La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOS

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

BRONĈJO

Al ni, en la Moskvan zoon, oni alveturigis ovon de brontosaŭro. Ĉiliaj turistoj trovis la ovon en amaso da ŝtonoj sur bordo de Jenisejo. La ovo estis preskaŭ globa kaj mirinde bone konserviĝinta pro ĉiama frosto. Kiam fakuloj komencis esplori ĝin, tiam ili malkovris, ke ĝi estas absolute freŝa. Do estis decidite meti ĝin en kovilon de la zoo.

Kompreneble, estis tre malmulte da tiuj, kiuj kredis je la sukceso, sed jam post unu semajno rentgenogramoj montris, ke la embrio de brontosaŭro disvolviĝis. Kiam pri tio oni anoncis per televido, sciencistoj kaj ĵurnalistoj komencis alflugi en Moskvon el ĉiuj landoj. Ni devis lui la tutan okdeketaĝan hotelon "Venuso" ĉe la strato Tverskaja. Sed ankaŭ en ĝin ni ne sukcesis loki ĉiujn. Ok turkiaj paleontologoj loĝis en mia manĝoĉambro, mi mem kun gazetisto el Ekvadoro trovis sian lokon en la kuirejo, kaj du publicistinoj de la gazeto "Virinoj de Antarktido" instalis sin en la dormoĉambro de Alisa.

Kiam nia panjo vespere videofonis el Nukuso, kie ŝi konstruas stadionon, tiam ŝi opiniis, ke fuŝis la numeron.

Ĉiuj komunikaj sputnikoj montris la ovon: flankon de la ovo, fronton de la ovo, skeletojn de brontosaŭroj kune kun la ovo...

Kongreso de kosmofilologoj plenkonsiste alveturis en la zoon por ekskursii. Sed antaŭ tio ni jam ĉesigis allasadon en la kovilon, do la filologoj sukcesis nur rigardi blankajn ursojn kaj marsajn mantojn.

Kvardek sesan tagon de tiu freneza vivo la ovo ektremis. Mi kun mia amiko profesoro Jakata tiumomente sidis apud la kloŝo, en kiu troviĝis la ovo, kaj trinkis teon. Ni jam perdis esperon pri tio, ke iu eloviĝos. Ĉar ni ja ne radioskopis la ovon plu por ne defekti nian "bebon". Krome ni ne povis prognozi almenaŭ pro tio, ke neniu ĝis ni provis kovi brontosaŭrojn.

04

Do jen, la ovo ektremis, duafoje ektremis, krevis, kaj el dika haŭteca ŝelo komencis elŝovi sin nigra kapo, simila al tiu de serpento. Ekĉirpis aŭtomataj kameraoj. Mi sciis, ke super la pordo de la kovilo eklumis ruĝa lampeto. Sur la teritorio de la zoo komenciĝis io tre simila al paniko.

Post kvin minutoj ĉirkaŭ ni amasiĝis ĉiuj, kiu devis esti tie, kaj multaj el tiuj, kiuj ne bezonis esti tie, sed tre volis. Tuj estiĝis tre malvarmege.

Finfine malgranda brontosaŭrido elrampis el la ovo.

– Paĉjo, kiel oni nomas ĝin? – ni subite aŭdis konatan voĉon.

– Alisa! – Miris mi – Vi kiel aperis ĉi tie?

– Kun ĵurnalistoj.

– Sed infanoj ja ne rajtas esti ĉi tie.

– Mi rajtas. Mi diris al ĉiuj, ke mi estas via filino. Do ili enlasis min.

– Ĉu vi scias, ke utiligi konatecon por siaj propraj celoj estas malbone?

– Paĉjo, sed malgranda Bronĉjo, povas esti, enuas sen infanoj, do mi ja venis.

Mi lasis fali la manojn. Mi ne havis eĉ unu liberan minuton por forkonduki Alisan el la kovilejo. Kaj ne estis iu, kiu konsentus fari tion anstataŭ mi.

– Staru ĉi tie kaj ne foriru, – mi diris al ŝi, kaj ĵetis min al la ĵus naskita brontosaŭro en la kloŝo.

Dum la tuta vespero mi kun Alisa ne parolis. Ĉar malamikiĝis. Mi malpermesis al ŝi veni en la kovilejon, sed ŝi diris, ke ŝi ne povas obei min, ĉar kompatis Bronĉjon. En la sekva tago ŝi ree penetris en la kovilejon. Kosmonaŭtoj de la ŝipo "Jupitero-8" enkondukis ŝin. La kosmonaŭtoj ja estis herooj, do neniu povis malpermesi al ili.

– Bonan matenon, Bronĉjo, – diris ŝi, alirante la kloŝon.

La brontosaŭrido strabe ekrigardis ŝin.

– Kies estas tiu infano? – severe demandis profesoro Jakata.

Pli bone estus al mi trafali subteren ol suferi tian honton.

Sed Alisa vorton en la poŝo ne serĉas.

– Ĉu mi ne plaĉas al vi? – ŝi demandis.

– Ne, kial do, tute male... Mi nur pensis, ke vi, verŝajne, vojeraris... – La profesoro tute ne scipovis konversacii kun malgrandaj knabinetoj.

– Bone, – Alisa diris. Mi morgaŭ vizitos vin, Bronĉjo. Ne enuu.

Vere, Alisa venis morgaŭ. Kaj venis preskaŭ ĉiutage. Ĉiuj kutimiĝis al ŝi kaj enlasis sen ajna demando. Mi lavis al mi la manojn. Nia domo almenaŭ situis apud la zoo, do oni ne bezonas transiri straton, kaj krome kunirantojn Alisa ĉiam trovis.

La brontosaŭro rapide kreskis. Post unu monato ĝi plilongiĝis ĝis du kaj duono metroj, kaj ni translokis ĝin en speciale konstruitan ejon. La brontosaŭro vagadis interne de ĉirkaŭbaro kaj maĉis junajn markotojn de bambuo kaj bananojn. Oni veturigis la bambuon el Hindio per ŝarĝaj raketoj, kaj farmistoj de Malahovka provizis nin per la bananoj. La cementa baseno, kiu situis meze la ĉirkaŭbaro, estis plenigita per saleta akvo. Tia akvo plaĉis al la brontosaŭro.

Sed neatendite ĝi perdis la apetiton. Dum tri tagoj bambuo kaj bananoj restis netuŝitaj. En la kvara tago la brontosaŭro kuŝigis sin en la fundo de baseno kaj metis la malgrandan nigran kapon sur la plastan randon. Ĉio pruvis, ke ĝi estis mortonto. Tion ni ja ne rajtis toleri. Ni ja havis nur unu brontosaŭron. Nin helpis la plej spertaj kuracistoj en la mondo. Sed ĉio estis vane. Bronĉjo rifuzis herbon, vitaminojn, oranĝojn, lakton – ĉion.

Alisa ne sciis pri tiu tragedio. Mi forsendis ŝin al avino en Vnukovon. Sed la kvaran tagon ŝi ŝaltis televidilon ĝuste en tiu momento, kiam oni komunikis, ke la farto de la brontosaŭro pli malboniĝis. Mi ne scias, kiel ŝi konvinkis la avinon, sed jam tiumatene Alisa enkuris en la ejon de la brontosaŭro.

– Paĉjo! – ŝi kriis. – Kiel vi rajtis kaŝi tion de mi? Kiel vi rajtis?

– Poste, Alisa, poste, – mi respondis. – Nun estas konsiliĝo.

Efektive, estis konsiliĝo. Ni ja ne ĉesigis ĝin dum la tri lastaj tagoj.

Alisa silente deiris. Kaj post minuto mi aŭdis, ke iu ekĝemis apude. Mi ekrigardis antaŭen kaj vidis, ke Alisa jam transgrimpis la barilon, glitis internen de ĉirkaŭbaro kaj ekkuris al la muzelo de la brontosaŭro. En ŝia mano estis blanka pano.

05

– Manĝu, Bronĉjo, – ŝi diris, – aŭ oni pereigos vin per malsato. Ankaŭ min tedus bananoj, se mi estus ĉi tie anstataŭ vi.

Mi ankoraŭ ne sukcesis ĝiskuri la barilon, kiam nekredebla afero okazis. Tiu, kiu famigis Alisan kaj grave makuligis la reputacion al ni, al biologoj.

La brontosaŭro levis la kapon, rigardis Alisan kaj diskrete prenis la panon el ŝiaj manoj.

– Kvietigu vin, paĉjo, – Alisa minacis min per fingro, rimarkinte, ke mi intencis transsalti la barilon. – Bronĉjo timas vin.

– Ĝi faros al ŝi nenion malbonon, – diris profesoro Jakata.

Mi mem ja vidis, ke ĝi faros nenion. Sed kio okazos, se tiun bildon vidos la avino?

Poste sciecistoj longe diskutis. Kaj ĝis nun diskutas. unuaj diras, ke Bronĉjo bezonis ŝanĝon de nutraĵo. Aliaj, ke ĝi pli konfidis Alisan ol nin. Pro tio aŭ tio ĉi, sed la danĝero malaperis.

06

Nun Bronĉjo iĝis tute malsovaĝa. Malgraŭ tio, ke ĝi estas ĉirkaŭ tridek metrojn longa, ĝi ne scias pli grandan plezuron ol portadi Alisan sur si. unu el miaj asistantoj faris specialan ŝtupetaron, kaj kiam Alisa venas en la Broĉjan ejon, ĝi etendas al angulo sian longegan kolon, premas tiestarantan ŝtupetaron per siaj triangulaj dentoj, kaj lerte almetas ĝin al sia nigra brila flanko. Poste Bronĉjo portas Alisan tra sia ejo aŭ naĝas kun ŝi en la baseno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.