|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOSAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Eksperimentadon pri maŝino de tempo oni okazigis en la Malgranda Halo de la Scienca Domo. Mi aliris en la infanvartejon por elkonduki Alisan al la hejmo, sed tie mi komprenis, ke se mi kondukus ŝin, mi malfruus por iri al la ekspimentado. Do mi prenis de Alisa la promeson, ke ŝi kondutos dece, kaj ni iris al la Scienca Domo.
Reprezentanto de la Instituto de Tempo, kiu estis tre granda kaj tre kalva viro, staris antaŭ la maŝino de tempo kaj klarigis ĝian strukturon al scienca publiko. La scienca publiko atente aŭskultis lin.
– Vi ĉiuj scias, ke la unua eksperimento estis malsukcesa, – li diris. – Katido, kiun ni sendis, atingis la komencon de la dudeka jarcento kaj eksplodis en la regiono de rivero Tunguzko, kaj pro tio naskiĝis la mito pri la Tunguzka meteorŝtono. Post tio ni ne spertis grandan malsukceson. Verdire, kaŭze de certaj universalaj leĝoj (pri kiuj leĝoj ĉiu povas ekscii per broŝuro de nia instituto, se li deziras tion), nun ni kapablas sendi homojn kaj objektojn nur en la sepdekan jarojn de la dudeka jarcento. Estas menciinde, ke kelkaj el niaj oficistoj vizitis tiun tempon, kompreneble, tute sekrete, kaj senprobleme revenis. La procedo por transporti sin tra tempo mem estas pli-malpli facila, sed por ĝi estis necesa nerimarkebla multjara laboro fare de centoj da homoj. Oni bezonas nur surmeti tempestran zonon... Ĉu iu el vi ne deziras supreniĝi al mi, por ke mi montru ordon de sinsekvaj agoj por pretigi transtempan vojaĝanton...
Konfuzinta silento fariĝis. Neniu decidis esti unua, kiu iris al la tribuno. Kaj jen, kompreneble, ĉe la tribuno aperis Alisa, kiu nur antaŭ kvin minutoj promesis konduti dece.
– Alisa, – mi kriis, – revenu tuj!
– Ne maltrankviligu vin, – la reprezentanto de la instituto diris, – nenio malbona okazos al la infano.
– Al mi nenion okazos, paĉjo! – Alisa gaje diris.
Ĉeestantoj ekridis kaj komencis ĉirkaŭrigardi, serĉante per okuloj severan patron.
Mi ŝajnigis, ke mi absolte ne rilatas al tio.
La reprezentanto de la instituto zonis Alisan kaj fiksis iun umojn, similajn al kapaŭdiloj, sur ŝiajn tempiojn.
– Jen estas perfekte, – li diris. – Nun la homo estas preta al transtempa vojaĝo. Se ŝi eniros en la ĉelon, do ŝi tuj aperos en la jaro mil naŭcent sepdek kvin. "Kion li diras! – la panika penso fulmis en mia cerbo. – Alisa ja tuj uzos tiun eblecon!"
Sed jam estis tro malfrue.
– Kien vi iras, knabineto? Haltu! – la reprezentanto de la instituto kriis.
Alisa jam penetris la ĉelon kaj malaperis sub rigardoj de ĉiuj ĉeestantoj. La halo hore elspiris.
La paliĝinta reprezentanto de la instituto svingadis la manon, penante ĉesigi bruon. Kaj, vidante min kuri al li tra inter sidlokoj, klinis sin preskaŭ ĝis mikrofono, por ke estu pli aŭdeble, kaj diris:
– Nenio malbona okazos al la infano. Post tri minutoj ŝi denove aperos en la halo. Mi ĵuras, ke aparataro estas perfekte fidinda kaj elprovita! Ne maltrankviligu vin!
Al li estis facile rezoni. Dume mi staris ĉe la tribuno kaj pripensis la sorton de la katido, kiu transformiĝis en la Tunguzkan meteorŝtonon. Mi samtempe kaj kredis kaj malkredis al la preleganto. Nur imagu vin scianta, ke via infano nun troviĝas en tiu tempo, post kiu pasis preskaŭ cento da jaroj... Kio okazos, se tie ŝi kuros for de la maŝino? Kaj vojeraros!
– Ĉu mi povas sekvi ŝin? – mi demandis.
– Ne. Post minuto... Vi ja ne maltrankviligu vin, ĉar nia homo renkontos ŝin tie.
– Do tie troviĝas via oficisto?
– Ne, ne oficisto. Simple parolante, ni trovis personon, kiu perfekte komprenas niajn problemojn, kaj la dua ĉelo situis en lia loĝejo. Li loĝas tie, en la dudeka jarcento, sed iufoje aperas en estonta tempo pro sia profesio.
Tiumomento en la ĉelo aperis Alisa. Ŝi eliris al la tribuno aspektante kiel persono, kiu perfekte plenumis sian devon. Ŝi portis dikan malnovtempan libron sub sia brako.
– Jen vi mem konvinkiĝis... – la reprezentanto de la instituto diris.
La halo unuanime ekaplaŭdis.
– Knabineto, rakontu, kion vi vidis? – la preleganto diris, eĉ ne lasante min aliri Alisan.

– Tie estas tre interese, – ŝi respondis. – Bum! – kaj mi jam estas en alia ĉambro. Tie oĉjo sidis ĉe tablo kaj skribis ion. Li demandis min: "Ĉu vi, knabineto, estas el la dekdua jarcento?" Mi diris, ke verŝajne estas, sed mi ne kalkulis nian jarcenton, ĉar ankoraŭ malbone scipovas kalkuli, mi iradas en infanvartejon, en la grupon por mezaĝuloj. La oĉjo diris, ke tre agrable, kaj ke mi devas reveni. "Ĉu vi volas vidi Moskvon tian, kia ĝi estis, kiam via avo ankoraŭ ne ekzistis?" Mi diris, ke mi volas. Kaj li montris al mi ĝin. Ĝi estis tre mirinda kaj malalta urbo. Poste mi demandis pri lia nomo, kaj li diris, ke lia nomo estas Arkadio, kaj ke li estas verkisto, kaj verkas sciencfikciajn librojn pri estonta tempo. Evidentiĝis, ke li elpensadas ne ĉion, ĉar homoj el nia tempo iufoje venas al li kaj rakontas ĉion. Sed li devas rakonti pri tio al neniu, ĉar tio estas tre ĝranda sekreto. Li donacis al mi sian libron... Kaj poste mi revenis.
La halo salutis rakonton de Alisa per brua aplaŭdado.
Post tiuj vortoj estiminda akademiano leviĝis kaj diris:
– Knabineto, vi tenas la unikan libron en la manoj, nome, la unuan eldonon de sciencfikcia romano "La makuloj sur la Marso". Ĉu vi ne povas donaci tiun libron al mi? Vi ja ankoraŭ ne scias legi.
– Ne, mi ne povas, – Alisa diris. – Mi baldaŭ scipovos kaj mem tralegos.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.