La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SOMERMEZE

Aŭtoro: Paul Kuusberg

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto: 1 2 3
Dua Parto: 4 5
Tria Parto: 6
Postparolo
Vortklarigoj
Notoj

UNUA PARTO

Unua ĉapitro

1

Ni veturas plenumi specialan taskon.

Nia grupo ne estas granda: politruko[1] Aksel Ruutholm, Endel Niidas, mi kaj ankoraŭ du viroj. Kiuj estas la du ceteraj, tion Ruutholm ne klarigas, nur diras, ke ni elveturos kvinope. Estus bone, se li kunprenus ankaŭ Taavet Tumme, tiam ni ĉiuj estus denove kune.

Ruutholm, Niidas, Tumme kaj mi laboras en la sama entrepreno. Unu kaj saman tagon ni aliĝis al la eksterma bataliono kaj petis destini nin en unu plotonon. Baldaŭ Ruutholm fariĝis politruko de nia roto. Laŭ mia opinio tio estas tute natura. Jara dum la burĝa tempo Aksel Ruutholra partoprenis en la laborista movado. La dudekunuan de junio li kondukis nin al la placo de Libereco kaj la duoncento da tublaboristoj de Sĉultz fariĝis ŝtatrenversantoj. En la akcia societo "G. Sĉultz kaj Filoj" troviĝis pli multaj dungitoj, sed la laboristoj estis disigitaj en la urbo al konstruaĵoj, kaj parto de ili ektimis. Diablo scias, kio okazos, subite oni regalos per kugloj. Dum la naciigado Aksel Ruutholm, muntisto de centra hejtado, estis nomita komisaro de nia entrepreno kaj poste ĝia direktoro. Ĉe la konfirmo al la posteno de direktoro Ruutholm onidire longe konstraŭstaris. Li diris en la popola komisariato, ke entrepreno de centra hejtado kaj akvoprovizado estas granda kaj vasta laborkampo, kiun devas gvidi inĝeniero, sed ne tubisto kun malgranda klero, kaj li cedis nur post kiam oni lin dum longa tempo prilaboris en la partio. Ruutholm estas vere homo, kiun kariero ne multe interesas. Mi tre miras pri tio. Ordinare, mi tion rimarkis, estu la homo kio ajn, ĉu laboristo aŭ inteligentulo, li ĉiam treege strebas supren. Mi sen ia hezito estus sidiĝinta sur la seĝo de direktoro. Estas necese postuli multon de la inĝenieroj kaj majstroj, la muntistoj mem scias, kiel instali tubojn kaj aranĝi lavabojn, kaj la laboro sukcesus. Pro dio, en mi estas granda porcio da karieristo. Mi meditas pri tio, kiel fini mezlernejon kaj eklerni en instituto ĝuste por povi flugi pli alten. Estu kun mi kiel ajn, sed la aŭtoritato de Ruutholm kreskis forte ĉe la laboristoj.

Ruutholm faris el mi junkomuniston. Li simple venis al mi kaj demandis, ĉu mi ne volas aliĝi al komsomolo[2]. Mi respondis, ke mi ne pensis pri tio kaj fari la decidon tiom subite estus strange. Li diris, se mi ne bedaŭras tion, ke mi la dudekunuan de junio iris al la placo de Libereco, al Kadriorg, al la centra malliberejo kaj al Toompea, tio tute ne estas tiel subita, en mala okazo kompreneble estas. Ruutholm scipovis klarigi al mi, ke mia restado ekster komsomolo estas entute granda eraro, kaj post du semajnoj mi jam ricevis membrokarton de komsomolo. Post tio mi komencis diligente legi politikan literaturon, ĉar se oni estas ano de organizita junulara avangardo, oni devas ankaŭ ion scii. Ĝuste antaŭ la milito Ruutholm bakis el mi komsorgon[3] de nia entrepreno. Komence mi pro formo penis elturniĝi, eĉ petis tempon por pripensado, sed fine mi kompreneble konsentis.

Endel Niidas, la estro de la laborejo, estas membro de nia sindikata komitato, tre bona oratoro, multe pli parolema kaj trafvorta ol la politruko. Enoficigi lin kiel politika gvidanto oni ne povis, ĉar li ne estas partiano. Sed senpartia bolŝeviko li estas sendube. Plejparto de la inĝenieroj, teknikistoj kaj malnovaj majstroj ŝatas eviti socian agadon, kelkaj eldiras, kie ili nur povas, akran mokon pri la novaj aferoj. Niidas estas alispeca viro. Li ofte parolas dum la kunvenoj kaj kolere kritikas la grumblantojn, kiuj senĉese plendas pri manko de materialo, pri malbonaj instrumentoj kaj komplikita salajrosistemo. Mi pravigas lin, ĉar kvankam en la lasta tempo ofte ne estas sufiĉe da zinkitaj tuboj kaj la novaj laboriloj estas, honeste dirite, pli malbonaj ol la malnovaj, tamen ne valoras la tutan tempon parolaĉi pri tio.

Kiam komenciĝis la milito kaj ni havis mitingon en nia entrepreno, Niidas parolis tre verve. Li rekte eldiris, ke la devo de ĉiu konscia sovetiano estas defendi sian socialistan patrolandon. Ke Niidas ne simple babilis, tion montras lia aliĝo al la eksterma bataliono.

Ruutholm kaj Niidas estas en pluraj rilatoj kontrastoj. Jam laŭ la eksteraĵo. Ruutholm estas viro dika kaj malaltkreska, larĝaŝultra, kun longaj brakoj kaj grandaj manoj, kiu estus povinta fariĝi kaj halteristo kaj boksisto. Niidas, altkreska kaj svelta, kun malgrandaj infanaj manoj, ŝajnas apud li malfortika, eĉ delikata. Ruutholm ŝatas per razilo glatrazi sian kapon, Niidas portas pufan artistan perukon. La voĉo de Ruutholm estas raspa kvazaŭ rustiĝinta pordoĉarniro, Niidas havas mildan tenoron de unua amanto. Se unu el ili, nome Ruutholm, ŝajnas al mi detenema, tiam Niidas estas vere komunikema ulo, kiu eĉ kun tute fremda homo povas tuj ekkonversacii. Nur laŭ la aĝo ili estas egalaj – ili ambaŭ estas tridekjaraj.

Librotenisto Tumme vere surprizis min. Mi simple miris, kiam li kune kun ni paŝis al la lernejo, kie oni formis la eksterman batalionon. Tumme estas silentema, introvertita, en kunvenoj neniam petas parolon. ĉis nun mi rigardis tiun malaltan kaj magran viron, kiu por ŝajni pli alta portas ŝuojn kun dikaj plandoj kaj altaj kalkanumoj, kiel neutralan inteligentulon, kiu estas preta diligente servi ĉiun mastron. Mi tre volus scii, pro kiuj konsideroj li venis kun ni. Kelkfoje mi sentas tenton eĉ rekte demandi: kamarado Tumme, bonvolu diri, kial vi aliĝis al la eksterma bataliono? Mi retenas min, ĉar tia demando lin ofendus. Min ĉiuokaze tio kolerigus terure. Mi sendus miaspecan scivoleman stultulon al diablo. Aliĝis kaj ĉio! Ĉu tio ne sufiĉas!

Entute estas tre malfacile kompreni la homojn.

Ni havis inĝenieron, kiun multaj ŝatis. Eĉ Ruutholm, kiu apenaŭ iun laŭdas. Sed Endel Elias – ankaŭ la antaŭnomo de la inĝeniero estas Endel, same kiel tiu de Niidas – montriĝis malamiko. Li estis ekzilota en Siberion, sed en la nokto de la dekkvara de junio li ne estis trovita hejme.

2

Mi scias tion precize. Mi mem estis kun Ruutholm tiun nokton malantaŭ lia pordo.

La dektrian de junio malfrue vespere mi kiel komsomola aktivulo estis neatendite invitita en la ejon de la antaŭa kino "Grand-Marina". Nun uzas tiun domon la Ruĝa Armeo. Mi ne povis eĉ konjekti, kio atendas min tie. La granda salono pleniĝis de homoj. Oni sciigis al ni la decidon pri ekzilo de klasmalamikaj elementoj, la kunvenintoj estis grupigitaj po tri-kvar viroj kaj ĉiu tia grupo ricevis la taskon konduki du-tri elsendotojn al la varstacio de Kopli.

Mi trafis kun Ruutholm en la saman grupon. Verdire mi rimarkis la direktoron inter la aliaj kaj mi mem iris al li. Tre bone, ke mi rimarkis lin, kun fremdaj homoj estus multe pli malfacile.

Jam sen tio mia sinsento estis tute aĉa.

Mi ne kompatas la hieraŭajn ekspluatantojn. Kiam mi estis naŭjara, nia loĝejo estis traserĉata. Nenio suspektinda estis trovita, la policistoj kaj civile vestitaj detektivoj foriris kun longa nazo. De tiu tempo mi scias, ke la burĝaro neniam respektis la loĝlokon de la laboristaro kaj la vivon de la laboranta homo. Sed unu afero estas kompreni la klasan esencon de la burĝaro kaj alia afero kapti dormantajn homojn, kvankam ili estas antaŭaj potenculoj, kaj ekspedi ilin en Siberion. Se ni farus tion tage, malkaŝe, tio min ne tiom ekscitus. Sed nun mi sentis min malbone. Precipe kiam evidentiĝis, ke unu el la ekzilotoj estas nia ĉefinĝeniero Endel Elias.

Pri tio ni eksciis nur en tiu momento, kiam ni jam frapis malantaŭ lia pordo. La nomaron havis la leutenanto de sekureco kaj nek mi nek Ruutholm esploris anticipe, kiajn birdojn ni devos kapti. Kiam la leutenanto vekis la loĝantojn de la apuda loĝejo kaj ilin demandis, ĉu en ia kvina numero fakte loĝas civitano Endel Elias, tiam al ni ŝajnis kvazaŭ ni ricevis bastonbaton al la kapo. Almenaŭ mi rigardis la leutenanton kun stulta mieno, sed ankaŭ la direktoro konsterniĝis.

Mi ĝojis, ke ni ne trovis Elias hejme.

La ceterajn du ni kaptis. Unu el ili estis Assuk, laŭ aserto de Ruutholm malnova aktivulo de la agrara partio, kaj la alia kun estonigita nomo blankgvardiano, siatempe grava persono en polico, kies nomon mi ne memoras. Mi ne dubas, ke ili estis furiozaj kontraŭuloj. Ankaŭ la sinjoro, loĝanta apud Elias, povis tre bone esti unu el tiuj, kiuj ĝojas pri ĉiu nia eraro kaj malsukceso. Sed meti Elias kun ili en la saman kaserolon?

Post la plenumo de la tasko Ruutholm diris, ke ni devas reiri al "Grand-Marina". Alveninte al la Mara bulvardo ni ne plu vidis antaŭ la kinejo ŝarĝaŭtomobilojn. Ankaŭ interne regis jam silento. La surloke restintaj laborantoj de la ŝtata sekureco aspektis lacaj kaj nervozaj. Eble mi eraris, sed tian impreson mi havis. Ruutholm iris en la apudaj ĉambroj, serĉante iun Eeskula, mi sekvis lin. Fine ni trovis la serĉaton.

Montriĝis, ke kamarado Eeskula, kiu havis civilan veston, estas viro kun tiaj samaj luktistaj ŝultroj, kiel Ruutholm. Mian atenton tuj kaptis liaj enkaviĝintaj okuloj, ĉirkaŭ kiuj bluetis malhelaj rondoj, kvazaŭ ni havus aferon kun malsana aŭ dum longa tempo ne dorminta homo.

"Saluton, Mart," diris Ruutholm kaj konatigis min: "Nia komsorgo Sookask."

Sen ia enkonduko Ruutholm ekparolis pri la ĉefinĝeniero kaj finis kun la vortoj, ke povas temi nur pri stulta eraro, ĉar Elias estas homo, pri kiu li plene respondecas.

Eeskula atente aŭskultis Ruutholm kaj de tempo al tempo ĵetis rigardon ankaŭ al mi. Post la parolo de Ruutĥolm li tedite rimarkigis:

"Nun ĉiuj estas senkulpaj ŝafidoj. Antaŭ nelonge ni arestis posedanton de muelejo, en kies tenejo ni trovis tiom da armiloj, ke ili sufiĉus por tuta plotono. Ankaŭ por li troviĝis defendantoj, kiuj asertis, ke temas pri miskompreno."

Ruutholm ne cedis:

"Mi komencis jam antaŭprepari Elias por aliĝo al la partio."

Nun Eeskula demandis abrupte:

"Kie via honesta specialisto nun estas?"

Mi komprenis, ke tiu viro premas la direktoron al muro.

"Mi ne scias," konfesis Ruutholm.

"Ĉu vi scias?" turnis sin Eeskula al mi.

Mi skuis la kapon.

"Mi scias," diris Eeskula. "Via anĝeleto ion ekflaris kaj kaŝis sin. Ni ne scipovas aranĝi niajn aferojn tiamaniere, ke nenio atingu ia orelojn de la klasmalamikoj."

Ruutholm demandis siavice:

"Ĉu vi konas la materialojn pri Endel Elias?"

Nun estis la vico de Eeskula skui la kapon.

"Vi ne konas la materialojn pri nia inĝeniero, sed kondamnas lin jam anticipe. Ni konas la homon kaj pro tio ne povas konsenti kun vi."

Mi ĝis tiam ne kredis, ke la neparolema Ruutholm havas tiajn advokatajn kapablojn.

Eeskiila ridetis.

Mi ekkomprenis, ke Ruutholm kaj Eeskiila ĝisfunde konas unu la alian, ke ili povas esti eĉ bonaj amikoj.

"Bone," diris Eeskula fine, "mi esploros la aferon de via inĝeniero, kaj se vere estas tiel, kiel vi tion certigas, oni lasos lin en trankvilo." Li eksilentis kaj aldonis: "Mi estas diable laca, Aksel, diable laca."

"Dankon." Ruutholm leviĝis de la seĝo, kvazaŭ interkonsiliĝis kun si kaj diris: "Mi havis aĉegan senton, kiam ni frapis al la pordo de honesta homo. Kial ni entute agas nokte, kvazaŭ ŝtelistoj? Ni devus nun laŭtvoĉe paroli al la homoj, kial estas necese purigi la aeron de la odoraĉo de la klasmalamikoj. Kaŝa agado portas multe da malutilo, kredu min."

Al mi ŝajnis, ke Ruutholm pravas, tre pravas.

Eeskula tamen flamiĝis, mi rimarkis tion, sed li bridis sin.

"La klasbatalo kaj ĝia taktiko estas pli komplikitaj ol ni kelkfoje povas imagi."

Antaŭ la disiĝo Ruutholm petis, ke Eeskula telefonu al li, kiam la afero de Elias estos solvita. Sed ial Eeskula denove ekscitiĝis.

"Estu preta akcepti ankaŭ malbonan sciigon," li diris neatendite abrupte. "Vi ne estas la unua, kiu estas blindigita per afablaj paroloj kaj glata konduto."

"Afablaj paroloj... Mi kaj Elias estas serioze kverelintaj. Tiu homo ne ruzas, li eldiras, kion li pensas."

Eesktila diris seke:

"La. situacio estas pli serioza ol vi opinias. Mi amike rekomendas al vi du aferojn: tenu la okulojn pli apertaj kaj la buŝon iom pli fermita."

Ruutholm demandis mallaŭte:

"Ĉu vi, Mart, minacas min?"

"Mi ne minacas. Tio estas nur kamarada konsilo."

"Dankon."

La kolo de Ruutholm ruĝiĝis. Sekve ankaŭ li ekflamis. Kiam li ekscitiĝas, la sango fluas al li ĉiam en la kolon kaj kapon.

"La aferon de nia ĉefinĝeniero mi ne lasos nesolvita ankaŭ tiuokaze, se li laŭ viaj informoj estas malamiko de la popolo numero unu."

Ili disiĝis tamen sufiĉe amike. Ili ambaŭ retenis sin. Kaj se mi ne eraras, ili sentis sin iom ĝenitaj ankaŭ pro mi, kies ekziston ili intertempe verŝajne tute forgesis.

Descendante laŭ la larĝa ŝtuparo sur la straton Ruutholm diris kvazaŭ interalie, ke li kaj Eeskula, serioza kaj senlime sincera homo, estas malnovaj amikoj. Pli detale pri sia amikeco kun la laboranto de la ŝtata sekureco li ne parolis kaj mi ankaŭ ne demandis. Sed poste li diris laŭ mia opinio iun strangan frazon:

"Neniu ofico rajtas ŝanĝi nin tiomgrade, ke ni ekvidas ĉirkaŭ ni nur malamikojn."

La homo estas tre stranga estaĵo. Ankoraŭ svarmis en mia kapo dekoj da neresponditaj demandoj, sed nun mi fariĝis militema.

"La burĝaron kiel klason estas necese likvidi."

Tiuj vortoj ne estis miaj propraj, proksimume tian penson mi legis antaŭ nelonge en la mallonga kurso de la historio de la partio.

Ruutholm diris:

"Kun la klasmalamikoj oni devas kvitiĝi malkaŝe. Tiam estus evitataj ankaŭ malutilaj eraroj."

Nia direktoro estis konvinkita, ke la afero de Elias tamen solviĝos bone. Sed tio ne okazis. Unue, inĝeniero Elias tute ne aperis plu al la laboro. Mi aŭdis de Ruutholm, ke li estis en la ĉefkontoro, sed post tio malaperis senspure. Malgraŭ ĉio Ruutholm asertis, ke temas pri granda miskompreno. Ankaŭ de Eeskula ricevita sciigo, ke en la okazo de Elias ne temas pri eraro aŭ senpripensa decido, ne konvinkis Ruutholm. Por restarigi la justecon li promesis turni sin al la Centra Komitato. Li ŝajnas esti nekredeble obstina.

Kun teknikisto Niidas Ruutholm ekkverelis pro Elias. Niidas. nome deklaris, ke la tuta kolektivo de nia entrepreno respondecas pri Elias.

"Kial?" demandis Ruutholm.

"Ni estus devintaj senmaskigi lin pli frue," diris Niidas. "Nun li forflugis."

"Ĉu vi scias, pro kio oni volis proskripcii lin?"

"Tio estas facile konjektebla. Elias estis siatempe sufiĉe "granda fiŝo" en la Trafikministerio. Li povis havi, dio scias, kiajn kontaktojn kaj taskojn."

Ruutholm rigardis al Niidas esplore kaj diris:

"Elias estis en la Trafikministerio neniu "granda fiŝo", sed ordinara inĝeniero."

Niidas fariĝis tute ekscitita.

"Ĉi tie ĉe ni li kreis la tutan tempon kontraŭsovetan etoson. Kiu titolis la staĥanovismon fabrikado de laborherooj sur papero! Kviete kaj kaŝe li agis kontraŭ ni en ĉiu afero."

"Vi malĝuste prezentas la aferon." La direktoro restis trankvila. "Mi bone memoras, kion Elias diris pri la staĥanovismo. Li avertis, ke ni per burokrataj blankedoj kaj diktitaj promesoj ne faru el la socialista konkurado fabrikadon de laborherooj sur papero. Li pravis. Ĉe ni konkuras la kancelarioj, ne la laboristoj."

"Mi komprenis tute alimaniere," retiriĝis Niidas iom. Sed tuj li denove diris kuraĝe: "La elektojn li nomis vetkuro – kiu pli frue alvenos."

Mi aŭskultis kaj pensis ankoraŭ, ke Niidas havas diable bonan memorkapablon.

"Inĝeniero Elias estis bona agitatoro. Liaj elektantoj balotis inter la unuaj. Mi ĉeestis, kiam li vere tiel diris. Sed ankaŭ ĉi tie vi ne estas preciza. Liaj vortoj estis, ke el la elektoj ni ne rajtas fari vetkuron – kiu pli frue alvenos."

Mi vere ne komprenis, kiu el ili pravas. Ruutholm asertis ion tute alian ol certigis Niidas. Fine Niidas frapis per atuto:

"Homo kun pura konscienco ne kaŝus sin. Ĉu al vi, kamarado direktoro, tio ne ŝajnas atentinda, ke Elias sciis, kiam ĝuste forkuri. Ĉu tio ne parolas pri bonaj kontaktoj ? Kompreneble ne kun NKVD"[4].

Niidas kvazaŭ venkis en la disputo, sed mi ne kredas, ke li konvinkis Ruutholm. Mi nun inklinis al lia opinio. Vere, per la fuĝo Elias mem konfesis, ke li estas kulpa. Kaj en tia afero, kiel arestado de homoj, oni facile erarojn tamen ne faras. Certe en la ŝtata sekureco oni dekfoje pripensas antaŭ ol malliberigi aŭ ekzili iun. Se iu malpravas, tiam verŝajne Ruutholm.

Malgraŭ tio, ke mia opinio pri Elias ŝanĝiĝis, mi tamen iom bedaŭris lin. Kvankam li ne estis inĝeniero de centra hejtado – en Estonio ekzistis nur unu tia, kaj ankaŭ li veturis kun la maljuna Sĉultz en Germanion –, sed li rapide spertiĝis en nia laboro kaj la laboristoj ekŝatis lin. III kvazaŭ travidas la altajn kaj malpli altajn superulojn. Bona paroikapablo kaj lerte kunmetitaj raportoj pli facile trompas superulojn ol laboristojn.

Ĝis la lastaj okazaĵoj mi estis konvinkita, ke ĉefinĝeniero Elias ne rigardas strabe al la ŝtata potenco de la laboristoj, ke al li eĉ plaĉas la ŝanĝo, kiu pasintsomere okazis en Estonio, kvankam li ne anoncis tion en ĉiu konvena aŭ nekonvena okazo, kiel kelkaj aliaj. Sed oni ja ne rajtas decidi nur laŭ la lerteco de la lango de la homoj. La agoj pli valoras. Bedaŭrinde eĉ ili kelkfoje montriĝas trompaj. Ĉiuokaze kun Elias tiel fariĝis.

Eĉ pli multe mi bedaŭras Irja Liive.

3

Irja Liive estas ekonomiistino en la planfako de la popola komisariato.

Pli frue mi Liive ne konis.

Irja Liive mem serĉis min. Ŝi telefonis al la konstruaĵo, kie ni ĝuste finis la instaladon de radiatoroj, kaj petis min al telefono. Certe ŝi diris, ke ŝi parolas el la popola komisariato: ĉe ni oni ne kutimas voki laboristojn al telefono. Ŝia voĉo estis tiom malfeliĉa, ke mi tuj konsentis renkontiĝi kun ŝi en la kafejo "Kultas". Koncerne ŝian voĉon mi fantazias. Poste mi ekkomprenis, ke ŝi estas malĝoja kaj malfeliĉa, sed en la telefontubo sonis mir ordinara voĉo de juna virino.

Irante al la kafejo mi estis tre nervoza. Mi preskaŭ ne vizitas kafejojn. En restoracio mi kondutas multe pli libere, kvankam ankaŭ tie mi estas tre hazarda vizitanto. Plej agrable mi sentas min en gimnastikejo kaj sur sportplaco, sur strando de maro kaj bordo de lago aŭ rivero. Verdire mi estus nervoziĝinta ankaŭ tiam, se Irja Liives estus destininta kiel lokon de nia renkontiĝo la basenon, kie mi trejnas ĉiusemajne tri fojojn. Pro tio, ke mi ne kutimiĝis konversacii kun mondumaj sinjorinoj. Dum la vesperfestoj en la laborista gimnastikejo aŭ en iu alia dancsalono mi ne timas knabinojn, sed inter la kafeja publiko mi ne sentas min hejmece. Krome ial mi supozis, ke ekonomiistino Irja Liive estas solida damo, kaj mi timis, ke mi ne kondutas kiel decas.

Feliĉe ĉio pasis simple kaj nature. Ŝi estas bela virino kun tre zorgita eksteraĵo. Ŝiaj frizaĵo, vizaĝhaŭto, koloro de la lipoj, manikuro, vestaĵo, kaj la odoro, kiu de ŝi venis, ĉio forte impresis min. Ŝi ne estis iel speciale ornamita nek multekoste vestita, sed ĉio ĉe ŝi estis bongusta, ĝuste tia, kio min konfuzas, kaj komence mi ne kuraĝis eĉ rigardi ŝin. Sed kiam ŝi demandis, kion mi scias pri ĉefinĝeniero Elias, kaj ĉe tio ruĝiĝis, mi eksentis kompaton al ŝi kaj liberiĝis de mia konfuzo.

"Ĉu li estas... arestita?"

"Mi opinias, ke ne."

"Mi dankas vin, mi jam timis la plej malbonan. Nun oni tiel multe parolas pri arestoj kaj proskripcioj, ke oni ne scias, kion kredi, kion ne kredi."

"Oni volis lin kapti, sed li ne estis hejme."

Mi estis tro kruela, tion mi komprenis nur tiam, kiam Irja Liive teruriĝis.

Ŝi flustris:

"Do tio estas vero?"

"Vero."

Mi ja ne povis tuj repreni miajn vortojn, kvankam mi deziris tion fari.

"Kial oni volis lin aresti?"

"Mi ne scias."

"Kaŝu de mi nenion," ŝi petis malgaje. "Ni intencis geedziĝi."

La vizaĝo de Irja Liive denove ruĝiĝis kaj ŝiaj okuloj rigardis min kun nekaŝita ekscito.

"Mi vere ne scias."

La juna virino, sidanta kontraŭ mi, eksilentis.

Mi daŭrigis:

"Neniu el ni scias tion. Multaj opinias, ke temas pri eraro. Al kamarado Elias ni rigardis kiel al bona kaj honesta homo."

Mi ne povis alimaniere, tiuj konsolvortoj venis kvazaŭ per si mem al la lango. Kaj mi ja nek mensogis nek troigis. Ankaŭ nun la plej multaj el ni estas konvinkitaj pri tio.

"Inĝeniero Elias certe ja estas bona kaj honesta homo, kamarado Sookask," diris la virino. "Li kompreneble ne estas revoluciulo, sed ankaŭ tute ne kontraŭulo de la soveta reĝimo. Pri kio oni povus lin akuzi?"

Koncerne tion mi bedaŭrinde scipovis diri nenion saĝan. Nomi Elias, kiel faris tion Niidas, grava "fiŝo" en Trafikministerio, kiu kaŝe laboris kontraŭ la soveta reĝimo, mi ne povis. Kaj eĉ ne volis. Kial ankoraŭ pli malĝojigi jam sen tio malfeliĉan virinon? Nun mi deziris, ke prava estu ne Niidas, sed Ruutholm.

"Parolu kun nia direktoro. Kamarado Ruutholm estas konvinkita, ke temas pri miskompreno, kaj li promesis zorgi pri la solvo de la demando pri inĝeniero Elias."

Miaj mallertaj kaj oficialaj vortoj kvazaŭ trankviligis Irja Liive.

"Mi estas al vi tre dankema, kamarado Sookask," ŝi diris post malionga silento. "Ĉu ni trinku ankoraŭ tason da kafo?"

Kompreneble mi nenion havis kontraŭ tio. Ni konversaciis tutan horon aŭ eĉ pli longe. Ne plu pri Elias, sed pri aliaj aferoj. Eĉ pri sporto. Parolante pri la estonta naĝkonkurso mi eĉ ekflamis. Ĉiuokaze ni harmoniis tute bone, Mi preskaŭ volis demandi, pri kio ekonomiistoj okupiĝas en la popola komisariato, sed ĝustatempe retenis la vortojn.

Irja Liive estas ĉarma virino. Se ŝi ne estus kvin jarojn pli aĝa ol mi... Pro dio, oni povus enamiĝi... La du lastaj frazoj estas pura stultaĵo! Irja anias nian fuĝintan ĉefinĝenieron, ŝi estas tre malfeliĉa kaj pri ŝi tiel pensaĉi, kiel mi tion faras, estas Impertinente. Mi ja serioze tiel ne pensas, sed helpi ŝin mi volus.

Nur poste enkapiĝis al mi stranga demando. Kial Irja Liive turnis sin ĝuste al mi? Kial ŝi tuj ne paroiis kun la direktoro? De kie ŝi entute prenis, ke mi ion scias pri Elias? Ŝajne jam estiĝis iaj famoj. Iu aŭ supozas aŭ konjektas, ke Ruutholm kaj mi en tiu nokto iris kapti Elias, kaj nun trumpetas tion al ĉiuj. Irja Liive decidis komence paroli kun mi pro tio, ke ŝi pli aĝan kaj aŭtoritatan viron simple timis. Aŭ eble la konversacio kun mi estis nur bone pripensita esplorprovo?

Estu kiel ajn, sed pri Irja Liive mi ne volas pensi malbone. Mi vere bedaŭras ŝin.

Ĉu Irja (nomi tiun virinon la tutan tempon per la antaŭ- kaj familia nomo estas strange) parolis kun Ruutholm kaj kion ili paroiis, mi ne scias. Sed apenaŭ Ruutholm sukcesis ion esencan fari por Elias, ĉar antaŭ tio komenciĝis la milito.

4

Diable bone, ke Ruutholm invitis min kun si. En la bataliono ni nun havas ankoraŭ nenion por fari. La bataliono kiel batalunuo estas ja nur formata. La tutan tempon alvenas novaj viroj, estas organizataj plotonoj kaj rotoj. La estroj agas kaj klopodas, faras nomarojn, konatiĝas kun la batalionanoj, elektas kaj kribras ilin, cerbumas, kiun kien destini. Kelkiam estas elsendataj du-tri viroj plenumi iun etan taskon, alifoje eliras tuta grupo. Niaj viroj plejparte patrolas sur la stratoj aŭ iradas ien por deĵori. Niidas ne estis du tagojn videbla, poste evidentiĝis, ke ili minis la elevatoron.

De tempo al tempo oni aranĝas ion similan al instruado. Mi en la armeo ne servis, por miaspecaj nepre necesus ioma ekzercado. Pafi per fusilo mi scipovas, sed tio ne sufiĉas. Milita instruado al neniu malutilus. Inter ni troviĝas verŝajne neniu profesia militisto krom la stabestro, ĉefleutenanto, kiu portas uniformon de la malnova armeo, al kiu estas surkudritaj la distingiloj de la Ruĝa Armeo. Plejparto kompreneble siatempe plenumis la devigan militservon kaj en batalo ili supozeble la kapon ne perdus, sed ĉu vivante de la malnova graso ni sukcesos plenumi niajn taskojn?

Niaj taskoj? Mi eĉ ne scias, kiujn taskojn la eksterma bataliono havas. Niidas asertas, ke la ekstermaj batalionoj estas organizataj por kaptado de diversantoj kaj paraŝutistoj. Eble li pravas. Se ni vivos, ni vidos.

Cetere al mi ne plaĉas la nomo de nia trupo. La vortoj "eksterma bataliono" sonas en miaj oreloj malbone. Tro kruele kaj minace, tio eĉ timigas la homojn, kiel mi rimarkis. Kaj krome ni ne ekstermas, sed defendas la landon kontraŭ la faŝistaj ekstermantoj. "Nia ĉefa tasko estas ekstermi agentojn, grupojn de diversantoj kaj paraŝutistoj de la malamiko, pro tio nia trupo nomiĝas eksterma bataliono," klarigis al ni Niidas instrue. "Finfine – nomo ja viron ne difektas." Logiko en liaj vortoj ja troviĝas, sed laŭ mia opinio la nomo de nia trupo estas tamen ne tute sukcesa.

Hieraŭ vespere, kiam mi iris hejmen, nia domposedanto vidis min sur la korto kaj diris, ke mi estas tro rapidema. Mi komprenis, ke laŭ lia opinio la aliĝo al la eksterma bataliono estis nepripensita.

"Saĝaj homoj ne ŝovas sian kapon en fajron," li aldonis signifoplene.

Mi ridetis pri tia vivsaĝo. Tio estis la soia, kion mi povis fari, ĉar la konceptojn de la domposedanto ŝancelas nenio.

Ĉiufoje li penas prudentigi min, kaj lin kolerigas, ke mi nur ridetas pri liaj vortoj. Ankaŭ ĉi-foje li ekscitiĝis.

"La. rusoj retretas kaj buboj similaj al vi, sen milita instruado kaj duone senarmilaj, ne kapablas ja haltigi la germanan tank-armeon."

Mi diris al li:

"Inter ni troviĝas ankaŭ... pli aĝaj viroj."

Mi ja komprenis, ke oni devus respondi al li multe pli efike, sed bonajn kaj trafajn vortojn mi trovas ĉiam nur poste. Krom tio estis sensence klarigi al li, kial mi aliĝis al la eksterma bataliono kaj ekprenis pafilon. Se mia domposedanto estus atendanto de la hitleranoj, apenaŭ mi estus praviginta min nur per rideto, sed la domrnastron milito ne ĝojigas. Malgraŭ tio, ke li la tutan lastan jaron timis, ke oni naciigos ankaŭ lian etan domaĉon. Lia filo, samaĝa kun mi, estas multe pli granda reakciulo ol la maljunulo mem. La domposedanto tenis sin flanke dum la antaŭaj du bataladoj, la granda mondmilito kaj la ĝin sekvinta malgranda milito de la blankuloj, kaj konsideris sian agmanieron la plej prudenta. Li parolis kun mi ne pro malbono, sed pro bono, jen kial mi fariĝis tiel neparolema.

Fine li demandis ne kun malica ĝojo, sed vere zorgoplene:

"Diru, kial la rusa armeo forlasas unu urbon post la alia?"

Nun mi ja volis respondi al li tre akre, sed nur balbutis ion similan al tio, ke ankaŭ nia kontraŭatako ne estas plu malantaŭ montoj.

"Oni parolas, ke la germanoj okupis Minsk kaj staras jam ĉe Daŭgava. De Riga ĝis Tallinn ne estas pli ol tricent – tricent kvindek kilometroj."

Li tute konfuzis min. La raportoj de la Soveta Informoficejo estas tiom nebulaj, ke mi ne havas eĉ iom detalan imagon pri la fakta moviĝado de la frontlinio. En la raportoj de la Informoficejo oni ja parolas pri la direkto de Minsk, sed en kiu distanco estas la fronto de Minsk, tion oni ne diras. Evidente la Informoficejo sciigas nek pri forlaso nek pri repreno de urboj. Oni diras lakone, ke bataloj okazas en tiuj kaj tiuj direktoj; vi: mem estu saĝa kaj divenu, kiom la malamiko jam avancis en tiuj direktoj. En la lastaj tagoj estas skribite pri la direktoj de Minsk, Luck, Lvov, Ŝiaŭliai, Vilnius kaj Baranoviĉy. Kaŭnas; verŝajne jam falis, ĉar pri la direkto de Kaŭnas oni ne plu pa-rolas. Mi havas tian impreson, ke pri la direkto de iu aŭ alia urbo oni parolas, ĝis kiam la nomita urbo ankoraŭ ne falis., Laŭ tiu impreso mi certigis, ke Minsk ankoraŭ ne falis kaj ke Riga la germanoj tiom rapide ne vidos. En unu afero mi estis absolute konvinkita – dum tiu ĉi milito la germanoj Estonion ne atingos. La Ruĝa Armeo pli frue haltigos la ofensivon de la hitleranoj kaj elpelos la faŝistajn bandojn el la teritorio de Sovetio. Mi asertis tion kun tia interna certeco kaj fervoro, ke la dom-posedanto verŝajne duone ekkredis min.

Miaj patrino kaj fratinoj – mi havas du fratinojn, ambaŭ pli junaj ol mi – kredis la sainon, kion mi. La patrino eble iomete dubas, sed por la fratinoj mia vorto estas kiel amen en preĝejo. Vero de la lasta instanco. Cetere la nocion "vero de la lasta instanco" mi trovis en la tria volumo de la elektitaj verkoj de Marx kaj Engels, tiu brilanta, kelkfoje diable komplikita historio, kie Engels tute ridindigas sinjoron Karl Eugen Duhring. Nia familio decidis ne rapidi evakuiĝi. Pri la evakuado oni parolas jam sufiĉe vaste, sed laŭ mia opinio tiaj paroloj estas senbazaj.

Komence, kiam mi hejme sciigis pri mia aliĝo al la eksterma bataliono, patrino serioze ektimis. Sed nun panjo jam alkutimiĝis. Ŝi eĉ ĝojas, ĉar se mi ne apartenus al la eksterma bataliono, mi devus kiel rekruto iri en la mobilizan punkton. La mobilizado de miaj samaĝuloj kaj je unu jaro pli junaj estas jam proklamita.

Ĉiuj patrinoj volas, ke la idoj estu en ilia proksimeco, sed la rekrutojn oni verŝajne sendos al Ruslando, jen, pro tio la patrino nun ĝojas. Ŝi pridemandis min kvazaŭ malgrandan infanon kion ni faras en la eksterma bataliono, ĉu oni sendos nin ankaŭ kontraŭ la germanoj kaj tiel plu. Mi havas bonegan panjon, sed ŝi suferas pro la manko de ĉiuj patrinoj: ŝi neniel komprenas, ke mi estas jam viro. Plenkreskulo. Por ŝi mi eterne restos knabeto en mallonga pantalono. Por trankviligi panjon mi diris, ke mi tute ne estas la plej juna nek la plej malforta. Pri tio ŝi ekridis. "Forton vi havas kvazaŭ urso, tio al vi ne mankas. Sed malsaĝa vi estas ankoraŭ kvazaŭ ĉevalido. Senpacienca kaj senpripensa." Ŝi admonas min ĉiufoje al singardemo, mi pacience aŭskultas ŝin kaj promesas esti ĉiel prudenta. La patrinoj estas jam tiaj, nenio estas farebla.

Cetere mi ja ne mensogis. En la bataliono vere troviĝas dudeko da miaj samaĝuloj. Du aŭ tri estas ankoraŭ veraj knabaĉoj. Sed la plej juna batalionano estas knabino. Nia flegistino Helgi. Helgi Uibopere. Kiam mi vidis ŝin la unuan fojon, mi opiniis, ke ŝi estas filino de Iu el niaj viroj, kiu venis viziti sian patron. Sed evidentiĝis, ke ŝi estas samspeca batalanto kiel ni ĉiuj. Tute ridinde.

Librotenisto Tumme konas nian junan flegistinon. Jam de tiu tempo, kiam la knabino en la korto de ilia domo ankoraŭ ludis hopludon. Ili loĝas en la sama domo. Tumme ne kredis siajn okulojn, kiam li iun tagon renkontis Helgi sur la korto de nia kazerno, formita el lernejo. Laŭ lia informo Helgi estis evakuiĝonta kune kun siaj gepatroj, pri tio parolis la tuta domo. Nome la patro de Helgi laboris en maŝinkonstrua uzino kaj forveturis kun la laborstabioj de la fabriko al Uralo. Kiam Tumme demandis pri tio Helgi mem, la knabino respondis simple, ke ŝi forkuris de la gepatroj el la trajno. Ĉe tio ŝi penis rideti, eĉ ridetis, sed Tumme komprenis, ke tio estas rideto tra larmoj. La knabino certe ĝojis pro ilia neatendita renkontiĝo, ĉar en la bataliono Taavet Tumme estis la sola persono, kiun ŝi konis pli frue.

Helgi Uibopere estas junkomimisto, same kiel mi. Mi ne scias, ĉu pro tio, sed ni du bone harmonias. Preskaŭ ĉiutage ni konversacias inter ni. Kiam ni parolis la unuan fojon, ŝi demandis min, kiom aĝa mi estas. Mi respondis kun mia ordinara ŝercemo: dekkvarjara. Fine mi konfesis, ke jam plene dudekjara. Ŝi ne kredis ankaŭ tion, ŝi opiniis min pli juna. Multaj opinias, ke mi estas pli juna, mi jam kutimiĝis al tio. Laŭ la staturo mi jam delonge havas mezurojn de viro, tute ne estas malforta nek magra.

Ni parolis ankoraŭ pri lernejo, pri sistemo de centra hejtado, pri bokso kaj naĝado. Eĉ tion mi elbabiiis al ŝi, ke iam mi havis intencon ekstudi en la teknika instituto. Sed post la antaŭlasta klaso de gimnazio mi devis ĉesigi la studadon. La vaporŝipon, sur kiu mia patro laboris kiel hejtisto, faŝistoj torpedis kaj dronigis en la trideksepa jaro ĉe la bordo de Hispanio, kaj kvankam patrino faris ĉion, kion ŝi povis, por ke mi povu daŭrigi la lernadon, tio fine superis ŝiajn fortojn. Ĉi-aŭtune mi intencis denove eksidi sur lerneja benko kaj fininte la lernadon en vespera mezlernejo esplori la fortunon ankaŭ en la teknika universitato. Se sufiĉos forto, mi eble iam tamen efektivigos miajn knabaĝajn planojn. Kompreneble la milito povos nuligi miajn rozajn intencojn por la estonteco, sed mi ne kutimas difekti mian humoron per antaŭtempa plendado kaj lamentado. Krome, kiu scias, eble aŭtune la milito estos jam finita?

Sed plej ofte Helgi troviĝas en la societo de Tumrae kaj Niidas. Hieraŭ vespere ŝi estis kun Niidas eĉ en la urbo. Strange, sed mi ne volas, ke ŝi amikiĝu kun Niidas.

5

La speciala tasko promesas fariĝi interesa. Krom Ruutholm, Niidas kaj mi kunveturos ankaŭ mararmea leutenanto, kies nomon mi ne scias, kaj unu kun mi samaĝa viro el nia bataliono. Ĉi-foje Tumme restos hejme. Nian junulon mi senceremonie demandis, kio estas lia nomo, kaj li respondis, ke Ilmar Koplimae. Plue klariĝis, ke li havas neniun profesion, ke li printempe finis mezlernejon kaj intencis aŭtune daŭrigi la lernadon en la universitato. En la batalionon la tutan tempon alvenas novaj junaj viroj kaj lin oni enlistigis nur antaŭhieraŭ. Koplimae estis indignita, ke oni ne akceptas en la batalionon ĉiun, kiu volas al ĝi aliĝi. Ankaŭ de li oni postulis rekomendojn: kiu respondecas kaj tiel plu. Pro kio timi homojn, kiuj volas kun pafilo iri kontraŭ la germanoj ? Mi levetis la ŝultrojn. De mi neniu postulis rekomendojn, verŝajne Ruutholm aranĝis ĉiujn formalaĵojn jam pli frue. Aŭ eble gravis tio, ke mi estas junkomunisto, sed Koplimae ne estas. Ankaŭ mi ne farus diferencon inter la homoj. Tiujn, kiuj volas batali kontraŭ la faŝistoj, oni ne bezonus timi, des malpli inciti per postulado de diversaj dokumentoj. Ja tiuj, kiuj atendas Hitler, ne emas penetri en la ekstermajn batalionojn.

Koplimae kiel anon de nia trupo estis facile demandi, kiu li estas. Sed ekscii la nomon de la leutenanto mi ne sukcesis. Mi ne scipovas la rusan lingvon. La germanan mi iomete fuŝparolas,. ankaŭ facilan anglalingvan libron mi legas, sed koncerne la rusan lingvon mi estas en plena embaraso.

Por nia dispono oni donis aŭtomobilon kaj motorciklon. Niidas kaj Koplimae veturigis ilin de la hipodromo, kie staras la motorveturiloj, kolektitaj de civiluloj. Por mi estis granda novaĵo, ke dum miiito krom viroj estas mobilizataj ankaŭ aŭtomobiloj kaj motorcikloj. En kamparo oni mobilizas ankaŭ ĉevalojn, kelkaj rakontas, ke eĉ kamparajn veturilojn. Niidas asertas,. ke en ĉi tiu okazo anstataŭ mobilizi oni devus uzi la vorton rekvizicii, kaj li sendube pravas.

La motorciklon kondukos Koplimae kaj la aŭtomobilon Niidas. Evidentiĝas, ke la estro de nia laborejo posedas ankaŭ permeson por kondukado de aŭtomobilo, kio ankoraŭ pli altigas lian valoron en miaj okuioj. Koplimae, kiu ŝajnas esti parolema junulo, sukcesis rakonti al mi, ke li jam kiel dekkvarjara knabo sidis sur la selo de motorciklo. Lia patro, profesie aŭtomobil-mekanikisto, akiris al si motorciklon, kaj li tuj enamiĝis je ĝi.

En la angula domo inter la stratoj Granda kaj Malgranda Roosikrantsi, kiu per sia akra frontangulo ĉiam memorigas al mi pasaĝerŝipon kun pluraj ferdekoj, ni ricevas fusilojn kaj kartoĉojn. Oni provizas nin ankaŭ per citronformaj grenadoj kaj iu oficiro en uniformo de limgardistoj instruas al mi, kiel ilin manipuli. La afero estas simpla – antaŭ forĵeto oni forigu ia sekurigilon, jen la tuta artifiko. Tamen estas iom malagrable teni en la mano batalgrenadojn, kvankam mi scias, ke la malvarmetaj metalovoj per si mem ne eksplodas. Mi ŝtopas la ricevitajn citronojn – la oficiro de limgardistoj diris "limony"[5] – kun laŭeble indiferenta mieno en la poŝon kaj ŝovas min en la aŭtomobilon.

"Opel" estas por ni kaj niaj armiloj tro malgranda. Por la fusiloj ni neniel trovas tie sufiĉan lokon, kien ni dezirus ilin meti. Ni aranĝas ilin jen laŭlonge, jen laŭlarĝe, sed ĉiam ili ĝenas la sidadon kaj malhelpas kaj ĉe eliro kaj eniro. Okaze de atako ni povos trafi en veran danĝeron. Antaŭ ol ni mem sukcesos eliri kaj elpreni la pafilojn el la aŭtomobilo, pasos tro longa tempo. Krome la limgardistoj avertas nin pri neatenditaĵoj. Onidire en la arbaroj oni de tempo al tempo pafas, eĉ okazas, ke aŭtomobiloj estas rabataj. Veturi sur la ŝoseoj estas jam tute danĝere, precipe en Suda Estonio. Ni malbenas la malvastecon de "Opel" kaj la longecon de la fusiloj, fine ni iel aranĝas nin. Miajn grenadojn mi tiras el la poŝo kaj metas al la malantaŭa fenestrovitro de la aŭtomobilo.

Kiam ni nokte elveturas, nia preciza tasko ne estas al mi ankoraŭ klara. Tiom, kiom mi komprenas, la celo de nia veturo estas Latvio kaj nia vojo kondukas tra Tartu kaj Valga. Ni devas kontaktiĝi kun frontaj taĉmentoj de la Ruĝa Armeo. Ni verŝajne prezentas el ni ian specialan grupon por komunikiĝo aŭ havigo de informoj. Tio pensigas min. Ĉu la germanoj vere jam proksimiĝas al la limoj de Estonio? Por kio oni entute bezonas tian specialan grupon?

Verŝajne ankaŭ al Niidas la afero ŝajnas stranga, ĉar li diras:

"En la tempo de Suvorov kurieroj rapidegis ĉien, en la epoko de radio kaj telefono ili kvazaŭ ne estas plu necesaj."

"Diversantoj difektas telefonliniojn, "atentigas Ruutholm.

"Simple por ŝerco oni nin ne sendas," opinias mi.

Baldaŭ Niidas denove revenas al la temo:

"En la pli altaj staboj oni verŝajne ne kredas la raportojn de la retretantaj taĉmentoj."

Mi ne tute komprenas, kion Niidas volas diri per tiuj vortoj.

"Mi neniam estus supozinta, ke la germanoj tiom profunden penetras en nian teritorion," daŭrigas Niidas. "Mi ne scipovas tion klarigi al mi."

"Ankaŭ mi ne scipovas," konfesas Ruutholm honeste.

Mi asertas:

"La antaŭenmarŝado de la faŝistoj ne daŭros eterne."

Niidas konsentas kun mi:

"Kompreneble. Nia rezisto jam de la komenco devus esti pli forta. Mi eĉ timas malfermi gazeton."

"Retiriĝi estas pli malfacile ol ataki."

La lastaj vortoj de la politruko ŝajnas al mi vanta rezonado..

Ĝis Tartu ni veturas kun pli granda aŭtokolono. Grupo de alia Tallinna eksterma bataliono transportas al la urbo de Taara[6] armilojn, kiujn la tiea eksterma bataliono kaj la lokaj aktivuloj treege bezonas. La plej unuaj brue veturas Koplimae kaj alia motorciklisto, sekvas nia "Opel", plue venas du kamionoj kun fusiloj, mitraloj kaj municio, kaj en la fino ankoraŭ unu leĝera aŭtomobilo. Ni moviĝas relative malrapide – ne estas bone haste veturi kun kaŝitaj reflektoroj en mallumo sur la zigzaga landvojo, kaj krome la kamionoj ne havas grandan rapidecon.

Okazas nenio. Evidente la limgardistoj troigis.

La politruko penas ruse paroli kun la maristo. Sed vera konversacio inter ili ne estiĝas, por tio Ruutholm posedas tro malmulte la lingvon. Krome la leutenanto ŝajnas esti neparolema. Ĝrenerale li estas simpatia junulo. Li sentas sin pro tio ĝenita, ke parolante kun li ni devas streĉi nin.

Kelkfoje ni haltas, pro difekto en la motoro de la unua kamiono ni staras pli ol unu horon. Tiam Koplimae interparolas kun la ŝoforoj, Niidas preferas turniĝi ĉirkaŭ la propra aŭtomobilo. Laŭ liaj vortoj ankaŭ nia maŝino havas seriozajn mankojn. La valvoj klakadas, la sparkilo bezonas reguladon kaj la karburilo purigon. Mi incitas Niidas, kial li en la hipodromo elektis ĝuste la plej mizeran aŭtomobilaĉon. Li senkulpigas sin per tio, ke neniu ja tuj vidas en la motoron. "Vi tamen estus povinta preni pli grandan," mi daŭrigas la incitadon. Nudas pacience klarigas, ke bonaj kaj fortaj markoj tie ne troviĝis. Fine mi ĉesas ĉikani lin. Cetere, antaŭ la aliĝo al la eksterma bataliono mi kaj Niidas tiom bonaj konatuloj ne estis, ke al mi taŭgus moki lin kiel egalulon. Sed en la lastaj tagoj ni amikiĝis. Li la unua komencis diri al mi "ci" kaj al mi do jam ne plu konvenis alparoli lin per "vi". Baldaŭ ni interparolis kiel malnovaj amikoj.

Elveturante el Tallinn mi komence estis ekscitita. Poste mi kutimiĝis al tio, ke mi havas pafilon kaj grenadojn kaj ke ni plenumas specialan taskon. De tempo al tempo mi eĉ dormetas, kaj kiam Ruutholm rimarkigas, ke mi havas bonajn nervojn, mi prenas tiun agnoskon jam kiel memkompreneblan. Kaj finfine – kio do povus manki al miaj nervoj?

En Tartu ni alvenas nur matene je la naŭa aŭ eĉ deka. Tio signifas, ke ni rampis kvazaŭ limakoj. Ni manĝas kaj havigas de la loka ruĝarmea taĉmento benzinon. La ruĝarmeano, donanta la brulaĵon, rekomendas al ni esti singardaj pri germanaj aviadiloj. Jes, onidire la faŝistaj aerpiratoj ĉasas ankaŭ unuopajn aŭtomobilojn. Se la vortojn "faŝistaj aerpiratoj" estus dirinta ne la serĝento en kombineo, trasorbiĝinta per oleo, mi nevole estus superece ridetinta. Nun mi nur pensis, ke li parolas diable rafinite kaj evidente estas klera junulo. Kaj ankaŭ tion, ke verŝajne ankaŭ li troigas la danĝeron el aero, same per siaj rakontoj prl la pafado superstreĉis la limgardistoj en Tailinn.

La averto tamen iom maltrankviligas min. Ne pro tio, ke eble ankaŭ nia aŭtomobilo estos trafata. Kompreneble, ankaŭ mi ne jubilus pro ĝojo, se iu "Junkers" plonĝus super la kapo, sed supozeble la afero tiom terura ne estas, ke al la germanoj sufiĉas aviadiloj por ĉiu aŭtomobilo. Sed se la flugmaŝinoj de la malamiko vere aktiviĝis super la teritorio de Estonio, la fronto devas esti multe pli proksima ol mi konjektis.

Ĝis nun ia milito restis por mi relative malproksima, kvankam de tiu tago, kiam la germana armeo transiris la limon, pasis jam preskaŭ du semajnoj. Mi ne kredas kaj ne volas kredi, ke la armeo de Hitler invados Estonion. Bataloj okazas en Litovio, Blankrusio kaj Ukrainio, preterpase ankaŭ en Latvio, kaj mi ĉiam ankoraŭ esperas, ke la Ruĝa Armeo haltigos la malamikon aŭ hodiaŭ aŭ morgaŭ kaj mem transiros al kontraŭofensivo. Kaj nun oni avertas, ke ni estu singardaj pri germanaj aviadiloj!

Kie troviĝas la frontlinio momente? En la bultenoj de la Soveta Informoficejo aperis direkto de Daŭgavpils. Daŭgavpils situas en la suda angulo de Latvio ĉe la rivero Daŭgava, de tie ĝis la limo de Estonio estas proksimume ducent kilometroj. Nia domposedanto paroiis ion pri Riga, sed pri la direkto de Riga en la militraportoj oni ne diras eĉ unu vorton. Ĉiuokaze la malamiko troviĝas ankoraŭ malproksime trans Daŭgava. Aŭ eble ne estas tiel ? Subite la germanoj estas jam ĉe Valga ? Kial do oni sendis nin al Valga ? Se la "Junkers'oj" ĉasas aŭtomobilojn jam sur niaj ŝoseoj, do...

Mi ne emas pensi plu.

Subite Niidas diras:

"La germanoj onidire jam transiris la riveron Daŭgava."

Li diras tion penseme, per mallaŭta, trankvila voĉo.

"Mi ne kredas famojn."

Tion rimarkigas mi.

Ruutholm opinias:

"Bedaŭrinde tio povas esti vero."

Ĉu vere la germana armeo avancas tiom rapide ?

El Tartu ni daŭrigas la vojaĝon proksimume je la kvina vespere. Sude de la urbo oni fosas kontraŭtankan fosaĵon, kies nigra zigzaga strio malaperas post montetoj. Sur la rando de la ŝoseo staras baraĵoj, kunlutitaj el relpecoj, pretaj por en okazo de neceso bloki per ili la ŝoseon. Mi rezonas por mi mem, ĉu la taluso kaj la feraj "erinacoj" povas bari la vojon al tankoj aŭ ne povas. Kaj ĉar miaj scioj en militaj aferoj estas nesufiĉaj, mi hezitas decidi pri tio.

Ankaŭ nun ni veturas malrapide, tro singarde. Niidas plendas, ke li eĉ ne povas veturi pli rapide, kaj parolas nun pri nenormale malalta oleopremo kaj pri tio, ke unu cilindro laboras kvazaŭ intermite. Mi denove incitas lin, li sin pravigas per la samaj asertoj kiel antaŭe, sed tamen aldonas rapidecon.

Kiam ni preterveturas la lagon Elva, mi ekhavas grandan deziron salti en la akvon. Estus agrable nun mergiĝi, eĉ nur por momento. Dudeko da brakmovoj kaj ree al la bordo. Sed ĝuste jiun, kiam la lago dekstre ekbrilas, Niidas aldonas gason. Eble tio nur ŝajnas al mi. Ĉiuokaze mi ne sukcesas eĉ malfermi la buŝon, kiam la tuta tento estas jam malantaŭ ni. Verŝajne kulpas tamen ne Niidas, sed mi mem. la stulta timo ŝajni knabeca al la kunuloj retenis min.

En Rongu militista patrolo kontrolas niajn dokumentojn. Ĉiu el ni havas en la poŝo certigilon pri aparteno al eksterma bataliono. Krom tio la mararmea leutenanto havas ankaŭ iun tre efikan paperon. La ruĝarmeanoj rigardas suspekteme niajn fusilojn kaj grenadojn, sed post tralego de la menciita dokumento salute levas la manon kaj ni daŭrigas la vojon.

Mi ne komprenas, kial la ruĝarmeano nin tiel suspekteme esploris. La militistoj estas entute tro singardaj. La limgardistoj parolis pri banditoj, embuskantaj en arbustaro, sed ĝis nun neniu provis ataki nin.

Tra la aŭtomobilfenestro ĉio aspektas tute ordinara. Sur apud-ŝoseaj herbejoj oni rikoltas fojnon, ĉe vendejaj muroj staras bicikloj, ĉe alligtraboj dormetas ĉevaloj. En vilaĝoj kaj urbetoj iradas homoj, infanoj postrigardas nin. Ĉio estas kiel ĉiam. De nenio estas videbla, ke milito proksimiĝas. Ĉe tio mi ekmemoras, Jte la gazetoj alvokas la loĝantaron trankvile daŭrigi sian ĉiutagan laboron, kaj mi admonas min. Kion eksterordinaran mi serĉas: se jam nura transflugo de malamikaj aviadiloj ĉion malordigas, nia lando disfalus dum du-tri tagoj.

Evidentiĝas, ke Ruutholm iam jam estis en Valga. Ni parolas pri la rivereto, dividanta la urbon en du partojn, kaj pri la futbalmatĉoj inter Estonio kaj Latvio, kiuj ĉiam estis tre ardaj, ĉar bonaj najbaroj en nenio volas ja malsuperi unu la alian. La humoro denove fariĝas gaja kaj la koro facila. Kiam ni enveturas en la urbon, miaj okuloj ridas.

6

En Valga ne ĉio estas plu ordinara.

La urbo ŝajnas malplena, eĉ kvazaŭ forlasita. Mia rigardo trafas bombfunelon. Aŭ eble mi eraris? Ne eraris – ni preterveturas domon, kies unu muro disfalis. Iom pli poste mi ekvidas forbrulintan domon. Kion ĉio tio signifas?

Inter la dua kaj tria horo germanaj aviadiloj bombardis la urbon. Tion diras al ni lamanta maljunulo, kiun ni demandis pri la vojo. Mi komprenas, ke la urbo ankoraŭ ne rekonsciiĝis post tio, kion ĝi travivis antaŭ kelkaj horoj. Baldaŭ ni ekscias, ke la lokaj partia komitato kaj plenumkomitato forlasis Valga jam antaŭtagmeze. Tio maltrankviligas min. Kial la gvidantaj institucioj forlasis la urbon? Ĉu la germanoj estas jam tiel proksime, ke ili povas kiam ajn enmarŝi en la urbon ?

Niidas konstatas:

"Mi pravis."

Mi demande rigardas lin.

"La germanoj trarompis nian defendlinion sur Daŭgava," li klarigas. "Jam antaŭ pluraj tagoj. La Informoficejo ial preferas silenti. Minsk jam delonge falis, sed ni parolas ankoraŭ pri la direkto de Minsk."

Mi miras, ke Niidas estas tiel bone informita. De kie li akiras tiajn faktojn? Mi volus kontraŭparoli al Ii, sed tio, kion ni vidis kaj spertis en Valga, kvazaŭ katenas mian langon.

Ankaŭ Ruutholm silentas.

Ni serĉas ian stabon. La leutenanto vizitas iun domon, kie en- kaj eliradas ruĝarmeanoj, poste ni direktiĝas al la stacidomo.

En la stacio ni trafas en tumulton de klopodantaj, hastantaj, ekscitite tien kaj reen rapidantaj homoj. Plej multaj el ili estas militistoj. Sur la relvojoj oni ŝarĝas militvagonaron. Sur plat-vagonoj mi vidas aŭtomobilojn, ankaŭ du kanonojn, en var-vagonoj kun malfermitaj pordoj estas videblaj grensakoj, soldatoj, ĉevaloj, kaldrono de kampkuirejo. En ]a stacio prepariĝas por forveturo ankaŭ pasaĝera trajno, en kies pordoj interpremiĝas homoj kun pakaĵoj, envolvaĵoj kaj valizoj. "Evakuiĝantoj", traflugas mian kapon.

Lokomotivoj fajfas kaj elblovas ĉirkaŭ si vapornubojn. Aŭdiĝas vokoj, kriado, henado de ĉevaloj kaj ekbruoj de aŭtoraobil-motoroj.

La leutenanto kaj politruko turnas sin kun demandoj al preterirantaj nin oficiroj, sed responde tiuj skuas la kapon. Iu nervema kolonelo postulas de ili dokumentojn, la leutenanto prezentas. sian paperon, kaj la ekscitita superulo ekklarigas ion al ili.

Koplimae venas al mi.

"La fronto verŝajne ne estas tre malproksime de ĉi tie."

Mi sukcesas respondi nenion, ĉar Niidas diras rapide:

"Plej multe dudek kilometrojn."

"Vi havas diable precizajn informojn," mi diras.

"Aŭskultu!"

Ni streĉas la orelojn.

Komence mi aŭdas nur tion, kion mi aŭdis ankaŭ antaŭe. Anheladon de manovrantaj lokomotivoj, zumadon de kamionoj, la tutan miksaĵon de la diversaj bruoj kaj sonoj, kiuj tuj post la malfermo de la aŭtomobilpordo penetris en miajn orelojn. Iom poste la timpanoj ekkaptas obtuzan bruon.

"Kanonoj!"

La voĉo de Koplimae estas maltrankvila.

Mi balbutas:

"Tondras."

Mi rigardas supren – la ĉielo estas serena.

Nin observanta Niidas ridetas milde:

"Nekredema Tomaso!"

Ĉio, kio okazas ĉi tie antaŭ miaj okuloj, ekhavas subite novan koloron.

Retretado.

Mi vidas la retretadon. La Ruĝa Armeo retiriĝas. Retretas same, kiel ĝi retretis dum ĉiuj tiuj longaj tagoj. Miraklo ĝis nun ne okazis. Sed miraklo devas okazi. Ne, ne miraklo, sed laŭregula ŝanĝo en la evoluo de la milito. Bone, oni forlasu Valga, la faŝistoj invadu Estonion, sed ilia ofensivo ne daŭros eterne.

Por momento mi perdas ekvilibron kaj diras akre al Niidas:

"Vi ĝojas tro frue."

Koplimae gapas min ne komprenante.

Niidas diras ridetante:

"Ŝparu viajn nervojn, Olev. Mi ne ĝojas pri tio, kio okazas, pli multe ol vi. Mi nur observas la eventojn per malfermitaj okuloj."

Kompreneble mi diris al li stultaĵon. Mi eĉ mem ne komprenas, kial. Verŝajne ekscitis min la ĉion scianta saĝeco de Niidas. Ne, min eligis el ekvilibro tio, ke la milito evoluas tute alie ol mi volus.

Koplimae diras:

"Valga estas granda fervoja nodo."

Tian stultan frazon, ĉerpitan kvazaŭ el lernolibro, li diras evidente por trankviligi min. Mi kompletigas liajn vortojn:

"El Valga direktiĝas larĝaŝpuraj fervojoj al Pskov, Riga, Tartu, mallarĝaŝpura fervojo tra Moisakula al Parnu."

Niidas ne tuj komprenas, kial mi recitas tiujn vortojn, kaj strabe ĵetas al mi esplorajn rigardojn.

Koplimae daŭrigas:

"Valga kaj Tapa estas niaj plej grandaj fervojaj nodoj."

Niidas aldonas nun rapide:

"Ankaŭ en Tartu, Petseri kaj Turi kruciĝas tri fervojaj branĉoj."

Ni ĉiuj tri mokridetas. Niidas estas tamen brava ulo, ĉar li tiel rapide ekkomprenis kaj aliĝis al nia konversacio.

Nature la geografio de la fervoja reto estas momente por ĉiuj el ni tute indiferenta. Ni simple bezonas liberiĝi de la neatendite estiĝinta streĉo.

Niidas, Koplimae kaj min, nin ĉiujn ja maltrankviligas tio, kion ni vidas. Ke la stacio similas al ekscitita formikejo, ke militaj vagonaroj ne alvenas al Valga, sed forlasas ĝin, ke kanonbruo transportiĝis jam en Estonion kaj oni decidis forlasi la urbon. Kion alian signifas la forveturo de la militistaro el la urbo? La gvidantaj civilaj institucioj jam foriris.

Ruutholm kaj la mararmea leutenanto denove ekaperas. Sonas la komando enaŭtiĝi, Koplimae ricevas la ordonon veturi jam ne antaŭ nia aŭtomobilo, sed post ĝi.

Nun ni direktiĝas tra la urbo al Latvio.

Baldaŭ la urbo estas malantaŭ ni.

Pro la motorbruo la obtuza sono de kanonoj ne estas plu aŭdebla, sed mi supozas, ke ni direktiĝas al la fronto.

"Maj trupoj retiriĝas en la direkto de Pskov kaj Ostrov," klarigas la politruko. "La germanoj vere transiris la riveron Daŭgava."

En la lernejo mi estis en geografio unu el la plej fortaj kaj mi klare prezentas al mi tiun larĝan riveron kun pluraj nomoj, kiu komenciĝas ie en Ruslando, arke trafluas Blankrusion kaj dia-gonale dividante Latvion en du partojn enfluas en la golfon de Riga. Tio signifas, ke duono aŭ pli ol duono de Latvio estas jam sub la potenco de hitleranoj.

"Se la Ruĝa Armeo retiriĝas en la direkto de Pskov kaj Ostrov, Estonio estos ja de unu flanko malfermita?"

Tiel demandas mi.

"Nian respublikon defendos aliaj trupoj."

La vortoj de Ruutholm sonas ne tre konvinkite.

"La pinto de la germana kojno ŝajnas preteriri Estonion," diras Niidas. "Ili penas fendi nian tutan fronton en kelkajn partojn."

La leutenanto, kiu ŝajnas diveni, pri kio ni parolas, diras ion ekscitite. Mi nenion komprenas.

Proksimume dek aŭ dek kvin kilometrojn sude de Valga ni estas haltigataj. Ĉi-foje ne helpas eĉ la papero de la leutenanto, viroj, vestitaj civile kaj en uniformo de milicisto, ne lasas nin daŭrigi la vojon. Oni ordonas nin deveturi de la ŝoseo sub la arbojn.

Ni elgrimpas el la aŭtomobilo. La leutenanto postulas, ke orii konduku lin al la komandanto de la eksterma bataliono. Mi supozas tion laŭ la konataj vortoj "istrebitelnyj bataljon"[7] kaj "komandir".[8] Mi ne eraris – niaj haltigantoj estas vere batalantoj de latva eksterma bataliono kaj la leutenanto kaj Ruutholm estas kondukataj al ilia komandanto.

Mi kun intereso rigardas la latvojn. Ili estas tute similaj al niaj viroj. Civile vestitaj, plejparte dudek-tridekjaraj, sed troviĝas ankaŭ pli aĝaj. Nur virinoj ŝajnas esti pli multaj en ilia taĉmento. Krom Helgi kaj la kuracistino ni havas nur kvin-ses virinojn.

Deko da gejunuloj kolektiĝis en rondo kaj kun lerteco de spertaj ludantoj ludas retpilkon. Komence tio ŝajnas al mi stranga. De fore aŭdiĝas kanonbruo kaj ĉi tie oni senzorge ĵetas pilkon! Kelkfoje la pilko ruliĝas al miaj piedoj, mi ĉiufoje levas kaj reĵetas ĝin. Tiel per si mem mi subite troviĝas inter ili kaj komencas kunludi. Retpilko ne estas fremda por mi, mi estas sufiĉe bona ludanto sur la placo. Ankaŭ Koplimae aliĝas al la grupo kaj kun plezuro mi rimarkas, ke li tute libere manipulas la pilkon. Ni eĉ devas bone akcepti kaj precize transĵeti la pilkon, ĉar la estona retpilko havas en Europo ĝenerale bonan reputacion

Tra la kapo flugas ankoraŭfoje la penso, ĉu nun, kiam la spiro de la milito estas jam tiom forte sentebla, ne estas stulte postkuri pilkon. La penseto venas kaj malaperas, la humoro fariĝas malpeza, eĉ gaja. La latvoj vigle babilas inter si, verŝajne eĉ diskutas; pri kio, tio restas por mi nekomprenebla. Eble pri ni ?

Iom post iom jen unu, jen alia foriras el la rondo, fine ni restas kvinope. Tri latvaj knabinoj kaj mi kun Koplimae. Ili estas sveltaj kaj elastaj junulinoj, vigligas unu la alian per vokoj kaj malofte faligas la pilkon. Ankaŭ mi saltas, ĵetiĝas kaj batas la pilkon kun tia fervoro kaj impeto, kvazaŭ mi esperus gajni grandan bienon.

Mallumiĝas. La pilko flugas en la krepusko kvazaŭ nigra bulo. Vole-nevole ni devas fmi la ludon. Mi ŝvitas, iom peze spiras, sed sentas min bone. Kvazaŭ tute ne estus milito, kvazaŭ ni ne estus plenumantaj specialan taskon, sed simple ekskursus. Mi volus diri al la ludkumilinoj ion bonan, sed mi ne scipovas la latvan lingvon. Mi ridetas al ili, ili respondas per rideto. Eble ili komprenas la germanan lingvon?

"Danke schon!"[9]

Mi ne estus devinta tion diri.

Unu el ili respondas duonkaŝe "bitte sehr"[10], sed la aliaj serioziĝas.

Niidas de fore observas nin. Al mi ŝajnas, ke li interne ridas pri mi.

De pli malproksime la latvaj ekstermbatalionanoj rigardas nin tute kolere.

Mi ekbruligas cigaredon. La bona humoro malaperas, La korpo malvarmiĝas.

Ruutholm kaj la leutenanto ankoraŭ ne revenis.

Kanonbruo ne ĉesas.

La ĵusa pilkludo ŝajnas nun vanta fervoro. Verŝajne mi neniam havos prudenton de viro.

Ni tediĝas de atendado kaj decidas veturi al Ruutholm kaj la leutenanto. Kiam Koplimae funkciigas la motorciklon, la latvoj ion krias kaj kuras al ni. Baldaŭ ni komprenas, ke ili ne permesas nin foriri. Nun mi komprenas ankaŭ tion, ke antaŭe ili efektive diskutis pri ni. Evidente ili suspektas nin. Iom ili tamen hezitas ankoraŭ, alie ili certe kondutus pli rezolute. Apenaŭ ili estus ludintaj pilkon kun diversantoj.

Sed malantaŭ la arbaro obtuze sonadas kanonbruo.

"Artileria duelo," diras Koplimae.

"Muĝado de kanonoj," variigas mi.

Videble kelkiam estiĝas situacioj, kiam oni simple devas paroli stultaĵojn.

7

Ekveturi ni povas nur tiam, kiam estas jam tute mallume, ĉiuokaze ne antaŭ la dekdua nokte.

Laŭ la rakonto de Ruutholm ili havis multe da klopodoj, antaŭ ol oni ekkredis, ke ni ne estas banditoj aŭ diversantoj.

El tio, kion la estroj de la eksterma bataliono diris, klariĝis, ke en Latvio ili estas sufiĉe multaj. En Riga oni pafis la retiriĝantajn ruĝarmeanojn de malantaŭ la dorso. Kaj nin ili prenis por estonaj blankuloj. En mia kapo estiĝas diversaj demandoj, sed nun mankas tempo por longa rezonado.

Permeson veturi antaŭen oni tamen ne donas. La komandanto de la eksterma bataliono asertas, ke al ni ne estas eĉ eble ien iri. Sude de ĉi tie komenciĝas nenieslando. Certa frontlinio tute ne ekzistas. La ĉefaj fortoj de la germanoj marŝas orienten kun la intenco formi kojnon inter Leningrado kaj Moskvo, aŭ diablo ilin scias. Veturante al Smiltene ni facile povos fali rekte en la brakojn de faŝistoj. Iuj batalantaj taĉmentoj de la Ruĝa Armeo troviĝas nek ĉi- nek aliflanke de Smiltene. Ni ne povos plu komunikiĝi kun la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo, retretantaj laŭ la ŝtona ŝoseo Riga–Pskov. Por krei kontakton kun la armegrupoj, kiuj retiriĝas laŭ la vojo de Valmiera, ni devas veni al Valga kaj de tie laŭ la alia ŝoseo veturi al Valmiera. Ĉu la germanoj jam konkeris Valmiera aŭ ne, tion la ĉefo de la eksterma bataliono precize ne sciis. Ankaŭ pri Smiltene ne ĉio estas klara. Kiom la germanoj sukcesis antaŭeniri norden de Riga, kaj ĉu ili entute disvolvas ofensivon laŭ la marborda ŝoseo, pri tio la komandanto de la eksterma bataliono sciis diri nenion. Sed Riga falis, tion asertis ĉiuj.

Al ni restis la sola ebleco reveturi al Valga.

En Valga ni denove iras en la stacion, kie nun estas multe pli senbrue. La estro de iu retretanta armegrupo (aŭ eble li estis la komandanto de la stacio?) rekomendas al ni nokte nenien plu rapidi. Li eĉ malpermesas elveturi en la direkto al Riga. Li ridetas malgaje kaj diras, kiel Ruutholm tradukas al mi, ke eble morgaŭ ni bezonos veturi jam nenien, avangardaj taĉmentoj de la germanoj povos ĉiumomente alveni al Valga. Mi havas la impreson, ke la majoro kun la melankolia rideto estas en ioma paniko. Sed Niidas asertas, ke ni havas aferon simple kun honesta homo, kiu kuraĝe alrigardas la situacion.

Ni tranoktas en ĉeurba bosko. Kvankam dum la pasinta nokto neniu bone ripozis, nur miaj okuloj fermiĝis por mallonga tempo, neniu el ni profunde ekdormas. Ni dormetas en la aŭtomobilo, laŭvice unu viro gardas ekstere.

Dum mia deĵortempo mi lante iras al la ŝoseo, de kiu malfermiĝas vasta perspektivo al sudo kaj sud-oriento. Sur la horizonto la ĉielo ruĝas en du-tri lokoj. Vilaĝoj brulas. Kanonbruo ne plu aŭdiĝas. De tempo al tempo antaŭe, tre malproksime de ni io ekheliĝas. Verŝajne lumraketoj.

Estas nekredeble silente.

En la direkto de Estonio kelkfoje maldiligente ekbojas hundo. Mi aŭdas ankaŭ klakadon de veturilradoj, kio ne sonas de la ŝoseo, sed de post la arbustaro. Supozeble pasas tie iu arbar-vojeto.

Ĝuste antaŭ la fino de mia deĵoro preterveturas kolono, konsistanta el deko da militaj aŭtomobiloj. Mi saltas de la ŝoseo malantaŭ arbojn. Kiu scias, subite oni denove opinias, ke mi estas diversanto.

Ree grimpinte en la aŭtomobilon mi tute profunde ekdormas

Matene ni ĉiuj estas malsataj. Post Tartu ni absolute nenion manĝis.

Por funkciigi la aŭtomobilon Niidas malŝparas tutan horon. La motoro ne obeas, ĝi ja ekbruetas, sed ĉiufoje tuj eksilentas. Aŭ la akumulatoro estas tro malforta, aŭ la startigilo ne estas en ordo, aŭ la karburilo superverŝas aŭ tute ne akiras benzinon. Tiel interparolas Koplimae kaj Niidas, laŭvice turnante la krankon kaj sidante malantaŭ la stirrado. Mi pensas por mi mem, ke Niidas estis en la hipodromo tute blinda, sed mi tenas la langon malantaŭ la dentoj.

Hodiaŭ Valga impresas kiel tute mortinta urbo. Sur la stratoj moviĝas preskaŭ neniu, nek homoj, nek veturiloj. Estas jam la naŭa horo, sed ni vidas eĉ ne unu malfermitan manĝejon aŭ vendejon. Fine ni trovas iun malgrandan, laŭ mia opinio ne naciigitan nutraĵbutikon, kie ni aĉetas ŝtone malmolan fumaĵitan kolbason kaj sekiĝintan panbulon. Pesante la varojn la vendisto strabas nin malfide. Li volus kvazaŭ demandi ion, sed tamen ne kuraĝas.

La stacio kvazaŭ rigidiĝis. Sur la relvojoj staras unuopaĵ vagonoj, la militvagonaro jam forveturis. Tri-kvar soldatoj senkonsile paŝadas sur la perono, oficiro en rango de kapitano disputas kun provoke sin tenanta fervojisto. Ie krakas kvar-kvin pafoj, poste denove ĉio silentiĝas. Nia leutenanto alparolas la soldatojn kaj kapitanon, ili ĉiuj levetas la ŝultrojn. Ruutholm parolas kun la fervojisto, kiu indiferente svingas per la mano. La konduto de la fervojisto ekscitas min, mi ne parolus kun li tiel ĝentile kiel la politruko.

Ni direktiĝas en la centron de la urbo.

En la partia komitato ni trovas malgrandan longe nerazitan maljunulon, kiu senkonsile disetendas la manojn kaj diras, ke la kamaradoj hieraŭ senspure malaperis. Lia voĉo estas moka, aŭ eble tio nur ŝajnas al mi.

Ni ĉirkaŭveturas en la senhomaj stratoj. De la norda parto de la urbo denove aŭdiĝas fusilpafoj kaj ni iras en la direkto, kie ili sonas.

Turniĝante en la straton, laŭ kiu ni hieraŭ veturis al la stacio, ni vidas kamionon kun alta ŝarĝo, starantan meze de la vojo. Veninte pli proksimen ni rimarkas, ke sur la ŝarĝo kuŝas sur grensako ruĝarmeano kun disetenditaj brakoj. La frontvitro de la kamiono estas traborita de kugloĵ. Ni haltas apud la kamiono kaj Ruutholm saltas sur ĝian ŝtupon kaj malfermas la pordon de la ŝoforkajuto. La mortinta ŝoforo sidas tie kuntiriĝinte.

Ĉio ĉi estas neatendita.

Silente, ankoraŭ ne plene komprenante, kion tio signifas, kion ni vidis, ni sidiĝas en la aŭtomobilo kaj daŭrigas la veturadon.

Ĉe la urborando, kie la ŝoseo el Tartu turniĝas en la urbon, staras granda grupo de viroj. Tio estas latva milicista taĉmento. Pluraj sur la rando de la fosaĵo kuŝantaj milicistoj pafas de tempo al tempo en la direkto de malgrandaj domoj, situantaj trans la kampo.

Oni diras al ni, ke kelkaj banditoj kuris malantaŭ tiujn domojn kaj kaŝas sin tie. Oni rakontas ion ankaŭ pri interpafado, kiu okazis en la stacio, el kio mi ne ĉion komprenas.

Mi alportas el la aŭtomobilo ankaŭ mian pafilon kaj okupas pafpozicion apud la latvoj.

Mi estas ankoraŭ tute sub la influo de tio, kion mi vidis antaŭ kelkaj minutoj. Ankaŭ de tiu ĉi vojaltaĵo mi vidas la kamionon kun la alta ŝarĝo de grensakoj. Kiuj mortigis la grenon transportantajn ruĝarmeanojn? Certe lokaj loĝantoj, germanoj ja ankoraŭ ne atingis Valga. Ĉu ne la samaj murdistoj kaŝas sin malantaŭ la etaj domskatoloj?

Mi streĉe rigardas, sed rimarkas ĉe la domoj absolute neniun.

Tute proksime al mi sonas pafo, kaj ankaŭ mi premas sur la ĉanon.

La milicisto, kiu kuŝas apud mi, demandas min pri io. Komence en la latva, poste en la rusa lingvo. Mi levetas la ŝultrojn. Estas malagrable. Eble li demandis, kiun mi vidis. Sed mi pafis tute senkaŭze, nur pro ekscito kaj ia tute siaspeca sento.

Mi ne ŝatas tiujn, kiuj mortigas homojn de post angulo. Banditojn, sub kies kugloj falis la ruĝarmeanoj, transportantaj grenon. lli vekas en mi la saman malamon kiel la germanoj, pri kiuj mi ne scias, kiom proksimen ili jam venis. Mi perceptas, ke mi ne povas limiĝi per nura kondamno de la malamikoj, mi sentas la bezonon ankaŭ ion fari. Verŝajne ĝuste tiu interne de mi vivanta volo igis min pafi.

Sed tuj mi diras al mi: knabo, vi ne estas tute honesta. Kompreneble, la vortoj pri la malamo al nia malamiko havas eble etan bazon, sed ĉu ne agitis vin ankaŭ via kutima malpacienco? Mi havas idiotan karakteron, mi serĉas el la stimulantaj motivoj de mia konduto ĝuste la plej vantajn kaj malnoblajn. Ŝajne turmentas min iu anima komplekso, ĉar nomi ĝin kritika memtakso oni ne povas. Memkritiko estas multe pli serioza afero ol fosado en la propra interno. Verŝajne mi tro frue komencis legi psikoanalizajn verkojn kaj nun mi nur turmentas min mem.

Ruutholm vokas, ke mi eliru el la ŝosea fosaĵo. Estas decidite reveturi tra Parnu al Tallinn.

Mi demandas lin, ĉu nia tasko estas do plenumita. Li respondas, ke jam hieraŭ nokte ni estus povintaj ekveturi returne. La plej esencan ili eksciis tuj vespere en la stacio. Tio, kion ili aŭdis en Latvio kaj eksciis de la milicistoj, nur kompletigis la pli fruajn informojn.

Kiam li finas, mi diras subite:

"En Valga kvazaŭ ne ekzistas plu soveta reĝimo."

Ruutholm ekkomprenas, ke per tiuj vortoj mi opinias la senhomajn stratojn, fermitajn vendejojn, la tumulton en la stacio, la forlasitan ejon de la partia komitato, la mortigitajn ruĝarmeanojn, la subite ekaperintajn banditojn kaj ĉion alian. Li diras:

"La klasmalamikoj eluzis la fuĝon de la lokaj institucioj."

Mi treege ĝojas, ke antaŭ nia forveturo venas al Valga aŭtomobila karavano, kiu post halto direktiĝas rekte al la centro de la urbo. Ruutholm, kiu parolis kun la alvenintoj, poste diras al mi kontente, ke la soveta reĝimo revenis. La hieraŭ forveturintaj gvidantaj personoj de la lokaj institucioj estis el Tartu resenditaj al Valga.

"Disŝiriĝantajn kunkudraĵojn ne estas facile rekunigi," diras Niidas.

Ĉu la kunkudraĵoj vere disŝiriĝas ?

En Torva laboras manĝejo kaj ni bone tagmanĝas. Manĝante ni zorge observas tra la fenestro, ĉu neniu fariĝas tro scivolema pri nia "Opel". La fusilojn ni restigis en la aŭtomobilo, nur mi sekrete enpoŝigis grenadojn. La pistoloj de la politruko kaj leutenanto sufiĉus por fortimigo de tro fervoraj altrudiĝantoj, sed grenado pligrandigas la sekurecon.

Ĉi tie ĉio ŝajnas esti normala. Aŭ ĉu tio nur aspektas tiel? Post Valga mi ne rigardas la mondon jam kun la antaŭa senzorgeco.

La kurbaj ŝoseoj de Suda Estonio zigzagas supren kaj malsupren. Tra la aŭtofenestroj vidiĝas belegaj pejzaĝoj. Estonio estas tamen diable bela. Mi promesas al mi, ke post la milito mi nepre revenos ĉi tien. Mi traveturos per biciklo ĉiujn montoĉenojn kaj valojn. Sen tio estos stulta afero – vi estas estono, sed tute ne konas vian patrolandon. La plej belaj lokoj de Norda Estonio estas jam per propraj okuloj viditaj, sed en tiuj de Suda Estonio mi ankoraŭ neniam estis. Sed post unu jaro la afero estos aranĝebla. Apenaŭ la milito daŭros pli longe.

Kvankam tio ŝajnas tre stranga, sed en la suda parto de la Parnua distrikto ni perdas la ĝustan vojon. Ĉe la vojkruciĝo ni turniĝis en malĝustan direkton kaj nun ni ĉirkaŭveturas en arbaroj. Ni insultas, ke oni ne donis al ni mapon, ankoraŭ pli multe kolerigas nin tio, ke en multaj lokoj la vojmontriloj estas derompitaj kaj kilometrofostoj renversitaj. Ni eĉ diskutas pri tio, kiu agis tiamaniere. Niidas argumentas, ke tion faris ni mem, mi opinias, ke tio estas laboro de diversantoj. Sed la veron ni ne ekscias.

Ni intencas halti en la unua loko, kie loĝas homoj, por precizigi vojplanon por la plua veturo. Sencela veturado nur forrabas tempon.

Post deko da kilometroj ni alvenas al malgranda grupo de domoj. El la aliaj distingiĝas alta domo kun mansarda etaĝo.

"Komunuma plenumkomitato aŭ lernejo."

Tiel opinias mi.

En la sama momento mi rimarkas, ke sur la flagstango de la plej impona domo flirtas blua-nigra-blanka [11] standardo.

8

La blua-nigra-blankan flagon rimarkas ankaŭ la aliaj. Ĉiuj, kiuj sidas en la aŭtomobilo. Ĉu Koplimae ĝin vidis, mi ne scias. Supozeble ne, ĉar li senhalte pluveturis.

Aksel Ruutholm rapide komandas:

"Veturu rekte al la plenumkomitato!"

Niidas rekomendas senhalte daŭrigi la veturadon.

"Ne," diras Ruutholm rezolute. "Haltu!"

Mi fikse rigardas la flagon.

Honeste konfesante mi nenion havas kontraŭ la trikoloro. La kombinaĵo de la koloroj blua-nigra-blanka estas krom tio bela kaj mi tute alkutimiĝis al ĝi. Mi opinias, ke ĉiu respubliko de la Unio povus havi sian propran standardon. Ekzemple, se tra la blua-nigra-blanka trastreki larĝan ruĝan strion, rezultus tute solida standardo. En komsomolo ni eĉ diskutis pri tio. Oni demandis min, ĉu mi ne komprenas, kiel la priplorantoj de la malnova reĝimo en ĉiu ebla okazo penas al la internacia ruĝa standardo de la laborista klaso kontraŭmeti sian blua-nigra-blankan. Tio kompreneble estas vero. La filo de nia domposedanto portas sub la refaldaĵo de sia jako la antaŭajn standard-kolorojn. Foje en ekscito li eĉ fieris pri tio. Tiam mi deŝiris la insignon de lia brusto, sed mi ne dubas, ke li havigis al si novan. La ido de la dommastro, kiun mi siatempe bone "instruis", iom timas min. Eĉ en la viraĝo. Sed tiufoje ekrolis la pugnoj, ĉar li neniel volis cedi.

Mi bedaŭras, ke la kontraŭuloj de la soveta reĝimo tiel forte alkroĉiĝas al la blua-nigra-blanka. Sed tia la afero ĉiuokaze estas.

Kaj mian kapon traflugas ankaŭ tiu penso, ke se la konstruaĵo ĉe la vojrando vere estas domo de la komunuma plenumkomitato, sur la stango devus flirti ja ruĝa flago.

Nia aŭtomobilo haltas. Ni rapide elsaltas el ĝi. Mi kunprenas ankaŭ la pafilon. Ruutholm sian fusilon ne kunprenas, sed li havas revolveron. Niidas restas en la aŭtomobilo.

En la ĉirkaŭaĵo de la domo moviĝas neniu. Mi ĉirkaŭrigardas kaj certiĝas pri tio. Ankaŭ tra la fenestroj estas neniu videbla.

Ruutholm malfermas la pordon. La ĉarniroj knaras, ial tio tranĉas la orelojn. Mi estas verŝajne tre streĉita. Tra la vestiblo ni trafas en vastan ĉambron, dividitan per tablosimila bariero en du partojn.

Ĉi tie ĉio estas aŭ postlasita aŭ intence malordigita. Sur la planko kuŝas paperoj kaj blankedoj. La tirkestoj de la tabloj «stas eltiritaj, ilia enhavo estas ŝutita sur la plankon. Tra la malfermitaj pordoj de la ŝrankoj vidiĝas malordigitaj bretoj.

Sub la piedoj grincas vitropecetoj. Mi paŝas sur iun per piedbatoj frakasitan bildon, kies deŝirita kadro parte videblas sub la rando de ŝranko. Kvazaŭ per si mem mia rigardo leviĝas pli alten. Sur la muro nigras malhela kvarangula makulo. De granda hoko pendas taŭzita ŝnurpeco. Ies manoj deŝiris la bildon de la muro kaj ĵetis ĝin sur la plankon. Verŝajne oni ankaŭ tramplis sur ĝi, ĉar la vitropecoj estas malgrandaj kaj de la bildo mem restis nur ĉifonoj.

Mi kliniĝas kaj kolektas la restaĵojn de sur la planko. Mi glatigas la ĉifitajn paperpecojn, kunmetas ilin kaj eksentas, kiel ie interne de mi estiĝas kaj trakuras la tutan korpon malbona ekscito. Al mi rigardas la vizaĝo de Stalin, kiun ies najlitaj kalkanumoj kaj pezaj plandoj tretadis ĝis preskaŭ nerekonebleco.

"Laboro de banditoj," opinias Ruutholm.

Ankaŭ la leutenanto diras ion, sed mi refoje ne komprenas lin.

Antaŭ la okuloj aperas bildo pri ia matene vidita kamiono kun la trapafita frontvitro, pri la mortigita ruĝarmeano, kuŝanta sur la grensakoj, kaj pri la ŝoforo, kies kadavro estis falinta inter la stirstangon kaj sidlokon. Io klariĝas por mi kaj io fariĝas tute nekomprenebla.

Ni trairas la tutan domon, trovante neniun homon. Ĉiuj ĉambroj estas malordigitaj kaj traserĉitaj. Ankaŭ tiuj, kiuj estis loĝataj.

La mararmea leutenanto denove ekscitite parolas ion, sed ankaŭ nun mi ne komprenas la sencon de liaj vortoj.

"Bone," decidas la politruko. "Ni havas ĉi tie jam nenion por fari. Ni veturu. Estas necese rapide informi pri tio en Parnu."

Ni eliras el la domo.

Mi saltas al la flago kaj per abrupta krako tiras ĝin malsupren. Mi povus ja la stangon elpreni el la ingo, sed kvazaŭ spontane mi metis la pafilon al la muro, ekkaptis la stangon per ambaŭ manoj kaj disduigis ĝin. La stangoparton kun la blua-nigra-blanka tuko, restintan en la mano, mi ĵetas apud la ŝtuparon.

En la sama momento kriaĉas laŭta voĉo:

"Levu la manojn, ruĝaj kanajloj!"

Mi rapide turnas min.

Al mi kaj miaj kamaradoj estas direktitaj kvin-ses pafiltuboj.

Nenio estas jam farebla. Nur poste mi kulpigis min mem, ke mi ne estus devinta turni min, sed fulmrapide salti malantaŭ la angulon. Eble mi estus sukcesinta fuĝi en la estiĝinta tumulto kaj ankaŭ la kamaradoj estus povintaj ion entrepreni. Sed mm mi levis la manojn al la ĉielo kaj gapis al tiuj, kiuj superruzis nin.

Estas malfacile stari antaŭ minacantaj pafiltuboj. La pensoj disflugas. La tuta ekzisto fariĝas kvazaŭ unusola alarmplena demando: kio plue okazos. Vi aŭdas ĉiun knareton, la okuloj estas kvazaŭ najlitaj al la manoj, tenantaj la mortigilon.

Al mi venas du viroj. Unu el ili estas granda, larĝaŝultra, kun severa mieno, la alia malpli granda, pli ronda, pli aĝa, kun akra rigardo.

La pli aĝa viro ne havas pafilon, la pli alta tenas ne fusilon, sed al mi nekonatan armilon, similan al granda pistolo, kiu estas plene el metalo kaj havas longan kartoĉingon.

La pli malgranda viro ordonas:

"Levu ĝin!"

Nur tiam, kiam li ripetas: "Levu ĝin! Levu la flagon!" mi komprenas, ke tiamaniere li ordonas al mi.

Mi rigardas en la vizaĝon de la krianto.

Liaj koleraj okuloj penas timigi min.

Mia rigardo glitas de li al Ruutholm kaj la leutenanto. Ili ambaŭ staras same kiel mi kun la manoj etenditaj supren. La okuloj de Ruutholm estas tre seriozaj, kaj tio, ke mi ne vidas en ili teruron de timigita homo, kuraĝigas ankaŭ min. La leutenanto maltrankvile observas la maljunulon.

"Ĉu vi aŭdas, hundido, remetu la flagon tien, de kie vi ĝin detiris!"

Tiel krias la maljunulo. El lia tuta sinteno elradias tiom da krueleco, ke mi sentas – ankoraŭ iom, kaj li batos min.

Ĝis nun la grandegulo, tenanta en la manoj la antaŭe neviditan armilon, eĉ unu vorton ne parolis. Sed nun ankaŭ li grumblas kolere:

"Faru, kion oni ordonas."

Li havas sukan baritonon.

Strange, ke mian atenton altiras ĝuste la tembro de lia voĉo.

Mi ankoraŭ ne movas min.

"Eble li tute ne estas estono."

Tiel diras iu el tiuj, kiuj staras pli malproksime.

Lia najbaro rikanas:

"Estas. La vireto estas simple timigita. Batu lin, Aadu!"

Kaj Aadu ekbatas. Feliĉe evidentiĝas, ke Aadu estas la pli aĝa, kiun mi la tutan tempon observis. Mi flankenpuŝas lian manon.

Ĉiuj komencas minace krii al mi. Mi vidas antaŭ miaj okuloj kolerajn vizaĝojn kaj supren kaj malsupren moviĝantajn pafiltubojn. Mi aŭdas agitantajn voĉojn kaj perceptas nur tion, ke la flagon mi ne levos kaj min bati mi ne lasos.

Super ĉio aŭdiĝas ies profunda baso:

"Regalu lin per plumbo!"

Ili deiras de mi kaj miaj oreloj kaptas klakon de pafila kulaso. Eble neniu ŝovis kuglon en la tubon, eble miaj tro ekscititaj sensoj simple imagis tion, ĉar certe la fusiloj estis ja pretaj por pafi. Subite ĉio silentiĝas, tiom malbonaŭgure silentiĝas, ke mi sendas al Ruutholm senhelpan rigardon. La mieno de la politruko estas streĉita, li penas rideti al mi, sed lia buŝo ekkonvulsias.

En la sama momento la leutenanto ĵetas sin antaŭen kaj atakas la altkreskulon.

Ankaŭ Ruutholm eksaltas de sia loko kaj same mi ĵetiĝas inter la virojn. Miaj manoj alkroĉiĝas al ies pafilo. La posedanto de la fusilo montriĝas forta kaj mi plene streĉas min por deŝiri de li la armilon.

9

Aksel Ruutholm, Endel Niidas kaj mi malgaje kaŭras ĉe granita muro de iu granda tenejo aŭ provizejo. La vundo de Ruutholm ĉiam ankoraŭ sangas. Iu virino bandaĝis lian kapon per strio de ŝtofo, deŝirita de infana vindaĵo, sed sango trasorbiĝas. Duono de mia vizaĝo estas verŝajne disbatita. Spegulon mi ne havas kaj mi ĝis nun ne vidis, kio restis el miaj brovo kaj vango. Iu batis min per pafilkolbo sur la kapon. Feliĉe la bato trafis min iel oblikve, alie mi kuŝus nun kun frakasita kranio apud la rubamaso. En la sama loko, kien oni trenis la leutenanton, kiu per la prezo de sia vivo savis min.

Mi ne kapablas ankoraŭ trankvile pensi pri tio, kio okazis antaŭ la komunuma domo. La tutan tempon estas antaŭ miaj okuloj la kadavro de la leutenanto, kiun du viroj trenas je la piedoj tra la gruzita placo antaŭ la komunuma domo. Liaj manoj estas torditaj malantaŭen, la korpo ankoraŭ ne rigidiĝis, la nuko batiĝas koatraŭ ŝtonoj.

Oni puŝis min antaŭen, mi falis sur la manojn, sed malgraŭ tio penis turni min al tiu flanko.

Mi ne memoras, kiel mi trafis ĉi tien, inter la ŝtonajn murojn de la komunuma grenejo. Intertempe mi perdis la konscion; aŭ oni batis min denove aŭ efikis la antaŭe ricevitaj batoj. Nun mi sidas duonkuŝe ĉe la muro. De tempo al tempo mi premas mian ardantan kapon al la malvarmetaj ŝtonoj, tiam estas kvazaŭ iom pli facile.

Ruutholm apogas min per sia ŝultro, sen tio mi falus en mia tuta longo sur la teran plankon. Li ne parolas, foje nur demandis, ĉu miaj ambaŭ okuloj vidas. Miaj dekstra brovo kaj vango estas tute kunŝvelintaj kaj pro tio mi ne povas diri, ĉu la okulo vidas aŭ ne.

Mi volus trinki, sed neniu havas ĉi tie akvon.

Ni ne estas solaj, kiuj estas fermitaj en la grenejo, ĉi tie estas ankoraŭ kelkdeko da homoj, plejparte viroj, sed ankaŭ kvin-ses virinoj. Eĉ infanoj troviĝas, unu ankoraŭ suĉinfano. Per peco de ĝia vindaĵo estas bandaĝita la kapo de Ruutholm. Ili estis ĉi tie jam antaŭ ni, nur tri oni alkondukis poste.

Mi estas pro la batado en tia mizera stato, ke mi sentas neniun intereson pri tio, kio atendas nin. En la animo ardas nur obtuza senforta malamo, kiu igas min mordi la lipojn.

Niidas parolas mallaŭte:

"Kiam vi eniris la komunuman domon, ĉio estis komence trankvila. Post unu aŭ du minutoj aperis tri viroj al la aŭtomobilo. Unu havis surŝultre pafilon, sed mi nenion sciis timi. Mi opiniis, ke ili estas batalantoj de eksterma bataliono, same kiel ni. Aŭ lokaj aŭ veturintaj ĉi tien el Parnu. Ili estis civile vestitaj kaj laŭ la aspekto laboruloj. Unu el ili demandis, kiuj ni estas. Ĉu el Kilingi-Nomme? Mi respondis, ke el Tallinn. Dirinte tion mi ekkomprenis, ke mi faris eraron. Oni eltiris min el la aŭtomobilo kaj kondukis ĉi tien. La tutan tempon alkuris novaj viroj kaj ili ekembuskis vin."

Mi silentas. Mi frotas miajn vangon kaj brovon, kiuj estas terure ŝvelintaj.

Ruutholm demandas:

"Cu Koplimae ne veturis serĉi nin?"

"Mi ne vidis lin kaj ankaŭ ne aŭdis bruon de la motorciklo."

Post kelka tempo Niidas insultas:

"Diablaj kontraŭrevoluciuloj."

Liaj vortoj vekas en mia konscio nenian eĥon. Denove mi ekmemoras, kiel ili trenis la leutenanton. Mi sentas ion salan sur la lipoj, verŝajne mi ploras. Ne, mi ne ploras. Nur larmoj ruliĝas laŭ la vizaĝo, sed ilin haltigi mi ne povas.

Mi aŭdas, kiel zorgas maljunulino, volvita en grandan tukon:

"La knabo havas verŝajne grandajn dolorojn."

Fremdaj homoj konsideras min ankoraŭ knabo, eĉ tiam, kiam mia mola infanvizaĝo ŝvelis pro batoj. La maljuna virino opinias, ke mi havas doloron, sed ne doloro venigas larmojn en miajn okulojn. Oni povas min bastonadi, ĝis mi perdas la konscion, sed pro batoj mi ne plorus. Eble mi ĝemus pro doloro nur tra la dentoj, se mi alimaniere ne eltenus la suferon. Kiam mi pensas pri la leutenanto, konvulsio kunŝnuras mian gorĝon kaj la vangoj fariĝas malsekaj.

Mi eĉ ne scias lian nomon. Ĉu oni nomis lin Pjotr, Ivan, Fjodor aŭ karese Volodja? Por mi li restas simple leutenanto. Ankaŭ li havis vizaĝon kun molaj trajtoj, ankaŭ li aspektis verŝajne pli juna. Se li ne estus atakinta la altkreskulon, tiam kuŝus ne lia, sed mia kadavro apud la rubamaso. Li ja ne bezonis movi sin kaj li vivus nun anstataŭ mi. Mi ne povas imagi, kiel mi estus aginta, se niaj roloj estus interŝanĝitaj, se ili estus volintaj mortpafi lin kaj mi estus devinta rigardi tion kun levitaj manoj. Apenaŭ mi kapablus esti tiom grandanima kiel li. Li ne alsaltis pro si, sed pro mi. Kaj mian vivon li savis ja. Lin, homon, kiu ne pensis pri si mem, al kiu miaspeca fremda knabaspekta viro estis pli grava ol li mem, oni trenis kvazaŭ mortintan hundon al la barilo.

Eĉ por tio, ke oni ne malhonoru lian kadavron, mi nenion povis fari. Mi ja ŝanceliĝis al tiu direkto, sed iu batis mian nukon kaj mi falis per la vizaĝo en ŝosean polvon.

Ankaŭ la politruko venis por helpi min. Estis aŭ hazardo aŭ miraklo, ke ili lin ne mortpafis. De la dorsflanko ili ne kuraĝis pafi lin, povus esti trafita la grandegulo kun la minacanta armilo aŭ la kolera maljunulo. Per bato de fusilkolbo ili faligis Ruutholm en la sama momento, kiam ekbruis maŝinpafllo. Se tiam la du viroj ne atakus lin, ankaŭ li ricevus kuglojn en la dorson.

Mi volas danki Ruutholm per mia rigardo, sed li gapas antaŭ sin. Li havas tiajn okulojn kiel homo, kies pensoj estas ie malproksime, kiu vidas ion tute alian ol tion, kio estas rekte antaŭ li.

"Tiuj, kiuj venigis vin ĉi tien, ŝaŭmis pro kolero. Ili kriaĉis, por kio treni vin ankoraŭ, prefere jam tuj fini kun ĉiuj. Ĉi-foje la kaliko ankoraŭ preteriris."

Videble Niidas ne povas silenti. Lia parolo jam ekscitas min.

"Vi perdis la konscion, kiam ili enpuŝis vin tra la pordo. Vi ŝanceliĝis kvazaŭ ebriulo kaj falis teren. Mi kaj tiu viro" – Niidas verŝajne montras al iu, sed mi ne rigardas tien – "portis vin ĉi tien. Mi timis, ke vi plu ne malfermos la okulojn, vi kuŝis kvazaŭ mortinto... Ni estus devintaj senhalte daŭrigi la veturadon."

Mi neniam ŝatis tiujn, kiuj estas saĝaj poste. Mi perdas la sinregon kaj ekkrias:

"Silentu jam fine!"

Niidas mirigite rigardas min, volas ion paroli, sed tamen ne diras eĉ unu vorton.

Mi sentas sur la mano trankviligan premon de Ruutholm. Kompreneble, kial diri akraĵojn unu al la alia. Se al Niidas estas pli facile parolante, pro dio, li babilu laŭplaĉe.

Mian kapon trakuras obtuza doloro.

Kelkfoje de la tempio al la orelo trakuras akra piko, kiu penetras ĝis la ostoj. Ree mi premas la frunton al la muro. El la ŝtonoj elfluas viviga malvarmeto.

Krepuskiĝas. Ĉu vere estas jam vespero?

10

Matene mi sentas min sufiĉe bone. Ruutholm fartas verŝajne pli malbone, sed li ne montras tion. Niidas dormas kun la buŝo duone malfermita kaj ronkas. El angulo aŭdiĝas infana ploro.

Al mi estas malvarme, mi pene leviĝas por varmigi min per movoj. La piedoj portas min kaj tio ankoraŭ pli bonigas mian humoron. En la kapo daŭre pulsas doloro, sed ne plu tiom akre kiel vespere.

La tenejo estas vasta. En unu direkto dek ok, en la alia ok metroj. Mi kalkulis miajn paŝojn. Mi scipovas fari precize metro-longajn paŝojn. Tion mi lernis jam kiel lernanto, ludante piedpilkon. La punŝotojn ni faris de la distanco de naŭ aŭ dek unu metroj kaj pro tio la paŝoj devis esti precize mezuritaj. La kontraŭa teamo kontrolis siavice kaj tiel ni kutimiĝis fari metro-longajn paŝojn.

Preskaŭ sub la tegmento en la granita muro estas kraditaj fenestroj. Kvazaŭ la konstruinto antaŭvidis, ke iam oni uzos la domon kiel malliberejon. La flankan muron disduigas masiva pordo, en kiu troviĝas neniu fendo. Mi atente esploras la pordon, sed ne trovas eĉ la plej malgrandan breĉon. Ekstere iu tretas de piedo al piedo, brue spirante kaj ĝemetante. Evidente la gardiston turmentas tediĝo.

Mi ankoraŭfoje mezuras per la okulo la fenestrojn. Ilia malsupra rando estas proksimume en la alteco de korboringoj. De mi neniam postulis specialan streĉon saltante tuŝi la korboringon. Per kursalto mi eble atingus ankaŭ la kradojn. Kiam la manoj estas jam ĉirkaŭ la feraj stangetoj, estos bagatelaĵo suprensvingi la korpon. Kompreneble, homo sin tra la kradoj ne ŝovos, sed la ĉirkaŭaĵon mi tamen vidus.

Tiamaniere esplorante la fenestrojn mi diras al mi mem: knabaĉo vi estas kaj tio vi restos. Kiom helpos pendado je la kradoj kaj kaŝobservado de la korto, en liberecon tio vin tamen ne kondukos. Nek vin nek viajn kamaradojn, neniun el tiuj tridek homoj, kiuj estas enŝlositaj ĉi tie.

Jes, ni estas tridek du homoj. Nun mi komputis ĉiujn.

La vilaĝanoj sidas pacience kaj parolas malmulte. Nur unu ¦viro insultas sin de tempo al tempo, ke li pro stulteco akceptis teron, kaj maibenas la sovetan reĝimon, kiu trompis lin. "Se mi estus antaŭsentinta, ke la afero de la ruĝaj tiel rapide disfalos, nii la teron ne estus dezirinta. Stultulon oni batas eĉ en preĝejo." Sed plejparte oni parolas pri ĉiutagaj aferoj. Kies bovino restis nemelkita, kiu estis ĝuste ironta fari fojnon, kiu estis ekveturonta por forporti lakton al la laktejo. Mi vere miras, ke neniun interesas, kio fariĝos kun ili. Ne, ne, ĉiuj certe zorgas pri tio, sed ili simple ne diras al aliaj, kion ili timas.

Kial oni kondukis ilin ĉi tien? Laŭ mia opinio ili ŝajnas esti la plej ordinaraj kamparanoj. Sed pli multe efikas je mi tio, ke la banditoj estas tiom multaj. Unu aŭ du viroj ne kapablus kapti ĉiujn ĉi homojn. Kaj ke ili kuraĝas agi tiel publike! Aŭ eble la germanoj jam alvenis laŭlonge de la marbordo al Parnu?

Al mi paŝas sufiĉe juna, tre vigla, eĉ ĝojaspekta viro.

"La pordon ni tiel facile ne rompos kaj ankaŭ tra la kradoj ne elŝoviĝos," li diras ridetante.

Li plaĉas al mi de la unua rigardo. Pro tio, ke li legis miajn pensojn, ke li havas forton rideti, ke li rilatas al mi kiel al sia kamarado. Mi sincere konfesas al li:

"Estas stulte atendi."

"Stulta" ne estas konvena kaj ĝusta vorto por esprimi la senton, kiu igas min esplori la pordon kaj la fenestrojn de la tenejo. Sed nenio pli prudenta venis en mian kapon.

La viro konsentas kun mi:

"Kompreneble stulte."

"Fortika tenejo."

"En la antaŭlasta jaro mi per miaj propraj manoj faris la novan pordon," li diras. "Ĝi estas el pintabuloj, kies dikeco estas du kaj duono da coloj, sur la ekstera flanko ankoraŭ paneltabuloj. Diablo prenu, mi mem pretigis por mi malliberejon."

"Ĉu ci estas ĉarpentisto ?"

Mi ne povas diri al li "vi". La lango simple ne fleksiĝas, li ŝajnas al mi tiel hejmeca.

La viro ridetas. Devas esti aŭ naiva aŭ interne tre forta homo, kiu en tia situacio ne perdas la humoron.

"Mi havas naŭ profesiojn kaj la deka estas malsato. Mi masonas muron, faras fornon, starigas ĉevronojn, hufoferas ĉevalojn, fosas torfon kaj faligas en arbaro arbojn. Por la antaŭa komunumestro, kiu kune kun kapitano Oidekopp agitis la homojn kaj nokte eltirigis min el la lito, mi rabotis kaj kungluis trisekcian vestoŝrankon. De kie vi estas?"

"El Tallinn, el eksterma bataliono."

"Diru al neniu, ke el eksterma bataliono. Eksterrnan batalionon oni plej multe timas kaj malamas. Harjas, la sama komunumestro, pri kiu mi parolis, kaj Oidekopp konfuzis la kapojn de la homoj per diversaj historioj. Ili diras, ke la tasko de la ekstermaj batalionoj estas forbruligi la vilaĝojn kaj bienojn, la kamparanojn aŭ elsendi aŭ mortigi. Unuvorte – ekstermi ĉion por ke la germanoj trovu tute malplenan, bruligitan landon."

Mi diras tiel trankvile kaj indiferente, kiel mi kapablas:

"Ili scias, ke ni estas el Tallinn, kaj certe ankaŭ tion, ke el eksterma bataliono."

La mieno de la viro ŝanĝiĝas.

"Do pro tio oni tiel terure batis vin."

"Cu la komunumestro estas la malalta, dikventra maljunulo kun densaj lipharoj sub la nazo?"

"La sama. Ruzega kulako. Li parolis al ni tiel bele, ke ni preskaŭ faris lin prezidanto de la plenumkomitato. Parnu malpermesis. Okdek hektaroj da tero – kaj reprezentanto de la laborista reĝimo!"

Per la okuloj mi indikas al la homoj, kiuj ankoraŭ aŭ dormetas aŭ jam vekiĝis kaj pri io okupiĝas, kaj demandas ankoraŭ:

"Kial oni ilin ĉiujn venigis ĉi tien?"

"Aadu Harjas kaj aliaj similaj al li konsideras ilin ruĝaj. Proksimume triono el ili estas simple novteruloj. La prezidanton de la komunuma plenumkomitato ili mortpafis. Min oni faris antaŭ nelonge milicisto. Mi ne sukcesis eĉ surmeti la uniformon, antaŭ tio mi estis senigita de la povo."

Ĉe la lasta frazo li denove ridetas. Sed li tuj fariĝas morna kaj diras:

"Ni mem estas kulpaj. Ni estus devintaj postenigi gardantojn. Tuj en la komenco de la milito mi postulis el Parnu fusilojn, sed ilin oni ne sendis al ni. Oni konsilis al ni kolekti la ĉaspafilojn kaj armi nin per ili. Ni tamen atendis fusilojn, per ĉaspafiloj ni ne volis vane ludi. Nun ni sidaĉas ĉi tie. Per niaj dutubaj ni ja ne sukcesus kontraŭstari al la anglaj fusiloj."

Mi murmuras:

"Ni havis fusilojn kaj grenadojn..."

Li rigardas min kaj rekomendas:

"Reiru al viaj amikoj kaj sidiĝu. Vi bezonas kolekti forton."

Mi gapas surprizite al la milicisto.

"Por kio?"

"Se ne por io alia, do almenaŭ por kun levita kapo iri al mortpafado."

Nun mi perceptas kun tuta klareco, kio nin minacas. Ĝis nun mi naive esperis, ke se oni nin ne tuj mortigis, ni eble eĉ restos vivantaj.

Ŝajne mi ne sukcesis kaŝi, kiom forte liaj vortoj efikis je mi,. ĉar li mildigas tion, kion li diris:

"La situacio de neniu estas tiom senespera, kiel ŝajnas. Apenaŭ oni en Parnu trankvile observas, kiel la malamikaj elementoj furiozas ĉi tie."

Mi silentas.

La milicisto konsilas:

"Se iu el vi havas partian aŭ komsomolan membrokarton, enfosu ĝin sub la planko de la tenejo."

Tiun rekomendon mi lasas flugi preter la oreloj, ĉar min interesas io alia. Nun mi demandas tion, kio la tutan tempon ŝvebis sur la lango:

"Kiuj estas la transprenintoj de la plenumkomitato, de kiuj ni devas kaŝi... niajn membrokartojn?"

"Ĉiaspecaj homoj. Lokaj kaj fremdaj, kiujn oni ĉi tie antaŭe :ne vidis."

Mi demandas plu:

"Do la banditoj estas ordinaraj kamparanoj ?"

"Plejparte la plej riĉaj bienposedantoj, sed ankaŭ aliaj," konfirmas la milicisto. "El tiuj viroj, kiuj venis por konduki min ĉi tien, unu estis poŝtoficisto, la alia posedanto de dudekkvin-hektara bieno, ambaŭ iamaj defendliganoj [12]. La tria estis la antaŭa policisto de Vali."

Mi demandas ankoraŭ:

"Kiom multaj la banditoj estas?"

"Kiu sukcesis ilin nombri. Dudek-tridek eble havas fusilojn. Ili estas la ĉefaj malamikoj. Same multaj eble estas la postkurantoj. Aŭ diablo tion scias. Milito frenezigas la homojn."

Pli multe mi ne esploras. Jam tio, kion mi aŭdis, pensigas. Ne, mi demandas ankoraŭ ion. Mi volas ekscii la nomon de la milicisto.

Ĉi-foje mia kunparolanto verŝajne miras.

"Vahtramae. Julius Vahtramae."

"Sookask. Olev Sookask."

Mi ja komprenas, ke mi imitas lin, sed tio venis spontane. Plie mi ekkomprenas, ke al la milicisto la demando pri la nomo povas ŝajni treege stranga. Kaj vera viro eble ne estus farinta tion. Sed mi ne povis alimaniere. La leutenanton mi ne demandis pri lia nomo kaj nun mi tute ne scias, kiu per la prezo de sia vivo savis min. Ankaŭ tiu ĉi kamparano kun la naŭ profesioj estas valora homo, kiun mi ne volas nek povas forgesi. Reirante al la kamaradoj mi ankoraŭ pensas, ke Vahtramae[13] kaj Sookask[14] estas samtipaj nomoj. Acero estas arbo kaj betulo estas; arbo, monto estas speciala formo de la tersurfaco kaj ankaŭ marĉo estas tio.

Verŝajne ĝis mia morto mi restos knabaĉo.

11

Mi aŭdas, tre klare aŭdas, kiel la virino, kiu bandaĝis la kapoir de Ruutholm per la strio de la vindaĵo de sia infano, plendas:

"Mi plu ne havas lakton."

Maljunulina voĉo suspiras:

"Kiel vi povas havi lakton en la mamoj, kiam vi estas malsata kaj soifa!"

Profunda, raŭka baso ratlas:

"Ion manĝi kaj trinki ili tamen devus porti al ni. Tia malliberejo ne ekzistas, kie oni ne donas akvon kaj panon."

La maljunulino diras akre:

"Kiam la buŝo estas plena de tero, tiam vi kaj manĝos kaj trinkos."

"Anna, ĉu vi vere kredas, ke oni tiom deziregas vian korpon?"

La ratlanta baso ŝajnas esti ŝercemulo.

Tuj poste li leviĝas kaj komencas per siaj grandaj pugnoj frapegi al la pordo.

Tio lin ne ĝenas, ke la gardisto insultas lin kaj minacas mortpafi tra la pordo, li ne timiĝas antaŭ la tri pafilportantoj, kiuj venas fine esplori, kio okazis, kaj finfine li atingas, ke oni ĵetas en la grenejon kelkajn panbulojn kaj alportas dudek-trideklitran laktujon, plenan de akvo.

Kiel la unua li mem trinkas kaj kraĉas:

"Kiaj aĉuloj! Alportis ĝin el la rivereto, domaĝis doni al ni putakvon."

Mi estas ankoraŭ diable stulta kaj ne scias, ĉu akvo helpas aŭ ne, por ke mamoj havu lakton. Se ne, estas necese postuli lakton. Aŭ ankoraŭ pli juste – oni liberigu la virinon. Mi eĉ mem komprenas, ke estas naive rezoni tiamaniere, sed malgraŭ tio mi pensas.

Pano rondiras en la buŝo de Ruutholm. Mian parton mi jam delonge avide forglutis, li nur komencas manĝi. El ĉio estas videble, ke li sentas sin malbone. Ni estis batataj per ĉio ebla – per pugnoj, ŝtonoj, pafilkolboj. Al Ruutholm oni batis per piedo la ventron. Li kuŝis sur la dorso kaj piedo en peza krurboto svingadis sin kaj frapegadis. Ĉiufoje, kiam mi estis faligita teren, mi per unu mano ŝirmis la ventron, per la alia la vizaĝon, kaj penis tuj leviĝi. Por rebati mi ne havis p!u forton. Mi ŝanceliĝis inter la banditoj kaj ili traktis min kvazaŭ boksosakon. La politruko ricevis ne malpli da batoj.

Ruutholm ne manĝas la panon, li englutis maksimume unu aŭ du buŝplenojn.

"Formanĝu." Li etendas sian pantranĉaĵon al mi.

"Mia stomako akceptas plu nenion. La lasta buŝpleno preskaŭ revenis," mi mensogas sen konsciencriproĉo. Kiel mi manĝu antaŭ tiu, kies disbatita interno ne akceptas nutraĵon ?

Fine Niidas formanĝas la porcion de Ruutholm. " Kelkan tempon ni sidas silente. Poste Niidas diras:

"Mi konsideris la sovetan ordon tamen pli monolita kaj... fortika."

La politruko direktas al li akran rigardon.

"Ĉu vi opiniis, ke la kulakoj kaj aliaj riĉuloj nur huraos al la soveta reĝimo?"

"Nia ŝtato estas tute senpova antaŭ la germana militmaŝino," diras Niidas. "Inter la propagando kaj realeco oscedas abismo."

Mi ne eltenas kaj pikas:

"Paroloj de Goebbels."

Vorton de honoro, Niidas komencas eksciti min. Se tiel daŭros, ni povos eĉ malpaciĝi.

Ekstere aŭdiĝas bruo, ŝlosilo grincas en la seruro kaj hela sun-brilo penetras en la tenejon.

En la pordo aperas grupo da viroj kaj unu el ili vokas:

"Vahtramae, Julius, elvenu!"

La milicisto stariĝas.

Sonora virina voĉo krias malespere:

"Ili mortigos Julius!"

Mi salte leviĝas kaj rapidas al la milicisto. Liaj gajaj okuloj estas nun seriozaj. Li diras al mi mallaŭte:

"Eble ili ne kuraĝos."

Ni iras kune al la pordo.

"Ne rapidu," diras al mi unu el tiuj, kiuj staras ĉe la pordo. "Vin ni restigos la lasta. Tiel dirite, por deserto. Kio..."

Vahtramae ne lasas lin fini.

"Ĉu vi, Robert, pensas ankaŭ pri tio, ke pro la desertoj kaj aliaj manĝaĵoj estos necese iam pagi? Harjas kaj Oidekopp anstataŭ vi ja ne pagos."

Antaŭ la pordo komenciĝas kolera tumulto.

"Li minacas ankoraŭ!"

"Vi pagos vian kalkulon nun tuj!"

"Tiaspeculo ne silentiĝos antaŭ ol li plugos per sia postaĵo la. teron."

"Fanfaronas kvazaŭ meleagro!"

"Por kio havi mitingon, starigu lin ĉe la muro, kaj ĉio en ordo!"

"La miliciston estus necese pendigi!"

Li estas superŝutata per torento da insultoj. Sed al mi ŝajnas, ke per la akraj vortoj ili kvazaŭ volas kuraĝigi kaj instigi unu la alian. Videble mia nova amiko trafis la plej delikatan lokon de la ribelantoj.

Subite aŭdiĝas fore pafserioj de mitraloj kaj klakoj de fusil-pafoj. Dum unu momente la ekstere starantoj estas senkonsilaj kaj ni estus povintaj fuĝi tra inter ili. Poste oni kun bruo fermas la tenejan pordon, la fera lato falas klake en la krampon kaj la pendseruro fermiĝas kun krako.

La milicisto kaj mi gapas unu al la alia.

Pafoj daŭras. La homoj leviĝis, kuras al la pordo, iras tien kaj reen, ĉiuj parolas samtempe. Iu ploras laŭtvoĉe.

Mi elanas kaj saltas, saltante apogas la piedon al la muro kaj jam mi pendas ĉe la kradoj.

"Kio estas tie?" oni krias al mi.

Mi vidas du-tri virojn, kiuj kuras ien laŭ la ŝoseo. Post ili venas ankoraŭ unu, kiu ŝajnas al mi konata. Tiu ne tre rapidas, li kvazaŭ konsiliĝas kun si mem. Eĉ ekhaltas kaj rerigardas. Mi irekonas lin. Li estas nia ĉefinĝeniero Elias. Li portas pafilon en la mano.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.