|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOSAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Laŭ mia promeso Alisa akompanis min al Marso, kiam mi flugis tien por konferenco.
Ni alflugis sen akcidentoj. Verdire, mi ne tre facile toleras senpezan staton, do mi preferis ne levi min el fotelo. Sed mia filino dum tuta tempo papiliumis tra la ŝipo, kaj unufoje mi devis dekroĉi ŝin de la plafono en la gvidkajuto, ĉar ŝi estis prenonta ruĝan butonon, nome la butonon de urĝa bremso. Sed pilotoj ne tre koleris kontraŭ ŝi.
Sur Marso ni trarigardis urbon, veturis en dezerton kaj vizitis la Grandajn kavernojn. Sed poste mi ne havis tempon por okupi min pri Alisa, do mi loĝigis ŝin en vartejon por unu semajno. Sur Marso laboras multaj teraj fakuloj, do marsanoj helpis ilin konstrui grandegan kloŝon por infana urbeto. En la urbeto estas bone, ĉar tie kreskas veraj arboj de Tero. Iufoje infanoj veturas por ekskursi. Tiam ili surmetas malgrandajn skafandrojn kaj vice foriras eksteren.
Tatjana Petrovna (la vartistino havas tiun nomon) diris, ke mi ne devas maltrankviligi min. Ankaŭ Alisa diris, ke mi ne maltrankviliĝu. Kaj mi adiaŭis al ŝi por la semajno.
Sed en la tria tago Alisa malaperis.
Tio estas absolute neebla evento. Almenaŭ pro tio, ke dum la tuta ekzistado de la vartejo neniu el ĝi malaperis nek eĉ perdiĝis pli longe ol dum deko da minutoj. En urbo sur Marso tute ne eblas perdiĝi. Kaj por tera infano, vestita en skafandro, fari tion estas eĉ pli neeble. unua renkontita marsano ja alkondukus lin reen. Krome ja estas robotoj. Kaj policistoj. Ne, oni ne povas malaperi en Marso. Sed Alisa malaperis.
Ŝi jam forestis dum ĉirkaŭ du horoj, kiam oni elvokis min de la konferenco kaj alveturigis en la vartejon per marsa saltanta ĉietraira aŭto. Verŝajne, mi aspektis konsternita, ĉar kiam mi aperis sub la kloŝo, ĉiuj ĉeestantoj kompatinte eksilentis.
Verŝajne, ĉiuj, kiuj povis veni tien, tie ja ĉeestis: ĉiuj instruistoj, vartistinoj kaj robotoj de la vartejo, deko da marsanoj en skafandroj (ili bezonas surmeti skafandrojn, kiam ili eniras sub kloŝon, en teran aeron), pilotoj, estro de savistoj Nazarjan', arkeologoj...
Mi eksciis, ke dum tuta horo televida stacio en ĉiuj tri minutoj dissendis komunikaĵon pri tio, ke tera knabineto malaperis. Alarmo lumis sur ĉiuj videofonoj en Marso. Marsaj lernejo ĉesigis siajn lecionojn, kaj la lernantoj, ariĝinte en grupojn, traserĉadis la urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.
Oni rimarkis malaperon de Alisa, kiam ŝia grupo revenis post promenado. De tiam du horoj pasis. Oksigenon ŝia skafandro havis por tri horoj.
Mi konas Alisan, do mi demandis, ĉu oni trarigardis kaŝitajn angulojn en la vartejo mem kaj apud ĝi. Povas esti, ke ŝi trovis marsan manton kaj observas ĝin...
Oni respondis al mi, ke la urbo ne havas kelojn, kaj ĉiujn kaŝitajn lokojn traserĉis lernejanoj kaj studentoj de la Marsa universitato, kiuj tre bone konas tiujn lokojn.
Mi koleris kontraŭ Alisa. Certe, baldaŭ ŝi kviete eliros de post angulo. Sed por la urbo ŝia ago estas pli granda katastrofo ol sabla ŝtormo. Ĉiuj marsanoj kaj tiuj teranoj, kiuj loĝis en la urbo, ĉesigis siajn proprajn okupojn. Estis alarmitaj ĉiuj savistoj. Kaj krome maltrankvilo jam efektive kaptis min. Ĉi tiu ŝia aventuro povis finiĝi malbone.
Senĉese komunikaĵo venis de serĉantaroj:
"Lernantoj de la dua marsa antaŭgimnazio traserĉis la stadionon. Alisa ne estas ĉi tie", "Fabriko de marsaj dolĉaĵoj komunikas, ke la infano sur ĝia teritorio ne estis trovita"...
"Eble, ŝi ja trovis rimedon por eliri en dezerton? – pensis mi. – En la urbo oni jam trovus ŝin. Sed en dezerto... Marsaj dezertoj estas ankoraŭ ne tute esploritaj, kaj tie oni povas perdiĝi tiel, ke eĉ post dek jaroj ne estos trovita. Sed plej proksimaj regionoj de dezerto jam estas traserĉitaj per saltantaj aŭtoj..."
– Trovita ŝi estas! – subite ekkriis marsano en blua kitono, rigardante en poŝa televidilo.
– Kie? Kiel? Kie? – emociiĝis ĉiuj ĉeestantaj sub la kloŝo.
– En dezerto. Ŝi estis je ducent kilometroj de tie ĉi.
– Je ducent...?!
"Kompreneble, – pensis mi, – ili ne konas Alisan. Tion mi ja povas antaŭvidi pri ŝi".
– La knabineto fartas bone kaj baldaŭ venos ĉi tien.
– Kiel do ŝi ĝisiris tien?
– Per poŝta raketo.
– Kompreneble do! – diris Tatjana Petrovna kaj ekploris. Ŝi emociiĝis plej multe el ĉiuj. La aliaj ĉeestantoj komencis konsoli ŝin.
– Ni ja iris preter poŝtoficejo, kaj oni ŝarĝis aŭtomatajn poŝtajn raketojn. Sed mi preteratentis tion. Ĉar mi ja vidas ilin centfoje en ĉiu tago!
Kaj post dek minutoj, kiam marsa piloto enkondukis Alisan, ĉio fariĝis klara.
– Mi eniĝis tien por preni la leteron, – Alisa diris.
– Kiun leteron?
– Paĉjo, vi ja diris, ke la panjo skribos leteron al ni. Do mi enrigardis la raketon por preni la leteron.
– Vi penetris internen, ĉu?
– Certe. La pordeto estis malfermita kaj multe da leteroj troviĝis tie.
– Kaj poste?
– Tuj post kiam mi eniĝis tien, la pordeto fermiĝis kaj la raketo ekflugis. Mi komencis serĉi butonon por haltigi ĝin. Tie estas multo da butonoj. Kiam mi premis la lastan, tiam la raketo komencis malsupreniĝi, kaj poste la pordeto malfermiĝis. Mi eliris, sed ĉirkaŭe estis sablo, kaj onjo Tanja ne estis tie, kaj la infanoj ne estis.
– Ŝi premis la butonon de urĝa alteriĝo! – la marsano en blua kitono miris kun estimo en la voĉo.
– Mi iomete ploradis, kaj poste decidis iri hejmen.
– Kiel vi konjektis necesan direkton?
– Mi supreniĝis sur monteton por ĉirkaŭrigardi de tie. La monteto havis pordeton. De sur la monteto mi vidis nenion, nur sablon. Do mi eniris en ĉambreton kaj sidiĝis tie.
– Kiu pordeto? – la marsano miris. – En tiu regiono estas nur dezerto.
– Ne, tie estas pordeto kaj ĉambro. Kaj granda ŝtono situas en la ĉambro. Ĝi aspektas kiel egipta piramido. Sed kiel malgranda piramido. Paĉjo, ĉu vi memoras, ke vi legis por mi la libron pri egipta piramido?
Ŝia neatendita deklaro kaŭzis ŝtormon de emocioj al la marsanoj kaj al estro de savistoj Nazarjan'.
– Tuteksoj! – ili kriis.
– Kie oni trovis la knabineton? Koordinatojn!
Kaj duono de ĉeestantoj malaperis kiel vaporo.
Kaj Tatjana Petrovna, kiu prenis sur sin mem la devon satigi Alisan, rakontis al mi, ke antaŭ multe da jarmiloj sur Marso ekzistis mistera civilizo de tuteksoj. Nur ŝtonaj piramidetoj restis post ĝi. Ĝis nun nek marsanoj, nek teraj arkeologoj sukcesis trovi eĉ unu konstruaĵon de la tuteksoj, nur sablokovritajn ŝtonajn piramidetojn, kiuj dise situas en dezertoj. Kaj jen, Alisa hazarde trafis tuteksan konstruaĵon.
– Evidente, ŝi ree havis bonŝancon, – mi diris. – Sed malgraŭ tio mi tuj revenigos vin hejmen. Tie perdigu vin tiom da fojoj, kiom vi volos. Sen skafandro.
– Ankaŭ al mi pli plaĉas malaperi hejme, – Alisa respondis.
...Post du monatoj mi legis en la gazeto "Ĉirkaŭ la mondo" la artikolon, kiu estis titolita "Tiaj estis la tuteksoj". Oni rakontis en ĝi, ke oni finfine sukcesis trovi en dezerto gravegajn atestaĵojn de la tuteksa kulturo. Nun sciencistoj okupas sin pri deĉifrado de skribaĵoj, kiu estis trovitaj tie. Sed plej interesa estas tio, ke sur la piramideto troviĝas bildo de tutekso, prefekte konservita. Kaj en la gazeto troviĝis foto de la piramideto kun la portreto de tutekso.
La portreto ŝajnis al mi konata. Do terura suspekto ekreĝis en mia menso.
– Alisa, – mi tre severe diris, – konfesu veron, ĉu vi nenion desegnis sur la piramideto, kiam vi perdiĝis en la dezerto?
Antaŭ respondi Alisa aliris al mi kaj atente rigardis la bildon en la gazeto.
– Ĝuste. Vi estas desegnita, paĉjo. Kvankam mi ne desegnis, sed gratis per stoneto. Mi tiom enuis tie...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.