaj la alia en la kromĉaro sur miaj genuoj. Ili montris per la mano antaŭen kaj komandis: "Davaj!"[24]

Koplimae funkciigis la motoron kaj ni ekveturis.

La tria maristo, ĉe kiu restis la armiloj, postvenis piede.

Diablo prenu, ili estis naivuloj! Se ni vere estus banditoj, por kiuj ili nin prenis pro la epoletoj de Koplimae, ili ne plu povus haltigi nin. Malgranda fortostreĉo, kaj la maristo, sidanta sur miaj genuoj, kuŝus sur la pavimŝtonoj, kaj duope ni sukcesus venki ankaŭ la alian. Ni tute certe eskapus.

Baldaŭ ili komandis: "Stop!", kion ni bonege komprenis. Koplimae momente haltigis la motorciklon.

La maristo, kiu sidis sur miaj genuoj, desaltis, kuris al helverda ligna domo, enbuŝigis la fingrojn kaj fajfis. Post la fajfo malfermiĝis fenestro en la dua etaĝo kaj viro en mararmea uniformo elŝovis sian kapon. Baldaŭ li estis malsupre, mia rigardo glitis ankoraŭ foje al la malfermita fenestro kaj ĉio klariĝis – ŝirmate de la kurteno observis nin blondhara junulino.

La ĉefserĝento – la elveninta mararmeano havis distingilojn de ĉefserĝento – siavice esploris niajn dokumentojn, demandis pasvorton kaj suspekte rigardis la ŝultrojn de Koplimae, kie estis restaĵoj de la epoletoj. Mi ridetis amike ankaŭ al li kaj diris "istrebitelnyj bataljon," sed lia mieno ne ŝanĝiĝis. Poste mi faris eraron, sed mi volis iom ĉikani tiujn ekstreme gardemajn ulojn (ili ne estis multe pli aĝaj ol ni!). Per la kubuto mi alpuŝetis la ripojn de Koplimae, kapsignis al la malfermita fenestro kaj diris proksimume jene: diable rapidaj knaboj, kaj ankoraŭ ion similan.

Mia konduto evidente kolerigis la ĉefserĝenton, ĉar li ordonis en oficiala tono al la maristo konduki nin en la komandantejon. Mi supozis tion, ĉar nenion alian povis signifl la plurfoje ripetita vorto "komendatura" [25].

En la komandantejo ĉio okazis rapide. Niaj paperoj kaj klarigoj (ni ambaŭ penis paroli la rusan lingvon kiel ni nur povis) vekis fidon en la deĵoranto, li petis pardonon kaj diris, ke ni rajtas veturi, kien ni volas.

Per la rericevo de niaj armiloj ni denove malŝparis horeton. Ni neniel trovis Petka, ĉe kiu restis la karabenoj. Niaj akompanantoj denove fajfis antaŭ la sama domo, sed ĉi-foje la fenestro restis fermita. Fine ni reveturis al la komandantejo, kien Petka kun niaj pafiloj jam estis veninta.

Al la stabo de la bataliono ni alvenis nur kvaronon antaŭ la sepa. Ankaŭ tie pasis multe pli da tempo ol antaŭvidite. Unue mi ne trovis la stabestron. Koplimae, kiu min rapidigis, rekomendis doni la raporton, ricevitan de Murkmaa, al la deĵoranto, sed mi certigis, ke la ordono estis transdoni la paperon al la stabestro persone.

Mi havis bonŝancon. Ĝuste, kiam mi estis aranĝinta la aferon kun la stabestro, mi renkontis Helgi.

"Saluton!" mi diris al ŝi ĝoje.

"Saluton!"

Ŝi ridetis, kaj mia humoro fariĝis diable bona.

Mi interparolis kun Helgi kvin minutojn aŭ iom pli longe. Koplimae signis al mi per la okuloj kaj mangestoj, sed mi ne atentis lin. Nur tiam, kiam Helgi sciigis, ke ŝi devas doni medikamenton al iu viro ekhavinta febron, mi decidis ekiri.

"Ĉu via roto hodiaŭ elveturos?" demandis Helgi ankoraŭ.

"Jam elveturis. Mi kaj Koplimae devas rapide atingi ilin."

"Bonan vojaĝon!"

"Dankon! Ĝis revido!"

"Estu singarda, frato!" ŝi postvokis al mi.

Dio mia, kia ĉarma knabino ŝi estas!

En mia koro mi estis nun dankema al la maristoj. Se ili tiam ne haltigus nin, mi ne estus vidinta Helgi.

Al la atendanta Koplimae, kiu riproĉe rigardis la horloĝon, mi diris gaje, ke li ne kulpigu min, sed sin mem. Kiu petis lin surmeti militistan jakon, kies epoletoj vekas suspekton. Kaj de kie li entute elkroĉis tian uniformjakon de la malnova reĝimo? Tiel mi babilis, kaj Koplimae rigardis min kvazaŭ duonfrenezan idioton.

Nun ni devas treege hasti.

Koplimae la tutan tempon pliigas la rapidecon. En la urbo oni ne rajtus veturi tiel rapide, sed ni devas atingi nian roton. Ju pli frue, des pli bone, ĉar Murkmaa ne agnoskas la tiel nomatajn objektivajn kaŭzojn. Mi bone imagas, kion li diros eĉ nun. "Ne ŝutu al mi polvon en la okulojn. Ĉiu patrolo preterlasas, kiam oni scias la pasvorton. Mi enkarcerigus vin, sed por via feliĉo eksterma bataliono ne estas regula armeo. Ne kontraŭparolu! Ĉio!" Murkmaa bonege konvenus kiel ĉefserĝento en la burĝa armeo.

Mia patrino jam kvitiĝis kun la uzino, kaj ili povos kiam ajn forveturi. Neniu scias, ĉu reveninte de la operacio mi ankoraŭ vidos miajn patrinon kaj fratinojn. En la ekspedado de la vagonaroj de evakuatoj okazis neatendita malhelpo – aŭ la fervojo estis bombardita aŭ okazis io alia –, aliokaze ili jam veturus ie transe de Narva al Volga.

11

Veturante trans la fervojon la motorciklo forte saltas.

Koplimae insultas:

"La pasejo estas kvazaŭ fosejo de porkoj."

Al mi ŝajnas, ke li insultas simple pro formo. Aŭ por pravigi sin, ĉar li ne malakcelis proksimiĝante al la fervojo. Aŭ eble eĉ por komprenigi al mi, ke mi kun Helgi malŝparis la multekostan tempon.

Ni veturas preter de arboj kaŝita malsanulejo, kie eĉ nun kelkaj flegistinoj portas nigran monaĥinan vestaĵon, preter la sap- kaj alumetfabrikoj. Koplimae ankoraŭ aldonas rapidecon.

Mi observas lin de flanke.

Li rigardas koncentrite antaŭen. Liaj fortaj fingroj tenas firme la stirilon. Li havas maldikajn brakojn, kaj kiu vidas lin unuan fojon, tiu povas opinii lin delikata kaj malforta. Mi scias, ke tia impreso estas trompa. En liaj tendenaj muskoloj estas pli da forto kaj persisto ol en kiu ajn dikulo.

Aŭ Koplimae sentas sur si mian rigardon aŭ la kaŭzo estas alia, sed li turnas la vizaĝon al mi kaj ridetas. Tio signifas, ke pardonis al mi. Mi reciprokas la rideton. Mi sentas bezonon ion diri kaj balbutas:

"Hodiaŭ estos bona vetero."

Mi devas krii, por ke mia voĉo estu aŭdebla tra la motor-bruo.

"Varmega somero," li rekrias al mi.

Mi treege ĝojis, kiam oni sciigis al ni, ke la germanoj estas reĵetitaj el Marjamaa. Kelkaj parolas, ke oni pelis ilin rekte al Parnu, aliaj diras, ke Parnu estas eĉ rekonkerita de nia armeo. La lastan aserton mi bone ne kredas. Ankaŭ Ruutholm rilatas skeptike al tia parolo. Sed tio estas certa, ke ĉe Marjamaa la hitleranoj ricevis fortan baton.

Ĉe la lernejo de Rahumae Ilmar turniĝas al mi:

"En Kivimae mi malŝparus kvin minutojn, poste mi veturos pli rapide."

"Ĉu alimaniere ne estas eble?"

"Estus," konfesas Koplimae. Li estas diable honesta viro. "Prefere tamen halti en Kivimae."

Kompreneble mi konsentas. Mi ja neniel povis kontraŭstari. Ĉu mi mem ne parolis kun Helgi ?...

Restigante post ni dikan polvonubon Koplimae veturas rapidege laŭ nepavimitaj sablaj stratoj kaj haltas antaŭ iu ĝarden-pordo. Li foje kulpe alrigardas min kaj post tio kurante rapidas en la korton.

Mi ekbruligas cigaredon.

Tra brune kolorigita alta kradbarilo vidiĝas el inter pinoj duetaĝa domo. Por ordinara loĝdomo ĝi estas kvazaŭ tro granda kaj la fenestroj estas pli altaj kaj larĝaj ol kutime. En la proksimeco de la domo mi rimarkas kvin-ses kuŝoseĝojn. Mi penas diveni, kio estas tiu domo, kiun Koplimae nepre devis viziti.

Li plenumas sian promeson. Apenaŭ mi sukcesas finfumi la cigaredon, kiam li aperas el inter la pinoj. Li funkciigas la motoron, saltas sur la selon kaj jam ni veturas pluen, postlasante pufan polvostrion.

Transveturante la altaĵeton ĉe la riverponto de Paaskula Koplimae diras streĉante la voĉon:

"Dum milito plej malbone estas al malsana homo."

Nun mi ekkomprenas, ke ni haltis antaŭ malsanulejo. Ne, verŝajne antaŭ sanatorio, ĉar mi ekmemoras, ke ie en la ĉirkaŭaĵo de Kivimae aŭ Paaskula troviĝas onidire ia kuracejo por pulmomalsanuloj.

Mi krias al li:

"Kiun vi tie havas?"

Tio estas kompreneble stulta demando. Koplimae ne respondas tuj. Fine li diras ion, sed vento forportas la vortojn.

Por rebonigi mian sentaktan demandon, mi krias en lian orelon:

"Se vi estus dirinta, mi ne rapidigus vin."

"Mi promesis al la fratino ĉe la reveno denove viziti ŝin. Tiam ni povos paroli pli longe."

La rapideco kreskas konstante. En la oreloj siblas vento. Preterglitas unuopaj domoj, arbedaretoj, verstofostoj. Pro ebena tereno oni povas vidi malproksimen. Baldaŭ venas vojkurbiĝo, ĉe kiu staras iama drinkejo aŭ poŝta stacio kun blankaj kolonoj kaj de kie turniĝas vojo al Keila. Per biciklo mi estas traveturinta laŭlarĝe kaj laŭlonge la tutan ĉirkaŭaĵon de Tallinn, pro tio mi scias.

Koplimae denove etendas sin al mi kaj krias tra motorbruo: "Ĉu vi scias, kion la fratino demandis de mi? Ĉu mi jam mortigis homon aŭ ne."

Mi komprenas, ke io premas lian koron.

"Bone, ke mi ne bezonis mensogi al ŝi."

Koplimae malakcelas la motoron, laŭta bruo tro sufokas la voĉon.

"Mi eĉ ne estus povinta mensogi al ŝi," li daŭrigas, profunde klinante sin al mi, por esti pli bone aŭdebla. "Ŝi tiel boris min per siaj okuloj, ke..."

Subite mi ekscitiĝas kaj iom leviĝante kriegas miavice:

"Ankaŭ mi mortigis ankoraŭ neniun. Ĝuste pro tio, ke ni likvidas tiom malmulte da germanoj, ili ja avancadas."

Kiam mi ekscitiĝas kaj volas diri al iu ion malagrablan, ĉiam venas sur mian langon stratĵargonaj esprimoj, kiel "likvidi", "forvaporiĝi", "disbati la vizaĝon" kaj aliaj similaj. Ankaŭ nun mi flamiĝis. Kial ni ĝoju, ke ni ambaŭ eĉ unu malamikon ne senvivigis ankoraŭ ? Ĉu ni por tio aliĝis al la eksterma bataliono, por kun krucigitaj manoj peti helpon de dio!

Koplimae ne respondas eĉ unu silabon al miaj vortoj. Eble li ne komprenis min? Ŝajne vento forportis miajn vortojn. Mi levas min ankoraŭ pli alten kaj plengorĝe kriante ripetas mian penson. Strange, nun tio jam ne sonas tiel, kiel mi dezirus.

Ankaŭ ĉi-foje Ilmar respondas nenion. En mi estiĝas eĉ kolereto kontraŭ li. Stranga homo, mi pensas. Kuraĝa kaj preta por ĉiu tasko, karabeno pendas transverse sur la dorso, sed ĝojas, ke li ne senvivigis eĉ unu malamikon.

Ni silente daŭrigas la veturadon. Kelkfoje mi rimarkas, ke Koplimae rigardas min, sed mi tute ne priatentas tion. Fermetinte la okulojn pro vento, siblanta en la vizaĝon, kaj ĉe vojkurbiĝoj klinante min aŭ dekstren aŭ maldekstren, mi obstine rigardas antaŭen. Se li havas ion por diri, li diru tion, sed ne ŝajnigu sin mutulo. Oho, ŝajnas, ke li malfermos la buŝon! Mi opinias tion pro tio, ke li kliniĝas duonoblikve tre malalten kaj turnas la vizaĝon al mi.

"Mi volis fariĝi konkursveturanto."

Ilmar konsternas min, vorton de honoro. Tute egale, li estas ja ankoraŭ tia sama juna vireto kiel mi mem. Mia animo fariĝas denove serena, la kolereto malaperas. Sentante faciliĝon mi ekkomprenas, ke li ne strabis al mi kun ia kaŝita penso, sed simple observis, kiel mi eltenas la rapidegan veturadon. Ho, amiko, kuraĝe aldonu gason, ni veturegu tiel, ke la vojkurbiĝoj rektiĝos, en la kromĉaro ne sidas timemulo! Ĉe la sekvanta vojkurbiĝo mi denove eletendiĝas el la ĉaro, kiel la konkurs-veturantoj faras sur la rondvojo de Pirita. Mi forgesas, ke mi havas armilon sur la genuoj, la karabeno preskaŭ falis inter la radojn. Apenaŭ mi sukcesas eviti akcidenton kaj ekridas, kvazaŭ mi estus farinta iun ege strangan artifikon.

12

Subite ni rimarkas motorciklon, kiu veturas antaŭ ni. Ĉe vojkurbiĝoj ĝi malaperas el la vido, ĉe pli rekta vojparto denove fariĝas videbla.

Ilmar rigardas min deraande. Mi palpebrumas al li.

Nia potenca maŝino kvazaŭ ekflugas. Ni jam vere estas konkursveturantoj.

Ni ambaŭ fariĝas petolemaj knaboj.

Ilmar ridas kaj mi rikanas.

La afero fariĝas gaja kaj atentostreĉa. La plialtiĝinta suno varmigas la dorson, la malalta picearo dekstre de ni buntas de lummakuloj. La tuta mondo ŝajnas al ni ĉi-momente nepriskribeble hela kaj brilanta.

Subite Koplimae malpliigas la rapidecon.

"Rigardu!"

Li ne krias, sed raŭke diras tion al mi.

Mi vidas. Ĉirkaŭ la brako de tiu, kiu sidas malantaŭe, estas blanka rubando. Mi sentas, kiel la koro ekbatas pli forte.

"Ne postrestu!" mi krias al Ilmar.

Ni denove proksimiĝas al ili.

Ne estas eraro – la blanka brakrubando estas klare videbla.

En la kapo svarmas pensoj. La banditoj fariĝis terure arogantaj, se ili jam dum hela tago tiel provoke ĉirkaŭveturas. Ili ne rajtas saviĝi! Ankoraŭ dudeko da sekundoj kaj ni estos proksime al ili. Ĉefe, ke la mano ne maltrafu.

Mi ŝovas kartoĉon en la tubon.

En tiu momento la makisanoj turniĝas sur flankan vojon.

"Post ilin!" mi krias al Koplimae.

Koplimae bremsas, ĝiras firme kaj baldaŭ ni atingas ilin.

Dudekon da metroj antaŭ ni skuiĝas la dorso de la viro kun la blanka brakrubando. Vento pufigas lian bluzon. Por momento embarasas min Ia brakoj kaj talio de la bandito – ili aspektas malfortikaj. Ial mi dezirus, ke antaŭ miaj okuloj ŝanceliĝu larĝa, forta dorso de dikkola viro.

Mi premas la manojn pli forte ĉirkaŭ la karabeno. Koplimae malpliigas la rapidecon. Ni jam preskaŭ atingis ilin, kaj li faras tion pro mi, por ke mi ne maltrafu.

Niaj rigardoj renkontiĝas.

En liaj okuloj mi vidas la saman eksciton kaj decidemon, kiun sentas mi mem.

Nur sep aŭ ok metroj disigas nin de tiuj, kiuj veturas antaŭ ni.

Nun estas ĝusta tempo por pafi. Mi certe trafus. La manoj ne tremas, ili obeas min, kaj ia ĝoja sento traflugas la animon. Efektive, mi ne maltrafus. Mi devas pafi.

Tamen mia fingro ne premas la ĉanon.

Mi sentas, ke mi ne povas mortigi homon de malantaŭe.

Ilmar kvazaŭ komprenas min. Mi sentas tion senerare. Jam li pliigas la rapidecon.

Ni estas preskaŭ apud la antaŭveturantoj.

Pensoj en mia kapo ftugas tre rapide.

"Mi pafos tuj, kiam ni estos apud ili."

"Ne, antaŭ ili. Kvin-ses metrojn antaŭ ili."

"Ni devigos ilin halti kaj tiam..."

"Estas necese mortigi ilin. Ili estas makisanoj, tiaj samaj, kiel tiuj, kiuj mortigis Sergej."

Mi levas la karabenon iom pli alten, por ke estu pli oportune pafi. Kun ia interna ĝojo mi denove konstatas, ke la armilo inter miaj manoj ne tremas.

En la sama momento, kiam mi volas premi la ĉanon, mi vidas sur la brakrubando de la magra malantaŭe sidanto etan ruĝan krucon.

Koplimae krias en mian orelon: "Ruĝa kruco!"

En la daŭro de parteto de sekundo ĉio renversiĝas en mia kapo, poste la pensoj denove ekobeas. Kun grandega faciliĝa sento mi mallevas la karabenon.

Ni preterveturis la fremdan motorciklon, kaj mi rerigardas. Mi vidas du paliĝintajn vizaĝojn. Mi sentas, ke la pafilo en miaj manoj, kiun la fingroj ĉiam ankoraŭ forte premas, nia potenca motorciklo kaj rapidega veturado konfuzis ilin.

Mi scipovas fari nenion alian ol rideti al tiuj, kiujn mi ĵus estis preta mortigi.

Mi sentas, ke mi liberiĝis kvazaŭ de terure peza ŝarĝo.

Ankaŭ Koplimae ridas. Per sia tuta vizaĝo, sia plena tuto.

13

Ni revenas al la granda ŝoseo, kaj post dek kilometroj ni atingas nian roton. La omnibusoj staras en arbara senarbejo sur la vojo, kelkaj viroj kaŭras en la landvoja fosaĵo kun paf-pretaj fusiloj.

Io okazis.

Oni diras al ni, ke banditoj pafis el la arbaro. Unu nia batalanto estas vundita. Laŭ ordono de la rotestro oni haltigis la aŭtobusojn kaj nun oni trakombas la ĉirkaŭaĵon. Mi demandas, en kiun direkton iris la knaboj, kaj rapidas al ili. Mi povus ja resti ĉe la aŭtobusoj kaj je la reveno de Miirkmaa raporti al li, ke la tasko estas plenumita, la papero laŭorde transdonita en la stabo, kaj klarigi, kio estas la kaŭzo de la malfrua alveno. Sed mi havas maltrankvilan karakteron kaj ankaŭ nun mi ne havas paciencon por resti en unu loko.

Pli bone, se mi ne estus rapidinta. Nun io premas la animon tiom amare, ke mi emas sendi ĉion al diablo.

Mian plotonon mi trovis relative rapide. Proksimume en kilometra distanco de la aŭtobusoj oni sieĝis du bienojn, situantajn proksime unu al la alia. Niaj knaboj direktis min al malaltaj domoj, kien, kiel ili diris, Murkmaa iris.

Mi rapidis laŭ la vilaĝa vojo kaj ekvidis areton da viroj. Baldaŭ ankaŭ mi staris inter la aliaj malantaŭ latbarilo.

Trans la barilo, preskaŭ en la mezo de la malvasta bienkorto Murkmaa enketis mia-aĝan knabon. Li estis ekscitita, kolera kaj preskaŭ kriis:

"Vi evitas la mobilizon, vi estas bandito! Kial vi ne havas certigilon pri liberigo de militservo? Viaj pantalontuboj estas malsekaj pro roso! De kie vi kuris? Kie vi kaŝis la pafilon?"

De la loĝdoma pordo vokis avineto per timiĝinta voĉo de maljuna homo, ke Aleks laboras ĉe la fervojo kaj antaŭ ol iri al la laboro li kondukis la brutojn al la paŝtejo.

Aleks tretis peze de piedo al piedo kaj nenion diris.

Liaj nudaj piedoj kaj pantalontuboj estis efektive malsekaji pro roso. De sub la blanka hejmeteksita lina ĉemizkolumo vidiĝis la sunbruniĝinta brusto. La ĉemizo eliĝadis el la pantalono kaj la knabo reŝovis ĝin sub la pantalonzonon. Sed la manoj; ne obeis lin, li estis tute timigita.

"Kiuj estis la aliaj?"

Murkmaa ekscitiĝis pli kaj pli. Mi pensis, ke estus necese multe pli trankvile paroli kun la junulo, tiaraaniere oni ne aŭdos de li eĉ vorteton.

"Mortpafu lin!"

Tiel ordonis Murkmaa al tri-kvar viroj, kiuj staris ĉe la barilo.

Kial, mi pensis, ne komprenante la decidon de la rotestro.

La maljunulino ĉe la pordo akre ekkriis.

Mi sentis min tre malbone.

Ruutholm retenis la virojn.

"Vi ne rajtas ŝanĝi mian ordonon," premis Murkmaa tra la dentoj, veninte al la politruko.

"Rajtas."

Ankaŭ la vangmuskoloj de Murkmaa ekpulsis.

Ili staris ambaŭflanke de la malalta latbarilo, preskaŭ vizaĝo kontraŭ vizaĝo. El la tuta koro mi volis, ke Ruutholm ne forturnu sian rigardon, ke li ne subiĝu al la volo de la rotestro.

Nun, poste, mi ne povas precize diri, kiom longe ili reciproke mezuris sian volforton. Supozeble tio daŭris unu aŭ du sekundojn, sed tiam tio ŝajnis multoble pli longa.

Mtirkmaa forturnis sian rigardon, kaj mi spiris pli facile. Sed bedaŭrinde mi eraris kaj verŝajne ankaŭ Ruutholm.

La rotestro iris per rapidaj paŝoj al la knabo, kiu certe ankoraŭ nenion komprenis, eltiris la pistolon el ĝia ujo kaj kvazaŭ hakis:

"Mi mem mortpafos vin!"

"Vi ne rajtas!" kriis la politruko, saltis trans la barilon, stumblis, reakiris ekvilibron kaj kuris al ili.

Ankaŭ mi transsaltis la barilon.

En tiu momento sonis pafo.

Mi kvazaŭ ŝtoniĝis.

La junulo en la blanka lina ĉemizo per ambaŭ manoj ekkaptis la ventron kaj falis teren. Li kuntiriĝis kaj mi fermis la okulojn.

Nova hela ekklako.

Ĝis nun mi ne komprenas, kial la politruko ne povis malhelpi la duan pafon. Aŭ ankaŭ li konsterniĝis pro la konduto de Murkmaa aŭ li simple ne sukcesis forŝiri de la sovaĝiĝinta rotestro la armilon.

Mi vidis nur tion, kiel Ruutholm, rigardante al neniu, revenis de Murkmaa. Kion li pensis, tion scias nur li mem. Al mi ŝajnis, ke li estis konsternita kaj deprimita.

Ankaŭ mi ne restis spekti la lastajn spirojn de la knabo.

Konfuzite mi revenis al la omnibusoj. Pri mia reveno mi al la rotestro ne raportis. Ni ja renkontiĝis, sed mi forturnis la vizaĝon.

Murkmaa kriis laŭtvoĉe, ke tiu viro tute certe estis unu el tiuj, kiuj pafis al niaj aŭtobusoj. Krom tio neniu forgesu, ke ni havas ordonon surloke mortpafi tiujn, kiuj evitas mobilizon. Kompreneble, tia ordono ekzistis, sed ĝis nun ni eĉ unu fojon ne plenumis ĝin.

Plejparto de niaj batalantoj ne sentis sin bone. Ni evitis la okulojn de la aliaj, interŝanĝis nur maloftajn frazojn.

La plej morna estis Ruutholm. Eĉ en la grenejo de Vali lia rigardo ne estis tiom malserena. Certe li riproĉis sin, ke li ne kapablis malhelpi la vanan sangverŝon.

Mi ne scias precize, ĉu politruko estas subordigita al komandanto aŭ komandanto al politruko. Sed iliaj rajtoj estas verŝajne egalaj. Miirkmaa estus devinta konsideri la vidpunkton de Ruutholm. Tiel mi komprenas. Sed la rotestro ŝatas altrudi sian volon. Eĉ la obstina Ruutholm retiriĝis antaŭ li.

Kion mi mem estus farinta anstataŭ Ruutholm? Eble mi senkaŭze juĝas pri la politruko. Ĉu mi kapablus agi pli bone?

Mi volus vidi ankaŭ la internon de Murkmaa. Kion li nun pensas? Belvorta pravigo de sia ago ankoraŭ ne signifas, ke li ne bedaŭras. Se li nun aŭ poste ne bedaŭros sian agon, li ne taŭgas esti nia komandanto.

Sed eble Murkmaa tamen pravas? Oni ja pafis al niaj aŭtobusoj kaj unu batalanto estas vundita. La pantalontuboj de la junulo estis efektive malsekaj, li nenion povis diri por sia pravigo. Kaj estante en aĝo de rekruto li certe devis mobiliziĝi.

Antaŭ mia okuloj aperis la figuro de la ekzekutito.

Pajloflavaj haroj. Larĝe malfermitaj, nenion komprenantaj teruritaj infanokuloj. Mallertaj manoj, ŝovantaj la linan ĉemizon en la pantalonon.

Mi bedaŭras la knabon. Mi antaŭsentas, ke lian morton mi neniam povos forgesi. Ĝi turmentos min ĝis la fino de mia vivo. Ĉar, pro diablo, kiu malpermesis al mi intermiksiĝi? Eksterma bataliono ne estas nek rajtas esti ia bando de blinde obeantaj aŭtomatoj, sed taĉmento de konsciaj batalantoj.

Ankoraŭ veturante ĉi tien mi koleretis pri Koplimae pro tio, ke li ĝojis, ke li ankoraŭ ne mortigis eĉ unu malamikon. Sed tiamaniere ekzekuti ni rajtas neniun. Eĉ ne pursangajn faŝistajn murdistojn. Ni estus devintaj detale pridemandi la junulon. Oni ĉiam havas tempon sendi kuglon en ies nukon.

Koplimae demandas, kio okazis al mi.

Mi diras kolere:

"Al diablo ĉio ĉi! Murkmaa estas bruto."

Koplimae kapablas kompreni nenion, sed ne altrudiĝas kun demandoj. Iam mi certe rakontos al li, sed nun mi tute ne havas emon paroli pri tio, kio okazis en la bienkorto.

Ĉe la unua ebleco mi petos min translokigi el la roto de Murkmaa en iun alian lokon. Kaj tion, pro kio mi ŝanĝos la taĉmenton, mi diros al li rekte en la vizaĝon.

Tiel mi pensas kaj mem komprenas, ke la forkuro rebonigos jam nenion.

14

Ni tranoktas en Marjamaa.

La urbeto ŝajnas tute forlasita. Antaŭ kaj dum la kelktagaj bataloj la loĝantoj kaŝis sin en arbaro, nur kelkaj kuraĝis en keloj atendi la finon de la interpafado. Ĉe nia alveno la homoj iom post iom komencas reveni.

Mi rimarkas sur multaj konstruaĵoj postsignojn de la antaŭ nelonge okazinta batalo. Kelkajn domojn obuseksplodo kvazaŭ disŝutis, aliajn ĝi duonigis kvazaŭ per malakraj dentoj. En la muroj de loĝdomoj oscedas truegoj kun ŝiritaj randoj. Kuglo-truetojn kaj -breĉetojn oni povas vidi preskaŭ ĉie. De kelkaj domoj restis nur nigraj brulŝtipoj aŭ fulgokovritaj ŝtonamasoj.

Pri la senpintiĝinta preĝeja turo mi aŭdas duspecajn rakontojn. Laŭ unuj la turpinto forbrulis, aliaj asertas, ke ĝi estas frakasita per kanonobusoj. Krome oni parolas, ke la loka pastro foriris kun la retiriĝantaj germanoj. Mi pensas, ke en mil-naŭcent-kvina jaro kamparaj pastroj benis la murdlaboron de la pungrupoj, nun ili petas en siaj preĝoj venkon al la armiloj de la faŝistoj. Strange, kial la diservantoj ĉiam sentas simpation al nigraj fortoj?

Mi vidas la unuan fojon verajn mitral- kaj pafadnestojn, kies fundoj estas prisemitaj per kartoĉingoj. Ĉe la suda rando de la urbeto la germanoj ŝirmis sin per solidaj fosaĵoj.

La unuan fojon mi troviĝas sur areno de antaŭ nelonge okazinta batalo kaj observas ĉion per avidaj okuloj. Strange, la postsignoj de la bombardado en Valga impresis min multe pli peze ol tio, kion mi vidas ĉi tie, kvankam Marjamaa suferis multe pli ol Valga. Ĉu mi jam ekkutimiĝas al la milito? Ĉu oni entute rajtas kutimiĝi al milito ?

La loĝantoj rakontas, ke la batalo daŭris en Marjamaa kelkajn tagojn. Komence la germana trupo troviĝis norde de la urbeto, direkte al Tallinn, poste ĝi retiriĝis. Sufiĉe longan tempon la rusa armeo – pli aĝaj homoj ne alkutimiĝas diri "soveta armeo" – staris ĉe la norda rando de la urbeto kaj germanoj ĉe la suda flanko. Obusoj, minoj kaj kugloj senĉese flugis muĝante kaj vinzante trans la urbeton. Kanonbruo kaj mineksplodoj daŭris de frumateno ĝis malfrua vespero. Eksplodbruegoj silentiĝis nur noktomeze. Mitralkraketado ankaŭ tiam ne ĉesis. Fine oni devigis la germanojn retiriĝi, niaj trupoj poste reveturis en la direkto de Tallinn.

La lasta aserto estas por mi tute nekomprenebla. Laŭ mia opinio la homoj ĉi tie ion intermiksas. Eble iu taĉmento vere revenis, sed la aliaj sendube daŭrigas la kontraŭofensivon. Kvankam mi ne estas iu instruita stratego de ĉefstabo, sed tiom komprenas ankaŭ mia cerbo, ke retretantan malamikon estas necese persekuti, senĉese doni al li novajn batojn.

Mi ĝojas, ke la faŝistoj ne povis avanci de Marjamaa, kaj eĉ pli bonigas mian humoron nia sukcesa kontraŭofensivo. Certe la Ruĝa Armeo ankoraŭ montros al la germanoj, kion ĝi kapablas. Ĉu la batalo de Marjamaa ne signifas, ke la rezisto de nia armeo plifortiĝas de tago al tago? Ne nur sur la teritorio de Estonio, sed sur la tuta grandega fronto. Mi sugestas tion al mi.

Ruutholm iras de domo al domo, kaj kie li trovas loĝantojn, li konversacias kun ili. Evidente tio apartenas al la funkcioj de politruko. Hazarde mi aŭdis unu tiun interparoladon. Ankaŭ mi decidis por ĉiu okazo fosi por mi pafneston kaj iris serĉi fosilon. Nia roto kaj la tuta bataliono ne havas saperan ekipaĵon. Tio signifas fosilojn, rompilojn, pioĉojn, segilojn, hakilojn, pik-draton, drat-tondilojn kaj aliajn similajn ilojn por konstruado kaj malkonstruado. Serĉante fosilon mi renkontiĝis kun la politruko.

Ruutholm parolas ĝuste kun tre agrabla avinvizaĝa maljunulino kaj zorgoplena maljunulo.

"Ni restis ĉi tie," diras la avinjo. "Ni, kadukuloj, bezonas timi plu nenion. Per unu piedo ni estas jam en tombo. De morto ne estas eble forkuri. Komence mi sidis en la kuirejo, ekhejti la kuirfornon ne kuraĝis, mi serĉis ŝirmon de la varmomuro..

Kvankam ni diras, ke ni morton ne timas, sed kiam ĝi ŝvebas per siaj flugiloj super la kapo, la restaĵo de la vivo fariĝas tiom kara, ke... Poste ni iris en la kelon. Anton volis montri sian kuraĝon, sed mi sukcesis prudentigi ankaŭ lin. Tiel do ni kaŭris, en la kelo..."

La maljunulo, fumanta sur la ŝtuparo, enŝovas:

"Se tiam la domo ekbrulus, ni mortaĉus sub la planko."

La maljunulino rapide respondas:

"Sed se mino estus falinta en nian kaldronon, kio tiam estus restinta de ni! En la kelo estis tamen multe pli sekure. Nur iom malseke estis kaj ankaŭ timige. Ni ja ne sciis, kio okazas super la kapo."

Ŝi haltas kaj demandas:

"Ĉu la germanoj revenos?"

Ili ambaŭ, kaj ŝi kaj ŝia vivkunulo Anton, rigardas nun rekte en la buŝon de Ruutholm. Mi komprenas, ke la respondo de nia politruko estas por ili tre grava. Malgraŭ la vigla lango de la virino en ŝia koro restas ankoraŭ timo.

"Ne revenos," certigas Ruutholm.

Mi ne kuraĝus tiel konvinkite aserti tion, kvankam la Ruĝa Armeo donas pli kaj pli fortajn batojn al la germanoj. Malgraŭ la plifortiĝo de nia rezistado, malgraŭ la repreno de Marjamaa aŭ alia urbeto ie aliloke oni ne kapablis ĝis nun haltigi la ofensivon de la faŝistoj. La Ruĝa Armeo retiriĝas sur ĉiuj frontoj kiel antaŭe. Sed eble la batalo en Marjamaa estas la unua hirundo de niaj estonaj venkoj? Tion mi dezirus el mia tuta koro. Sed samtempe mi sentas, ke voli kaj esperi oni ja povas, sed la milito ne konsideras dezirojn de unu homo.

"Ĉu vere ne revenos?" esploras la maljuna panjo.

"Kiu scias," dubas la maljunulo.

"Tre baldaŭ ne revenos. Nokte vi povos trankvile dormi," diras Ruutholm.

La avinjo sopirĝenias:

"Estus pli bone, se ili tute ne revenus. Duan fojon iri en kelon mi ne volus. Kiam bomboj siblis super la kapo, ĉio krakis kaj tondris, tiam mi nur atendis, ke ĉio silentiĝu. Kiu venkos, ĉu la germanoj aŭ rusoj, pri tio mi kvazaŭ ne plu pensis. Poste, jes, kiam ni kuraĝis elŝovi la kapon el sub la tero, ni tamen ĝojis, ke la germanoj ne sukcesis venki."

La maljunulo diras: "Ne jubilu antaŭ vespero."

"Vespere jubilos ni," respondas la politruko. "Dum la longa tago ni povos travivi ankoraŭ grandajn suferojn kaj malfacilaĵojn, sed fine ni venkos."

Ĉi-foje mi ne dubas pri la certigoj de Ruutholm. Finfine venkos tamen ni. Mi kredas tion malgraŭ ĉio. Malgraŭ tio, ke kelkiam teruraj duboj rodas la animon. Sen tia kredo nuntempe verŝajne tute ne estus eble vivi. Mi volas almenaŭ iom el mia konvinko transdoni al la maljuna timigita paro kaj certigas miavice:

"Pasu kiom ajn da tempo, sed ni venkos."

Mia voĉo sonas iom solene kaj ankaŭ la vortoj estas iom streĉitaj. Mi ja mem komprenas tion, sed nenio estas jam farebla.

La maljunulo stariĝas, levetas la pantalonon kaj iras en la domon.

Mi ekhavas tian senton, ke li faras tion pro mi. Por ne aŭskulti deklamaĵojn de knabaĉoj.

La avinjo suspiras:

"Li ne kredas je venko de la rusoj. La germanojn li ne ŝatas, sed la sovetan aferon li ne kredas. Antaŭe li kredis, sed nun ĉesis. Li diras, ke la malamiko estis ja frakasota en lia propra lando, sed nun la prusa Frico estas jam ĉe Marjamaa."

"Jes, ne kredas," aŭdiĝas kolera voĉo de la pordo. "Vi havas supon sur la kuirforno."

La lastaj vortoj estas destinitaj al la edzino.

La politruko restas, mi foriras ne petinte fosilon. Mi ne povas diri, ĉu ili entute parolis ankoraŭ. Apenaŭ li sukcesis ion klarigi al la obstina maljuna virkapro. Homoj atendas agojn, sed tiuj venas sen rapido. Ni ĉiam insultas per plej koleraj vortoj tion kaj tiun, kion aŭ kiun ni amas.

15

Antaŭ mallumiĝo oni lokigas nin en duoncirkla ĉeno ĉirkaŭ la urbeto, kun ĉefa direkto al sudo kaj okcidento. Ni deĵoras kaj ripozas alterne. Se inter Parnu kaj Marjamaa efektive ne ekzistas certa fronto, povos okazi ĉio. La germanoj ja ne avertos, kiam ili denove intencos antaŭeniĝi al Tallinn. Evidente ĉiuj viroj komprenas, ke ĉi-foje la afero estas tute serioza, kaj neniu emas ĉirkaŭvagi. Ĉiu kuŝas tie, kie la plotonestro lin lokigis.

Mi ne ekdormetas. Ankaŭ post deĵoro la okuloj ne fermiĝas. Por unu tago kolektiĝis tro multe da impresoj. La afero kun la patrolo, persekutado de la "banditoj", la morto de la blondhara knabo, alveno en la urbeton, rekonkeritan de la germanoj. La vivo estas entute stranga: iam la tagoj pasas monotone, tiel ke nenio restas en la memoro, alifoje eventoj amasiĝas unu sur la alia, tiel ke vi ĝemas sub ilia ŝarĝo.

Plej multe premas min la penso, ke ankaŭ mi preskaŭ estus mortiginta senkulpan homon. Feliĉe mi rimarkis en la lasta momento sur lia brakrubando ruĝan krucon. Kelkfoje malkuraĝeco estas utila. Nur pro malkuraĝeco mi tiom longe prokrastis la pafadon. Mi ne timis pro mia bonfarto, kun mi estus okazinta nenio. Tio estis alispeca malkuraĝeco. Kia, tion mi ne scipovas precize klarigi.

En mia proksimeco kuŝas Vilaĝano. Nun mi scias lian nomon – Gustav Lohmus. Li kuŝas apud mitralo, apogante la kapon al la mano. Evidentiĝas, ke li bone konas "Madsen". Li kaŝas per la manplato ardantan cigaredon kaj fumas. Mi fumas mian cigaredon kiel ordinare, mi tute ne pensas, ke brulanta cigaredo estas en mallumo malproksime videbla. Vilaĝano neniam agas senpripense. Sian paflokon li hodiaŭ mem elektis. Murkmaa lokigis lin dudekon da metroj pli maldekstre, sed Vilaĝano ne kontentiĝis. Sufiĉe longe li rigardis kaj mezuris per la okuloj la ĉirkaŭaĵon kaj venis poste apud min. Li diris, ke de ĉi tie estas multe pli oportune pafi. Eĉ la rotestro devis poste konsenti pri tio.

Iu iras al Vilaĝano, sidiĝas apud li kaj ekbruligas cigaredon. En la lumo de la alumeto mi rekonas la vizaĝon de Ruutholm.

Mi aŭdas ilian interparoladon. Ili parolas duonvoĉe, sed mi tamen aŭdas.

"Mi ne povas dormi," diras Lohmus kvazaŭ sentante sin kulpa.

"Mi iom dormetis," konfesas la politruko. "Ekestis malvarmete."

Evidente Ruutholm mensogas. Apenaŭ li hodiaŭ povis aŭ povos trankvile ronki. Li prenas ĉion tro al la koro. Mi povas veti, ke li ĉi-momente ne estas kontenta pri si.

Kelkan tempon ili fumas silente. Vilaĝano estas homo, el kies buŝo oni devas ĉiun vorton eltiri kvazaŭ per tenajlo. Ruutholm same ŝatas pli aŭskulti ol mem paroli. Se la ĉefa virto de politika laboranto estas bona parolkapablo, nia direktoro ne plene respondas al tio. Dum publikaj paroladoj li ne fiaskas, sed en personaj konversacioj li estas tro retenema.

Vilaĝano la unua denove ekparolas.

"La tutan tempon estas antaŭ la okuloj, kiel mi malfermis la pordon kaj ilin... vidis."

"Tion estas malfacile forgesi."

Silento.

"Salme kuŝis surventre antaŭ la forno... La knabo kuŝis kuntiriĝinte en la lito, en lia korpo ni trovis ses kuglojn... La pli granda knabo estis falinta sub la tablon, li ĝuste manĝis, kiam ili venis... La supujo sur la tablo estis nefrakasita... Mi devis fleksi la fingrojn de Jaak, por forpreni kuleron el lia mano... La knabino vivis ankoraŭ... Rigardis al mi, movis sian buŝon... post tio ankaŭ ŝi estingiĝis."

Vilaĝano parolas peze, farante longajn paŭzojn inter la frazoj. Li kvazaŭ elpremas vortojn el si. Pli frue li al neniu malkovris sian internon, mi scias tion. Evidente li ne plu povas reteni la doloron por si mem.

La rakonto de Lohmus skuas min. Certe ankaŭ la politruko estas sub tiu influo. Ĉiuokaze li ne ekdiras konsolvortojn.

La voĉo de Vilaĝano daŭrigas:

"Ili serĉis min... Elverŝis sian koleron sur la edzinon kaj infanojn."

"Ĉu oni kaptis la murdistojn?"

"La marĉo estas senfunda kaj neniu havas nun tempon persekuti ilin."

Silento. Nur post kelka tempo denove sonas lia baso:

"Mi havis en tiu tempo kunvenon en Tallinn. Al mi oni oratoris, ke ni devas esti atentemaj... Diablo prenu, prefere ili donu al mi pafilon. Al la kulakoj estas facile mortigi hubulojn kaj bienservistojn. Ili havas kaŝitajn fusilojn de la Defenda Ligo, ni havis en la komunuma domo du ĉaspafilojn por dek viroj."

Plu la voĉo de Gustav Lohmus ne estas aŭdebla. Verŝajne li denove fermiĝis en si mem. Li elŝprucis tion, kio premis la koron, kaj nun oni povas demandi lin pri kio ajn, krom "jes" aŭ "ne" el lia buŝo aŭdiĝas nenio. La politruko sidas longan tempon ĉe Vilaĝano, fumas ankaŭ duan cigaredon kaj nur post tio leviĝas. Ankaŭ li ne parolis multon. Nur tiom li diris, ke neniu murdisto opiniu, ke li evitos respondecon kaj punon.

Ruutholm sidiĝas ankaŭ ĉe mi.

"Ĉu via deĵoro ?"

"Ne," mi skuas la kapon.

"Vi devus ripozi."

Mi levetas la ŝultrojn.

"Por morgaŭ oni bezonas forton."

Mi elpafas:

"Murkmaa estas bruto."

"Lohmus ĵus rakontis..."

"Tio estas du malsamaj aferoj," mi interrompas lin furioze.

"Estas kaj ankaŭ ne estas. La murdaferoj de la banditoj jam kolerigis nin."

"Kial vi penis defendi la knabon?"

Mi forte embarasis lin. Se Ruutholm ne estus politika laboranto, kiu krom aliaj taskoj dsvas ankaŭ gardi la aŭtoritaton de la komandanto, kia ajn obstinulo aŭ kruelulo tiu estas, li eble tuj estus konsentinta kun mi. Tiom mi tamen konas lin.

Ruutholm diras fine:

"Mia kulpo, ke tiel okazis."

Mi ne eraris. Nia laŭvide malvarma kaj obstina politruko havas por severa tempo tro delikatan animon. Sed mi estas kaj restos porkido – vane mi denove gratis lian koron.

16

Ni matenmanĝas en la pastrejo. Tio estas vasta unuetaĝa domo kun granda kuirejo. Dum mi ĉe la longa tablo avide englutas panon kaj lakton, la ĉambrojn trairas kvindekjara viro kun pia aspekto, sed atentema rigardo, verŝajne sakristano. Koplimae opinias, ke tia oleita sinjoro bone taŭgas kiel sakristano aŭ iu alia eklezia funkciulo. Ni ambaŭ estas paganoj, estas nek konfirmaciitaj nek komuniitaj. Ilmar fanfaronas, ke li ne estas eĉ baptita. Mi tiom konsekvenca ateisto ne estas, bapto-akvon sur mian kapon oni aspergis. Ni ne scias ekzemple eĉ tion, ĉu ekzistas ankoraŭ paroĥkuratoroj aŭ la helpantoj de pastroj estas nuntempe nomataj alimaniere.

Al Marjamaa venas du kamionoj kun proksimume duoncento da batalantoj. Komence ni opinias, ke oni sendis kompletigon el nia bataliono, sed evidentiĝas, ke ili apartenas al alia eksterma bataliono. Pluraj viroj ŝajnas al mi konataj. Mi ekparolas kun ili kaj klariĝas, ke inter la alvenintoj troviĝas ankaŭ junuloj el la siatempa eksterma bataliono de Parnu. Min ili ne konas, sed. kiam mi demandas, ĉu ili ne memoras iun vagulon el Tallinn kun ŝvelbatita vizaĝo, kiun oni savis de banditoj de la komunumo Vali kaj kiu kelkajn tagojn apartenis al la konsisto de ilia bataliono, tiam ili ekmemoras. Ili rakontas al mi, ke post la forlaso de Parnu ili havis indan batalon kun germanoj ĉe sekalkampo en Jaagupi. Fine ili devis retiriĝi kaj veturis tiam rekte al Tallinn. Tio estis ordono de la superuloj, kontraŭstari ili ne povis. La unuan sekretarion, kiu la sekvantan matenon ne informinte la Centran Komitaton forveturis en direkto al Narva, oni nun eksigis el la partio. Li estis tute prudenta homo, sed trafis sub la influon de panikistoj. Nun la viroj de la Parnua eksterma bataliono estas aligitaj al la batalantoj de Tallinn kaj ĉi-momente ili estas survoje al sia hejmurbo. Oni diris al ili, ke en Parnu troviĝas ne multaj germanoj kaj nun oni devas purigi la urbon de la resto de germanoj kaj banditoj. La lastaj vortoj de la parnuanoj ŝajnas al mi strangaj, mi ne prenas ilin serioze. Ĝenerale ili estas agrablaj junuloj, kaj se la okan de julio ili estus ricevintaj ordonon ne lasi la germanojn trans la riveron, ili ankoraŭ nun starus tie defensive. Aŭ estus falintaj ĝis la lasta viro. Mi almenaŭ havas tian senton.

Ankaŭ iuj gravaj personoj estas aperintaj en Marjamaa. Tiuj viroj, kun tre zorgoplenaj kaj seriozaj vizaĝoj, parolas kun Murkmaa, Ruutholm kaj la estro de la alia grupo de eksterma bataliono. Same kiel mi, ankaŭ la Parnuaj junuloj ne scias, kiuj ili estas.

El niaj aŭtobusoj kaj la kamionoj de la alia trupo formiĝas jam sufiĉe granda kolono. Elveturante el Marjamaa, Koplimae kaj mi veturas per la motorciklo plej antaŭe. Ni prezentas el ni gvatantojn aŭ antaŭgardon. Miirkmaa avertas nin, ke ni ne tro malproksimiĝu de la ceteraj, okulvidebla distanco devas resti. "Vi atente observu ĉion," li krias al mi. "La ĉefa tasko de Koplimae estas gvidi la motorciklon."

Ankaŭ la politruko opinias necesa nin admoni. Mi ne komprenas, kial superuloj, eĉ tiaj bravuloj kiel Ruutholm, konsideras siajn subulojn neplenkreskaj. Kvazaŭ ni mem ne komprenus, ke ni devas zorge atenti la ĉirkaŭaĵon kaj okaze de neatenditaĵoj ĝustatempe averti la postveturantojn. Pro ĉielo, ni bonege komprenas tion, jam sen tio ni fieras pri nia graveco. Pro ni ili povos senzorge sekvi nin, surprizi nin mem nek ilin ni ne permesos.

Sed tio tamen okazis.

Dudeko da kilometroj pasis bone. Koplimae tenis la preskribitan distancon, mi rimarkis ĉiun tremantan folion ĉe la ŝoseo. Ni estis ekstreme singardaj kaj streĉitaj. La ŝoseo zigzagis kvazaŭ serpento inter boskoj kaj kampetoj, poste sekvis kelkkilometra rekta vojparto. Ĝis Parnu-Jaagupi restis de ĉi tie ankoraŭ deko da kilometroj. Precize mi kompreneble ne povis diri, sed multe mi verŝajne ne eraris.

Ni veturis ankoraŭ duonkilometron, kaj subite sonis malantaŭ ni forta krako. Koplimae fulmrapide haltigis la motorciklon kaj ni ambaŭ rerigardis.

Komence ĉio ŝajnas tute normala. Escepte de tio, ke la kolono ekhaltis. Poste mi rimarkas, ke la unua kamiono iel strange kliniĝis. La sekvanta aŭto komencas malrapide moviĝi returne. Al mi tio ŝajnas stranga. Post momento mi vidas ankoraŭ pli mirigan bildon. El la ŝarĝkesto de la regresanta kamiono viroj leviĝas en aeron, kvazaŭ al ili subite kreskis flugiloj. Samtempe aŭdiĝas nova krakego kaj ankaŭ tiu kamiono kliniĝas.

"Minoj!" diras Ilmar ekscitite.

Ankaŭ mi komprenas, ke la ŝoseo estas minita.

Ni ambaŭ rigardas la vojon, sed rimarkas nenion suspektindan nek antaŭ nek malantaŭ ni. En nia viddistanco la pavimo de la ŝoseo estas egale glata.

De la kamionoj oni ion krias al ni kaj svingas la manon.

Koplimae diras:

"Desaltu, mi reveturos."

Mi restas sidanta.

"Stultulo," koleriĝas Ilmar. "Ne ludu heroon."

Strange, ke en tiaj minutoj oni fariĝas ŝercema. Mi palpebrumas kaj diras:

"Turnu tra la fosaĵo al la rando de la arbaro. Tie estas sendanĝere."

Koplimae grumblas:

"Ni fiksiĝos."

"Do ni reveturu la saman vojon, laŭ kiu ni venis."

Ni estas du stultaj virkaproj.

Mi sentas min tre malagrable, kiam Koplimae returnas la motorciklon kaj singarde komencas reveturi. Li penas veturi laŭ la antaŭaj spuroj. Ĉiumomente povas mino eksplodi sub la rado. Por kaŝi la kreskantan timosenton mi penas konservi laŭeble indiferentan mienon.

Ruutholm kolere insultas nin. Li invitas nin flanken kaj dece prilaboras nin. Ne pro tio, ke ni ne avertis la kolonon pri la danĝero. La ŝoseo estas minita tiel kompetente, ke neniu diablo povus preterpase rimarki tion. Eĉ ne instruita saporo. Tion diras Ruutholm kaj certigas la aliaj, eĉ la ekscitita Murkmaa. La politruko insultas nin pro alia afero. Ke ni vane riskis nian vivon. Li nomas nin malspertaj knabaĉoj, kiuj unu antaŭ la alia fanfaronas pri sia kuraĝo. Ni aŭskultas, mallevinte pro honto la okulojn.

Kion alian ni povus fari? Li travidas nin.

Multe pli serioze oni parolas kun la viro, kiu estas trovata en bieno, situanta ĉe la ŝoseo.

Murkmaa kolere demandas la mastron, kial li ne avertis nin. Li ja devis vidi, kiam oni minis la ŝoseon.

Tiun viron mi estus kun tre malgranda konsciencriproĉo mortpafinta. Malgraŭ ĉiuj liaj asertoj, ke li kaŝis sin en arbaro kaj revenis nur hieraŭ kaj la ŝoseo estis minita antaŭ tio. Mi ne kredas lin. Evidente la viro ĝojas en sia koro, ke niaj du kamionoj estas elvicigitaj kaj deko da viroj kontuzita. Mlirkmaa regas sin hodiaŭ kaj lasas la kaptiton fine trankvila.

Nun niaj aŭtobusoj dense plenŝtopiĝas per viroj. Ankaŭ la batalantoj de la alia bataliono, restintaj sen aŭtomobiloj, devas trovi en ili lokon. Per tiom troŝarĝitaj aŭtobusoj estas danĝere veturi. Okaze de bezono oni ne sukcesas rapide eliri el ili. Lerta mitralisto trafas ĉiun elsaltanton antaŭ ol ties piedoj tuŝas la teron. Ni ne parolu pri mitralisto – eĉ sperta fusilisto povas fari multe da malbono. Ordinara kamiono estas pli sekura veturilo ol aŭtobuso. Vilaĝano jam delonge blasfemas, ke la aŭtobusoj povas facile fariĝi ĉerkoj, sed nenio estas farebla.

Nun ni ĉirkaŭveturas tra Uduvere. Denove plej antaŭe la motorciklo, poste la aŭtobusoj kaj laste "Ford" de la gravaj funkciuloj. Estas malbone veturi. La vojo estas tre mallarĝa, kurba kaj polvas terure. Kiel okaze de danĝero signali al la aliaj? Antaŭ ol la polvonubo malleviĝos kaj ni estos videblaj, diablo scias, kio povos okazi.

Ni haltas en Parnu-Jaagupi.

En la urbeto regas silento. De malantaŭ fenestrokurtenoj kaŝ-observas nin kelkaj okulparoj, ekstere ni renkontas unuopajn homojn.

Laŭ mia opinio la afero fariĝas pli kaj pli stranga. Kie estas la malamiko kaj kie lokiĝas niaj trupoj? Verŝajne antaŭe tamen ne troviĝas formacioj de la Ruĝa Armeo. Aliokaze la landvojo estus senminigita. Mi ekhavas tian impreson, ke tiuj, kiuj elsendis nin el Tallinn, eĉ mem ne sciis, kie troviĝas la frontlinio. Mi diras tion al Ruutholm.

"Konstanta frontlinio eĉ ne ekzistas," opinias ankaŭ li. "Ĵus oni diris al mi, ke ankaŭ en Parnu ne troviĝas plu germanoj. Nia tasko estas purigi la urbon de banditoj."

Tio estas la sama historio, kiun rakontis la junuloj el Parnu. Mi ekscitiĝas kaj demandas ironie, kiuj do estas la tiel bone informitaj personoj inter ni.

Li klarigas pacience:

"En Marjamaa atingis nin reprezentantoj de la stabo de ekstermaj batalionoj."

"Stabo de ekstermaj batalionoj?"

"Jes. Por koordinado de la agado de ekstermaj batalionoj estas formita tia centra organo."

De unu flanko la vortoj de Ruutholm influis je mi trankvilige. Koordinado kaj centra organo... Evidente la ekstermaj batalionoj prezentas el si jam seriozan militan forton, se oni formas tiaspecajn stabojn. De alia flanko mi ĉiam ankoraŭ ne komprenas, kial antaŭe ne troviĝas niaj trupoj. Kia milito tio estas, se la agado de taĉmentoj memorigas grupojn de fajro-brigadistoj: kie komenciĝis incendio, tien oni rapidegas. Kial trupoj de la Ruĝa Armeo ne tuj reprenis Parnu? Kiu minis la ŝoseon? Eble ni trafls sur proprajn minojn?

En mia kapo svarmas pensoj.

Ni ne havas tempon por longe rezonadi. La veturado al Parnu daŭras.

Ni moviĝas kun la rapideco de kvardek kilometroj en horo, por ke la troŝarĝitaj aŭtobusoj ne postrestu.

Laŭ la ĉirkaŭvojo ni revenas al la ĉefa ŝoseo. La vojo estas bona. Mi volas ĝuste diri al Koplimae, ke post duonhoro ni estos en Parnu, kiam io trasiblas inter mi kaj li.

Kuglo! Pro dio, kuglo!

De ie oni pafas nin.

Koplimae bremsas kaj abrupte turniĝas dekstren. Mi pretiĝas salti el la kromĉaro.

Ni rnole sinkas en la ŝosean fosaĵon.

Tra la silentiĝanta motorbruo aŭdiĝas ta-ta-ta-ta.

Mi elgrimpas el la ĉaro kaj rigardas malantaŭen. Dankon al ĉielo – la aŭtobusoj jam haltas. El la malfermitaj pordoj elsaltas viroj kaj kaŝiĝas post la alta taluso de la ŝoseo.

17

Mi observas la elsaltadon de la kamaradoj kaj forgesas ĉion alian. Eĉ la kuglojn, kiuj siblante flugas trans niajn kapojn. Kun timo mi atendas, kiam la pafaroj trafos la aŭtobusojn.

De nia flanko oni komencis kontraŭpafi. Ankaŭ ĉe mia orelo krakas pafo. Mi turniĝas kaj vidas, kiel Ilmar en celpozicio denove premas sur la ĉanon.

Por mi estas ĉiam ankoraŭ plej grava tio, kio okazos al la aŭtobusoj. Kompreneble ankaŭ mi devus agi kiel Ilmar, sed mia rigardo denove najliĝas al niaj veturiloj. Ĉiam novaj kaj novaj viroj sukcesas eliri, saltas en la ŝosean fosaĵon kaj malaperas en arbetaro. Ĉio tio daŭras laŭ mia opinio terure longe. La aŭtobusoj devas jam delonge esti malplenaj, sed ĉiam ankoraŭ aperas batalantoj tra iliaj pordoj. Dankon al ĉielo, la aŭtobusoj fine tamen komencas retroveturi.

Ankaŭ mi puŝas kuglon en la karabentubon kaj observas, kien Koplimae celas. Mi mem ne scipovas malkovri la lokon, kie troviĝas la maŝinpafilo de la malamiko. Mian kapon traflugas la penso, ke eble Ilmar pafas same necelante kiel mi en Valga. Mi ne volas vane malŝpari kuglojn.

Mi atente observas la pejzaĝon antaŭ mi. Ebena kaj malalta tero kun unuopaj arbustoj kaj arbetaĵoj. Pli fore, aliflanke de valeto la grundo plialtiĝas kaj tie estas videblaj kelkaj konstruaĵoj. Ŝajne tie komenciĝas ia vilaĝo. Ĉu ni ne alvenis en proksimecon de Are ?

Tuj estiĝas la demando: kiu akceptas nin per kugloj ? Ĉu germanoj aŭ makisanoj? Mi diras al mi, ke malamiko estas malamiko, kaj se mi volas porti la nomon de batalanto de eksterma bataliono, sufiĉas jam senage kuŝaĉi en ŝosea fosaĵo.

Kaŝante min malantaŭ la taluso de la ŝoseo mi kaŭrante moviĝas antaŭen laŭlonge de la fosaĵo. Nun mi jam tiom komprenas, ke la kugloj venas preskaŭ rekte de antaŭe, de la unuaj domoj de Are. Konkludante laŭ la serioj, nin pripafas du mitraloj. La vojtaluso ŝirmas min bone kaj mi senhalte antaŭeniĝas.

Koplimae restas ĉe la motorciklo. Sen grava kaŭzo li ne forlasas sian karulon. Eĉ ne rajtas foriasi. La motorciklo estas postulata ĉiumomente. Ilmar havas dek oficojn kaj devojn: li estas kuriero, komunikisto, gvatisto aŭ li simple veturigas iun ien. Li adoras rapidegan veturadon. "Mi volis fariĝi konkurs-veturanto!" Bravulo! Mi scias, kiel volonte li venus nun kun mi, sed nenio estas farebla! Bona junulo!

Niaj viroj formis ambaŭflanke de la ŝoseo ĉenon kaj proksimiĝas al la vilaĝo. Komence kaŝas ilin dekstre de la ŝoseo densa alnetaro kaj maldekstre arbustoj. Sed la alnaro flniĝas antaŭ la vilaĝo kaj poste komenciĝas malalta herbejo, kie la herbo bonŝance ne estas ankoraŭ falĉita. Antaŭ la vilaĝo estas valeto, sur kies fundo fluas rivero aŭ rojo. Kiel la viroj povos trairi la malaltaĵon kaj akvon?

Vilaĝano la unua sukcesas trairi la veprejon kaj atingi la herbejan randon. Mi ne estus rimarkinta lin – mi senhalte kaŝiras antaŭen en la ŝirmo de la ŝoseo –, sed li komencas pafi el sia "Madsen" kaj mi rigardas al la direkto, de kie aŭdiĝas la pafoj. Vilaĝano staras kaj pafas de sur la mano. Mi ne estus kredinta, ke per leĝera mitralo oni povas pafi ankaŭ tiamaniere. Li pafas per mallongaj serioj kaj ĉiufoje la armilo skuiĝas en lia mano. Li kuras dekon da paŝoj antaŭen kaj elpafas novan serion, tute ne atentante, ke li mem estas bona celtabulo por la malamiko.

Mi haltas kaj atente esploras ĉiun arbon kaj arbuston, kreskantan ĉe la rando de la vilaĝo, ĉiun konstruaĵon. Min kolerigas, ke mi ĉiam ankoraŭ ne vidas la mitralnestojn de la malamiko. Ie ili ja devas troviĝi. Evidente Vilaĝano jam antaŭ longe trovis ilin, li ja kuglojn vane ne malŝparas. Koplimae povas pafadi pro nura ardiĝo, Vilaĝano senkaŭzan iluminadon ne farus.

Ĝuste tiam, kiam mi rimarkas helajn lumstriojn el sub la malsupraj traboj de oblikviĝinta kabanaĉo, aŭdiĝas pli fore paf-krakoj de kanonoj. Iom pli poste io muĝas super la kapo kaj tuj ekkrakas malantaŭ la veprejo.

Kanonoj!

Neniam antaŭe mi aŭdis muĝadon de obusoj super mia kapo kaj por momento mi forgesas ĉion alian. Kaj la ĵus malkovritan mitralneston kaj ankaŭ tion, ke mi devas kaŝi min. Mi antaŭas la aliajn kaj gapante al la veprejo, kie ĵus eksplodis obusoj, mi preskaŭ elgrimpis sur la ŝoseon.

La maŝinpafiloj kaj kanonoj de la malamiko ne haltigas nian avancadon. Ilia pafado estas maldensa, ŝajne la germanoj ne estas multaj. Nun mi plu ne dubas, ke ni havas aferon kun soldatoj de Hitler. Makisanoj ja kanonojn ne havas.

Kaŭrante mi kuras dek aŭ dek kvin metrojn kaj denove rigardas kaŝe trans la ŝoseon. Mi ne eraris, el sub la traboj de la kabanaĉo io efektive fulmetas. Per la okuloj mi mezuras la distancon kaj ridetas. La brava Koplimae pafis sencele, se li entute ion vidis. Eĉ de ĉi tie, de mia nuna pozicio, troviĝanta pli ol duonon da kilometro pli proksime al la vilaĝo, estas preskaŭ senespere per nia karabeno trafi la malamikan mitraliston.

Tiuj, kiuj atakas de maldekstre, atingas la laktejon, situantan antaŭ la vojkruciĝo de Are. Ankaŭ la malamiko rimarkis ilin kaj ekspedas kelkajn longajn seriojn en la fenestrojn de la blanke stukita brika domo.

La ŝosea taluso fariĝas pli kaj pli malalta. Antaŭ la vilaĝo ĝi ŝirmas jam nenion. Mi antaŭeniĝas per saltetoj. Mi kuras dekon da metroj, kuŝiĝas, denove restariĝas kaj trotas denove. Diablo scias, eble mi eĉ ne bezonus esti tiom singarda, sed tiel mi agas.

Mi pli kaj pli proksimiĝas al la mitralo. La distanco estas eble ankoraŭ kvindek metroj, ne pli. Nun mi klare vidas la neston de la maŝinpafilo, fositan sub la muro de la kabano. La mitralisto mem estas kaŝita de dikaj traboj, videbla estas nur la malakra pinto de la mitraltubo.

Subite io eksplodas malantaŭ la kabano, poste ekkrakas dekon da metroj antaŭ ĝi. La trian fojon ektondras rekte ĉe la muro de la domaĉo.

Kio tio estas ?

La mitralo eksilentas.

Post kelkaj sekundoj mi rimarkas grandstaturan figuron, kurantan inter la domoj. Mi rapide ekpafas, sed ne trafas. Li tuj malaperas el la vido.

Ni sekvas la malamikon plurajn kilometrojn. Mi ne vidas plu eĉ unu germanan soldaton, eĉ unu homon. Tiuj, kiuj akceptis nin per mitral- kaj fusilpafoj, retiriĝas. Post nia eniro en Are silentas ankaŭ la kanonoj de la kontraŭulo.

Mi kaj Tumme trafas proksimen unu al la alia, li atingas min kaj ni senhalte strebas antaŭen. La retreto de la malamiko vekas en mi kontrastajn sentojn kaj pensojn. Mi treege ĝojas, ke ni elpelis la germanojn aŭ banditojn el Are. Ni ne vane portas fusilojn, ni scipovas ankaŭ militi. La faŝistoj devas kalkuli kun ni! Ĉio ĉi ĝojigas, ekscitas tiel, ke mi perdas ĉian gardemon kaj tute ne atentas la maloftan pafadon de la malamiko. Sed samtempe estas ankaŭ iel strange. Mi havis pri la fronto kaj germanoj tute alian imagon. Du maŝinpafiloj kaj manpleno da soldatoj – ĉu tia do estas la fronto? Tumme opinias, ke tio estas avangardo de la malamiko. Eble li pravas. Mi rememoras la aserton de Ruutholm, ke en Parnu tute ne troviĝas plu germanaj taĉmentoj kaj la urbo estas en la manoj de banditoj. Se ni ne estus regalitaj per kanonobusoj, mi kredus tion. Mi neniel povas kompreni, kial la germanoj pli forte ne rezistas al ni.

De Tumme mi aŭdas ankaŭ tion, ke la mitralon silentigis Murkmaa. En la laktejo oni trovis germanan etkalibran minĵetilon, kiun Miirkmaa tuj ekuzis. Rapidante pluen mi pensas, ke nia rotestro ja bone konas la militan aferon, sed malgraŭ tio mi ne donus al tia viro estrecon super homoj. Krome traflugas mian kapon, ke se nia ofensivo tiel sukcese daŭros, ni baldaŭ venos al la ponto de Nurme.

Subite mi aŭdas malantaŭ la dorso bruon de motorciklo. Koplimae haltas ĉe ni kaj transdonas ordonon de la rotestro, ke ni devas reiri.

Mi nenion komprenas.

"Sursaltu, tiam vi ne bezonas iri piede," diras Ilmar kaj returnas sian motorciklon.

"Parnu estas tie," mi montras per la kapo suden.

"Faru rapide, ne malŝparu tempon," urĝigas la amiko.

Kvazaŭ stultulo, eĉ mem ne komprenante mian agon, mi daŭrigas la vojon. En la manoj mi tenas la pafpretan karabenon kaj plilongigas la paŝojn.

Koplimae postkrias al mi:

"Idioto. Oni povas ĉiumomente detranĉi nin. El la direkto de Tori proksimiĝas granda germana taĉmento."

Mi ne atentas lin. Li kriu. Ĉio turniĝas en la kapo.

"Marŝu do piede!"

La motorciklo de Koplimae laŭte ekbruas kaj malproksimiĝas.

Tumme konsciigas min.

"Ni duope ne reprenos Parnu," ŝercas la librotenisto.

"Ne reprenos," mi eĥe ripetas liajn vortojn, havante mem – vorton de honoro – ploron en la gorĝo. Ĉu vere ripetiĝas la malnovaj aferoj? Kial ni ne volas akcepti batalojn? Parnu ni forlasis sen serioza rezisto. Hodiaŭ ni elpelis la malamikon el Are, sed anstataŭ daŭrigi la ofensivon oni, male, ordonas, ke ni iru returne. Venu eĉ dek germanaj taĉmentoj, ni ne povas, ne devas, ne rajtas pensi nur pri tio, kiel gardi nian vivon. Tiamaniere la germanoj baldaŭ estos en Tallinn, Narva kaj Leningrad.

Piediri ni ne bezonas. Koplimae denove alrapidegas por kunpreni nin, la politruko resendis lin.

Mia humoro estas malbona kaj mi ne sentas intereson ankaŭ al la kaptita germana "motorrekognoskanto". Ial Koplimae titolas la kaptiton "motorrekognoskanto". De kie li prenis tian eksterordinaran vorton? Aŭ eble li konsideras ankaŭ sin mem "motorrekognoskanto"? Li elkovis idiotan nocion, nur hontas en ĉeesto de aliaj tiel nomi sin. La "motorrekognoskanto" de Hitler, kies veturilon Koplimae kun avida mieno taksas, staras inter niaj viroj en la korto de la laktejo, tre rekta, korekta, eĉ servopreta. Mi volonte estus batinta lin en la vizaĝon. Kial, tion mi eĉ mem ne scias. Verŝajne nur por elverŝi mian indignon.

Ĉirkaŭ mi oni parolas, ke de la germana motorciklisto oni eksciis pri la proksimiĝanta ducentvira tankeksterma taĉmento de la malamiko. La kaptita suboficiro (la "motorrekognoskanto" estas do suboficiro) estis nenion suspektante veturinta en la korton de la laktejo, kaj nur tiam, kiam oni direktis al li fusil-tubon, li komprenis, ke li trafis en kaptilon. Verŝajne li kredis, ke Are estas kiel ĝis nun en la manoj de iliaj trupoj. Al la ŝanĝo de la situacio li reagis momente, levis la manojn kaj diris: "HitIer kaputt."[26]

"Malkuraĝulo" mi pensas, strabante al la kaptito el sub la brovoj. Mi kolere gapas ĉiujn per obstina rigardo de bubaĉo.

18

Ni restas defensive en Parnu-Jaagupi. Pozicion ni okupas en la tombejo de Jaagupi. Tio ne estas malbona loko, se la germanoj intencos ataki nin aŭ rekte el la direkto de Parnu aŭ de apudaj vojoj. La tombejo troviĝas sur vojkruciĝo kaj ĉi tie oni ne bezonas timi, ke la malamiko per sia neatendita apero surprizos nin. Mia malbona humoro iom cedas. Almenaŭ tio estas bona, ke ni ne rapidegis rekte al la ĉefurbo kaj denove ne ekbivakis en la marĉo de Harku.

La viroj estas lokigataj laŭlonge de la granita barilo ĉirkaŭ la tuta tombejo. Koplimae nomas tion "ringdefendo", li ŝajnas havi bonan memoron por militaj terminoj. Li diras, ke ĝuste tiel ni devas agi, ĉar la okazo de Are (dio mia, li komencas paroli rafinite kiel Niidas!) pruvis, ke germanojn oni povas atendi de ĉie, ne nur de antaŭe, tio signifas el la direkto de Parnu. Entute la germanoj ŝatas uzi ĉirkaŭfermajn manovrojn kaj kojntaktikon.

Aŭskultante la babiladon de Koplimae mi denove pensas, ke ni tro multe parolas pri la armiloj kaj taktiko de la germanoj,

Jam antaŭ ol iu trupo sukcesas ekbatali kun hitleranoj, ĝi estas duone senkuraĝigita per tiaj paroloj.

La tago baldaŭ finiĝos, sed pri la germanaj tankekstermistoj ĉiam ankoraŭ mankas ĉiaj signoj. Kie ili perdiĝis? Ĉu ili direktiĝis al Parnu, restis ĉe Are defensive, aŭ eble denove timo havis grandajn okulojn?

La penson pri tio, ke verŝajne timo denove havis grandajn okulojn, mi diras ankaŭ al Ruutholm, kiam li venas al ni.

Ruutholm komencas min eduki. Pli frue mi ne rimarkis, ke ankaŭ li havas la manion instrui. Almenaŭ ĉe mi li ĝis nun tiel travideble la informan laboron ne faris. Ni forgesis ankaŭ la interrilatojn de la paca tempo, kiam li estis direktoro kaj mi laboristo, ni fariĝis bonaj amikoj. Ni parolas kiel viroj ĉiam inter si parolas, rezonas pri diversaj problemoj, ĉiu el ni diras, kion li opinias pri la aferoj. Ruutholm ne penas min saĝigi. Sed ĉi-foje li ekde la komenco uzas tonon, kiu ekscitas min. Mi hirtiĝas erinace. Mi ne toleras admonvortojn. Ili verŝajne influas neniun, sed ial oni nur ne volas konfesi tion.

"Ni estas sume cent viroj," komencas Ruutholm malproksime de la temo. "La kaptita suboficiro sciigis, ke ili havis ducent virojn. Eĉ se ili estus duoble malpli multaj, ni estus tute neniigitaj. Ni estus trafintaj inter du fajrojn. Ni havas fusilojn, kvar mitralojn kaj minĵetilaĉon kun ses restintaj minoj. Ili havas kanonojn, probable ankaŭ minĵetilojn, krom tio mitralojn kaj aŭtomatojn. Plue ni ne forgesu, ke ni estus havintaj neegalan batalon kun taĉmento de regula armeo."

Mi lasas la politrukon paroli. Se lia posteno tion postulas, do li eduku.

"Nuraj kuraĝo, braveco kaj sinoferado ne sufiĉas. Volo ne ĉiam estas ĉiela regno. La forto de nia grupo estas tro malgranda por liberigi Parnu kaj ĝin teni."

Nun mi ne kapablas plu regi min. Mi diras senskrupule:

"Kion ni faru ĉe Tallinn ? Ĉu ni retiriĝu en la maron aŭ levu antaŭ la faŝistoj la manojn? La germanoj estas pli bone armitaj ol ni kaj havas pli grandajn spertojn en militado."

"Se la cirkonstancoj tion postulos, ni forlasos ankaŭ Tallinn."

Ruutholm konsternas min. Ĉion alian, sed tiajn vortojn mi ne atendis. Ĝis nun mi ne havis la penson, ke ankaŭ Tallinn povos fali. Ĉiam ankoraŭ mi esperas miraklon. Esperas malgraŭ tio, ke la germana armeo penetras ĉiam pli kaj pli profunden en la koron de Sovetio. La malfortiĝo de la faŝista ofensivo sur la teritorio de Estonio ŝajnas al mi multsignifa, pli ĝuste mi volas doni kaj donas al tio multe pli grandan gravecon. Krom tio, ĉu en ĉiuj gazetoj oni ne skribas, ke Tallinn estos farata nevenkebla fortikaĵo. La politruko mem parolis al ni pri tia decido de la milita konsilantaro aŭ defendkomitato, Sed nun...

Mi murmuras:

"Militante tiamaniere tio... vere okazos."

"Estas ankoraŭ frue aserti tion."

Mi denove ekflamiĝas. Nun mi mem atakas. Ni vidu, kiu kiun edukas!

"Tuj post la liberigo de Marjamaa niaj trupoj estus devintaj okupi Parnu. Kial oni tion ne faris? La gazetoj skribas, ke la malamiko estas frakasita ĉe la urbo N., sed post kelkaj tagoj oni sciigas, ke niaj trupoj retiriĝis en la direkto al tiu sama urbo N. Kiam do la retretado fine ĉesos?"

Ruutholm rigardas min tiel, ke mi subite eksentas min diable stulte. Mi eĉ mem komprenas, ke mi kondutas kiel idioto. Al kiu mi krias? Kaj kial?

"Se ĉiuj kriaĉus tiel histerie kiel vi, ni neniam haltigus la faŝistojn."

Li povus ja diri tion pli milde, sed ŝajne mi elĉerpis lian paciencon. Pli milda traktado verŝajne eĉ ne efikus je mi.

Ruutholm tondras ankoraŭ:

"De histerio ĝis paniko estas nur unu paŝo."

Tion li ne bezonus aldoni. Jam sen tio mi sentas min preskaŭ simila al Niidas.

Post la noktomezo, kiam Koplimae kaj mi flanko ĉe flanko kuŝiĝas por ripozi en kaveto inter du tomboj – nia deĵoro estas jam farita –, mi pensas, ke Ruutholm tamen verŝajne edukis min. Al mi estas ĉiam ankoraŭ malagrable pro mi mem. Kiu diablo devigis min, simile al Niidas, lamenti kaj plendi? Efektive plorado kaj tordado de la manoj la avancadon de la faŝistoj ne haltigos. Ne, Ruutholm estas inda homo, bravulo, kaj mi estas granda porkido, se mi ankoraŭ foje ekveos antaŭ li aŭ iu alia.

Mi diras al Koplimae:

"Bone, ke ne ekpluvis."

"Jes, bone," respondas Ilmar dormeme.

Antaŭ ol miaj okuloj fermiĝas, mi aldonas:

"Interese, kion faras la knaboj en la urbo?"

Koplimae oscedas:

"Kial al vi subite rememoriĝis la knaboj, kiuj restis en Tallinn?"

En la voĉo de la amiko sonas moketa kromnoto. Ĉu li vere konjektas? Pro diablo, li estas ion rimarkinta. Al mi subite rememoriĝis Helgi. Jes, nia flegistino. Ial mi pli kaj pli ofte pensas pri ŝi. Precipe tiam, kiam mi ĝuste ne havas ion urĝan por fari. Mi ĝojas, ke Helgi restis en Tallinn. En "kampaj cirkonstancoj" ne estas facile por virino, des malpli por tiel juna kiel ŝi. La esprimo "kampaj cirkonstancoj" devenas el la leksikono de Koplimae. Se Helgi estus nun ĉi tie en la tombejo kaj nin atakus la sama ĝis la dentoj armita germana tankeksterma taĉmento, kiu trastrekis niajn planojn pri liberigo de Parnu, tiam la afero estus tre malbona. Kie ŝi kaŝiĝus de bomboj kaj minoj? Kiu defendus ŝin ?

Kial Koplimae oplnias, ke la knaboj, kiuj restis en Tallinn, rememoriĝis al mi pro Helgi? Mi diris "knaboj", sed anstataŭ la knaboj mi imagis Helgi. Ĉu vere la dormema Ilmar travidas min? Aŭ eble li diris hazarde? Terura rikanulo!

Mi ekhavas la deziron diri al la konkursveturanto ion tre varman.

"Vi elektis agrablan dormlokon."

Ion pli bonan mi elpensi ne scipovis.

Li ne respondas, verŝajne jam dormas.

Antaŭ ol mi ekdormas, mi pensas ankoraŭ pri multaj aferoj. Pri tio, ke inter tomboj estas efektive sufiĉe bone dormi. Mian pluvmantelon ni sternis sub ni kaj surprenis la jakon de Ilmar. La tomboj ŝirmas nin kontraŭ ventoj kaj mildaj okcidentaj ekblovoj kvazaŭ karesas la harojn. Poste pri la germana suboficiro, kiu tuj ekkriis "kaputt", kiam oni lin kaptis. Murkmaa vidis en tio moralan malfortecon de !a faŝista armeo, sed laŭ mia opinio la ĉefserĝento estas simple ruzulo, al kiu lia propra vivo estas plej kara. Kvazaŭ nia Niidas. Ankaŭ la blonda junulo, kiun Murkmaa mortpafis, montras sin al mi kaj mia humoro amariĝas. Li estis senkulpa, pro mortotimo li simple ne povis diri eĉ unu vorton, nun mi estas absolute konvinkita pri tio. Se lia ekzekuto jam tiel forte influis je mi, kion estus farinta do Helgi, se ŝi estus veturinta kun ni? Ŝi verŝajne tute ne rekonsciiĝus. Ĉu en la okuloj de Helgi aperus almenaŭ unu larmo, se al mi io okazus? Se aperus, do sole pro malĝojo. Ŝi estas knabino kun sentema koro, al kiu estas facile kaŭzi doloron. Tumme pravas.

19

Matene Koplimae kaj mi ricevas ordonon veturigi iun reprezentanton de la stabo de ekstermaj batalionoj tra Vigala, Vana-Vigala, Vanamoisa kaj Kirbla al Lihula. La nomoj de la lokoj restas en memoro, ĉar la mapon esploranta stabano demandas Koplimae dum longa tempo, ĉu li konas la vojon. Ilmar konfesas, ke li ne estas veturinta laŭ tiuj flankaj vojoj, sed devojiĝon oni ne bezonas timi, ĉar laŭ la mapo estas ja facile orientiĝi.

Mi kaj Koplimae ekhavas strangan opinion pri tiu grandstatura viro. Unue, li ne montras al ni la mapon, kaj due, li tro longe rezonas pri la veturo por si mem kaj kun ni. "Stranga opinio" estas bona esprimo, al kiu estas eble doni ajnan signifon. Mi ne scias, kion Koplimae precize opinias pri li, sed mi konsideras la stabfunkciulon simple ekstreme singarda homo.

Antaŭ la ekveturo li surprizas min..

"Saluton, kamarado Sookask," li diras al mi.

Kiel li konas min?

"Atikaŭ dum la milito vi kaj Ruutholra restis kune."

Nun mi ekmemoras. Li estas ja Eeskula, kun kiu Ruutholm en "Grand-Marina" diskutis pro Elias. Jes, vere Eeskula! Verŝajne mi gapas lin nedireble stulte, ĉar la rigardo de Eeskula fariĝas stranga. Mi murmuras:

"Pardonu, ke mi tuj ne rekonis vin."

Mi kondutas rekte idiote.

Eeskula komencis ankoraŭ foje studi la mapon. Mi sentas, ke mi ne faris al li plej bonan impreson.

Mi sukcesas averti Ilmar, ke li regu sian buŝon, ĉar en la kromĉaro eksidos funkciulo de sekureco. Ilmar diras nur: "Oho!", mia sciigo ne tre impresas lin. Ne, tamen impresas. Ordinare ni kriegas dum veturo tiel, ke ni surdigas unu la alian, ĉi-foje ni silentas.

Survoje evidentiĝas, ke Eeskula estas malvarmsanga ulo, tute ne timema. Kelkajn kilometrojn antaŭ Lihula oni ekpafas al ni. De domo, kaŝita de arboj, oni postpafas nin. Eeskiila ordonas haltigi la motorciklon kaj komencas reiri per longaj paŝoj. Ne decas, ke ni postrestu de li.

Li ne sukcesas iri eĉ dekon da paŝoj, kiam sur la ŝoseon kuras ruĝarmeano kun pafpreta fusilo.

"Stoj!"[27] krias la sama soldato al ni.

Eeskula ne haltas.

"Stoj!" sonas la krio denove. "Streljaju!"[28]

Li daŭrigas la iradon.

Mi ne sentas min oportune. Kio okazos, se la nervoj de la ruĝarmeano ne eltenos kaj li efektive pafos ?

Ankoraŭ la trian fojon oni ordonas al ni halti. Nun Eeskula akre krias ion en la rusa lingvo kaj senhalte paŝas plu.

De sub la arboj aperas ankoraŭ kelkaj militistoj en uniformo de la Ruĝa Armeo, unu el ili estas komandanto.

Evidentiĝas, ke ili estas limgardistoj, kies taĉmento antaŭ kelkaj tagoj partoprenis en la elpelado de la germanoj el Lihula, kaj kiuj opiniis nin banditoj. La ruĝarmeano, kiu postpafis nin, pravigas sin per tio, ke li postulis, ke ni haltu, vokis al ni "stoj", sed ni ne atentis lian averton kaj veturis plu. Sed nek mi nek Kopiimae kaj nek ankaŭ Eeskula aŭdis la vokon de la limgardisto. Ŝajne la motorbruo sufokis la voĉon. Eeskula, kiun mi jam vere estimas, krias al ili, ke tiel facile oni ne rajtas pafl al homoj. Ĉiu estono, kiu portas armilon, ne estas nepre makisano, kaj ankoraŭ ion similan, ĉion mi precize ne komprenas. La komandanto de la limgardistoj malbenas banditojn, kiuj plurfoje atakis iliajn postenojn, precipe tiam, kiam Lihula estis okupita de gerraanoj. Post la liberigo de Lihula parto de la makisanoj disiris en veprejojn kaj marĉojn. Divenu nun, kiu el civile vestitaj fusilportantoj estas amiko, kiu malamiko. Proksimume tiel li pravigas sian subulon.

Kiam ni daŭrigas nian veturadon, Eeskula diras, ke la banditoj vekas en la ĉi lie batalantaj taĉmentoj de la Ruĝa Armeo malfidon kontraŭ la tuta estona popolo. Mi pensas, ĉu do la samaj taĉmentoj la ekstermajn batalionojn ne vidas, sed ne komencas diskuti. Sur rapidege veturanta motorciklo oni ne bone aŭdas unu la alian kaj krome mi admiras la kuraĝon de Eesktila. Se en la centro, koordinanta la agadon de la ekstermaj batalionoj – mi ekuzas pli kaj pli subtilajn esprimojn! –, ĉiuj funkciuloj estas tiaj, ni deprenu la ĉapon antaŭ la stabo.

En Lihula ni ekscias, ke unu Tallinna eksterma bataliono haltis tie, enterigis la sovetajn aktivulojn, kiujn la faŝistoj antaŭ la foriro mortigis per grenadoj en iu kelo aŭ ia alia ejo (mi ja ne bone komprenas la rusan lingvon), tranoktis tie kaj frumatene veturis en la direkto al Parnu. Eeskula pridemandas lokajn homojn, parolas kun la limgardistoj, kies aŭto staras en la mezo de la urbeto, parolas ankaŭ kun iuj lokaj funkciuloj kaj post tio decidas postveturi al la eksterma bataliono. Li ŝajnas esti tre fundamenta homo, kiu antaŭ ol ion entrepreni ĉion de ĉiuj flankoj pripensas. Ankaŭ koncerne Elias li pravis. Sed pri tio, ke Elias estas inter makisanoj, mi tamen ne parolas al li.

Koplimae kaj mi ambaŭ konas tiun vojon. Antaŭ tri-kvar jaroj mi faris kun miaj kunlernantoj grandan biciklan rondvojaĝon: tra Marjamaa al Parnu kaj reen tra Lihula. Kiam Kopiimae veturis laŭ tiu vojo al Parnu, tion li ne klarigas, asertas nur, ke ne estas por li la unua fojo veturi de Lihula al Parnu. Mi ne pridemandas. Pro Eeskula, kiu evidente ne ŝatas vane babili.

Koplimae veturas kun meza rapideco, malantaŭ ni restas monotona pejzaĝo. La okulo ne havas ĉi tie multon por vidi, nur malalta ebenaĵo kaj arboj.

Kilometro aldoniĝas al kilometro, ni traveturis jam pli ol duoncenton da ili, sed la eksterman batalionon ankoraŭ ne atingis. Mi rezonas por mi mem, ke tiu eksterma bataliono estas pli persista ol la nia, ĝi veturas rekte al Parnu. Tiu estiĝinta penso en mia kapo plibonigas la humoron kaj mi volonte krius ion ŝercan en la orelon de Koplimae, sed timas ankaŭ nun la fremdulon. Mi penas diveni, kiom malproksime estas ankoraŭ Parnu. Baldaŭ devus veni la vojkruciĝo de Aŭdru kaj de tie Parnu estas en distanco de ŝtonĵeto. Ses-sep kilometroj, aŭ eĉ malpli.

Mi tamen ne povas reteni min, kliniĝas antaŭen kaj krias en la orelon de Ilmar:

"Hodiaŭ ni vizitos Parnu!"

Koplimae ne respondas. Verŝajne pro solideco kaj pro tio, ke mi pro stulteco avertis lin. Li nur rerigardas kaj palpebrumas.

Eeskiila ĵetas al mi esploran rigardon, li ŝajne ne komprenas, kio okazas. Mi ridetas al li por komprenigi, ke ĉio estas en ordo, ke mi krias nur pro bona humoro. Li ridetas ankaŭ al mi kaj fariĝas ankoraŭ pli simpatia.

Subite aŭdiĝas kvazaŭ fusilpafoj, bruo de mitralo kaj pli fortaj ekkrakoj. Pro la motorbruo mi ne aŭdas ilin tre klare, sed baldaŭ ne plu estas dubo, ke ie antaŭe okazas batalo.

Baldaŭ mi ekvidas aŭtobuson, ĉirkaŭ kiu klopodas du viroj. Ni haltas kaj la reprezentanto de la stabo demandas, kio okazis.

Plue ni ne veturas.

20

Antaŭ ĉio klariĝas al mi, ke batalas nia propra bataliono. Ĉiuj rotoj kaj plotonoj elveturis hieraŭ matene el Tallinn. Kunveturis ankaŭ pluraj plotonoj de aliaj ekstermaj batalionoj.

"Ĉu la tuta bataliono, ĉiuj?" mi demandas la aŭtobusŝoforon, kiu senĉese zorgoplene rigardas en tiu direkto, kie sonas pafoj, eksplodoj kaj krakado.

"Ĉiuj. Parto de la aŭtomobiloj restis al la germanoj."

Mi demandas plu:

"Ĉu vere ĉiuj? Provizistoj kaj kuracistoj kaj flegistinoj?"

"Ĉiuj, ĉiuj," ripetas la ŝoforo. "La unua aŭtobuso kaj kelkaj aŭtomobiloj estas tute frakasitaj per minoj."

Mi rapide ekiras antaŭen.

Koplimae postkuras min kaj demandas, kien mi rapidas. Mi montras per la mano proksimume en la direkto, de kie aŭdiĝas la batalbruo. Li penas klarigi, ke ni estas en dispono de la stabano kaj sen lia permeso ne rajtas foriri. Mi daŭrigas rnian vojon. Ilmar festas tie.

Komence mi iras rapidpaŝe, poste ekkuras.

Post erarvagado tien kaj reen mi atingas niajn virojn, kiuĵ retiriĝis en arbaron dekstre de la ŝoseo.

Pafserioj de aŭtomatoj kaj mitraloj de la malamiko frapetas arbojn. Per akra ektondro eksplodas minoj, kio tremetigas min. Mi ĵetiĝas teren kaj penas kompreni, kio ĉi tie okazas.

Niaj knaboj pafadas el arbaro al la ebenaĵo en direkto al la ŝoseo. En mia proksimeco krakadas kolere "Vickers" sur alta subaĵo. La celisto kaj ŝargisto staras malantaŭ la mitralo, tute ne atentante a! kuglojn kaj minojn de la malamiko.

Mi stariĝas kaj ekiras antaŭen, la tutan tempon atente ĉirkaŭ-rigardante. Nenie mi trovas nek la kuracistinon nek Helgi. Mi penas trankviligi min, ke eble la ŝoforo eraris, apenaŭ oni kunprenis virinojn. Poste mi diras al mi, ke la loko de la medicina personaro ne estas sur la unua fajrolinio, vunditojn oni bandaĝas pli malantaŭe.

Proksime eksplodas bombo, kiu min senkonsciigas kaj ĵetas teren. Sur mian dorson falas tero, branĉoj, tertuberoj. Mi rekonsciiĝas kaj ekstaras denove. Io igas min rapidi de unu loko al alia. Mi kuras kliniĝinte tien kaj reen, kelkfoje rampas, saltas de malantaŭ unu arbo al alia, aŭdante sibladon de proksimiĝantaj minoj ĵetiĝas sur la teron, ŝovas mian kapon inter tertuberojn aŭ arboradikojn, saltleviĝas denove kaj senĉese rapidas antaŭen. Tiamaniere, kurante kaj rampante, surteriĝante kaj saltleviĝante mi trairas la tutan arbarrandon. Poste mi direktiĝas al la arbarprofundo. Mi preteriras vunditojn, kiuj pene ŝanceliras for de la fajrolinio. Mi mallerte bandaĝas longan kapvundon de mia samaĝulo, multe sangantan, kun ŝiritaj randoj. Riks – lian familian nomon mi ne scias – perdis multe da sango kaj ne kapablas plu bone iri. Preter mi rapidas viro, kiu aŭ perdis sian armilon aŭ eble forĵetis ĝin. Mi postvokas lin, li tiras la kapon inter la ŝultrojn kaj daŭrigas senhalte la iradon. Apogante sin al la trunko, sidas sub malalta pino mortinta batalanto. Lia tuta brusto kaj ventro estas plenaj de sango. Sangaj spuroj montras, de kie li venis.

Mi revenas. Mi demandas virojn, kiujn mi renkontas, demandas vunditojn. Ĉiuj parolas ion tute alian ol mi volas ekscii! El iliaj ekscititaj paroloj mi komprenas nur tion, ke la malamiko atakis ilin neatendite kaj multaj estis tuj en la komenco trafataj de kugloj.

Mia maltrankvileco kreskas ankoraŭ pli. Mi timas jam la plej malbonan. Ke la virinoj entute ne sukcesis eliri el la ambulanco. Aŭ ili kuŝas ie vunditaj, ne povante sin helpi. Eble ili falis eĉ en la ungojn de faŝistoj? Plu mi ne esploras ĉirkaŭvoje, sed demandas rekte, kie estas la kuracistino kaj flegistino.

Neniu scias respondi al mi.

Mi revenas al la arbarrando, kie la batalo daŭras kun ne malgrandiĝanta impeto. Ankaŭ mi kuŝiĝas kaj pafpretigas mian karabenon.

Nun mi rimarkas multe pli da falintoj. Unu apud la alia kuŝas du preskaŭ je pecoj disŝiritaj viroj. Samloke vidiĝas ankaŭ restaĵoj de "Maxim" – kurbiĝinta ŝildo, frakasita korpo, disformiĝinta kartoĉkesto kaj pecoj de kartoĉrubando. Bombo aŭ mino estas falinta rekte en la neston de la peza maŝinpafilo.

La fajro de aŭtomat-armiloj de la malamiko estas nun tiom densa, ke starado signifas memmortigon. Mi premas min forte en malaltan terkavon. En proksimeco eksplodas kelkaj minoj, kies splitoj sible flugas trans mian kapon. Apude bruas nia mitralo, verŝajne "Madsen". Fusilpafoj aŭdiĝas kiel senorda krakado. Ankaŭ mi malplenigas unu ŝargilon.

Mi ne agas senpripense. En distanco de ducent-tricent metroj kuŝas ĉeno de germanoj. Ili transiris la ŝoseon, sed ne sukcesis iri malproksimen. La fajro de niaj armiloj devigis ilin kuŝiĝi. La lokon, kie kuŝas malamikaj soldatoj, oni povas nur konjekti, herbo kaj malglataĵoj de la tero kaŝas ilin. Mi zorge celas la tertuberon, malantaŭ kiu io moviĝas, kaj premas la ĉanon. Ĉu mi trafis aŭ ne, tion mi ne povas diri.

Mi atente observas la lokon, kie kaŝas la germanoj, kaj komprenas, ke ilia ĉeno ne sukcesos devigi nin retiriĝi. Multe pli danĝera estas la fajro de la malamikaj minĵetiloj. Minoj eksplodas preskaŭ seninterrompe. Post unu aŭ du horoj restos el ni ne multaj. La situacion plimalbonigas ankoraŭ tio, ke la germanoj ne atakas nur el unu direkto, sed penas ĉirkaŭkapti nin. Ĉion ĉi mi komprenas, sed multe pli grandan zorgon kaŭzas al mi la sorto de Helgi.

Kie ŝi estas? Kio okazis al ŝi?

Maltrankvileco denove igas min moviĝi.

Fine mi trovas min en la maldekstra alo de nia defendlinio. Ĉi tie la ŝoseo estas plej proksime. Mi sentas, ke mi devas atingi la ŝoseon, eĉ se tio kostus mian vivon.

La kampon, kiu disigas la arbaron de la ŝoseo, transversas drenfosaĵoj. Sur la rando de la ekstrema fosaĵo kreskas kelkaj arbustoj. Kaŝante min malantaŭ tiuj arbustoj kaj fosaĵo mi komencas rarnpi antaŭen.

Mi venas preskaŭ al la rando de la ŝoseo. Strange, ke oni ne rimarkas min. Mitraloj kaj aŭtomatoj de la malamiko prilaboras la arbarrandon. Ilia tuta atento estas direktita al la pin-bosko, de kie oni obstine kontraŭpafas.

Sur la ŝoseo mi klare vidas tri aŭtomobilojn kaj tri-kvar hom-figurojn, kiuj kuŝas inter la veturiloj. Kvankam la aŭtomobiloj kaj kadavroj estas de mi en duonkilometra distanco, tamen ankaŭ je tiu interspaco estas videble, ke ili estas per obusoj frakasitaj maŝinoj. Unu el ili estas kamiono, la dua aŭtobuso kaj la tria malgranda fermita veturilo. ĉuste tiu malgranda aŭtomobilo, kiu estas duone kliniĝinta en fosaĵon, plenigas mian koron per malespero. Tio estas la ambulanco de nia bataliono. En mia imago mi vidas en la aŭto kelkajn kadavrojn kaj unu el ili estas Helgi. Poste la figuro de unu falinto ŝajnas tro malgranda por viro kaj tio influas je mi ankoraŭ pli.

Premante min dense al la tero mi laŭvice gapas la aŭtomobilon, kiun mi opinias ambulanco, kaj la virinan kadavron. Mia tuta korpo kvazaŭ rigidiĝas, estas malfacile spiri. Mi sentas en la tempio la pulsadon de la vejnoj. Larmoj fluas sur la vangoj.

Tiel mi kuŝas longe. Eble tio daŭras nur dek minutojn, sed al mi la minutoj sentiĝas longaj kiel horoj.

Estonlingva parolado vekas min el la rigidiĝo.

Kelkdekon da metroj de mi kaŭras en la ŝosea fosaĵo civile vestitaj viroj. Trans la ŝoseo proksimiĝas ankoraŭ pliaj, ĉiuj kun blankaj rubandoj ĉirkaŭ la maldekstra brako.

Mi aŭdas iliajn voĉojn, sed la vortojn bone ne komprenas.

Ilia apero influas je mi komence neniom. Mi observas la makisanojn, agantajn kune kun germanoj, kvazaŭ ĉio ĉi tute ne koncernus min. Mi ne pensas eĉ pri tio, ĉu ili vidas min aŭ ne. La sento, ke mi perdis Helgi, ombras ĉion alian. Tio estas por mi ĝis nun ne travivita doloro de perdo.

Nur tiam, kiam la banditoj, kaŝiĝante en la ŝosea fosaĵo, ekiras plu, mi perceptas denove, kio okazas ĉirkaŭ mi. Subita kolero ekkaptas min kaj mi celpretigas la fusilon.

Mi elpafas la ŝargilon.

La unua kuglo ne trafas. La dua trafas kaj ankoraŭ unu.

Mi jam antaŭenrampis kelkdekon da metroj laŭ la fundo de la fosaĵo, kiam la banditoj komencas trafe-netrafe pafi. Ilia pafado finiĝas tuj kaj mi komprenas kial – mi restis inter ili kaj la germanoj.

Laŭ la fosaĵo mi ne kuraĝas longe rampi – iu el la banditoj povos salti en la fosaĵon kaj postpafi min. Ĉe la unuaj arbustoj mi elgrimpas el la fosaĵo, rampas antaŭen en la nefalĉita herbo kaj saltleviĝas. Mi kuras rapide dudekon da metroj, kuŝiĝas, rampas flanken kaj ripetas la kuradon. Ju pli proksimen mi venas al la arbaro, des pli ofte mi aŭdas ĉirkaŭ mi sibladon de kugloj.

Mi ne sentas timon. Per la antaŭa forto mordas min la doloro, kiu sufokas ĉion alian.

21

Ni pene iras tra arbaroj kaj marĉoj. La malamiko ne persekutas nin. Kelkaj opinias, ke la germanoj moviĝas antaŭen laŭ la ŝoseo de Lihula, volante bari nian returnan vojon. Mi aŭdas, kion parolas la kamaradoj, sed ĉio ĉi, pri kio oni parolas, kvazaŭ ne koncernas min. Antaŭ miaj okuloj estas la malgranda figuro, kuŝanta sur la gruzo de la ŝoseo.

Ni ne estas multaj, eble deko da viroj. Kie estas la aliaj, tion neniu scias precize. Supozeble ili en la sama maniero trapenetras arbarojn.

Por mi estas malfacile iri, la trapafita maldekstra tibikarno doloras. Feliĉe la kuglo ne trafis la oston. Iu bandaĝis mian kfuron, kiu nome, tion mi ne memoras. Mi estis konscia, kiam oni min bandaĝis, sed malgraŭ tio mi tamen ne memoras la vizaĝon de la viro, kiu heipis min. Mi ne memoras ankaŭ multajn aliajn aferojn. Mi kaj rampis, kuris, kaŝis min kaj rapidis antaŭen, sed ĉio tio okazis aŭtomate. Mia konscio kvazaŭ ne partoprenis tion, kion mi faris.

Mi memoras nur tion, ke mi ne povis reiri laŭ la venita vojo. Intertempe la germanoj penetris en la arbaron. Mi devis deflankiĝi ankoraŭ pli dekstren kaj ne sukcesis plu atingi nian ĉefgrupon. Plie gravuriĝis en la memoro, ke mi saltis en malprofundan terkavon, kie kuŝis iu, kiu estis grave vundita. Li ne havis forton por paroli, sed liaj okuloj petis, ke mi ne forlasu lin. Mi ekkaptis la vunditon ĉe la akseloj kaj penis rampante kuntiri lin kun mi. Tuj kiam ni elvenis el la kavo, kugloj ekfalis ĉirkaŭ ni en la teron. Unu el ili trafis la vunditon, kies korpo subite malstreĉiĝis. Mi premis min al la tero, kiom mi nur povis. Ankaŭ ĉe la dua pafserio kugloj trafis la vunditon. Ne, mortinton, ĉar mia kunulo estis jam mortinta. Mi glitigis min ree en la kavon kaj retiris tien ankaŭ la mortintan kamaradon.

Iel mi sukcesis eliĝi el la kavo. Anstataŭ arbaro mi trafis fine al bienaj konstruaĵoj, kie troviĝis neniu homo. De tie mi kuris pluen kaj denove oni de ie ekpafis post mi. Mi estis jam inter piceoj, kiam mi sentis baton al la piedo, kiu faligis min surventre sur la teron. Mi pene starigis min kaj lamis antaŭen. Tiam mi renkontis du virojn el nia bataliono, kaj unu el ili bandaĝis mian kruron. La alia tranĉis por mi bastonon kaj tiel ni daŭrigis la vojon. Pli poste ni aliĝis al sep-ok batalantoj, inter kiuj estis du vunditoj.

Kiel la batalo finiĝis, tion neniu el ni scias. Sed finita ĝi estas, ĉar pafoj ne plu aŭdiĝas, en la arbaro regas silento. Kaj ankaŭ tion ni komprenas, ke la malamiko persekutas nek nin nek evidente ankaŭ la aliajn grupojn. Se li sekvus nin, la arbaro eĥadus pro pafoj, ĉar niaj knaboj defendus sin.

Mi parolas kun neniu, apogante min al la bastono mi lame sekvas la aliajn. De tempo al tempo la antaŭe paŝantoj rerigardas, ĉu mi kapablas sekvi ilin. Iu por mi tute fremda viro volas min apogi, sed ĝis nun mi malakceptis lian helpon. Kiam mi propraforte ne kapablas plu iri, tiam li afable helpu. Se ne estus aliaj vunditoj, mi ne kapablus marŝi kun ili. Pro mi kaj aliaj vunditoj oni ne tro rapidas.

Ni iras dum la tuta nokto.

La piedo pli kaj pli ekdoloras kaj mi ne plu povas apogiĝi al ĝi. Dum ripozhalto mi faras por mi lambastonon kaj pene daŭrigas la iradon. Nun apogas min viro, je kelkaj jaroj pli aĝa ol mi, kies nomo estas Viira. Dank' al li mi iamaniere povas moviĝi antaŭen.

En mateniĝo ni atingas la ŝoseon.

La viroj diskutas, ĉu daŭrigi la iradon laŭ la ŝoseo aŭ kaŝante sin en la arbaro. Mi observas ilin silente. Ilia rezonado ekscitas kaj kolerigas min. Subite ili ŝajnas al mi malkuraĝuloj, por kiuj plej grava estas tio, ke ili sendifekte eliros el la danĝero. Ankaŭ mi mem ŝajnas al mi leporkoro, kiu kondutas same aĉe kiel la aliaj. Ni forlasas la pli grave vunditajn kaj perdiĝintajn kamaradojn. Ĉiu deziras nun iri laŭeble malproksimen de la batalejo, ne zorgante pri tio, kio okazos kun la forlasitaj batalkunuloj.

Oni decidas uzi la ŝoseon.

Por mi estas pli facile iri sur malmola pavimo.

Post kelkaj kilometroj ni vidas antaŭe grandan grupon da viroj. Tuje ni retiriĝas de la ŝoseo malantaŭ arbojn.

Denove estiĝas diskuto, ĉu ili estas niaj viroj aŭ malamikoj.

Viira, kiu apogas min kiel ĝis nun, estas konvinkita, ke ili estas niaj viroj. Ni duope peze ekiras al ili.

Jes, ili estas niaj.

Jam de fore mi rekonas Eeskula, kiu staras ĉe la rando de: la vojo kaj rigardas al ni. Li rapide ekvenas renkonte.

Veninte al ni li diras:

"Dankon al dio."

Mi ne komprenas, kial Eeskula dankas dion.

"Mi opiniis, ke vi restis... tie. Kion mi estus dirinta al Ruutholm?"

Mi rigardas al li kaj diras:

"Multaj restis tie."

Eeskula forturnas la rigardon. Al li estas malfacile. Mi hontas.

Mi diras akre:

"Ni ne rajtus iun forlasi! Ni fuĝas, ĉiam nur fuĝas!"

Pli da forto mi ne havas.

Eeskula respondas nenion. Li apogas min de la alia flanko kaj kondukate de la du viroj mi daŭrigas la iradon.

Mi mordas mian lipon, por ne ekplori denove.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.