La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOMERMEZE

Aŭtoro: Paul Kuusberg

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto: 1 2 3
Dua Parto: 4 5
Tria Parto: 6
Postparolo
Vortklarigoj
Notoj

Dua ĉapitro

1

Olev Sookask ne eraris. Tio vere estis inĝeniero Endel Elias.

Elias ekhaltis antaŭ la grenejo. Li sciis, ke en la granda ŝtona tenejo estas fermitaj homoj, sed ne tio igis lin halti. Li simple pripensis, kion nun fari.

Preter li kuris kelkaj viroj, kaj li ekiris post ili. Li ne povis ja resti ĉi tie. Li devis fari same kiel la aliaj, alian alternativon li plu ne havis.

Kie estas konstablo Aorand, kiu vekis lin antaŭ duonhoro? Li sekvis Aorand ĉi tien, sed nun la lasta tute malaperis.

Aŭdiĝis pafserio de mitralo.

Elias ekpaŝis pli rapide. La ŝoseo turniĝis maldekstren kaj post tio kondukis malsupren laŭ deklivo. La monteto estis kovrita de arbaro kaj verŝajne Aorand iris tien. Elias memoris, ke laŭ ordono de kapitano Oidekopp sur la monteto estas deĵoro. Verŝajne tie oni do pafas.

Sed samtempe Elias ekmemoris, ke ili maŝinpafilon ja ne havas. Almenaŭ hieraŭ li ne vidis, ke iu el ili tian armilon disponas.

Kiam liaj pensoj venis al tio, Endel Elias la unuan fojon klare komprenis, kio okazos. Ĝis nun li ja antaŭsentis la proksimiĝon de la danĝero, sed ĉio estis ankoraŭ malklara.

Nokte Elias estis drinkinta ĝis perdo de konscio. Li ne plu memoris, kiu enlitigis lin, sed matene, malferminte la okulojn, li trovis sin en lito. Iu estis lin senvestiginta, li kuŝis sub la litkovrilo preskaŭ nude. Antaŭ la lito staris kliniĝinte fremda virino, kiu haste ŝovis la piedojn en pantoflojn. Antaŭ la okuloj de Elias balanciĝis grandaj mamoj. En la sama momento la virino turnis al li la dorson kaj tirante la supren leviĝintan noktan ĉemizon sur la dikajn genuojn malaperis en la apuda ĉambro.

Elias ne sciis ankaŭ nun, kiu estas la virino. Kvazaŭ tra nebulo tevekiĝis en lia memoro unuopaj momentoj de la pasinta nokto. Ies mola kaj varma, pro ŝvito malseketa korpo premas sin al li. Li volas dormi, sed iu mankaresas, premas, instigas kaj allogas lin.

Postrigardante la virinon, kiu nenion hontante altrudis sin al li kaj nun balancante la postaĵon eliris, Elias sentis naŭzon al la virino kaj ankoraŭ pli multe al si mem.

Post tio ĉio okazis rapide. En la apuda ĉambro komenciĝis laŭta lamentado kaj la pordo malfermiĝis kun bruo. Konstablo Aorand staris sur la sojlo kaj streĉante rimenon sur la pantalono komandis:

"Vestiĝu rapide kaj eliru! La diabloj jam venas!"

Elias komprenis nenion.

"Poompuu sendis informon, ke eksterma bataliono elveturis el Parnu," klarigis Aorand spiregante. "Oni avertis lin per telefono."

Elias devigis sin leviĝi.

En la kapo martelis, en la buŝo estis abomena gusto. Lin naŭzis.

Tra la pordo aŭdiĝis:

"Jen ni havas! Kie estas viaj germanoj? La virojn oni mortpafos kaj la domojn ekbruligos. Jen via batalo por libereco! Oni povas jam neniun kredi. Nek ruĝajn nek brunajn. Ni estos kompreneble la unuaj viktimoj... Mi forkuros nenien. Kiu scias kaj kuraĝas atesti kontraŭ mi? Ĉiuokaze la germanoj estos iun tagon ĉi tie kaj tiam ni montros! Kial do ili ne tuj mortigis Julius Vahtramae..."

"La milicisto jam plu ne denuncos."

"Ĉu vere, mi ne aŭdis pafojn. Kaj krome la rabistoj el Tallinn, ankaŭ ili ja neniun timas."

"La tallinnanoj ne konas nin."

"Dio mia, malgraŭ tio estas terure. Pensu nur, ĵus vi havis la potencon, kaj nun ni denove tremu. Liine! Liine! Purigu rapide la tablon, portu la brandbotelojn en la provizejon. Alie ili ankoraŭ vidos, ke..."

La vortoj sufokiĝis en plorsingultoj.

La vira voĉo apartenis al Aorand, la voĉo de la ekplorinta virino estis al Elias tute fremda.

Aorand aperis denove en la pordo.

"Jen via pafilo!"

Denove oni altrudis al li armilon. Same kiel en la pasinta mateno, ili ankaŭ hodiaŭ la tutan tempon rapidigis lin, same kiel hieraŭ, Elias ankaŭ hodiaŭ ne sciis, kien li estas kondukata kaj kio okazos, ĉu ili intencas rezisti al la eksterma bataliono, elvenonta el Parnu, aŭ ili opinias, ke estas pli saĝe kaŝiĝi en marĉo.

Kiam elirinte tra la kortpordego ili turniĝis dekstren, Elias komprenis, ke ili iras al la komunuma domo. Tiel ankaŭ okazis. Tie atendis ilin deko da viroj, ĉiuj kun fusiloj. Aorand sendis ilin ien kaj mem kuris al la grenejo. Elias ankaŭ nun trotis post la konstablo. Li kvazaŭ ne havis plu memstaran decidpovon, faris nur tion, kion faris la aliaj. Nun li perdis ankaŭ Aorand el la vido kaj ne sciis, kion entrepreni.

Sed unu afero klariĝis nun al Elias. Ke li definitive forlasis la sovetan reĝimon. Samtempe li ekdeziris forĵeti la pafilon kaj disiĝi ankaŭ de tiuj homoj, kiuj la tutan tempon altrudas al li armilon. Malaperi ie, kie neniu lin konas! Kaŝi sin en tia loko, kie oni lin ne trovos. Same kiel li fuĝis kaj kaŝis sin jam dum tri semajnoj. Sed same kiel hieraŭ, ankaŭ nun stariĝis antaŭ Elias la demando: kien? Kien fuĝi, kie kaŝi sin? Li ne havas lokon, kie kaŝi sin. Denove li sentis, ke li ne havas alian alternativon.

Ĉe la rando de la pinarbaro, kie la ŝoseo malleviĝas al la ebenaĵo, Elias vidis virojn inter la arboj. Ili kuŝis, tenis en la manoj pafpretajn fusilojn kaj kvazaŭ atendis iun.

Li iris pluen laŭ la spino de la monteto. Ree aŭdiĝis rapida pafado de mitraleto, super la kapo kugloj kun klako eniĝis en pintrunkojn. Subite li ektimis, kliniĝis, faris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj kuŝiĝis simile al la aliaj. Poste li ĉirkaŭrigardis kaj trovis, ke li kuŝas apud Ulo. Li sentis pro tio kvazaŭ ian kontentecon kaj kapklinetis al Ulo. La mieno de Ulo estis tre serioza. Elias komprenis, ke la filo de la mastro de Maekopii estas ekstreme ekscitita. Ankaŭ li mem ekseitiĝis, la humoro de la alia kvazaŭ infektis lin.

2

Ulo Pruul estis unu el tiuj malmultaj homoj, kiuj dum la lastaj tri semajnoj fariĝis iom proksimaj al li. Verdire alia tia eĉ ne ekzistis. Escepte kompreneble de la fratino kaj la bofrato. kiuj donis al li rifuĝejon. Kun konstablo Aorand li konatiĝis nur antaŭhieraŭ. Kapitanon Oidekopp li konis pli longe, plurfoje ili interparolis, en ilia sorto estis multe da komuna – same kiel li, Elias, ankaŭ Oidekopp devis fuĝi de la kaptantoj el la urbo en kamparon –, sed ia speciala amikeco inter ili ne aperis. Ankaŭ kun la juna mastro de la bieno Maekopli ili tute ne estis ankoraŭ intimaj amikoj, sed iom pli ol ordinara salutkonateco inter ili tamen ekzistis.

Ulo Pruul, kiun oni en la vilaĝo nomis Ulo de Maekopli, estis plurajn jarojn pli juna ol inĝeniero Elias. Eble dudekkvin-jara, ne pli. Li estis fininta agrikulturan lernejon kaj parolis pri kampoj kaj alterna kultivado, pri brutaro kaj ĝia rasbonigado, pri sterkado kaj drenado tiel entuziasme, ke li sukcesis interesigi eĉ Elias. Ju pli ofte Elias renkontiĝis kun la mastrido de la najbara bieno, des pli bone li komprenis, ke lia nova konatulo interesiĝas pri la diversaj agroteknikaj problemoj ne nur por akiri el la bieno pli grandajn enspezojn. Elias ne estis homo, al kiu krono aŭ rublo estas la sola celo de la vivo, pro tio li komprenis ankaŭ sian novan konatulon, kiu anime ne estis tioro posedanto, kiom laboranto, enamiĝinta en sian fakon.

La bieno Maekopli ne estis granda. El ĝiaj kvardek du hektaroj la agrara reformo ne fortranĉis eĉ peceton. Ulo ne rilatis malamike al la agrara reformo. "Gis nun mi ne estas tute certa, ĉu ĝi portas utilon aŭ malutilon," li konfesis al Elias. "Ter-laboristoj kaj etbienuloj ĝojas, praaj bienposedantoj insultas. De kiuj oni forprenis teron, tiuj blasfemas la agraran reformon, kiom ili kapablas. Se ĉiu novterulo fariĝos bona terkulturisto kaj se la plimalgrandigitaj bienoj ne ekvegetos, tiam el la vidpunkto de la popolo kiel tuto nenio estos perdita."

La rajtojn de mastro Ulo ricevis nur pasintvintre post la aresto de la patro. "Reveninte el la lernejo mi ĉiam pensis, ke se patro donus al mi plenan rajton por agi, mi jam montrus, kion oni povas fari kun la tero," li parolis sincere. "Patro verŝajne komprenis min kaj diris, ke servu unue en la armeo, tiam ni vidos. Post la fino de la militservo li la tutan tempon prokrastadis la decidon. Mi eĉ ne parolis plu pri tio, vortoj je mia patro ne efikus. Li mem devis atingi klarecon en si, sed tio postulas tempon ĉe niaj maljunaj bienuloj. Neniu ja volonte volas skribi sian bienon al la nomo de la infanoj. Mi havis tempon por atendi. Sed nun mi ne havas veran guston de la mastreco. Komence ni timis, ke oni la bienon tute forprenos de nia familio. Kaj ankaŭ ĝis nun la afero ne estas klara. Harjas asertas, ke niaj brutoj, falĉ- kaj rastmaŝino estos konfiskataj, en la plenumkomitato oni diris, ke mi trankvile daŭrigu la laboradon. Sed kiel vi plugu aŭ semu trankvile, se la patro estas forkondukita kaj ĉiumomente oni povas veni por aresti ankaŭ vin mem? Post la nokto de la dek-kvara de junio mi ne dormas plu hejme. Tage laborante mi per unu okulo kaŝrigardas al la vojo, ĉu ne venas milicistoj, nokte mi kuŝiĝas en fojnostako. Kiu scias, eble mi timas tute vane, sed oni diras, ke singardo estas patrino de saĝeco."

De sia fratino Elias eksciis, ke la maljuna Priit de Maekopli, la patro de Ulo, en ĉiu ebla loko, egale, ĉu komunuma domo, vendejo, societejo, drinkejo de la urbeto aŭ preĝejo, plenbuŝe insultis la ruĝajn kaj la tutan sovetan reĝimon. "Li estis arestita pro sistema kontraŭsoveta agitado," precizigis lia bofrato Roland Poompuu. "Tion diris al mi la prezidanto de la komunuma plenumkomitato persone."

Komence ŝajnis al Elias strange, kial Ulo timas, ke oni lin malliberigos. Infanoj ja ne respondecas pri pekoj de siaj gepatroj. Poste, kiam li aŭdis, ke el Vali estas ekspeditaj al Siberio pluraj bienposedantoj kune kun la tuta familio, li opiniis, ke la singardo de Ulo eble eĉ ne estas superflua.

Jam de la unuaj tagoj de la restado en la kamparo Elias rimarkis, ke Ulo Pruul ne estas la sola, kiu timas. Ankaŭ lia bofrato ŝajnis esti pli nervoza ol antaŭe. La fratino Helene rekte eldiris, ke ŝi timas pri Roland. Kvankam Roland momente havas bonajn rilatojn kun la lokaj aŭtoritatoj, inter la homoj tamen troviĝas ankaŭ tiaj, kiuj montras per fingro al Poompuu. Ke en la burĝa tempo li estis vendejestro kaj ankaŭ nun li estas vendejestro. Ke siatempe li penis plaĉi al grandbienuloj kaj ke ankaŭ nun li kaŝe donas al ili pli bonan varon. Roland Poompuu mem ne atentis tiujn parolojn, sed Elias komprenis, ke en la fundo de sia koro ]a bofrato ne sentis sin tute sekura.

La homoj timis kaj la homoj estis konfuzitaj. Almenaŭ tiuj, kiujn Elias renkontis ĉe la bofrato. Nur al unu viro ĉio ŝajnis esti klara. Tiu viro estis Oidekopp.

Jam la unuan fojon, kiam ili renkontiĝis, Oidekopp demandis sen ia enkonduko:

"Ĉu el via rondo oni multajn forkondukis?"

Elias rigardis iom timigite la altkreskan viron kun akraj vizaĝ-trajtoj, kiu estis pli aĝa ol li mem kaj kies rigardo lin kvazaŭ trapalpis, kaj respondis klare:

"Pri kelkaj tia onidiro cirkulis."

Oidekopp ridetis:

"Mi opinias, ke tiuj estis pli multaj ol kelkaj. Ili ja ne faris escepton por inĝenieroj kaj aliaj teknikaj laborantoj."

Pri tio Elias respondis nenion.

Oidekopp daŭrigis:

"Ili volis senigi Estonion je la plej bonaj homoj."

"La senĉesa ĉasado de homoj nervozigas eĉ la plej senkulpan ŝafidon," diris Roland.

Elias silentis kiel antaŭe. Ankaŭ Ulo de Maekopli diris nenion.

Oidekopp parolis plu:

"Komence ili arestis unuopajn homojn, nun ili trenas per sejno tra la tuta lando. Ankoraŭ du-tri similaj entreprenoj, kaj kio restos el nia popolo?"

Nun opiniis Helene, ke verŝajne ili proskripciis tamen nur tiujn, kiujn ili konsideris kontraŭuloj.

Oidekopp ridis:

"Tiel parolas ili. Sed memoru, ke por ili ĉiu posedanto de vivipova bieno, ĉiu intelektulo kun memstara penskapablo, ĉiu nacie konscia laboristo estas malarniko. Ĉi tie en Vali ili deportis instruiston, apotekiston, vojmajstron, laktejan laboriston kaj posedanton de seŝektara bieneto. Mi eĉ ne parolas pri la kvar aŭ kvin mastroj de pli grandaj bienoj kaj pri la arbarestro, kiu estis ĉefo de la Defenda Ligo. Kia malamiko estas hubulo, laboristo aŭ instruisto?"

Elias streĉe observis Oidekopp.

"La edzino de Jaanvest hodiaŭ plendis en la vendejo, ke ŝi plu ne scias, kiel vivi," diris Roland. "Ne estas ja facile al ŝi kun tri malgrandaj infanoj."

Oidekopp klarigis al Elias:

"Jaanvest estas la lakteja laboristo, kiun mi menciis."

"Kial ili deportis lin?" turnis sin Elias al la bofrato.

Roland levetis la ŝultrojn.

"Ĉiuj demandas tion. Li vivis trankvile kaj por si mem, mi povas diri pri li nenion malbonan."

"Mi bedaŭras lian edzinon," plendis Helene. "Jam sen tio ŝi estis malfeliĉa, ĉar ŝi ĵus enterigis sian patrinon. Kaj nun ŝi perdis la edzon. Ŝi devas ie eklabori."

"Neniu kuraĝas ŝin dungi," diris Roland. "Kaj nenie ni havas tro multe da laboro. Eble en Moisakula troviĝas. Kaj en Parnu. Kun infanoj ne estas ja facile vagi de unu loko al alia."

Oidekopp demandis Roland:

"Kiajn rilatojn vi mem havas kun la komitatanoj ?"

Elias rimarkis, ke nun Helene atente observas sian edzon.

"Dume ankoraŭ bonajn. Feliĉe laŭ mia scio mi ne havas malamikojn."

"Nuntempe neniu povas esti certa pri tio, kio lin atendas. Nek vi, nek Ulo," diris Oidekopp. "Neniu. Iuj malaperas senbrue, tiel ke oni eĉ ne rimarkas, kiam la homo jam estas for. Aliajn oni kolektas, por tiel diri, en ordo de avangarda laboro. Interalie, amikoj, en tio mi vidas eĉ logikon. Laŭ sia vivmaniero, laŭ sia spirita kulturo kaj materia civilizacio, per sia kompreno pri homaj rajtoj kaj homa indeco, leĝo kaj ordo la estono apartenas al europanoj. Ili ja ne havas alian alternativon ol dispeli nin en Siberian tajgon."

"Kun la estona popolo tio tamen ne estas facile farebla," opiniis nun Ulo, kiu simile al Elias plejparte silentis.

"Roland havas neniun kulpon kaj sekve ne bezonas timi, ke oni lin forveturigos," diris Helene.

"Sufiĉas tio, ke li estas estono," restis Oidekopp fidela al sia opinio. "Mia bona amiko Vainoste – vi, Roland, devus lin koni – estis nek membro de la Patrolanda Ligo[15], nek vapso[16], nek defendligano, politiko lin ne interesis kaj ankaŭ riĉaĵon li ne havis. Iun matenon li ne aperis plu al la laboro, kaj ĉio. Eĉ niaj komunistoj skuis la kapon. Interalie, ili, niaj estonaj komunistoj, tute ne komprenas, ke ili segas la branĉon, sur kiu ili mem sidas. Sed tion vi al ili nun ne sukcesos klarigi. La tempo instruos poste des pli dolorige."

Elias aŭskultis la parolanton kun tre kontrastaj sentoj. Antaŭ unu semajno li estus ekdiskutinta kun tiu granda kaj trankvila viro, kiu ŝajnis esti neŝancelebla en siaj komprenoj. Nun lin retenis tio, ke lin mem minacis aresto. Ĝis nun li opiniis, ke almenaŭ koncerne lin temas pri miskompreno, ĉar li ne sciis, ke li estas kulpa en io. Sed nun ŝajnis al li, ke Oidekopp, kiu parolis kun kategorieco de homo, kiu estas tute konvinkita pri sia praveco, trafis la kapon de la najlo. Kiun kulpon li serĉas ĉe si? Verŝajne ankaŭ li estas konsiderata simple tro memstare pensanta tipo. Tio ne sufiĉas por meti lin en malliberejon, sed por sendi lin al ekziio trans Uralo tio estas plene sufiĉa porcio.

Restinte duope kun la fratino, Elias demandis, kio Oidekopp fakte estas.

"Li estas ĉe ni la unuan fojon," respondis Helene. "Roland asertas, ke li estas bona kaj honesta homo. Kun tre sincera parol-maniero. Li loĝas en Tartu kaj oficas en banko." La fratino kvazaŭ pripensis iom kaj daŭrigis: "Kial mi havu antaŭ vi sekretojn? Oidekopp kaŝas sin ĉi tie. Same kiel vi. Jam tri semajnojn."

3

Al la fratino kaj bofrato inĝeniero Endel Elias rakontis tuj, ke oni volis lin aresti kaj forsendi el Estonio. Li opiniis, ke ne estas juste silenti pri tio. Li eĉ avertis Roland Poompuu, ke kaŝado de serĉata persono povas kaŭzi malagrablaĵojn.

"Kion do mi faru?" demandis Roland kaj rigardis al Elias rekte en la okulojn. Roland Poompuu, kelkajn jarojn pli aĝa ol Elias, estis viro kun tre rapidaj movoj, kies vigla rigardo senĉese glitis de unu konversanto al. alia. Pri sia bofrato Elias havis la impreson, ke li estas tre agema kaj rapide komprenanta homo, kiu scipovas adaptiĝi al la cirkonstancoj. "Ĉu mi forpelu vin, mian bofraton? Fermu la pordon antaŭ via nazo? Kia homo mi tiam estus ? Ne, Endel, pri mi kaj mia familio ne zorgu."

La rigardo de Elias ankoraŭ foje renkontiĝis kun tiu de Roland. La okuloj de la bofrato, lia voĉo kaj lia tuta sinteno certigis al Elias, ke Roland ne parolas tiel nur por ion diri, sed ke li vere decidis helpi lin. Li sentis dankemon al la fratino kaj ŝia edzo, la gvidanto de la kooperativa vendejo en Vali.

"Mi diras al vi honeste," daŭrigis Poompuu, "mi ne volas malpaciĝi kun la lokaj aŭtoritatoj. Ĝis nun mi havis bonajn rilatojn kun ili kaj ne intencas ekkvereli ankaŭ estontece. Sed se vere okazos, ke oni trovos vin ĉi tie, kion mi tamen ne kredas, sed kio tute neebla ankaŭ ne estas, tiam mi ja nenion bezonos scii. Por mi vi simple estas bofrato, kiu venis ĉi tien por ripozi."

Elias trovis, ke lia bofrato estas rnulte pli bona homo, ol li antaŭe supozis. Ili harmoniis ankaŭ pli frue sed al Elias Roland Poompuu ĝis nun ŝajnis ĝentila, sed pri aliaj homoj relative indiferenta homo. Finfine li konis sian bofraton ne tre bone. III renkontiĝis nur tri-kvar fojojn, tiom rapide oni neniun povas travidi. Eble iun simplaniman kaj naivan estaĵon, sed la rapide adaptiĝema Roland ne apartenis al tiuj.

La fratino de Elias – Helene – edziniĝis al Roland Poompuu antaŭ kvar jaroj. Fininte komercgimnazion ŝi eklaboris en la vendejo de la kooperativa societo en Vali. En Tallinn ŝi laboron ne trovis, tutan jaron ŝi kuradis de vendejo al vendejo kaj de kontoro al kontoro, bone, ke fine ŝi estis akceptita kiel praktikanta vendistino en Vali. Komence ŝi estis lernantino, nur post ses monatoj ŝi ekricevis salajron de vendistino. En Vali ŝi edziniĝis al la gvidanto de la sama vendejo Roland Poompuu, kiu antaŭ du jaroj aĉetis al si bienon. La gvidadon de la vendejo li ne demetis, sur liaj kampoj semis kaj rikoltis dungitoj. Helene fariĝis bienmastrino, ĉar konfidi la bienon nur al fremdaj homoj oni ja ne povis. Tiel asertis Roland.

"Ankaŭ mi havas zorgon," parolis Poompuu al Elias. "La bieno fariĝis por mi vera plago. Aĉetinte ĝin mi ĝojis kvazaŭ infano. Mi estas filo de nobelbiena laboristo kaj la tutan vivon mi revis pri propra tero. Ne pri ia farmbieneto, sed pri vera bieno, kie estas du-tri ĉevaloj, dek bovinoj kaj greno ĝis la brusto. Miaj kvin gefratoj disiris tra la tuta respubliko, kiu en urbon, kiu en minejon, kiu en urbeton, ĉefe for el la kamparo. Ankaŭ mi povis ja instali min se ne en Tallinn, do almenaŭ en Parnu aŭ Moisakula. Sed ŝtona pavimo kaj fumo de fabrikaj kamen-tuboj ne logas min. Dek jarojn mi ŝparadis kiel la plej granda avarulo, kolektis kaj ŝparis, ĝis fine mi havis monon por tridek-duhektara bieno. Mi aĉetis ĝin. Vi mem vidas, la konstruaĵoj estas kontentigaj, la kampoj senŝtonigitaj kaj drenitaj, herbo kreskas bone. Mi povus esti feliĉa, sed zorgojn mi havas pli ol antaŭe. Laboristojn kaj servistinojn oni ne rajtas plu dungi, mi mem sukcesas malmulte fari dum la matenaj horoj. Ankaŭ Helene ne kutimiĝis al brutoj kaj kamplaboro. Mi ja ne edziĝis je via fratino por fari ŝin mia servistino. Eĉ miaspeca ursangulano aŭdis kelkion pri la malĝoja sorto de Kroot[17]... La homa vivo verŝajne ja estas tia, ke oni ĉiam devas barakti en malfacilaĵoj."

Elias sciis diri nenion. Li estis tro ekscitita por doni bonajn konsilojn al aliaj. Pli frue li estus ridinta al la bofrato en la vizaĝon kaj dirinta: aŭ fordonu la bienon aŭ rifuzu la oficon de vendejestro, ne estas eble samtempe servi du mastrojn. Ankaŭ nun traflugis lian kapon tia penso, sed li ne eldiris ĝin.

"Eble vi pensas, kial mi ne forlasas la vendejon," daŭrigis Roland, kvazaŭ li estus leginta la pensojn de Elias. "Komence mi ne povis tion fari, ĉar mi estis ĝis la oreloj en ŝuldoj. Nun... nun mi balanciĝas kvazaŭ spiko en vento. La vivo tiel ŝanĝiĝis, ke tio, kio hieraŭ estis bona, hodiaŭ absolute ne taŭgas. Propra tero, kiu ankoraŭ antaŭ unu jaro estis fundamento de nia vivo, ŝanceliĝas sub la piedoj. Mi tute ne estas kontraŭulo de la soveta reĝimo, sed mi ne volas esti ankaŭ homo sen radikoj. Nun oni naciigis la fabrikojn kaj domojn kaj magazenojn, la teron oni deklaris tutpopola posedaĵo. De mia bieno oni ja ne fortranĉis eĉ unu hektaron, sed tio, kiel oni traktis aliajn, igis la teron ŝanceliĝi sub miaj piedoj. Eble estonte fondiĝos ankaŭ ĉe ni kolĥozoj, ilin ni verŝajne ne evitos, sed komuna radiko estas same bona kiel senradikeco. Nun vi vidas, kiuj zorgoj premas mian koron. Tiun ĉi someron mi penos ankoraŭ iel travivi, aŭtune post la rikolto ni kun Helene decidos, kiel daŭrigi."

"Ni ne vivus pli malbone, se mi denove eklaborus ĉe vendotablo," opiniis Helene.

"Verŝajne vi pravas," konsentis Roland. "Se mi estus antaŭsciinta, ke oni renversos la tutan vivon, mi ja ne estus elspezinta mian monon por la tero!"

Endel Elias sentis, ke ankaŭ sub liaj piedoj la tero ekŝanceliĝis.

4

Kiam Endel Elias, senpripense forveturinte el Tallinn, la unuan nokton pasigis ĉe sia fratino, tio ŝajnis al li la plej granda stultaĵo, ke li venis ĉi tien. Kiom longe li intencas kaŝi sin? Unu semajnon, du semajnojn aŭ eĉ monaton, sed kio okazos poste? Kion li tiam entreprenos? Kompreneble, neniu garantias, ke li post unu monato entute estos ankoraŭ en libereco. Se oni lin vere volas aresti, milicistoj povos alveni ĉi tien jam morgaŭ-postmorgaŭ. Pli ruza viro ne kaŝus sin en subtegmento de sia parenco. Sed alian lokon li ne havis, kien iri.

Ĉu ne estus tamen pli prudente resti en Tallinn kaj daŭrigi la laboradon? Eble tamen estis eraro? La sekvintan tagon oni plu ne venis serĉi lin. Se oni estus lin tre fervore serĉintaj, spionoj estus deĵorintaj ĉe lia domo. En tiu okazo li ne dorlotus siajn ostojn sur mola fojnamaso, sed kuŝaĉus ie sur bretlito de vagono.

"Kara mia," prenis la pensoj de Elias alian direkton, "ili simple ne sukcesis ankoraŭ. Vi ja ne estis la sola, kiun oni intencis meze de nokto ekkapti. Kiujn oni ne povis tuj trovi, tiujn oni kolektas nun iom post iom."

Tamen estis ekstreme naiye forkuri de la laboro. Estas ja nenia diferenco, ĉu oni veturigos lin aliflanken de Narva unu semajnon pli aŭ malpli frue. Kaj se ne temas pri eraro, estus dekoble pli honeste kun levita kapo iri renkonte al sia sorto. Ruutholm pravis, kiam li rekomendis al li trankvile daŭrigi la laboradon.

Laŭ opinio de inĝeniero Elias direktoro Ruutholm estis sincera homo. Apenaŭ li parolis tiel pro iu malica kaŝita penso. Ĉar se la direktoro havus intencon kunhelpi al lia malliberigo, sufiĉus unusola telefonparolo. Li sciigus, kien necese, ke la serĉata Endel Elias troviĝas momente tie aŭ tie, venu kaj prenu lin. Sed kion pensas Ruutholm kaj la aliaj nun?

Elias sentis sin tiel rezonante tre malbone. "Oni fidis min, sed kiel kondutis mi! Ili rajtas rigardi min kiel perfidulon. Per la fuĝo mi mem kondamnis min."

Li penis bridi siajn tien kaj reen saltantajn pensojn. Iom post iom la cerbo pli bone subiĝis al lia volo. Li penis klarigi al si, kial li estis kalkulita al la malamikoj de la soveta reĝimo.

Li komencis de la sama punkto, de kie ankaŭ Ruutholm estis komencinta.

"Kio mi estis antaŭ la reĝimŝanĝo? Inĝeniero. Ne, ne simpla inĝeniero, sed inĝeniero, kiu servis en la Trafikministerio. Per aliaj vortoj, oflcisto de la burĝa ŝtata aparato. Kaj tio jam povas en la okuloj de multaj ŝajni suspektinda. Ĉiuj ne bezonas rilati al la afero tiel, kiel Ruutholm, kiu diris, ke pro laboro kiel inĝe-niero en ministerio neniu rigardas al mi strabe. Lakeo de la burĝaro, ankaŭ tiel oni insultis min malantaŭ la dorso. Cu ne estas logike, ke la nova reĝimo volas liberiĝi de servintoj de la malnova ordo, por tiel diri, de helpantoj de la burĝaro."

Malgraŭ tia rezonado lia pensmaniero ŝajnis tamen al li naiva. Se oni rilatus al li kiel al lakeo de la burĝaro, oni ne estus nominta lin ĉefinĝeniero de soveta entrepreno.

"Ruutholm, kiu tiam estis komisaro, demandis, ĉu mi estis ano de la Patrolanda Ligo aŭ apartenis al la Defenda Ligo. Kun tiuj organizaĵoj mi ne estis ligita. Kvankam en la ministerio oni rekomendis aliĝi al la Defenda Ligo, mi ne faris tion. En tiu punkto ĉio devus esti en ordo.

Socia deveno ?

En ĉiuj enketoj mi notis, ke mia patro estis metiisto. Kelkfoje li havis helpanton, foje, en la tridekkvara aŭ tridekkvina jaro, eĉ du helpantojn, sed plejparte li laboris sola. En la plej malbona okazo oni povas konsideri mian socian devenon etburĝa. Ĉu tio estas kaŭzo por proskripcio?"

Denove Elias diris al si mem, ne!

En sia agado dum la soveta tempo li trovis nenion tian, kio donus kaŭzon por suspekti lin. En la kunvenoj oni kritikis lin, tio estas vero, sed al kies adreso oni nuntempe ne direktas kritikon? En la lastaj monatoj oni laŭdis lin, en la ĉefoflcejo de la popola komisariato li estis prezentita kiel modelo por aliaj ĉefinĝenieroj. Post tio al li estis iom malagrable antaŭ la kolegoj.

En siaj rezonadoj kaj meditadoj li venis al neniu rezulto. Kial oni volis kruele reguligi kontojn kun li, restis por li nekomprenebla.

Inĝeniero Elias pli frue neniam detale analizis sian rilaton al la nova reĝimo. Li ne malaprobis la antaŭ unu jaro okazintan reĝimŝanĝon. Se li estus perdinta havaĵon aŭ influan pozicion, eble li tiam insultus kaj blasfemus. Sed li havis neniun el ili. Liajn sciojn kaj kapablojn la nova reĝimo taksis inde. En la Trafikministerio li laboris pri kontoj, kalkulacioj kaj aliaj paperoj, nun li fariĝis konstruisto en multe pli granda kaj vasta senco de la vorto. Li dediĉis sin al la nova laboro kun plena energio. Plurfoje li ekdiskutis kun tiuj, kiuj en la nuna industri- kaj konstrusistemo trovis nur mankojn kaj neprogresemon. La antaŭa vicministro de trafiko, nun ankaŭ onidire arestita, rekomendis al li ne tro dense ligi sin kun la komunistoj. Je tio Elias respondis kun provoka patoso, ke ĉiuj inĝenieroj devus subteni komunistojn, ĉar historio ne konas pli grandajn konstruistojn ol ili. La antaŭa ĉefo ĵetis al li ekscitite en la vizaĝon la vorton: "Renegato!" Kaj rekte ekmalamis lin.

Ĝuste pro tio, ke li tiel senantaŭjuĝe rilatis al la soveta reĝimo, li perdis ĉian grundon sub siaj piedoj.

5

La nokto, kiam li estis arestota, estis unu el la plej feliĉaj en la vivo de Elias. Kun Irja Liive li veturis vespere al Pirita. Ili banis sin, Irja ne timis la malvarmetan akvon kaj naĝis pli bone ol li, Elias. Li eĉ hontis iom pro tio, sed Irja nur ridis. Poste ili vespermanĝis en la strandrestoracio, trinkis vinon kaj dancis ĝis noktomezo. Fine ili ekiris piede al la urbo. Irja deziris promeni, pro tio li taksion ne prenis. Subite Irja neatendite kisis lin, kaj la tutan postan vojon ili kondutis kiel grandaj infanoj. Ili petolis kaj ridis laŭte, rigardis la maron kaj interkisadis, tute ne atentante la ĉirkaŭaĵon, kvazaŭ ili estus dekokjaraj, kiuj ne havas okulojn por aliaj homoj. Kiun ili timu? Al ili venis renkonte nur unu maljunulo kaj du maristoj. La iom ebria oldulo ridetis kaj svingis la manon. Tio amuzis ilin kaj ankaŭ ili svingis la manon kaj ĉirkaŭpreninte unu la alian rigardis kelkan tempon, kiel la maljunulo brave ŝanceliĝis antaŭen. La maristoj tute ne rigardis al ili. Preskaŭ kurante ili preterrapidis.

Dekstre balanciĝis trankvile la maro. Malaltaj, apenaŭ rimarkeblaj ondoj plaŭdis pigre kontraŭ la bordmuro. Vento preskaŭ mankis.

"Ĝis la urbo estas ankoraŭ kelkaj kilometroj," diris Irja duonvoje.

"Mi volus, ke la hodiaŭa vojo tute ne finiĝu," respondis li, Elias.

Irja haltis, turniĝis al li, metis siajn manojn sur liajn ŝultrojn kaj klinis la kapon malantaŭen. Elias kisis ŝin. Irja ne hontante, premis sin al li. Ankaŭ li volis senti ŝian proksimecon, mem ankoraŭ ne pensante, kion ĉio tio signifas.

Ĉi-foje timigis ilin kamiono, kies proksimiĝon ili ne estis rimarkintaj. Nur kiam la lumfasko de la reflektoroj falis sur ilin, ili komprenis, ke oni vidis ilin. La aŭtomobilo veturis brue al Pirita kaj ili ekridis.

Irja diris:

"Kion la ŝoforo opiniis pri ni!"

Li respondis:

"Li opiniis, ke ni estas geamantoj. Nenion pli."

"Ĉu ĉiuj geamantoj forgesas la ĉirkaŭaĵon?"

"Mi ne scias. Verŝajne tiuj, kiuj serioze enamiĝis."

"Ni enamiĝis do serioze?"

"Jes."

"Ĉu vi firme kredas tion?"

"Jes."

Denove Irja haltigis lin kaj proponis siajn lipojn. Ne nur siajn lipojn, sed sin tutan. Elias komprenis tion kaj sentis sin senlime feliĉa. Ĉar li ne plu dubis, ke Irja efektive amas lin.

Post tio ili iris kelkan tempon silente.

La silenton ekrompis Elias.

"Ni jam venis al Kadriorg."

Nenio pli saĝa venis al li en la kapon. Sed paroli li devis. lo, kio jubilis en lia interno, devigis lin paroli.

Irja diris:

"Jam lumiĝas."

Tio, pri kio ili ĵus konsciiĝis, faris ilin subite hontemaj. Ili fortiriĝis unu de la alia, tenis unu la alian jam nur je la mano. Irja ne plu proponis siajn lipojn kaj ankaŭ li ne kuraĝis ĉirkaŭpreni ŝin, tiom strange influis ilin la ekkompreno.

Irja loĝis ne malproksime de la parko Kadriorg. Irja antaŭe, Elias post ŝi ili supreniris la ŝtuparon. Irja malŝlosis la pordon kaj lasis lin en la ĉambron. Tiam ili denove rigardis unu al la alia kaj Elias ekkisis ŝin. Ili ambaŭ ne retenis sin plu. Kvankam kuŝante inter liaj manoj Irja ardis pro hontemo, ŝi premis sin al li. lal en la okuloj de Irja aperis larmoj. Elias ne tuj rimarkis ilin, li nur volis senti kaj sentis la virinon, ŝian ardantan korpon, ŝian plenan, senkondiĉan sindonon. La larmojn Elias rimarkis nur poste, kisante la okulojn de Irja kaj sentante sur siaj lipoj salan guston.

"Vi ploras?" li demandis kun tenera ektimo.

"Ne, ne," ŝi plektis siajn manojn ĉirkaŭ li. "Ne, ne."

Je la sesa matene Irja diris:

"Nun vi devas foriri."

Je la sepa li foriris de Irja. En la urbo regis matena hastado kiel ĉiam, sed Elias rimarkis nenion. Lin preskaŭ surveturis kamiono, en kiu sidis homoj kun siaj pakaĵoj kaj valizoj. Tra lia kapo flugis la penso, ke verŝajne estas transloĝiĝantoj en novan loĝejon, kaj li tuj forgesis la kamionon. Li estis ankoraŭ sub la influo de la ĵusaj travivaĵoj, sentis ankoraŭ la tuŝon de la virina korpo, la ĉeeston de Irja, la amon, kiu lin plene okupis.

Nun Elias ekkomprenis pli kaj pli klare, kiom forte li amas tiun virinon. Li estis tridekunujara. Antaŭ la konatiĝo kun Irja li havis jam plurajn amrilatojn, sed la vorto "amo" ŝajnis al li ĝis nun nur poezia ilustraĵo de sensa ekscito, kiun la homoj elpensis por ne aspekti tute nudaj en siaj impulsoj. Komence li rilatis ankaŭ al Irja kiel kutime, penante senskrupule atingi sian celon. Sed subite li trovis, ke al tiu virino li ne povas konduti en la kutima maniero. Li inklinis al Irja pli kaj pli. Tio ne estis tiaspeca korinklino, kiajn li havis ankaŭ pli frue. Ne nur deziro ekposedi ĉarman virinon, kio povos konduki eĉ al senprudenteco, sed io ĝis nun tute ne konata. Subite li sentis sin kvazaŭ nova homo. Tiu sento kreskis kaj fariĝis ĉion decidanta. Li komprenis, ke li ekamis. Nun, kiam li mem estis disiginta sin de Irja, li eksentis ankoraŭ pli profunde, kion tiu virino signifas por li.

La penso pri tio, ke li perdos Irja, estis la plej doloriga en la tumulto de duboj, supozoj kaj konjektoj, kiuj turniĝis nun en lia kapo.

6

Matene, forlasinte Irja, Elias decidis iri por momento hejmen antaŭ ol iri al la laboro. Li loĝis en alia flanko de la urbo, en domo iom malmoderna, sed kun vastaj loĝejoj. Apenaŭ li estis enirinta en la ĉambron, kiam oni frapis al la pordo.

Sur la sojlo staris en la najbara loĝejo vivanta kuracisto, kiu rapide eniris, zorge fermis la pordon post si kaj diris duon-flustre:

"Vi devas tuj forveturi."

Elias nenion komprenis. La vortoj kaj konduto de la najbaro ŝajnis al li strangaj. Doktoro Hormand estis tre ĝentila homo, kiu kutime milfoje petis pardonon kaj venante kaj forirante, sed nun li forgesis eĉ saluti. Elias, kies ĝojo superfluis, solene riverencis kaj diris:

"Bonan matenon, doktoro!"

La voĉo de la kuracisto fariĝis ankoraŭ pli mallaŭta kaj insista:

"Jes, vi devas vin senprokraste ie kaŝi."

Elias ridetis gaje.

"Ne ridaĉu," tranĉis Hormand preskaŭ kolere. "Mi deziras al vi nur bonon. Hodiaŭ nokte oni serĉis vin."

Elias ĉiam ankoraŭ komprenis nenion.

Nun la doktoro klarigis:

"Iuj venis el NKVD. Per kamiono ili veturis al nia domo. Tri viroj venis supren, la kvara restis deĵori malsupre. Unu el ili portis uniformon de milicisto, la aliaj estis civile vestitaj. Ili bruis kaj frapegis longan tempon, ni opiniis jam, ke ili rompos vian pordon. Tiam ili venis al ni. Ili demandis, ĉu en la kvina numero loĝas Endel Elias, filo de Juri, laŭ la profesio inĝeniero. Vole-nevole ni devis konfesi, ke vi vere loĝas ĉi tie. Tiam mi ne sciis, ĉu vi estas hejme aŭ ne, sed mi diris por ĉiu okazo, ke mi vidis vin vespere foriri. Ili interkonsiliĝis, ankoraŭ kelkfoje frapegis per pugno al la pordo kaj mi timis denove, ke ili perforte eniros, Fine ili tamen maiaperis. Sed ili povas reveni ĉiuminute."

La kuracisto parolis tion per unu spiro kaj Elias ne interrompis lin. Li ankoraŭ nenion komprenis, krom tio, ke la kuracisto estas ekstreme ekscitita.

"Hodiaŭ nokte oni malliberigis milojn da homoj."

Tiujn vortojn la doktoro diris denove flustre.

Ĉi-foje Elias demandis:

"Do vi opinias, ke oni volis ankaŭ min... aresti?"

"Jes, jes. Vi devas tuj malaperi. Enpaku la plej necesajn objektojn kaj forveturu."

Doktoro Hormand neniam plaĉis al Elias. La maljuna kaj tro ĝentila nobeleca kuracisto ŝajnis al li granda afektulo. Elias estis aŭdinta lin per abundaj vortoj laŭdi la novan reĝimon, sed ankaŭ venene piki ĝin. Kion Hormand fakte pensis en sia koro, tion li ne scipovis diri. Supozeble li malbenis la komunistojn, kiuj rigardas strabe al privata praktikado. Sed en la mateno de la dekkvara de junio la kuracisto evidente nek simulis nek afektis. Elias rimarkis, ke Hormand bolis pro kolero. Ne kontraŭ li, sed kontraŭ ili. La malkaŝe ŝaŭmanta galo de la kuracisto vekis en Elias spitemon. Malgraŭ tio, ke la alia venis averti lin.

Averti.

Lin averti.

Nur poste Elias plene komprenis, kion la vortoj de Hormand signifis. Se anstataŭ la kuracisto iu alia venus sciigi tion al li, eble li kondutus tute alimaniere. Nun li diris seke kaj malvarme:

"Mi dankas vin. Tio estas eraro."

Hormand nekredeme gapis al li.

"Eraro?"

Li diris tion kaj koleriĝis. Elias komprenis, ke liaj vortoj boligis la internon de lia gasto. La kuracisto traboris lin per rigardoj, sed Elias ne forturnis siajn okulojn. Subite Hormand kvazaŭ kuntiriĝis kaj murmuris:

"Eraro? Mi ne... estis ĉi tie."

Ankaŭ je tio Elias respondis nenion.

La kuracisto foriris, de la pordo ankoraŭ foje rigardante lin.

Elias paŝis en la ĉambro sencele tien kaj reen. Li ankaŭ ŝtelrigardis de post la kurteno kaj mokis sin pro tio. "Mi tute ne estas pli bona ol Hormand," li diris al si. "Kion mi timas?"

Efektive, kiun aŭ kion li timu? Ke oni venos malliberigi lin? Kial oni lin arestu? Li donis per nenio kaŭzon por tio. Per nenio.

Tiamaniere li rezonis por si mem.

Li penis efektive sugesti al si, ke temas pri eraro. Li vere sukcesis trankviligi sin, rapide sin razis kaj decidis iri al la laboro.

En la ĉefkontoro li unue renkontis Aksel Ruutholm. La direktoro aspektis laca, nedorminta, nerazita. Ruutholm rigardis lin kun stranga mieno kaj diris:

"Mi ne esperis, ke vi hodiaŭ venos ĉi tien."

La vortoj de Ruutholm trafis Elias peze. Li tuj konjektis ian ligon inter la frazo de Ruutholm kaj la averto de doktoro Hormand. Li penis rideti kaj diris: kial do li ne devus veni?

La demando de la direktoro ankoraŭ pli surprizis lin:

"Kie vi estis nokte?"

La konfuzo de Elias estis tiel granda, ke li ruĝiĝis kaj konfesis:

"Ĉe mia... estonta edzino."

lom trankviliĝinte li aldonis:

"Vi kvazaŭ ekzamenas min."

Ruutholm daŭrigis:

"Ĉu vi scias, ke oni intencis vin hodiaŭ nokte malliberigi?"

Elias konfesis honeste:

"Mi scias."

"Malgraŭ tio vi venis ĉi tien?"

Elias rimarkis, ke en la voĉo de Ruutholm aŭdiĝis miro kaj eĉ simpatio. Li respondis:

"Ie devas esti eraro."

Ruutholm rigardis lin atente kaj diris:

"Hodiaŭ nokte oni ekzilis homojn, kiuj estas konsiderataj malamikoj de la soveta reĝimo." Li iom pripensis kaj finis sincere: "Vin oni ne trovis hejme."

Pro la vortoj de Ruutholm Elias definitive perdis la ekvilibron. Longe li ne diris eĉ unu vorton, fine li demandis:

"Kion mi devas... fari?"

La direktoro rekomendis:

"Daŭrigu trankvile la laboradon."

Elias komprenis, ke Ruutholm kredas lin. Kun tia sento li foriris de la direktoro.

7

Labori Endel Elias tamen ne restis.

La ĉefkontoron li forlasis kun certa intenco iri al la konstruo sur Lasnamagi, kie la laboro ne progresis laŭ la grafiko. Sed survoje tien li renkontis sian bonan konatulon, arkitekton Kulmet, kiu demandis sen ia enkonduko:

"Ĉu vi jam aŭdis pri la skarifiko, kiu okazis hodiaŭ nokte?"

Elias tuj komprenis, ke Kulmet parolas pri la ekzilado de homoj, kaj kapjesis.

Kulmet parolis longe kaj detale pri la noktaj malliberigoj.

"Neniu scias, kiom da homoj oni kaptis hodiaŭ nokte," finis la arkitekto. "Arkitekto Villemson kaj inĝeniero Kumming estas forkondukitaj. Same estas arestita via antaŭa ĉefo, vicministro Ruttman. La sekvantan nokton oni eble prenos min."

Elias havis sufiĉe da spirita forto por demandi:

"Kial vi timas?"

Nun Kulmet elpafis:

"Neniu povas plu trankvile dormi. Mia bofrato, tute ruĝa, ne ia simulanto, sed vere progresema instruisto, malaperis hodiaŭ nokte. Pro tio, ke li apartenis al la Defenda Ligo. Vi ja scias, ke por kamparaj instruistoj estis tre malfacile eviti aniĝon al la Defenda Ligo. Mia fratino telefonis al mi kaj petis, ke mi ion entreprenu. Sed kiamaniere mi povas helpi ŝin? Eble la sama sorto atendas ankaŭ min mem. En ĉies pasinteco troviĝas io, kio faras nin suspektindaj. Estante lerneja knabo mi partoprenis la liberigan militon, vi oficis en la Trafikministerio... Ni jam pakis la valizojn, por ke la necesaj aĵoj estu pretaj, kiam oni venos por preni nin. Mi rekomendas ankaŭ al vi por tiel diri morale kaj materiale prepariĝi. Neniu scias, kiam batos lia horo."

La parolo de la amiko forte influis je Elias. Anstataŭ veturi al Lasnamagi li sencele vagis en la urbo kaj fine iris en kafejon, kie li aŭdis novajn rakontojn pri teruraĵoj. Kun ĉiu horo li kredis pli malmulte, ke temas pri malbona miskompreno. Ne pro iu eraro oni serĉis lin en la pasinta nokto. Oni simple ne fidas lin. Eĉ pli – oni konsideras lin potenciala malamiko. Kaj ĉu finfine eĉ estas tre grave, kial oni rilatas al li kiel al kontraŭulo...

Vespere li vizitis Irja.

Ĉe Irja ĉio minacanta retiriĝis ien malproksimen. Li komprenis baldaŭ, ke la rakontoj pri la intenco lin aresti ankoraŭ ne atingis Irja. Li mem ne parolis pri tio. Kial timigi ŝin kaj difekti la feliĉajn minutojn? Li estis en sia inklino tiel animita kaj delikata, ke ŝi perdis sian honteman modestecon. La onklino, ĉe kiu Irja loĝis, foriris el la hejmo, kaj ili ne bezonis iel bridi siajn sentojn.

Sed matene timo ekregis super Elias. Apud li senzorge dormis Irja, nur duone kovrita per la kovrilo. Tra la malfermita fenestro fluis en la ĉambron lumo de la frusomera tagiĝo, kaj kiam lia rigardo glitis laŭ la nudaj ŝultroj de la virino, li ekhavis doloran antaŭsenton, ke forveturinte el Tallinn li neniam plu vidos Irja. Ke li perdos la unikan kaj grandan, kiun li ĵus estis trovinta. Tiu malklara sento kreskis kaj grandiĝis, ĝis ĝi ombris ĉion alian.

Irja vekiĝis tre frue. La horloĝo ankoraŭ ne batis la sesan horon.

"Vi tute ne dormis," miris Irja.

"Mi dormis," mensogis Elias. "Mi ĵus vekiĝis,"

Li komencis kisadi ŝin.

La subkonscia timo, ke ili eble neniam plu renkontiĝos, la deziro plilongigi la minutojn, kiam ili estas ankoraŭ kune, la volo forgesi ĉion verŝajne esprimiĝis ankaŭ en lia brakumo. Ĉar ankaŭ Irja karesis lin kiel neniam antaŭe.

Plej multe Elias bedaŭris nun tion, ke li kaŝis de Irja la danĝeron minacantan lin. Kaj li vidis neniun vojon, per kiu regajni ŝian fidon. Certe ŝi jam scias ĉion kaj penas lin elŝiri el sia animo.

Poste li faris al si riproĉojn, ke li ne parolis veron al ŝi. Ke li evitis respondi al ŝia rekta demando, babilis ion pri provizoraj malagrablaĵoj kaj forkuris. Tiamaniere agas malkuraĝuloj. Li volis indulgi ŝin, sed kia indulgo tio estas, se ŝi ekaŭdos, ke li malaperis neniu scias kie. Li ne laboras, milico serĉas lin... Se Irja jam nun pensas pri li plej malbone, kulpas nur li mem, ĉar vole-nevole ŝi devis konsideri lin kanajlo. Simple kanajlo.

Li sentis turmentan sopiron je Irja. AI li ŝajnis, ke en ĉeesto de Irja al li estus pli facile elteni la nescion pri tio, kio povos okazi al li. Li ne dubas nun, ke Irja dirus la samon, kion diris Ruutholm: "Daŭrigu la laboradon trankvile." Ne, Irja verŝajne rekomendus al li konduti ankoraŭ pli kuraĝe. Iri tuj aŭ en la Popolan Komisariaton por Ŝtata Sekureco, en la prokuroran oficejon aŭ alian lokon kaj informiĝi, kio estas la afero. Ĉu ne tio estus centoble pli honesta kaj senartifika ol simple malaperi el la vido de milico?

8

La tagoj pasigitaj en la bieno de la bofrato ne estis facilaj por Endel Elias. Laŭ la aspekto li ŝajnis trankvila, kelkfoje eĉ sufiĉe gaja, sed fakte li estis ekstreme ekscitita.

Oidekopp venadis por konversacii kun li. Plejparte li venis vespere, dum krepusko, kaj Elias komprenis, ke Oidekopp estas singarda homo, kiu evitas fremdajn okulojn. Oidekopp sciis, ke li fuĝis ĉi tien el Tallinn, kaj ne faris el tio sekreton, ke ankaŭ li mem kaŝas sin de serĉantoj.

Elias parolis kun Oidekopp tute sincere. Li ne kaŝis ankaŭ tion, ke li nenion bonan atendas de la estonteco.

"Ni ne povos ja senfine ludi iajn makisanojn. Pli aŭ malpli frue ni devos iri en milicejon kaj diri: jen ni estas, agu kun ni laŭ via bontrovo."

Elias atendis kun intereso, kion Oidekopp respondos je tio.

"En la arbaroj kolektiĝas nun pli kaj pli multe da homoj," rezonis Oidekopp penseme. "Vagadu en ĉi-tiea ĉirkaŭaĵo – ni ne estas la solaj somerumantoj. Kiel Ulo diras, la bienposedantoj per unu okulo estas ĉe la laboro, la alia observas la vojon, ĉu ne estas videblaj suspektindaj personoj. Dum la noktoj ili dormas en fojnejoj kaj mastrumejoj, kelkaj eĉ starigis bivakon en arbar-densejo. Jes, ni tute ne estas solaj, ni havas nun multajn samsortanojn. De unu flanko tio faciligas, de alia flanko malfaciligas la situacion. La kaŝiĝintoj estas multaj, NKVD ne havas milicistojn por ĉiu, kio per si mem estas bona. Sed la kolektiĝo de homoj en arbaroj vekos pli aŭ malpli frue atenton de la aŭtoritatoj, baldaŭ oni povos atendi grandajn kapt-operaciojn, kaj tio estas jam malbona."

La rezonado de Oidekopp estis logika, sed tio ekscitis Elias.

"Mi vidas neniun perspektivon. Unu aŭ du monatojn, ni supozu, eĉ unu jaron ni povos, se ni havos bonŝancon, kaŝi nin de la milicistoj. Tio estos nenia vivo... Finfine nin tamen atendos tio, de kio ni fuĝas."

"Mi havas tian senton, ke se ni eltenos unu aŭ du monatojn, ni gajnos," opiniis Oidekopp.

Elias demandis:

"Milito?"

Oidekopp ne respondis tuj. Fine li diris:

"Milito inter Ruslando kaj Germanio estas neevitebla. Troviĝas homoj, kiuj asertas, ke la milito komenciĝos jam en la proksimaj tagoj."

"Milito estas karto, per kiu mi ludi ne volas," diris Elias.

"Krom tio mi ne kredas, ke la estona popolo povas atendi ion bonan de la germanoj."

Oidekopp diris trankvile:

"El du malbonoj estas necese elekti tiun, kiu estas malpli malbona."

"Se mia malliberigo preventus militon, mi jam morgaŭ irus al Tallinn kaj petus sendi min al Siberio."

Oidekopp ridis:

"Vi estas romantikulo!"

Elias respondis je tio nenion.

"Bonaj deziroj eĉ groŝon ne kostas en tiu ĉi mondo. Ĉu vi opinias, ke mi ne havas forton oferi min en okazo de bezono?" ree ekparolis Oidekopp. "Mi estas iom malmoderna homo, por kiu la vorto "popolo" tamen ankoraŭ ion signifas... Sed ni ĉesu bati per la pugnoj al nia brusto. Nia subjektiva volo nek igos militon komenciĝi nek preventos ĝin. La bolŝevika Ruslando kaj la hitlera Germanio estas kvazaŭ fajro kaj akvo. Stalin kaj Hitler penas superruzi unu la alian. Stalin volas gajni tempon, Hitler rapidas. Molotov kaj Ribbentrop faras paroladojn kun miele dolĉaj mienoj, sub kies ŝirmo ambaŭ partioj preparas sin por milito. Kaj ke la milito ne preterpasos nian popolon ne tuŝante ĝin, estas pli ol klare."

Oidekopp kvazaŭ pensis pri io kaj daŭrigis:

"Ni jam estas viktimoj de tiu milito, kamarado Elias. Tute vere, viktimoj. Aneksante la Baltajn landojn, Soveta Ruslando ja fakte fortikigis sian pozicion kaj ŝovis la frontlinion sufiĉe multe okcidenten de siaj vivgravaj centroj, La deportado estis, se la aferon rigardi el milita aspekto, la unua purigo de la proksima postfronto de elementoj, kiuj povus en konflikto inter la grandaj ŝtatoj prezenti siajn naciajn postulojn. Ju pli malfrue la milito komenciĝos, des pli malbone por ni. Ne la milito ekstermos nian popolon, sed la prepariĝo por la milito. Kiom ajn stranga kaj terura tio estas: la milito estas garantio por la estonteco de la estona popolo."

Io en la interno de Elias ne povis konsenti kun la rezonado de Oidekopp.

"Mi ne povas vidi en Germanio savanton de nia nacio," li diris ekscitite. "Mi ne kredas, ke nia popolo, se ni jam parolas pri la popolo, forgesis sian historion kaj la rolon de la germanaĵ baronoj en ĝi."

Oidekopp ridetis ironie:

"Pardonu, mi ne volas vin ofendi, sed la logiko de via konduto pensigas min pri ŝafo, kiu laŭdas hakilon, pendantan super ĝia kapo."

Elias sentis sin venkita. Li komprenis, ke Oidekopp ne dubas nek hezitas kaj scias, kion li volas. Sed li mem sentis, ke li trafas en pli kaj pli grandan embarason. Vere, li jam enterigis la penson pri tio, ke li erare estis enlistigita en la nomaro de 1' ekzilotoj, sed li ankoraŭ ne tute forlasis la planon reveturi al Tallinn. Dum la noktoj li venis al la decido, ke plej prudente estas tamen fronte renkonti sian sorton – almenaŭ la konatuloj havos pli bonan impreson pri li –, sed dum la tagoj, kiam li aŭskultis la rezonadojn de Oidekopp, la duboj revenis.

Plej multe ligis lin al Tallinn Irja. Li soifis je ŝia proksimeco, je ŝia amo. Iel subkonscie li antaŭsentis, ke la milito, kiun Oidekopp tiom atendis, plene kaj definitive disigos lin de Irja. Li skribis al ŝi leteron kaj petis la bofraton enpoŝtigi ĝin. Li skribis ankaŭ duan leteron, en kiu li invitis ŝin al Parnu. Al la demando de Helene, al kiu li sendas unu leteron post alia, li respondis, ke al la virino, je kiu li intencis edziĝi. "Do al vi estas nun tre malfacile," komprenis ŝin Helene kaj la kunsento de la fratino malgaje kortuŝis Elias.

Iun matenon Oidekopp venis al Elias kaj diris nur unu vorton:

"Milito".

Kiam Elias nenion komprenante rigardis lin, Oidekopp sciigis: "Hodiaŭ je la kvara aŭ kvina matene germana armeo transiris la Sovetan limon."

Elias sentis nenian ĝojon.

9

Ekde tiu mateno, kiam Oidekopp venis kun la sciigo, ke komenciĝis milito, Elias ne vidis lin dum pluraj tagoj. Li ne havis specialan intereson al Oidekopp kaj ne demandis la bofraton, kie li malaperis. Li faru, kion li bontrovas, ne estas la afero de li, Elias, postuli klarigon kaj konsili. Li mem helpis al la gemastroj rikolti fojnon. Jam frue matene Roland per ĉevala falĉ-maŝino falĉis la herbon, por la zorgo de la fratino kaj li restis kunrasti kaj stakigi la sekiĝintan fojnon.

Roland asertis, ke li estas kvazaŭ de dio sendita por ilin helpi.

"Kion ni farus sen vi?" laŭdis li Elias kaj rezonis plu: "Vere, la ventoj, ekblovintaj en la pasinta jaro, implikis, tute implikis mian vivon. Sen la bieno mi vivus nun kiel reĝido: dormus ĝis la oka inter la brakoj de !' edzineto, je la naŭa en la kooperativon, de la kvina aŭ sesa denove libera. Nun ni devas treni nin jam je sunleviĝo al la herbejo, kaj tio, kio okazos dum la gren-rikolto, hirtigas la harojn."

Helene sopirĝemis:

"Tiamaniere vi ne eltenos longe. Prefere tamen fordoni la bienon. Ankaŭ mi eklaborus en la vendejo aŭ ie aliloke. Ni ne vivus pli malbone."

"Neniu povas antaŭvidi, kio estos pli, kio malpli bona," diris Roland. "Aŭtune de la tridek-oka jaro mi opiniis, ke nun fine miaj aferoj iros almonte, sed anstataŭ tio mi trafis en marĉon. Neniu scias, kiom longe la orienta vento ĉe ni ankoraŭ blovos. La komenciĝinta okcidenta ŝtormo povos tute ŝanĝi la veteron. Krome ne estus saĝe esperi dum la milito nutri sin nur per tio, kio troviĝas en la vendejo. La proviantado fariĝas de tago al tago pli malbona. Jam nun estas honte rigardi al la bretaro, la stokejo. Almenaŭ panon, viandon kaj buteron ni ĉi tie ĉiuokaze ricevos."

Pri la komenciĝinta milito la bofrato parolis jen tiel, jen aliel. Li ne jubilis kiel Oidekopp, sed ankaŭ ne tro zorgis pro tio.

Pli malbonhumora ol kutime li estis en tiu tago, kiam oni ordonis venigi ĉevalojn al la komunuma domo kaj kolektis de la homoj radio-aparatojn. "Strangaj personoj estas en la plenum-komitato. Ili mobilizas bestojn, anstataŭ ordoni virojn al pafiloj." Elias komprenis, ke ankaŭ la lasta afero kaŭzis zorgojn al Roland. La bofrato ekplendis, ke li aŭ trostreĉis sin aŭ alimaniere difektis sian sanon. "Verŝajne la malnova malsano denove ekmontras sin," li plendis al konatuloj kaj fremduloj. Evidentiĝis, ke en la infaneco li malsanis je reumatismo, kio difektis la korvalvojn. Li havigis al si de kuracistoj atestojn kaj certigilojn. La subite aperinta zorgo de Roland pri sia sanstato montris lin al Elias denove el nova flanko.

Helene timis militon. Ŝi sentis teruron: kio fariĝos, kiam bataloj ruliĝos tra Estonio. Eble Roland estos mobilizata en la Ruĝan Armeon, kaj tio malordigos ilian tutan vivon. La edzo trankviligis ŝin, ke eble oni lin, duone invalidon, en la armeon ne akceptos.

Laŭ rekomendo de la bofrato Elias dormis nun en fojnejo. Roland opiniis, ke singardo ne estas nun superflua. En la komunuma domo okazis kunveno de l' aktivuloj, kie oni instigis ĉiujn esti atentaj. La nova milicisto promesis havigi al si el Parnu helpon kaj purigi la ĉirkaŭaĵon de suspektindaj elementoj.

Ankaŭ Ulo de Maekopli avertis Elias.

"Entute vi povus iri en la marĉon de Kuresoo," li konsilis. "Mi kondukos vin al mia onklo, tie vi vivos kvazaŭ malantaŭ la dorso de dio."

"Kial vi mem ne iras al via onklo?"

"Kiu ĉi tie prizorgos la bienajn laborojn? Sed vi ne havas kaŭzon por riski."

"Ankaŭ Poompuu urĝe bezonas helpon."

"Kompreneble, sed post la alveno de la germanoj vi ja ne restos lia servisto."

"Ĉu vi esperas, ke dum la germana tempo estos pli facile?"

"Mi ne scias," konfesis Ulo serioze. "Eble nur tiom, ke tiam oni ne plu bezonos havi timon antaŭ NKVD."

"Ui havas SS kaj SD."

"Malgranda popolo kiel la estona, vivanta en interesosfero de grandaj ŝtatoj, troviĝas ĉiam kvazaŭ inter amboso kaj martelo, ĝia sendependeco estas konstante en danĝero. Mi ne atendas la germanojn por fariĝi regato de provinco de Grand-Germanio. Sed ankaŭ tiel kiel nun mi vivi plu ne volas."

"Por la germanoj la estona popolo estis kaj restos kamparanoj."

Ulo ridetis malgaje.

"Plej malbona estas tio, ke nia popolo ne havas internan unuecon. Via kaj mia situacio estas pli-malpli egalaj, sed eĉ ni komprenas la aferon diversmaniere."

Elias finis la diskuton, kiu ankoraŭ eĉ ne komenciĝis. Diskuti povas homo, kiu havas firmajn konvinkojn, sed ilin Elias plu ne havis. Nur tiam, kiam iu metis sur la germanojn tro grandajn esperojn, venis sur liajn lipojn kvazaŭ per si mem skeptikaj rimarkoj.

lun vesperon Ulo venigis lin al si. Li diris, ke Oidekopp atendas lin. Elias iris duone kontraŭvole. Li ne serĉis societon de homoj, li preskaŭ eĉ timis ilin. Oidekopp akceptis lin kiel mainovan amikon kaj diris kvazaŭ interalie, ke hodiaŭ venos al li ankaŭ kelkaj aliaj. Baldaŭ vere komencis veni novaj gastoj, kaj ju pli da viroj eniris en la ĉambron, des pli maloportune sentis sin Elias. Krom Oidekopp kaj Ulo ĉiuj estis al li fremdaj aŭ preskaŭ fremdaj. Kelkajn li ja estis renkontinta ĉe la bofrato, sed personan konatecon li havis kun neniu. Laŭ la vestaĵo kaj parolmaniero la viroj ŝajnis esti loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo. El la aliaj distingiĝis tri viroj, longe nerazitaj, kun iom nezorgita eksteraĵo, kiuj sidis proksime al Elias kaj konversaciis inter si.

"La germanoj estas jam ĉe Riga," asertis unu el la barbuloj, viro kun granda, kvazaŭ anguleca kapo. Ĉe li ĉio ŝajnis estii anguleca: la vizaĝo, ŝultroj, la grandegaj manoj kaj piedoj.

"De Riga al Parnu estas cent sepdek aŭ cent okdek kilometroj."

Tiel diris la dua.

"Al ni pli malmulte," diris la tria, kiu estis la plej aĝa el ili, supozeble preskaŭ kvindekjara. Altkreska, malgrasa, forte antaŭen klinita, en la barbo multe da grizo. Li surhavis jakon el urba ŝtofo, galifeon el hejme teksita ŝtofo kaj pezajn botojn el jufto kun dikaj plandoj.

Ulo enmiksiĝis en ilian konversacion:

"Ili jam transiris la riveron Daŭgava. Mi mem aŭdis per propraj oreloj. La finna radio diris."

La tuta granda bienĉambro, plena de viroj, ekzumis.

"Jam transiris!"

"Jes, transiris. Parto de la germana armeo avancas orienten, parto direktiĝas norden, al ni."

"Ĉu vi certe scias?"

"La finnan radion oni povas fidi."

"La radion de neniu lando oni povas fidi. Ili ĉiuj mensogas. Ĉio estas nura propagando."

Tiel asertis bienulo kun tre zorgoplena vizaĝo. Elias ne sciis precize, ĉu li estas bienposedanto aŭ ne, sed supozis tion.

Ulo ridetis malgaje. Tiel li ridetis ĉiam, kiam li opiniis, ke la kunparolanto eraras.

"Pri la germanaj sciigoj oni devas esti pli singarda, la finnoj estas pli sobraj."

La viro kun la zorgoplena vizaĝo restis fidela al si:

"De kie la finnoj ĉerpas siajn informojn? De Goebbels."

"Do ili jam transiris Daŭgava?"

Ĉi-foje demandis lin diketa viro kun ruĝa vizaĝo, videble ankaŭ bienposedanto.

"Ĉiuj okcidentaj fontoj asertas tion," certigis Ulo.

La anguleca giganto ĵetis al la viro kun la ruĝa vizaĝo:

"Kiam vi iros hejmen, germana oficiro sidos jam en la ĉambro de via filino."

Li ridis obtuze. Ankaŭ la ceteraj rikanis.

"Kion la finna radio ankoraŭ parolas?"

"Rekomendas al niaj viroj eviti la mobilizadon, ne plenumi ordonojn de la soveta reĝimo kaj defendi siajn bienojn."

Elias rimarkis, ke parolante Ulo ekscitiĝis.

"Tio estas vero," diris nun Oidekopp. "La estonteco de la. estona popolo kuŝas en niaj bienoj. Ĝis kiam konserviĝos niaj bienoj, ĝis tiam ekzistos ankaŭ la estona popolo. La bolŝevikoj komprenas tion, ne vane ja ili rapidis dispecigi kaj detrui la fundamentojn de nia sendependeco."

Oni aŭskultis lin atente. Li daŭrigis:

"Tio, kion oni faris per la tiel nomata agrara reformo, estis nur komenco de la afero. Hodiaŭ mi kaj Ulo per radio aŭskultis paroladon de Stalin. Stalin diris laŭvorte – vi povos morgaŭ legi en la gazetoj –, ke al la germanoj oni rajtas restigi eĉ ne unu kilogramon da pano nek ion alian, la tutan grenon kaj ĉiujn brutojn oni devas forkonduki kaj transporti en Ruslandon. Sed ĉion valoran, kion oni ne povas kunporti, oni devas nepre ekstermi. Ulo, ĉu mi parolas veron?"

Ulo Pruul certigis:

"Ĉio estas vero."

Oidekopp daŭrigis:

"En Parnu jam estas formita eksterma bataliono, kiu plenumante la ordonon de la granda gvidanto komencos dezertigi la landon. Prenos la grenon, forkondukos la brutojn, prirabos la bienojn. Kion ne estas eble kunpreni, tion forbruligos."

Ĉiuj viroj ekparolis samtempe.

"Mia motorciklo kaj flavbruna ĉevalo estas jam en posedo de la ruĝaj."

"Vi ne estas la sola. Mi devis forkonduki mian ĉevalinon."

"De mi ili postulis hieraŭ porkon, ŝovis en la manon rublojn,. sed tiuj baldaŭ ne plu validos."

"Plej multe mi timas pro mia knabo. Se li estos trovita, ili mortpafos lin."

"Mia Kaarli ne obeis, iris al Parnu. Kaj ankaŭ ĉevalon oni forprenis de mi."

"Hodiaŭ ĉevalo kaj porko. Morgaŭ la lasta grensako el la tenejo kaj la brutaro. Postmorgaŭ ili bruligos la domon."

"Mi ilian mobilizadon tute ne atentas: la filon mi sendis en la arbaron, la ĉevalojn mi kaŝis, la grenon mi fosis en teron."

"Ili forkondukos vin mem, se ili vin kaptos."

"Antaŭ du semajnoj ili serĉis min, sed foriris kun longa nazo."

"Mi havas pafilon. Se iu venos por forbruligi la domon, mi mortpafos lin."

"Du ĉevalojn mi jam fordonis, sufiĉas!"

"Estus necese disbati ĉion en la komunuma domo, tiam ili ne scios, kiu ion havas."

La bienposedantoj plendis kaj insultis kvazaŭ konkure. La sola, kiu ne blasfemis kune kun la aliaj, estis la sama kamparano kun la mallarĝa zorgoplena vizaĝo, kiu kredis neniun radiostacion. Li aŭskultis kaj diris fine, ke ĉiu ŝtato rekvizicias brutojn dum milito, kaj kiu opinias, ke la germanoj prenos de li nenion, trompas sin. Sed oni ne aŭskultis lin.

Elias observis ĉion okazantan starante iom fore de l' aliaj. Li estis aŭdinta de la bofrato pri la rekvizicio de ĉevaloj kaj motor-veturiloj, same pri ĉio alia. Inkluzive pri tio, ke havaĵoj estas sendataj orienten. Ankaŭ pri la mobilizo de rekrutoj parolis Roland. La deknaŭ- kaj dudekjaruloj estis prenitaj en la armeon. La afero de la eksterma bataliono ne estis novaĵo por li. Roland sciis eĉ la nomojn de la lokaj homoj, kiuj aliĝis al la eksterma bataliono.

Oidekopp denove ekparolis:

"Unu viro kun ĉaspafilo faros nenion..."

lu kriis al li:

"Mi havas fusilon!"

"Ankaŭ unu fusilo ne haltigos la ekstermistojn," daŭrigis Oidekopp.

Ree oni interrompis lin:

"Aleks ne estas ja la sola, kiu havas fusilon!"

Oidekopp silentigis la virojn per mangesto.

"Tre bone, ke vi siatempe kaŝis armilojn. Nun ni bezonas ilin. Niaj bienoj kaj nia pano restu netuŝitaj. Ni devas defendi niajn hejmojn. Unuope neniu sukcesos tion fari. Estas necese formi defendan grupon."

"Transpreni la komunuman domon!"

Nun Elias rimarkis la viron, kiu jam la duan fojon postulis transprenon de la komunuma domo. Li estis malalta maljuneta sinjoro kun lipharoj kaj viglaj ermenokuloj. Ĝuste sinjoro, ĉar en lia sinteno estis io grava kaj fiera. Por pli akcenti siajn vortojn li faris per la mano gestojn en la aero.

Ankaŭ la bienposedanto kun la zorgoplena vizaĝo ekparolis:

"Komunuma domo kaj komunuma homo! Ni pripensu la situacion kaj la aferojn prudente. Kion ni gajnos per tio, se ni disbatos la komunuman domon? Ni nur altiros malfeliĉon. Milico el Parnu estos ĉi tie post unu horo. Ne estas necese ŝovi la kapon en fajron. Vane oni verŝu nenies sangon."

Oni subtenis lin:

"Antaŭ ol ion fari, ni devas scii, kiom proksime estas la germanoj."

"Vi, Aadu Harjas, nur agitas, vi taŭgas nek por transprenado nek por forlasado."

Ulo el Maekopli trankviligis:

"Ni ne malpaciĝu, ni ĉiuj havas la saman zorgon, la saman danĝeron kaj la saman celon."

Oidekopp denove prenis la fadenon de la interparolado:

"Mi ne povas precize diri, ĉe kioma verstmontrilo la germanaj tankoj jam estas. Riga estas okupita, pri tio neniu bezonas dubi. Ankaŭ vi, Sass, ne bezonas. Baldaŭ la germanoj estos ĉi tie, tio estas certa kiel amen en preĝejo. Estas nepre necese formi defendan grupon. Ni devas defendi nin mem kaj nian havaĵon.

Rezisto de unuopa homo haltigos nek la rusan Ruĝan Armeon nek nian propran eksterman batalionon. Morgaŭ ni decidu, kion fari estas plej prudente. Sed hodiaŭ nokte necesas elporti la armilojn el la kaŝejoj kaj organizi ankaŭ deĵoradon. La prezidanto de la plenumkomitato kaj la milicisto planas ion, ni ¦ne rajtas lasi nin surprizi."

La vortoj de Oidekopp restis kvazaŭ ia decido.

Iom post iom la viroj disiris. Ankaŭ Elias estis forironta.

La barbulo kun la anguleca sinteno alpaŝis al Oidekopp.

"Siajn konstruaĵojn kaj brutojn ili eble defendos," li diris malŝate pri la foririntoj. "Por io plia mankas al ili kapablo."

"Kiu scias," diris Oidekopp. "Kiel vi opinias, eble ni tamen komencu de la komunuma domo? Poste neniu povos retiriĝi."

La viro kun la krutaj ŝultroj kaj anguleca vizaĝo indikis per rigardo al Elias.

"Kiu estas tiu viro?"

"Eksterleĝa kiel vi kaj mi."

"Ĉu gardanto de sia haŭto aŭ batalulo?"

"Batalulo."

La barbulo etendis al Elias la manon.

"Konstablo Aorand."

La raspa kaj tubera mano de konstablo Aorand premis forte la fingrojn de Elias.

"En la stalo de Neemekunna sub la planko estas du kestoj da kartoĉoj," diris Aorand al Oidekopp. "El la fojnejo de Harjas ni devus ricevi tri fusilojn kaj keston da kartoĉoj. Hodiaŭ nokte ni elfosos ilin. Diable domaĝe, ke Jaanvest estas forigita, lia komisio estis kaŝi maŝinpafilon. Ĝis revido!"

La nomo Jaanvest ŝajnis al Elias konata. Ĉu oni iam ne parolis al li pri la sama persono? Ne, tiu estis onidire lakteja laboristo, kiu estis arestita sen iu kulpo. Aŭ ĉu li konfuzas ion?

Konstablo Aorand malaperis tra la pordo.

Oidekopp ekbruligis cigaredon.

Elias estis ekscitita, malkontenta.

"Mi estas nenia batalulo," li diris kun subpremita ekscito.

"Vi estas estono kaj ĉiu estono devas nun esti batalanto. Egale, ĉu li tion volas aŭ ne," asertis Oidekopp konvinkite.

10

Tuj post mallumiĝo Elias revenis al la fojnejo. La ĵusa, evidente de Oidekopp aranĝita stranga interkonsiljgo maltrankviligis lin. Li estis kolera kaj pri Oidekopp kaj pri Ulo, kiuj volas lin ien entiri. Li ne komprenis plene la intencojn de Oidekopp, sed ankaŭ tio, kion li malklare perceptis, estis por li neakceptebla.

Sentante malsaton, li iris al la bieno. Ankaŭ tie estis io okazinta. La ruĝaj okulrandoj de la fratino atestis, ke antaŭ nelonge ŝi ploris.

Helene portis al li supon kaj okupiĝis ĉe la kuirforno.

"Mi timas," diris la fratino, venante fine al la tablo. En ŝiaj okuloj brilis larmoj. "Mi timas pro Roland kaj pro ĉio."

"Milito portas ĝojon al neniu," diris Elias.

"Al Roland venadas lastatempe tro multe da homoj. Li verŝajne kaŝe havigas al siaj konatuloj sukeron, petrolon kaj aliajn varojn, kiuj estas nesufiĉaj. Plej multe mi sentas timon pro tio, ke Oidekopp enmiksos lin kaj ankaŭ vin, Endel, en ion tre malbonan."

Elias ekatentis. Tiamaniere la fratino neniam antaŭe parolis kun li.

"Kion vi celas?"

La fratino sidiĝis ĉe la tablo.

"Mi scias nenion, mi simple sentas. Ne vane Oidekopp trairis la tutan ĉirkaŭaĵon kaj ne lasas trankvila ankaŭ Roland. Ĉu vi ne estis invitita hodiaŭ al nia najbaro?"

"Jes, estis."

"Tiuokaze vi mem scias pli bone. Kvankam Roland parolis, ke li scipovas interrilati kun ambaŭ flankoj kaj ne lasas sin delogi, lia koro verŝajne simpatias al riĉaj bienuloj."

Elias diris:

"Ankaŭ li mem estas bienposedanto."

Helene fingrumis angulon de la vakstola tablotuko.

"La bieno ruinigas nian vivon. Ĝis la aĉeto de la bieno ĉio estis bona. Roland kalkulis kun mi en ĉio. Sed kiam li fariĝis bienposedanto, ĉio ŝanĝiĝis. Li komencis paroli, ke edzino estas ŝlosilo de la bieno, ke la mastrino aŭ helpas prosperigi la bienon aŭ ŝi pereigas ĉion. Li ekrigardis strabe al tio, ke mi iras en la kulturdomo. Li mem ĉesis partopreni en la kantkoruso kaj teatra rondo kaj postulis, ke ankaŭ mi restu hejme. Mi tro facile fleksiĝis laŭ lia volo, nun li en nenio demandas plu mian opinion."

"Kiam la humoro estas malbona, ĉio aspektas en nigraj koloroj," penis Elias konsoli la fratinon.

"Min li faris sia servistino. Mi mem estas plu nenio. Li rigardas min kvazaŭ parton de sia bieno. Nur en tiu rilato mi staras pli alte ol la brutoj, ke li dormas kun mi."

La vortoj kvazaŭ elŝprucis el la interno de Helene. Elias kun teruro malkovris, ke la geedzeco de la fratino estas tute alia ol ĝi aspektis.

"La bieno faris el Roland kvazaŭ alian homon," daŭrigis Helene la plendadon. "Aŭ eble mi antaŭe estis simple blinda. Kiam mi hodiaŭ demandis, kien li tiel malfrue ankoraŭ iras, li ekkriis al mi, ke mi ne ludu la rolon de vartistino. Kio fariĝos. tiamaniere el nia vivo?"

"Ordinara afero, ke edzo kaj edzino malpacas," trankviligis ŝin Elias. "Kverelado ja apartenas al la esenco de la geedzeco."

"Mia parolo povas ŝajni al vi ridinda, sed mi la tutan tempon retenas ploron."

Antaŭ ol Elias sukcesis reiri en la fojnejon, Roland revenis hejmen. Li rigardis ilin atente kaj ekplendis, ke lia koro preterlasas batojn kaj bruas kvazaŭ motoro, ne havanta benzinon.

"Antaŭe ni iom malpacis ĉi tie kun via fratino," diris Roland kvazaŭ ekskuze. "Senĉese ni ricevadas instrukciojn kaj ordonojn, vi faras ĉion eblan, sed tamen ili ne estas kontentaj. Vi venas tedite hejmen kaj ekscitiĝas pro ĉiu bagatelaĵo. Se ankaŭ Helene min ne komprenus, mi povus eĉ pendigi min."

Elias rimafkis, ke aŭdante tiujn vortojn Helene fariĝis pli ĝoja. Ŝajne Roland tamen ne estas tiom senindulga, kiel la fratino antaŭe plendis.

Ili parolis ankoraŭ pri kelkaj malgravaĵoj, poste Elias ekiris. Paŝante tra la herbejo li aŭdis malproksimajn pafojn. Ili aŭdiĝis de post la arbaro. Hundoj jelpis eĥe.

Elias kuŝiĝis en supervestoj sur la fojno. Ĉe tio li pensis: se la pafoj signifas traserĉadon en la vilaĝo, ili povos veni ankaŭ ĉi tien. Singardo konsilis al li forlasi la fojnejon. Pasigi la nokton en arbaro kaj reveni matene. Sed li ne leviĝis. Lin ekregis ia indiferenteco kaj apatio. Okazu kio ajn. Tra lia kapo flugis eĉ tia penso, ke eble estus eĉ pli bone trafi en la manojn de milicistoj aŭ ekstermbatalionanoj. Al li ŝajnis, ke li efektive envolvas sin pli kaj pli multe en ion tian, kio estas neakceptebla al lia interna naturo.

Lin ne ĝojigis la senhalta avancado de la germanoj. Al li ŝajnis, ke Oidekopp kaj la aliaj ne komprenas, kion ili deziras kaj faras. Kial ili ne volas kompreni, ke la prusaj junkroj rigardas Estonion kiel sian bienegon, ke la germanoj venos ĉi tien ne kiel liberigantoj, sed kiel konkerantoj! Kiel konkerantoj kaj regantoj. Li estis pri tio diskutinta kun Oidekopp. Ankaŭ al ia vilaĝanoj li volis diri: ne jubilu antaŭ la vespero! Sed kion signifus liaj vortoj ? Nenion. Oni simple elridus lin.

Al li ŝajnis, ke li trafis en situacion, kie lia propra volo decidas nenion. Iaj fremdaj fortoj transprenis la formadon de lia sorto, pri lia opinio demandas neniu. Li ekrigardis tion kiel ion neeviteblan, kontraŭ kio batali estas vane. Hieraŭ li estis ĉefinĝeniero, hodiaŭ eksterleĝa sinkaŝanto. Kion alportos la morgaŭa tago, tion li ne scias.

Tre forte efikis je li tio, ke Irja ne venis al Parnu. Li atendis ŝin la tutan tagon. Ĉe tio turniĝis en lia kapo diversaj supozoj. Fine li venis al la konkludo, ke Irja eksciis ĉion kaj rezignis je li.

Kvankam li perceptis, ke Irja per ĉiu tago plimalproksimiĝas de li, ke reira vojo al Irja fakte jam mankas, tamen li sopiris je ŝi kiel antaŭe. Lia sopiro fariĝis pli kaj pli dolora.

Matene la bofrato vekis lin.

Roland staris kun dismetitaj piedoj antaŭ lia kuŝejo, tenante en la mano fusilon. Li metis la armilon al la fojneja muro kaj diris:

"Ĝi estas por vi."

Elias sidigis sin. Kiu sendis la pafilon? Oidekopp? Ne, ne, pafilon li ne bezonas. Kion li faru per la pafilo? Kion oni entute intencas entrepreni?

"Ordigu vin rapide, Oidekopp kaj la aliaj atendas. La najbara Ulo kondukos vin al ili, li fumas ekstere."

Elias stariĝis kaj diris sin apenaŭ regante:

"Mi nenien rapidas. Ni interkonsentis pri nenio."

La bofrato fiksis sian rigardon al li. De lia vizaĝo malaperis lia kutima specifika rideto de komizo.

"Kion tio ... signifas?"

Lia tono fariĝis subite minaca, eĉ brutala. Antaŭ Elias staris tute nova homo.

"Mi ne bezonas pafilon," diris Elias, penante resti trankvila.

"Diablo prenu," blasfemis Roland Poompuu. "Do tia vi estas! Ĝis vi bezonis aiiajn homojn, ni taŭgis por vi. Nun, kiam oni bezonas vin, vi retiriĝas. Porko! Mi riskis pro vi per ĉio, sed vi... Porko!"

La kolerimpeto de la bofrato rabis de Elias la memfidon. Ne pro tio, ke li timis la krianton. Ne. Sed Roland tuŝis lian doloran lokon. Estu Roland kia ajn, al li li senhezite donis rifuĝejon. Efektive riskis per ĉio. Per sia libereco, sia bonstato, sia havaĵo.

"Mi ŝuldas al vi multan dankon," murmuris Elias.

La ekscito de Roland malfortiĝis.

"Prenu la pafilon kaj ekiru," li diris per sia ordinara, pro la ĵusa ekkolero iom raŭka voĉo. "Ne lasu vin atendi."

Dirinte tion, la bofrato turnis sin kaj foriris el la fojnejo.

Elias forigis per la mano la fojnoflokojn de la vestaĵo, ekprenis la armilon kaj sekvis lin.

La dorso de Roland malaperis malantaŭ la alnarbustoj.

Pli fore atendis Ulo.

11

Dekon da minutoj Ulo, la mastrido de la najbara bieno, kaj Elias paŝis silente. Ulo antaŭe, Elias post li. Elias havis nenian emon paroli kaj Ulo ŝajnis kompreni lian humoron.

Plej multe ĝenis Elias la armilo, altrudita al li. Li tenis la pafilon je la mezo, kvazaŭ li portus iun bastonon, sed ne armilon.

Ili iris rapide. Ulo konstante pliigis la rapidecon, Elias apenaŭ sukcesis sekvi lin. Subite el inter la arboj vidiĝis tegmentoj de konstruaĵoj. Baldaŭ ili venis en la korton de granda bieno, kie Elias neniam antaŭe estis. Loĝdomo kun mansarda etaĝo, stalo el kampŝtonoj, malmoderna tenejo el fortaj traboj, pumpilputo. Inter la tenejo kaj stalo kreskis altaj pendbranĉaj betuloj, apud la loĝdomo vidiĝis fruktoĝardeno.

Sur la korto tumultis multaj homoj.

Ulo malaperis en la domon. Elias restis ekstere. Inter la klopodantaj viroj li vidis kelkajn, kun kiuj Oidekopp hieraŭ interkonsiliĝis. Sur la teneja ŝtuparo sidis unu el la barbuloj, la plej aĝa el ili. Inter la piedoj li tenis anglan fusilon.

Baldaŭ elvenis el la domo Oidekopp, Ulo, Harjas kaj ankoraŭ tri-kvar viroj. Ĉiuj, ekskluzive Harjas, estis armitaj. Oidekopp havis transverse sur la brusto pistolmitralon.

Oidekopp venis al Elias kaj nenion dirante skuis forte lian manon. Li rigardis la horloĝon kaj sciigis:

"Estas tempo por komenci."

La viroj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Oidekopp klarigis:

"Ni iros tra la paŝtejo. Tenu vin malantaŭ arboj kaj arbustoj. De la ŝosea flanko venos Aorand kun sia grupo. Ni bezonas timi nenion. Antaŭ ol milico venos el Parnu, la germanoj estos jam ĉi tie."

Elias pensis: de kie Oidekopp ricevis la germanan mitraleton?

Iu dernandis:

"Do la germanoj estas jam tiom proksime?"

Nek Oidekopp nek iu alia respondis al li.

Subite aŭdiĝis trankvilaj vortoj:

"Mi ne venas kun vi."

En la viro, kiu tiel diris, Elias rekonis la bienposedanton kun la zorgoplena vizaĝo, kiun oni nomis Sass, kaj kiu hieraŭ ne kredis radio-informojn kaj rekomendis ne ŝovi la kapon en fajron.

Aadu Harjas alpaŝis tre proksimen al Sass:

"Ĉiu el ni devas en la nuna horo ion fari por la liberigo de nia lando. Pensu pri tio, Sass. Nun estas tia sama tempo, kiel dum la liberiga milito, kiun vi partoprenis."

Sass ne ŝanceliĝis:

"Vi devus memori, ke mi batalis ankaŭ kontraŭ Landeswehr"[18].

"Ni ne havas tempon por diskuti," diris Oidekopp per rezoluta oficira tono. "Ni devigas neniun, sed memoros ĉion. Viroj, post mi!"

Per longaj paŝoj li ekiris antaŭ ĉiuj aliaj. Tie restis Sass kaj ankaŭ kelkaj al Elias tute fremdaj homoj.

Ulo, kiu denove paŝis antaŭ Elias, rerigardis trans la ŝultron kaj diris malgaje ridetante:

"La ĉiama malfeliĉo de nia popolo – neniam regas inter ni konkordo."

De malantaŭe aŭdiĝis mallaŭtaj paroloj.

"Se la germanoj ne alvenos antaŭ la vespero, ni sidos en peĉo.

Se en Parnu oni ekscios, la eksterma bataliono venos kaj forbruligos la vilaĝon."

"Verŝajne vere estus pli prudente ne tro inciti la ruĝajn. Oni estus povinta atendi ankoraŭ unu aŭ du tagojn."

"Kiom proksime estas la germanoj? Ĉu jam en Moisakula?"

Eiias aŭdis, kion 1a viroj parolis, sed penis atenti nenion. Ekde tiu momento, kiam li de apud la muro de la fojnejo prenis la pafilon, li ne havis plu eblecon retiriĝi. Li havis nur unu deziron – ke ĉio rapide finiĝu.

Ili trairis iun malsekaŭ lokon, kie la piedoj de Elias penetris en koton. Baldaŭ ili atingis paŝtejon. Tie estis pli seke. Poste venis malalta picearo, kie la grundo parte denove ŝmacis sub la piedoj. Eliĝinte el la arbaro, Elias vidis antaŭ si grandan lignan domon kun multaj fenestroj. Ĉu tio estas Ia komunuma domo?

Jes, tio ĝi estis.

El la pluaj okazintaĵoj en la memoro de Elias restis nur unuopaj bildoj. Li staras malantaŭ siringarbusto kaj atendas. Harjas, kiu kaŭras apud ŝtiparo, ripetadas: "Li estas en la domo, mi scias, ii estas en la domo." Subite aperas de ie Oidekopp kaj mansignas. Oidekopp antaŭe, la aliaj post li, oni penetras tra la malantaŭa pordo en la komunuman domon. En la vestiblo komenciĝas baraktado. Harjas volas preteriri la aliajn. Lia diketa vizaĝo moviĝas rekte antaŭ la okuloj de Elias. Lia buŝo estas iom maifermita, ĝi odoraĉas, la okuloj brilas. Ie aŭdiĝas singulta plorado de bebo. Harjas ekkrias: "Mi... Mi!... Mi!"

Elias trovas sin en vasta ejo, dividita per malalta bariero en du partojn. Lia rigardo haltas sur viro, kiu staras aparte de aliaj kaj tenas en la mano iun paperon.

La atakantoj, kiuj ĵus kvazaŭ vetkure enpremiĝis, subite eksilentas. Ili staras grupe kaj strabas la viron, inter kies fingroj blankas paperfolio.

La jako el griza hejme teksita ŝtofo de l' aparte staranta viro ne estas butonumita, ial tiu detalo altiras la atenton de Elias.

La rigardo de la viro glitas laŭ la enpenetrintoj, li ŝajnas diveni, kio nun sekvos.

Harjas saltas al la staranto kaj klinas la kapon malantaŭen. Li estas pli malalta ol la alia kaj impresas komike...

Poste li tiras al la muro seĝon, grimpas sur ĝin, ŝiras de la najlo la bildon de Stalin kaj ĵetas ĝin sur la plankon. Li saltas de la seĝo kaj denove ekstaras antaŭ la viro.

Tiu demandas kun trankvila moko:

"Ĉu vi jam akiris portreton de Hitler?"

La maljunulo kun la fiera sinteno, kies vizaĝo makuliĝis, retiriĝas unu paŝon, ŝovas la mentonon denove antaŭen, montras per la mano al la pordo kaj kriaĉas akre:

"Eliru!"

La viro diras, rigardante al Harjas en la okulojn:

"Ni tamen estus devintaj ekspedi vin en Siberion. Vi povos fari multe da malbono."

"Eliru!" krias Aadu Harjas denove. Lia voĉo sonas ankoraŭ pli akre.

Oidekopp iras al la viro kaj ordonas per basa murmuro:

"Ekiru jam!"

Tiu ne moviĝas de la loko.

"Do vi estas tiuj, kiuj hodiaŭ nokte Robert..."

Nun ankaŭ Aorand ekstaras antaŭ la viro kaj batas lin en la vizaĝon.

Ĉiuj subite ekmoviĝas kaj ekparolas samtempe.

Oni ekkaptas la viron je la manoj, Li forpuŝas la atakantojn kaj ekkrias:

"Mortpafu min jam ĉi tie!"

Laŭ lia mentono fluetas sango.

Harjas eltiras el la brustpoŝo revolveron kaj krias:

"Mi vere mortpafos! Kvazaŭ hundidon!"

Oidekopp forpuŝas la furioziĝintan maljunulon.

Oni denove ekatakas la viron kaj puŝas lin eksteren. La plej multaj iras post li.

Elias ne moviĝas de la loko.

Oidekopp alpaŝas al li kaj diras:

"Mi komprenas la koleron de la popolo."

"Kiu estis .. tiu viro ?"

"Fosisto. Komunistoj faris lin prezidanto de la plenumkomitato."

"Kaj... Harjas?"

Kvazaŭ kontraŭvole konfesas Oidekopp:

"Laŭleĝa komunumestro de Vali."

Nun, kiam en la ejo fariĝis pli senbrue, Elias ree aŭdas la singultan infanploron.

12

Sur la flagstango de la komunuma domo flirtis blua-nigra-blanka flago.

Ĉiufoje, kiam Elias rigardis al la komunuma domo, li aŭdis kvazaŭ ploradon. Tamen la infano ne estis plu en la komunuma domo. La bebo kune kun la patrino estas nun en la granda tenejo, kiu vidiĝas el inter alnoj kaj betuloj. Ili ne estas tie solaj. Laŭ lia opinio oni kondukis tien jam kelkdekon da homoj. Kaj konstante oni alvenigas novajn. Plejparte virojn, sed ankaŭ virinojn, inter aliaj eĉ kelkajn infanojn. Sed alia tiel malgranda kiel tiu, kiu ploris en la komunuma domo, tie onidire ne troviĝas.

Oidekopp klarigis al Elias, ke pro singardo ili devas izoli ĉiujn ruĝajn funkciulojn. Iu el ili povus antaŭtempe sendi informon al Parnu aŭ Viljandi kaj tiamaniere kaŭzi vanan sangverŝadon.

"La prezidanton de la plenumkomitato vi mortpafis?"

Responde al la vortoj de Elias Oidekopp rimarkigis, ke estas neeble reteni la bienulojn. La homoj estas kolerigitaj, nenio estas farebla.

Nun Elias sciis iom pli multe ol matene. Ankaŭ tion, kiu fakte estis Aleksander Oidekopp. Ne bankoficisto, sed antaŭa oficiro, laŭ la rango kapitano. Ĉe la unuigo de la estona militistaro kun la Ruĝa Armeo li estis eksigita kaj poste li vere laboris dum kvar-kvin monatoj en banko.

Elias aŭdis de Ulo ankoraŭ, ke nur kelkajn horojn da malfruiĝo kaj – sur la flagstango de la komunuma domo kiel antaŭe flirtus ruĝa standardo, ĉar por la deka horo la sovetaj aktivuloj estis invititaj en la plenumkomitaton por organizi armitan deĵoradon kaj zorgadon pri ordo en la limoj de la komunumo. "Apenaŭ ni tiam tiel facile povus aranĝi la aferon kun la adeptoj de komunistoj," konfesis Ulo sincere. "Vi mem vidis, kiel nerompebla estis la prezidanto de la plenumkomitato. Kompreneble ne ĉiuj estas tiom firmaj, sed certe ili rezistus. Vere, ili havis malmulte da armiloj: en la ĉambro de la prezidanto ni trovis pistolon, ĉe la milicisto pistolon kaj pafilon, revolverojn kaj malnovajn ĉaspafilojn ni forprenis ankoraŭ de du-tri personoj. Sed neniu scias antaŭdiri, kio okazos, kiam eksiblos kugloj."

AI Elias Ulo pll kaj pli ekplaĉis. Ulo ŝajnis al li prudenta kaj sincera junulo, serioze kredanta, ke li agas tiel, kia estas la devo de honesta patrioto. Lia koro ŝajnis vere dolori pro tio, ke la popolo estas disŝirita en du partojn – unuj subtenas la rusojn, aliaj atendas la germanojn. "Mi bedaŭras la prezidanton," konfesis Ulo, "sed ŝajne Oidekopp pravas: tiuj, kiuj iras kun la rusoj, estas malamikoj de la estona popolo."

Evidentiĝis, ke dank' al Roland Poompuu Oidekopp eksciis pri la plano de la plenumkomitato kaj partianoj kaj decidis anticipi ilin. Ankaŭ Poompuu estis invitita al la komunuma domo kaj ricevis la ordonon kunpreni ĉaspafilon. Li informis Oidekopp, la lasta Aorand kaj Ulo alarmis siajn samideanojn kaj sekve de tio oni transprenis la komunuman domon. Ĉiu aktivulo, kiu venis je la deka horo en la plenumkomitaton, estis kaptata kaj enŝlosata en la grenejo. Ankaŭ el la hejmoj oni perforte venigis tien homojn.

Nun la komunuma domo sur la vojkruciĝo estis malplena.

Komence okupiĝis tie la antaŭa komunumestro Harjas. Li iradis en la domon kaj eliradis el ĝi, serĉis en la tirkestoj de la tabloj kaj ŝrankoj, kolektis unujn paperojn, aliajn disĵetis sur la plankon. Poste ankaŭ li malaperis ie.

Fine Elias leviĝis kaj decidis iri al la fratino. Li pensis, ke Helene devus disiĝi de sia edzo. Roland ne estas tia homo, kia li al la fratino siatempe ŝajnis. Verŝajne Helene pravas, kiam ŝi plendas, ke ŝi plu nenion signifas por Roland.

Li sukcesis iri nur malmulte, kiam li denove vidis virojn kuri al la komunuma domo. Ili volis, ke ankaŭ li kuniru. Kontraŭvole li ekiris malrapide returne laŭ la sama vojo.

Jam de fore li vidis aŭtomobilon, aron da viroj kaj aŭdis koleran kriadon. Poste aŭdiĝis mallonga pafado de pistolmitralo kaj la viroj eksvarmis. Baldaŭ li ekkomprenis, ke okazas kolera batalo. Kiam li alvenis, sur la tero kuŝis du sangokovritaj fremdaj viroj. La plej maljuna el la makisanoj, havanta barbon, forte piedbatadis unu el ili en la ventron. En sangoflako kuŝis viro, kiu havis mararmean uniformon. Oidekopp observis la batadon kun pafpreta mitraleto.

La rigardo de Elias trafis la vizaĝon de unu el la fremduloj, senkonscia pro la batado. Kun teruro li rekonis lin. Tio estis ilia juna tubisto, la ĉiam bonhumora sportemulo Sookask.

13

Vespere Oidekopp gvidis Elias en iun bienon, kie estis kovrita tablo por proksimume dek homoj. Elias vidis ĉirkaŭ si denove novajn homojn. El tiuj, kiuj sidis ĉi tie ĉe la tablo, li konis nur Oidekopp, Aorand kaj Ulo.

Elias drinkis multe, por ke la humoro almenaŭ iom pliboniĝu. Li ne sentis sin bone. Kun granda peno li estis sukcesinta savi de mortpafo Sookask kaj lian kunulon. Li sola apenaŭ estus povinta bridi la furiozajn virojn. Feliĉe subtenis lin Ulo kaj fine ankaŭ Oidekopp.

"Vi estas tro sentimentala," admonis lin Oidekopp. "Al malamikoj ni devas esti senindulgaj. Milito havas severajn leĝojn."

"Ni kondutas pli kiel banditoj ol kiel militistoj," pikis Elias.

"Vi uzas terminojn de bolŝevikoj, kiuj nomas niajn batalantojn por libereco banditoj."

Elias ne trovis vortojn, per kiuj respondi al Oidekopp, kiu laŭ lia opinio pravigis tion, kio ne estas pravigebla.

Lin ĝenis ankaŭ alia afero. La ekvido de Sookask memorigis al li kun sufoka klareco lian laboron, Irja, ĉion, kio restis en Tallinn. Ankaŭ liajn proprajn pli fruajn pensojn kaj komprenojn. Kiam oni trenis Sookask, ŝanĉeliĝantan sur la piedoj, al la grenejo, li sentis sin perfidulo, kiu rezignis ĉion, kion li ankoraŭ antaŭ unu monato opiniis justa. "Ne mi malkonfesis miajn konvinkojn, sed oni forpuŝis min." Kvankam li pravigis sin, en la animo restis amara algusto.

Noktomeze jam forte ebria Elias rimarkis, ke apud li ekaperis bone vestita sinjoro, kiu havis delikatajn manojn kun longaj fingroj. Komence frapis liajn okulojn ĝuste tiuj manoj, kiuj akre diferencis de krudaj kamparanaj manegoj kaj de molaj manetoj de virinoj. Nur poste atingis lian konscion la monotona voĉo de l' posedanto de la manoj.

"Rifuzo de la pakto de reciproka helpo en la aŭtuno de la trideknaŭa jaro," parolis la sinjoro kun la maldikaj fingroj, "egalus al libervola kaj sensenca sinmortigo de la estona popolo. Ĉu la prezidanto kun facila koro subskribis la pakton? Kompreneble ne. Kia estis en tiu momento la internacia situacio! Ni estis izolitaj de la okcidenta mondo. Ni ne rigardas tion, kio poste okazis, kiel liberan volesprimon de la popolo. Ni estis devigitaj kun kunpremitaj dentoj spekti, kiel oni stultigas la popolamasojn. Nun estas turnata nova paĝo en la historio de la estona popolo. Je la sano de tio, miaj karaj amikoj!"

Elias strabis al sia najbaro kaj konfesis:

"En mia kapo estas plena kaoso. Mi komprenas... plu nenion. Vi ĉiuj... atendas la germanojn kvazaŭ mesion. Ĉu Hitler restigos... la blua-nigra-blankan sur la stango? La germano estas... barono. Estono estas kaj restos por li... kampulo... servutulo, sklavo."

Li malplenigis sian glason ĝis la fundo kaj gapis morne antaŭ sin.

La blankaj gracilaj fingroj ludis per la bulboforma korko de la kristala karafo.

"Ni ne havas nuntempe alternativon, kara sinjoro inĝeniero. Ni esperis je la angloj kaj amerikanoj. Sed kun amara sento ni devas konfesi, ke la anglosaksa mondo uzis nin nur kiel ŝanĝ-monon en siaj politikaj negocoj. La sola ŝtato, je kies helpo ni povas esperi, estas Germanio."

La bonevestita sinjoro metis la karafkorkon sur la tablon.

Same kiel antaŭe Elias gapis la tablon antaŭ si.

Apud li oni parolis senĉese.

"La politika situacio de nia lando estas momente ekstreme komplikita. Ĉe unu flanko Ruslando, ĉe la alia Germanio. La azia oriento komencis elmortigi nian popolon, ekstermante kaj deportante la estonajn gvidantajn personojn de ĉiuj vivofakoj. Neniu nacie pensanta homo povas subteni tiun politikon. Vi mem, sinjoro Elias, sentis sur via propra haŭto, kion tio signifas. Nun proksimiĝas al nia lando germanaj trupoj. Ni ne antaŭscias ĉiujn rezultojn, kiujn tio kunportos. Sed unu kaj la plej gravan mi kredas, esperas kaj scias. Nome tion, ke tiu forto detruos la reĝimon de perforto en nia hejmlando. Pro tio mi laŭdas sinjoron dion kaj petas de li benon al la germanaj armiloj."

Dika, ardanta virino trans la tablo demandis:

"Sinjoro pastro, kiom proksime la germanoj jam estas?"

La pastro respondis:

"Ili proksimiĝas al la limo de Estonio, kara sinjorino Hallikorn."

"Ĉiam ankoraŭ proksimiĝas! Jam hodiaŭ vespere ili devis esti ĉi tie. Dio mia, kio okazos, se ili ankaŭ morgaŭ ne alvenos."

"Ne timu, ni kapablas defendi tiun ĉi peceton, de la libera Estonio," promesis konstablo Aorand. "Ni oferos nin almenaŭ pro vi."

Ĝis nun silente sidinta Ulo diris kun neatendita ekscito:

"La finna radio trompis nin."

"Por malespero mankas kaŭzo, karaj geamikoj," trankviligis ilin la pastro. "Punekspediciojn de la komunistoj ni ne bezonas tro timi. La retiriĝo de la Ruĝa Armeo forte paralizis la agadon de iliaj organoj de sekureco kaj milico. Matene frue mi veturos renkonte al la germana armeo, kaj vespere, se dio benos mian vojiron, ni havos plenan klarecon pri la situacio."

Elias pene ekstaris. Li fikse rigardis la apude sidantan pastron kaj demandis:

"Ĉu la ĉiela patro... benas... murdojn ? Ĉu kaptado de virinoj kaj infanoj estas defendo de niaj hejmoj ?"

Li ŝanceliĝis sur la piedoj.

La pastro rekomendis:

"Konduku sinjoron inĝenieron al ripozo."

Elias volis diri al la pastro ion tre akran, sed la lango ne obeis lin.

Oni kondukis lin tra la apuda ejo en malgrandan ĉambron, kies planko tangis kiel ferdeko de ŝipo. Kvazaŭ tra nebulo li vidis pretigitan liton, kiu balanciĝis kune kun ia planko. Li stumblis kaj falis en la liton. La lasta, kion li rimarkis, estis la plafona lampo, turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, poste ĉio malaperis en griza nebulo.

14

Kuŝante sur deklivo de monteto sub pinoj Elias rigardis la pejzaĝon antaŭ si. La arbaro, kiu laŭlonge de la malaita mont-kresto kojne etendiĝis trans la ŝoseon, maldensiĝis ĉi tie. Post dudeko da metroj komenciĝis ebenaĵo, herbejo kun terbuloj., kie kreskis unuopaj arbustoj kaj arboj. En la alia flanko, post kelkcentmetrojn larĝa malseka malaltaĵo komenciĝis denove arbaro, ĉi-foje ne plu alta pinaro, sed malalta densejo. De ie, aŭ de la veprejo, el fosaĵoj de la ŝoseo aŭ de malantaŭ arbustoj oni pafis al ili, kugloj la tutan tempon klake penetris en pin-trunkojn. Pli kaj pli ofte Elias aŭdis akrajn kiel vipobatoj, subite estiĝantajn kaj tuj silentiĝantajn sibladojn. La menso diris al li, ke tiuj estas proksime pasantaj kugloj. Kaj ankaŭ tion, ke ili povas lin trafi.

La pafoj, aŭdeblaj el la pinaro, pruvis, ke ankaŭ liaj kunuloj ne simple kuŝas, sed kontraŭpafas. Plurajn fojojn sinsekve ekkrakis la pafilo de Ulo. Elias rigardis tien. Ulo gapis streĉe antaŭen, la tubo de lia fusilo ne staris senmove en unu loko, sed kvazaŭ saltetis. Aŭ tremis la manoj de la juna mastro, aŭ li penis celi kiel eble plej precize.

Ankaŭ Elias entubigis kartoĉon kaj premis la ellasilon. Tiel, nek vidante nek celante iun, li malplenigis la kartoĉujon. Al li ŝajnis, ke li devas fari same kiel la aliaj, ke li devas pafi, kiel pafas Ulo kaj kiel pafas ĉiuj viroj, kuŝantaj sur la monteto. Se li tion ne faros, li estas vere ŝafo, kiu eĉ ne penas forigi la danĝeron. La eksterma bataliono ne ŝercos kun ili. Eĉ ne povas ŝerci, ĉar tio, kio okazis hieraŭ matene kaj okazas nun, ne estas plu vanta kriaĉado kaj montrado de sia kuraĝo, sed armita rezisto, kaj se li ĝis la hieraŭa mateno povis diri, ke li ne scias, ke li estas kulpa en io, nun li fariĝis rekta malamiko de la komunistoj. Ne, li ne havas plu elekton, li devas pafadi, ĉu li volas tion aŭ ne.

La krakado de pafoj fariĝis pli kaj pli ofta. Al Elias ŝajnis, ke la kontraŭulo venis pli proksimen. Kelkfoje li vidis virojn, kiuj subite kvazaŭ eisaltis el la tero kaj kuris al ili. Maldekstre, laŭlonge de la veprejo, la atakantoj venis jam tute proksimen.

Li ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis, ke iu el liaj kunuloj retiriĝis en arbarprofundon. Li rimarkis ankaŭ alian, kiu eksaltis kaj forkuris. Ankaŭ li mem sentis subite eksciton, kiu fariĝis timo. Ĉu tamen ne estas pli prudente fuĝi? Tute certe ili ne kapablos kontraŭstari al la taĉmento, veturinta ĉi tien el Parnu. Li tamen ne movis sin. Li diris al si, ke li ne havas plu lokon, kien iri. Ĉio estas decidita. Se li volas almenaŭ unu fojon senti sin ankoraŭ homo, sed ne kiel hundaĉo, kiun ĉiuj povas bati per la piedo, estas plej ĝuste lasi sin mortigi jam ĉi tie. Resti eĉ kiel la lasta sur la deklivo de la monteto, okazu kio ajn.

Ankoraŭ unu viro, ĉi-foje tiu, kiu kuŝis apud Ulo, decidis ĉesigi la reziston. Li rampis dekon da metroj kun la piedoj antaŭe kaj poste duonkaŭre saltante malaperis el vido.

"Kien vi kuras?" kriis Ulo post li. La fuĝanto ne atentis la vokon – aŭ la krakado de pafoj supersonis la voĉon de Ulo, aŭ la fuĝanto opiniis, ke ne estas necese respondi.

Baldaŭ Elias ekhavis la impreson, ke ĉe la arbarrando restis nur li kaj UIo. Ili duope, neniu alia.

Oidekopp rampis al ili.

"Ni devas retiriĝi," li diris raŭke. "Kuru rekte tra la arbaro, tie trovos vin neniu."

"Mi kuros nenien!" ekkriis Ulo.

"Vi devas kuri!"

Ulo ne atentis Oidekopp. Lia fusilriglilo klaketis, evidente li ŝargis sian armilon.

"Mi ordonas al vi retiriĝi!"

Oidekopp kvazaŭ hakis tiujn vortojn.

"Ne. Mi mensogis al la homoj. La finna radio trompis min kaj mi trompis ilin. Donu al mi viajn kartoĉojn kaj iru, mi..."

Ne fininte la frazon, li subite falis renverse sur sian pafilon.

"Finite," diris malklare Oidekopp kaj komencis rerampi. Elias turnis Ulo sur la dorson, la junulo estis mortinta. Nenion pensante li stariĝis kaj sekvis Oidekopp. Tiu kriis al li, ke li kuŝiĝu, sed Elias kvazaŭ ne aŭdis lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.