|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOSAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Alisa ne dormis. Estas la deka horo, sed ŝi ne dormis. Mi diris:
– Alisa, tuj dormu, aŭ...
– Kio okazos "aŭ", paĉjo?
– Aŭ mi videofonas al Avino-Jagino (Avino-Jagino – unu el la plej popularaj roluloj de rusaj fabeloj; ogrino-sorĉistino, plej ofte ŝi estas malbona, sed iufoje ŝi helpas al ĉefrolulo per sia sorĉado).
– Kiu estas Avino-Jagino?
– Nu, tion infanoj ja devas scii. Avino-Jagino – Ostkrurulino estas terura, malica maljunulino, kiu manĝas malgrandajn infanojn. Malobeemajn.
– Kial?
– Nu, ĉar ŝi estas kolera kaj malsata.
– Kial do ŝi estas malsata?
– Ĉar ŝia kabano ne havas nutrodukton.
– Sed kial ne havas?
– Ĉar ŝia kabano estas treege malnova kaj situis malproksime en arbaro.
Tio estis tiel interesa por Alisa, ke ŝi eĉ sidigis sin en la lito.
– Ŝi laboras en nacia parko, ĉu?
– Alisa, dormu tuj!
– Sed vi ja promesis alvoki Avinon-Jaginon. Mi petas, paĉjo, kara, alvoku Avinon-Jaginon!
– Mi alvokos, sed vi tre ĉagreniĝos pri tio.
Mi iris al videofono kaj premis kelkajn hazardajn butonojn. Mi estis certa, ke konekto ne okazos kaj Avino-Jagino hejme "forestos".
Sed mi eraris. La ekrano de la videofo eklumis, heliĝis. Aŭdeblis klako, do iu premis ricevbutonon ĉe alia fino de la linio, kaj dormeca voĉo diris antaŭ ol bildo aperis sur la ekrano:
– Ambasadorejo de Marso aŭskultas vin.
– Kiel do, paĉjo, ŝi venos, ĉu? – Alisa kriis el dormoĉambro.
– Ŝi jam dormas, – mi kolere diris.
– Ambasadorejo de Marso aŭskultas vin, – ripetis la voĉo
Mi turnis min al la videofono. Juna marsano rigardis al mi. Li havas senokulharajn verdajn okulojn.
Pardonu min, – mi diris, – mi, verŝajne, eraris pri numeron.
La marsano ridetis. Li rigardis ne min, sed iun malantaŭ mia dorso. Kompreneble, Alisa forlasis la liton kaj staris sur la planko per nudaj piedoj.
– Bonan vesperon, – ŝi diris al la marsano.
– Bonan vesperon, knabineto.
– Avino-Jagino loĝas ĉe vi, ĉu?
La marsano demande rigardis min.
– Komprenu min, – mi diris, – Alisa ne sukcesas ekdormi, do mi intencis videofoni al Avino-Jagino, por ke ŝi punu ŝin. Sed fuŝis la numeron.
La marsano ree ridetis.
– Bonan nokton, Alisa, – li diris. – Dormu, aŭ via paĉjo alvokos Avinon-Jaginon.
La marsano adiaŭis al mi kaj elŝaltis la aparaton.
– Nu, vi iros dormi nun, ĉu? – mi demandis. – Ĉu vi aŭdis tion, kion oĉjo de Marso diris al vi?
– Mi iros. Sed ĉu mi flugos al Marso kun vi?
– Se vi kondutos bone, do ni somere flugos tien.
Finfine Alisa ekdormis, mi daŭrigis mian laboron, kaj laboras ĝis la unua horo. Kaj je la unua subite obtuze ekblekis la videofono. Mi premis la butonon. La marsano el la ambasadorejo rigardis al mi.

– Pardonu min pro tio, ke mi maltrankviligas vin tiel malfrue, – li diris, – sed via videofono ne estas elŝaltita, do mi opiniis, ke vi ankoraŭ ne dormas.
– Bone.
– Ĉu vi volas helpi nin? – la marsano diris. – La tuta ambasadorejo ne dormis. Ni traserĉis ĉiuj enciklopediojn, esploris la videofonan libron, sed ni ne sukcesas ekscii, kiu estas Avino-Jagino kaj kie ŝi loĝas...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.