La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOMERMEZE

Aŭtoro: Paul Kuusberg

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto: 1 2 3
Dua Parto: 4 5
Tria Parto: 6
Postparolo
Vortklarigoj
Notoj

TRIA PARTO

Sesa ĉapitro

1

Ni marŝas tra Tallinn. Oni diris al ni, ke ni iros tra la placo de Libereco, preter la teatro "Estonia", laŭ la Tartua ŝoseo. Sur Lasnamagi ni eniros en aŭtobusojn kaj ekveturos al fronto, kiu ŝoviĝis jam tre proksimen al Tallinn.

Pluvas.

"Pluveto," diris iu malantaŭ mi.

Laŭ mia opinio pluveto estas pli subtila, preskaŭ kiel nebulo, sed mi ne volas diskuti. En marŝformacio eĉ ne decas babili.

La stratoj brilas. Sur la trotuaroj homoj ekhaltas kaj observas nin. Kelkaj svingas la manon. Sed plejparte oni akompanas nin silente, per rigardoj.

Ne estas multe da homoj. Ĉiufoje, kiam ni trafas en la urbon, mi havas la impreson, ke dum la milito Tallinn malpleniĝis de homoj. La bildo estas proksimume tia, kiel antaŭe dum someraj dimanĉoj, kiam miloj da homoj iris al marbordo aŭ per ekskurs-vagonaroj disveturis tra la lando. Ankaŭ nun multaj troviĝas ekster la urbo. Oni parolas, ke ĉirkaŭ dudek mil loĝantoj ĉiam ankoraŭ daŭrigas la fortikigajn laborojn en proksimeco de la urbo. Krom tio la mobilizitoj kaj tiaj kiel ni. Kaj tiuj centoj, kiuj evakuiĝis al la soveta postfronto.

Hodiaŭ sur la stratoj iras tre malmultaj homoj. Pro tio, ke pluvas, kaj eble ankaŭ pro tio, ke la ringo de la germana armeo proksimiĝas al Tallinn. La faŝistoj atakas laŭ ĉiuj ŝoseoj, sed iliaj ĉefaj fortoj estas koncentritaj en la direkto, kies akso estas la ŝoseo Tartu–Tallinn.

Ankaŭ ni estas direktataj tien.

Ni ne plu nomiĝas bataliono, sed regimento. La unua estona fusilista regimento. Jes, el la dise agintaj ekstermaj batalionoj de Tallinn kaj de aliaj lokoj nun estas formita regimento. Kiom granda estas nia regimento, tion mi ne scias. Supozeble mil viroj, se ne du mil. La estron de la regimento mi ne konas. Oni parolas, ke li estas la siatempa estro de la eksterma bataliono de Viljandi, kiu poste estis nomumita ĉefo de la operacia grupo de la ekstermaj batalionoj kaj nun estas nia estro. La komisaron mi vidis jam pli frue. Antaŭ la milito. Li paroladis en iu kunveno, kiun mi estis komisiita partopreni. Tiam li estis sekretario de la urba partia komitato, sed poste laboris en la Centra Komitato, verŝajne same kiel sekretario. Ankaŭ Eeskula apartenas al nia regimento; kiun okupon li havas, tion mi ĝis nun ne komprenis. Ni salutis unu la alian kaj iom konversaciis, li mem ne parolis pri sia ofico kaj mi opiniis, ke ne decas demandi.

En la korto, sub kies kaŝtanarboj kaj aceroj mi dormis la antaŭan nokton kaj kie kolektiĝis trupoj de la formata regimento, mi post longa tempo renkontis Ruutholm. De post Parnu-Jaagupi mi ne estis vidinta lin. Mi estis terure feliĉa kaj ankaŭ Aksel ĝojis. Li rakontis, ke baldaŭ post mia foriro germanoj atakis ilin, sed estis rebatitaj. Ili restis aktivi en Parnu-Jaagupi, poste en la regiono de Valgu kaj Jarvakandi kaj havis plurajn batalojn kun avangardaj trupoj de germana regula armeo. Kiel mi komprenis el lia rakonto, ili persiste rezistis al la malamiko, la germanoj ne sukcesis trarompi en ilia sektoro. Plurajn fojojn ili agis kune kun trupoj de la Ruĝa Armeo kaj ilia taĉmento estis aligita al alia eksterma bataliono.

Ruutholm parolis kaj mi aŭskultis. Ni kondutis kiel ordinare malnovaj amikoj. Ĉe li nenio ŝanĝiĝis. Li estas la sama kiel antaŭe. Sed al la politruko ŝajnis, ke al mi io okazis, ĉar li ekrigardis min pli kaj pli esplore. Fine li ĵetis rigardon al mia piedo kaj demandis:

"Ĉu vi estas vundita?"

"Jes, facile," mi respondis. "La vundo jam delonge resaniĝis."

"Ĉu kuglo trafis vin ĉe Aŭdru? Mi aŭdis, ke nia bataliono estis tie forte atakata."

Ruutholm rigardas nian taĉmenton ĉiam ankoraŭ kiel sian batalionon, kvankam li jam delonge ne apartenas al ĝia konsisto.

"Jes," mi respondis, "ni havis tie varmegan banon."

2

Mi rakontis al la amiko pri la batalo en Aŭdru, en kiu preskaŭ duono el la viroj de nia bataliono estis mortigitaj, vunditaj aŭ malaperis. Pasis multe da tempo, antaŭ ol ni rekonsciiĝis de la deprimo, kiu peze premis nin post tiu batalo. Nin influis ne nur la grandaj perdoj, sed ankaŭ tio, ke ni militis malbone. Oni ne parolis pri tio laŭte, sed tio dolorigis al ĉiuj la koron. Mi konis miajn kamaradojn tro bone, por ne kompreni tion.

Mi kaŝis de Ruutholm nenion. Mi rakontis al li ĉion, kion mi sciis. La komencon de la batalo mi ja ne partoprenis, ni alvenis tie pli poste. Sed ĝuste la komenco de la batalo onidire estis la plej senkuraĝiga. La germanoj sukcesis per neatendita fajro malordigi nian batalionon. Dum la unuaj dek minutoj aŭ kvaronhoro regis plena kaoso. La tumulta komenco de la batalo, paniko, nepripensita agado de multaj poste mordis al ĉiuj la koron. Kvankam la bildo baldaŭ ŝanĝiĝis, ĉe nia alveno la kerno de la bataliono denove prezentis el si organizitan trupon, tamen ne estis plu eble kolekti ĉiujn batalantojn. Se oni dum la subite ekfalinta fajrohajlo konservus firman batalordon, la perdoj estus malpli grandaj. Tiel opiniis poste la viroj, kaj tio estas vero.

Kompreneble, ni povus ja multon prezenti por nia pravigo. Ke ni ne havis batalspertojn, ke la uragana fajro de la germanaj minĵetiloj kaj aŭtomatoj trafis nin kvazaŭ fulmo el serena ĉielo. La batalionon atakis bone instruita regula taĉmento, kiun poste subtenis makisanoj. La armiloj de la malamiko estis multege pli potencaj ol la niaj. Jam sole la minĵetiloj donis al ili decidan superecon. Per fusiloj, tri-kvar mitraletoj kaj du pezaj mitraloj estas malfacile frakasi kontraŭulon, kiu superŝutas vian pozicion per fajrohajlo de minoj, obusoj kaj aŭtomataj armiloj. Vera miraklo, ke la bataliono entute eltenis la atakon kaj kaŭzis al la malamiko tiom grandajn perdojn, ke nek germanoj nek estonaj fusilistoj, haste senditaj el Parnu por helpi ilin, kuraĝis nin persekuti. Ĉu ni ne rebatis kelkajn atakojn de la malamiko! Tuj en la komenco la batalionestro – domaĝe, ke mi ne bone konatiĝis kun tiu viro –, tuj en la komenco la batalionestro penis konduki la virojn al kontraŭatako. Nur dank' al tio, ke la dezerta kampo donis neniun ŝirmon al la batalantoj, la germanoj sukcesis fiaskigi nian atakon.

Jes, tiel ĉio okazis. Kvankam mi mem la kontraŭatakon ne partoprenis – ni alvenis nur tiam, kiam la viroj, aranĝintaj sin por defendo ĉe arbarrando, rebatis la atakojn de la malamiko –, mi ne dubas, ke okazis tiel. La kerno de la bataliono vere batalis brave. Pafadi starante malantaŭ "Vickers" en siblanta pluvo de minsplitoj postulas persistemon kaj kuraĝon. Se ni havus almenaŭ du aŭ tri minĵetilojn, la rezulto de la batalo estus eble tute alia.

La viroj malbenis ankaŭ tion, ke ni mem kuris en la buŝon de la malamiko. Sen rekognoskado ni senzorge daŭrigis la vojon. Antaŭe veturantaj motorciklistoj ne signifas ja ankoraŭ rekognoskadon. La germanoj lasis la motorciklojn trankvile veturi ĝis Parnu, kaj kiam la kamionkolono haltis en Aŭdru, atakis ĝin de la pli frue preparitaj pozicioj. Mi bone komprenis la ĉagrenon de la kunbatalintoj. Kun nia roto povis en Are okazi ja la sama historio. Ankaŭ ni antaŭeniĝis sen rekognoskado.

Feliĉe la malamiko havis tie malpli da forto kaj la nervoj de iliaj mitralistoj ne eltenis – ili ekpafis nin jam de malproksime. Pro tio ni ne havis perdojn.

Mi parolis al Ruutholm eĉ pri tio, ke post la malfeliĉa batalo multaj el ni kulpigis la superajn militajn instancojn, kiuj sendas malbone armitajn kaj neinstruitajn popolarmeajn taĉmentojn kontraŭ trupoj de la germana regula armeo.

Mi malbenis kaj la cirkonstancojn kaj la nepripensitan uzadon de la ekstermaj batalionoj, la neglektadon de rekognoskado kaj la malbonan armadon. Sed ni sentis ankaŭ ion alian. Kulpon, kiu kuŝis sur ni mem.

En tiuj tagoj la viroj ĉirkaŭiradis kun mornaj vizaĝoj. Feliĉe ni ne riproĉis unu la alian. Ankaŭ tiujn, kiuj pli malfrue venis al Lihula aŭ reaperis nur en Tallinn, oni ne mokis. La afero estis tro serioza kaj ni ĉiuj sentis nin egale kulpaj.

Kvankam post la batalo en Aŭdru pasis jam preskaŭ unu monato, kvankam ni intertempe plenumis multajn aliajn taskojn, mi ekscitiĝis parolante pri tio al Ruutholm, kvazaŭ ĉio ĉi estus okazinta nur hieraŭ.

Ruutholm aŭskultis min atente.

"Mi opinias, ke estis tamen pli prudente ataki la germanojn ĉe Parnu ol atendi en la marĉo de Harku, ĝis ili venos al Tallinn," diris Ruutholm.

Li surprizis min per siaj vortoj, pro dio! Ne pro tio, ke ili estis eksterordinaraj kaj neniam aŭditaj. Tute male. Iam mi mem pensis tiamaniere. Post la forlaso de Parnu. Mi memoras eĉ tion, ke mi kuŝis tiam ĉe fojnostako, la nukon pikis akraj herbostoploj, sed mi ne emis movi min.

Li pravas. Ni ĉiuj estas kulpaj, ke ni fiaskis en Aŭdru. Pli ĝuste, neniu estas kulpa. Diablo prenu, kion fari, se trupoj de la Ruĝa Armeo ne sufiĉas por ĉiuj lokoj?

Mi ne povis ne diri al la amiko:

"Nia flegistino restis en Aŭdru."

3

Mi rakontis al Ruutholm, ke neniu scias, kio okazis kun Helgi Uibopere. Mi ne troigas. Mi parolis kun ĉiuj viroj, kiuj revenis el Aŭdru, sed neniu el ili scias, ĉu Helgi falis, trafis en kaptitecon aŭ fuĝante de la malamiko perdiĝis en arbaro. Multaj, kiujn oni intertempe opiniis mortintaj, revenis post kelkaj tagoj aŭ eĉ post unu semajno en la batalionon. Ankaŭ tiuj viroj, kiujn la neatendite komenciĝinta batalo disĵetis de iliaj taĉmentoj, kiuj ne orientiĝis en la fremda ĉirkaŭaĵo kaj kelkajn tagojn erarvagis en arbaroj kaj marĉoj, ĝis ili alvenis al la siaj, ankaŭ tiuj viroj skuis la kapon. Ankaŭ ili ne renkontis Helgi.

Helgi veturis en la ambulanco, tion asertis ĝia ŝoforo. Pri ĉio plua li faris geston de nescio. Kiam la kolono haltis, li eliris el la kabino, interparolis kun la aliaj ŝoforoj kaj poste iom deiris de la ŝoseo por ellasi akvon. Reveni al sia aŭtomobilo li plu ne povis. Sur la ŝoseo jam eksplodis minoj, kaj de du flankoj, de antaŭe kaj de flanke, la kolono estis krucpafata.

Ĉu flegistino Uibopere restis en la aŭtomobilo aŭ eliris? Al tiu demando la ŝoforo ne donis precizan respondon. Sed li opiniis, ke Helgi eliris. Helgi entute estas temperamenta knabino, apenaŭ ŝi havis paciencon por dormeti en la malbonaera aŭto. Krome ĉiuj ricevis la ordonon descendi el la kamionoj.

La kuracistino ne sciis pli multe. Parolante ŝi plurfoje ekploris. Ŝi rakontis jene: "Kiam la kamionoj haltis, mi iris al la komisaro. Mi demandis, kiu loko tio estas, li respondis: Aŭdru. Mi demandis ankoraŭ, ĉu ni haltos ĉi tie pli longe aŭ tuj daŭrigos la veturadon. La komisaro diris, ke tio baldaŭ klariĝos. Li aldonis, ke la vojo al Parnu verŝajne estas libera. La komisaro rapidis ien, mi rimarkis apud la ŝoseo fragojn kaj ekkolektis ilin. Fragoj ne estis multaj, mi trovis nur duonan manplenon. Tiam tio komenciĝis. Mi perdis la kapon. Mi forgesis, ke mi estas kuracisto. Multaj ekkuris al la arbaro kaj mi kuris kune kun ili. Mi devus rapidi al mia aŭtomobilo, sed... Mi ekmemoris pri la aŭtomobilo kaj Helgi kaj miaj devoj nur tiam, kiam mi vidis la unuajn vunditojn. Sed reiri sur la ŝoseon al niaj kamionoj ne estis plu eble... Mi neniam pardonos al mi, ke mi trafis en panikon. Mi sentas min kulpa ankaŭ pro Helgi. Mi volas kredi, ke al ŝi ne okazis la plej malbona... Ŝi vivas, kamarado Sookask, kredu, ŝi vivas."

Ankaŭ mi volis tiam kaj volas ankaŭ nun kredi, ke Helgi ne mortis. Komence tio ŝajnis al mi neebla, mi estis konvinkita, ke ŝi pereis aŭ en la aŭtomobilo aŭ sur la ŝoseo. La tutan tempon mi vizias etan homfiguron, kiu kuŝas sur ŝosea gruzo tricent aŭ kvarcent metrojn de mi. Kvankam tiu bildo de tempo al tempo obsedas min ankaŭ nun, mi penas klarigi al mi, ke tio ne estis Helgi. Eble la kadavro, kuŝanta sur la ŝoseo, tute ne estis pli malgranda ol la aliaj, tio eble nur ŝajnis al mi. Mi estis tro malproksime por precize difini, ĉu estis viro aŭ virino. Kaj ankaŭ ĉiuj viroj de nia bataliono ne estas ja altkreskaj kaj larĝaŝultraj kiel Lurich kaj Palusalu[32]. Inter ili troviĝas eĉ tute magraj.

Kiam mi pensas, ke Helgi efektive mortis, la mondo kvazaŭ malaperas de ĉirkaŭ mi. Ĉio retiriĝas, disfluas ien, restas nur grandega soleco, prema maiĝojo. Sed ankaŭ la aiia supozo ne estas pli facila. La ebleco, ke Helgi falis en la ungojn de faŝistoj, neniom pli ĝojigas min. La faŝistoj kompatas neniun, ankaŭ ne tian teneran kaj delikatan knabinon kiel ŝi. La banditoj en Vali tute ne indulgis suĉinfanon kaj ĝian patrinon, pri juna virino, kiu apartenis al eksterma bataliono, ni eĉ ne parolu.

Mi sugestas al mi obstine, ke Helgi ne pereis nek trafis en kaptitecon. Ŝi fuĝis de la ŝoseo, same kiel multaj viroj, perdis la siajn el vido, same kiel tio okazis ankaŭ kun kelkaj aliaj, aŭ eble estiĝis situacio, kie ŝi ne povis unuiĝi kun la bataliono, devis ŝirmi sin kontraŭ kugloj aŭ ie kaŝi sin de la germanqj. Se germanoj aŭ kune kun ili agantaj banditoj ne tuj kaptis Helgi, ŝi saviĝis. Mi sugestas al mi ĝuste la lastan eblecon. Helgi ne mortis ĉe la kamionoj, ŝi forkuris de la obusoj kaj kugloj, devojiĝis malproksimen de la kamaradoj kaj estis devigita resti ali-flanke de la frontlinio. Ankoraŭ ne ĉiu espero estas perdita. Ŝi vivas, kaj kvankam al ŝi estas malfacile, ŝi ne cedos. Helgi estas mirinde kuraĝa kaj fortika knabino. Ĉu poltrono, alkroĉinta sin al jupo de panjo, estus aliĝinta al eksterma bataliono ? Estas facile ŝin ofendi, ĉar ŝi kredas je homoj, sed subpremi ŝin tute ne estas facile. La kuracistino opiniis la samon. Ankaŭ la aliaj diris tion. Ĉiuj.

Tiutempe mi ofte parolis kun la kuracistino pri Helgi. Foje ŝi rigardis al mi kaj demandis:

"Ĉu vi tre amas Helgi?"

Se ŝi antaŭ la batalo de Aŭdru estus demandinta min pri tio aŭ se kun Helgi nenio estus okazinta, mi estus verŝajne aŭ ekridinta, pro konfuzo dio scias kion babilinta aŭ pro surprizo tute mutiĝinta. Tiam mi ne sciis tion, kion mi poste ekkomprenis. Mi respondis al ŝi per unu sola vorto:

"Jes."

Apenaŭ mi mem iam estus konfesinta al mi, ke mi amas Helgi. Kiam oni amas, oni verŝajne ne parolas pri tio. Almenaŭ ne kun si mem. Mi mem ja tute ne estis konscia pri mia amo. Almenaŭ ĝis tiu momento. Mi nur senlime bedaŭris Helgi, ŝia sorto fariĝis por mi multe pli grava ol mia propra sorto. Mi pensis plu pri nenio alia krom ŝi, egale kion mi faris. Mi ne analizis miajn sentojn nek kaŭzojn, kial la penso pri morto aŭ kaptiteco de Helgi tiel skuis mian animon kaj flankenpuŝis ĉion alian, malpli esencan. La demando de la kuracistino, en kiu sentiĝis kompato, varmo, volo kompreni kaj kuraĝigi, helpis al mi akiri klarecon pri mi mem.

Koplimae konjektis, ke tio, kio okazis al Helgi, signifas por mi multe pli ol perdon de bona kamarado. Li ne demandis, ĉu mi amas Helgi aŭ kio okazis al mi, sed se io okazis al mi, tion rimarkis tiutempe ĉiuj. Mi komprenis tre bone, ke ankaŭ li kunsentis al mi kaj penis konsoli min laŭ sia maniero.

Mi parolis al Ruutholm pri ĉio. Nur krom la demando de la kuracistino, ĉu mi amas Helgi, kaj mia propra konfeso. Pri tiaj aferoj oni ne povas nek verŝajne eĉ rajtas paroli al fremdaj homoj. Kia ajn bravulo tiu fremda homo estas. Eĉ se li estas Ruutholm.

4

Ni alvenas sur la placon de Libereco. La pluvo estas pli maldensa.

Sur la ŝtuparo de la sindikata domo staras multaj homoj kaj svingas al ni la manon. Mi rimarkas, ke la fenestroj de la malsupraj etaĝoj de la granda sepetaĝa domo estas fortikigitaj per sablosakoj, kestoj, paperpakaĵoj, kio igas min rideti. Tra la vitra pordo vidiĝas pafilon tenanta deĵoranto.

Ĉu vere oni pretiĝas por stratbataloj ?

Ventoskualo ĵetas pluvgutojn en la vizaĝon.

Ie antaŭe paŝadas Taavet Tumme.

Mi penas rigardi antaŭen, sed ne vidas lin. La malaltkreska Tumme malaperas inter la aliaj. Malgraŭ siaj dikplandaj kaj altkalkanumaj botoj, kiujn li ĝis nun ne ŝanĝis kontraŭ krurbotoj. Kun li al mi estis tre malfacile paroli pri Helgi. Li demandis detalojn, mi rakontis ĉion, kion mi sciis. Miaj vortoj influis je Tumme multe pli ol je Ruutholm. La sorto de Helgi skuis ankaŭ la politrukon, sed Tumme estis same malfeliĉa kiel mi.

Ni sidis longan tempon sub la praarboj kaj silentis.

Fine mi diris:

"Ŝi ne mortis."

Turnme rigardis preter mi ien malproksimen, eble li vidis antaŭ siaj okuloj Helgi kiel knabineton, ludantan saltetludon.

"Estus bone, se vi pravus."

"Mi sentas, ke ŝi ne pereis."

Tumme ripetis:

"Estus bone, se estus tiel."

Mi daŭrigis ekscitite:

"Neniu vidis ŝian..." Mi preskaŭ diris "morton", sed forglutis tiun vorton. Mi ne povas nek volas pensi, ke Helgi plu ne ekzistas. "Kredu min, ni iam ankoraŭ renkontos ŝin."

Mi penis konvinki pri tio ne nur Tumme, sed ankaŭ min mem. Por mi estas pli kaj pli malfacile sugesti al mi, ke Helgi saviĝis. Kun ĉiu tago mi malpli kredas tion. Sed kredi mi volas, malgraŭ ĉio.

"Se ŝi restis viva, ŝi eltenos," diris Taavet.

"Certe eltenos," asertis mi.

Mi rakontis al Tumme pri ĉio, nur ne pri la malgranda hom-figuro, kiu kuŝis sur la ŝoseo en Aŭdru proksime de la kamionoj. Mi timas, se mi parolus al li ankaŭ pri tio, Tumme perdus ĉian esperon. Kaj tio forrabus ankaŭ de mi la lastan esperon.

"Veninte hieraŭ al Tallinn mi iris hejmen," ekparolis Tumme. "La domloĝantoj demandis, kion mi scias pri la filino de Uibopere. Ili diris, ke Helgi estis lastfoje en sia loĝejo en la mezo de julio. Poste oni ne plu vidis ŝin. Mi diris al la virinoj, ke mi kaj Helgi ne apartenas plu al la sama taĉmento; ke ni servas en unu kaj sama bataliono, tion Helgi mem rakontis al ili. Mi klarigis plue, ke la ekstermaj batalionoj ne estadas ja la tutan tempon en Tallinn. Certe Helgi venos, kiam ŝi havos eblecon. Se mi estus vin pli frue renkontinta, mi ne estus vane babilinta."

"Eble estas eĉ pli bone, ke ni tuj hieraŭ ne renkontis unu la alian," mi opiniis.

"Mi tiel bedaŭras Helgi, kvazaŭ ŝi estus mia propra infano."

En la vortoj de Tumme sentiĝis profunda malĝojo. Mi pensis, ke laŭ la jaroj Helgi efektive konvenus kiel filino al nia librotenisto.

"Strange," daŭrigis Tumme, "kiam ŝi kiel infano petoladis en la korto aŭ poste kiel lernantino venis al mi renkonte en la koridoro, mi rilatis al ŝi same kiel al ĉiu knabino, kiu loĝis en la domo. Siamaniere dorlotis ŝin preskaŭ ĉiuj, sed ke ŝi estis tiel ligita al mia koro, tion mi ne povis eĉ supozi."

"Ion aŭ iun perdinte ni ĉiam pli bone komprenas nin."

Aŭ io aŭdiĝis en mia voĉo aŭ miaj vivspertaj vortoj vekis lian atenton, sed Taavet Tumme ekrigardis min kvazaŭ per novaj okuloj. Verŝajne li konjektas.

Denove ni sidis iom da tempo silente.

La granda ĝardeno, kiu etendiĝis de antaŭ la siatempa Germana ambasadorejo ĝis la proksime situanta lernejo, svarmis je batalantoj de pluraj ekstermaj batalionoj. Ili sidis, staris aŭ kuŝis en ombro de densfoliaj kaŝtanarboj, aceroj kaj tilioj. Inter la atendantaj kaj konversaciantaj viroj iradis komandantoj, kurieroj aŭ simple malpaciencaj homoj. La diversaj batalionoj kaj iliaj taĉmentoj formis apartajn grupojn, inter kiuj klopodadis tiuj, kiujn aŭ oficaj taskoj aŭ simple maltrankvileco igis senĉese iradi. Ankaŭ mi ne havis paciencon resti sur unu loko, mi ŝoviĝadis de unu grupo de viroj al alia. Nur renkontinte Ruutholm mi eksidis sub arbo.

Nin preteriris Murkmaa, sed mi tute ne atentis lin. Ankaŭ li per nenio rimarkigis, ke li rekonis min. Eble li atendis, ke mi saltleviĝos kaj respektplene salutos lin. Plie mi pensis, ke nenio okazas al homoj similaj al Murkmaa, sed okazas al bonaj homoj kiel Helgi kaj Vilaĝano. Vilaĝano falis, pri tio rakontis al mi kaj Ruutholm kaj Tumme.

5

Ni preteriras la teatron "Estonia" kaj direktiĝas al la Tartua ŝoseo. Ĉiam ankoraŭ pluvetas.

La pavimŝtonoj sub la piedoj estas glitigaj. De tempo al tempo mia maldekstra piedo stumbletas. La vundo delonge resaniĝis, sed io ne estas tiel kiel antaŭe. Mi verŝajne iom posttrenas la maldekstran gambon. Eble mi fariĝos eĉ lamulo. Por mi estas tute egale, ĉu la piedo kun la trapaflta kruro ekfunkcios normale aŭ ne. Ankaŭ kun tia kruro oni povas vivi. Estas eble eĉ naĝi. Sed la boksrondon mi verŝajne devos adiaŭi.

Kiam mi lastfoje vizitis la hejmon – troviĝante en Tallinn mi ĉiam vizitas la hejmon, eble patrino sendis leteron –, la domposedanto agitis min dum longa tempo, ke mi fine do prudentiĝu kaj forlasu la bandon de la malvenkantoj. Ja ne ĉiam oni havas tian bonŝancon, ke osto restas nedifektita. Ofte kuglo aŭ minsplito prenas eĉ la vivon. Nun estus bona okazo teni sin flanke. Saĝulo havigus pere de sia piedo ĉiaspecajn atestojn, kaj neniu hundo bojos.

"Eble hundoj vere lasus min trankvila," mi respondis je liaj instruaj vortoj, "sed faŝistoj estas pli malbonaj ol hundoj."

Li komprenis min, li tute ne estas stulta homo.

"Jes, por vi verŝajne alia vojo ne ekzistas," diris la dom-mastro. "Certe la germanoj ne lasus trankvila tian kiel vi, kiu renkontis ilin kun pafilo."

"Ne sole la germanoj. Ankaŭ niaj samnacianoj, kiuj atendas Hitler."

Strange, la domposedanto rilatas al miaj vortoj en la lasta tempo multe pli serioze. Ankaŭ nun li konsentis kun mi, sed opiniis necesa aldoni, ke pro li kaj aliaj domloĝantoj mi ne bezonas timi, apenaŭ iu kuros denunci min.

La dommastro tion ne farus kaj eble ankaŭ ne la aliaj. Sed mi ne por tio prenis fusilon en la manon, por ĝin denove forĵeti. Ion similan mi ankaŭ diris al li.

"Vian loĝejon konservi por vi mi ne povos," li diris min. "La meblojn kaj alian havaĵon mi gardos."

Sekve laŭ la opinio de la mastro la sorto de Tallinn estas jam decidita. Sed li estas tamen sincera maljunulo, ĉar li ekparolas pri tiaj aferoj, pri kiuj eĉ por li mem ne estas agrable paroli.

"La mebloj ja ne gravas plu," mi opiniis.

"Vi estas ankoraŭ juna homo, Olev. Ne estas necese indiferente rilati al mebloj kaj aliaj objektoj, egale kiun reĝimon ni havas. Ilin oni ĉiam bezonas. Reveninte el Rusiando estas bone ion retrovi. Post milito la homoj ĉiam revenas tien, kie ili loĝis. Certe ankaŭ iu el vi, kiu restos viva."

"Mi ankoraŭ ne forlasis Taliinn."

Tiujn vortojn mi diris tro akre.

"Hodiaŭ ne forlasis, sed morgaŭ forlasos." La maljunulon ŝancelis nenio.

"La urbon Tallinn oni tiel facile ne cedos." Ankaŭ mi restis fidela al mia opinio.

La voĉo de la mastro fariĝis subite terurita.

"Ĉu vere vi intencas per ungoj kaj dentoj kroĉiĝi al Tallinn? Tiam en la urbo eĉ ŝtono ne restos sur ŝtono."

Mi pikis:

"Lignaj domoj forbrulos, ŝtonaj konstruaĵoj estos disbombataj."

"Vi, knabo, ne parolu tiel. Politiko estas politiko, homa loĝloko estas homa loĝloko."

"Tallinn oni defendos ĝis la lasta ebleco," mi ripetis. Ne nur pro obstineco, sed tiel tio estas. Tion oni parolas al ni en la eksterma bataliono, tiel skribas la gazetoj. La rezisto de la Ruĝa Armeo estas fariĝinta pli kaj pli forta. La germanoj antaŭeniĝas nur paŝon post paŝo. En ĉiuj aliaj lokoj ili avancas pli rapide ol ĉi tie. Mi estus povinta al la mastro, ne kapabla vidi ion alian krom sia domaĉo, fari pri tio tutan politikan prelegon, kial oni ne povas nek rajtas facile cedi Tallinn, sed mi ne havis tempon por tio. Antaŭ la foriro mi demandis lin, kvazaŭ preterpase, kie estas lia filo.

La mastro levetis la ŝultrojn.

"Aŭ malantaŭ Petrogrado aŭ sur la fundo de la maro."

Mi ne tuj komprenis, kial sur la fundo de la maro.

"Oni parolas, ke la ŝipo, per kiu oni transportis la mobilizitojn al Leningrado, dronis pro bombado."

Mi murmuris, ke mi nenion aŭdis pri tio. Kaj plue, ke ne valoras kredi ĉiujn babilaĵojn. Mi volonte estus forpelinta lian timon, sed ne sciis, kiel tion fari. Mia rilato al la mastro de nia domo subite ŝanĝiĝis. Antaŭ minuto mi vidis en li nur etburĝon, kiu havas nenion pli gravan ol lia posedaĵo. Kiu, se ne rekte atendas la germanojn, tamen estas indiferenta pri tio, kia flago flirtas sur Toompea. Ĉefe, ke konserviĝu lia domo, ĉefe, ke neniu haro kurbiĝu sur lia kapo. Nun mi vidis en li zorgoplenan homon, kiu sendis sian filon en armeon kaj ricevis pri lia sorto malbonajn sciigojn; viron, kies koro doloras pro la urbo, sur kies stratoj baldaŭ ekkrakos obusoj kaj minoj; homon, kiu pensas simple pri tio, kiel vivi plu. Sed vivi oni ja devas.

Je mi efikis ankaŭ tio, ke ekparolante pri la filo mi volis dolore tuŝi la mastron. Mi estis jam anticipe certa, ke tio estas por li la plej malagrabla demando. Mi opiniis, ke Hugo evitas la mobilizon. Pro tio li ja klopodis laborigi la filon ĉe fervojo. La respondo, kiun nii ricevis al mia demando, surprizis min. Kiel multaj homoj, mi havas la aĉan kutimon pensi ĉiam malbone pri aliaj homoj.

Nia marŝkolono proksimiĝas al la celulozfabriko.

Pluvo tamen ĉesis. Estus bone, se ree ne ekpluvos. La nokton ni devos pasigi ie en arbaro kaj estos malbone, se sub la korpo ne troviĝas seka loko kaj de supre la tutan tempon gutadas. Ni ne havas dikajn soldatajn paltojn nek tendojn, sub kiuj kaŝiĝi.

Al la homoj, kiuj akompanas nin per rigardoj, ni verŝajne faras kelkrilate strangan impreson. Parto el ni estas en civila vestaĵo, multaj portas bluajn laborvestojn, destinitajn por lernantoj de profesiaj lernejoj, sed ne mankas ankaŭ rotoj kaj plotonoj, kiuj estas vestitaj per kotonaj soldataj bluzoj kaj galifeoj de batalantoj de la Ruĝa Armeo. Ni estas armitaj same bunte: rusaj, anglaj kaj japanaj fusiloj, mitraletoj kaj pezmitraloj de soveta kaj eksterlanda deveno. Oni promesis doni al ni ankaŭ minĵetilojn, eĉ kanonojn, nun ni ilin ankoraŭ ne havas.

La maldekstra piedo ree ekglitas.

Iom poste mi ne rimarkas flakon kaj paŝas en ĝin. Bone, ke mi ricevis krurbotojn, diable bone.

6

Ĉi-nokte okazos verŝajne nenio. Tiel mi komprenis la superulojn. Sed morgaŭ ankaŭ ni devos komenci.

Matene mi legis en gazeto, ke batalantoj de la Ruĝa Armeo, senditaj kontraŭ la malamiko, iris en atakon kun krioj "Por la patrolando!", "Morton al la faŝistaj rabistoj!" kaj "Por Stalin!" Mi pensis, ĉu ankaŭ inter ni iu tiel krios. Mi volus, ke kriu. Ke ankaŭ ni militu kiel la aliaj. Sed mi timas, ke tio ne okazos. Ni, estonoj, estas terure modestaj en esprimado de niaj sentoj. Kelkfoje mi bedaŭras tion, kvankam rni patoson ne tre ŝatas.

Nia plotono tranoktas, dank' al dio, sub tegmento. Ne ĉiuj niaj viroj havis tian bonŝancon. Multaj devas dormi ekstere, egale kie. La noktoj ja ne estas malvarmaj, sed pro la antaŭ nelonge falinta pluvo la tero en la arbaro estas malseka, sekan lokon estas malfacile trovi. Sed domoj por ĉiuj rotoj kaj piotonoj ne sufiĉas.

Uzante militistan terminologion, ni troviĝas en la regiono de Perila. Sufiĉe proksime al ni, en la arbaro inter Kiviloo kaj Perila, estas germanoj.

La ĉi-tieaj vilaĝoj kaj urbetoj, kiuj restas flanke de la grandaj landvojoj, estas por mi fremdaj.

De tempo al tempo aŭdiĝas mitralpafaroj, intermite malofte ankaŭ pli fortaj ekkrakoj. Kiu pafas kaj de kie, tio ne estas facile difinebla. Kelkfoje estas tia sento, ke ĉie okazas interpuŝiĝoj: antaŭe, ĉe flankoj kaj eĉ malantaŭe. Fakte la afero ne estas tia: la germanoj situas de ni oriente. Neniu klarigis al ni pli detale la situacion, nur tiom oni sciigis, ke faŝistoj penetris en la arbaron inter Kiviloo kaj Perila.

Entute la germanoj atakas ĉi tie onidire kun tre grandaj fortoj.. La divizio de la Ruĝa Armeo, je dispono de kies komandanto nia regimento estas donita, havis dum la tuta tago akran batalon. Venante ni aŭdis per propraj oreloj batalbruon, kiu jen mallaŭtiĝis, jen denove plifortiĝis. En krepuskiĝo fariĝis pli trankvile. Nun aŭdiĝas nur maldensaj pafaroj, unuopaj pafoj kaj obuskrakoj.

Morgaŭ estos verŝijne same streĉa, se ne eĉ pli malfacila tago.

Domaĝe, ke mi ne scipovas la rusan lingvon. Mi volonte irus al la soldata kaldrono, bolanta en la distanco de cento da metroj de ni, ĉirkaŭ kiu manĝas ruĝarmeanoj, kaj konversacius kun ili. Estus interese.

Tra la kampo rapidas Ruutholm kaj la komisaro de nia regimento. Se Ruutholm preterirus sola, mi haltigus lin. Pro la komisaro mi ne vokas la amikon. Apenaŭ li entute havus tempon por babili kun mi, ŝajne la politikaj laborantoj rapidas al iu konsiliĝo.

Mi sidas sur trabostumpo, kie mi preskaŭ ekdormetis. Pro dio, ekdormetis. Mi povus eniri kaj kuŝiĝi sur fojno, sed io kvazaŭ najlis min al la trabostaplo. Knaboj jam vokas min, mi murmuras al ili, ke baldaŭ mi venos, sed ne moviĝas de la loko.

Nun venas Tumme al la puto kaj mi fine liberigas min de la trabo. Mi trenas min al li kaj demandas, kiel li fartas.

"Mi soifas," diras Tumme, mallevas la sitelon en la puton, suprentiras ĝin kaj trinkas longe. Mi rigardas de flanke kaj parolas:

"Ni havis bonŝancon, ni dormas en draŝejo sur fojno kvazaŭ sinjoroj. La mastro alportis fojnon, por ke estu pli mole kuŝi. Via roto estas ekspedita en picearon. Sub piceoj la tero verŝajne ne estas tiom humida kiel aliloke... La salega haringo hodiaŭ vespere igas ankaŭ min trinki... En aŭgusto rapide mallumiĝas, ankoraŭ ne estas la naŭa horo, sed jam estas tiom mallume, ke... Ĉi tie estas tute bona akvo, ĉu ne?"

Tumme viŝas per mandorso la buŝon.

"Sub densaj piceoj estas sufiĉe bone."

Mi opinias nun la samon.

Mi havas hodiaŭ ree diable strangan humoron. Rememoriĝas diversaj aferoj. Pli frue estis tiel: kio pasis, tio estas for el memoro. Tio ne signifas, ke mi iun okazintaĵon tute forgesis, ne, mi havas bonan memorkapablon. Mi simple ne pensis multe pri tio, kio pasis. Nun la antaŭ nelonge okazintaj eventoj ĉiam rememoriĝas kaj ne donas trankvilon. Mi decidis paroli al Tumme ankaŭ pri Niidas, kun kiu mi ankoraŭ foje kunpuŝiĝis. Tiam, kiam mi en la fino de julio serĉis en la stacio Ulemiste la patrinon kaj fratinojn. Kaj pri inĝeniero Elias.

7

La evakuiĝantoj sidis ĉe siaj valizoj, pakaĵoj kaj ligaĵoj kaj atendis la elveturon de la vagonaro. Virinoj, infanoj, maljunuloj aŭ veraj bubetoj. Mezaĝajn virojn mi vidis en la vagonoj malofte. Ilin renkontante mi pensis, ke evidente ili estas tre grandaj specialistoj, kiujn pli bezonas postfronto ol fronto. Aŭ zorgantoj pri sia propra haŭto, kiuj forkuras de danĝero. Mi rekonis unu artiston, apud kiu sidis junulo, samaĝa kiel mi. Evidente lia filo.

Mi boris la rigardon tra la knabo, kiu forturnis siajn okulojn. Tra la kapo flugis la penso, ke miaaĝuloj devas ja mobiliziĝi. Kiel batalanto de eksterma bataliono mi ne bezonis iri al la mobiliza punkto, sed kial li libere ĉirkaŭvagas?

Mi pene traŝovis min inter pakaĵoj, sakoj kaj kestoj. Al diablo lin, tiun ulon! Certe paĉjo kombinis al sia ido permeson por evakuiĝo.

Ju pli da vagonoj mi traserĉis, des pli mi konvinkiĝis, ke miaj patrino kaj fratinoj en la trajno ne estas. Supozeble ili forveturis jam hieraŭ. La staciestro diris, ke la antaŭan tagon elveturis du vagonaroj kun evakuatoj.

Nun, kiam mi pli kaj pli konvinkiĝis, ke mi mian familion tiel baldaŭ aŭ entute plu ne vidos, al mi estis treege domaĝe, ke ili tiel forveturis. Ĉio okazis tre stulte. Veninte el Aŭdru al Tallinn mi estus devinta tuj sendi informon al patrino. Aŭ peti Koplimae veturigi min hejmen. Mi prokrastadis, ĝis mi malfruiĝis. Mi ne volis, ke patrino eksciu pri mia vundiĝo antaŭ ol mi jam povos libere iri. Aliokaze ŝi alarmiĝos. Patrinoj estas jam tiaj, bagatela grataĵo ŝajnas al ili dio scias kia terura vundo. Mi opiniis, ke post kelkaj tagoj ĉio estos en ordo, sed la resaniĝo postulis pli da tempo.

Kun peno puŝiĝante el unu vagono en alian mi komprenis, ke mi agis malsaĝe. Sendube la koro de la patrino nun pli multe doloras pro mi. Eble eĉ la fratinoj zorgas. Hejme min atendis letero, per kiu la patrino sciigis, ke ili veturos al Uljanovsk. La patrino bedaŭris, ke ili ne povis ĝisatendi mian revenon, kaj mi sentis min kiel la plej granda aĉulo. Ĉu mi tiam ne povis iri hejmen kun la bandaĝita kruro? Sendube povis. Ne gravis, ke la piedo doloris kaj kuracisto malpermesis iradi. En la ejoj de la eksterma bataliono mi lamadis, sed hejmeniron mi prokrastis.

Mi komprenis ankoraŭ ion. Mi komprenis, ke la timo aperi antaŭ la okuloj de la patrino kun freŝa vundo ne estis la sola kaŭzo, kial mi prokrastadis la hejmeniron. Tiujn tagojn mi tre malmulte pensis pri miaj familianoj. En mia kapo troviĝis loko por neniu krom Helgi.

Mi sentis min malbona filo kaj malbona frato. Entute mi sentis min homo, kiu ne kapablas helpi kaj gardi tiujn, kiuj estas por li la plej karaj.

Serĉante la patrinon mi renkontiĝis okul' al okulo kun Niidas. Jes, denove kun li. Kien ajn mi iru, ĉiam mi trovas lin.

Endel Niidas sidis ĉe fenestro. Sur la breto, sur la sidbenko, sub la benko kaj en la trairejo, ĉie ĉirkaŭ li troviĝis ampleksaj, bonaj kaj fortikaj valizoj. Neniu ŝtofa pakaĵo, nek kesto nek simpla ligaĵo, nur fortaj kaj certe ankaŭ ŝlositaj fibraj kofroj. Ĉirkaŭ Niidas ŝvebas ĉiam atmosfero, plene konforma al li.

Min surprizis, ke li estas ĉi tie. Al mi estus pli facile imagi al mi, ke li estas inter makisanoj, ol inter evakuiĝantoj. Mi havis pri li impreson kiel pri homo, kiu en sia interno havas nenion komunan kun la soveta reĝimo. Sed nun li sidaĉas inter siaj kofroj en vagonaro, kiu veturigos honestajn homojn al oriento. Mi estus irinta pluen, ĉar mi ne havis tempon nek deziron okupi min pri tia viro. Li mem haltigis min.

8

"Saluton, Olev!" vokis li al mi kvazaŭ al sia plej bona amiko.

En Niidas troviĝis jam neniom de la malcerteco, kiun li havis dum nia lasta renkontiĝo. Antaŭ mi ne sidis la nervoza viro, kiu per ĉiuj rimedoj penis pravigi sin.

Mi ne diris al li eĉ unu vorton. Mi ne kapablis decidi kiel konduti, ĉu tute ne priatenti lin aŭ paroli kun li.

Li stariĝis, faris unu paŝon al mi, kaj por doni al li vojon, mi devis pluiri en la trairejo. Li sekvis min. Li kvazaŭ puŝis min antaŭen. Kiam li haltigis min sur la vagonplatformo, mi komprenis, ke li ne deziras ekparoli kun mi inter la kunveturantoj. Li timis, ke mi povos kaŭzi al li iun malagrablaĵon. Sed kial li entute penis proksimiĝi al mi ?

"Io estas okazinta al via piedo," li diris nun kompateme. "Ĉu vi estas vundita?"

Niidas scipovis senarmigi min.

"Malgrava vundeto," mi balbutis preterrigardante lin.

Niidas parolis:

"Mi estas sendata al Uralo. En oriento estas konstruotaj novaj uzinoj, tie oni urĝe bezonas inĝenierojn kaj teknikistojn."

Nun mi diris:

"Vi ne revenis al ni."

Niidas ekridis. Kvazaŭ miaj vortoj efektive amuzis lin.

"Tiun vesperon vi imponis al mi. Vi opiniis min malkuraĝulo kaj perfidulo. Parte vi pravis tiel parolante, ĉar vi ne sciis ĉion nek kredis miajn vortojn. Eble vi ne kredas min ankaŭ nun? Bonvolu legi!"

Niidas eltiris el sia brustpoŝo grandan plenŝtopitan monujon,. serĉis en ĝi diversajn dokumentojn kaj ŝovis ilin al mi en la manon.

Mi forpuŝis la paperojn.

"Legu tamen," insistis Niidas. "Mi ne volas, ke vi aŭ kiu ajn pensu pri mi dio scias kion."

Liajn certigilojn kaj dokumentojn mi tamen esplori ne komencis.

Niidas daŭrigis:

"Ni emas tro facile kondamni niajn kunulojn. Kondamni alian homon estas facile, multe pli malfacile estas kompreni lin. Sed kompreni unu la alian ni devas, Olev. Viaj suspektoj ofendis min tiun vesperon tiel, ke mi kapablis nenion klarigi al vi. Eble vi suspektas min ankaŭ nun? Mi diras al vi nur unu aferon: en la nuna situacio neniu estas facile liberigata de mobilizo kaj certigiloj pri evakuiĝo ne estas donataj al la homoj senkaŭze. Mi mem penis akiri nek tion nek la alian. Mi plenumas nur ordonojn de la popola komisariato kaj la direktivaj organoj."

Kial li ĉion ĉi parolis al mi. Ĉu la opinio de Ruutholm, Tumme aŭ mi vere signifis ion por li? Kial li ekparolis kun mi?

"Kiel vi fartas?" ŝanĝis li la temon. "Ĉu kun Tumme kaj la direktoro ĉio estas en ordo?"

Subite li sendis al rni de flanke aludan rigardon, palpebrumis kaj demandis ankoraŭ:

"Kiel fartas via juna flegistino?"

Pli bone, se li ne estus tion demandinta.

"Karnaradino Uibopere ne ekzistas plu."

"Kio okazis al ŝi?"

En la voĉo de Niidas sonis nura scivolemo, kio ofendis min.

"Helgi aŭ mortis aŭ falis en kaptitecon ĉe faŝistoj."

Niidas bedaŭre balancis la kapon. Li simulis, pro dio, simulis. Pri Helgi li estis nun jam tute indiferenta. Same malmulte li estus kunsentinta al Aksel aŭ Taavet, se al ili io estus okazinta. Mi perceptis tion. Kaj ankaŭ tion, ke ĉiuj liaj vortoj kaj asertoj estas falsaj. Certe li havis multe da klopodoj por akiri al si la necesajn dokumentojn.

"Ĉu niaj viroj estas sanaj ?"

Mi ne respondis al lia lasta demando. Mi diris al li ion tute alian.

"Mi miras, ke vi veturas al postfronto. Vere, mi miras. Ĉu vi do plu ne kredas, ke la milito estas jam perdita?"

La rigardo de Niidas fariĝis malvarma.

"Mi ne intencas duan fojon aŭskulti viajn impertinentaĵojn. Adiaŭ."

Li volis turni sin kaj envagoniĝi. Mi ekkaptis lin je la ŝultro kaj retiris al mi:

"Ĉu vi ne timas, ke la germanoj venos al Volgo, Uralo, Siberio ? Respondu!"

Mia voĉo tremis pro ekscito.

Niidas forpuŝis mian manon de la ŝultro.

"Knabaĉo!" li diris kolere. "Needukita knabaĉo!"

Mia ardo malpliiĝis. Mi lasis lin tie kaj saltis sur la peronon.

Li postkuris min. Haltigis min kaj diris rapide:

"Vi suspektas min! Sed la banditojn vi defendas!"

Mi komprenis nenion.

"Antaŭ ol vi venis, serĉis ĉi tie iun inĝeniero Elias. Ne miru, inĝeniero Elias. La makisano, pri kiu vi ne kuraĝis paroli la veron."

Nun mi komprenis. Evidente Niidas estis ankoraŭ foje parolinta kun kamaradino Liive, al kiu mi mensogis, ke mi ne vidis inĝenieron Elias. Jes, tion mi nun komprenis. Sed kiel Elias trafis al Tallinn ?

"Ĉu ankaŭ Elias intencas evakuiĝi?"

Dankon al ĉielo, ke mi scipovis diri almenaŭ tiel kaj ne gapis al li kun malfermita buŝo. Tio facile estus povinta okazi, ĉar liaj lastaj vortoj efektive konsternis min.

La voĉo de Niidas fariĝis subite insista:

"Ni povas pensi unu pri la alia plej malbone, sed kontraŭ klasmalamikoj ni devas agi komune. Inĝeniero Elias estas en Tallinn, tio estas vero. Certe li estas sendita por certaj celoj. Estas necese rapide informi la koncernajn organojn, por ke oni ĝustatempe sendanĝerigu la malamikon. Unu momenton!"

Niidas denove serĉis en la poŝoj. Ĉi-foje li elprenis malgrandan poŝlibron kun ledaj kovriloj, foliumis ĝin, elŝiris el la notlibro unu folion, skribis ion kaj etendis la paperon al mi.

"Telefonu al tiu numero. Sciigu, ke inĝeniero Elias, kiun vi vidis en Vali inter banditoj, agas nun en Tallinn. Eble oni sukcesos ĝustatempe sendanĝerigi lin."

Mi rigardis la malgrandan el la poŝlibro elŝiritan folieton, sur kiu estis skribita telefonnumero, kaj post tio rigardis al Niidas. Mi demandis mallaŭte:

"Ĉu tio estas la numero de NKVD?"

Li kapjesis.

"Kial vi mem ne telefonas?"

"La vagonaro povas ĉiuminute elveturi. Krome la telefono estas ĉe la staciestro. En ĉeesto de nekonataj homoj ne taŭgas havi tiajn parolojn."

Mi atente observis Niidas. Kial tia telefonnumero estis en lia notlibro ? Kion tio signifas ?

"Ĉu vi parolis kun Elias?"

"Jes. Li vidis min kaj mem alparolis min."

"Kion li parolis?"

"Li diris, ke li serĉas kamaradinon Liive. Mi ne kredis lin."

"Mi konas la homojn tro bone. Pro virinoj oni kuras kapantaŭe en fajron nur en filmoj."

Mi eksentis fizikan abomenon al Niidas. Li devas esti ekstreme malbona homo, por rigardi aliajn homojn per tiaj okuloj. Ml prezentis al li ankoraŭ unu demandon:

"Ĉu vi jam uzis tiun telefonnumeron?"

Niidas fariĝis singardema.

"Oni donis al mi tiun numeron printempe... en la popola komisariato. Mi opiniis, ke mi neniam bezonos ĝin, sed nun ĝi estas tre bonvena."

Denove Niidas ŝajnis al mi granda kanajlo. Li ja mensogis. La popolaj komisariatoj ne provizas per tiaj numeroj la laborantojn de siaj subinstitucioj. Kial Niidas manovras? Al mi rememoriĝis la siatempa diskuto de Niidas kun Ruutholm, tio, kion li parolis pri Elias, kaj en mi vekiĝis terura penso.

"Eble vi estis tiu," mi diris pene subpremante mian eksciton, "pro kiu nia ĉefinĝeniero devis fuĝi el Tallinn?"

Jes, tia penso ĝermis en mi. Mi serĉis la okulojn de Niidas, por vidi, ĉu li parolas veron aŭ ree mensogas. Mi deziris, ke li refutu mian suspekton. Ĉar se oni decidis ekzili Elias sur la bazo de informoj de Niidas, la lasta estas ja milfoje pli danĝera homo, ol mi ĝis nun opiniis.

Niidas ne respondis ai mi. Li preterglitis mian demandon.

"Agu laŭ via konscienco," li diris kun glacia mieno. "Mi opiniis, ke vi aliĝis al la eksterma bataliono por batali kontraŭ la banditoj."

Li foriris de mi superece. Mi ne plu kapablis ŝanceli lian memfidon. Antaŭ tiuj, kiuj min ofendis, mi ŝajne restos senhelpa ĝis la fino de mia vivo, Mi estus povinta bati lin, sed tiam li estus sentinta sin martiro. Mi estus povinta diri al li rekte en la vizaĝon, ke se mi aliĝis al la eksterma bataliono pro nura aventuremo, kion li ja aludis al mi, do li fuĝis el la bataliono pro malkuraĝeco. Sed kion mi estus atinginta per insultado? Absolute nenion. Nun, kiam li sukcesis havigi al si la neeesajn paperojn, neniu plu kapablas ŝanceli lin.

9

Niidas metis en raian kapon muŝon, kiu terure ĝenis min.

Mi estis veninta por adiaŭi miajn patrinon kaj fratinojn, sed forlasante la stacion Ulemiste mi pli multe pensis pri inĝeniero Elias ol pri ili.

Ĉu telefoni aŭ ne ? Tiu demando rekte ekturmentis min.

En mi plifortiĝis la konvinko, ke Niidas estis ligita kun la afero de Elias. Kiel verve li akuzis Elias malantaŭ la dorso, nomante la inĝenieron gravulo de la iama Trafikministerio, kiu la tutan tempon kreis en nia uzino kontraŭsovetan humoron, nomis la staĥanovismon fabrikado de laborherooj sur papero kaj elektojn vetkurado pri tio, kiu alvenos pli frue. Li povis tiajn kaj eĉ pli terurajn historiojn rakonti al laborantoj de la ŝtata sekureco.

Kiam Niidas kaj Ruutholm diskutis pri inĝeniero Elias, ŝajnis al mi, ke pravas Niidas. Nun mi tiel plu ne pensas. Nun mi sentas, ke pravis Ruutholm. Evidente pro tio, ke mi tro bone ekkonis la laborejestron. Tiu homo estas preta por sia intereso fari ĉion.

Oni parolas, ke NKVD havas diversajn "okulojn" kaj "orelojn". Egale. La burĝa reĝimo havis sian politikan policon kaj ankaŭ la laborista ŝtatpovo bezonas ĝin. Sed niaj "okuloj" kaj "oreloj" devas esti honestaj kaj malegoistaj homoj, ne tiaj hipokrituloj-karieristoj kiel Niidas.

Bone, Niidas povas esti kaj certe estas kanajlo, sed per propraj okuloj mi vidis Elias inter la banditoj de Vali. Li havis fusilon en la mano kaj certe li ankaŭ pafis per ĝi. Li fariĝis malamiko. Mia malamiko. Neutrala homo ne prenas pafllon en la manon kaj ne agas kune kun makisanoj. Ne parolante pri amiko. Kaj malamikon oni ne povas kaj ne rajtas kompati.

Mi kelkfoje prenis el la poŝo la donitan al mi folion de notlibro, la telefonnumero skribita sur ĝi gravuriĝis en mia kapo, sed io malhelpis min iri al telefono kaj serĉi kontakton.

Se iu alia estus doninta al mi la telefonnumeron, mi telefonus.

Due, mi kredis tion, kion Niidas ne povis preni por vero. Inĝeniero Elias povis efektive veni al Tallinn nur por renkontiĝi kun Irja Liive. Ju pli multe mi pensis pri tio, ke riskante sian liberecon Elias rapidis al Tallinn nur por adiaŭi kun Irja Liive, des pli granda li fariĝis en miaj okuloj. Sed la konvinko, ke li estas malamiko, ekŝanceliĝis.

En miaj rezonadoj mi venis al neniu rezulto. Mi rondiradis kvazaŭ draŝaĵon tretanta bovo.

Diable domaĝe, ke mi tiam ne povis konsiliĝi kun Ruutholm. Ruutholm kaj mia tuta antaŭa roto ĉiam ankoraŭ agadis ie en la ĉirkaŭaĵo de Parnu-Jaagupi, sed min kaj Koplimae oni ne permesis veturi tien. Ruutholm scius, kion entrepreni. Tute sola estis malfacile decidi. Eĉ tia penso flugis tra la kapo, ke eble estus plej prudente serĉi Eeskula. Diri al li, ke Niidas kalumniis Elias, kaj demandi, kion nun fari, por ke la homo povu trankvile daŭrigi la vivon. Mi tamen lasis tiun penson. Unue, ne estus facile trovi Eeskula – dio scias, en kiu mondfino li en la nuna momento aranĝas la aferojn de sia stabo. Due, mi devus rakonti al li ankaŭ pri la agoj de Elias en Vali. Sed tion mi ne volis.

Fine mi malŝarĝis mian koron al Koplimae. Vere, Elias li ne konis, sed Niidas ne estis al li fremda. Mi montris al li ankaŭ la paperfolieton kun la telefonnumero.

Li diris pri Niidas tre severe. Ja nur tri vortojn, sed lia voĉo donis al ili pezon.

"Porko. Granda porko."

Ankaŭ laŭ la opinio de Koplimae Niidas estas fripono.

Ĝis la hodiaŭa mateno mi opiniis, ke Niidas estas ordinara malkuraĝulo, sed li estas multe p!i danĝera. Mi ne dubas, ke post la fino de la milito li havos prestiĝon de heroo. Li trompas ĉiujn kaj trompante grimpas al alta posteno.

En la lasta tempo venas al mi diable strangaj pensoj. Se antaŭ la milito iu estus dirinta al mi, ke inter la sovetaj homoj troviĝas ankaŭ vantaj kaj malnoblaj tipoj, mi estus rikaninta al ili rekte en la vizaĝon. Sed bedaŭrinde tiel estas. Teknikisto Endel Niidas ne estas ja intenca malamiko, sed tamen li estas la lasta kanajlo. Kiel homo inĝeniero Elias estas multe pli nobla ol li, kvankam li levis pafilon kontraŭ ni. Estus bonege, se la adeptoj de komunismo senescepte estus bonaj, saĝaj kaj noblaj homoj kaj la priplorantoj de la burĝa reĝimo friponoj. Ke inter ni troviĝas similaj al Niidas, tio malfaciligas la situacion.

Mi petis Koplimae veni kun mi kaj ni iris serĉi Elias. Mi sentis la bezonon, antaŭ ol ion entrepreni, paroli kun li. Jam pli frue mi estis iam en lia loĝejo kaj povas ankoraŭ fari tion.

Ni sonorigis kaj frapis longe malantaŭ lia pordo. Same kiel antaŭ unu monato kaj duono. Nur kun tiu diferenco, ke nun estis apenaŭ la sepa vespere, sed tiufoje noktomezo. Kaj plue, ke tiam estis mia kunulo Ruutholm, sed nun Koplimae, kiu neniam vidis Elias. Ankaŭ nun mi ne sentis min bone. Mi ne havis certan pozicion rilate Elias. En miaj okuloj li estis jen bandito, jen homo, kiun ni mem faris nia malamiko, kiel iam diris Aksel. Eĉ tia penso venis en la kapon, ke eble Elias fariĝos ankoraŭ nia kunbatalanto.

Ŝajne Elias ne estis hejme. Ĉu entute ne estas naive serĉi lin en lia malnova loĝejo?

Mi sonorigis ankoraŭ foje longe kaj forte. La fervoriĝinta Iltnar frapegis per la pugno al la pordo. Ĉio restis senrezulta.

Post tio mi premis la sonorilbutonon de la najbara loĝejo. Ĉi tie la pordo tuj malfermiĝis. Sur la sojlo aperis la sama maljunulo, kiu de la unua momento estis antipatia al mi. Ankaŭ ĉi-foje mi havis nesimpatian impreson pri li.

"Saluton, kamaradoj," ridetis li al ni mieldolĉe. Li rekonis min. Verŝajne li opiniis, ke ni estas laborantoj de la ŝtata sekureco, kaj penis plaĉi al ni. Kvankam oni diras, ke grizharulon vi honoru, antaŭ maljunulo klinu vin, sed maljunaj fariseoj estas la plej malagrablaj.

"Pardonu," turniĝis mi malvarme al li, "ni dezirus paroli kun vi."

La maljunulo petis nin eniri. Li volis fermi post ni la pordon, sed mi restigis ĝin iom malfermita. Subite Elias volas fuĝi. En tiu momento mi pensis plej malbone pri nia antaŭa ĉefinĝeniero. .

Ni restis en la antaŭĉambro, kvankam la mastro de la loĝejo afablege invitis nin eniri la ĉambron.

Mi demandis:

"Kiam inĝeniero Eiias lastfoje estis hejme?"

Mi deraandis tion kun tia postulema kaj oficiala tono, kvazaŭ ni efektive laborus en la popola komisariato por ŝtata sekureco.

"Civitano Elias revenis post longa foresto hieraŭ hejmen. Mi estis hazarde en la koridoro, kiam li aperis."

Subite la maljunulo ekscitiĝis. Nun li verŝajne ne simulis plu.

"Li devas esti hejme. Kiam mi revenis el la malsanulejo – mi laboras en milita hospitalo kiel kuracisto –, mi vidis lin ankaŭ hodiaŭ sur la ŝtuparo. Li iris antaŭ mi. Ni preskaŭ samtempe malŝlosis niajn pordojn. Li salutis min kaj eniris en sian loĝejon. Apenaŭ li sukcesis intertempe denove foriri."

Ni ankoraŭ sonorigis ĉe la pordo de Elias. Ankaŭ ĉi-foje neniu venis por malfermi.

La kuracisto staris malantaŭ ni. Pro dio, li efektive estis ekscitita.

Ni konsiliĝis inter ni.

"Li ne foriris," certigis la kuracisto.

Ni decidis iel mem malŝlosi la pordon.

Koplimae facile aranĝis la aferon kun la patentseruro. Ĉu pro eksterordinara hazardo taŭgis por tio la ŝlosilo de nia loĝejo, kiun mi donis al li, aŭ helpis io alia, tion mi ne priatentis. Mi rigardis la kuraciston, kiu pro ekscitiĝo la tutan tempon paŝadis surloke.

Ni eniris. La kuracisto sekvis nin.

Per la unua rigardo ni vidis nenion. Neniu el ni diris eĉ vorteton. Dum unu momento regis plena silento. Mi puŝmalfermis la pordon de la unua ĉambro.

Nun vidiĝis piedoj de viro, kuŝanta sur divano. La supran korpoparton de la kuŝanto kaŝis la tablo. Ĉu vere Elias dormis tiel profunde, ke li ne aŭdis la frapadon kaj sonorigadon ?

La kuracisto rapidis preter mi. En la sekvanta momento ni ĉiuj staris antaŭ la divano. Mi sentis premon en la animo.

Doktoro Hormand konstatis morton de Endel Elias pro veneniĝo.

Mi telefonis el la loĝejo de la kuracisto al milico.

10

La memmortigo de inĝeniero Elias deprimis min. Mi ne diris al la milicistoj, ke mi vidis lin en Vali. Laŭ mia opinio tio havis jam nenian gravecon.

Mi ne parolis al Taavet Tumme pri ĉiuj detaloj. Mi mallonge rakontis, ke mi renkontis Niidas en vagonaro inter evakuiĝantoj, kaj ankaŭ tion, ke laŭ lia aserto lin sendas orienten la direktivaj organoj. En lia foresto mi ne insultis Niidas antaŭ Tumme. Ankaŭ pri liaj eblaj kontaktoj kun NKVD mi silentis. Mi diris nur tiom, ka laŭ mia opinio Niidas mem elpetis de iu la evakuiĝpaperojn.

Pri la morto de Elias mi parolis tiel, kvazaŭ mi aŭdis tion de aliaj. Kiel mi povis konfesi, kion mi pensis pri nia ĉefinĝeniero antaŭ lia morto kaj kiel mi serĉis lin? Mi konservas miajn iamajn malbonajn pensojn kaj suspektojn por mi mem.

Mi ne plu egaligas Elias kun burĝoj, batalantaj kontraŭ ni. Mi estas nun firme konvinkita, ke ni mem puŝis lin inter niajn malamikojn. Tion mi diris ankaŭ al Tumme. Eble mi estus devinta paroli ankaŭ pri la rolo de Niidas en la sorto de Elias, sed mi tamen ne faris tion. Mi notis nur tion, ke tiaj homoj kiel Elias valoras centoble pli ol tiaj kiel Niidas.

"Kial li mortigis sin?" demandas Tumme.

Je tio mi scipovas respondi nur tion, ke verŝajne lia vivo fariĝis sensenca. Ni deklaris lin malamiko, de la banditoj li evidente disiĝis. La virinon, je kiu li intencis edziĝi, li ne plu trovis en Taliinn. Ankaŭ Ruutholm opiniis la samon, kiam mi parolis al li pri Elias.

Feliĉe Tumme ne demandas, je kiu Elias volis edziĝi. Li aŭ scias tion aŭ estas ekstreme taktoplena viro, kiu ne estas scivola pri la intima vivo de aliaj homoj.

Ni longan tempon interparolas ĉe la puto. Fine Tumrae diras:

"Estus necese skribi al familio Uibopere."

Je tio mi tuj respondas nenion. Hodiaŭ mi ne parolis pri Helgi. La vortoj de Tumme surprizas min.

"Jes, al familio Uibopere estas necese skribi," ripetas Tumme. "Aŭ eble informo jam estas sendita al ili?"

"Ĉu havas sencon skribi antaŭ ol ni precize eksciis, kio okazis kun Helgi," mi diras heziteme.

Tumme rigardas al mi.

"Apenaŭ iu tiel baldaŭ pli multe ekscios."

Li pravas. Mi murmuras:

"Kien sendi la leteron?"

"Mi havas la adreson," diras Tumme. "Helgi mem donis ĝin."

Ankaŭ mi pensis skribi al la gepatroj de Helgi, sed ĉiufoje prokrastis la decidon. Al mi ŝajnas, ke skribante la leteron mi enterigos ĉiujn iliajn kaj ankaŭ miajn esperojn iam revidi la vivantan Helgi.

"Mi skribos," diras Tumme, ĉar mi silentas. "Ne estas facile sendi malgajan sciigon, sed ankoraŭ pli malbone estas, kiam oni nenion scias."

Nun mi diras:

"Skribu. Sed tiel, ke ili ne perdu la lastan esperon. Ŝi ja ne..."

Mi ne finas. Taavet Tumme komprenas ankaŭ sen tio.

Post la foriro de Tumme mi ja iras al la knaboj kaj kuŝiĝas sur fojno, sed scias jam anticipe, ke mi ne povos ekdormi.

Tiel vere okazas. La kamaradoj ronkas jam delonge, sed mi kuŝas kun malfermitaj okuloj. Tra la pordo, kiun ni lasis nefermita, por ke estu pli da aero, tra la aperta pordo vidiĝas malhela arbarrando kaj iom pli hela strio de ĉielo, kie de tempo al tempo inter nuboj briletas steloj. Mi aŭdas paŝojn de la gardanto, henadon de ĉevaloj kaj ruslingvan paroladon. Mitral-pafaroj preskaŭ ĉesis. De tempo al tempo portas la vento en la orelojn obtuzan motorbruon – murmuras verŝajne germanaj tankoj. Ekbruetoj kaj zumado de kamionmotoroj aŭdiĝas ankaŭ el la direkto de Tallinn.

Rememoriĝas mia lasta renkontiĝo kim Helgi. Tio, kiel mi ne rapidis, por vidi ŝin. Kaj ĉiuj vortoj, kiujn ni parolis, kaj tio, ke Helgi nomis min frato kaj petis min esti singarda, pro kio mia humoro fariĝls bonega.

Tiam denove venas la obseda bildo pri la gruza ŝoseo, pri la malgranda figuro sur la ŝoseo, kaj io ekpremas la koron.

Mi pensas, ke mi estus devinta rampi al la aŭtobusoj. Malgraŭ ĉio. Aŭ resti kaŝobservi en la arbaro de Aŭdru. Ne gravas, ke mia kruro estis trapafita, lamante mi povis ja iri. Nokte mi estus povinta laŭlonge kaj laŭlarĝe trairi la batallokon, apenaŭ la germanoj restigis tie gardistojn.

Inĝeniero Elias atentis nenion. Li venis al Tallinn por renkontiĝi kun Irja Liive. Mi gardis mian haŭton, kaj se mi nun nokte ne povas dormi, mi mem estas kulpa pri tio. Mi estis malbona frato al mia tria fratino.

Antaŭ la endormiĝo mi pensis ankoraŭ pri tio, kial mi hieraŭ ne parolis al Aksel pri Niidas kaj Elias. Mi rakontis nur pri la batalo en Aŭdru kaj pri Helgi. Ekparolinte pri Helgi mi ĉiam forgesas ĉion alian.

11

La batalo daŭras jam trian aŭ kvaran horon. Eble de post la komenco de nia kontraŭatako pasis eĉ kvin horoj, sed eble nur du. Mi perdis koncepton pri tempo. Mi eĉ ne interesiĝas pri la tempo. Min interesas tute aliaj aferoj. Kiel atingi la sekvantan arbon, de sub kiu pafadas germana mitralo, pro kiu ni devas kuŝi vizaĝ-altere, ĉu mi sukcesos trakuri la arbar-ebenaĵon, malgrandan kiel manplato, antaŭ ol mi estos trafata, kaj aliaj similaĵoj.

Kugloj la tutan tempon klakas kaj frapas kontraŭ arbotrunkojn. Minoj eksplodas en la branĉaro kaj pro iliaj splitoj disflugas ĉirkaŭe musko.

De fore rigardante mi pensis, ke en la arbaro kreskas nur piceoj, nun, kiam ni penetris en la profundon de la densejo, mi vidas inter la konifergigantoj ankaŭ betulojn kaj unuopajn tremolojn. La piedoj sinkas en densan muskon, mirteltigoj batetas ilin.

Antaŭ mi timigite fuĝas aŭ kolubro aŭ vipero, mi ne havas tempon por studi ĝiajn dorsostriojn. La serpento ŝajnas al mi nun sendanĝera kaj senkulpa rampulo, kvankam mi ĝis nun timis serpentojn. Sed tuj mi forgesas la reptilion, ĉar super la kapo subite ĉesas la muĝado, mi ekkuŝas kaj premas min inter tertuberojn. La krakego surdigas la orelojn, tiel ke mi eĉ ne aŭdas la sibladon de la splitoj. Sur la dorson falas branĉetaĵo, strobiloj, muskotufoj, terpecoj. Mi pene stariĝas, kuras dekon da paŝoj, haltas kaj ekkuras denove.

Nia tasko estas elpeli la germanojn el la arbaro kaj atingi la nobelbienon Kiviloo. Ni antaŭeniras persiste kaj obstine. De maldekstre atakas aliaj taĉmentoj de la deksesa divizio. Matene Koplimae diris al mi, ke ni estas subigitaj al la deksesa divizio. Tiajn aferojn li scias precize. Por mi la numero de divizio havas neniun signifon, sed estas bone senti, ke apude agadas trupoj de la Ruĝa Armeo kaj ke ni ne retiriĝas malorde nek fuĝas kiel en Parnu, sed batalas.

El la kapo malaperas ĉiuj aliaj pensoj krom tiuj, kiuj estas ligitaj kun la nuna momento. Ankaŭ la matena eksciteco foriĝis. Dum la disiĝado en la arbaro mi maltrankviliĝis. Precipe tiam, kiam la malamiko komencis pafadi. Estis sufiĉe timige kaj strange kaj ankaŭ ekscite. Mi verŝajne neniam alkutimiĝos al kugloj. Tio, ke mi nun relative trankvile moviĝas inter arboj, ankoraŭ ja ne signifas, ke mi tute ignoras la kuglojn kaj minojn de la germanoj. Tro ofte mi ĵetiĝas surventren kaj atendante eksplodon de mino streĉiĝas kiel violonkordo. Ankaŭ tiam, kiam kugloj knale trafas trunkojn, mi kaŝas la kapon en musko kaj atendas plikvietiĝon.

Ankaŭ hodiaŭ mi konvinkiĝas, ke mi ne scipovas trovi la fajropunktojn de la malamiko. Plejparte mi pafas necelante. Nur dufoje mi vidis germanojn. Unu soldato ekstaris en la distanco de proksimume kvindek metroj de mi kaj kuris zigzage inter arboj pli malproksimen. Mi postpafis lin, sed ne trafis. La dua estis grave vundita, je kiu mi preskaŭ stumblis. Li kuŝis kaŝite de malalta arbusto kaj mi ne rimarkis lin antaŭ ol li moviĝis antaŭ miaj piedoj. Tio estis tiom neatendita, ke mi ektimiĝis kaj resaltis. Mi preskaŭ estus mortiginta lin, tiom li min konfuzis. Feliĉe mi vidis sangoflakon apud li kaj liajn helajn okulojn, kiuj timigite gapis min. Mi lasis lin tie kaj rapidis antaŭen. Mian kapon ja traflugis la penso, ke estus necese helpi lin, sed mi ne haltis. Mi trankviligis min per tio, ke post mi venos ankoraŭ viroj, inter kiuj estas ankaŭ sukuristoj. Ni ĉiam trovas ion, per kio kvietigi nian konsciencon.

Subite iu krias apud mi, ke unu estas sur arbo. Mi ne tuj trovas la arbon, kien montras la mano de la vokanto. Sed Koplimae alvangigas la fusilon. Subite ekkrakas kelkaj pafoj, ankaŭ Koplimae pafas. Aŭdiĝas krakado de branĉoj. Tiam mi vidas hom-figuron, kiu moviĝas inter la maldensaj branĉoj de piceo, glitas malsupren kapantaŭe kaj tuj poste peze falas sur la teron.

Koplimae venas tien la unua.

"Mortis," li diras indiferente.

Poste li etendas sian karabenon al mi kaj rapide ekgrimpas sur la saman piceon. Observante la amikon, mia rigardo trafas maŝinpafilon, kiu pendas sur branĉoj, kaj mi komprenas, pro kio Koplimae rapidas grimpi.

Baldaŭ li descendas de la arbo. Liaj piedoj preskaŭ tuŝas la kadavron, li kvazaŭ ne rimarkas tion kaj iras plu kun feliĉa knabeca mieno, dum la irado klakante per la ĉano de la trofea armilo.

Al mi rememoriĝas nia iama komuna veturado tra la matena Tallinn kaj la diskutado dumvoje. "Bone, ke mi ne bezonis mensogi." Ĝuste tiel li diris. En mi ekĝermis eĉ kolereto pri li, kiu ĝojis, ke li neniun estis mortiginta. Hodiaŭ li pafis sen ia prokrasto la "kukolon", eble la germanan soldaton mortigis ĝuste la kuglo, pafita el lia fusilo. Sed li daŭrigis penetradon en la arbarprofundon, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Strange, kiel kadavroj de la malamiko restigas nin indiferentaj. Kvazaŭ ili tute ne estus homaj kadavroj. Tiel verŝajne devas esti en milito? Sed kio estos, se ni alkutimiĝos ankaŭ al morto de kamaradoj? Ĉu tiam ne okazos io terura? Ĉu faŝismo jam nun ne infektas nin per sia putra fetoro?

Ne, ne, ne! Ni ne rajtas alkutimiĝi al morto, ĉar ni ja defendas vivon. Vi pravis, fratino de Ilmar! Ni devas mortigi, ni ne povas alimaniere, sed tio estas terura, hommalama neevitebleco, kiu ne devas fari el niaj koroj ŝtonpecojn.

En la arbaro fariĝas pli lume. Ni venas al la rando de ebenaĵo. La malamiko malaperis kvazaŭ sub la tero. Ĉu ni vere purigis la arbaron de la germanoj?

12

Unu momenton ni ripozas ĉe la arbarrando.

Antaŭ ni estas vastaj kampoj, kiuj duoncirkle ĉirkaŭas la nobelbienon Kiviloo. Mi ne vidas la sinjordomon, sed nur la altajn krispajn arbojn. Supozeble ili estas tilioj, eble ankaŭ aceroj aŭ kaŝtanarboj, kiel ordinare en parkoj kaj ĉirkaŭ domoj de nobelbienoj. Ke ĝi estas la bieno Kiviloo, tion mi pli konjektas ol scias. Inter la arboj ni vidas nur domojn, el kiuj unu granda kaj fortika granitkonstruaĵo staras rekte sur la limo de kampo kaj arboj.

Kelkcent metrojn de ni kondukas el arbaro en la bienon preskaŭ rektlinie landvojo, kiu proksimume sur duono de la kampo fariĝas aleo. Maldekstre la tero deklivas kaj mi havas tian senton, ke sur la fundo de la valo certe fluas rivero.

En la mezo de la kampo estas ŝtonego, granda kiel kabano de malriĉulo.

Mi volonte ankoraŭ rigardus de ĉi tiu arbarrando la antaŭ ni vastiĝantajn kampojn, arbogrupojn ĉirkaŭ la biendomoj, la fore videblan malhelan arbaron, la vojon kaj malaltaĵon kaj ŝtonon kaj ĉion, kio estas videbla. Mankas tempo por tio. La atako daŭras.

Ni eliras el la arbaro sur la kampojn kaj direktiĝas rekte al la centro de la bieno. Dum la unua dudeko da paŝoj ĉio prosperas bone. Poste ekflugas minoj. Ili falas pli kaj pli ofte. Ni ĵetiĝas teren kaj tuj denove kuras antaŭen. Krakegoj sekvas krakegojn, la aero estas plena de siblado de minsplitoj, la tersurfaco kvazaŭ bolas. Antaŭ, post kaj apud ni, ĉie leviĝas ter-kolonoj, io falas sur la kapon kaj dorson. Mi sentas min subite terure senhelpa, tra la kapo flugas la penso, ke de ĉi tiu aven- aŭ hordeokampo – mi ne scipovas diferencigi inter tiuj grenoj – ekzistas jam vojo nek antaŭen nek reen.

Pli pro timo ol io alia mi salte leviĝas kaj ekkuras el la tuta forto. Malantaŭ la ŝtonego mi kuŝiĝas. La ŝtono bonege ŝirmas kaj ĝojtremeto traflugas la animon.

Al la ŝtono kuras ankaŭ aliaj, eĉ tro multaj. Mi komprenas, ke ni ne povos longe resti ĉi tie, ĉar aro da viroj malantaŭ ŝtono baldaŭ vekos la atenton de la germanoj.

La unua leviĝas Koplimae. Poste ankoraŭ iu, kaj nun elsaltas mi de malantaŭ la ŝtono. La okuloj avide serĉas kavaĵon aŭ protektan tuberon, post kiu kaŝi min. La kampo estas damnite ebena, sed ankaŭ la densa greno ŝirmas kaj garantias sekurecon. Mi kuŝiĝas ne elektante la lokon kaj ree daŭrigas la kuradon.

Poste la densa fajro de la aŭtomataj armiloj de la malamiko ne plu lasas nin levi eĉ la kapon. De ĉi tie, kie ni kuŝas, restas ĝis la centro de la bieno ankoraŭ cent aŭ cent dudek metroj.

Dekon da paŝoj antaŭ mi estas Koplimae kaj ankoraŭ pli antaŭe iu, kiun mi, vidante nur la dorson, ne rekonas.

Super la kapo siblas pafserio post pafserio. La kugloj venas kiel akraj vipobatoj, kolere pepante kaj per ia varma spiro karesante mian nukon.

Rampante mi ŝanĝas mian lokon, ĉar stariĝi ne estas eble. Tuj, kiam mi tion faras, terpecoj komencas disflugi ĉirkaŭ mi.

Mi premas min al la tero tiom dense, kiom mi povas. Mi tenas la kapon inter la manoj kaj atendas. Atendas, kion alportos la sekvanta momento. Nenion alian mi scias fari.

La tempo kvazaŭ haltas.

Se mi ekstarus kaj kuregus antaŭen? Eble mi havus bonŝancon? La racio diras, ke ne havos. Ekstaro signifus certan morton.

Kion fari ?

Mia sinsento estas pli ol aĉa. En la grenejo de Vali mi havis miloble pli da optimismo. Ankaŭ en Aŭdru espero ne forlasis min. Tie mi kvazaŭ spitis la kuglojn, nun mi timas ilin.

Jes, mi timas. Nenio alia ol mortotimo katenas min al la tero. Duone subkonscie mi perceptas du aferojn. Unue tion, ke de miaj volo kaj agoj dependas plu nenio. Due enŝteliĝis en la animon la paralizanta kompreno, ke moviĝi antaŭen ni ne plu povas. Bone, se ni rampante sukcesus reatingi la arbarrandon. Stariĝo signifas certan finon.

Eble tio estus eĉ la plej bona. Ĉu ne estas tute egale, kie tio okazos? Ĉu ĉi tie, sur la kampo de la nobelbieno Kiviloo, aŭ sur stratoj de Tallinn. Nun, kiam mortas miloj da homoj, neniu havas rajton postuli por si eternan vivon.

Ne, ne, ne!

Mi volas vivi kaj devas vivi! Mi ne volas mortaĉi kiel senhelpa rato.

Ne kaj ankoraŭ foje ne.

Al diablo ĉion!

Ni devas stariĝi kaj ataki. Tio estas la sola ebleco, kiu povas savi nin.

En la sama momento la aŭtomato de Koplimae komencas kraketadi. Ankaŭ mi premas la ellasilon.

Sur la tegmento de la ĉekampa fojnejo aŭ tenejo aŭ ĉeval-stalo aŭ bovinejo kaj sub la grandaj arboj eksplodas obusoj aŭ minoj.

Niaj obusoj aŭ minoj!

Mi saltleviĝas kaj kuregas antaŭen. Mi ne zorgas pri tio, kio okazos en la sekvanta momento. Mi sentas nur tion, ke mi ne povas kaj ne rajtas atendi pasive. Mi devas ion fari.

En tiu momento klariĝas al mi, ke se la homo volas resti homo, li neniam rajtas kapitulaci. Kiom ajn senespera estas la situacio.

13

Dum la tuta atako mi kredis, ke se ni jam estos trans la kampo, ĉio estos decidita. Sed nun, kiam mi kaj Tumme de malantaŭ la stalangulo unu apud la alia pafadas en la fenestrojn de la teretaĝo de la granda sinjordomo, mi sentas, ke ni verŝajne ne kapablas rekonkeri de la germanoj Kiviloo.

Malmultaj el ni sukcesis veni al la bienkonstruaĵoj. Dudeko da viroj, ne pli. Plejparto de la rotoj implikiĝis centon da metroj antaŭ la domoj. El la viroj de nia plotono mi vidas ĉi tie neniun. Kvankam Koplimae antaŭ kvaronhoro kuris ie proksime inter arboj de la bienkorto, nun mi perdis lin el la vido.

Ni ne havas ĉi tie certan batalordon, ĉiu agas memstare. Tamen ŝajnas, ke plej multaj estas ĉi tie viroj el la roto de Tumme, inter kiuj troviĝas miaj iamaj batalkunuloj. La roto de Tumme havis bonŝancon – uzante iun valeton ili onidire venis tre proksimen al la biendomoj. Kelkaj aliaj rotoj perdis sur la ebena kampo duonon de siaj viroj.

La pafado de la malamiko, kiu intertempe kvazaŭ ĉesis; la tutan tempon plifortiĝas. Inter la bovinejoj, ĉevalstaloj kaj tenejoj ekkrakas minoj. Pli kaj pli ofte kugloj frapetas la murojn.

Iu kuras al ni. Tio estas Murkmaa.

"Sen mia ordono vi ne rajtas eĉ unu paŝon retiriĝi de ĉi tie," li krias al ni.

Kvankam mi komprenas, ke Murkmaa devas krii, ke pro la krakado kaj bruado ni tute ne aŭdus lian pli mallaŭtan voĉon, lia kriaĉado iom kolerigas min. Mi forturnas de li la rigardon, kvazaŭ por aludi, ke liaj vortoj signifas por mi nenion.

Murkmaa ne restas ĉe ni longe. Li rapidas ien aliloken kaj mi devas rekoni lian agemon kaj decidemon.

Post proksimume duonhoro ĉio subite plikvietiĝas. Eksplodoj de minoj ne plu surdigas la orelojn. Al mi ŝajnas, ke la rezisto de la germanoj malfortiĝas kaj ke ili decidis forlasi la bienon. Plue mi pensas, ke eble niaj viroj avancis en iu alia loko, la situacio ŝanĝiĝis kaj pro tio la malamiko opinias, ke estas pli saĝe retiriĝi. Mi volas ĝuste diri tion al Tumme, sed en la sama momento li montras per la mano maldekstren.

Kaŝante sin malantaŭ arboj germanoj proksimiĝas al ni. Tumme kaj mi preskaŭ samtempe pafas al ili. Kaj verŝajne ni samtempe komprenas ankaŭ tion, ke la ekĉeso de la minjetila pafado tute ne signifas retiriĝon de la malamiko, sed male – komencon de lia atako.

Ree ekscitiĝo ombras preskaŭ ĉion alian. Pense mi malbenas la fusilon, per kiu ne estas eble rapide pafi. Se Tumme kaj mi havus aŭtomatojn, ni rebatus la germanojn, sed nun...

Niaj pafoj ne haltigas la germanojn en la grizverdaj uniformoj. Evidente ni pafas malbone, ĉar mi ne rimarkas, ke iu el ili estus falinta. Nun unu falis surventren, verŝajne Tumme trafis. Sed la aliaj proksimiĝas, ne atentante la kuglojn. Inter ni estas apenaŭ duoncento da metroj.

La ekscito pligrandiĝas.

Mi elpafis ĉiujn kuglojn. Mi enigas en la kulason novajn kartoĉojn. Ĉu pro tio, ke mi troe hastas, aŭ pro ekscitiĝo aŭ diablo scias pro kio, sed la kartoĉoj neniel volas okupi sian lokon. La ŝargado daŭras diable longe, mi ankoraŭ pli nervoziĝas kaj pensas, ĉu ne estus pli prudente forkuri.

Mi subpremas tiun penson, fine ankaŭ la kartoĉoj obeas kaj mi celas altkreskan germanon, kiu senhalte pafante venas antaŭ la aliaj. En tiu momento, kiam mi volas premi la ellasilon, li saltas malantaŭ arbon.

Ankaŭ la aliaj subite malaperas.

La oreloj ekkaptas la konatan ta-ta-ta-ta. Nia mitralo, pro dio!

Nia mitralo baldaŭ eksilentas.

La germanojn mi plu ne vidas. Nek la altkreskan, kiun mi celis, nek iun alian.

Mi demande turniĝas al Tumme.

Ŝajnas, ke ankaŭ li estas senkonsila.

Ni havas neniun superrigardon pri la situacio. Ni vidas nur mallarĝan segmenton de la bienkorto. Angulon de la loĝdomo, kiun mi pense nomis sinjora domo, ĉar ĉiu vera nobelbieno devas ja havi sinjoran domon, diktrunkajn arbojn, inter kiuj antaŭ nelonge tumultis germanoj, de fore videblan kampon kaj ankoraŭ pli malproksime arbarstrion, plu nenion. Kurante ĉi tien mi rimarkis, ke malantaŭ la ĉevalejo aŭ bovinejo troviĝas ankoraŭ aliaj mastrumdomoj, inter kiujn kuris kaj kaŝiĝis niaj viroj. Laŭ mia imago ili devus ankaŭ nun esti tie. Sed ial ne aŭdiĝas de tie pafoj. Krakado de pafoj sonas nun de maldekstre kaj de malantaŭ ni. Kion tio signifas?

Al mi ŝajnas, ke ni restis tute solaj inter la staloj. Mi diras tion ankaŭ al Tumme, kiu responde al miaj vortoj levetas la ŝultrojn.

Ni ambaŭ observas atente la arbojn, inter kies trunkoj antaŭe vidiĝis soldatoj de la malamiko. Tie nun ĉio estas trankvila. Preskaŭ samtempe ni rigardas malantaŭ nin. Ankaŭ nun niaj okuloj rimarkas nenion.

Sed ĉirkaŭ ni krakas, tondras kaj eksplodas. Ne, ne ĉirkaŭ ni. Antaŭ ni estas pli kviete. Pafoj klakas kaj pafserioj krakadas pli ĉe la flankoj kaj malantaŭ ni. De tempo al tempo la aero tremas pro eksplodoj.

Tumme blasfemas:

"Mil diabloj."

Mi bone komprenas, kial li insultas. Ni orientiĝas jam en nenio. Oni ordonis al ni rezisti ĉi tie ĝis la lasta ebleco. Sed kion nun fari?

Neniu el ni rekomendas ion entrepreni. Mi leviĝas la unua kaj poste ankaŭ Tumme starigas sin. Laŭlonge de la stalmuro ni ŝteliras al la alia fino de la domo. Baldaŭ klariĝas, ke en la bienkorto niaj viroj piu ne troviĝas.

Tumme denove insultas:

"Mil diabloj."

Se Murkmaa estus nun en atingodistanco de mia mano, mi donus al li fortan baton. Solidan hokon, gardu lin kaj min la ĉielaj fortoj. Mia kolero estas preskaŭ senlima.

Ni rampas, kuras, kaŝiras kaj erarvagas inter konstruaĵoj de la bieno. Kun ĉiu momento pii kaj pli klariĝas, ke ni estas fortranĉitaj de la niaj. Nia taĉmento retiriĝis, oni batalas denove sur la kampoj.

Ĝuste tiam, kiam mi diras al Tumme, ke Murkmaa estas porko, vera porko, mi ekvidas figuron, kuŝantan sub siring-arbustoj. Tio estas nia viro, kion atestas la blua uniformbluzo. Ĉu li mortis aŭ estas vundita? Rapide mi kuras al la kuŝanto. Antaŭ ol mi alvenas, la brusto subite kvazaŭ kuntiriĝas. La surventren falinta knabeca figuro estas al mi tre konata. Liaj rigidiĝintaj membroj igas konjekti la plej maibonan.

Jes, apud la siringarbusto kuŝas mortinto. Mi ne eraris, tio estas... Ilmar.

Li. Ilmar Koplimae.

Mi turnas lin sur la dorson kaj resaitas. Anstataŭ la vizaĝo de Ilmar estas nur sanga karnopeco, de kiu flugleviĝas grandaj viandmuŝoj. De kie muŝoj tiel rapide aperis ĉi tie?

Mi staras konsternite. En mia interno ĉio estas kvazaŭ renversita. Mi ne volas lasi la kadavron de Ilraar ĉi tie. Germanoj ĵetos lian korpon en iun rapide fositan kavon. Kunpreni lin ni ne povas. Ĉu ni entute alvenos ie, eble ni same kuŝos ie kiel sanga karnopeco, ĉirkaŭ kiu svarmas muŝaro ?

Plej volonte mi fosus por li tornbon kaj enterigus lin, sed ankaŭ tiu malmulto, kion mi entute ankoraŭ povus fari por li, restas nur subita ideo. Mi komprenas, ke mi estas senpova, kaj tio premas mian animon.

Taavet Tumme metas sur la vizaĝon de Umar du grandajn lapfoliojn. Poste li prenas el la brustpoŝo de Umar ĉion, kio tie troviĝas, kaj ŝovas en mian manon. Ankaŭ la pantalonpoŝojn li traesploras, sed en ili estas nenio krom poŝtuko, kombilo kaj alumetujo.

"Adiaŭ," li diras al Ilmar. Mi sentas premon en la gorĝo.

"Adiaŭ," diras ankaŭ mi. Krome flugas tra la kapo la penso, ke iu estis ĉi tie pli frue kaj kunprenis lian aŭtomaton, ĉar mi ne vidas ĝin.

Ni ekiras. Kien, mi ne scias. Taavet paŝas rapide, kurbiĝinte antaŭ mi, mi sekvas lin.

Nur dank' al Tumme mi entute saviĝis. Li kondukis min kvazaŭ infanon, mia propra kapo eklaboris nur tiam, kiam kugloj denove eksiblis ĉirkaŭ ni. Feliĉe la germanoj rimarkis nin tro malfrue, kiam ni ŝtelirante laŭ la riverbordo estis jam preterpasintaj ilin.

14

Ni ne trafis al nia regimento, sed en iun taĉmenton de la Ruĝa Armeo. Ni restis tie kaj retiriĝis kune kun ili tra arbaro. Mi ne povas ĵuri, ĉu tio estis la sama arbaro, kiun ni antaŭtagmeze purigis de la germanoj. Sed ankaŭ ĉi tie kreskas inter piceoj unuopaj betuloj kaj tremoloj kaj ankaŭ aliaj foliarboj.

Tumme kaj mi fariĝis mitralistoj. Rekte antaŭ ni pereis ĉe "Maksim" du ruĝarmeanoj. Mino falis al ili preskaŭ en la sinon. Estis terure rigardi la disŝiritajn korpojn, mi vere fuĝis el tiu loko. Taavet vokis al mi, ke la mitralon oni ne rajtas lasi ĉi tie. Kvazaŭ pro miraklo "Maksim" restis nedifektita. Kelkajn kilometrojn ni trenis kun ni la pezan mitralon, kies radoj la tutan tempon alkroĉiĝis al tertuberoj kaj arboradikoj, ĉar ni ne iris sur ŝoseo aŭ ebena arbarvojo, sed penetris tra densejo. Dufoje ni eĉ pafis per "Maksim". Evidentiĝis, ke Tumme estas kompetenta pri la armilo. Li ordigis la kartoĉrubandon, klaketis per la kranko, kaptis je la teniloj kaj premis la lasilon. "Maksim" ektremis kaj jam la pafserio estis ekspedita. Kvankam mi kuŝiĝis apud la mitralo, kiel mi estis vidinta fari aliajn, kaj penis plenumi la taskojn de ŝargisto, tamen mi montriĝis mallertulo. Mi pli malhelpis ol helpis al Taavet.

Mi eĉ iom miris, ke la ruĝarmeanoj lasis nin agadi per "Maksim", kompreneble ili estis veraj bonuloj, ĉar ili rilatis al ni kiel al si egalaj batalantoj kaj ne demandis kaj esploris, kiuj ni estas. Kaj kial do ili ne lasu al ni la mitralon, Tumme ja kapablis manipuli ĝin ?

Krome ili estis tre lacaj. Tion mi vidis el ilia paŝado, mieno, el ĉio. Supozeble ili havis konstantajn batalojn kun la germanoj, kiu scias, kiam ili lastfoje povis trankvile ripozi. En krepusko, kiam la taĉmento haltis kaj ĉe vojkruciĝo okupis defensivan pozicion, kelkaj el ili preskaŭ starante ekdormis.

Mi kaj Tumme interkonsiliĝis, ĉu tranokti ĉe la sama taĉmento aŭ serĉi nian regimenton. Ni decidis resti ĉi tie. En mallumo ne estas facile trovi la niajn, ni povus trafi kiu scias kien.

Ruĝarmeanoj portis al ni gamelplenon da kaĉo kaj tranĉaĵon da pano. Unu el ili ŝajnas al mi tre simila al Sergej. Al mararmea leutenanto Sergej Arĥipoviĉ Denissov. Ĉiuj simpatiaj rusoj ŝajnas al mi similaj al li. Mi volus al la novaj kamaradoj rakonti pri mia amiko Sergej, kiu pro mi oferis sian vivon, sed ĉiam ankoraŭ mi ne scias sufiĉe da rusaj vortoj.

La viro, kiu similas al Sergej, instigas min manĝi, diras al ni, ke ni estas bravuloj kaj ke li tre ĝojas, ke li ree renkontiĝis kun tiaj estonaj knaboj ("rebjata" verŝajne signifas en la estona lingvo "knaboj"), kiujn li povas nomi siaj fratoj. En la batalo ĉe Poltsamaa li renkontiĝis la unuan fojon kun niaspecaj viroj, kiuj kolere atakis la germanojn. Antaŭ tio li opiniis, ke ĉiuj estonoj atendas la faŝistojn. Dum la retreto de Riga tra la Suda Estonio oni multfoje pafis ilin el arbetaro kaj en iu urbeto, kies nomon li forgesis, ili havis kun estonaj banditoj veran batalon, pro tio li tiel pensis.

La ruĝarmeanoj demandas, ĉu ni estas komunistoj. Tumme, kiu flue parolas la rusan lingvon, respondas, ke li ne estas partiano, mi diras:

"Ja komsomolec."[33]

Mi diris tion tro laŭte, eĉ kvazaŭ fanfarone, kaj al mi estas iom malagrable antaŭ Tumme. Mi ja tute ne volis fieri pri mia aparteno al junkomunista unuiĝo, sed simple ĝojis, ke ankaŭ mi povis enŝovi vorteton en la interparoladon.

Sergej – mi nomis pense Sergej la ruĝarmeanon, kiu similis al Sergej – notas, ke ankaŭ li estas junkomunisto kaj ke Tumme estas laŭ siaj animo kaj agoj vera ("nastojaŝĉi" verŝajne estas "vera") komunisto. Li diras tion treege prave kaj mi certigas: "Verna". [34] Mi rimarkas, ke mia rekono konfuzas Taavet, kaj jni pensas, kial do estas tiel, ke aŭdante laŭdon bonaj kaj honestaj viroj perdas la memfidon, sed supren strebantaj karieristoj akceptas laŭdon kiel ion tute memkompreneblan. Nur pro ĝentileco ili iom refutas (ho, ne troigu!), sed interne opinias ĉion vera.

Sergej demandas min, kio estas mia nomo kaj patronomo. "Olev Jaanoviĉ", [35] mi respondas al li, ĝojante, ke mia rusa lingvo iĝas la tutan tempon pli flua, kaj miavice demandas lian nomon ("Kak ty sovut ?")[36].

"Sergej."

Li vere estas Sergej!

"Oteĉestvo ?" [37]

La ruĝarmeanoj ridetas, verŝajne mi diris malĝuste. Nur Sergej restas serioza kaj respondas:

"Miĥajloviĉ." [38]

"U menja byl horoŝi drug [39] Sergej Arĥipoviĉ Denissov," mi diras ruse tiel bone, kiel mi scipovas, kaj rakontas la historion pri la mararmea leutenanto, kiun Tumme tradukas al niaj novaj kamaradoj. Mi nomas ankaŭ tion, ke unu partopreninto de nia militiro, Ilmar Koplimae, estis hodiaŭ mortigita en la bieno Kiviloo.

La ruĝarmeanoj atente aŭskultas mian rakonton.

Ni bonege harmonias.

Ni kuŝiĝas ripozi nur noktomeze. Kiel dormlokon ni elektas densan piceon, sub kiun ni sternas dikan tavolon da branĉoj, por ke la malsekeco de la tero ne penetru en la korpon. Mi kaj Taavet dense premas nin unu al la alia, ĉar la aero fariĝis malvarmeta.

Antaŭ endormiĝo mi ekhavas la senton, kvazaŭ mi kuŝus sur piceobranĉoj, ĵetitaj sur vojon, laŭ kiu oni portas ĉerkojn. Kaj ke al la kadavroj en la ĉerkoj estas metitaj sur la vizaĝon larĝaj lapfolioj. Verŝajne tia imago estiĝas pro tio, ke ni pretigis por ni la kuŝlokon el piceobranĉoj kaj ke la morto de Ilmar forte impresis min.

15

La sekvantan tagon estiĝas konflikto inter Murkmaa kaj mi. Tio okazas tuj matene, kiam ni alvenas en nian regimenton.

Li estas unu el la unuaj viroj, kiujn ni renkontas. Li rapidas ien, li estus preteririnta nin, sed mi baras al li la vojon.

Mi ne salutas, mi diras tuj sen ia enkonduko:

"Ni venis demandi, ĉu ni rajtas retiriĝi el la bieno Kiviloo?"

Li komprenas nenion aŭ simulas, ke ne komprenas.

"Ne parolu malsaĝaĵojn!" li kriaĉas. Murkmaa estas viro, kiu ekscitite uzas krudajn vortojn.

"Vi ne permesis al ni sen ordono eĉ unu paŝon retiriĝi," mi diras malrapide,

Li ekridas:

"Vi estas ja ĉi tie."

En mi ĉio ekbolas.

"Koplimae restis tie!"

Mi preskaŭ krias. Tumme penas trankviligi min.

Murkmaa ektondras:

"Turniĝu! Marŝ' en vian roton!"

Mi ne permesas min komandi.

"Kial vi ne donis al ni la ordonon retiriĝi?"

Murkmaa ŝajne komprenas, ke min estas malfacile timigi, aŭ opinias, ke frenezulon ne valoras alkrii. Ĉiuokaze li ŝanĝas la tonon kaj diras per tute trankvila voĉo:

"En batalo ne estas eble ĉion antaŭvidi. Komandanto ne estas infanvartistino. Koplimae ne apartenis al mia roto kaj ankaŭ vi ne apartenas."

Kion mi devis ankoraŭ diri aŭ fari? Bati lin en la vizaĝon? Murkmaa indas tion. Jam pro Koplimae, kiu restis post ni inter la domoj de la bieno Kiviloo, kun granda lapfolio sur la vizaĝo. Aŭ pro la helkapa junulo, kiu baraktis en mortkonvulsio antaŭ liaj piedoj. Kaj pro tio, ke li forgesis nin.

Mi sentas, ke mi malŝatas kaj malamas tiun homon. Malŝatas kaj malamas malgraŭ tio, ke ni batalas kontraŭ la sama malamiko.

Mi paŝas flanken. Li ne tuj ekiras, sed minacas:

"Ĉu vi scias, kion signifas dum bataloj malobei komandanton ? Ĉi-foje mi lasas la aferon, sed alian fojon..."

Li ne finas, sed frapetas la pistolingon, pendantan sur la kokso.

Tion li ne estus devinta fari, tion ne. Antaŭ miaj okuloj ĉio malklariĝas kaj mi batas lin. La bato trafas lian makzelon iom sub la orelo.

Murkmaa ŝanceliĝas sur la piedoj, sed ne falas.

Mi vidas, kiel liaj manoj penas elpreni revolveron el ĝia ujo.

Mi ne scias, kio estus okazinta, se Tumme kaj ĉirkaŭ ni kolektiĝintaj viroj ne estus intervenintaj. Mi atakas la rotestron, sed la viroj detiras min for de li.

Insultante, blasfemante kaj minacante Murkmaa foriras. La viroj avertas, ke Miirkmaa la aferon tiel ne lasos. Tumme opinias, ke li vere povos postuli oficialan esploradon de la incidento. Ataki komandanton ĉe fronto ne estas ŝercado, konkurludo inter viroj nek kverelo.

"Li estas bruto," mi diras kolere.

"Vi devas bridi vin," admonas min Taavet. "Ŝparu viajn nervojn. La plej malfacilaj tagoj en tiu ĉi milito estas ankoraŭ antaŭ ni."

Mia sinsento estas aĉa. Taavet pravas – mi estus devinta bridi min. Almenaŭ pro la plej malfacilaj tagoj, kiuj nin atendas. Mi ekkomprenas ankaŭ tion, ke vere estos tre malbone, se Murkmaa plendos pri mi. Mi ne scias, kiu solvas tiajn incidentojn, sed supozeble mi estos la kulpulo.

Mi ne rompas longe pri tio mian kapon. Mi ne havas eĉ tempon por tio, ĉar la germanoj ekbombardas niajn poziciojn.

Post unu horo la batalo kulminas. Ili atakas nin per grandaj fortoj. Minoj eksplodas seninterrompe. La bruo de mitraloj kaj aŭtomatoj ne ĉesas eĉ por momento.

Ĉu ni kapablas elteni ilian atakon?

Ni devas kapabli.

Ĉu Murkmaa plendos pri mi al milita tribunalo ?

Ĉu la Ruĝa Armeo havas militajn tribunalojn?

Kio estas milita tribunalo ?

Eble unu el ni hodiaŭ estos trafita kaj ĉio restos kiel ĝis nun?

Mi sentas eĉ tion, ke mi ĝojus, se al Murkraaa io okazus.

Propra haŭto estas por la homo tamen la plej kara.

En la branĉoj de piceo, kreskanta kelkajn paŝojn de ni, eksplodas mino. La aero estas subite plena de kolera siblado de splitoj.

Ĉi-foje mi havas ankoraŭ bonŝancon.

16

Ankoraŭ ĝis hodiaŭ mi pensis, ke Tallinn ne estos cedata al la germanoj. Pensis malgraŭ tio, ke obusoj de la malamiko eksplodis jam en la centro de la urbo. Mi ĉiam ankoraŭ atendis miraklon. Kvazaŭ infano. Nun mi plu ne atendas nek esperas. La falo de Tallinn estas demando de kelkaj tagoj. Mi sentas tion. Ne sole mi, sed tion komprenas verŝajne ĉiuj.

Io senfine amara gutas en la animon pro la scio, ke ni ne kapablos defendi la urbon ĝis tiu tempo, kiam sur la fronto ŝanĝiĝos la situacio. Eble por tio estus necesaj nur unu aŭ du semajnoj, plej multe unu aŭ du monatoj. Iam devos ja veni radikala ŝanĝo. Ni ne povos senĉese retreti. La germanoj konkeris jam la Baltajn landojn, Moldavion, Belorusion, pli ol duonon de Ukrainio. En la lastaj sciigoj de la Informoficejo, kiuj min atingis, oni parolas pri kruelaj bataloj sur la tuta fronto, sed precipe en la direktoj de Kakisalmi, Smolensk, Gomel kaj Dnepropetrovsk. Kakisalmi diras al mi nenion, juĝante laŭ la nomo ĝi situas ie ĉe Ladoga aŭ aliloke sur la tereno de Karelio. Sed de Smolensk al Moskvo estas proksimume tia distanco kiel de Riga al Tallinn aŭ iom pli. Kelkaj asertas, ke Smolensk estas jam okupita kaj ke la germana armeo kiel nehaltigebla torento proksimiĝas al Moskvo. En Ukrainio la faŝistoj atingis jam Dnepropetrovsk, Kiev onidire rezistas ankoraŭ, sed la suda parto de Ukrainio baldaŭ estos jam plene okupita de la germanoj. Se la militaj eventoj tiel daŭros, se venos neniu ŝanĝo, kio tiam okazos? Krizo devas tamen veni, kaj ĉu ni tamen ne devus defendi Tallinn ĝis tiu krizo? Je ĉiu prezo, kiel skribis "Kommunist" [40] antaŭ kelkaj tagoj.

Jes, la gazeto instigas, publikigas alvokojn, asertas, ke Tallinn neniam estos forlasata, tamen estos. Ĉu en la redakcio vere sidas eĉ pli naivaj homoj ol mi, kiuj ne kuraĝas konfesi al si, ke la sorto de Tallinn estas decidita? Aŭ ili komprenas tion tre bone, nur skribas alimaniere? Ĉu mi, se mi estus ordonanto de la skribantoj, kuraĝus diri al ili – presigu la veron, sciigu, ke Tallinn falos post kelkaj tagoj, ankoraŭ antaŭ la fino de aŭgusto?

La rodo de Tallinn estas plena de militaj kaj aliaj ŝipoj. Ml vidis tion hieraŭ per propraj okuloj dum la retiriĝo malsupren de Lasnamagi, kaj pensis, se ĉiuj maristoj surteriĝus, tiam ni sukcesus ionge elteni.

La penso pri surterigo de maristoj sekvas min persiste. Sed ĉu eĉ tiu rirnedo plu helpus? Oni parolas, ke al la fronto estas senditaj ĉiuj, kiujn estas eble sendi: grupoj de maristoj, trupoj de milico kaj ŝtata sekureco, regimento, formita el laboristoj de Tallinn. Hieraŭ mi vidis studantojn de mara militlernejo, altkreskajn, bone trejnitajn junulojn, kiuj ĵus venis al la fronto. Ĝis la vespero ne multaj restis el iiia taĉmento.

Ankaŭ nia regimento havis grandajn perdojn. La Unua Estona Pafista Regirnento kiel memstara batalunuo verdire tute ne ekzistas plu. El la taĉmento, irinta antaŭ kvin tagoj en batalon, restis nur unuopaj grupoj. Almenaŭ duono de la viroj ne plu estas batalkapabla.

La fronto entute prezentas el si iun buntan miksaĵon de diversaj taĉmentoj kaj trupoj. Antaŭhieraŭ mi apartenis ankoraŭ al la kunigita grupo de niaj viroj, anoj de la ekstermaj batalionoj, kiu batalis en la konsisto de marinfanteria brigado, hieraŭ nia grupo, dudek viroj, estis kune kun malgranda grupo de latvaj milicistoj defensive lokigita al rando de la aerodromo, kaj hodiaŭ mi tute ne scias, al kiu trupo mi apartenas. Ni troviĝas sur la strando de Kadriorg, ĉe la placo de la Tallinna Futbala Klubo. Ĉi tie estas kaj niaj viroj, kaj ruĝarmeanoj, kaj maristoj, deko da viroj malantaŭ mi parolas la latvan lingvon. Tute proksime estas grupo da havenlaboristoj, kiuj verŝajne apartenas al la laborista regimento de Tallinn. Nia komandanto estas mar-armea leutenanto, kaj ĉar mi ne scias lian riomon, mi ree baptas lin en miaj pensoj Sergej Arĥipoviĉ, ĉar li ŝajnas esti prudenta superulo.

El miaj malnovaj kamaradoj estas ĉi tie nur Aksel Ruutholm, kiu estas la ĉefo de ni, viroj de la pafista regimento. Alian nomon mi ne scias doni al li. Siatempe li estis politruko kaj ankaŭ en la pafista regimento li restis politika gvidanto de la roto, sed nun, kiam niaj taĉmentoj estas disdividitaj en diversajn lokojn, ankaŭ la taskoj de la homoj ŝanĝiĝis. En la sektoro de la Narva ŝoseo oni hieraŭ bezonis helpon, tien estis ankaŭ de ni sendataj kvardek viroj, kies estro estis nomita Ruutholm. Nia grupo estis subordigita al limgardista taĉmento, aganta en regiono de la aerodromo, kaj tiu siavice submetiĝis al la mararniea grupo. Eble mi ion intermiksas, sed honeste dirite la strukturo de la trupoj kaj taĉmentoj havas en miaj okuloj en la nuna momento neniun signifon. La normalaj batalordoj jam delonge implikiĝis, batalunuoj estas laŭ bezono rapide reordigataj, oni formas batalgrupojn kaj helptrupojn, kreas defendgrupojn kaj ŝirmantajn taĉmentojn, kiujn oni dum unu tago aŭ eĉ dum kelkaj horoj operative ree translokigas. En tiuj translokigoj Ruutholm restis en la okuloj de la viroj nia superulo aŭ komandanto aŭ estro, kion konsideras ankaŭ la gvidantoj de la trupoj, al kiuj ni estas aligitaj.

Dum la lastaj tagoj mi Murkmaa ne renkontis. Post la retiriĝo de Perila li seniĝis je sia posteno de rotestro. Lia roto estis fariĝinta tiom malgranda, ke ĝi estis aligita al alia roto kaj li mern nomumita al iu alia loko. Tiom mi scias krome, ke li plendis pri mi. Ruutholm parolis pri tio. Li diris plue, ke mi devas esti dankema al Eeskiila. Eeskula finis la esploradon de mia afero, Li kaj Eesktila parolis pri mi sufiĉe longe. Nome Eeskula venis al li por demandi pliajn detalojn pri mi. Kia estas mia socia deveno, kiel mi rilatas al la soveta reĝimo kaj tiel plu. Eeskula mem diris, ke li neniel kredas, ke mi estas agento de la malamiko. Sekve Murkmaa en sia plendskribo nomis min tiel.

Diable domaĝe, ke mi mem ne plu povas paroli kuti Eeskula. Li falis sur avenkampo de la nobelbieno Peningi, kie mortiĝis ankaŭ la komandanto kaj komisaro de nia regimento.

Nun, kiam Eeskula ne plu ekzistas, li fariĝis al mi tre proksima. Homo devas morti, nur tiam ni ekkomprenas lian valoron,

Ankaŭ Taavet Tumme ne estas plu inter ni. Li estas tre grave vundita.

17

La vundiĝon de Taavet Tumme mi vidis propraokule. Tio okazis tute proksime al Tallinn. Dum kvar tagoj ni estis seninterrompe batalintaj kun la germanoj. Nia regimento estis jam deformiĝinta je kelkaj partoj. La virojn, kiuj retiriĝis al la ŝoseo de Tartu, oni kunigis kaj lokigis por defensivo. Ĝis la urbo restis de ĉi tie nur kvin aŭ ses kilometroj, ne pli. Apud ni estis maristoj kaj ni ambaŭ, Taavet kaj mi, ĝojis, ke ankaŭ mararmeaj trupoj estas senditaj kontraŭ la germanoj.

Taavet kaj mi kuŝis en tranĉeo, jam antaŭe fosita de la loĝantoj, kaj ni sentis nin sekuraj. Dum kvin tagoj ni ne estis havintaj tiel bonan pozicion. Ĉe Kiviloo kaj poste ĉe la bieno Peningi ni devis impeti tra ebenaj kampoj. La germanoj ĉiam scipovis fortikigi sin en ŝirmitaj pozicioj kaj ni restis por ili bonaj celtabuloj. Sed ĉi-foje la situacio estis mala.

Post la batalo en Kiviloo mi kaj Taavet penadis esti kune. Kaj ni facile povis resti kune, ĉar post la malsukcesinta kontraŭatako en Peningi niaj rotoj kaj batalionoj definitive perdis sian komencan formon.

Ne estis ankoraŭ la oka horo, kiam komenciĝis la antaŭpreparo per kanonado. Mi eĉ ne sciis, ke la bombardadon de defendpozicio de la malamiko antaŭ la atako oni nomas antaŭpreparo per kanonado. Tumme klarigis tion al mi. Ĉiun normalan atakon antaŭas kanonado. Tumme parolis kun pedanteco de librotenisto pri diversaj specoj de kanonado – bombarda kaj detrua fajro, subprema fajro, baranta fajro, metoda fajro, kaj mi aŭskultis lin kun stranga sento en la koro. Ni iras al atako sen speciala kanonada antaŭpreparo. Ni havas malmultajn kanonojn. Ne nur ni, popolarmeanoj, sed ankaŭ regulaj taĉmentoj de la Ruĝa Armeo. Ankaŭ minĵetilojn ni havas diable malmulte. Retiriĝante centojn da kilometroj niaj batalantoj perdis multajn kanonojn, pro tio por ni estas malfacile haltigi la germanojn. Se ne estus en la rodo starantaj militŝipoj, kiuj bombardas la poziciojn de la germanoj, la faŝistoj jam triumfus sur la stratoj de Tallinn. Ankaŭ ĉi-foje ni atendis, kiam la fajro de la ŝipkanonoj komencos subteni nin.

Ĉirkaŭe eksplodis minoj de la germanoj. Kelkaj obusoj falis en nia proksimeco sur parapeton, suprenĵetante terkolonojn. Aerpremo eĉ levis min de la tero, sed io pli rnalbona ne okazis.

Tiam la germanoj ekatakis. Neniam antaŭe mi vidis tiom da soldatoj de la malamiko. Al mi estis ĉiam malfacile trovi fajronestojn de la kontraŭulo. Ĉirkaŭe siblas kugloj, sed de kie oni pafas kaj kiu pafas, tio ne estas videbla. Bone, se mi dum kelkaj horoj rimarkas kelkajn soldatojn de la malamiko. Sed nun ili proksimiĝis en densa ĉeno, pafante dum irado.

Mi observis ilin kaj en mi estiĝis nenia speciala sento. Nek ekscito, nek timo, nek ankaŭ malamo. Ĉio restis ekstreme ordinara. La kapon traflugis proksimume tiaj pensoj, ke estus stulte esti trafata de iu hazarda kuglo aŭ kiam estos ĝusta tempo por komenci pafadon. Koncerne la ekpafadon ni havis neniujn specialajn direktivojn, ŝajne ree ĉiu devas agi laŭ sia bontrovo.

Ni entute militas terure individue, ne laŭ instrukciaj ordonoj de la komandantoj.

Niaflanka pafado komenciĝis tute proksime al mi, baldaŭ krakegis la tuta tranĉeo. Mi prokrastis premi la lasilon. La interspaco ŝajnis al mi ankoraŭ tro granda. Tumme pafis du fojojn.

La batalo farigis pli kaj pli akra.

La germanoj plurfoje ripetis sian atakon. Minoj kaj obusoj pli kaj pli dense falis sur nin. Mi ree pensis, ke estus bone, se fajro de la ŝipkanonoj subtenus nin.

Ni firme eltenis la ofensivon de la faŝistoj.

Taavet Tumme estis vundata tre stulte, per splito de nia obuso. La unua salvo de la militŝipo aŭ marborda baterio, kiu per sia fajro komencis subteni nin, falis en niajn poziciojn. Du grand-kalibraj obusoj krakegis rekte malantaŭ la tranĉeo. Mi aŭdis ilian proksimiĝantan hurladon kaj ekĝojis: fine do! Supozeble pensis tiel ankaŭ Taavet, se li entute atentis niajn proprajn de malantaŭe hurlante proksimiĝantajn obusojn. Ni estis kutimiĝintaj al ili. Ili alte transflugas kaj eksplodas en pozicioj de la germanoj. Sed ĉi-foje la hurlado abrupte ĉesis kaj tuj ekkrakis dufoje. Mi pensis: kion tio signifas? Tia eraro povas rezultigi diablo scias kion. Kaj vere rezultigis. Post disiĝo de la fumo kaj terkolonoj mi vidis, ke Taavet estis falinta surventren. Mi rapide kuris al li. Li estis senkonscia.

Ankoraŭ du obusoj eksplodis ĉi tie. Mi ne rimarkis tion, la viroj poste parolis pri ili. Mi serĉis sukuriston, sed ne trovis lin. Per bandaĝoj de unua helpo, ricevitaj de maristoj, mi ĉirkaŭvindis Taavet, kies dorso estis longe disŝirita, tiel bone, kiel mi povis. La fluado de la sango ne ĉesis, ĝi sorbiĝis tra la bandaĝo. Mi estis senkonsila, malfeliĉa kaj kolera. Mi prenis Tumme sur la brakojn kaj forportis lin de la unua linio. Li estis malpeza, nekredeble malpeza. Mi tenis lin surbrake kvazaŭ infanon. Post unu horo mi sukcesis meti la amikon sur aŭtomobilon, kie kuŝis ankaŭ aliaj vunditoj kaj kiu estis veturonta al la urbo.

Tumme ne rekonsciiĝis, lia vizaĝo estis tre pala, la tutan tempon li perdis sangon. Ĉu li restis viva aŭ malpleniĝis de sango, tion mi ne scias.

18

Ni ricevis ordonon fari kontraŭatakon, forpeli la germanojn el Kadriorg kaj atingi la deklivon de la monto Lasnamagi. Antaŭ kelkaj tagoj tia ordono estus por mi certa pruvo, ke komenciĝas nia granda kontraŭofensivo. Sed nim mi komprenas, ke la celo de nia atako estas simple haltigi la avancadon de la malamiko, gajni tempon. Malgraŭ ĉio tio plibonigas mian humoron.

Al la piedo de Lasnamagi ni alvenas rapide. Ni eĉ ne renkontas konsiderindan reziston. Kvankam super niaj kapoj sibladas kugloj, ili flugas en alteco de la arbopintoj. La mitraloj de la germanoj ne pafas nin, sed ekspedas siajn pafseriojn en iun alian lokon.

Supreniri sur la monton ni ne povas, La fajro de la malamiko devigas nin halti. La pafserioj de iliaj mitraloj kaj aŭtomatoj pli kaj pli densiĝas. Ĉirkaŭ ni komencas eksplodi minoj.

Feliĉe aŭdiĝas eksplodoj ankaŭ sur la rando de la monto. Tie krakadas obusoj de niaj militŝipoj kaj kirasvagonaro, manovranta sur ia stretŝpura fervojo.

Posttagmeze ni tamen avancas sur la randon de la monto. Ne en la antaŭa loko, sed pli dekstre, ĉe la dometo de Petro[41], kie la strato kondukas supren. Sur la kalkŝtona deklivo ni renkontas maristojn, kiuj aŭ alvenis ĉi tien antaŭ ni aŭ la tutan tempon okupis tiun pozicion. Ĉiuokaze ili estas senlime persistaj kaj morton ne timantaj viroj, kiuj ne perdas la kapon en kuglo-pluvo kaj minfalado kaj ne pensas pri retiriĝo.

Denove reviviĝas en mia kapo ia penso, ke la maristoj kapablus defendi la urbon ankoraŭ dum multaj tagoj. Ĉi-foje mi rapide liberiĝas de la humoron difektanta saĝumado, estas necese iri antaŭen. Per la okuloj mi serĉas konvenan lokon, kien kuri. Diable bone, ke mankas tempo por vana meditado.

De la celulozfabriko, kiu restas ankoraŭ pli dekstre, oni ekpafas nin. Ŝajne inter la fabrikmuroj kaŝas sin germanoj. Kelkaj maristoj kuras tien. Ni direktiĝas antaŭen.

Fine ni prenas pozicion ĉe la bordo de malnova kalkŝton-rompejo. Kelkfoje germanoj penas nin repuŝi, sed ni sukcesas resti tie. Poste ili lasas nin en trankvilo.

De la Tartua ŝoseo aŭdiĝas akra krakado kaj senĉesaj eksplodoj de obusoj kaj minoj. Mi ekkomprenas, ke la germanoj penas ĝuste de tie trarompi malsupren en la urbon.

Mailumiĝas.

La batalbruo malfortiĝas. Ŝajnas, ke ni sukcesis bari la ofensivon de la germanoj. Ankaŭ en la segmento de la Tartua ŝoseo.

Nun, kiam la streĉo malpliiĝas, venas denove diversaj pensoj.

Mi ekmemoras, ke ni dum la tuta tago nenion manĝis.

Mi grimpas al Ruutholm kaj demandas, ĉu oni alportos al ni manĝaĵon.

"Alportos," li opinias. "Mi iros rigardi."

Ruutholm forestas duonhoron aŭ eĉ pli.

"Antaŭ la mateno ni ricevos nenion. Mi ne trovis ekonomiistojn nek superulojn, kiuj scias ion. Ankaŭ diable mallume estas."

Ĉi tie estas vere mallume.

Maldekstre de ni, sub la deklivo io brulas. Verŝajne iu loĝdomo, sed la rebrilo de la incendio ne sukcesas lumigi la tutan deklivon kaj la parkon. Ĉe tio ŝajnas al mi nekredebla, ke mi povas pensi pri brulado de loĝdomoj tiel indiferente, eĉ de ia praktike utila vidpunkto. Ŝajne mi jam alkutimiĝas al konstruaĵoj, flamantaj en fajro.

La ĉielo super la urbo ruĝas en pluraj lokoj. De malantaŭ la havena stacio kaj el la haveno leviĝas dikaj fumkolonoj. En la regiono de la meblofabriko de Luther la ĉielo estas ruĝa, tie flagras vartenejoj kaj lignostaploj. Ankaŭ de konstruaĵoj de la celulozfabriko, kiu situas tute apud ni, leviĝas fumo kaj de tempo al tempo tie io subite ekruĝas. Dum tiuj bruleksplodoj estas lume ankaŭ ĉe ni. Rebriloj de incendio vidiĝas ankaŭ en aliaj lokoj kaj ni penas diveni, kie kio flamas.

"En la taga tumulto mi tute forgesis la ventron de mi mem kaj de la aliaj," plendas la politruko.

Ankaŭ mi ja ne pensis la tutan tempon pri la stomako. Eĉ nun mi parolis pri manĝaĵo pli pro kutimo. Simple por ion diri. Por forpeli la pensojn, kiuj ree volas difekti la humoron. Sub la influo de tiuj pensoj mi ankaŭ ekkoleras:

"La gazetoj estas plenaj de aĉaĵo."

Mi ne vidas la vizaĝon de Ruutholm, sed supozeble li gapas min nun kiel frenezulon.

Mi daŭrigas:

"Oni ja promesis defendi Tallinn ĝis la lasta sangoguto, sed... Kial oni ne elŝipigas ĉiujn maristojn? Ni sukcesus defendi Tallinn ĝis vintro. Se ankaŭ de la insuloj koncentri la tutan armeon ĉi tien..."

Mia fervoro malfortiĝas kaj mi ne fias la frazon.

Mia sinsento estas ege aĉa.

"La falo de Tallinn ne signifas ankoraŭ, ke ĉio estas finita," trankviligas min Ruutholm.

Ion similan li ja devis diri. Jam pro tio, ke li estas politruko. Ne, Aksel ne parolas simple pro ŝajno, sole pro tio, ke li devas tiel paroli. Certe li mem tiel ankaŭ pensas. Aŭ almenaŭ sugestas al si kuraĝon kaj certecon, kiam la retiriĝado minacas sufoki la animon. Mi jam delonge komprenis, ke Ruutholm neŝanceleble kredas je nia venko. Ankaŭ mi ne perdis mian esperon, sed en mi io ribelas, ne donas al mi trankvilon, venigas ĉiuspecajn vortojn sur la langon.

"Ne deflankiĝu," mi daŭrigas obstine. "Kial ni ne defendas Tallinn ĝis la fino?"

Mi mem komprenas, ke estas stulte tiel ataki amikon, sed mi ne povas bridi min.

"Plej volonte mi donus al vi nun vangofrapon. Kial kaj kial?... Kvazaŭ Niidas."

Aksel konsternas min. Bone, ke li insultis min, diable bone. Se li estus peninta klarigi al mi la aferon per saĝaj vortoj, mi ne estus cedinta. Mi ne toleras homojn – verŝajne mi antaŭe jam notis tion –, kiuj ŝatas senfine instruadi. Aksel estas bravulo, vera amiko, pro dio. Malgraŭ tio, ke li nun ofendis min. Mi ne estas Niidas, diablo prenu! Tiel li tamen ne rajtas diri al mi. Aŭ eble li pravas? Ĉu mi ne komencis fosi en la animo de mi mem kaj de la aliaj ? Ĉu tio, se ni la tutan tempon demandadas nin mem kaj la aliajn, kial kaj kial, helpas haltigi la germanojn ?

Ni silentas longan tempon.

Dekstre kaj maldekstre de ni pafadas mitraloj. Super la kapo siblas unuopaj obusoj aŭ minoj. En momentoj de silento aŭdiĝas krakado de flamoj aŭ mi simple imagas tion. Mi denove turnas min al Ruutholm.

"Niidas mi ne estas."

Li ne rapidas kun respondo. Ŝajne mi forte kolerigis lin. Mi sentas min kiei batita hundido.

Li eĉ ne sukcesas respondi, ĉar al ni venis maristo, kiu transdonas al Ruutholm iun ordonon.

19

Ni marŝas tra la nokta urbo. Ni ne estas multaj, dek kvin viroj, ĉiuj krom Aksel Ruutholm fremdaj al mi. Kvin aŭ ses batalantoj el la pafista regimento, kiujn mi laŭnome ne konas, same multaj ruĝarmeanoj, kelkaj maristoj, du el la laborista regimento. Kaj de Kadriorg kaj ankaŭ de Nomme aŭdiĝas maloftaj mitral- kaj fusilpafoj. Ankaŭ en la direkto de Harku krakadas, kaj unuopaj klakoj kelkfoje aŭdiĝas sufiĉe proksime. De tempo al tempo flugas hurlante trans niajn kapojn obusoj de ŝipkanonoj, kiuj eksplodas ie sur Lasnamagi aŭ en Paaskula. Ni ne atentas la pafojn kaj krakadojn, kvazaŭ ĉio tio ne koncernus nin, kvazaŭ ni tute ne scius, ke matene la urbo estos forlasata.

Strange, nun, kiam ĉio estas decidita, mi sentas plu nenian eksciton. Komence, kiam Ruutholm klarigis, ke ni devas senbrue kaj ne vekante atenton de la malamiko forlasi nian pozicion ĉe la rando de la kalkŝtonrompejo kaj kolektiĝi en Kadriorg, mi ree preskaŭ perdis mian ekvilibron. Sed la duan fojon mi ne volis meriti la nomon de Niidas kaj kunpremis miajn dentojn. Finfine, kiom helpus plendado kaj plorado, kion savus veado kaj malbenado – la fortoj de la germanoj estas nun ĉe Taliinn pli grandaj. Mi sukcesis ja regi mian langon, sed kiam ni serĉis vojon de Lasnamagi malsupren, io kunpremis mian gorĝon. Ĉio subite rememoriĝis: la forkuro el Parnu, la malsukcesinta atako ĉe Are, la batalo en Aŭdru, la avenkampo ĉe Kiviloo – ĉio. Mi klare vidis la malgrandan figuron sur la ŝoseo, la lapfolion sur la vizaĝo de Koplimae, la grandegan vundon sur la dorso de Taavet. Ankaŭ Niidas penetris en mian imagon – li staris ĉe siaj fortaj kofroj kaj rigardis min superece. Memoriĝis ankaŭ Elias, antaŭ la okuloj aperis liaj rigidiĝintaj piedoj. La fino de la divano kaj la piedoj, kiel mi vidis ilin tiam, kiam ni perforte eniris lian loĝejon.

Sub la kverkoj de Kadriorg kunvenis nur deko da viroj, ne pli, evidente la aliaj kolektiĝis ie aliloke. Ni atendis, fariĝis senkonsilaj kaj ne sciis ion entrepreni. Ruutholm senĉese iradis ien, serĉante niajn virojn, kiuj estis kvazaŭ falintaj tra la tero, kaj superulojn, kiuj scias, kio nun okazos. Fine kuris al ni hazarde iu mararmea leutenanto, kiu ekinsultis, kial ni ankoraŭ estas en Kadriorg, kaj ordonis senprokraste iri al la minhaveno, kie atendas ŝipoj. Ruutholm demandis, kiu li estas, ke li donas tiajn ordonojn. Evidentiĝis, ke li estas el la stabo de la floto, unu el tiuj, kiuj organizas la revokon de la trupoj kaj batalantoj de la fronto kaj ilian direktadon al la haveno. De li ni aŭdis tion, kion ĉiu el ni konjektis: dum la nokto oni penos enŝipigi la defendantojn de la urbo kaj matene komenciĝos marvojaĝo al Leningrad.

La leutenanto parolis trankvile kaj logike, li ŝajnis esti malvarmsanga kaj energia junulo, sed li furiozigis min. Li diris nome, ke la forlaso de Tallinn estas nun neevitebla kaj de strategia vidpunkto ankaŭ logika. Rilate defendon de Leningrad la bataloj ĉe Tallinn jam plenumis sian taskon – ni tenis ĉi tie kvin germanajn diviziojn – kaj la ŝiparon kaj surterajn fortojn Leningrad nun mem urĝe bezonas. Lasi ĉe Tallinn dronigi la ŝipojn kaj ĝis la lasta viro ekstermi la vivajn fortojn estas sensence el la vidpunkto de la ĝenerala evoluo de la milito. Krome ni ne sukcesos plue defendi Tallinn eĉ per plej grandaj oferoj. La leutenanto parolis ĉion ĉi pro mi, ĉar mi estis saltinta sub lian nazon kaj post la vortoj, ke la militkonsilantaro decidis forlasi la urbon, akre demandinta: "Poĉemu?"[42]

En detaloj mi eble malĝuste komprenis lin, sed proksimume tiel li klarigis. Mi volis al li, ne, ne al li, sed al la generaloj kaj admiraloj de la militkonsilantaro kontraŭparoli, mi eĉ diris ion al la tute juna mararmea oficiro, sed parolante mi tuj implikiĝis. Li ne komprenis min, opiniis, ke mi timas marvojaĝon, kaj penis min trankviligi. Sekve mi tute ne sukcesis klarigi al li, kio incitis min en lia parolo. Mi diris tion al Ruutholm, kiam ni laŭlonge de la Narva ŝoseo paŝis al la urbocentro. Tallinn oni ne rajtas konsideri nur kiel strategian objekton, kies graveco dependas de la situacio de iu alia pii granda centro. Ĉu do la sorto de la, estona popolo neniom gravas? La falo de Tallinn signifas ja, ke la tuta Estonio estos okupita de hitleranoj. Jam pro tio oni devus defendi la ĉefurbon de nia juna unia respubliko ĝis la lasta viro, ĝis la lasta kartoĉo.

Ruutholm diris post miaj emfazaj vortoj nenion. Ĉi-foje li ne nomis min Niidas. Evidente por li estis same malfacile kiel por mi percepti la neeviteblecon de tio, ke Tallinn falos. Mia ree elŝprucanta protesta fervoro malfortiĝis. Mi hontis. Mi devus esti miloble pli vireca.

Post kiam ni grimpis tra la barikado, konstruita el fervojaj: relŝtipoj en la komenco de la strato de Weizenberg, aliĝis al ni maristoj kaj civile vestitaj viroj, kiuj laŭ mia opinio estis batalantoj de la laborista regimento.

M paŝadas silente.

El la haveno kaj de malantaŭ la Havena stacio, kie estas nafto-cisternoj, leviĝas same kiel antaŭe dika fumo, kiun la vento disportas tra la tuta urbo. La ĉielo ruĝas kaj super la haveno kaj ankaŭ aliloke. La tutan tempon penetras en la nazon fumo kaj brulodoro.

Mi plene rericevis la sinregadon. Mi eĉ timas, ke mi falos en alian ekstremon, en senesperan indiferentecon.

Ĉu mi iam fariĝos viro, kun firma karaktero, kiu en ĉiu situacio ĉiam regas sin?

La viroj de la laborista regimento komencas resti malantaŭ ni.

Malofte ni renkontas iun. Sur la placo Viru ni vidas grandan grupon de soldatoj, venantan de la Tartua ŝoseo. Ankaŭ ili direktiĝas al la Mara bulvardo.

Mi ekaŭskultas. Mitralaj pafserioj fariĝis ankoraŭ pli maloftaj kaj estas multe pli malklare aŭdeblaj. Sur la fronto restis verŝajne jam ne multe da niaj viroj. Kiu entute ankoraŭ haltigas la germanojn? Ili povus nun verŝajne sen speciala peno invadi la centron de la urbo.

Ruutholm diras:

"Mi estas terure malsata."

"Estus vere necese bone plenigi la stomakon." Tiel diras mi.

Mi povas veti, ke ni ambaŭ ne plu sentas malsaton kaj la malpleneco de la stomako malkvietigas nin nun plej malmulte.

La politruko ekparolis pri manĝo pro tute alia kaŭzo. Nur por paroli pri io tia, kio donus al la pensoj alian direkton, kio faciligus la animon. Aŭ simple por babili pri io. Silente marŝadi estas malfacile. Kaj prediki al ni pri la fina venko estus en la nuna moraento pli ol stulte. Li estas vera bravulo, tiu Ruutholm, la direktoro kaj politruko.

Sur la Mara bulvardo la movado fariĝas pli vigla. La budoj de la ĝardeno Tivoli brulas. De la haveno veturas tri kamionoj kun sovaĝa rapideco al la Norda bulvardo. Ie ĉe la haventenejoj aŭdiĝas forta eksplodo. Antaŭ la elektra stacio staras grupo da maristoj,

Ĉe la uzino "Ilmarine" ni iom interkonsiliĝas, laŭ kiuj stratoj daŭrigi la vojon. Iu el ni klarigas kun grava mieno, kiel estus plej bone iri. Sed Ruutholm konas la urbon bonege kaj ni elektas la piej mallongan vojon al la minhaveno.

La duetaĝaj lignaj domoj estas mallumaj kaj silentaj.

Kion pensas momente la homoj loĝantaj en ili?

20

Transirante la straton Malnova Kalamaja mi diras al la amiko:

"Mi iras por momento en la Granitan straton. Post kvin minutoj mi revenos."

Ruutholm haltas kaj rigardas min demande.

Mi sentas en la naztruoj amaran fumhaladzon. Ie en la proksimeco brulas. Verŝajne en la proksima lignejo. Certe ankaŭ iuj oleocisternoj flamas, ĉar de tempo al tempo gluecaj fulgonuboj tusigas nin.

La amiko gapas al mi tiel strange, ke mi rapide aldonas:

"Iru trankvile pluen, mi postkurios vin."

"Kien vi devas... iri?"

Ni ja ne havas tempon por longa konversacio, kial Aksel ne komprenas tion ?

Mi diras mallonge:

"Mi ne povas alimaniere."

Mi ne mensogas, mi devas iri. Ju pli mi proksimiĝis al la strato Kalamaja, des pli klare mi sentis, ke mi ne povas alimaniere. Kompreneble, mi ne trovos ŝin, nur infano povus kredi, ke ŝi intertempe revenis hejmen. Se tio ne sukcesis al ŝi pli frue, do nun, kiam Tallinn jam du semajnojn troviĝas en fajroringo de germanaj trupoj, ŝi havis por tio plu neniun eblon. Sed io, kio estas pli forta ol mi kaj mia sobra pensado, puŝas min antaŭen. Mi komprenas eĉ pli: se mi ne trovos Helgi – kaj ke mi ŝin ne trovos, tio estas pli ol certa –, tiam fortiĝos en mi la supozo, ke sur la ŝosea gruzo kuŝis ŝi. Malgraŭ ĉio mi ne kapablas min reteni.

Ruutholm demandas plu nenion.

En lia konduto estas io fremda. Li verŝajne ne kredas min.

Mi volus diri al li, ke li ne dubu pri mi, sed ne faras tion. Mankas tempo por longaj klarigoj. Mi turniĝas en la flankan straton. Mi ne sukcesis fari eĉ kelkajn paŝojn, kiam iu rapide atingas min kaj ekkaptas je mia ŝultro.

Tio estas Ruutholm.

La direktoro. Politruko. Amiko.

"Ne faru stultaĵon," li diras al mi kolere.

Pro kio li parolas tiel?

Kial li koleras?

Mi diras unusolan vorton:

"Helgi."

"Helgi?"

"Helgi."

Ruutholm kvazaŭ pripensas ion.

"Iru, se vi ne povas alimaniere," li diras fine. "Nur faru rapide. Ni ne havas tempon."

"Mi faros rapide. Atendi min ne estas necese, mi mem kuratingos vin."

Mi ĝojas, ke li fine komprenis. Mi ekkuras. Li pravas, ni ne povas malŝpari tempon.

La domo, kie loĝis la familio Uibopere, ne estas malproksime. La kvina aŭ sesa domo de la stratangulo. Mi ne bezonas serĉi ĝin, ĉar ankaŭ jam pli frue mi estis ĉi tie. La pordo de la loĝejo de Uibopere restis tiam fermita por mi. Maljunulino kun afabla vizaĝo klarigis al mi, ke la familio Uibopere forveturis jam antaŭ pli ol unu monato. Mi dankis kaj foriris. Mi scias, ke ankaŭ hodiaŭ ĉio estas la sama. Neniu respondos al mia frapado. Sed apenaŭ mi nun, nokte, en la koridoro renkontos iun. La maljunulino kun la afablaj okuloj certe dormas. Ne, hodiaŭ nokte la homoj verŝajne ne povas trankvile dormi.

La pordego de la korto estas ŝlosita. Sen longa pripensado mi transgrimpas ĝin. La koridora pordo estas feliĉe nefermita. Tuj de ĉi tie kondukas supren kurba kaj knaranta ligna ŝtuparo. Per kelkaj rapidaj saltetoj mi atingas la duan etaĝon. Loĝejo numero ses. En la koridoro estas mallume, mi ne vidas la numerojn super ia pordoj. Sed tio ne estas grava, ĉar mi memoras, ke la loĝejpordo de Uibopere estis dekstre la lasta.

Mi frapas. Malforte kaj singarde, kvazaŭ mi timus iun timigi. Mi atendas. Silento. Mi frapas denove, nun jam pii forte. Ĉiam ankoraŭ silento.

Post la tria vana frapado mi descendas la ŝtuparon. En la malsupra etaĝo iu malfermetas pordon kaj postrigardas min. Kiam mi reiras unu paŝon, la pordo estas tuj fermata kaj aŭdiĝas klaketo de patentseruro. Mi ne ekfrapas denove al pordo, ŝlosita antaŭ mia nazo.

Sur la korto estas aperintaj homoj. Du virinoj kaj unu viro, kiuj portas grandajn pakaĵojn. Mia ekapero timigas ilin. Ili venis de ie kun siaj ligaĵoj, ĉar nun la pordego estas malfermita.

Mi iras al ili kaj demandas:

"Ĉu vi estas loĝantoj de tiu ĉi domo?"

"Ne," diras la viro.

"Jes," diras unu el la virinoj.

"Niaj propraj objektoj," klarigas ial la alia virino.

"Ne babilaĉu," diras akre la viro.

"Ĉu vi scias ion pri familio Uibopere?" mi demandas.

"Ni nenion scias," respondas la viro.

"Ili veturis al Ruslando," informas la sama virino, kiu diris, ke ŝi loĝas ĉi tie.

"La filino verŝajne iris..." volas la alia virino ekklarigi ion.

"Ne rakontu vanan famon," interrompas ŝin la viro.

Mi demandas plu:

"Kion vi scias pri la filino ?"

"Nenion pli ol jam dirite," diras la viro.

"Ne, jes," balbutas la unua virino.

Mi provas ankoraŭ foje:

"Ĉu la filino intertempe ne estis hejme?"

"Ne, ne," kvazaŭ ektimiĝas la unua virino.

"Kiel ŝi nun venu hejmen?" refutas la dua virino.

"Ni ekiru," komandas la viro la virinojn.

Mi ekscias de ili nenion plian. Al mia rekta demando, ĉu ili havas malbonajn sciigojn pri la filino de Uibopere, ili respondas same eviteme. La virinoj kvazaŭ volus paroli, sed la viro retenas ilin. Sed unu afero estas certa – hejmen Helgi ne venis. Kvankam mi penas trankviligi min, ke apenaŭ la virinoj povas scii pri Helgi ion pli detalan – al mi, tute fremda persono, ili simple timis paroli pri la aliĝo de Helgi al la eksterma bataliono –, profundiĝas en mi la sento, kvazaŭ mi estus ricevinta sciigon pri morto. Kvazaŭ al mi estus dirita nun tio, kion mi la tutan tempon timis.

Jes, mi perdis mian lastan esperon.

Ĉio travivita kunfluas kaj miksiĝas je unusola deprimo. Konvinkiĝo, ke Helgi estas mortinta. Scio, ke ni ne kapablas defendi Tallinn. Ke la estonteco promesas al mi nenion ĝojigan. Ni nur retretas kaj bonaj homoj mortas. Pereas kiel Helgi, kiel Sergej, kiel Ilmar, kiel Taavet. Same kiel psreis centoj kaj miloj.

Subite mi rapidas plu nenien. Kvankam mi sugestas al mi, ke mi devas senprokraste atingi la kamaradojn. Mi ja promesis postkuri ilin, sed tiamaniere kiel nun trenante la piedojn mi neniam atingos ilin. Tamen mi ne ekkuras. Eĉ ne rapidigas la iradon.

La racio diras ankoraŭ, ke reiri al tiu stratangulo, kie mi disiĝis de la kamaradoj, ne estas prudente, kaj mi devas tuj turniĝi en la Industrian straton. Tiel mi gajnus centon da metroj. Sed mi ne faras ankaŭ tion.

Fine mi revenas al la sama loko. Ruutholm kaj aliajn mi ĉi tie ne trovas. Eĉ ne povas trovi, ĉar unue ili ne promesis min atendi kaj due anstataŭ kelkaj minutoj mi malŝparis almenaŭ kvaronhoron, se ne huonhoron.

De la urbo proksimiĝas en rapidmarŝo aro da maristoj.

Ankaŭ mi ne rajtas plu malŝpari la tempon. Sed kvazaŭ radikoj subkreskis al mi.

Subite mi maltrankviliĝas. Kial mi la tutan tempon pensadas pri tio, kiel atingi la amikojn, pri la minhaveno, pri mia saviĝo? Helgi ne saviĝis... Multaj ne saviĝos... Kiu haltigos la germanojn en Kadriorg, Paaskula kaj en aliaj lokoj? Por tio, ke miloj povu forveturi el Tallinn, nun dekoj, eble eĉ centoj oferas sian vivon ĉe la limo de la urbo. Kial mi ne povus esti inter tiuj, kiuj kiel la lastaj defendas Tallinn? Ĉu tio ne estas mia rekta devo? Se iu devas morti, kiun rajton havas mi por ĉiapreze gardi mian vivon ?

Kompreneble, unu aferon mi tre dezirus vidi – nian venkon. Multaj el tiuj, kiuj nun iras al la haveno, eble vidos ĝin. Tiam ili ĝojos ankaŭ por mi. Estus bone, se Aksel vivus ĝis la venko. Li kredas tiel firme je ĝi. Li faris por ĝi jam tiom multe, ke li meritas la rajton vidi la venkon. Havu li pli da feliĉo ol Helgi kaj miaj aliaj amikoj, sed apenaŭ li havos ĝin pli. Mi ekkomprenis, ke la homoj devas ankoraŭ multege suferi. Miloj kaj milionoj devas morti kaj mi volas esti unu el tiuj, kiuj kuraĝas morti.

Sukcesu iu alia enŝipiĝi anstataŭ mi, mi reiros al Kadriorg. Kial mi timu tion, kio povos okazi ? Mi ne rajtas timi.

El la komerca haveno aŭdiĝis akra eksplodo. Mi aŭdas ankaŭ krakadon de mitralo. Al mi ŝajnas, ke oni pafadas sufiĉe proksime. En la distanco de unu kilometro. Aŭ en la Mara bulvardo aŭ en la komenco de la Narva ŝoseo. Ĉu la germanoj jam invadis la centron de la urbo?

Nun miaj piedoj liberiĝas de la tero kaj mi rapide ekiras en la direkto, de kie aŭdiĝis la krakado de pafoj.

Mi havas nur unu deziron – ke mi havu forton ĝis la fino, Kaj ke Aksel ne pensu malbone pri mi.

Eklumiĝas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.