La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOS

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

SINĜENA ŜUŜAĈJO

07

Alisa amikas kun multaj animaloj: kun du katidoj; kun marsa manto, kiu loĝas sub ŝia lito kaj nokte imitas balalajkon (balalajko: rusa popola korda muzika instrumento); kun erinaco, kiu gastis ĉe ni dum nelonga tempo, kaj poste revenis en arbaron; kun la brontosaŭro Bronĉjo, kiun Alisa vizitadas en la zoo; kaj, krome, kun najbara hundo Reks, kiu, laŭ mia opinio, estas ne tre pursanga melhundo.

unu plian animalon Alisa akiris, kiam la unua ekspedicio revenis de Siriuso.

Alisa konatiĝis kun Poloskov dum solena reveno de la ekspedicio. Mi ne scias, kiamanere ŝi organizis tion: Alisa havas multon da kontaktoj. Iamaniere ŝi aperis inter infanoj, kiuj alportis florojn al la kosmonaŭtoj. Nur imagu mian miron, dume mi televidis, kiel Alisa kuras tra alteriĝa kampo, portante bukedon da bluaj rozoj, pli grandan ol ŝi mem, kaj enmanigas ĝin al mem Poloskov.

Poloskov prenis ŝin sur la brakojn, ili kune aŭskultis salutan paroladon kaj kune foriris.

Alisa revenis hejmen nur vespere kun granda ruĝa sako en la manoj.

– Kie vi estis?

– Mi plejparte estis en infanvartejo, – ŝi respondis.

– Do kie vi estis malplejparte?

– Ankoraŭ oni veturigis nin al la kosmodromo.

– Kaj poste?

Alisa komprenis, ke mi vidis ŝin per televidilo, kaj diris:

– Ankoraŭ oni min petis gratuli la kosmonaŭtojn.

– Kiu do petis vin?

– unu homo. Vi ne konas lin.

– Alisa, ĉu vi iam renkontis terminon "korpa puno"?

– Mi scias, tio estas kiam oni batas. Sed, tio okazas nur en fabeloj, mi tiel opinias.

– Verŝajne, estas necese el fabelo fari puran veron. Kial vi ĉiam miksas vin en maltaŭgajn aferojn?

Alisa estis ofendiĝonta al mi, sed subite la ruĝa sako ekmovis sin en ŝiaj manoj.

– Kio do estas tio?

– Tio estas donaco de Polockov.

– Vi elpetis donacon al vi! Ĉu sen tio hontindaĵoj ne sufiĉas?!

– Mi elpetadis nenion. Tiu estas Ŝuŝaĉjo. Poloskov alflugigis ilin de Siriuso. Li estas eta ŝuŝao, "ŝuŝaido", se oni povas tiel diri.

Kaj Alisa zorge prenis el la sako malgrandan sesbrakan besteton similan al kanguruido. La ŝuŝaido havis grandajn libelajn okulojn. Ĝi rapide turnadis ilin, firme kroĉinte sin per la supra paro de manoj al vesto de Alisa.

– Rimarku, li jam amas min, – Alisa diris. – Mi preparos liton por li.

Mi sciis la historion pri ŝuŝaoj. Ĉiuj, sed speciale ni, biologoj, sciis la historion pri ŝuŝaoj. Nia zoo jam havis kvin ŝuŝaojn, kaj en tiuj tagoj ni atendis naskiĝon de idoj.

Poloskov kaj Zjeljonij eltrovis ŝuŝaojn sur unu el planedoj en la Siriusa sistemo. Tiuj ĉarmaj, nedanĝeraj bestetoj, kiuj ne lasis kosmonaŭtojn trankvila dum eĉ unu minuto, evidente estis mamuloj, kvankam iliaj moroj similis tiujn de pingvenoj. Ili havis saman trankvilan scivolon kaj ĉiam penis penetri en plej netaŭgajn lokojn. Foje Zjeljonij eĉ devis savi ŝuŝaidon, kiu intencis droni en granda vazo da densigita lakto. La ekspedicio faris filmon pri ŝuŝaoj, kiu ricevis grandan sukceson en ĉiuj kinejoj.

Bedaŭrinde, ekspedicianoj ne havis tempon por sufiĉe observi ŝuŝaojn. Estas sciita fakto, ke ŝuŝaoj ĉiumatene venis en restadejon de la ekspedicio, sed post noktiĝo ili malaperis, kaŝante sin inter rokoj.

Pro iu ajn kialo, sed kiam la ekspedicio jam revenadis, en unu el ejoj Poloskov trovis tri ŝuŝaojn, kiuj, verŝajne, perdis sin en la ŝipo. Verdire, Poloskov komence opiniis, ke unu el ekspedicianoj kontrabandis ŝuŝaon en la ŝipon, sed liaj kunuloj indignis tiom sincere, ke li rezignis sian suspekton.

La apero de la ŝuŝoj aldonis amason da problemoj. unue: ili povis esti kaŭzo de nekonataj infektoj. Due: ili povis perei dum flugado, ne elteninte propran pligrandiĝintan pezon. Trie: neniu sciis, kion ili manĝas... Kaj tiel plu.

Sed ĉiuj antaŭtimoj montriĝis malveraj. Ŝuŝaoj bonege eltoleris seninfektigon, kviete nutris sin per buljono kaj fruktaj konservaĵoj. Pro tio Zjeljonij iĝis ilia morta malamiko. Li ŝatis kompoton, sed devis rifuzi ĝin al si dum lastaj monatoj, ĉar senbiletaj pasaĝeroj formanĝis ĝin.

Dum longa vojaĝo ŝuŝaino naskis ses ŝuŝaidon. Do la ŝipo venis al Tero plena je ŝuŝaoj kaj je ŝuŝaidoj. Ili monris sin kiel inteligentaj bestoj kaj kaŭzis malagrablaĵon kaj maloportunaĵon al neniu, krom Zjeljonij.

Mi memoras epokfaran momenton, kiam la ekspedicio revenis sur Teron, kameraoj alcelis malfermatan lukon, kaj, anstataŭ la kosmonaŭtoj, mirinda sesbraka besto aperis el la aperturo. Kelkaj samaspektaj, sed pli malgrandaj, animaloj eliĝis post ĝi. Ĝemo de miro ĉirkaŭiris la tutan Teron. Sed ĝi ĉesis en tiu momento, kiam ridetanta Poloskov eliris el la ŝipo post la ŝuŝaoj. Li portis ŝuŝaidon sur la brakoj, kiu estis malpuriĝinta per densigita lakto...

La zoo akceptis parton da tiuj bestetoj, ceteraj restis kun kosmonaŭtoj, kiuj ekamis ilin. Alisa ricevis ŝuŝaidon de Poloskov. Nur Dio scias, kiel Alisa sukcesis ĉarmi la severan kosmonaŭton.

Ŝuŝaĉjo loĝis en granda korbo apud la lito de Alisa, ne manĝis viandon, nokte dormis, amikis kun la katidoj, timis la manton kaj mallaŭte murmuris, kiam Alisa karesis ĝin aŭ rakontis al ĝi siajn feliĉojn kaj malfeliĉojn.

Ŝuŝaĉjo rapide kreskis kaj post du monatoj iĝis alta kiel Alisa. Ili promenadis en ĝardeneto kontraŭ nia domo, kaj Alisa neniam enkolringigis ĝin.

– Sed ĝi eble timigos iun, – mi riproĉadis, – aŭ aŭto transiros ĝin.

– Ne, li timigos neniun. Kaj krome, li ofendiĝus, se mi enkolringigus lin. Li ja estas tiom delikatsenta.

Iufoje Alisa neniel sukcesadis ekdormi. Ŝi kapricis kaj postulis, ke mi legu al ŝi pri pri la bona bestkuracisto Ajbolit.

– Mi ne havas tempon, filino, – mi diris. – Mia laboro urĝas. Interalie, venas la tempo por vi mem legi libron.

– Ĝi estas ne libro, sed mikrofilmo, kaj ĝi havas tre malgrandajn literojn.

– Sed ĝi ja estas sonebla. Se vi ne volas legi, do ŝaltu sonadon.

– Al mi estos malvarme, se mi leviĝos.

– Do atendu. Mi finskribos kaj poste ŝaltos.

– Se vi ne volas, do mi petos Ŝuŝaĉjon.

– Petu do, – mi ridetis.

Kaj post minuto el najbara ĉambro mi subite ekaŭdis delikatan mikrofilman voĉon el najbara ĉambro: "... Kaj krome Ajbolito havis hundon Avva".

Do Alisa ja leviĝis kaj atingis ŝaltilon.

– Tuj revenu en liton! – mi kriis. – Aŭ vi malvarmumos.

– Sed mi estas en lito.

– Ne decas mensogi. Kiu do ŝaltis mikrofilmon?

– Ŝuŝaĉjo.

08

Mi tute ne deziras, ke mia filino maturiĝu mensogema. Mi ĉesigis mian laboron, iris al ŝi, decidinte serioze paroladi.

Ekrano pendis sur muro. Ŝuŝaĉjo estris projekciilon, kaj sur la ekrano suferintaj bestoj amasiĝis antaŭ pordo de bona doktoro Ajbolito.

– Kiel do vi elpensis rimedon por tiel eldresi ĝin? – mi sincere miris.

– Mi ne dresis lin. Li mem povas fari ĉion.

Ŝuŝaĉjo sinĝene premis la suprajn manojn antaŭ la brusto.

Ni konfuzite eksilentis.

– Sed kiel do... – mi finfine diris.

– Pardonu min, – akuta raŭketa voĉo eksonis. Tion diris Ŝuŝaĉjo. – Sed mi ellernis ĉion vere per mi mem. Ĉar tio ja estas facila.

– Pardonu min... – mi diris.

– Tio estas facila, – ripetis Ŝuŝaĉjo. – Antaŭhieraŭ vi mem montris al Alisa fabelon pri reĝo de mantoj.

– Ne, mi jam demandas ne pri tio. Kiel vi lernis paroli?

– Mi instruis lin, – Alisa diris.

– Mi komprenas nenion! Dekoj da biologoj laboras pri ŝuŝoj, kaj eĉ foje unu el tiuj ne diris eĉ unu vorton.

– Sed nia Ŝuŝaĉjo scias ankaŭ legi. Ĉu vi scias?

– Iomete.

– Li rakontis al mi amason interesajn aferojn.

– Mi kun via filino estas bonaj amikoj.

– Sed kiel do vi silentis dum tiom da tempo?

– Li ĝenis sin, – Alisa respondis anstataŭ Ŝuŝaĉjo.

Ŝuŝaĉjo mallevis la okulojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.