La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOS

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

ANSTATAŬ ANTAŬPAROLO

Morgaŭ Alisa unuafoje iros en lernejon. Estos tre interesa tago. Hodiaŭ de mateno ŝiaj amikoj kaj konatuloj videofonas, kaj ĉiuj gratulas ŝin. Verdire, ankaŭ Alisa mem lasas neniun trankvila jam dum tri monatoj: ŝi rakontas pri sia estonta lernejo.

Marsano Buso sendis al ŝi iun konsternigan plumujon, kiun neniu sukcesis malfermi ĝis nun – nek mi, nek miaj samlaborantoj, inter kiuj estas du doktoroj de sciencoj kaj ĉefmekanikisto de nia zoo, interalie.

Ŝuŝaĉjo diris, ke li iros en la lernejon kune kun Alisa kaj kontrolos, ĉu ŝia instruistino estas sufiĉe lerta.

Estas mirinde multe da bruo. Laŭ mia memoro, neniu tiel bruis, kiam mi unuafoje iris en lernejon.

01

Nun tumulto iomete malgrandiĝis. Alisa foriris al la zoo por adiaŭi al Bronĉjo.

Kaj dume en la hejmo estas trankvile, mi decidis dikti kelkajn okazaĵojn el vivo de Alisa kaj de ŝiaj amikoj. Mi resendos tiujn dosierojn al la instruistino de Alisa. Por ŝi utilos scii, kun kiom malserioza homo ŝi devos rilati. Eble, tiuj notoj helpos al la instruistino eduki mian filinon.

De komence Alisa estis infano tia, kiaj estas aliaj infanoj. Ĝis ĉirkaŭ trijara aĝo. Tion pruvas la unua okazo, kiun mi intencas rakonti. Sed jam post jaro, kiam ŝi renkontis Bronĉjon, ŝia karaktero montris kapablojn por fari ĉion ne tiel, kiel oni tion kutimas fari, malaperi en la plej netaŭgaj momentoj kaj eĉ hazarde eltrovi tion, kion la plej grandaj nuntempaj scientistoj ne kapablis eltrovi. Alisa sciis utiligi por si siajn bonajn rilatojn kun aliaj personoj, sed, malgraŭ tio, ŝi havas amason da fidelaj amikoj. Sed al ni, al ŝiaj gepatroj, estas tre malfacile. Ĉar ni ja ne povas ĉiam resti hejme. Mi laboras en la zoo, dum nia panjo konstruas domojn, interalie, ofte sur aliaj planedoj.

Mi intencas averti la instruistinon de Alisa, ke, verŝajne, ankaŭ al ŝi ne estos facile. Do ŝi atente aŭskultu pri tute veraj eventoj, kiuj dum lastaj tri jaroj okazis al la knabineto Alisa en diversaj lokoj de Tero kaj de la kosmo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.